EVENTOJ, n-ro 146, retposxta versio
***********************************

Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo

---------------------------------------------------------------------------

Enhavo de Eventoj n-ro 146
--------------------------

TITOLPAGxE
//////////

- Cxu la tutan mondon por Usona junularo?
-----------------------------------------
  La volo kaj energio por la disvastigo de la angla radianta el citata
  artikolo el usona gazeto devas veki ankau nian junularon...

FAKA APLIKADO
/////////////

- 4 magistraj disertacioj pri Esperanto

- registrataj periodajxoj
  -----------------------
  E-biblioteko cxe la universitato de Toulouse igxis parto de
  neesperantista esplorreto

- Enhavo de Scienca revuo vol. 48.

- Astronomio, kancero - MZ-Verlag!
  --------------------------------
  Baldau aperos novaj libroj cxe la eldonejo de Harald Schicke

ARANGxOJ
////////

- Kompleta monata kalendaro (25.04. - 30.05.98)
- Ski-pokalo (raporto pri IFES)
- Esperante amuzigxi kaj ekzemanigxi (invito al NOREK)
- Internaci aRenkontigxo de E-Naturamikoj, IREN

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

- Pli ol 50 studentoj!
----------------------
  En la Pdagogia Altlernejo en Sarospatak, Hungario lernas pli ol 50
  studentoj Esperanton kiel ordinaran (devigan) studobjekton...

- Kampanjo-2000 per konkretajxoj
--------------------------------
  Kiu kion devas fari enkadre de la projekto Kampanjo-2000? - parto 2a

- UEA-membrostatistiko
----------------------
  Dum 10 jaroj la kvanto de organizitaj esperantistoj reduktigxis je pli ol
  50 %-oj... Suma kaj laulandaj tabeloj pri la (mal)evoluo de la membraro

- Varietea spektaklo en la Valenten-tago -- patronita de Kanada E-Asocio

- La knabo frenezeta - fama brazila desegnorimano en Esperanto

- Solenajxoj en Bjalistoko lige al la mortodatreveno de Zamenhof

- Ah Romeo! - Petu am-konsilon de Romeo kaj Julietta el Verono!

- Politeknikaj studhoroj (Eo: nedeviga studobjekto en cxina lernejo)

- Internacia konkurso de klasika gitaro uzas ankau E-on. Cxu vi aligxos?

INSTRUADO, ILEI
///////////////

- S. MacGill: Serio de lerniloj, parto-6: Kiaj lerniloj estonte?

- En kiuj lernejoj (kaj universitatoj) oni fakte instruas E-on?
  -------------------------------------------------------------
  Estas preparata resuma listo (retpagxo) pri tiuj lernejoj!!!

RADIO: Sonarkivoj cxe AERA

GAZETOJ: Antaunaske pri: Prometeo

INTERESE: Medikamento kontrau migreno

KORESPONDI DEZIRAS: 14 anoncetoj

SUPLEMENTO: Jara programo de kroatiaj Esperantejoj "Njegusx" kaj "Amfora"


***************************************************************************
***************************************************************************


TITOLPAGxE
//////////

Citajxoj pri la angla, sugestoj de Newsweek - kun kelkaj alpensoj

Cxu la tutan mondon por usona junularo?
=======================================

La usona semajngazeto Newsweek skribis en sia numero de la 6-a de oktobro
1997:

"...En cxi tiuj tagoj la tuta mondo estas tereno por junaj amerikanoj.

...Neniu povas gajni pli multe el globismo ol la amerika junularo, gefiloj
de la ununura monda superpotenco, de la plej disvastigxinta kulturo kaj de
la plej forta ekonomio. Ili kreskis en altteknika, liberentreprena maniero
de la vivo, kiun largxaj zonoj de la mondo abrupte volas sekvi. Kaj ili
parolas la anglan, kiu farigxis iu multe pli universala lingvo ol estis la
latina en sia pleja florado... La angla... estas... komuna ilo de komerco,
amuzo kaj stipendiado kaj la dominanta lingvo de interreto. Britaj
ekspertoj taksas ke en 2000 pli ol unu miliardo da homoj ...parolas aux
studos la anglan.

Gxuste nun multaj milionoj grimpas en la lingvistan muzikistar-vagonon, kaj
se amerikaj, britaj aux britregnaraj infanoj ne havas alian vojon por
perlabori monon trans la oceano, ili povas preskaux cxiam subteni sin
instruante homojn paroli tiel kiel ili. ...Eksterlande estas laboroj por
kiu ajn denaske angle parolanta kolegia diplomito. Malmulte da tiuj ebloj
trovigxas en Okcidenta Euxropo, kie la angla estas jam largxe
disvastigxinta, senlaboreco estas alta kaj la laborebloj estas ofte
rezervitaj de la Euxropa Unio. La plej bona konsilo por estontaj
instruistoj de la angla estas: 'Iru orienten, gejunuloj - al Azio aux
Orienta Euxropo'."

- - -

La volo kaj energio por la disvastigo de la angla, radiantaj el la cxi
supraj linioj, devas veki ankaux nian junularon. Forta volo kaj koncentrita
energio estas bezonataj por atingi gravajn rezultojn kaj sukcesojn en kiu
ajn tereno, ankaux en la tereno de Esperanto. Ni ne disponas pri
plurmiliona junularo, sed certe instrui nian lingvon bezonas kvin- aux
dekoble malpli da laboro, do la disvastigo de Esperanto certe povus esti
pli efika ol tiu de kiu ajn nacia lingvo. Tamen necesaj antauxkondicxoj
(cetere harmoniaj - nur alimaniere strukturitaj kaj formulitaj - kun parto
de la taskoj listigitaj en la Kampanjo 2000) estas:

1. kontinua evoluigo de Esperanto al la praktikaj kaj same al la kulturaj
bezonoj (kiel tio okazas kaj estas subtenata cxe cxiuj naciaj lingvoj),
laux kapabloj ecx enkadre de arta kreado,

2. altnivela ellernado de Esperanto (inkluzive studadon de ties historio,
movado, kulturo kaj aplikadoj, sed ankaux scion pri la kontaktigxo kun, kaj
influado de, la socio) far la jamaj esperantistoj mem (kiel tio estas
postulata cxe cxiuj naciaj lingvoj),

3. sagxa propagando (=konvinkcela, tamen objektiva informado) por la
neesperantista publiko pri Esperanto, ties kulturo kaj utiligeblo, ne
ofendanta kiun ajn, kaj montranta la avantagxojn de Esperanto ecx por la
denaskaj parolantoj de la grandaj lingvoj,4. altnivela (kaj pluen instiga)
instruado de Esperanto - kun la plej diversaj aplikadoj - por kaj la jamaj
esperantistoj kaj la novaj interesigxantoj.

Estas evidente, ke plenumi bone la eksteren orientitan laboron de la
esperantistoj, do la sagxan propagandon kaj la altnivelan instruadon,
indikitajn en punktoj 3 kaj 4, povas sukcese fari nun tiu, kiu antauxe
altnivele studis kaj dauxre aplikas Esperanton, do plenumas la punkton 2.
Rilata al punkto 1, tion certe povas plenumi nur lingvistike kapablaj
personoj kiel bonaj verkistoj kaj lingvistoj, bone konataj ankaux la vivon,
kaj aliaj fakuloj, konantaj - ecx se auxtodidakte - ankaux lingvistikon,
sed krom ili ankaux aliaj bonaj esperantistoj, surbaze de sia sana kaj
eltrovita lingva sento, ecx se kelkaj el ili faras tion nur por propra
amuzo, fermita kolektivo. (Punktoj 1 kaj 2 signas la interne farendan
laboron de la esperantistaro). La altnivela ellernado kaj aplikado indikita
en punkto 2 devas bazigxi sur la dauxra informigxo pri la aktuala stato de
la evoluigo de Esperanto indikita en punkto 1.

Cxiu el la listigitaj punktoj estas plenumebla kaj individue, kaj
kolektive. Do neniu atendu centran organizadon, sed certe ekkono de la
spertoj de aliaj, kion servi estas la plej grava tasko de nia gazetaro,
povas multe helpi. (La junaj amerikanoj disvastigas sian lingvon kaj sen
kaj kun centra organiza bazo, ekz. la Packorpuso.)

Estas facile transformi la suprajn citajxojn pri la amerika junularo al la
esperantista. Jen nur la komenco (la dauxrigon faru vi mem): "En cxi tiuj
tagoj la tuta mondo estas tereno por la esperantista junularo.

...La tuta homaro povas gajni el la globismo de la esperantista junularo,
gefiloj de senarmila kaj senantauxjugxa tutmonda komunajxo, kolektantaro
kaj instruantaro de la tuta homa kulturo, disvastigantaro de la tuthomara
interkompreno..."

Otto Haszpra

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Astronomio, kancero - MZ-Verlag!
================================

La konata eldonejo de E-aj sciencpopularigaj libroj MZ Verlag de Harald
Schicke aperigos ankoraux antaux la UK du novajn librojn: la unua estos
originala verko pri astronomio de David Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel,
kaj la alia: tradukita el la franca pri la origino de kancero, verkita de
kuracisto.

La eldonejo instalas novan pagxaron en interreto troveblan cxe
http://www.mz-verlag.de

La pagxejo servos ne nur por prezenti la gxis nun aperintajn E-lingvajn
verkojn de la eldonejo, sed ebligas la publikigon ankaux de fakaj
manuskriptoj, kiuj gxis nun ne trovis eldoniston aux kies reeldono estus
tro malprofita. Proponoj cxiam estas bonvenaj! Ankaux de Vi!

Harald Schicke
Pottjerberg 17, DE-27383 Hetzwege, Germanio
Harald.Schicke@forigu.nordkom.netsurf.de

***************************************************************************

Scienca Revuo vol. 48
=====================

Enhavo de la numero de Scienca Revuo, volumo 48 (3/1997):

- Esperanto kiel faklingvo - elekta biografio - Detlev Blanke (DE)

- Eventualaj reformoj de la skribo de Esperanto - Yannic Gicquel (FR)

- Kinetiko de kristalizado de insulino en la formulado de injekciajxoj por
  uzo terapeuxtika - Arturo Toledo kaj aliaj (CU) (la sama artikolo estas
  aperigata ankaux en la hispana lingvo)

***

La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio
Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio.
Jarkotizo: 30 CHF al UEA-konto:isae-z (inkluzivanta ankaux la membrecon en
ISAE).

***************************************************************************

Registrataj periodajxoj
=======================

"Esperanto-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj", tiun nomon ricevis la
biblioteko de e-istoj cxe la Universitato Toulouse-Mirail kaj gxi farigxis
membro de la CCN-reto de la Pirene-Sudfrancia regiono, kiu gxis nun
konsistas el 283 bibliotekoj aux "dokumentad-centroj".

La unua valora rezulto pri la bildo de E-o cxe la francaj universitatanoj
kaj esploristoj estos la duobligxo, ecx triobligxo de la nombro de E-
periodajxoj registrataj de la franca kompakt-disko "Myriade". En la
rubriko: E-o, nun ankoraux aperis nur sesdek periodajxoj.

Estas preparata la cxiujare eldonata biblioteka katalogo, kies datenoj
konsulteblos en cxiuj francaj universitataj bibliotekoj per interreto.

Kiam la kunlaborada eksperimento kompletigxos, estos invitotaj la aliaj
francaj E-bibliotekoj sekvi la ekzemplon por plialtigi la mirindan
proporcion de E-periodajxoj disponeblaj en Francio per la prunt-
intersxangxa sistemo inter la bibliotekoj. Gxis nun pri E-o aperis nur cx.
0.016 % el la tuta mondo, kaj la pli ampleksa apero povos cxesigi la
miskonojn pri E-o cxe la francaj intelektuloj kiuj pretas sincere aserti,
ke E-o ne havas kulturon...

laux Asistilo-Hejmoj 9/1997

***************************************************************************

Kvar magistraj disertacioj pri Esperanto
========================================

En 1997 kaj 1998 en la Universitato de Torino (Italio) estis diskutitaj la
kvar subaj magistraj disertacioj pri Esperanto, kies kunreferanto estis
Prof. Fabrizio Pennacchietti.

1. En la Beletra kaj Filozofia Fakultato, f-ino Paola Dalla Casa prezentis
disertacion (177 pagxoj) pri "La propedeuxtika funkcio de Esperanto en
fremdlingvaj kursoj: eksperimento farita en elementlernejo de Torino en la
lernojaroj 1993-94, 94-95, 95-96". La kandidatino prezentas la programojn
de la itala publikeduka ministerio pri instruado de fremda lingvo en
element-lernejoj, priskribas la ecojn de E-o kaj la jam okazintajn
propedeuxtikajn eksperimentojn, kaj klarigas la metodojn kaj rezultojn de
testado de sxi farita cxe la elementlernejo "Salvemini", kie okazis
ministerie aprobita eksperimento. Sxia testado pruvas, kompare al rezultoj
de kontrolklasoj, ke frua lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de
fremda lingvo (la angla cxi-kaze).

2. En la sama Fakultato, f-ino Fiammetta Corradazzi submetis disertacion
(194 pagxoj) pri "Euxropo de internaciismoj kaj de supernacia komunikado:
komparo inter la angla kaj Esperanto". Temas pri verko esence kompila, sen
originalaj kontribuoj, pri la euxropa plurlingveco, euxropaj lingvopolitiko
kaj "internaciismoj" (oni distingas inter euxropismo, okcidentismo,
globismo). Sekvas komparo inter la angla lingvo kaj Esperanto, du lingvoj,
kiujn la verkintino rigardas la solaj kandidatoj por supernacia euxropa
lingvo.

3. En la Pedagogia Fakultato, Bruno Rinoldi prezentis disertacion (138
pagxoj) pri "Analizo de la organizada kulturo de UEA". La disertacio
priskribas la organizadan kulturon de la Asocio kaj de gxiaj instancoj, la
realajxon kiel rezulto de simboliga procezo, la gxisnunajn esplorojn pri la
E-movado, ktp.

4. En la Politikscienca Fakultato, Federico Miatto ilustris disertacion
(185 pagxoj) pri "Politikaj aspektoj de la lingva problemo je loka, nacia
kaj supernacia dimensioj". La kandidato komparas la lingvopolitikojn de
naciaj kaj federaciaj sxtatoj. Sekvas pritrakto pri politika federalismo
kaj lingva federalismo perspektive de estonta euxropa federacio. La dilemo:
lingva imperiismo aux racia elekto? Sekvas intervjuoj. Esperanto kiel la
plej tauxga solvo.

Prof. Pennacchietti jam de kelkaj jaroj gvidas en la Torina Universitato
kursojn pri interlingvistiko kaj Esperanto: la nombro da lernantoj cxiujare
estas inter 60 kaj 100.

GCF
giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Ski-pokalo
==========

La 32-an IFES-on (Internacia Fervojista E-Skisemajno), en Maribor, Slovenio
en februaro partoprenis 40 esperantistoj el 9 landoj. Kompreneble oni
dumtage skiadis, sed vespere krom la gxuado de la slovena kuirarto oni
havis tempon ankaux por intersxangxo de movadaj spertoj.

Cxijare la cxeha familio Kopecny gajnis cxiujn pokalojn, donacitajn de
Johann Geroldinger, kiu cetere kun du aliaj partoprenantoj estis
intervjuita de la radio kaj televido de Maribor.

Cxu ni havos iam Mondkonkurson de Esperantistaj Skiuloj?

Katinjo Fetes-Tosegi

***************************************************************************

Esperante amuzigxi, ekzamenigxi
===============================

La 17-a Nord-Okcident-Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) okazos en
Olympia, Washington, Usono, inter 29-31 de majo '98 - por Esperante viziti,
babili, ludi, trinki, kanti, mangxi, danci, ekzamenigxi kaj amuzigxi.
Kontaktu per interreto: adroegSN@forigu.ix.netcom.com aux eddyellen@forigu.aol.com aux
papere:

NOREK 98,
4314 North Cheyenne, Tacoma, WA 98407-5012, Usono

***************************************************************************

        26-a IREN, Internacia Renkontigxo de Esperantista Naturamikoj
        =============================================================

                    Pecs, Hungario, 25-31.07.98.

         Montaj ekskursoj, restado en belega urbo, nur por 150 DEM.

              E-Asocio, Pf. 98, HU-7601 Pecs, Hungario.
        Telefon: +36-72-333123, rete: Szucs@forigu.geod.pmmfk.jpte.hu

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj estas dauxre aktualigata de ni, kaj
troveblas en la interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj,
aldonoj estas bonvenaj!

25.04-03.05. 2-a Bakalauxriga Sesio de AIS Sanmarino. 23-aj Esperantaj
Tagoj de Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10,
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio, tel.: +48-52-415744, rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

30.04-03.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT-98),
Poprad. Inf: Esperanto Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad,
Slovakio, tel./fakso: +421-92-32419.

30.04-03.05. 1-a Sudorienta E-Renkontigxo (SER) "Defio de tutmondigxo".
Inf.: AERJ, Rua Senador Dantas 117, S1, 1341 Centro, BR-20031-201 Rio de
Janeiro (RJ), Brazilio, rete: aerj@forigu.infolink.com.br

30.04-03.05. 51-a Kultura Semajnfino de Sarlanda E-Asocio, Homburg. Inf:
Sarlanda E-Ligo, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio, tel.:
+49-6332-981190, telefakso: +49-6332-981192, rete: sel@forigu.ur.pils.de

30.04-05.05. Nacia Kongreso de Franca Fervojista Asocio en Plestin-les-
Greves. Inf.: Josette Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper,
Francio, tel.: +33-298554816.

31.04-05.05. Jarkunveno de francaj fervojistaj esperantistoj en Plestin-
les-Greves. Inf.: Jean Rolland, Le Beudres, FR-56950 Plestin-les-Greves,
Francio, tel.: +33-297551755.

01-03.05. 1-a Rendevuo pri Esperanto kiel laborlingvo cxe la kampo de sano,
Ribeirao Preto. Inf.: Eneida, Rua Americo Brasiliense 1418, BR-14015-150
Ribeirao Preto, Brazilio, tel.: +55-16-6368889 aux +55-16-6365065, rete:
lamasson@forigu.netsite.com.br

01-03.05. 57-a Kongreso de Hispana Esperanto-Federacio, Valladolid. Inf.:
Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid,
Hispanio, fakso: +34-1-4468079, rete: admin@forigu.esperanto-es.org

01-03.05. Oleg renkontas geamikojn. Inf.: E-Klubo "Gaja Krokodilo", a/ja
133, Nabereznije Cxelni, RU-423819 Novij Gorod, Rusio.

01-03.05. Ornitologia Semajnfino, Bouresse. Inf.: Kvinpetalo, Rue du
Lavoire, FR-86410 Bouresse, Francio, tel.: +33-5-49428074.

01-04.05. Krakova Festivalo de la Esperanta Kulturo. Inf.: s-ino Grazyna
Maszczynska-Gora, ul Armii Krajowej 2 m 14, PL-30-150 Krakow, Polio,
tel./fakso: +48-12-5375390.

03-10.05. Aroma Jalto '98, Jalta. Inf.: Hordijenko Vladimir Viktorovicx,
Pk. 35. UA-252133 Kiev, Ukrainio, tel.: +7-044-2951701, rete:
lnp@forigu.un.kiev.ua

03-10.05. 14-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo, Polio-Litovio-
Latvio-Estonio-Finnio. Inf.: Vojagxoficejo Tim-Tur, Mara Timermane, Kr.
Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio, rete: espero@forigu.ngo.org.lv

08-10.05. 18-a Renkontigxo de PortugalajEsperantistoj, Leiria. Inf.:
Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. Joao Couto 6. r/c A, PT-1500 Lisboa,
Portugalio, tel.: +351-1-7141359, rete: bacano@forigu.fc.ul.pt

08-11.05. Latvia Internacia Printempo (LIP-98), Cesis-Priekuli-Jurgukalns.
Inf.: Vojagxoficejo Tim-Tur, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32,
LV-1013 Riga, Latvio, rete: espero@forigu.ngo.org.lv

09.05. 10-a "Kiso de la Fisxo" en Villingen. Inf.: Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio, tel.: +49-7721-58991.

15-17.05. Jarkongreso de Sveda Esperanto-Federacio, Stockholm. Inf.: SEF,
Vikingagatan 24, SE-11342 Stockholm, Sve-dio, rete: sef@forigu.esperanto.se

16-22.05. 50-a jubilea IFEF-Kongreso, Aalborg. Inf. IFEF-Kongreso,
Banegardspladsen 14, DK-9700 Bronderslev, Danio, tel.: +45-98-801599.

19-24.05. Hungaria Esperantista Semajno, Budapest. Inf.: Hungaria
Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario, tel.: +36-1-2680306,
fakso: +36-1-2680331, rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

20-23.05. Naturamika Migrado en Jxuraso, La Chaux-de-Fonds. Inf.: Kultura
Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio,
tel./fakso: +41-32-9267407.

21-24.05. 1-a Printempa Renkontigxo de NEJ kaj FLEJA. Inf.: David van
Bezooijen, Engeldonk 207, NL-1103 AK Amsterdam, Nederio, tel.:
+31-20-6955516, rete: D.Bezooijen@forigu.frw.uva.nl

22-24.05. Rondvojagxo Cxirkaux Altaj Tatroj, Poprad. Inf.: Esperanto
Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel./fakso:
+421-92-32419.

22-24.05. Renkontigxo de BRAG (Blovanta Sxtono Asembleaj Grundoj), Norda
Karolino, Usono. Inf.: Karlo Donoghue, rete: karlo@forigu.boone.net

25-26.05. Danuba Esperantista Scienca kaj Kultura Forumo, Budapest. Inf.:
Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario, tel.:
+36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331, rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

29-31.05. Nord-Okcidenta Regiona E-Konferenco (NOREK) (Internacia Jaro da
la Oceano), Olympia, Washington. Inf.: Ellen M. Eddy, P.O.Box 4055,
Tumwater, US-WA 98501, Usono, tel.: +1-360-7544563, rete:
norek98@forigu.esperanto.org

29-31.05. 2-a Kongreso de Slovakia E-Federacio, Kosxice. Inf.: Esperanto
Regiona Societo, Sobotske namestie 36, SK-05801 Poprad, Slovakio, tel.:
+421-92-32419.

29.05-01.06. Antwerpen '98 Kultura Semajnfino pri Eldonado. Inf.: Flandra
E-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, tel.: +32-3-2343400,
fakso: 32335433, rete: esperanto@forigu.agoranet.be

29.05-01.06. 75-a Germana Esperanto-Kongreso, Dresden. Inf.: Christian
Darbellay, Johannesstr. 54, DE-24143 Kiel, Germanio, tel.: +49-431-735016,
fakso: +49-431-737788.

30-31.05. 2-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj, Varajxdin. Inf.: Kroatia
Esperanto-Ligo, str. Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio, tel.:
+385-1-4810152, rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

30-31.05. Printempa Esperanto-Semajnfino en Vukajsxa, Hongkongo. Inf.: s-ro
Chan, tel.: +29212663, rete: hkcpabmk@forigu.ibmmail.com

30-31.05. 31-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso. Inf.: Hungaria E-Asocio, Pf.
193, HU-1368 Budapest, Hungario, tel.: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Pli ol 50 studentoj en Sarospatak
=================================

En la Pedagogia Altlernejo en Sarospatak, Hungario pli ol 50 studentoj
lernas Esperanton kiel ordinaran studobjekton!

La gvidanto de la fako, Laszlo Molnar la 16-an de aprilo en la cxefsalono
de la Altlernejo organizis "konferencan babiladon" kun la titolo: "Cxu ekde
morgaux Esperanto estos la mondlingvo?" - kiun partoprenis pli ol 50
personoj (instruistoj, profesoroj de la Altlernejo kaj de aliaj urbaj
lernejoj, studentoj, interesigxantoj, krome L. Szilvasi kiel reprezentanto
de la Budapesxta Esperanto-Domo/Hungara E-Junularo, HEJ).

Dum la konferenco temis pri la graveco de la lingvolernado, pri la
lingvoinstruado en la Altlernejo, pri la propedeuxtika valoro de la lingvo,
pri la postulo de lingva samrajteco, pri la bezono al Esperanto kaj ties
nuntempa reala utiligeblo, pri la E-movado.

La konferencan konversacion fermis biblioteka ekspozicio pri E-libroj kaj
gazetoj, viva navigado en la Esperantaj pagxoj en interreto (samtempe per
pli ol 10 komputiloj), gxuado de interaktiva kompakt-disko ESPEROM (kun E-
muziko kaj filmetoj).

Pri la kunveno faris raporton la regiona televido.

* * *

La studentoj de la Altlernejo nun renkontis la unuan fojon "vivantan", ne-
instruistan esperantiston. Por ke post la ekzamenoj ili restu esperantistoj
oni devas enigi ilin en la movadon, oni devas inviti ilin al E-arangxoj por
sperti la vivecon kaj avantagxojn de la lingvo/movado, oni devas konigi al
ili la E-servojn, konigi kaj instigi la aplikadon de Pasporta Servo, ktp.
Nun jam dependas de HEJ (kaj de aliaj E-organizoj) cxu oni sukcesos fondi
lokan junularan E-klubon, kaj teni ilin esperantisto ankaux por la estonto.

La samo estas la tasko ankaux cxe aliaj E-kursoj - kaj ne nur en Hungario.
Kiu prenos la taskon sur sin?

Szilvasi Laszlo

P.S. Adreso por kontaktoj: Pedagogia Altlernejo Comenius, Eotvos u. 7,
HU-3950 Sarospatak, Hungario.

el ret-info

***************************************************************************

Kampanjo 2000 - per konkretajxoj!
=================================

Plurfoje oni jam auxdis la esprimon "Kampanjo-2000", sed gxis nun mankis
konkretigo de ties ideo. Sube vi trovas la 2-an parton de la detala
ekspliko - per detalaj konkretajxoj! La 1-an parton vidu en la antauxa
numero.

3-a celo:

Influi la internacian vivon
---------------------------

La Esperanto-organizajxoj de la gxusta nivelo devas pristudi la eblecojn
influi la internacian vivon, interalie per la internaciaj organizajxoj, al
kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondicxoj, oni faru konkretajn
proponojn pri kunlaboro.

Prioritataj taskoj
------------------

* La estraro de UEA konsultigxu kun antauxaj kaj nunaj okupigxantoj pri UN,
Unesko kaj aliaj organizajxoj de la UN-aro, same kiel kun okupigxantoj pri
rilatoj kun internaciaj regionaj organizajxoj (okcidenteuxropa EU, OAU,
OASX, ktp.).

* La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizajxojn starigi
kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda
temo.

* La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizajxojn starigi
kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj,
kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizajxoj.

* Surbaze de tiuj kaj aliaj zorgaj analizoj kaj preparoj, la Esperanto-
organizajxoj de la gxusta nivelo varbu kaj flegu kontaktojn kun influaj
ekstermovadaj simpatiantoj, starigu pozitivajn kaj konkretajn kunlaborajn
rilatojn kun tauxgaj organizajxoj, kaj helpe de tiuj kunlaborantoj pretigu
kaj akceptigu konkretajn proponojn por sxangxi la lingvopolitikon de
internaciaj organizajxoj.

Aliaj rimarkoj
--------------

* Cxi tiu laborplano estas nur kadra laborplano. Cxiu instanco de la
Esperanto-movado fiksos sian propran laborplanon rilate al sia agad-kampo.
Estas esence jam nun komenci diskutadon por la detaligo de la konkreta
laborprogramo de cxiu partoprenanta instanco.

* Cxiu organizajxo en la kazo de traduko al nacia lingvo rajtas traduki la
sencon de la esprimo "Por nova internacia lingva ordo" uzante tiujn
vortojn, kiuj sxajnos pli akcepteblaj en la nacia lingvo kaj en la nacia
medio.

* UEA starigu konton, kiu funkciu kiel transira konto por kolekti monon por
la realigado de cxi tiu plano. Gxi ricevu donacojn de esperantistoj kaj
eventuale de neesperantistoj, kaj gxi transdonu monon al la normalaj kontoj
de la administra sistemo laux la bezono.

La mono, memkompreneble, necesas por la eldonado de informiloj kaj bazaj
dokumentoj, por la okazigo de internaciaj seminarioj, por publikaj reklamoj
sur jxurnaloj, por sendi volontulajn instruistojn al kelkaj landoj, ktp.

* Por certigi, ke la CO per la celata kampanjo ne estu konsiderinde pli
sxargxata ol gxis nun, parto de la kolektotaj financoj povos esti uzata por
kapabla volontulo, kiuadministre subtenu la kampanjon rekte en la CO aux
sub gvido de elektota oficisto de la CO aux estrarano.

* Kiam temas pri la financoj de la asocio dauxre validas la konsiloj de la
laborplano 1989-1992. Tiu laborplano esence instigis la respondeculojn pri
financoj de la asocio sisteme sercxi monfontojn en kaj ekster la Esperanto-
movado, kiel ekzemple grandaj privataj fondajxoj aux mecenatoj, sed ankaux
publikaj eblaj fontoj, kiel la urbo Roterdamo.

* Al tiu sistema sercxado devas esti kunlaborigataj ankaux la landaj
asocioj. La celo estas trovi eksteran monon. Tre versxajne gxi ne estas
trovebla por la Kampanjo 2000 kiel tia, sed por pluraj el gxiaj eroj, kiel
la klerigaj seminarioj kaj similaj.

* Cxi tiu laborplano kaj la Manifesto de la Esperanto-Movado devas esti
dauxre disponeblaj cxe la CO de UEA kaj ili devas esti vaste dissendataj al
Esperanto-organizajxoj kaj al individuaj esperantistoj en cxia ebla
maniero.

* La estraro de UEA raportu cxiujare al la komitato pri la progreso de la
kampanjo.

Fina noto:
----------

* Cxi tiu laborplano estas intence tre gxenerala. Gxi celas instigi
cxiunivelajn Esperanto-organizajxojn partopreni laux siaj ebloj kaj
kompetentoj. En la venontaj jaroj, gxis la jaro 2000-a, cxiu devos strecxi
siajn fortojn por komune antauxenporti la internacian lingvon al tiu pli
firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento, kiun Esperanto meritas.
Cxi tiu plano rekonas, ke la kunlaboro de cxiu parto de la movado estas
esenca. Gxi krome estas ebla, cxar cxiu esperantisto estas nur petata
intensigi siajn klopodojn pri tio, kion li jam faras nun. Lia tasko ne
estas zorgi por tio ke Unesko, Unuigxintaj Nacioj, ktp. ekuzu Esperanton,
sed plifortigi sian lokan agadon. Tio estas la plej bona maniero por apogi
la klopodojn, kiujn aliaj faras cxe Unesko, Unuigxintaj Nacioj, ktp.

Renato Corsetti
http://www.newlog.it/esperanto/kam2000.htm

Rim. La Esperanto-movadon partoprenas ankaux cxiam multaj novuloj,
komencantoj. La realigo de supraj aferoj tamen estas komuna tasko, do indas
traduki la materialon al via nacia lingvo - kaj diskonigi, diskuti gxin en
kiel eble plej vasta rondo. - ndlr

***************************************************************************

Internacia konkurso de gitaro
=============================

La 4-a internacia konkurso de klasika gitaro okazos inter 12-18 de julio
1998 en Bretonio, Francio.

Dum la 3-a konkurso estis 51 konkursantoj el 21 landoj. Ekde la venonta
konkurso, Esperanto estos utiligebla, kiel la franca, la hispana aux la
angla. Interesigxantoj turnu sin al:

Mairie, Urbodomo
FR-22300 Tredrez, Francio

***************************************************************************

Zamenhof-solenajxoj en Bjalistoko
=================================

La bjalistokaj e-istoj omagxis la memoron de Zamenhof la 14-an de aprilo en
lia 81-a mortodatreveno. Delegacio de lokaj e-istoj kaj gelernantoj de la
elementa lernejo n-ro 23, kiu antaux jaroj estis nomita "Zamenhof-lernejo"
metis florojn cxe la bustomonumento de la fame konata bjalistokano. Estas
substrekinde, ke pri la datreveno kaj pri la flormeto informis lokaj
amaskomunikiloj. La bjalistoka loka televido prezentis fragmentojn de
videofilmo pri Bjalistoko kaj prezentis interparolon kun reprezentantoj de
la Fondajxo Zamenhof kaj agantoj de la loka Bjalistoka E-Societo.

Zamenhof-solenajxoj okazis ankaux en aliaj urboj de Polio. En multaj E-
kluboj oni okazigis datrevenajn klubajn vesperojn.

Andreo Pettyn
el NUN

***************************************************************************

UEA-membrostatistiko
====================

Ankaux en 1997 dauxris la malkresko de la membraro de la plej amasa
esperantista organizo. Pasintjare gxi reduktigxis je pliaj 467 personoj.
Nun en UEA membras 20.131 membroj - 46 %-oj kompare al la jubilea jaro
1987.

Mallongigoj: AM=asociaj membroj (membroj de UEA pere de Landa Asocio),
IM=individuaj membroj de UEA

JARO    AM    IM    SUME
------------------------
1987  36351  7291  43642
1988  35945  7203  43148
1989  32474  7355  39829
1990  25224  7645  32869
1991  19146  8071  27217
1992  18808  7783  26591
1993  16041  7272  23313
1994  14495  7018  21513
1995  13808  7237  21045
1996  13314  7284  20598
1997  13018  7113  20131

La malkresko okazas cxefe pro la sxrumpo de la aligitaj membroj (AM), t.e.
personoj, pro kiuj la landaj asocioj kotizas al Roterdamo. En 1997 la cxefa
"kulpinto" estis la bulgara asocio, kiu pagis je 429 AM-kotizoj malpli ol
en 1996.

AM de UEA en 1997 (1996)
------------------------
Japanio   1109  (1081)
Germanio  1021  (1010)
Italio     958  (1026)
Cxinio     981   (970)
Svedio     766   (769)
Britio     603   (684)
Belgio     579   (557)
Usono      562   (666)
Francio    449   (403)
Hungario   447   (440)

Faletis ankaux la individua membraro (IM) - la financa bazo de UEA. Tiun
falon klarigas la relative malamasa kongreso en Auxstralio, kaj ne estas
sekreto, ke kelkcent orient-euxropanoj pagas sian IM-kotizon al UEA por
havi rabaton cxe aligxo al UK.

Lauxlanda IM-statistiko
-----------------------
Francio     660  (701)
Germanio    626  (651)
Brazilio    525  (525)
Japanio     408  (420)
Usono       399  (417)
Nederlando  365  (384)
Italio      300  (269)
Finnlando   268  (269)
Britio      249  (272)
Svedio      252  (265)

Prognozoj estas maldankinda afero, sed mi riskas konstati, ke la
membronombro de UEA je ties 90-jarigxo estas cxe pleja nadiro.

En la proksimaj du jaroj la nombro de IM-oj probable kreskosgxis 7300-7500
pro la antauxvideble amasaj kongresoj en Francio kaj Germanio, kvankam UEA
apenaux iam reakiros 9.424 individuajn membrojn (tiom gxi havis en la fora
jaro 1925).

Aliflanke, plua falo de la aligitaj membroj estas apenaux ebla, cxar en la
lasta jardeko gxin kauxzis la natura reduktigxo de la asociaj kotizoj el la
t.n. "popol-demokratiaj landoj". (De 22.593 kotizoj en 1987 gxis 1.410
kotizoj en 1997). Antauxe tiujn kotizojn pagis la sxtato, sendepende de la
reala membrokvanto, sed nun la orient-euxropaj asocioj inkludas la AM-
pagojn en la bazan asocian kotizon - simile al la asocioj el la aliaj
landoj.

Sxajnas, ke nuntempe nur en Cxinio AM-oj superas la realajn enlandajn
kotizojn, sed ne estas indikoj, ke la stato tie sxangxigxos, dum oni rajtas
atendi, ke en Roterdamo denove enkasigxos kotizoj el Slovakio, kie la landa
asocio refondigxis, kaj ke la landa asocio en Polio post la auxtuna "velura
revolucio" iom post iom ekprogresos membrokvante.

Rezulte la nova estraro de UEA, elektota en Montpellier, rajtos cxe la
sekva elektojaro 2001 raporti pri la fino de la membrokrizo en UEA kaj pri
"modesta kresko gxuste je la Granda Jubileo".

Aleksander Korjxenkov
el La Ondo de E-o n-ro 42
iom mallongigite

***************************************************************************

Valenten-taga varieteo
======================

La 14-an de februaro, en la Valenten-tago esperantistoj de Victoria,
cxefurbo de la okcident-kanada provinco Brit-Kolumbio, organizis varietean
spektaklon por 100-150 spektantoj en la urba teatro "Kaleidoscope" kun la
temo "Amu la Teron".

La programo, kiun organizis kaj gvidis Wally du Temple (nuna kasisto kaj
iama prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio), havis erojn artajn kaj
amuzajn. Inter la muzikaj programeroj estis prezentajxoj de nov-zelanda
harfisto Alison Vardy, ekologia kanzonisto Hardy Macintosh, kaj fakulo pri
skotaj popol-kantoj Alan Turnbull. Skecxojn pli-malpli humurajn prezentis
Mond-federalistoj, Bicikla Koalicio kaj Auxta Kooperativo. Estis ankaux
arta danc-prezentajxo, legado de poemoj kaj montrado de diapozitivoj pri
lastatempe savita natur-regiono apud Victoria.

La civitanoj de Victoria diversmaniere informigxis pri Esperanto danke al
cxi tiu spektaklo. Afisxoj, komunikoj faksitaj al 200 asocioj, kaj gazetaj
anoncoj cxiuj menciis ke la spektaklon patronis Kanada Esperanto-Asocio. La
tagjxurnalo de Victoria "Times-Colonist" publikigis artikolon pri la
spektaklo kun emfazo je la fakto ke por la organizanto Esperanto estis
edzin-peranto: Wally kaj Olga du Temple estas unu el du internaciaj paroj
en Victoria, kiuj kunigxis pere de Esperanto.

Dum la spektaklo mem Esperanto menciigxis plurfoje, kaj kun cxiu ekzemplero
de la programo oni donis informilon pri Esperanto kaj kopion de la
Manifesto pri la Esperanto-Movado (en angla traduko).

Paul Hopkins
phopkins@forigu.uvic.ca
el ret-info

***************************************************************************

La knabo frenezeta
==================

La 3-an de majo en Bienalo de San-Paulo (unu el la plej grandaj libro-
foiroj en la mondo), la 10-jara Kristocxjo lancxos kune kun Ziraldo, fama
brazila desegnisto eldonon de ties libro "La Knabo Frenezeta" kiun
Kristocxjo Esperantigis. (vidu
http://www.geocities.com/enchantedforest/6464/)

La 21-an de aprilo E-Asocio de la sxtato Brazilo festas sian 36-an fondigx-
datrevenon. Lige al tio la asocio inauxguras sian novan pagxon en la
interreto (http://www.geocities.com/Athens/Academy/1887/). Cxe tiu adreso
trovigxas ankaux la pagxoj de la urbaj E-kluboj de tiu sxtato.

Roberto Resende
rresende@forigu.brnet.com.br

***************************************************************************

Ah, Romeo!
==========

La 21-an de marto (tago de printempo, do de amo...) mi vidis televidan
programon, en kiu oni vizitis al la urbo Verona, Italio, al kies oficejo
"Romeo kaj Julia" alvenas leteroj el la tuta mondo en diversaj lingvoj
(temas leteroj pri amo, amsxoko, konfidencoj, konsilopetoj...).

Laux la jxurnalista komento, la oficistoj respondas en la sama lingvo kiel
estas tiu de la letero. Adreso por viaj leteroj: Julieta, Verona, Italio.

Cxu ni provu?

Didiloison@forigu.aol.com

***************************************************************************

Politeknikaj studhoroj
======================

De oktobro 1997, Esperanto estas instruata kiel nedeviga lernobjekto en la
Hefei-a Politekniko. Laux la plano, en cxiu stagxo estas 128 lernohoroj.
Nun 39 personoj partoprenas en la lernado.

Kontaktadreso:
   Zhang Shuhua  
   68 Lishan-Strato, Jinan, Shandong-provinco, Cinio, CN-250013

***

La 14-an de februaro en la Metiarta Lernejo de Jinan, Shandong-provinco, la
Jinan-a E-Asocio okazigis ceremonion por pendigi sian oficejan sxildon, kaj
dekoj da esperantistoj partoprenis gxin. Post la fondigxo en 1986, la
asocio energie diskonigas Esperanton.

Kontaktadreso: Duan Youzhi
               Administra Instituto de Hefei-a Politekniko
               Anhui-provinco, Cinio
               CN-230009

inf: E-Redakcio de Radio Pekino
     cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com

***************************************************************************

Komuniko pri deviga adreslisto
==============================

La loka asocio "Esperanto en Cis-Valo", kiu agadas en centra Francio, estis
petata transdoni la liston de siaj membroj kun adresoj. Pro rifuzo, la
vicurbestro pri kulturaj aferoj rifuzis prunti salonon por prelego de
ukraina esperantisto.

Tio estas grava atenco kontraux asociaj liberecoj, kaj kontraux personaj
konvinkoj. La unua decidita agado estas uzado de cxiuj legxaj garantioj.

Esperanto en Cis-Valo
88 str. Hugo, FR-37400 Amboise, Francio,
a.reto@forigu.france-association.com

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Serio pri lerniloj (6 - fino)

Kiaj lerniloj estonte?
======================

Ni resumu nian serion pri lerniloj. Ili...

- estu cxefe internaciaj, cel-lingvaj kaj paroligaj,
- formu lernpakojn kun paperaj, elektronikaj kaj plej diversaj rimedoj,
- estu teknike altkvalitaj kaj moderne allogaj,
- estu verbo-centraj, celantaj akceli komunikajn kapablojn,
- lerte ligu situaciojn (utilajn, fantaziajn) kun gramatiko,
- prezentu la kulturon, uzeblojn kaj plulernindon de Esperanto,
- bazigxu sur la unikaj ecoj de la Esperanta gramatiko,
- prezentu la lingvon por eviti la tradicie konatajn erarojn,
- havu gvidilojn por helpi en la lokalizo al specifaj landoj/lingvoj.

La movado investu en verkado de tiaj lerniloj, cxu tra fondajxoj, cxu tra
eldonejoj. Ne necesos subvencii presadon; se tia lerno- aux lego-libro ne
kapablas financi sin mem, gxi versxajne havas mankojn, cxu enhavajn, cxu
surmerkatigajn. Sed sen anticipa financa aux rimeda helpo al
verkontoj/adaptontoj, multaj indaj projektoj neniam naskigxos.

Garantia aux prunta kapitalo povos esti kuragxiga al eldonejo konsideranta
la lancxon de pli ampleksa (pruveble bonkvalita) lernilaro. Gxi povas
permesi pretigon de pli granda kvanto, aux certigi pli altan kvaliton.
Multaj el niaj lerniloj restas modest-aspektaj pro la manko de investo-
kapitalo, kaj atendebla malrapida vendoritmo, ecx por bonaj lerniloj. Plia
decentra apogo estos faciligo trovi eldon-specialistojn: ekz. por produkti
kaj kopii son- aux video-kasedojn, aux starigi interaktivajn TTT-kursojn,
aux presi tabul- kaj kart-ludojn.

Niaj lerniloj estu reklamataj ne nur inter la esperantistoj, sed per naciaj
lingvoj, sin turnante al instruistoj, kultur-gvidantoj, edukistoj ks. Apero
de nova lernilo kreas okazon por gazetaraj komunikoj, inform-vesperoj kaj
aliroj al edukaj instancoj. Tia nacilingva varbado ne nur prikantu la
virtojn de la lernilo mem, sed listigu argumentojn por la instruado de
Esperanto, eble ecx klarigante, kio gxi estas entute.

La nura ekzisto de trafaj lerniloj ne garantios la deziratan fortigon kaj
regeneron de nia komunumo, sed gxi ja estas necesa, fundamenta kondicxo al
tiu celo.

Stefan MacGill
Hungario

***************************************************************************

En kiuj lernejoj oni instruas Esperanton?
=========================================

Konsiderante la cxiam pli oftan peton de instruistoj - aux de
esperantistoj, kiuj iel kunlaboras kun lernejoj - pri adresoj de aliaj
lernejoj, kie oni instruas Esperanton, aux kiuj pretus partopreni en
plurlandaj komunaj edukprojektoj - mi pretigas pagxojn en la reto pri
lernejoj kaj universitatoj, kiuj havas ian ajn rilaton al la internacia
lingvo.

La pagxoj nomigxas simple "Esperanto en lernejoj" kaj "Esperanto en
universitatoj". Ili aperos kiel publikigo de la arkivoj de ILEI, kaj gastos
en la retpagxejo de nia Pedagogia Eksperimentejo (Tria Roma Universitato).

Tial mi alvokas cxiujn, kiuj havas informojn pri cxiaj edukejoj, kie veras
almenaux unu el la jenaj kondicxoj:

- oni instruas Esperanton regule, aux eksperimente, aux libervole, ktp.

- oni iam prelegas pri E-o kaj interlingva problemaro

- tie dejxoras Esperanto-parolantoj

- ial la instruistaro konigis sian intereson partopreni je internaciaj
edukprojektoj surbaze aux helpe de E-o

ke ili havigu al mi tiujn informojn, por ke mi povu nutri la tabelojn.

Konkrete - pri cxiu koncernata lernejo - suficxas plenigi slipon kian la
jena: - lando, regiono, urbo / nomo kaj adreso de la lernejo / lerneja tipo
(baza, meza, supera, ktp.) / agadoj pri Esperanto (kursoj, prelegoj,
edukprojektoj, ktp.) / kontaktulo

Memkompreneble, en la reto ne aperos simpla adres-listo, sed tabeloj kun
indikoj pri la rilato-speco tiu lernejo al Esperanto.

Do ne necesas plu-insisti pri la utileco de tia datumaro, kiu estos dauxre
aktualigata: kontribuu per viaj lokaj scioj!

Mauxro La Torre

Terza Universita' di Roma,
Via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio.
Tel: +39-6-4957805, fakso: +39-6-4452642

***************************************************************************

RADIO
/////

Sonarkivoj cxe AERA
===================

En la retpagxejo pri "Esperanto en Radio" de AERA
(http://members.aol.com/OSIEK/AERA/), jxus renovigita, vi malkovros plurajn
novajn sonarkivojn: intervjuojn kun ekzemple Povilas Jegorovas, Saskia
Idzerda, Eugene de Zilah, kaj diversaj aliaj programoj.

Nun, eblas retrovi la sonarkivojn laux kategorioj (nuntempo, E-evento,
radio, ktp.) kaj nomo de la auxtoro/parolanto.

Cetere, de la cxefpagxo de AERA, eblas rekte lancxi la interretajn
elsendojn de Pola kaj Estona Radioj en formato de RealAudio.

Tie vi trovos ankaux fresxe gxisdatigitajn informojn, adresojn,
frekvencojn...

Bruno Masala
bruno@forigu.poetic.com

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Antauxnaske
===========

La esperantista teamo "Prometeo" estas eldononta novan revuon en Esperanto,
kiu sin turnos cxefe al la euxropa medio (sen tamen neglekti ankaux
mondvastajn rilatojn).

En tiu revuo estos legeblaj aferoj pri ekonomio, komerco, laboro, politiko,
kulturo, arto, anoncoj kaj aliaj interesajxoj.

Jam ekde la unua numero, ni sxatus publikigi anoncojn de la jenaj
kategorioj: labor-proponoj, labor-sercxoj, intersxangxoj, personaj
kontaktoj, (ekz. amikeco, kunigxoj, korespondado ktp.), vendoj, acxetoj,
diversaj.

Sendu viajn anoncojn al la telefaks-numero: +39-81-5513350. Gxis 25 vortoj
la anoncoj estas senpagaj! Sendu ankaux viajn komercajn proponojn
(eksportaj, importaj kaj aliaj ofertoj).

Se vi, pri iu ajn kialo, ne volas publikigi viajn adreson, nomon aux aliajn
personajn donitajxojn, vi povas peti cxe la redaktejo personan numeron por
la anonco, kaj la redaktejo zorgos sendi al via persona adreso la
respondojn.

"Prometeo", Antonio Mattozzi (prez.)
Via Bracco 71 int. 29, 7p. Napoli, Italio
Tel./fakso: +39-81-5513350

***************************************************************************

INTERESE
////////

Medikamento kontraux migreno
============================

Bibliotekistino petis de mi servon. Unu el sxiaj amikinoj suferegis pro
nuka artrozo. Teruraj kapdoloroj devigis sxin dum krizoj resti longtempe en
plena mallumo. Neniu konata medikamento efikis.

Iam, en Afriko, kuracisto de cxina kuracejo havigis al sxi tablojdojn da
"Somitoni". Seniluzie sxi tamen provis gxin. Englutinte unu tablojdon post
cxirkaux 15 minutoj sxi bonfartis sen ia ajn kroma malagrablajxo.

Reveninte Francion sxi ege maltrankviligxis kiam sxi konstatis ke tie la
medikamento ne troveblas. Ne nur en Parizo, sed ecx en la tiea cxina
kvartalo.

Kiam nia anino informis min pri tiu kazo, pensante, ke per Esperanto mi
havas multajn rilatojn tra la mondo, mi respondis kun ioma dubo ke mi
ricevos informojn. Mi skribis leteron al cxina esperantisto kiun mi iam
renkontis en Parizo, en la SAT-sidejo. Venis telefonvoko el Pekino, kaj
sciigis pri la alveno de mia letero, sendita la 4-an de decembro 1996! La
adresato dume translogxigxis de cxina provinco al Pekino, sed la letero
atingis la celiton. La telfoninto pretis interveni cxe la fabrikanto de
"Somitoni".

 Fine, cxar mi havis okazon anonci en la priesperanta franclingva
informsuplemento de SAT-Amikaro kiun mi redaktas, la aperon en 1998 de
vortaro kvarlingva (cxina, angla, franca, Esperanto) pri cxina medicino
kiun prilaboras nun S-ino Gu Jian-hua, profesoro en la Cxinmedicina
Instituto de Nanchang (kaj kiu instruas ankaux Esperanton tie), mi skribis
al sxi, kaj plurajn semajnojn poste, kun miro, mi ricevis dikan koverton
senditan de sxi registrite el Sxanghajo. Sur la dogana slipo estis signita
la vorto "donaco". En gxi estis tablojdoj de "Somitoni". Mi transdonis al
nia anino por ke sxi mem havigu al sia amikino. Mi skribis artikolon pri
tio por gazetoj. Gxi aperis en Ouest- France sub titolo "Medikamento
trovita danke al Esperanto". Kvankam ne aperis mia telefonnumero, tri
personoj trovis gxin kaj vokis min.

Virino, kiu suferas de la samo de 19 jaroj, kaj kiun neniu kuracisto
sukcesis kuraci. Estis apotekisto kiu aperigis artikoleton pri la aperonta
kvarlingva vortaro en organo de la farmaciistoj kaj laboratorioj. Mi petis
de li, estu lauxeble plej rapide la medikamento akirebla en Francio. Li
respondis, ke gxi postulas plurajn jarojn pro la provado kaj esploroj.

Cxu ni lasu ankoraux suferi personojn - cxefe virinojn - dum longa tempo
kiam la medikamento - tre malmultekosta - montrigxis tute tauxga, kaj ne
estas konata kontraux preskribo aux malbona efiko? Jam pasis tro da tempo.

Mi skribis la 24-an de oktobro 1997 al mia deputito por peti de li, ke li
intervenu cxe la sxtatsekretario pri sano. Tion li faris, kaj la
sxtatsekretario Bernard Kouchner persone respondis la 6-an de januaro 1998:
"Mi petis de la kompetenta servo procedi pri ekzameno de tiu dosiero.

Celo de tiu cxi alvoko estas: scii, cxu vi konas personojn kiuj uzas la
medikamenton "Somitoni", kiuj suferas pro nuka artrozo (france: arthose
cervicale) aux via proksimulo suferas pro gxi? Cxu "Somitoni" estas libere
importebla,acxetebla en via lando. Cxu ekzistas kontrauxpreskriboj, aux
alia efika medikamento? Ktp.

Vi povas viziti apotekiston kaj montri tiun cxi mesagxon pri Esperanto kaj
gxia utileco, por kuraci homojn (kiuj kredas Esperanton senefika,
senutila!), aux skribi kiel mi faris al (18) revuoj pri scienco, pri
medicino kaj sano. Eblas diri ke vi ricevis tiun mesagxon tra Budapesxto.

Respondu cxiu, kiu suferas pro migrenoj aux de nuka artrozo, aux kies
proksimulo estas trafita de gxi; cxiu kuracisto, apotekisto.

Ju pli nombraj kaj precizaj estos la respondoj des pli bone. Eblos rete
ricevi de mi franclingvan tekston. Mi volonte kunlaboros kun fakulo, aux
peros la rezulton de la enketo.

Henri Masson
Le Grand Renaudon, FR-85540 Moutiers les Mauxfaits, Francio
esperantohm@forigu.hol.fr
Tel+fakso: +33-2-51314850

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

S-ino Cynta Lee (Kinaba M, West Residence, Griffith University, Nathan
4111, Queensland, Auxstralio), deziras korespondi cxefe el Euxropo (Rusio),
intencas intersxangxi posxtmarkojn, monerojn kaj stampojn.

22-jara studentino mi estas, nun lernanta Esperanton. Mi volas korespondi.
Brigita Giedraityte, J.Janonio45-6, Palanga,5720, Litovio

Pri Esotera Nimfologio volas korespondi Cesar Dornales Soares (Mal. Frota
278, BR-91350-030 Porto Alegre RS, Brazilio), 43 jara.

Dek iranaj komencantoj (14-43 jaraj) deziras korespondi kun gesamideanoj
tra la mondo. La unan leteron bonvolu skribi al la inistruisto M.Reza
Torabi, la respondon sendos mem la dezirata korespondant(in)o. Irana E-
Centro, P. O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano.

S-ro Zenon Kalinowski, 50 jarulo deziras korespondi. Ul. Piaskowa 32,
PL-18-402 Lomza 4, PN-WS Mazowsze, Polio.

Ricardo Olivieri Caseiro komencanto, korespondi deziras. Rua Michelangelo
19, Vila Pauliceia, BR-09881-410 Sao Bernardo do Campo, Sao Paulo,
Brazilio.

Mi estas studentino. Mi havas 22 jarojn. Mi volas korespondi. Mia adreso:
Renata Baguzyte, J.Simonaitytes 37-84, Klaipeda, LT-5814, Litovio

Nils Jose Rodrigues Silva, komencanto deziras korespondi. Rua Joaquim
Pinheiro 74, Vila Ema, BR-03282-030 Sao Paulo, Brazilio.

Evelina Hofmanaite (Partizany g. 198-52, LT-3041 Kaunas, Litovio - mi
lernas en 11-a klaso de mezlernejo) - deziras korespondi tutmonde pri cxiu
temo kaj intersxangxi bildkartojn.

17 jara knabino, komencanto, deziras korespondi tutmonde. Najereh
Ebrahimzadeh, No 9, K: Golbagh, Kh: Seul, IR-19948 Tehran, Irano.

14 jara knabo, komencanto deziras korespondi kun samagxuloj tutmonde. Omid
Ebrahimzadeh, No 9, K: Golbagh, Kh: Seul, IR-19948 Tehran, Irano

Darius Vysxnianskas (Partizany g-vi 200-41, LT-3041 Kaunas, Litovio),
mezlernejano en la 11-a klaso, deziras korespondi kaj intersxangxi
bildkartojn.

Alexandre Geribola, komencanto korespondus tutmonde. Rua Gustavo Barroso
190, Vila Lia Diadema, BR-09940-450 Sao Paulo, Brazilio.

Marzena Spoczyhxska, (ul. Kraszewskiego 4 m, 59, PL 87-100 Torun, Polio)
17-jara lernantino korespondus al diversaj landoj.

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO:
-----------

ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx, Trieste (Italio)
------------
              Kunlabore kun    Kroata Esperanto-Ligo, Zagrebo (Kroatio) kaj
                               Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno (Auxstrio)

              organizas

5-aj SOMERAJ KURSOJ en Istrio (Kroatio) 
***************************************
inter 10-17. de augusto 1998.

    - intensa studado - klera kaj gaja etoso - neforgesebla feriado -

---------------------------------------------------------------------------

Programo:
---------

* Porkomencanta kurso laux la Zagreba Metodo kun Visxnja Brankovicx
  Simpla, amuza, praktika, paroliga kaj malkrokodila! La lernolibro
  disponebla en 21 lingvoj.

* Konversacia kurso kun Spomenka Sxtimec, verkisto, membro de la Akademio
  de E-o Komunika, gaja, literatureca, movadinstrua! Bazo de la kurso estas
  la lernolibro de la auxtorino "Esperanto ne estas nur lingvo".

* Progresiga kurso kun d-ro Hans Michael Maitzen temos pri vortfarado,
  etimologio kaj ofteco de fonemoj en Esperanto kompare kun aliaj lingvoj.

* Kurso pri astronomio: La plej aktualaj temoj de astronomio
  d-ro Maitzen profesoro pri astronomio cxe Universitato de Vieno
  pritraktos interalie jenajn demandojn: la estigxo de nia universo kaj la
  provoj observi la spurojn de tiu komenca fazo... cxu ni estas solaj en la
  universo ... la efiko de kosm aj eventoj al la evoluo de nia Tero kaj
  ties biosfero...

* Gast-prelegoj de d-ro Ivo Borovecxki, honora membro de UEA
  "D-ro Ivo Lapena, vivo kaj verko" kaj "Etiopia imperiestro Haile
  Sellasie". Personaj rememoroj pri la gravuloj el la movada kaj la monda
  historioj.

Ekskursoj:
   Al la maro kaj la montoj, tra la valoj kaj en grotoj!
   Al insuloj kaj kanaloj, eble al la akvofaloj!
   Al urbetoj kaj vilagxoj, al festejoj kaj al plagxoj!
   Al koncertoj kaj muzeoj, sen forgesi la trinkejojn!

Pliaj informoj cxe la organizanto:   

ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx - Via Leghissa 6 - ITë34 131 Trieste 
Tel/fakso: + 39-40-767 875 - Rete: orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************
***************************************************************************



               BAZAJ PROGRAMOJ EN ESPERANTEJOJ EN KROATIO 1998
               -----------------------------------------------

Bieno "Njegusx", Hrasxcxina - Trgovisxcxe
-----------------------------------------

27-29.03.98. "Esperanto venkos malgraux esperantistoj"
              Vinko Osxlak (A), Zlatko Tisxljar (SLO)
              Koncerto de Jadwiga Dziegielewska (PL)

24-26.04.98. Turisma semajnfino
             ekskursoj, laborgrupoj, prelegoj

30.05-01.06.98. Kongresa semajnfino
                (memzorgejo dum la 2-a kongreso de KEL)

22-29.06.98. Somera semajno
             ekskursoj: kasteloj, termalbanejoj, la naturo

30.06.-5.07.98. Seminario por instruistoj de Zagreba Metodo
                Tisxljar, Sxtimec, Brankovicx

18-23.08.98. Virino en Esperanta literaturo
             Literatura kurso kun Spomenka Sxtimec

18-20.09.98. Surpriza Semajnfino

02-04.10.98. Auxtunaj rikoltoj

06-08.11.98 Sen programo

Cxiam porkomencanta kaj konversacia kursoj kun V. Brankovicx k S. Sxtimec

***************************************************************************
***************************************************************************

Vilao "Amfora", Rijeka
----------------------

13-15.03.98. Jan Amos Komensky (1592 - 1670)
             instruisto de instruistoj; vivo kaj verkoj
             Dr-o Giordano Formizzi, prezidanto de IEF

17-19.04.98. Esperanto ne estas nur lingvo
             Konversacia kurso kun Spomenka Sxtimec

10-16.05.98. Esperanto - Komerca Agado (EKA)
             Kurso, elmontrado de varoj, prelegoj
             Pietro Barbieri, V. Morankicx, V. Brankovicx

01-07.06.98. Feria semajno
             kun konversaciaj horoj laux la BEK-kurso

10-17.08.98. Sen programo (5-aj Someraj Kursoj en Istrio)

05-13.09.98 Septembro apud la maro: kun konversaciaj horoj
13-20.09.98 Septembro apud la maro: Esperanto - Komerca Agado

8-11.10.98. Metodika Seminario
            D-rino Katalin Smid‚liusz (H)

06-08.11.98  Naturkuracado

04-06.12.98        Kuriozajxoj el la vivo de Zamenhof
                   Dr-o Heiner Eichner (A)
31.12.98-03.01.99. Novjara Festo

Cxiam porkomencanta kaj konversacia kursoj kun diversaj instruistoj

***************************************************************************

Petu la apartajn programojn, informojn pri la prezoj (konvenaj!)
kaj rabatoj !

Aligxu plej malfrue unu monaton antaux la koncerna programo!

                                         ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx
                                         Via Leghissa 6, I - 34 131 Trieste
                                         Tel/fakso: +39-40-767 875
                                         Reto: orbispictus@forigu.iol.it

                                      Partita IVA / AVI numero: 00876990326
                            Codice fiscale / Imposta kodo: BRNVNJ59C63Z118Q

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 146, 1/aprilo-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************