Retposxta versio de Eventoj-141
-------------------------------

Tekstojn de la artikoloj vi trovas sub la enhavtabelo

*************************************************************************

TITOLPAGxE
----------
- Dokumentoj de UEA - en la reto!
- Publikeco en UEA
  ----------------
  Kiomgrade estas publikaj la komitataj kaj aliaj materialoj de UEA?
- Scienc-popularaj legajxoj
  -------------------------
  Ni lancxas novan serion: suplementoj kun interesaj scienc-popularaj,
  ne-beletraj artikoloj!

ARANGxOJ
--------
Informoj pri ILEI-gimnazio kaj Printempa Semajno Internacia,
krome plena monata kalendaro (13.02. - 07.03)

FAKA APKLIKADO
--------------
AIS en Rusio, Enhavo de la revuo "Tutmondaj scienco kaj tekniko" n-ro 47,
komerca kontakto-sercxado el Ukrainio

MOVADAJ AFEROJ
--------------
- Reelektoj en la Akademio
  Triono estas renovigata en februaro, listo de kandidatoj
- Lapenna au Bude Borjan
  Kiun nomon portu la E-societo en Zagreb...?
- Akvo al la muelilo (Unesko-forumo de kulturoj)
- La franca fremdigxas en Francio
  Manifestacio en Parizo por defendi la nacian lingvon
- Kial ne 53?
  La radiostacio "Vocxo de Ameriko" kiam elsendos en Esperanto?
- Europa volontula servo - 2
- Laborplano de UEA 1997-2000 (daurigo al la antaua numero)

BAZAJ INFORMOJ: Interncia Cseh Instituto

REAGOJ: - Nederoj kaj Nederio
        - E-novajxagentejon por ne-esperantistaj kominikiloj!

ILEI KAJ INSTRUADO: Situacio kaj temoj (2-a parto de la serio)

KVINPETALO: Eventoplena 1977!

RADIO: Lokaj stacioj en Malm” (Svedio) kaj Doneck (Ukrainio)

LIBROJ: - Anekdotoj - de Pettyn
        - Filoj de Atlantis - de Nemere

INTERESE: - Nesukcesaj auguroj de famaj homoj
          - Enigmo! (Gajnu sciencpopularigan revuon!)
          - Anoncetoj
          - Korespondi deziras

SUPLEMENTO: Greftado

*************************************************************************

Eventoj n-ro 141, 2/januaro retposxta versio
--------------------------------------------

TITOLPAGxE
//////////

Dokumentoj de UEA - en la reto!
===============================

En pluraj antauxaj artikoloj en Eventoj jam temis pri la neceso disponigi
la dokumentojn de UEA (statuto, regularoj, protokoloj de komitato ktp) en
interreto, kio ebligas ilian rapidan, kaj senpagan konsultadon.

Gxis pretigxas la retpagxoj de UEA, je nia propra kosto en decembro ni
metis kelkajn tiajn dokumentojn en nian ftp-ejon (retan deponejon) kie ili
nun estas libere alireblaj. Dezirantoj povas trovi ilin cxe niaj retpagxoj
http://www.hungary.net/esperanto/uea-dok.htm aux en nia ftp-ejo:
ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/

Nun estas disponebla la statuto de UEA, laborplano pri Kampanjo-2000,
Manifesto de la E-Movado en Prago, rezolucio de la Adelaida UK, regularo
de Belartaj Konkursoj, kaj dauxre ni preparas aliajn (atingeblajn
far ni...) dokumentojn. Cxi-terene bonvenas ankaux via helpo.

Laszlo Szilvasi

**************************************************************************

Scienc-popularaj legajxoj
=========================

Ni lancxas novan serion: suplementoj kun interesaj sciencpopularaj, 
ne-beletraj artikoloj.

Esperanto konsistas (devus konsisti) ne nur el vortoj por cxiutaga,
kongresa, movada aux beletra/poezia aferoj, sed ankaux por esprimi fakajn
temojn. Multaj, ecx la plej bazaj esprimoj de fakaj, aplikadaj terenoj ne
estas konataj por multaj el t.n. "bonaj esperantistoj", kaj cxefe ili ne
estas unuece uzataj. (Pensu ekzemple pri la esprimo "videobendo" kio por
elektronika ingxeniero signifas intervalon de frekvencoj por
videosignaloj, dum en beletreca cxiutaga esprimo signifas videofilmon aux
kasedon.) Aliflanke multaj el ni ne konas aron de cxiutagaj esprimoj, cxar
"dum kongresoj oni bezonas gxin".

Antaux pluraj jaroj ekzistis kelkaj E-revuoj (Fokuso, Sciencaj
Komunikajxoj ktp), kiuj aperigis artikolojn en sciencpopulariga nivelo,
tre bone utiligeblaj (kaj interesaj!!) ankaux por nefakuloj. Bedauxrinde
nun oni devas aparte cxasi por legi tiajn artikolojn (ni povas nun
rekomendi nur Monaton, foj-foje Sciencan Revuon, kaj La Domo-n).

Por helpi la evoluon kaj popularigon de mal-beletra lingvajxo de Esperanto
ni lancxas novan serion, al kio ni petas ankaux vian helpon.

Verku aux traduku artikolon pri iu ne-beletra temo kaj sendu gxin al ni
por publikigo! La artikolo estu enhave en sciencpopulariga nivelo (do gxin
komprenu ankaux nefakulo kun meza klereco), maksimuma (!) longo estu 6
tajpitaj pagxoj (= 12000 skribsignoj) - kaj prefere aldonu ilustrajxojn
(bonkvalita foto aux grafikajxo). Kompreneble cxi-kaze mallongigu la
tekston, ke restu spaco por la bildoj.

Vi plifaciligas nian laboron, se vi aldonas nomojn kaj adresojn de 2
fakuloj, kiuj eventuale povos kontroli la lingvajxon de via artikolo. (Mi
esperas, ke antaux la alsendo al ni vi mem jam faris tion kun aliulo...)

Vi povas helpi ankaux per alsendo de tauxgaj artikoloj el malnovaj numeroj
de diversaj E-gazetoj. Bona artikolo ankaux hodiaux havas valoron kaj
certe ne cxiu legis cxiujn malnovajn gazetojn.

La unuan ekzempleron de tiu serio vi trovas kiel suplemento al la nuna
numero. Bonan legadon!

Laszlo Szilvasi, red.

**************************************************************************

Publikeco en UEA
================

Pri la agado de la komitatanoj, estraranoj la "ordinara" esperantisto
scias preskaux nenion, aux en bona kazo: ne-multon. La informfluo sxajne
finigxas cxe la informado al komitatanoj, kiuj kutime ne pludonas tion al
la membroj (ekz. pro "manko de interesigxo" aux manko de tauxga
informilo), aux eble transdonas nur ete malgrandan resumon pere de naciaj
bultenoj.

Lige al la apliko de interreto kaj lancxo de la reta novajxservo mi
interesigxis pri akiro de estraraj kaj komitataj informoj, sed gxi sxajnas
ne simpla afero. Kelkaj havas la opinion, ke la informoj senditaj al
komitatanoj ne estas publikaj, kaj ne devas esti vaste diskonigitaj. Mi
havas tute kontrauxan opinion: komitatanoj ja reprezentas ne sin mem, sed
la membrojn, kiuj delegis ilin, kaj la informoj devas esti transdonitaj al
la delegintoj.

Tio veras kaj por A- kaj por B-komitatanoj (reprezentantoj de E-asocioj,
resp. individuaj membroj). Mi estas konvinkita, ke la komitato ekzistas
nur, cxar fizike ne eblas fari operativan laborkunsidon de 30.000 membroj.
Se estas tiel, devus esti evidente, ke cxiuj informoj, senditaj nun al
komitatanoj devus esti transdonitaj al cxiuj membroj kaj ne esti kasxita
antaux ili. Per la novajxservo aux per la retaj eblecoj (vidu la
artikolon: Dokumentoj de UEA - en la reto!) ne plu estas malfacilajxoj
diskonigi tiujn materialojn, tamen gxi ne estas farebla, se oni ne
disponigas ekz. al ni tiujn dokumentojn...

Mi estas konvinkita, ke se ni volas komunan agon de esperantistoj, se ni
volas plenumon de komunaj celoj, ankaux la plenumantoj devas havi
superrigardon, perspektivon kaj ili devas esti informitaj ankaux pri
detaloj! Kiel atendi entuziasman, altkvalitan laboron de persono se li ne
konas la aktualajn aferojn? - Aux alikaze ni devas konsciigxi, ke ni
limigas nin nur je la agado de "gloraj" komitatanoj.

Antauxnelonge UEA lancxis retan komitatan diskutliston - kio estas bonega
afero, ja ebligas la laboron ne nur kadre de UK-j sed dauxre dum la tuta
jaro. Mi deziris aligxi al la listo - kiel simpla "auxskultanto" sed CO de
UEA jam de pluraj semajnoj "esploras la demandon". La ordinaran
komitatkunsidon dum UK rajtas partopreni (ne alparoli, nur auxskulti) cxiu
membro de la asocio. Kial ni ne realigu la samon ankaux al la reta
komitata forumo? Cxu iu timas la atenton de la esperantista publiko? Cxu
iu ne kuragxas publike diri sian opinion? Sed auxskultantoj ja sidas
ankaux en la "tradiciaj" kunsidoj!

Iuj estraranoj proponis kandidatigxi kiel komitatano por "havi la rajton"
ricevi movadajn informojn. Jes, tio estus solvo por kelkaj personoj, sed
ne estas solvo por la tuta movado!

UEA ne estas privata posedajxo, la komitatanoj ne reprezentas sin mem, do
mi certas ke kiel eble plej vasta informado estas la baza kondicxo por
komuna agado.

Mi estus gxoja, se ni devus lukti kun la problemo pri la amaseco de
partoprenantoj.

L. S.

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

ILEI-Gimnazio
=============

Post unujara pauxzo paralele kun la ILEI-Konferenco denove okazos la ILEI-
Gimnazio.

Al tiu tutsemajna kunrestado estas bonvenaj e-istaj junuloj en la agxo de
13-16 j. kun bona kono de la lingvo.

La programo estas tre varia: oni havos studhorojn pri literaturo,
historio, geografio, muziko... Krome, oni ekskursos, sportos. Informoj,
aligxoj:

Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, SE-242 94 Horby, Svedio

inf: mbelosev@forigu.public.srce.hr

**************************************************************************

     IJF  -  Internacia Junulara Festivalo: 8-14. aprilo, Italio
     IJS  -  Internacia Junulara Semajno:  19-25. julio Hungario
     IJK  -  Internacia Junulara Kongreso: 25.07-01.08. Kroatio

**************************************************************************

PSI en Bonn...
==============

La 14-a PSI (Printempa Semajno Internacia), tradicia granda paska
renkontigxo okazos en Bonn inter 6-13 de aprilo. Cxi-jare oni antauxvidas
alvenon de pli ol 150 partoprenantoj el pli ol 15 landoj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte
plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Kompreneble ankaux unuopuloj estas
bonvenaj! Indas partopreni!

Samtempe kaj samloke okazos ankaux la 4-a "PLI" (Printempa Lernejo
Internacia) por komencantoj kaj parolantoj de gejunuloj.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Wolfgang Bohr,
Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr - Ahrweiler, Germanio.
Rete: psi@forigu.esperanto.de

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/
Korektoj, aldonoj estas bonvenaj!

13-20.02. Vintra Esperanto-Feriado, Poprad. Inf.: Esperanto Regiona
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel./fakso:
  +421-92-32419.

14-21.02. Stagxo de Pirenea Koruso en Lavalanet - kun Zdravka Bojcxeva.
  Inf.: Jorgos, FR-09120 St. Felix, Francio.

20-22.02. ELTEKO-6 Internacia laborgrupo pri elektroniko, telematiko,
  komputiko en Hamburg. Inf.: Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de

20-25.02. La didaktikaj kontribuoj de Privat kaj Auld, Bouresse. Inf.:
  Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549428074.

21-22.02. Vintraj Tagoj en Kuopio. Inf.: Paivi Saarien, Ruorimiehenkatu 5
  C 23, FI-02320 Espoo. Rete: paivi.saarinen@forigu.iki.fi

21-22.02. Esperanto-stagxo, Nantes. Inf.: Marie-France Menanteu, av. du
  Commando, FR-44600 Saint-Nazaire, Francio. Tel: +33-2-40220098.

21-22.02. Ludoviko Zamenhof, la okcidentano (Francois Degoul,
  zamenhofologo), La Chaux-de-Fonds. Inf.: Kultura Centro Esperantista, PB.
  311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407.

22-28.02. Semajno de Internacia Amikeco (SIA), Trieste. Inf.: Tantin
  Ackermann, Via Valerio 120-a, IT-34128 Trieste, Italio. Tel.:
  +39-40-350093. Rete: nored@forigu.iol.it

22.02-01.03. 9-a Esperanta Korusa Stagxo, La Frechede-Montferrier. Inf.:
  Georges Comte, 7 rue de l'Esperanto, FR-09120 St-Felix-Rieutort, Francio.
  Tel: +33-561608683.

26.02-07.03. Dua Internacia Himalaja Renkontigxo, Katmandu. Inf: s-ro
  Narendra Bhattarai, Nepala E-Asocio, C.P.O. Box 2323, Katmandu, Nepalo.
  Fakso: +977-1-272722.

27.02-01.03. EsperantO-Lingvo-Arta (EoLA-10), Ivanovo. Inf.: Organiza
  Teamo, Pk. 34, RU-117071 Moskvo, Rusio. Rete: ananjin@forigu.usa.net

27.02-01.03. Vintra Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (VERAT-98),
  Poprad. Inf.: Esperanto Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-05801
  Poprad, Slovakio. Tel./fakso: +421-92-32419.

28.02-01.03. 13-aj Esperantaj Pedagogiaj Tagoj, Budapesxto. Inf.: Jozsef
  Nemeth, Kilian ltp. 75/9, HU-8500 Papa, Hungario. Rete:
  nlalt@forigu.konyvtar.c3.hu

28.02-01.03. Skisemajnfino en Meiringen. Inf.: JES, Pf. 32, CH-22416 Les
  Brentes, Svisio.

07.03. Esperanto-Balo en Budapesxto (naskigxfesto de Eventoj). Inf: pk.
  87. HU-1675 Budapest, Hungario. Tel./fakso: +36-1-2828885. Rete:
  eventoj@forigu.hungary.net

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

AIS en Rusio!
=============

Unua Rusa Sanmarineca sesio de AIS, Moskvo, Rusio, 1998.03.22 -
1998.03.29.

La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino okazigos sian unuan
oficialan universitatan studadsesion en Rusio.

PSUS/RU okazos fine de marto 1998 en apudmoskva domo de la Rusa Akademio
de sciencoj, situanta cxe la rivero Moskva en bela arbara pejzagxo.

AIS per tiu kongreso respondas al la granda intereso, kiu ekzistas en
Rusio pri sciencaj arangxoj en Esperanto. Krom sciencaj prelegoj, PSUS/RU
proponos ankaux kursojn sur proksimume abiturienta nivelo, tiel ke ne nur
profesiaj sciencistoj povos profiti el la programo.

La ekzamenoj por akiro de sciencaj gradoj estas publikaj kaj certe
prezentos interesan okazajxon, ne nur por eblaj estontaj kandidatoj. AIS
antauxvidas, ke multaj esperantistoj kun gxenerala scienca intereso
aligxos al PSUS/RU, nelaste cxar estos ebleco pasigi liberan semajnon en
Moskvo post la konferenco.

Por aligxi aux peti informojn eblas turni sin al la Senata Sekretario de
AIS, s-ino ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077
Gottingen, Germanio, aux uzi la retposxtan adreson: psusru@forigu.wiwi.hu-berlin.de

Interreta informo (kun aligxilo):
http://www.forst.uni.muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/psusru.html

inf: Reinhard Fossmeier
reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de

**************************************************************************

Enhavo de Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, n-ro 47
================================================

- Cxio sxuldas sian kreskon al la suno (Shen Haizhang)
- Taksaj metodoj pri valoro de entrepreno (Qiu Juliang)
- Franca registaro plifortigas esploradon pri viva scienco (Q. Juliang)
- Reprosperigo de cxina tradicia kulturo malfermos novan stadion de homa
  civilizacio (Chen Bizhong)
- Cxiel-homa unueco kaj cxiel-homa diseco (Sun Guanlong)
- Saniga Teorio de TAIJI kaj natura terapio (Chen Jiahou)
- Filozofiado pri kreiva pensado en scienco kaj tekniko (Men Limao)
- Nova vidpunkto pri logika dedukto de iu tezo el mikroskopa baza teorio
  de fiziko (Lin Zhenqing)
- Teorio de lerteca medicino kaj klinika apliko de lerteca terapio (He
  Chaogui)
- Forigu gxemadon el la mondo (Shu Fang, Wen Kui)
- Longa vivo kusxas en scienca vivmaniero
- Frotado de mano kaj piedo sanigas kaj beligas
- Fruktoj utilas al prevento de kancero
- Pri struktura instruado kaj kulturado de kapablo de trovita pensado en
  matematika instruado (Shen Junliang k. a.)
- Kelkaj rimarkoj pri la praktika instruado de Esperanto kaj pri la
  utiligo de lernolibroj (A. Lewanderska, Polio)
- Alvoko: Ek al arabaj landoj! (Renee Triolle, Francio)
- Unua novajxo de Heroldo
- Chou Io Entomologia Muzeo estis fondita
- Erara uzo de -igx (Bruno Vogelmann, Germanio)
- Aplauxdon pri la naskigxo de Cxina Akademia Gazetaro (diska eldono)
  (Shen Chengru)
- Posxta terminaro - en ses lingvoj, inklude E-o (A. Piliponis, Litovio)
- Naturkuracado ekde antikveco gxis nun - aperis (A. Lewanderska, Polio)
- Lauxtema vortaro Esp-angla-cxina

Interesigxantoj pri la revuo "Tutmondaj scienco kaj tekniko" turnu sin al
la redaktoro:

Shen Chengru,
52 Sanlihe, Akademia Sinica, CN-100864 Beijing, Peking, Cxinio

**************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

Ukrainio bonvenigas varojn kaj ideojn. Nia firmao komercas en Ukrainio kaj
Polio kun cxinaj varoj. Nun ni volas fondi komunan entreprenon en
Ukrainio, la dokumentoj kaj la necesajxoj jam estas preparitaj. Kontaktu:

Vladimir Hlusik,
vul. Signivka 3-98, UA-290040 Lvov, Ukrainio.

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Reelektoj en la Akademio
========================

Akademio de Esperanto, AdE estas renoviganta sian unuan trionon. Por 15 el
la 45 postenoj, plus du vakaj el la dua triono (2001) kandidatas 28
personoj:

Andre Albault, Antonio Alonso, Gerrit Berveling, Ignat Bociort, Werner
Bormann, Jorge Camacho (iam Georgo Kamacxo), Tomasz Chmielik, Renato
Corsetti, Win De Smedt, Aldo de' Giorgi, Reinhard Haupenthal, Christer
Kiselman, Edwin de Kock, Ilona Koutny, Sergej Kuznecov, Jacques Le Puil,
Jouko Lindstedt, Francois Lo Jacomo, Geraldo Mattos, Stefan Maul, Simo
Milojevicx, Brian Moon, Mauro Nervi, Goncalo Neves, Andrzej Pettyn,
Baldur Ragnarsson, Nicolino Rossi, Spomenka Sxtimec.

Ili reprezentas entute 15 lingvajn areojn, fakte kvar pli ol en la
elironta triono. Estas rimarkinda la reapero de finn-ugraj lingvistoj.
Same rimarkindaj la manko de neeuxropaj lingvanoj kaj minimuma cxeesto de
virinoj: nur Ilona Koutny kaj Spomenka Sxtimec.

La pleno de AdE vocxdonas perkoresponde kaj sekrete: fakte temas pri
kooptado.

La estraro en la januara kunsido iniciatis esploron pri la agoj de
Reinhard Haupenthal kaj la komisiito (Rudiger Eichholz) venis al la
konkludo, ke eksigo indas. Cxar inter la kandidatoj por nov-/reelekto
estas Haupenthal, pri lia restado en la Akademio nun decidos la pleno per
sia vocxdonado.

La limdato por la vocxdonado estas la 28-a de februaro 1998. Tuj poste
ekos la preparo por la renovigo de la estraro, elektota antaux la fino de
junio. El la kvar estraranoj elektitaj en 1995 du ne rekandidatas kaj
aliaj du (Bormann kaj Martinelli) ankoraux ne komunikis sian decidon. Por
la posteno(j) de vicprezidanto(j) jam kandidatigxis Christer Kiselman,
Carmel Mallia kaj Amri Wandel.

gazetara komuniko de AdE

**************************************************************************

Lapenna aux Bude Borjan?
========================

E-Societo "Bude Borjan" havis sian specialan jarkunvenon la 5-an de
novembro 1997, kiam la cxeestintoj traktis pri la nova statuto.

Estis diskutita ankaux la propono de Mirko Mamuzicx pri la sxangxo de la
nomo de la societo. Li proponis, ke la zagreba societo prenu la nomon de
d-ro Ivo Lapenna por honori la homon, kiu tiom multe kontribuis al la
internacia E-Movado. Post verva diskuto estis tamen decidite, ke la
societo retenu sian nomon kiu dum 52 jaroj donis al la societo identigxon.

En la momento de la preparado de tiu cxi numero de Tempo la societo
baraktas pri registrigxo de la nova statuto. Laux la koncepto de la urbaj
instancoj la societoj laux la nova legxo pri asocioj ne plu rajtus okazigi
kursojn. La societo rajtus fondi lingvan lernejon! La temo aktuale estas
plue diskutata.

el Tempo, dec/97

**************************************************************************

Akvo al la muelilo
==================

La Gxenerala Asembleo de Unesko (97.11.12) decidis patroni la Universalan
Forumon de la Kulturoj, okazonta en Barcelono en la jaro 2004. La eventon
plene apogas kaj la sxtata (tuthispana) kaj la kataluna registaroj. La
celo estas konstrui "kulturon de paco".

La forumo dauxros 150 tagojn kaj fakte funkcios ekde la jaro 2001, kvankam
jam en 1998 oni laboros super la projekto pere de "virtuala forumo".

Okazos internaciaj kunvenoj, debatoj, ekspozicioj, spektakloj, premioj,
tv-programoj, cxio en la kadro de tutmonda interagado.

Unu el la cxeftemoj estos la lingvoj de la mondo. Oni defendos la rajton
de cxiuj lingvoj esti en Interreto, kaj oni antauxvidas la cxeeston en
Barcelono de po unu hom-paro de cxiu lingvo de nia planedo.

Jen akvo al la muelilo de la Esperanta komunumo. Jen plej tauxga areno por
Esperanto!

Miguel Gutierrez
liven@forigu.nexo.es

**************************************************************************

La franca fremdigxas en Francio
===============================

Pluraj asocioj por defendo de la franca lingvo invitis al manifestacio en
Parizo la 14-an de novembro. Oni iris al la ministerio de edukado por
deponi proteston kontraux eldiro de Claude Allegre, la ministro de
edukado, de resercxo kaj teknologio. Okaze de somera universitato de la
socialista partio (nun reganta en Francio), Claude Allegre diris: "Les
Francxais doivent cesser de considerer l'anglais comme une langue
etrangere" (La francoj cxesu konsideri la anglan lingvon kiel fremdan
lingvon).

La dato de tiu cxi manifestacio koincidis - sendube ne hazarde - kun tiu
de la malfermo de konferenco de la regantaroj de la franclingvaj landoj
okazinta 14-17 de novembro en Hanojo (Vietnamio).

Estas observebla kreskanta simpatio por Esperanto inter la anoj de
diversaj asocioj por defendo de la franca lingvo.

Henri Masson
esperantohm@forigu.francemultimedia.fr

**************************************************************************

Kial ne 53?
===========

Cxu vi scias ke "Voice of America" (Vocxo de Ameriko), unu el la plej
konataj radiostacioj de la mondo elsendas programojn en 52 lingvoj?

Cxu ne estus inde premi ilin enkonduki la 53-an? - Nian! Jen la
kontaktadreso: Voice of America, Washington, DC 20547, USA. Rete:
pubaff@forigu.voa.gov

R. Resende,
rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

Socikulturaj aspektoj
=====================

"Socikulturaj aspektoj de planlingvoj" estis la kadra temo de la germana
Societo pri Interlingvistiko dum sia 7-a konferenco okazinta 7-9. 11. 97.
en Berlin. Kiel prezidanto de la societo reelektigxis d-ro Detlev Blanke.

Kiel gastpreleganto d-ro Tazio Carlevaro prelegis en la germana, en Ido
kaj en Interlingua. Ankaux la debato pri la reformo de la germana
ortografio - emocie diskutata en la germanlingvaj landoj - apartenis al la
programo.

D. B.

**************************************************************************

Euxropa Volontula Servo - 2
===========================

Aldone al la antauxa informo pri Euxropa Volontula Servo (Eventoj
138-139):

En cxiu lando estas iu (junulara) asocio kiu peras la petojn kaj donas
informojn. Por Belgio estas JINT en Bruselo, por Nederlando estas NIZW en
Utrecht.

Cxiuj detaloj troveblas cxe la retpagxoj http://europa.eu.int, kie
trovigxas ankaux sercx-roboto. Tajpante tie 'voluntary' la pagxo montros
dekon da utilaj dokumentoj, kun i.a. adresoj de landaj perantoj.

inf: Roland Rotsaert

**************************************************************************

Laborplano de UEA 1997-2000 (dauxrigo)
======================================

1.4.1. Kampanjo "Por pli vasta verdujo"
---------------------------------------
Celo: Varbi kaj grandigi la membraron de UEA, fakaj asocioj, kaj landaj
      asocioj.

Agado:
1. Produkti kaj intersxangxi varb-materialojn nacilingvajn, kaj distribui
   ilin;
2. Okazigi specialajn eventojn (ekspozicioj, enkondukaj kursoj, surstrataj
   agadoj, disdonado de afisxoj, intervjuoj, ktp.) je landa kaj internacia
   niveloj;

3. Monaj aux aliaj premioj por FA-j kaj LA-j.

Dato: 1998-2000
Kunordigo: UEA (Buller)

2. Levi la prestigxon de E-o
----------------------------

2.1. Informkampanjo al internaciaj kaj naciaj amaskomunikiloj

2.1.1. Disvastigo de informoj pri Esperanto kaj UEA.

Celo: Estigi kaj profundigi la konscion de gxenerala publiko pri Esperanto
      kaj gxia movado.

Agado: 
1. Produkti aktualajn informilojn pri Esperanto kaj UEA por landa kaj
   internacia uzado;
2. Produkti brosxurojn, afisxojn, videofilmojn ktp. en diversaj lingvoj;
3. Disvastigi la informilojn al landaj asocioj por utiligo en enlanda
   informado;
4. Krei retpagxojn de UEA en TTT kaj regule gxisdatigi gxin;
5. Aperigi anoncojn/reklamojn pri Esperanto en ne-esperantaj gazetoj
   internaci- kaj landnivele.

Dato: 1997-2000
Kunordigo: UEA (estrarano/komisiito pri informado)

2.1.2. Rilatoj kun amaskomunikiloj
----------------------------------
Celo: Fortigi kaj plibonigi la kontaktojn de la Esperanto-movado kun
      amaskomunikiloj.

Agado: 
1. "Seminario pri rilatoj kun amaskomunikiloj", kun prelegoj pri: - Kiel
   altiri la atenton de jxurnalistoj?, - Praktikaj konsiloj por intervjuoj
   k.a. kontaktoj kun jxurnalistoj.
2. Eldono de la seminariaj materialoj.

Dato: UK 1998 (seminario), jarfino 1998 (eldono)
Kunordigo: UEA (Kniivila), TEJxA

2.2. Amikoj de Esperanto
------------------------
Celo: Mobilizi kaj organizi amikan senton de internacie/nacie konataj kaj
      influaj personoj, kiuj montras simpation al la ideo de Esperanto.

Agado: 
1. Gajni konsenton de tiuj personoj esti listigita kiel "Amiko de
   Esperanto", internacie/nacie;
2. Krei "Sekretarion de Amikoj de Esperanto", internacie/nacie;
3. Eldoni "Informilojn" en la naciaj lingvoj de la Amikoj de Esperanto.
   Landaj asocioj helpu por la traduko.

Dato: 1998-2000
Kunordigo: UEA (Michela Lipari)

3. Influi la internacian vivon
------------------------------

3.1. Esperanto por homaj rajtoj

3.1.1. Seminario pri "Lingvaj dimensioj de homaj rajtoj"

Celo: Kontribui al la 50-a jubileo de la Universala Deklaracio de Homaj
      Rajtoj.

Agado: 
1. Internacia Seminario pri "Lingvaj Dimensioj de Homaj Rajtoj", sub la
   auxspicio de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj;
2. Landnivelaj seminarioj pri la sama temo.

Dato: 1998
Kunordigo: UEA (Kunzli, Piron) kaj landaj asocioj

3.2. Informi UN-on pri la Internacia Lingvo
-------------------------------------------
3.2.1. Kampanji por tagordero de UN (EKOSOK)

Celo: Instigi UN/EKOSOK trakti la temon "Internacia lingvo".

Agado: Lobiadi kaj kampanji cxefe cxe sxtataj reprezentantoj, por ke
       EKOSOK- asembleo traktu la eblecon de internacia helplingvo.

Dato: 1997-1999
Kunordigo: UEA (Lee, Fettes, Grossman) kaj landaj asocioj

3.2.2. Koalicio de NRO-j por Internacia Lingvo
----------------------------------------------
Celo: Mobilizi neregistarajn organizojn cxe UN por disvastigi la ideon kaj
      eblecon de internacia lingvo.

Agado: 
1. Pligrandigi la membraron de la Koalicio;
2. Eldoni: Novajxletero-n de la Koalicio;
3. Okazigi almenaux- unufoje jare kunvenon de la Koalicio.

Dato: 1997-2000
Kunordigo: UEA (Lee, Fettes)

3.3. Konsciigi euxropajn instancojn pri la lingva problemo
----------------------------------------------------------
3.3.1. Simpozio en Euxropa Parlamento

Celo: Levi la atenton de EP-anoj pri la ebleco de Esperanto kiel
      interlingvo.

Agado: Okazigi simpozion cxe la Euxropa Parlamento en Bruselo.

Dato: 1997-2000
Kunordigo: Laborgrupo pri La Lingva Problemo en EU (Erasmus)

3.3.2. Junulara simpozio pri lingva politiko
--------------------------------------------
Celo: Diskuti pri lingvaj problemoj de internaciaj junularaj organizajxoj,
      kaj indiki bazan direkton por plibonigi la situacion.

Agado: Simpozio, kun subteno de la Euxropa JunularaForumo.

Dato: 1999
Kunordigo: TEJO

3.3.3. La 2-a Nitobe-simpozio
-----------------------------
Celo: Montri al EU/EP-reprezentantoj la praktikecon de Esperanto por
      EU/EP.

Agado: Auxgusto 1999 dum la Berlina UK.

Kunordigo: UEA (Corsetti kaj Erasmus)

3.4. "Esperanto gxis 2000"
--------------------------
Celo: Kulmino de Kampanjo 2000 per persvado de UN (EKOSOK) kaj Euxropa
Parlamento por starigi lingvan komisionon por pristudi eblecon de
internacia lingvo kaj eksperimente uzi Esperanton.

Agado: 
1. Starigi kampanjajn grupojn en Novjorko kaj Bruselo;
2. Propagandi, skribi kaj diplomatie lobiadi.

Dato: 1998-2000
Kunordigo: UEA (Lee kaj la Komisiono)

(Tiu cxi plano povos esti kompletigata per pliaj agadoj)

**************************************************************************

MALLONGE
////////

La 4-a Auxtuna Renkontigxo Esperantista en Ludlow, (Vermont, USA) sukcesis
tre bone en oktobro kun partopreno de pli ol 70 homoj el 5 landoj.
Honorgastoj estis ges-roj Privat.

x x x

90 jaroj! Heinrich Nischwitz, honora membro de Germana E-Asocio
90-jarigxis. Li 15-jaragxe memstare lernis Esperanton kaj en 1926 li
iniciatis la fondon de Suda Ligo. Li apartenis al la estraro de GEA de
1954 gxis 1983.

x x x

Danke al Katalin Smideliusz, gxuste en la ago-tago, la 4-an de oktobro
aperis tutpagxa artikolo pri Esperanto en la jxurnalo Vas Nepe (Hungario),
en 80 mil ekzempleroj! Gratulojn!

x x x

Johano, la Brava! Estas retradukita far Li Naixi de Esperanto al la cxina
lingvo la fama fabelpoemo de Petofi: Johano la Brava, kaj noveldonita de
la Donghua E-Societo (ilustrajxoj de Ada Csiszar). Pliaj informoj cxe:
dedhea@forigu.public.wh.hb.cn

x x x

Sxako! Esperantista Sxak-Ligo Internacia, ESxLI havas novan kasiston kaj
redaktoron (jxus eldoninta fresxan numeron de la bulteno Esperanta Sxako):
Arvo Reede, Opetaja 27, EE-3170 Haapsalu, Estonio.

x x x

Pro la enlanda situacio la bulteno "La Ponto" en Albanio cxesis aperi. La
(eks)redaktoro volonte akceptus helpon kaj kontribuojn.

x x x

La Esperant-lingva eldono de Esperanto-Aktuell, la membrogazeto de Germana
Esperanto-Asocio, havas nun du novajn redaktantojn: Peter Hauser kaj Ziko
Marcus Sikosek.

x x x

La Internacia Semajno de Germana Esperanto-Junularo finigxis la 3-an de
januaro 1998 en Traben-Trarbach. Dum la silvestra semajno la temo estis
"Socio kaj komunikado". Venis al la IS cx. 290 homoj el 31 landoj.
Speciale frekventitaj estis la prelegoj de d-ro Renato Corsetti, la
kolonja historiisto d-ro Uwe Neddermeyer, de la akademaniano Jorge Camacho
kaj de Raoul Hounnake el Togolando.

x x x

Komencantoj en la reto! Ekzistas reta distribulisto por angle-parolantaj
Esperanto-komencantoj, kaj iliaj helpantoj. Por aligxi al la listo sendu
mesagxon al la adreso: ?listserv@forigu.embassy.tfs.net kaj en la temo-linio
skribu: SUBSCRIBE ESPERANT
Post la aligxo la auxtomato sendas detalajn instrukciojn.
Inf: victor@forigu.sky.net

**************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

Internacia Esperanto-Instituto, IEI
===================================

IEI estis fondita en la jaro 1930 far ges-oj Isbrucker kaj Andreo Cseh.
Gxis 1939 gxi havis la nomon Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, nur
poste gxi ricevis la nuntempan nomon.

IEI lauxforme estas kultura fondajxo, gxiaj cxefaj celoj estas:

a) eduki kaj trejni E-instruistojn (kiuj posedas landan instrupermeson) al
   Cseh-instruistoj, profesiigi ilin;

b) disponigi al ili helpmaterialon por tiu instruado.

Por realigi tiun celon, IEI organizas Cseh-seminariojn kaj -kursojn,
cxiujare dum UK, sed ne nur, gxi ankaux kunlaboras kun UEA, ILEI, SAT,
E-centroj en diversaj landoj kaj landaj asocioj, arangxante Cseh-kursojn
kaj Cseh-seminariojn por ekzerci Cseh-metodan instruadon.

Kvankam partopreno en la arangxoj estas pagenda, la estraro foje
subvencias ilin por ebligi al E-instruistoj el nepagipovaj landoj
partopreni la kursojn.

IEI-oficistoj respondas leterojn (jare venas proksimume 700), preparas
materialojn por Cseh-seminarioj ktp. En IEI funkcias ankaux libroservo,
kiu ne nur vendas novajn librojn, sed ankaux brokantajxojn, plenumante
jare 200-300 mendojn.

Multaj personoj nomas sin Cseh-instruistoj, sed... nur malmultaj el ili
vere konas la metodon. Pro tio ekde 1984 IEI enkondukis tri-gradajn Cseh-
seminariojn: A, B kaj C. Nur tiu, kiu plenumis postulojn de la tri
seminarioj rajtas nomi sin Cseh-instruisto, esti enskribita al registro de
IEI kaj eventuale profiti de la "Helpfonduso Andreo Cseh".

De 1984 gxis 1993 diplomigxis 19 personoj el 10 landoj kaj 4 kontinentoj.
La instru-laboron gvidas Mila van der Horst-Kolinska, sxi edukas la
landajn IEI-perantojn kaj la regionajn IEI-reprezentantojn.

La financa stato de IEI estas stabila pro la posedo de du domoj en Hago
kaj malgranda netusxebla kapitalo; luigo de unu el la domoj kaj rentumo de
la kapitalo helpas pagi certajn kurantajn elspezojn. IEI krome klopodas
mem perlabori monon per eldonado kaj vendado de E-libroj kaj
esperantajxoj.

IEI akceptas donacojn de tiuj, kiuj konsideras gxian agadon apogenda, ne
nur en formo de mono, sed ankaux, ekzemple de E-libroj k.s. Tiucele gxi
havas posxtgxirkontojn por specialaj celoj kaj la UEA-konton iein-q.

IEI kaj la libroservo estas malfermita cxiutage, krom semajnfino, de la
10-a gxis la 15-a, kaj cxiam bonvenigas gastojn, tamen preferindas
anticipe sciigi pri la vizito. La adreso de IEI estas:

Riouwstraat 172, NL-2585 HW Hago, Nederio, tel. +31-070-355677

**************************************************************************

KVINPETALO
//////////

Eventoplena 1977
================

La jaro 1997 estis eventoplena por Kvinpetalo.

Unue, laux deziro jam longe esprimita de la anaro, nova statuto, akceptita
per tre largxa plimulto plene sendependigas la Societon Yvonne Martinot
(SYM) de LF-Koop.

Cetere la membraro dauxre iom kreskis, interalie la "Dumvivaj Membroj"
formas nun pli ol la duonon de la anaro. Bedauxrinde la forpaso de du el
niaj amikoj iom malheligas la bildon vere optimisman de tiu cxi jaro.

Cxiuj stagxoj estis sukcesaj kun plurfoje pli ol 20 personoj, kio estas
nia maksimumo, kun nomoj tre konataj kiel Katalin Smideliusz kaj Judita
Schiller, Claude Gacond, Michel Ducgoninaz kaj ecx Marjorie Boulton, kun
partopreno de tri knabinoj samagxaj: rusa, hungara, franca, en etoso cxiam
varme familia.

Sed la plej videbla evoluo de Kvinpetalo estas la instalado de "la
Domido", la domo de la infanoj kaj je la jarfino... akiro de la lasta domo
de la korto, tiel ke nun la centro formas homogenan blokon.

Ni fine menciu, ke nia amiko Roger Bernard testamentis al Kvinpetalo sian
libraron, kiu entenas trezorojn pri lingvoj, historio de la movado kaj pri
kelkaj forpasintaj amikoj...

Jes "Kvinpetalo" nun bone prosperas. Ni atendas vin.

G. Lagrange

**************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Serio de lerniloj (2)

Situacioj kaj temoj
===================

La movo for de strikte gramatike bazitaj lerniloj rezultis en libroj kun
temoj: la salono, klascxambro, parko, plagxo ktp. Aperis tekstoj kiaj:
"Jen la salono de familio Brauxn. En la cxambro estas tablo, kvar segxoj,
sxranko, radio, kameno, tapisxo kaj lampo. S-ro Brauxn sidas en komforta
segxo kaj fumas pipon. S-ino Brauxn sidas apud li kaj trikas. La kato
kusxas kaj dormas..." por ne paroli pri demandoj kiaj: "cxu tablo estas
meblo?"

La lernolibra verkisto kvazaux proklamas: "Mi estas Dio. Mi rigardas suben
kaj vidas la mondon; bona gxi estas kaj nun mi priskribos gxin por vi."

Nunaj lingvo-instruistoj trovas problemojn en tiu aliro. La arto
priskribi statikajn scenojn formas etan parton de la komunikaj bezonoj de
lernantoj; lauxtema instruado tro atentas tion, koste de pli utilaj
kapabloj. Gxi tro emfazas objektojn (substantivojn) kaj iliajn kvalitojn
(adjektivojn) kompare al agoj (verboj.) Tradicie niaj lerniloj estis cxefe
libroj; tio fortigis tiun emon, cxar per statikaj bildoj oni plej facile
desegnas objektojn; verbojn oni devas ne tro tauxge bildigi per vizagx-
esprimoj aux sagoj (en la reviziita dua kajero de Tendaraj tagoj, Veronika
metas libron sur breton). Videofilmoj aux viva instruisto multe pli trafe
povas prezenti verbojn.

Inter temoj kaj situacioj, ne temas pri aux/aux elekto, cxar situacioj
devige entenas temojn kaj objektojn. Emfazante la verbojn, la substantivoj
vole-nevole kuntirigxas. Resume, temoj estas statikaj kaj objekto-centraj,
dum situacioj dinamikas, estas (potenciale) instigaj kaj parol-spronaj.

Por lingvoj kun komplika kaj/aux kaprica gramatiko, situacia aliro portas
bonajn rezultojn. Por Esperanto, gxi multon ofertas, sed ne senlime. Prave
deklaris William Auld: kiu instruas nian lingvon ignorante gxian bazan
logikecon grave eraras. Kiel interrilatu, do, situacioj kaj gramatiko? Jen
nia sekva temo.

Stefan MacGill

**************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Jam 2 foje 30 minutoj
=====================

Radio Esperanto en Malmo ekde januaro cxiumarde (17.30-18.00) elsendas 30
minutan programon en la frekvenco 89.2 MHz, kion oni ripetas sabate matene
(08.00-08.30). Loka auxdeblo sed utila medio! La programon prizorgas teamo
kun la gvido de Sten Svenonius: Malmo Esperantoforening, Kronetorpsgatan
94, SE-21227 Malmo, Svedio. Retadreso: sten.svenonius@forigu.mailbox. swipnet.se

laux "La Folio" n-ro 641

**************************************************************************

Donbass en Doneck
=================

En Doneck, Ukrainio, cxiun unuan kaj trian lundon en la monato, je la loka
horo 22.45 gxis 23.00 eblas auxskulti Esperanto-programon de stacio
"Euxropo plus Donbass" per FM 106.8 MHz. Prizorgas gxin:

Vasilij Milusxnikov,
ul. Iljicxa 109-a, UA-340059 Doneck, Ukrainio

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Anekdotoj
=========

Enkadre de la Konferenco de Pola E-Asocio estis prezentita la nova,
pollingva libro de Andrzej Pettyn: "Granda Libro de Anekdotoj" (cx. 400
pagxoj, A-4, luksa papero). La kolektado de 1300 anekdotoj el la tuta
mondo pri 900 herooj, inter kiuj estas famaj aktoroj, regxisoroj,
komponistoj, verkistoj, sportistoj kaj... esperantistoj! - estis realigita
pere de E-o.

Fakte inter tiuj 900 herooj diverslandaj estas e-istoj, i.a. Ludoviko
Zamenhof, Antoni Grabowski, Imre Ungar (hungara pianisto) kaj aliaj.

La eldoninto Georgo Handzlik (eldonejo Kleks) kaj la auxtoro informis la
cxeestantojn, ke nun dauxras la pretigado de la dua volumo titolita "La
dua librego de anekdotoj" kaj post nelonge aperos ankaux la Esperantlingva
eldono.

**************************************************************************

Filoj de Atlantis'
==================

Antauxnelonge aperis nova sciencfikcia romano de Istvan Nemere en 10 mil
ekzempleroj cxi-foje en la hungara lingvo - sed ne sen Esperantaj rilatoj.
(Nemere Istvan: Atlantisz fiai)

La homoj, restintaj inter ni post la malapero de Atlantis ankaux hodiaux
influas la eventojn en nia mondo, kaj uzas inter si - Esperanton! Tiu
vidigxas ankaux en la romano mem (ecx kun kelkaj E-frazoj), bone helpante
la fonan propagandon pri la nuna (estonta?) internacia lingvo.

L.S.

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Pri la nederoj
==============

En la unua oktobra numero de Eventoj (1996) trovigxas sur la lasta pagxo
kotiztabelo de UEA por 1997. Inter multaj konataj landoj mi trovis
nekonatan landon kun la nomo Nederio. Supozeble estas lando, en kiu logxas
nederoj.

En la oktobra numero de revuo Esperanto trovigxas ankaux tiu kotiztabelo
por 1997, sed anstataux "Nederio" ni trovas tie la vorton "Nederlando".
Cxu eble temas pri preseraro en Eventoj. Ne, cxar en la unua decembra
numero de Eventoj ni legas sur pagxo 3 en la artikolo kun subskribo
"Euxtanazio en Nederlando: Kial?" la sekvan frazon: "Gxi eldonas siajn
publikajxojn en la angla, franca, nedera, germana kaj hispana lingvoj..."
Estas iom strange, ke en la subskribo staras la vorto Nederlando, sed en
la artikolo la adjektivo nedera. Cxiu-kaze estas klare, ke Eventoj uzas la
du vortojn Nederlando kaj Nederio kiel sinonimojn. Certe ne temas pri
preseraro!

Plurajn fojojn mi okupigxis pri la fakto, ke mi estas nederlandano, tio
estas persono, kiu logxas en la teritorio kun la nomo Nederlando. Sed al
kiu popolo mi apartenas? Niaj eksterlandaj najbaroj nomigxas: angloj,
skotoj, danoj, germanoj, francoj, belgoj. Felicxaj homoj, cxar ili ne
havas identec-problemon. Sed mi? Cxu mi apartenas al ia miksajxo de
frankoj, frisoj, saksoj, batavoj, kaninefatoj...? Kiam mi ekzamenas mian
geneologian devenon, mi havas multe da saksa sango en miaj vejnoj, malpli
da frisa sango kaj versxajne ankaux iom da franka sango. Konkludo: mi ne
estas vera sakso, nek auxtentika friso, nek pura franko.

Pli ol unu fojon mi ludis kun la vorto Nederlando kaj mi komparis gxin al
la vortoj Danlando, Ruslando, Pollando, Svislando kaj mi diris al mi mem:
se en Danlando logxas danoj, en Ruslando rusoj, en Pollando poloj, en
Svislando svisoj, tiam devus en Nederlando logxi "nederoj". Sed tuj mi
forjxetis tiajn pensojn. Neniam mi auxdis aux legis tiun vorton. Gxi
simple ne ekzistas. Mi ne volis min ridindigi proponante tiun vorton.

Eble vi nun povas imagi mian gxojon, kiam mi, legante en Eventoj,
konstatis, ke la vortoj "Nederio" kaj "nedera" ekzistas! Sed sekve ankaux
la popolo kun la nomo "nederoj" devas ekzisti. Mia identeca krizo
malaperis. Se en la estonteco iu esperantisto demandos min: "Al kiu popolo
vi apartenas?", mi povos fiere levi la kapon kaj diri: "Mi apartenas al la
popolo de nederoj".

Dankon, grandan dankon, Eventoj!

el Kelkfoje, n-ro 9, 1997

**************************************************************************

Novajxagentejo
==============

Mi gratulegas al vi pro la ideo "Interredaktore". De 17 jaroj mi provas
fari similan aferon (enlande), jen sukcese jen malsukcese.

Kiam mi komencis, ecx telekopiilo ne ekzistis. La kontaktoj estis tut-
dependaj de la posxto. Nun, per interreto la kontaktoj estas tujaj...

La ideo estas jena: kunordiganto ricevos (el la esperantistaro) informojn
pri gravaj okazajxoj (pli bone: okazontajxoj) rilataj al la Internacia
Lingvo aux la monda lingva problemo.

Li preparos tekstojn jxurnalism-stile kaj ilin sendos al la landaj
kunordigantoj (kontaktoj), kiuj tradukos nacilingven la mesagxojn kaj
transsendos al la redakcioj de gazetoj, radioj kaj televidoj. Per
interreto tio estas farebla!

Kion vi opinias? Nia celo estu la NE-esperantistaj amaskomunikiloj.

Ni kreos alian araneajxon: Araneajxestro redaktos novajxojn, kiuj vekos la
intereson de la ekstera publiko. Oni selektos en cxiu lando unu aux 2
tauxgajn homojn, kiu tradukos la novajxon. Tiu havos liston de cxiuj
redakcioj (TV, radio, jxurnalo, revuo,...) de la lando (aux regiono).

Roberto Resende
rresende@forigu.brnet.com.br

**************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Subtenu Esperanton per 1 %
==========================

Ankaux cxi-jare oni povas instrukcii pri la destino de 1 % de sia persona
imposto. En Hungario indas mencii unu el la 2 cxefaj fondajxoj:

"Nemzetkozi Nyelvert az Eszperantoert Alapitvany" (fondajxo de HEA,
impostnumero: 19674708-1-41), kiu en 1998 havas la 2 cxefajn celojn:

- propono por enkonduki Esperanton en la Euxropan Union kiel pera lingvo

- subteni la funkciadon de la informa oficejo de HEA

"Eszperanto Alapitvany" (fondajxo cxe la Esperanto-Domo (KEA, Eventoj,
HEJ), impostnumero: 19664761-2-43), kiu

- subtenas la eldonadon de Eventoj kaj Hungaraj Pagxoj,

- subtenas la aplikadon de interreto inter esperantistoj,

- volas eldoni belaspektan modernan informilon pri E-o,

- subtenas konkretajn projektojn de individuoj kaj E-organizoj.

Ambaux fondajxoj servas la interesojn de la E-movado, nur prizorgas ilin
aliaj personoj kaj instancoj. Decidu mem, kiun celon vi volas subteni.

* * *

Esperanto-balo
--------------
La 7-an de marto en Bp okazos Esperanto-balo! Se vi volas eluzi gxin por
reklamado aux sponsorado - kontaktu la redakcion!

**************************************************************************

INTERESE
////////

Nesukcesaj auxguroj
===================

"Cxio kion oni povas inventi, estas nun jam inventita." - Charles H.
Duell, Komisiito por la Usona Buroo de Patentoj, 1899.

"Mi opinias, ke en la monda merkato estas mendo-ebleco por entute kvin
komputiloj" - Thomas (Alva Edison ndlr) Watson, prezidanto de Korporacio
IBM, 1943.

"Estonte povas esti komputiloj kiuj pezas malpli ol 3 tunojn" - Popular
Mechanics (populara scienca revuo), 1949.

"Tamen, kio povus esti la utilo de tio?" - ingxeniero en la Progresinta
Komputila Sekcio de IBM, kiam li unuafoje vidis mikrocxipon, 1968.

"Estas nenia kialo por homo deziru havi komputilon en sia domo" - Ken
Olson, fondinto kaj prezidanto de Korporacio Digital Equipment (grava
firmao kiu fabrikas komputilojn en Usono), 1977.

"640 kilobajtoj (de komputila memoro) devus esti suficxa por iu ajn" -
Bill Gates (prezidanto de Korporacio Microsoft), 1981.

"Akcioj nun atingis nivelon kio sxajnas esti konstanta kaj longdauxra
altebenajxo" - Irving Fisher, profesoro pri Ekonomiko, Universitato Yale,
1929.

"Tiu cxi >>telefono<< havas tro da mankoj por esti serioze konsiderata
kiel ilo de komunikado" - interna memorando cxe Korporacio Western Union,
1876.

"Bori por petrolo? Cxu vi petas nin bori en la teron por trovi petrolon?
Vi estas freneza!" - Boristoj kiujn Edwin L. Drake petis bori por petrolo,
survoje al la unua sukcesoplena petrol-puto en la mondo, 1859.

"Flugantaj masxinoj pli pezaj ol aero estas ne eblaj" - Lordo Kelvin,
prezidanto de la Regxa Societo, 1895.

"Tiu mikrobo-teorio de Louis Pasteur estas nur ridinda fikcio." - Pierre
Pachet, profesoro de Fiziologio, Universitato Toulouse, 1872.

"Profesoro Goddard simple ne komprenas la rilaton inter ago kaj reakcio
kaj la neceson reakcii kontraux io pli materia ol vakuo. Sxajnas ke
fundamenta lernejnivela scio mankas al li." - redaktora komentario en New
York Times pri la pionira laboro de fama raket-sciencisto, 1921.

"Ni malsxatas ilian vocxon, kaj iuokaze gitar-muziko jam arkaikas." -
Firmao Decca Recording (kiu produktas muzik-diskojn), forturnante la
muzik-grupon, Beatles, 1962.

"La abdomeno, la torako kaj la cerbo restos por cxiam ekster atingo de la
sagxa kaj milda kirurgo." - Kavaliro John Eric Ericksen, kirurgo
Eksterordinara al Regxino Victoria, 1873.

inf. Kent Jones

**************************************************************************

ENIGMO
//////

Enigmo
======

La heliko ekdeziras rigardi filmon. Li ekiras en la kinejon, kiu situas je
kvarhora ir-distanco. Gxuste en la duonvojo venas en lian kapon la penso,
ke li ne kunhavas la bileton.

Demando: post kiom da horoj alvenos la heliko al la kinejo?

Sendu vian respondon (kiu devas esti unu cifero kaj eventuale 1-fraza
klarigo) per simpla posxtkarto aux retmesagxo al la redakcio. Inter la
gxuste respondintoj ni lotumos ekzempleron de la iama sciencpopulariga E-
revuo "Fokuso".

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi nomo estas Steve, viro, 21 jara. Mi volas korespondi kun knabinoj 17-26
jaraj el Hungario, Svisio, Auxstrio, Rusio, Ukrainio, Tunizio kaj Egiptio.
Mia adreso estas: Steve Sirois-Fournier, 881, rue Gallienne Sept-Iles, QC,
Kanadio, G4R 4B1. Retadreso: saf1@forigu.gpu.srv.ualberta.ca

30-jara frauxlino dez. kor. Interesigxas pri fremdaj lingvoj, sxatas
lingvistikon, klasikan muzikon, arton. Tre sxatas vojagxojn kaj deziras
konatigxi kun euxropanoj por eventuala reciproka vizito. Tatjana Pavlova,
ul. Cxajkovskogo 25/1 -24, RU-354065 Socxi, Rusio.

22-jara studento, mem-lernanta la lingvon, volonte korespondus tutmonde
pri cxiu ajn temo. Jean-Francois Colson, rue de la Halle 52, BE-6560
Solre-sur-Sambre, Belgio.

Hakan Deniz (P.k. 161, TR-44201 Malatya, Turkio), 28-jara turka frauxlo
deziras korespondi kun virinoj tutmonde, pri cxiu temo.

Instruistino sxatus ricevi el la tuta mondo kristnaskajn salutojn (prefere
religiajn aux pri vintraj pejzagxoj) por lerneja ekspozicio. Lenke Szasz,
RO-4174 Praid Nr. 130, Jud. Harghita, Rumanio.

Irina Karmilceva (A. Baranausko 5-47, LT-3028 Kaunas, Litovio) deziras
korespondi tutmonde pri cxiu temo kaj intersxangxi bildkartojn. Mi lernas
en la 11-a klaso de mezlernejo.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj
------------------------------------------------

Estas vendata familia domo 2x100 m2 en la centro de la urbo Mezokovesd
(fama termalbanejo, flughaveno). Gaso, telefono, 5 cxambroj + salono,
mangxejo, 2 bancxambroj, garagxo, kelo + aparta 50 m2 oficejo/vendejo. La
tuto estas tauxga ankaux por ripozdomo kaj por eventuala oficejo. Prezo:
12,7 miliono HUF. (127 mil DEM aux 63 500 USD). Kontaktu telefone
(hungare) +36-49-313487 aux skribe (E-e) pere de la redakcio.

* * *

Johano Marko "denaska" esperantisteto alvenis la 09-an de decembro 1997
kiel kristnaska donaco al familio Kirsch-Rojik en Iregszemcse, Hungario.

* * *

Parfumo! Mi havas strangan peton: mi sercxas viran parfumon "Nero" en
nigra ujo (kun iometa fon-odoro de cinamo) jam nenie trovebla en
Budapesxto. Cxu iu povas helpi min? Laszlo Szilvasi, 1675 Budapest pk. 87,
Hungario.

**************************************************************************

Anonctarifoj en Eventoj
=======================

Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo estas: 1 cm2: 2 NLG (por
ekssoclandanoj rabato 50 %).

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al la E-movado, estas
duobla!

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj
aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian
tujan aperon.

Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje.

Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora
tarifo. Por detaloj kontaktu nin.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la
UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

**************************************************************************

Suplemento: GREFTADO kaj la koncernaj ilustrajxoj estas sendataj aparte.

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 141, 2/januaro-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************
**************************************************************************

Suplemento al Eventoj-141.                     Ilustrajxoj: 141-bild.zip
************************************************************************

Greftado
========

Mote: "Mi dezirus suficxe lerni pri greftado por mem gxin uzi cxe kelkaj
kreskajxoj de mia gxardeno."

Kial grefti?
------------
Cxe la vegetaloj, grefti signifas unuigi vivantan parton de iu planto (la
greftajxon) kun alia planto (la bazotigo aux greftobazo), por ke la
greftajxo spontanee kaj solide fiksigxu sur tiu bazotigo kaj tie, sengxene
dauxrigu sian kreskadon. Tia operacio cxefe utilas por obligi plantojn,
plejofte plurjarajn, jen ne kapablajn por semoreproduktigxo, jen malfacile
stikeblajn, aux kies propra radikaro tro trafeblas de iuj malsanoj. Ankaux
gxi estas uzebla, ekzemple por reguligi la kreskoformon de ornamaj
arbustoj akcidente senigitaj je iuj brancxoj, diversigi sur la sama
kreskajxo la florkolorojn aux floradoperiodojn, aux, cxe la dioikaj
specioj, t.e. kies individuoj estas cxu masklaj, cxu femalaj, kunigi
ambaux seksojn sur la sama planto, tiel faciligante fekundigxon... kaj
frukto- aux semproduktadon, ktp.

Necesaj antauxkondicxoj
-----------------------
La kondicxoj de grefta sukceso estas diversaj. Unue estas necese, ke la
unuigitaj plantoj ambaux havu kambiumon, t.e. ena embria histo, kies cxela
multobligxo ebligos intime "kunluti" greftajxon kaj greftobazon, per ia
miksa sed kompakta cikatra histo pli-malpli ampleksa: la grefta kalo, tra
kiu nepre kaj sengxene devas estigxi la sukaj, do nutraj intersxangxoj
inter greftajxo kaj greftobazo. Pro tio, unukotiledonaj plantoj, tipe
senkambiumaj, tute ne tauxgas. Ankaux estas rekomendinde, ke la
asociotajxoj havu, cxefe dum la greftosezono, suficxe similajn
karakterizajxojn, kreskoritmon kaj viglecon kaj, ecx se tio fojfoje iom
sukcesas, tial estas evitende grefti herbecan specion sur ligneca planto,
aux inverse. Sed la cxefa kondicxo estas, ke ambaux partneroj estu
akordigeblaj, t.e. toleru unu la alian, kaj precipe kunlaboru por konstrui
bone funkciantan greftan kalon.

Tiuteme, ankaux cxe la vegetaloj, krom okaze de auxtogrefto, t.e.
greftoriparado de difektita planto per pecoj aliloke elprenitaj sur la
sama individuo, oftas tiu fenomeno cxefe genarodependa kaj nomata de la
kirurgoj greftomalakcepto. Pro gxi preferindas kungrefti plantojn, kiuj
estas proksime parencaj inter si, en la sama taksonomia familio.

Ekzemple, cxe la rozacoj, tiaj specioj kun kernetohavaj fruktoj, kiaj
estas pomujo, pirujo, cidoniarbo, ktp... pli volonte akordigxos inter si,
ol kun tiaj samfamiliaj sed kernofruktaj specioj, kiaj persikujo,
abrikotujo aux cxerizujo. Tamen tion ne estras legxo: cxe la kernetohavaj
rozacoj, greftado de la samgeneraj pirujo (Pirus sativa Lam.) sur pomujo
(Cydonia oblonga Miller) bone prosperas, kvankam gxi koncernas
malsamgenerajn, do malpli parencajn plantojn. Kelkfoje, oni ecx konstatas
"teorie neeblajn akordigxojn" pro la taksonomia fremdeco de la asociatoj:
ekzemple, antaux kelke da jaroj oni povis admiri cxe la Botanika Gxardeno
en Kiel (Germanio), bonsanan grefton de fabo (Vicia faba L., el fabacoj)
sur sunfloro (Helianthus annuus L., el asteracoj). Kompreneble, la tieaj
respondeculoj tute prave fieris pro la neatendebla kombinajxo, sed fojfoje
oni povis vidisuficxe similajn aferojn, intergreftante t.n. grasplantojn,
kio respondas al kaktacoj, kaj diversaj aliaj familioj! Oni memoru ankaux
la viskon (Viscum album L., el lorantacoj), kiu iumaniere kvazaux
greftigxas, sur la arboj genetike tre malproksimaj, kiujn gxi parazitas.

Konklude: tiu, kiu estas greftemulo, kaj ne havas difinitan greftocelon,
provu iun ajn kunigon, per herbecaj aux lignecaj plantoj, kaj eble li
bonsxance estigos kuriozajxon ... almenaux el scienca vidpunkto!

Okulgreftado
------------
Multas la eblaj greftoprocedoj, jam se nur paroli pri diverseco de la iun
aux alian tagon provitaj greftobazoj: ekde radikoj gxis ... tiaj
neatendajxoj, kiaj nematuraj fruktoj! Do, almenaux cxi-fojon, ni
preterlasu cxian akrobatajxon kaj modeste limigu nin al plej klasika kaj
facile regebla tekniko: la t.n. okulgreftado.

Gxi konsistas en inokulado sub la sxelon de iu tigo, de burgxohava kaj
kompreneble vivanta sxelfragmento, la okulsxildo (cxar okulo tie signifas
burgxonon) elprenita de alia tigo, kaj tiu metodo evidente koncernas
principe lignecajn plantojn, kiuj solaj povas disponigi sxelon tauxgan por
la bezonata inserto.

Por sukcesigi la greftadon, la tigoj, same ricevontaj kiel donantaj la
sxildon, devas esti proksimume samdiametraj, kaj ambaux, fiziologie, en
favora stato. Cxar estas necese, cxe la ricevonta sxoso, facile disigi la
sxelon de la suba ligno por sub gxi lokigi la sxildon, oni uzu prefere
unujaran sproson, kies sxelo dauxre estas suficxe maldika kaj supla, aux
sproson de la jaro, kiam kaj kie gxiaj sxelo kaj ena ligno estas jam
suficxe diferencigitaj kaj solidaj por toleri la manipuladon. Ankaux
atentindas kiel statas, en ambaux koncernotaj tigoj, la suka cirkulado en
la vaskularo: lauxsperte oni konstatis, ke tro aktiva, aux male nesuficxa
sukofluo, gxenus la normalan estigxon de greftokalo. Pro tio, prefere
estas operacii aux printempe, t.e. dum aprilo-majo, kiam la plantoj jxus
vekigxis post la dumvintra dormado, aux de julio gxis septembro, kiam la
suka cirkulado ekmalrapidas, anoncante la venontan malvarman sezonon.

Kreskontaj okuloj kaj dormontaj okuloj
--------------------------------------
Pri la unua kazo, oni devas operacii "per kreskontaj okuloj" (tial, ke la
greftitaj burgxonoj kapablas tuj disvolvigxi), pri la dua temas pri
"dormontaj okuloj" (tial, ke la koncernataj burgxonoj disvolvigxos post
travintrado, nur la sekvan printempon). Kompreneble la sxildodonantaj
tigoj devas fiziologie harmonii kun la ricevonta bazo: por dormantaj
okuloj, oni uzas, post ilia senfoliigo, jam lignecajn sxososegmentojn de
la kuranta jaro, kaj en la kazo de kreskontaj okuloj, la respondaj sxildoj
estas elprenataj de senfoliaj tigoj, jam vintre detrancxitaj kaj dume
enterigitaj en malseketa sablo, kio ebligos, printempe, foreste de tro
vigla suk-alfluo, suficxe grandan vekigxon de iliaj burgxonoj.

Kiel procedi praktike
---------------------
Pri la greftado mem, plejofte gxi estas farata malalte sur la bazotigo,
proksime de la ternivelo. La elektitaj bildoj preskauxsuficxus por
priskribi la procedon. Per la klingo de razile akrigita greftilo, oni unue
trancxu la sxelon de tiu bazotigo laux formo de majuskla T, gxis atingi la
alburnon, t.e. la lignon. Tuj poste, sur la sxildodonanta sxoso, limiginte
per du transversaj trancxetoj la finan longon (cxirkaux 2 cm) de la sxildo
kun gxia meza burgxono, unumove oni eltrancxu tiun sxildon, t.e. sxelan
spliton kun gxia burgxono kaj aliflanke, sube de cxi-lasta, videbla
alburna skvameto; la sxildon oni tiam delikate prenu per gxia petiola
stumpo.

Triatempe, per la alia mano kaj la greftila spatelo, oni malfermu la T-an
trancxon sur la bazotigo, disigante suficxe la sxelon por poste suben
sxovi delikate kaj gxustasence postenigi la sxildon, kies supra parto
devos adaptigxi kun la transversa parto de la T-a trancxo. Tiam oni
stringu la grefton, de supre malsupren, ekde la transversa T-a trancxo.
Fine, per brancxo-tondilo, oni senkapigu la bazotigon, kelke da
centimetroj supre de la greftajxo (pli poste, kiam cxi lasta sukcesis, oni
rajtos mallongigi tiun stumpon). Konsilinde estas sxmiri la
senkapigovundojn per cikatriga kaj antisepsa mastiko, ekzemple tiu facile
trovebla en la komerco sub la nomo "Llomme-Lefort".

Por la grefto-stringado, oni nun uzu humidan rafion aux plastan ligilon:
tiucele, ne plu troveblas la iama nure sxpinita lano, ne sengrasigita kaj
ecx oleumita, kiu bone tauxgis. Ankaux estas substrekinda la neceso plej
rapide manipuli, tiel evitante cxian sekigxon de la trancxitaj histoj, kaj
pro tio, oni prefere operaciu, kiam la vetero estas humida, t.e. frue
matene aux sub nebula cxielo, cxiamaniere neniam sub brila kaj forta suno.

La grefto-sukceso videblas, kiam la "kreskontaj okuloj" ekkreskas, kaj,
por la "dormantaj okuloj", kiam tusxante ties petiolan stumpon, cxi tiu
facile falas, t.e. ne antauxtempe sekigxis. Tiam, por eviti "strangoli" la
disvolvigxintan greftajxon, estas tempe trancxi la stringajxon,
kontrauxflanke de la grefto mem.

Nun provu! Kaj je via dispono mi restas por priparoli aliajn
greftometodojn!

Jacques ROUX

el La Domo, n-ro 13-a, januaro 1997.

*************************************************************************

Fig. 1.: Grefto inter herbecaj plantoj (tomatujo sur terpomujo).

Fig. 2.: Faldebla greftilo, (k: klingo; s: spateleto).

Fig. 3.: Serpeto.

Fig. 4.: Trunka stumpo, kies unu el la flankaj burgxonoj 
         disvolvigxis kiel anstatajxa trunko. 
         Greftebla, per okulsxildo.

Fig. 5.: T-forma Sxeltrancxado sur bazotigo.

Fig. 6.: Krona grefto kun tri greftajxoj (g, g', g"), 
         B: bazotigo. F: Sxeloentrancxo. S: stringajxo.

         Dekstre: plurburgxona greft-ajxo kun gxia pinta bevelo (b).

Fig. 7.: Elpreno de okulsxildo

Fig. 8.: Finfarita dugreftajxa krono. 
         Cxiujn vunditajn partojn protektas adhera mastiko.

Fig. 9.: La bazotiga sxelo devas esti suficxe disigita por sube 
         akcepti la greftatan sxildon.

Fig. 10.: Krona greftajxaro, kontrauxbirde sxirmata per ligna arketo, 
          uzeblas ankaux apogile aux kiel paliseto kiam ekkreskis 
          la greftajxoj.

Fig. 11.: Sxildoinokulado.

Fig. 12.: Bone lokigita sxildo kaj gxia stringado.