Eventoj, n-ro 156, retposxta versio
***********************************

TITOLPAGxE
//////////

"Heroldo" reiros al sia legitima posedanto
==========================================

Nia neprofitcela societo "Heroldo de Esperanto", ricevis la samnoman
gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj dauxrigis gxian eldonadon gxis
1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska.

1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika
   Centro (Milano) sub la nepra kondicxo - trifoje ripetita en la protokolo
   de la 17-a de julio 1996, subskribita ankaux de Ada en drama viv-
   cirkonstanco - pri "respekto de la tradicio kaj principoj" de la gazeto.
   La tradicio kaj principoj estis, i.a. el: la gazeto havas cxefe informan
   karakteron pri la disvastigo de Esperanto; gxi estas sendependa kaj
   supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj.

2. Kiel cxiuj povas konstati, la supraj kondicxoj neniam estis respektataj
   de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la "rauxmisma" gazeto
   "Literatura Foiro" (LF) oni povis legi, ke post la akiro de "Heroldo" la
   rauxmistoj (malgranda tendenca grupo, preskaux nur euxropa, kiu
   opozicias al la gxenerala Esperanto-Movado, negative jugxas la
   Universalajn Kongresojn kaj proponas alternativan Esperanto-komunumon)
   posedas du gazetojn: la diritan LF kaj Heroldon mem. Konforme al la
   supre citita deklaro, la novaj redakcianoj, kunauxtoroj de la rezolucio
   de Rauxmo (Finnlando) en 1980, senrajte transformis la gazeton en
   personan organon de rauxmisma ideologia propagando kaj de siaj privataj
   kvereloj; en cxiu numero la redakciaj geedzoj dauxre kaj grandspace
   aperigadas tendencajn artikolojn sub propra nomo, sub aliaj kromnomoj
   aux prunteprenitaj aux elpensitaj subskriboj (Valerio Ari, Giorgio
   Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama persono; ankaux pluraj
   surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono).

   La lukto de la nuna redakcio kontraux nia Movado, kontraux personaj
   kontrauxuloj kaj kontraux aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis gxis
   senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en cxiu numero
   klacxoj, pikoj, subfosoj, rezolucioj, manifestoj, polemikoj, atakoj,
   provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto
   fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidatigxon cxe la
   akademiaj elektoj.

   Cxio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke
   "Heroldo" estas nun redaktata ekzakte laux la malaj principoj ol tiuj,
   kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaux amataj, pacemaj, lojalaj agantoj
   en nia Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la rauxmistoj rajtas
   diskonigi siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon.

3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj
   kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti
   la fundamentan kondicxon ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la
   respekto de gxiaj tradicio kaj principoj.

4. Cxar la supre citita kondicxo de la transdono estis kaj estas
   malrespektata de la novaj eldonantoj,la transdono mem farigxis senvalora
   kaj auxtomate nuligxis. Tial, nia Societo decidis repreni cxiujn siajn
   antauxajn rajtojn ek de 31-a de decembro 1999, dato je kiu -laux sciigo
   en la kolofono de la nuna "Heroldo"- finigxos la dejxoro de la nuna
   redaktorino.

   Ek de nun, la eldon- kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj
   eldonitaj de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj
   lingvoj.

5. Fine, per la nuna komuniko la subskribinto nuligas sian alvokon (lasta
   numero de "Heroldo" de 1996), en kiu li petis abonantojn de "Heroldo"
   resti fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la
   disvastigo de Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas
   malkonkordon per la mono de la abonantoj de "Heroldo".

6. Nia societo sendos al cxiu petanto kopion de la supre menciita protokolo
   de 1996 pri la transdono de "Heroldo" kaj la koncernan postan
   korespondadon.

Torino, la 1-an de oktobro 1998

G. C. Fighiera
- prezidanto de la legxe registrita societo sen profita celo "Heroldo de
  Esperanto"
giancarlo.fighiera@forigu.torino.ALPcom.it

***************************************************************************

Sciencteknika Digxita E-Biblioteko
==================================

En la 2/julia numero ni skribis pri la startigo de la projekto
"Sciencteknika Digxita E-biblioteko" (- redisponigi la fakan literaturon).

La projekto intertempe ne haltis, ni dauxre laboras pri gxi, kaj klopodas
solvi la aperantajn problemojn. Pliaj detaloj: baldaux!

La red

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

16-18.10. Seminario de la provinca asocio Baden-Virtemberga, Oberkirch.
  Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg,
  Germanio. Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete:
  gea@forigu.esperanto.de

16-18.10. PostSomera Klacx-Kunveno, PSKK en Mol, Belgio. Inf: Joost
  Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, NL-2312 KZ Leiden. Tel: +31-71-5125405
  (nur vespere/semajnfine), rete: joosteto@forigu.esperanto.nu

17-18.10. Hokkajda Kongreso de E-o. Inf: Hokida Acusxi,
  MCM63639@forigu.biglobe.ne.jp

19-25.10. LINGVA Festivalo en Cxeboksari. Inf: Junulara E-Asocio Cxuvasxa
  Respubliko en Rusio, Aleksandr Blinov, a/ja 189, RU-428000 Cxeboksari,
  Rusio. Rete: jeachr@forigu.usa.net

22-23.10. Pana antaux-semajnfino, Balague, Okcitanio. Inf: Sylvie Roques, 8
  rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr

23-25.10. Munjxetada Semajnfino en Tuluzo (Okcitanio). Inf: Sylvie Roques,
  8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete:
  sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr

24.10. 110-jara fondigxjubileo de Esperanto-Grupo, Nurnbergo. Inf: Anny
  Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. Tel/fakso:
  +49-911-359658.

24-25.10. Euxropa Unio: al kio gxi evoluas? (kun fakulo pri EU), La Chaux-
  de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-
  Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

25.10-01.11. 10-a Esperanto Koruso-Stagxo, Montferrier. Inf: Jorgos,
  FR-09120 St. Felix, Francio. Tel: +33-61-608683.

29.11. Adventa Festo de FEJO, Akustika koncerto de Persone. Inf: Riita
  Hamalainen, Koskelantie 31 B 22, FIN-00610 Helsinki, Finnlando. Tel:
  +358-9-792020. Rete: arctinar@forigu.dlc.fi

29.10-01.11. Ruslanda Esperanto-Kongreso '98, Tomsk. Inf: REK, a/k. 2289,
  RU-634055 Tomsk, Rusio. Rete: gbasov@forigu.hcei.su

29.10-01.11. Mez-euxropa Junulara Konferenco, MEJK. Inf: Flavia Dal Zilio,
  rete: flavia.dalzilio@forigu.esperanto.nu

30.10-05.11. 8-a Internacia Esperanto-Kongreso, San Francisco. Inf:
  Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono.
  Rete: LusiHarmon@forigu.aol.com

01.11. Limdato por aligxi al la 25-jara jubilea eldono de Pasporta Servo.
  Ni volas atingi 1000 gastigantojn kaj lotumos 3 librocxekojn po 100 NLG
  inter ili. Inf: Derk Ederveen, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR Voorburg,
  Nederlando. Rete: pasporta.servo@forigu.esperanto.nu

05-12.11. Postkongreso de IEK, Honolulu / Havajo. Inf: Esperanto-Ligo por
  Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito,CA 94530, Usono.
  Rete: LusiHarmon@forigu.aol.com

06-08.11. Naturkuracado, vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis Pictus,
  Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

07-08.11. 9-a Kongreso de UkrEA, Kijiv. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35.
  UA-252133 Kijiv, Ukrainio. Tel: +7-44-2951701, fakso: +7-44-2952870, Rete:
  lnp@forigu.un.kiev.ua

13-15.11. Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (KAEST), Prago. Inf:
  Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
  Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

13-15.11. 10-a Sudbrazila Esperanto-Renkontigxo, Florianopolis. Inf:
  Fondajxo Simpozio, Rua Conselheiro Mafra 176, BR-88000 Florianopolis - SC,
  Brazilio.

13-15.11. Dua Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto
  GRUPE-2, Gliwice. Inf: Esperanto, skr. poczt. 21, PL-11-101 Gliwice, Polio.
  Fakso: +48-32-382043. Rete: staman@forigu.priv.onet.pl aux staman@forigu.ka.onet.pl

14-16.11. 4-a Kolombia Kongreso, Tulua. Inf: Ruben Torres, Kolombio. Rete:
  rdtorres@forigu.teletulua.com.co

15.11. 11-a E-Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Kampo Grande. Inf: Inf:
  Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126,
  Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio.

19.11. Poemoj de Vera Ludikova en la Klubo de PEN en Prago. Inf: M.
  Malovecz, rete: starto@forigu.clavis.cz

20-22.11. Kultura Esperanto-Festivalo, Santiago de Cuba. Inf: Kuba
  Esperanto-Asocio, PF. 5120, KU-10500 Havano, Kubo. Tel: +53-7-401364,
  fakso: +53-7-33729. Rete: kubesp@forigu.mail.infocom.etecsa.cu

21-22.11. JES-cxefkunveno. Inf: JES, pf. 32, CH-22416 Les Brentes, Svisio.

22-23.11. 15-a Kulturkunveno de Esperanto, Kameoka. Inf: Oomoto, Ten'on-
  kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-621-8686, Japanio. Tel: +81-771-225561,
  fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@forigu.compuserve.com

27-29.11. 30-jara jubileo-festo de E-Klubo en Munchen. Inf: Fritz Hilbert,
  Pf. 200712, DE-80007 Munchen, Germanio. Tel/fakso: +49-(0)89-686995, rete:
  vitoria@forigu.metronet.de

28-29.11. Speciala monatfino pri KCE tridekjara, La Chaux-de-Fonds. Inf:
  Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
  Tel/fakso: +41-32-9267407.

29.11. Malferma tago en la CO de UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
  Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: uea@forigu.inter.nl.net

***************************************************************************

Komuna Seminario
================

La 17-a Komuna Seminario okazis de la 24-a gxis la 27-a de julio en Pekino.
Cxeestis la seminarion sume 86 esperantistoj de Auxstralio, Argentinio,
Polio, Korea Respubliko, Japanio kaj Cxinio, inkluzive de Hongkonga
Speciala Administra Regiono.

La 28-an de julio proksimume 40 esperantistoj el ili gastis cxe la E-
Redakcio de Cxina Radio Internacia. La gastoj vizitis la ekspozicion de
CxRI, faris sonregistron en studio kaj interparolis kun cxiuj redakcianoj.
Adiauxante, cxiuj gastoj ricevis belan cxapon kun marko de CxRI kiel
memorajxon.

cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com

***************************************************************************

Komuna amerika kongreso
=======================

Granda sukceso estis la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en
Montrealo inter 24-28 de julio de 1998. Sub la komuna prezido de S-roj
David Wolff (E-Ligo de Norda Ameriko - landa asocio por Usono), Ciprian
Jauca (Kanada E- Asocio) kaj Normand Fleury (E-Societo Kebekia, cxefa
organizanto), gxi kunigis 115 homojn el kvar landoj (62 el Usono, 49 el
Kanado, el kiuj 39 el Kebekio, kvar nederlandanoj kaj unu bulgaro).

Fakte, la ideo kunigi la tri asociojn (okazis samtempe la 46-a Jarkongreso
de ELNA, la 16-a Jarkunveno de ESK kaj Jarkongreso de KEA) fontis el la ne-
ordinara cxeesto de la E-muzikgrupo Kajto, kiu cxi-somere turneis en Usono,
proksime al Montrealo. Cxar en nia kontinento ne kutimas vizito de kvazaux-
profesiaj E-muzikgrupoj, oni decidis, ke indas organizi tian eventon, por
ke kiel eble plej multaj homoj povu gxui la koncerton.

Krom la koncerto de Kajto, laborkunsidoj kaj prelegoj pri diversaj aspektoj
de la E-agado kaj rilataj temoj, la kongreso proponis la tradician
bankedon, viziton de la historia kvartalo de Montrealo kaj post-kongresan
ekskurson al Kebeko. Tiuj vizitoj estis inter la plej sxatitaj programeroj.

Dum la kongreso funkciis libroservo - gxi amase vendis diskojn de Kajto;
parton de sia profito gxi donacos al la Amerika Fondajxo de UEA.

Sylvain Auclair
silvano@forigu.cam.org

***************************************************************************

REKLAMU VIAN ARANGxON!
----------------------

La aligxilo de via arangxo kiel suplemento al Eventoj
atingas aktivulojn en pli ol 60 landoj!

Detalajn informojn, tarifon vidu cxe
http://www.hungary.net/esperanto/antarif1.htm
au petu cxe la redakcio (eventoj@forigu.esperanto.org)

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

E-Asocio por sociala integrigxo
===============================

Sub la nomo "Sociala Integrigxo kaj Esperanto" (franclingve: "Reinsertion
et Esperanto") fondigxis asocio en Montpellier en septembro 1997.

Tiu asocio havas la celon klopodi por sociala integrigxo de senlaboruloj,
ricevantoj de minimuma integrigxa enspezo, kaj gejunuloj en ekstrema
situacio, per instruado de la Internacia Lingvo.

Ekde la komenco de la jaro 1998, la projekto komencigxis kun du
lernantinoj, unu estas 29-jara, la alia 26-jara. Ambaux ili lernas senpage
la lingvon po 5 horoj semajne kaj tiel akiras intelektan scion.

La Interna Ideo de la lingvo ebligas al ili alian rigardon al la nuna
mondo, sed ankaux danke al tiu lernado, ili povos esti dungitaj de la
asocio se ili trafos du celojn:

1. atingi la kapableco-nivelon; 2. proponi al la estraro de la asocio
personan kaj profesian projekton faritan de si mem por labori kadre de la
asocio por- kaj per Esperanto, direkte al gejunuloj aparte.

Estonte la asocio bezonos:

1) instruistojn
2) retanojn
3) vojagxistojn ktp. sed, ekde nun, la helpon de cxiuj tra la mondo, kiuj
   povos, cxu doni ideojn, cxu proponi diversan kunlaboradon, cxu,
   evidente, monsubtenon. Fakte, la projekto des pli valoros, ju pli la
   esperantistaro montros intereson pri gxi.

Koncerne la financadon, la asocio submetas sian projekton al la konsidero
de regionaj publikaj instancoj, kaj turnos sin ankaux al registaraj kaj
Euxropaj institucioj. Tamen, la asocia statuto ebligas ankaux al la
individuoj, speciale al la esperantistaro alporti sian monhelpon. Jam
kelkaj en Francio subtenas gxin.

La nuna asocio estraro konsistas el: Thierry Saladin (kuracisto)
prezidanto, Patrice Brandy (kuracisto) kasisto, Josie Estopina
(senprofesia) sekretariino.

Pliaj informoj estas haveblaj cxe:

Association Reinsertion et Esperanto
Residence Vigne de la Vierge, Bat. 6, 147 Ave Paul Bringuier, FR-34080
Monpellier
Tel: +33-4-67756298
Fakso: +33-4-66324403
Rete: Sociala.Integrigxo@forigu.wanadoo.fr

***************************************************************************

Eldonejoj, arkivuloj!
=====================

Mi nun kolektas miajn dosierojn por konservi ilin kune sur KD. Gxis nun mi
atingis 65 MB - plejparte densigitaj tekstoj en Esperanto - sed oni bezonas
multe pli por plenigi kompakt-diskon!

Do, se vi havas komputilajn tekstojn en Esperanto, kiuj eble estus utilaj
en la estonto, sed kiuj eble perdigxus, se vi restus ilia sola gardanto,
pripensu, cxu indas sendi al mi kopion. Restas spaco por ankoraux kelkdek
milionoj da vortoj.

Edmund Grimley Evans
St John's College, Cambridge, CB2 1TP Britio
edmund@forigu.vocalis.com

***************************************************************************

Nova brila disertacio
=====================

La 15-an de julio cxe la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino
(fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo, 24-jara, tre brile
diplomigxis per disertacio pri "La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio
kaj civitanigxo".

La pli ol 400 pagxa disertacio estis longe diskutita antaux la jugxanta
profesoraro kiu jugxis al Gobbo la plej altajn eblajn poentojn, ege malofte
donataj en la italaj universitatoj, nome 110/110 kun lauxdo, honora mencio
kaj deklaro de indo je publikigo.

La disertacio, jam nun konsiderebla klasikajxo inter la priesperantaj
esploroj, konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto
komunikanta, Esperanto komunikebla.

GCF

***************************************************************************

Tria IASI
=========

Fine de junio okazis en Parizo - en la JEFO-sidejo - la 3-a IASI (Inter-
Asocia Seminario por Informado), kiu traktis radian- kaj televidan
intervjuojn. Ni respondis la pli ol 40 demandojn pri la lingvo, pri
esperantistoj kaj ne-esperantistoj.

Estis lauxtlegitaj kaj komentitaj la respondoj kiujn poste analizis
profesia psikistino. En la alia parto ni komune analizis niajn parolojn -
faritajn de neesperantistaj jxurnalistoj cxe la Franca Kulturo - pri la
radiointervjuoj en kiu ni informis la publikon.

En la televid-intervjua parto Agneszka Moreau kaj Philippe Berizzi uzis
strecxan metodon por hardigi nin en nia argumentaro. La deviga replikemo al
provokaj demandoj bone sukcesis kaj ni evoluis per la intersxangxado de
argumentoj.

La 4-a IASI okazos en Liona KOTOPO-ejo pri la temo "Kiel kreskigi la
aligxontojn al la E-movado?"

Vincent Charlot
esperant@forigu.worldnet.fr

***************************************************************************

TM8E: 797 QSO, 51 landoj
========================

Dum la UK en Montpellier funkciis Esperanta radioamatora stacio kun
speciala porokaza voksigno TM8E.

La 11 operatoroj dum la semajno realigis entute 797 radiokontaktojn kun
amatoroj de 51 landoj.

Radioamatoroj, kontaktintaj aux auxdintaj la stacion povas ricevi QSL-
konfirmkarton cxe la prizorginto

Jean-Jacques Noel, F6ILR
2 rue d'Auvergne, FR-86500 Montmorillon, Francio

Rim: Detalan raporton pri bendoj, kontaktoj, statistikajxoj ktp ni aperigas
en la retposxta versio.

---

Jen la raporto pri la aktivado de la stacio TM8E dum la UK en Montpellier.

Nombro de kontaktoj lau bendo, operatoro, kontaktitaj landoj, CW,
Esperanto. La aktivado okazis inter 01-07-a de augusto 1998.

Bendo        QSO
----------------
Bendo  7 MHz 115 el ili en Esperanto 40
Bendo 14 MHz 594          CW 45
Bendo 18 MHz   4
Bendo 21 MHz  70
Bendo 28 MHz   4
Bendo 144 MHz 10
Sumo         797

Operatoroj QSO
--------------
DL1CC      461
DL7DE      105
F6ILR       86
DJ4PG       78
N6UOW       29
F6HOP       27
PY3DF        7
F5NAQ        1
F5TTP        1
G0NUE        1
F6AXF        1
F6CLV        1

Kontaktitaj landoj
------------------
Germanio 197, Kuvajto 3, Francio 92, Brazilio 2, Britio 67, Irlando 2,
Italio 56, Kanado 2, Polio 50, Makedonio 2, Ukrainio 44, Maroko 2
Belgio 25, Rumanio 2, Svedio 25, Turkio 2, Nederlando 22, Argentinio 1,
Rusio 21, Australio 1, Danio 19, Azerbajgxano 1, Cxehio 17, Belorusio 1,
Hispanio 17, Bolivio 1, Japanio 16, Bosnio 1, Austrio 13, Botsvano 1,
Hungario 13, Grekio 1, Jugoslavio 12, Kartvelio 1, Norvegio 10,Hinda Unio 1
Bulgario 8, Indonezio 1, Litovio 8, Islando 1, Kroatio 6, Israelio 1,
Portugalio 6, Latvio 1, Slovakio 6, Luksemburgio 1, Slovenio 6, Malajzio 1,
Finnlando 4, Svisio 1, Estonio 3. Sumo de landoj: 51

***************************************************************************

Automata vortodivido
====================

Cxe la retpagxo
http://www.ibmpcug.co.uk/hxyphen/hyphenologist.html#Introduction
trovigxas font-kodo en la lingvo "C" por auxtomata vortodivido inkluzivanta
ankaux Esperanton. (Kostas cx. 600 GBP). Demo-versio por DOS estas
elsxutebla cxe http://www.win-uk.net/hxyphen/

laux sce

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Vidu la UK-n en televido!
=========================

La nederlanda (privata) televid-organizo "VPRO" preparas dokumentan
televidfilmon, kiu estos elsendata la 8-an de novembro, vespere.

VPRO printempe petis informojn pri Esperanto kaj, auxdante pri la UK en
Montpellier, sendis tien kameraistan skipon, kiu dum la tuta kongressemajno
filmis en multaj kunvenoj kaj prezentoj kaj intervjuis aron da kongresanoj.

Laux la plej fresxaj informoj la elsendo dauxros cx. unu horon. La asocio
"Esperanto-Nederland" atentigos la publikon pri tiu elsendo per aperigo de
anoncoj en la grandaj landaj kaj regionaj jxurnaloj.

Hans ten Hagen
ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl

***************************************************************************

Arbo de amikeco en Torcy
========================

En la regiono "Burgonjo" (Francio), kaj pli precize en la urbo Torcy, meze
de urba komunumo, nova sed aktiva Esperanto-Grupo kreigxis antaux nelonge.
La urbestro subtenas gxin senrezerve. Laux propono de la Esperantistoj
okazos plantado de "Arbo de Amikeco" la 22-an de novembro en cxeesto de
cxiuj en la regiono trovigxantaj etnoj, kiuj estas multnombraj. Estas same
invitataj respondeculoj de la diversaj asocioj. La tri vortoj "Arbo de
Amikeco" estos engranitigitaj kaj tradukitaj multlingven.

Dum la antauxa semajno, sestaga priesperanta ekspozicio estos arangxita en
la granda halo de la urbodomo.

La urbestro intencas doni al la evento aspekton de "forta, intensa,
signifoplena momento". Por danki lin pro lia agado kaj lia subteno, la
lokaj Esperantistoj petas alilandajn gesamideanojn sendi al li
gratulleterojn aux -bildkartojn. (Monsieur Fuchet, Maire de Torcy, Hotel de
Ville, FR-71210 Torcy, Francio)

Didiloison@forigu.aol.com

***************************************************************************

Instruu la anglan en Cxinio!
============================

Ni bezonas esperantistajn instruantojn/instruistojn de la angla kaj
denaskajn anglaparolantojn!

Vi ne devas esti profesia instruisto. Vi instruos en universitatoj,
mezlernejoj kaj diversaj kursoj, kiujn oni honoraripagas diversmaniere laux
la koncerna grado kaj kvalito. Ordinare profesiuloj monate ricevas salajron
1500-2000 RMB (cxina valuta unuo) kun senpaga logxejo. La sumo, kvankam
egalas nur al iom pli ol 200 usonaj dolaroj, duoblas ol tio por cxino kaj
suficxas por vivteni tri homojn en Cxinio.

Kial ni sercxas esperantistojn? Per tiaj homoj, kiuj distribuigxos tra la
lando, ni volas disvastigi ankaux la ideon de Esperanto. Nun oni scias
tiel, ke la angla estas 'internacia', sed se angleparolantoj rekomendus
Esperanton - tio estus pli konvinka...

Cxiel ajn, la entuziasmo por ambaux Cxinio kaj Esperanto estas grava! Bv.
doni jenajn informon pri vi: nomo / nacieco / naskigxlando / agxo / sekso /
familia stato / edukgrado / profesio / historieto / sxatokupo / Esperanta
nivelo (alta/meza/komenca) / enspeza espero / tabuo / ceteraj. Dankojn por
via atento.

PENG Zhengming,
301 Dong 3-2, Meiyuan Xiaoqu, Fujiapo, Wucxang, Wuchan, 430070 Cxinio
dedhea@forigu.public.wh.hb.cn

***************************************************************************

Nova klubejo en Prago
=====================

Klubo de esperantistoj en Prago (KEP) kunvenas ekde nun en nova
renkontigxejo cxiumerkrede inter 17.30-20.00. La adreso: Dum deti a mladeze
(La domo de infanoj kaj junularo) Sxalounova strato 2024, Prago 4 - Opatov,
tre proksime de la metrostacio OPATOV (linio C). Atentu, ke la klubejon oni
atingas ne tra la cxefa enirejo, sed de flanka enirejo maldekstre de la
cxefa. Gastoj estas cxiam bonvenaj.

petro@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Unua irana jarkunveno
=====================

Irana Esperanto-Centro okazigis la unuan jaran kunvenon de irana
esperantistaro la 3-an de septembro en Tehrano. Partoprenis gxin 31
personoj el 7 urboj.

La programo estis planita okzigxi en alia loko sed pro hazarda malfacilajxo
oni okazigis gxin en Tehrano. La plej multo de la partoprenantoj estis
gejunuloj. Dum la kunsido jarraportis M. Reza Torabi pri la stato de la
Centro, kaj Sadeg Karami pri la agado de Irana E-Junularo.

Inf: M. Reza Torabi

***************************************************************************

Akademio: 50-jaroj!
===================

La 12-13-an de septembro la Akademio de Esperanto festis sian 50-jarigxon
de sia postmilita restarigo en Mantuo, Italio. Post la lauxtlego de la
varmaj salutvortoj de la prezidanto Geraldo Mattos, la iama prezidanto W.
Auld interese skizis la rolon de Zamenhof kaj de la Lingva Komitato en
1905-48 por la evoluo kaj stabiligxo de la lingvo. Carlo Minnaja, gvidanto
de la Literatura Sekcio de la Akademio, fervore prezentis la problemon de
-ata/-ita, kiu longe dividis la Akademion. Ilona Koutny traktis alian
diskutatan temon, la gramatikan karakteron de radikoj, kiu iam konfliktigis
Szerdahelyi kun la Akademio.

Ilona Koutny
ikoutny@forigu.main.amu.edu.pl

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Lige al la UK eldonigxis gvidlibro en Esperanto por lerni la okcitanan
lingvon titolita "Kelkaj pasxoj en la okcitana" (auxtoroj Pauleta Averos
kaj Yves Bachimont) - pere de kiu scivolaj esperantistoj povas pli bone
konatigxi kun la okcitana kulturo per ties lingvo. La libro estas akirebla
kontraux 30 FRF cxe Pauleta Averos, 2 rue Berlioz FR-09100 Saint-Jean-du-
Falga, Francio, aux retposxte cxe: yvesbachimont@forigu.minitel.net

* * *

La 30-an de auxgusto, la E-Asocio de Sankta Luiso festis sian 5-an
rostfeston. La klubanoj cxiujare kunvenas montri fotojn kaj intersxangxi
rakontojn kaj informon pri la kongresoj kaj kunsidoj al kiuj la anoj
vojagxis dum la somero. - inf: Stanlio

* * *

La 10-an de oktobro okazos ekspozicio pri "Homaj rajtoj, lingvaj rajtoj kaj
Esperanto" en Strasburgo, Francio. Informoj cxe: Etienne Mensch
(emensch@forigu.cybercable.tm.fr)

* * *

"La infana raso" la cxefverko de William Auld baldaux aperos sur kompakta
disko kun muzika akompano.

* * *

Kelkfoje ni menciis aux represis artikolon el rusia E-gazeto, indikante
mallongan nomon "La Ondo". Eldonantoj de la gazeto petas atentigi la
legantojn, ke la plena nomo de tiu gazeto estas: "La Ondo de Esperanto"
Redakcia adreso: RU-620014 Jekaterinburg-14, ab.ja 162. En la gazeto
anstataux la esprimo "Rusio" sisteme estas uzata "Ruslando". - ndlr

* * *

La 24-an de oktobro la E-klubo en Prerov, Cxehio festas sian 75-an
datrevenon de fondigxo. La klubo pasintjare perdis sian bibliotekon dum la
inundoj, kiam la akvo cxiujn librojn neniigis, ankaux kelkaj membroj perdis
siajn domojn. Tamen la klubo trovis novan klubejon kaj plu apartenas al
plej aktivaj.

La 19-an de novembro en PEN-klubo en Prago je la 17-a horo oni prezentos
poemojn de Vera Ludikova en pluraj lingvoj, inter ili ankaux en Esperanto
(nun estas presata dulingva eldono de sxia libro, Esperanta-cxeha: Ekauxdi
la animon).

***************************************************************************

UEA-NOVAJxOJ
////////////

Piron kaj Akordo en CO
======================

La sxatata serio de Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA spertos
sian sekvan eldonon sabate, la 28-an de novembro. Cxi-foje la cxefa gasto
estos la populara verkisto, artikolisto kaj preleganto Claude Piron. Pro
liaj multaj meritoj por niaj lingvo kaj movado la Komitato de UEA jxus
distingis lin per honora membreco de UEA. Piron prelegos kelkfoje dum la
tago kaj autografos sian verkojn.

La vizitantoj povos gxui ankaux la muzikon de la nederlanda kantensemblo
Akordo. La sepmembra grupo famigxis internacie per sia prezentado en la
Praga UK kaj per la kompakta disko Muzik-pluvo kun mezepokaj kaj folkloraj
kantoj.

Ne hazarde la Malferma Tago okazos proksime al la Libro-Tago, pro kio la
libroservo ofertos al siaj klientoj dum gxi 10-procentan rabaton de cxiuj
acxetoj. Pluraj titoloj estos ecx pli multe rabatitaj. Kiel kutime, cxiu
vizitanto povos partopreni en senpaga loterio, spekti videofilmojn kaj
babili kun novaj kaj malnovaj geamikoj cxe la kaftablo. Kafo kaj teo varmos
de la 10-a gxis la 17-a horo.

***************************************************************************

Komuna strebo al kunlaboro

Forumo de la Esperanto-komunumo
===============================

La unuan fojon, almenaux en la historio de la Esperanto-movado post la dua
mondmilito okazis kunveno, en kiu estis reprezentataj cxiuj signifaj partoj
de la Esperanto-komunumo. En la unua kunsido de la Strategia Forumo de la
Esperanto-Komunumo en lundo, la 3-an de auxgusto, cxeestis kvindeko da
asocioj grandaj (UEA, SAT, TEJO, ILEI, IFEF, AIS), mezgrandaj (asocioj de
katolikoj, sciencistoj, kuracistoj, etnistoj, bahaanoj, komunistoj, ktp.)
kaj malgrandaj (lokaj klerigaj centroj k.a. asocioj).

Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo"
kaj "civito", kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj
taskoj de Esperanto-organizajxoj. Skribe kontribuis Aleksander Korjxenkov,
kiu pro personaj kialoj ne povis cxeesti. La enkonduka prelego de
Korjxenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua
numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Ankaux la prelegoj de
Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj.

La cxeestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato,
kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkontigxon je unu horo.

La cxefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je du-
flanka aux plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam dum la
venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj
arangxoj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis dauxrigi la ekziston de la
Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj aux estraroj rilatas
inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino.

***************************************************************************

UEA-sukceso cxe Unuigxintaj Nacioj
==================================

La aktivado de UEA pri eksteraj rilatoj ricevis gravan rekonon fine de
junio, kiam la Komisiono pri Neregistaraj Organizajxoj (NRO-j) de la
Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuigxintaj Nacioj asignis al UEA
la statuson de "specialaj konsultaj rilatoj" kun tiu plej grava monda
organizo.

Same kiel Unesko, ankaux UN rekonsideris siajn rilatojn kun NRO-j por
pliefikigi ilin. Oficiala statuso cxe UN donas al NRO-j prestigxon, sed por
UN tio ne estas la motivo. Laux sia regularo UN postulas de la NRO-j, ke
ili "apogu la agadon de UN kaj disvastigu la konon de gxiaj principoj kaj
aktivajxoj".

UEA havis konsultajn rilatojn kun UN ekde 1985, sed en 1997 tiu statuso
estis sxangxita al t.n. listigita NRO. En tiu kategorio estas NRO-j, kiuj
povas fari al UN nur "okazajn utilajn kontribuojn". Kvankam en gxi estis
metitaj ankaux aliaj gravaj organizajxoj, ekz. Internacia PEN, gxi ne
reflektas adekvate la fakton, ke UN-temoj estas por UEA ne nur okaza okupo
sed UEA engagxigxas pri ili konstante. Fresxa ekzemplo estas la aprila
homrajta simpozio en Gxenevo. Sekve UEA pretigis ampleksan dokumentaron pri
sia agado por la Komisiono pri NRO-j, por pravigi promocion al pli tauxga
rango. Cxeestante gxian kunsidon la 26-an de junio, estrarano Mark Fettes
kaj UN-reprezentantino Rochelle Grossman gxojis atesti senprobleman
akcepton de tiu celo.

Estas du specoj de konsultaj rilatoj. Por NRO-j, kiuj okupigxas pri plej
multaj el la aktivajxoj de UN, estas gxeneralaj konsultaj rilatoj.
Specialan konsultan statuson povas atingi NRO - kiel UEA - kies agadtereno
rilatas al parto de UN-aktivajxoj.

Danke al sia statuso, UEA rajtas cxeesti kunsidojn de diversaj UN-organoj
kaj en multaj kazoj interveni en diskutoj kaj fari proponojn. Kiel antauxe,
gxi plu membras en CONGO, t.e. Konferenco de NRO-j - oficiala komuna organo
de NRO-j havantaj konsultan statuson - kaj rajtas elektigxi en gxiajn
gvidorganojn. Samtage, kiam Fettes kaj Grossman sekvis en Novjorko la
traktadon de la promocipeto de UEA, en Gxenevo Andy Kunzli, tiea UN-
reprezentanto de UEA, cxeestis kunsidon de la CONGO-estraro.

***************************************************************************

UEA EN KUNSIDO DE TEKNIKA KOMITATO DE ISO
=========================================

Ekde 1990 UEA havas oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la
Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizo por Normigado (ISO). En tiu
kategorio estas nur 18 internaciaj organizoj, i.a. Unesko, Monda Organizo
por Sano kaj Euxropa Komisiono.

Kiel diras gxia nomo, "Terminologio (Principoj kaj kunordigo)", la celo de
la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj
komitatoj de ISO, kiuj okupigxas pri normigado sur specialaj kampoj de
industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn
kun gxi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la
Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo". Gxia auxtorino, Heidi
Suonuuti, dum multaj jaroj estis prezidanto de TC 37.

La 14-an de auxgusto la Teknika Komitato TC 37 kunsidis en Stokholmo.
Cxeestis 30 membroj kaj 9 observantoj. Kiel observanto de UEA partoprenis
Roland Lindblom. En la kunsido oni prezentis i.a. la programon "Multlingva
Informsocio" de Unesko, kiu mencias la ekziston de cxiuspecaj fakaj
terminaroj kiel kondicxon por la pluvivo de malgrandaj lingvoj.

***

70 landoj en la UK

En la postkongresa enkomputiligo de la surlokaj aligxoj de la Montpeliera
UK oni malkovris, ke la efektiva nombro de la reprezentitaj landoj estis
pli granda ol oni gxis nun anoncis. La 3133 aligxintoj reprezentis entute
70 landojn anstataux 66.

***************************************************************************

MUZIKO
//////

2 novaj KD-j!
=============

Esperanto-Rok'-Asocio EUROKKA (kaj gxia disko-eldonejo "Vinilkosmo") festas
sian 10-jarigxon per eldono de sondiska kolekto nomata "Kolekto-2000".

La projekto estis lancxita en majo 1998, kaj nun oni povas jam raporti pri
la apero de la 2 unuaj novaj E-kompaktdiskoj! Ili oficiale estis
prezentitaj en kadro de la UK en Montpellier.

Jacques Yvart
-------------
La KD de Yvart enhavas 6 tradukitajn kanzonojn de la fama franca kantisto
Georges Brassens, kun kiu Jacques siatempe amikigxis, kaj al kiu estas
dedicxita tiu cxi disko. La koncerto dum la UK estis tiom sukcesa, ke ni
jam ecx nun povas anonci pri la 2-a eldono de la disko, ja la unua preso
temis nur pri 500 ekz-oj.

JoMo
----
La nomon de JoMo oni konas en pli vasta rondo, bedauxrinde lia koncerto dum
la UK estis nuligita pro la tiuvespera pluvego.

La KD de JoMo iom malfruis, gxi enhavas 8 titolojn de pure rokenrola muziko
kun liberecanaj tekstoj (pri ukraina kaj hispana revolucioj kaj pli
aktualaj sociaj temoj).

Cxi tiuj diskoj (same kiel la aliaj) kostas 79 FRF + sk (sendokostoj), sed
cxe aliaj eblas antauxmendi ilin ecx por 69 FRF + sk. Se vi antauxmendos la
tutan kolekton, vi povas tion fari nur por 600 FRF + sk.

La decido pri la sekva disko okazos ene de unu monato, plej versxajne temos
pri Persone.

Plej roke vin salutas la respondeculo de EUROKKA

Floreal Martorell
FR-31450 Donneville, Francio
Tel/fakso: +33-5-61819565
rete: eurokka@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Iom pri informado
=================

Oni povus imagi, ke cxiu landa asocio posedu unu respondeculon kun difinita
bugxeto, kiu altelefonu* la diversajn aktivulojn por pluki informojn pri
okazintajxoj aux okazontajxoj, kiujn li/sxi tuj redaktu koncize en
Esperanto kaj en sia nacia lingvo. La Esperantlingvaj artikoletoj iru al
Pola Radio kaj al Eventoj (al Pola Radio, cxar gxi plej ofte kaj plej
profesie informas, al Eventoj, cxar gxi estas la plej ofte aperanta gazeto
- kial krei novan? Danke al tia sistema informado gxi certe trovos multajn
novajn abonantojn kaj baldaux povus igxi pli belaspekta kaj malpli kosta).

La nacilingvaj artikoletoj iru al la nacilingvaj eldonajxoj aux
informpagxoj de la landaj asocioj. Tiel eblus respeguli la internaciajn,
naciajn, regionajn kaj lokajn okazajxojn priesperantajn. Pli detalaj
raportoj aperus en la kutimaj Esperanto-gazetoj naciaj kaj internaciaj,
gxeneraltemaj aux fakaj.

* La kontakto estu pertelefona, ecx plurfoja, por instigi pli facile al
reago kaj akiri informojn de aktivuloj tro ofte ne rapidreagaj kaj
neredaktemaj.

Edmond Ludwig,
TAKE - La Domo

***************************************************************************

Usona imperiigo, ne nur lingva
==============================

Laux EVENTOJ n-ro 125 la usonangla lingvo envadas la mondon kaj Francio
adekvate reagas malpermesante la uzon de anglaj vortoj en la franca.

Mi ne certas, ke Francio reagas laux la kialoj skribitaj en la artikolo,
cxar mi supozas, ke por la francoj gravas nur la unuaranga pozicio de la
franca kiel gxi estis siatempe. Do temas pri rivaleco.

Oni ne devas forgesi, ke lingvoj estas miksajxoj de akiritajxoj. Estus tre
malfacile apartigi anglajxojn el la franca; cxu ni devos rezigni pri la
vortoj "sporto", "golfo", ktp?

Laux mi tiu "kokakolonizado" havas multe pli gravan aspekton ol la lingva:
laux usona kutimo el tempo de konkerado okcidenten oni solvas problemon per
frapo aux pafado; tiu perforta taktiko nature estas la unua farmaniero. Tiu
aspekto, kiu envadas la mondon per la usona kinarto, estas dangxera por la
mondpaco, multe pli dangxera ol la lingva aspekto.

Mireille Grosjean,
fakulino pri interkultura edukado

***************************************************************************

INSTRUADO - ILEI
////////////////

Kiam okazos la ekzameno?
========================

En la universitato KLTE en urbo Debrecen, Hungario komencigxis instruado de
Esperanto kun partopreno de 66 studentoj. Ne eblis akcepti la aligxon de
pliaj interesigxantoj, ja la instruista kapacito havas finon...

En la Agrikultura Altlernejo en Nyiregyhaza startis alia kurso kun 25
gestudentoj, cele al sxtata lingvoekzameno el Esperanto!

En ambaux kursoj instruas Tibor Papp (Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen,
Hungario, rete: db@forigu.satrax.hu)

***

Malfacileco aux facileco de lingvoj estas subjektiva nocio, en kiu dominas
la motiviteco de la lernanto. Certe multaj konas la anekdoton, en kiu oni
demandas universitatan studenton: "Diru, cxu la cxina estas tre malfacila
lingvo?" - Respondo de studento: Kial? Post kiom da tagoj okazos la
ekzameno?  (ndlr)

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto,
   kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

Deviga studobjekto en Krakow
============================

Antaux la someraj ferioj cx. 30 studentoj ekzamenigxis post 1-a grada
oficiala kurso de E-o en la Universitato Jagelliona en Krakow, Polio,
gvidita de Maria Majerczak.

La studprogramo de multaj aliaj studentoj ne postulis ekzamenon: por enigi
E-on inter iliajn decidajn studobjektojn kaj ricevi oficialajn poentojn
suficxis por ili konfirmo en la studlibreto kaj ekzamenfolio pri 1-2
semestra lernado de E-o, kun- aux sen pritakso (la postuloj varias laux
fakoj).

Kaj la ekzamenigxintoj kaj la neekzamenigxintoj estis elektintaj E-on kiel
devigan studobjekton, egalrajtan kun aliaj instruataj sciencbrancxoj kaj
lingvoj en la Universitato.

Pola Sekcio de ILEI

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Interreta "Radio Verda"
=======================

Nova teknologio alportas novajn solvojn, kaj aperis la unua
E-"radiostacio", kiu "elsendas" ne per radioondoj, sed nur en interreto:
Radio Verda, la vocxo de Esperantujo!

Aaron Chapman startigis servon, kiu per la teknologio Real-Audio disponigas
sonprogramojn, kompilitan laux la retmesagxoj de esperantistoj (kompreneble
oni povas alsendi ankaux pretajn sonmaterialojn). La programo estas
renovigita cxiudimancxe, sed intertempe iam ajn oni povas auxskulti gxin.
Por provi, iru al la retpagxo:

http://www.comnet.ca/cxhapman/verda.htm

La pagxo kaj la servo estas ankoraux eksperimenta. Por ke gxi povu sukcesi,
oni bezonas vian kontribuon! Sendu anoncojn, rakontajxojn aux ion ajn
alian, kion vi volas, ke oni auxdu gxin per la elsendoj.

Radio Verda estas ideala rimedo disvastigi viajn anoncojn kaj artikolojn
senpage! Simple sendu vian tekston al "aaron@forigu.esperanto.nu", kaj oni
inkluzivigos gxin en la sekva elsendo.

***************************************************************************

TTT-ejo de Radio Havano Kubo
============================

De kelkaj semajnoj, Radio Havano Kubo jam disponigas bazajn informojn pri
siaj frekvencoj, sia naskigxo, ktp. en propra retpagxejo:
http://www.radiohc.org/

La informoj aperas en kelkaj lingvoj sed ankoraux ne en Esperanto. Por
atingi la Esperanto-redakcion, sendu mesagxojn - aux al Kuba Esperanto-
Asocio, menciante 'por RHC' (kubesp@forigu.ip.etecsa.cu) - aux al Radio Havano
Kubo, menciante 'por Esperanto-red.' (rhc@forigu.radiohc.org).

OSIEK-AERA invitas cxiujn skribi al la stacio (en Esperanto, hispane,
angle, france aux portugale) por sugesti disauxdigon de la Esperanto-
elsendoj per Real-Audio.

Bruno Masala, OSIEK-AERA
bruno@forigu.poetic.com

***************************************************************************


                                                     Bahaismo kaj Esperanto
                                                     ======================

         Bele ilustrita, 60-pagxa brosxuro: 25 jarojn Bahaa Esperanto-Ligo,
                         historio de kontaktoj inter bahaanoj kaj e-tistoj,
                              du eseoj de Lidia Zamenhof, Bahaismo pri IHL,
                                        ampleksa enkonduko en Bahaismon ...

                                       Mendu (lauxeble kontraux 3 IRK) cxe:

                                   Bahaa E-Ligo, P.O.Kesto 500133, DE-60391
                               Frankfurt, Germanio, T/F +49-(0)69-95294811,
                                                Rete: 

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Tutmonde deziras korespondi pri cxiu temo kun junulinoj 21-jara Julio Cesar
Rodrigues Martins (R. Moreira Cesar, 339; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000,
Brazilio) kaj 19-jara Elder Oliveira Judice Carvalho (R. Capitao Garrido,
5; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio).

* * *

Mi estas simpla sveda amiko, 50 jara, mi estas tre granda humoristo, mi
sxategas amikadon, vojagxojn, korespondadon, fotojn, kristanajn kantojn kaj
ludojn (evangeliajn), cxiujn junulinojn, virinojn en cxiuj agxoj. Bonvolu
respondi kun fotoj pri vi kaj eble pri via(j) infano(j). Nils Alvar Ekston,
Skaralid 780, SE-26070 Ljungbyhed, Svedio rete: pilgrimsfolket@forigu.swipnet.se.
PS: Mi estas evangelia kristano kaj eklezia pastro

* * *

44-jara agronomo deziras trovi korespondamikojn tutmonde: Jay GOOS, 1710
South 6 Street, Fargo, North Dakota, 58103, USA, aux: goos@forigu.pol.org

* * *

18-jara junulino, studas en universitato en Vitebsk, deziras korespondi kun
gestudentoj en la tuta mondo pri geografio kaj historio. Volas ankaux
intersxangxon de ideoj, bildkartoj kaj fotoj. Kuznecova Elena, Veremeevka,
151, BY-211540 Gorodok, Vitebskaja obl., Belorusio

* * *

Mi estas nova esperantisto, kaj volas korespondi kun diverslandanoj. Mi
estas 27-jara, sxatas literaturon, filmojn, poezion, muzikon - kaj nun
Esperanton. Skribu al mi! Gregoro Richert, ul. Kwiatowa 27, PL-84242
Luzino, Polio.

* * *

Miaj 26 lernantoj en bazlernejo volonte korespondus perkomputile kun aliaj
geknaboj en la mondo pri diversaj temoj de la taga vivo. Ili estas 9-jaraj
geknaboj (15 knabinoj kaj 11 knaboj). Ili skribas nur en la franca lingvo,
sed volonte uzus Esperantan kiel pontolingvon. Nia adreso: Kooperativa
klaso La Bulle Bleue, Ecole Rabelais, FR-37 400-Amboise, Francio. rete:
a.reto@forigu.france-association.com

***************************************************************************

INTERESE
////////

Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj
=====================================

Hodiaux interreto farigxis socia kaj kultura fenomeno. Letero, sendita per
interreto, atingas la adresaton post kelkaj minutoj aux horoj, kie ajn
logxus adresanto kaj adresato. Samtempe interreto estas dume neatingebla
por cxiuj homoj. Ili devas uzi la ordinaran posxton, kiu estas tre
malrapida kaj nemalofte nefidinda, precipe en landoj kun krizanta ekonomio.
Ekzemple, inter najbaraj Ukrainio kaj Rusio la leteroj iras dum 1-1,5
monatoj.

Kion fari por korekti, plibonigi malnormalan, absurdan situacion en la
epoko de interreto? Mi proponas uzi unikajn eblecojn de la reto por solvi
tiun cxi problemon, nome: krei tutmondan organizon de homoj, kiu povos
rapidigi centoble internacian korespondadon (ni nomu gxin Tutmonda Reto de
Korespondaj Perantoj). Sur la retpagxo
http://www.halyava.ru/shevchuk/index.htm oni trovos detalojn de la
proponata de mi ideo; cxi-artikole mi mallonge eksplikos gxian esencon.

Temas pri internacia organizo de homoj, havantaj interretaliron, kiuj
helpos al la korespondemuloj intersxangxi per leteroj centoble pli rapide
ol tion povas fari la ordinara posxto. La skemo estas tia: homo logxanta en
unu lando de la norda hemisfero povas sendi leteron al sia malproksima
amiko en la suda hemisfero kaj ricevi la respondon jam post kelkaj tagoj,
se li alturnus al koresponda peranto en sia lando, kiu sendos la leteron
(skanitan aux retajpitan) al peranto en la bezonata lando, kiu siavice
sendos al adresato la printitan leteron venintan elektronikforme el norda
hemisfero.

Mi turnas min al cxiuj esperantistoj, internaciaj E-organizoj kun la peto
subteni la projekton de Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj. Tio estas
unika sxanco firmigi la ligojn inter esperantistoj tutmonde, ja ju pli
rapidaj kaj firmaj estas ligoj inter esperantistoj, logxantaj en diversaj
landoj kaj kontinentoj, des pli firma estas pozicio de Esperanto kiel ilo
de internacia amikeco kaj kiel vera Internacia Lingvo.

Yuri Sxevcxuk
shevchuk@forigu.north.parma.ru

***************************************************************************

La blufo de Rauxmo
==================

(aux deliro Nobel-ira)

"Unuafoje oni parolas serioze pri Esperanto en
la internacia gazetaro." (Manuel de Seabra)

Delirium tremens - Senpoveco pasxi (aux
rezoni) pro ebriigxo likva (aux reva)

Cxe svedaj bordoj krozas revoj,
kaj aspiroj jam aspidas
la venenon de la falso.

Bufoj blufas kaj bufonas
kvinobligxon de l' atingoj.

Menagxerio de manovroj
karakolaj kaj retretaj,
la logxioj dise strebaj
nun mallevas la rapirojn
antaux eblo liliputa
de krezigxo dum la krizo.

Sed
ecx se faktos tia unto,
kaj la kronon ni atingos
(regxo por unu tago!),
ni vekigxos morgaux,
post fandigxo de l' lavango,
kun brulumo en la gorgxo,
kaj rigardos eksterreve
la kioskojn kaj butikojn,
kie frustre mankos plue
nia limfo adoptita.

Kaj
ni angore strebos
ie trovi lern-azilon
por la idoj raraj kiujn ni
elteneme konstruadis
niakrede delulile,
sed ni trovos nur vakuon,
kie sonos ecx rivaloj.

Eble tiam ni prisxkopos
la putegon kie ni
akumuladis iluziojn
kaj himerojn pri konkeroj,
kaj per lastaj rezon-gutoj
ni aspergos la deliron
kaj revenos al salubra
dubo-sento pri la indo
ajnrimedi por celeto
kaj forvendi nian dignon
por la gloro de partioj.

Ho tempoj, ho moroj!
Povra fat' de Rauxmo,
inter gagxoj kondamnita
anglo-sakse gxemi
kun status' de rouxmo!

Goncalo Neves
191bcb@forigu.mcd.com

- gagx/o. 1 Ne-cigano (en la slango de ciganoj). 2
  Ne-esperantisto (en la slango de LF).

- rouxm/o. Romao, cigano (en la slango de LF).

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 156, 2/septembro-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************
***************************************************************************