Eventoj, 1/septembro-98, n-ro 155, retposxta versio
***************************************************


TITOLPAGxE
//////////

Kulturoj sxangxigxas, cxu ni rimarkas?
======================================

La forvojagxinta usona ambasadoro en Finnlando diris dum televida
intervjuo, ke li admiris tion, ke li neniam auxdis reagojn kontraux la
enpenetrado de usona kulturo en Finnlando. Li vidis la situacion tre
pozitiva - kompreneble. Laux liaj vortoj neniu kontrauxstaris ekz. la
trinkajxon Koka-kolao aux hamburgerojn kiel imperiismaj ajxoj! Kiel
esperantisto oni devas miri, cxu la ambasodoro vere nenie rimarkis reagojn
aux cxu li nur ne volis konfesi tion? Almenaux mi auxdis reagojn ekz.
kontraux la angligo de la nomoj de firmaoj kaj vendejoj en Finnlando, ecx
el la busxo de britoj kaj usonanoj mem.

Laux mia opinio oni devas esti blinda por ne vidi la minacon al la
neanglosaksaj kulturoj, kiun prezentas la tute anglalingva junulara kulturo
ofertata pere de diversaj amaskomunikiloj ktp. Estas facile vidi, ke oni
tute sciante vastigas tian kulturon gxuste pere de junularo, cxar gxi estas
la plej adaptema agxgrupo. Kaj nun, kiam ne plu ekzistas grava konkuranto
por usona kulturo, la situacio sxajnas ecx pli dangxera. Ankaux en
Finnlando ni devus esti aparte maltrankvilaj, cxar finnoj gxenerale havas
malfortan memkonscion kaj emas akcepti cxion, kio venas de iu "pli
civilizita" lando.

Mi ne asertas, ke la usona kulturo en si mem enhavus trajtojn, kiujn oni ne
akceptu. Nek mi asertas, ke finnaj kutimoj kaj nia kulturo estas LA gxusta.
Tamen mi asertas, ke estas nejuste klopodi anstatauxigi ekz. gxeneralajn
festokutimojn, esprimojn, mangxajxojn kaj vestadkutimojn, cxar tiusence
neniu kulturo estas pli bona kaj akceptinda (aux akceptenda) ol la aliaj.

Ni esperantistoj devus miaopinie vastigi kontaktojn kun aliaj homoj kaj
organizoj, kiuj laboras por la varieco de la monda kulturo kaj la
konservigxon de la finna kulturo en la nuntempa mondo. En tiu senco ni ne
rajtas esti nepartiaj. Por ni ja estas memklare, ke cxiuj kulturoj estas
valoraj kaj ke cxiuj homoj havas la rajton transdoni sian kulturan
heredajxon kaj siajn kutimojn kaj ritojn al venontaj generacioj. Por ni
estas maljuste, ke iu ajn popolo subpremas alian politike, religie, rase
aux kulture. Same por ni devus esti memklare akcepti la diversecon de
homoj, kiuj vivas cxirkaux ni.

Esperantismo signifas strebadon al varie, egaleca kaj harmonia mondo.

Jukka Laaksonen
el Vekilo 97/4.

**************************************************************************

Esperanto en la telefonlibro!
=============================

Esperanto ekzistas por ke oni uzu gxin en la praktiko!

Gxuste tion ekzemplas la jxusaperinta nova telefonlibro en Budapest,
Hungario, kie sur la p. 15. inter la fremdlingvaj gxeneralaj informoj
aperas ankaux la tutkolumna Esperantlingva teksto (krom la angla, germana,
franca, itala kaj rusa).

La apero de E-lingvaj informoj estas grava ne nur pro la fakta utilo, sed
ankaux pro gxia modela valoro. (Kie oni uzas vian Esperanton? - Ekzemple en
fervojaj horaroj en 9 landoj, kaj ekz. en la budapesxta telefonlibro...)
Surbaze de tio ni povas peti la aperigon de E-lingvaj materialoj ankaux en
aliaj eldonajxoj, kaj alilandanoj povas mencii gxin kiel jam ekzistantan
fakton kiam ili petas la uzon de E-o cxe siaj telefonkompanioj.

Por esprimi la internacian atenton al la uzo de la Internacia Lingvo estus
utile sendi dankesprimon al la eldonejo:

Magyar Telefonkonyvkiado Kft, Merkatika Direktoro,
Baross u. 89, HU-2040 Budaors, Hungario.

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Restrukturigxo en ISAE
======================

Internacia Scienca Asocio Esperantlingva, ISAE okazigis sian jarkunvenon
dum la UK en Montpellier. La financa raporto montris, ke la unuan fojon
post multaj jaroj havas sensxuldan staton - ecx ioman pozitivan bilancon.

La reduktigxo de la membronombro postulas la adapton de la statuto al la
realo. Ekz. estas planata redifini la taskojn kaj funkcion de la estraro,
komitato kaj la planata novfondota Konsilio (kies membroj ekz. ne havus la
taskon de kotizkolektado).

**************************************************************************

UMEA: 90-jara
=============

Dum la UK en Montpeliero UMEA festis sian 90-jaran fondigxdatrevenon en
kadro de jarkunveno, kie aperis 62 gekolegoj el 21 landoj.

En la jaro 1908 en Dresden fondigxis oficiale la Tutmonda Esperantista
Kuracista Asocio, TEKA. Mejlosxtonon signifis la jaro 1960, kiam dum la UK
la cxeestantaj medicinistoj decidis prilabori novan statuton kaj sxangxis
la asocian nomon al Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA. La asocio
kunigas kuracistojn, dentkuracistojn, farmaciistojn, veterinarojn,
flegistojn. Landaj delegitoj funkcias en 30 landoj. La oficiala organo
estas La Medicina Internacia Revuo, MIR.

Ekde la jaro 1977 UMEA okazigas en cxiu dua jaro internaciajn medicinistajn
E-konferencojn "IMEK", ekde 1977 oni nomas gxin kongreso. La unua okazis en
Krakovo, Polio, venontjare gxi okazos antaux la UK en Opava, Cxehio.

En Krakovo funkcias UMEA-SHINODA KURACEJO sub gvido de D-ro Vladimiro
Opoka. Oni uzas cxi tie la mondfaman orientan Yumeiho-terapion. Pri la
metodo jam aperis videokasedo kaj faka libro verkita de D-ro Saionji
Masayouki (Japanio) en pluraj lingvoj krom Esperanto. Jam en la lastaj
jaroj aperis kelkaj medicinaj fakterminaroj, sekvajare aperos la angla-
Esperanta medicina terminaro verkita de Prof. D-ro Saburo Yamazoe
(Japanio). Cetere li estas la estrarano de UMEA kaj dum la cxi-jara UK la
Komitato de UEA distingis lin honora membro de UEA.

UMEA kunlaboras kun aliaj fakaj E-organizajxoj kaj jam estas ligita la unua
kontrakto kun IFEF por intersxangxi eldonajxojn, komune organizi
lingvokursojn, reciproke partopreni kongresojn, konferencojn.

Imre Ferenczy
prez. de UMEA

**************************************************************************

Libroteno en euxroj
===================

La gxeneralan jarkunvenon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia
Fakgrupo) dum la UK en Montpellier partoprenis 48 personoj, inter ili 22
membroj. La membroj aprobis la jarraporton kaj la financan raporton pri
1997.

Estis reelektita Franz Josef Braun kiel prezidanto kaj d-ro Rainer Kurz
(ambaux el Germanio) kaj s-ro Wang Tianyi (Cxinio) kiel novaj estraranoj.

La membroj post diskuto aprobis la projekton de laborplano 1998 gxis 2000
kiu aperis en La Merkato 61 (vidu Eventoj 2/jun) kaj la proponon por ekde
1999 libroteni en euxroj.

**************************************************************************

                                                Cxu vi jam aligxis al la
                      seminario pri sciencteknika aplikado de Esperanto?

**************************************************************************

Psikokibernetiko
================

Cxu iu scias, cxu en Esperanto jam io estas havebla pri psikokibernetiko?

Psikokibernetiko estus metodo por plibonigi sin (kaj aliajn) mense,
ellaborita fare de kuracisto en estetika kirurgio Maxwell Maltz. En la
franca ekzistas libro "Psycho-Cybernetique" de Maxwel Maltz cxe eldonejo
Godefroy kaj eldonejo Editions Dangles (brosxurforme).

Herman Deceuninck
Kluisstraat 22, BE-1500 Halle, Belgio
herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Masxina traduko
===============

Cxe la URL http://babelfish.altavista.digital.com/cgi-bin/translate  oni
trovas la ege interesan programon Babelfish por traduki auxtomate en la
reto. Inter la lingvo-paroj estas angla-franca, angla-itala, angla-
germana... kaj reen el tiuj kaj pliaj lingvoj al la angla.

Dum foje la traduko sxajnas esti ege bona, alifoje gxi pli forte ridigas ol
admirigas.

Ziko M. Sikosek
a2983826@forigu.smail.Uni-Koeln.de

Rim: Aaron Irvine en "ret-info" informas, ke plena listo de senpagaj
     ciberaj tradukiloj trovigxas cxe:
     http://rivendel.com/rxic/resources/dictad-2.html#freetrans

**************************************************************************

Kio okazas en Esperantio?
         RET-INFO: retposxta novajxservo pri E-aferoj!
                                  Detalojn petu cxe ret-info@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

Dissendolisto pri Linukso
=========================

Oni jxus kreis novan Esperantan dissendoliston por diskuti:

- la Esp-igon de linuksaj dokumentoj;
- la uzadon de Esperanto kun Linukso;
- en Esp-o, pri iuj aliaj linuksaj demandoj.

Linukso (LINUX) estas libera unikso-kongrua mastruma sistemo por diversaj
komputiloj inkluzive IBM-kongruajn PC-ojn. "Libera" signifas, ke iu ajn
rajtas kopii, sxangxi kaj uzi la sistemon, sen peti permeson aux pagi
monon. Tio estas versxajne la plej grava diferenco inter Linukso kaj
ekzemple Vindozo, kvankam Linukso havas ankaux aliajn avantagxojn: gxi
estas pli stabila kaj pli efika.

Linukso estas nur la "kerno" de kompleta, uzebla komputila sistemo.

Diversaj organizajxoj, komercaj kaj ne komercaj, proponas tiel nomatajn
"distribuojn", kiuj enhavas cxiujn bezonatajn programojn kaj - tre grave -
instrukciojn por instali kaj funkciigi ilin. Debian estas unu el tiuj
organizajxoj, kaj gxi eble estas tiu, kiu plej aligxas al la "libera"
ideologio de Linukso kaj GNU.

Por aboni la novan dissendoliston sendu mesagxon al "debian-esperanto-
request@forigu.lists.debian.org" kun la temlinio "subscribe".

Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@forigu.esperanto.org

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

TEJO-seminario en Budapesxto
============================

Inter la 11-a kaj la 18-a de oktobro Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo, TEJO okazigos sian sekvan seminarion kun la titolo 'Lingvaj
rajtoj - lingvopolitiko'.

Seminarianoj en la TEJO-agxo (sub 30 jaroj) havos la eblecon diskuti kaj
spertigxi kun la helpo de fakuloj pri la demandoj: kion signifas lingvo por
individuoj kaj grupoj, kiel aspektas lingvopolitikoj en diversaj sxtatoj,
kiaj solvoj ekzistas por lingvaj konfliktoj. La cxefa celo de la seminario
estas ellabori lingvopolitikan programon por TEJO.

La seminario okazos en la Budapesxta Euxropa Junulara Centro danke al la
financa subteno de la Konsilio de Euxropo. Partoprenkotizo estas nur 225
francaj frankoj kaj oni rericevas cxiujn vojagxkostojn.

Pliajn informojn kaj aligxilon petu cxe:

Lariko Golden
Damjanich u. 1/c. I/8, HU-8200 Veszprem, Hungario
rete: golden@forigu.isis.elte.hu

**************************************************************************

KEF: 184 homoj!
===============

La sesa KEF, Kultura Esperanto-Festivalo allogis 184 partoprenantojn al
Lesjofors, Svedio. Unika en sia speco, cxar gxi estas festivalo de
originala Esperanto-kulturo, KEF-98 povas fieri pri rekorda kvanto da
kulturinteresitoj, plejparte junaj.

La komencaj tagoj estis dedicxitaj al propra kreado en diversaj "uzinoj":
pri verkado, desegnado, kantado, dancado, jxazo, jxonglado k.a. Dum la
finaj tri tagoj la posttagmezoj kaj vesperoj estis uzataj por prezentoj,
plejparte muzikaj. Oni povis auxdi "KEF-veteranojn" kiel Jxomart & Natasxa
kaj Persone, kaj novajn KEF-artistojn kiel Ekvinokso, Massimo Manca kaj
Rolf Fantom. Cxiun nokton funkciis krome diskoteko.

KEF-98 estis arangxita de SEJU, Sveda Esperantista Junulara Unuigxo.
Venonta KEF estas antauxvidita por la jaro 2000.

Franko Luin, el NUN

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas)
al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

26-30.09. Seminario "Esperanto-2000" pri edukado, kulturo kaj turismo,
  Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
  Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744 aux +48-52-3460082. Rete:
  turismo@forigu.bydg.pdi.net

26.09-04.10. 24-a Internacia Esperanto-Forumo de Turismo kaj Kulturo,
  Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
  Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744 aux +48-52-3460082. Rete:
  turismo@forigu.bydg.pdi.net

01-04.10. Vina Seminario, Lechovice. Inf: Pavla Dvorakova, Ostravska 637,
  CZ-19900 Praha 9, Cxehio. Tel/falkso: +420-2-6282952.

02-04.10. 5-a Semajnfino de Esperanto Nederland, Mennonrode. Inf: Kees
  Hoeijenbos, Narcisplantsoen 52, NL-2015 AK Harlem, Nederlando.

02-04.10. 11-a Kultura Festivalo, Usti nad Labem. Inf: Josef Kriz,
  Druzstveni 411/11, CZ-40007 Usti nad Labem, Cxehio.

02-04.10. Auxtunaj rikoltoj, bieno Njegus, Hrasxcxina-Trgovisxcxe, Kroatio.
  Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,
  Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

02-04.10. Sauxrkrauxta kaj Kisxa Semajnfino en Diebolsheim (sude de
  Strasburgo). Inf: Magali Texier, Hafenstr. 39/301, DE-68159 Mannheim,
  Germanio. Tel: +49-621-106862, fakso: +49-621-13739. Rete:
  magali@forigu.rumms.uni-mannheim.de

02-04.10. Internacia Junulara Esperanta Renkontigxo, IJER-98. Inf: LEJL,
  a/d. 193, LT-3000 Kaunas, Litovio. Tel/fakso: +370-7-231461. Rete:
  ramunasn@forigu.takas.lt

03.10. Internacia Ago-Tago

03.10. Ago-Tago en Kampo Grende. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta
  Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de
  Janeiro RJ, Brazilio.

03-04.10. 85-a Japana Esperanto-Kongreso, Kanazawa. Inf: Japana Esperanto-
  Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo-to 162, Japanio. Tel:
  +81-3-32034581, fakso: +81-3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp

03-06.10. 6-a Internacia Esperanto-Semajno, Calafell (Tarragona). Inf:
  Hispana Fervojista Esperanto-Asocio, Apdo 15027, ES-08080 Barcelona,
  Hispanio. Tel: +34-3-7275021.

03-10.10. 6-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo,
  Tarragona. Inf: Hispana Fervojista E-Asocio, Ap. 15027, ES-08080 Barcelona,
  Hispanio. Tel: +34-93-7275021. Rete: jserrano@forigu.oc6.es

04-10.10. Hungaria Esperantista Semajno, regiono Balaton, Szekszard kaj
  Villany. Inf: Vojagxoficejo Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest,
  Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete:
  esperantohea@forigu.mail.c3.hu08-11.10. Ekskurso en Norda Hungario, departamento
  Zemplen. Inf: Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest,
  Hungario. Tel: +36-1-1782793.

08-11.10. Metodika Seminario, vilao Amfora Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis
  Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
  Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

09-11.10. Kavalira Konkurso, Gemenc. Inf: Kalman Romcsek, Olto u. 10. II.
  9, HU-1108 Budapest, Hungario.

09-11.10. 30-a Korea Kongreso de Esperanto, Taejon. Inf: Korea Esperanto-
  Asocio, Kang Byeon Han Shin Core B/D, No 601 Mapo-Dong 350, Mapo-ku,
  Soeul, Korea Respubliko. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975. Rete:
  keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

09-12.10. 52-a Argentina Kongreso de Esperanto, Saezpenja. Inf: Loka
  Kongres Komitato, Calles 119 y 122, AR-3700 Pcia. R. Saenz Pena, Chaco,
  Argentino.

10.10. 11-a "Kiso de la Fisxo" en Villingen. Inf: Josef Schiffer,
  Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991

10-11.10. 3-a Zmijiva Esperanto Renkontigxo (ZER-o), Zmijiv. Inf: Alina
  Shidahova, ul. Kalinina 11, UA-313720 Zmijiv, Ukrainio. Tel: +7-5747-37499.

10-12.10. 5-a Internacia Semajnfino Esperantista en Ludlow, Vermont, Usono.
  Inf: Esperanto-Societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, QC,
  Kanado. Respondilo/Fakso: +1-521-2720151. Rete: esperanto@forigu.sympatico.ca

11-18.10. Lingvaj rajtoj... TEJO-seminario en Budapesxto. Inf: Lariko
  Golden, Damjanich u. 1/c. I. 8., HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel:
  +36-88-424339, fakso +36-1-2828885. Rete: golden@forigu.osiris.elte.hu

16-18.10. Seminario de la provinca asocio Baden-Virtemberga, Oberkirch.
  Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio.
  Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete: gea@forigu.esperanto.de

16-18.10. PostSomera Klacx-Kunveno, PSKK en Mol, Belgio. Inf: Joost
  Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, NL-2312 KZ Leiden. Tel: +31-71-5125405
  (nur vespere/semajnfine), rete: joosteto@forigu.esperanto.nu

19-25.10. LINGVA Festivalo en Cxeboksari. Inf: Junulara E-Asocio Cxuvasxa
  Respubliko en Rusio, Aleksandr Blinov, a/ja 189, RU-428000 Cxeboksari,
  Rusio. Rete: jeachr@forigu.usa.net

22-23.10. Pana antaux-semajnfino, Balague, Okcitanio. Inf: Sylvie Roques, 8
  rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr

23-25.10. Munjxetada Semajnfino en Tuluzo (Okcitanio). Inf: Sylvie Roques,
  8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete:
  sylvie.roques@forigu.wanadoo.fr

24.10. 110-jara fondigxjubileo de Esperanto-Grupo, Nurnbergo. Inf: Anny
  Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. Tel/fakso:
  +49-911-359658.

24-25.10. Euxropa Unio: al kio gxi evoluas? (kun fakulo pri EU), La Chaux-
  de-Fonds. Inf: Kultura CentroEsperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-
  Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Subteno al E-bibliotekoj - denove!
==================================

En 1997 okazis la unua aljugxo de subvencioj el la Biblioteka Apogo Roma
kaj Poul Thorsen, kies bazan kapitalon ges-roj Thorsen disponigis al UEA
por apogi la plivastigon de la libro-kolektoj de Esperanto-Bibliotekoj.

UEA nun akceptas subvencipetojn por la dua aljugxo fine de tiu cxi jaro.

La Biblioteka Apogo helpas Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj
el sxtata, urba aux alia nemovada fonto. Privataj bibliotekoj povas esti
konsiderataj nur escepte, se tio estas pravigebla laux ilia kvalito kaj se
ili estas gxenerale alireblaj. La subvenciojn oni ricevos en formo de
libroj. Tial la subvencipeto devas esti akompanata de listo de dezirataj
libroj, ordigitaj laux prefero.

En 1997 sume 3500 NLG estis dividitaj inter 11 el 21 petintaj bibliotekoj.
La subvencioj variis de 200 gxis 600 NLG. Unuopaj subvencioj versxajne
estos de sama grandeco ankaux cxi-jare, sed la tuta disponebla sumo estos
cx. 4250 NLG.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de
oktobro 1998.

**************************************************************************

Esperanto-kafejo
================

La 31-an de auxgusto malfermigxis en Montrealo "Cafe' Esperanto" Esperanto-
Kafejo. La posedantino, s-ino Julie Martel, elektis tiun nomon por emfazi
sian emon oferti mangxajxojn kaj trinkajxojn el diversaj partoj de la
mondo. Kvankam neesperantistino, nek membro de E-organizajxo - sxi apogas
nian movadon; la nomo mem de la kafejo funkcias kiel reklamilo sur grava
strato de Montrealo.

Nun en gxia starta fazo, la kafejo ofertas nur trinkajxojn. Post kelkaj
semajnoj, gxi vendos ankaux sandvicxojn (en granda sortimento), bulkojn kaj
kukojn, kio ebligos ricevi mangxon en gxi - ankaux matenmangxon. La
montrealaj esperantistoj intencas regule kunveni en la kafejo.

Ni invitas vin gratuli al s-ino Martel, sendante al sxi posxtkarton kun
bildo de kafejo de via urbo aux lando, al la jena adreso: Cafe Esperanto,
250, av. du Mont-Royal Est, Montreal QC H2T 1P5, Kanado

Sylvain Auclair
silvano@forigu.cam.org

**************************************************************************

Prilep - la urbo de Esperanto
=============================

Tuj post la 83-a UK mi, invitite de la E-societo "La progreso", vizitis la
urbon Prilep en Makedonio - la urbon de Esperanto. Tie mi cxeestis la
ceremonion pri gxemeligxo de la Changsha-a Esperanto-Asocio, Cxinio, kaj la
E-societo "La progreso" de Prilep, poste estis akceptita de la tiea
urbestro kaj intervjuita de la urba televidstacio.

Aparte min surprizis la abundaj fruktoj de tiea E-movado. La E-biblioteko
de la societo posedas ecx kelkmilojn da valoraj E-libroj, kompletojn de E-
revuoj, pli ol dudek tre valorajn E-albumojn. Cxio estas zorge ordigita kaj
klasifikita danke al la multjara penado de la prezidanto de la societo s-ro
Metodi Galeski. Krome, en la 20 sxrankoj konservigxas multe da diversaj
esperantajxoj, ecx cigaredoj "Esperanto" ... ktp.

Kiam mi promenis en la centro de la urbo, mi vidis marmoran Zamenhof-buston
altan je pli ol du metroj antaux la banko kaj montrofenestron pri Esperanto
antaux la gxardeno apud la strato. Kiam mi vizitis iun esperantiston, cxe
lia privatdoma enirejo sur la muro vidigxas la statuo de Zamenhof, super la
pordo de okulkliniko de granda hospitalo pendas sxildo kun "L. Zamenhof",
sur la privata auxtomobilo de esperantisto algluita estas E-a emblemo, ecx
trovigxas tomboskribo kun teksto en Esperanto.

Lauxdire antaux kelkaj jaroj ekzistis la motelo "Esperanto", la
dolcxajxejoj "Esperanto" kaj "Amikeco", la vendejoj "Libero" kaj "Verda
Stelo", la trinkajxo "Esperanto", la sxildo "monsxangxejo" cxe popola
banko, en turisma agentejo kaj en hotelo, florvendejo "Esperanto" ... k.s.
Bedauxrinde, ke pro iuj kialoj ili nun malaperis. La urbo Prilep estas ne
granda kun siaj nur cx. 60.000 logxantoj, sed la ricxaj E-fruktoj estas ja
admirindaj.

JIANG Zu-yue

Rim: Kontaktadreso en Prilep: s-ro Metodi Galeski (sekr. de la loka E-
societo kaj prez. de la landa E-asocio): ul. Cane Ilieski 39-B, MK-97500
Prilep, Makedonio. Tel. +389-(0)98-27-188

**************************************************************************

Mallonge
========

La 18-an de julio, Campos Esperanto-Klubo disdonis al 19 personoj (cxiuj
virinoj) atestilojn pri partopreno en la unua parto de Esperanto-kurso por
spiritistoj. Spiritismo estas la religio kiu plej forte apogas Esperanton
en Brazilio.

2 regionaj televidkompanioj, 2 jxurnaloj kaj la regiona radiostacio
raportis pri la memorfesto, okazigita de la Regiona Societo de Esploro de
Amura Regiono (Vladivostok, Rusio) dedicxita al la 90-a datreveno de UEA
kaj la 60-a datreveno de TEJO. Partoprenis gxin pli ol 40 gastoj.

Por helpi la bosnian E-movadon kataluniaj esperantistoj en Sabadell,
Katalunio lancxis la gazeton "Bosnia Lilio". Organo de E-Ligo de Bosnio-
Hercegovino. - el Kulturaj Kajeroj 1/98

La 28-an de septembro la Esperanto-Klubo Munchen festos 30-jaran jubileon
kiel registrita asocio. Lige al tio la 27-29-an de novembro okazos festo en
kadro de la Bavara Ligo-Tago. Pliaj informoj cxe Fritz Hilpert
"vitoria@forigu.metronet.de"

Lige al la novproduktita E-filmo "En Somera Vilao", la japana gazeto "The
Japan Times" aperigis ampleksan, pozitivan artikolon pri Esperanto kaj pri
la filmo mem.

**************************************************************************

Pri la komitatkunveno en la 54a IJK

Viglaj diskutoj en TEJO
=======================

Nova kasisto, nova sistemo por elekti estraranojn kaj komitatanojn B kaj
nova landa sekcio estas la cxefaj rezultoj de la komitatkunvenoj de TEJO
kadre de gxia 54a IJK, en Rijeka.

Dum kvar tagduonoj kunsidis la komitato de TEJO, post neformala renkontigxo
en la unua tago de la kongreso. Krom la kutimaj formalajxoj kiel aprobo de
jarraporto, la komitato en sia unua kunsidotago akceptis la aligxon de
Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL), tiel altigante la nombron de
landaj sekcioj de TEJO al 40.

Pro la demisio je la unua de auxgusto de la gxistiama kasisto, la komitato
nomumis novan kasiston, Anna-Lena Eriksson el Svedio, kio kauxzis la unikan
situacion ke dum tri tagoj TEJO formale havis du kasistojn... La komitato
fondis financan komisionon, kun la celo subteni la kasiston. La komisiono
ne nur provizos praktikajn kaj teoriajn konsilojn, sed ankaux tre konkrete
helpos ekzemple en la revizorado de la librotenado de la IJK-oj.

Por certigi kunordigadon kaj intersxangxon pri laborbrigadoj, la komitato
nomumis komisiiton pri tiu fako. Ankoraux estas sercxataj homoj, kiuj
sxatus organizi laborbrigadon en Portugalio, por kiu konkreta propono jam
ekzistas.

Du komitataj laborgrupoj pritraktis la ontan strategion de la organizo. Unu
laborgrupo faris la unuan pasxon en strategia planado por TEJO, dum alia
grupo poste specife ellaboris strategion pri seminarioj.

Grava sxangxo okazis en la maniero laux kiu estonte prezentigxu kaj
trejnigxu kandidatojn al la estraro. Por pli efektivigi la laboron precipe
de novaj estraranoj, nove kreita elekta komisiono konstante sercxos
tauxgajn kandidatojn, prizorgos trejnkursojn, kaj fine prezentos tauxgajn
kandidatojn al la komitato. Celo estas evito de spontaneaj elektoj de homoj
malbone preparitaj aux netauxgaj. Samtempe oni forte malrekomendas ke
estraranoj de TEJO havu tro temporabajn aliajn postenojn.

Ankaux la elektoproceduro de komitatanoj B sxangxigxis, parte laux la
modelo de UEA. Por kandidatigxi, interesitoj ekde nun devos kolekti
subskribojn aux rekomendojn de minimume 5 individuaj membroj el du landoj,
konforme al la ideo ke komitatano B reprezentas gxuste la individuajn
membrojn.

Gxenerale la komitatkunvenoj estis karakterizitaj de viglaj diskutoj kaj
intensa laboro ankaux ekster la kunvenoj.

Sjoerd Bosga
TEJO-Estrarano pri informado

**************************************************************************

OSIEK-PREMIO 1998
=================

Cxi-jare la OSIEK-anoj proponis 24 verkojn premiindajn, cxiuj prezentitaj
en la junia numero de La Gazeto. La 24-an de julio, dum la Internacia E-
Konferenco deOSIEK en Trieste, Italio, sekreta vocxdonado atribuis la
premion al

                                Claude Piron
                 pro lia libro "La bona lingvo". Gratulon!

La premio, kies nuna valoro estas 400 euxrooj, rekompencas vivantan
auxtoron pro publikita verko ne fikcia aux pro grava traduklaboro. Krome,
la asembleo decidis atribui honordiplomon al Maria Becker-Meisberger pro
sxia libro Internacie kuiri kiu dum 3 sinsekvaj jaroj alvenis gxis la fina
balotado.

La Gazeto, FR-55210 Creue,
info@forigu.osiek.org, http://osiek.org

**************************************************************************

Liaoning
========

Dum la 7-a Liaoninga (Cxinio) E-Kongreso - krom la elekto de nova estraro -
la pli ol 50 partoprenantaj delegitoj pridiskutis la okazigon de la 1-a E-
kongreso de Nordorienta Azio en la venonta jaro.

La kongreson cxeestis ankaux reprezentantoj de la provinca komitato de
Komunista Partio de Cxinio kaj respondeculo de Radia Administrado de la
provinco. Surloke ekfunkciis speciala radioamatora stacio BY2QVS, kaj du
raportistoj de Cxina Radio Internacia faris plurajn intervjuojn.

cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com

**************************************************************************

Pro Esperarto
=============

La perposxta adreso de la societo Pro Esperarto estas: Keiturintie 274,
FI-16510 Luhtikylae, Finnlando. Kontaktpersono estas Borje Eriksson, adreso
la sama (vidu Eventoj 2/julio, p. 4.)

La societo ankoraux ne estas registrita, tamen la 22-23-an de auxgusto
estas arangxata la unua ESPERARTO-semajnfino - nun ankoraux malgrandskale.

**************************************************************************

Farigxu gastiganto kaj gajnu premion!
=====================================

En 1999 Pasporta Servo festos sian 25-jaran jubileon: la unua listo aperis
en 1974. Tiun jubileon ni sxatus festi per rekorda eldono: ni volas atingi
la magian nombron de 1000 gastigantoj!

Pro tio ni cxi-foje - se ni havos 1000 gastigantojn cxe la limdato -
lotumos TRI LIBROCxEKOJN de 100 NLG - inter la gastigantoj de Pasporta
Servo!

Farigxu gastiganto nun, kaj eble vi gajnos premion. Jen la reguloj:

1. Unu premion ni lotumos inter novaj gastigantoj en landoj kiuj en eldono
   1998 havis tri gastigantojn aux malpli;
2. unu inter gastigantoj en eldono 1998 kiuj varbis almenaux unu novan
   gastiganton;
3. kaj unu inter cxiuj gastigantoj de eldono 1999!

Se vi nun farigxas gastiganto, kaj se ni atingos la rekordan nombron de
1000 gastigantoj, vi partoprenos la lotumadon en kategorio 3. Se vi logxas
en unu el la 'malgrandaj landoj' de Pasporta Servo, vi partoprenos en
kategorioj 1 kaj 3 samtempe!

Limdato por sendi vian aligxilon estas la 1-a de novembro 1998. (TEJO,
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Derk Ederveen
kompilanto de Pasporta Servo
pasporta.servo@forigu.esperanto.nu

**************************************************************************

Bahaismo kaj Esperanto
======================

Bele ilustrita, 60-pagxa brosxuro:

25 jarojn - Bahaa Esperanto-Ligo,

historio de kontaktoj inter bahaanoj kaj e-tistoj, du eseoj de Lidia
Zamenhof, Bahaismo pri IHL, ampleksa enkonduko en Bahaismon ...

Mendu (lauxeble kontraux 3 IRK) cxe:

Bahaa E-Ligo,
P.O.Kesto 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio,
T/F +49-(0)69-95294811,
Rete: 

**************************************************************************

Kune kreskantaj infanoj
=======================

Ni estas cxinaj e-istoj, kaj iniciatis projekton internacie praktikeblan
por popularigi la uzadon de E-o inter la infanoj diverslandaj, kun la
titolo "Kune Kreskantaj Sur la Terglobo (KKST)".

Ni jam laboras en kelkaj urboj cxinaj funkciigante E-kursojn por tieaj
infanoj. Ni volonte ricevas de vi ian helpon subteni la projekton:

1. Cxu trovigxas cxe vi infanoj 9-16-jaraj kiuj lernas kaj uzas E-on? Se
jes, cxu ilin interesas korespondado kun cxinaj samagxuloj?

2. Cxu vi eble povus donaci al la projekto iajn materialojn kiel sonkasedo,
videofilmo, laserdisko, foto, libro, afisxoj kaj similaj, kiuj povas esti
uzataj por instigi cxinajn infanojn lerni E-on?

3. Cxu vi interesigxus esti regiona organizanto de la projekto KKST?

Ni esperas ke ni povus kunlabori en la projekto por ke pli multaj infanoj
sur al tero kresku kune kun Esperanto, precipe por infanoj en Cxinio, kie
estas kun la plej multa nombro da logxantoj. Jen nia koresponda adreso:

s-ro Zhang Jiping, Gong Nong Dalu 16-1, 5678 Chuanhu-tai, CN-130021,
Changchun, Cxinio".

Niaj retadresoj:

kokosoto@forigu.163.net
kaj ccxt@forigu.public.cc.jl.cn

**************************************************************************

MUZIKO
//////

KD: Unu vocx'
=============

Rob De Nijs - fama nederlanda kantisto - kantis en la okdekaj jaroj kun la
edzino kanzonon parte Esperantan sub la nomo "Tutmonde unu vocxo". Tiutempe
estis malfacile akiri tiun mini-KD-n. Nun aperis KD-kofro kun 5 diskoj sub
la titolo "35 jaroj nederlandlingvajn furorkanzonojn - 1962-1997" en kiu
aperas ankaux "Unu vocx' tutmonde" kune kun ekskluzivaj fotoj, kompleta
diskografio, foliumilo Internet Explorer, 28 pagxa libreto kaj intervjuoj
sur KD (1845 BEF), eldonejo: EMI.

Herman.Deceuninck@forigu.vlaanderen.be

**************************************************************************

INSTRUADO
/////////

Poznan: 10 studentoj
====================

Fine de auxgusto dek gestudentoj (el Germanio, Nederlando, Belgio,
Makedonio kaj Polio) komencis interlingvistikajn studojn en la Lingvistika
Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz. La unuan sesion malfermis mem
la dekano de la Novfilologia Fakultato.

Pri la starto de la nova fako raportis la lokaj amasmedioj (regiona gazeto
Glos Wielkopolski, la urba kabla televido, 3 lokaj radiostacioj).

La partoprenantoj post sia orientiga testo intense okupigxas pri la
problemoj de komunikado (I. Koutny), E-a kulturo (d-ro Zbigniew Galor),
fonetiko (prof. Wells) kaj malkovros la unuan periodon de E-a literaturo
kun Lidija Ligeza.

D-rino Ilona Koutny
ikoutny@forigu.main.amu.edu.pl

**************************************************************************

Novaj Cseh-instruistoj
======================

Kadre de la cxijara ILEI-Konferenco okazinta en Montpellier (Francio) 5
kandidatoj el 4 landoj ekzamenigxis por esti Cseh-instruistoj. El ili 3
sukcesis: s-ro Licio de Almeida Castro el Brazilio, S-ino Monique Noel el
Francio kaj S-ino Sabine Trenner el Germanio.

Per tio la nombro de diplomitaj Cseh-instruistoj kreskis al 32. Aktuala
listo estas trovebla en Eventoj 148, aux estas havebla cxe Internacia E-o
Instituto (Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando).

Atilio Orellana Rojas
iei001@forigu.worldonline.nl

**************************************************************************

Universitata E-kurso
====================

En februaro komencigxis baza E-kurso en la Scienca Fakultato de Ferdosi
Universitato de Mashad. La kurson iniciatis s-ro Moafi, esperantisto kaj
studento pri matematiko de la sama fakultato, kaj li mem estas ties
instruisto. Nun partoprenas pli ol 30 lernantoj en la kurso.

inf: Keyhan Sayadpour

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Der esperantist
===============

La revueto "der esperantist" estis la organo de la E-Asocio en Germana
Demokratia Respubliko (GDR), kiu aperis kun entute 164 kajeroj inter
1965-1990. La revueto precize reflektis la movadon en GDR kaj enhavis
multajn artikolojn pri la E-movado en la orienteuxropaj landoj.

Antauxnelonge aperis duvoluma registro (A-4 po 120 p.) kiu krom la ampleksa
temindekso havas indeksojn pri E-revuoj, landoj, GDR-FRG- kaj alilandaj
esperantistoj, personoj neesperantistaj, elekta bibliografio de artikoloj
el "der esperantist" kaj de la aparte luksaj GDR-eldonoj de "Paco"
(1966-1989), ktp.

La du kajeroj (verkitaj de Ino Kolbe kaj Linde Knoschke) kostas po 20 DEM
resp. po 25 guldenojn kaj haveblas cxe UEA aux cxe

Detlev Blanke
Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin
blanke.gil@forigu.berlin.snafu.de

**************************************************************************

Ankaux en la persa
==================

Aperis la persa traduko de la libro "Esperanto" de Pierre Janton. La
tradukon faris s-ro Kamali el urbo Mashad, Irano, kiel sian universitatan
disertacion.

La libron eldonis eldonejo Atai en Tehran post kelkjara prokrastigo gxis
fine la eldonisto kuragxis eldoni gxin. La traduko multe helpas konigi nian
lingvon kaj kreskigi nian movadon por la perslingvanoj.

Keyhan Sayadpour
sayad@forigu.www.dci.co.ir

**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Prezenti pozitive!
==================

Tiun cxi intervenon - valida ankaux por alilandanoj - ni trovis en Franca
Esperantisto nov/97. La verkinto estas dano, logxanta en Francio. Mi ege
malsxatis la enkondukajn vortojn: "Esperanto estas lingvo neuxtrala, kiu ne
apartenas al iu lando, kaj tial ne peras ideologion aux kulturon, riskante
sufoki la aliajn." Kaj la propaganda koverto ecx deklaras, ke "Esperanto
apartenas al neniu".

Laux psikologia vidpunkto oni devas neniam karakterizi sian "produkton" per
negativajxoj, cxar tia sinteno donas la impreson, ke ne valoras atenton la
koncerna afero. Se Esperanto apartenas al neniu lando kaj se gxi peras
neniun kulturon (jes, mi scias ke sekvas kvalifika frazo en la franca
teksto), eksterulo tuj konkludas, ke la lingvo estas socie kaj kulture
senradika kaj tial, kiel sen radika planto, nevivipova.

Mi tiel preferus ke miaj francaj amikoj estonte kvalifiku nian lingvon en
pozitiva maniero, ekzemple proksimume tiel:

"Esperanto, lingvo sen landlimoj, apartenas al cxiuj popoloj kaj cxiuj
nacioj tra la mondo. Gxi kapablas senpartie peri inter diversaj lingvoj,
kulturoj kaj kutimoj kaj tiel kontribui al la kreo de vere internacia
toleremo kaj transnacia edukado."

Eskil Svane
laux Norvega Esperantisto 6/97

**************************************************************************

Esperanto sen mono
==================

Se ni konsideras, ke mono estas instrumento de intersxangxo de varoj, kiu
en ideala sociordo ne devus esti trezorigebla, kaj ke E-o mem estas
idealajxo ankoraux ne suficxe uzata en niaj normalaj aktivajxoj, mi opinias
ke neniu devus pensi pri gajno de mono per Esperanto.

Evidente Esperanto, kiel cxiuj lingvoj rilatas al mono por ties funkcia
celo, sed ne estas moncela. Cxar Esperanto ankoraux, kiel dirite, ne estas
gxenerale aplikata, gxi estas en fazo de "investado", t.e. gxi elspezigas
nin por krei tiujn eblecojn de funkciado. Ni devas informi lernigi kaj
uzigi gxin, do tio kostas. Ni apartenas al kluboj, asocioj, abonas revuojn,
iras al kongresoj, sekve multe da mono envolvigxas en tiujn procedojn.

Alia karakterizo de la esperantistoj estas, ke ili apartenas al malricxa
mikrosocio de idealistoj. La homoj kiuj nur celas gajni multan monon (kies
idealo estas la mono mem) tute ne havas intereson pri Esperanto. Povas
ekzisti esceptoj kiel Internacia Rondo Esperantista Prospero sub gvido de
ambicia Zinovi Kurolap (vidu la lastan kovrilon de UEA-jarlibro 1997).
Ankaux TAKE - La Domo, IKEF k.a. volas prave apliki Esperanton por komercaj
celoj. Temas pli pri praktikado ol celo al pergajno kvankam la
esperantistoj ne devus esti tiom stultaj, ke ili ne kunigas la utilajxojn
al la agrablajxoj.

Pri eldonado, kiun mi persone praktikas je perdita fonduso, cxar mi donacas
la tuton je dispono de la Esperanto-Asocioj, mi ne kredas ke iu sukcesas
havi profiton. Cxu Kribo kun "Lauxte" kaj la brosxuroj eblas aux povas havi
ioman profiton? Same cxu Bays el "Fonto" kun tiuj belegaj literaturajxoj en
merkato, kiu statistike indikas ecx ne 300 acxetantojn por cxiu verko,
povas atingi plusvaloron? Profiton povas doni nur gravaj eldonajxoj kiel
PIV aux bonaj lernolibroj kiel la fenomeno "Gerda malaperis" de Claude
Piron.

Ni scias, ke asocioj kun malpli ol 1000 membroj, kiuj ankoraux pagas tiujn
mizerajn kotizojn kaj kun pli kaj pli da peno pro la "ekonomika hororo" ne
povas pagi dungitan oficiston por la mastrumado de la asocio. Tipa ekzemplo
estas SAT mem, kiu malfacile eltenas la sxargxon. Sekve ne estas dubo, ke
la bonvola kaj volontula Esperanto-laboro ne povas esti pagata en la nuna
strukturo de la asocioj. Estas tamen bone atenti, ke bonvolemo kaj
volontemo ne senigas la koncernatojn je kompetento kaj kapablo, kaj mi dum
mia tuta vivo baraktis por ke homo kiu akceptas taskojn kaj postenojn havu
la devon efike, zorge plenumi tiujn taskojn sendepende de pago aux aliaj
avantagxoj; temas pri la minimuma kohereco kaj honesteco, ankaux cxe
idealistoj.

La sperto montras, ke kursoj cxu senpagaj cxu pagitaj gxuas la saman sorton
flanke de la lernantoj. Nur restas tiuj, kiuj estas trafitaj de la mikrobo,
Esperanto-idealo kun konvinko.

Garolo, Brazilio
el Lauxte, n-ro 133

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Internacia poentokolekta konkurso
=================================

Taskofolio-1 por progresantoj
-----------------------------

La konkurson povas partopreni iu ajn. La regularon vi trovas en la auxgusta
numero de Eventoj.

1. En kiu lando vivas Maorioj? (2 poentoj)
2. Kiom da Esperantaj poemoj verkis Zamenhof?
   (Helpo: Tiom, en kiom da UK li partoprenis.)  (3 poentoj)
3. "Ne helpas spegulo al ...". Kompletigu la proverbon! (2 poentoj)
4. Faru el la klisxo "sen...ulo" almenaux ses sencohavajn vortojn
   intermetante diversajn radikojn. (3 poentoj)
5. Kiel inviti gastojn al metita tablo? (3 poentoj)
6. En kiu lando aperis la unua E-posxtmarko? (2 poentoj)
7. Kiu rano(!) povas flugi? (2 poentoj)
8. Kampanjo-2000 havas tri cxefajn celojn. Kiujn? (3 poentoj)

Taskofolio-1 por komencantoj
----------------------------
1. Kio estas la titolo de la finna nacia epopeo? (2 poentoj)
2. Laux signifo kiu vorto estas fremda?
   fajlo, rabato, printilo, servilo, vincxestro, dosiero (2 poentoj)
3. Klarigu la diferencon:
   Infano kuras en la parko / ...en la parkon. (2 poentoj)
4. Ordarangxu la literojn por ricevi sencohavajn Esperantajn vortojn:
   tazoge, torkevo, subperkoli (3 poentoj)
5. Prezentu vin al nekonato en Esperanto. (3 poentoj)
6. Kolektu ses fisxonomojn en E-o. (3 poentoj)
7. Kial gxirafo neniam estas sola (!)? (2 poentoj)
8. Kiu Servo helpas al vi trovi leteramiko(j)n en Esperanto? (3 poentoj)

Limdato por sendi la solvojn en ambaux kategorioj: la 5-a de oktobro 1998.

La solvofoliojn sendu al:

Geza Kurucz,
Hitel u. 10. fszt. 16, HU-6000 Kecskemet, Hungario
Rete: suli267@forigu.szeged.sulinet.hu

**************************************************************************

Rezultoj - 1998
===============

Jen la rezultoj de Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj dum la UK en
Montpellier:

POEZIO
------
1-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro "Sorcxa hor' de kreiveco";
2-a premio: ne aljugxita; 3-a premio: Jorge Camacho Cordon (Belgio) pro
  "Anastasio";
Honora mencio: Jorge Camacho Cordon pro "Kavernaj pensoj.

PROZO
-----
1-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "Antaux la Di-servanto";
2-a premio: Jorge Camacho Cordon pro "Atesto" kaj Sten Johansson (Svedio)
  pro "Meti limon";
3-a premio: Jorge Camacho Cordon pro "Familio Pork".
Honora mencio: Lena Karpunina (Germanio) pro "Misxka Voropajev" kaj "Bela".
Partoprenis 34 verkoj de 19 auxtoroj el 15 landoj.

TEATRAJxO
---------
1-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La Martelo";
2-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Atendejo Esperantujo";
3-a premio: Paul Gubbins pro "Rubrike".
Partoprenis 6 verkoj de 4 auxtoroj el 4 landoj.

ESEO
----
Premio "Luigi Minnaja": Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Inter religia
  toleremo kaj socia akceptigxo: pri la islama minoritato en Nederlando";
2-a premio: ne aljugxita;
3-a premio: Zlatko Tisxljar (Slovenio) pro "Euxropa ideologio".
Partoprenis 6 verkoj de 5 auxtoroj el 5 landoj.

KANTO
-----
Premio "Ahn Song-san pri kanto": Alejandro Cossavella (Argentinio) pro "Cxe
  Montpellier";
2-a premio: Martin D. Cziesla (Germanio) pro "Prediko pri bona sinteno";
3-a premio: Aldo kaj Fiorello Fiorentin (Italio) pro "Igu Sinjoro!" kaj
  "Suferinte, oni esperas". Honora mencio: Flavio Fonseca (Brazilio) pro
  "Rozkolora" kaj Flavio Fonseca kaj Valeria Fajardo (Brazilio) pro "La
  esteco".
Partoprenis 11 kantoj de 6 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 6 landoj.

INFANLIBRO
----------
Premio "Infanlibro de la jaro 1997": Germana Esperanto-Asocio kaj Inter-
Kulturo pro "La sencxesa rakonto" de Michael Ende, tradukita de Wolfram
Diestel, ilustrita de Ulrike Diestel.

Partoprenis 7 libroj.

**************************************************************************

INTERESE
////////

KGB, Esperanto, atom-spionado...
================================

Semajna gazeto de rusiaj verkistoj "Literaturnaja Rossija" en la numeroj
34-39 1997 en la rubriko Absolute sekrete publikigis rememorojn de Vladimir
Hristoforov "La nigra truo inter KGB (1) kaj GRU (2)". Tiujn rememorojn oni
povus taksi kiel plumprovon de iu "bervala sentauxgulo", pli gxuste
"semipalatjinska James Bond" kaj preterlasi - se en tiu teksto inter
diversaj amindum-spionaj aventuroj ne estus ofte menciita ankaux Esperanto.

En la unua pagxo iu generalo Ivolgin el Strategia Informservo de Sovetia
Armeo rakontas:

"Tiutempe ni kontrolis cxiujn esperantistojn, ili donis al ni neimageblajn
zorgojn. Laux nia opinio, tiu movado estis preskaux legala kanalo de
informfluo. Venis ecx ankaux la "degelo" ... kaj tiu unua Internacia
Festivalo de Junularo kaj Studentoj en Moskvo (3), al kiu ankaux li (t.e.
V. Hristoforov) havis ian rilaton. Kiam en la Esperanta revuo "Nuntempa
Bulgario" aperis lia adreso kun korespondpropono (4), gxi ekinteresigis
multajn spioncentrojn en la mondo, cxiuj deziregis informigxi, kion oni
faras en Semipalatjinska nuklea pafkampo. Mi komencis la esploradon,
translokigxis portempe kun familio al Semipalatjinsk. Apartan atenton
elvokis esperantisto el Romo tiu Daniel... Ekstera informcentro donis pri
li interesajn donitajxojn. Pri la celo de mia oficvojagxo sciis nur unu el
la gvidantoj de KGB..."

Sekvas aventurplena rakonto de V. Hristoforov mem pri la bolanta agado en
Semipalatjinsk, Sofio, Milano, Romo, Moskvo, Jalta. Partopreno de
esperantologia konferenco en redakcio de "Nuntempa Bulgario" organizita de
KGB kun prelego: "Problemo de metaforoj cxe Pusxkin enkadre de Esperanto",
flirto kun turka esperantistino sendita de Daniel Perardo el Romo por
kontaktigxi kun Hristoforov kaj transdoni al li sekretajn cxifrojn uzante
la Esperantan alfabeton. Ni ekscias, ke patro de Hristoforov estis
esperantisto, kaj en la 20-aj jaroj korespondis kun auxstra samideanino, ke
en la samaj jaroj en Sovetio estis "disfloro de demokratio kaj de
cxionpermeseco", oni eldonadis verkojn de Freud kaj de diversaj reakciaj
filozofoj, plenfloradis kaj cxie enstabiligxis artefarita internacia lingvo
Esperanto inventita de doktoro Zamenhof, cxiuj sin jxetis al korespondado
kun eksterlando, en popolkulturdomoj kune kun rondetoj de fasontondado kaj
de kudrado oni parkere studis Esperanton, oni kunvokis kongresojn, eldonis
vortarojn kaj konversacilibrojn. Poste tiun bakhanalion de demokratio oni
klakfermis kaj esperantistoj per harmoniaj vicoj marsxis en la
koncentrejojn.

Tiu citajxo el rememoroj de Hristoforov eble la unuan fojon malkasxe
montras la pritakson de esperantista movado flanke de la cxionpova politika
polico, kia estis KGB kaj gxia filio GRU: "kanalo de informfluo...
bakhanalio de demokratio..." Pri la trista sorto de sovetiaj E-aktivuloj en
la 30-aj jaroj ni bone scias el la libro de Ulrich Lins "La dangxera
lingvo" (nun estas preparata la ruslingva eldono). Esperantistoj en
Sovetio, kiuj partoprenis la movadon en la 50-60-aj jaroj certe ne dubis ke
ilia agado estas kontrolata de t.n. "kompetentaj organoj".Tamen el al
rememoroj de tiu Hristoforov sekvas, ke oni pretigis grandan provokon,
ligante esperantistojn kun sekretaj atombomb-esploroj en Semipalatinsk.
Felicxe tion oni ne sukcesis. La rememoroj de Hristoforov aldonas al la
historio de Esperanto en Sovetio, tiu oficiale porpaca movado, kelkajn
novajn nuancojn.

Le V

1. KGB - Komitet Gosudarstvennoj Bezopasnosti (Komitato pri Sxtata
   Sekureco)

2. GRU - Glavnoje Razvedivatelnoje Upravlenie (Cxefa Esplorinforma Oficejo
   en la sovetia armeo)

3. 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentoj en Moskvo, julio-
   auxgusto 1957. Enkadre de tiu festivalo okazis esperantista konferenco
   dum 2 tagoj.

4. Nuntempa Bulgario, 1960, n-ro 5, p. 47: Voldemaro Hristoforv (19 jara)
   str. Kalinina, Semipalatinsk - kun cx.l., PM, gaz, fotoj.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Junpensiulo (57 jara) deziras korespondi kun samideanoj. M. JOVE Marcel,
222. Chemin de Pascal, FR-83140 Six Fours les Plages (VAR), Francio.

38 jarojn mi havas kaj sxatus korespondi pri kristanaj temoj. Thomas
Heberlein, Kuckuck 3, De-31789 Hameln, Germanio.

Pensiulino korespondus pri cxiuj temoj. Zofija Baboniene, Lauko 11-4,
LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

20-jara komencanto-frauxlino deziras korespondi pri libroj, vojagxoj,
bestoj ktp. Aneta Chytek, ul. Targowa 7 m 6, PL-08-110 Siedlce, Polio.

Deziras korespondi tutmonde kaj intersxangxi bildkartojn, monerojn kaj
telefonkartojn Jose Sergio Carvalho da Silva. Av. N-ro S-a Aparecida, 356;
Werneck; P. do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio.

Kun junulinoj korespondus pri aerobiko kaj pri cxio kio estas bela: Cxepas
Eduardas, Kauno 23-38, LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

S-rino deziras intersxangxi bildkartojn. Maria Cristina M. Macedo. R.
Antonor Barbosa Rego, 214, Ilha Joaquim Duarte; Barra do Pirai-RJ.
BR-27110-250. Brazilio.

Kun esperantistaj familioj korespondus Stasys kaj Laimute Raulynaicxiai,
Kudirkos 8A-21, LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

18 jara studentino korespondus kun vi pri muziko, turismo, historio kaj
sporto. Jurga Rainyte, Kursxiu 60-50, LT-3040 Kaunas, Litovio.

Tutmonde deziras korespondi pri cxiu temo kun junulinoj 21-jara Julio Cesar
Rodrigues Martins (R. Moreira Cesar, 339; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000,
Brazilio) kaj 19-jara Elder Oliveira Judice Carvalho (R. Capitao Garrido,
5; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio).

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj
===================================

Bonvolu noti, ke la nova e-posxta adreso por Libroservo de AEA kaj Tom kaj
Mavis Elliott estos "tmelt@forigu.nextcentury.com.au" post 29-a de septembro 1998.
Baldaux la hejmpagxo de Libroservo de AEA estos cxe
http://www.nextcentury.com.au/txmelt/

Mi translogxigxis. Mia nova adreso: Harsanyi Katalin, 2049 Diosd, Gardonyi
G. u. 1, Hungario. La nova retadreso: harsak@forigu.freemail.c3.hu

Nova hejma telefonnumero de Sandor Hideg: 291-1080

La telefonnumeroj de Irana Esperanto-Centro estas sxangxitaj al: -8403550
kaj -8410529

Reza Kheir-khah ne plu laboras cxe la japana Yumeiho-kliniko, kaj estas
atingebla per nova retadreso: rezamenhof@forigu.yahoo.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 155, 1/septembro-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************
**************************************************************************