Eventoj n-ro 193, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Manifesto 2000 - subskribkampanjo plu dauxras
            - Karaj legantoj,

Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto - Sporto
               - Esperanto-vinoj

Kontakto sercxata: - Filatelajxoj sercxataj
                   - Ne plu!

Interreto: - Interreta Esperanto-centro
           - Infanlibroj per la reto
           - Esperante pri ministerio
           - Iboga, la mirakla kuracilo

Arangxoj: - Internacia Festivalo
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Libroservo de UEA en la reto
        - Premio por lingva agado
        - Esperanto - 2-a nacia lingvo en Cxinio
        - UEA sercxas prezidanton
        - Esperanto kaj la Cxarto
        - 40 jaroj de Esperanto-somerlernejoj
        - Urugvaja maratono - Esperanta premio
        - Spomenka Sxtimec en Malferma Tago
        - Nova ZEO en Malbork
        - E-filmo en kuba televido
        - Kastora klubo de Esperanto

TEJO-angulo: - Honkongo - la realigxinta revo

Opinioj: - Cxu strategio
         - Erasmus-studentoj volas la anglan

Instruado, ILEI: - Instruisto en Japanio sercxata!
                 - Esperanto en hispana universitato

Konkursoj: - Kio felicxigas vin?

Radio: - Cxinio cent jarojn

Muziko: - Subgrunde

Libroj: - La jaro 2001

Kulturo: - Korea Esperanto-muzikgrupo

Rubrikoj: - mallonge (8), anoncetoj (3), korespondi deziras (3)

Interese: - 10 aferoj, kiujn komprenas nur virinoj
          - Prezidantoj diskutis ruse
          - Sxercoj
          - Logika kaj natura
          - Kio estas ekumena kunveno?

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Manifesto 2000
==============

Subskribokampanjo plu dauxras

La kampanjo de Unesko por kolekti subskribojn al Manifesto 2000 ankoraux
malproksimas de la originala celo de 100 milionoj da nomoj transdonotaj al
la Gxenerala Asembleo de UN kiel apogo de la monda civila socio por
kulturo de paco kaj senperforto. Gxis la fino de auxgusto la subskriboj
nombris 22 milionojn. Sekve Unesko alvokas strecxi la fortojn por tamen
atingi la celon ankoraux en tiu cxi jaro, proklamita kiel Internacia Jaro
por Kulturo de Paco kaj Senperforto.

Ankaux UEA alvokis subskribi la Manifeston, kies Esperantan tradukon UEA
eldonis kiel belan faldfolion kaj kiun ankaux multaj Esperanto-gazetoj jam
aperigis. Eblas subskribi ankaux en Interreto cxe: www.uea.org/ 2000.html.

Gxis la 4-a de septembro UEA ricevis entute 4709 subskribojn, el kiuj 3352
papere kaj 1357 rete. Por ke la nombro farigxu multe pli granda, UEA
instigas la Esperanto-organizajxojn kaj unuopajn esperantistojn pli aktive
ol gxis nun diskonigi la Manifeston 2000 kaj kolekti subskribojn.

Tiuj kiuj ne povas subskribi la Manifeston en Interreto, povas peti de UEA
la faldfolion, kiun oni kompreneble rajtas ankaux mem multobligi.

Ne temas pri aparta kampanjo de UEA sed pri partopreno en la gxenerala
kampanjo de Unesko. Tial esperantistoj kolektu subskribojn ne nur de aliaj
esperantistoj sed de cxiuj homoj en sia medio. Bonega okazo por tio estos
la Ago-Tago la 7-an de oktobro, kiam oni povos diskonigi nacilingvan
tradukon de Manifesto 2000 kaj kolekti subskribojn por gxi. Ankaux la ne-
esperantistajn subskribojn oni sendu al UEA.

CO de UEA

**************************************************************************

Karaj legantoj!
===============

Vi scias, ke ekde la pasinta jaro pro la redaktoro-sxangxo ni dauxre
baraktis kun la malfruo de la gazeto. Kiel vi spertas, ekde fino de julio
la aperado de la gazeto komencis rekapti sian ritmon, kaj jen nun jam
estas la dua numero, kiu aperas plene akurate, same kiel en la antauxaj
jaroj.

Ni esperas dauxre teni tiun akuratecon, kaj planas aperigi ecx tem-
orientitajn kromnumerojn.

Viaj leteroj, kontribuoj, mesagxoj dauxre estas bonvenaj, ja Eventoj estas
ankaux via gazeto! Starante je via servo

Axel Orszag-Krysz
redaktoro

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

De Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan pri
diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 12. -

Sporto
------

- Esperanto, internacia lingvo de amikeco, 1976, Kanada E-Asocio.
- Malgranda vortero auxto-turisma, FIAT, Itala-Esperanto-Franca-Angla-
  Germana-Hispana.
- Sporta Terminaro por Olimpikoj en Calgary, 1988, Kanada E-Asocio.
- Tajgxicxjuan (cxina gimnastiko), 1964.
- Terminaro por Infanludoj, 1942.
- CARLES, L.: Teknika Leksikono de Toromakio (Taurobatalo), 1909.
- EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvortaro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN
  0-919186-32-7. 42-53, 480-519 - Duden: Sekurado, Unua helpo, Homa
  anatomio, Korpa Higieno, Nagxado, Akvo-sporto, Glis-flugado, Rajd-,
  biciklo-kajmotor-sporto, Pilk-ludoj, Skermado, Gimanstiko, Atletiko,
  Halter-levado, luktado, jxudo, boksado, Mont-grimpado, Vintro-sportoj,
  Diversaj sportoj, Dancado.
- HAMMER, J. K.: Skolta kaj Tenduma Terminaro, 1963.
- HARRY, R.: Esperanto: Lingvo de la Sporto, 1972, Germana-Esperanto-Angla.
- HUAT-SORBOT, Leon: Alpinisma fakterminaro kvinlingva, 1913.
- MERCKENS, CART, FRUCTIER: Esperanta Frazlibro de l Turisto, 1903-4.
- MINOSUKE, Emori: Invito al go-ludo, 1979.
- NEMETH, Jozefo: 150 vortoj pri sxako. Esperanta-angla-franca-gepatra.
  Kalocsa, 1983. 12p.
- NEMETH, Jozefo: Sxaka ilustrita vortaro Esperanta-hungara, hungara-
  Esperanta. Kalocsa, 1978. 85p.
- NOVAK, Jindrich: Sindefendologiaj studoj 1. Prago: CxEA, 1983. 94p.
- NOVAK, Jindrich kaj I.SxPICKA: Unua perbraka bolokado. Prago: CxEA, 1984.
  41p.
- NOVAK, Jindrich, I. SxPICKA, V.HNIK: La transdorsojxeta. Praha: CxEA,
  1982. 70p.
- PECHAN, A.: Turista Vortaro, 1968. Esperanto-Hungara/Hungara-Esperanto.
- SEIHO, Nisxi: Anatomio kaj fiziologio de la homo por laikoj. 2.eld.
  Maebasxi, 1964. 108p.
- SCHICKE, Harald: La korpo de la homo. Ansendorf, 1993. 128p.
- UJLAKY-NAGY, Tibor: La sporta lingvo en Esperanto. Budapest: HAE, 1972.
  303p. - 63 sportotipoj.

Fakaj asocioj

- Esperanta Sxak-Ligo Internacia (ESxLI). Prezidanto: Dan Maxwell. Adreso:
  LT-3041 KAUNAS Partizanu 154.
- Esperanta Sxako. Revuo de ESxLI. Red. Jaromir Canibal. Cehxio 73401
  KARVINA-RAJ Okruzni 867.

**************************************************************************

Esperanto-vinoj
===============

En la Elzaca regiono esperantisto, Philippe Gocker, eldonas vinon kun
Esperantlingvaj etikedoj. Eblas elekti el kvar specoj de vinoj. Oni povas
surloke kun gvidado rigardi la vinkelon kaj kun iom da rabato acxeti
vinon. Acxetado eblas ankaux per posxto.
Pluaj informoj:

Philippe Gocker
1, Place des cigognes, FR-68630 Mittelwihr, Francio

**************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Filatelajxoj sercxataj
======================

Estas sercxataj filatelajxoj por la dulingva motivo-kolektajxo
"Limo/limistoj - dogano/doganistoj". Temas pri posxtmarkoj, kiuj koncernas
la temon, pri tutajxoj kun indikoj rilate al la 4 nocioj (en cxiuj ajn
lingvoj) aux kovertoj (FDC) kun stampoj, kiuj indikas aux mencias
iamaniere la temon. Ne sendu ion tuj, sed proponu unue, cxar mi jam
posedas materialon. Povas esti rilate la malfermon de novaj fervojaj
linioj aux pramsxipo-linioj, limtrapasantaj, pri gxis nun (tiam) fermitaj
pontoj aux stratoj, malfermo de doganejoj aux inverse, ktp. Prezojn aldonu
en EUR aux en respondkuponoj. Cxiuj respondoj estas atendataj de:

Walter Ullmann
Im Muehlfeld 69a, DE-61169 Friedberg, Germanio

* * * * * * * *

Ne plu!

En Eventoj-186 pagxo 4. aperis alvoko pri livero de kompaktdiskoj al
Polio. La projekto ne plu estas aktuala, do bonvolu ne plu sendi ofertojn
al la anoncinto, Andrzej Cwalinski.

L. S.

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Interreta Esperanto-Centro
==========================

La retpagxujo esperanto.nu ricevis novan strukturon, laux kiu estas pli
facile orientigxi en gxiaj diversaj partoj. Gxi dauxrigas esti tute en
esperanto. La diversaj sekcioj estas: Servo-centro, Nuntempo, Gazetfolioj,
Kvodlibeto, Kafejo Zamenhof kaj Upsala Arkivo. La komuna nomo ankaux estas
nova: Interreta Esperanto-Centro. Gxi havas la retan adreson
http://esperanto.nu. Indas rigardi la retpagxojn cxar cxiuj servoj estas
vere uzeblaj por cxiuj esperantistoj.

Franko Luin
Rete: franko@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Infanlibroj per la reto
=======================

Cxiuj 14 porinfanaj romanoj de L. Frank Baum en lia serio pri la Mirinda
Sorcxisto de Oz haveblas per la reto. Ili havas la originalajn bildojn,
multajn en koloro, kaj legeblas per Latino-3, Unikodo, kaj pluraj el ili
per pdf-formato.

La amataj verkoj de Lewis Carroll: Alico en Mirlando, Trans la Spegulo,
kaj lia frua verko La Aventuroj de Alico sub la Tero ankaux haveblas
simile per la Reto.

La verkojn, tradukitajn de Donald Broadribb, vi povas trovi cxe:
http://www.geocities.com/Athens/Oracle/9067/

Eldonistoj, kiuj deziras aperigi libro(j)n el la Oz-libroserio, bonvolu
kontakti la tradukinton cxe la cxisuba adreso:

Donald Broadribb
Rete: donaldbroadribb@forigu.mac.com

**************************************************************************

Esperante pri ministerio
========================

Sur la retpagxo de la Ministrejo por kamparaj regionoj, landplanado,
agrikulturo kaj turismo de la germana federacia lando Schlesswig-Holstein
oni povas legi la informojn krom en la germana, angla, franca, dana, frisa
kaj platdicxa ankaux en Esperanto.

el Nun

**************************************************************************

Iboga, la mirakla kuracilo
==========================

Cxu planto el ekvatora Afriko estas mirakla kuracilo kontraux la
toksomanioj? Legu en Esperanto la sciencajn informojn jxus tradukitajn de
D-ro Eric Bernard Coffinet cxe la adreso:
http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Iboga/ Komentoj, konsiloj kaj
korektoj estos bonvenataj.

D-ro Eric Bernard Coffinet
Rete: Eric.Coffinet@forigu.wanadoo.fr

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Festivalo
====================

La 17-a Internacia Festivalo, IF, tradicia silvestra kaj novjarrenkonta
arangxo en Germanio okazos cxijare en 2000-jara urbo, Trier inter 27. 12.
2000 - 03. 01. 2001. La arangxo ofertas bonetosan amuzigxon por la "dua
generacio", inter 25 kaj 55 jaroj kaj por junaj familioj kun aux sen
infanoj. IF okazos en komforta junulara hotelo apud la rivero Mosel.

La kadra temo de la arangxo estas "Esperanto kaj infanoj". Okazos multe da
interesaj prelegoj kaj pensintersxangxoj, ecx diskutoj pri la maniero uzi
Esperanton en la cxiutaga vivo de familioj. Cxiuj kontribuoj estas
bonvenaj. Trier trovigxas en la mondfama germana vinregiono, Mosel. La
tuttaga ekskurso rilatas al la rivero kaj al vinvilagxoj. Cxiuvespere
okazas interesaj programoj kaj eblas gxui la servojn de la bufedo konata
inter esperantistoj, "Knajpo". Ankaux cxijare okazos la tradicia silvestra
balo kun multaj amuzoj kaj bona etoso.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

**************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."
                            orbispictus@forigu.iol.it

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

29.09-01.10. Nord-okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) en
Kanado. Inf: N.O.R.E.K. 765 Braemer Avenuo, North Saanich, B.C., V8L 5G5 ,
Kanado. Tel: +1-250-656-1767, fakso: +1-250-6561765. Rete:
dutemple@forigu.islandnet.com
* * *
29.09-01.10. Turisma auxtuno en montaro Mala Fatra. Inf: Esperanto - MEL,
Pk. B-152, SK-012 41 Zilina, Slovakio. Tel.: +421-903-552152 (Juraj
Gondzur), rete: juraj.gondzur@forigu.urap.sk
* * *
30.09-01.10. Auxtunaj tagoj de EAF, Perheniemi. Inf: Esperanto-Asocio de
Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, SF-00530 Helsinki, Finnlando.
* * *
30.09-07.10. 8-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo
kaj Cseh-seminario, baza kurso en Blanes (provinco Girona, Katalunio).
Inf: HFEA, Apartado 15027, ES-08080 Barcelono, Hispanio. Tel.:
+34-(9)37275021, fakso: +34-(9)37836511. Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com
* * *
07.10. Ago-Tago, CO de UEA: Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ
Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel: +31-10-436144,
+31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
07.10. Ago-Tago, Campo Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta
Regiono (EKOR), str. Cel Agostinho 126 fundos, BR-23050-360 Campo Grande -
RJ, Brazilio
* * *
07.10. Turista Tago, Razgrad. Inf: E-o Kulturdomo "D-ro Ivan Kircxev",
str. Sv. Kilment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario
* * *
07.10. Jara Kunveno de la Esperanto-Asocio de Irlando en lokalo "The Legal
Eagle", placo Chancery, Dublino (apud la Supera Kortumo sur la bordo de la
rivero Liffey, ekde la deka horo.
* * *
07-08.10. Speciala AGOTAGO por inauxguro de la nova sidejo en Torino. Inf:
Esperanto-Centro Torino, c.so Unione Sovietica 215, IT-10134 Torino,
Italio. Rete: esperanto.torino@forigu.esperanto.it
* * *
07-08.10. Internacia Esperanto-Semajnfino, Okemo VT. Inf: Thomas
Alexander, Tel: +1-716-8657236, Rete: thos@forigu.compuserve.com
* * *
07-09.10. 7-a Internacia Semajnfino Esperantista en Okemo Mountain Resort,
Ludlow, Vermonto. Inf: ESK-OKEMO 2000, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal,
Quebec, H2G 2R8, Kanado. Fakso: +1-514-2720151. Rete: okemo@forigu.ludl.tds.net
* * *
09.10. Ago-tago en Szekesfehervar, Hungario. Inf. Rete:
antonia@forigu.mail.datatrans.hu
* * *
13-15.10. 87-a Japana Esperanto-Kongreso, Kumamoto. Inf: Japana Esperanto-
Instituto, tel: +81-3-32034581, fakso: +81-3-32034582. Rete:
jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp

**************************************************************************

MOVADO
//////

Libroservo de UEA en la reto
============================

La perinterreta komercado estas ne la estonto sed jam la nuno de la monda
komercado. Jam de pluraj jaroj ekzistas pli kaj pli da nacilingvaj "retaj
vendejoj". La valoro kaj sukceso de la retaj inform- kaj vendopagxoj estas
pli kaj pli granda pro la rapido kaj komforto de tiuj servoj. En
Esperantio gxis nun la plej granda interreta vendejo estis la Retbutiko de
Flandra E-Ligo, sed antauxnelonge ankaux UEA malfermis sian retan
vendejon.

UEA rearangxis sian retpagxaron, tiel ili estas pli efike trarigardeblaj
kaj uzeblaj. Kadre de tiu reordigo la kompleta katalogo de libroj, diskoj,
kasedoj, videofilmoj, insignoj k.a. varoj vendataj de la Libroservo de UEA
estas nun konsulteblaj en retpagxaro cxe: "http://www.uea.org/katalogo" .
Kun 4100 titoloj la sortimento estas senkompare la plej granda en
Esperantujo.

En la reta katalogo oni povas sercxi librojn laux kategorio, titolo,
auxtoro, tradukinto kaj traduklingvo. Oni povas tre facile elekti la
deziratajn varojn, kompili mendon kaj sendi gxin al la Libroservo de UEA,
kiu tuj plenumos gxin. La katalogo estas cxiam aktualigata, dum la
libroforma katalogo, neeviteble iom post iom malaktualigxos. La enretigo
de la katalogo estis teknike realigebla danke al la kompetenta volontula
laboro de Michael Meeuwissen el Nederlando.

laux Ret-Info

**************************************************************************

Premio por lingva agado
=======================

Junulara Esperanto-Asocio en Cxeboksari gajnis sxtatan junularan premion
de Cxuvasxa Respubliko en Rusio pro "aktiva laboro por evoluo de la movado
Lingvaj Festivaloj kaj disvastigxo de lingvikaj scioj".

Cxi premio estas tre grava sxtata afero. Nur 4 plej bonaj junuloj (aux
organizajxoj) de la respubliko ricevas gxin laux decido de speciala
komisiono cxe Prezidento de Cxuvasxa Respubliko. Famaj scientistoj;
sxtataj respondeculoj pri kulturo, edukado, klerigado; verkistoj,
sportistoj, artistoj, aliaj fakuloj apartenas al la komisiono (tio estas
vere honora laboro).

Katerina Jevlampieva
Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru

**************************************************************************

"Esperanto - dua nacia lingvo de Cxinio" ...
============================================

En Cxinio logxas preskaux kvinono de la logxantaro de la terglobo. Cxar en
tiu cxi lando sxtataj decidoj havas grandan valoron, esperantistoj
elpensis ideon proponi al la cxina registaro enkonduki Esperanton kiel
duan nacian lingvon.

Multaj esperantistoj ricevis alvokojn de d-ro Ruben Feldman Gonzalez pri
lia proponata projekto "Esperanto kiel dua nacia lingvo de Cxinio"
(mallongige 2 NLC). Tiuj alvokoj celis, ke UEA kaj Cxina Esperanto-Ligo,
CxEL faru oficialan proponon al la cxina registaro pri la afero.
Esperantistoj el diversaj landoj estis anoncitaj kiel apogantoj de la
projekto, kvankam pri tio ne cxiuj antauxkonsentis.

Axel O-K

* * *

Lastatempe d-ro Feldman Gonzalez dissendis mesagxojn, laux kiuj "UEA jam
transprenis la taskon oficiale proponi Esperanton kiel dua(n) nacia(n)
lingvo(n) de Cxinio". Tiu aserto facile donas negxustan impreson.

UEA petis d-ron Feldman Gonzalez cxesi dissendadi sian alvokon ke UEA kaj
CxEL faru al la cxina registaro la celitan proponon. Tia alvoko ne plu
necesas, cxar gxi estas jam ricevita de la Estraro de UEA, kiu nun estas
diskutanta, interkonsiligxe kun CxEL, cxu la ideo estas tiom realisma, ke
eblos kaj indos okupigxi pri gxi. Cxiukaze estas certe, ke en pozitiva
kazo temus pri silentaj diplomatiaj pasxoj sen publika bruo. Se en iu
momento ia publika agado povos utili, UEA alvokos por tio kaj konsilos pri
gxia gxusta formo.

Nur tiusence UEA transprenis la proponon. Plua publika agado, cxu de la
iniciatinto cxu de aliaj, estas ne nur nebezonata sed povas esti malutila
kaj kontrauxefika. Temas pri delikata afero, kies prilaboradon oni ne
subfosu per emocia entuziasmo, cxar tio povus kauxzi vastan damagxon por
la reputacio de Esperanto kaj gxia movado. Kreante falsajn esperojn oni
krome riskas subfosi la estontan pretecon de esperantistoj apogi ecx
realismajn kaj kompetente preparitajn projektojn por Esperanto cxe
oficialaj instancoj.

Sekve cxiu prudenta esperantisto, kaj aparte Esperantaj organizajxoj kaj
gazetoj, ignoru kaj ne plu aperigu nek dissendu ajnajn alvokojn favore al
la projekto.

Osmo Buller
gxenerala direktoro de UEA

**************************************************************************

UEA sercxas prezidanton
=======================

Dum la komitatkunsido de UEA okazinta dum la 85-a UK en Tel-Avivo la nuna
prezidanto de UEA, Keppel E. Enderby oficiale anoncis, ke li ne volas por
la sekva periodo kandidatigxi kaj fine de la nuna periodo retirigxos el la
posteno de UEA prezidanto pro sia sanstato.

Elekto-komisiono komencis sian laboron jam dum la UK en Tel-Avivo. La
auxskultantoj de Radio Auxstria Internacia informigxis inter aliaj ankaux
pri tio auxskultante la intervjuon kun la gxenerala direktoro de UEA, Osmo
Buller.

fonto: Ret-Info

**************************************************************************

Esperantisto kaj la Cxarto
==========================

La 7-an de septembro en Romo okazis renkontigxo inter la itala ministro
pri euxropuniaj aferoj, Gianni Mattioli kaj reprezentantoj de pluraj
asocioj kaj organizajxoj, koncerne al la projekto pri Cxarto de la
Fundamentaj Rajtoj de Euxropa Unio.

La rimarkoj rikoltitaj en tiaj renkontigxoj kun la "civila socio" utilos
al la itala registaro por difini sian sintenon rilate al la projekto pri
Cxarto. En kunveno cxeestis ankaux Umberto Broccatelli, kiel reprezentanto
de Itala E-Federacio. Li intervenis kaj poste enmanigis al la ministro
dokumenton, en kiu estis kelkaj rimarkoj kaj plibonigproponoj.

Umberto Broccatelli
Rete: u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it

**************************************************************************

40 jaroj de Esperanto-somerlernejoj
===================================

En Barlaston, Britio, festis en auxgusto esperantistoj 40 jarojn da
Esperanto-somerlernejoj. Dum jubilea semajnfino, okazinta tuj post la
kutima somerlernejo, esperantistoj el ses nacioj, kvin lingvo-grupoj kaj
du kontinentoj auxskultis prelegaron pri Esperanto-socio, -movado kaj
-kulturo.

Paul Gubbins
Rete: pgubbins@forigu.compuserve.com

**************************************************************************

Urugvaja maratono - Esperantaj premio
=====================================

La Fakultato de Medicino en Urugvajo festos sian 125-an jarigxon per
diversaj eventoj. Unu el tiuj estos organizado de maratono, okazonta la
24-an de septembro en Montevideo. Oni invitas partopreni gxin al cxiuj
ankaux al esperantistoj.

La organizantoj planas donaci ankaux Esperanto-premiojn, tiel varbi por
nia lingvo kaj movado. Cxiuj subtenoj aux proponoj estas bonvenaj. La
maratonon partoprenas diversaj anoj de la loka socio, pro tio tiu
varbmetodo versxajne efike funkcios. Proponoj aux helpoj estas atendataj
de:

Sandra Burgues Roca
Rete: sburgues@forigu.fmed.edu.uy

**************************************************************************

Spomenka Sxtimec en Malferma Tago
=================================

La konata verkistino Spomenka Sxtimec estos la cxefgasto de la Malferma
Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 25-an de novembro. Sxi
prezentos kaj auxtografos siajn verkojn, de kiuj la vizitantoj de la
Malferma Tago trovos en la libroservo ecx tutan dekon.

Tra la tuta tago, t.e. de 10h00 gxis 17h00, senhalta kinejo montros
Esperanto-videofilmojn. Kiel kutime, ankaux cxifoje cxiuj libroj k.a.
varoj en la libroservo estos vendataj kun rabato. Bonsxanculoj povos gajni
libron ankaux en la senpaga loterio. Krome funkcios bazaro de
esperantajxoj.

CO de UEA

**************************************************************************

Nova ZEO en Malbork
===================

En la cxebalta pola urbo Malbork konata pro la plej granda brika kastelo
en Euxropo oni inauxguris novan ZEO-n. En junio estis inauxgurita
monumento pri la iniciatinto de la internacia lingvo - d-ro Ludoviko
Zamenhof. Post la "placo Zamenhof", kverko "Esperanto" kaj memorsxtono
"Esperanto" gxi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Cxio estis realigebla
danke al bona aktivado de la loka E-grupo.

Malkovron de la monumento plenumis prezidanto de la urbo Mieczyslaw
Gutowski. La solenajxon partoprenis ankaux la prezidanto de PEA Stanislaw
Mandrak. Solenajxon ornamis folklora grupo el Hispanio "Aragon" gvidita de
konata hispana esperantisto A. Casquero.
Gratulmesagxoj bonvenas cxe:

Urba Registaro de Malbork
Rete: promocja@forigu.um.maalbork.pl

**************************************************************************

E-filmo en kuba televido
========================

La nacia kuba televido montris dokumentan filmon pri Esperanto, kun skriba
traduko en la hispana. Temas pri la filmo farita de Roman Dobrzinski kaj
montrita unuafoje al la kuba publiko dum la 1990-a UK en Havano. Multaj
homoj post la programo telefonis al la sidejo demandante pri Esperanto.
Rimarkinde estas, ke la E-asocio ne "kulpas" pri tiu cxi programo, do gxi
konsistigis agrablan surprizon!

Alberto Garcia Fumero
Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu

**************************************************************************

Kastora klubo de Esperanto
==========================

Kastora Klubo estas internacia koresponda klubo por cxiuagxaj komencantoj,
por cxiuj, kiuj konas aux lernas Esperanton (precipe por infanoj,
gejunuloj, plenkreskaj komencantoj kaj E-instruantoj). Nun al la klubo
apartenas cxirkaux 6000 membroj el 70 landoj kaj la membraro konstante
kreskas.

Por farigxi membro de la klubo oni devas skribi siajn nomojn (personan kaj
familian - klare, per presliteroj) naskigxdaton kaj adreson, sendi tiujn
cxi informojn al la klubo kaj pagi membrokotizon aux deklari alian formon
de la helpo (se vi ne povas pagi laux la kluba regularo). Membrokotizo
estas inter 15-18 USD (depende de la pagmaniero). Membroj ricevas 6
bultenojn kaj la plenan adresaron aux aldonojn jare.
Pliaj informoj haveblas cxe:

Internacia Esperanto-Klubo de Amikeco
ul. Pulawska 3 - 11, PL-02-515 Warszawa, Polio
Rete: kastora@forigu.poczta.wp.pl

**************************************************************************

TEJO-angulo

Hongkongo - la realigxinta revo
===============================

Inter la junaj esperantistoj en Euxropo ne tre multaj gxojis, kiam
Hongkongo invitis al la cxijara IJK. Multaj timis pagi entute cxirkaux
1000 euxrojn por fine damagxi la medion per interkontinenta flugo, suferi
de varmega vetero kaj eventuale trovi nur malaltan lingvan nivelon cxe
niaj aziaj samideanoj.

Rapide ekvideblis, ke ankaux inter la aziaj IJK-anoj trovigxas suficxe da
homoj, kun kiuj eblas bone, parte ecx tre bone, interparoli en Esperanto.

La ejo ideale tauxgis por gastigi IJK-n. Oni trovis tie klimatizitajn
kunvenejojn kaj dormcxambrojn kaj multajn eblojn por sportumi. Multaj
azianoj sxatis ludi tablotenison, badmintonon aux korbopilkon, dum cxefe
la euxropanoj ne emis ekhavi sxvitoplenan cxemizon ene de du minutoj, sed
preferis viziti la nagxejon, senpage kaj preskaux ekskluzive je nia
dispono. Meze de la ejo trovigxis herbejo kun tegmentetoj kaj benkoj, kie
tage kaj nokte eblis renkonti aliajn homojn, babili, kanti, ludi ktp. Kaj
la komprenigxo funkciis tre bone.

Inter la cxirkaux 200 kongresanoj el 24 landoj de cxiuj 5 kontinentoj
trovigxis 160 azianoj el Cxinio, Hongkongo, Tajvano, Japanio, Koreio,
Vjetnamio, Nepalo, Mongolio kaj Siberio, sed nur 30 euxropanoj. Cetere, la
tre simpla interkona ludo, ke oni sidas en cirklo kaj ripetas la nomojn de
la aliaj, farigxis tre amuza en tia vere interkultura IJK.

Gxenerale tiu cxi IJK meritas multe da lauxdo. Sxajnas, ke la organizado
funkciis tute glate; la programo estis suficxe abunda kaj interesa, kaj
ecx la tuttaga ekskurso al la centro de Hongkongo valoris, malgraux
antauxa skeptikeco cxe la euxropanoj, sian pli ol 50-euxran kotizon.

Por preskaux cxiu IJK-ano la partopreno en la IJK postulis grandajn
elspezojn. Multaj cxinoj devis pagi krom la IJK-kotizo ankaux restadon en
hotelo, kiun ili fakte tute ne vizitis, nur por akiri enirpermeson al
Hongkongo. "Estas facile por ni iri al Rusio. Sed estas malfacile iri al
Hongkongo.", klarigis juna cxinino. Sed versxajne pro tiuj cxi altaj
kostoj partoprenis en la IJK cxefe homoj, kiuj tre sxatas Esperanton.
Videblis multe da entuziasmo - kaj multaj verdaj flagoj.

Specialan simpation akiris la vjetnama delegacio, 9 gejunuloj el Hanojo,
kiuj emfazis en sia kunveno "Hanojo - via rendevuo", ke post jarcento kun
30 jaroj da milito ili deziras igi sian urbon centro de paco. Ili tre
sxatus post kelkaj jaroj - kiuj estas ankoraux bezonataj por lingva
spertigxo - inviti al UK aux IJK en sia lando. Ankaux juna afrikano el
Nigxerio videble gxojis, ke post multaj vanaj provoj akiri vizon por
partopreni en euxropaj IJK-j aux UK-j finfine realigxis lia revo esti kune
kun esperantistoj el la tuta mondo.

Sxajnas al mi, ke neniu pentas sian partoprenon, cxar tiu cxi IJK estigis
multe da novaj amikecoj kaj vastigis cxies horizontojn. Kiam antaux 14
jaroj mi eklernis Esperanton, malfermigxis al mi nova, nekonata mondo.Kaj
post mia partopreno en la Hongkonga IJK tiu cxi mondo sxajnas al mi multe
pli granda ol antauxe.

Ulrich Matthias
Ohmstr. 13, DE-65199 Wiesbaden, Germanio
Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Cxu Strategio?
==============

1. Dum la pasintaj monatoj mi nur suprajxe povis legi la europo-diskutojn
   (interreta diskutlisto pri E-o kaj Euxropa Unio - ndlr). Tamen, la opinio
   de plejparto de la listanoj sxajnas esti klara: Esperanto ne plu kasxu
   sin, sed pli efike konigu sin, i.a. per profesie gvidata oficejo en
   Bruselo.

2. Mi estis en la Universala Kongreso. Kiel cxiuj UK-oj, gxi gxenerale
   estis bone organizata, kvankam mi (kaj certe ne nur mi) sentis unu gravan
   mankon, tradician dum UK-oj, sed en la jara 2000 tute ne plu akcepteblan:
   ni estis kvazaux komplete izolitaj de la ekstera mondo.

   Fakso kaj retposxto ne estis (krom por insistemaj kongresanoj kun intimaj
   rilatoj kun LKK). Retaliro ekster la kongresejo eblis multloke, sed je
   nepageblaj prezoj. Mi intencis cxiutage raporti pri la kongreso, por ke
   oni hejme povu havi informojn al la gazetaro. Tio ne okazis, ecx
   kontrauxe: en nederlandlingva belga gazeto "De Standaard" dum la UK oni
   diskutis pri Esperanto, sed laux mia scio la kongreso ecx ne estis
   menciita. Mi pensas, ke ankaux alilande la UK apenaux eniris la gazetaron.
   (Mi scias: estis Concordo-akcidento kaj malsukcesintaj pacnegocoj.)

3. Antaux kelkaj tagoj mi ekkonis la retpagxaron www.esperanto.nu, celitan
   al aktiva esperantistaro. Enestas tre interesaj informoj, sed reale nur
   parto (kiom?) de la movado havas retaliron kaj de tiu parto denove nur
   parto "aktive" uzas gxin (krom por retposxto). Cxu, ekzemple, la tie
   troveblaj interesaj informoj pri Unikodo iam atingos la "simplan"
   esperantiston, kaj, se jes, cxu ili estos en komprenebla lingvajxo?
   Abundas revuoj en Esperantujo, sed ili apenaux enhavas utilajn informojn.

4. Dum la UK okazis kvarhora strategia forumo, en kiu (prave) cxiu rajtis
   interveni. Rezulto: lamentado pri la cxiamaj problemoj, proponoj de
   novuloj kaj veteranoj kiuj montras malkomprenon de la funkciado de la E-
   movado kaj kiuj jam multfoje antauxe evidentigxis nerealismaj. Nur kelkaj,
   mallongaj, utilaj intervenoj.

Konkludo el tiuj 4 konstatoj

En sia nuna mizera stato de funkciado la Esperanto-movado ne bezonas
strategion, certe ne al ekstero, cxar al ekstero ni nur povas montri
kriple funkciantan organiz- (et)aron, kiu ridindigas nin cxe profesiuloj
(felicxe estas kelkaj esceptoj). Niajn laborfortojn a cxar estas multaj
kompetentaj kaj talentaj personoj inter ni a ni unuavice uzu por
strukturigi, funkciigi, trejni la ekzistantan movadon.

Ne gravas, ke ekzemple la Euxropaj Komisiono aux Parlamento ne konas nin.
(Cetere: estas suficxe da E-retpagxoj, se oni sercxas, oni trovas.) Unu el
la sagxaj rimarkoj de la strategia forumo estis: "Post mallonga tempo
(kelkaj jaroj) la lingva problemo estos tiel akra, ke oni devos trovi
solvon kaj oni neeviteble alvenos al Esperanto." Sed cxu Esperanto tiam
estos preta? Cxu tamen Esperanto venkos malgraux la esperantistoj mem?

Roland Rotsaert
Visspaanstraat 97BE-8000 Brugge, Belgio
Rete: rotsaert@forigu.xs4all.be

**************************************************************************

Erasmus-studentoj volas la anglan
=================================

Por esperantistoj, lobii signifas bombadi EP-anojn kun leteroj proponante
la internacian lingvon kiel solvon. Kiam temas pri praktikaj pasxoj,
privata E-agado tute mankas sxancoj influi euxropan politikon. La nuna
strasburga sesio de la Euxropa Parlamento estas nur plia manka ekzemplo en
la trista historio de Esperanta lobiado.

Ecx ne unu Esperanta organizajxo kontaktis membrojn de la Kultura
Komitato, aux EP-anojn gxenerale, kun amendoj aux rimarkoj al grava
edukada raporto. La raporto pritraktas la problemojn kun la Erasmus-
programo. La E-malagado signifas ke plia sxanco perdigxis influi la
komisionon por ke gxi detale ekzamenu la malbonajn efikojn de la Erasmus-
programo pri lingva diverseco.

Strasburgo

La 5-an septembro en Strasburgo, la Euxropa Parlamento diskutis raporton
de Christopher Heaton-Harris, simpatia angla konservativulo (sinjorino
Heaton-Harris estas kimrino) pri la Erasmus-programo. Fakte la Heaton-
Harris studo estas raporto pri komisiona studo kiu ekzamenis la socio-
ekonomian situacion de Erasmus-studentoj. Erasmus ebligas studperiodon en
alia lando dum malpli ol unu jaro. La plejparto de studentoj volas studi
en Britio kaj Irlando - por evidentaj lingvaj kialoj - laux Heaton-Harris.

Ambaux la komisiono kaj parlamento tute preterpasis la problemon de lingva
diverseco. Tiel perdigxis plia sxanco, ke la komisiono serioze studu la
efikojn de la Erasmus-programo pri lingva diverseco. Ecx pli malbone la
Heaton-Harris raporto nur konstatis ke: "la plej sxatataj celoj restas
Irlando kaj Britio" estas klara ke Grekio, Norvegio kaj Portugalio,
ekzemple, kontinuas altiri nur tre malgrandan nombron de studentoj por
evidentaj lingvaj kialoj ni nin demandu kial tiom malmultaj lokoj estas
okupitaj en Germanio kaj Italio."

Laux la Erasmus-studo de la komisiono evidentigxas ke la Erasmus-programo
pli favoras studentojn el pagipovaj familioj, aux studentojn kies gepatroj
havas universitatajn diplomojn. La Komisiona studo ankaux notas ke landoj
kun malpli "parolataj" lingvoj ricevas multe malpli studentojn ol landoj
kiel Irlando kaj Britio. (Fonto: http://europa.eu.int/comm/
education/socrates/erasmus/survey_en.pdf)

La Erasmus-programo jare atingis nur 1 elcenton de studentoj (80 000),
multe malpli ol la celo de 10 elcento.

La raporto de la Heaton-Harris ne menciis celon atingi pli da lingva
diverseco en la Erasmus-programo. Heaton-Harris ecx konstatis ke ne eblas
aux estas ege malfacile sxangxi la kreskantan tendencon studi en Britio.
Gxi sxajnas sugesti ke plej bona metodo estus pli favore financi Erasmus-
studojn en Britio kaj Irlando, por ke euxropaj studentoj povu lerni la
"internacian lingvon" (tiusence anglan). Tio estas la politiko de la
partio de Heaton-Harris kaj de certaj nunaj ministroj en Britio.

Dafydd ap Fergus
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Instruisto en Japanio sercxata!
===============================

Kompanio en Japanio, kies estro estas esperantisto sercxas instruist(in)on
de Esperanto kaj angla por tempodauxro de minimume unu jaro.

Honorario por Esperanto leciono 1000 japanaj Enoj; por angla 1500 enoj.
Oficeja laboro: 1000 enoj por unu horo. Instruado okazas de la 18-a gxis
la 22-a vespere (2 horoj E-o, 2 horoj angla, sed la lecionoj povas iom
intersxangxigxi laux okupiteco de la lernantoj). Oficeja laboro dauxras
kelkajn horojn (laux deziro kaj interkonsento). Labortagoj estas de lundo
gxis vendredo kaj sabatoj laux interkonsento povas okazi lecionoj gxis 6
horoj. Oficeja laboro temas pri helpo pri respondo al retaj kaj aliaj
leteroj kaj aliaj tajpaj aux similaj laboroj.

La materialoj por Esperanto kaj angla lecionoj jam estas preparitaj kaj la
instruisto instruos laux la instrukcioj kiuj trovigxas en cxiuj lecionaj
pagxoj.
Detalaj informoj kaj aligxo eblas cxe:

Miyoshi Etsuo
Rete: e.miyoshi@forigu.suhany.co.jp

**************************************************************************

Esperanto en hispana universitato
=================================

La Universitato de La Laguna ofertas por la venonta akademia jaro
2000-2001 liberelektan seminarion "Enkonduko al Esperanto kaj cxi ties
kulturo". La direktoro de la kurso estas Prof. Alejandro Lopez de Vergara
Mandez kaj gxin subtenas la Fakultato de Filologio. Gxi komencigxos
venontan februaron kun tri akademiaj kreditoj kaj tridek docentaj horoj.
La kurson partoprenos kelkaj prelegontoj kiuj pritraktos diversajn temojn
rilate al la esperanta kulturo. La rilatoj inter Esperanto kaj la
Universitato de La Laguna, komencigxis en la jaro 1947 kiam Prof. Regulo
gvidis la unuan liberan esperanto kurson en la antikva Fakultato de
Filologio kaj Belletroj de cxi tiu universitato. Por pliaj informoj eblas
kontakti:

Boletin de HEF
Rete: liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Kio felicxigas vin?
===================

La organizantoj ricevis 193 desegnajxojn venintajn de 11 lernejoj el 6
euxropaj landoj: Bulgario, Finnlando, Francio, Kroatio, Polio, Rusio.
(1999: 197 partoprenojn el 8 landoj, t.e.5 euxropaj, 1 azia, 1 oceania, 1
amerika). Novaj partoprenantoj konkursis dum aliaj pauxzis. Dankon al
infanoj kaj ties prizorgantoj.

12 infanoj gajnis premiojn kaj baldaux ilin ricevos. Partoprenaj diplomoj
estas liveritaj al cxiuj. La organizantoj intencas denove proponi
konkurson en la jaro 2001. Oni informos pri la elektita temo antaux la
2000-a jarfino.

Esperanto en Vendomois
Rete: noulin_m@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

RADIO
/////

Cxinio 100 jarojn!
==================

Renkonte al la nova jarcento Cxina Radio okazigas de auxgusto gxis la
lasta tago de decembro konkurson titolitan "Cxinio Cent Jarojn".

Esperanto-Redakcio petas ke vi, subtene al la pozicio de Esperanto cxe
CRI, bonvolu auxskulti helpajn artikolojn elsenditajn la 4-an, 7-an, 8-an,
11-an kaj 14-an de septembro kaj ripetotajn oktobre, kaj alsendu antaux la
31-a de decembro vian respondon kaj ankaux la enketan tabelon kiu estas
parto de la konkurso. Vi ricevos almenaux memorajxon, se ne la unuan
premion aux la duan aux la trian. Kiu gajnos specialan premion, tiu gxuos
senpagan vojagxon al Pekino por unu semajno.

Esperanto-Sekcio, Cxina Radio Internacia
Rete: espradio@forigu.cri.com.cn

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Subgrunde
=========

Aperis "Esperanto Subgrunde Kompil'", 70-minuta kompakta disko
kunproduktata de La Blua Papilio el Sao Paulo, Brazilio kaj Vinilkosmo.
Gxi prezentas dek kvin bandojn anarkipunkajn, hardkorajn, grincajn,
krustajn, surfgaragxan kaj trasxajn (Picxismo, Araukana, Averto al
Gepatroj, Stomaka Korodo, Alaksio kaj la Galaksioj, Toksa Frenezo, La
Bestoj, La Valsistinoj, Hom-Faktor', La Drinkomaniuloj, Ara-Mumut',
Violenta Topaloff, Tra-Bog', La konkoj, Stomaka Korodo, DHC).

Eblas ekde nun mendi tiun kompilon cxe la retbutiko de Flanda Esperanto-
Ligo, FEL. Indas rapide mendi, cxar la eldonkvanto estas limigita.

Libroservo kaj Retbutiko
cxe Flandra Esperanto-Ligo

**************************************************************************

LIBROJ
//////

La Jaro 2001
============

Aperis "La Jaro 2001", la praktika posxkalendaro kaj enciklopedieto de
Monato. La kalendara parto enhavas lokon por skribi notojn kaj mencias la
festotagojn en cxiuj landoj de la mondo. La mencio de tiuj festotagoj
montrigxis aparte utile por vojagxantoj aux kiam oni intencas telefoni
eksterlande.

La enciklopedieta parto mencias cxiujn landojn de la mondo, kun ties
cxefurbo, cxefaj lingvoj parolataj, monunuo, auxtosimbolo, IS-kodo, areo,
sxtatformo, ktp. ktp. Tre utile estas la cxapitro "telefoni internacie":
kiel mi telefonu al mia hejmlando kiam mi estas eksterlande? Kiel telefoni
aux faksi eksterlanden de la hejmo (por kiuj landoj forigi la nulon, por
kiuj ne ...?). Krome la enciklopedieto mencias la aktualan staton de la
esperantlingvaj radioprogramoj, kun horaro, ondolongoj, ktp.
La libro estas akirebla kontraux 5 EUR (inkluzive afrankon) cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

KULTURO
///////

Korea Esperanto-muzikgrupo
==========================

Amatora korea tradicia muziktrupo konsistanta el esperantistoj planas
rondvojagxi tra 7 euxropaj landoj (Nederlando, Germanio, Francio, Belgio,
Auxstrio, Svisio kaj Italio) de la 4-a gxis la 15-a de oktobro 2000. La
grupo intencas prezenti sian talenton ne profitcele sed por diskonigi
korean malnovan muzikon al euxropanoj.
Interesitoj kun ideo aux subteno povas sin turni al:

S-ro LEE Jung-kee 
Rete: esperant@forigu.unitel.co.kr

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Omagxe al la 110-jara datreveno de la loka Esperanto klubo en Ivanovo,
Rusio okazis Ivanova Esperanto-Renkontigxo, IvERo. Mem la klubon fondis
fama pola verksito A. Grabowski.
* * *
La informa revuo "Lumo" de Kanada Esperanto-Asocio, KEA ek de tiu cxi jaro
aperas nur dufoje jare.
* * *
La Esperanto-grupo de Halifax, Kanado starigis Esperanto-budon en la loka
stratfestivalo "Word on the Stree".
* * *
En la marta numero de la loka, monata bulteno "Galea" en Getxo, Hispanio
aperis favora tutpagxa artikolo pri Esperanto.
* * *
Partoprenis librofoiron en Tenerife, Kanariaj Insuloj, Hispanio la loka
Esperanto-asocio, ESTO. Oni starigis tablon kun vasta materialo de la
Esperanto-kulturo. La prezidantino de la asocio estis intervjuita de la
loka jxurnalo.
* * *
Novan klubejon havas la loka Esperanto-klubo de Ostrava-Vitkovice, Cxehio.
La klubon inauxguris la eksjunularo. La klubo situas en la strato Zengrova
71.
* * *
"Procesio multkolora", unu el la plej popularaj kompaktaj diskoj de Kajto,
reaperis post kelkmonata elcxerpigxo. Kroma interesa detalo estas, ke la
nova eldono kostas konsiderinde malpli. Nun eblas mendi gxin de la
Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo kontraux nur 11,60 EUR + afranko.
* * *
Ekfunkciis klubejo pri Esperanto-literaturo en la sidejo de Bulgara
Esperanto-Asocio, BEA (str. Strangxa 79/81, Sofio). Kunsidoj okazas cxiun
duan merkredon, dum ili estas pridiskutitaj diversaj problemoj de la
hodiauxa Esperanto-literaturo.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Hungaroj kaj najbarlandanoj, kiuj volas plimalmultekoste veturi al IS kaj
venontjare al IJF povas sin anonci cxe: Andrea Ottrok, XII u. 71, HU-1224
Budapest, telefono: 227 24 81, rete: o.andi@forigu.freemail.hu.
* * *
E-isto emas fordonaci la unuan eldonon de la libro "La bona lingvo" de C.
Piron. Kontaktadreso: S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702
Oensingen, Svisio.
* * *
En Bulgario funkcias sub oficejo de esperantistino socia organizajxo por
virinoj farigxintaj viktimoj. Kontakti eblas: Tanja Ruseva, Unuigxo
Marija, str. Rahovec 5/2, BG-5100 Gorna Orjahovica, Bulgario

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas franca e-istino, 60 jara. Mi deziras korespondi kun e-istinoj el
la tuta mondo. Adreso: S-ino Huguette Chabroullet, Kermoal, FR-22470
Plouezec, Francio.
* * *
Mi estas 27 jara frauxlo, komencanto. Miaj interesoj: man-flugado,
retpagxoj. Adreso: Choi Young-joo, 251-455 sinrim-dong kuanak-gu, Seulo,
Koreio, rete: swaf@forigu.netsgo.com.
* * *
Esperanto-grupo de bazlernejo (9-13-jaragxaj) sercxas korespondamikojn el
la tuta mondo pri cxiuj temoj. 22 infanoj atendas leterojn. Adreso: Inka
Weksler, E-klubo, pk 15, PL-58-400 Kamienna Gora, Polio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

10 aferoj, kiujn komprenas nur virinoj:
=======================================

- Foje ecx 5 paroj de nigraj sxuoj ne estas suficxaj...

- Kiel povas esti granda diferenco inter la malhelblanka, helbutera kaj
  krema koloroj...

- Foje plori estas ja necese bone...

- Ke 9990 forintoj kial estas nur "9 mil"?

- Ke kial apartenas al la maldikigxa terapio la dieta kolao kun granda
  porcio de vanilia glaciajxo kun fraga laktokremo...

- Ke kia sento estas akiri por duona prezo dum sezonfina disvendo tian
  vestajxon, kiu ja fakte ne estis necesa...

- Ke cxiu bancxambra pesilo estas fusxe kalibrita...!

- Tauxgan viron oni povas trovi nur malfacile, sed tauxgan friziston
  preskaux neeble...

- Ke telefona interparolo inter 2 virinoj kial ne povas dauxri malpli ol 10
  minutojn...

- Kaj ja la plej gravan: la aliajn virinojn...!

**************************************************************************

Prezidentoj diskutis ruse
=========================

Prezidento Jiang Zemin de Cxinio, kaj prezidento Vladimir Putin de Rusio
kunsidis dum 3 horoj la 18-an de julio 2000 en Pekino. Jiang, parolis kun
sia invitinto en la rusa lingvo, lingvo kiun li lernis en la epoko kiam
Soveta Unio rolis kiel granda frato por Cxinio. Post la kunsido, la du
sxtatestroj kune subskribis deklaracion kondamnanta la kontrauxmisilan
sxirmilojn fare de Usono.

El Estado de Sao Paulo, tradukis Joao
Rete: klubo@forigu.correionet.com.br

**************************************************************************

Sxercoj
=======

- Gxis via kvindekjarigxo vi suferos pro manko de mono.
- Kaj poste?
- Poste vi alkutimigxos - diras la auxguristino.

* * *

Du amikoj veturas per duetagxa auxtobuso. La unua proponas, ke ili veturu
en la dua etagxo:
- Malsagxulo! Cxu vi ne scias, ke tie mankas sxoforo?

* * *

- Karulino, cxu vi komprenas, ke se Edison siatempe ne malkovris la
  elektrokurenton, ni nun devus spekti la televizion en malhela koloro?

* * *

- Kia estas la formo de la Tero?
- Ronda.
- Kaj kiel vi pruvas tion?
- Eh, mi ne insistas pri tio ekstreme. Gxi povas esti same kvadrata.

* * *

- Mi havis gxemelon, sed li iutage dronis kaj gxis nun mia patrino ne scias
  kiu dronis - mi aux mia frato...

* * *

- Cxu vi rimarkis kiel bele pentras tiu knabineto?
- Jes.
- Bone! Knabineto, mi petas, pentru al tiu sinjoro tason da teo!
- Cxu sen aux kun sukero?

* * *

- Hieraux mi acxetis la libron "Kiel farigxi milionulo?" Sed hejme mi
  konstatis, ke mankas duono de la pagxoj!
- Ne gravas! Ja posedi ecx nur duonmilionon estas tre bone!

* * *

- Cxu vi konis mian avon?
- Ne, kial vi interesigxas?
- Strange, tute strange! Vi rakontas la samajn anekdotojn, kiujn li
  rakontadis.

* * *

La telefono sonoras. Knabineto levas la auxdilon:
- Kiu sonoras?
- La cxefo de via patro.
- Ho, kia cxefo vi estas? La patro diras pri vi: nia cxefo estas simple
  maljuna azeno aux plena idioto.

* * *
- La Trankvila Oceano estas duoble pli granda ol la Atlantika Oceano.
La alia jxetas rigardon de sur la bordo de la oceano kaj jesas:
- Vere, gxuste duoble pli granda.el Bulgara Esperantisto

**************************************************************************

Logika kaj natura
=================

Se vi pensas (kaj instruas) ke Esperanto estas la plej regula lingvo en la
mondo, kiu el unu radiko konstruas multajn vortojn, vi versxajne ne konas
la araban. El la radiko "d-r-s" (aux, kiel diras araboj: "darasa = li
instruis") oni eltiras dekon da vortoj, ekzemple: madrasa = instruejo;
mudarris = instruisto; dars = instruajxo = leciono ktp.

Se vi volas mem, interalie, sperti kiel funkcias regula natura lingvo,
partoprenu la seminarion, kiun mi reklamos en sekva numero de Eventoj.

Renato Corsetti
Rete: corsetti@forigu.itelcad.it

**************************************************************************

Kio estas ekumena kunveno?
==========================

- Estas la okazo en kiu protestantoj kaj ortodoksoj ne sukcesas reteni en si
  mem la pusxon instrui ion al katolikoj, dum katolikoj gaje kaj pene stebas
  al nevidado kaj neauxdado...
- Renkontigxo dum kiu protestantoj kaj ortodoksoj rondiras katolikajxojn
  preskaux neniam prononcante la nomon "Katolikan Eklezion", kaj dokumentas
- pri rom-katolikoj, dum katolikoj flirtas ekumenismon.
- Renkontigxo laux kiu protestantoj kaj ortodoksoj estas nomataj per iliaj
  kontrolitaj lauxoriginaj nomoj, dum katolikojn ili restriktigas en
  pasxtejojn romkatolikajn.
- Renkontigxo en kiu protestantoj ekzaltas la Biblion, ortodoksoj agitas la
  Spiriton, katolikoj atendas ke malkvietigxu iliaj pripensitaj
  ekskluzivajxoj.
- Estas loko en kiu manifestigxas kredaj malsamajxoj el kiu oni eliras ilin
  lasanta tiaj kiaj estis.
- La okazo dum kiu katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj serioze reciproke
  kasxas la suprajn humurajxojn!

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 193, 2/septembro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************