Retposxta versio de EVENTOJ, n-ro 132. (1/septembro-97)
*******************************************************


TITOLPAGxE
//////////

Defio por pli aktiva kunlaboro:

UEA en operaciaj rilatoj kun UNESKO
===================================

Pasintjare oni raportis pri minacanta cxesigo de la oficiala statuso de
UEA cxe Unesko, lige kun la ekapliko de novaj reguloj de Unesko pri
rilatoj kun neregistaraj organizajxoj (NRO-j). Unesko starigis t.n.
konsultajn rilatojn kun centoj da NRO-j, gxis tiu sistemo farigxis tro
mamuta kaj ne-efika.

Konsultaj rilatoj ekzistis en tri kategorioj: A, B kaj C.
Du E-organizajxoj gxuis ilin: UEA en kat. B kaj ILEI en kategorio C.

La gxenerala konferenco de Unesko en 1995 anstatauxigis la konsultajn
rilatojn per novaj kategorioj: formalaj rilatoj (kun la subkategorioj
asociaj kaj konsultaj rilatoj) kaj operaciaj rilatoj. Reklasifante la NRO-
jn oni celis forigi tiujn, kies kontribuo al la agado de Unesko ne estis
suficxa. La oficistoj, kiuj traktis la kazon de UEA, asertis ke la
"agadtereno de UEA estas tro margxena al la prioritatoj de Unesko".
Aperis do reala minaco, ke post kvar jardekoj da oficiala partnereco kun
Unesko, UEA trovos sin ekster gxi.

Estraranoj kaj aliaj aktivuloj de UEA komencis aktive agi cxe funkciuloj
de Unesko por konservo de nia oficiala statuso sub la novaj direktivoj.
Membroj de la Honora Patrona Komitato UEA skribis rekte al la gxenerala
direktoro Federico Mayor. Tiu aktivado finigxis venke en junio, kiam la
plenumkomitato de Unesko decidis akcepti UEA en la kategorio de operaciaj
rilatoj. Tion gxi faris surbaze de raporto de Mayor, kies fina konkludo
estis: "La grava laboro farita de UEA por disvastigi la mesagxon de
Unesko kaj antauxenigi ties idealojn pere de siaj informretoj devus ne
esti preteratentita."

UEA plu gxuas similajn rajtojn kiel antauxe kaj gxiaj sxancoj por financa
subvencio al konkretaj projektoj ecx igxis pli grandaj. UEA tamen devas
pli atenti pri siaj devoj, cxar Unesko dauxre observos ilian plenumadon.
La partnereco kun Unesko tro lamis lastatempe, kvankam multaj el gxiaj
programoj kaj projektoj, kiel Linguapax, Kulturo de Paco, Universala
Etiko, Jardeko de Indigxenaj Popoloj k.a., kongruas kun niaj propraj
celadoj. Ankaux Mayor en sia raporto plendis, ke la kunlaboro inter
Unesko kaj UEA estis tro limigita. Ni donu novan elanon al gxi. Tio
koncernas ne nur la "centran" UEA sed precipe la landajn asociojn kaj ecx
klubojn, kiuj sercxu kunlaboron kun Unesko-asocioj kaj -kluboj.

La NRO-reformo celis raciigon ankaux tiel, ke al sama agadtereno aux
komunumo Unesko rilatu tra ties cxefa reprezentanto. Cxar UEA estas tio
por la Esperanto-komunumo, Unesko ne bezonis dauxrigi la rilatojn kun
ILEI. La vocxo de ILEI tamen ne silentos, cxar gxiaj Unesko-
reprezentantoj kunigxos kun tiuj de UEA. Sekve nia laborkapablo en Parizo
plifortigxos. Danke al la reformo ankaux ni povos do gxui la fruktojn,
kiujn Unesko mem volis atingi, nome raciigon kaj efikigon.

Osmo Buller
uea@forigu.inter.nl.net

***************************************************************************

Kiu kulpas?
===========

Citajxo el Hungara Fervojista Mondo n-ro 2/97, raportanta pri la cxi-jara
kongreso de IFEF (Int. Fervoja Esperantista Federacio):

"La kongreso okazis inter 10-16 de majo kun 197 partoprenantoj el 23
landoj. Bedauxrinde tiu malalta nombro de la cxeestantoj ekde la unua
IFEF-kongreso ne okazis. La kauxzo de tiu fakto estas diversaj, cxar
ekzemple samtempe okazis la Euxropa Kongreso en Germanio por la landoj de
Euxropa Komunumo; la ekonomia krizo atingis ankaux Okcident-Euxropon; la
membroj de IFEF sume malkreskas; sxangxigxas la fervojaj organizajxoj;
kreskas la nombro de senlaboruloj; mankas la gejunuloj en cxiu lando kaj
maljunigxas la fervojista E-movado ktp."

Mi volas nur reagi al unu fragmento: La kauxzo (de la malalta nombro de
partoprenantoj) estas la samtempeco de la Euxropa Kongreso de Euxropa E-
Unio. Por ebligi la evitadon de tempa kolizio de du grandaj E-arangxoj
aux de du E-renkontigxoj proksimaj unu al la alia, jam de 1,5 jaro ni
elspezas grandan energion kaj signifan laboron por kompili, teni dauxre
aktuala kaj publikigi SENPAGE la plenan kalendaran liston de E-arangxoj
en internet (interreto). Mi opinias, ke por organizantoj (kiuj ne volas
nomi sin diletantoj) estas principe necese kontroli la eventualan
kolizion en la periodo de planado, do nepre antaux la decido!

Nun, post la okazo de la arangxoj estas malfacile decidi kiu kulpis: cxu
la organizantoj de IFEF aux de EEU-kongreso.

Por estonte eviti similajn koliziojn indas konsulti la dauxre, 2-3
semajne aktualigitan liston cxe la retpagxa adreso:
http://www.hungary.net/ esperanto/ aux ftp://ftp.hungary.net/
pub/esperanto/kalendar.txt

Mi ripetas, ke tiu listo estas dauxre aktualigata - ne nur 1-2 foje kiel
cxe aliaj gazetoj! En tiu listo jam trovigxas informoj ankaux pri
E-arangxo en la jaro 2000...

Kaj se informoj tie mankas pri via arangxo - vi ne kulpigu aliajn...

Laszlo Szilvasi
eventoj@forigu.hungary.net

***************************************************************************

Biblioteka apogo de Roma kaj Poul Thorsen

UEA-subvencio por E-bibliotekoj!
================================

La lastatempa atento al la funkciado de Esperanto-bibliotekoj ricevas tre
konkretan sekvon de grandanima donaco de la konata dana esperantista paro
Roma kaj Poul Thorsen. Ges-roj Thorsen donacis 120 000 danajn kronojn
(cx. 35 000 gld.) por disponigi al UEA komencan kapitalon por subvencii
la plej bazan bezonon de cxiu biblioteko: havigon de libroj. En sia
aprila kunsido la Estraro de UEA akceptis tiun noblan donacon.

Interkonsente kun la mecenatoj la Estraro konfirmis regularon por la
"Biblioteka Apogo de Roma kaj Poul Thorsen" kun jena celo: "La Biblioteka
Apogo sponsoras plivastigon de Esperanto-bibliotekoj, ne financataj de
sxtata, urba aux alia nemovada instanco. Ekzistantaj privataj kolektoj
subtenindas lauxkvalite kaj se gxenerale alireblaj."

La Biblioteka Apogo uzos por la jaraj subvencioj la gajnitan interezon
kaj maksimume dekonon de la komenca kapitalo. Sekve, almenaux teorie,
gxia bonhavo rajtos elcxerpigxi en dek jaroj. Cxies donacoj estas
bonvenaj por plifortigi la kapitalon kaj por tiel pligrandigi la jarajn
subvenciojn.

La Biblioteka Apogo tuj ekfunkcias, alvokante Esperanto-bibliotekojn
sendi subvencipetojn al la Centra Oficejo de UEA antaux 15 oktobro 1997.
La subvencioj estas uzeblaj ekskluzive por acxeto de libroj cxe la
Libroservo de UEA. La subvencipeton devas akompani listo de dezirataj
libroj, ordigita laux prefero. Por la unuaj subvencioj disponeblas cx.
3500 gld. Pri la subvencioj decidos la estrarano de UEA pri kulturo kaj
la gxenerala direktoro.

CO UEA

***************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Magistrino pri Esperanto
========================

Nia origine ukraina membro en Egersund, Lidija Turcxenko, studis
Esperanton per kombine koresponda/cxeesta kurso por eksterlandanoj en la
universitato Eotvos en Budapesxto, kaj diplomigxis en januaro. Ni
demandis sxin pri la kurso:

   Gxi estas ses-semestra, do trijara. Cxiusemestre oni devis cxeesti dum
   ses tagoj por ekzamenoj, konsultigxoj kaj prelegoj. Aldonigxas al tio
   ankaux unu tago por sxtata ekzameno kaj defendo de diploma laborajxo.

- Kiujn fakojn vi studis?

   La plej gravaj estas: interlingvistiko, E-lingvistiko, E-kulturo,
   historio de E-movado, E-literaturo, internacia komunikado, aktualaj
   problemoj de E-o. Por cxiu subfako oni devis fari skriban laboron kaj
   busxan ekzamenon.

- Kio estis la temo de via diploma laborajxo?

   La evoluo de Esperanto kaj ties problemoj.

- Cxu vi estas kontenta pri la arangxo?

   Jes. La kurso estis altnivele arangxita. La kurso superis miajn esperojn.
   Sed min forte sxokis eltrovo, ke esperantistoj, propagandante E-on kiel
   lingvo de frateco, ne estas gefratoj inter si mem. Apartaj grupoj,
   skoloj, kluboj akre batalas, defendante siajn proprajn ambiciojn dum E-o
   restas sendefenda, senprotekta.

- Kiom kostis la tuto?

   Por cxiu semestro oni devis pagi 500 usonajn dolarojn, do iom pli ol
   3000 kronojn. Tio kovras ankaux la sxtatan ekzamenon. Sed mi havis
   rabaton kiel ekssovetia sxtatano. Nun la prezo duobligxis.

- De kie vi havis la ideon fari tiun studon?

   Mi sxatas profundigxi je tio, kio min interesas. Esperanto ravis min, sed
   ankaux elvokis multajn demandojn. Kompreneble, oni povas turni sin al
   spertaj samideanoj, sed evidentigxis, ke scioj de multaj el ili finigxas
   cxe la babilado aux korespondado kun eksterlandanoj. Oni ne konas movadan
   historion, nek E-literaturon. Mi devis trovi alian rondon. Anonceto pri E-
   fako en Budapesxto kaptis mian atenton, mi tuj aligxis kaj ne eraris.

- Kiel vi planas utiligi gxin? En Norvegio?

   Apenaux mi povos utiligi la akiritajn sciojn. Tie, kie mi logxas, la
   homoj ne nur ne apogas E-on, sed simple primokas gxin, kaj esperantistojn
   traktas kiel malsagxajn ulojn, cxar tiuj dedicxas sian liberan tempon al
   iu "morta lingvo".

   Nun mi estas 50-jaragxa kaj ne havas planojn pri plustudado en
   universitato. Multaj ideoj cirkulas en mia kapo, kiuj ebligus skribi
   doktoran disertacion. Sed la vivo diktas aliajn postulojn.

- Cxu oni arangxas pliajn kursojn?

   Novan kurson oni arangxas cxiun trian jaron. Do, cxi-auxtune komencigxos
   nova.

- Cxu vi povas rekomendi gxin al aliaj studemuloj?

   Nur al tiuj, kiuj kapablas laboregi, kaj havas grandan intereson por
   lingvistiko! (Interesatoj bv. skribi al: Esperanto-Fako, ELTE, pf. 107,
   HU-1364 Budapest, Hungario.

el Norvega Esperantisto 2/97

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Ni atendas vin en Cxeboksari!
=============================

La 18-19-an de oktobro 1997 Junulara E-Asocio de Cxuvasxa Respubliko
(apudvolga regiono en Rusio), planas okazigi en Cxeboksari (cxefurbo de
Cxuvasxio) jam la duan fojon tutrespublikan LINGVAn FESTIVALOn sugestitan
laux la ideo de Lingvafest' de D. Keefe.

Ni invitas cxiujn, ne nur nepre esperantistojn, kiuj pretas kontribui per
gvido de prezentaj lecionoj de "siaj" lingvoj. Ni akceptos la venontojn
en la hejmoj de lokaj esperantistoj kaj nutros per modera mangxo. Post la
festivalo lauxdezire ni povas helpi viziti apudajn urbojn kaj
respublikojn.

Interesitoj bv. turni vin al Irina Tuvalkina (tel: +7-8352-428122) aux
skribu al la adreso:

pk 189, RU-428000 Cxeboksari, Rusio

***************************************************************************

Suna REF cxe la kroata marbordo
===============================

Cxisomere la Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF) okazis en
Savudrija sur la Istria Duoninsulo inter 26.07-02.08.

La maro allogis 17 familiojn el 10 landoj. Ni logxis en kabanoj tuj apud
la marbordo.

La plej fresxaj komencis la tagojn per matena gimnastiko. Post la
matenmangxo ni kantis kune cxefe infankantojn, kaj poste ek al la maro!
La 27 infanoj (5 sub 2 jaroj, 10 inter 2-6 jaroj, 7 inter 6-12 jaroj kaj
5 inter 12-18 jaroj) multe ludis, amikigxis en la sala, purega maro. Post
tagmangxo ni fugxis en la ombron, ripozetis kaj la infanoj havis
aktivigajn programerojn: pentrado, kolorigado, faldado ktp.

Por nia familio, cxefe por mia 3,5 jara filino tiu REF donis grandan
pusxon por paroli Esperante, ne nur kompreni.

Vespere la gepatroj babilis, rigardadis la librojn en la libroservo de
Visxnja Brankovicx.

Ni tre gxuis tiun REF-on, danke al la zorga laboro kaj atentemo de la
organizantoj. Sekvajare la 20-a, jubilea REF okazos en Hungario, kaj ni
elkore invitas cxiujn E-ajn familiojn.

Edit Slezákné Tar

***************************************************************************

Memore al Lena

Esperanto: Lingvo Arta
======================

EOLA: "Esperanto - Lingvo Arta" - jen la decxifro de la titolo de tiu cxi
tradicia arangxo de la ekssovetiaj junaj esperantistoj. En EoLA tio estas
vero: niaj artistoj ricevas la maloftan eblecon prezenti vive antaux la
publiko kaj la publiko, la sxancon, gxui la E-lingvan arton. La plej
bonaj prezentoj estas premiitaj de la speciale elektitaj jxurioj kaj de
la publiko.

EOLA estas unu el la plej bonetosaj arangxoj en la ekssovetia E-ujo. Nur
partoprenintoj povas imagi, ke eblas tiom longe ne voli dormi. Tro bela
estas la tempo pasigata en EOLA por perdi gxin por simpla dormo. De frua
mateno gxis same frua mateno sonas kantoj, kantoj, kantoj... Certe ankaux
paroloj kaj kompreneble rido.

La tradiciaj brancxoj de la festivalo estas propra kanto, propra verso,
tradukitaj kantoj kaj versoj, ajna distro. Krome aldonigxas malpli
grandaj eroj: ekzemple "movadaj fotoj" k.a.

La programo de EoLA same tradicie ne estas limigita nur al prezenta arto.
Krom la koncerto cxiam okazas varia evoluiga programo, i.a. arangxoj
dedicxitaj al E-instruado kaj aktivado - ja ankaux tio estas arto.

La dekan EoLA-n estis decidite omagxi al la memoro de Lena Lebedeva, kiu
foriris de ni la 26-an de februaro 1997. Por tiuj, kiuj sxin konis ne
necesas diri, kiom grava estis por ni cxiuj tiu perdo. Pri la ceteroj
klarigi ne eblas...

Ni kredas, ke la Arta Festivalo - kiu kolektos cxion plej bonan kio estas
en E-o - do la arton. La festivalo okazos en Ivanovo, cx. 300 km nord-
oriente de Moskvo, inter 27-a de februaro kaj 1-a de marto 1998. Kromaj
arangxoj planatas antaux kaj post EoLA.

Adreso de la organiza teamo:

RU-117071 Moskvo, a/k 34,
Rete: ananjin@forigu.usa.net

Rim: Aparte bonvenas subvencioj por la arangxo de tiuj kiuj simpatias al
ties celoj. Vi povas donaci monon gxenerale por la arangxo kaj speciale:
por la organizado, por la premioj (vi rajtas anonci propran premion), por
la nearta programo.

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

04.10. Internacia Esperanta Ago-Tago!

04-11.10. 5-a Int. E-Semajno por la kulturo kaj turismo, Saint Carles de
  la Rapita, Katalunio. Inf: Hispana E-Asocio, Apartado 15027, ES-08080
  Barcelona, Hispanio. Tel: +34-93-7275021.

04-11.10. TEJO-KER seminario: Edukado al paco en La Chaux-de-Fonds. Inf:
  Vladka Chvatalova, rete: Vladimira. Chvatalova@forigu.ff.cuni.cz

09-12.10. 51-a Argentina Kongreso de E (AKE), 4a Interlanda Konferenco
  pri Instruado (IKI), Buenos Aires. Inf: Bonaera Esperanto-Asocio,
  Paraguay 2357 Dto 2, AR-1121 Buenos Aires, Argentino. Tel: +54-1-9614302.

10-12.10. Post-Somera Klacx-Kunveno de NEJ en Bennekom. Inf: David van
  Bezooijen, Egeldonk 207, NL-1103 AK Amsterdam, Nederlando. Tel: +31-20-
  6955516. Rete: D.Bezooijen@forigu. frw.uva.nl

11.10. 9-a Kiso de la Fisxo, Villingen. Inf: Josef Schiffer, Wilstorfstr.
  58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991

11-13.10. Auxtuna renkontigxo, Okemo (apud Ludlow). Inf: Esperanto-
  Societo Kebekia, 6358-A rue de la Bordeaux, Montreal, QC H2G 2R8, Kanado.
  Rete: Normand.Felury@forigu.Sympatico.ca

16-18.10. Simpozio de E-Federacio de Kvinslando, Withcott cxe Brisbano.
  Inf: Merv Schramm, 56 Skyline Dr., Seven Hills, Q 4170, Auxstralio. Tel:
  +61-7-33984002.

18-21.10. 17-a FISAIC film- kaj videokonkurso kun fervoja temaro. Inf:
  KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
  Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: hrdle@forigu.kava-pech.cz

25-26.10. 29-a Korea Esperanto-Kongreso en Gjonuxu. Inf: Korea Esperanto-
  Asocio, C.P.O. Kesto 4258, Seulo 100-642, Koreio. Telefakso : +82-2-741-
  1291. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

25-26.10. Reinhard Selten: Enkonduko al la ludo-teorio. Inf: KCE, Pf.
  311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel./fakso: +41-32-9267407

27.10-19.12. Dauxriga kurso, Karlskoga. Inf: Karlskoga Folkhogskola,
  Svedio. L. Andreasson, Sodra Rorum, pl. 455, SE-24294 Horby, Svedio

28.10-04.11. Internacia flugkaravano de marsxemuloj por komune migradi en
  Japanio. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229
  Dobrichovice, Cxehio. Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete:
  chrdle@forigu.kava-pech.cz

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Fake en UK
==========

1. Internacia Kongresa Universitato - okazis sep prelegoj, el kiuj kvin
estas legeblaj en la TTT pagxo de la adelaida UK, kaj aperis en la IKU
libro, kiu estis havebla en la kongreso, kaj plu haveblas de la
libroservo de UEA.

2. Faka forumo - partoprenis 15 -20 personoj, kiuj reprezentis dekon da
Fakaj Asocioj (i.a. IFEF, UMEA, Monda Turismo, TEJxA, SEL, ISAE, Amikaro
Bruno Groning) kiuj faris mallongajn prezentajxojn.

La forumon gvidis UEA-estrarano pri faka agado, A. Wandel, kiu diskutis
la rolon de UEA kaj gxiajn servojn por la Fakaj Asocioj kaj elstarigis du
temojn:

a. la rolon de fakaj asocioj en la Kampanjo-2000

b. La novan koncepton de fakaj eksteraj rilatoj - kontaktoj kun NRO-j
   (NeRegistaraj Organizoj) kaj aliaj internaciaj organizajxoj surbaze de
   komunaj fakaj interesoj kaj pri la lingva problemo.

Oni lauxdis la fakan agadon de UEA en la lasta tempo, kaj esprimis la
peton havi pli da spaco en la revuo Esperanto, kaj pli da tempo por la
Faka Forumo en Montpellier.

3. Improvizita prelego de prof. Wandel pri la lastaj novajxoj de la
spacmisio al Marso.

Pli ol 50 auxskultantoj plensxtopis la etan salonon por auxskulti
prelegon pri la spacmisio al Marso, el kiu venis la fresxaj bildoj dum la
kongreso. La planitaj 15 minutoj trasformigxis al 45 pro la interesigxo
kaj la multaj demandoj de la auxskultantoj.

Amri Wandel
amri@forigu.vms.huji.ac.il

***************************************************************************

Ricevu profesion en Esperanto!
==============================

La internacia asocio "Monda Turismo" invitas vin al la internacia studejo
pri turismo kaj kulturo, kiu funkcias en Bydgoszcz ekde 1991. La studejo
funkcias laux permeso de la pola ministerio pri edukado. En 1996 gxi
akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj
(AIS).

La studejo ebligas en lauxvicaj jaroj akiri jenajn kvalifikojn:

1-a jaro. Turisma informado, mondvojagxado, lektoro de Esperanto kaj
internacia vojagxgvidanto. La finintoj ricevas diplomon de organizanto de
la internaciaj turismo kaj kulturo.

2-a jaro. Esperanto-cxicxerono, organizanto de kulturo kaj kursgvidanto
de Esperanto. La finintoj ricevas atestilon de memstara laboranto en la
internaciaj turismo kaj kulturo.

3-a jaro. Gvidanto de turismo kaj kulturo kaj instruisto de Esperanto. La
finintoj ricevas licencon de specialisto pri la internaciaj turismo kaj
kulturo.

La studadon eblas dauxrigi dum unu, du aux tri jaroj, laux cxiutaga aux
ekstercxeesta sistemo. Dum cxiuj tri jaroj, krom Esperanto, oni lernas
ankaux lingvojn kaj kulturojn de diversaj popoloj.

Studado laux cxiutaga sistemo dauxras de septembro gxis majo po cxirkaux
20 horoj semajne, kun feriaj semajnoj en decembro kaj februaro.

La ekstercxeestaj studentoj devos veni al Bydgoszcz minimume trifoje jare
por cxeesti specialajn instru-ekzamenajn sesiojn: auxtuna (27 sep.-06
okt. 1997), vintra (24 jan.-08 feb. 1998), printempa (25 apr.-03 maj.
1998).

La studentoj povos ricevi ankaux studentajn legitimilojn de AIS kaj,
cxeestante seminariojn kaj ekzamenojn laux studprogramo de AIS pri
turismo kaj kulturo, akiri la sciencan gradon de bakalauxro, kaj sekve
ecx magistro de AIS.

Por la plej junaj kaj plej frue aligxintaj studentoj logxado kaj mangxado
en Bydgoszcz eblas en studenta domo kaj mangxejo po cxirkaux $ 60 monate.

Por la aliaj eblas logxado en studenta domo po $ 5 tage kaj mangxado en
restoracio ekde $ 5 tage. Por cxiuj partoprenantoj eblas turismaj
praktikoj en diversaj landoj, kiuj estos pagendaj aparte.

En nia studejo povas studi cxiu persono, kiu finis la 18-an vivjaron kaj
havas almenaux meznivelan edukon (matur-ekzamenon).

Pli detalajn informojn eblas ricevi cxe "Monda Turismo":

ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio
Tel. +48-52-415744
Fakso: +48-52-460082
E-posxto: turismo@forigu.bydg.pdi.net

***************************************************************************

Spirita galvanoplastiko
=======================

Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko (aux: "Kiel plibonigi la
rilatojn inter viroj kaj virinoj").

Tiuj, kiuj ne povas acxeti tiun libron de O. M. Advanhov, ricevos gxin
senpage por ilia E-grupo aux E-biblioteko. Donu adreson rekte al Eldonejo
"Prosveta", CH-1808 Monts-de-Corsier, Svisio.

el Starto 4/1996

***************************************************************************

Porvirina movado
================

Ni varbas membrojn, kiuj havas intereson pri la porvirina movado. Ni
intencas fondi fakan asocion, kiu cxefe traktos pri seksaj
diskriminacioj.

Ni unue varbas membrojn, kaj poste organizos fakan asocion, kiu
kunlaboros kun UEA. Ne estas lauxseksa limo. Se eblos, ekde la venonta
jaro ni okazigos fakkunsidon kadre de la UK. Kontaktadreso:

CHOI YUN HUY, Hortensio,
Yeogchon 1 dong 32-37, Eunpyeong-gu, Seoul, 122-071 Koreio.

***************************************************************************

Uonbulismo
==========

Mi informas pri du novaj retpagxoj.

1. La Esperanta hejmpagxo de uonbulismo:

   http://soback.kornet.nm.kr/cxhtaesok

   Gxi enhavas enkondukon al uonbulismo, religia kredo kaj organizo, kaj
   gxiajn sanktan libron kaj kantojn, kaj Esperanto-movadon kaj aliajn.

2. La hejmpagxo de Choe Taesok

   http://soback.kornet.nm.kr/

   En gxi trovigxas originalaj kaj tradukitaj rakontoj kaj kantoj kaj
   ankaux koncizaj informoj pri Koreio.

Choe Taesok
chtaesok@forigu.soback.kornet.nm.kr

***************************************************************************

MOVADO
//////

"Grandioze sukcesega kongreso"
==============================

Gxoje, nia 82-a Universala Kongreso, la unua kiu okazis en Auxstralio,
sukcesis multe pli ol ni auxdacis esperi. 1224 homoj el 54 landoj
aligxis, 189 el ili el Auxstralio.

La Adelaida vetero, longe konsiderata timege malgxentila, benis nin. La
programeroj kaj la solena inauxguro estis buntaj kun bonaj interesaj
prelegoj kaj distrajxoj. La ekskursoj okazis glate, kaj meritas dankojn
iliaj organizintoj.

Post nebonauxspicia komenco, dum kiu la amaskomunikiloj sxajne volis
ignori nin, ili poste sciigxis ke la Kongreso ja okazis kaj ili multe
interesigxis. Jennifer Bishop, kiu respondecis pri tiaj aferoj, aparte
meritas niajn dankojn pro tio.

Dum la semajno la vorto Esperanto sonis cxirkaux Auxstralio. Multaj
radiaj kaj kelkaj televidaj intervjuoj estis faritaj kaj artikoloj aperis
en la jxurnaloj. Neesperantistoj komencis peti informojn pri kiel lerni
nian karan lingvon. Nun defias nin la tasko ne perdi ilin.

La temo de la kongreso, "Toleremo kaj Justeco en Multkultura Socio" estis
precipe traktita dufoje, kaj interesaj eroj inkluzivis la situacion en
Orienta Timoro, la situacion de Israelo kaj ecx nian lokan fenomenon
"Hansonismo".

Tiom ofte mi auxdis gratulojn de niaj eksterlandaj gastoj, inkluzive de
la estroj kaj oficistoj de UEA, ke mi iom ekembarasigxis!

Ne eblas cxi tie nomi cxiujn, kiuj tiom laboris por sukcesigi la aferon.
Mi nur povas esprimi miajn elkorajn dankojn al ili cxiuj: cxiuj LKK-anoj
kaj cxiuj kiuj laboris helpe kiel teamanoj.

Kep Enderby
el E-o sub la Suda Kruco, sept-okt. 97

***************************************************************************

Amerika agado
=============

En la adelaida kongreso estis du kunsidoj pri la "Amerika Agado" gvidata
de Attilio Rojas en kiuj oni krom la gxeneralaj organizaj temoj traktis
la eventualan eldonon de 3-monata revuo "Esperanto en Ameriko", la
subvenciadon de la partopreno en Montpellier de sudamerika junulo, kaj
preparon de la 4-a Tutamerika Kongreso en januaro 1999 en Kolombio.

***************************************************************************

5 dialogoj
==========

Direktoro de la filmo "Gattaca" (de Columbia Pictures) asertas, ke
Esperanto estos iam revivigita, kaj iam gxi havos tian internacian rolon,
al kiu Zamenhof imagis gxin.

En la tekstlibreto de la filmo trovigxas 5 pagxoj da dialogoj en
Esperanto.

inf: Herman Deceunick

***************************************************************************

IFEF-memortabulo
================

Rezulto de la vizito de la IFEF-estraro kaj la landaj reprezentantoj cxe
la urbestro Rudolf Schuster dum la maja IFEF-kongreso estas, ke danke al
donacintoj, kiuj ne deziras esti menciitaj, povis esti subskribita
kontrakto. Surbaze de gxi, post la pago de 3 mil slovakaj kronoj por
rekonstruo de la pavimo sur la cxefa strato, oni povos sur tabuleto legi,
ke la rekonstruon pagis fervojista esperantistaro en majo 1997.

laux la Kongresa Kuriero

***************************************************************************

Ni faris nenion - tamen kun rezulto
===================================

Ni ne faris ion aktivan por montri Esperanton al la publiko dum la
internacia Ago-tago la unuan sabaton de oktobro (pasintjare- ndlr). Tamen
tiun tagon aperis granda artikolo pri Esperanto en la tutlanda cxiutaga
gazeto Vart Land, kaj tuj poste aperis televida programo por junuloj cxe
la sxtata televida stacio NRK TO.

el Norvega Esperantisto, 3/1997

Rim: Senco de la ago-tago estas altiri la atenton de amaskomunikiloj al
la lingva problemo, al Esperanto - sed por tio ne nepre oni devas fari
"ion aktivan por la publiko" - kaj ne nepre oni devas fari surstratan
demonstracion. Tiuj estas nur 1 el la eblecoj. Laux mi gravas la atingita
rezulto... La red.

***************************************************************************

                               AGO-TAGO - 97

                               Kion vi faros

                            la 4-an de oktobro?

***************************************************************************

Esperantisto ministras en Irano!
================================

D-ro Hosejn Namazi antaux nelonge estis nomita kiel la nova ministro pri
ekonomio kaj financaj aferoj de islama respubliko Irano.

D-ro Hosejn Namazi eklernis Esperanton en 1992 cxeestante la kurson de D-
ro Saheb Zamani en Beheshti-unuiversitato de Teheran. Kiam li eklernis E-
on, skribante pozitivan leteron al la alta kultura konsilio de Irano li
esprimis sian opinion pri E-o kiel la plej bona komunikilo inter homaro.
Nun li funkcias kiel ministro, kaj sxajne li estas la unua irana
esperantisto, kiu havas altrangan oficialan postenon en la registaro.

M.Reza Torabi
irejo@forigu.neda.net

***************************************************************************

Mallonge
========

En la universitata fakultato pri sciencoj de Provence-Saint-Charles
(Marseille), ekde februaro 1997 Michel Challuleau instruas Esperanton en
oficialaj kadroj po du horoj semajne en kurso "interlingvistiko kaj
Esperanto", kiel elektebla ero de la scienca diplomo DEUG. (el Franca
Esperantisto, majo/97)

* * *

En aprilo en Shenjang (provinco Liaoning, Cxinio) ekfunkciis librovendejo
"Verda Majo". La fondinto Li Liang vendas eldonajxojn cxefe en Esperanto,
angla kaj la japana. (el KEC-Bulteno, marto 1997)

* * *

Pasintjare en Montendre, Francio estis inauxgurita la urba kultura centro
Francois Mitterand. Unu el la urbaj salonoj oficiale ricevis la nomon
Zamenhof.

***************************************************************************

TEJO
////

TEJO-komitate
=============

Komitatkunveno de TEJO, kadre de la 53-a IJK en Assisi

Denove kreskis la nombro de Landaj Sekcioj de TEJO, kiam dum la 53-a IJK
en Assisi, Italio, la komitato de TEJO akceptis du novajn membrojn dum
sia unua kunsido kaj tiel la reprezentantoj de Rumana Esperantista
Junulara Asocio (RumEJA) kaj de Ukrainia Ligo Esperantista Junulara
(ULEJ) poste povis kundecidi pri la agado de TEJO.

Novajxo estis dum tiu unua komitatkunsido ankaux la cxeesto de la
reprezentanto de Euxropa Junulara Forumo, kiu per tio agnoskis la
pozicion de TEJO en tiu nova tut-euxropa junulara strukturo. De lia
cxeesto la komitato plue profitis okaze de laborgrupo pri edukado kaj
mobileco.

En laborgrupo pri Landa Agado oni pritraktis novajn eblecojn de kunlaboro
inter Landaj Sekcioj, individuaj membroj en landoj kie ne ekzistas sekcio
kaj estraro. Pluraj sekcioj ofertis helpi aliajn pri pretigado de
informiloj. Laborgrupo pri nova strukturo de la estraro kun la celo pli
tutmondigi la agadon de TEJO, konkludis ke pli ol nova strukturo estas
bezonata trejnado de ekstereuxropaj aktivuloj, sen altrudi euxropajn
pensmanierojn, organizajn strukturojn, ktp. Planoj por aktivulonta
trejnado cetere estis ellaboritaj en alia laborgrupo.

Unu jaron post la akceptigxo de la Manifesto de Prago fare de la komitato
de UEA, nun ankaux TEJO subskribis gxin, laux propono de laborgrupo pri
ideologio kaj celoj de TEJO. La sama laborgrupo praktikis ankaux
cxapitron de nova manlibro por KER-aktivuloj.

Grava okazajxo estis dum tiu cxi kongreso - kompreneble - la elekto de
nova estraro de TEJO. El naux kandidatoj elektigxis ok, el kiuj la kvin
cxeestantaj estis tuj rekoneblaj pro siaj bluaj "TEJO-teamo" T-cxemizoj.
La nova estraro - kiu bedauxrinde konsistas nur el viroj - sed ne nur el
novaj anoj, tri membroj de la antauxa estraro garantias la kontinuecon
kaj la transdonon de spertoj.

Ardaj diskutoj okazis, kiam temis pri la 50 %-a regulo - laux kiu la t.n.
B-landanoj pagas la duonon de la kongresa kotizo. Speciala komisiono dum
la venonta jaro pristudos diversajn kotiz-sistemojn kaj provos rekomendi
justan kaj uzeblan solvon dum la venontjara kongreso en Rijeka.

Por multaj homoj certe estos surprizo auxdi, ke oni decidis fermi la
Euxropan oficejon de TEJO, BonEJO. La laboro, kiun faris la oficejo tamen
estos dauxrigata fare de plentempa volontulo aux ecx dungito en la Centra
Oficejo kaj fare de estraranoj kaj komisiitoj.

Laste, ligite al la kongresa temo, la komitato akceptis rezolucion rilate
mediprotektadon. Organizontoj de TEJO-kongresoj kaj -arangxoj devos
antauxinformi kaj raporti pri siaj provoj lauxeble plej multe respekti la
medion. Felicxe por ili, Asocio de Verduloj Esperantistaj jam promesis
pretigi liston de praktikaj rekomendoj.

Konklude eblas diri, ke la komitatkunsidoj okazis en agrabla kaj amika
etoso. Eble la neformala renkontigxo de komitatanoj jam antaux la
kunsidoj kontribuis al tio, kune kun la tre agrabla gxenerala etoso de
tiu cxi itala IJK.

La nova estraro de TEJO: Joseph Truong (prez.), Jimmy Stryhn Meyer
(vicprez. kaj eksteraj rilatoj), Miquel Gomez i Besos (vicprez. kaj
kongresoj), Reza Torabi (vicprez.), Jeroen Balkenende (gxen. sek.),
Pascal Lecaille (kasisto, landa agado), Attila Kaszas (aktivula
trejnado), Sjoerd Bosga (informado).

Sjoerd Bosga

***************************************************************************

Bronza ringo en la tombo
========================

Rerigardo al la 3-a internacia arkeologia laborbrigado en Blera, Italio.

Cxar Itala Esperantista Junularo ne volis lasi la partoprenintojn de la
IJK libere forlasi Italion, organizis inter 01-10 de auxgusto, post la
IJK mem, arkeologian laborbrigadon en Blera (urbeto kiu situas 70 km de
Romo).

Tria Internacia Arkeologia Laborbrigado.... Kelkaj diras, ke kiam
renkontigxo okazas jam la trian fojon, tio estas tradicio. Kaj la
laborbrigado de Blera estas nun vere fama inter la gejunuloj (kaj ne
nur..) precipe cxi-jare, kiam gxi igxis vere internacia. Cxeestis en
Blera 40 personoj el Italio, Polio, Belgio, Nederlando, Svisio, Irlando,
Uzbekio, Israelo, Rusio, Litovio, Kroatio kaj Usono, tiel vi povas imagi
kia noveco kaj surprizo gxi povis esti por la eta kaj trankvila komunumo
de Blera.

Por tiuj kiuj ankoraux ne scias, dum la laborbrigado, la tasko de la
partoprenantoj estis purigi la tombojn (ene kaj ekstere) de tero kaj de
plantoj. Kuriozajxo: ni kalkulis, ke en iu tombo kiun ni liberigis de la
tero, estis 85 kvintaloj de tero, cxirkaux 600 siteloj! Oni tamen trovis
preskaux nenion en la tomboj: ostojn, dentojn, splitojn, kaj nur unu
bronzan ringon...

Bonsxance por multaj (malbonsxance por kelkaj) la laboro okazis nur
matene, posttagmeze kaj vespere okazis la distra parto de la programo.
Foje vizitis nin estrino de la kongresejo en Assisi kun aliaj
kunlaborantoj, cxar ili ne kapablis forgesi la esperantistojn...

Mi volus danki la logxantojn de Blera (tiuj, kiuj organizis kaj
kunpartoprenis), kiuj cxiam bonvenigas la esperantistojn per ilia
gastigemo kaj ilia spontaneco.

Vere, laux mi la Internacia Arkeologia Laborbrigado estas inda...(ecx
enda se vi sxatas aventuron) sperto por cxiuj.

Flavia Dal Zilio
f.dalzilio@forigu.tv.flashnet.it

***************************************************************************

Vina Seminario
==============

                     Cxu ankaux vi partoprenos?

                      25-28. septembro, Cxehio

          Detaloj en la suplemento de Eventoj en n-ro 131!

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Kelkaj rimarkoj pri "rememore al prof-ro Szerdahelyi" (Eventoj 130)
===================================================================

Ilona Koutny prave kompletigis la "rememorojn" pri prof-ro Istvan
Szerdahelyi. Tamen, restas la impreso, ke oni ja nur "rememoras" pri li,
sed ne vere kaj digne omagxas al li prezentante kaj aprezante lian
ampleksan sciencan verkon:

1. Dum la esperantologia konferenco en ELTE-universitato cxi-jare (17-
18.04.97), kiun mi partoprenis, donigxintus la ebleco, serioze prezenti
lian grandan sciencan verkon. Oni tion ne faris.

2. Okaze de lia 60-a naskigxtago (1984) liaj discxiploj kaj asistantoj
volis redakti festlibron. Pasis 13 jaroj. La festlibro gxis hodiaux ne
aperis.

3. Gxis hodiaux nenie estas publikigita la kompleta bibliografio de la
verkoj de Szerdahelyi. Liaj posteuloj el Budapest iam petis min por helpi
cxi-rilate. Mi sendis mian ampleksan liston. Nenio okazis...

4. Ilona Koutny mencias, ke ekzistas esperanta versio de lia hungarlingva
libro "Babeltol a vilagnyelvig" (De Babelo gxis la mondlingvo). Jes, tion
mi auxdis rekte de li. Lauxdire gxi estas pli ol 1000-pagxa, kaj jes,
evidente "sximas cxe iu Esperanto-eldonejo". Tiu eldonejo, se mi bone
memoras la informon ricevitan siatempe de Szerdahelyi, estas "Fonto" en
Brazilio. Kial neniu de liaj discxiploj okupigxas pri la sorto de la
manuskripto?

5. Estas konate, ke Szerdahelyi antaux sia neatendita forpaso estis
preskaux fininta sian hungarlingvan kandidatigan disertacion pri
interlingvistika temo (lia doktoreco ja estis "nur" jura, ne lingvistika,
do necesis tiu kandidatigo, kvankam - pro liaj sciencaj meritoj - fakte
nur formalajxo. Oni ja tute merite nomumis lin docento ankaux sen tiu
laborajxo.)

Kie nun trovigxas tiu grava verko? Kial oni ne eldonis gxin, ecx se nur
fragmente?

6. Kaj fine, mi gxis hodiaux ne komprenas, kiel eblis maldungi la
kapablan Ilona Koutny... Cxu tio okazis en la "spirito" de Szerdahelyi?
Mi dubas.

Detlev Blanke, 08.08.97

***************************************************************************

Anglajxoj kaj fumado
====================

En "Eventoj-131" sub titolo "Anglalingvaj prelegoj" estis la vortoj:
"Estas iom strange, ke por partopreni kongresajn prelegojn, plufoje
necesis la kono de la angla lingvo"

La prelego de David Crystal kaj tiu de John Wells titolita "Esperanto -
cxu vivpova lingvo internacia" ne estis parto de la kongreso. Ili okazis
ne en la kongresejo, sed en la Universitato de Adelaide. La prelegoj
estas arangxitaj por allogi kaj eduki la publikon, do kompreneble en
Auxstralio, ili devis esti en la angla.

Pri fumado: felicxe kaj en Auxstralio kaj en Nov-Zelando la instancoj ne
permesas fumadon en publikaj konstruajxoj.

Sincere, via

Gwenda Sutton
sir_lancelot@forigu.compuserve.com

***************************************************************************

KULTURO
///////

OSIEK-premio
============

Dum la cxi-jara OSIEK-konferenco okazinta en Rafina en julio, la cxi-jara
premio de OSIEK estis aljugxita al Fernando de Diego pro lia traduko de
"Cent jaroj da soleco" verkita de Gabriel Garcia Marquez.

Kiel konate, OSIEK cxiujare premias vivantan auxtoron de nefikcia verko,
originala aux tradukita, kun min. amplekso de 250.000 karaktroj (100-120
tajpitaj pagxoj) surbaze de proponoj de siaj membroj.

Cxi-jare la asembleo de OSIEK decidis plialtigi la premion al 400 ekuoj.

***************************************************************************

Kio pri hispana KD "Esperanto"?
===============================

Multaj demandis nin pri la sorto kaj acxeteblo de la muzika kompakt-disko,
eldonita pasintjarfine en Hispanio, kun la titolo: "Esperanto".
(vidu Eventoj-115).

La disko ne estas acxetebla ekster Hispanio. Tre, malfelicxe, la komerca
rezulto cxi tie ne estis bona, kaj neniu alilanda filio kuragxis gxin
eldoni.

Hispana E-Federacio povus gxin sendi (ni devis fari unu fojon), sed tio
kostus tre, cxar ni devus acxeti gxin en normala vendejo (prezo inter
2100 kaj 2600 ESP) kaj aldoni procentajxon (30%) pro la demarsxo, kaj
sendokostojn. Floreal Martorell (EUROKKA) certe disponas pri ili, cxar
dekomence li plurfoje kontaktis telefoni la Warner-respondeculon, franco,
kaj petis ekzemplerojn por vendi pere de Vinilkosmo. La prezo estas 110
FRF aux 37,80 NLG plus sendokostoj. (La sama prezo ankaux cxe UEA - ndlr)

Kiam la disko lancxigxis, ankaux UEA kontaktis Warner por acxeti stokon,
sed mi ne scias, cxu ili fine akiris aux ne por la libroservo.

Mia konsilo do estas acxeti diskojn de Vinilkosmo, kiu certe havas gxin
kontraux normala prezo.

Marcos Cruz
mcm@forigu.arrakis.es

***************************************************************************

KONKURSO
////////

Internacia poentokolekta konkurso
=================================

Regularon vidu en Eventoj, n-ro 131.

1-a taskofolio por plenagxuloj
------------------------------

1. Faru ses kunmetitajn vortojn kiuj enhavas la radikon: pied-
   (3 poentoj)

2. Sxangxu la tripunkton per ok diversaj radikoj por ricevi sencohavajn
   vortojn: en...igi. (2 poentoj)

3. Diru per unu vorto: forte esprimi senton de malkontenteco (2 poentoj)

4. La sufikso "uj" havas tri diversajn signifojn. Skribu po 3 ekzemplojn
   por ili. (3 poentoj)

5. Kiel vi invitas amik(in)on al promenado en belega montara regiono?
   (3 poentoj)

6. Trovu kiel eble plej multajn sinonimojn por "iri". (3 poentoj)

7. Kiu nomo kasxas sin en la enigmo:
   Vidu la alligitan fajlon (dosieron): taskfol2.tif   (2 poentoj)

8. Skribu leteron aux posxtkarton al la redakcio de Radio Vieno! (Adreso:
   Radio Auxstria Internacia, Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno, Auxstrio)
   (2 poentoj)

La solvofoliojn sendu gxis la 13-a de oktobro al:

Banyai Julia Gimnazium,
Esperanto-grupo,
Nyiri ut 11., HU-6000 Kecskemet, Hungario
Rete: bjg@forigu.mail.datanet.hu

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Fermigxis la TTT-ejo de Pola Radio
==================================

Pro jam delonge kreskantaj opinidiferencoj inter la E-redaktistaro de
Pola Radio kaj ties TTT-ejestro pri la necesa grado de redakteja
kunlaboro, la TTT-ejestro kun granda bedauxro decidis provizore fermi la
tre ampleksan 100-dokumentan pol-radian TTT-ejon, kiun li ekde pli ol
jaro senkoste redaktis, prizorgis kaj disponebligis.

Detalaj klarigoj legeblas cxe la gxisnuna retpagxo: "http://ourworld.
compuserve.com / homepages / simono/polrad.htm"

Pejno Simono

100103.24@forigu.compuserve.com

Rim: abonantoj de la retposxta versio ricevas la tekston de la koncerna
pagxo. - ndlr


* * * * * * * * * * *


Enhavo de la menciita pagxo:

Karaj vizitantoj

Bedauxrinde ekestis opinidiferencoj inter la TTT-ejestro kaj la redaktejo
de Pola Radio rilate la kunlaboron necesan por prizorgi tiun TTT-ejon.
Pro tio tiu senkosta servo por Pola Radio estas provizore cxesigita.

En la Pola redaktejo granda frakcio de la skipo ne sxatas komputilojn kaj
TTT-on. Aldone la manuskriptoj por la elsendoj pretigxas ankoraux ecx
gxis hodiaux grandparte per skribmasxinoj. Pro tio la redaktistoj
malmulte inklinas sxargxigxi per la aldona laboro necesa por disponebligi
retposxtajn manuskriptojn por HTML-igo kaj afisxado tie cxi, cxar ili
estas jam sen TTT tro sxargxataj.

Tamen estas plia aspekto. La pli ol cent manuskriptoj, kiuj gxis nun
estis transsenditaj por afisxado, entenis averagxe po 3 gxis 4 erarojn,
tiel ke ankaux lingva redaktado necesigxis. Tiuj eraroj ofte estus
kapteblaj per la literumila funkcio de Cxapelilo, kiun la TTT-ejestro
plurkopie senkoste disponebligis al la Pola redaktistaro. Bedauxrinde,
nur unu redaktisto entute ekaplikis Cxapelilon kaj tion li faris nur
hejme. Do la tuta sxargxo de la senerarigo de la afisxotaj manuskriptoj
restis cxe la TTT-ejestro.

Gxuste pri tiu redaktado nun ekflamigxis kvereloj. La vicredaktestrino
postulis, ke sxi sole respondecu pri la lingvajxo de "sia" TTT-ejo. La
TTT-ejestro demandu sxian permeson antaux ol korekti ion ajn. Fronte al
afisxoj gxuste en tiu tempo kun gxis po 10 korektendajxoj kaj ecx unu
belajxo, en kiu oni misliterumis "Lee Chong-Yeong" kiel "Lee Chong
Young", la TTT-ejestro iom post iom perdis sian paciencemon. Aldone estas
menciinde, ke la vicredaktestrino mem ne scias manipuli retposxtilon kaj
pro tio pri korektajxoj tute ne kapablas rete korespondadi.

Fine la Pola redaktejo komencis kvazaux minaci la TTT-ejestron per la
vortoj:

Se vi ne volas akcepti tian situacion, mi anoncos en al E-gazetaro kaj en
la reto, ke ni sercxas partneron por kunlaboro kaj - kun granda bedauxro!
- ni devos nuligi la gxisnunajn kontaktojn.

Post lia investo de pli ol 300 laborhoroj kaj kelkcent markoj da lineaj
kostoj en tiun TTT-ejon evidente tiaj vortoj estis cxe la TTT-ejestro
malmulte bonvenaj. Do necesigxos nova laborbazo, se tiu servo reekfloru.

Minimume provizore, reta pintajxo perdigxas.

Pejno Simono

***************************************************************************

Plej juna auxskultanto
======================

Auxstria Radio Internacia en sia septembra konkurso sercxas sian plej
junan auxskultanton! Se vi kaptas la E-elsendon de Radio Vieno, informu
la redakcion pri via nomo, plena adreso kaj pri via naskigxdato. Ni estus
dankaj, se vi sciigus al ni, kiu inter niaj elsendoj pleje placxis al vi.
La plej juna RAI-auxskultanto ricevos KD-jn el la popularaj auxstraj.

Do, kunagu kaj gajnu! Nia auxskultantservo gxojos pro via retalskribo!
Nia nova retadreso: roi.service@forigu.orf.at

Katinjo Fetes-Toszegi
A-1136 Vieno, Auxstrio

***************************************************************************

INTERESE
///////

Sagxo de la maljuna navaho
==========================

En proksimume 1966, NASA-grupo laboris por la luna Apollo-misio. La grupo
enhavis diversajn astronauxtojn, kaj ili iris al loko proksima al la urbo
de Tuba, kie la tereno supozeble tre similas al la luna surfaco. Krom
diversaj kamionoj kaj veturiloj partoprenis la ekzercado-sesion ankaux du
homoj en kosmovestoj.

Apud la ekzercejo navaha brutisto kaj lia filo rigardis tion, kion ili
supozis esti du estajxoj fremdaj promenantaj. Baldaux iu ano de la NASA-
grupo rimarkis la atentan rigardon de la brutisto kaj ties filo, kaj
decidis konversacii kun ili.

Cxar la brutisto ne parolis la anglan, li petis al sia filo demandi al la
homoj de NASA: kio estas tiuj estajxoj eksterteraj. Oni rapide klarigis,
ke tiuj ne estas eksterteraj estajxoj sed nur spacovestitaj homoj, kiuj
sin preparis por veturo al la Luno.

La knabo diris tion al sia patro, kiu subite tre ekscitigxis. La brutisto
diris ion al sia filo, kaj tiu klarigis al NASA-anoj, ke la patro volas
scii, cxu li povus sendi mesagxon al la Luno kun la astronauxtoj.

La NASA-anoj pensis, ke tiu cxi estas ideo kolosa, tiel ili donis al li
kasedan magnetofonon, kaj la brutisto parolis al la mikrofono mallongan
mesagxon en la navaha. Kiam li finis sian mesagxon, la NASA-anoj petis
tradukon de la filo. Sed la knabo rifuzis ilian peton.

Pli poste, post la fino de la ekzercosesio, la NASA-grupanoj scivolegis,
kio estas tiu sagxeco, kion la maljuna brutisto navaha dezirus sendi al
la Luno. Ili petis al diversaj personoj en Navaholando tradukon de la
mesagxo, sed cxiu persono nur auxskultis la mesagxon kaj kun rideto
rifuzis traduki gxin.

Post la rifuzo de dekduo da personoj, la NASA-anoj mendis profesian
tradukiston por traduki la misteran mesagxon. Li auxskultis la kasedan
mesagxon, iom ridetis kaj donis sian tradukon: "Atentu, tiuj uloj venas
por preni vian teron!"

trad. Ken Caviness
caviness@forigu.southern.edu en sce

***************************************************************************

Karate-cxampionino
==================

Esperantistino farigxis cxampionino en Euxropa Sxotokan-Karateo!

La 19-an de aprilo la nederino (nederlandano) Bregje Kaars Sijpesteijn
gajnis tri pokalojn en la Euxropregiona Cxampionado de Japana Karateo-
Asocio (JKA) - de la sxotokana stilo. Du mil personoj rigardis la
batalojn, kiuj okazis en granda sportejo en Germanio, cxeestis ecx la
japana grandmajstro Enoeda (8-dan, t.e. la plej alta nivelo). Bregje (2-
dan) gajnis ne nur la oran medalon por "kumite" (batalo kun vera
kontrauxulo) sed ankaux por "kata" (batalo kun imagita kontrauxulo). La
tria trofeo estis kombinajxa pokalo.

Bregje, kiu pasintan jaron okupis la trian lokon de la Monda Cxampionado
en cxiuj stiloj, okazinta en Sud-Afriko, havas 31 jarojn,
esperantistigxis en 1985. Sxi bedauxras, ke bonaj sportistoj, kiuj multe
vojagxas tra la mondo, sxajne ne havas intereson pri nia monda lingvo.
Sxi estas filino de esperantistino Constance Harvey, kiu cxi-auxtune
vizitos Japanion por ekzercigxi en la japana lingvo.

el Novajxoj Tamtamas, jun/97

***************************************************************************

HUMURO
//////

Junuloj
=======

Antaux la Internacia Vespero organizanto de junulara renkontigxo:

- Tiuj kiuj emas al muziko, estas petataj doni sian kontribuon!

Kelkaj sinanoncas.

- Bone, vi iru en la deponejon kaj alportu sur la podion la fortepianon"...

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj
================================================

Jeroen Balkenende havas novan adreson: Boogschutter 80, NL-1188 BV
Amstelveen, tel: +31-20-6405568, retadreso: jeroen@forigu.lorentz.leidenuniv.nl

* * *

La 21-an de auxgusto forpasis konata bulgara esperantisto Angel Todorov,
organizanto de peresperanta internacia turismo, estrarano de Monda
Turismo. Ni funebras kaj kondolencas.

* * *

D-ro Sung Ho CHO, la tradukinto de "La Bildstria Gvido al Genetiko"
(Eventoj, n-ro 0112), eklaboras kiel landa delegito de ISAE (Internacia
Scienca Asocio Esperantlingva) en Koreio. Retposxto:
shcho@forigu.dragon.inha.ac.kr,  retpagxo  (korelingva):
http://www.inha.ac.kr/inha/college/nas/bio/lab6/lab6.htm (bv. alklaki
'Professor Cho' sub la titolo)

* * *

Karaj Samideanoj! Antaux nelonge mia kuzino restis sen edzo. Sxi havas du
knabojn sep jarajn, kiuj devas iri en lernejon, sed sxi ne kapablas vesti
ilin. Mi petas alsendi uzitajn knabajn vestajxojn, prefere vintrajn. Sxi
estos senmezure dankema. Aleksandr Radvan, Str. Fructovaia 3/3/7.
Kishinev-11, Moldavio.

* * *

Ni estas du polaj vojagxantoj, sercxantaj en la mondo lokojn kie ni povas
resti iom da tempo, kunlabori aux instrui Esperanton. Ni ne timas
malfacilajxojn kaj ni havas ideojn. Agnieszka kaj Krysztof, Sunkompanio,
FR-09800 Arrout, Francio.

* * *

Komiksoj de Arnau Torras (eldonitaj de la Zagreba E-Klubo) estas haveblaj
cxe la auxtoro mem kaj cxe Mila Becxka, Drvinje 32, HR-10000 Zagreb,
Kroatio.

* * *

Regiona E- organizo, SFERO invitas vin al sia "Konversacia Rondo" en San-
Francisko la lastan vendredon de cxiu monato: 19.30-21.00 en la kafejo
"Amazing Grace" 216 Church apud Market St. Auxtobusoj 8, 22, 37; subteraj
tramoj J, K.

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 132, 1/septembro-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************