Eventoj n-ro 171, retposxta versio
**********************************

Enhavo
======
- La "Pakto" kontraux UEA, rauxmismo, nigra listo... - kompletigo al
  la antaax artikolo "Persona non grata"
- Faka aplikado: - Enregistrigxu en ISD 2000: dokumentaro pri E-sciencistoj
                 - Asorti Esperanto-telestudio: filmoj pri E-movado
                 - E-kolumno en la nacia telefonlibro
- Interreto: - Adresaro de rete atingeblaj E-pagxoj
             - Virtuala posxtkarto Esperante
             - "Privivo": nova dissendolisto pri spirita kaj persona evoluo
- Arangxoj: - Montkabana Renkontigxo, cxu lastfoje?
            - Semajno de la kulturo kaj turismo
            - Renkontigxo en Himalajo
- Movado: - EEU-kunveno dum la UK
          - "Finavenko": nova dissendolisto por popularigo de Esperanto
          - Ekologia E-vilagxeto: EkoEspero - eblas kontaktigxi
          - Islamaj verkoj - senpage...
          - Pasporta Servo 2000 atendas vian aligxon
          - Lernantoj sercxataj
          - Misuzo de la UEA-Jarlibro
          - Prelegoj en Aleksandrio pri Esperanto al neesperantistoj
- Mallongaj informoj (17) pri Esperanto
- Reagoj: - Listo de akademianoj: korektoj de eraroj (Eventoj n-ro 167)
- Organizaj demandoj: - Esperanto-iniciatoj financ-direktaj: kelkaj
                        ekzemploj pri agado por E-o sen mono
                      - Elspezanto, la mondlingvo: Cxu eblas disvastigi
                        lingvon sen mono?
- "Ebleco": pri la gxusta uzo de "ebleco" kaj "eblo"
- Instruado, ILEI: - Kurso pri Esperanto en Hispanio
                   - Nederlanda studtago pri Esperanto
- Radio: - Radio OSIEK invitas vin auxskulti elsendon rete
         - Tutmondigo de Radio Polonia per interreto
- Materialoj pri laborista Esperanto-movado sercxata kaj eldonata
- Premio por vivoverko al Esperantisto-aktoro
- Anoncetoj (5) kaj koresponddeziroj (5)
- Pri la cxina skribosistemo: ideogramoj estas Esperanto de okcidento

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

La "Pakto" kontraux UEA, rauxmismo, Heroldo, nigra listo...
===========================================================

Kompletigo al "Persona non grata"

En la n-ro 169, 2/julio-99 aperis artikolo "Laszlo Szilvasi: Persona non
grata" cxe LF-Koop. Laux reagoj pluraj detaloj ne estas klaraj al multaj
legantoj, do indas pli detale paroli pri la afero.

Unuavice, pardonon pro la neklarigo de la mallongigoj en la supra
artikolo. Jen rapide ripari la eraron:

LF-Koop - Kooperativo de Literatura Foiro (malgranda organizo en Svisio,
gvidata de Valerio Ari (=Giorgio Silfer), la cxefa organizo de rauxmistoj,
eldonanta samnoman revuon)

HEA - Hungaria Esperanto-Asocio (amasorganizo en Hungario, membro de UEA)

KEA - E-organizo en la Budapesxta Esperanto-Domo, kuneldonanto de Eventoj
kaj RET-INFO. Kaj finance kaj influe la plej forta E-organizo en Hungario,
kvankam lauxnombre gxi estas malgranda. (Gxi estas fermita organizo, do ne
akceptas aligxon de eksteruloj)

Pakto por la E-Civito - organizo, establita de LF-Koop por havi
internacian strukturon ekster UEA.

LF-Koop kaj gxiaj lun-organizoj (KCE, PEN, Heroldo ktp) estas t.n.
rauxmismaj organizoj. Ili ne estas parto de nia komuna organizo UEA, ecx
konstante atakas, mokas, pikas gxin. Estas jam amuze, ke en iliaj
eldonajxoj (LF, Heroldo, ktp) kiel ili klopodas malgrandigi la signifon,
atingojn kaj agadon de UEA...

Do, gxis 1997 ili laboris pli-malpli izolite, direktis sin al la eldonado
de literaturaj kaj aliaj kulturaj varoj (kio mem estis pozitiva fenomeno,
ja la eldonajxoj havis relative altan nivelon). En 1997 ili akiris la
eldonrajton de internacie fama E-gazeto Heroldo. Kvankam laux la kontrakto
ili devintus lasi la karakteron de Heroldo nesxangxita, ili plene reformis
la enhavon, stilon kaj Heroldo igxis lauxtparolilo de rauxmistoj kaj
lastatempe gxi jam raportas nur cxefe pri la vivo de Silfer-aj organizoj.
En 1998 ili decidis ekhavi supernacian organizon "Pakto por la Esperanta
Civito", iniciatis tie decidrajtan "Kortumon", ellaboris t.n. Konstitucian
Cxarton ktp.

Evidente la tuta agado celas establi forumon paralele al UEA, kaj
transpreni internacian influon, gvidadon de la Esperanta Komunumo. El
strategia kaj movadorganiza vidpunkto havi paralelajn kaj konkurencajn
organizojn estas ege malutile, kaj ankaux la esenca senco de rauxmismo
estas ege malutila al la ekzisto de nia lingvo kaj movado.

Felicxe al la t.n. Pakto aligxis nur kelkaj malgrandaj organizoj kiuj
evidente no komprenis la sencon de la afero. Inter ili estas ekz. E-
Kulturdomo de Razgrad (urbo en Bulgario), Kultura E-Centro el Brazilio, E-
societo Vraca (urbo en Bulgario), redakcio de Debrecena Bulteno (urbo en
Hungario), sed estas ankaux la Esperanto-Fako de la universitato ELTE (al
kiu Silfer ofertis en kunlabora kontrakto pri alsendo de studentoj plurmil
dolarojn jare), la E-PEN-Centro (fondita de Silfer), sed observantojn
sendis ankaux la Akademio kaj SAT - rapide retirigxis E-Radikala Asocio
kaj HEA neaprobis la onidiran cxeeston. (En la komunikoj de LF-Koop aperis
falsaj asertoj pri la cxeesto de HEA, Kontakto, ELTE - kiuj fakte neniam
sendis delegiton al la kunsidoj de la "Pakto").

Valerio Ari (alinome Giorgio Silfer) faris eraron dum la planado. Li ja
povis pensi, ke UEA ne multe reklamos la novan organizon, li povis kalkuli
pri la nekomprenemo de multaj aktivuloj, nekompetenteco de la estraroj de
landaj asocioj, li povis kalkuli pri la propaganda forto de Heroldo - sed
forgesis pri Eventoj...

Inter la stabanoj de Budapesxta E-Domo (kie ni redaktas ankaux Eventoj-n) 
ja estas profesiaj merkatikistoj kaj homoj okupigxantaj pri strategio,
kaj ni tuj komprenis la dangxeron de dividita E-movado, la dangxeron de
eventuala skismo. Krome, per Eventoj kaj la interreta retposxta E-
novajxservo RET-INFO ni ja havas multe pli grandan influon ol tiu de
Heroldo...

Anoj de LF-Koop kaj Valerio Ari (= Giorgio Silfer) ekkomprenis tion kaj
pro tio deklaris min, gvidanton de la Budapesxta E-Domo "persona non
grata". Estas do grave, ke tiun distingon mi ricevis NE de nia landa
asocio HEA, kaj NE de UEA, sole la rauxmistoj malsxatas min. Mi fieras,
cxar kvankam estas multaj personoj kiuj estas nesxatataj kaj netolerataj
cxe LF-Koop, esti la 1-a sur la publika nigra listo de rauxmistoj tamen
estas granda honoro!

Mi dauxre, publike kaj fiere deklaras, ke jes, mi volas la disvastigon de
Esperanto, jes mi volas la pli efikan agadon de Esperantaj organizoj
(inkluzive de UEA kaj aliaj), jes mi volas la pli efikan utiligon de
Esperanto en sciencoj, en kulturo, en amuzo - kaj en nia cxiutaga vivo.
Jes, mi havas la konvinkon, ke tiu utiligo kaj disvastigxo (kontrauxe al
la rauxmista vidpunkto) ne okazas per si mem, ni mem, parolantoj de la
internacia lingvo devas zorgi pri tio. Kaj por tiu celo ni bezonas
organizitan movadon.

Laszlo Szilvasi
cxefredaktoro

Rim: Pri rauxmismo mem pli detale vidu artikolon en la sekva numero

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Enregistrigxu en ISD 2000-2003
==============================

Fine de la jaro 1999 aperos la 4-a eldono de la "Internacia Sciencista
Dokumentaro (ISD)" - la registro de la internacilingvaj sciencistoj
konataj al Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Gxi
enhavos utilajn formalajn kaj grandparte kromajn biografiajn kaj
bibliografiajn indikojn pri kaj fotojn de la sciencistoj, artistoj kaj
teknikistoj, kiuj aligxis almenaux kiel "liberaj" (de labordevoj)
kolegianoj al la Akademio. Ankaux la subtenaj membroj kaj la landaj
asocioj de AIS kun iliaj membroj trovigxas en ISD.

La 4-a, ankaux interrete alirebla, eldono estos relative vastskale
diskonigata, cxar gxi estos kunigita kun la kompleta regularo de AIS kaj
kun superrigardo pri la gxisnuna evoluo kaj celaro de la Akademio. Cxiuj,
kiuj jam estis en antauxa eldono, sed kun sxangxindaj informeroj, aux kiuj
perdis ial la kontakton al AIS, kaj cxiuj, kiuj intertempe estas al gxi
aligxitaj, estas petataj, informi la Akademion lauxeble antaux la fino de
la monato septembro, por certigi korektan mencion en la nova ISD.

AIS invitas cxiujn scienculojn, ne nur esploristojn kaj
universitatnivelajn instruistojn sed ankaux studentojn, kiuj laboras
praktike, aux jam pensiigxis, kaj same cxiujn profesiajn artistojn, kiuj
komprenas la Internacian Lingvon kaj ankoraux laux neniu kategorio
apartenas al AIS, nun peti kaj senprokraste plenigi la "pripersonan
informilon" kiel bazon de la eniro en ISD kaj de alvoko al AIS.
Pluaj informoj kaj kontakto:

Prof. Dr. Helmar Frank, 
Universitat Paderborn, Kleinenberger Weg 16 B, 
DE-33100 Paderborn, Germanio
Rete: hfr@forigu.uni-paderborn.de

**************************************************************************

Asorti Esperanto-telestudio
===========================

Muzikgrupo Asorti el Litovio fondis E-telestudion por produktigi
mallongajn filmojn pri la E-movado. Ni sercxas kontaktojn kun kolegoj,
kiuj volonte kaj senpage farus filmojn pri E-arangxoj.

Same ni aktive sercxas eblecon intersxangxi vizitojn kun junularaj grupoj
(po 45 personoj) somere.

Ni proponas kulturan intersxangxon kun prelegoj kaj koncertoj sub la nomo
"Euxropo-nia domo". Kontaktoj:

Asorti, Draugystes 1-28, LT-4761 Visaginas, Litovio
Rete: asorti@forigu.dkd.ot.lt

**************************************************************************

E-kolumno en la telefonlibro
============================

Antaux kelkaj semajnoj aperis la cxi-jara budapesxta telefonlibro, kie en
la cxapitro de fremdlingvaj informoj apud la angla, germana, franca, itala
kaj rusa lingvoj ankaux cxi jare oni povas trovi la Esperantlingvan
tekston. (Klarigoj pri la telefonado en Hungario: tonoj, interurbaj kaj
eksterlandaj vokoj, ktp.)

La apero de tiu E-lingva kolumno en la budapesxta telefonlibro
(eldonkvanto cx. 300.000) povas servi kiel modelo por aliurbaj kaj
alilandaj esperantistoj, ja oni povas aludi al gxi kiel precedento. Por
havi similan E-lingvan tekston sercxu en via telefonlibro la eldonan
firmaon aux eldonanton (se tio ne estas la telekomunika firmao mem),
eksciu la nomon de ties merkatika direktoro, kaj kontaktu lin en gxentila
letero, petante la aldonon de E-lingva teksto - eble aludante al la
multjara budapesxta modelo. Kompreneble la peto pli efikas, se li ricevas
de tempo al tempo plurajn tiajn proponojn de diversaj fontoj.

En Eventoj ni volonte raportus pri via sukceso.

L.S.

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Adresaro
========

La adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj esperanto-organizoj estas
gxisdatigata cxiumonate. Gxi entenas 2813 retadresojn de 1913
personoj el 79 landoj. La adresaro haveblas cxe:

http://home.wxs.nl/lxide/esperanto-adresaro.txt aux
http://home.wxs.nl/lxide/esperanto-adresaro.html

Se vi havas nur retposxton, sendu jenan ordonon al: getweb@forigu.emailfetch.com:
"get ftp://ftp.agoranet.be /incoming/esperanto/esperanto-adresaro.txt" por
ricevi la liston retposxte.

Derk Ederveen
administranto de la reta E-Adresaro
adresaro@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Virtuala posxtkarto Esperante
=============================

NetCard (Ret-Karto) la plej granda brazila kartosendilo per interreto jxus
aperigis Esperantlingvan elekteblon por vi sendi virtualajn kartojn. La
adresito ricevas la informojn en la Internacia Lingvo.

La adreso de la servo: http://www.netcard.com.br

Roberto Resende
rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

"Privivo"
=========

Aperis nova dissendolisto en la Reto, "Privivo", kiu temas pri persona kaj
spirita evoluo.

En la listo vi povas: paroli kaj intersxangxi opiniojn pri libroj,
artikoloj, ktp.; renkonti aliajn "sercxantojn de la vojo de evoluo"; trovi
evoluigan spacon en helpema kaj kuragxiga etoso; esti tolerema pri
diversaj diskutataj temoj

Informoj kaj aligxo en TTT-ejo:
http://www.librokoncept.ch/privivo

Marian Belisle
Rete: belisle@forigu.span.ch

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Montkabana Renkontigxo, cxu lastfoje?
=====================================

Inter 23-26. de septembro okazos la 10-a kaj eble la lasta MKR en
Obertauern, Auxstrio, cxar organizantoj havas la planon ne plu 
organizi gxin. La belegaj montopintoj atendas la esperantistojn, kiuj en
bona etoso volas gxui la "vintreton". Informoj kaj aligxo:

Auxstria Esperanto-Junularo
Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio

**************************************************************************

Semajno de la kulturo kaj turismo
=================================

Inter 02-09.10.1999 okazos la 7-a Internacia Esperanto-Semajno de la 
Kulturo kaj Turismo Cambrils (Katalunio, Hispanio). La partoprenantojn 
atendas tre interesaj prelegoj, ekzemple: George Orwell kaj nia tempo; 
Euxropo, la naciismoj kaj la multilingvismo; Socia evoluo; ktp. 
Vespere okazos debatoj pri diversaj interesaj temoj. Krome la 
partoprenantoj povas rigardi la belegajn vidindajxojn de la cxirkauxajxo.
Informoj kaj aligxo cxe:

Luis Serrano Perez
Font Nova 32, ES-08202 Sabadell, Hispanio
Rete: luis_serrano@forigu.mixmail.com

**************************************************************************

Renkontigxo en Himalajo
=======================

Inter la 26-a de februaro kaj la 07-a de marto en la jaro 2000 okazos la
3-a Internacia Himalaja Renkontigxo arangxita de la Nepala Esperanto-
Asocio. La partoprenantojn atendas krom la ekskursoj al la vidinda
cxirkauxajxo la etoso de nacia kaj kultura diverseco de Nepalo.
Informoj kaj aligxo:

Nepala Esperanto-Asocio
P.O. Box 4098, NP-127 Kathmandu, Kamalpokhari, Nepalo

**************************************************************************

MOVADO
//////

EEU-kunveno
===========

Euxropa Esperanto-Unio, EEU estas kunordiga organizo de la landaj E-
Asocioj de la landoj de Euxropa Unio, cele al agado cxe la EU-instancoj.

Kiel decidite dum la pasintjara UK provizora komitato pretigis la
kunvenojn de EEU dum la berlina UK.

Dum du nepublikaj kunvenoj la reprezentantoj de la diversaj esperantistaj
landaj asocioj de Euxropa Unio priparolis la situacion de EEU, elektis la
novan trihoman estraron: Umberto Broccatelli prezidanto, Katinjo Fettes-
Toszegi sekretariino, kaj Hans Ten Hagen kasisto, kaj difinis la
gvidliniojn por la venonta agado.

La publikan kunvenon cxeestis cx. 60 personoj kaj reprezentantoj de 12
aligxintaj landaj asocioj. (La brita kaj la dana asocioj tute ne
cxeestis.)

Hans Erasmus raportis pri la laboro de la t.n. Brusela Laborgrupo
("Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Euxropo"), kiu agas sendepende sed
kunlabore kun EEU, kaj pri la projektoj "Neighbour" kaj "Relais". Oni
substrekis la neceson de aktiva apogo, kaj labora kaj financa, fare de la
Landaj Asocioj, kaj ankaux la eblon kaj dezirindecon ke Landaj Asocioj
euxropaj ekster EU aligxu kiel "observantoj".

Broccatelli asertis, ke la sola vera sxanco por Esperanto estas evoluo de
EU al vera Federacio (multnacia demokrata sxtato). Ties internan problemon
de lingva komunikado povos solvi Esperanto, se la esperantistoj kapablos
auxdigi sian vocxon.

La kvara Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazos en Oostende en Belgio de la
27-a de aprilo gxis la 1-a de majo 2000.

Umberto Broccatelli
Via G. Brodolini 10, IT-00139 Roma, Italio
u.broccatelli@forigu.tiscalinet.it

**************************************************************************

"Finavenko" por Esperanto
=========================

Nikolaj Grisxin lancxis novan retposxtan dissendoliston "finavenko", kiu
celas esti forumo por "verdaj" kaj agemaj esperantistoj por kunlabori pri
popularigo de Esperanto en la komputila reto.

La celoj de "finavoko" estas: trovi personojn, kompetentajn pri kreado de
ret-konferencoj (novajx-grupoj) en la internacia lingvo; kolekti personojn,
kiuj poste vocxdonos por fondo de la konferenco; interkonsenti pri
manieroj, kiamaniere diskonigi la tutan aferon al cxiuj ret-uzantoj de la
mondo; interkonsenti pri unueca, internacieca kaj lauxfundamenta E-
skribmaniero en la reto; formuli difinon de Esperanto, allogan por 
miliardoj da homoj. Aligxi oni povas sendante malplenan mesagxon al

finavenko-subscribe@forigu.egroups.com

Adreso por sendi mesagxon al la listo:
finavenko@forigu.egroups.com

**************************************************************************

Ekologia E-vilagxeto: EkoEspero
===============================

De junio 1998 en Bozewo Nowe (23 km-oj de la urbo Plock) ni kreas
ekologian vilagxeton "EkoEspero". EkoEspero servos al promocio de
alternativa kondutmaniero kaj al subteno de ekologia, Esperanta movadoj
kaj cxiuj liberigaj movadoj (defendo de rajtoj de bestoj, anarkiismo,
feminismo, ktp).

Nuntempe ni posedas 4 hektaran terspacon, kie ni konstruas malgrandan
centron (prelegejo, gastocxambroj, kuirejo ktp.), entute por restado de
cx. 20 homoj. Ni volas, ke en la estonto cxiu povu cxi tie organizi ian
renkonton, instruadon, tendaron aux malgrandan kongreson sen altaj kostoj.

La kabanoj estos konstruataj nur el naturaj materialoj (sxtonoj, argilo,
pajlo ktp). La tuta vilagxeto estos finitia nur post kelkaj jaroj, sed jam
nun oni povas viziti nin (proksime estas lago, naturprotektita tereno,
muzeoj ktp), sed nun eblas uzi nur senpagan tendolokon.

Nun la komunumon konsistigas 6 homoj, kaj eventualaj aligxoj estas
bonvenaj. Nia adreso:

Vilagxeto EkoEspero
Mariusz Duchewicz
PL-09215 Bozewo, Polio

Principoj de EkoEspero:
-----------------------
- gastoj alportas proprajn vegetaranajn mangxojn;
- logxuloj ne mangxas kaj ne utiligas nutrajxojn ligitaj kun sufero de
  bestoj (vianfo, lakto, ledoj, kosmetikajxoj testitaj sur bestoj ktp);
- inter la logxuloj ne ekzistas registaro kaj regantoj - nia civito
  bazigxas sur anarkiistaj principoj;
- cxiujn demandojn koncerne la vilagxeton ni levas en popolaj kunvenoj;
- la logxuloj estas kontraux institucioj, kiuj limigas ies ajn liberecon
  (sxtato, pastraro, ktp);
- en EkoEspero ne estas tolerata ajnaj antauxjugxoj (rasaj, seksaj ktp).

**************************************************************************

Islamaj verkoj - senpage...
===========================

La estraro de la Universala Islama Esperanto-Asocio disponigas senpage al
petantoj la jenajn verketojn:

- s-ro Muhammad (B.A.) la vivhistorieto de la islama profeto
- Alif Laam Miim - la unua parto de la islama sankta libro, la Kuraan
- Kuraana leciono (Facila traduko de la unua parto de la Kurano en 10
  partoj)
- Tezoj pri islamo (respondo al dek demandoj de neislamanoj)
- Lasta parolado de la lasta profeto (bazaj dokrinoj de islamo)

La verketoj mem estas senpagaj, sed por kovri la sendokoston estas necese
aldoni 1 internacian respondkuponon (acxeteblaj en viaj posxtoficejoj) por
cxiu verketo. Viajn petojn sendu al:

Universala Islama E-Asocio
Informa centro, Esperanto Chowk
Lower Mall, Murree, 47150 Pakistano

**************************************************************************

Pasporta Servo 2000
===================

La preparoj de eldono de Pasporta Servo 2000 bone progresas. La 20-an de
junio la redakcio petis konfirmon per retposxto de cxiuj gastigantoj kun
reta adreso. La rezulto estis pli ol 160 konfirmoj en du semajnoj! La 6-an
de julio la redaktoroj ekspedis 841 respondilojn per helikposxto al la
ceteraj gastigantoj.

Se vi aperis en adreslibro 1999, kaj ankoraux ne ricevis retposxtan
respondilon, vi baldaux ricevos paperposxtan, per kiu vi povas konfirmi
vian aperon por eldono 2000. Se vi ne ricevas gxin gxis septembro, skribu
nin! Se cxiuj gastigantoj de eldono 1999 konfirmos, Pasporta Servo havos
rekordan nombron de pli ol 1000 gastigantoj. Bonvolu noti ke vi auxtomate
elfalos el Pasporta Servo se vi ne konfirmas! Limdato estas la unua de
novembro 1999. Bonvolu informi viajn amikojn ke la respondilo de Pasporta
Servo survojas, kaj oni nepre resendu gxin por aperi en eldono 2000.

Cxu vi ne estas gastiganto de Pasporta Servo? Tiam nepre helpu al ni
atingi la magian nombron de 1000 gastigantoj.
Informoj, aligxilo de:

Derk Ederveen
pasporta.servo@forigu.esperanto.nu
TTT: http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm

**************************************************************************

Lernantoj sercxataj
===================

En la publika agrikultura gimnazio "Lycee Nature" de La Roche-sur-Yon,
Vendeo, Francio, s-ino Christine Raiffaud planis lokan instruparton de
inicado al Esperanto por studentoj de klasoj de Diplomo de Agrikultura
Supera Teknikisto, de 18 gxis 24-jaragxaj.

Por sukcesigi tiun instruparton, kiu okazos de la 15-a gxis la 19-a de
novembro 1999, ni sercxas lernejojn kie Esperanto estas instruata por
starigi intersxangxojn inter la studentoj.

Bonvolu rilati cxe la retadreso: christine.raiffaud@forigu.educagri.fr

Estas notinde ke, en Francio, la agrikulturaj lernejoj dependas de la
ministerio de agrikulturo kaj ne de tiu de instruado. Sukceso de tia
iniciato estus ja stimula por multaj similaj lernejoj.

Henri Masson
esperohm@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

Misuzo de la Jarlibro
=====================

Lastatempe multaj delegitoj de UEA ricevis anglalingvan leteron el
Nigxerio kun propono pri "komerca kunlaboro". La "kunlaboro" konsistus en
transigo de enorma monsumo al la banka konto de la delegito kontraux
granda maklerajxo.

La intencoj malantaux tiu propono Nigxerio estas evidente krimaj. La
Centra Oficejo okupigxas nun intense pri la afero klopodante malkovri,
kiel la sendinto aux la sendintoj havigis la Jarlibron. Tiucele cxiuj,
kiuj ricevis tian leteron, estas petataj sendi gxin, kune kun la koverto,
al la Centra Oficejo de UEA.

Ankaux pri aliaj leteroj kun komercaj proponoj aux peto pri monhelpo estas
konsilinde unue konsulti la Centran Oficejon, ecx kiam la petoj je unua
vido sxajnas sinceraj kaj subtenindaj.

La Delegita Reto estas servo nur por la membroj de UEA. Delegitoj rajtas
ignori cxiujn leterojn, kiuj ne estas skribitaj en Esperanto kaj kiuj ne
estas provizitaj per la membromarko de UEA.

Osmo Buller
el Komunikoj de UEA n-ro 38

**************************************************************************

Prelegoj en Aleksandrio
=======================

Kadre de la kampanjo lancxita de UEA du prelegoj pri Esperanto estis faritaj
cxe la lokaj grupoj de Rotario Internacia, en marto 1999 en la franca kaj
la angla klubo de Aleksandrio, Egiptio.

Post la prelegoj la auxskultantoj demandis cxefe pri la praktika uzado de
la lingvo kaj pri la kialoj de la nedisvolvigxo de la lingvo. La
partoprenantoj interesigxis pri TTT-paoj pri Esperanto.

Guy Penet

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Aperis monata bulteno de 'Auxtofrakasistoj' (Car Busters), kies E-a versio
haveblas per simpla peto retposxte cxe: carbusters@forigu.wanadoo.fr
***
Jxus aperis cxe KAE-Informilo la libro "Promeso en obskuro" de Manuel de
Seabra, kiu enhavas dudek rakontoj, kies temo estas prostituado.
***
La brita asocio de Esperanto-instruistoj organizas sukcesan lingvokurson,
titolitan "Urso kurso" por infanoj.
***
La blindula komitato de Cxeha E-Asocio eldonis brajlan vortaron Esp-cxeha.
***
En junio la asocio Norvega Junularo Esperantista festis 20 jaran jubileon,
okaze de tio la membroj organizis jubilean kunsidon.
***
Milana Esperanto Klubo havas hejmpagxon en la reto cxe la adreso:
http://members.exploit.it/cem.
***
La sercxprogramo, "Trovanto" de Internacia Muzeo en Vieno (http://www.onb.
ac.at/online_s/esperanto/espdb.htm), enhavas jam pli ol 3800 titolojn pri
E-o.
***
La 11-an de septembro okazos foiro pri kulturo, edukado, sporto en Helioo,
Nederlando, kie la loka E-klubo prezentos Esperanton per interesa
programo.
***
Junaj, entuzianizmaj esperantistoj preparas la vortaron Esperanto-
klingonan. Klingonan estas la artefarita lingvo, kiun oni uzas en la
mondfama sciencfikcia televidserio, Star-Trek.
***
En aprilo okazis la 12-a Esperanto-renkontigxo de sxtato Rio de Janeiro,
kies temo estis "Lingvo kaj Identeco".
***
Aperis la hispana traduko de la libro de M. R. Uruena, kio estas verkita
originale en E-o kaj temas pri la historio de la organizoj de la Euxropa
Unio.
***
Ekestas nova, senpaga, interreta E-kurso por portugaloj. La materialo
haveblas cxe: http://zzz.planetai.com.br/plm
***
La fama libro "Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto" aperis en la cxeha,
gxin tradukis Jindra Drahotova.
***
La 7 operatoroj de la kongresa radiostacio DF0ESP dum la berlina UK faris
cx. 540 radiokontaktojn cxefe en la 20 kaj 40 metra bendo kun cx. 40
landoj el 5 kontinentoj. Konfirmkartoj QSL pere de Hans Welling DJ0PG.
***
En Erlangen, Germanio, la urba turisma oficejo nun eldonis urboprospekton
en Esperanto, kiu estas havebla per posxto: Verkehrsverein Erlangen,
Rathaus, Neuer Markt 1, DE-91052 Erlangen aux retposxte:
tourist@forigu.stadt.erlangen.de
***
La 22-an de auxgusto 1999 iranaj esperantistoj la unuan fojon konkeris la
plej altan iranan monton Damavad (5671 m). Ili kunportis Esperanto-flagon,
kiu estis videbla sur la montopinto.
***
La 18-an de septembro estis inauxgurita la Trafikcirklo ("Rond-Point")
Zamenhof en La Roche-sur-Yonla, cxefurbo de la departemento Vendee, en
okcidenta Francio.

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Listo de akademianoj
====================

Dankon pro la aprigo de adresoj de akademianoj en la revuo Eventoj (n-ro
167). Mi atentigas pri tajperaro pro kiu "Barato" igxis "Barat".

Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it

* * *

Cxe la adreso de Johan Hammond Rosbach estas landkodo NL. Ja devas esti
NO.

Douglas Draper
esperanto@forigu.online.no

**************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Esperanto-iniciatoj financ-direktaj
===================================

Samideanaj interrilatoj estas la fundamento por Esperanta agado. Danke al
ili sukcese funkcias UEA - Universala Esperanto-Asocio, kiu kunordigas la
E-movadon, organizas tutmondajn E-kongresojn, kunlaboras kun UNESKO.
Samideanaj interrilatoj kunligas regionajn E-unuigxojn, ankaux persone. La
ekzemploj multas. Jen kelkaj el ili, financ-aspektaj:

- 1887-jare en Pollando aperis la unua Esperanto-libro de Zamenhof. La
  eldonon financis lia bopatro s-ro Zilbernik. Tiu cxi evento komencis
  Esperanto-epokon.
- Post la 2-a UK en diversaj mond-regionoj estis organizitaj E-
  reprezentejoj por helpi la vojagxantajn esperantistojn.
- En 1912 moskvaj esperantistoj financis duon-mondajn vojagxojn de la fama
  e-isto, blindulo Vasilij Erosxenko. Helpis lin samideanoj ankaux en
  Anglio, Japanio, Cxinio, kaj el aliaj landoj. En 1920 fama svisa e-isto
  Hektor Hodler testamentis al UEA grandan monsumon.
- 1936-1940-aj jaroj: en Sovetunio dum la rugxa, Stalina teroro multaj e-
  istoj perdis cxion, ecx vivon sian, sed ne la helan kredon je idealoj de
  esperantismo. Samperiode e-istoj estis persekutitaj en la fasxisma
  Germanio, Japanio kaj en kelkaj aliaj landoj cxie, kie regis ekstremismo
  (vidu la faman libron de Ulrich Lins "La dangxera lingvo")
- En 1957 en urbo Odessa, Ukrainio e-isto Blajxkov, reveninta el
  koncentreja bagno kreis monumenton pri Zamenhof per siaj malabundaj
  monrimedoj kaj monkapabloj. Post 30 jaroj tiun cxi monumenton riparis la
  informanto. (Gxi trovigxas cxe la str. Deribasovskaja 3.) Cxi tien kun
  floroj kaj fotiloj venas diverslandaj E-istoj. Kaj ne nur ili.
- 1973-84-aj jaroj: en Japanio s-ro Kanzi Ito per propraj monrimedoj
  eldonis 12-voluman Plenan verkaron de Zamenhof.
- 1980-90-aj jaroj: en Brazilio e-isto Gilbert Rene Ledon financis
  perfekt-kvalitan eldonon de kelkaj E-libroj kaj, evidente, subtenis unikan
  e-istan komunumon Bona Espero, kiu lokigxas en Alto Paraiso, Brazilio.
  Ankaux alilandaj samideanoj, kvankam dume ne suficxe, helpas pionirojn de
  vera Esperantujo.
- En 1996 e-isto Jefim Zajdman el Jalta sponsoris senprofitajn gastrolojn
  en Euxropo de talenta E-bardo Vladimir Sxisxkin.
- 1992: Por helpi E-istajn viktimojn de la milito en Bosnio-Hercogovino UEA
  alvokis por donacoj al Konto Espero.
- 1998-jare en Chikago, Usono s-ro Kent Jones, gajninto de la 2000 dolara
  Unua Premio de FAME, transdonis la sumon al Cxikaga E-societo.
- En 1997 e-isto Jan Polonski, migrinta antaux 49 jaroj el Polio al Usono,
  projektis financ-fonduson por subteni e-istajn aktivulojn en Pollando, E-
  infan-vartejon en la urbo Peterburgo, E-komunumon Bona Espero en Brazilo
  kaj aliajn.

Jen ekzemploj indaj. Tiu cxi listo povus esti senfine dauxrigota.
Entuziasmon tamen vekas ne admono aux reklamo. Entuziasmi se iu kapablas -
do denaske. Tial la listo celas ne agiti, sed nur informi. Cxion
bonan!

Grigoriy Dolgin
700 E Gold Rd 318 IL-60005 Arlington Heights, Usono

**************************************************************************

Elspezanto, la mondlingvo
=========================

Mi instruas la francan kaj pagigas kiom eble plej multe enkadre de la
merkata prezo. Tiel mi estas agento de franclingva imperiismo kaj tute ne
hontas pro tio. Fakte mi estas sendependa imperiisto, kiu laboras por sia
propra konto...

Mi ankoraux ne instruas Esperanton (pro manko de tempo kaj ekonomiaj
kondicxoj), sed, se iam faros, mi probable pagigos malmulton kaj ecx
nulon, kvankam tio povas senvalorigi la lingvon al eklernontaj okuloj.

Iuj pagigas, aliaj ne... Iuj pagemas, aliaj ne... Iuj pagopovas kaj aliaj
ne... Cxu oni devige faru legxon pri tio? Mono estas ilo, kiu farigxis
religio; cxu ne same pri Esperanto?

Cxu per mono por Esperanto, aux male? Kiu estas celo kaj kiu la rimedo?
Cxu finfine ili ne samigxas?

Patriko, BR
el Lauxte, n-ro 133

**************************************************************************

LINGVAJ DEMANDOJ
////////////////

"Ebleco"
========

Eble ankaux vi, kiel aliaj homoj, vidis kelkfoje iun vorton kaj pensis:
"Cxu tiu vorto ne estas plibonigebla?" Ankaux mi havas kelkfoje tiun
ideon, precipe pri la vorto "ebleco". Mi opinias, ke oni uzas la vorton
"ebleco" konvene kaj malkonvene. Cxar mi dubis, cxu oni devus uzi "eblo"
aux "ebleco", mi pristudadis tiun cxi kazon kaj mi trovis kelkajn
rimarkindajn regulojn pri tio.

Kompreneble la spertuloj inter ni sciis tion jam dum longa tempo, tamen
ankaux ili tre ofte faris erarojn en kazo de "ebleco" aux "eblo". Mi
klarigos tion al vi.

En la vorto "ebleco" oni uzas la sufikson "-ec". La sufikso "-ec" faras de
"eblo" abstraktan econ aux kvaliton. Pro tio "ebleco" temas pri iu aux io.
Nur personoj aux objektoj povas havi "ecojn". Sekve personoj aux objektoj
neniam povas havi ian econ en la pluralo. Konsekvenco estas ke la vorto
"eblecoj" (kun litero "j") ne povas ekzisti. Tamen tre ofte mi legis gxin
ecx en libroj kaj gazetoj.

Alia punkto estas: Oni, aux io, havas iun "econ" aux ne. Pro tio oni ne
povas uzi la prefikson "mal-" antaux la vorto "ebleco", cxar "mal-" temas
pri la kontrauxo. La manko de ia eco neniam estas la kontrauxo.

Do en la vorto "maleblecoj", kiun mi iam legis, estas tri eraroj.
   La unua: Oni uzis la literon "j" malantaux "ebleco".
   La dua: Oni uzis la vorton "ebleco" anstataux "eblo".
   La tria: Oni uzis la prefikson "mal-" anstataux "ne".
La vorto "maleblecoj" devus esti "neebloj".

Sugestoj: Se vi bezonas pluralon, uzu "ebloj"-n. Se vi bezonas "manko de
ebleco", uzu "neebleco".

Konsultitaj fontoj:
   F. Faulhaber: La labirinto de la gramatiko
   G. Degenkamp: La konsilanto
   L. L. Zamenhof: Fundamenta krestomatio, Artikoloj pri Esperanto

Jouto Heistra

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Kurso pri Esperanto en Hispanio
===============================

Dum la nuna lernojaro 1998/1999 okazis denove jam por la kvara jaro, kurso
de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia
(Hispanio). Kiel dum la antauxaj tri jaroj la problemo estis, ke deziris
aligxi pli da gelernantoj ol da sidlokoj estas en la lingva laboratorio,
kie okazas la kurso. Cxi jare, por ebligi aligxi pli da homoj, oni
disdividis ilin en du grupojn. Entute partoprenis kaj ricevis diplomon de
la Universitato 93 gestudentoj.

La diplomo de la kurso de Esperanto havas oficialan akademian valoron je
tri kreditoj de "Libera Elekto", kaj gxi estas parto de la universitata
kariero, tutsame kaj kun la sama valoro kiel cxiu ajn alia studobjekto.
Aligxis ne nur gestudentoj de la Fakultato pri Filologio, sed ankaux de
aliaj fakultatoj, kondicxe ke ili apartenu al la sama valencia
universitato. La profesoro de la kurso estis Augusto Casquero, kaj la
direktoro doktorino Berta Raposo.

Por la oficiala fermo prelegis kiel honoraj gastoj s-ro Gian Carlo
Fighiera (Italio), pri la temo "Praktika uzo de Esperanto", kaj s-ro Jorge
Camacho (Hispanio-Belgio), akademiano de Esperanto, pri la temo "Verki en
du lingvoj samtempe: hispana kaj Esperanto", ambaux kun grandega sukceso
inter la cxeestantoj, kiuj vere gxuis tiujn belajn kaj interesajn
prelegojn, tre alloge prezentitaj. Tuj poste cxiuj ricevis diversan
Esperantan materialon, kaj oni enmanigis al ili la atingitajn diplomojn.

Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es

**************************************************************************

Nederlanda studtago
===================

La asocio Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto (NGGE)
organizos studtagon kun Internacia Esperanto-Instituto en Hago la 09-an de
oktobro en la salono de IEI en Hago. La celo de la studtago estas klarigo
de Esperanto-instruistoj kaj instruontoj. La temo de la cxi jara seminario
estas nederlandlingva libro de Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries pri
Esperanto-gramatiko.

el NGGE Sciigas n-ro 53

**************************************************************************

RADIO
/////

Radio, Osiek invitas vin
========================

Se vi volas auxskulti la elsendojn de Radio Vieno per la programo Real
Audio vizitu la adreson: http://www. orf.at/roi/live/roilive.ram 
dimancxe ekde 14:05 UTC.

Vizitu ankaux nian TTT-ejon pri E-radistacioj: http://osiek.org/aera 
Cxi tie trovigxas frekvencoj, adresoj, internaciaj kaj lokaj stacioj, 
bunta sonarkivaro el deko da stacioj.

Bruno Masala
ttt@forigu.osiek.org

**************************************************************************

Tutmondigo de Radio Polonia
===========================

Danke al la ebleco de perkomputila auxskultado de radioelsendoj oni povas
auxskulti ankaux la Esperanto-elsendojn de la pola radio en la tuta mondo.

La adreso de la elsendo:
http://www.wrn.org/stations/poland.html

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Materialoj pri laborista Esperanto-movado
=========================================

Unika en la mondo, la scienca Fritz-Hueser-Instituto en Dortmund en
Germanio, kiu esploras la kulturagadon de la laborista movado kaj disponas
pri temrilataj grandega arkvio kaj biblioteko, ankaux disponas pri
materialricxa sekcio pri la historio de la laborista Esperanto-movado
(LEA), kiu estas flegata de la esperantisto Jiri Proskovec. La instituto
tiel savas valorajn materialojn antaux forjxeto aux detruo. La instituto
preparis multekostan koloran 30-eran ekspozicion pri LEA, kiu jam estis
montrita i.a. dum la UK-oj en Valencio, Tampereo kaj Seulo kaj krome en
Japanio.

Interesatoj turnigxu al la insituto.

Lige al la ekspozicio la instituto eldonis 112-pagxan ilustritan libron
kun tekstoj pri la instituta arkivo, pri la historio de LEA kaj pri la
rolo de esperantistoj en la intercivitana hispana milito.

Kune kun Monda Kunagado gxi krome eldonis placxan kolekton de 8
posxtkartoj (parte koloraj) kun motivoj de la ekspozicio. La libro kostas
10 DEM, la posxtkartoj 8 DEM.

Bedauxrinde la interesaj materialoj apenaux konatigxis. Pro tio la
Instituto sendos recenzekzemplerojn al redaktoroj, kiuj pretas recenzi
ilin.

Fritz-Hueser-Instituto, sekcio Esperanto, Ostwall 64, DE-44122 Dortmund,
Germanio aux cxe UEA.

Detlev Blanke
blanke.gil@forigu.berlin.snafu.de

**************************************************************************

KULTURO
///////

Premio por vivoverko al esperantisto
====================================

La premioj por literaturo kaj desegna arto en la kampo de sciencfikcio
estis atribuita en Kroatio dum la "Tagoj de sciencfikcio" en Zagreb la
27-an de aprilo 1999. La premion por la vivoverko kadre de la kroata
sciencfikcia verkado ricevis esperantisto Damir Mikulicxicx, kiu estas
konata en Esperanto kiel eldonisto de la Esperanta Asteriks.

En Esperanto legeblas lia sciencfikcia novelaro "O kaj aliaj rakontoj",
originale verkita en la kroata, en la traduko de Jovan Zarkovicx.

Unu el la plej aktivaj kroataj eldonejoj posedata de Damir Mikulicxicx
planas baldaux eldoni la okan eldonon de la nova lernolibro pri Esperanto,
konata kiel Zagreba Metodo. Post 23 eldonoj en diversaj lingvoj en cx.
45.000 ekzempleroj, la "Zagreba Metodo" denove aperos en la kroata.

S. Sxtimec
esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kun malgxojo kaj funebro ni informas, ke s-ro Tom Elliot mortis post
malsano. Li laboris multe kaj senlace por Esperanto, prizorgis la
libroservon de Auxstralia E-Asocio kaj la peradon de multaj E-revuoj. Ni
kondolencas, kaj tre sentos lian mankon.
***
La nova paperposxta adreso de Tejo Tutmonde estas: 8 Mead Way Bristol
Britio BS9 2EZ. Telefono (fakso post averto): +44-117-9684683. La
retadreso ne sxangxigxis: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org
***
La 13-an de auxgusto 1999 en Peterburg forpasis en sia 90-a vivojaro
Varvara Petrovna Cvetkova (1910-1999), Honora Membro de UEA, esperantisto
ekde 1928. Kondolencojn sendu al sxia filino, Valeria Cvetkova (adreso en
Jarlibro 1999).
***
Cxu iu havas la originalon aux kopion de sxlosilo de Cxefecx? Mi deziras
portugal-lingve aux/kaj hungare. Mi gxojos se iu sendos al mi fotokopion
aux bitigitan formon GIF aux JPG. Antauxdankas Dr. Roberto Resende, CP
9831, BR-70001-970 Brasilia, Brazilio. Rete: roberto@forigu.esperanto.nu
***
Esperantista Klubo en Brno (Cxehio) sciigas la sxangxon de sia koresponda
adreso. Miroslav Malovec, Bosonozska 15/10, CS-625 00 Brno, Cxeha
Respubliko, aux starto@forigu.clavis.cz

**************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

13 j. knabo, hobioj estas modeletoj de auxtoj, komputilaj ludoj, sporto,
moneroj. Dmitrij Markov, ul. 9 Maja 39-162, Krasnojarsk, RU-660118, Rusio.
***
13-jara franca komencantino, deziras korespondi letere aux rete kun
samagxa knabino el Polio. Tifenn Eon, 16 allee Pierre Galle, FR-35000
Rennes, Francio. Rete: yeon@forigu.club-internet.fr
***
Elena Matilla Rojo (junulino, altlernejo, 17-jara) - Avda. Divino Maestro,
10-10 ES-46120 Alboraya (Valencia), Hispanio.
***
Mi interesigxas pri Esperanto-litaraturo, muziko kaj vojagxo. Mi volas
korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. Mia adreso: Gregoro Richert,
ul. Kwiatowa 27, PL-84242 Luzino, Pollando
***
Mi deziras korespondi kun maratonaj kuristoj, tutmonde. Mi pensas, ke ni
povas renkontigxi, kiam estas maratona kuro ie ajn. Eble ni povas
interhelpi por la aligxilo al kuroj, kaj gastigi unu la alian. Yannick
Eon, 16 allee Pierre Galle, FR-35000 Rennes, Francio. 
Rete: yeon@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

INTERESE
////////

Pri la cxina skribo-sistemo
===========================

La ideogramoj

Por multaj homoj la cxinaj bildosignoj estas mirindaj kaj tre interesaj.
Eble vi scias, ke multaj el tiuj signoj aspektas kiel la objektoj, kiujn
ili reprezentas. Tiujn signojn oni nomas piktogramoj. Kun iom da imagpovo,
vi ankaux komprenos kiel kreive oni elpensis pli kaj pli da signoj. Cxiu
signo reprezentas iun ideon. Tial la cxinajn bildosignojn la lingvistoj
nomas ideogramoj.

Tamen, ekzistas ankaux ideoj, kiuj estas malfacile bildigeblaj cxar
abstraktaj, kiel ekzemple "varmega" aux "brila". Eble vi ekdubas, cxu vere
cxiaj ideoj estas bildigeblaj? Cxu cxiuj ideoj havas sian propran
ideogramon? Kiel la cxinoj kreis dekmilojn da signoj kaj uzas ilin?

Imagu al vi, ke vi estas juna lernanto en iu urbo de Cxinio. Vi bezonas
almenaux 6000 signojn por la plej ordinara cxiutaga vivo. Se ne, vi ne
komprenos kion oni skribas en la jxurnaloj, nek la leterojn de viaj
geamikoj, nek ecx la komunikajxojn! Se via studfako estas la cxina lingvo,
vi, eble, devas studi gxis 9000 signojn. Se vi studas cxinajn historion
kaj klasikan literaturon, vi nepre lernos krom la nuntempajn signojn,
ankaux la malnovajn signojn, kiujn oni ne plu uzas. Tio signifas, eble,
gxis 20000 signojn!

La logiko de ideogramoj
-----------------------
Kiel oni enkapigas tiom da signoj? En la antikva tempo pro la malfacileco
de la skribosistemo, skribokapablo signifis altan klerecon. Por havi bonan
oficon en la imperia registaro oni devis bone koni la verkajxojn de
Konfucio kaj aliajn klasikajn verkajxojn. Tiucele la gepatroj deziris, ke
la gefiloj bone regu la ideogramojn. La rigora eduksistemo, ecx
ideogramludoj, enigmoj restas gxis hodiaux. Infanoj ekde infangxardeno
diligente praktikas la skribadon, interalie siajn cxinajn nomojn.

La plej multo de la ideogramoj konsistas el pluraj partoj, kiel vi jam
vidis. Multaj ideogramoj havas similajn aux samajn erojn. La ideogramoj de
cxiuj fisxoj, ekzemple, havas la fisxan eron aux radikon, kaj metaloj
diversspecaj havas la "orradikon". Per tio grave faciligxas la memfarado
de tiom multaj ideogramoj.

"La Esperanto de oriento"
-------------------------
Cxinio estas tre vasta lando. Siatempe Cxinio estis la plej influhava
lando de la antikva Orienta Azio. Multaj alilandanoj venis al cxinio por
studi kaj klerigxi. Studante en Cxinio, la alilandanoj portis kun si la
cxinajn klasikajn verkajxojn, la filozofion, la kulturon kaj interalie la
ideogramojn.

Gxis hodiaux japanoj kaj koreoj ankoraux uzas ideogramojn en siaj lingvoj.
La koreoj kaj japanoj havas siajn proprajn alfabetojn (Hangu, Hiragana,
Katakana). Sed por literaturo kaj verkado kun cxinaj vortoj, oni ofte uzas
ideogramojn, kiujn oni konas kiel Kancxa en la korea lingvo kaj Kangxi en
la japana lingvo. Kvankam la hodiauxaj koreoj kaj japanoj parolas la
korean kaj la japanan, kiuj ne rilatas al la cxina lingvo (krom la komuna
uzo de ideogramoj), la koreoj kaj japanoj pruntas multajn vortojn el la
cxina lingvo. La ideogranoj, ja, estas gravaparto, de la orientaziaj
kulturoj.

Ecx en Cxinio ekzistas multaj dialektoj reciproke neinterkoneblaj. La
Kantona parolanto povas tute ne kompreni la Sxanhajan, same kiel la korean
aux japanan! Sed danke al la komunaj ideogramoj, cxinoj kaj aliaj uzantoj
de la ideogramoj povas iom kompreni sin skribe. Se mi vidis, ekzemple,
fajron, kiel mi komprenigus min al homo, kiu parolas alian lingvon? Nu se
li uzas ideogramon, li komprenos, kiam mi skribas la signon de "fajro",
malgraux ke ni elparolas "fajron" malsame, cxiu en sia dialekto aux
lingvo.

En multaj aziaj landoj, kiam mi diras la vorton "Esperanto", eble
malmultaj konas gxin. Sed se mi skribas cxiuj scias, ke temas pri "lingvo
de la mondo" (vi povas "legi" gxin sur la bildo). La ideogramo ja estas la
"Esperanto" de Oriento.

Bill Mak
el Juna Amiko junio 1999

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 171, 1/septembro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.
La retposxta versio estas parto de la servo "ret-info"

**************************************************************************
**************************************************************************