Eventoj n-ro 198, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Agado Espero - Esperantistoj instruas rifugxintojn

Faka aplikado: - Fakverkajxoj en Esperanto - stomatologio
               - XZIKK - Cxina komerca Esperanto-kompanio

Kontakto sercxata: - Eksterafrikaj afrikanoj sercxataj

Interreto: - KDE 2.0 kun Esperanto
           - Denove E-INS
           - "europo" ne plu
           - Mallonge (1)

Arangxoj: - Internacia Festivalo
          - TEJO-seminario
          - Faka seminario
          - Fervojista skisemajno
          - Indavizito 2001
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Imitinde: purigi la tabulojn
        - Lingva festivalo en Cxeboksari
        - Subvencio de banko al Esperanto
        - Israela prezidento resalutis
        - Malfermita pordo cxe muzeo
        - Sukcesa somero de Kvinpetalo
        - Elekto de B-komitatanoj
        - Distingo al honora IFEF-prezidanto
        - Helpantoj de la zagreba UK klerigxas
        - TV-elsendoj en Kroatio
        - Gxemeligxo al Esperanto
        - ERA: Esplorvojagxo - la vero
        - Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis?
        - Reago de Ertl al ERA

Opinioj: - Cxu manifesti aux civiti? - dauxrigo

Instruado, ILEI: - Esperanto kvarteto - reeldonita
                 - "Supermarkto" kaj "telegramo"

Radio: - Radio Auxstria Internacia

Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (4), korespondi deziras (4)

Interese: - Cxu vi parolas la agresantan? - dauxrigo
          - Nova vagado
          - Esperantaj langovolviloj
          - Akcidento kaj bedauxro
          - Sxercaj rimarkoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Agado Espero
============

Esperantistoj instruas rifugxintojn

Esperanto-klubo Stelaro, malgraux cxiuj propraj malfacilajxoj en
Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraux pli malbona
situacio. Temas pri rifugxintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en
Kilueka, apud Lukala, Kongolando. La projekto estas: instrui Esperanton al
la Angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon."

La projekto estas sukcesa danke al la libraj donacoj ricevitaj de pluraj
esperantistoj.

La helpantoj emfazas ke ili bezonas ankoraux lernolibrojn de Esperanto en
la portugala kaj en la franca kaj ne monon. Donacojn oni povas sendi al:
Jeremie Ngoma Kikondolo, B.P. 7598, Kinshasa I, Demokratia Respubliko
Kongo

Se iu volas mone helpi, prefere sendu al la fondajxo Afriko de UEA kun
indiko: Por la projekto "Kongolandanoj helpas Angolanojn". Tiu mono iros
al la landa asocio DKEA kiu gin disponigos lauxeble efike.

Hans Bakker
Katelenstraat, 231-II, NL-1082, EG Amsterdam, Nederlando

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 13. -

Stomatologio
------------

- CERRETTINI, Paolo: Inplantologio - malgranda gvidado al la procedoj. (
  Sano 1993/3.
- EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN
  0-919186-32-7. 60-61 - Duden: Dentisto
- SZEMOK Balazs: Stomatologiaj supersticxoj kaj miskredoj. = revuo Sano
  1981/1.
- Timo de infano antaux dentkuracisto. = revuo Sano 1983/1.
- La stomatologio en la medicino en Hungario. Sano 1988/4.
- La nuna stomatologia lingvo. = revuo Stomatologia Forumo 1985/3-4.
- La ekzameno de la dentbrosoj en la infangxardeno de vilagxo
  Tapioszentmarton. = revuo medicina Internacia Revuo 1987/2.
- Lauxseksa diferenco en la kariointenso. = revuo Medicina Internacia Revuo
  1988/1.
- La elekto de la stomatologiaj vortoj por la hungara-esperanta mezvortaro.
  = revuo Medicina Internacia Revuo 1988/1.
- Mia 25 jara preventa laboro en la lernejo. = revuo Medicina Internacia
  Revuo 1988/2.
- Sinonimoj en la stomatologia lingvo. = revuo Medicina Internacia Revuo
  1989/1.
- Mia rilato al la pedagogoj kaj infanoj nun kaj komence de la
  infanstomatologia kuracado. = revuo Sano 1989/3.
- Mispasxoj en la stomatologia konsultejo. = revuo Medicina Internacia Revuo
  I. Anastezo. 1992/1; II. Ekstraktado. 1992/2; III. Plombado. 1993/1; IV.
  Protetiko. 1993/2.
- Dentopikilo aux fadeno. = revuo Scienca Mondo 1993/1.
- Novtipaj dentopastoj. = revuo medicina Internacia Revuo 1993/2.
- Novtipaj dentopastoj. = revuo medicina Internacia Revuo 1994/1.
- La rolo de la fluorizado en la stomatologio. = revuo Scienca Mondo 1994/1.

Fakaj asocioj

- Stomatologia Sekcio de Universala Medicina Esperanto-Asocio. fondita en
  1982.

Revuoj

- Medicina Interancia Revuo: oficiala revuo de UMEA. Aperas duonjare.
- Sano: aperas kvaronjare.

Kunvenoj

- Internacia Medicina Esperanto-Kongreso: dujare organizita arangxo, kie
  cxiam estas propraj programoj, prelegoj, diskutoj pri stomatologio.

**************************************************************************

XZIKK - cxina komerca E-kompanio
================================

Post unu jara praktiko Xian Zhiyuan Internacia Kultura Kompanio (XZIKK)
oficiale prenis Esperanton kiel ilon en sia komerca agado ekde julio,
2000.

La kompanio estas fondita de cxina esperantisto Qiu Shi, kaj celas uzi
Esperanton en turismo, komerco, kulturo, edukado kaj aliaj kampoj
kunlaborante kun eksterlandaj organizoj kaj individuoj. La asocio havas
retpagxon cxe: http://www.e-reto.com.
Interesatoj povas peti pliajn informojn cxe:

Qiu Shi
Huanchengnanlu Xiduan 29-602#, CN-710068 Xian, Cxinio
Rete: ioelreto@forigu.pub.xaonline.com

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Eksterafrikaj afrikanoj sercxataj
=================================

La Afrika agado 20-jarigxas. La rezultoj de tiu agado palpeblas ne nur en
Afriko sed ankaux ekster la kontinento. Tiu flanko de la agado estas
iomete neekzistanta. Gxi do bezonas apartan atenton.

Multaj ne-Afrikanoj sxatus scii pri Afriko. Esperanto jam ebligas al la
esperantistoj atingi tiun cxi celon, kaj la esperantistoj-afrikanoj devas
uzi sian lingvokonon por tio.

Afrikanoj povos ion tian organizi por prezenti Afrikon. Tiaj aferoj neniam
eblas, se la afrikanoj mem tute ne aktivas ekster Afriko.

Mi sercxas cxiujn eksterafrikajn afrikanojn por kunlabori konigi Afrikon
per Esperanto, konigi Esperanton per Afriko.

Gbeglo Koffi
B.P. 13169, Lome, Togo
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

KDE 2.0 - kun Esperanto
=======================

Antaux kelkaj tagoj publikigxis KDE 2.0 - Uniksa Labormedio, kiu provas
oferti similkomfortan surfacon al Unikso, kiel havas ekz. Vindozo kaj
Makintosxo. La programo KDE 2.0 venas kun tradukoj al 15 lingvoj, i.a.
Esperanto.

Por tiu versio oni anoncis plenan subtenon de Unikodo. Rezultoj kaj sperto
pri la nova versio estas legebla cxe http://www.esperanto.hu/steb/.

Wolfram Diestel
Rete: diestel@forigu.steloj.de

**************************************************************************

Denove E-INS
============

Pro organizaj kialoj la retlisto E-INS estas rekreitaj ne cxe la antauxa
servilo, sed cxe la konata "egroups.com". Cxiuj 113 antauxaj anoj estas
auxtomate registritaj cxe la nova servilo, cxe kiu do povas dauxri la
diskutoj pri instruaj aferoj.

Ankaux novaj interesigxantoj estas atendataj. Por aligxi sendu (malplenan)
retmesagxon al e-ins-subscribe@forigu.egroups.com aux kontaktu la administran
estron Mauro La Torre cxe la retadreso: m.latorre@forigu.uniroma3.it.

Ret-Info

**************************************************************************

"Europo" ne plu!
================

La diskutgrupo "europo" cxe egroups.com estis unu el la plej interesaj
retlistoj, kie oni diskutis pri la inda strategio kaj taktiko sekvenda cxe
la agado por E-o ene de Euxropa Unio, pri la neceso havi surlokan UEA-
buroon en Bruselo, pri aktualaj lingvaj demandoj ene de la nuna EU-
administrado, ktp. Ekde la 7-an de novembro tamen la retlisto "europo" ne
plu funkcias. Gxia fondinto Dafydd ap Fergus, profesia jxurnalisto cxe EU,
haltigis kaj fermis gxin.

Kiel rezulto de la tieaj diskutoj kaj komuna pensado, la 25-an novembro en
Roterdamo okazis kunveno por priparoli kaj decidi pri la onta agado,
eventuala loka UEA-buroo en Bruselo.

laux adiauxa komuniko el "europo"

**************************************************************************

La interreta sercxilo Metamonster haveblas jam ankaux en Esperanto. Gxia
adreso estas: www.metamonster.com/ esperanto

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Festivalo
====================

La 17-a Internacia Festivalo, IF okazos inter 27.12.2000 kaj 03.01.2001 en
Trier, Germanio. IF estas unu el la plej famaj novjaraj arangxoj en
Esperantio. IF ofertas al la partoprenantoj specifan programon por
mezagxuloj kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. IF estas arangxo por
lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn,
ekz. por via partner(in)o. Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo
(en du grupoj: por junaj infanoj kaj gejunuloj), sub gvido de fakaj
kunlaborantoj, gepatroj povas do sengxene cxeesti prelegojn. Infanoj
lauxeble jam havu lingvajn konojn en Esperanto. Subtrijarul(in)oj estas
senkotizaj, sed la gepatroj mem transprenas la prizorgon. Disponeblas
infanaj litetoj. La temo estos: Esperanto kaj infanoj. La programo estas
vere bunta kaj certa estas la bona etoso.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Hans-Dieter Platz
Pk 1148DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

**************************************************************************

TEJO-seminario
==============

Konsilio de Euxropo oficiale konfirmis akcepton de la projekto de TEJO-
seminario, kiu nomigxos "Cxielarko de lingvoj - ponto al kulturaj
trezoroj". La seminario okazos printempe de 2001 en Budapesxt (Hungario)
en Euxropa Junulara Centro kaj estos plene dedicxita al internacia movado
de Lingvaj Festivaloj. Bonvolu aligxi al la preparado de la seminario!
Pliaj informoj cxe:

Sandra Schweder
Nieuwe Binnenweg 176. NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Faka seminario
==============

La 49-a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto okazos inter 20-22. 04. 2001
en Storckensohn, nordorienta Francio. La arangxon okazigos Mulhouse
Esperanto, TAKE kaj IKEF.

Informpeti kaj aligxi eblas cxe:

TAKE, IKEF
RN 83 Rue de Tiefenbach, FR-68920 Wintzenheim, Francio

**************************************************************************

Fervojista skisemajno
=====================

La 42-a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno okazos inter 20-27. 01.
2001 en Tatranska Lomnica - Vysoke Tatry, Slovakio. En la programo
trovigxas multa skiado, bonetosaj vesperoj kaj konkursoj. Estas bona eblo
por skiante ripozi vintre. Oni nepre kunportu bonan humoron!
Aligxo kaj informoj cxe:

Ing. Magdalena Feificxova
A Bernolaka 25/5SK-010-10 Zilina, Slovakio

**************************************************************************

IndaVizito 2001
===============

Indavizito 2001 estas feripropono por esperantistoj en Barato inter 04-11.
02. 2001. La programo estas tute turisma kaj tute en Esperanto.
Partoprenantoj vizitos tri sxtatojn de Barato per veturiloj. Oni povas
ekkoni tipan baratan vilagxon, baratan kulturon.
Pliaj informoj cxe:

B. Revathi
14-187/1 Padmavathipuram, Tiruchanur Road, Tirupati
Andhra Pradesh 517 501 India
Rete: indavizito2001@forigu.rediffmail.com

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu. Korektoj, aldonoj estas bonvenaj!
Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-03.12. 3-a Seminario - Cseh-Seminario en Herzberg Harz. Inf: E-Societo
Sudharco, Gubernhagenstr. 8. DE-37412 Herberg, Germanio. Tel:
+49-5521-1363
* * *
01-03.12. Renkontigxo okaze de Sankta-Nikolaa festo, Murzasichle. Inf:
Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio
* * *
01-03.12. Jarfina kaj Zamenhofa Festo, Lepsiko. Inf: Werner Geidel,
Karlsruher Str. 5, DE-04209 Leipzig, Germanio. Tel: +49-341-4118577
* * *
02.12. La tago de Esperanto, Bolzano, Italio. Inf: Rete: leafab@forigu.tin.it
* * *
02-03.12. Cseh-seminario por instruistoj en Herzberg/Harz. Inf: E-
Gessellschaft-Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz,
Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544
* * *
03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.:
+421-7-43291604
* * *
08-10.12. Faulhaber-semajnfino: Revoj kaj idealoj por la 21-a jc. Elspeet.
Inf: Hans ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando.
Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl
* * *
08.12-10.12. 54-a Kultura Semajnfino de sarlande Esperanto-Ligo kaj Sar-
Lor-Luks-Unio en Homburg/Saar. Inf: Salranda Esperanto-Ligo, Pf. 1844,
DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-06332-981190. . Rete:
sel@forigu.mohrbach.de
* * *
09.12. 17-a Cxeha-Saksa Tago kun Zamenhofa festo kaj Adventa Vigilio en
Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka str. 90, CZ-400 03 Usti
nad Labem, Cxehio. Tel. +420-47-5532417
* * *
10-15.12. Zamenhofa Semajno: Iom pli pri la unuaj E-aj revuoj, en
Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
Tel: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
15-17.12. AEROB + Tago de Esperanto-libro en Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.:
+421-7-43291604
* * *
17.12. Zamenhof-tago en Szekesfehervar, Hungario. Inf. Rete:
antonia@forigu.mail.datatrans.hu
* * *
17.12. Zamenhofa Tago en Triesto, Italio. Inf: Rete: nored@forigu.tiscalinet.it
* * *
23.12-03.01. Novjara feriado "Karlova vintro". Inf: Esperinform, d-ro
Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario
* * *
27-31.12. 8-a Togolanda Esperanto-Kongreso en Lome. Inf: Gbeglo Koffi,
B.P. 13169, Lome, Togolando. Tel: +228-272117, fakso: +228-261066, Rete:
esp.togo@forigu.cafe.tg
* * *
27.12-03.01. 17-a Internacia Festivalo en Trier. Inf: Hans-Dieter Platz
(HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel: +49-5624-8007.
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

**************************************************************************

                                M O N A T O

                      Internacia magazino sendependa
               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo
                    unu el la plej prestigxaj E-revuoj

            Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe:

                          Flandra Esperanto-Ligo
                Frankrijklei 140,BE-2000, Antwerpen, Belgio

**************************************************************************

MOVADO
//////

Imitinde: purigi la tabulojn
============================

La 16-an de septembro je cxeesto de invititaj jxurnalistoj lokaj
esperantistoj purigis bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof
pendanta cxe la strato nomita pri la iniciatinto de nia lingvo en Lodz,
Polio. Purigitaj estis ankaux cxiuj strataj tabuletoj lauxlonge de lia
strato. Tiu cxi agado okazis dum la 81-a datreveno de dono de la nomo de
L. Zamenhof al la unua strato en Pollando kaj estis samtempe bona okazo
por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememorigi
al logxantaro pri ekzisto de E-movado en la urbo.

La evento, malgraux ke sen iu granda impeto, fruktis per intervjuoj en du
lokaj radioj, raporto en loka televidilo kaj lokaj gazetoj kaj anonco de
pli granda artikolo en la gazeto. Esperantistoj el Lodz per sia agado
volus ankaux alvoki fondintojn de cxiuj tabuloj kaj monumentoj al zorgado
pri ili. Ili ankaux insiste persvadas al samideanoj el tuta Esperantujo
imitadon.

Aleksander Kaminski
ul. Prochnika 1, PL-94-108 Lodz, Polio
Rete: esperant@forigu.ikki.com.pl

**************************************************************************

Lingva festivalo en Cxeboksari
==============================

La 5-a Lingva Festivalo okazis en oktobro en la cxuvasxa cxefurbo,
Cxeboksari, Rusio. Por partopreni la festivalon venis pli ol 190 homoj,
plejparte lernantoj kaj studentoj. Estis prezentitaj 26 lingvoj pere de 34
prezentantoj. Esperanto estis prezentita kvar fojojn. La arangxon sekvis
granda intereso de la loka publiko. La lingvojn prezentis esperantisto-
repzentantoj de pluraj landoj. La lokan logxantaron denove surprizis tiu
cxi arangxo. Multaj homoj povis eksperti plurajn fremdajn lingvojn. Post
prezentado de lingvoj okazis solena fermo kaj, koncerto.

laux Katja Evlampieva

**************************************************************************

Subvencio de banko al Esperanto
===============================

La plej prestigxa banko en Kroatio, la Zagreba Banko, subvencias cxiujare
ses projektofakojn. La cxi jaran subvencion en la fako Junularo gajnis
Kroata Esperanto-Ligo por projekto pri partoprenigo de junaj esperantistoj
en la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. La projekto celas
pagi parto- prenkotizon de junaj aktivuloj el Kroatio, kiuj helpos en la
realigo de UK.

Inter 460 projektoj pri junularaj arangxoj en Kroatio la jugxkomisiono
taksis tiun de KEL la plej bona. Krom gxi, la Zagreba Banko subvenciis
ankaux 46 aliajn projektojn. Prof. Dalibor Brozovicx, prezidanto de KEL,
akceptis la dokumentojn pri la subvencio dum solena ceremonio la 27-an de
septembro.

Estas menciinde, ke en la fako Arto la printempan premion de la Zagreba
Banko ricevis la teatra ensemblo Ponto de Vida Jerman por la prezento de
la teatrajxo "Poto" en la Tel-Aviva UK. En la sama brancxo Romana Rozic,
esperantistino-filmregxisorino, ricevis subtenon por sia filmo.

Co de UEA

**************************************************************************

Israela prezidento resalutis
============================

En la ferma solenajxo de la 85-a UK en Tel-Avivo la kongresanoj sendis
gratulmesagxon al s-ro Moshe Katsav, membro de la Honora Komitato de la
UK, pro lia jxus okazinta elekto al la ofico de la prezidento de la
kongresa lando. Nome de la kongresanoj la mesagxon subskribis Kep Enderby,
prezidanto de UEA, kaj Amri Wandel, prezidanto de LKK.

Prezidento Katsav dankis la gratulojn per dankletero al prof. Wandel.

**************************************************************************

Malfermita pordo cxe Muzeo
==========================

La 26-an de oktobro la Nacia Biblioteko havis sian tradician "Tagon de la
Malfermita Pordo". Pro tio ankaux la Internacia Esperanto-Muzeo, IEM
akceptis inter la 10-a kaj la 17-a horoj vizitantojn - per speciala
programo: S-rino Smideliusz el Hungario cxiuhore prezentis Esperanton per
la tiel nomata Cseh-metodo: t.e. nur uzante la internacian lingvon, sen iu
ajn nacilingva klarigo. La esenco de tiu instruado konsistas en la kreo de
amuzaj komunikaj situacioj, en kiuj la partoprenantoj tuj komprenas la
vortojn de la instruistino - samtempe amuzigxante.

Vizitis la Muzeon en tiu tago entute 357 personoj, inter kiuj 86
partoprenis la kursojn. Duono de ili estis el eksterlando, precipe el
Cxehio kaj Slovakio, sed cxeestis ankaux rusoj, hispanoj, japanoj, svisoj
ktp.

La bonan efikon de la arangxo oni vidas en tio, ke post tiu tago pluaj
novaj personoj aligxis al Esperanto-kurso en popola altlernejo, pri kiu
oni varbis en la Muzeo.

Herbert Mayer
Rete: herbert.mayer@forigu.onb.ac.at

**************************************************************************

Sukcesa somero de Kvinpetalo
============================

La franca Esperanto-centro, Kvinpetalo finis sukcesan somaron. En
Kvinpetalo estis okazigita cxi jare la ILEI-kongreso kaj krome oni
arangxis en gxi stagxojn dum ses semajnoj.

Kvinpetalo ecx povis acxeti plian domon danke al la helpo kaj donaco de
Societo Yvonne Martinot.

G. Lagrange

**************************************************************************

Elekto de B-komitatanoj
=======================

En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo
estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj
membroj, IM en la Komitato de UEA. Laux la Statuto oni elektas unu
komitatanon B por cxiu komencita milo da IM. Laux la antauxvidebla nombro
da IM je la 31-a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por la
periodo 2001-2004.

Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo
gxis la 28-a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun
originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aux retmesagxoj).

Cxiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaux la
elektigxo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaux por 2001.

Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas
reelektebla kondicxe ke en la periodo 1995-2000 li/sxi cxeestis almenaux
unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas sxanco alporti
fresxajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.

Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros cxiujn
elektitaj.

Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo
vocxdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.

Uzu vian demokratian rajton reprezentigxi en la supera gvidorgano de UEA!

Osmo Buller

**************************************************************************

Distingo al honora IFEF-Prezidanto
==================================

En Vieno, okaze de la gxenerala kunveno de internacia fervojista asocio,
FISAIC, Honora IFEF-Prezidanto Joachim Giessner estis honorigita per la
titolo honora membro de FISAIC. Li ricevis la honoron por lia konstanta
agado ene de FISAIC kaj cxefe por la disvolvigxo de la rilatoj inter
FISAIC kaj diversaj orientaj landoj de Euxropo.

Jean Ripoche
Rete: jean.ripoche@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

Helpantoj de la zagreba UK klerigxas
====================================

Kvindek membroj de Kroata Esperanto-Ligo entreprenis okaze de la Ago-Tago
4-tagan kurson pri turismo. La kurson organizis la agentejo Generalturist,
la cxefagentejo de la 86-a UK, inter 07-10. 10. 2000.

Pri diversaj aspektoj de la turisma fako prelegis pluraj profesoroj. La
kurso finigxis per ekskurso al Varazdin, unu el la kongresaj ekskursceloj.
Dum la ekskurso la kursanoj lernis pri praktiko de grupgvidado.

La sukcesintoj ricevis diplomojn kiuj rajtigas labori en turisma fako en
la nivelo de turismaj akompanantoj. La turisma kurso por esperantistoj-
helpantoj de UK en Zagrebo estis senpaga, je la kosto de la turisma
agentejo.

Krome, ekde la 13-a de oktobro okazis tri lingvaj kursoj en la Zagreba
Esperanto-Societo "Bude Borjan" por kontribui al lingva perfektigxo de la
helpantoj de la 86a UK.

CO de UEA

**************************************************************************

TV-elsendoj en Kroatio
======================

Post la vizito al Finnlando, kie la 11-jara knabino Stefani Strunjak la
18-an de oktobro gajnis duan premion pri infanfabelo en Esperanto, Stefani
estis gasto de du televidaj elsendoj. En ambaux Stefani rakontis por
plenkreska kaj aparte por infana publiko pri siaj spertoj per Esperanto en
Finnlando. Du elsendojn sxi filmis en la lasta semajno de oktobro kaj por
novembro plia infanredakcio cxe TV petis intervjuon de la knabino.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Gxemeligxo kaj Esperanto
========================

Ankaux Esperanto-gelernantoj partoprenis la gxemeligxan feston de la
rumania urbo, Gherla kaj de Forcheim, Germanio, kiu okazis en la germana
urbo. La rumanaj lernantoj lernis Esperanton ekde januaro cxi jare, kiun
iniciatis la germanoj por ke la rumaniaj mezlernejanoj povu uzi nian
lingvon dum la gxemeligxa kunveno. La vizitado estis bona eblo por
plifamigi esperanton.

laux Bazaro, auxtuno 2000

**************************************************************************

ERA: Esplorvojagxo: la vero!
============================

Eventoj n-ro 196 publikigis misfamigajn akuzojn de s-ro Istvan Ertl
kontraux ERA kaj ties Sekretario pri la eldono de "Esplorvojagxo".

Premisinte ke misfamigi pere de gazeto estas kontrauxlegxa faro, ERA
precizigas la jenon:

1) Sinjoro Ertl neniam havis enmane la libron eldonitan de ERA, sed nur
kelkajn pagxojn de gxi. Alikaze li estus vidinta ke la pagxoj de la
mallonga rakonto de Verne konsistigas nur cxirkaux trionon de la tuta
publikigajxo, kie la teksto pli longa, grava kaj malfacila por traduko ne
estas la malgranda nefinita rakonto de Verne, sed la kritika-filologia
aparato kaj la ekstreme prizorgataj notoj koncernantaj la plurajn eblajn
interpretadojn de la manuskripto de Verne.

Sekve cxiu ajn komparo kun la eldono citita de s-ro Ertl estas absolute
misvojiga, ankaux konsidere al la fakto ke, krom la itallingva traduko,
apud-estas ankaux la franca originalo.

2) La Sekretario de ERA komisiis kaj enplektis en la italan kaj Esperantan
tradukojn ja 6 personojn, el kiuj almenaux 3 perfekte scipovas Esperanton.
Cxiuj neniam estis ekkonintaj kaj legintaj la eldonon cititan de Ertl.

3) ERA acxetis en 1997 - kun ekskluziveco - cxiujn rajtojn pri la rakonto
de Verne kaj pri la tuta kompleto de la studoj al gxi kunligita por la
lingvoj itala kaj Esperanto. Nur je la fino de 1998 la Sekretario de ERA,
Giorgio Pagano, hazarde, eksciis pri la ekzisto de kajero eldonita de la
franca esperantista asocio.

Sekve eventualaj similecoj kun la traduko de sinjoro Ertl estas, cxe la
kontrolo de la faktoj, tute hazardaj kaj facile klarigeblaj per la granda
simpleco de la lingvajxo uzata de Verne kaj per la preskauxa unusignifeco
de la respondaj vortoj en Esperanto.

Cetere, kial ERA devintus pagi altan prezon por ekskluzivaj rajtoj, se
tiuj ne estis ekskluzivaj?

Nur pri unu afero sinjoro Ertl pravas: ke, cxe la preso de la libro, oni
povintus citi la kajeron de li tradukitan. Tamen estas ankaux vere ke la
traduko produktita de ERA estas fidela al la francaj tekstoj, kaj tie ne
trovigxas spuro pri ekzisto de lia traduko. Ne nur, sed tio signifintus
por ERA:

aux jure plendi kontraux tiuj, kiuj vendis al gxi ekskluzivecajn rajtojn,
kiuj ekskluzivecaj ne estis;

aux estigi problemojn fare de la advokatoj de "Le cherche midi editeur" al
la amikoj esperantistoj de UFE tial ke ili tradukis kaj publikigis en
Esperanto tekston, pri kiu ili ne ricevis la rajtojn (pri ricevo de tiuj
rajtoj s-ro Ertl gxis nun ne havigis al ni pruvon).

ERA konsideris ke, cxar jam estis pasintaj 4 jaroj depost la eldono de la
amikoj de UFE, kaj cxar tiu eldono estas tre magra, gxi ne povos porti
damagxon al la eldonajxo de ERA, kaj ankaux ke eventualaj interesuloj jam
havis 4 jarojn por utiligi gxin.

Tial ni negative respondis al la mon-postulo al nifarita de sinjoro Ertl.

ERA
via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma
Rete: e.r.a.@forigu.agora.it

**************************************************************************

Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis?
==================================

En Eventoj n-ro 196 (kaj samtempe en Ret-Info) aperis averto de Istvan
Ertl kontraux la trilingva eldono de "Esplorvojagxo" de Jules Verne, kiun
aperigis "Esperanto Radikala Asocio", ERA. Ne pro malbona traduko - sed
cxar la traduko laux li estas piratado de lia propra traduko, - sen lia
permeso kaj ecx sen mencio de lia nomo. S-ro Ertl mem tradukis la
koncernan verketon de Verne por literatura numero de la revuo "Franca
Esperantisto" de Unuigxo Franca por Esperanto, UFE, kiu aperis en aprilo
1994.

En sia defendo, ERA skribas "ke la pagxoj de la mallonga rakonto de Verne
konsistigas nur cxirkaux trionon de la tuta publikigajxo [de ERA], kie la
teksto pli longa, grava kaj malfacila por traduko ne estas la malgranda
nefinita rakonto de Verne, sed la kritika-filologia aparato kaj la
ekstreme prizorgataj notoj koncernantaj la plurajn eblajn interpretadojn
de la manuskripto de Verne". Kaj ERA do konkludas ke "cxiu ajn komparo kun
la eldono citita de s-ro Ertl estas absolute misvojiga, ankaux konsidere
al la fakto ke, krom la itallingva traduko, apud-estas ankaux la franca
originalo". Al tio facile eblas respondi, ke ne la amplekso de ilia eldono
estas diskutata: temas nek pri la trilingveco nek pri la aldonita notaro;
temas nur pri la E-traduko mem.

Koncerne tiun punkton, estas iom strange, ke ERA parolas pri kunlaboro cxe
ilia eldono de 6 personoj "el kiuj almenaux 3 perfekte scipovas
Esperanton", sen mencii ecx unu tradukinton. Se oni ne agnoskas la aserton
de s-ro Ertl, ke funde temas pri lia traduko (kun iom da etaj eraroj
enigxintaj), kial do ne montri kiu estas ilia tradukinto?

Laux mia supozo, la vera problemo por ERA kusxas tie, ke gxi lauxdire
"acxetis en 1997 - kun ekskluziveco - cxiujn rajtojn pri la rakonto de
Verne kaj pri la tuta kompleto de la studoj al gxi kunligita(j) por la
lingvoj itala kaj Esperanto", dum efektive tiumomente jam ekzistis antauxa
E-eldono. Pagante por ekskluziveco, ili do elspezis por afero ne plu
ekzistanta. Se ili pli bone konus la Esperantan libromerkaton, ili ne
estus farintaj tiun eraron.

Nun estas unu el la taskoj de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA defendi
la rajtojn de niaj E-auxtoroj. Kaj tial cxi tion mi skribas. Cxar al la
akuzo de kolego Ertl, ke lian tradukon ERA uzis senpermese, ne jam estas
respondite en maniero kontentiga. Ne nur mankas la nomo de ilia(j)
tradukinto(j) sed ja vere nekontentiga estas ilia aserto, ke "eventualaj
similecoj kun la traduko de sinjoro Ertl estas [...] tute hazardaj kaj
facile klarigeblaj per la granda simpleco de la lingvajxo uzata de Verne
kaj per la preskauxa unusignifeco de la respondaj vortoj en Esperanto".

Cxar kiu ja iom spertas pri literatura tradukado, ne nur pri komplikaj sed
des pli pri t.n. "simplaj" tekstoj (kiuj ja estas multege pli malfacile
tradukeblaj: mi parolas el vasta sperto!), tiu ankaux konscias, ke cxe
tradukado de la amplekso de ecx nur kelkaj pagxoj ia preskauxa simileco
inter la rezulto de malsamaj tradukintoj bordas je miraklo, almenaux se
ili laboris tute seninflue unu del' alia. Do, restas ankoraux solvota la
demando: kiel eblas ke la traduko de ERA tiom similas je tiu de Istvan
Ertl?

Gerrit Berveling
Prezidanto de EVA

**************************************************************************

Reago de Ertl al ERA
====================

Estas malgxojige konstati ke ekzistas parolantoj de Esperanto kiuj ne nur
prisxtelas samlingvanon, sed, kaptitaj cxe la fresxa faro, ecx neas sian
misagon kaj, sxtelintaj mem, akuzas la prisxteliton.

Bedauxrinde, mi vidas min devigita reagi al tio kion la Gazetara Oficejo
de "Esperanto" Radikala Asocio nomas, en sia komuniko dissendita de Ret-
Info , kaj de Eventoj cxi supre, "Esplorvojagxo: la vero!".

Mi posedas la libron eldonitan de ERA, tiel ke mia jugxo bazigxas ne sur
"kelkaj pagxoj", sed sur la tuta volumo. Ja tiel mi povis konstati ke gxi
estas "amatore kaj erarplene farita". Ekzemple,

- mankas indiko pri la eldonjaro kaj -loko; - mankas indiko pri la origina
franclingva eldono (San Carlos et autres recits inedits, "le cherche midi
editeur", Paris, 1993); - sur p. 84, anst. "kompletigi la" oni legas
"kompletigila"; - sur p. 106, la franca loknomo Compiegne igxas
Compiexgne; - sur p. 118, noto al p. 16, l. 7, oni legas la vortomonstron
"apparaiaccentocirconsullaitre"; ktp.

Sed tio ne gravas rilate la nunan demandon. Gravas ke, ecx se la Esperanta
traduko de la koncerna verko de Jules Verne konsistigus nur centonon de la
volumo de ERA, tio ne sxangxus la fakton ke tie aperis, tute rekoneble,
traduko farita de mi.

Estas do perfekta miraklo ke tiuj ses anonimuloj rekreis mian tekston kun
99,9%-a fideleco, des pli ke tri el ili ne "perfekte scipovas Esperanton".

Sed tiam s-ro Pagano ne prokrastis acxeti gxin, per telefona mendo la
22-an de oktobro 1998, de la Libroservo de UEA.

Lingvan simplecon, similecon de du tradukajxoj aux similan povas aserti
nur homo sxajn-naiva aux kiu neniam faris mem beletran tradukon. Mi pli
emas klarigi la similecon de la tekstoj per la fakto ke s-ro Pagano havis
je dispono mian tradukon.

Ne estas tasko de tradukisto zorgi pri akiro de rajtoj, kaj des malpli
havigi pruvojn pri akiro de rajtoj. Tamen, mi kompleze sciigas ke, pri la
eldono de "Esplorvojagxo" en 1994 en la revuo Franca Esperantisto, cxi
ties redaktoro, Herve Gonin, informis min jene:

" Kiam mi publikigis en aprilo 1994 en F.E. vian tradukon de
"Esplorvojagxo", permeso estis petita de la franca eldonisto "Le cherche
midi editeur", kiu vendis al ni la auxtorrajton por ununura eldono."

Mi neniam postulis nek nun postulas monon (kvankam por eldonejo profesia
devus esti normale ke kontribuantoj ricevu honorarion). Mi skribis jene al
s-ro Pagano:

Povus esti ke cxe ERA oni auxdis nur pri materia, ne pri morala damagxo;
cxiukaze, mi ja postulas ke ERA min sendamagxigu: per publika agnosko ke
gxi senpermese aperigis mian tradukon, sen mencio de mia nomo. Eble
ankoraux ne estas tro malfrue por ERA savi sian nomon de kompleta morala
senkreditigxo."Fari al si precizan ideon" eblas nur per komparo. Kontraux
internacia respondkupono, mi pretas sendi al petontoj kopiojn de ajnaj
tekstolokoj el la eldonoj de UFE resp. ERA. La unua eldono de
"Esplorvojagxo" (UFE, 1994) dauxre haveblas cxe UEA kaj supozeble ankaux
cxe UFE (4,80 euxroj cxe UEA).

Istvan Ertl
Kerkhoflaan 26D, NL-3034 TD Rotterdam, Nederlando

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Cxu manifesti kaj civiti?
=========================

dauxrigo de la antauxa numero

4. Principe, oni ne povas argumenti kontraux la sercxo de pli efikaj
strukturoj. Sed se oni ankaux uzas siajn fortojn por malvalorigi la
laboron de aliaj, konstruante paralelajn strukturojn konkurence kaj
malakcepte al la jam malfacile vivigeblaj ekzistantaj (UEA kaj aliaj
tradiciaj strukturoj), tio estas bedauxrinda, aparte por malforta lingvo-
komunumo.

Cxu traleginto de la 33 artikoloj kun sume 99 paragrafoj kaj subalineoj de
la Projekto de Konstitucia Cxarto de la Esperanta Civito (vidu en
Literatura Foiro 181) ne devas ekpensi, ke temas pri lerta satiro? Mi
timas, ke ne estas.

Por "konstrui" tian "Civiton" necesas grandega investo en administrajn
aferojn. Oni bezonas multajn kapablajn homojn por funkciigi tian
organismon. La atingebla rezulto ne pravigos tiajn fortostrecxojn.

La teksto svarmas de tiaj nocioj kiel "konstitucia cxarto, pakto, suverena
kolektivo, kodo, legxoj, transnacia kulturo, kolektiva identeco, subjekto
de internacia juro, suverenaj funkcioj, legxdona povo, ekzekutiva povo,
arbitracia povo, senato, konsulo, sagxularo (kortumo), prefektoj..." Oni
kompreneble planas flagon, blazonon, insignojn, himnon, festotagojn... sed
evidente ne armeon.

La franca povas servi al diplomatiaj kontaktoj, kiel bele por romanistoj.

Post la tralego de tiu pompa teksto mi ekhavas la impreson, ke iuj
manifestuloj transiras de la bonvena sercxo de novaj vojoj al ridindigo de
la afero de E-o mem. Kaj tio rilatas la tutan komunumon kaj ne nur la
rauxmistojn. Gxi riskas ridindigi E-on en ne-esperantistaj medioj. Kaj
tiujn mediojn celas la civitplanantoj.

Jam malfacilas argumenti por tia senteritoria civito en la lingvo-komunumo
de E-o mem, kvankam similaj planoj aperadis tra la historio (foje kun
teritorio). Sed kion pri la ekstermovada medio? En la "ne-esperantista
mondo" jam tre bazaj aferoj pri la lingvo kaj gxia komunumo ne estas
konataj kaj akceptataj. Kaj en tiuj cirkonstancoj oni venas kun la
Civito...

Sed ankaux tute meza esperantisto kiel mi, kiu laboras praktike kaj teorie
demandas sin, kiu volus eniri tian pakton, subigxi al Konsilantaro de
Sagxuloj (kiom sagxaj?), al Arbitracio Tribunalo?

Kiu reprezentu Esperanton kaj sian parolantaron antaux pintaj ne-
esperantistaj instancoj kaj organizajxoj? Gxis nun nature kaj prave tio
estis la cxefa E-organizajxo, nome UEA. Cxu estonte ni havu la universalan
organizajxon kaj Esperantan Civiton? Estigxos bela konfuzo. Kaj tio jam ne
plu estas afero nur de la civituloj.

Tia projekto nur pliprofundigos la jam suficxe disvastigitan opinion, ke
la esperantistoj (sen distingo de E-parolantoj, E-movadanoj, verdaj
donkihotoj ktp.) estas neripareblaj, neseriozaj sektuloj kaj revuloj, kun
kiuj ne havas sencon ecx ekdiskuti.

5. La ofte menciita dueco de "pracelismo" kaj "rauxmismo" sxajnas al mi
esprimo de iom tro simplisma aliroal la motivoj de okupigxo pri E-o, la
agado per kaj por cxi tiu lingvo.

Laux mi cxiam ekzistis diversaj motivoj, por ke homoj lernu Esperanton.

Idealismaj, pragmataj, sciencorientitaj kaj aliaj. Certe nekomplete mi
vidas almenaux jenajn motivojn, kiuj sin povas kompletigi kaj efikas
malsame en diversaj periodoj de la esperantistado:

a) La sociharmoniiga motivo (idealisma, humanisma, universalisma):
Universala lingvo (cxi tie: dua por cxiuj) estas malnova utopio kaj idealo
de plej bonaj kapoj de la homaro. Tia lingvo, cxar nenies gepatra, havas
harmoniigan efikon al la interetnaj rilatoj. Tiu "pracela" motivo de
Zamenhof ankaux hodiaux estas unu el la cxefaj motivoj, kiu movas homojn
lerni la lingvon (kaj eble resti en la ne nur brila movado...).

b) La pragmata motivo: La lingvo ekzistas, sekve oni povas uzi gxin. Eble
oni havis malfacilojn, ellerni fremdlingvon kaj nun gxojas pri tiu
relative facile lernebla kaj aplikebla lingvo. Eble ne tro interesas la
idealoj de Zamenhof, la tutmonda akcepto de E-o kiel dua aux x-a lingvo de
la Unuigxintaj Nacioj en la jaro 2134... Eble oni nur volas efike kolekti
posxtmarkojn, ami transnacie, vojagxi malmultekoste ktp., cxar oni estas
juna kaj elprovigxema. Aux eble oni estas pensiulo, ne plu havas profesion
kaj sercxas iun praktikan lingvan komunikilon, cxar antauxe ne povis aux
ne emis lerni fremdan lingvon. Kaj ion buntan, distran oni ja volas fari,
kvazaux mensan gimnastikon.

c) La scienca/heuxristika motivo: Ke lingvo - almenaux en sia bazo - estas
kreata de homo, funkcias, evoluas kaj aplikatas estas ege interesa
fenomeno. Eble oni volas konatigxi kun tiu afero, elprovi, eble studi,
analizi gxin. Ne nepre interesas a) kaj b) (oni jam regas kelkajn lingvojn
kaj dubas pri la perspektivo, la angla jam "venkis" ktp...). Tamen: Se oni
estas lingvisto, eble valorus kompari tiun fenomenon kun gxeneralaj
lingvistikaj teorioj. Eventuale tiu lingvo jxetas interesan lumon al aliaj
fenomenoj: ekz. al lingvo-planado, terminologio, auxtomata tradukado, pli
facila(?) alproprigo de aliaj lingvoj helpe de planlingvo (= heuxristika
efiko).

d) La socirilata motivo: Eble oni ja akceptas a) kaj b), ecx iom
konsideras c) sed ne nepre emas tre aktivi por cxio cxi. Oni eble ankaux
ne tro lernas la lingvon, sed ege bonfartas en tiu iom elitisma kaj
solidareca societo, kie nur la esprimo de intereso pri la lingvo mem jam
donas al la individuo certan socian akcepton kaj varmon, ecx foje
avantagxon... Oni do gxuas la societon kun ties agado kaj apartaj ecoj.
Konsiderante, ke la ekstera mondo ne nepre estas tiom normala kaj serioza,
kiel ofte asertate, tiu motivo estas bone komprenebla: Gxi validas por
cxiu minoritata movado.

e) La sociprestigxa motivo: Eble oni iom aktivas laux a) - d), ne tre
sukcesas en la kutima socio, kvankam estas relative ambicia. Pro tio oni
gxojas havi facilan aliron al postenoj kaj pozicioj en tiu lingvo-
komunumo, kie oni sin sentas akceptita kaj tuj havas proponon transpreni
iun postenon. Oni sin sentas bezonata. Oni ecx povas akiri kelkajn
pompajntitolojn, ekz. akademiano, prezidanto, sekretario (novajn titolojn
al bezonuloj ofertas la "Civito"), povas krei beletron, sidi en
internaciaj komitatoj, foje babili kun eminentuloj, doni intervjuon al
gazeto ktp. Cxio cxi eble estus neatingebla por "oni" en la "kutima" (ne-
esperantista) nacilingva vivo kaj cxirkauxo. Kaj aldone: Eble, jen, en la
nacilingva viv-cxirkauxo eblas fanfaroni pri misteraj postenoj
internaciaj, kontaktoj kaj travivajxoj.

f) La ludisma motivo: Malnova emo de la homo estas ludi, ankaux ludi per
lingvajxoj. Tio por multaj estas suficxa motivo, por lerni Esperanton,
skribi poemon post la tria leciono, proponi reformojn kaj, antaux la
finstudo de la lernolibro, neologismojn...

Mi volas klare esprimi, ke sen valortaksi la unuopajn motivojn, mi simple
akceptas ilin.

6. Parolante pri la "interna ideo", "esperantismo" kaj la "praceloj",
eblas observi, ke tiuj esprimoj en certaj kuntekstoj havas negativan
kunsignifon.

Tio riskas forvisxi la vere gravegan kernon de la humanisma zamenhofa
strebo.

6.1. Cxu la lingvo interfratigas? Oni konsciu, ke cxe Zamenhof la interna
ideo esprimigxas cxefe en la koncepto de la homfratiga rolo de interetna
komunikado per neuxtrala lingvo. Li havis troigitajn esperojn lige al tiu
interfratiga rolo. Lapenna dauxrigis tiun direkton de la interna ideo,
klopodis modernigi gxin. Li diris, ke Esperanto estas la plej pura esprimo
de la humanisma internaciismo. Tio sxajnas al mi mistika sinteno. Ni ja
scias, ke komuna lingvo ne malebligas reciprokan bucxadon kaj
interbatalon, ofte ecx plifaciligas gxin.

Krom tio, la scio de E-o eble ecx kreos al la kunparolanto negativan
sintenon al alia, cxar pere de la lingvo li/sxi ekscias, ke li/sxi havas
tute kontrastajn kaj eble neakcepteblajn vidpunktojn.... Do, cxiu lingvo,
ankaux E-o, ne nur solidarigas, sed ankaux malsolidarigas.

Esperantistoj ne auxtomate estas demokratoj, kontrauxrasistoj, humanistoj.

Pruvoj pri tio estas multaj, inter ili la fakto, ke fondigxis ecx fasxista
E-organizajxo en Germanio (en 1931: Nova Germana Esperanto-Movado), en kiu
oni lernis kaj aplikis Esperanton, silentis pri la judeco de Zamenhof,
propagandis Hitler ktp. Kaj bedauxrinde ankaux nuntempe ekzistas homoj
inter esperantistoj, kiuj neas Auschwitz...

Tamen, cxio-cxi felicxe ne estas tipa, sed periferia fenomeno. Sed tio ja
montras, ke la E-komunumo estas certagrade mikromodelo de la gxenerala
socio, nin cxirkauxanta, kvankam kun specifaj trajtoj.

6.2. Fakte la nuntempa konkludo el la mesagxo de Zamenhof (liaj praceloj)
estas ege aktuala: Eblas helpi la protekton de la lingvoj per neuxtrala
komunikilo. Mortas lingvoj. Konservo de kiom eble plej multaj lingvoj pli
kaj pli ofte estas postulata, ne parolante pri la propra gepatra.

Kontrauxstaro al la kulturdetrua, identecdetrua, lingvo-mortiga hegemonia
rolo de unuopaj lingvojkreskas. Tio aparte koncernas la rolon de la angla
(cetere, siatempe ankaux de la rusa, kun efikoj gxis hodiaux). Se ni ne
agas kontraux tio, ni baldaux havos plene makdonaldigitan mondon, kaj
anstataux sango en niaj vejnoj fluos Coca Cola aux io simila. Vide al la
plimultigxantaj interetnaj konfliktoj, kiuj plej ofte havas sian lingvo-
politikan aspekton, la humanismaj celoj de Zamenhof sxajnas al mi pli
realaj, ol mi mem antaux jardeko kredis.

dauxrigo en la venonta numero

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Esperanto-Kvarteto - reeldonita
===============================

La ludo por Esperanto-lernantoj, Esperanto-Kvarteto (vidu Eventoj n-ro
189. p. 7.) estas pro la granda interesigxo post la elcxerpigxo
profesinivele reeldonita. Nun gxi kostas 12 DEM + sendokostoj. Gxi
mendeblas cxe:

Munkena Esperanto-Junularo
Postfach 20 07 12, DE-80007 Munchen, Germanio
Rete: anaso1@forigu.aol.com

**************************************************************************

"Supermarkto" kaj "Telegramo"
=============================

La bretona asocio "Esperanto Bretagne" eldonis du videokursojn pri
Esperanto. La titoloj de la partoj estas "Supermarkto" (25 minuta) kaj
"Telegramo" (45 minuta). La partojn produktis amatoraj aktoroj per
digitala - perkomputila - tekniko. La lecionoj haveblas en videokasedo kaj
en KD. La kasedo - kun du lecionoj - kostas 50 FRF, la kompakt-disko - kun
unu leciono - kostas 25 FRF.
Pliaj informoj kaj mendo eblas cxe:

Denis-Serge Clopeau
6. rue J. P. Calloc'h, FR-22000 St Brieuc, Francio

**************************************************************************

RADIO
/////

Radio Auxstria Internacia
=========================

Post la novstrukturigxo cxi jara la radiostacio mem ne plu elsendas je la
kostoj de la registaro, gxi igxis parto de la entrepreno ORF, kiu estas
sendependa stacio "Auxstria Radio kaj Televido". Gxi disponigos por la
sekva jaro 2001 la duonon de la gxisnuna budgxeto. (nur 50% !) La
novstrukturigxo estas memkompreneble la rezulto de la sxpar-politiko de la
nuna registaro.

Kun bedauxro mi konstatas, ke en Esperantio oni apenaux interesigxis pri
la temo dum la tempo kiam estis la krizo, kvankam plurloke aperis alvoko
por helpagado. Ecx dum la kunsido de radio-amikoj dum UK en Tel-Avivo oni
ne informis la partoprenantojn pri la problemo.

Mi estas kontenta, ke mi povis tamen savi la programon, parte pere de
financa subteno de geauskultantoj, parte per antauxvidataj
varbodisauxdigoj. Nur ne tiom abunde kiel gxis nun.

Dum la vintra periodo 2000/2001 estos nur 2 Esperantlingvaj programoj
elsendotaj de Radio Auxstria Internacia dum vendredaj kaj dimancxaj
vesperoj, je 21.30 UTC en la frekvencoj 6155 kHz, 5945 kHz por Euxropo kaj
en 13730 kHz por Nordafriko.

Memkompreneble nek la satelita, nek la reta programaliro estos limigota.

Katalin Fetes-Toszegi
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis la lernolibro "Enkonduko en la japanan" de Yamasaki Seiko. Gxi
enhavas 20 lecionojn kaj kulturajn interesajxojn pri Japanio. La libro
mendeblas de: Flandra Esperanto-Ligo, FEL, Frankrijklei 140, BE-2000
Antwerpen, Belgio.
* * *
Kun la titolo "Esperanto Halqaro Tili" ("Internacia Lingvo Esperanto")
haveblas Esperanto-uzbeka libro cxe la libroservo de UEA. La libro enhavas
12 lecionojn, duflankan vortaron, konversacilibreton kaj esperantlingvan
priskribon de la uzbeka lingvo.
* * *
Aperis kolora informilo pri la projekto Interkulturo kun la titolo
"Vizagxoj de Interkulturo". Gxi riceveblas de: Hungara ILEI-sekcio, Pf.
193. HU-1368 Budapest, Hungario.
* * *
Eldonis brosxuron Esperanto-Grupo de Nurnberg, Germanio kun la titolo
"Rerigardo 99". En gxi trovigxas artikoloj - kelkaj en la germana - pri la
laboro de lokaj esperantistoj. Gxi riceveblas kontraux 2 respondkuponoj
de: Anny Hartwig, Pirckheimerstr 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio.
* * *
Okazis la 35-a semajnfina kursaro de Meklenburgo-Antauxpomeranio, Germanio
inter 27-29. 10. 2000 en Neubrandenburg. Oni povis partopreni tri
diversnivelan Esperanto-kurson.
* * *
Estis elsendita programo pri rusa Esperanto-familio en TV6 en Ruslando.
Sciindas, ke en la familio trovigxas esperantistoj de tri generacioj.
* * *
Estis starigita la unua Esperanto-monumento, ZEO en Kostariko kaj
versxajne en tuta mezameriko. La objekto estas 60x60 centimetra
memortabulo kun la teksto: "Carlos Gagini (1865-1925) eminenta kostarika
pioniro kiel filologo kaj kulturisto de lingvo internacia Esperanto.
Memoriganta la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000
Kostarika Esperanto-Asocio".
* * *
Esperante prelegis Roman Dobryzynski, raportisto en Pola Televido antaux
la publiko de turisma kaj komunika seminario en Curitiba, Brazilio.
* * *
Paranaa Esperanto-Asocio ekis disigi Esperanto-librojn en diversaj
librovendejoj de la urbo Curitiba, Brazilio. Oni prefere elektis vendejojn
kun plurlingvaj libroj.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La 4-an de julio 2000 naskigxis en Brescia, Italio la dua filino de Luigi
Fraccaroli kaj Donatella Feretti. sxi nomias Linda kaj fartas bone. Por la
kuriozemuloj, sxi estas rugxhara. La gepatroj kaj la 4-jara fratino
Valeria tre gxojas.
* * *
Instruisto de infanoj inter 9- kaj 12-jaragxaj sercxas kunlaborantojn kaj
grupojn por korespondado kaj spertointersxangxado. La klubo bezonus ankaux
gantopupojn, fingropupojn kaj infanlibrojn aux tekstojn de facilaj
teatrajxoj. Materialojn kolektas kaj plusendas: Esperanto-Centro, Falkstr.
25. DE-12053 Berlin, Germanio.
* * *
Nova, kaj nun sole funkcianta retadreso de E-redakcio de Cxina Radio
Internacia estas: "espradio@forigu.cri.com.cn" Bonvolu aktualigi vian notlibron!
* * *
Henning Hauge informas pri sxangxo de retadreso. Bonvolu noti la novan
retadreson, kiu jam validas de nun. gxi estas:esperanto-nord@forigu.web.de

**************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

9 jaragxa knabo sercxas korespondamikojn el la tuta mondo. Li preferus
interkonatigxi kun esperantistoj-infanoj. Adreso: Karlo Kovacs, Rakoczi u.
140, HU-3414 Bukkzserc, Hungario.
===================================================================
* * *
Mi estas 10 jara knabino esperantistino, komencantino. Mi deziras
korespondadi kun samagxaj infanoj el la mondo. Mi kolektas posxtmarkojn.
Adreso: Loren Durand, c/o Patrick Forget, 1, Rue de l'Eglise, FR-89530
Saint Bris, Francio. Rete: esperanto.ppmc@forigu.wanadoo.fr.
* * *
19 jaragxa frauxlino deziras korespondi kun 20-30 jaruloj el la tuta
mondo. Sxi studas juron kaj sxatas muzikon. Adreso: Jelena Pronjajeva,
Kommunarov 135 k. 52, RU-399783 Elec, Rusio.
* * *
Mi estas viro, 60 jara, mi havas edzinon kaj tri plenkreskajn infanojn. Mi
deziras korespondi kun cxiuj pri diversaj temoj. Adreso: Stig-Goran
Ebbehed, Estra Storgatan 101 B, SE-554 52 Jonkoping, Svedio. Rete:
ebbehed@forigu.telia.com.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu vi parolas la Agresantan?
=============================

dauxrigo de la antauxa numero

La fino de lando

Mi sukcesis trovi en interreto kaj komuniki kun usona ekssoldato, kiu
havis kontaktojn kun skipo de Agresantaj soldatoj. Li konfirmis al mi la
informon, kiun mi havis pri la fino de tiu projekto. La Agresantoj
konstante dejxoris en tiu sama teamo kaj tial ili estis bonege preparitaj,
pli ol la ordinaraj soldatoj, kiujn ili devis trejni. Superaj en la
batalekzercoj, tio certe ne estis utila por la animstato de la senspertaj
ordinaraj trupoj.

La plej decida faktoro tamen estis la troa entuziasmigxo de la Agresantoj.
Ili havis unikan uniformon kaj propran lingvon, tial ili komencis senti
sin parto de ekskluziva komunumo. Lingvo evidente rolis kiel identiga
proprajxo. Ili forgesis sian apartenecon al la sama armeo de la ceteraj
usonanoj kaj kelkaj ofte provokis disputojn ekster la dejxorhoroj. La
provoj teni ilin sub disciplino (porti la apartan uniformon estis
malpermesate) estis vanaj. Iaspeca rauxmisma efekto, se la filozofoj de
nia movado permesas al mi legxeraniman komparon, kondukis al la fino de la
"lando" kun oficiala lingvo Esperanto. El la libroj, unu el la plej
pensigaj detaloj estas grandlitera averto sur komenca pagxo: "La trupoj
rolantaj kiel Agresantoj estas usonaj soldatoj. Ne vundu ilin, nek damagxu
ilian aparataron". Necesis bridi la entuziasmon de la soldatoj, kiel oni
faras al infanoj en viglaj ludoj. Alikaze, meze de batalo oni povus revi
pri gloraj venkoj kaj vundi kunulon. Ho, se cxiu milito estus tia, se en
cxiu soldata instruo estus la averto "La trupoj rolantaj kiel Agresantoj
estas homoj, same kiel vi, tial ne mortigu ilin"!

Manlibroj, kiuj rilatas al Agresantoj (la datoj de la eldonoj estas tiuj,
kiujn mi posedas a ili aperis en diversaj eldonoj):
- FM-30-101 The Maneuver Enemy (Jan. 1953)
- FM 30-101-1 Esperanto, theAggressor Language (Feb. 1962)
- FM-30-102 Handbook on Aggressor Military Forces (Sep. 1955)
  kun mapo pri la fikcia lando: gxi korespondas en Ameriko pli malpli al
  suda Usono.
- FM-30-103
- Agressor Order of Battle (Jun. 1955)

Detala kataloga skemo de cxiuj Agresantaj militunuoj, tacxmentoj kaj
estroj. Fikciaj homoj de la oficiroj de la Agresantaj fortoj prezentas
multnacian devenon. La plej konataj nomoj por ni estas Peron, Quintana,
Quevedo, Bianchi, Magalhaes, Leal, Brunet, Amato, Aguiar, Zimmermann,
Rosas, Ruiz k.a.

La Usona Armeo kaj Esperanto

"En la 50-aj jaroj Esperanton uzis la usona militistaro. Cxu kredeble? Ne,
nur la senlima imagpovo de nia samideanaro... Tiel skribis BEL.

Tamen tio ne estis pura rnito. Tiam laux onidiro la usona cxefa komando
intencis sxajnigi pli reala sian manovran militludon, kaj pro tio misuzis
Esperanton. Laatakema, "malamika" armeo uzus fremdan lingvon,
nekompreneblan por defendo, nacia armeo. Kaj tiu malamika fremda lingvo
estus Esperanto. Mi ne scias, cxu la usonaj militistoj fakte havis tian
planon, aux cxu ili gxin efektivigiis. Sed restas fakto, ke en la
esperantistaj medioj oni pasie diskutis la miraklan (NEGATIVAN) efekton
por nia movado, se Esperanto estus "rangaltigita"?! al la kategorio de
malamika lingvo. Krom tio, la armeo certe masakrus nian idiomon, adaptante
gxin al siaj celoj...

de James Piton
el Brazila Esperantisto n-ro 311, junio 2000

**************************************************************************

Nova vagado
===========

Amanda Higley, usona esperantistino vagadis dum 16 monatoj en Euxropo pere
de Pasporta Servo. Intertempe sxi vizitis multajn landojn de la
kontinento, interkonatigxis kun multaj samideanoj kaj partoprenis kelkajn
Esperanto-arangxojn: IJK, TEJO-seminario en Strasburgo, IS, IJF, KEF, ktp.

La usona vagemulino denove ekvagadis. Nun sxi traveturas Usonon kaj parton
de Kanado por prelegi pri siaj travivajxoj. Sxi jam ricevis plurajn
invitojn de diversaj kursoj.

laux Esperanto-USA oktobro 2000

**************************************************************************

Esperantaj langovolviloj
========================

1. Cxu sxi scias se cxi scene la sklavo sxtelos la sceptron?
2. Sxi sxerce sxangxis la sxargajxon.
3. Postscio pri sciencfikcio.
4. Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro.
5. Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.
6. Scivolema sciuro.
7. Ne ploru, plorulino, pro propra plezuro.

el http://esperanto-vr.vila.bol.com.br/artikoloj.html

**************************************************************************

Akcidento kaj bedauxro
======================

Malfelicxa bofilo, gramatika profesoro, diras al siaj lernantoj,
klarigante la malsamajn signifojn de la vortoj "akcidento" kaj "bedauxro".

Supozu ke vi marveturas kun via bopatrino kaj sxi falas en la akvon. Tio
estas akcidento.

Supozu ke tuj maristo sin jxetas en la akvon por sxin savi. Jen, tio estas
vera bedauxro.

el Anekdotoj en Esperanto

**************************************************************************

Sxercaj rimarkoj
================

- Cxu ateisto povas acxeti asekurecon kontraux "agoj de dio"?
- Mi opinias, ke kvin el kvar homoj trovas frakciojn malfacilaj.
- Mi ne havas bonan solvon, sed mi admiras vian problemon.
- Se metala fajfilo estas farita el metalo, el kio oni faras nebulhupon?
- Cxu laboristoj de firmao Lipton (mondfama teo-farejo) pauxzas por trinki
  kafon?
- Sur formularo por akiri stirlicencon oni devas priskribi la hararkoloron.
  Kion skribu tutkalvulo?
- Se hodiaux la temperaturo estas nulo gradojn, kaj morgaux estos duoble pli
  malvarma, kio estos la temperaturo morgaux?
- Kial gluajxo ne fiksas sin al la interno de la botelo?

el Inter Ni n-ro 172

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 198, 2/novembro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************