Eventoj, n-ro 169 retposxta versio
**********************************

TITOLPAGxE
//////////

Laszlo Szilvasi: "PERSONA NON GRATA" cxe LF-Koop!!!
===================================================

En la retposxta novajxservo ret-info estis distribuataj la subaj mesagxoj:

La Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito deklaris s-ron Laszlo
Szilvasi "persona non grata", pro la konstanta diskonigo de tendencaj
asertoj, celantaj interalie krei la falsan opinion ke la Pakto estas
iniciato kontraux UEA.

Al publika demando, la prezidanto de Hungaria E-Asocio, d-ro Nanovfszky,
publike respondis, ke s-ro Szilvasi tute ne estas la proparolanto de HEA,
kies membro li ecx ne estas.

el Komunikoj de Heroldo

* * *

Al publika informado de "Heroldo komunikas" Laszlo Szilvasi publike
respondas, ke li estas membro de HEA pruvebla per membrokarto ekde 1974
(inkluzive la nunan jaron), li estis multjara prezidanto de ties junulara
sekcio gxis 1991, li estas la kunfondinto de la nuna sendependa Hungara E-
Junularo (membrokarto-numero: 0001), estis estrarano de HEA en la komenco
de 90-aj jaroj sed propravole rezignis pro la tieaj (tiamaj) pensmanieroj,
nun li estas la prezidanto de la plej forta hungaria E-asocio KEA (krom
esti direktoro de Budapesxta E-Domo, de Eventoj, Ret-Info ktp. ktp.)

* * *

Mi fieras!
----------

Mi ege bedauxras, ke mi ne ricevis pli detalan klarigon: kion signifas en
la LF-Koop-a penspaniero: "persona non grata" kaj kiajn sekvojn gxi havas?
- Tamen mi fieras esti la 1-a tia cxe LF-Koop!

Cetere la tuta afero LF-Koop / UEA memorigas al mi anekdoton:

Museto kaj elefanto kune pasxas sur iu ligna ponto super iu rivero.
Ekparolas la muso:

- Cxu vi auxdas elefanto, kian grandan bruon faras KUNE niaj piedoj?

* * *

Post la apero de la supraj mesagxoj en la novajxservo ret-info, venis
multaj mesagxoj, kiuj esprimis simpation kaj samtempan envion: kial gxuste
MI ricevis tiun honorigon esti la n-ro 1 en la nigra listo de LF-Koop, ja
ankaux ili volas aparteni al tiu listo...

Laszlo Szilvasi

Rim: Pliajn detalojn, klarigojn pri rauxmismo, la Pakto ktp. LF-Koop ktp.
vi povos legi en la postaj numeroj de Eventoj. - ndlr

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Codoromo kun pli ol 50 fakvortaroj
==================================

"MultiDic", codoromo por Vindozo 95, entenas pli ol 50 fakvortarojn
francajn-Esperantajn kaj Esperantajn-francajn el: agrikulturo, anatomio,
arkitekturo-konstruado, arkeologio, artoj, astronomio, aviado, botaniko,
fervojoj, cxasado, kemio, kuirado, ekonomio, elektro-elektroniko,
entomologio, familiaraj vortoj, figuraj vortoj, geografio, geologio,
gramatiko, heraldiko, historio, iktiologio (fisxoj), komputiko, juro,
likvajxoj, literaturo, maro, matematiko, medicino, meteologio, milito,
mineralogio, muziko, mitologio, propraj nomoj, ornitologio, iloj-masxinoj,
landoj-logxantoj-lingvoj, fotografio-optiko-kino, antaunomoj, profesioj,
proverboj-esprimoj, religioj, sportoj-ludoj, tekniko, telekomunikoj,
televido-radio, titoloj, vehikloj, vestajxoj, zoologio.

Franclingva programo kaj Esperantaj signaroj en la codoromo ebligas la
vidigon de la vortaroj kaj sercxadon de Esperantaj kaj francaj vortoj. Vi
povas vidigi ankaux viajn proprajn dokumentojn en Esperanto. Pliaj informoj
haveblas cxe:

Christian Bertin,
La Bnairie, Route de Servon, FR-35410 Chateaugiron, Francio
Rete: christian.bertin@forigu.lemel.fr.
http://www.esp.webprovider.com

***************************************************************************

Reta vortaro en Esperanto
=========================

Cxe la retadreso: http://www.dictionaries.travlang.com oni trovas
tradukprogramon por 17 lingvoj. Unu el ili estas Esperanto, el kiu oni
povas traduki al ok diversaj lingvoj kaj inverse. La vorttrezoro de la
programo estas ne malgranda. Gxi havas 54000 elirojn por la nederlanda, po
cxirkaux 15000 por la angla, franca, germana, portugala kaj po 2000 gxis
6000 por la hispana, itala, norvega lingvoj. Memkompreneble cxi tiu
programo ne estas senerara, sed oni povas gxin uzi tre utile.

Ulrich Matthias
Ohmstr 13. DE-651999 Wiesbaden, Germanio

***************************************************************************

Fervojistoj jam kongresis
=========================

La unua kunveno de la Faka Komisiono komencigxis kun konsiderinda malfruo.
Sekretario de Fake Aplika Sekcio, S-ro Tomisxek bonvenigis la nemultajn
cxeestantojn, kaj vocxlegis la raporton. La partoprenantoj enigis en la
tagordan punkton 1-an: raportojn de la landaj respondeculoj, cxar en
antauxaj kongresoj kelkaj landoj raportis en terminara sekcio pri ekzemple
Esperanto en horaroj, kio ja sxajnas esti apliko de Esperanto. Kiel kutime
la prelegontoj nevolonte respektas la deziron anticipe informi pri siaj
intencoj, sed por la nuna kongreso ecx estos demando, cxu suficxos la
programita tempo.

D-ro Hoffmann, sekretario de la Terminara Sekcio, transprenis la gvidadon,
vocxlegis sian raporton, poste ankaux la landaj reprezentantoj raportis pri
siaj faroj. Por la tria eldono de Raillexic, kiu supozeble aperos fine de
la jaro, la limdato sxovigxis al la komenco de junio, tio donas al ni la
eblon enigi dum la nuna kongreso pritraktitajn termindecidojn en gxin.

E. Henning Olsen
agestin@forigu.club-internet.fr
eltirajxo el al kongresa kuriero

***************************************************************************

Teknikaj Kajeroj
================

Jxus aperis du novaj brosxuroj en la serio "Teknikaj Kajeroj" de Gilbert R.
Ledon.

La libro "Ikaro ne songxis, Kial aviadiloj flugas?" temas pri la historio
de aviado kaj pri aviadilo, gxi krome enhavas iom da meteajxoj.

La alia libro "Hermetikaj pumpiloj (por mediprotektado)" enhavas
gxeneralajxojn pri hermetikaj mediprotektaj pumpiloj, klasigon kaj
karakterizon de pumpiloj. Ambaux brosxuroj estas haveblaj en la libroservo
de Flandra E-Ligo:

Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

KONTAKTOJ SERCxATAJ
///////////////////

Arkitektoroj, helpu!
====================

Mi estas ingxeniero-ekonomisto pri konstruado kaj laboras en instituto pri
urba kaj vilagxa planado cxe la ministerio pri konstruado. Mia filo estas
studento de la kvara jaro en Hanoja Arkitekta Instituto.

Mi sxatus havi multajn dokumentojn pri pri la konstruada fako kaj la movado
tra la mondo, sed en Vjetnamio mi ne povas trovi multon. Mi esperas ke
ekzistas samideanoj, kiuj povas helpi min.

Thieu Kuang Dieu To
31 - cum 5 - P. Phucxa - BD Hanoi, Vjetnamio

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Ferii en Esperantujo kun la familio
===================================

Cxu vi sxatus ferii kun viaj infanoj en Esperantorenkontigxo cxi-somere?
Cxu sperti denove Esperantoetoson kun homoj el multaj landoj kaj samtempe
kunesti kun viaj idoj? Aux cxu sen propraj infanoj partopreni en
renkontigxo de multaj homoj, duone plenkreskuloj, el kiuj preskaux cxiu de
multaj jaroj regas Esperanton?

Partoprenu la Familian Feriadon (FF 99) de la 14-a gxis la 21-a de auxgusto
en la kastelo Przytok apud Zielona Gora ( 20 km de la UK-urbo Berlino).
Samloke de la 7-a gxis la 14-a de auxgusto , tuj post la UK, okazos la 22-a
Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (22-a REF), al kiu ni invitas
infanojn, kiuj hejme regule auxdas Esperanton, kaj iliajn gepatrojn.

La programo antauxvidas cxiutagan kantadon, ludadon kaj diversajn okupojn
por la infanoj inkluzive de plauxdado en akvobaseneto. Kutime pluraj
gepatroj ofertas prelegojn pri diversaj temoj kaj certe vi povos diskuti
pri lingva kaj cetera edukado de infanoj kaj pri preskaux cxio alia.
Informoj cxe:

Lu Wunsch-Rolshoven
Braunschweiger str. 72. DE-12055 Berlin, Germanio
luwunsch@forigu.bigfoot.de

***************************************************************************

Kultura Esperanto-Festivalo
===========================

Kultura Esperanto-Festivalo translokigxos de Svedio kaj Danio al Finnio.
Gxi okazos venontjare de la 13-a gxis la 20-a de auxgusto proksime al
Helsinki. Kontaktadreso:

Kultura Esperanto-Festivalo 2000,
Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnio
Rete: aritamak@forigu.ra.abo.fi

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

29.07-01.08. 18-a Komuna Seminario (KS18), Wanihama. Inf: Japana Esperanto-
  Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda 12-3, JP-162-0042, Japanio. Rete:
  junuloj@forigu.po.teleway.ne.jp

30.07-07.08. Karavano de Orbis Pictus, Zagreb-Prago-Berlino-Zagreb. Inf:
  Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,
  Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

31.08. Speciala karavano de SAT al UK, Karlovy Vary-Drezdeno-Berlino. Inf:
  KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel:
  +420-2-99112201, fakso: +420-2-99121126, rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

31.07-07.08. 84-a Universala Kongreso de E., Berlin. Inf: LKK, d-ro Bengt-
  Arne Wickstrom, Weseler Str. 17, DE-10318 Berlin. Rete:
  UK99.Berlin@forigu.wiwi.hu-berlin.de

01-03.08. Grimpado al Taibai-monto. Inf: Vicio, Jian-Gong-Lu 3, CN-710043
  Xi'an, Cxinio. Tel/fakso: +86-29-2232952. Rete: vicio@forigu.esperanto.nu aux
  agrikultura @forigu.esperanto.nu

01-06.08. 12-a Mondkongreso de Aplika Lingvistiko (AILA '99), Tokio. Inf:
  Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, JP-162-0042 Tokio, Japanio.
  Tel: +81-3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp

01-07.08. Kurso pri peckurado, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo,
  Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel/fakso: +33-(0)241825522.

01-14.08. Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Klubo de Esperanto kaj
  mondaj llingvoj, CZ-674 01 Trabicx, Cxehio. Tel: +420-618-21909 organizanto
  Sittauer.

02-08.08. Somera Esperanto-Tendaro "Intermondo-2", Volgograd. Inf: Eduard
  Kolosov rete: edik@forigu.esperanto.nu

03-09.08. Survoje al 55-a IJK aux "Zagorje la Verda", bieno Njegusx. Inf:
  Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,
  Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

07-12.08. AVE Seminario pri Verda Politiko, Jetrichovice, Cxehio. Inf:
  Michael Wolf, Heinrich Heine Str. 63, DE-01844 Neustadt, Germanio.
  michalupo@forigu.aol.com

07-13.08. 33-a ILEI-Konferenco, Karlovy Vary, Cxehio. Inf: Bertil
  Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, SE-242 94 Horby, Svedio.

07-14.08. 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice. Inf: Stanislaw Mandrak, rete:
  staman@forigu.priv.onet.pl

07-14.08. 3-a Junulara Ekumena E-Tendaro (JET'99) en Gliwice. Inf:
  Stanislaw Mandrak, rete: staman@forigu.priv.onet.pl aux
  bernhard.eichkorn@forigu.esperanto.de

07-14.08. 9-a Internacia Esperanto-Kongreso, Torun. Inf: Monda Turismo,
  str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso:
  +48-52-3415744 aux 3460082. Rete:andreo@forigu.rubikon.net.pl

07-14.08. Universitato de la tria agxo, Bygoszcz-Torun. Inf: Monda Turismo,
  str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel/fakso:
  +48-52-3415744 aux 3460082. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

07-14.08. Renkontigxo de Esperantistaj Familioj apud Zielona Gora, Polio.
  Inf: Christoph Knabe, Dortmunderstr. 9A, DE-10555 Berlin, Germanio.
  Tel/fakso: +49-30-3913978, tel: +49-30-3919356. Rete: knabe@forigu.tfh-berlin.de

07-15.08. 22-a Somera Esperanta Familia/Feria Tendaro Thormsdorf apud
  Feldberg. Inf: Eckhard Raabe, Staakener Heuweg 1, DE-14612 Falkensee,
  Germanio. Tel: Werner Pfennig +49-395-4221398

08-14.08. Jogo kaj esperanto kun Rose-Marie Laveau, Gresillon. Inf: Kultura
  Esperanto-Domo, Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel/fakso:
  +33-(0)241825522.

09.08. 11-a Gxenerala Kunveno de Monda Turismo, Bydgoszcz. Inf: Monda
  Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
  Tel/fakso: +48-52-3415744. Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

09-16.08. 55-a Internacia Junulara Kongreso, Veszprem. Temo: Komunikado en
  la informsocio. Inf: LKK de 55-a IJK, Pf. 87. HU-1675 Budapest, Hungario.
  Tel: +36-88-424339, fakso: +36-1-2828885. Rete: hej@forigu.math.bme.hu

10-15.08. Literatura Kurso kun Spomenka Sxtimec, bieno Njegusx, Hrasxcxina-
  Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6,
  IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete:
  orbispictus@forigu.iol.it

13-15.08. Postkongreso de la 9-a IEK, Elk (Mazurio). Inf: Ewa Bondar, str.
  Kochanowskiego 13, PL-13-300 Elk, Polio.

13-16.08. 18-a Internacia Literatura Forumo, La Chaux-de-Fonds. Inf: KCE,
  CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407

14-20.08. 39-a Internacia Somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College. Inf:
  Derek Tatton, Wegdwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-
  Trent, Britio, ST12 9DG. Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk

14-21.08. Familia Feriado, apud Zielena Gora, Polio. Inf: Christoph Knabe,
  Dortmunderstr. 9A, DE-10555 Berlin, Germanio. Tel/fakso: +49-30-3913978,
  tel: +49-30-3919356. Rete: knabe@forigu.tfh-berlin.de

15-21.08. Kultura kaj festa semajno, Budapest-Kecskemet-Bugac. Inf: Movilo,
  Soroksari ut 117D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793.

15-21.08. Teatro kun Sylvie Bonnet, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo,
  Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel/fakso: +33-(0)241825522.

16-22.08. La plej aktualaj temoj de astronomio kun H.M. Maitzen kaj M.
  Tisxljar, bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de
  Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

16-23.08. MEmzorga LAg-umado (MELA), Delegyhaza. Inf: Edit Lindwurm,
  HU-1212 Budapest, DunadulXX u. 5/C. 5/32, Hungario.Tel: +49-511-7000011

17-21.08. Multlingva stagxo: iniciado al diversaj naciaj lingvoj pere de
  Esperanto, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio.
  Tel/fakso: +33-549.428074

***************************************************************************

MOVADO
//////

Kiel falsigi?
=============

La redakcio de Heroldo dissendas komunikojn al diversaj retadresoj, sub la
nomo "Heroldo Komunikas". En la 3-a numero aperis la sekva komuniko:

RENATO CORSETTI: UEA ESTAS RAUMISMA ASOCIO

En mesagxo al la antauxa gxenerala sekretario de Akademio de Esperanto, s-
ino Perla Martinelli, okaze de la transdono de arkivajxoj de AdE, la nova
sekretario, d-ro Renato Corsetti, skribis al sxi la 13-an de marto 1999:
"Foje, tamen, ni devas sukcesi vidigxi. Cxu estas eble ke inter vi kaj mi
ni ne sukcesas renormaligi la rilatojn inter UEA kaj LF-Koop? Finfine UEA
estas la plej granda raumisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas
deklari sin finvenkisma."

Perla Martinelli respondis ke la prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand,
estas cxiam malfermita al dialogo kun UEA.

* * *

En la retposxta novajxservo RET-INFO post la distribuado de la supra
novajxo estis aldonita suba aldono de Laszlo Szilvasi:
En jxurnalistaj lernejoj oni havas lecionojn, kiel eviti (aux kiel fari?)
misprezenton de iu afero per eltrancxado kaj tordado de veraj vortoj kaj
frazoj. Aplikante la suprajn metodojn, oni povus ankaux deklari, ke ekz.
Giorgio Silfer estas finvenkisto! Ni vidu ekzemplon:

GIORGIO SILFER: MI CELAS DISVASTIGI ESPERANTON!

En sia letero reage al la cxefparolo de Humphrey Tonkin en la 41-a ELNA-
kongreso Valerio Ari (en Esperantio konata sub la nomo Giorgio Silfer)
skribis: "Ankaux rauxmismo celas la disvastigon de nia lingvo: pri tio
kolego Tonkin ne havu dubojn - li ne kalumniu la rauxmistojn egoismaj aux
ecx egotismaj."

La letero aperis en Esperanto USA 5/1993 kaj Eventoj 0054 2/majo-94.
el ret-info

***************************************************************************

Esperanto, la nova latino de la eklezio
=======================================

Fine de julio aperos en dekmil ekzempleroj, la germanlingva libro de Ulrich
Matthias: Esperanto - das neue Latein der Kirche, Die internationale
Sprache im Dienst der Verstundigung unter evangelischen und katholischen
Christen. (Esperanto - la nova latino de la eklezio, La internacia lingvo
servanta al la komprenigxo inter evangeliaj kaj katolikaj kristanoj) La
iniciatinto de la projekto, pastro Bernhard Eichkorn, jam kolektis plurajn
milojn da antauxmendoj, kaj lige kun la apero estos lancxata granda
informkampanjo en kristana medio.

La cxefaj demandoj de la verko estas: sinteno de la ekleziaj auxtoritatoj
al Esperanto, la aplikado de Esperanto inter kredantoj (IKUE-/KELI-
kongresoj, ktp.)

La libro estos havebla por cxirkaux 12 euxroj en la UK en Berlino, la
Ekumena Kongreso en Gliwice, en germanaj librovendejoj kaj cxe multaj
Esperanto-libroservoj.

Ulrich Matthias
Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden, Germanio
Rete: Ulrich.Matthias@forigu.t-online.de

***************************************************************************

E-akceptantoj en Euxropa-Parlamento
===================================

Post la euxropa baloto restas 57 (9,10 %) euxroparlamentanoj (EP-anoj)
kiuj, diversgrade, opinias ke esperanto povus iel helpi por solvi la
lingvan problemaron en Euxropa Unio (EU).

Jen la landoj laux ordo de proporcio de E-akceptantaj kaj neakceptantaj
elektintoj: Irlando 11 (73,33%); Belgio 8 (32%); Britio 11 (12,64%); Finnio
2 (12,5%); Hispanio 7 (10,93%); Auxstrio 2 (9,52%); Svedio 2 (9,09%); Danio
1 (6,25%); Germanio 5 (5,05%); Nederlando 1 (3,22%); Portugalio 1 (4%);
Francio 3 (3,44%); Italio 3 (3,44%). En Grekio kaj Luksemburgio neniu E-
akceptanto estas elektita.

Tio signifas, ke en Eropa Parlamento sidas entute 57 (9,1%) E-akceptantoj
el 625 EP-anoj.

Leopold Patek
apmarks@forigu.ping.at

***************************************************************************

Granda vortaro, Esperanto-germana
=================================

Jxus aperis la supozeble gxis nun plej granda iam ajn eldonita vortaro
Esperanto-nacia lingvo. La prestigxa lingvistika eldonejo Helmut Buske
Verlag Hamburg aperigis "Grogxes Worterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-
Dieter Krause. La 882-pagxa, etlitere kaj dense presita vortaro enhavas pli
ol 80 000 artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj germanaj
ekvivalentoj.

La lingva materialo konsiderinde superas tion de la Plena Ilustrita Vortaro
de Esperanto (PIV). La Vortaro ne nur registras la cxiutagan lingvon, sed
ankaux prezentas multan faklingvan materialon el plej diversaj sciencaj
kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankaux por nekonantoj de la
germana lingvo.

Post la kongreso gxi estos havebla kontraux cx. 40 Euroj cxe UEA kaj aliaj
gravaj libro-servoj.

Oni ankaux povas rekte mendi cxe la eldonejo: Helmut Buske Verlag,
Richardstr. 47, DE-22081 Hamburg, Retadreso: buskepubl@forigu.aol.com

Detlev Blanke
blanke.gil@forigu.berlin.snafu.de

***************************************************************************

REU-konferenco
==============

La 10-an kaj 11-an de julio 1999 en Tihvin (Rusio) okazis konferenco de
Rusia Esperantista Unio (REU). La konferencon partoprenis 33 personoj el
diversaj regionoj de Rusio. Dum la konferenco estis diskutitaj, inter
ceteraj, problemoj de pliaktivigxo de la organizajxo surbaze de kunlaboro
kun junulara movado en Rusio. Paralele pasis konferenco de SEJM (landa
sekcio de TEJO), kie oni traktis la saman problemon. Rezulte SEJM delegis
al REU-estraro sian reprezentanton.

Dum la konferenco de REU okazis elektoj de la estraro. Abdurahman Junusov
(iama redaktoro de Eventoj - ndlr) igxis denove prezidanto, la aliaj
membroj: Viktor Arolovicx, Jurij Karcev, Igorj Fejgin, Elena Sxevocxenko.

Mikaelo Cxertilov
sekretario de REU
P.f. 57 RU-105318 Moskva
Rete: esperanto@forigu.au.ru

***************************************************************************

Papa vizito
===========

Kun granda gxojo ni informas, ke dum la lasta vizito en Polio la papo
Johano Pauxlo la 2-a vizitis urbon Gliwice, kie estas sidejo de la Cxefa
Estraro de Pola E-Asocio, PEA.

Antaux la alveno de papo al nia urbo, ni esperantistoj preparis du
donacojn. Unu estis Sankta Biblio en Esperanto kaj dua, la kopio de la
bildo Di-Patrino Patronino de Esperantistoj (en formato A-3) kun belegaj
oraj kadroj. Ambaux donacoj estis transdonitaj al loka gliwice-a diocezio,
kaj la donacoj sukcese forflugis kun la papo al Romo.

Por saluti la papon ni preparis grandan surskribon el verda sxtono kun
blankaj literoj kaj nia stelo. Cxar la slogano de tiu pilgrimo de papo
estis Dio estas amo, la samon ni skribis Esperante. Krome sube ni aldonis
en pola lingvo Esperantistoj bonvenigas la Papon.

Kun tiu surskribo ni venis dufoje al glivice-a sporta flughaveno. Inter la
pli ol 500.000 personoj estis ankaux grupo de esperantistoj el kelkaj urboj
de Supra Silezio.

Vespere en Pola Televido en programo 1 kaj post noktomezo en satelita
programo "Polonia" ni povis vidi dum kelkaj sekundoj nian grupon dum la
vizito de papo. Dum ambaux tagoj ni travivis neforgeseblajn momentojn.

Kun amikaj salutoj restas Via
Stanislaw Mandrak

***************************************************************************

Jxurnalistaj demandoj
=====================

Ofte jxurnalistoj kaj aliuloj faras kelkajn demandojn pri Esperanto, kaj
okazas, ke oni ne tuj scias bonan respondon. Kadre de la preparo de la 84-a
UK en Berlin kelkaj lokaj esperantistoj kunsidis kaj por trovi kaj ellabori
respondojn al la plej oftaj demandoj. Entute ili prilaboris 26 demandojn.

Beate Mielke
bm@forigu.bigfoot.de

***************************************************************************

La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro 2020
==============================================

La 29-an kaj 30-an de aprilo okazis en Bruselo, en la halo de Euxropa
Parlamento studa seminario kaj Gxenerala Konsilio de "Esperanto" Radikala
Asocio.

Dum la unua labortago, titolita "De la kostoj de la (ne)komunikado al la
organizo de la lingva federaciismo", sub prezidanteco de Leo Solari,
prezentigxis multe da relacioj, kiel ekzemple: "Esti mondcivitano: la
lingva problemo en la internaciaj organizoj kaj en Euxropa Unio", "UNESKO
kaj la defendo de la lingva ekosistemo", ktp. La prezentajxojn prelegis
konataj internaciaj fakuloj.

Dum la dua labortago - titolita "La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro
2020. Reorganizi la esperantistan komunumon" - okazis la Konsilio de ERA
kun partopreno malfermita al gravaj Esperanto-asocioj. Giorgio Pagano,
sekretario de Esperanto Radikala Asocio priskribis al la cxeestantoj la
politikan projekton de ERA por atingi la celon. Al tiu ilustrado sekvis la
relacio de Franko Luin, grafikisto kaj spertulo pri komunikado, titolita
"Esperantio, minoritato kiu sin regas pere de interreto".

Informojn pri la prezentita projekto oni povas ricevi cxe
Esperanta Radikala Asocio
via di Torre Argentina 76, IT-00186 Romo, Italio
e.r.a.@forigu.internacialingvo.org

***************************************************************************

Inaguro de nova ZEO
===================

Sabate la 10-an de julio 1999 okazis sukcesa inauxguro de nova ZEO,
cirklokrucigxo Esperanto en la urbeto Betschdorf. Sesdeko da esperantistoj
el Francio kaj Germanio auxskultis la inauxgurajn prelegetojn de la
urbestro, kaj la prezidanto de la asocio Esperanto France-Est. La muzika
programo konsistis en kantado en Esperanto de loka koruso gvidita de s-ino
Schmitter. Dankis kaj miris la urbestro pro la granda nombro da bondezir-
mesagxoj el la tuta mondo.

Ludwig Edmond
26, route de la Schlucht, FR-68140 Stosswihr, Francio
Rete: take.ladomo@forigu.wanadoo.fr

***************************************************************************

                        IJK - en Hungario!!!
                      09-16 auxgusto, Veszprem
                 Pli ol 550 aligxoj! Cxu ankaux vi?

***************************************************************************

Servo per Amikeco
=================

Iun tagon pensiita polico-estro montris al mi la insignon, kiun li ricevis
pro lia 25 jara membreco en IPA (International Police Association -
Esperante: Internacia Polico-Asocio). Sur tiu insigno trovigxas la devizo
en Esperanto: Servo per Amikeco. Sur la kovrilo de la gazeto de la
nederlanda sekcio de IPA, IPA Bulletin, videblas la sama devizo. Ke tio ne
estas mortinta relikvo el antauxaj tempoj, pruvas granda artikolo sur pagxo
3 verkita de la 2-a gxenerala prezidanto Ernst Driesen, kies titolo estis:
Mi cxiam favoras la principon: "Servo per Amikeco".

Estas mirinde, ke granda asocio, kiu internacie uzas la anglan lingvon,
havas devizon en Esperanto. Mi demandis pri la kialo de tiu afero al s-ino
J. van Oort, membro de la estraro de IPA. Sxi respondis:

"IPA estis fondita tuj post la dua mondmilito de Arthur Troop, angla
polico-sergxento, kiu sukcesis transformi en agojn siajn ideojn pri
internacia asocio de polico-amikoj. En la unuaj jaroj li korespondis,
estante mem esperantisto, en Esperanto kun siaj eksterlandaj Esperantaj
polico-kolegoj. Lia devizo Servo per Amikeco tiamaniere farigxis en la
Esperanta formo, parto de la vigneto de nia asocio. Kaj pri tio ni estas
fieraj.

Kvankam grandagxa, Arthur ankoraux cxiam tre interesigxas pri sia unuigxo
kaj ni esperas renkonti lin en la jaro 2000 (IPA estis oficiale registrita
en 1950) dum la festo okaze de la 50-jara ekzistado."

La respondo de s-ro Van Oort klarigas al originon de la Esperanta devizo.
Evidente Arthur Troop pli poste plivastigas sian aktivadon ankaux al
kolegoj, kiuj ne estis esperantistoj.

Jan Hut
el "Kelkfoje" n-ro 10-99

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la cxi-jara Humaneca Premio
de Hilton, kiu fondigxis por honori volontulan, karitatan aux ne registaran
organizajxon, kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero.
* * *
Jxus aperis cxe FEL kvar teatrajxetoj de Gilbert R. Ledon kun la titolo
Virusoj.
* * *
Dum la Tagoj de malnova literaturo en Sylvaa, Finnio cxi jare EAF organizas
ekspozicion pri Esperanta literaturo.
* * *
La 30-an de aprilo okazis por la cxinaj esperantistoj Interreta Renkontigxo
cxe la babilejo de la Verda Reto.
* * *
La 16-an de majo estis fondita en Bulgario ANEB, Asocio de Nevidantaj
Esperantistoj en Bulgario, laux la statuto povas membri en la asocio gxis
20% vidantaj, kiuj povas helpi la blindulojn.
* * *
En sveda interreta gazeto, Telegram, aperas regule anoncbanderolo pri E-o.,
kun ligilo al la reta informejo de Sveda Esperanto-Federacio. Aparta
anonceto reklamas la kioskon de SEF kun pli ol dekmil ligiloj al gazetoj
internacie.
* * *
Du foje en julio okazis Esperanto-kursoj en Tampereo gvidate de d-ino
Katalin Smideliusz el Hungario kaj instruistino Raita Pyhele el Finnlando.
En la porinstruista kurso EDUSEM (la 2an-4an de julio) estis pritraktitaj
gramatikaj kaj paroligaj ekzercoj kaj edukaj demandoj.
* * *
La kongreso de la Nordfranca E-Federacio havis rekordan partoprenanto-
nombron, cxar cxeestis 92 kongresanoj, inter kiuj estis ankaux angloj kaj
belgoj.
* * *
Andre Cherpillod, membro de Akademio de Esperanto, ricevis cxi jare la plej
altan premion de la nacia cxampionkonkurso de franca ortografio.
* * *
En Pakistano ekaperis nova Esperanto-revuo titolita "Facila Esperanto", gxi
informas la legantojn de monato al monato pri la E-movado en Pakistano.
* * *
Jorge Camacho aperigis 48 pagxan, hispanlingvan studon pri rauxmiusmo kaj
pri politika ekvivalenteco de Esperantujo.
* * *
En marto estis registrita la unumilionan viziton al la TTT-informejo de
Sveda Esperanto-Federacio, kies TTT-adreso estas: http://www.esperanto.se.

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Spamado estas legxa en Euxropo!
===============================

La Euxropa Parlamento akceptis legxojn, reguligantajn la elektronikan
komercadon, per kio ili legaligis ankaux la "spamadon" (dissendo de
retmesagxoj en granda amaso por komercaj celoj).

Laux la "spam-legxo", se la retuzantoj volas eviti la nepetitajn reklamojn,
ili devas anonci sian adreson al landa adres-listo. Estas permesite ankaux
la kolekto de adresoj, tio signifas, ke iu ajn povas preskaux senpage
kompili adresarojn surbaze de retpagxoj, novajxgrupoj ktp.

Laux alia legxo oni ne povas kulpigi kaj respondecigi datumtransigajn
firmaojn pro la enhavo de provizore deponitaj aux transigitaj informoj, nur
en tiu kazo se ili mem iniciatis aux modifis tion. La retservulo ne estas
devigata stori la datumojn pri la posedantoj de nelegxaj materialoj, sed
devas elpasxi kontraux trompaj agoj kaj rompoj de auxtoraj rajtoj.

EU firmigis ankaux la pli fruan rekomendon, laux kio firmaoj okupigxantaj
pri elektronika komerco estas submetataj al legxoj de sia propra lando.

Por ekvalidigxo la registaroj de la 15 membro-sxtatoj devas aprobi la
suprajn legxojn.

Aperinta en pluraj retaj forumoj,
kompilita laux la komuniko de
ZDNN, The Register

Rim: Tiu spam-legxo havas gravan signifon ankaux el E-movada vidpunkto, ja
ankaux morale ne plu oni devas reteni sin de vasta E-informado kaj varbado
per la modernaj kaj malmultekostaj retaj rimedoj... - ndlr.

***************************************************************************

Fauxsto en Esperanto
====================

La novajxservo kaj radiostacio Deutsche Welle metis scenon el la jxus
aperinta Fauxsto sur sian retpagxon, en E-o! Ecx cxi tie auxdeblas parto
lauxtlegita de Fritz Wollenberg, kiu temas pri la fama t.n. Paska promeno
de Fauxsto.

Se vi volas legi gxin en la reto, vizitu la adreson: www.goethe-bytes.de

Tie kliku al Archiv kaj selektu: Aus Faust I der "Osterspaziergang" in
Esperanto.

Ulrich Becker (Esperanto Centro)
lv.berlin@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

RADIO
/////

Esperanto-Radio InterretE en Koreio
===================================

Esperanto-Radio Interreta (ERI) en Koreio celebris sian inauxguron la 10-an
de julio 1999 en la urbo Chonan. Efektive s-ro MA Young-tae, prezidanto de
ERI, komencis prov-elsendon jam de lasta februaro.

La cxefaj temoj de la programoj estas: koreaj novajxoj, novajxoj el la
mondo, internacia bazaro, mondo de Esperanto, ktp. En "Anoncoj" ERI sciigas
diversajn novajxojn de la radiostacio, kaj en "Loko por auxskultantoj" oni
povas lasi siajn impresojn, konsilojn aux bonanjn opiniojn por plibonigi la
programerojn de la radiostacio.

Interreta adreso de ERI estas: http://www.esperanto-radio.net
Lee Chongsae
chongsae@forigu.kist.re.kr

***************************************************************************

MUZIKO
//////

Kolekto 2000
============

Kadre de Kampanjo 2000 de UEA, Vinilkosmo lancxis la projekton Kolekto 2000
por montri ke E-muzik-kulturo estas ricxenhava, malsama, kvalita kaj
valora. Kolekto 2000 donas la pruvon ke la E-kulturo estas vivanta, gxi
provas konigi la realon de la ekzisto de Esperanto.

Por ke la projekto bone sukcesu, Vinilkosmo bezonas vian samideanan
subtenon.

Per simpla akiro de la kodiskoj de Kolekto 2000, vi alportos grandegan
subtenon al la projekto kaj samtempe al la Esperanto-kulturo.

En "Rok-gazet'" vi trovos cxiuj klarigojn kaj recenzojn pri la vivo de la
nunaj kaj pasintaj E-muzik-artistoj.

En Kolekto 2000 jam aperis 5 albumetoj de la auxtoroj, teamoj: JoMo kaj
Liberecanoj, Jacques Yvart, Persone, Solotronik, Merlin. Aperontaj estas:
La Porkoj, Kajto, Kaj Tiel Plu, La Kompanoj, Kore.

Kolekto 2000 mendeblas rekte de Vinilkosmo, aux eblas akiri la kd-ojn dum
kongrese cxe la libroservo.

Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it

***************************************************************************

ESPERANTAJ FILMOJ
/////////////////

Nova filmo de NANDIR!
=====================

Antauxnelonge aperis nova videofilmo de NANDIR titolita: Tra Tanzanio per
sia esperantistaro.

Dum 10 tagoj la filmisto vojagxis tra la afrika lando gvidita de
esperantistoj kaj vivis meze de nigrularo amikema.

La nuna 40 minuta filmo, same kiel la antauxaj de la svisa filmo-eldonejo
NANDIR estas rigardindaj, kaj acxeteblaj en pli grandaj libroservoj.

Pliaj detaloj pri cxiuj eldonitaj de ili filmoj (kiel La verda stelulo, La
ega kesteto kaj aliaj) trovigxas en la retpagxoj http://www.randin.citeweb.
net

Kontaktadreso de la eldonejo:
Francisko Randin
CP 1258, CH-1001 Lausanne, Svisio
filmoj.nandir@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

ATENTU! Auxtune ni planas aperigi kiel eble plenan liston de haveblaj
E-lingvaj video-filmoj. Sendu informojn kaj specimenojn al la redakcia
adreso: pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario - La red.

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Fotokonkurso
============

La redakcio de "La Ondo de Esperanto" kaj Urala Esperantista Societo (UES)
invitas al partopreno en la dua internacia fotokonkurso, kiu ne estas
ligita al deviga temo. En la konkurso rajtas partopreni cxiu deziranta
fotemulo amatora aux profesia, sendepende de la lando kaj lingvokono. Unu
persono rajtas partopreni per maksimume tri koloraj aux nigra-blankaj
fotoj, kies minimuma formato estas 10 x 15 cm.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso
de "La Ondo de Esperanto" La limdato estas la 15-a de decembro 1999.

Informoj kaj aligxo:
Pk. 67, RU-620077, Jekaterinburg, Rusio
Retadreso: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su

***************************************************************************

INSTRUADO
/////////

Postuloj por novaj lerniloj
===========================

Kie ni koncentru niajn limigitajn edukajn rimedojn?

En multaj landoj, ne mankas novuloj dezirantaj ekprovi la lingvon. Grava
tasko estas proponi varian gamon da lerniloj laux agx-grupoj, interesoj kaj
prezentmanieroj; apude al aux kombine kun libroj haveblu son- kaj
videofilmoj, taskfolioj, ludoj, korespondaj kaj elektronikaj kursoj.
Finance, tiu strategio estas plej defendebla; lerniloj por komencantoj
estas inter la plej enspezigaj varoj, kaj ili povas agi paralele kiel
efikaj varbiloj.

La sperto kun la serio "Tendaraj tagoj" estas, ke la unua kajero dauxre
vendigxas (preskaux 5 mil ekz.) kaj baldaux bezonos trian eldonon. Sed la
vendoritmo por la dua kaj tria kajeroj atingas nur onon de tio. Tio
reliefigas duasxtupan frontendan problemon. La mirakla relativa simpleco de
Esperanto (x-oble pli facila ol ajna alia lingvo) bedauxrinde pli ofte
dedicxigxas al tio, ke oni elspezas malpli ol x-onon de la tempo bezonata
por "serioza" lingvo. Ni konvinku niajn lernantojn elspezi pli ol tiu x-
onon por transformi tiun facilec-avantagxon ne en minimumigon de okupigx-
tempo, sed al maksimumigo de kvalito - ke oni lernu gxin almenaux gxis la
nivelo de "normala" lingvo, sed pli frue kaj celtrafe en tiu procezo
ekapliku gxin al praktikaj, kulturaj a idealismaj celoj, per tio spronante
progreson en la lernado.

Kiaj estu niaj lerniloj? Lauxeble nur cel-lingvaj. Tiel ili ne nur impresas
modernecaj, sed igxas multe pli rendimentaj. Ili havu kultur-portigajn kaj
-pontigajn ecojn. Ili instigu al korespondado, retumado kaj aligxo al la E-
vivo. La instruisto kreive interpretu la enhavon por helpi superi
problemojn starigitajn pro specifecoj de la denaska aux alia fremdlingvo de
la lernantoj. Oni uzu rekt-metodajn paroligajn teknikojn, sed la parolajxoj
estu kiel eble plej senco-havaj kaj utiligeblaj. Ni elektu situaciojn,
praktikajn pro sia realeco, aux instigajn pro sia fantazio, aux bazitajn,
por faciligi la komprenon, sur popular-literaturaj kaj similaj stereotipoj.
Ni prezentu kaj aktivigu la bazajn lingvajn rimedojn bezonatajn por sukcese
komuniki en tiu situacio. Paralele ni vidigu aux lasu vidigxi la regulecon
kaj logikon de la lingvo. La sekreto de sukceso kusxas en trafa ligado de
gramatikaj strukturoj kun konvenaj situacioj kaj paroligaj strategioj.

Ni evoluigu proprajn E-didaktikojn, nek necesas nek utilas importi
balastajxojn de naciaj lingvoj. Rimarku la pluralon en la antauxa frazo: ne
estas unu sankta kaj nepra ordigo de nia materialo. La moduleca (brika)
strukturo de Esperanto donas al ni grandan flekseblecon formuli diversajn
didaktikajn arkitekturajxojn, reage al la bezonoj kaj interesoj de
lernantoj. Farante tion, ni nepre tamen insistu prioritatigi en la
lernosxtuparo la kernajn gramatikajn ecojn de nia lingvo. Tio implicas por
ni unuavice verbocentran aliron, kun solida kvanto da transitivaj kaj
netransitivaj verboj klare kaj kontrastige prezentitaj jam de la komenco.
Des pli tiovalidas, se oni celas lernantojn; kies denaska lingvo ne markas
akuzativojn! Samtempe kun la enkonduko de cxiu verbo, ni prezentu gxian
minimuman kuntekston, ke lernanto tuj sciu gxian gxustan uzadon. Oni
prezentu ne vortojn "bezonas" kaj "necesas", sed la frazan minimumon: "Mi
bezonas tion" kaj "Tio necesas." Nur kiam lernantoj sentas la kategorian
apartenon de cxiu lernita verbo, tiuj havas sxancojn uzi gxuste la
akuzativon (-n), la kauxzativon (-ig-) kaj la rezultivon (igx-).

Kion novan eldonan oni atendu de ILEI? Preparata estas la unua
kolorrepresita kajero de moderpreza serio por 6-10 jaruloj, nomata "Okulo".
Tio servos interalie la pli junajn partoprenantojn en la projekto
Interkulturo lancxota en septembro cxi jare. La 40-pagxa unua kajero
prezentas kvardekon da verboj, la akuzativon en la dua pagxo, la
imperativon en la kvara. Tiel, dinamike antauxen!

Stefan Mac Gill
estrarano pri eldonado, ILEI

***************************************************************************

INSTURADO, ILEI
///////////////

Projekto Interkulturo
=====================

24 zimbabvaj instruistoj volas partopreni en la internacia eduka projekto,
"Interkulturo", kun siaj 11 klasoj de mezgradaj kaj bazaj lernejoj el
diversaj urboj. Jam antaux kelkaj monatoj 3 klasoj el Lomeo petis aligxon
al la sama arangxo.

Realigante la projekton Interkulturo 50 klasoj el cxiuj kontinentoj
"renkontigxos" en interreta ejo - nomata Kvazaux Lernejo (Tibor Sekelj) -
por intersxangxi materialojn kaj informojn pri siaj respektivaj medioj kaj
kulturoj. La arangxo disvolvigxas en la kadro de ILEI, kaj estas nun
prezentata al Unesko por oficialigo.

Mauxro La Torre
Viale Bardanzellu 117, IT-00155 Roma, Italio
m.latorre@forigu.uniroma3.it

***************************************************************************

Polaj E-instruistoj renkontigxis en Krakovo
===========================================

En aprilo okazis en Krakovo Esperantologia - Didaktika Konferenco de Pola
Sekcio de ILEI. La Konferencon partoprenis pli ol 30 personoj. Cxeestis
gxin instruistoj de multaj landoj de Pollando kaj studentoj de Scienca
Studenta E-Rondo en Krakova Jagielona Universitato. La partoprenantoj
solene honoris la 140-an naskigxdatrevenon de la iniciatinto de Esperanto -
Ludoviko Zamenhof kaj 50-jarigxon de ILEI. La inauxguron de Konferenco
faris s-ino Maria Majerczak.

La programon de la Seminario plenumis multaj interesaj prelegoj:

Dorota Szczygiel pri "Efikeco de la lernado", Eva Bondar pri "Kiamaniere
instrui por sukcesi?", Jadwiga Gibczynska pri "Utiligo de aktorado en la
lingvoinstruado", Lidia Ligeza pri "Problemoj de Esperantigo de la nuntempa
pola poezio",.

Dum la renkonto elpasxis la koruso de E-Rondo "Sub la Verda Stelo" en
Tychy, gvidata de s-ino Danuta Tudaj.

Antoni Beyga
antobe@forigu.friko.onet.pl

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

EKAUxDI LA ANIMON - poemkolekto de Vera Ludikova. Dulingva eldono, paralele
en la cxeha kaj Esperanto (trad. M. Malovec kaj J. Mraz. 10.5x20.5 cm, 164
pagxoj. Eldonis: Chronos, K Brecxkam 110, CZ-14300 Praha 4, Cxehio
* * *
LA KNABO FRENEZETA - desegnorakonto, verkita de Ziraldo Alves Pinto, trad.
de Kristofor Resende (10-jara). Jam la 2-a E-lingva eldono de la konata
brazila infanlibro (O Menino Maluqinho). Formato: 15.5 x 23 cm, 110 pagxoj,
kolora kovrilo. Eldonis: Melharomentos Co, CP 2547, BR-01065-970 Sao Poulo,
Brazilio.
* * *
SLANGO KAJ JxARGONO EN ESPERANTO - Provizora listo de slango kaj jxargono
(kaj aliaj ne-PIV-aj signifoj). Verkis Wouter F. Pilger, eldonis Tibor
Papp. Formato A-5, pagxoj 40. Prezo cxe la eldoninto: 4 IRK.
* * *
BARKOJ EL AKVO - elektitaj kroataj noveloj 1970-1995. Formato 14x20 cm, 246
pagxoj. Eldonis: Internacia Kultura Servo, IKS, 1998.
* * *
BIBLIOGRAFIO DE LA VERKARO DE ADA CSISZAR - Verkaro de fervora kunhelpanto
kaj dokumentisto de Kalman Kalocsay. Formato 14x20 cm, p 30. Eldonis:
KAL-CxI DOKUMENTARO, Budapest 1998.
* * *
BJALISOKANO LUDOVIKO ZAMENHOF KAJ LIA VERKARO - Pola kaj Esperantlingva
bildlibro. Formato 21x20 cm. p. 24. Eldonis: Historia Muzeo Bialystok,
1999.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

En la librokatalogo de FEL ensxteligxis eraro. La 3a eldono de la libro "La
nova realismo" ne kostas 9,68 eurojn sed 13,80 eurojn. La eldonejo
pardonpetas pro tiu fusxo. Kiu ankoraux ne posedas la katalogon, povas peti
senpagan ekzempleron de retbutiko@forigu.fel.esperanto.be.
* * *
SAT havas du novajn retposxtajn adresojn: satesper@forigu.cybercable.fr kaj
satesperamto@forigu.multimania.com. TTT-pagxoj: http://multimania.com/satesperanto
* * *
Mia nomo estas Wang Chengzhi, mi estas komercisto kaj intencas amikigxi kaj
komerci kun E-istoj. Mia adreso: S-ro Wang Chengzhi, Yantai-a Verd-stela
Arta Kompanio limigita, 34 Daguan, Yantai, Shandong, inio. Mia retadreso
estas: grenstar@forigu.public.ytptt.sd.cn
* * *
Mi informas vin, ke la novnova IKEL-TTT-ejo (Internacia Komitato de Etnaj
Liberecoj) troveblas cxe la sekva adreso:
http://www.geocities.com/Athens/Atrium/2853/ Ni invitas cxiujn fari ligojn
al gxi! Daniele Vitali, bigfoot@forigu.ikel.com

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Pensuino deziras korespondi kun seriozaj gesamidanoj tutmonde. Maria
Jagiello-Dangow, PL-44-100 Gwilice, Styczynskiego 37. nr. 6. Polio.
* * *
Ana Maria Perez Ramirez (studentino de filologio, 24-jara) C/ Concejo, 4
ES-46320 Sinarcas (Valencia), Hispanio.
* * *
Mi volus korespondi kun negocistoj pri turismo kaj medicino el cxiuj
landoj. Kulevski Stojan, ul. Boska Buha 4/2, YU-21000 Novi Sad, Jugoslavio.
Reto: kulsto@forigu.eunet.yu
* * *
13 j. knabo volus korespondi kun geknaboj de la sama agxo. Ivan Polovnikov,
ul. Semafornaja 201-143, Krasnojarsk, RU-660012, Rusio.
* * *
Mi estas komencanto en Esperanto kaj 20 jara. Mi studas historion en la
universitato en Valencia. Mi deziras korespondi pri landoj, kutimoj kaj pri
historio. Toni Tormos Lopez, strato Espartero, 1, Pta. 6, ES-46900 Torrent
(Valencia), Hispanio.

***************************************************************************

INTERESE
////////

SCIU: VI DEVAS HALTI, SE:
=========================

- dum vojagxoj vi pasigas plejparton de tempo kun "notebook" surgenue,
  fordoninte infanon al bagagxejo;

- edzino diras ke la komunikado estas tre grava en familia vivo, kaj vi
  acxetas duan komputilon kaj faras hejme lokan reton, por babili kun edzino
  per ICQ;

- vi decidas resti en universitato ankoraux por jaro aux du pro senpaga
  interret-aliro;

- vi opinias malbonsxanculoj homojn kun modem-rapideco 28.8 kbs;

- vi uzas ridetojn [:-)] en papera korespondado;

- vi ne konas sekson de viaj plej bonaj amikoj, cxar ili havas neuxtralajn
  ret-nomojn, kaj demandi ili vi ne konjektis;

- por rideti vi klinas kapon flanken je 90 gradoj;

- sinbanadon en hejma banejo vi nomas "downloading";

- vi decidas cxe komputilo anstataux fotelo starigi necesabon;

- cxiufoje elsxaltante modemon vi sintrovas en terura vakuo kaj sentas
  kolosan kulpon, kvazaux jxus perfidis plej bonan amikon;

- al novaj konatoj vi sinprezentas kial "andreo @forigu. abc.net"

- vi sentas korvarmon, se en TV-reklamo vi vidas www-adreson de iu
  kompanio;

- elirante el cxambro vi fiksas plej grandan lauxtecon de komputil-
  amplifiloj por ne preterlasi momenton kiam venos nova retposxto;

- cxiuj viaj amikoj kaj konatoj en nomo enestas simbolo "@forigu.";

- via hundo havas hejman retpagxon;

- vi ne povas komunikigxi kun gepatroj: ili ne havas modemon;

- vi kontrolas retposxton. Se novaj mesagxoj forestas, vi refoje kontrolas
  gxin;

- vekigxinte je la tria nokte por necesumi, vi restas cxe komputilo gxis
  mateno;

- via edzino malpermesas preni porteblan komputilon en la liton;

- nomoj de viaj infanoj estas Evento, Retinfo kaj Esperantonu;

- vi havas korpotatuon kun teksto: "This body best viewed with Internet
  Explorer 4.0 or higher" (tiu cxi korpo estas plej bone rigardebla pere de
  Internet Explorer 4.0 aux pli posta versio);

- trafinte auxtoakcidenton, vi auxtomate sercxas butonon "Back" (reen);

- traleginte cxion cxi vi unuavice resendas tiun cxi tekston al amiko.

sendita de Grisxa Arosjev

***************************************************************************

Humurajxoj
==========

En la lernejo
-------------

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis cxion, kaj ke la homo estas la
plej altranga kreitajxo. Sxi volis scii, cxu la infanoj komprenis la
instruadon, kaj demandis:
- Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?
Knabeto svingis la manon.
- Nu, Per!
- La arboj.
- Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erarformulita! Sed Adamo kaj Evo
  do, kion ni diras pri ili?
- Ili estis paro da pomosxtelistoj ...
Post tiu cxi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.

Cxiam rapidsprita
-----------------

Karlson, cxiekonata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laux propra
opinio, estas senerara.
K.: - Estas ja sencxesa pluvacxa vetero.
S-ino J.: - Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.
K.: - Tiukaze, s-ino Johanson, provu plibonigxi, cxar ni aliaj turmentigxas
      pro tio.

Sole, sole, so-o-o-le!
----------------------

- Cxu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis
  sola? - demandis la jugxisto.
- Tion mi ne scias, respondis la atestanto.
- Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
- Jes, gxuste. - respondis la atestanto, - sed mi neniam estis kune kun li,
  kiam li estis sola.

kolekto de Franko Luin
http://www.esperanto.se/eldona/1rido.html

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 169, 2/julio-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************