Eventoj, n-ro 165, 1/aprilo, retposxta versio
*********************************************

TITOLPAGxE
//////////

Najbaroj konsultigxis
=====================

Inter 19-21 de marto okazis "Konsultigxo de gvidantoj de mez-euxropaj
Landaj E-Asocioj" en Budapesxto, kun la partopreno de po 2 gvidantoj el KEL
(Kroatio), PEA (Polio), SKEF (Slovakio) kaj Hungario (HEA kaj KEA).

Dauxrigante la pozitivajn tradiciojn de iamaj "Konsultigxoj de soc.landoj"
laux la iniciato de HEA kunvenis gvidantoj de 4 mez-euxropaj landaj E-
asocioj por priparoli kaj kunagordi siajn agadojn. Al la kunveno estis
invititaj ankaux reprezentantoj de Auxstrio, Cxehio kaj Slovenio, sed cxi-
foje pro tempomanko ili ne povis alveni.

En junularaj medioj tiu tradicio estis transprenita jam de pluraj jaroj,
kaj ekde tiam sukcese funkcias la cxela (regiona) kunlabora sistemo (Mez-
euxropa, okcidenta, balkana ktp. Junularaj Konsultigxoj / Konferencoj).

La strukturo, taskoj, problemoj kaj eblecoj estas tre similaj en meza
Euxropo, kaj ankaux la geografia proksimeco motivigas la kiel eble plej
fortan kunlaboron.

Dum la 3-taga kunveno oni detale konatigxis kun la stato de la E-movado en
la unuopaj landoj, konsultis pri eblaj formoj kaj manieroj de komuna agado,
aparte trarigardis la kunlaboreblecojn pri E-arangxoj, libroservoj, komuna
E-revuo, rilatoj al UEA kaj aliaj E-organizoj k.t.p.

La cxefa parto de la konsultigxo okazis en Hotelo Korona****, Budapesxto,
dauxrigita poste en la oficejoj de HEA kaj Budapesxta E-Domo (KEA).

La cxeestantoj decidis pri onta regula kunvenado.

Laszlo Szilvasi, KEA
eventoj@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

UEA kandidatigita por la Hilton-premio
======================================

Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la cxi-jara Humaneca Premio
de Hilton, starigita de la Fonduso Conrad N. Hilton por "honori volontulan,
karitatan aux ne-registaran organizajxon kiu eksterordinare kontribuis al
la mildigo de homa sufero". La Fonduso portas la nomon de sia fondinto, la
fama hotelentreprenisto Hilton.

La Hilton-premio, unu miliono da usonaj dolaroj, estas la plej granda
humaneca premio en la mondo. Lastatempe gxi estis aljugxita interalie al
Kuracistoj Sen Limoj kaj al Operacio Rideto. La cxi-jaran lauxreaton oni
anoncos jarfine.

La kandidatigon de UEA iniciatis s-ro Kent Jones el Usono. Li atentigis
Fonduson Hilton, ke diference de la antauxaj premiitoj, kies agado celis
mildigi aktualan suferon, UEA per sia agado por internacia lingvo
kontribuas al anticipaj mildigo kaj forigo de kazoj, kiuj povas rezultigi
aux pligrandigi homan suferon. En la unua ekzameno pri la proponitoj la
Fonduso trovis ankaux tian agadon kongrua kun la celoj de la premio, kaj
sekve UEA estis akceptita kiel valida kandidato. Tion anoncis la
kandidatiga managxero Carolyn Gaspar. Fine de sia letero al UEA sxi
skribis: "Fonduso Hilton lauxdas vin pro via valora filantropia agado kaj
gratulas vin pro via kandidatigo."

La peto de la Fonduso la Centra Oficejo pretigis por la jxurio ampleksan
dokumentaron pri la 90-jara agado de UEA por la celoj de la premio. La CO
devis fari tion en ekstreme laborplena periodo. Ege valora estis tial la
helpo de s-ro William Harris el Usono, kiu tradukis anglen la agadraporton
de UEA pri la jaro 1997.

Kadre de Kampanjo 2000 komencigxis la preparoj por denove kandidatigi UEA
ankaux por la pacpremio de Nobel. Ekde la 50-aj jaroj UEA estis kandidato
jam multfoje. Plej proksime al la premio UEA estis en 1988.

La kampanjo por la premio de tiu jaro disvolvigxis kiel unu el la agadoj de
la Jubilea Jaro 1987. La gazetaraj informoj UEA estis unu el la kvin
kandidatoj, el inter kiuj la fina premiito estis elektita.

komuniko de UEA

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Dancu kune, distru kune
=======================

La Danaj Junuloj kore invitas vin al Midtfyns Festivalen (MoFo), unusemajna
festivalego en suda Danio, cxiam kun 4-5 samtempaj koncertoj kaj multaj
aliaj aktivajxoj. Gxi similas al la pli konata "Roskilde Festival".

Kunlabore kun la organizantoj ni faros cxi-jare Esperanto-tendaron,
koncerton kun rok-grupo konata de Esperantujo (eble Persone, eble JoMo kaj
la Liberecanoj), kaj ni havos nian propran renkontigxejon kaj budon tie !!

Nia tendaro komencigxos la 5-an de julio (ni ne volas maltrafi la antaux-
festojn!).

Eblas tranokti senpage en Kopenhago antaux kaj post la festivalo.

Dimancxe la 4-an estos enkonduka Esperanto-kurso en Kopenhago, kiu estos
dauxrigota lunde-marde dum MoFo. Dum la festivalo ni aktivas en la
festivala areo kun informa budo pri Esperanto. Tie estos - krom ordinaraj
informiloj - konkursoj, koncertetoj, kursetoj kaj spontanaj programeroj.

La tendaro estas malferma al cxiuj. Estas avantagxe paroli Esperanton aux
nordian lingvon (danan, svedan, norvegan).

Pliajn informojn vi trovos cxe http://ttt.esperanto.dk/eo/mf/

Jacob Nordfalk, Danio
nordfalk@forigu.alf.nbi.dk

***************************************************************************

Denaskuloj renkontigxas post UK
===============================

Ekzistas denaske Esperante parolantaj infanoj - la Rondo Familia cxe UEA
okupigxas pri ili kaj iliaj familioj.

La plej ofta, kaj laux la sperto kun mia 4-jara filo Ivo tre tauxga metodo
por instrui Esperanton denaske estas la UPUL-metodo: Unu Persono - Unu
Lingvo. Unu persono parolas nur Esperanton al la infano, alia persono nur
la duan lingvon; la cxirkauxajxo instruas sian (eble trian) lingvon.

Tamen ofte rezultigxas, ke la infano ja cxion bone komprenas, sed respondas
konstante en la plej forta, la cxirkauxajxa lingvo.

En tia situacio ne per oro pageblas la "Renkontigxo de Esperantistaj
Familioj" (REF), kiu cxi-somere jam la 21-an fojon okazos. Tien venas nur
denaske Esperante edukitaj infanoj - etuloj gxis adoleskuloj - kun siaj
gepatroj. Pro la internacieco krokodilado ne funkcias.

Estas vera gxojo observi, kiel tie infanoj dum la ludado kun aliaj
transiras de sia nacia lingvo al Esperanto - sub ludgvidado pli rapide.
Gxis sia unua REF (en la agxo de 2+1/2 jaroj) Ivo komplete ne sciis, ke kun
infanoj eblas paroli Esperante. Lia sperto estis, ke cxiuj infanoj nur
komprenas la germanan lingvon.

Post sia dua REF li agrable memoras dekon da esperantistaj infanoj per
nomo. Nun li cxiuvespere antaux ekdormado demandas: Kiam ni veturos al REF?

Christoph Knabe,
Dortmunder Str. 9 A, DE-10555 Berlin, Germanio
http://www.tfh-berlin.de/kxnabe/REF.html
rete: knabe@forigu.tfh-berlin.de

***************************************************************************

Komune en Koreio
================

Inter 29.07-01.08.1999 okazos en Wanihama, Japanio la 18-a Komuna Seminario
de la orient-aziaj gejunuloj. Cxi tio estas internacia kunveno de junaj
esperantistoj en la orient-azia regiono, komencita en 1982 inter koreoj kaj
japanoj kaj ekde 1995 kunorganizata de Korea E-Junularo, Japana E-Junularo
kaj Cxina Junulara E-Asocio.

Pri pliaj detaloj interesigxu cxe JEJ (Japana Esperanto-Junularo):

Japana E-Instituto,
Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tokyo-to, J-162-0042, Japanio.
rete: junuloj@forigu.po.teleway.ne.jp

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

07-09.05. 45-a semajnfina stagxo de parolata esperanto, Nancy. Inf: Jean-
  Luc Thibias, 7 place de Paris, FR-54500 Vandoeuvre, Francio. Tel:
  +33-383-535754. Rete: esperanto.nancy-54@forigu.wanadoo.fr

07-09.05. Renkontigxo de Balkanlandaj Junularaj Organizoj, Nisx. Inf:
  Esperanto, Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio. Rete: serbejo@forigu.ptt.yu
  aux zciric@forigu.eunet.yu

08.05. 12-a KISO (Konversacia Seminario) en Villingen. Inf: Josef Schiffer,
  Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991,
  Fakso: +49-7721-508891. Rete: josef.schiffer@forigu.t-online.de

08-15.05. Internacia Kongreso de la Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF),
  Le Mans, Francio. Inf: Jean Ripoche, 6 rue des Platanes, La Gautrie,
  FR-72230 Arnage, Francio. Tel/fakso: +33-243.211639. Rete:
  Jean.Ripoche@forigu.wanadoo.fr

11.05. Koncerto de la kantgrupoj, Razgrad. Esperantista Domo de Kulturo,
  str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel: +359-84-32694.

13-16.05. Printempa Renkontigxo en Eijsden/Mesch (NL) inter Maastricht (NL)
  kaj Liege (BE). Inf: NEJ, Fabien van Mook, Molenstraat 46c, NL-5701 KG
  Helmond, Nederlando, tel/fakso: +31-492-521991. Rete: nej@forigu.dds.nl

13-16.05. Pied-migrado, vizito al abatejo, Bouresse. Inf: Kvinpetalo,
  Esperanto-Centro, FR-86410 Bowesse, Francio. Tel/fakso: +33-549.428074

13-16.05. Kongreso de Federation esperantiste du travail, La-Chaux-de-
  Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Posxtfako 311. CH-2301 La-Chaux-
  de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

14-16.05. BIEKO '99, Bratislava. Inf: Mgr. Alica Komlosxiova - ESO,
  Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-291604.

20.05. Koncerto de kantgrupoj, Razgrad. Razgrad. Esperantista Domo de
  Kulturo, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. Tel:
  +359-84-32694.

21-23.05. SATEB Konferenca Semajnfino kaj Jarkunveno, Barlaston. Inf: Derel
  Tatton, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent
  ST12 9DG, Britio. Tel:+44-1782-372105. Rete:
  wegdwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk

21-23.05. Problemoj de komunikado en turismo kaj kelkaj aspektoj de
  esperanto-turismo, bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe. Inf: Orbis Pictus
  de Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-040-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

La vjetnama milito
===================

Kadre de la 2-a Azia Kongreso en Hanoi inter 22-25. 08. 1999 Esperanto-
grupo por komuna lernolibro pri historio organizos fakan kunsidon, kiel la
4-an simpozion pri la vjetnama milito. Ni petas aktivan partoprenon kun
raporto, precipe el la koncernaj landoj, Usono, Japanio, Koreio, Cxinio kaj
kompreneble el Vjetnamio.

La kongreso sxajnas esti tauxga okazo retrorigardi tiun historian
okazajxon.

NISIO Tutomu kata
Takadono 4-13-3, Asahi-ku, Oosaka-si, J-535-0031 Japanio.
Rete: tomtom@forigu.ann.hi-ho.ne.jp

***************************************************************************

La arto redakti gazeton
=======================

Redaktado de (ne)esperantistaj gazetoj kaj la historio de "Heroldo de
Esperanto" estis la temo de la tre sukcesa seminario okazinta komence de
marto en la kulturdomo "Kvinpetalo" (Bouresse, Francio).

Dum la unusemajna arangxo, deko da geesperantistoj el Britio, Francio,
Germanio, Italio kaj Svedio debatis la teknologiajn, grafikajn, enhavajn
kaj ekonomiajn aspektojn de moderna gazeto.

La seminarion gvidis Gian-Carlo Fighiera, kiu dum 36 jaroj helpis la
edzinon, Ada Fighiera-Sikorska en la redaktado de "Heroldo".

La venontaj (aprilaj) seminarioj temos pri ornitologio; poste Claude Gacond
gvidos seminarion pri aspektoj gramatikaj, historiaj kaj belatraj de
Esperanto.

JCR/Kvinpetalo
John Rapley
rete: rapley@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Komerca agado
=============

En 1990 naskigxis en Trieste la ideo konkrete realigi projekton pri
enkonduko de Esperanto en la komercan kampon.

EKA - Esperanto Komerca Agado celas do farigxi la perilo por krei tutmondan
reton de komercistoj kaj komercantoj.

Aktuale oni limigxas atentigi pri la eblecoj de nia lingvo ekspluateblaj
por simpligi la kontaktojn inter diverslingvanoj. Mi kredas ke tio estas
realigebla en Italio kaj eksterlande.

En Trieste mi laboras cxe kooperativo de Norda Italio, kiu havas siajn
kunligojn kun pli ol 200 fabrikoj pri la plej diversaj komercajxoj (cxefe
mebloj, cxiaspecaj ekipajxoj por kuirejoj, banejoj ks., keramikajxoj,
fenestroj, pordoj ktp.) - entute cxio por plena araneado de logxejoj.

Mi persone sukcesis kontribui al kreado de vendopunktoj en Pollando por tiu
kooperativo, kaj cxion cxi pere de Esperanto.

Danke al tiu sukceso nun mi estas taskigita peri kontaktojn kun aliaj
esperantistoj-komercistoj por plilargxigi la vendo-teritorion de la firmao.

Kiu estas interesita kunlabori, povas kontakti min.

Grazia Nocent
Via Caprin 4 IT-34137 Trieste, Italio
rete: eliono@forigu.tin.it

***************************************************************************

Grava kongreso de lingvoinstruistoj en Parizo
=============================================

La 20-a kongreso de la "Federation Internationale des Professeurs
de Langues Vivantes / FIPLV" (Internacia Federacio de instruistoj
de modernaj lingvoj) okazos inter 22-26 de julio 2000 en
Universitato Descartes, Parizo.

La kongrestemo : Instrui la lingvojn sojle de la 21-a jarcento :
la defioj de la plureco.

Kontribuajxoj estas sendotaj antaux la 1-a de junio 1999.

Necesaj informoj aperas sur dupagxa folio havebla en cxiuj
lingvoj de la federacioj kaj asocioj membroj de FIPLV (angla,
germana, hispana, franca, hungara, portugala) cxe la koncernaj
organizoj. La organizantoj forte konsilas cxiun tradukon en
aliajn lingvojn.

Cxu ne estus dezirinda, ke ankaux esperantistaj
lingvo-instruistoj kaj profesoroj partoprenu?

Henri Masson
esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Expolingua-99
=============

Unuafoje en sia historio HEF (Hispana Esperanto-Federacio) partoprenos cxi
tiun prestigxan eventon, kiu cxiujare altiras al Madrido milojn da homoj
kun aparta intereso pri lingvoj. Tiucele, la asocio jam disponas standon
por la ekspozicio, kiu dauxros de la 22-a gxis la 25-a de aprilo.

Per sia partopreno HEF celas ne nur informi la publikon pri Esperanto, sed
ankaux krei pozitivan etoson rilate al la lingvo. Cetere, HEF informos pri
si mem kaj pri la Manifesto de Prago, diskonigante samtempe la ekziston de
kursoj kaj aliaj aktivajxoj.

Por tiu grava entrepreno HEF kaj MEL (Madrida Esperanto-Liceo) laboras jam
de pluraj monatoj preparante cxion necesan, cxefe inform-materialon. La
Prezidanto, s-ro Sancho, jam sendis malneton de la informa triptiko, kiun
HEF uzos en Expolingua, al cxiuj membroj de la Estraro, cele al polurado de
eventualaj nekonvenajxoj. Kaj teamo de kunlaborantoj kaj profesiuloj
laboras super afisxo, flugfolioj, katalogoj, testo-ludo kaj aliaj interesaj
iniciatoj.

Kompreneble, la apero antaux la publiko estos kiel eble plej digna. Tial
HEF luos konvenajn meblojn por akcepti interesitojn kaj eksponi sortimenton
da elektiaj libroj kaj KD-diskoj, muntos komputilan sistemon por prezenti
per gxi siajn novajn TTT-pagxojn en Interreto, kaj danke al novaj
televidilo kaj magnetoskopo la publiko povos samtempe spekti cxapitrojn de
la video-kurso Mazi en Gondolando.

Nu, la hispana Esperanto-movado klopodos prezenti al la publiko modernan
kaj allogan bildon. La jxeto estas farita!

Miguel Gutierrez
redaktoro de Boletín
rete: liven@forigu.nexo.es

***************************************************************************

MOVADO
//////

Telefonaj seminarioj
====================

Jam la duan jaron Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) regule arangxas
telefonajn seminariojn, kies motoro estas Kent Jones el Chicago.

En difinita momento grupo da homoj (de 5 gxis 10) estas interkonektataj
telefone kaj seminarias pri iu movada aux nemovada temo, kio dauxras
duonhoron. Komence la gvidanto prelegetas pri la temo, poste okazas
demandado kaj diskutado. La seminario estas registrata sur magnetofonon de
la telefona kompanio, kaj poste dezirantoj povas acxeti la kasedojn por
auxskulti la spontanan konversacion.

La unuan seminarion, kiu dauxris unu horon kun partopreno de 11 personoj,
gvidis Boris Kolker kaj temis pri la sperto de Esperanto-movado en Sovetio
en la tempoj de SEJM. Alian seminarion gvidis alia eks-sovetianino Guzal
Badamshina (Samarkand - Seattle).

Boris Kolker, Usono
rete: gh090@forigu.cleveland.freenet.edu
el Sejm-virt-info #12

***************************************************************************

Esperantologio komputile
========================

Komputiloj en la moderna mondo ne plu estas nuraj kalkuliloj. Ofte oni uzas
ilin ankaux por lingve komuniki, por prilabori tekstojn, por prepari
gramatikojn kaj vortarojn, por tajpi, legi, auxdi kaj paroli. Iom dramece
oni povus supozi ke la futuro de lingvoj dependas de ilia komputila uzo.

Tion montras i.a jena ekzemplo. Grandaj entreprenoj produktegas amasojn da
leteroj al klientoj kaj aliaj. Nuntempe oni provas auxtomatigi la verkadon
de tiaj leteroj. Post kelkaj jaroj en la oficeja korespondado oni eble
bezonos nur prononci la nomon de la kliento kaj la kategorion de ties
problemoj kaj demandoj por auxtomate produkti adekvatan leteron. Poste la
oficisto bezonas nur vocxe klarigi la detalojn al sia komputilo: ecx
tajpado estos nenecesa.

La entreprenoj sxparos multe da mono uzante tiajn komputilajn programojn.
Tial nuntempe programistoj havas grandan intereson pri ili. Cxi tie kusxas
grava dangxero por malgrandaj lingvoj. Tiaj programoj estos ekproduktataj
nur en grandaj naciaj lingvoj, precipe la angla. Tio siaflanke eble estos
argumento por entreprenoj uzi nur tiu(j)n lingvo(j)n en sia ekstera
komunikado. Kostos malpli produkti leteron en la angla ol ecx en la nacia
lingvo de la oficisto. Ankaux Esperanto suferas malavantagxon: dum oni
nuntempe investas miliardojn da euxroj en la produktado de anglalingvaj
iloj, esperantistoj neniam povus trovi malgrandan eron de tiu sumo.

La komputilado sxangxos ankaux la esploradon de lingvoj kaj literaturo. La
ekzisto de grandaj tekstaroj, ekz. en Interreto, kaj la ekzisto de
komputilaj vortaroj kaj gramatikoj versxajne sxangxos la metodon por multaj
lingvosciencistoj. Estos multe pli simple pristudi kiel lingvo vere
funkcias uzante komputilojn kaj komputilajn retojn. Ankaux la fakto ke
multaj eldonistoj prilaboras elektronikajn dosierojn povos esti granda
helpo al la esperantologo, se ni sukcesos iel fari tiujn dosierojn
alireblaj por esploristoj. Krom tio, ankaux la publikigado de tiel akiritaj
rezultoj estos multe pli facila kaj malpli kosta, se oni uzos elektronikajn
forumojn.

La Esperanto-movado kaj la esperantologio tial ambaux devas ekuzi la novajn
rimedojn. Felicxe, la nombro da interesatoj pri komputila lingvistiko inter
la esperantologoj estas tradicie relative alta, kaj krom tio multaj aliaj
projektoj ne tradicie komputilecaj:

- la revivigxanta revuo Esperantologio / Esperanto Studies aperos ne nur
  papere sed ankaux en komputila formato en Interreto;

- grupeto da homoj entajpadas la korespondadon inter Kalman Kalocsay kaj
  Gaston Waringhien kaj metos gxin en formon kiu ebligas sciencan
  pristudadon de tiuj kelkcentoj da pagxoj;

- en Interreto jam floradas forumoj elektronikaj, de la gxeneraltema
  soc.culture.esperanto gxis inkluzive la pli specialistaj bja-listo kaj
  denask-l. Eventualaj arkivoj de tiaj grupoj povus servi kiel valora fonto
  por lingvistikaj studoj;- multaj surpaperaj revuoj kaj libroj estas jam
  produktataj elektronike; ankaux iliaj elektronikaj arkivoj estus valoraj
  por la esperantologio, kaj tial ankaux konservindaj.

La Esperantologia Konferenco de la cxi-jara Universala Kongreso en Berlino
pristudos la demandon kio estas farenda, farinda kaj farebla por plibonigi
la elektronikan vojstrukturon de la lingvo. Kiel ni arkivu la ekzistantajn
materialojn? Kiel oni povas profiti de ili? Kiel ni povos stimuli
Esperantan lingvoteknologion?

Fakuloj kiuj volas kontribui al la konferenco estas invitataj sendi
kelklinian resumon (oni akceptos proksimume 6 tiajn prelegojn en ASCII-
formato.) por prelego 30-minuta al Vakgroep Theoretische Taalwetenschap,
Universiteit van Amsterdam:

d-ro Marc van Oostendorp
Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam, Nederlando
Rete: oostendorp@forigu.rullet.leidenuniv.nl

***************************************************************************

Internacia lingva komunikado - Tutmondigxo kaj Euxropa Unio
===========================================================

Sursojle de la tria jarmilo nia epoko karakterizigxas per tio kio estas
nomita: globigxo aux tutmondigxo; tio estas la fenomeno laux kiu
okazintajxoj kaj eventoj, kvankam distance malproksimaj, estas
interdependaj. Tio okazas en pluraj fakoj: de ekonomio gxis la problemoj de
la medio, de la sano, de la energiaj rezervajxoj, de la elmigrintaj fluoj,
de la scienca prisercxado, de la teknologia evoluo, k.t.p.

En tiu kadro, ecx pli ol pasintece, la internacia komunikado akiras
gravecon, sekve de pliigita neceso de facila cirkulado de konoj kaj
informoj. Sed, gxuste pro tio, reliefigxas agacmaniere evidenta
kontrauxdiro. Dum nia mondo celas cxiam pli farigxi "tutmonda vilagxo",
postrestas antikvaj obstakloj al la komunikado inter homoj apartenantaj al
malsamaj nacioj. La plej gravaj inter tiuj obstakloj konsistas el la
lingvaj baroj. Ili sxargxas sian pezon al la tuta planedo, tiel
kontribuante al la plurestado de anakronismaj barajxoj inter la popoloj de
la tero.

Tia situacio de la aferoj, se estas mallauxdinda enkadre de la gxenerala
vivkondicxo de la homaro, aperas ecx neakceptebla rilate al la Euxropa
Unio: areo en kiu ekkomencis unuigxa procezo inter multaj nacioj, malsamaj
laux historio kaj lingvoj, sed kunigitaj de novaj kaj sindevigaj ligajxoj,
libere surprenitaj. Ili konfiguras novan civitanecon, krom la nacia:
euxropan civitanecon.

Pluraj bariloj falis kaj aliaj falos por la civitanoj de Euxropa Unio,
tamen lingvaj baroj ankoraux rezistas. Ili havas la konsekvencon obstakli
tiun esencan esprimon de komuna civitaneco, kiu realigxas per la ebleco
komunikadi kun la propraj samcivitanoj.

Bedauxrinde neniu lingvo kapablas, tutsole, garantii la eliron el tia
nekomunikada kondicxo. La solvon oni povus trovi en ia dua lingvo, oficiale
agnoskita kiel helpa, kiu oni kreus komunikadan kanalon je dispono de
cxiuj.

Devus temi, versxajne, pri speciala lingvo, tauxge farita por ke cxiuj
sentu sin komforte, sen ke iu havus, jam dekomence, avantagxon, kompare al
la aliuloj: dua lingvo por la euxropanoj. Projekti lingvon ne estas ekster
la ebleco de la homa talento. Tio jam okazis pasintece kaj unu el tiuj
estas ankoraux funkcianta, de pli ol cent jaroj, eksperimentita kaj efika:
gxi estas Esperanto.

Al la ideo de artefarita lingvo igas obstaklon rezervoj kaj enradikitaj
antauxjugxoj. Ili estus pravaj se tia lingvo devus anstatauxigi la jam
ekzistantajn, sed ne temas pri tio. La ekzistantaj lingvoj devas esti
konservataj kaj gardataj, en ilia integreco kaj identeco, kiel altvalora
havajxo de la nacioj.

Tion kion oni bezonas estas dua lingvo, kiu - kun gxia simpleco kaj gxia
facila lernebleco - igxus praktikebla ankaux al la nepoliglotoj kaj solvus
la komunikadon inter homoj de malsama nacieco. Gxi ankaux devus doni
garantiojn por neuxtraleco, t.e. ne aparteni al iunacio. Tiumaniere
realigxus la kondicxoj por demokratia kaj nediskrimina interkomunikado,
cxar cxiuj povos atingi, rilate al la lingvo, pozicion de egaleco.

Tion cxiu euxropa civitano rajtas.

Florenca Esperanto-Asocio
Casella Postale 572 - 50100 Firenze
rete: e.taddei@forigu.agora.stm.it

el suplemento de la bulteno "Auel notizie" - januaro 1999
(Auel = Asocio de Amikoj de la Liber-Agxa Universitato - Firenze)

***************************************************************************

Verduloj
========

Lastatempe ni prezentis nian laboron kaj la lingvon Esperanto en Parizo cxe
la Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj (inkluzive Georgio) kaj en Erfurt
cxe la Euxropa Kongreso de la Germanaj Verduloj.

En Parizo ni mendis forumon pri la lingvaj problemoj en EU kaj produktis
resumon. Speciale ni dankas al pluraj SAT-anoj kiuj kunportis materialon
kaj dejxoris cxe la informtablo.

Manfred Westermayer,
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
rete: m.westermayer@forigu.3landbox.comlink.apc.org

***************************************************************************

Zamenhof-festo en Vieno
=======================

La 17-an de aprilo (sabate) okazos Zamenhof-memorkunveno en Vieno, al kiu
estas bonvenaj cxiuj esperantistoj.

Je la 11-a horo komencigxos promeno en Auxstria Radio Internacia, tra la
studioj de ORF - kun akompana gvidado de loka kunlaboranto (nepras preciza
alveno). Eblas favorpreza tagmangxo en ORF restoracio de ORF (la tuto por
100.- sxilingoj).

Posttagmeze (je la 15.00) ni iros al florkronado de la Zamenhof-monumento
en la 1-a viena distrikto en "Placo Esperanto". Poste, de la 16.00
komencigxos memorkunveno kun kulturprogram-parto en la Pola Instituto, Am
Gestade 7, 1-a distrikto.

Al la festo ni bonvenigas cxiujn interesigxantoj. Nepra antauxanonco
necesas nur por la gvidado en ORF, gxis la 10-a de aprilo. Pliaj informoj
cxe:

Katinjo Fetes-Tosegi
roi.esperanto@forigu.orf.at
aux telefone: +43 - 676 - 511 41 70

***************************************************************************

Grekaj klasikoj internacilingve
===============================

Andaluzia Esperanto Unuigxo pretigis du eldonajxojn en la serio "Helenaj
Klasikoj" (1 kaj 2). Temas pri: "Plutoso", komedio de Aristofano, tradukita
de Eugene Noel en 1906, rekompostita kaj iom komentariita de Jose F.
Martin; kaj "Dialogoj de la dioj", verko de Lukiano, tradukita de Jose F.
Martin. Fakte, cxi tiu aperis antaux du jaroj kiel suplemento de Esperanto
sub la Suda Kruco. La celo de la serio estas disponigi al cxiu esperantisto
verkojn de la klasikaj helenoj.

***************************************************************************

Marjorie Boulton en la malferma tago de CO
==========================================

La plej sukcesa iniciato de novspeca Esperanto-arangxo en la 90-aj jaroj,
la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, okazos jam la dekan fojon
sabate, la 24-an de aprilo, de la 10-a gxis la 17-a horo.

La cxefa gasto de la aprila Malferma Tago estos la renoma verkistino
Marjorie Boulton. Sxia ampleksa originala verkaro inkluzivas cxiujn
brancxojn de beletro. Sxi estas ankaux populara pedagogo, kies cxefverkoj
tiukampe estas la progresiga legolibro "Faktoj kaj fantazioj" kaj la famaj
Barlastonaj Esperanto-kursoj. Marjorie Boulton estas certe ankaux la plej
elstara kat-amanto en Esperantujo. Rondo Kato, kiun sxi prezidas, estas unu
el la plej viglaj fakaj Esperanto-asocioj.

Krom renkontigxo kun Marjorie Boulton, ankaux aliaj programeroj atendos la
vizitantojn. Kiel kutime, la libroservo rabatos 10-procente siajn varojn -
kelkajn ecx pli multe - kaj la laborantoj de la CO regalos la gastojn per
kafo kaj teo.

komuniko de UEA

***************************************************************************

Placo Zamenhof
==============

En mia regiono okazis inauxguro de la placo doktoro Zamenhof, dimancxe
14/03/99, je la 11.00 en urbo Bar le Duc, provinco Lorraine en nordorienta
Francio.

Cxeestos Louis Christophe Zamenhof-Zaleski, nepo de Zamenhof. Sekvos
honorkunveno en la sidejo de la komerca cxambro.

Por montri al la urbestraro ke Esperanto funkcias, mi petas sendi
gratulmesagxon al la urbestro de Bar le Duc s-ro Bertrand Pancher, la
urbestraro kaj s-ro Pierre Canus prezidanto de la grupo Esperanto Meuse al
la adreso: Mairie-service communication, BP 559, 12, rue Lapique, FR-55000
Bar le Duc, Francio

Bruno Henry
5, rue Jean Mermoz FR-57100 Thionville, Francio
rete: brunohen@forigu.fr.packardbell.org

***************************************************************************

Pordego al la mondo
===================

En Saint-Louis trovigxas la bone konata Pordega Arko, simbolo de la urbo
kaj de la ekspansio de Usono en la okcidentajn regionojn de Nord-Ameriko.
Gxi estas alta, brila, bela konstruajxo, videbla de cxiu kvartalo. Oni
nomas gxin "Pordego al la Okcidento."

Sed ni Esperantistoj havas pli bonan pordegon: Ni havas lingvon kiu estas
"Pordego al la mondo", ne nur al iu limigita regiono. Kaj jen la devizo de
la 47-a Landa Kongreso de ELNA, kiun gastigos la Esperanto-Asocio de Saint-
Louis inter la 24-a kaj 26-a de julio, 1999. Ni bonvenigas vin... kaj en la
Pordegon al la Okcidento kaj en la Pordegon al la Mondo!

Vidu http://www.geocities.com /1999_kongreso/kongreso.html por pli detaloj.

Stanlio, Cxefkomitatano
stanlio@forigu.geocities.com

***************************************************************************

Cxe la sojlo de la jubileo
==========================

Interparolo kun la direktoro de la 5-a Programo de Pola Radio auxdiganta
radioelsendojn por eksterlando, sinjoro Maciej Letowski.

- Sinjoro direktoro, rezulte de la soci-politikaj sxangxoj, kiuj okazis en
  Pollando post la 1989-a jaro, realigxis ankaux sxangxoj en la
  radioelsendoj por eksterlando de Pola Radio. Sekvis lingva reorientigxo,
  en kio gxi konsistis?

- Tiu plej grava reorientigxo konsistas en du elementoj. Unue la Programo
por Eksterlando, la nuna nomo Radio Polonia cxesis plenumi ideologiajn kaj
propagandajn funkciojn. De tiu tempo la Programo por Eksterlando farigxis
normala radioprogramo, kies fundamenta tasko estas informi la mondon pri
tio, kio okazas en Pollando. Ni plenumas informajn funkciojn kaj ni helpas
kompreni la okazajxojn en Pollando per niaj komentarioj. Samtempe ni cxesis
esti instrumento de politikistoj kaj mi pensas ke tio estas la plej grava
sxangxo, kiu sekvis. La dua granda sxangxo estas transformo de la direktoj
de la auxdigado de niaj elsendoj por eksterlando. Pollando cxesis gvidi -
en citiloj - imperian politikon, gxi cxesis paroli en la lingvoj por
Pollando tiom foraj kiel la araba kaj komencis paroli en la lingvoj de niaj
najbaroj. La paradokso konsistas en tio, ke antaux la 1990-a jaro Pola
Radio ne parolis ukraine kaj bjeloruse. Sed fine gxi komencis paroli, cxar
Pollando estas unuavice lando cxiam pli forte enradikigxinta en la
mezeuxropa-orienta regiono. Kaj por Pollando gravas bona arangxo de la
rilatoj kun la orientaj najbaroj, cxar kun la okcidentaj ili jam realigxis
pli frue. La radioelsendoj povas al cxi tiuj reciprokaj rilatoj efike
kontribui. Tio estas cxi-momente la plej grava demando. Sekvante la
sugestojn de tiuj, kiuj decidas la gxeneralan strategiajn demandojn de Pola
Radio, ni aliorientigis la elsendojn laux la lingva vidpunkto. NI rezignis
pri tiuj foraj teritorioj kaj foraj lingvoj, kien ni sendis niajn
disauxdigojn kaj ni direktis ilin al la pli proksimaj orientaj landoj.

- Inter kelkaj lingvoj kiuj estis forigitaj estis tiuj de malproksimaj
  landoj, kiel ekz. la araba, sed E-o kiu estas auxdebla en la orienta kaj
  okcidenta Euxropo, restis. Kio decidis laux la opinio de la gvidantaro de
  Pola Radio pri tio?

- Tio estas pola specialajxo, tio estas lingvo, kiu estis sur nia teritorio
en Bjalistoko ellaborita de pola intelektulo kaj mi pensas, ke estas devo
de Pola Radio helpi la lingvan funkciadon al la e-ista komunumo, kontribui
al internaciskala komunikigxado.

Gravas, ke tiu lingvo kreis komunumon. Kaj tiu komunumo i.a. bezonas
radioelsendojn.

Kiam ekzistas tiu komunumo, kiun eble konsistigas kelkdek milionoj da
personoj, en monda skalo, tiam Pola Radio laux siaj ebloj volas helpi. NI
sentas tion nia devo, cxar cxi tie, en Pollando, estas la lulilo de cxi tiu
lingvo kaj cxi tie eble ekzistas iaspeca modelo de lingva korekteco,
prononcado, ktp., kiun oni povas iom vaste utiligi. Pola Radio do
volasservi per lingva helpo al la esperantista komunumo. Sed ankaux,
kompreneble, plenumi informan rolon pri la naskigxlando de Esperanto.

- Estas por ni agrable auxdi, ke ni restas kaj plue auxdigos niajn
  elsendojn, sed samtempe efektivigxas nova kvalito en la teknika senco de
  la auxdigado de la elsendoj.

- Tutsimple ni tiras konkludojn el tio, ke sxangxigxas tekniko kaj
instrumentoj de la distribuado de sonmaterialoj, do ankaux de
radioelsendoj.

Tradicie ni alkutimigxis al tio, ke Pola Radio utiligas ondojn longajn,
mezajn kaj mallongajn kaj frekvencmodulitajn kaj tio estis cxio. Kaj ni
utiligis cxefe la mallongajn ondojn, sed en la lastaj jaroj aperis bonega
rimedo, kiu estas la satelitaj elsendiloj,.bonega teknike distribuado per
kabloretoj kaj lastatempe la distribuado per la reto (RealAudio). Lige kun
tio ni devas transiri - ne rezignante pri la tradiciaj rimedoj - al novaj
son-portiloj, kiuj estas teknike pli modernaj. Mi esperas, ke tia
transirado al pli modernaj son-portiloj estas atendata de niaj
auxskultantoj. Por tia komunumo, kiel la e-ista, kiu vivas diaspore, en la
tuta mondo, multe pli oportuna rimedo de la komunikigxado estas la modernaj
komunik-rimedoj, pli ol la tradiciaj, kiel ekz. la mallongaj ondoj. Pro tio
do konservante la mallongajn ondojn, ni dauxrigas la persatelitajn
elsendojn kaj tiujn per la reto.

De aprilo Pola Radio havos unu duonhoran kaj samtempe cxiutagan E-elsendon
per RealAudio. La avantagxo de tio konsistas ent io, ke oni ebligos
perfektan son-kvaliton kaj krome oni povos auxskulti gxin kiam ajn,
kompreneble, kiam oni disponos pri la tempo.

Kaj do aperas nova sxanco plibonigi la akceptadon de la elsendoj. Kaj mi
esperas, ke niaj auxskultantoj interesigxos pri la acxeto de tauxgaj
modemoj kaj komputiloij kaj informigxos pri tio pli frue por jam de aprilo
utiligi Real AUDIO. Sed, se ni parolas pri aprilo, dume gxuste la 4-an de
aprilo pasos la 40-jarigxo de la E-elsendoj de Pola Radio. Kaj mi esperas,
ke jam tiam ni estos auxdeblaj pere de la reto.

Mi esperas, ke jam tiam niaj auxskultantoj ricevos tiun atendatan de
multaj personoj donacon de Pola Radio, kiu donaco estas la plena duonhora
elsendo per Real Audio kaptebla tutmonde. 40 jaroj estas longa tempo. NI
devas tamen konscii, ke jam pli frue Pola Radio komencis auxdigadon de E-
elsendoj pli malpli regule. Do, temas pri 40 jara periodo kaj eble ecx pli
fora. Sed estas vero, ke sencxese de 40 jaroj oni auxdigas la E-elsendojn
cxiutage. Tio estas grandega atingaro de kelkaj generacioj de jxurnalistoj
kaj e-istoj, kiuj en la sxangxigantaj geopolitikaj kaj politikaj
cirkonstancoj praktikis tion, kio estas la esenco de ilia misio, tio estas
bonan jxurnalisman laboron kaj bonan lingvouzon de E-o.

- Sinjoro direktoro, dankon pro cxi tiuj agrablaj vortoj, pro la certigo
  pri la daurigado de niaj E-elsendoj kaj ni esperas, ke pli kaj pli da
  personoj utiligos la novajn teknikajn rimedojn por sekvi niajn elsendojn
  el la lando,en kiu vivis kaj laboris Ludoviko Zamenhof, el la urbo, en
  kiu aperis la unua libro de Doktoro Esperanto.

Intervjuis Andrzej Pettyn

***************************************************************************

UEA
///

Normala ritmo cxe Koresponda Servo
==================================

Koresponda Servo Mondskala (KSM) de UEA ricevis 419 korespondpetojn en
1998. KSM sekve revenis al la nivelo, kiu estis kutima en 1993-1995, kiam
la nombro variis inter 362 kaj 421.

La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el
Francio (70), Brazilo (59) kaj Rusio (38). Novaj landoj en la KSM-
statistiko estas Komoraj insuloj, Ugando kaj Zambio.

Oni povas ricevi adresojn de korespondemuloj sendante al KSM, kun du
internaciaj respondkuponoj, jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, agxo,
profesio, geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj
kaj pri kiuj temoj. La adreso de KSM:

Koresponda Servo Mondskala
BP. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio.

***************************************************************************

Libroservo de UEA abunde vendis en 1998
=======================================

Danke al la granda UK kaj vigla eldona aktiveco de UEA, la libroservo de
UEA saldis siajn vendojn en 1998 per la impona sumo de 297 165 NLG. Tio
estas 14% pli ol en 1997 (260 378 NLG) kaj 10% pli ol antauxvidis la
bugxeto (270 000 NLG).

Antauxe nur unufoje la vendorezulto estis pli granda. Tio okazis en 1988,
kiam ekestis la apenaux rompebla rekordo de 365 935 NLG.

Entute la libroservo de UEA vendis 15878 ekzemplerojn de 1853 diversaj
libroj, diskoj aux kasedoj, apud amaso da "diversajxoj", t.e. insignoj,
skribiloj ktp.

La plej populara auxtoro estis denove William Auld, cxi-foje kun tri
titoloj ("Pajleroj kaj stoploj" kaj la tradukoj de J.R.R. Tolkien kaj A.C.
Doyle).

komuniko de UEA

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Amerikaj novajxoj surpapere
===========================

"Longdauxra revo de la Esperantistoj en Ameriko estis la aperigo de propra
eldonajxo por diskonigi al la cetero de la E-Movado pri la evoluo kaj
atingoj de nia lingvo en la vasta amerika kontinento."

Per tiuj vortoj salutas Atilio Orellana Rojas, UEA-komisiito por Ameriko la
unuan numeron de la nova novajxletero AktivAmeriko. La gazeteto celas esti
forumo de la amerika aktivularo, la loko por publikigi planojn, ideojn kaj
nature realigojn el la tuta granda kontinento.

James Rezende Piton
Av. Joao Batista M. do Canto, 257/J2, Campinas (SP), BR-13031-210 Brazilio
rete: james.piton@forigu.iname.com

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Esperanto kaj ...
=================

Brazila Esperanto-Ligo anoncas literaturan konkurson pri la temo Esperanto
- Kulturo, Ekologio, Sporto, Turismo.

La partoprenantoj elektos unu el la subtemoj ekz. Esperanto kaj Kulturo aux
Esperanto kaj Sporto, ktp. La originaloj devas esti tajpitaj aux
komputiligitaj, minimume en du, maksimume en kvar pagxoj. Fine de la teksto
estu la pseuxdonimo de la auxtoro. Sendu la laboron en koverto adresita al
BEL. Estu aldonita alia fermita koverto enhavanta ekstere la pseuxdonimon
kaj interne la personajn identigojn: nomo kaj adreso kompletaj. La limdato
estas la 30-a de aprilo 1999.

La rezultato kaj premiado estos diskonigitaj dum la 35-a Brazila Kongreso
de Esperanto en Campo Grande, MS inter 12-16. de julio.

BEL,
Caixa Postal 03625, CEP 70084-970 Brasilia, DF

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La eldonejo Iltis (Edition ILTIS) ekde 1-a de marto havas novan adreson: La
Saousse, FR-84340 Malaucene, Francio. Tel./fakso: +33.(0)4.90.65.28.33

39 jaragxa infankuracistino sercxas laboron eksterlande, pli malpli rilate
al medicino. Mi scipovas Esperanton, la francan kaj la anglan, mi studis 8
jarojn klasikan pianon kaj 2 jarojn klasikan gitaron.

Aliflanke, mi fondis kune kun miaj infanoj, 11-jaragxaj gxemeloj,
muzikgrupon "Triope", kiu havas E-repertuaron. Ni sercxas sponsorojn por
nia agado kaj ni disponeblas por spektakloj dum E-arangxoj. Valentina Maria
Nan, Baia Mare, str. Petre Dulfu nr.4/29, RO-4800, Rumanio.
Rete:arhimede@forigu.sintec.ro

La oficejo de regiona E-societo en Poprad havas novan telefon- kaj
faksnumeron: +421-92-7769302. Ekde nun la oficejo estas kontaktebla ankaux
per retposxto: milanzvara@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu vi jam auxdis gxin?
=======================

Cxi tiu fasko da anekdotoj estas garantiite malnovaj. Ili estis prenitaj
lauxvorte el "Lingvo Internacia", jarkolektoj 1896 gxis 1899. Legu, kion la
praesperantistoj opiniis amuza:

Interparolo subauxskultita
--------------------------

- Cxu Vi estas esperantisto?
- Jes!
- Hm... Domagxe..."
- Sed Vi ja ne estas esperantisto?
- Mi?!..."
- Jes, Vi.
- Neniam!..."
- Dankon al Dio.

Malfelicxaj infanoj
-------------------

Antaux kelka tempo sin trovis en ia gazeto sekvanta anonco: "Oni sercxas
servantinon, kiu povas kuiri kaj vesti infanojn".
Malfelicxaj infanoj!

Bone rebatite
-------------

Konata verkisto ekkriis unutage "hm!" post amiko, kiun li vidis malproksime
sur la strato. Dando, kiu tion cxi auxdis, ofendita sin turnis kaj ekvokis
kun la manoj sur siaj flankoj: "Kiel vi povas riski krii 'hm!', kiam mi
iras en la strato?" La verkisto, imitante la gestojn de l' dando, kriis per
tia sama malafabla tono: "Kaj kiel vi povas riski iri en la strato, kiam mi
krias 'hm'?"

Interesa legendo
----------------

La sekvanta kunparolo, lauxrakonte, okazis inter angla vojagxanto kaj ia
maristo trovanta sin sur amerika vaporsxipo:

- Tio estas ja Black Mountain?
- Jes, sinjoro; la plej alta monto, kiu ekzistas cxe Lake George.
- Cxu oni havas ian historion aux legendon pri tiu cxi monto?
- Jes, oni rakontas, ke amanta paro unufoje surrampis de tiu cxi flanko sur
  la pinton de l' monto, sed neniam returnis."
- Cxu efektive! Nu, kio do farigxis el ili?"
- Ili iris malsupren sur la alia flanko."

Pripensado
----------

- Nu, mia filino, cxu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraux sian
  konfeson?
- Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon da du tagoj por
  pripensadi.
- Ho malsagxulino! Dum du tagoj ja ankaux li povos pripensadi.

Nekredebla
----------
- ... Dum teruriga tondrado, la tondro subite falis en mian cxambron kaj
  cindrigis mian fratinon...- Kaj kion vi faris?
- Mi sonorigis al la cxambristino kaj diris al sxi: "Heleno, elbalau la
  frauxlinon."

[cxerpita el la retpagxo: http://www.algonet.se/ixnko/retmag/jam.html]

Elektra pseuxdonimo
-------------------
- Antaux ol eklogxi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas
  poeto, sed mi uzas pseuxdonimon.
- Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se gxi ne uzas tromulte da
  elektra energio.

* * *

Vegetarano
----------
- La kauxzo de mia vegetaranigxo estas mia opinio, ke estas malgxuste
  mortigi senkulpajn bestojn.
- Cxu vi opinias, ke estas pli delikate formangxi la furagxon de ili?

* * *

Biletoj
-------

Li: - Vespere ni tre agrable ordigos por ni.
Sxi: - Kion ni faros?
Li: - Mi acxetis tri kinobiletojn.
Sxi: - Tri? Kiu do akompanos nin?
Li: - Mi acxetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.

* * *

Strangulo
---------

Amikino al alia:

- Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn.
Hazarde hieraux vespere mi frue hejmeniris, kaj tiam evidentigxis al mi, ke
li estas hejme.

kolektis Franko Luin
http://www.esperanto.se/eldona /1rido.html

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Dauge Miniauskaite, 16-jara lernantino deziras korespondi tutmonde pri cxiu
temo. La adreso: V. Kreves 104-227, 3041 Kaunas, Litovio

16-jara lernantino deziras korespondi pri cxiu temo kaj intersxangxi
basketbalon. Odeta Kacenauskaite, V. Kreves 87-22, 3041 Kaunas, Litovio

28-jara invalida pensiulo sercxas korespondemajn geamikojn. Esperanton li
lernas ekde kvin monatoj. Li interesigxas pri io, cxefe pri la vivmaniero
de homoj tutmonde. s-ro Ferenc Nemeth, Sagvari E. u. 3/b I. lh. III/10.
HU-2800 Tatabanya, Hungario

Mi nomigxas Renata Jamro. Laux profesio mi estas instruistino pri historio.
Por plibonigi mian Esperanton, mi volus kunligi kontaktojn kun eksterlandaj
samideanoj. Mi multe interesigxas pri muziko, politiko, historio, turismo,
E-lingvo. La adreso: ul. Niepodleglosci 158/5, PL-58-303 Walbrzych, Polio

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 165, 1/aprilo-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Laszlo Radacsy
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************