Eventoj n-ro 211, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - 1887 partoprenis en la balotoj de UEA

Faka aplikado: - 1-a seminario de IKEF kaj TAKE
               - Cxu nova ekonomia epoko jam venis?

Kontakto sercxata: - Universitata E-grupo sercxas kontaktojn
                   - Entreprenistoj sercxataj!

Interreto: - Vortaro Esperanto - brazil-portugala
           - Mallonge (8)

Arangxoj: - Esperanto@forigu.Interreto
          - Esperanto kaj ideologioj
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - IJS 2001 - decido pri Premio Melinda
        - IJK-2003 en Litovio?
        - Redaktoro de Kontakto sercxata!
        - Lingva festivalo en Beogrado
        - Pac-stangoj kun E-lingva mesagxo
        - Esperantaj skribajxoj en brazila busstacio?
        - Respondo de Nobel-komitato
        - Esperanto proponita
        - Georgo Abraham forpasis
        - Filmo por gejunuloj
        - Sabotado per lernolibro - Kial E-lernolibro sabotas nian
          organizitan movadon?

Reagoj: - Novaj versioj

Opinioj: - Ek al unuigxo per Esperanto!
         - Kiel varbi pri Esperanto?
         - Graveco de informado

Instruado, ILEI: - Euroskola-2 kaj Interkulturo en EU

Radio: - E-elsendoj de cxina radio

Muziko: - Duone

Libroj: - Nova studo de Claude Piron

Rubrikoj: - Mallonge (12), anoncetoj (5), korespondi deziras (6)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - La zooligaj gxardenoj

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

1887 partoprenis en la balotoj de UEA
=====================================

Zorga rekontrolado konfirmis la grandan surprizon de la jxusa elektado de
sep Komitatanoj B de UEA: la nombro de individuaj membroj, kies balotilo
revenis gxustatempe, montrigxis identa kun la naskigxjaro de Esperanto:
1887.

La balotilo estis dissendita en majo al 6010 membroj, el kiuj do 31,4%
vocxdonis.

10 balotiloj estis malvalidaj. El la vocxoj de la validaj 1877 balotiloj
estigxis jena rezulto:
- Atilio Orellana Rojas, 1302
- Marija Belosxevicx, 1190
- Amri Wandel, 1189
- Lee Chong-Yeong, 1107
- Wu Guojiang, 1079
- Aleksander Korjxenkov, 1063
- Katinjo Fetes-Tosegi, 1017
- Vincent Charlot, 909
- Philippe Chavignon, 837
- Christian Darbellay, 815
- Leon Roijen, 776
- Alicja Lewanderska-Quednau, 651

Por la sep lokoj de Komitatanoj B estis elektitaj: Atilio Orellana Rojas
(Argentino/Nederlando), Marija Belosxevicx (Kroatio), Amri Wandel
(Israelo), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Wu Guojiang (Cxinio), Aleksander
Korjxenkov (Ruslando) kaj Katinjo Fetes-Tosegi (Auxstrio). Dum la periodo
2001-2004 ili reprezentos en la supera organo de UEA la individuajn
membrojn de la Asocio.

La rekorda aktiveco de 33,6% en la elektoj en 1998, kiam vocxdonis 2328
membroj, do ne rompigxis. Pro malpli da kandidatoj (15 en 1998, 12 cxi
foje) la partopreno evidente ne estis sama alloga kiel antaux tri jaroj.
Danke al la dauxraj instigado kaj diskonigado de la elektoprocezo fare de
la Centra Oficejo, la partoprenemo tamen multe superis tiun en 1995, kiam
pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj vocxdonis 1388 membroj.

CO de UEA

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

1-a seminario de IKEF kaj TAKE
==============================

Nova pasxo de la kunlaborado inter la du fakaj asocioj Internacia Komerca
Esperanto Fakgrupo, IKEF kaj Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj,
TAKE estas farita. Kiel en 2000 planite kaj plurfoje anoncite, la unua
komuna seminario de ambaux asocioj okazis kadre de la cxiujara "Stagxo de
Parolata Esperanto" de la Orientfranca Esperanto-Federacio, cxi-jare en
montarvilagxo Storckensohn (suda Alzaco, orienta Francio) inter 20-22. 04.
2001.

IKEF kaj TAKE tiam interkonsentis, ke tiaj seminarioj estu prefere
organizataj kadre de aliaj esperantistaj arangxoj. Per tio oni alparolas
pli grandan auxskultantaron ol nur la proprajn membrojn. Tia opinio
pravigxis en Storckensohn.

Entute oni prezentis 10 prelegojn el la fakoj de IKEF kaj TAKE.

IKEF kaj TAKE ankaux estonte planas pliintensigi la kunelaboron.

Franz Josef Braun

***************************************************************************

Cxu nova ekonomia epoko jam venis?
==================================

Vendita E-retadreso...

Dum la tuta historio de nia E-movado oni komercis inter ni nur per E-libroj
kaj aliaj "esperantajxoj", foje organizis turismajn servojn kaj iom
perlaboradis per organizado de E-renkontigxoj kaj kursoj.

Kaj jen ekauxroris la nova elektronika estonto: okazis la unua vendo de E-
retajxo!

Antauxnelonge iu anonima moskva esperantisto anoncis pri la vendo de la
apartenanta al li senpaga retadreso "esperanto@forigu.mail.ru". Kaj sukcesis gxin
vendi!

La komerca partnero de la revoluciulo igxis Pavel Bruhis el Moskvo, kiu
acxetis la adreson por 50 rubloj. Principe, tio estas ne tre malmulte -
eblus acxeti paron da E-libroj de "Impeto" aux du-tri E-insignojn.

Kio sekvos? Cxu iuj retpagxoj?

Andrej Grigorjevskij
Rete: andreo@forigu.mailru.com

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Universitata E-grupo sercxas kontaktojn
=======================================

Enkonduka E-kurso atingas la lastajn lecionojn cxe la universitato en
Lausanne, Svislando kaj la kursanoj ekplanadas la dauxrigon perletere. Oni
sercxas universitatajn aux aliajn E-grupojn aux individuojn kiuj sxatus
aktive kontakti kun la studentoj.

Stefano
Rete: ethno-culture@forigu.worldonline.ch

***************************************************************************

Entreprenistoj sercxataj!
=========================

Changzhou-a Esperanto Asocio kun Changzhou Ruilong Net Businss and Trade
Co. Ltd. sincere invitas alilandajn esperantistajn komercistojn kaj
ekonomikistojn, kiuj interesigxas pri komercado kaj investo en la urbo
Changzhou, kaj deziras viziti, esplori kaj intertrakti en la urbo
Changzhou. Oni povos provizi elspezojn dum 4-5 tagoj en la urbo (inkluzivas
tranoktajn, mangxajn kaj trafikilajn).
Pliaj informoj kaj detaloj cxe:

Zhang Changsheng
1104 Heping Masion, Changzhou 213003, Jiangsu, Cxinio
Rete: zhchsh@forigu.public.cz.js.cn

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Vortaro: Esperanto - Brazil-Portugala
=====================================

Antaux ne longe aperis "ALLS vortaro" Esperanto - Brazil-Portugala kaj
Brazil-Portugala - Esperanto.

Gxi estas cxiesajxo kaj enhavas proksimume 18 mil vortojn, inter ili pluraj
dirmanieroj kaj komunaj frazoj. Oni povas ekhavi pluajn informojn, nome,
kiel gxi funkcias, bildoj de la ekranoj, instrukcioj por instalo kaj
elsxuto de "ALLS Vortaro" de la retpagxaro de Pinarbara Esperanto-Grupo,
cxe: http://www.rantac.com .br /users/alls.

Antonio Luis Lourenco dos Santos
Rete: alls@forigu.dglnet.com.br

***************************************************************************

Estas kreita nova retrondo, esperanto_2045@forigu.yahoogroups.com pri la futuro de
nia lingvo kaj movado
* * *
La forumo revo@forigu.onelist.com sxajne ne plu ekzistas, laboro pri la reta
vortaro okazas en revuloj@forigu.yahoogroups.com.
* * *
Pro sxangxigxantaj adresoj de la revuo Esperanto sub la Suda Kruco,
plejbone estas uzi la retpagxon de la Auxstralia Esperanto-Asocio:
http://www.esperanto.org.
* * *
Reaperas la reta revuo "La Tuta Rusio" gxi enhavas artikolojn pri rusia
cxiutaga vivo. La revuo mendeblas de: wwb@forigu.erm.raid.ru.
* * *
Radio Havana cxi jare festas sian 40-jarigxon. Oni petas sendi retmesagxojn
okaze de cxi festo kaj de la 12-jarigxo de E-elsendoj cxe la stacio. La
retadreso estas: rhc@forigu.ip.etecsa.cu.
* * *
Oni trovos novan memor-helpilon, kiu utilas por enmemorigi vortojn cxe:
http://www.mikox.de. Gxi tauxgas pli bone por lerni E-on ol por alia
lingvo.
* * *
Nepala Esperanto-Asocio malfermis sian novan retejon cxe:
http://www.esperanto.com.np.
* * *
Provinca E-Filio de Sancti-Spiritus havas novan retpagxejon cxe:
http://www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto@forigu.Interreto
===================

La venonta TEJO-seminario Esperanto@forigu.Interreto, kiu okazas inter 27.10. -
04.11. 2001 en Stokholmo, Svedio, havos la temojn:

Retregado - la bazaj scioj kiujn oni bezonas por povi uzi/regi la reton
(sercxi, publikigi, prezentstrukturoj, grafikado, HTML, unikodo, bazaj
scioj pri kiel funkcias Interreto teknike kaj socie).

Retkunlaboro - kiel oni povas kunlabori pere de la reto (retposxtlistoj,
icq, irc, publikfontaneco, kiel TEJO povas uzi la reton plej bone).

Retprogramado - teknikoj por povi fari programojn funkciantajn en la reto
(CGI, ASP, JSP, PHP, Python, JS, formularoj, SQL, labormetodoj en
retprojekto).
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hokan Lundberg
Rete: hokan.lundberg@forigu.home.se

***************************************************************************

Esperanto kaj ideologioj
========================

La 20-an de oktobro 2001 okazas en Gent, Belgio seminario kun prelegoj kaj
diskutoj pri "Esperanto kaj ideologioj - Kiel rolis kaj rolu la Esperanto-
movado politike?". Dum la arangxo prelegas kaj diskutas kun la
partoprenantoj Kresximir Barkovicx, Detlev Blanke, Renato Corsetti,
Francois Degoul, Alberto Fernandez, Jan Superter.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

La Progreso
J. Lambrechtstraat 8, BE-9000 Gent, Belgio
Rete: j.schram@forigu.skynet.be

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

05-10.08. 1-a Internacia Seminario de Cxinmedicino: Cxinmedicino - Al la
mondo, Xi'an, Chinio. Inf: Zhiyuan Kompanio, Huanchengnanlu Xiduan #
29-602, CN-710068 Xi'an, Cxinio. T. +86-20-8412463. Rete:
ioelreto@forigu.pub.xaonline.com
* * *
05-20.08. Ekspedicio "Dnister-2001" sur Dnestro. Inf: Junulara Esperanto-
Klubo "Verdajxo", vul. Dekabristov 60-1, UA-650006 Odessa, Ukrainio. Tel:
+38-482-233831. Rete: zoo@forigu.te.net.ua
* * *
06-31.08. Flugvojagxo al Sud-Orineta Azio (Polio-Tajlando-Laoso-Kambogxo-
Polio). Inf: Esperantotur-MT, M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Polio. Tel/fakso: +48-52-3415744 aux +48-52-3460082. Rete:
andreo@forigu.rubikon.net.pl
* * *
07-12.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds.
Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
09-13.08. 4-a Kongreso de la Junaj Sciencistoj de Azi-Pacifikaj landoj en
Vladivostok. Inf: Esperanto-Klubo "Pacifiko", For-Orienta Sxtata Teknika
Universitato, str. Pusxkinskaja 10, RU-690950 Vladivostok, Rusio. Rete:
oriento@forigu.mail.ru
* * *
10-12.08. 20-a Komuna Seminario (Cxinio, Japanio, Koreio) en Seulo, Koreio
* * *
10-12.08. SET-Reen: Renkonto de iamaj SET-anoj Somera Esperanto-Tendaro en
Lancxov. Inf: Esperanto, CZ-674 01 Trebic, Cxehio. Tel: +420-618-850196,
fakso: +420-618-21909 (Sittauer).
* * *
10-13.08. 3-a Nordorienta Cxina Kongreso de Esperanto en Changchun, Cxinio:
Esperanto, interreto kaj multkulturo. Inf: s-ro Zhang Jiping retposxte:
Rete: kokosoto@forigu.163.net
* * *
11-17.08. Esperanto Somerlernejo en Barlaston. Inf: Wegdwood Memorial
College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG, Britio. Tel:
+44-(0)1782-372105, +44-(0)1782-373427, fakso: +44-(0)1782-372393. Rete:
wegdwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
11-18.08. Somera stagxo en Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo, Kastelo
Gresillon, FR-19150 Bauge, Francio. Tel: +33-(0)241891034
* * *
12-18.08. E-semajno en Klint La kosmologio de Martinus. Inf: Martinus
Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago, Danio. Rete:
martinus@forigu.centrum.dk
* * *
13-23.08. 41-a Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro, Uljanovsk.
Inf: ab.ja 4716, RU-432063 Uljanovsk-63, Rusio. Rete: yuka@forigu.chat.ru
* * *
14-20.08. 4-a PIK - Plurnivela Internacia Kursaro en La Chaux-de-Fonds.
Inf: Kultura Centro Esperantista, CP 311,CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svislando. Tel/fakso +41-32-9267407, Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
15-22.08. Somera Esperanto-Lernejo por cxiuj en Miercurea-Ciuc
(Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100
Miercurea-Ciuc, Rumanio
* * *
16.08-19.12. 4-monata kurso en Karlskoga Popola Altlernejo. Inf: Lars
Forsman, Folkogskolan, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel: +46-586-64600,
fakso: +46-586-64622. lars.forsman@forigu.fhsk.karlskoga.se
* * *
18-24.08. 5-aj Pluezekaj Renkontigxoj en Plouezec, Bretonio. Inf: Roger
Eon, 5 Kervilin Izelan, FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso:
+33-(0)296227717. Rete: esperanto.22@forigu.libertysurf.fr
* * *
18-24.08. Turisma Semajno (TUSE-2001), Slovakia Paradizo. Inf: Esperanto -
Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel:
+421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk
* * *
20-26.08. Kafoklacxa Internacia Somera RenkontigxO (KISO) Marburg. Inf:
Marburga Esperanto-Grupo (MEG), Affollerstr. 19, DE-35039 Marburg/Lahn,
Germanio. Rete: kiso@forigu.esperanto.de
* * *
21-25.08. Preparado al Altaj Studoj kaj inicado al esperanto en Bouresse.
Gvidas Janine Dumoulin kaj Georges Lagrange. Inf: Kvinpetalo Esperanto-
Centro, Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio.
Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
21-26.08. Jogo je mil metroj, cxe KCE en La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura
Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso:
+41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
23-25.08. Seminario pri turismo, ekologio kaj scienco en Miercurea-Ciuc
(Csikszereda). Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12A ap. 3, RO-4100
Miercurea-Ciuc, Rumanio
* * *
24.08. "Hoverlano-2001", Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B. Hmelnickij
str, 82/4-8, UA-76006 Ivano-Frankivsjk, Ukrainio
* * *
24-28.08. Rondvojagxo cxirkaux Altaj Tatroj. Inf: Esperanto - Regiona
Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio. Tel:
+421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk aux milanzvara@forigu.hotmail.sk
* * *
25-26.08. 33-a Korea Kongreso de Esperanto en Kyongsan cxe Taegu. Inf:
Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588-43 Bongduk 1-dong, Taegu, KR-705-021,
Koreio. Tel: +82-11-95777345, fakso: +82-53-4751887. Rete:
taeguesperanto@forigu.hanmail.net
* * *
25.08-01.09. 27-a Internacia Semajno de E--o kun kursoj plurnivelaj kaj
seminario de Cseh-metodo en Sete. Inf: Esperanto, 5 rue Docteur Roux,
FR-34090 Montpellier, Francio. Rete: nikolao.k@forigu.wanadoo.fr
* * *
26.08-02.09. Seminario de Hilelista E-Rondo en Cxervar-Porat. Inf: Mato
Spekuljak, Osxtarijska 8, HR-1000 Zagreb, Koratio. Rete:
hilelistarondo@forigu.yahoo.com
* * *
30.08-06.09. Antaux-BEA Kongresa mara feriado en Kiten-Burgas-Sarafovo.
Inf: Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933.
Rete: leonov@forigu.rozabg.com31.08-02.09. "Ni konu Tatrajn Montopintojn" en Altaj
Tatroj. Inf: Esperanto - MEL, P.O.Box B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio.
Rete: juraj.godzur@forigu.urap.sk

***************************************************************************

MOVADO
//////

IJS 2001 - decido pri Premio Melinda
====================================

La anoncita subvenciado de "Premio Melinda" por partopreno en la plej fama
mezeuxropa junulara E-arangxo IJS (Internacia Junulara Semajno) cxi jare
plivastigxis per plia financa fonto: 200 dolara subteno de David Coffin el
Usono kaj subvencio de Budapesxta E-Domo (HEJ+KEA).

La decidkomitato aljugxis plenan rabaton al Julia Litvinova (Rusio), Milena
Makaveeva (Bulgario) kaj Pavel Mojxaev (Ukrainio).

Ricevis 50%-an rabaton Mariana Gencxeva (Bulgario), Katarina Pigl kaj
Katarina Vujovic (el Jugoslavio).

Krome, HEJ (Hungara E-Junularo) kaj la E-Asocio cxe Eventoj el siaj rimedoj
subvencias 80%-e rabatitan partoprenon al 5 junaj kursgvidantoj de la
Budapesxta E-Domo (Nagyne Sz. Eva, Czibik Klara, Totos Veronika, Horvath
Katalin kaj Berenyi Csilla).

Fondajxo Esperanto cxe Eventoj kaj la donacintoj de la Premio sincere
gratulas al la gajnintoj, kaj deziras multajn sukcesojn kaj gxojon en la
Esperanto-movado al cxiuj konkursintoj!

Ret-Info

***************************************************************************

IJK-2003 en Litovio?
====================

Antaux ne longe alvenis al la oficejo de TEJO kandidatigxletero de Litova
Esperanta Junulara Ligo, LEJL kun propono de la urbo Kaunas por la
Internacia Junulara Kongreso, IJK. Se tiu propono estos akceptita, IJK 2003
gastos en Baltio.

CO de TEJO

***************************************************************************

Redaktoro de Kontakto sercxata!
===============================

Post tri jaroj da diligenta laboro, la nuna redaktoro de Kontakto, Sabira
Stahlberg, decidis fini sian mandaton. TEJO sercxas novan redaktoron por
redakti Kontakton ekde la unua numero de 2002.

Kontakto estas la socikultura revuo de TEJO. Gxi aperas cxiun duan monaton.
Specialan atenton gxi donas al lernantoj de Esperanto, pere de facillingvaj
artikoloj. Cxiu numero postulas entute 2 - 3 semajnojn da laboro. La
redaktoro ricevas kostorekompencon kaj modestan honorarion.

Interesatoj pri la posteno sendu gxis la 10-a de septembro 2001
kandidatigxon, konsistantan el motiviga letero kaj vivresumo, al:

Estraro de TEJO
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Rete: tejo-estraro@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Lingva festivalo en Beogrado
============================

La 9-an de junio en Beogrado, Jugoslavio, kadre de Forumo de
Cxirkauxdanubaj Esperantistoj, Serba Esperanto-Junularo okazigis lingvan
festivaleton. 17 lingvoj prezentigxis; la komentoj de la ne-E-ista publiko
estis pli ol kontentigaj.

Sonja Petrovic
Rete: sonjulino@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Pac-stangoj kun E-lingva mesagxo
================================

Inter 01-07. 05. 2001 aktivuloj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro
en Samarkando (Uzbekio) kunlabore kun la membroj de la delegacio de la
Pacfondajxo Goi (Japanio), alvenintaj al Uzbekistano laux invito de la
muzeo, okazigis en diversaj lokoj de la lando pacpregxajn ceremoniojn (por
la paco en cxiuj landoj de la mondo lauxvice kun levado de 192 naciaj
flagoj kaj la flago de UNO) kaj "plantis" dek 2.5-metrajn Pac-stangojn,
dedi-cxe al la 10-jarigxo de sendependeco de la Respubliko Uzbekio kaj al
la UN Jardeko de Paco kaj Senperforto (2001-2010). Ili cxiuj tuj farigxis
siaspecaj pacmonumentoj.

Estas interese, ke 5 el 10 Pac-stangoj, fabrikitaj en Japanio, portas
grandliteran esperanlingvan mesagxon "Regu paco sur le tero". Ili estis
instalitaj en la plej vizitataj lokoj: en UNESKO Mondheredajxaj urboj
Buhara kaj Shahrisabz, en la cxefa stacidomo kaj internacia flughaveno de
Samarkando kaj en la parko de loka montara urbeto Urgut. Pri la ceremonioj,
en kiuj partoprenis pluraj lokaj eminentuloj, inkluzive urbestrojn, vaste
raportis landa gazetaro, radio kaj televido.

A. Ionesov
Rete: peacetur@forigu.samarkand.uz

***************************************************************************

Esperantaj skribajxoj en brazila Busstacio?
===========================================

En la venonta julio oni inauxguros en Rondonopolis, Brazilio, novan
auxtobusan stacidomon. La sxildoj havos ankaux Esperantan tekston, kondicxe
ke oni elmontru la vivecon de Esperanto.
Mesagxoj, afisxplanoj, ktp. estas atenditaj cxe:

Karlo Perejra
Ilson P. dos Santos, Rondonopolis MT, Brazilio
Rete: casainfo@forigu.zaz.com.br

***************************************************************************

Respondo de Nobel-komitato
==========================

Profesorino Sofija Marusic, kiu proponis UEA kiel kandidaton por la premio
por paco, ricevis en aprilo anglalingvan leteron de la Norvega Nobel-
komitato kun la dato de la 13-a de marto, informanta sxin ke sxia propono
estas ricevita, ke 132 kandidatoj estas registritaj kaj ke gajninto de la
premio estos anoncita la 12-an de oktobro.

Certe ankaux aliaj proponintoj ricevis la saman leteron, cxar gxi estas
adresita al nomumintoj de kandidatoj.

Ivo Osibov
Rete: osibov@forigu.pravst.hr

***************************************************************************

Esperanto proponita
===================

En la 25-a internacia kolokvo de la Internacia Socio de Lingvistikaj
Funkciuloj (SILF) inter 04-08. 04. 2001. estis proponita dum sekcio "Lingva
politiko" Esperanto, kiel solvo de lingva problemo de Euxropa Unio.

laux d-ro M. Butan

***************************************************************************

Georgo Abraham forpasis
=======================

La 26-an de junio forpasis s-ro Georgo Abraham, Honora Membro de UEA.
Abraham naskigxis en Usono en 1916, sed ekde 1929 li vivis en Argentinio.
Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto-
Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li
gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia logxurbo Venado Tuerto, kie li
ankaux fondis klubon kaj akiris por gxi juran personecon kaj propran domon.
En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda
instruado.

Abraham el-arabigis plurajn verkojn. Li verkis ankaux plurajn lernilojn de
Esperanto, kiuj aperis en Argentinio kaj Brazilio. Tamen, lia cxefverko
estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, "Klara
vortaro Esperanta-araba", UEA eldonis en 1998. Alia grava verko estas
"Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia", lernolibro por arablingvanoj. Tiuj
verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastigxo de Esperanto en
arabaj landoj.

En 1995 la Komitato de UEA distingis s-ron Abraham per Honora Membreco de
la Asocio. En 2000 li ricevis ankaux premion de Fondajxo Antoni Grabowski.

CO de UEA

***************************************************************************

Filmo por gejunuloj
===================

Sveda E-ista Junulara Unuigxo, SEJU planas dum cxi someraj kaj auxtunaj E-
arangxoj surbendigi materialojn por dokumenta filmo celanta informi
gejunulojn pri Esperanto kaj la movado. La filmado komencigxis dum la
Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo.

TEJO

***************************************************************************

Sabotado per lernolibro
=======================

Kial E-lernolibro sabotas nian organizitan Movadon?

En la nov-eldono de "Pasxoj al plena posedo" de W. Auld (LF-Koop, 202 p.,
18 euxroj) malaperis la antauxa adresaro de 83 landaj E-asocioj, grandparte
aligxintaj al UEA. La adresaro aperis seninterrompe kaj cxiam aktualigita
dum 30 jaroj, ek de la unua eldono en 1968, en cxiuj postaj 6 reeldonoj
(Heroldo-Torino, redaktorino Ada Sikorska Fighiera), inkluzive de la lasta
fidela reeldono ankoraux normale havebla (Edistudio, 228 p., 1999, 12
euxroj).

La adresaro celis helpi la izolitan memlernanton kontakti sian landan E-
organizajxon por informigxi pri plua utiligo de la internacia lingvo.

Al kio utilas la subita nuligo de tiu utilega informo?

La sola klarigo eble venas el tio, ke la iniciatinto de la eldono estas la
inventinto de "rauxmismo", doktrino kiu kontrauxas nian organizitan
"vertikalan" movadon kaj proponas konkurencan klubon de "horizontalaj E-
establoj", nomatan Civito. Tiun doktrinon de rauxmismo/Civito detale
klarigis Zelazny (membro de la t.n. evolu-komisiono de Civito) en
retartikolo, kiu ecx manipulas la penson de Zamenhof: kopion de la artikolo
mi senpage sendos al cxiuj petantoj.

La subfoso de nia Movado, sekve, estas nur epizodo de la stulta lukto de
"rauxmismo" kontraux niaj E-organizajxoj. De longa tempo gvidas la lukton
la inventinto de la ideologio, Valerio Ari (konata sub pluraj kromnomoj,
kiel Giorgio Silfer, Nicolas Vanof, Noor Weg, MG (Montpeliera raporto) kaj
aliaj).

La sabotado kontraux nia Movado havas neniun utilon, sed nur damagxas al
Esperanto kaj splitas niajn malgrandajn fortojn. Rezulte de tio, nun ni
havas du eldonojn de la sama lernolibro, ambaux kun la sama identa
didaktika enhavo, unu el kiuj kripligita de adresaro kaj tre multekosta.

Jen al kio kondukas la splitigaj ideologiaj bataloj!

G. C. Fighiera

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Novaj versioj
=============

En Eventoj n-ro 209 p. 4. oni povas legi pri komputila programo "Kurso de
Esperanto" krom la tie menciitaj lingvoj jam aperis portugala, angla,
franca, pola, norvega, itala kaj korea versio. La programo baldaux aperos
ankaux en la lingvoj cxeha, finna kaj sveda.

Douglas Draper

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Ek al unuigxo per Esperanto!
============================

Aperis artikolo de s-ro Miyosi en Yomiuri en la japana gazeto, "Yomiuri-
Shinbun (10,500,000 ekzempleroj tage). Gxin tradukis s-ro Yamasaki Seiko

Kiamaniere oni defendas sian sekurecon kiam oni renkontas kataklismon
eksterlande, kie ne eblas lingva komunikado?

Mi spertis grandan tertremon okaze de mia profesia vizito al Taivano lastan
jaron. Meznokte, subite atakis min sur la lito de hotelo forta skuo kian mi
neniam antauxe sentis en la vivo. Post kiam gxi finfine cxesis, mi kuris
malsupren la sekuran sxtuparon.

Cxar la gvido por rifugxo estis en la cxina sola, la plimulto de la
fremdlandanoj ne povis kompreni gxin. Brito kolere diradis ke li komprenis
nenion krom ke oni ne povis uzi liftojn. En tia nenormala okazo, manke de
gvidado per internacia komuna lingvo vojagxantoj povas perdi sian vivon.

El la cxefoficejo en la urbo Siratori en la gubernio Kagawa, mi komencis
vendadon per mi mem sola al la tuta mondo antaux tridek kelkaj jaroj.
Frustrite de la muro de lingvo, mi spertis gxissate handikapon negoci kun
euxropanoj kaj amerikanoj en la angla. Auxtodidakte al mi alpropriginte
anglan konversacion, mi poste lernis la korean kiam mi konstruis fabrikon
en Koreio, sed okaze de establigxo en Cxinio mi rezignis pri la cxina. Cxar
mi volis koncentri energion posedi lingvon de diferencaj landoj al la nura
lingvo Esperanto.

Esperanto, elpensita de pola kuracisto, Zamenhof, hisas alte idealismon
kontribui al la monda paco per komuna lingvo, kaj mi entuziasmigxis pro
ties ideo. Ekde antaux kvar jaroj, kiam mi invitis fremdlandan instruiston,
mi ricevis intensan kurson pri esperanto. Post lecionoj de tri horoj
cxiuvespere, mia kapablo paroli gxin superis tiun de la angla. Studinte dum
multe da jaroj en lernejo la anglan, japanoj ne disponas gxin krom manpleno
da esceptoj. En la angla trovigxas sep prononcoj pri la nura litero "a"
depende de la cirkonstancoj, kaj la granda parto de vortaroj estas oferita
al klarigo de esceptoj, kio faras malfacila ties studon por tiuj kiuj
naskigxis kaj kreskis en la neangla sfero.

Koncerne tion, esperanto havas nenian esceptojn, gxia gramatiko estas
simpligita en dekses regulojn, unu litero respondas al unu sono, la
literumo mem estas jam prononcaj signoj. Gxi estas ellernebla per kvinono
de la peno por lerni la anglan.

En Japanio, la Japana Esperanto-Instituto kaj aliaj distribuas vortarojn,
lernolibrojn kaj aliajn lernomaterialojn, kelkaj liceoj kaj universitatoj
komencis lecionojn. En la Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (sida en la
urbo Kameoka, gubernio Kioto), membro de kies konsilo de administrado mi
estas, regule okazas zamenhofaj festoj kaj studkunsidoj de Esperanto cele
de plilargxigo de la bazo de la Esperanto-parolantoj kaj eduko sur longa
perspektivo de junaj esperantistoj.Unuigo de valutoj, rigardata kiel songxa
rakonto, realigxis en Euxropo. Movoj cxirkaux komuna lingvo en la euxropa
parlamento estas sugestoricxa kun Esperanto kiel atuto por kunfandigxo de
nacioj. Nun estas konjunkturo kie oni ne povas forridi komunan lingvon de
la mondo kiel sensencajxon.

Mi partoprenis en la monda kongreso en Germanio lastan jaron kaj emociigxis
je la spektaklo kie miloj da homoj el pli ol sepdek landoj komprenas kaj
reagas reciproke per unu lingvo nomata Esperanto.

Mi pensas ke se homoj de la mondo libere uzos du lingvojn, sian denaskan
kaj Esperanton, la mondo farigxos unu lauxlitere. Estus tiam historia
rakonto ke oni ne scias kion fari okaze de katastrofo en eksterlando.

mallongigite el "Bulteno de Tyugoku kaj Sikoku" n-ro 30

***************************************************************************

Kiel varbi pri Esperanto?
=========================

Cxu vi demandadas je internaciaj gicxetoj "Cxu vi parolas Esperanton?".
Foje Eventoj aperigis cxi tiun mian proponon. Eble estas jam tempo ke oni
rememorigxu.

Nome, ie ajn, aparte cxe internaciaj inform-gicxetoj, vi nepre demandu cxu
oni parolas eble ankaux Esperante! Ne gravas ke vi jam supozas, ke oni tie
ne parolas. Gravas, ke tiuj kiuj laboras tie, ofte uzadu la vorton
"Esperanto". Eble en la fino iu ekinteresigxos. Cxi aparte tauxgas por la
urboj kaj lokoj kie jam funkcias suficxe aktivaj E-centroj. Per cxi oni
povas suficxe helpi al la lokaj esperantistaj aktivuloj. Ekz. en Budapesxto
kaj Zagrebo la logxantaro ofte havas okazon rimarki la aktivecojn de la
lokaj esperantistoj, sed se ankaux inter la turistoj oni komencados pli
auxdadi Esperanton. "La kliento cxiam pravas..." - bonaj komercistoj ankaux
Esperanton eklernos se oni sentos eblecon por profito.

Krome, se vi auxdas, aux ecx konas la organizantojn de iu internacia
kunveno (neesperantista), esploru eblojn ke oni ankaux Esperanton uzu kiel
unu el la traduk-lingvojn. Aparte utilas se vi konas fakulon-esperantiston
eksterlandan kiu povus utili por la organizata kunveno. Eble oni povus ion
fari. Esploru, sekvu, atentu... kiam vi rimarkas ion interesan, tuj ekagu!

Partopreno de fakuloj esperantistaj al la neesperantistaj okazajxoj
(seminarioj, prelegoj, kongresoj...) estas suficxe bona kaj inda KER-agado
(KER: TEJO mallongigo de Komisiito por Eksteraj Rilatoj, je signifo de
"ekstermovada agado, lobiado per E-o, por E-o...", t.e. aktiva agado inter
neesperantistoj per Esperanto sed por iliaj celoj (ekologiaj, skoltaj,
humanitaraj...)

Zoran Ciric
Rete: zciric@forigu.eunet.yu

***************************************************************************

Graveco de informado
====================

Cxu ni povas, per pli bona informado, 10-obligi la nombron de esperantistoj
kaj simpatiantoj?

Antaux ol mi revenis al departemento Vendeo (okcidenta Francio) post
31-jara restado en Parizo, estis nur proksimume 7 aux 8 esperantistoj el
kiuj neniu konis cxiujn aliajn. Fondo de asocio Esperanto-Vendee, en
oktobro 1996, ebligis arigon de cx. 80 membroj.

Nun funkcias tri semajnaj kursoj en la cxefurbo La Roche-sur-Yon kun entute
21 lernantoj. Pliaj lernas aparte. En vilagxo Aizenay, relative nova
membro, licenciito de angla kaj germana, malfermis publikan kaj lernejan E-
kursojn kun respektive 5 kaj 12 lernantoj. En Fontenay-le-Comte funkcias
alia, trikapa, sub gvidado de diligenta relative novbakita esperantistino.
Plej laste, instruistino de agrikultura liceo de La Roche-sur-Yon,
fresxdata esperantistino, iniciatis kvintagan kursoparton en kiu
partoprenis dudeko da gelernantoj el kiuj pluraj deziras plue lerni kaj ecx
korespondi. Ili aperas sur la rertpagxo: http://perso.wanadoo.fr
/esperanto/nature.htm.

El sistema informado de la amasinformiloj rezultis ke la publiko rimarkas
la ekziston kaj viglecon de la lingvo, kaj ke iom post iom gxi estas
konsiderata kun kreskanta intereso kaj respekto : invitoj al
infanfestivalo, al internaciaj renkontigxoj de La Roche-sur-Yon, inauxguro
de trafikcirklo Zamenhof, alskribo de deputito al la ministro de edukado,
ktp, do ankaux oficiala agnosko.

Al la loka informado devas aldonigxi bona kaj rapida tutmonda informado.
Stimulan efikon havas gravaj atingajxoj en aliaj kontinentoj. Ili ebligas
reliefigi ke ne temas nur pri loka afero.

Henri Masson Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Euxroskola-2 kaj Interkulturo en EU
===================================

Post la sukceso de la partopreno de klasoj de lernantoj de Esperanto en la
tago "Euroscola" de la Euxropa Parlamento en Strasburgo, nun malfermigxas
la cxas-sezono por la klasoj, kiuj partoprenos venontan jaron. La
partoprenintaj klasoj ne rajtas partopreni duan fojon, do, oni devas sercxi
aliajn klasojn en aliaj lernejoj.

Kun konsterno la organizintoj rimarkis, ke el la tuta EU-landaro nur
Francio, Italio kaj Svedio sukcesis trovi klasojn por partopreni. La manko
de hispanoj, germanoj, ktp. estis vere miriga.

La organiza laboro estas praktike farata de la francaj samideanoj, kaj la
organiza ilo estas retlisto e-euroscola@forigu.egroups.fr. Al gxi oni povas aligxi
per malplena mesagxo al: e-euroscola-subscribe@forigu.egroups.fr.

Kiel jam cxi jare limigita nombro da klasoj el la kandidataj landoj rajtas
partopreni (cxi jare partoprenis litovoj, poloj, hungaroj, rumanoj kaj
kroatoj).
Pliaj informoj kaj detaloj cxe:

Renato Corsetti
Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

***************************************************************************

RADIO
/////

E-elsendoj de Cxina Radio
=========================

Horaro de Esperantlingva dissendo de Cxina Radio:
- 11:00-11:30, Japanio, Koreio 41.84 m 7170 kHz, 25.18 m 11925 kHz;
- 13:00-13:30, Sudorienta, Azio 25.75 m 11650 kHz, 19.72 m 15210 kHz;
- 20:00-20:30, Euxropo, 25.58 m 11730 kHz, 30.11 m 9965 kHz, 25.40 m 11810
  kHz;
- 22:30-23:00, Latin-Ameriko, 30.43 m 9860 kHz, 25.64 m 11700 kHz.

Cxiuj horoj estas aldonitaj laux Tutmonda Tempokalkulo (UTC).

***************************************************************************

MUZIKO
//////

Duone
=====

Post sia partopreno en la KD "Survoje" de la franca grupo "la Kompanoj",
aperita en Kolekto 2000 de Vinilkosmo, Thierry Faverial revenas al ni
soliste kun "Duone", en kiu li rolas kiel komponisto, muzikisto, kantisto
kaj auxtoro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda
parto estas originalaj.

"Duone" per sia melodia ricxeco, miksas la spicajn saporojn de intimeca
latinjxazo kun la diversaj ritmoj de la euxropa kanzonaro. Cxiu el la
titoloj estas invito al vojagxo, en aparta etoso, kiu foje kondukas al
revemo aux dramo, foje al voluptemo aux poezio.

Thierry nun produktas verkon de muzikisto, lasanta longajn sonajn periodojn
por la ventinstrumentoj, tie kie la muziknotoj esprimas tion kion la vortoj
ne cxiam fidele povas diri. Oni mergigxas en gitara kaj saksofona universo,
asociita kun tekstoj ofte esprimplenaj (dankon al la amiko Marcelo
Redoulez), foje pli malpezaj, universo el kiu oni ne eliras sen emocio.
La disko mendeblas kaj pliaj informoj haveblas cxe:

Esperanto-Muzik-Prod.
FR-31450 Donneville, Francio
Rete: vinilkosmo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Nova studo de Claude Piron
==========================

UEA eldonis kiel n-ron 46 en sia anglalingva serio "Esperanto Documents"
22-pagxan studon de Claude Piron, "Linguistic communication: A comparative
field study" (Lingva komunikado: kompara praktika studo).

La studo de Piron temas pri kvar diversaj sistemoj de lingva komunikado en
internaciaj organizajxoj: tiu de Unuigxintaj Nacioj k.a. organizajxoj kun
kelkaj laborlingvoj; tiu de multnaciaj kompanioj uzantaj unu nacian
lingvon, plej ofte anglan; tiu de Euxropa Unio uzanta la oficialajn
lingvojn de cxiuj membroj; kaj tiu de organizajxoj uzantaj nur Esperanton.
Cxiuj sistemoj estas komparataj laux 12 kriterioj, kiel lernodauxro,
necesaj antauxinvestoj, ne-egaleco kaj diskriminacio, kostoj de kunsidoj
kaj dokumentado, perdo kaj distordigxo de informoj, ktp.

La ege interesa studo de Piron estas utila legajxo por cxiu, kiu
interesigxas pri la problemaro de internacia lingva komunikado. La kajero
kostas EUR 2,10 (plus imposto en EU kaj afranko). Por mendo de minimume 3
ekz. la libroservo de UEA donas rabaton de 1/3.

CO de UEA

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis la 38-a jarkunveno de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko la 4-an de
marto en Pretoria, Sud-Afrika Respubliko.
* * *
Okazis la 7-a Trejnado por Esperantistaj Instruistoj en aprilo en Rio de
Janeiro, Brazilio. La arangxon organizis Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta
Regiono, EKOR.
* * *
Okazis Esperanta Arta Vespero la 19-an de majo en Staszow, Polio.
* * *
La 13-a Internacia Komunista Esperantista Konferenco okazis en majo en
Kultura Centro Esperantista, KCE.
* * *
Seula E-Kulturcentro, SEK markis sian kursanon je 1000-a numero en junio,
2001. La 1-a kurso okazis en novembro 1991 cxe SEK. Gxis cxi junio entute
1,006 homoj aligxis al la kursoj.
* * *
Elektigxis tute nova estraro de Finna Esperanto-Junulara Organizo, FEJO dum
la jarkunveno en Povoo, Finnio.
* * *
Pola Isntituo, Internacia Esperanto-Muzeo Wien, IEMW kaj Auxstria
Esperanto-Federacio, AEF okazigis seminarion pri lingva problemo de EU kaj
Esperanto en la Universitata Observatorio en Vieano, Auxstrio. La arangxon
partoprenis ankaux ambasadoroj trovigxantaj en Vieno.
* * *
Estis elektita nova estraro de Pola Esperanto-Asocio, PEA dum la jarkunveno
inter 03-04. 02. en Lodzo, Polio. Dum la kunveno la anoj plivastigis ankaux
la agteritorion de la asocio.
* * *
Estis elsendita 7 minuta programero pri Esperanto en ORT, la 1-a tutrusia
televidkanalo, la 18-an de januaro je 08:15.
* * *
Okazis la 2-a Ivanova Esperanto-renkontigxo inter 05-12. 07. 2001 en
Ivanovo, Rusio.
* * *
Okazis la 56-a Kongreso de SAT-Amikaro inter 14-18. 04. en Chambery,
Francio. La partoprenantoj povis pliklerigxi pri organizado de E-movado.
* * *
Aperis rusa traduko de la libro "Maskerado cxirkaux la morto" de Tivadar
Soros. Oni vaste publikis en Rusio pri la libro, ofte estis menciita, ke la
originala lingvo de la libro estas Esperanto.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Ilja De Coster, kasisto de TEJO, havas novan retadreson por mesagxoj
rilataj al TEJO aux UEA: ilja.tejo@forigu.tiscalinet.be.
* * *
Mi sercxas muzikkasedo(j)n de la pola e-auxtorkantisto Roman Bura. Bonvolu
trasercxi en via muzikotekoj kaj informi min! Por detaloj kaj akordoj bv.
skribi al: Luigi Fraccaroli - via Crocifissa di Rosa 63 - IT-25128 Brescia,
Italio aux rete: esperanto@forigu.monrif.net
* * *
Por krei kelkajn dekojn de laborlokoj en kudrejo per la Esperantaj kanaloj
mi sercxas por acxeto diversajn uzitajn kudromasxinojn (Juki, Brother,
Singer ktp.). Por pli detalaj informoj demandu al: Stasys Kruzinauskas,
rete: StKruz@forigu.rc.lrs.lt aux Telefone: +370-99-04065.
* * *
Iranon povis viziti esperantistoj el Polio kaj Latvio dum 10 tagoj. La
programon arangxis la tutmonda servo Monda Turismo, kiu organizas vojagxojn
al 130 landoj per Esperanto.
* * *
Daniel Veress estas la plej nova hungara esperantisto kiu estas la filo de
Ildiko Csonka kaj Tibor Veress.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

18 j. frauxlino, komencanto volas korespondi kun gesamideanoj tutmondaj.
Adreso: Helen Poon, Flat 4, 6/F, Chun Wu House, Yuk Po Court, Sheung Shui,
Hong Kong. Rete: china_108@forigu.gurlmail.com.
* * *
24 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: scienco, literaturo kaj muziko. Mi
studas fizikon. Adreso: Luiz Ferreira Portella, Rua Osvaldo Cruz,77, Jardim
Universitario, Viamaoo, RS. Brasil, CEP 94500-250. Rete:
portella@forigu.esperanto.zzn.com.
* * *
28 j. frauxlo, instruisto de matematiko. Interesoj: sxakludo (logikaj
ludoj), lingvoj, literaturo, turismo per-pieda kaj per-bicikla. Mi atendas
vian leterojn de knaboj inter 3 kaj 13 jaraj. Adreso: Ladislao Posztbanyi,
Bartok Bela u. 53, HU-2377, Orkeny, Hungario. Rete: posztl@forigu.freemail.hu.
* * *
19 j. studentino deziras korespondi kun frauxloj 20-30 jaraj,
germanlingvanoj pri junularaj problemoj, naturo, katoj, hundoj, vojagxoj,
muziko, kaj aliaj. Adreso: Elena Pronjeva, Kommunarov 135-52, RU-399783
Jelec, Lipeckaja oblast, Rusio
* * *
17 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: lingvoj, muziko, literaturo, kino,
religioj, verki versajxojn. Mi volas korespondi tutmonde. Adreso: Giovanni
Matteo Quer, viale italia 18, IT-31033 Castelfranco Veneto, Treviso,
Italio. Rete: annalio@forigu.tin.it.
* * *
28 j. frauxlo. Interesoj: kino, klasika muziko (baroka cxefe), jazo kaj
blueso, legado (ecx poezio), katoj. Mi atendas leterojn el la tuta mondo.
Adreso: Antonio M. Sanchez Perez, C/Quevedo 1 3 1, ES-38005 Santa Cruz de
Tenerife, Islas Canarias, Hispanio. Rete: antmig@forigu.teleline.es.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Cxiuj ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiun poemon deklamis D-ro L. L. Zamenhof dum sia unua kongresa parolado?
   A. La espero
   B. Mia penso
   C. Pregxo sub la verda standardo

2. En kiu urbo estas Internacia Esperanto-Muzeo?
   A. Vieno, Auxstrio
   B. Bjalistoko, Polio
   C. Roterdamo, Nederlando

3. Kion signifas la mallongigo TEL?
   A. Tolerema Esperanto-Ligo
   B. Teologa Esperantista Ligo
   C. Tutmonda Ekumena Ligo

Limdato por alsendo: la 15-a de auxgusto 2001. Gxustajn solvojn vi trovos
post 2 numeroj.

Cxiuj, kiuj atingas la 50 poentojn, ricevas iun E-rilatan donacpremion -
libron, sonkasedon, videokasedon, ktp.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kiam aperis la libro de Edmond Privat Historio de lingvo Esperanto
   (Deveno kaj komenco)?
   B. 1923

2. Kiom longa estas la oficperiodo de la komitatanoj de UEA?
   C. 3 jaroj

3. Kiam estis fondita Internacia Cseh-Instituto en Nederlando?
   C. 1930

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

La zoologiaj gxardenoj
======================

Historio

La unuajn bestmenagxeriojn oni starigis nur por la amuzo kaj uzado fare de
la homoj, ian avantagxon por la bestoj mem ili donis nur en postaj tempoj.

Certe ekde la frua ekzisto de la homaro estigxis rilatoj kun bestoj.
Ekzemple azenoj kaj kameloj estis uzataj kiel sxargxobestoj, inverse la
kameloj bezonis la homojn cxar ili vivis en la apudeco de akvo. Multaj
animaloj farigxis kultursekvantoj kiam la homoj komencis vivi en kolonioj
kaj urboj, ekz. kadavrogrifoj kaj sxakaloj sekvis por mangxi la homan
rubon. Krokodiloj mangxis la kadavrojn de mortintoj, kiuj estis jxetitaj en
la riveron kaj altiritaj pro tio, formis dangxeron por la homoj. Ratoj
estis vera plago kaj kauxzis malsanojn. Vespertoj, varanoj kaj prokavioj
logxis en fendoj kaj kavoj en proksimeco cxe homoj. La homoj klopodis
mortigi bestojn per cxasado. Renkontojn kun leonoj kaj tigroj ili ne
postvivis, do neniu sciis kian aspekton havas tiuj bestoj.

Sanktaj bestoj

En diversaj civilizacioj oni honoris bestojn, ekz. la egiptoj vidis en la
sanktaj animaloj la revenon sur teron de la mortintaj pragepatroj. Pere de
sanktaj bestoj ili povis komuniki kun la dioj. Oni akceptis, ke dioj estas
respondecaj pri naturfenomenoj. Per la honoro de bestoj kiel reprezentantoj
de la naturo, ekestis la ekologia konscio. Poste farigxis bildoj de la
dioj, kiuj estis kombinajxoj de homo kaj besto. La dio Toto de la egiptoj,
kun kapo de ibiso, estis eltrovinto de scienco kaj arto. Naskigxo kaj morto
estis en la manoj de dioj, la dioj estis identigitaj per bestoj. La tombojn
de la faraonoj kaj templojn gardis sfinksoj, leonoj kun homa kapo.

Menagxerioj en la antikvaj kulturoj

Jam miloj da jaroj a K. imperiestroj kaj regxoj kolektis sovagxajn bestojn
por pligrandigi siajn sxatecon, potencon kaj por amuzigxi.

Cxirkaux 1100 a K. regis la asiroj en okcidenta Azio. Ili estis kruelaj kaj
batalemaj militistoj. La favora hobio da la regxoj estis la leono-cxasado.
Sklavoj devis konduki la leonon en la gxustan direkton por ke la regxo,
sidante en metalmuntita cxaro, povu pafi per arko la leonon. Cxu tiu
neordinara hobio jam signis la komencon de la ekstermado de leonoj. Se en
la regiono ne plu vivis leonoj, la regxo liberigis kelkajn el sia
menagxerio. Kaj unu sklavo pli aux malpli ankaux ne gravis!

La leonon oni uzis por plia amuzo: krimuloj estis jxetitaj en kavon kun
leonoj kaj invititoj kun gxojo vidis kiel ili estas vorataj. Kiu ja estis
la plej granda besto?

Fama estis ankaux la menagxerio de Darius la Unua la persa regxo, kiu
estris de 521-485 a. K. en Persio, la nuna Irano. Ni relative multe scias
pri lia vivo, cxar la historio estas cxizita en rokojn.

Sufokinte kelkajn dangxerajn ribelojn, li tiel arangxis la regadon pri la
grandega regno ke tiu farigxis modelo por la postaj grekaj kaj romianaj
estroj. Li eldonis orajn, argxentajn kaj bronzajn monerojn kiel la
unuansxtatan monunuon kaj enkondukis la regulan impostpagadon. La bestoj
vivis en parko cxirkaux la palaco kaj apud la trono sidis du tigroj.

Ankaux cxe la grekoj bestoj ludis rolojn en la grekdia mondo. Ekz. harpioj,
kiuj havis virinkapojn, leonokorpojn kaj aglo-ungegojn. Ili devis puni la
homojn laux komisio de la dioj. La greka filozofo kaj sciencisto Aristotelo
(384-322 a.K.) fondis malgrandan bestgxardenon, ne por la amuzo de kelkaj
favoratuloj sed por montri sovagxajn bestojn al la ordinara popolo kaj por
pristudi ilin. Li vidis ke bestoj povas esti kunigataj en klasojn cxar ili
havas similecon. Aristotelo alportis grandan kontribuon al la nuna scienco.
La grekoj multe influis nian kulturon.

La romianoj ne adoris bestojn kiel aliaj popoloj. Ili uzis ilin kiel
sxargx- kaj trenbestojn. La plej konata estis la romia cirko, en kiu la
publiko povis rigardi kiel sovagxaj bestoj atakas unu la alian. Ju pli da
sango, des pli da amuzigxo.

Krom tio romianoj estis la unuaj, kiuj konscie komencis bredi por plibonigo
kaj selektado laux eksteraj rekonmarkoj de animaloj.

A. N.

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 211, junio-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************