Eventoj, n-ro 163, 1/marto 1999, retposxta versio
*************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Euxropa volontula servo por junuloj
===================================

Jam de pluraj jaroj por EU (kaj kelkaj najbaraj landoj) ekzistas volontula
servo por junuloj. Sekvas traduko de anonco el (nur nun aperinta) revuo
EUR-OP-NEWS 3/1998. Kontrauxe al pli fruaj informoj, en la nuna estas
menciita informadreso.

"La euxropa volontula servo por junuloj donas al junuloj 18-25-jaraj de la
EU la sxancon resti dum 6 gxis 12 monatoj en alia membro-sxtato de EU. Tie
la gejunuloj partoprenos en translimaj aktivajxoj favore al la komunumo kaj
tiel povos akiri spertojn en multaj sektoroj. Ankaux povas utili je terenoj
persona, socia, lingva kaj profesia. Estas monitorado; oni zorgas pri
logxado kaj posxmono.

Euxropa Parlamento kaj Konsilio formale aprobis budgxeton de 47,5 milionoj
da ekuoj por la volontula servo dum 1998-1999.

Gxi ebligos al 8.000 gejunuloj dum 6 gxis 12 monatoj volontuli en EU-lando.
Estas ankaux aliaj subtenataj temoj:

- projektoj trisemajnaj gxis trimonataj por multnacia komuna projekto, ekz.
  renovigo de historia monumento;

- projektoj kun minimume 4 landoj pri specialaj temoj, ekz. medioprotektado
  aux lukto kontraux rasismo;

- disvolvigxo de volontulaj projektoj ekster EU.

Informoj kaj formularoj: EC, DG XXII/C2, Wetstr. 200, BE-1049 Bruselo,
Belgio, fakso +32-2-29-941-58, rete: vol@forigu.dg22.cec.be

Laux la novajxagentejo "Agence Europe", 24.07.98 informis

Roland Rotsaert

Rim: Estas antauxvidata la dauxrigo ankaux por la periodo 2000-2004.
     Kial ne ankaux esperantistoj profitu el tiuj ebloj? Agu!

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Vivanta vortaro
===============

Interesa iniciato venis el Brazilio. Bahia Esperanto-Asocio intencas estigi
"vivantan vortaron de Esperanto" en la interreto.

La celo estas kolekti cxiujn nove aperintajn E-vortojn, kiuj kompletigas
iun mankon. (Do ne temas pri neologismoj, kiuj intencas anstatauxi aliajn
enradikigxintajn vortojn.) Por sukcesigi tion la iniciatintoj nepre bezonos
la kunlaboron de cxiuj, kiuj legas unu aux plurajn el la gravaj E-revuoj,
libroj.

Kiam vi vidas vorton, difinantan novan aferon, bonvolu sendi gxin al la
sube skribita retadreso. Nepre plencitu gxian fonton (nomo de la auxtoro,
eldonejo, eldonajxo kaj la numero kaj pagxo de la lasta). Pri cxiu nova
termino nepre informu, al kiu fako gxi apartenas, pri kio temas, kies
gxenro, speco aux specio gxi estas, kaj se eble gxian tradukon en aliajn
lingvojn (prefere en la portugala, angla, franca, hispana, itala kaj
germana), cxar ankaux la vortaro lauxeble apudigos interparenteze kelkajn
nacilingvajn tradukojn.

Komence la vortaro aperos nur interrete, sed post kelka tempo - depende de
la reagoj - gxi povas esti presita por neinterretanoj. Kontaktu:

Josenilton Passos do Nascimento
Rua Rio Almada 12, Terreo Monte Serrat, 40425-230 Salvador-BA, Brazilio
rete: kongreso@forigu.svn.com.br

laux Magdeburga Folio, n-ro 29

***************************************************************************

Traduko pere de Esperanto
=========================

Multaj esperantistoj jam pensis, ke Esperanto povas helpi la laboron de la
tradukistoj multobligante la lingvajn kapablojn de cxiu preskaux sen plia
peno.

C. Bodson, P. Samain kaj D. Durand realigis en 1994 la t. n. Internacian
tradukReton pere de Esperanto (ITRE).

Hodiaux ITRE konsistas el 67 tradukantoj (parte profesiaj) por 27 lingvoj.
Cxiu membro tradukas inter Esperanto kaj sia denaska lingvo.

Bedauxrinde la laboron de la Reto malhelpas la fakto, ke multaj lingvoj
(hinda, araba, sveda), multaj fakoj (ja ne cxiu tradukisto konas la
terminologion de cxiu fako) ne estas reprezentitaj. Mankas ankaux
tradukistoj, cxar oni necesas cx. kvin homojn por la sama lingvo, por trovi
cxiam liberan tradukiston.

Se via intereso estas ekscitita, bonvolu turni vin al:

Daniel Durand,
Les Nids FR-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio
rete: da.cdm@forigu.wanadoo.fr

laux La Merkato, n-ro 63

***************************************************************************

Duoble verdaj
=============

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) havas nun entute 258 membrojn,
parto de ili ankaux membroj de la verda partio en sia patrujo. Ili celas,
ke la internacia korespondado inter la partioj kaj partianoj okazos
almenaux parte en Esperanto.

La 3-an de auxgusto, 1999 en Berlino, okaze de la UK okazos renkontigxo de
(AVE) kun informoj pri AVE kaj politiko de la verdaj partioj, mondskale.

Tuj post la Berlina UK en Jetrichovice (Cxehio) estos AVE-Seminario pri
Verda Politiko 1999 (en la internacia lingvo Esperanto). La partoprenantoj
havos tie lokon por labori (informi, diskuti kaj traduki) kaj esti
informataj pri la diversaj problemoj de la regiono inter Cxehio kaj
Germanio.

Provizitaj temoj: EU-etendigxo kaj la Agenda 2000, Eko-impostoj,
globalizigxo.

* * *

En la jaro 2001 estos Tergloba Konferenco de Verdaj Partioj en Auxstralio.
Espereble AVE estos reprezentata ankaux tie.

Por pliaj informoj pri la asocio kontaktu:

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen
rete: M.Westermayer@forigu.3Landbox.comlink.apc.org

***************************************************************************

Lingvo-Festo
============

Mi estas la iniciinto de la Festivalo de Lingvoj, alinomate LinguaFest aux,
Esperante, LingvoFesto.

La celo de la LingvoFestoj estas montri diversajn lingvojn (miniumume 10)
al gxenerala publiko pere de lecionoj de 40 minutoj. Kutime estas inter 10
kaj 90 lingvoj prezentataj dum Festivalo.

Esperantistoj, se ili volas, povas utiligi LingvoFeston por reklami pri
Esperanto. Laux mia sperto en antauxaj LingvoFestoj, cxiam estis intereso
pri Esperanto danke al la prezentado de Esperanto en mallonga leciono.

Esperantistoj povas senpage uzi la tuton kion mi verkis, skribinte al mi.
Estas jam grupoj kiuj faris tion en Finnlando, Francio, Rusio kaj aliaj
landoj. Jen la adresoj de retpagxoj de la Festivalo: http://linguafest.org/
hejmo.htm kaj http://linguafest.org/voluntuloj99.htm

Eventualajn demandojn adresu al:

Dennis Keefe
http://www.linguafest.org

***************************************************************************

Kia vetero estos morgaux?
========================

Plia entrepreno, cxi-kaze Wunderground ofertas Esperanto-version en la
reto.

Veter-prognozon (laux lando, urbo ktp) oni povas trovi inter dudeko da
lingvoj ankaux Esperante cxe:

http://esperanto.wunderground.com

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

31.03-06.04. IJF, Internacia Junulara Festivalo/A en Rimini. Inf: Manuel
   Giorgini, S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio. Tel: +39-041-5203245.
   Rete: mgiorgin@forigu.dsi.unive.it

02-05.04. Fromagxa Semajnfino 2-a, Pierrefonatine-les-Blamonts. Inf: Didier
   Loison, 45 rue Verrerie, FR-21000 Dijon, Francio. Tel: +33-380501128.
   Rete: dloison@forigu.esperanto.org

02-05.04. 83-a Brita Kongreso Newport, Kimrio. Inf: John. L. Hubert,
   Blaencwm, Pencader, Dyfed, SA39 9AL, Britio. Tel: +44-1559-384687. Rete:
   johnhubert@forigu.csi.com.

03-05.04. 54-a Kongreso de SAT-Amikaro, Glay. Inf: Roland Cuenot, 35 rue de
   Villers, FR-25700 Valentigny, Francio. Tel: +33-381346446.

03-07.04. Ornitologia renkonto... Birdoj... bildoj... kantoj, Bouresse.
   Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:
   +33-549.428074.

03-10.04. 15-a PSI, Printempa Semajno Internacia, (PSI), St. Andreasberg.
   Inf: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr -
   Ahrweiler, Germanio. Tel: +49-2641-4885, fakso: +49-2641-978666 (oficejo).
   Rete: psi@forigu.esperanto.de

09-11.04. Junulara Esperanto-Renkonto (JER), Sarospatak. Inf: David Alko
   Golden, Damjanich u. 1/c., HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete:
   hej@forigu.math.bme.hu

09-11.04. Pri io kaj nenio: Amuza kaj amika kunestado, Poprad. Inf:
   Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
   Tel/fakso: +421-92-32419.

13-17.04. Didaktiko kaj pedagogio gvidata de Claude Gacond, Bouresse. Inf:
   Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:
   +33-549.428074

16-18.04. Regiona Renkontigxo, Martin. Inf: Esperanto-MEL, Pf. 152.
   SK-01241 Zilina, Slovakio. Tel: +421-89-52152.

17-18.04. Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio Lorca,
   Murcia. Inf: J. A. Cabezos Martinez, Avda. de la Flota 7. 3. B. ES-30008
   Murcio, Hispanio.

20-22.04. Biznes-Forumo kun ekspozicio, Karlovo. Inf: Esperinform, p/a
   Bojxidar Leonov, P.k. 44 BG-4300 Karlovo, Bulgario.

20-24.04. Didaktiko kaj pedagogio, gvidata de Claude Gacond, Bouresse. Inf:
   Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:
   +33-549.428074

21-24.04. 13-a Seminario pri Scienco kaj Tekniko, Karlovo. Inf:
   Esperinform, P/a Bojxidar Leonov, P.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

21-25.04. Volgia Esperanto Renkontigxo, Naberejxnie Cxelni, Ab. ja. 139.,
   RU-423819 Novij Gorod, Rusio. Inf: E-Klubo Gaja Krokodilo, Grigorij Arosjev
   rete: arosjev

22-25.04. Internacia Seminario "La religio kaj la homaro",
   Karlovo. Inf Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, P.k. 44, BG-4300 Karlovo,
   Bulgario.

24-25.04. La bona lingvo - renkonto pri la cxefverko de Claude Piron, La-
   Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, Posxtfako 311.,
   CH-2301 La-Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

24-25.04. Internacia Festivalo de Kanto kaj Kulturo, Karlovo. Inf:
   Esperinform, p/a Bojxidar Leonov, p.k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

***************************************************************************

Kongreso de AILA
================

Inter 01-06 de auxgusto, 1999 okazos la 12-a monda kongreso de AILA
(Association international de linguistique appliquee = Internacia Asocio
pri Aplika Lingvistiko) en la Waseda Universitato en Tokio. La kadra temo
estos "La rolo de lingvo en la 21-a jarcento - unueco kaj diverseco".

Principe ekzistas la ebleco, ke interlingvistoj partoprenu la kongreson
proponante prelegon pri interlingvistika aux esperantologia temo, aparte,
se gxi ligigxas al la kadra temo.

Interesitoj sin turnu al:

Japana Esperanto-Instituto,
Waseda-mati 12-3, JP-162-0042 Tokio, Japanio.
Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp

***************************************************************************

Printempa renkontigxo de familioj
=================================

La 15-a Printempa Semajno Internacia arangxota de la Germana Esperanto-
Asocio okazos de la 3-a gxis la 10-a de aprilo 1999 en St. Andreasberg, en
la montaro Harz. La seminario, kies precipa celgrupo estas familioj kun
infanoj havos temon "Kultura diverseco en Euxropo". Cxiu estos bonvena,
ankaux unuopuloj. En la seminario estos kursoj por komencantoj kaj
progresantoj. Informojn donas:

Wolfgang Bohr
Johannes-Kirschweng-Str. 11,DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio
rete: psi@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Nova cxiujara arangxo
=====================

La 17-an de oktobro 1998 okazis en Maribor, Slovenio la dua
internacia videofilma festivalo en Esperanto. La prezentitajn
filmojn prijugxis 8-membra internacia jxurio, kiun prezidis
la kroata filmregxisorino Romana Rozic.

Pro la bona sukceso de la dua festivalo kaj la cxiam
pligrandigxanta intereso ankaux de la diverslanda publiko oni
decidis, ke la festivalo farigxos tradicie cxiujara. La tria
festivalo okazos la 10-an kaj 11-an de julio en Maribor, cxifoje
akompanata de teatra kaj muzika kulturfestivalo.

Por pliaj informoj turnu vin al:

Interkulturo
ul. Besednjakova 1, SI-2000 Maribor, Slovenio

***************************************************************************

Infan-renkontigxo en Francio
============================

La renkontigxo okazos de la 19-a gxis la 23-a de aprilo 1999 en Mesnil-
Saint-Pere, apud Troyes (100 kilometrojn sud-oriente de Parizo). Gxi okazos
en natura medio, en arbaro. La infanoj malkovros naturon per ludoj,
diversaj aktivajxoj, lernos Esperanton per pri-naturaj ludoj kaj ekzercado,
tutsimple ferios kune en internacia etoso, ktp.

La gastejo, tre komforta, povas ricevi tridekon da personoj. Jam rusaj kaj
francaj infanoj enskribigxis. Kroataj kaj polaj infanoj estis invititaj.
Gepatroj, kiuj akompanos siajn infanojn, estas bonvenaj. Restas kelkaj
lokoj.

Se vi interesigxas, rapide kontaktu la respondeculinon:

Elisabeth Barbay
25 allee Gabriel Faure, FR-93140 Bondy, Francio
La.Krokodileto@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

MOVADO
//////

Bicikle al UK / IJK!
====================

Al IJK eblas vojagxi ne nur per auxtobusoj, sed ankaux per bicikloj!

Se vi interesigxas pri tiatipa, grupa, bonetosa kunveturado, kontaktu BEMI
(Biciklista E-Movado Internacia), kiu organizas biciklajn karavanojn ne nur
al IJK en Hungario, sed al la UK en Berlino kaj al OkSEJT en Tihvin (apud
Peterburgo).

Kontaktadreso:

Yvonne van den Hork
Marijkeweg 28-C-1, NL-6709 PG Wageningen, Nederlando
Rete: espi@forigu.dds.nl

***************************************************************************

E-propagando en "La Lando"
==========================

La tutlanda jxurnalo "El Pais" (La Lando) ofertas senpage cxiujxauxde
aldonrevueton nomitan "Ciberp@forigu.ís temas pri komputilaj kaj interretaj
aferoj. La 4-an de januaro, okaze de la 75-a datreveno de la naskigxo de
Tincxjo, aperis tutpagxa raporto pri la cxeesto de Tincxjo en la reto.

Cxe la fino de la artikolo, suprizige, oni legas (hispane):

"Tincxjon oni tradukis al pli ol 40 lingvoj. Krom al cxiuj parolataj en
Hispanio, ankaux al serbo-kroata, okcitana, latina kaj esperanto i.a. La
sekvantoj de la jxurnalisto (Tincxjo), kiuj krome lernas la esperantan aux
deziras plibonigi siajn sciojn pri tiu lingvo, povas viziti
www.esperanto.net/martin.weichert/tincxjo.html"

Tiu retadreso estas reskribita en aparta adresareto, kune kun la plej
gravaj retmencioj de la artikolo.

La jxurnalo estas unu el la plej gravaj en Hispanio, eble la plej legata
inter tiuj kiuj volonte akceptas oficialan kontrolon de disvendado kaj gxia
revueto "Ciberp@forigu.ís" kaj pli popularigxas.

Manuel Pancorbo Castro
Galapagar, Hispanio.

***************************************************************************

SEK-e en Koreio!
================

En la mezo de septembro mi vizitis Koreion por 2 semajnoj laux la invito de
Seula Esperanto-Kulturcentro, SEK. Tie preskaux cxiutage okazas divers-
nivelaj kursoj, en kiuj partoprenas 5-15 kursanoj de variaj agxoj kaj
profesioj.

Lee Jung-Kee, la prezidanto de SEK (kaj vic-prezidanto de Korea E-Asocio)
de jaroj antauxe entreprenis la centron kaj malgraux cxiaj malfacilajxoj
gxis nun dauxrigas la laboron. Dum 6 jaroj li senpauxze faras elementan
kurson cxiumonate, tra kiu gxis nun naskigxis 680 Esperantistoj. Li fojfoje
eldonas librojn, intersxangxas ilin kun aliaj eldonejoj kaj lauxokaze
ankaux organizas E-karavanojn al kongresoj.

La plej mirinda por mi en tiu cxi vojagxo estis vizito al Dankook
Universitato, kie li instruas al 530 studentoj Esperanton en 3 kursoj, 2 en
Seulo kaj unu en Chonan (gastiganto de IJK en 1994). La leciono estas unu
el la elekteblaj lerno-objektoj kun oficiala poento-gajno.

Grandan E-lernolibron kun 2 sonkasedoj lastatempe eldonis fama eldonejo pri
lernolibroj de lingvoj, kiu garantias gxian sukceson por vendigxo.

Reza Kheirkhah

Rim: Kontaktadreso de Seula E-Kulturcentro: CPO Box 3047, Seoul, 100-630,
Koreio. Rete: espcult@forigu.chollian.net

***************************************************************************

Preskaux kiel Nosferatu
=======================

En la sesdekaj jaroj William Shatner (kapitano Kirk de la kozmosxipo
Enterprise) aktoris en filmo nomita "The Incubus" (La Inkubosongxo) kiu
estis tute en Esperanto kun anglalingvaj superskriboj. Dum multaj jaroj gxi
ne haveblis, sed gxi baldaux reaperos. La elparolo de la aktoroj ne estas
aparte bona, sed la filmo mem gajnis lauxdon de kelkaj recenzistoj, kaj
Paris-Match nomumis gxin la plej grandeca fantazia filmo post "Nosferatu".

La filmo spekteblos dum la Tutkalifornia E-Konferenco en marto kaj baldaux
acxeteblos kiel videofilmo. Vidu http://incubusthefilm.com/ aux
http://www.scn.org/lxilandbr/aktual eo.html

D Gary Grady
Durham NC USA
dgary@forigu.mindspring.com
gary_grady@forigu.birr.com

***************************************************************************

"TV Filme" apogas Esperanton
============================

La TV-kabla entrepreno TV Filme, partnero de TVA (unu el du plej grandaj
tv-kablaj entreprenoj en Brazilo) en Brasilia, Goiania, Belem kaj aliaj
brazilaj urboj, apogos la diskonigadon de la novaj bazaj kursoj de
Esperanto de Esperanto-Asocio de Brasilia (EAB): cxiuj abonantoj de TV
Filme logxantaj en la regiono de Plano Piloto (cxefa kvartalaro de la
brazila cxefurbo) ricevos propagandan folion de EAB, kune kun la marta
numero de la revuo kiu prezentos la filmo-programaron kiun oni povos spekti
dum marto.

La folio estas unukolora kaj havas la jenan reklaman frazon: "Pro la
globaligo, la mondo dividigxis inter tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj
tiuj, kiuj restas parolantoj solaj".

Aperas ankaux terglobo duondividita kaj ceteraj informoj pri la kurso, kaj
ankaux la grafika marko de TV Filme sub la devizo "Kultura apogo".

Fabricio Valle
Direktoro de Socia Komunikado de Esperanto-Asocio de Brasilia
UIN 11423839

***************************************************************************

Internaciaj ekzamenoj en la Berlina UK
======================================

Dum la 84-a UK en Berlino okazos la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA por
la elementa kaj meza niveloj. Ili konsistos el tri partoj: gramatika
antauxtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur la sukcesintoj en la
gramatika antauxtesto rajtos partopreni la skriban parton kaj, atinginte en
la skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, ankaux la parolan parton.

Oni anoncu sin, prefere antaux la 1-a de julio, cxe la sekretario de la
Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), Middenweg 587, NL-1704 BH
Heerhugowaard, Nederlando; telefono +31 72 5717918; telefakso +31 72
5747670; rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl.

Samtempe oni pagu la speciale favoran ekzamenkotizon de 40 NLG al la UEA-
konto ilek-a aux rekte al la kasisto de IEK: B. Andreasson, Sodra Rorum pl
455, SE-242 94 Horby, Svedio; posxta gxirkonto 682117-7 (Stockholm). Kaze
de nereprezentigxo aux nesukceso en la antauxtesto oni rericevos 25 NLG.

Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne estos atingita, eblos sin anonci
surloke en la kongresejo cxe la ILEI-budo dimancxe. Tiam la ekzamenkotizo
estos 60% de la MA-kotizo por la logxlando de la kandidato.

IEK aparte atentigas la delegitojn de UEA pri la rekomendo de la Estraro de
UEA, ke "delegitoj atingu almenaux la nivelon de la Meza Ekzameno".

Hans ten Hagen
sekretario de IEK

***************************************************************************

Vladivostokanoj en Japanio
==========================

Inter 1-22. de oktobro 1998 la prezidanto de Vladivostoka E-klubo
"Pacifiko" Aleksandr Titajev kaj la estro de la junulara fako Andrej
Sxipilov vizitis Japanion laux la invito kaj financa helpo de Japana
Esperanto-Instituto, Hokkajda Esperanto-ligo kaj Sappora SAT-grupo.

La vladivostokaj esperantistoj partoprenis la 85-an Japanan E-kongreson en
u. Kanazawa (3-4.10.98), la 62-an Hokkajdan Kongreso de Esperanto en urbo
Tomakomai (17-18.10.98), gvidis porcivitanan elementan E-kurson en urbo
Sapporo (13-16.10.98).

Dum la 62-a Hokkajda Esperanto-kongreso estis subskribita dokumento pri la
gxemeligxo inter du Esperanto-komunumoj: Vladivostoka Esperanto-klubo
"Pacifiko" kaj E-rondo de Hakodate, gxemelurbo de Vladivostok.

Por la venonta 3-a Internacia Studenta E-kongreso de Azi-Pacifikaj landoj,
okazonta en Vladivostok la 26-29-an de oktobro 1999 estas planata speciala
karavano.

Aleksandr Titajev
ul. Pusxkinskaja 23-11, RU-690078, Vladivostok, Rusio

***************************************************************************

Zagreb pretigxas jam
====================

La 21-an de oktobro la ministro pri kulturo de Respubliko Kroatio s-ro
Bojxo Bisxkupicx akceptis delegacion de Kroata Esperanto-Ligo por trakti
pri la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2001.

La ministro konatigxis kun la dato de la granda Esperanto-evento en Zagreb
de la 21-a gxis la 28-a de julio en la nova jarmilo. En la sama semajno
okazos en la cxefurbo de Kroatio prestigxa folklora arangxo, dum kiu
prezentigxos sur la urbaj stratoj kaj placoj centoj da foklorensembloj el
multaj landoj, kio siavice kontribuos al viveco de la kongresurbo.

La afisxo de la Universala Kongreso estas mendebla cxe Kroata Esperanto-
Ligo, Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

La delegacio de esperantistoj kiun akceptis la ministro konsistis el
prezidanto Dalibor Brozovicx, sekretario Spomenka Sxtimec, kaj la junularon
reprezentis Faruk Islamovicx. Nome de la Ministerio ankaux la vicministro
Ivan Sxaricx cxeestis la interparolojn.

La Esperanta delegacio eluzis la okazon por informi la ministron baldaux
vojagxontan al oficiala vizito al Irano, ke en Teherano estis pretigita la
perslingva manuskripto de la kroata dramisto Miro Gavran, tradukita el
Esperanto. La dramon La amoj de George Washington tradukis Akhtar Etemadi.
La saman verkon tradukis en la anglan el Esperanto Trevor Steele, kun la
celo diskonigi gxin por la publiko en Auxstralio.

Spomenka Sxtimec
Nova Ves 87, HR-41000 Zagreb, Kroatio

***************************************************************************

MALLONGE
////////

En oktobro en la urbo Tirupati okazis la 7-a Nacia Kongreso de Esperanto en
Bharato (laux la nova, decidita en la kongreso skribmaniero Barato).

Kiel adiauxa arangxo la kongresanoj plantis arbojn cxirkaux la Junulara
Gastejo (la kongresejo), ke gxi kresku kune kun la movado.

Inter 09-12 de oktobro okazis la Argentina Esperanto-kongreso kun la
cxeftemo: "Ni levu la nivelon de nia E-agado". Partoprenis gxin 45
aligxintoj cxefe el Sudameriko. Dum la kongreso AEL (Argentina Esperanto-
Ligo) elektis novan estraron. La prezidanto estas: Silvia E. Rottenberg.

La "Universala Alianco", kiu havas sian centron en Grekio, faras diversajn
kursojn en la kampo de memevoluigo, aroma terapio, spirituala sanigo,
vegetarianismo kaj similaj. La alianco rekomendas Esperanton al siaj
partoprenantoj kaj ankaux gxi mem organizas kurson.

La estraro de KEA (Kanada Esperanto-Asocio) alelektis tri novajn anojn: du
(Matthew Chisholm kaj Aaron Chapman) reprezentos la junajn membrojn, kaj
unu (Neil Parker) prenos la vakan sekretarian postenon. Ili decidis ke la
jarkunveno de KEA por 1999 okazos la 9-an de majo.

En oktobro 1998 la Londona E-Klubo festis la 40-jaran fidelecon de s-ro
Peter kaj June Miles unu al la alia kaj al Esperanto. La administranto de
la oficejo de la E-Asocio de Britio prezentis al ili "Fratulecajn
atestilojn", agnoskante ilian longdauxran subtenon al Esperanto.

Zsuzsa Varga-Haszonits, gvidanta la E-fakon cxe Universitato ELTE
(Budapesxto) akiris en decembro titolon de filologia doktoro per tezo pri
la historio de la naturalisma skolo lingvoplana kaj precipe de Interlingua,
kun komparo de la naturalisma kaj skemisma aliroj.

La 17-an de decembro, 1998 la Radom-a urba filio de la Pola Esperanto
Asocio solene festis la naskigxtagon de L. L. Zamenhof. Pri la arangxo
informis la loka tagjxurnalo kaj filmis gxin la televidstacio POLSAT.

La 6-7-an de februaro, 1999 en Cxeboksari pasis Aktivul-Trejna Seminario
(ATS), la temo estis: "De klubo al organizo". Estis pristuditaj bazaj
informoj pri kluboj kaj organizoj, interrilatoj en kolektivo, laboro kun
amaskomunikiloj, k.a.

***************************************************************************

ILEI, INSTRUADO
///////////////

La projekto "Sokrato"
=====================

Por pridiskuti en via loka grupo, ni publikigas priskribon de projekto de
'Sokrato'-programo de la Euxropa Unio. Kiu grupo vidas eblecon por iel
kunlabori en gxia realigo. Temas pri "Nova eduka novajxo, garantianta
heterogenecon kaj dulingvecon, observante universalajn regulojn".

Ne necesas ripeti la argumentojn pri la graveco de lernado de fremdaj
lingvoj: ekzistas multaj rezolucioj kaj dokumentoj ene de la Euxropa Unio
kaj la komisiono pri tio cxi kaj la euxropa dimensio en edukado. La
koncepton pri akirado de almenaux du lingvoj krom la gepatra aprobis la
Konsilio de la Ministroj pri Klerigado, kiu renkontigxis tiucele la 4-an de
junio, 1996.

* * *

Konsiderante la investadon de tempo kaj de mono en la lernadon de lingvoj,
malgraux cxiaj plibonigoj en eduka metodologio, oni devas simple akcepti la
fakton, ke la atingitaj rezultoj ne plenumas oniajn atendojn.

Simpozio pri la Lingva Problemo en Euxropo okazis en la Euxropa
Parlamentejo en Bruselo la 29-an de septembro 1993, kunlabore de la
fondajxo, iuj membroj de la Euxropa Parlamento kaj laborgrupo pri la lingva
problemo en la Euxropa Unio. Informoj prezentigxis pli pluraj sukcesaj
eksperimentoj celintaj pli rapidan kaj efikan instruadon de fremdaj lingvoj
pere de lingvo-orientiga kurso bazita sur la koncepto de logike planita
lingvo.

Sxajnas ke la eksperimentoj kaj la akiritaj spertoj ankoraux ne konvinkis
instruistojn kaj politikfarantojn. Ecx se la supra skemo estus nur
netestita hipotezo, tamen gxi validas tiom ke indas serioze konsideri la
demandon. Gxuste pro la rezultoj, tamen estus multe pli bone ripeti tiajn
eksperimentojn ne nur en cxiuj membro-sxtatoj de la unio, sed prefere
ankaux en iuj sxtatoj ne apartenantaj al la unio sed nur al la Konsilio de
Euxropo. La programo "Sokrato" prezentas kadron por organizado de tia
projekto, kiu ja plenumas la postulojn de la programo mem kaj ankaux de
gravaj politikaj demandoj kaj principoj ene de la komunumo.

Estas aldonita al la dokumento skemo kun tempoplano kaj priskribo de cxiuj
agadoj necesaj por la realigado de la projekto.

Teknika priskribo

1. Historio
-----------

La programo "Sokrato" bazigxas unuflanke sur pedagogia teorio kaj aliflanke
sur eksperimentoj jam okazintaj kaj okazontoj en diversaj landoj (Italio,
Slovenio, Auxstrio kaj Germanio). Cxiuj cxi bazigxas sur la t.n.
'Paderborna Modelo'.

2. Lingvo-orientigo
-------------------

La Paderborna Modelo celas la lingvo-orientigan instruadon en la lastaj
jaroj de la elementaj lernejoj, do precipe por 9-10 jaruloj. Kalkulata
estas la "transfero": la plibonigo de la lernrezulto pri la instruajxo en
krome nesxangxitainstrusituacio pro antauxa lernado de alia instruajxo. En
la nuna projekto tio signifas: la plibonigo de la lernrezulto pri la unua
fremda lingvo pro antauxa lernado de pedagogie tauxga lingvomodelo en la
elementa lernejo. Temas pri la lernrezulto rilate kaj la vorttrezoron kaj
la gramatikon. Komparataj estas du grupoj: unu kiu lernis la lingvomodelon
kaj poste la (fremdan) nacian lingvon, kaj la alia kiu lernis nur la
(fremdan) nacian lingvon.

La transfero estas des pli bone kalkulebla, ju pli modela kaj pedagogie
tauxga estas la uzata lingvomodelo. Nur pedagogie tauxga modelo garantias
mallongigon de la entute bezonata lernotempo spite al la lernotempo
bezonata por la propedeuxtika okupo pri la modelo. La esprimon "pedagogie
tauxga" ni difinu jene: simpla, regula kaj klara.

3. Simpleco, reguleco, klareco
------------------------------

Simpleco signifas, ke la lingvomodelo ne enhavas "kamuflantajn aldonajxojn"
kaj do ne atentigas pri kroma informo, kiu ne estas necesa por la
instrucelo. Ekzemplo por nesimpleco de lingvo estas la konjugacio de verbo
malgraux la cxeestanta pronomo.

Reguleco signifas, ke la lingvomodelo ne enhavas esceptojn kaj do ne
atentigas pri iuj hazardaj diferencoj rilate iun paradigmon. Ekzemplo por
nereguleco de lingvo estas la esceptaro rilate al la pluraligo de
substantivoj.

Klareco signifas la ebligon dise pritrakti la esencajn trajtojn kaj do
celas la eblon prezenti la malfacilajxojn disigitaj; gxi krome ebligas la
lernadon per malgrandaj pasxoj. Ekzemplo por klareco estas la emo meti
diversajn malsamajn informojn en unu saman vortparon, precipe kaze de
verboj; tiuj enhavas la informojn pri la radiko, la tempo, la persono, la
nombro kaj la modo, sen ke ili estus klare disigeblaj por la lernanto.

4. Planita lingvomodelo
-----------------------

El tiuj tri postuloj al la lingvomodelo sekvas, ke nek naciaj lingvoj nek
latino povas tauxgi kiel instruajxo de lingvo-orientiga instruado en la
projekto "Sokrato". Simpla, regula kaj klara, do tial tauxgas por la
projekto kaj por povi fidinde mezuri la transferon povas esti nur planitaj
modellingvoj. Iliaj vorttrezoroj kaj gramatikoj plenumas la kondicxojn.
Plia kondicxo kadre de "Sokrato" devas esti, ke la vorttrezoro de la uzata
lingvomodelo estu el la euxropaj lingvoj, precipe latino kaj la helena. La
plej bone konata kaj plej vaste uzata el tiaj planlingvoj estas Esperanto.

5. Paderbornaj Eksperimentoj
----------------------------

La paderbornaj esplorrezultoj pri la lingvo-orientiga instruado konkrete
estas tiuj cxi: dum ju pli da studhoroj (T) la elementlernejaj lernantoj
partoprenis la lingvo-orientigan instruadon (do lernis la lingvomodelon),
des pli rapide ili poste ekde la unua postelement-lerneja jaro (en la agxo
de cxirkaux 11 gxis 15 jaroj) lernas la devigan etnan (nacian)
fremdlingvon. La kompetenteco en la fremdlingvokreskas des pli rapide, ju
pli ampleksa estis la modellingva lernado.

Se estas je dispono ekzemple nur 800 studhoroj de la tradicia fremdlingva
instruado, evidentigxis, ke oni povas optimumigi tiun fremdlingvan
instruadon forprenante certan tempon por la modellingva instruado. Tiun
certan tempon oni forprenas je la komenco antaux la tradicia fremdlingva
instruado. La Paderborna Modelo kaj postaj kalkuloj montris ke la optimuma
dauxro de la modellingva instruado (lingvo-orientiga instruado) trovigxas
inter 100 kaj 160 studhoroj.

Jam post cxirkaux 500 studhoroj de la modellingvo kaj poste la nacia
fremdlingvo la gelernantoj komencas superi la nivelon de la gelernantoj,
kiuj lernis dekomence nur fremdlingvon; kaj poste la avantagxo de la unua
grupo estas tiel granda, ke ili jam post cx. 740 studhoroj atingas la
nivelon, kiun la dua grupo atingas nur post la tuta lernotempo de 800
studhoroj. Kvankam ili havas malpli da tempo por lerni la nacian lingvon
pro la antauxa lernado de la modellingvo, la unuagrupaj gelernantoj bezonas
malpli da tempo por atingi donitan kompetentecnivelon.

6. Eksperimentoj en la tuta Euxropo
-----------------------------------

La projekto "Sokrato" donas la agrablan eblecon studi la transferon kaj la
kompetentec-avantagxon sur pli vasta tereno, t.e. tut-Euxrope kaj kun plej
diversaj lernatlingvoj kaj lernotaj fremdlingvoj. Gxis nun estis precipe
germanaj gelernantoj lernantaj la anglan, italaj gelernantoj lernantaj la
francan kaj la slovenaj gelernantoj lernantaj la germanan. "Sokrato"
ebligas multe pli da kombinoj kaj tial science kaj statistike pli fidindajn
rezultojn.

7. En cxiu membrosxtato de EU/Konsilio de Euxropo po du elementlernejaj
-----------------------------------------------------------------------
klasoj
------

Por la konkreta eksperimento estas bezonataj po unu grupo lernonta la
modellingvon kaj poste la fremdlingvon kaj po unu kontrolgrupo lernonta nur
la fremdlingvon. La datenoj estos ricevitaj per demandiloj rilate al la
akiritaj vorttrezoro kaj gramatiko de la lingvoj. Kroma agado de la unuaj,
eksperimentaj grupoj estos interkorespondado kun la unuaj grupoj de la
aliaj statoj baldaux post la komenco de la projekto; tiu korespondado
okazos en la modellingvo.

8. Lingvaj celoj
----------------

Lingvaj celoj atingendaj dum la lingvo-orientiga instruado estas:

1. Aktiva kono de minimume 500 leksikajxoj de la modellingvo.

2. Kapablo pliricxigi la propran vortprovizon kaj esprimpovon per konscia
   uzo de la gramatikaj kategorioj de la modellingvo.

3. Kapablo kompreni kaj esprimi demandojn, proponojn kaj petojn, priskribi
   situaciojn kaj rakonti okazajxojn uzante la lernitajn lingvo-elementojn
   parole kaj skribe - cxio en tiu grado, kiom gxi koncernas la cxiutagan
   vivon de la infanoj kaj iliajn rilatojn kun la cxirkauxa mondo.

4. Klara elparolo, bona ortografio.

5. Kapablo transigi signifoenhavojn de unu lingvo al la alia.

6. Kapablo uzi vortaron.

Precipe pro punkto 2., kaj pro la instruota kapablo povi retrovi analogajn
vorttrezorajn kaj gramatikajn unuojn en la fremdlingvo kaj tien transigi la
lingvoscion akiritan dum la lingvo-orientiga instruado, estas necese, ke la
modellingvo estu kiel eble plej simpla, regula kaj klara rilate al siaj
vorttrezoro, gramatiko, elparolo kaj ortografio.

el Vertikale-19.

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Kopirajto cxe Heroldo...
========================

Dekoj da leteroj, e-posxtaj mesagxoj kaj telefonvokoj venantaj de
malkontentaj abonantoj de Heroldo de Esperanto atingis nin cxi-jare. Cxiuj
plendis pri la sama afero: nericevo de la abonita periodajxo. Kelkaj
plendis, ke la eldonanto neniam respondis iliajn plendleterojn. Novjorkia
abonanto ekricevis Heroldon nur post kiam li kontaktis la svisan ambasadon
en Usono, kaj ecx tiam nur ekde julia numero. Ankaux nia oficejo, kiu
regule sendas al Heroldo la bultenojn de ELNA, ricevis nur kelkajn
sporadajn numerojn de Heroldo, kaj tio post kelkaj plendleteroj. Evidente
io putras cxe Heroldo. Fakte, io serioza. Cxu respekto? Ni vidu.

En Esperanto USA 2/1998, p. 9 aperis recenzeto de Miko Sloper pri la disko
SYR 3 de Sonie Youth/Jim O"Rourke. En sia numero 8/1998, p. 3 Heroldo
aperigis mencion, subskribitan de "MS" pri la sama disko, kiu - strange -
estis preskaux lauxvorta traduko (mallongigita) de la recenzo aperinta en
Esperanto USA.

Laux nia demando adresita al Heroldo pri la enigma MS, iu Giorgio Silfer,
kies nomo ne aperas en la kolofono de Heroldo, skribis, ke "MS signifas:
laux komuniko de iu MS (Miko Sloper?)". Strange, cxar Miko Sloper neniam
sendis, laux la propra deklaro, ian ajn komunikon al Heroldo pri la
koncerna disko.

La redaktantoj de Heroldo (samaj kun tiuj de Literatura Foiro), kiuj
insistas pri la kopirajto de siaj eldonajxoj prifajfas la kopirajtojn de
aliaj eldonajxoj, laux sia putra principo, ke kelkaj kopirajtoj estas pli
gravaj (mal/respektendaj) ol aliaj.

Dum Heroldo ignoras plendojn kaj kopirajtojn, gxi malaperos el la listo de
E-periodajxoj aboneblaj pere de ELNA. Ni esperas auxdi baldaux, ke Heroldo
de Esperanto reigxis la sama respektinda periodajxo, kiu estis sub Teo Jung
kaj Ada Fighiera Sikorska. Gxis tiam, por tiuj kiuj volas rekte aboni, jen
la adreso de la administrejo: Heroldo de Esperanto, C.P. 928, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svislando.

Ionel Onet
el Esperanto USA 6/1998

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Pri la identecoj
================

Mi miras, ke la sciencistoj estas tiom blindaj, ke ili ne konsideras
simplajn de cxiu klare videblajn faktojn kaj triumfe "science" asertas la
kontrauxon.

Mi ne legis la disertacion de s-ro F. Gobbo, sed mi reagas nur je asertoj
al gxi interpretitaj de R. Corsetti en la artikolo "La dilemo" en Eventoj
2/jan. 99 pri la identeco.

Laux li la disertacio asertas, ke iu ne povas esti samtempe islamano kaj
kristano aux germano aux franco. Sed estas eble esti germano kaj
esperantisto aux islamano kaj esperantisto.

Unue ni ripetu kelkajn bazajn sciojn pri sociologio. Grupo estas minimume
du personoj kaj grupidenteco povas evolui cxe kiu ajn grupo senkonsidere de
ties nombro. Tiusence cxiu el ni estas multidenteca persono samtempe
posedante sian familian identecon, tiun de sia sporta klubo, de sia urbo,
regiono, nacio, religio kaj en unuopaj fazoj de sia vivo de infangxardena
grupo, strata bando, lerneja klaso ktp. Krome eblas havi kelkajn sxajne
samrangajn identecojn religiajn, naciajn ktp. (Alikaze oni ne povus klarigi
la situacion de minoritatoj, cxar ja cxiu sloveno en Auxstrio estas auxstro
denaska kaj laux lerneja eduko, sed ankaux sloveno. La identeco ne dependas
de tio, kion diras la oficialaj propagandoj aux la eduksistemoj, sed de
idea influo de grupoj, kun kiuj ni idee rilatas. Cxar ni estas edukitaj
naciideologie, ke ni ne rajtas havi plurajn identecojn, ni ne permesas al
ni konscie akcepti la fakton, ke ni estas pli ol unuidentecaj. Tiuj
identecoj neniam estas egalfortaj, sed ili paralele kunekzistas en ni.

En tiu senco posedi samtempe germana kaj Esperantan identecon estas nenia
specialeco sed unu el multaj normalaj ebloj.

Zlatko Tisxljar
ul. Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio

***************************************************************************

GAZETOJ, REVUOJ
///////////////

"Esperantologio" reaperos
=========================

Laux planoj sub la duobla nomo Esperantologio / Esperanto Studies
revivigxos la revuo "Esperantologio", kiun eldonadis Paul Neergaard inter
1949 kaj 1961.

Kvankam la redakta komitato de la revuo havas fortajn personajn ligojn kun
la Akademio de Esperanto, formale la revuo kaj la Akademio ne dependas unu
de la alia.

La paperan version de la nova revuo publikigos la eldonejo Bambu Ltd en
Varna (cxe Sabira Stahlberg), la elektronikan eldonos la Uppsala
Universitato. La retversio estos alirebla cxe:
http://www.math.uu.se/esperanto/ kie oni jam povas legi pli da detaloj pri
la projekto kaj ankaux liston de la tuta enhavo de la ses kajeroj
redaktitaj de Paul Neergaard.

Christer Kiselman
pk 480, SE-75106 Uppsala, Svedio
rete: kiselman@forigu.math.uu.se

***************************************************************************

Unuafojajxoj por Juna Amiko
===========================

La 25-a jaro de Juna Amiko entenis kelkajn atingojn: unuafoje numero aperis
kun plenkolora kovrilo, unuafoje gxi dissendis senpagan demonstran
komputilan kompakt-diskon kun Esperanta ludo, unuafoje gxi atingis arangxon
kun landa asocio liveri la revuon unuope al cxiu gxia membro. Temas pri la
pli ol 650 membroj de Brazila E-Ligo. Krome, la kvar numeroj de la jaro
aperis akurate (ja ne unuafoje!).

La nova jaro promesas esti ecx pli rimarkinda. La unua numero estos duoble
dika kaj prezentos antologion de la plej bonaj eroj el la 25-jara aperado
de la revuo, pretigota kune de la tri redaktoroj, kiuj flegis gxin tra la
kvaron-jarcento. Regule la numeroj havos plenkolorajn kovrilojn kaj
aldonajn pagxojn. Brazilio renovigis sian arangxon. Neabonantoj ratas peti
specimenon de la kolor-kovrila prov-numero de

Juna Amiko
pk 193, HU-1368 Budapest Hungario.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Futbala universitato
====================

En Liverpool oni ne nur ludas futbalon, sed gxin oni ankaux studas. La tiea
universitato ofertas kiel unua en la mondo la studfakon "futbalindustrio"
por montri la sxangxigxojn en la mondo de la pilkoludo. Instruigxas la
klasikaj temoj de ekonomia studado, krome enkoduko en la strukturojn de
futbalorganizoj kaj seminarioj pri strategioj de sportfirmaoj. Kvankam
docentas jam personoj de la angla profesia futballigo, la surprizo estis
granda, kiam Andrew Watson disrakontis sian aperon. Grandega gxi igxis,
kiam eksciigxis, ke la merkatika managxero de la futbalklubo FC Everton ne
volas veni kiel docento, sed studento.

el Koncize, 6/1998

***************************************************************************

La knabo frenezeta
==================

La 19-an de januaro la brazila TV reaperigis sian intervjuon kun la brazila
knabo Kristocxjo, kiu tradukis la libron "La Knabo Frenezeta". (vidu
Eventoj, n-ro 146). Kune kun la auxtoro Ziraldo, ili informis pri la lingvo
kaj pri la libro en Esperanto.

Pasintjare, kiam oni dissendis la intervjuon la unuan fojon, la interreta
Esperanto-kurso - en kiun anoncas sin ordinare 4 personoj potage - ricevis
160 aligxpetojn, post la jxusa reprezento de la TV-elsendo alvenis 350
aligxoj.

En la sekvaj tagoj pluraj amaskomunikiloj okupigxis pri la 11-jaragxa knabo
kaj pri Esperanto.

Eldonejo Melhoramentos jam konfirmis la lancxon de la dua libro tradukita
de li dum la Internacia Libro-Ekspozicio de San-Pauxlo.

Dr. Roberto Resende
rete: roberto@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Horlogxo por hundo
==================

Najbaro en la tria etagxo okaze de mia naskigxtago donacis al mi surmuran
horlogxon. Novan, kun ornamita kadro, agrablan por okulo. Gxuste tian, kian
mi antaux du jaroj donacis al alia najbaro el la unua etagxo. Mirinde, ke
ankaux gxi estis acxetita samtage, kiel tiu.

- Se la horlogxo ne placxos, forjxetu gxin! - sxerce konsilis la najbaro.

- Nu, ne. Ne povus ne placxi tia bela tempomezurilo - kontrauxis mi.

Sekvatage atente esplorinte la donacon mi konstatis, ke pendigita sur muro
gxi ne intencas montri la tempon.

- Eble tiu muro ne tauxgas? - ekdubis mi kaj skuis la horlogxon. Kelkajn
minutojn la montrilo movigxis helike, tamen haltis.

- Donacita cxevalo plej ofte estas lama - aperis penso kaj mian donacon mi
montris al horlogxisto.

- La horlogxo estas destinita por hundoj - verdiktis la specialisto post
longa manipulado.

- Kiel por hundoj? - ne komprenis mi.

- Surplankan, sed ne surmuran horlogxon vi akiris. Por ke via hundo rigardu
kaj sciu, cxu jam estas tempo por promenado - senkompate sxercis la
horlogxisto.

Vere la horlogxo bone funkciis kusxante surdorse.

- Bedauxrinde, hundon mi ne posedas. Eble gxi funkcius ankaux sur plafono?
- eldiris mi esperon.

- Ne, ne. Sur plafono gxi ne funkcios. Nur sur planko. Pli helpi mi ne
kapablas - la horlogxisto senhelpe disetendis manojn.

Hejme mi longe sercxis lokon por la donaco. Bedauxrinde mia logxejo estas
tiel malgranda kiel posxo.

Subite venis sava penso en la kapon: baldaux mi devos gratuli jubileulon,
najbaron el la sesa etagxo. Lia apartamento estas vasta, kaj, plej grave -
li posedas hundon.

- Se gxi malplacxos - forjxetu! Aux donacu al via amiko.

Romualdas Rutkauskas
el Litova Stelo 4/1998

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

- Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj -

La unua vere profesia E-lingva ludo "Billy" estas
konata jam por multaj personoj. (Vidu Eventoj n-roj 143,144,147) La
dissendo-koverto de Eventoj n-ro 1/januaro estis utiligata
ankaux por dissendi demo-version de Billy al kelkcent adresoj.
Bedauxrinde la akompana letero havis fusxan indikon pri la retadreso de
produktanto. Do, se vi volas kontakti Jacob Nordfalk, uzu la retadreson:
nordfalk@forigu.fys.ku.dk

* * *

Multajn dankojn al Joost Witteveen kiu po unu trarigardis kaj kontrolis la
retan dosieron pri "Plena Kalendaro de E-Arangxoj", kaj same dankojn al
Henning Olsen pro la lingva rimarko. - Laszlo Szilvasi, cxefred.

* * *

Malnovaj esperantistoj, kiuj laboras en kampadejo en la sudo de Francio,
invitas cxiujn esperantistojn al ilia kampadejo, kie oni parolas
Esperanton. Informadreso: Camping PRE-FIXE FR-31420 Cassagnabere Francio.
Tel: +33 (0)5 61 98 71 00 rete: pre-fixe@forigu.instudo4.com

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Mi estas 29-jara turka frauxlo. Mi interesigxas pri muziko, korespondado,
vojagxado ktp. Mi deziras korespondi kun hungaraj virinoj. Hakan Deniz, p.
k. 161 TR-44201 Malatya, Turkio.

* * *

Mi estas 17-jara mezlernejanino. Mi sxatus korespondi pri cxiuj decaj kaj
lauxeblaj temoj kun seriozpensaj esperantistoj, knaboj. Marzena Spoczynska,
ul. Kraszewskiego 4. m. 59. PL-87-100 Torun, Polio

* * *

25-jara komencanto volas korespondi. Li interesigxas pri muziko, video,
fotado kaj veturado. Richard Machemba, Victoria Esperanto-klubo, box 2650,
Mwanza, Tanzanio.

* * *

14-jara lernantino korespondus pri geografio, vojagxoj kaj aliaj
interesajxoj. Malgorzata Obszynska, Ruszczyzna, PL-22-620 Komarow Osada,
Polio.

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 163, 1/marto-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Laszlo Radacsy
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************