Eventoj n-ro 194, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - 1-a araba kongreso

Faka aplikado: - Inkotermoj 2000
               - Terminologia somerakademio
               - Astronomio cxe la kvinpetalo

Kontakto Sercxata: - Miljaraj lokoj tutmonde sercxataj!

Interreto: - Fama artikolo Esperante en la reto
           - Pri usonaj militbazoj en Okinawa
           - Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj

Arangxoj: - Kompleta KAEST-programo
          - Ajn III
          - Infana Kongreseto
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - "El Popola Cxinio" cxesos aperi
        - En 2003 la UK en Gotenburgo
        - Tra Esperanto al olimpiejo
        - Esperanto-posxtmarko por la UK en Zagreb
        - Esperanto-simfonio
        - Komisiono pri Mezeuxropo
        - Seminario en Amano
        - Dauxrigo de Texel-a kampanjo
        - 3-a forumo de "Esperanto-civito"
        - 20-jarigxo de la Afrika Agado
        - De Japanio al ameriko
        - IKEL-kampanjo por la lingvoj de Francio
        - Sferoj-10 furoris cxe KEF

Opinioj: - Brusela Esperanto-oficejo

Instruado, ILEI: - Porinstruistaj seminarioj en Germanio

Konkrusoj: - Belartaj Konkursoj 2000

Radio: - Rabato por varbado

Muziko: - Ni dancu en la rondo

Libroj: - Klarigoj al islamo
        - Zamenhof, hodiaux

Rubrikoj: - mallonge (10), anoncetoj (5), korespondi deziras (5)

Interese: - Per Esperanto al sciencfikcio
          - Aforismoj
          - La sankta kuraano
          - Idisto tradukas

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Alvoko-provoko al esperantistoj
===============================

1-a araba kongreso

"Por plenumi la celojn de Esperanto necesas alfronti konfliktojn kaj
antauxjugxojn kaj utiligi la lingvon por krei kondicxojn de paco kaj
komprenigxo." Tiucele partoprenantoj de la 1-a Seminario por Arabaj
Esperantistoj en Amano, Jordanio, de la 22-a gxis la 24-a de julio 2000,
diskutinte pri la temo "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj", proponas al la
membraro de UEA 4 realigindajn punktojn:

- UEA okupigxu pri disvastigo de Esperanto precipe en landoj, kie ne
  ekzistas lokaj fortoj;

- La fortoj estas limigitaj kaj sekve oni koncentru la agadon cxefe (kvankam
  ne ekskluzive) je unu-du el la arabaj landoj. Parto de la celo estu eduki
  en tiuj landoj arabajn esperantistojn kapablajn siavice disvastigi la
  lingvon en pliaj arabaj landoj;

- Jordanio, kiel facile alirebla lando kun favoraj kondicxoj estu unu el
  tiuj landoj;

- Komencaj pasxoj estu:
  - pretigo de tauxgaj arablingvaj inform-materialoj;
  - organizado de kurso en Jordanio per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia
    helpo;
  - komunikado kun universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado
    de komunik-reto kaj eventuale de kunveno de fakuloj pri lingvaj kaj
    kulturaj problemoj kun internacia partopreno por interalie informi la
    fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto;
  - konversacioj inter la araba komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj
    pri la manieroj laux kiuj ili povas helpi en tiu cxi iniciato.

Amano, la 24-an de julio 2000

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Inkotermoj 2000
===============

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF eldonis la faman, fakan
regularon de komerco kaj ekonomio, Incoterms 2000 kun la titolo Inkotermoj
2000 en Esperanto. En la libro troveblas la tuta regularo de Internacia
Cxambro de Komerco, ICxK (angle: International Chamber of Commerce).

La reguloj en Inkotermoj 2000 priskribas la manieron de komercado kaj
transportado. Estas deklarataj en la libro la riskoj kaj devoj rilate al
la agado. Le reguloj en Inkotermoj 2000 estas uzataj reguloj en la
internacia komercado kaj transportado. La libro estas la gxusta tradukado
de la oficiala eldonajxo de ICxK.

**************************************************************************

terminologia somerakademio
==========================

Delongaj kontaktoj de Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) kun la
internaciaj terminologiaj instancoj Infoterm kaj TermNet ebligis la
partoprenon de du junaj geesperantistoj en la Terminologia Somera Akademio
en Vieno inter 07-12. 08. 2000.

Fabien van Mook, kiu jam de pluraj jaroj aktivas en la terminologia
komisiono de TAKE, kaj Sandra Schweder, kiu diplomigxis per studfina verko
pri terminologio en Esperanto, cxeestis la kursaron kun entute 35
partoprenantoj el 20 landoj. Ilian partoprenon subtenis Fondajxo Wuster de
UEA.

La unusemajna arangxo konsistis el kvin partoj: 1) bazaj principoj de
terminologio; 2) terminologia mastrumado per komputiloj; 3) trejnado kaj
instruado pri terminologio; 4) apliko de terminologio en tradukado kaj
adaptado de komputilaj programoj kaj dokumentoj; 5) ontologio.

CO de UEA

**************************************************************************

Astronomio cxe la Kvinpetalo
============================

Okazis astronomia studadsesio esperante en la E-centro, Kvinpetalo,
Francio. Gxin partoprenis esperantistaj astronomoj, inter aliaj la
direktoro de observatorio en Francaj Alpoj.

Dum la sesio okazis plurfoja observado de la luno kaj de diversaj steloj.
Oni analizis plurspece la sunan lumon kaj okazis interesaj prelegoj kaj
ekzercoj por plivigligi ankaux la komencantojn.

Inter la sciencaj sesioj okazis aferkunsido de la "tre juna", cxijare
fondita Astronomia Esperanto-Klubo, kiu interalie decidis pri jarkotizoj
2001 kaj proponis okazigi en septembro 2001 kunvenon cxe la Observatorio
pinte de Mont Chiran, Francio.

Johano Rapley

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Miljaraj lokoj tutmonde sercxataj!
==================================

La mezepoka Bavara urbo Kronach festos dum la jaroj 2000-2003 la jubileon
de sia miljara ekzisto. Okaze de tiu unika evento, la membroj de la loka
Esperanto-grupo intencas diskonigi la urbon.

Ili alvokas la legantojn de Eventoj, esplori la agxon de la propra
hejmurbo, cxu estas miljara aux eble ecx pli. Se jes, bonvolu sendi
(bild)karton pri via urbo kaj kopion de iu historia dokumento, kiu pruvas
la realan agxon al:

Gosbert Gehlert
Am Kehlgraben 61,DE-96317 Kronach, Germanio
Rete: belo@forigu.bavara-esperanto-ligo.de

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Fama artikolo esperante en la reto
==================================

La faman artikolon de A. Turing aperinta antaux 50 jaroj kun la titolo
"Computing machinery and intelligence" (Komputaj masxinoj kaj
inteligenteco) dum unu jaro rajtas aperigi esperante Akademio Internacia
de Scienco, San Marino. La artikolo troveblas cxe la retpagxo: http://www.forst.tu-muenchen.de/EXT/AIS/scio/turing/TuringEo.html. Gxi estos tie legebla gxis la fino de auxgusto 2001, kiam cxesos la publikigrajto.

Reinhard Fossmeier
Rete: refo@forigu.ais.m.shuttle.de

**************************************************************************

Pri usonaj militbazoj en Okinawa
================================

Sur la suda insulo de Japanio, Okinawa dense sidas militbazoj de usonaj
armeoj, kiuj okupas kvinonon de la tuta insula areo. En 4 urboj kaj
vilagxoj la militbazoj okupas pli ol duonon de la tuta areo. 27 mil usonaj
armeanoj rezidas en la insulo de 130 mil logxantoj. Oni decidis traduki
informojn, artikolojn pri tiuj militbazoj esperanten. Oni povas legi gxin
en retpagxoj:
http://www.mediawars.ne.jp/%7Ejcpkadii/test/kaikakuron/okinawa/esperanto.html


Hoshida Acushi
Rete: mcm63639@forigu.biglobe.ne.jp

**************************************************************************

Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj
=========================================

En lasta UK, mi intervjuis pli ol 40 esperantistoj, kaj famaj kaj ne
famaj, por fari t.n. "Foto-vocxan albumon de mondaj esperantistoj" en mia
Esperanto-Radio Interreta (ERI), kaj gxi nun bone funkcias. Se vi volas
vidi la vizagxojn de mondaj esperantistoj, auxdante iliajn vocxojn, vizitu
la retpagxaron cxe: http://www.esperanto-radio.net kaj simple klaku la
skatolon kun la vortoj "Foto-vocxa albumo de mondaj esperantistoj", kiu
trovigxas dekstre en la cxefa pagxo.

MA Young-tae

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta KAEST-programo
=======================

Provizora programo de KAEST 2000, okazonta en Prago 10-12. 11. 2000 sub
auxspicioj de UEA

Sekcio A: "Ekonomio sojle al la tria jarmilo": Bo Sandelin (Svedio): La
fondado de ekonomiko. Adam Smith kaj la klasika skolo; Alain Fagot
(Francio): Projektoj financataj de Euxropa Unio; Josef Mendl (Cxehio):
Principoj de duobla librotenado kun ekzemploj; Rainer Kurz (Germanio):
Profesia organizo de Esperanto-organizajxoj - cxu tio estas nur vizio?;
Lucie Karelova (Cxehio): Ekonomia subteno de bezonoj de handikapitaj homoj
en la cxeha socio; Eva Polakova (Slovakio): Ekonomiaj aspektoj de la solvo
de la cigana problemaro; Jiri Patera (Cxehio): La nomoj kaj simboloj de
diverslandaj valutoj.

Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto: Jan
Werner (Cxehio): Neceso de la terminologia procedo en Esperanto; Heinz
Hoffmann (Germanio): Pri la neceso de la internacia nocio-normigo en
Esperanto; Rudiger Sachs (Germanio): La internacilingva kompendio de
parazitologio; Detlev Blanke (Germanio): La lingvo-nomo Esperanto en
metafora uzo; Josef Kavka (Cxehio): Morfologio de fungoj; Vlastimil
Kocxvara (Cxehio): Cxu progresigi la fakan lingvon en la fakoj kiuj plu ne
evoluas?; Otto Haszpra (Hungario): Alternativaj alfabetoj por Esperanto
kun la historia trarigardo; Miroslav Malovec (Cxehio): Pri ambauxdirektaj
vortaroj Esperantaj-nacilingvaj.

Sekcio C: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale): Peter
Hauser (Germanio): Bazoj kaj mezuraj procedoj de la prilaborado per varmo;
Margarete Bettmann (Germanio): Sxanco per la tempotrako; Petar Todorov
(Bulgario): Cxu esperantistoj-fakuloj (organizajxoj) povas kontribui en la
disvolvigxo de la industrio (ekonomio) de landoj?; Frank Nitzsche
(Germanio): Lumigo de laborlokoj.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Petro Chrdle
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovoce, Cxehio
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

**************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."

                            orbispictus@forigu.iol.it

**************************************************************************

AJN III
=======

Inter 17-24. 02. 2001 okazos la 3-a Arangxo Junulara Nordia en Trondheim,
Norvegio. La renkontigxo okazos en bela kabano meze de fabela arbaro - oni
garantias negxon! Dum AJN oni emfazas esperanton kaj skiadon, cxi foje
ankaux cxokolado ludos gravan rolon. Multaj junuloj kaj bonega etoso
akompaonos dum la arangxo cxiun partoprenanton. Ne indas resti hejme.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

AJN
p/a Espen Nystad, Herman Krags vei 31-43, NO-7050 Trondheim, Norvegio.
Rete: ajn@forigu.esperanto.no

**************************************************************************

Infana Kongreseto
=================

La 34-a Internacia Infana Kongreseto, IIK okazos samtempe kun UK inter
21-28. 07. 2001 en Zagrebo, Kroatio. La arangxo estos de arboj kaj grimpoj
grave influata. La renovigita kongresejo situas sur monto-flanko,
cxirkauxata de arbaro, nekrutaj herbejoj kaj belaj promen-aleoj. Kaj
tamen, la kongresejo "Grad Mladih" (urbo de gejunuloj) trovigxas ene de la
urbaj limoj de Zagrebo, atingebla en 30 minutoj de la centro per urbaj
trafikiloj. La loko estas konstruita por vizitoj de junularaj grupoj al
Zagrebo. Oni preparos laborgrupojn pri manlaboroj, desegnado, pupfarado,
preparo de prezentajxoj kaj kvizoj, pretigo de la kongresa bulteno kaj
simile. La partoprenantoj promenos, kreos muzikon kaj aktoros. La
organizantoj volonte akceptos viajn ideojn kaj proponojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Stefan MacGill
Bethlen G, u 2, HU-2030 Erd, Hungario
Rete: stefan.macgill@forigu.galamb.net

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

14-15.10. 48-a Praktika stagxo de Esperanto Parolata en Thionville
Volkrange. Inf: Catherine Gallego, 49 rue du Generale de Gaulle, FR-57330
Hettange Grande, Francio. Rete: mgallego@forigu.club-internet.fr
* * *
20-22.10. 20-jarigxo de Esperanto-klubo "Pacifiko" en Vladivostok. Inf:
Rete: A. Titajev oriento@forigu.mail.ru aux oriento@forigu.yahoo.com
* * *
21-22.10. V. Lingva Festivalo en Cxeboksari, Rusio. Inf: Jekaterina
Ignatjeva Rete: asocio@forigu.chuvsu.ru
* * *
22-25.10. Monda Junularo per Esperanto - Amikaj Renkontigxoj, Miercure-
Ciuc. Inf: Jolanda Jozsi, str. Patinoarului 12-A ap. 3, RO-4100 Miercurea-
Ciuc, Rumanio
* * *
23-29.10. Jubilea Renkontigxo de Esperantistoj Handikapuloj en Skokovy.
Inf: Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, Na Okrouhliku 953/21, CZ-530 03
Pardubice, Cxehio. Tel: +420-40-6611941
* * *
26-30.10. Praktikado de la lingvo en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-
Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete:
rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
27-29.10. Poma semajnfino, Caen. Inf: Yves Bachimont, 106 rue d'Orleans,
FR-14000 Caen, Francio. Tel: +33-231751574. Rete: YBAchimont@forigu.esperanto.org
* * *
29.10-01.11. 5-a Mediteranea Konferenco de Esperanto pri la esperanta
fonetiko, Sete, Francio. Inf: LF-koop. CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svisio.
* * *
01-04.11. Rusa semajno en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, E-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-
internet.fr
* * *
04-05.11. 11-a Kongreso de UkrEA, Kievo. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k.
35, UA-252133 Kiev 133, Ukrainio. Tel. +38-44-29501701. Rete:
ukrea@forigu.esperanto.nu
* * *
08-10.11. Terminologia seminario (antaux-KAEST): temo: (Ne nur) fervoja
transporto kaj trafiko. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878,
CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz
* * *
10-12.11. KAEST-2000, Kolokvo, Aplikoj de Esperanto en scienco kaj
tekniko. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229
Dobrichovice, Cxehio. Tel: +420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126 Rete:
chrdle@forigu.kava-pech.cz
* * *
18-19.11. Konkurso al radio-amatoroj en cxiuj amatoraj bendoj. Inf: Hans,
rete: j4pg@forigu.gw.ab6qv.ampr.org
* * *
19.11-04.12. 13-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Campo
Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono (EKOR), str. Cel
Agostinho 126 fundos, BR-23050-360 Campo Grande - RJ, Brazilio

**************************************************************************

MOVADO
//////

"El Popola Cxinio" cxesos aperi
===============================

La mondfama revuo "El Popola Cxinio" cxesos aperi en presita eldono fine
de cxi tiu jaro. Ek de 2001 gxi estos havebla nur rete kaj senpage. La
redakcio informas, ke tiuj, kiuj antauxpagis por la revuo, povos ricevi
por la restanta sumo librojn eldonitajn de Cxina Esperanto-Eldonejo.

Irja Kaponen
el NUN

**************************************************************************

En 2003 la UK en Gotenburgo
===========================

Dum la fina ceremonio de la Universala Kongreso de Tel Avivo la estraro de
UEA informis, ke gxi decidis akcepti la inviton de Sveda Esperanto-
Federacio, ke la UK en la jaro 2003 okazu en Gotenburgo, la dua urbo de la
lando. Tio estas la kvara UK en Svedio. La kongreso okazos ene de la urbo
mem inter la 26-a de julio kaj 2-a de auxgusto. Pro tio ke la UK la jaron
antauxe okazos ekstereuxrope, en Brazilio, oni atendas inter 2500 kaj 3000
kongresanojn. La preparlaboroj jam dauxris dum iom da tempo, sed nun
intensigxos.

el NUN

**************************************************************************

Tra Esperanto al olimpiejo
==========================

En la brikaro de la "Olimpia Reva Vojo", kio estas konstruita apud la
granda sporthalo de la olimpiaj ludoj, troveblas briko kun la surskribajxo
"Esperanto por mondpaco". Cxi tion arangxis loka esperantistino, Margaret
Chaldecott. La "Esperanto-briko" sxajnas esti bona varbilo por nia movado,
cxar gxi tute malsimilas al la aliaj brikoj laux teksto, kaj gxi estas por
multegaj homoj videbla.

laux Telopeo septembro 2000

**************************************************************************

Esperanta posxtmarko por UK Zagreb
==================================

Laux la informo de Kroata Posxto, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto
en Kroatio ricevos sian posxtmarkon.

Universala Kongreso de Esperanto estos unu el 19 porokazaj posxtmarkoj en
la eldonplano de la Kroata Posxto por la jaro 2001.

En la jaro 1997 Kroata Posxto eldonis posxtmarkon honore al la 1-a
kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la posxtmarko estis
300.000 ekz. kaj gxi estas ankoraux ricevebla.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Esperanto-simfonio
==================

La unua euxropa prezento de la Esperanto-simfonio okazis la 6-an de
oktobro 2000 en la Filharmonia Halo (Horni Namesti), Olomouc, Cxehio. La
simfonion verkis usona komponisto, David Gaines. La verkon ludis Moravia
Filharmonia Orkestro (Moravska Filharmonie Olomouc). Dirigento estis Vit
Micka.

Dave Gaines
Rete: davegaines@forigu.aol.com

**************************************************************************

Komisiono pri Mezeuxropo
========================

Kadre de la "Konsultigxo de Landaj Asocioj de Mezeuxropaj Landoj" okazinta
en Zagreb inter 15-17. 09. 2000. estis fondita Komisiono pri Mezeuxropo
kadre de UEA. En la laboro de la konferenco partoprenis landaj asocioj de
Cxehio, Kroatio, Hungario, Pollando, Slovakio kaj Slovenio.

Por la prezidanto estis elektita Oszkar Princz, membras Jan Vajs kaj
Stanislaw Mandrak.

La konferencon salutis ankaux reprezentantoj de la Ministerio de
Eksterlandaj Aferoj de Respubliko Kroatio.

La konsultigxa rezolucio pledas por enkonduko de Esperanto kiel samrajta
lingvo por intersxtataj rilatoj en Mezeuxropo.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

Pro anticipa neinterkonsento kaj manko de tempo en tiu cxi Konsultigxo nun
ne partoprenis Kultura E-Asocio cxe Eventoj, kiu estas plej agema kaj
forta kaj agema landa asocio en Hungario. - ndlr

**************************************************************************

Seminario en Amano
==================

La 1-a Oficiala Antauxkongreso en Amano, Jordanujo okazis inter 22-24. 07.
2000 pri "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj". La seminario estis tre
sukcesa, cxefe pro la suverena gvidado de Renato Corsetti kaj al la
altnivelaj kontribuoj kaj pro la entuziasmo de la jordanaj partoprenantoj.

Ursula Niesert

**************************************************************************

Dauxrigo de Texel-a kampanjo
============================

Estis reinauxgurita Esperanto-monumento en la nederlanda insulo, Texel.
Okaze de la inauxguro la loka gazeto aperigis malfavoran artikolon pri
Esperanto. Danke al la kampanjo de Esperanto Nederland kaj de Ret-Info kaj
Eventoj (vidu Eventoj n-ro 189 p. 5.) granda amaso de leteroj venadis dum
pli ol unu monato al la redakcio de la gazeto. Pro tio ekde tiam aperadis
ecx pluraj favoraj artikoloj pri nia movado kaj lingvo en gxi. Ecx en la
loka televido plurfoje estis menciita Esperanto kaj la vigleco de la
aktivuloj - la influo de la nombro de leteroj.

Eluzante la aktualecon Esperanto Nederland aperigis varbilartikolojn en la
loka gazetaro de la insulo kaj aperigis grandajn varbilojn sur kaj en la
auxtobusoj de Texel.

laux Fen-X

**************************************************************************

3-a Forumo de "Esperanta Civito"
================================

Laux la decido de la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito la
3-a Forumo de la "Esperanta Civito" lauxplane okazos inter la 2-a kaj 4-a
de junio 2001, en la itala urbo, Sabbioneta. La Evolukomisiono komisias la
Italan Interlingvistikan Centron per la organizado. La delegitoj de la
"paktintaj establoj" povos konfirmi sian partoprenon gxis la 31-a de
decembro 2000.

laux Heroldo Komunikas 73.

**************************************************************************

20-jarigxo de la Afrika agado
=============================

La esperanta Historio en Afriko montras du periodojn. La unua komencigxis
cxe la apero de la unua libro de Esperanto, kaj dauxris gxis la UK en
Stokholmo en 1980. La dua periodo komencigxis en septembro 1980 kaj
dauxras gxis nun. Tiun duan periodon gvidas Hans Bakker, kaj gxuste en gxi
Afriko reprezentigxas en la tutmonda Esperanto-movado.

Afrikanoj partoprenas Universalajn Kongresojn, kaj aliajn arangxojn,
verkas Esperantajn librojn, agadas en internaciaj Esperanto-organizajxoj,
redaktas Esperantajn periodajxojn, artikolas al Esperantaj periodajxoj,
rilatas kun esperantistoj tra la tuta mondo, ktp.

La Afrika Fondajxo ricevas donacojn de multaj esperantistoj, kaj uzas ilin
por la movado en Afriko. Ankaux organizajxoj Esperantaj semis en la
Afrikan agadon.

Gbeglo Koffi
Rete: esp.togo@forigu.cafe.tg

**************************************************************************

De Japanio al Ameriko
=====================

Joel Brozovsky, la gxisnuna redaktoro de la japana gazeto Oomoto cxesas
redakti la revuon plu. Li translogxigxas al Usono, kie li pluagas por nia
movado. Li laboros cxe Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA en San
Francisco.

el Oomoto n-ro 444

**************************************************************************

IKEL-kampanjo por la lingvoj de Francio
=======================================

La registaro de Lionel Jospin subskribis la Euxropan Cxarton por Regionaj
aux Minoritataj Lingvoj sed, post la opozicio de prezidento Jacques Chirac
kaj de pluraj aliaj, la Konstitucia Konsilio blokis la ratifon de la
Cxarto, kiu lauxdire estus kontrauxkonstitucia. Imagu, kiom grave por la
euxropa kultura diverseco estus, se lando kiel Francio finfine protektus
lingvojn kiel la bretona, okcitana ktp! Tial, IKEL alvokas cxiujn
demokratiajn esperantistojn skribi al la francia konsulo aux ambasadoro de
sia lando por insisti pri ratifo de la Cxarto. Tio estas grava afero
ankaux laux esperantista vidpunkto!

Daniele Vitali
Rete: daniele.vitali@forigu.cec.eu.int

**************************************************************************

Sferoj-10 furoris cxe KEF
=========================

La deka volumo de la serio Sferoj estis, kun granda diferenco, la libro
plej mendata lauxlonge de la KEF-semajno en Helsinko, kie oni prezentis
gxin. Jen la tri plej popularaj libroj: Sferoj-10 (sciencfikciaj
rakontoj); Ibere libere (poezio); Ekstremoj (noveloj).

Miguel Gutierrez
Rete: liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Brusela Esperanto-oficejo
=========================

Lastatempe, oftigxis proponoj, ke nia movado - nome UEA - iniciatu agadon
en la Euxrop-Unia sfero. Tamen, forestas cxe la esperantistoj klara unueca
bildo pri la karakterizoj kaj celoj de tiu cxi agado, pri la necesaj homaj
fortoj kaj financaj rimedoj. Nur estas ripete menciata de pluraj flankoj
la magia nomo Bruselo, sidejo de la Euxrop-Uniaj instancoj. Kelkaj
sugestas, ke la E-movado tie malfermu konstantan oficejon kun propra stabo
kun publik-rilata labortasko; aliaj ecx volus, ke UEA likvidu sian centron
en Roterdamo kaj migru al la belga cxefurbo.

Al tio aldonigxas kelkaj projektoj pri Euxropa Konferenco.

La unua spontana demando rilatas al la elekto de Euxropo por speciala
iniciativo. Se la E-movado estas tutmonda - kaj ne nur unuregiona - kial
gxi devus koncentrigi sian atenton al unu specifa politik-geografia zono?

Kial Euxropo?

Pro tio ke Euxrop-Unio estas la regiono kun la plej rimarkebla lingvo-
problemo, la sola supernacia realajxo kun propraj politikaj povoj (kaj iom
korekta lingvo-politiko) kaj la tria ekonomia mondpotenco, estas normale,
ke la esperantistoj dedicxu al gxi prioritatan (ne ekskluzivan) atenton.
Rezultoj cxe Euxrop-Unio povas grave influi en aliaj mondpartoj kaj cxe
aliaj supernaciaj politikaj grupigxoj. Por Euxropa Agado aktivas, interne
de UEA, Euxropa Esperanto Unio (EEU) kaj kelkaj laborgrupoj (Erasmo,
Paderborn, k.a.).

Antauxaj proponoj

Jam fine de la jaroj 1970 funkciis en Bruselo (en ...mia propra logxejo,
samtempe oficejo de "Heroldo") euxropa E-oficejo: sekretariino s-ino Sonja
Brun, nun en Svislando.

Kelkajn jarojn antaux 1987, la subskribinto submetis al la tiama
prezidanto de UEA projekton, kun plano pri financado kaj bugxeto, por
Euxropa Konferenco de parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton (agado
Pirlot), okazunta dum la jubilea jaro. La projekto neniam estis diskutita
de la estraro de UEA, malgraux mi disponigis mian profesian sperton pri
tiaj konferencoj, i.a. kiel respondeculo de la Manila Konferenco (1980) de
OMT, en kies finan deklaron eniris mencio pri Esperanto.

La demando pri naciaj kaj minoritataj lingvoj estis poste pritraktita en
la deklaracio de la ronda tablo pri "Esperanto por defendo de la etnaj
lingvoj kaj kulturoj" (Torino, 1991) kaj en la raporto "Esperanto preter
la jaro 2000" prezentita al la 2-a Esperanto Euxrop-Unia Kongreso (Parizo,
1995).

Proponon pri Euxropa Konferenco la subskribinto ree prezentis dum la
cxijara maja Malferma Tago en Roterdamo. Post kelkaj semajnoj aperos la
teksto de la propono en la Diskut-kajero 4 de UEA, en kiu trovigxos cxiuj
analizoj kaj argumentoj.

En la pasintaj jaroj pri similaj proponoj insistis Chiti Batelli en la
kadro de la citita EEU; samteme, nun, retposxte intervenas David Ferguson.
Kiel dirite, estus oportune kunfandigi la diversajn ideojn en unu komunan
agadon. Gxojige estas, ke UEA interesigxas pri la demando; fakte UEA estas
la sola E-institucio, kiu havas la strukturojn, la homojn kaj iomete da
financaj rimedoj por plenumi gravan kampanjon, same kiel gxi jam faris en
la pasinto.La laborplano Ferguson

En ret-diskuto aperis la plano de David Ferguson (funkciulo cxe la Euxrop-
Uniaj instancoj) pri konstanta E-oficejo en Bruselo. Tiu plano montrigxis
kiel la unua konkreta labor-dokumento kun organiza valoro, kvankam la
auxtoro konfesas esti novbakita esperantisto kun malgranda kono pri la
jarcenta batalo por Esperanto.

Bedauxrinde, en la projekto mankas antauxvido de la kostoj kaj indiko de
la fontoj de financado (bugxeto). UEA ne estas lakto-bovino, el kiu oni
povas melki senmezure monon. Krome, se la dirita Asocio devus ion pagi,
oni ne forgesu du punktojn: la mono de UEA en lasta analizo apartenas al
la membroj, kiuj neniam akceptos malsxparon por supertaksita projekto;
korekta administrado postulas, ke oni ne foruzu kapitalon, sed nur gxian
rentumon.

Malfermi oficejon en Bruselo, la cxefurbo de unuigita Euxropo, sxajnas
neprajxo, kondicxe ke gxi plenumu konkretan plentempan, ne nur simbolan,
rolon. Alternativo estus, almenaux en la unuaj tempoj, komenci per la uzo
de adreso kaj bazaj sekretariaj servoj ofertitaj en la belga cxefurbo de
specialigitaj entreprenoj. En posta momento la situacio povus evolui al
pli definitiva formo.

Ferguson proponas dungi tri oficistojn. Oni dungas plentempajn oficistojn,
kiam oni certas laborigi ilin 7 horojn tage dum 5 tagoj semajne.
Alimaniere oni nur kreas senutilan burokration. En la projekto Ferguson ne
videblas labor-kvanto kaj mono por la proponitaj tri oficistoj. Entute,
sxajnas pli labor-efike kaj pli malmultekoste pagi laux kontrakto
honorariojn al eksteraj kunlaborantoj por limigitaj taskoj "ad hoc" (laux
tuja bezonoj), ekz. esploroj, gazet-komunikoj, tradukoj, prefere ol pagi
konstantajn salajrulojn.

Multe pli ol gxeneralajn oficistojn tia oficejo bezonus kvalifikitan
managxeron kun kapablo memstare verki dokumentojn, komunikojn kaj
projektojn, kunordigi kaj gvidi esplorojn kaj interrilati kun Euxrop-uniaj
funkciuloj. Tajpi kaj ekspedi tekstojn, kiu ajn laux tuja bezono povas
fari kontraux pago.

Fine, havi adreson en Bruselo ne signifas ignori la potencialojn de
Roterdamo, kiu trovigxas je unuhora vagonara distanco de Bruselo.

Donante al la CO la oportunajn rimedojn, multaj laboroj - managxeraj,
mastrumaj aux plenumaj - povas trovi hejmon cxe UEA, kies sperto formas
valoran trezoron.

La ideo Ferguson movis stagnantajn akvojn en nia Movado. Gxi ne
kontrauxstaras aliajn proponojn, ekz. pri Konferenco de Parlamentanoj,
kiuj subtenas Esperanton, kun sekva Euxropa Konferenco pri la lingva
situacio. Gxi ankaux ne opozicias al la peto ke EEU arangxu Konstantan
Euxropan Konferencon. Cxio tio bone harmonias kun la Jaro de Lingvoj 2001,
lancxita de Euxropa Unio.

G. C. Fighiera,
Rete: giancarlo.fighiera@forigu.libero.it

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Porisntruistaj seminarioj en Germanio
=====================================

En germanio ekis cxi jare la organizado de porinstruistaj seminarioj
kunlabore kun IEI. Tiuj seminarioj estas diverstipaj kaj prilaboras
diversajn temojn, kiuj iel rilatas al la instruado. Pentekoste okazis la
unua arangxo, gxi estis Cseh-seminario A. Dum la dua okazis prelegoj pri
gramatiko, interlingvistiko, perceptado kaj Esperanto-literaturo de la
unua periodo.

Okazos ankoraux seminarioj inter 01-03. 12. 2000. kaj inter 17-18. 02.
2001. Partoprenantoj de cxi tiuj seminarioj povas havi internacian
ekzamenon de IEI.
Pliaj informoj peteblas de:

Esperanto-Gesellschaft-Sudharz
Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg/Harz

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Belartaj Konkursoj 2000
=======================

La jaro 2000 ne provizis escepton al la regulo, ke la nombro de verkoj
senditaj al la Belartaj Konkursoj de UEA rekte rilatas al la grandeco de
la tiujara Universala Kongreso. Post la kvante kaj kvalite bonrikoltaj
Montpeliera kaj Berlina jaroj, respektive kun 118 kaj 102 konkursajxoj, en
la Tel-Aviva jaro la jugxantoj devis taksi entute 69 konkursajxojn.

La premiolisto aspektas nekutime. En poezio kaj prozo, la bazaj brancxoj
de la Konkursoj, la jxurio trovis nur po unu premiindan verkon, ambaux
tamen meritajn por la unua premio. Aliflanke, en la esea kaj kanta
brancxoj, kiuj en pasinteco ofte spertis jarojn kun neniu aux malmultaj
premioj, la rezulto cxi-foje estis rimarkinda. En la esea brancxo cxiuj
verkoj ricevis premion aux honoran mencion, kaj en la kantobrancxo la unua
premio estis asignita egale al du kantoj de sama auxtoro.

La sola brancxo, kiu altiris pli da konkursajxoj ol en la antauxa jaro,
estis tiu de infanlibroj. Partoprenis ses libroj eldonitaj en 1999. Tiu
nombro gxojigis la jugxantojn, el kiuj unu tamen domagxis la nepremiitajn
librojn, cxar laux li en malpli abunda jaro pli-malpli cxiu el ili estus
povinta gajni la premion.

Kvankam la premio "Nova Talento" ne estis aljugxita, ankaux en la cxi-jara
honortabelo trovigxas auxtoroj, kiuj ne estis distingitaj antauxe. Tamen
ne cxiuj el ili estas tute novaj talentoj: Mikaelo Gishpling, lauxreato de
la unua premio en poezio, estas jam eldonita poeto ("El sisma zono", eld.
Flandra E-Ligo en 1994).

Laux interkonsento kun UEA, la literatura revuo "Fonto" ankaux cxi-jare
aperigos la premiitajn verkojn.

Premiolisto

Poezio

1-a premio: Mikaelo Gishpling (Israelo) pro "Negxa fantazio"; 2-a kaj 3-a
premioj: ne aljugxitaj. Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro
"Letere etere"; Nikola Rasic (Nederlando) pro "Telefonvoko al
postmoderno". Partoprenis 40 poemoj de 17 auxtoroj el 12 landoj.

Prozo

1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro "Mi ne estas Mona Lisa"; 2-a kaj
3-a premioj: ne aljugxitaj. Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio)
pro "Amletero"; Tibor Kristaly (Hungario) pro "Leon-vilagxo". Partoprenis
11 verkoj de 8 auxtoroj el 8 landoj.

Teatrajxoj

Neniu premio aljugxita. Partoprenis 1 verko de 1 auxtoro.

Eseo

Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Kiel legi - cxu legi
- Stellan Engholm?"; 2-a premio: Nikola Rasic (Nederlando) pro "Digrafio:
speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo"; 3-a premio: Sten
Johansson pro "Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999". Honora mencio: Carmel
Mallia (Malto) pro "La vojo". Partoprenis 4 eseoj de 3 auxtoroj el 3
landoj.

KantoPremio "Ahn Song-san pri Kanto": Tarci'sio Lima (Brazilo) pro
"Diskanto" kaj "Cxi-pagxa dezir'"; 2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa
Polkki (Finnlando; resp. tekso kaj muziko) pro "La koroj batu"; 3-a
premio: ne aljugxita. Partoprenis 6 kantoj de 4 autoroj aux auxtoraj
duopoj el 3 landoj.

Infanlibro

Premio "Infanlibro de la Jaro 1999": "La avo en la cxareto" de Gudrun
Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea
(Germanio). Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Videofilmoj

Neniu premio aljugxita. Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.

Co de UEA

**************************************************************************

RADIO
/////

Rabato por varbado
==================

La Esperanto-redakcio de Radio Auxstria Internacia sukcesis ebligi por
2-semajna provperiodo eksterordinaran malaltigon de reklam-prezoj!
Entreprenoj, kiuj uzas aux utiligas Esperanton en sia laboro nun ricevas
75%-an rabaton de la normala auxstra tarifo.

La kostoj de kelkminuta informado pri la entrepreno kaj pri ties produktoj
atingis neimageblan malaltecon. Eluzu la eblecon!
Por detalaj informoj kontaktu la Esperanto-Redakcion aux ties estron:

Katalin Fetes-Tosegi
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Ni dancu en la rondo
====================

Aperis brazila porinfana KD kun la titolo "Ni dancu en la rondo". La disko
enhavas 14 kantojn en Esperanto, kiujn kantas jam de generacioj la
brazilaj infanoj. Cxiuj kantoj estas muzikigitaj kun agrablaj instrumentoj
en bona stilo. La 30 minuta KD povas esti vere agrabla travivajxo por
infanoj parolantaj Esperanton. La kantoj estas utilaj ankaux por
lingvolernado por infanoj cxar la teksto estas bone komprenebla. La KD
kostas 12 EUR kaj afranko. Gxi mendeblas de:

Brazila Esperanto-Ligo
Caixa Postal 03625, BR-70084-970 Brasilia-DF, Brazilio
Rete: bel@forigu.esperanto.org.br

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Klarigoj al Islamo
==================

Por klarigado de la malfacilaj versoj el la "Sankta Kuraano" estis
eldonitaj libretoj. Oni povas ricevi ilin senpage. Bonvolu rekompence
sendi unu internacian respondkuponon por sendoosto. La titoloj estas: La
vivhistorieto de islama profeto Muhammad; La lasta parolado de la lasta
profeto; Tezoj pri islamo (respondoj de gravaj demandoj de neislamanoj);
Alif Laam Miim (la traduko de la 1-a parto de la "Sankta Kuraano");
Kuraana Leciono (La klarigadoj de la Kuraanaj versoj) la leciono konsistas
el naux apartaj libretoj. Mendoj estas atendataj de:

Amjad Butt
Esperanto Domo, Murree 47150, Pakistano
Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

Zamenhof, hodiaux
=================

Aperis "Zamenhof, hodiaux" de Andrea Chiti-Batelli en la serio
Diskutkajeroj de UEA. La auxtoro, konata lingvopolitikisto, argumentas en
la libro por sia tezo, ke Esperanto-movado devus transformigxi en
politikan movadon. La libro haveblas cxe la kutimaj libroservoj.

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Estis dissendita filmo, en kiu aperis ankaux L. L. Zamenhof en la sveda
televido. Bedauxrinde Esperanto kaj nomo de Zamenhof ne estis menciita.
* * *
Hispana folklora ensemblo "Aragon" gajnis la unuan premion en la
esperantlingva popolmuzikokonkurso kaj festivalo, la cxi jare jubilea,
20-a Internacia Renkontigxo de Popolorkestroj en junio en Torun, Polio.
* * *
Novan patronaron havas la hispana poresperanta fondajxo "Fondajxo
Esperanto". La fondajxo ludas gravan rolon en la subteno de Esperanto-
arangxoj.
* * *
Partoprenis Tokusxima Esperanto Societo al dancfeston en la urbo
Tokusxima, Japanio. La grupanoj dancis la "Awa-dancon" en Esperanto-
T-cxemizoj. La arangxon partoprenis pli ol du milionoj da partoprenantoj
el tuta Japanio.
* * *
4-pagxa artikolo kun koloraj fotoj aperis en la kvaronjara dulingva revuo
de Uzbekistana Flugkompanio pri la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro.
En la artikolo estas klare menciita ke la muzeon fondis kaj funkciigas
Samarkanda Esperanto-Klubo.
* * *
Estis eldonita bunta finnlingva informilo pri Esperanto kaj Esperanto-
Asocio de Finnio, AEF. Gxi estis disdonita ankaux dum Kultura Esperanto-
Festivalo somere. La faldfolio utilas por varbi pri nia lingvo kaj movado
kun koloraj bildoj kaj ne tro multaj tekstoj.
* * *
Okazis Esperanto-tago en la finna vilagxo Metsakyla. Dum la arangxo estis
vizitita la Arbaro de Zamenhof kaj okazis prezento de videofilmo. Ankaux
loka gazeto raportis pri la arangxo.
* * *
Esperanto-Asocio de Bauru, Brazilio havas jam de kelkaj monatoj propran
sidejon. Gxia adreso estas: Rua Batista de Carvalho, 4-33, 14 andar, Salas
1403/4, BR-17010-001 Bauru SP, Brazilio.
* * *
Okazis 36-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 21-a Brazila Esperantista
Junulara Kongreso en julio en Petropolis, Brazilio. La kongreso havis la
temon "Esenco kaj estonto de la ideo de lingvo internacia - cxu io
aldonenda al la centjara tezo de Zamenhof".
* * *
Okazis 12-a Renkontigxo Regiona de Ribeirao Preto, Brazilio. Gxia temo
estis "La esperanta lernado".

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi sercxas kopion de "La Aventuroj de Huckleberry Finn" kiu estis eldonita
en Hungario en 1982, kaj aliajn tradukojn de Mark Twain materialo en
Esperanto. Adreso: Yehuda Miklaf, POB 10536, IL-91104 Baka, Jerusalemo.
Israelo, rete: mfritz@forigu.netvision.net.il
* * *
Kun bedauxro ni mencias, ke mortis berlina esperantisto, Karl Maier. Li
vivis kaj aktivis 23 jarojn en Cxinio, kaj ekde 1955 li estis grava motoro
de berlina Esperanto-movado.
* * *
Estas sercxata urgxe manuskripto por unuhora prelego pri "edukado de
infanoj al Esperanto". La sercxanto pagos 10 EUR. Kontakti eblas: Dieter
Rooke, Aussere klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio.
* * *
La adreso de Nederlanda Esperanto-Junularo, NEJ sxangxigxis. La nova
adreso estas: Nederlanda Esperanto-Junularo, Sanne Alink, Weerdenburg 28,
NL-2135 BG Hoofddorp, Nederlando. La reta adreso restas: nej@forigu.dds.nl 
Ankau la telefonnumero restas: 06-22 33 23 83.
* * *
La Esperanto-Centro de Stokholmo planas rearangxi sian montrofenestron pro
tio lokuloj atendas simplajn, okulfrapajn, trankviligajn bildojn rilatajn
al Esperanto. Adreso: Kaisa Hansen, Hagvagen FI-13 194 4o Upplands Vasby,
Finnio

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas 48 jara instruistino pri la germana lingvo. Mi deziras korespondi
kun pedagogoj el cxiuj germanlingvaj landoj pri landaj kulturoj,
vidindajxoj ktp. Mi interesigxas pri kulturo kaj nacioj. Adreso: Elizaveta
Cxerepahina, Velingradskaja 22-14, RU-357700 Kislovodsk, Rusio.
* * *
Mi estas 16 jara knabo, komencanta esperantisto. Mi tre sxatas lerni
fremdajn lingvojn kaj auxskulti muzikon de sesdekaj jaroj. Mi ankaux
interesigxas pri komputiloj, interreto, legado. Mi dezirus korespondi kun
homoj el la tuta mondo. Adreso: Janusz Myzik, ul. Massalskiego 16/5,
PL-25-636 Kielce, Polio. Rete: jmyzik@forigu.hotmail.com
* * *
Mi estas frauxlo, 43-jara, meznivela esperantisto. Mi instruas la francan,
la germanan kaj la hispanan cxe kalifornia gimnazio. Mi volas korespondi
kun gesamideanoj el la tuta mondo. Adreso: Greg Eichler, 3605 20th St.
#17, San Francisco CA 94110-2340, Usono. Retadreso:
geichler@forigu.earthlink.net
* * *
Mi estas 45 jara viro, komencanto. Interesoj: esperanta literaturo,
ornitologio, sportoj, psikologio, religio kaj amikeco. Adreso: Serge
Cormier, 1445 rue Lincoln, Sherbrooke, Qc, Canada, J1H-2J2. Retadreso:
sorpos@forigu.hotmail.com
* * *
Pensiulino deziras korespondi kun gesamideanoj tutmonde. Sxiaj interesoj
estas valoraj verkoj de la mondliteraturo, vivokutimoj, kondicxoj de
diversaj nacioj. Adreso: Maria Jagiello, ul. Styczynskiego 37. m. 6,
PL-44-100 Gliwice, Polio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Per Esperanto al sciencfikcio
=============================

Cxu vi jam scias, ke la sciencfikcia movado de Germanio estigxis per
Esperanto?

Temas pri Herbert Haussler (1912-1973), kiu logxis en
Reichenbach/Vogtland. Siatempe - en la 30-aj jaroj - estis ege nekutima
por la "ordinara homo" korespondi eksterlanden, sed uzante Esperanton li
havis konstantan kontakton kun sciencfikciaj auxtoroj resp. mosxtoj cxie
ajn en la mondo. Tiel li estis la kerno, el kiu kreskis la germana
sciencfikciularo.

En la altkvalita libro "Berichte aus der Paralellwelt" (Mencioj el la
paralela mondo), kiu okupigxas pri la sciencfikcia movado en GDR (iama
okcidenta Germanio), oni dedicxis al li propran cxapitron. En cxi tiu
cxapitro trovigxas ankaux ampleksa rakonto pri la rolo de Esperanto en lia
agado.

Tobias, klubo "Andymon"
Ernststr 14-16, DE-12437 Berlin, Germanio

**************************************************************************

Aforismoj
=========

Amo estas forta sed mono pli forta.

* * *

Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto.

* * *

Se problemo sxajnas al vi nesolvebla, prenu:
- 1 saketon da kvieteco;
- 1 tableton da reiro al la posta mateno;
- 1 kuleron da prudentio;
- 10 gutojn da rigoreco;
- 1 dozon da analizo.

* * *

La historio estas devigata ripetigxi, cxar por la unua fojo ni tro
malmulte atentas gxin.

* * *

Leteroj proksimigas la animojn pli forte ol kisoj.

* * *

Oni diras, ke inter du homoj la tria estas superflua. Ne tute veras. La
tria estas ne superflua sed rezerva.

* * *

Breloko por sxlosiloj estas tia grava ajxo, kiu permesas perdi kelkajn
sxlosilojn samtempe.

* * *

Se vi tro multon scias, oni ne permesos al vi maljunigxi.

* * *

Ju pli la homo estas maldiligenta, des pli lia laboro similas al heroajxo.

* * *

Naskigxis mem - helpu al aliaj.

* * *

Al nia popolo oni (nia registaro) jam tiom multon promesis, sed por gxi
tamen cxiam ne suficxas.

* * *

Ju malpli da espero, des pli da gajo.

Ju malpli da espero, des malpli da malgajo.

el Komencanto 2000/1

**************************************************************************

Klarigoj el Pakistano
=====================

La sankta Kuraano

La vorto "Kuraano" estas arablingva esprimo. Kelkaj homoj skribas
"Korano". Cxi tiu ne estas gxusta vorto. La signifo de la vorto "Kuraano"
estas legitajxo aux la libro kiun legantoj multe legas. Ni scias ke pli ol
2 miliardoj da islamanoj legas "Kuraanon" dum cxiu tago kvinfoje en siaj
pregxoj. La vorto "Kuraano" en la araba skribsistemo estas skribata per
arabaj literoj, kiuj en la angla estas reskribataj per cxi tio "Qur'an".
Ni uzas la literon "K" (markitan) anstataux la angla litero "Q". En la
vorto "Kuran" la litero "A" estas longa vokalo do ni uzas "AA" aux "A"
(markita) kaj skribas "Kuraano" kies prononco estas "Kur-aa-no". Cxi tiu
estas gxusta prononco de la araba vorto.

Kuraan estas baza kaj fundamenta libro de la religio "Islamo". La
islamanoj legas gxin kiel sanktan kaj legxan libron. Ili pensas kaj kredas
ke "Kuraano" estas "kitaab-ullah" (libro de Allah) Allah estas la araba
nomo de Dio.

Se ni volas scii pri la religio "islamo" ni devas legi la libron de islamo
t.e. "Kuraano". Kio estas en Kuraano, tio estas islamo kaj kio ne estas en
gxi tio ne estas islamo. La diroj kaj la agoj de la sankta profeto de
islamo "Muhammad", benata de Allah (B.A) estas klarigadoj de la Kuraano.
Islamanoj kredas "Kaana g'uluku huu Al Kuraan" (La Kutimoj de la profeto
estas laux la Kuraano). Li (la profeto) klarigadis la celojn kaj la
signifojn de la Kuraanaj vortoj kaj terminoj per siaj diroj kaj agoj.

La Esperantigita Kuraano estas eldonita kaj la klarigadon de Kuraano ni
povos prezenti al vi dum venontaj jaroj. "Ins'aAllah" (se Allah volas).

Amjad Butt
Esperanto Domo, Murree 47150, Pakistano
Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

Idisto tradukas
===============

Kaptas policisto krimulon Esperantiston. Tamen pro la lingva bariero ne
povas enketi lin. Venigas idiston por helpo.
- Traduku al tiu fiulo, "Kie vi kasxis la trezoron?"
- Kie vi kasxis la trezoron?
- Mi nenion kasxis.
- Li diras, ke nenion kasxis.
- Diru, se li ne konfesos, mi pugno-bategos lin.
- Konfesu pli rapide, aux vi estos bategita.
- Mi havas nenion por konfesi.
- Tiu damnito ne volas konfesi.
- Do klarigu al tiu stultulo, ke mi jam elprenas mian pafilon kaj
  malprobable mistrafos de tia distanco.
- Nu jen, vi vidas, la pafilo estas celita al vi. La policisto diris, ke
  ne hezitos pafi, se vi ne diros, kie vi kasxis la trezoron.
- Rapide diru al li, ke la trezoro estas sub la tria betulo tuj dekstre de
  enirejo en mia gxardeno. Nur ke li ne pafu!
- Tiu obstinulo diras, faru kion ajn vi volas, mi tutegale ne diros pri mia
  trezoro...

el la retlisto Anekdotoj en Esperanto
esperanto.anekdot@forigu.egroups.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 194, 1/oktobro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************