Retposxta versio de Eventoj n-ro 150, 1/junio-98
************************************************

Takstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo

* * *

Enhavo de Eventoj 1/junio 98, n-ro 150
--------------------------------------

TITOLPAGxE
//////////
- Strategia forumo
  ----------------
  Jam dekoj da fakaj asocioj kaj kulturcentroj akceptis la inviton de la
  prezidanto de UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la
  Esperanto-Komunumo en Montpellier

FAKA APLIKADO
/////////////
- Naturkraca prelegserio de Schicke en Koreio - pere de Esperanto
- Nemovada turisma instanco uzas Esperanton en siaj retpagxoj
- Informoj pri Esperanto pere de televida teleteksto...

ARANGxOJ
////////
- Kompleta monata kalendaro (01-10.07.98)
- Pli detalaj informoj pri:
  - Baltiaj Esperanto-Tagoj: komuna arangxo de Latvio, Litovio kaj Estonio
  - Renkontigxo de auxtoroj kaj eldonistoj (raporto)
  - Cxokolada semajnfino - arangxoj dum kaj post la UK

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

- 2000: Tel-Avivo, 2001: Zagrebo
  ------------------------------
  Resumo pri la aprila estrarkunsido de UEA...

- Ada-Fighiera: ne plu honora
  ---------------------------
  La nunaj eldonantoj de Heroldo ne plenumas la kontrakton pri la
  transpreno de la gazeto. Ne nur Ada-Fighhiera Sikorska malaperis el la
  kolofono, sed la gazeto farigxis organo ne de la E-movado...

- Intersxangxoj inter lernejoj el EU-landoj - alvoko al kunagado.
- Publika kritiko de du komitatatanoj kontrau la silento de TEJO-estraro
- Dum la UK: futbalmatcxo inter UK-anoj kaj okcitanistoj.

- Komunikoj de UEA
------------------
  - 11.111 subskriboj por la Manifesto de Prago
  - UEA-festo de sia 90-jarigxo
  - Rekordoj cxe la revuo "Esperanto" kaj Kontakto
  - Libro de la Daewoo-prezidanto - en Esperanto!

INTERVJUO  : Esperanto-muzikalo, elformigxo, estonto
             - intervjuo kun Pier Luigi Cinquantini
REAGOJ     : Kie estas niaj 50 mil libroj? Elektronizigo kaj juraj,
             kopirajtaj problemoj. Leteroj de Reiner, Malovec, Szilvasi
OPINIOJ    : Stranga sed efika maniero de reklamado: "Kriado en kompanio"
KULTURO    : Koncerto de "LA" arta festivalo EOLA - ankau en interreto!
KONKURSO   : Sendu kontribuajxojn al literatura suplemento!
INTERESE   : - Mia partopreno en la reviziado de PIV, 2-a parto.
             - 28 aforismoj

SUPLEMENTOJ
-----------
  1. Esperantaj literoj en komputiloj kaj interreto
     Kion oni devas scii pri la kodigo Latin-3 kaj pri Unikodo?

  2. Invitilo kaj aligxilo al Kolokvo pri Aplikado de Esperanto en
     Scienco kaj Tekniko, KAEST-98

***************************************************************************
***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Strategia forumo
================

Jam kelkdeko da fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj aliaj organizajxoj,
kiuj laboras por aux per Esperanto, akceptis la inviton de la prezidanto de
UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. La
cxefa celo de la Forumo estas sercxi vojojn por plej vasta kaj plej efika
kunlaboro en spirito de reciproka kompreno inter cxiuj asocioj kaj
instancoj, kiuj iel okupigxas pri Esperanto.

La unua kunsido okazos lunde, la 3-an de auxgusto, de la 15-a gxis la 18-a
horo, en la kongresejo de la 83-a UK en Montpeliero. Post la bonvenigaj
vortoj de la invitinto, prof. LEE Chong-Yeong, tri bazaj prelegoj
enkondukos la diskutojn. Prof. Humphrey Tonkin, multjara prezidinto de UEA,
klopodos en sia prelego trovi respondon al la demando: "Cxu asocio, movado,
komunumo, civito?", dum la prezidanto de SAT, Yves PEYRAUT, prelegos pri
"Esperanto kaj la necesaj taskoj de sociala solidareco". La konata aktivulo
kaj eseisto Aleksander Korjxenkov traktos la temon "Esperanto kaj socio".

Ankaux asocioj kaj organizoj, kiuj ankoraux ne konfirmis la partoprenon de
sia reprezentanto aux eventuale ne ricevis la inviton, estas bonvenaj. La
partopreno en la Strategia Forumo ne antauxkondicxas akcepton de iu ajn
dokumento, sed nur malfermitecon al novaj ideoj kaj pretecon diskuti kaj
eventuale kunlabori kun aliaj sur ia komuna bazo, kiun la forumo eble povos
difini.

Pli da informoj pri la forumo oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA,
kiu teknike asistas la preparojn. Gxi akceptas ankaux aligxojn al la
forumo.

UEA
el NUN

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Teleteksto
==========

La teleteksto de TV Slovenio, Ljubljana, havas regulan semajnan pagxon 311
pri Esperanto ekde decembro 1989.

Gxis februaro 1997 la pagxon redaktis Janez Jug kun kelkmonata helpo de
Marija Zlatnar kaj Anka Vozlicx. Ekde februaro 97 prizorgas gxin Anka
Vozlicx.

Janez Jug
janez.jug@forigu.uni-lj.si

***************************************************************************

Naturkuracaj prelegoj
=====================

Dum sia vojagxo tra Koreio en marto germana naturmetoda kuracisto Harald
Schicke plurfoje prelegis en Esperanto.

La intereso pri germana naturkuracado estis grandega, cxar oni pensis, ke
en Euxropo ekzistas nur la tiel nomata 'okcidenta medicino'. La cxefan
prelegon en Hotelo President partoprenis trideko da medicinistoj kaj koreaj
tradiciaj herbokuracistoj, inter ili ankaux la prezidanto de la tutlanda
Herbokuracista Asocio, kaj cxeestis kelkaj jxurnalistoj.

La prelego kun la temo 'historio de la naturkuracado en Germanio kun
superrigardo pri diagnozmanieroj kaj terapioj' okazis je invito de d-ro
Puramo Chong, herbokuracisto, prezidanto de Korea E-Asocio kaj de
Internacia Naturkuracista Asocio (INA) kiu ankaux interpretis. Post la
prelego okazis vigla demandado.

La prelego elvokis kelkajn grandajn artikolojn en prestigxaj jxurnaloj kaj
intervjuon en tutlanda faka revuo. Oni cxiam menciis la rolon de Esperanto.

Pro la granda nuntempa intereso precipe pri irisologio en Koreio, Schicke
preparos irisologian mapon en korea lingvo kaj enkondukan lernolibron. Pro
tio profitos ankaux Esperanto, kio funkcios kiel pontlingvo. Ambaux
eldonajxoj aperos en la eldonejo MZ-Verlag.

Harald Schicke estas kontaktebla cxe:

Pottjerberg 17, DE-27383 Hetzwege, Germanio
retposxte: info@forigu.mz-verlag.de
kaj retpagxoj de la eldonejo trovigxas cxe: http://www.mz-verlag.de

***************************************************************************

Turismi en normandia interreto
==============================

La Priturisma Regiona Komitato de Normandio apud la jam ekzistantajn (FR,
GB, DE, IT, ES, NL) lingvojn aldonis ankaux Esperanton en siaj interretaj
pagxoj. La retpagxoj de la komitato jam ricevis premion en Germanio en 1997
pro la kvalito de la prezento.

La E-versio aperis la 1-an de oktobro 1997, kun 9 cxefaj temoj. La
direktoro S-ro Demais akceptis Esperantan version por plurmonata
provperiodo. Li havas pragmatan sintenon: la Esperantaj pagxoj restos en
interreto se estos suficxe da vizitoj. Bonvenon cxe la adreso:
http://www.normandy-tourism.org/

Yves Niccolas

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

BET: Baltiaj Esperanto-Tagoj
============================

BET estis la plej fama kaj granda arangxo en la sovetia erao. En arbaro
renkontigxis (duonsekrete) plurcentoj da esperantistoj... por amuzi,
somerumi, ripozi, sed cxefe: uzi la lingvon kaj organizi la (neoficialan)
movadon. Sed tio jam estas historio.

Nun BET estas komuna arangxo de la tri cxebaltiaj landoj: Estonio, Latvio
kaj Litovio, kaj okazos alterne en tiuj landoj. Cxi-jare invitas vin Litova
Esperanto-Asocio, jam ne al arbaro, sed al komfortaj cirkonstancoj en la
urbeto Veisiejai, proksime al la landlimo kun Polio, al urbeto kie logxis
ankaux Zamenhof mem.

La 34-a BET funkcios, vivos inter 18-24 de julio, post gxi oni povas veturi
per organizita karavano al la UK en Montpellier.

Nun la celoj de BET estas studi problemojn de la E-movado, elstarigi la
nunajn cxefajn taskojn, intersxangxi spertojn, perfektigxi en la lingvo -
krom kompreneble agrable amuzigxi en la cxarma cxebalta lando.

La aligxkotizoj estas modestaj: de 2,5 USD gxis 10 USD depende de la lando,
infanoj gxis 16-a agxo ne pagas (!), kaj lernejanoj/studentoj pagas nur la
duonon.

Same la logxado, mangxado estos favorpreza, kaj la logxebloj estos variaj:
de komfortaj hotelaj cxambroj gxis propra dormosako por cxiu laux sia
deziro.

Certe vi ne enuos dum la semajno, ja la programo tradicie estas tre varia
kaj interesa: de somera universitato kaj pluraj seminarioj tra ekspozicioj,
literaturaj arangxoj, kvizoj gxis konkursoj, sportaj ludoj, kantoj kaj ...

Bonvenon do en la cxi-jara BET, ni klopodos kontentigi viajn Esperantajn
kaj esperantajn dezirojn. Detalojn kaj aligxilon vi trovas en Eventoj
148-149.

Organiza adreso:

Litova Esperanto-Asocio,
pk. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio,
fakso: +370-7-228616

***************************************************************************

Antwerpen '98
=============

Dum la cxi-jara pentekosta kultura semajnfino en Antwerpen, al la tradicia
turisma programo aldonigxis "interna programo: renkontigxo de auxtoroj kaj
eldonistoj", kiu ricevis la plej grandan atenton de la 59 aligxintoj el 7
landoj: sinsekve prelegis Gerrit Berveling, Jorge Camacho, Miguel Gutierrez
Aduriz, Chris Declerck kaj Istvan Ertl. Iliaj rakontoj estis spritaj,
pensigaj kaj inspiraj. Tiel la publiko ankaux konatigxis kun la personeco
de konataj auxtoroj.

La kolokvon pri la interesoj de auxtoroj kaj eldonistoj cxeestis 10
auxtoroj sed ankaux 10 eldonistoj, ofte la samaj personoj. Gxi evidente ne
povis konduki al konkludoj. Sed la intersxangxoj de ideoj kaj spertoj
sendube kondukos al pli intensa kunlaboro.

el ret-info

***************************************************************************

Bonvenon al Francio
===================

JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) invitas vin al FESTO (junulara
arangxo, cxi-jare kadre de la UK), kaj al Cxokolada Semajnfino!

FESTO, 01-08.08.98. JEFO preparas specialajn junulajn programerojn, kiuj
estos parto de la gxenerala programo de UK.

Por gejunuloj: amaslogxejo kun matenmangxo (7 minutojn piede de la
kongresejo, 300 FRF surloke). Kroma tranokto 8-9 auxgusto: 40 FRF.
Vespermangxoj 270 FRF surloke. Rabatoj por B-landanoj: 50 FRF por la
amaslogxejo, 20 FRF por la vespermangxoj.

Notu, ke oni devas pruvi sian kongresanecon surloke.

Buso IJK-UK: Antauxvideblas - se estos suficxe da personoj - busoj inter
Rijeka (IJK) kaj Montpellier (FESTO) kaj plua al KEF (Svedio).

Cxokolada semajnfino

Komence de septembro en Bulonjo-cxe-Maro (!) ni organizas Cxokoladan
Semajnfinon. Por aligxi kaj informigxi kontaktu:

Pascal Lecaille,

BP. 3019, FR-69394 Lyon Cedex 03, Francio, rete:
pascal.lecaille@forigu.wanadoo.fr aux jefo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Por ricevi txt-formatan
version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la retposxta auxtomata adreso:
kalendaro@forigu.esperanto.org Korektoj, aldonoj estas bonvenaj!

01-05.07. FRESxO. 2-a parto. Olsztyn. Inf: Andrzej Gielert, Murzynowskiego
  22/27, PL-10-950 Olsztyn, Polio.

01-06.07. Vladivostokaj Esperanto-Tagoj '98 (JuRVET '98). Inf: Esperanto-
  Klubo, Teknika Universitato, Pusxkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, GSP.
  Tel: +7-4232-268769, fakso: +7-4232-261689. Rete; espero@forigu.pub.marine.su

02-05.07. Karpatia Regiona Esperanto-Konferenco, Poprad. Inf: E-Regiona
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
  +421-92-32419.

03-05.07. Tutlanda Somera Kunlogxado, Taejon. Inf: Korea Esperanto-Asocio,
  Kang Byeon Han Shin Core B/D, No 601 Mapo-Dong 350, Mapo-ku, Seulo, Korea
  Respubliko. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975. Rete:
  keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

03-09.07. Hungaria Esperanista Semajno, Budapest. - Ne okazos!

03-10.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj (unua parto, Gresillon.
  Inf: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel:
  +33-241-891034.

04.07. Somera semajnfino en Insulo Lamma, Hongkongo. Inf: tel: +29212663 s-
  ro Cxan. Rete: hkcpabmk@forigu.ibmmail.com

04-05.07. 32-a Landa Amika Renkonto, Debrecen. Inf: Hungara Fervojista
  Esperanto-Societo, pf. 7, HU-1378 Budapest, Hungario.

05-18.07. Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto, s-ro Pavel
  Sittauer, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel: +420-618-21909.

06-12.07. Semajna Esperanta Ripozo kun lingvaj kursoj, Balatonszemes. Inf:
  Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
  +36-1-3782793.

06-24.07. 29-a Somera Esperanto-Kurso, San Francisco Sxtata Universitato,
  Kalifornio. Inf: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, CA 94010,
  Usono. Tel: +1-650-3421796. Rete: elna@forigu.esperanto.org

07-11.07. Praktikado de la lingvo kaj Preparado al Altaj Studoj, Bouresse.
  Inf: Kvinpetalo, Rue du Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel:
  +33-5-49428074.

10-17.07. Antauxkongreso de SAT, Odeso. Inf: Grigorij Geht, ul. Bebelja
  9/38, UA-270014 Odessa, Ukrainio. Tel: +7-482-217336. Rete: vdp-
  slot@forigu.eurocom.odtelnet.net

10-17.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj (dua parto), Gresillon.
  Inf: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel:
  +33-241-891034.

10-18.07. 2-a Somera Lernejo, Banja Vrucxica. Inf: Gradimir Kragicx, ul
  Svetog Save H-15, YU-74270 Teslicx, Bosnio. Rete:
  esperokg@forigu.pesha.bc.rstel.net

10-24.07. Somera Esperanto-Lernejo (SEL-98), Poprad.Inf: Esperanto Regiona
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel/fakso:
  +421-92-32419.

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Heroldo: anstataux "E-movado": E-mondo
======================================

Ada-Fighiera: ne plu honora

Kun granda cxagreno mi informas pri atenco kontraux la memoro de mia
forpasinta edzino Ada, al kiu subite ek de januaro cxijara estis forigita
la titolo "Honora redaktorino" en la kolofono, la titola rubriko, de
"Heroldo", kiun sxi redaktis dum 36 jaroj.

Tiu honorigo estis decidita de la senprofitcela societo "Heroldo de
Esperanto" en la lastaj vivsemajnoj de Ada kaj la anonco pri la decido
donis al Ada tre grandan gxojon kaj iom dolcxigis sxiajn lastajn momentojn.
Tuj poste, Ada konsentis, ke la gazeto estu senpage transdonita al novaj
eldonantoj sub la nura kondicxo pri respekto de la tradicio de "Heroldo".

La korekta enhavo de la kolofono estis interkonsentita kun la novaj
eldonantoj per dokumento subskribita en Torino de ilia reprezentanto la
27-an de decembro 1996. La decidita kolofono estis respektita de la nova
redakcio dum la tuta 1997; sed cxijare abrupte la teksto komplete
modifigxis. Inter alie: la titolo "fondinto" rilate al Teo Jung ne plu
aperas tuj komence de la kolofono - kiel li mem volis, kaj kiel estis dum
36 jaroj - sed en nova subtitolo; aldonigxas listo de kelkaj kunlaborantoj,
unu el kiuj estas citita ecx dufoje, sub du diversaj pseuxdonimoj. Fine, en
la subtitolo la de jardekoj tradicia vorto "Esperanto-movado" farigxis
"Esperanto-mondo", kvazaux por substreki subtenon al la ideologio, kiu
kontrauxstaras la koncepton pri "E-movado" kaj anstatauxas al gxi la ideon
de "E-komunumo".

Cxar cxiuj miaj petoj por restarigo de la interkonsentita teksto estis gxis
nun vanaj, restas al mi nur la espero, ke la nova redakcio per nobla kaj
paciga decido rekonsideru siajn nunajn sxangxoj kaj respektu tiurilate
siajn proprajn subskribitajn promesojn, kiel cetere gxi faris dum la
pasinta jaro. Mi kredas, ke la sxangxoj estas frukto nur de malatento, ne
de intenco.

La reveno al la teksto de 1997 estas sendube la deziro de cxiuj
esperantistoj kaj abonantoj de la gazeto, kiuj cxiam amis kaj admiris Ada
kaj sxiajn senkomparajn laboremon, amikemon, modestecon kaj mildan
karakteron. Mi alvokas al ilia apogo al mia peto.

G. C. Fighiera

giancarlo.fighiera@forigu.torino.ALPcom.it

***************************************************************************

Faru lernejan intersxangxon!
============================

Dum novembra Unesko-festo la parolado de la prez. de Itala E-Federacio
vekis la intereson de la prezidantino de Triesta Administracio, kiu invitis
je kunlabora interparolo la reprezentantojn de Triesta E-Asocio.

Edvige Ackermann, prezidantino de Triesta E-Asocio prezentis al sxi la
planon de la grupo, kiu ricevis favoran akcepton kun oferto de aktiva
kunlaboro. La planita posta renkontigxo inter la du prez-inoj startigos
komunan agadon en la nomo de internacia kulturo kaj kunlaboro, kun specifa
atento al "intersxangxo inter lernejoj el EU-landoj" kadre de la koncerna
euxropa projekto subvenciata de la Euxropa Unio.

Lernejoj, kie Esperanto estas instruata, kaj interesigxas pri lerneja
intersxangxo, bonvolu kontakti:

Triesta E-Asocio,
CP. 601, IT-34100 Triest, Italio
Rete: nored@forigu.iol.it

***************************************************************************

TEJO-estraro malsanas?
======================

La funkciado de la estraro malbone funkcias. Tio igas nin publike kritiki
la situacion.

1. Ekde la elekto de la nova TEJO-estraro antaux dek monatoj aperis nur unu
cirkulero de la estraro por la komitato, kaj tiu cxi enhavis parte
malnovajn kaj ne plu aktualajn informojn.

2. El neoficialaj sed fidindaj fontoj ni eksciis ke la kasisto de TEJO,
Pascal Lecaille, ne plu apartenas al la estraro de TEJO. La fakto, ke lia
demisio okazis antaux du (!) monatoj kaj ke gxis nun la estraro de TEJO ne
oficiale konigis tiun cxi gravan novajxon al la komitato de TEJO, cxu
simple por informi gxin aux cxu eble por komune sercxi posteulon aux
anstatauxanton gxis la sekva elekteblo, estas en niaj okuloj skandalo!

3. Diversaj signoj donas al ni la impreson ke ene de la estraro la laboron
de cxiuj faras nur kelkaj.

Estas klare ke tio estas nedauxrigebla situacio kaj ke devas okazi esencaj
sxangxigxoj en la funkciado de la estraro. Oni ne forgesu ke pasis preskaux
unu jaro dum kio, oni povintus fari pli ol efektive estis farata. Pro tio
ni postulas publikan reagon de la estraro pri tiuj cxi punktoj kaj
proponojn kiel plibonigi la situacion.

Interkonsentinte dum OKEJ, Amsterdam, Nederlando, la 31-an de majo 1998.

Holger Boos A komitatano por Germanio
Fabien Mook B kom-ano por Nederlando

***************************************************************************

Futbalistoj sercxatas!
======================

Ni serioze sercxas homojn, kiuj intencas veturi al UK en Montpellier kaj
kutimas ludi futbalon. Tie ni organizas renkontigxon kontraux teamo de
okcitanistoj. Tio estos reklamo por Esperanto, cxar en tiu tempo estos
Monda Cxampionado en Francio.

Interesigxantoj kontaktu min:

Jean-Marc Leclercq, JoMo

15 cheminement Andre Breton,
FR-31100 Toulouse, Francio
jlecl@forigu.aol.com

***************************************************************************

U. E. A.
////////

Estrarkunsido de UEA

2000: Tel-Aviv, 2001: Zagreb
============================

La estraro de UEA elektis kongresurbojn por 2000 kaj 2001. La nuna estraro
de UEA kunvenis por la lasta fojo en la Centra Oficejo la 26-an kaj 27-an
de aprilo. Cxiuj sep estraranoj cxeestis la kunsidon, kiu pro la sabata
Malferma Tago escepte okazis en dimancxo kaj lundo.

Apud la rutinaj organizaj kaj financaj demandoj la plej interesa punkto de
la tagordo estis la elekto de la urbo de la Universala Kongreso en la jaro
2000. Kandidatis du urboj, Zagrebo kaj Tel-Avivo. Gxenerala direktoro Osmo
Buller, kiu esploris la kondicxojn surloke en ambaux urboj, proponis elekti
Zagrebon. Li opiniis, ke la situacio en Mez-Oriento estas tro malstabila
kaj nesekura, pro kio estus tro riske, i.a. pro financaj konsideroj, elekti
kongresurbon tie. Plimulto de la estraranoj tamen ne trovis tiun riskon tro
granda kaj sekve Tel-Avivo ricevis la honoron. Tel-Avivo estis kandidato
jam por la tria sinsekva fojo kaj Esperanto-Ligo de Israelo estis
anoncinta, ke gxi ne renovigus la inviton por posta jaro. Siavice Zagrebo
pretis okazigi UK ankaux en 2001. La estraro tuj utiligis tiun pretecon kaj
sekve elektis Zagrebon por tiu jaro.

Financoj
--------

Kun granda kontento oni informigxis pri la financa evoluo de UEA en la
pasinta jaro. Kvankam gxi estis jaro de malgranda UK, kiam la enspezoj pro
kotizoj emas esti malpli grandaj, la financa rezulto tamen estis pli bona
ol en la antauxa jaro. La UK en Adelajdo ja estis deficita (cx. 24.000
NLG), sed tio estis antauxvidita en la bugxetado. En la nuna jaro la bona
evoluo plu dauxras, i.a. pro la kresko de la membraro kaj granda UK. Gxis
la dato de la estrarkunsido la Montpeliera UK arigis jam pli ol 2500
aligxintojn.

Laborfortoj en la CO
--------------------

Kvankam la financa evoluo de UEA estas tre bona, dauxre estas malfacile
realigi la nepre necesan pligrandigon de la laborforto en la Centra
Oficejo. Tiurilate la estraranoj sendube forlasis la kunsidon kun malbona
konscienco pro la fizike cxiam pli neeltenebla situacio por la stabanoj de
la CO, kiuj devas rezigni pri libera tempo kaj ferioj por plenumi la
farendajxojn gxustatempe. La malkontento de la direktoroj indikas, ke
tiurilate oni ne plu povas prokrasti la decidojn.

Financoj de TEJO
----------------

Kvankam la ekonomio de la "gepatra" UEA fartas pli kontentige ol antauxe,
tiu de la junulara sekcio TEJO kauxzas zorgojn. La IJK-oj de 1996 kaj 1997
kreis sume pli grandan deficiton ol la UK de Adelajdo. Tia evoluo estas tre
dangxera. La UEA-estraranoj do tre maltrankvilis, ke iliaj TEJO-kolegoj ne
donas suficxan atenton al tiu problemo.

UEA

***************************************************************************

11.111 subskriboj
=================

La Centra oficejo de UEA la 15-an de majo registris la 11.111-an apoganto-
subskribinton de la Manifesto de Prago.

La Estraro de UEA alte taksis la dauxran kolektadon de subskriboj cxar gxi
utile efikas por diskonigi la enhavon de la Manifesto kontribuante al la
celoj de Kampanjo 2000, levi la idean nivelon de la Esperanto-movado.

Por pluaj kontribuoj la Estraro disponigas posxtkartojn por unuopuloj kun
loko por kvin subskriboj aux folion por organizoj kun 20 subskriboj.

Por pliaj atingoj UEA lancxos studkajeron pri la tezoj kiel enkondukon por
diskutoj, studoj.

***************************************************************************

Antaux kelkaj semajnoj aperis gxojiga novajxo: cxiusemajne CO de UEA
aperigas plurajn porgazetarajn artikolojn en la retejo "NUN". Cxiuj tiuj
artikoloj estas distribuataj de la retposxta novajxservo ret-info, nun cxi
tie ni aperigas kelkajn el ili. - la red.

Libro de la Daewoo-prezidanto

Daewoo
======

Laux sugesto de Universala Esperanto-Asocio kaj Korea Esperanto-Asocio, la
Daewoo-Grupo subvenciis la Esperantan eldonon de la libro "Vastas la mondo,
multas laboro" de KIM Woo-Choong, fondinto kaj prezidanto de Daewoo.

La Daewoo-Grupo estas la 24-a plej granda entrepreno en la mondo. Inter
esperantistoj gxi estas konata i.a. pro la markoj "Espero" kaj "Cielo" de
la auxtomobilo Daewoo. Gxia fondinto KIM Woo-Choong estas admirinda
ekzemplo pri persista kaj diligenta optimisto, kiu el gazetvendista knabo
progresis al la pinto de giganta komerca entrepreno. La libro rezultas el
lia vivosperto kaj celas unuavice gejunulojn, al kiuj gxi "inspiras revon
kaj esperon". Gxi tamen same fascinas la legantojn de cxiu ajn agxo. La
prezidanto de UEA prof. LEE Chong-Yeong malkasxas en sia antauxparolo, ke
li tralegis gxin jam trifoje kaj cxiam cxerpis el gxi novan entuziasmon.
Prof. Lee emfazas la valoron de la libro por tiuj, kiuj deziras ekscii pri
la konfuceanaj vidpunktoj kiel socia valoro. Tiurilate la libro helpas pli
bone kompreni ankaux la fonon de la ekonomia sukceso de la "aziaj tigroj".

La libro estas tradukita de CHOE Taesok kaj eldonita de Shin Cheon Ji. Gxi
estas acxetebla cxe UEA kaj aliaj bonaj libroservoj por 18.00 NLG. Danke al
la subvencio de la Daewoo-Grupo la profito de la vendado iros al Kampanjo
2000.

UEA

***************************************************************************

UEA festis 90-jarigxon
======================

La oka Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - sabate la 25-an de
aprilo - estis dedicxita al la 90-a datreveno de la fondo de la asocio. Tio
precipe montrigxis per prelegoj pri tri elstaraj figuroj en la historio de
UEA. Pri Hector Hodler, la fondinto de UEA, prelegis Mark Fettes. Aliaj
prelegoj temis pri Edmond Privat kaj Ivo Lapenna, kies vivon kaj pensadon
prilumis respektive Ed Borsboom kaj Ulrich Lins. Cxiuj prelegoj okazis
dufoje.

Komence de la tago okazis inauxguro de la portretoj de la 15 gxisnunaj
prezidintoj de UEA en la kunveneja cxambro Zamenhof. La inauxguron cxeestis
tri el ili: Gregoire Maertens, John Wells kaj Lee Chong-Yeong. Samokaze s-
ino Birthe Lapenna donacis al UEA grandan portreton de prof. Ivo Lapenna,
kiu trovis lokon en la cxambro de la gxenerala direktoro.

En la cetera programo, Miko Sloper el Usono montris la pretajn lecionojn de
la videokurso "Pasporto al la Nova Mondo", pretigata de ELNA sub auxspicio
de UEA. Alejandro Cossavella el Argentinio prezentis Esperantajn kantojn.

La Tago allogis 120 vizitantojn, kiuj povis gustumi vienan kafon, donacitan
de Radio Auxstria Internacia. En senpaga loterio oni gajnis libropremiojn
kaj aliajn esperantajxojn. Cxiuj kompreneble uzis la okazon por butikumi en
la libroservo, kiu faris novan rekordon de vendoj dum Malferma Tago: 7.041
guldenoj.

Dum la tago okazis ankaux akcepto por nunaj kaj iamaj estraranoj de UEA.

Entute 19 el ili kolektigxis laux la invito de gxenerala sekretario Michela
Lipari en la hotelo Van Walsum, kiu jam de jardekoj gastigas la estraranojn
dum iliaj kunsidoj en Roterdamo.

La festan tagon finis bankedo en la Euromast-turo. En la alteco de 100
metroj 41 bankedanoj admiris la cxefurbon de UEA kaj auxskultis spritan
paroladon de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof kaj plurajn aliajn tostparolojn.

UEA

***************************************************************************

Esperanto kaj Kontakto
======================

La revuo Esperanto denove superis la limon de 5.000 abonantoj,
plifortigante tiel sian pozicion kiel la plej disvastigita Esperanto-
periodajxo.

En 1997 Esperanto ekspedigxis al 5.003 abonantoj en 115 landoj, kiuj
kotizis en unu el la "revuaj" membrokategorioj de UEA aux kiuj abonis la
revuon aparte. En 1996 tiu nombro estis 4.932.

Kontakto, la soci-kultura revuo de TEJO, siavice faris novan rekordon de la
nombro de pagitaj ricevantoj. Post 2.009 abonoj en 1996 la nombro kreskis
al 2.050 en 1997. Per la jarkolekto 1997 Francisco L. Veuthey finis 6-jaran
sukcesan redaktorecon, dum kiu Kontakto farigxis enhave vigla kaj grafike
modela inter la Esperanto-gazetoj.

***************************************************************************

Mia partopreno en la reviziado de PIV
=====================================

Kvankam la tasko estis tre temporaba, gxi ne estis tiom malfacile kiom mi
unue imagis. Mi havas centojn da medicinaj libroj en mia privata libraro,
kaj mi acxetis novan anglan medicinan vortaron. Malgraux cxio, PIV estas
vortaro por la laikaro, kaj mi devis nur suficxe bone difini la terminojn
por kontentigi la nefakulojn, kvankam mi plejparte sukcesis alveni al
difinoj kiu povus ankaux kontentigi la plimulton ecx el la fakuloj. Vorton
post vorto mi luktis kun la materialo, dum la tuto de tri tagoj en unu
semajno, dum la tuto de kvar tagoj en alia, gxis monatoj pasis kaj la tasko
de "abazio" gxis "zostero" finigxis.

Kiel mi antauxe rimarkis pri la kirurgia parto, simile inter la medicinaj
terminoj mi trovis multajn fakajn erarojn, tamen cxiam bele verkita en
senriprocxebla Zamenhofa Esperanto. Estas malfacile por mi vere kompreni
kial tiom da eraroj trovigxis en vortaro tiel auxtoritata inter la
Esperantistoj. Tamen, mi ne diskutos plue pri tio, cxar eble iam en la
venontaj jardekoj alia revizianto simile rimarkos pri la eraroj kiujn mi ne
trovis kaj ne korektis, ecx kreis en mia kontribuajxo.

Tamen, la reviziado de la medicina parto ne estis nur afero pri eraroj.

Temas ankaux pri forigo de arkaikaj terminoj kaj aldono de terminoj por
gxisdatigi kaj modernigi la vortaron. Tiuj du taskoj estas efektive multe
pli malfacilaj ol nur trovi kaj korekti erarojn, kaj mi ne havas iluzion ke
mi cxiam faris kontentige. Pri arkaikaj terminoj, mi ofte nur klarigis al
Klauxdo, kaj pere de li al Michel Duc Goninaz, ke termino estas ne plu
uzita kaj devas resti nur se gxi estas grava por kompreni la malnovan
literaturon. Mi opinias ke ili ofte solvis tiun problemon per tre mallonga
difino kaj indiko pri la eksmodeco.

Decidoj pri novaj vortoj estas ecx pli malfacilaj. Ni aldonis kelkajn, sed
la plejparton de tiu laboro ni lasis al estontaj reviziantoj.

Miaopinie, devas esti konstanta komitato el kaj medicinistoj kaj
vortaristoj por pripensi eblajn aldonojn. Medicinistoj povas nur rimarki
vortojn kiuj ofte aperas en la literaturo kaj mankas en PIV kaj lauxe
rekomendi. Tamen PIV ne estas medicina vortaro, kaj nur la vortaristoj
povas decidi pri tio kio tauxgas por laika gvidilo.

Kiam mi finfine forsendis mian tute reviziitan dosieron al Klauxdo, mi
imagis ke la granda laboro estas nun cxe la fino aux almenaux preskaux tie.
Tamen, mi konstatis ke mia imagpovo estas ege misgvida.

Post la formalaj dankmesagxoj de Klauxdo kaj Michel Duc Goninaz, mi
komencis ricevi pluajn mesagxojn per elektronika posxto: jen proponita
aldono, jen demando, jen peto por klarigo. Cxar cxiu artikolo post kapvorto
povas tusxi multajn fakojn, aliaj spertuloj ofte prilaboris la saman
materialon. Do, ekzistis jen kaj jen konfliktoj kaj malsamaj opinioj kiujn
Klaudo rimarkis, kaj li dissendis la diversajn opiniojn al cxiuj
koncernatoj por findecido. Kaj Klauxdo mem estas sciencisto kaj havas
firmajn (ofte bonajn) ideojn, ekzemple pri la neceso inkluzivi la precizan
sciencan nomon de la mikro-organismo kiuresponsas por infekta malsano.

Dum multaj monatoj Klauxdo kaj mi konversaciis per la elektronika posxto
pri tiu aux tiu cxi punkto. Ofte mi sendis mian respondon al li en la
vespero, kaj kiam mi ellitigxis je la kvina aux sesa horo matene, lia plua
respondo jam atendis min, pro la kvinhora plifrueco de lia labortago. Eble
mi ecx farigxis masohisto, cxar finfine mi ne nur gxuis la preskaux
cxiutagajn mesagxojn sed mi komencis antauxgxui la mesagxojn kaj la laboron
por solvi la cxi-tagajn problemojn.

Mi supozas ke la afero estas nun preskaux finita. Antaux kelkaj monatoj ni
finis la finan intersxangxon de mesagxoj pri la vorto "zostero", do jen la
fino de la alfabeto. Tamen, nur antaux kelkaj tagoj mi ricevis de Klauxdo
novan mesagxon: li baldaux finpretigos la laboron pri fiziologiaj terminoj;
cxu mi dezirus tralegi kaj kritiki tiun vortareron?

Stevens T Norvell
norvell@forigu.is.dal.ca
el Inter Ni, n-ro 140-141

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Cxu transpreni la ideon?
========================

Se vi multe vizitas babilejojn eble jam rimarkis, ke multaj firmaoj dungas
gejunulojn nur por babiladi la tutan tagon, kaj meze de la babilado informi
pri la firmao aux ties produktoj.

Hieraux mi babilis kun amiko kaj dume iu eniris la cxambron kaj kriis al
cxiuj (en la portugala): "Tiu kiu volas lerni pri Javo aux plibeligi sian
pagxon, nepre vizitu la retpagxon "w3.to/Curso" - kaj tuj foriris.

Nu, funkciis! Ecx mi notis!

Mi eniris alian babilcxambron kaj baldaux eniris la sama ulo. Kriis sian
mesagxon, kaj foriris.

Ni ne bezonas tiel obstine aux profesie agi, tamen mi konsilus ke kiam ni
estas en babilejo estus tre oportune ke ni menciu al la aliaj: "Cxu vi jam
vidis pagxon kun pli da lingvoj ol tiu www.esperanto.net?" aux: "Cxu vi jam
scias, ke...

Roberto Resende
rresende@forigu.brnet.com.br

***************************************************************************

INTERVJUO
/////////

E-muzikalo: Venu rapide homoj!
==============================

En la pasintjara IJK en Assissi okazis la monda premiero de Esperanta
muzikalo - kun grandioza sukceso: teamo el itala vilagxo Blera prezentis
pleje profesinivele la muzikalon "Venu rapide homoj". Redaktoro de la revuo
Nova Sento - Giuseppe Castelli faris intervjuon kun la cxeforganizanto Pier
Luigi Cinquantini, kiu estas vaste konata ankaux en Esperantujo. Pri la E-
lingva prezento baldaux aperos videokasedo.

Nova Sento: Kiu fondis la kompanion?

Pier Luigi: La kompanio naskigxis danke al ideo de la regxisorino Beatrice
Galli kaj de la prezidanto Aristeo Mucciante, geedzoj. En Blera jam en la
komenco de la 80-aj jaroj estis proza teatra kompanio (al kiu mi jam
apartenis). Revenante al la naskigxo de la kompanio, gxi okazis danke al la
kunfandigxo de du aktivulaj grupoj el la vilagxo Blera: la koruso kaj la
skoltoj. Do la elekto de muzikaj komedioj venis per si mem... gxis nun 4,
inter ili unu ankaux Esperante.

NS: Supozeble la ideo prezenti ion en Esperanto estas via. Cxu estis
malfacile konvinki la aliajn?

PL: Efektive la ideo estis mia: lige al monda kongreso IJK en Assisi (la
urbo de Sankta Francisko), ni ne povis ne kapti la okazon. La konvinko de
miaj samkompanianoj estis malpli malfacila ol antauxvideble: temis pri
defio kaj pri publiko el cxiuj partoj de la mondo, kaj kiu "aktoro"
neglektus tion... (do, ni ne estas aktoroj, sed sur la scenejo ni havas
tian impreson...).

NS: Kiuj estis la cxefaj malfacilajxoj en la pretigo de "Venu rapide
homoj"?

PL: Ligante cxi tiun respondon al la antauxa, mi devas diri, ke la ideo
prezenti gxin en E-o venis ankaux pro la cxeesto de iu kapabla traduki
gxian kantaron. Ni neniam finos danki vin..., ehm, lin, kvankam mi forgesis
tion fari dum la plej grava momento...

Do revenante al la temo de la demando, krom la traduko de la kantoj, la
komedio estis suficxe tauxga por neesperantistoj: ni bezonis nur du
aktorojn kiuj scipovas vere E-on. La cxefrolanto (Bernardone) en la itala
versio estas alia aktoro, kiu fine rezignis lerni la parton; bonsxance mi
preskaux antauxvidis tion kaj estis du solvoj pretaj: aux mi mem faru gxin
aux unu mia E-a kurslernanto (kiu jam faris la unuagradan ekzamenon).
Bonsxance li akceptis kaj jen la rezulto... vere mirinda recitado.

La cxefrolantino (Cxifonulino) dufoje komencis la unuagradan kurson, sed
pro personaj kialoj ne povis fini gxin, sed sxi estas vere obstina kaj
lernis tre bone sian parton (efektive en tiu rolo sxi vere tute sin
esprimas).

Do, restis la kantoj. Tio sxajnis al mi pli facila tasko, sed farigxis la
malo. Ni devis sonregistri ilin kaj do la kantistoj devis lerni ilin (por
kelkaj estis facile cxar ili estis aux ekskursanoj aux aktualaj kursanoj),
kaj mi devas diri, kun mia bedauxro (sik!), ke la virinoj havis multege
malpli da problemoj ol la viroj... Cxiukaze post la sonregistrado de cxiu
kanto mi atentege reauxskultis gxin kaj se estis prononca erareto oni
reregistris denove (do misurprenas cxian respondecon pri tio).

La rekordon ni superis per la kantoj de la diablo (efektive la plej
malfacilaj pro la kvanto da vortoj kaj la rapido de la ritmo), por kiuj ni
bezonis tri horojn! Krom tio, mi aldonu ankaux, ke kelkajn tagojn antaux la
kongreso la sonaparato difektigxis kaj ni riskis ne fini la komedion.

NS: La kapablo de la cxefaktoroj (patro kaj Cxifonulino) tre mirigis la
spektantojn. Diru ion pri ili!

PL: Kiel mi jam diris, la cxefaktoro estas mia kursano (kun fiero mi diras
tion), li finis la duagradan kurson la pasintan jaron. En la itala versio
li estis figuranto, poste en "Aggiungi un posto a tavola" li rolis kiel Dio
(por la homoj kiuj konas la komedion), kaj cxefrolis en la komedio de
Feydeau.

La cxefrolantino neniam finis la E-an kurson sed ne volis maltrafi tian
eventon, ankaux cxar la rolo estas tajlita gxuste por sxi. Tiel sxi
engagxigxis kiel eble plej multe. Sxi rolis same en la itala versio kaj
havis rolon en tiu de Feydeau.

NS: Alia rimarko kiun mi auxdis, estas ke sxajne Blera estas eksterordinare
aktivoplena urbeto. Cxu laux vi estas speciala kialo por tio, aux simple vi
kaj viaj geamikoj estas tre agemaj?

PL: Ofte mi min demandis tion. La vilagxo havas nur 3000 logxantojn sed
ekzistas multaj aktivulaj grupoj: koruso, teatra kompanio, skoltoj, muzika
bando, "Pro Loco", cxevalamika klubo, du religiaj kunfrataroj, kelkaj
sportaj kluboj, kaj nun ankaux Esperanto-klubo. Kompreneble multaj el ni
apartenas al pli ol unu grupo, tamen...

Nu, pri via demando, mi opinias, ke tio dependas de la antikvaj originoj de
nia vilagxo kaj de kelkaj gxiaj tradicioj, kiuj unuigas la komunumon.
Kutime en etaj vilagxoj la gejunuloj emas tuj eskapi kiam eblas, sed cxi
tie okazas la malo: kiam oni komencas labori ekster gxi la plejparto tuj
klopodas alproksimigi sian laborlokon, kaj se estas laborloko ecx relative
malproksima, kiel Romo, oni vojagxas cxiutage preskaux du horojn anstataux
translogxigxi.

NS: Cxu vi jam havas planojn por la estonteco (Esperantajn aux ne)?

PL: Mi timas, ke cxi tiu sperto estos preskaux unika. Unue cxar la
spektaklo estas suficxe multekosta (por Esperanta arangxo), kaj plie cxar
movi pli ol tridek homojn estas malfacile... pro la kialoj en la antauxa
respondo.

Ne, sensxerce, sed la afero estas, ke se la kompanio movigxas por pli ol
unu tago la elspezoj estas multaj: al Assisi estis vojagxo de nur du horoj,
sed imagu vojagxon al Montpellier aux al Rijeka. Ecx se la vojagxon la
kompanio mem pagus, la logxado kaj mangxado por 30 homoj estus iom
multekostaj. La problemo estas ke ne cxiuj kompanianoj estas esperantistoj
kaj do ne estas la intereso viziti E-an renkontigxon.

Tamen, se ni plu havos la kunlaboron de la brava tradukinto de la kantoj,
ni povus esperi pretigi ion por iu venonta monda Kongreso en Italio...

NS: Cxu novajxoj pri la videokasedo?

PL: La videofilmo estas preta, kaj mi esperas, ke baldaux ni povos
ekkomercigi gxin.

Giuseppe Castelli

gcastelli@forigu.enjoy.it

Rim: La muzikalo estos denove prezentita al esperantista publiko dum la
Itala Kongreso de Esperanto, 22-26 de auxgusto en Frascati, vidu en
Eventoj-147. Ni informos ankaux pri la apero kaj akireblo de la
videokasedo. - ndlr

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Hungaria Esperanto-Asocio sercxas cxicxeronon por la grupo veturanta al la
cxi jara UK en Montpellier. La cxicxeron(in)o parolu hungare, Esperante kaj
krome france, itale aux angle. Interesigxantoj kontaktu: Oszkar Princz,
+36-1-2680306, esperantohea@forigu.c3.hu

* * *

A Magyar Eszperanto Szovetseg csoportos utazast szervez kulon autobusszal
az Eszperanto Vilagkongresszusra, Montpellierbe (Franciaorszag). Idopont:
1998. julius 30 - aug. 10. A resztveteli dij: 68.900 Ft, amely magaban
foglalja az utikoltseget, a szallast, reggelit, biztositast, egy egesz
napos kirandulast a kongresszus ideje alatt. Tovabbi informaciok: MESZ,
1368 Bp. Pf. 193, tel: 2680306, E-posta: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

* * *

Ha szeretnel resztvenni az ifjusagi (Fiume) vagy felnott (Montpellier)
eszperanto vilagkongresszuson, de nem csoportosan utazol, a resztveteli
dijat az Eventoj szerkesztosegenel (Kulturalis E-Szovetseg) is befizetheted
forintban. Tel: 282-88-85

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Kieas niaj 50.000 libroj?
=========================

Reage al "Disponigi nian kulturon al cxiuj" - aperinta en Eventoj 148/149
(elektronizado, digxitigo de malnovaj E-libroj)

 ...malgraux la iom malgranda ekonomia valoro de publikajxoj en la
Internacia Lingvo ankaux tiuj verkoj ne estas faritaj en senlegxa mondo.
Cxu vi iam pensis pri kopirajto kaj aliaj auxtoraj rajtoj?

Ankaux al ne-juristo (kiel mi) evidentas, ke la disponigo de verkoj de
aliuloj ne estas permesita laux la rajto de "justa uzado" (angle: "fair
use"). Lauxlegxe la ne-aprobita disponigo de jam antauxe aperintaj
literaturajxoj, kiun vi proponis, konsistigas legxrompon, ecx se gxi povus
helpi ne nur la aliajn E-istojn sed ankaux - per la disvastigo de la verko
- la auxtoron mem. Do via propono estas invito al legxkontrauxa agado. Nur
la verkintoj mem (aux la posedanto de la rajtoj rilataj al gxi) povas
disponigi siajn proprajn publikajxojn!

Albert Reiner

* * *

La problemo de auxtoraj rajtoj en la reto evoluos versxajne same kiel en
radio cxe muzikajxoj kaj en televido cxe filmoj. Ankaux tie oni ne rajtas
publikigi kanton nek filmon sen permeso de la auxtoro, sed kiam la verko
estas jam elsendata, cxiu posedanto de magnetofono aux video-aparato povas
la verkon registri. Klasikuloj, kiuj forpasis antaux pli ol 70 jaroj kaj ne
plu estas objekto pri auxtoraj rajtoj, aperas jam en la reto.

Nun preskaux cxiuj nove eldonataj aux reeldonataj verkoj estas kompostataj
komputile, do ekzistas en elektronika formo. La evoluo favoras la
elektronizadon de la literaturo kaj certe solvos ankaux la problemon de
auxtoraj rajtoj.

En Esperantio la auxtorajn rajtojn kutime posedas la koncerna landa asocio
aux estas kun la posedanto en amika rilato kaj povas kun li trakti, cxu
eldoni la verkon libroforme, kompaktdiske aux perrete? Multaj ampleksaj
verkoj ecx ne havas sxancon aperi libroforme, tamen la auxtoro laboras pri
gxi planante eldonon por KD. Se cxiu landa asocio elektronizus E-
literaturon aperintan en gxia teritorio, ne povus esti la auxtorrajtaj
problemoj tiom grandaj.

Miroslav Malovec
starto@forigu.clavis.cz

* * *

La problemo pri auxtoraj rajtoj estas nur 1 inter la solvindaj aferoj - kaj
tio ne estas la plej komplika.

Unue: oni senprobleme povas elektronizi verkojn, kiuj ne plu havas tiajn
problemojn. Due: cxe aliaj verkoj oni povas akiri la koncernajn permesojn
(se la rajto-posedanto ne disponigas gxin do la koncerna verko ne aperos
publike, sed laux mia supozo tiaajxo krom 1-2 stranguloj tute ne aperos).
Trie: la zorgo pri la auxtoraj rajtoj estas tasko por la publikiganto, do
la kunlaborantoj, helpantoj ne devas okupigxi pri tio. Kvare: ekzistas
ankaux tute legalaj kaj legxaj manieroj, ebligantaj la disponigon cxe
kelkaj problemaj kazoj.

Resume, la problemoj pri auxtoraj rajtoj ekzistas, sed gxi estas solvebla
kaj solvenda. La propono do pri elektronizado de nia (fak)literaturo ne
signifas alvokon al kontrauxlegxa agado, oni devas same zorgi pri gxi, kiel
pri aliaj juraj aferoj rilataj al la funkciado de niaj organizoj kaj movada
agado. Anstataux sercxi malfacilajxojn (por havi pretekston: kial ni ne
agadas) pli indas sercxi vojon: Kiel ni plirapidigu kaj kiel ni plenumu la
taskojn? La juraj aferoj estas solveblaj - sed min pli interesas la
demando: kiu fakte partoprenos la laboron mem?

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Literatura suplemento USA
=========================

La revuo Esperanto USA preparas eldonon de speciala literatura suplemento,
al kiu oni atendas ankaux vian kontribuon. Sendu vian originalan verkon
(tamen ne romanojn), aux tradukon en Esperanton, aux el Esperanta originalo
en la anglan. Se la verko havas eksteran auxtoran rajton - zorgu pri ties
arangxado. Nun ni atendas nepublikigitajn verkojn. (Prese jam aperintaj
materialoj bonvenos al alia planata projekto: "Suplemento de Esperantaj
reeldonajxoj", planita por iu posta jaro).

Sendu viajn kontribuojn al:

C.O. de ELNA, PO Box 1129, El Cerrito CA-94530, Usono

***************************************************************************

KULTURO
///////

Koncertoj de "la" arta festivalo
================================

La festivalo EoLA ("Esperanto: Lingvo Arta") okazadis en eksa Sovetio
cxiujare jam ekde 1988. Gxi bonvenigas E-kantistojn, poetojn kaj aliajn
artistojn, kies arto estas prezentebla sceneje.

La cxi-jara EoLA estis la jubilea, deka, kaj estis dedicxita al la memoro
de Lena Lebedeva, antaux 1 jaro forpasinta eksa TEJO-estrarano. Gxi okazis
en Ivanovo, Rusio en fino de februaro kaj partoprenis gxin 192 personoj el
8 landoj (RU, UK, BE, LT, FR, BE, NL, DE).

Koncerto en interreto
---------------------
Unuafoje en interreto vi povas auxdi kantojn, plenan koncerton en
Esperanto! Se vi vizitas la retpagxon
http://www.gs707.com/esperanto/eola-10/eola_index.htm ankaux vi mem povas
gxui gxin! (Ankoraux ne eblas auxdi la sonregistrajxojn rekte de la servilo
- necesas tiujn pumpi al propra komputilo kaj poste auxskulti, uzante
senpagan programon Real-Audio Player 5.0)

Eblas vidi ankaux kolekton de cx. 150 fotoj, faritan dum EoLA, legi la
festivalajn gazetojn, programbrosxuron kaj libroforman poemkolekton. Tiuj
estas en formato Adobe PDF, rigardebla per senpaga programo Adobe Acrobat.

Andrej Ananjin

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

Lige al artikolo en Eventoj-147 p. 4: Informojn pri foiroj de
naturkuracado, sano, esotero sendu al mia nova retadreso:
DMeierEsperanto@forigu.compuserve.com

* * *

Bonvolu uzi la novan retadreson de E-redakcio de Radio Vieno:
roi.esperanto@forigu. orf.at

* * *

Nova retadreso de Petro Chrdle kaj Kava-Pech estas: chrdle@forigu.telecom.cz

* * *

Mia aktuala (de la 1-a de julio) koresponda adreso estos: Jaroslaw
Parzyszek, ul. Ks. J. Popieluszki 75 m. 17, 15-657 Bialystok. Retadreso:
ktbs@forigu.polbox.com

* * *

Sarlanda Esperanto-Ligo havas retpagxojn cxe
http://home.t-online.de/home/esperanto/ Inf: Martin Thorenz

* * *

Parfumo! Mi havas strangan peton: mi sercxas viran parfumon "Nero" en nigra
ujo (kun iometa fonodoro de cinamo) jam nenie trovebla en Budapesxto. Cxu
iu povas helpi min? Laszlo Szilvasi, 1675 Budapest pk. 87, Hungario.

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

Mi estas 37 jara surda frauxlino. Esperanton mi lernis kun miaj familianoj.
Samsortajn gekorespondantojn mi sercxas - cxu surdaj denaske aux poste
surdigxintaj. Legantoj de cxi-anonco bonvolu atentigi la koncernajn
gekonatojn. Nida Zilinskaite, Panevezio 29/101, LT-2038 Vilnius, Litovio.

* * *

Norvega pensiulino logxante en Svedio deziras kontakton kun Euxropanoj. La
preferataj hobioj estas arto kaj manlaboro. Rigmor Dahlgvijt, Str. Clemenso
46, SE-25234 Helsingborg, Svedio.

* * *

30 jara viro deziras korespondi kun gejunuloj pri cxiu temo, el la tuta
mondo. Precipe el Finnlando, Italio kaj Polio. Istvan Juhasz, Csontvary u.
24. X/28, HU-1181 Budapest, Hungario.

* * *

Rima Vyziene (V. Kreves 100-421, LT-3041 Kaunas, Litovio) 41-jara
instruistino korespondus tutmonde pri cxiu temo.

* * *

49-jara s-ino korespondus kune kun sia amikino pri negoc- kaj asekurado.
Erzsebet Majorne-Horvath, HU-7400 Kaposvar, Kinizsi ltp. 5. III. e.,
Hungario.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Aforismoj
=========

Esperantigitaj de Bertil Englund

Kio estas idealsxtato? Tio estas sxtato kie maljustajxo kontraux la plej
malsignifa civitano estas konsiderata kiel maljustajxo kontraux cxiuj.
- Solon

* * *

Ah, nur idioto planas hodiaux kion li faru morgaux. La morgauxa tago ne
apartenas al vi antaux ol gxi felicxe pasis.
- Sofokles

* * *

Se cxiuj homoj estus justemaj, neniu havus bezonon esti brava.
- Agesialus II

* * *

La posteularo plej fidinde atestas pri la vero.
- Pindaros

* * *

La demando estas la komenco de cxia scio.
- Theaitetos

* * *

Kiel oni ricxigxu? Malricxigxu je deziroj!
- Aristoteles

* * *

La sagxulo lernas pli multe de la idioto ol la idioto de la sagxulo.
- Cato pli agxa

* * *

La homo naskigxis por du aferoj: pensi kaj agi.
- Cicero

* * *

Nenio estas pli stulta ol stulta rido.
- Catullus

* * *

La jaroj forbalaas cxion, ecx la prudenton.
- Vergilius

* * *
Forto sen sagxeco falas per sia propra pezo.
- Horatius

* * *

Cxiu povas certigi al si sian propran felicxon se li lernos sercxi gxin ne
ekster sed en si mem.
- Seneca

* * *

La plej bona maniero vengxi estas, ne simili tiujn kiuj faris al ni la
malbonon.
- Marcus Aurelius

* * *

La envio estas cxevalo sur kiu la diablo volonte ridas.
- J. Krystomos

* * *

Diri ion unu fojon kaj je tio resti estas pli bone ol paroli cent fojojn.
- Gustaf Vasa

* * *

Kiam homo sin mem akuzas, oni kredas lin, sed neniam kiam li sin lauxdas.
Cxiuj Grandaj pensoj venas el la koro.
- M. de Montaigne

* * *

La timo havas multajn okulojn.
- M. Cervantes

* * *

Same koncerne monon kiel sterkon: ili ne utilas se ili ne disdonigxas.
- F. Bacon

* * *

Vera kuragxo estas ke oni sen atestantoj povas fari tion kion oni povus
fari antaux cxies okuloj.
- F. de la Rochefoucauld

* * *

Mi pensas, do mi estas.
- R. Descartes

* * *

La koro havas motivojn kiujn la prudento ne komprenas.
- J. B. de Bossuet

* * *

Kvintesenco. La fina demando super cxio: Kio estas la homo en la naturo?
Nenio kompare al la eterno sed cxio kompare al nenio. Io inter nenio kaj
cxio. Pro la fakto ke li estas senfine fore por povi kompreni la
ekstremojn, la fincelo kaj la komenco de cxio estas kasxita por li en ia
nepenetrebla sekreto. Li estas same malkapabla vidi la malplenon el kio li
ekestis kiel la senfinajxon en kio li estos englutata.
- B. Pascal

* * *

Por homo trovigxas nur tri grandaj eventoj: naskigxi, vivi kaj morti. Li ne
memoras la naskigxon, li timas morti kaj forgesas vere vivi.
- J. de la Bruyere

* * *

Cxiu volas longe vivi, sed neniu volas maljunigxi.
- J. Swift

* * *

Nenio estas tro malgranda por tia eta estajxo kia la homo.
- S. Johnson

* * *

Amu la veron sed pardonu la eraron.
Ne la amo estas blinda sed la sinamo.
Filozofo sen sincereco estas nur politikisto.
- Voltaire

* * *

Pacienco estas la arto povi esperi.
- L. de Vauvenargues

* * *

La unuaj kvardek jaroj de nia vivo liveras al ni la tekston, la resto la
komentarion.
- Schopenhauer

el La Kancerkliniko, 83, jul.-sep. 1997

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO-1
============

- alligitaj bildoj: latin1.tif, latin3.tif, unikodo.tif


Komputiloj, interreto: La kodigo LATINA-3
=========================================

Enkadre de la adelaida Universala Kongreso J. C. Wells faris prelegon pri
"Hiperteksto kaj la tut-tera teksajxo", el kiu ni represas 2 partojn,
versxajne interesantajn multajn komputil- kaj retuzantojn: pri la kodigo
Latina-3 kaj Unikodo.

Por skribi normale la francan, la germanan, la hispanan oni bezonas
diversajn aliajn signojn: , , hx. Nu, se oni uzas unu plian biton en la
kodado oni duobligas la nombron de riceveblaj kodonoj. Tiel per okbita kodo
oni povas prezenti la bezonatajn ne-Askiajn signojn. La plej disvastigita
okbita etendo de Askio estas Latina-1 (nomata ankaux ANSI, cxar la usonanoj
akceptis gxin kiel la usonan normon; gxia numero laux Internacia Norm-
Organizo estas ISO/IEC 8859-1). Se vi acxetas Vindozon (Windows) en norda
Ameriko, en okcidenta Euxropo, aux en diversaj aliaj landoj, ekzemple
Auxstralio - jen Latina-1/ANSI estas la plej granda parto de la videbla
signaro, kiun vi disponas. (Vi disponas ankaux kelkajn aliajn signojn, kiuj
ne estas laux la normo Latina-1. Ili okupas la kodonojn 128 gxis 159, kiuj
lauxnorme devus esti stirsignoj.)

Per tiparo adaptita por Latina-1 oni povas vidi sur la ekrano, kaj elpresi,
cxiujn supersignitajn literojn kaj aliajn specialajn literojn de la franca,
la germana, la nederlanda, la skandinaviaj lingvoj, la islanda, la
portugala, la hispana, la itala. Do per Latina-1 cxio estas solvita por la
grandaj okcidenteuxropaj lingvoj (sed ne por la kimra, nek por la
kataluna). [Vidu tabelon 1.= aparte sendita latina-1.tif]

Tamen por aliaj lingvoj restas problemo. Ecx multaj lingvoj por kiuj oni
uzas varianton de la latina alfabeto ankoraux ne estas kovritaj - inter
ili, kompreneble, Esperanto. Do oni difinis, per diversaj 'kodpagxoj',
diversajn aliajn okbitajn etendojn de Askio. Latina-2 donas tion, kion oni
bezonas por la lingvoj de orienta Euxropo - la pola, la cxeha, la hungara
kaj tiel plu.

Latina-3 estas por ni tre interesa, cxar gxi donas tion, kion oni bezonas
por diversaj aliaj latinalfabetaj lingvoj - la malta, la turka, kaj
Esperanto.

En cxiuj tiuj variantoj, la signoj de Askio restas konstantaj, retenante la
samajn kodonojn inter 32 kaj 127. Varias nur la signoj indikitaj de la
kodonoj 160-255.

Cetere, por enigi tiujn ne-Askiajn signojn estas diversaj eblecoj, depende
de via komputilo kaj viaj programoj: eble vi havas speciale programitan
klavaron, aux vi povas sxalti inter du registrumoj (ekzemple cirila kaj
latina), aux vi tajpas la koncernan kodonon per la nombra klavaro, kun
antauxira nulo, premante samtempe la registruman klavon "ALT".

Se vi instalis tiparon Latina-3 en via komputilo, kaj uzas gxin en via
tekstprogramo aux cxe via interreta foliumilo, vi povas vidi sur la ekrano
la signojn de tiu alfabeto. Aliflanke, se vi rigardas la saman tekston per
alia tiparo, ekzemple Latina-1, vi vidos aliajn signojn. Ekzemple en
Latina-3 nia Esperanta "cx" havas la kodonon 230; sed 230 en Latina-1 estas
la kodono por ae (la ligita "ae") de la dana.

Multaj TTT-pagxoj en Esperanto estas arangxitaj por tiparo Latina-3. Tiel,
vere, oni povas vidi sur la ekrano la gxustajn supersignojn. Sed la
malavantagxo estas ke uzanto, kiu ne instalis tiparon Latina-3, aux ne
ensxaltis gxin, vidos tute malgxustajn literojn. (Utilas scii, ke vi povas
senpage elsxuti tiparojn Latina-3 de la TTT-ejo de Flandra Esperanto-Ligo:
http://esperanto.agoranet.be/tiparoj.html)

Cetere, restas problemo ekzemple por skandinavianoj, kies ne-Askiaj literoj
(ligita ae, a-ringo ktp) ne trovas lokon en Latina-3. Tial oni ne povas
skribi per unu sama tiparo tekston en kiu miksigxas ekzemple Esperanto kaj
la dana.

Por enmeti signon el Aski-etendo en TTT-dokumenton, oni kodas gxin laux
speciala formulo, kiu ebligas transdoni gxin ecx tra sepbita filtrilo. Do
por la dana-norvega-islanda ligita ae de Latina-1, aux la "cx" de Latina-3,
(tio estas kodono 230), vi skribas æ (komerca "kaj", dieso, du, tri,
nul, punktokomo). Efektive, ne nepre necesas uzi la kombinojn kun &#. Se
via redaktilo tion permesas, vi povas tute senpere klavi la okbitajn
literojn, ekzemple per Cxapelilo.

E-litero   Latina-3          E-litero   Latina-3

Cx          Æ             cx        æ
Gx          Ø             gx        ø
Hx          ¦             hx        ¶
Jx          ¬             jx        ¼
Sx          Þ             sx        þ
Ux          Ý             ux        ý

Formale, vi devus indiki en via dokumento, ke gxi bezonas tiparon Latina-3.
Teorie, vi povus fari tion, skribante la jenan esprimon en la kapon de via
retpagxo: