Eventoj, n-ro 168, retposxta versio
***********************************

TITOLPAGxE
//////////

Bjalistoko lancxas Medalon de Toleremo
======================================

La 10-an de junio 1999 la papo Johano Pauxlo la II-a dum sia vizito al
Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun enmanigis d-ro Ludoviko K.
Zaleski-Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof en
Bjalistoko, prof. Hanna Konopka.

Medalo de Toleremo estis aljugxita al la papo la 14-an de aprilo 1999 far
kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaux
elstaraj personoj de Bjalistoka socio, i.a. la cxefepiskopo Stanislaw
Szymecki.

La ideo pri la medalo fruktis el longjaraj konversacioj kun d-ro L.K.
Zaleski-Zamenhof, surbaze de kiu mi verkas biografian libron pri li. Gxia
pola versio baldaux estos preta. La personaj vivspertoj de mia
interparolanto igis lin konsideri la toleremon fundamenta valoro de
interhomaj rilatoj. Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, same pro la patrono,
kiel pro la loko sxajnis kompetenta organo por lancxi Medalon de Toleremo.
Efektive danke al impetaj klopodoj de prof. Hanna Konopka, kiu ekde du
jaroj estras la Fondumon Zamenhof, la ideo trovis gxeneralan apogon en
Bjalistoko. La lokaj instancoj ne avaris monrimedojn por tiu nobla celo. La
taskon krei gxian artan formon ricevis vivanta en Bjalistoko bulgaro,
Dimitar Grozdev. Averse videblas planto inter du manoj kaj la vorto
"toleremo" en esperanta kaj en la pola lingvoj. Reverse trovigxas portreto
de Zamenhof kaj Branicki-palaco, barokperlo, nomata ofte Versajlo de
Podlahio.

D-ro Zaleski-Zamenhof difinas la toleremon kiel respekton al iu ajn alieco,
i.a. rasa, nacia, kultura, lingva, seksa, religia. Tion cxi ankaux entenas
esperantismo laux la koncepto de Ludoviko Zamenhof.

Kial la unua distingito estas la papo? D-ro Zaleski-Zamenhof deklaris, ke
dum la pontifikato de Johano Pauxlo la IIa la katolika eklezio igxis pli
tolerema ol iam ajn, kion konfirmas liaj ekumenismaj streboj kaj nova
rilato al aliaj religioj, inkluzive lia forta kondamno de rasismo kaj
antisemitismo. Krome Johano Pauxlo la IIa estas unusola en la mondo
sxtatestro, kiu publike uzas Esperanton almenaux dum cxiujaraj Kristnasko-
kaj Pasko-benoj. Li aprobis liturgiajn tekstojn en Esperanto nkluzive kun
la Zamenhofa Pregxo sub la verda standardo.

La ideo pri honorigo de Johano Pauxlo la IIa per la unua Medalo de Toleremo
ne estis publike diskutata, cxar la cxefa problemo estis akiri la konsenton
de la papo akcepti gxin kaj due fiksi daton kaj manieron de la enmanigo.
Finfine venis la informo, ke la papo pretas akcepti la medalon dum la
ekumena diservo en Drohiczyn. Gxi estas grava historia urbeto, situanta en
Podlahio, do la regiono, kies cxefurbo estas Bjalistoko.

Efektive la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la papo okazis la 10-an de
junio 1999. La solenajxo estis transmisiita televide por tuta Pollando. Oni
povis vidi tute klare d-ron Zaleski-Zamenhof, alparolanta la papon kune kun
prof. Konopka.

Reveninte al Varsovio d-ro Zaleski-Zamenhof raportis: "Mi diris al Johano
Pauxlo la IIa, ke mi estis kortusxita, kiam li kaj hierarkoj de diversaj
eklezioj ripetis konkorde, ke la homoj estas filoj de la sama Dio. Similaj
vortoj kronigas la poemon de ia avo La pregxo sub la verda standardo. Ili
sonas en Esperanto jene: Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj ni cxiuj de Di'
estas filoj. Gxuste el tiuj cxi vortoj naskigxis la ideo de la Medalo de
Toleremo, kiun mi havas honoron enmanigi al Via Sankteco nome de Fondumo
Zamenhof kaj la instancoj de Podlahio kaj Bjalistoko proia nobla kontribuo
al ekumenismaj celoj, kiuj estis tre proksimaj al la koro de la kreinto de
Esperanto. Ekumenismo signifas toleremon por aliaj religioj. La toleremo en
pli vasta senco estas respekto al alieco filozofia, etna, lingva k.a. La
papo auxskultis miajn vortojn kun rimarkinda simpatio. Ho, Esperanto,
Esperanto! - li reagis lauxtvocxe - Ni kuragxu transpasxi la sojlon de
l'espero!"

Jam antaux la enmanigo al la papo la Medalon de Toleromo rekonis la lokaj
instancoj, kiel celtrafa iniciato. La Bjalistoka socio akceptis gxin kiel
"la sia", gxi premisas ne nur pli grandan, sed ankaux pli pozitivan rilaton
de multaj personoj al Esperanto. La sukcesa enmanigo de la medalo al la
papo atribuas al gxi jam cxe la komenco altrangan valoron. Kiu sekvos la
papon? Jen la demando, kiu jam nun ekscitigas bjalistokanojn.

Roman Dobrzynski
Rdobrzynski@forigu.zigzag.pl

***************************************************************************

            La IJK-urbo en Hungario estas sxangxita!
         Anstatau Zanka IJK okazis en la urbo Veszprem!
             Detalojn vidu en la rubriko "ARANGxOJ"

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

4 novaj komputilaj programoj
============================

Antauxnelonge aperis 4 novaj komputilaj programoj por Vindozo en Esperanto:

1. Ekranprotektilo "Birdoj" (32-bita versio) - La jena programo protektas
   la ekranon de via komputilo kontraux enbruligo! Kiel distron, gxi
   auxdigas birdo-sonojn, samtempe montrante la birdonomojn.

2. "Financoj" - Kalkulu superrigardeble viajn en- kaj el-spezojn en cxiu
   monato.

3. "Parolanta horlogxo" - Nevidebla, sed auxdebla! Cxiuhore homa vocxo
   anoncas la gxustan horon Esperantlingve!

4. "Son-memoro" - Trejnu vian memoron ne per bildoj, sed per sonoj! Sur
   la ekrano aperas butonaro. Alklako de butono auxdigas besto-sonon. La
   celo de la ludo estas forigi cxiujn butonojn per lauxeble malplej
   provoj! (Sinsekva alklako de 2 samsonaj butonoj forigas ilin.)

   Kun freneza varianto: Cxe alklako de du malsame sonantaj butonoj, ili
   intersxangxigxos...!!!

Tiuj cxi programoj estas mendeblaj kontraux 3 euxroj + sk nur cxe la
libroservo de

Flandra Esperanto-Ligo, FEL
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio

Rim: Mendeblas ankaux rete cxe retbutiko@forigu.fel.agoranet.be0 aux cxe la
retbutiko http://esperanto.agoranet.be/retbutiko

el ret-info

***************************************************************************

Malpli da akcidentoj pere de Esperanto?
=======================================

En 1951 la Internacia Civil-Aviada Organizo, ICAO rekomendis (ne devigis)
la universalan uzon de la angla, gxis kiam gxi povos plibonigi la
rekomendon. Pro la malfacileco de la lingvo, multaj pilotoj kaj
aertrafikregistoj ne suficxe kapablas paroli angle. El diversaj fontoj mi
jam rikoltis liston de pli ol 15 mortigaj akcidentoj kun centoj da
mortintoj, kiuj pli-malpli certe estis kauxzitaj pro lingvaj kialoj.

Probable estas multoble pli da preskaux-akcidentoj, cxefe en la ne-
angleparolantaj landoj. Tiaj fusxoj malofte aperas en dokumentoj aux
jxurnaloj. Estus granda helpo por mia estonta batalo kontraux la angla se
oni de tempo al tempo intervjuus aviadulojn. Kion ili pensas pri la angla
en aviado? Cxu ili mem spertis problemojn pro komunikaj misajxoj? Cxiu
citajxo devas enhavi la nomon de la intervjuito, la daton, la lokon, kaj la
nomon de la intervjuinto.

Helpemuloj skribu al:

Kent Jones,
5048 N. Marine, D6 Chicago
IL 60640 Chicago, USA.
rete: kentjones9@forigu.aol.com

***************************************************************************

20-a SUS
========

En la pola urbo Bydgoszcz, okazis ekde la 1-a gxis la 9-a de majo 1999 la
20-a Sanmarineca Universitata Studsesio, organizita de internacia asocio
Monda Turismo, Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino, Internacia
studumo pri Turismo kaj Kulturo, ktp., uzante kiel laborlingvon Esperanton,
kun grandega sukceso kaj de arangxoj kaj de partoprenantoj, kun cxeesto de
pli ol 150 studentoj kaj profesoroj el 15 landoj.

La temoj de la prelegoj kaj klerigaj prezentadoj estis tre variaj, faritaj
de elstaraj fakuloj de diversaj landoj, kiel ekzemple kurso pri logiko,
transnacieco en la scienco, socio kaj personeco, lingvo-orientiga
instruado, kiel uzi interreton, ktp. - entute 21 prelegoj.

Krom la kleriga programo okazis cxiutage artaj kaj distraj programeroj.
Okazis ankaux Estrarkunsido de Monda Turismo, Senatkunsido de AIS,
doktorigaj, magistrigaj ekzamenoj, kunsido de la Scienca Konsilio de ISTK.

En la esperantista medio nuntempa ne facile eblas havi tiel ricxan aron da
altnivelaj prezentadoj kaj kunigon de tiel elstaraj profesoroj.

Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es

***************************************************************************

Euxtanazio hodiaux
==================

Monda Federacio de Kuracistoj por la Respekto de la Homa Vivo (MFKRHV)
eldonis 15-pagxan brosxuron en Esperanto, temas pri komuniko de Prof.
Michel Schooyans. Tio estas jam la 3-a dokumento de tiu asocio en nia
lingvo. MFKRHV arigas cxirkaux 350.000 anojn en pli ol 70 landoj kaj gxia
gxenerala sekretario, D-ro Philippe Shepens, estas tre favora al Esperanto,
kiun li suficxe bone legas.

Cxu tiu monda federacio de kuracistoj pli kaj pli interesigxos pri
Esperanto? Tio dependas nur de la Esperantistoj mem, kiuj, lauxokaze, devus
aktive kunlabori. Esperantistaj kuracistoj kontaktu:

D-ro Philippe Schepens
gxenerala sekretario de MFKRHV
Sarruyslaan 76, BE-8400 Oostende, Belgio
Rete: philippe.schepens@forigu.ping.be

***************************************************************************

SUBTEKSTE
=========

Jxus aperis la eldonajxo "Subtekste", paroligaj kaj perfektigaj ekzercoj
farita de Paul Gubbins. "Subtekste" konsistas el 70 da elektitaj tekstoj
cxerpitaj el la lastaj jarkolektoj de Monato.

Kolekto de fakaj tekstoj
------------------------

La temoj traktitaj estas bestoj, historio, humuro, medio, politiko,
tekniko, ktp. Cxiujn tekstojn akompanas demandoj pri la vortoj uzitaj kaj
pri la gramatikaj problemoj renkontitaj en ili. La tuto do estas perfekta
materialo por Esperanto-kursoj en kiu la instruisto volas cxefe atenti pri
la hodiauxa cxiutaga Esperanto.

"Subtekste", kun placxa tutkolora kovrilo, estas vendata en plasta protekta
ujo. Provizore la verko estas acxetebla nur cxe FEL, sed baldaux ankaux la
aliaj renomaj libroservoj proponos gxin inter siaj varoj.

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Interreta enkonduka kurso: ESPERANTO VIVA!
==========================================

Nova enkonduka koresponda kurso estas publikigita en interreto fare de Ian
Fantom, membro de la Londona Esperanto-Klubo.

La kurso celas prezenti Esperanton kiel modernan vivan lingvon, kiu allogus
homojn kiuj hazarde trovas gxin en la interreto. En la lecionoj trovigxas
konversacioj en diversaj situacioj, kiel sinprezento, acxeto de trinkajxoj,
vizito pere de Pasporta Servo ktp. Estas ankaux ligoj al aliaj retpagxoj
pri kaj en Esperanto. Tio kontaktigas la lernantojn tuj kun la Esperanta
mondo longe antaux ol ili finas la kurson.

Kvankam la kurso celas esti nur enkonduka, tiuj, kiuj finfaris la kurson
dum testado jam povis esprimi sin suficxe libere almenaux skribe.

Adreso de la kurso:
http://esperanto.org/espviva/eo

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Fresxaj informoj pri la IJK en Hungario
=======================================

Inter 09-16 de auxgusto 1999 okazos la sekva Internacia Junulara Kongreso
de TEJO (Tutmonda Junulara Esperanto Organizo) en Hungario, organizita de
Hungara Esperanto-Junularo.

Sxangxo de kongresejo
---------------------
Post longaj traktadoj kaj komunaj preparlaboroj kun la Infana kaj Junulara
Centro de Zanka evidentigxis, ke la Centro pro eksteraj kialoj nek la
necesan nombron de cxambroj, nek la interkonsentitan prezon povas certigi.

Pro tio ni rapide sercxis novan lokon, kaj trovis gxin en la urbo
Veszpreem, nur 30 km-ojn for de Zanka.

Praktike tio signifos por ni, ke la Kongreso okazos en renoma urbeto kun 70
mil enlogxantoj, kiu estas pli facile atingebla, kie la kongresejo mem
estos pli koncentrite kaj intime la nia, la suneklipso same videblos, kiel
en Zanka, kaj la plagxo cxe la lago Balatono troveblos je la distanco de
dudekminuta busveturado (anstataux 15 minuta piediro en Zanka...). Resume
la sxangxo kauxzis pli da laboro por la LKK, sed samtempe pli bonajn
kondicxojn por la Kongreso.

La kongresurbo Veszprem estas la "cxefurbo" de la montaro Bakony: moderna
universitata urbo, ekonomia kaj kultura centro de la regiono, kun ricxa
historio. Vizitantoj trovas cxion cxi tie: mezepokajn memorajxojn, barokan
fortikajxan kvartalon, ekleziajn trezorojn, ecx zoologian gxardenon. La
cxirkauxajxo de la urbo havas belegajn ekskurseblecojn, kiujn ni utiligos
por la dumkongresaj ekskursoj.

La kongresurbo Veszprem estas atingebla kaj trajne (el la direktoj de
Budapesxto aux Szombathely) kaj buse (el la direktoj de Budapesxto aux
GyXXr). En Veszprem vi povas atingi la tranoktejon per la loka buso n-ro 4,
elirante cxe la haltejo "Stadion u. 19/a".

Adreso: Veszpremi Kozepiskolai Kollegium,
        Stadion u. 20-22, HU-8200 Veszprem, Hungario

Koresponda adreso: Golden David Alko,
                   Damjanich u. 1/c. I. 8.
                   HU-8200 Veszprem, Hungario

Retpagxo kun interaktiva aligxilo:
http://www.math.bme.hu/hxej/ijk99/aligilo.html

Retadreso: hej@forigu.math.bme.hu

***************************************************************************

Semajno en Strasburgo - preskaux senpage!
=========================================

Kiomgrade la nuna junulara generacio spertas alian mondon ol la antauxaj
generacioj? Cxu ni, junuloj havas komunajn perceptojn? Kiel ni rilatas al
nacia unueco (politike, ekonomie, kulture, lingve)?

Se vi havas opinion pri la supraj demandoj, via loko estas en la sekva
TEJO-seminario, okazonta en Strasburgo inter 24-31 de oktobro 1999 (kun
financa subteno de Konsilio de Euxropo). La temo de la seminario estas
"Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?".

La seminario okazos en la Euxropa Junulara Centro, EJC de la Konsilio de
Euxropo, kaj atendas junajn partoprenantojn el diversaj partoj de la mondo.

EJC komplete repagos viajn vojagxkostojn. Por la partopreno (inkluzive la
logxadon, mangxadon ktp) vi devas nur kontribui per 280 FRF. Se pro la
seminario vi perdas salajron, EJC repagas ankaux tion. Entute estas nur 35
lokoj, do rapidu aligxi al la tradicie bonetosa kunveno!

Limdato estas la 27-a de auxgusto. Aligxilo kaj detalaj informoj estas
haveblaj cxe:

Grigorij L. Arosjev
a/ja 31, RU-117071 Moskva, Rusio
rete: arosjev@forigu.fnmail.com

***************************************************************************

Cxiuj ni estus unu?
===================

Inter la 7-a kaj 14-a de auxgusto 1999 okazos la 14-a Ekumena Kongreso
(52-a de IKUE kaj 49-a de KELI) en Gliwice, Polio.

Titolo de la kongreso estas: "Ke cxiuj estu unu", la ordeno de Jesuo, kaj
la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo. La cxefaj demandoj estas: Kion
ni atingis? Kio estas nun komuna inter la kristanaj eklezioj?

Pliaj informoj, aligxiloj estas haveblaj cxe:

Stanislaw Mandrak
str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice
Rete: staman@forigu.priv.onet.pl

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

11-18.07. Turisma Semajno (TUSE'99), Montaraj naturrezervejoj de Slovakio.
  Inf: Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
  Slovakio. Tel/fakso: +421-92-7769302. Rete: milanzvara@forigu.hotmail.com

11-18.07. Kursa semajnfino kun Spomenka Sxtimec kaj Visxnja Brankovicx,
  bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja
  Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

12-16.07. 35-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 20-a Brazila Esperantista
  Junulara Kongreso, Campo Grande. Inf: Sociedade Esperanto Mato Grosso do
  Sul, Rue 15 de Novembro, 230/55, BR-79002-140 Campo Grande - Mato Grosso
  do Sul, Brazilio. Tel: +55-67-3820493.

14-22.07. 3-a Somera Esperanto-Lernejo, Banja Vrucxica (apud Teslicx). Inf:
  Esperanto-Ligo de Serba Respubliko, pp. 335, BA-78000 Banja Luka, Bosnio
  kaj Hercegovino. Tel: +387-(0)78-231666, +387-(0)74-731700 (Esperanto-
  Societo Telicx) Rete: esperote@forigu.etf-bl.rstel.net

15-18.07. Posttendaro en Sankt-Peterburgo. Inf: Svetlana EJST, ul.
  Partizana Germana 15-1-98, RU-198329 Sankt-Peterburg, Rusio. Tel:
  +7-812-1360229. Rete: sveta@forigu.bono.spb.su

15-22.07. 3-a Somera Esperanto-Lernejo, Banja Vrucxica cxe Teslicx, Bosnio-
  Hercegovino. Inf: Esperanto-Societo Teslicx, P.k. 20, BA-74270 Teslic,
  Serba Respubliko. Inf: Tel: +381-74-731700, fakso: +381-74-731063. Rete:
  esperote@forigu.eft-bl.rstel.net

16-18.07. Renkontigxo en Pecs. Inf: Baranja E-Asocio, Pf. 98. HU-7601 Pecs,
  Hungario. Rete: szucs@forigu.geod.pmmfk.jpte.hu

17-18.07. Interregiona kaj najbara renkontigxeto, bieno Njegusx,
  Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus de Visxnja Brankovicx, Via
  Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-040-767875. Rete:
  orbispictus@forigu.iol.it

17-21.07. 58-a Hispana Kongreso kaj 9-a Euxropa Esperanto-Forumo,
  Castellon. Inf: Kongresa Sekretario, Av. Burjasot 29, A-31, ES-46009
  Valencia, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es

17-23.07. Internacia Esperanto-Konferenco MCMXCIX de OSIEK en Metz: Mono
  kaj Civilizo. Inf: Eric Laubacher, 1 rue Louis-Antoine de Bougainville,
  FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio. rete: ericl@forigu.iname.com.fr

17-24.07. 35-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-35, Riga. Inf: Latvia
  Esperanto-Asocio, p.k. 150. LV-1050 Riga, Latvio. Tel: Alida Zigmunde
  +371-2-938672. Rete: lekanto@forigu.adm.aml.lv

17-25.07. Pirenea Semajno, Adervielle. Inf: Marcel Redoulez, 25 avenue du
  Prince Noir, FR-33750 Camarsac, Francio. Tel: +33-556.301659

***************************************************************************

MOVADO
//////

Cxu loterio favore al Esperanto?
================================

Ministerio pri financoj de Kroatio aprobis la permeson de Kroata Esperanto-
Ligo organizi loterion favore al Kroata Esperanto-Ligo, organizanto de
Universala Kongreso de Esperanto 2001.

La loterion favore al Esperanto organizus sxtata entrepreno Kroata Loterio,
se Kroata Esperanto-Ligo trovus suficxe da interesaj premioj por la
civitanoj partoprenantaj en la loteria ludo. Unu premio jam estis anoncita
el Seulo, sinjoro Puramo Chong volonte traktos en sia akupunktura kliniko
en Seulo unu gajninton de la sxtata loterio en Kroatio favore al Esperanto.

Aliaj premioj estas sercxataj. La plej aprezataj premioj estas
auxtomobiloj, video-iloj kaj similaj teknikajxoj.

Pliaj detaloj haveblas cxe:
Spomenka Sxtimec
esperanto@forigu.zg.tel.hr
Amrusxeva 5. HR-41000 Zagreb, Kroatio

***************************************************************************

Kurso de Esperanto por Vindoza 95 en hispana lingvo
===================================================

La "Kurso de Esperanto en diskedoj" (vidu Eventoj-160) kompilita de
brazila ingx. Adonis Saliba, jxus estis lancxinta ankaux en la hispana. Ili
ambaux povas esti elsxutitaj cxe la retpagxo:
http://pagina.de/curso.esperanto

Cxirkaux 480 milionoj da homoj parolas aux la hispanan aux la portugalan
aux ambaux lingvojn (ekzemple la latinidoj en Usono). La kurso kontentigas
signifan parton de tiu aktiva logxantaro, grava pasxo por ke Esperanto igxu
efektive la dua lingvo de cxiuj laux prognozo de nia majstro Zamenhof.
Tamen, por ke tiu cxi idealo farigxu realajxo estas nepre necesa la
persista kaj entuziasma laboro de la esperantistaro:

En la landoj, en kiu oni parolas la hispanan aux la portugalan lingvojn,
diskonigu en Esperanto-kluboj, en bultenoj, renkontigxoj, la retan adreson,
kiu entenas la kurson. Sercxu eldonejojn, prefere esperantistajn, kiuj
povos eldoni la kurson en diskedoj kaj povos ilin disdoni en librovendejoj
kaj jxurnalaj budoj. La esperantistaj kluboj povos organizi metodajn
kampanjojn de disdonado de la diskedoj. En landoj kiel Usono, pro la
malalta kosto de la diskedoj tiuj kampanjoj povos esti pli ampleksaj. La
cxefa celo de la kampanjo estus, ke la kurso atingu almenaux 2% de la
logxantaro de cxiu lando, de cxiu sxtato, de cxiu provinco, de cxiu urbo.

En la ceteraj landoj la kurso de Esperanto estus tradukenda ankaux al aliaj
lingvoj. Esperantistoj en la tuta mondo, kiuj scipovas la portugalan aux la
hispanan kaj sentos sin kapabla gxin traduki en sian gepatran lingvon,
bonvolu nin kontakti. Ni konsideras unuaranga tiun kampanjon pro la
facileco kaj rapideco de gxia disvastigado profitante la favoran impulson
de informadiko, kaj permesante la aliron de milionoj da personoj al lernado
de Esperanto.

Marcos Pimenta
Taubate Esp-Klubo,
Rua Jose Dias de Carvalho,
225, Jardim Russi,
BR-12010-370 Taubate SP, Brazilio
Rete: mpmt@forigu.sti.com.br

***************************************************************************

Ko-To-Po malfermita!
====================

KoToPo, la internacia kultura ejo kaj drinkejo en Lyon, Francio (vidu en
Eventoj 148-149), prizorgita de la societo "Mille et une langues" (Mil
kaj unu lingvoj), estas jam regule malfermita! Malfermo por la publiko
okazas cxiujxauxde inter la 18-a kaj la 22-a horoj. En la estonto estas
planate malfermi la ejon pli ofte.

KoToPo estas unika en la mondo trinkejo esperantista, malfermata al
publiko, kiu ankaux enhavas dokumentejon pri lingvoj kaj pri Esperanto, en
originala largxa salono kun internacia etoso (kvartalo, muziko,
dekorajxoj...). KoToPo akceptis jam publikon plurfoje, kadre de stagxoj de
la Centro Esperantista de la Regiono Lyona aux kadre de temaj vesperoj.
Kontaktebleco:

Klubejo kaj Trinkejo KoToPo
14 rue Leynaud, FR-69001 Lyon
kotopo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

20-a datreveno de Kuba Esperanto Asocio
=======================================

Kadre de diverstipaj arangxoj okaze de la 20-a datreveno de Kuba E-Asocio,
la 15-an de junio Juan Ramon Rodriguez kaj Alberto Garcia Fumero estis
intervjuitaj dum elsendo de la populara, naciskala televidprogramo
"Tvere"

La televidelsendo komencigxis per videofilmo pri Esperanto. La samideanoj
parolis pri la loko de E-o ene de la nuna mondo, pri Kuba E-Asocio, pri la
ebloj lerni la lingvon kaj pri planoj por la estonto.

La 16-an de junio la cxefa jxurnalo de Kubo "Granma", aperigis artikolon
pri la laboro de KEA. Tiu artikolo estis ripetita cxiun duonan horon de la
naciskala radiostacio, "Radio Reloj" (Radiostacio Horlogxo).

Alberto Garcia Fumero
kubesp@forigu.ip.etecsa.cu

***************************************************************************

90 jaroj
========

La gazeto "Kroata Esperantisto" festas 90-jaran jubileon, ja unue gxi
estis aperigita la 10-an de aprilo en 1909, vivis 3 jarojn, kaj estis
revivigita en 1992 fare de Kroatia Esperantista Unuigxo.

Marija Belosxevicx

***************************************************************************

Kunlaboro de pola kaj finna lernejoj
====================================

La 6-an de junio per mallongaj ondoj kaj la 7-an de junio per la ret-radio
Pola Radio auxdigos intervjuon kun Jorma Ahomaki el Piispanristi
(Finnlando) pri la kunlaboro inter Kultur-centro de Milanowek kaj lernejo
de Piispanristi en la suda Finnlando. Temas pri intersxangxo de
infandesegnajxoj. La intersxangxo efektivigxis per Esperanto. La finna
ekspozicio funkciis en Milanowek dum la tuta majo, aliflanke la ekspozicio
de la desegnajxoj de polaj infanoj same en majo estis prezentita en la
lernejo de Piispanristi.

En Milanowek la 20-an de junio oni malfermos grandan ekspozicion de
infandesegnajxoj el 19 landoj. Temas pri cx. 400 desegnajxoj, pentrajxoj
kaj aliaj artajxoj je la komuna titolo "Mia malgranda patrujo". Gxi
ankaux realigxis per Esperanto.

Andrzej Pettyn
Pola Radio
pettyn@forigu.radio.com.pl

***************************************************************************

2-a Strategia Forumo
====================

La 2-a Strategia Forumo (kunlabora forumo de cxiuj kunlabor-pretaj
E-organizoj) okazos en la kadro de UK en Berlino.
Aligxis jam cx. 60 organizoj.

***************************************************************************

Stelo-moneroj
=============

1959 estis la jubilea jaro de Esperanto. Kiel kontribuon al tia festado,
Universala Ligo, UL decidis aperigi metalan version de la jam uzata monunuo
"stelo".

La 28-an de junio 1960 en la Nederlanda Sxtata Monfarejo en Utrecht
aperigis la unuajn monerojn. Sub la devizo "Unu mondo, unu lingvo" estis
enkondukita la monunuo, kiu ricevis la nomon "stelo". Teorie 1 stelo
havis la valoron de 1 kg da pano, sed praktike gxia valoro estis ligita al
la valoro de la nederlanda guldeno. Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG
0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (el bronzo), 5 steloj (el
latuno), 10 steloj (el kupronikelo) kaj en 1965 aldonigxis la 25-stela
monero el argxento. En steloj estis fiksitaj la prezoj de varoj kaj servoj
kaj dum longa periodo tio estis uzita en Esperantujo.

Nun oni povas acxeti ilin kiel memorajxojn de grava kaj kara parto de nia
historio.

Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando
Rete: iei001@forigu.worldonline.nl

***************************************************************************

Dancistinoj sercxataj
=====================

Ni sercxas esperantistinon, kiu volas helpi en gastejo en Kritzendorf,
vilagxo proksime al Vieno, kie la posedantoj estas iranaj esperantistoj.

Sxiaj taskoj estus ete paroli al homoj Esperante, danci kun ili kaj ete
prizorgi diversajn gastejajn taskojn, se estas necese.

Por tiaj agadoj ni povas pagi monate cxirkaux ducent dek euxrojn kune kun
logxejo kaj taga mangxo.

Amir Mirjavadi
pf. 104, AT-1201 Wien, Auxstrio
Tel: +43-2243-26643

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Ni disvastigu Esperanton pli trafe
==================================

1. Etika kaj praktika kialoj
----------------------------
Ne justas, ke bonintenca homo povas nek kompreni aliulon nek esti
komprenata nur cxar li (sxi) ne regas ties lingvon. Memkompreneble racias,
ke cxiuj homoj interkomunikigxu per la plej facila, preciza kaj tauxga
lingvo.

Versxajne neniu normale inteligenta persono dubas pri la avantagxoj de sia
interkomunikado por scienco, ekonomio, politiko, religio, sporto, amuzado
kaj amo. El tio evidentigxas, ke aktivaj Esperantistoj estas avangardo de
serioze progresema homaro. Klara konscio pri tio instigas respondecajn
homojn al agado.

2. Realo de la situacio
-----------------------
Seriozaj kaj trafe aktivaj Esperantistoj estas minoritato ene de la E-
malplimulto. Sed ecx tiuj, kiuj konsideras Esperanton nur duaranga
sxatokupo, fortigas la movadon ekonomie, politike, nombre kaj en gxia
ekstera propaganda efiko.

Kiuj estas gravaj faktoj malhelpantaj la enkondukon de nia lingvo? Sendube
la tute normala homa indiferento kaj inerto. Al ili sumigxas la pardonebla
kontrauxa intereso de tiuj, kies lingvo superregas nuntempe en la
internaciaj or?ganizajxoj. Estas kompreneble, ke personoj, kiuj naskigxis
kun lingvaj prerogativoj, ne sxatas ilin perdi. Nur tre noblaj karakteroj
pretas rezigni pri previlegioj, favore al homara justeco. Sed sencxagrena
komprenemo ebligas superi tiujn obstaklojn.

Malpacienca elrevigxo de E-varbantoj eviteblas per tia supozo: el cent
personoj, al kiuj ni parolas pri E., eble unu interesigxas. El cent, kiuj
interesigxas, eble unu komencas lerni la lingvon. El cent, kiuj lernas,
eble unu en?vicigxas aktive en la movado. Kvankam tiaj taksitaj proporcioj
ne estas ekzaktaj, ili helpos almenaux eviti tro grandajn esperojn. Nur
firma konvinko, persista obstino kaj trafa agado koncedos sukceson.

Multaj homoj nur interesigxas pri io, se tio rilatas al personaj
avantagxoj. Tiuj kun pli alta kvalito ankaux interesigxas se pozitivaj kaj
noblaj konceptoj rilatigxas kun la propono. Oni pripensu kaj utiligu tiun
realon dum la E-varbado.

3. Prepara laboro
-----------------
Auxdinte kaj leginte ion tre ofte, homoj gxin akceptas pli facile. La
reklamado de grandaj firmaoj pruvas tion. Do per koncizaj sloganoj ofte
publikigataj ni povus helpi la disvastigon de E. Jen kelkaj ekzemploj de
tiuj sloganoj:

ESPERANTO: la lingvo de 21-a jarcento.
ESPERANTO: monda sukceso. Partoprenu!
ESPERANTO: kaj vi havos amikojn en cent landoj.
ESPERANTO: vi trovos sxancojn en 5 kontinentoj.

Ofta meciado de E. ie ajn favoras multe la postan semadon de la lingvo.
Tiuj, kiuj informigxas pri E. el diversaj fontoj, pli facile konvinkigxas.
En Eventoj (represita en "Esperanto", n-ro 1094), Laszlo Szilvasi
rekomendas trafege "Senpagan E. reklamon":

a) En multaj laborejoj kaj ankaux en lernejoj, en universitatoj ekzistas
   publikaj murtabuloj por afisxado. Pendigu tauxgan E-materialon
   -mallongan sed atentokaptan kaj belaspektan;

b) En multaj programoj de radio kaj televido oni ebligas altelefonadon de
   auxskultantoj. Kuragxu partopreni ankaux vi: dum via parolo menciu vian
   Esperantistecon aux Esperanton!

c) Multaj gazetoj aperigas leterojn de legantoj. Al multaj temoj oni povas
   rilatigi lingvajn aferojn kaj Esperanton.

d) Anoncgazetoj postulas malgrandajn sumojn. Do indas aperigi tie
   anoncetojn pri E-instruado ktp.

e) Apud trafikplenaj vojoj ofte eblas pendigi tabulon pri E. Sed gxi devas
   aspekti okulfrape kaj bele!

f) Agu mem kaj instigu agi aliajn! Estu fiera pri via Esperantisteco!

4. Individua varbado

Konvenas ke busxa persona varbado enkrocxigxu en jam ekzistantajn
interesojn: religio, filatelio, scienco, sporto, ktp. Tiamaniere E. rolas
komence kiel helpilo evoluonta eble al unuaranga intereso. Rekomendindas
agadi taktoplene kaj ne lacigi auxskultanton. Alie la efekto negativigxus.

5. Instruo kaj lernigado
------------------------
Instruo kaj lernigado estu adaptotaj al la mensa nivelo de la lernantoj.
Trafa instruo por intelekte ne tre lertaj homoj, enuigos kaj forpelos
intelekte kapablajn. Trafa instruo por personoj, kiuj jam lernis (iomete
almenaux) alian lingvon senkuragxigas ofte neklerulojn. Ofte malfacilas
apliki la gxustan metodon en kolektivaj kursoj, dum en individua instruo
tio rezultas pli facile. Gxenerale rekomendindas celi la pli klerajn
lernantojn. Ties sukceso kaj konstanto estas ja pli versxajna.

Kompreneble la supraj konsiloj utilas nur por kursoj kie la instruisto kaj
la lernantoj estas samlingvanoj. Alie la metodo Cseh (aux iu simila) estas
necesa. Indiki la gravecon de memlernado, disponigi instigan materialon,
pliampleksigas ege la instruan efikon. Sendube la talento de la instruisto
por adaptigxi al la nivelo de la lernanto gravas tiom, kiom ties kapablo
kaj konstanto.

6. Vivtenado de la intereso
---------------------------
Personaj avantagxoj, cxu ekonomiaj, cxu prestigxaj, cxu alispecaj, estas
normala motivo en homoj. Erare estas kondamni gxenerale tian realon.
Konvenas pli utiligi gxin, direkti gxin al konstruaj celoj. Cxi tiuj e
mankas en nia movado. Ivo Lapenna jam rekomendis en Esperanto en
perspektivo: "flegi kaj evoluigi cxion pozitivan, firme kaj senkompromise
liberigxi de cxiuj negativajxoj...".

Sekve gravas, ke ni apogu kaj favoru cxion konstruan, evitante kverelojn
kaj akran polemikon. Erarojn kaj mispasxojn oni povas gxustigi taktoplene
per prudentaj konsiloj.

La etoso en klubaj kunsidoj aux allogas aux forpusxas ho?mojn, kiuj
interesigxas pri Esperanto. Do gravas, ke oni faru tiajn kunvenojn kiel
eble plej agrablajn. Divergxo de opinioj ofte solveblas pli bone inter du
aux tri personoj, anstataux inkludi la tuton de la klubanoj aux rondanoj.

Cxie ajn, kie trovigxas du aux pli da Esperantistoj, ili devus kunsidi
almenaux po unufojo monate. Ne nur sento de Esperantista solidareco tiel
fortigxas; ankaux oni povas praktiki la lingvon kaj esplorieblecojn
disvastigi gxin pli efike. Strikta trudo de E. povas forpeli tiujn, kiuj ne
bone regas la lingvon. Tial rezultas pli prudente praktiki E-konversacion
en similnivelaj gruperoj. Tiel oni ne fortimigas unuopulojn pro vundita
memestimo aux enuo.

Pruntedoni aux disdonaci E-publikigajxojn ofte akumulitaj en polvaj staploj
stimulas la legadon kaj la reklamon. Abonigi revuojn, auxskultigi E-
radioelsendojn, membrigi interesulojn en organizajxoj, per cxi cxio ni
kultivas kaj flegas nian lingvon.

7. Aktivigo de lernintoj
------------------------
Lernintoj, kiuj kontinue klerigas sin esperantiste, certe estas lauxdindaj.
Sed krome justas, ke ili diskonigu la lingvon kun siaj kvalito kaj ideo.
Oni ne pravas profiti la akiritan konon nur por propra gxuo. Justas helpi
al aliaj, ke ili komprenu tion, kion Esperantistoj jam perceptis. Tial
rekomendindas: propagandi cxiam, cxie, cxiel... kiam, kie kaj kiel eble.

Werner Schad (AR)
el Nia Bulteno 74/1999

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Pasxoj al plena posedo
======================

Jxus presigxis la nova eldono de "Pasxoj al plena posedo", tre fama kaj
uzinda lernolibro por progresantoj. Gxiaj donitajxoj (kiuj tamen apenaux
estas novecaj, cxar pagxonombro, kovrilpagxo kaj cxio estis faritaj same
kiel en la antauxa eldono) estas jenaj:

Auxtoro: William Auld, titolo: Pasxoj al plena posedo, prezo: 12 euxroj,
formato: 13x19 cm, pagxonombro: 228, ISBN:88-7036-071-7

Gxi estas mendebla cxe cxiuj cxefaj libroservoj kaj, kompreneble, ankaux
rekte cxe la eldonejo:

Edistudio, Brunetto Casini
C.P. 213, I-56100 Pisa, Italia
Rete: edistudio@forigu.sirius.pisa.it

Rim: Kooperativo de Literatura Foiro konsideras sin mem rajtigita eldoni la
     verkon (vidu en Eventoj-166) kaj en sia ret-komuniko deklaris la
     eldonon de Edistudio pirata. LF-Koop auxtune same eldonos la libron
     - laux ret-info

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La populara brazila gazeto "A Tribuna", publikigis en sia infan-
suplemento "Tribuneto" 3 pagxojn pri Esperanto kaj la libro Flicts.
* * *
En Belgio, fondinto de "Komitato Jean Pain", Frederik Venden Brande,
decidis ekuzi Esperanton, ne nur por informiloj, kiuj jam ekzistas en naux
lingvoj, sed ankaux parte en sia internacia revuo Humus News.
* * *
En junio Norvega Esperanto-Junularo festis sian 20-jarigxon. Gratulojn!
* * *
La 6-an de junio en la urbo Valenciennes, Francio estis plantita Esperanto-
arbo (oficiala nomo: "Gingko biloba Arbre de l' Esperanto langue
internationale creee par le docteur Zamenhof"). La plantan ceremonion
partoprenis ankaux la urba estraro.
* * *
Aperis la libro "Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca" verkita de la
plurfoje premiita E-poeto Miguel Fernandez. La volumo konsistas el eseo pri
la vivo kaj verkaro de la universala hispano kun abundo da esperantigitaj
tekstoj, kaj kritika-kompara analizo pri Esperanto-redonoj de lorkaaj
poemoj.
* * *
Fine de aprilo okazis du konversaci-maratonoj en la Esperanto-centro de
Antwerpen. Gxia celo estis plibonigi la parolkapablon de homoj, kiuj finis
aux preskaux finis bazan Esperanto-kurson.
* * *
En majo la Tomska E-klubo festis sian 20-jarigxon. Gxi aktive partoprenas
en socia vivo de Tomsk, regule organizas E-kurson por komencantoj kaj
progresantoj. La klubo faris/-os publikajn ekspoziciojn en Scienca
Biblioteko de Tomska Sxtata Universitato.
* * *
Dum sia restado en Zagreb Nikola Rasxicx, konstanta kongresa sekretario de
UEA, havis 10-minutan intervjuon la 11-an de junio en la programo "Bonan
tagon" de kroata televido. La publiko havis okazon starigi demandojn pri
Esperanto kaj pri la kongreso.
* * *
Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la cxi-jara Humaneca Premio
de Hilton, kiu fondigxis por honori volontulan, karitatan aux neregistaran
organizajxon, kiu eksterordinare kontribuis al la mildigo de homa sufero.
* * *
Jxus aperis cxe FEL kvar teatrajxetoj de Gilbert R. Ledon kun la titolo
Virusoj.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Esperanto plibonigas metalingvajn kapablojn
===========================================

Studentino de la Unua Roma Universitato, La Sapienza, doktorigxis pri
psikologio, pridiskutante la "tezon", ke la kono de la Internacia Lingvo
povas pliigi la metalingvajn (lingvopripensajn) kapablojn de la infanoj,
ecx pri sia denaska lingvo. Tiucele sxi prilaboris la rezultojn de instru-
eksperimento, arangxita de la Tria Universitato en specimeno da italaj
bazlernejoj.

Laux la disertajxo de tiu studentino la statistikaj datumoj konfirmas tiun
tezon: la klasoj, kie oni lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono, montris
rimarkinde pli bonajn rezultojn en la testoj pri metalingva kapablaro,
kompare al ceteraj klasoj.

La eksperimento jam ekvekis intereson cxe psikolingvikaj kaj instrusciencaj
medioj.

Mauro La Torre
Via Castro Pretorio, 20,
IT-00185 Roma, Italio
m.latorre@forigu.uniroma3.it

***************************************************************************

Nederlanda kaj kroata lernolibroj de Esperanto
==============================================

En Zagreb aperis la oka kroatlingva eldono de la zagreba Lernolibro de la
Internacia Lingvo. En Maribor, Slovenio samtempe aperis la nederlanda
eldono. La eldonistoj de la zagreba eldono estas Kroata Esperanto-Ligo
kunlabore kun Izvori kaj de la nederlanda Inter-Kulturo Maribor. Kompare al
la antauxaj eldonoj la oka estas ricxigita per ilustrajxoj de Teodora
Kucxinac. La kroata eldono aperis en mil ekzempleroj.

Por la nederlanda eldono de la lernolibro kiun auxtoris grupo de zagrebaj
auxtoroj Zlatko Tisxljar, Spomenka Sxtimec, Ivan Sxpoljarec kaj Roger
Imbert, kunlaboris Roel Haveman, Marceline van Leewen-Burg, Marjet Erasmus-
van Zadelhoff, Piet Uittenboogaart, Jan Hut kaj Rob Moerbeek.

Spomenka Sxtimec
esperanto@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Literatura konkurso "EKRA 99"
===============================

Dum la Danuba E-Rendevuo en Razgrad (4-6 junio 1999) okazis premiado de la
gajnintoj en la literatura konkurso "EKRA 99". La konkurson partoprenis
pli ol 30 auxtoroj de 15 landoj.

En la kategorio poezio ricevis la 1-an premion Lilija Nikolova, Bulgario
pro ciklo de versajxoj kaj Marie-France Conde-Rey, Francio, pro la versajxo
"Dezerto".

En la kategorio humuro la 1-an premion ricevis Ivanichka Magxarova,
Bulgario pro ciklo de humuraj rakontoj.

La premiitoj ricevis diplomojn kaj monsumon.

laux Heroldo komunikas n-ro 018

***************************************************************************

MUZIKO
//////

NOVA KD: Por la Mondo
=====================

La eldonejo Vinilkosmo jxus aperigis novan kompaktan diskon en Esperanto de
la brazila bando Merlin.

La muzikstilo memorigas la brazilan pop-rokon de la 80-aj jaroj. Markone
Froes (kantisto kaj gitarludanto) komencis traduki kantojn en Esperanto de
1998. Post tradu-koj de konataj kanzonoj de brazilaj artistoj, li mem
verkis tekstojn. Iom post iom cxiuj membroj de la bando alportis sian
kontribuon, kaj nun la tuta bando partoprenas en la kreado de la Esperanto-
repertuaro.

La albumo, "Por la Mondo", entenas 9 kantojn de pop-roko gxis sambecaj
stiloj. La disko estas acxetebla kontraux 12,05 euxroj + sk en pli grandaj
libroservoj, aux rekte cxe la eldonejo:

Vinilkosmo
FR-31450 Donneville, Francio

***************************************************************************

RADIO
/////

E-elsendoj de PolaRadio en statistiko
=====================================

La leter-fako de la eksterlanda programo de Pola Radio jxus publikigis
informojn pri la statistiko de la korespondajxoj alvenintaj en la unua
jarkvarono de 1999. Tiu montras, ke la Esperanto-Redakcio ricevis 40% de la
leteroj senditaj al la redakcioj. Rimarkeblas ioma malkresko de la nombro
da leteroj venintaj al la E-Redakcio kompare al la pasinta jaro (50,4% -
laux la tutjara statistiko), sed ja la elsendo-tempo estas limigita kaj oni
forigis la satelitajn elsendojn el la vesperaj horoj. Aliflanke komencas
kreski la nombro de leteroj venantaj el ekstereuxropaj landoj, tutspeciale
el Usono, Kanado, Brazilo. La E-Redakcio malantaux la Germana Redakcio
(44%) ricevis 30% de la eksterlandaj raportoj. La prezentitaj donitajxoj
koncernas la periodon de la unua jarkvarono, kiam en la E-Redakcio ankoraux
ekzistis la vesperaj satelitaj elsendoj.

La proksimaj monatoj montros, kiagrade la sxangxoj estas pravigitaj, nun
estas tro frue por pritaksi tion. Sed estas fakto, ke multaj auxskultantoj
plendas pro la forigo de la vesperaj elsendoj kaj disvastigado de tiuj
programoj matene, kio ebligas la auxskultadon nur semajnfine aux nur al
pensiuloj.

Andrzej Pettyn
pettyn@forigu.radio.com.pl

***************************************************************************

Nova elsendo en Kubo
====================

La 22-an de aprilo efektivigxis la unua radioelsendo de Esperantaj
informoj, pere de la provinca radistacio, Radio Sancti-Spiritus. La afero
sukcesis danke al demarsxoj de la provinca E-Filio, kiu de tiam,
cxiujxauxde, havas 5-minutan tempon kadre de la kultura radioprogramo
"Cuarta Dimension" (Kvara Dimensio), por diskonigi la agadon kaj
historion de la E-movado, kutime per la vocxo de S-ino Yoandra Rodriguez
Labrada. Unu el la fontoj por tiu E-sekcio estas "ret-info".

La tempo kaj dauxro de la sekcio dependas kompreneble de la apogo kaj reago
de la auxskultantaro. La redakcio petas cxiujn sendi leterojn aux
bildkartojn al la radistacio por stimuligi la dauxrigon de la programo.
Adreso: Emisora Radio Sancti-Spiritus, Programa "Cuarta Dimension",
Seccion de Esperanto, Circunvalacion, Olivos 1, Sancti-Spiritus, Kubo aux

Norberto Diaz Guevara
rete: esperanto@forigu.esiss.colombus.cu

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

TEJO (pli gxuste la TEJO-volontulo en Roterdamo) havas novan,
propran retadreson: tejo-oficejo@forigu.esperanto.org
* * *
La interretaj elsendoj de Radio Saluton (kie troveblas ankaux
kelkaj elsendoj de Pola Radio) ne plu auxskulteblas cxe la adreso:
http://radiosaluton.webjump .com, la nuna adreso estas:
http://come.to/e.radio
* * *
Kroata E-Ligo havas novan faksnumeron +385-1-4619373. Gxi havos ekde la
unua de julio ankaux novan telefonnumeron -4617550. La numero: 4810152
dauxre funkcios.
* * *
Jose Maria Rodriguez Hernandez, la direktoro informas, ke
"Fundacion Esperanto" fondajxo de Hispana Esperanto-Federacio havas
novan retadreson: fundacion@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 j. knabo, hobioj estas sporto, bildkartoj, kalendaretoj, fotoj. Nikolai
Sxnirjov, ul. Belinskogo 1-314, Krasnojarsk, RU-660032, Rusio.
* * *
Mi estas 22-jara kaj komencanto. Mi studas entreprenadon en la universitato
en Valencia. Mi deziras korespondi pri muziko, sporto, vojagxoj, kino, ...
Trinidad Perez Lopez, strato Extramuros, 20, ES-12413 Castellnovo
(Castellon), Hispanio.
* * *
Mi estas 18 jara, albana junulino. Mi volas konatigxi, amikigxi kun fremdaj
familioj en okcidentaj landoj. Mi volas plustudi en altlernejo, do mi petas
senpagan logxadon cxe tiu familio, rekompence mi pretas oferti miajn
servojn en hejmaj taskoj kaj mian amikecon. Mimoza Ivoku, Pallati 2. Ykalla
4. Iozevice-Lezhe, Albanio.
* * *
Mi estas 17 jara lernantino. Mi deziras korespondi pri cxiu temo kaj
intersxangxi per bildkartoj. Jurgita Andvinekoite V. Kreves 100-511,
Kaunas, LT-3041, Litovio.
* * *
13 j. knabo, hobioj estas sporto, modeletoj de auxtoj, komputilaj ludoj,
moneroj. Vladimir Konovalov, ul. 9 Maja 39-153, Krasnojarsk, RU-660118,
Rusio.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Kiam ni maljunigxos
===================

Evitu multan parolemon, kaj precize la malagrablan kutimon entrudi vian
opinion en cxion.

Malgraux tio, ke vi estas maljuna kaj sagxa, ne pensu, ke gxuste vi devas
ordigi la aferojn de aliuloj, kaj precipe tiam, se ili ne deziras tion.

Kapablu auxskulti kun pacienca indulgemeco la ploron de viaj proksimuloj.

Ne parolu sencxese pri viaj zorgoj, malsanoj, doloroj kaj ne plendu. Kun la
jaroj ili plimultigxas kaj kun ili pligrandigxas ankaux la inklino
elnomenadi ilin, kaj tio povas esti enua por via cxirkauxajxo.

Ekkonsciu, ke en maljuneco cxiu forgesas kaj tial estu humila kaj
malplimulte memcerta, se viaj memoroj ne koincidas kun memoroj de la aliaj.
Vi maljunigxas, forgesas, do vi povas erari.

Restu afabla kaj agrabla, ja malbona maljuna virino estas unu el artverkoj
de diablo.

Estu gxentila, sed ne sentimentala, estu komplezema, sed ne entrudigxema.

Trovu cxe homoj cxirkaux vi antaux cxio bonajn trajtojn de karaktero,
observu ilin, parolu pri ili kaj aprezu ilin.

Sciu peti kaj danki, klopadu oferti helpon kaj helpon aux donacon ankaux
akcepti.

Ne bedauxrigu vin, ke vi estas maljuna. Tio estas privilegio: la malpli
felicxaj jam mortis kaj maljunecon ne gxisvivis. Memoru, ke bela kaj
sencoplena maljuneco estas plena de komforto, beleco kaj belaj rilatoj. Gxi
estas rekompenco pro homa kaj valora vivo. La respondecon kaj meriton por
gxi ja portas antaux cxio vi mem.

el Raportanto N-ro 3/1999

***************************************************************************

La estinteco
============

- Cxu vi efektive ne edzigxos je frauxlino Terezio? Sxi estas ja ricxa kaj
  ankaux ne malbela.
- Sed sxia estinto...
- Mi certigas vin, ke sxia estinto estas senmakula kaj pura.
- Ho amiko, tion cxi mi kredas; sed gxi estas tre longa...

cxerpita el la retpagxo: http://www.algonet.se/ixnko/retmag/jam.html

***************************************************************************

Kio estas sekso?
================

"Io, kion infanoj ne pridiskutas dum la cxeesto de plenkreskuloj."
(Arthur S. Roche)

"La afero kiu postulas la plej malgrandan kvanton de tempo kaj kauxzas la
plej grandajn problemojn." (John Barrymore)

"La lasta granda homa agado ankoraux ne impostata." (Russel Baker)

"Perfekte normala kaj ordinara agado simila al dancado aux teniso."
(Aldous Huxley)

"La formulo laux kiu 1+1=3." (L. Levinson)

"Peko en teologio, malpermesata kunigo en juro, mekanika insulto en
medicino kaj temo, pri kiu filozofio ne havas tempon." (Karl Kraus)

"Ruzo por dauxrigi la specion." (Jerry Dashkin)

"Kontakto inter epidermoj." (franca proverbo)

"Mi kredas, ke sekso estas io bela inter du personoj, inter kvin gxi estas
belega." (Woody Allen)

"Sekso inter viro kaj virino povas esti mirinda, kondicxe ke vi estas
inter la gxustaj viro kaj virino." (Woody Allen)

Kolektis kaj tradukis: Ionel Onet

***************************************************************************

Stranga parencaro
=================

Mi edzinigxis al vidvino, kiu havis plenkreskan filinon. Mia patro ofte
vizitis nin, li enamigxis al mia vicfilino kaj edzinigis sxin al si. Tiel
mia filino igxis mia patrino.

Mia edzino naskis knabeton, kiu do estas nia onklo, cxar li estas frato de
mia patrino kaj bofrato de mia patro. Ankaux al mia filino naskigxis
knabeto, kiu estas mia frato kaj samtempe mia nepo.

Mia edzino estas samtempe ankaux mia avino, cxar sxi estas la patrino de
mia patrino. Do mi estas la edzo de mia avino, kaj se mi estas la edzo de
mia avino, mi estas la avo de mi mem. Kiel stranga parencaro!

Jozefo Ladislao Viktoro Lenkei
Oradea, Rumanio

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 168, 1/julio-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************