Retposxta versio de Eventoj n-ro 123, 1/aprilo-97
*************************************************


Evento de la jaro!

   e s p e R o m
   =============

La komputiloj en la lastaj jaroj sxangxis nian vivon. Krom la baza utiligo
(teksto- kaj bildoprilaboro, datumbazoj, kalkuloj ktp) aperas cxiam pli da
akcesoraj komponeroj, ebligantaj novan utiligon (auxskultado de
radioelsendoj, filmoj, animajxoj, ktp. La amasigxinta materialo estas
storata i.a. en komputilaj laserdiskoj, codoromoj. En la vendejoj abundas
tiaj diskoj, sed gxis nun vane ni sercxis Esperantan materialon.

Stefan Fisahn en la Universitato por Biblioteka kaj Informa Scienco en
Stuttgart kiel diplomverko devis produkti codoromon. Kaj se jam produkti,
kial ne fari gxin pri Esperantaj aferoj? Por pretigi la unuan ekzempleron
kunlaboris ankaux Tilman Meierfrankenfeld el Munster, kaj la eldonadon
financis kaj entreprenis Germana Esperanto-Asocio.

La disko "espeRom" estas kolektajxo de plej diversaj E-materialoj,
programoj, tekstoj, sonoj, filmoj kaj legajxoj! Gxi estas farita per HTML-
tekniko (la sama kiu estas en la interreto por TTT-pagxoj), do iu ajn
povas uzi gxin sen aparta scio pri komputilaj aferoj. La kompakt-disko
ebligas ne nur legi diversajn tekstojn, sed ankaux povas montri
movigxantan filmon pri E-arangxoj, auxskulti muzikon de E-kantistoj,
auxskulti fragmentojn el la E-lingvaj radioelsendoj, do vere estas utila
materialo. Kaj gxi estas nelastvice kiel bonega propagand-materialo! Nepre
indas havi gxin!

Por plene eluzi cxiujn eblojn de la disko, estas necese havi komputilon PC
486DX66 kun min. 4 MB memoro, 12 MB libera loko sur la durdisko, sonkarto
(SoundBlaster-kongrua), CD-ROM-legilo (min. 2 x rapido) kaj VGA-monitoro.
Kompreneble gxi funkcias ankaux sur malpli rapidaj komputiloj, sed cxi
kaze oni devas iom pli atendi por apero de novaj pagxoj kaj eble la filmoj
ne havos perfektan sonon.

"EspeRom" estas uzebla precipe per Windows3.x, Windows95, MacOs kaj Unix
sistemoj. La disko mem enhavas cxiujn necesajn programojn, necesan por la
utiligo.

Post la startigo gxi instalas (anglalingvajn) programojn Iviewpro (html-
legilo), Quick Times (por filmoj) kaj winplay3 (por sonoj), sed
kompreneble oni povas uzi la diskon per jam ekzistantaj programoj kiel
Netscape aux Explorer, ktp.

Por prezenti, kiom vasta estas la surestanta materialo, jen iom da (tute
ne plena) listigo de interesajxoj:

- Bildoserio, ekz. kolora foto de Zamenhof

- Programoj, ekz. Supersigno (2.01)  makrooj, E-literumilo, la serio
  PCE1-5 (inkluzive EBEA!)

- Ludoj, ekz. Angela, Aventuro

- E-litertipoj, ekz. serio de Eve-93, pluraj latin-3 tiparoj por DOS kaj
  Windows

- Gazetoj, ekz. Esperanto-Aktuell, GEJ-gazeto, Eventoj, Monato, Kontakto,
  Esperanto, La Gazeto, Sennaciulo ktp.

- Plena manlibro de Esperanto-Gramatiko, PMEG

- Interretaj aferoj: retadresaro (97.01.01) kun 1255 adresoj,
  flavaj pagxoj, virtuala E-biblioteko, babilkanalo IRC, esp-faq ktp.

- Dokumentoj: Bulonja deklaracio, Ekzercaro (de Zamenhof), la 16 reguloj,
  principaro de Frostvallen, Deklaracio de Tireso, Manifesto de Prago, ktp.

- Organizoj: informoj pri UEA, TEJO, GEA, IKEF, SAT, FEL ktp.

- Kursoj: Gerda malaperis (sonanta), hispane, germane, ktp.

- Legajxoj: la tuta Biblio, fabeloj de Grimm, Glinda de Oz, Muminvalo,
  poemoj, rakontoj por infanoj ktp.

- Muziko: Jxak Le Puil, Tutmonda Muziko, Flavio Fonseca, Kajto, Ono Takao
  ktp.

- Radioelsendoj: programeroj el Kubo, Varsovio, Sarajevo, Vatikano

- Vortaroj: Komputika Leksikono (!), rokterminaro, Terminoteko, ktp.

- Movadaj aferoj: Lingvopolitiko por Esperanto, Informado sen mitoj,
  Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia (LLZ)

- Filmoj: pri FAME, UK, IS ktp.

Kompreneble la kompilado estis subjektiva, kaj dependis ankaux de la
disponebla materialo, sed certe la enhavo estas ege ampleksa! Pripensu:
sur unu disko vi trovas kaj PMEG, kaj Komputika leksikono, kaj Biblio, kaj
EBEA kaj...

Aktualaj novajxoj pri espeRom estas troveblaj en la Interreto cxe:

http://machno.hbi-stuttgart.de/ sxf/esperom/

Kaj fine: kiel oni povas havigi por si la diskon? Gxin vendas pluraj
libroservoj kaj vi povas ankaux mendi gxin kontraux 30 germanaj markoj cxe
la auxtoro:

Tilman Meierfrankenfeld
Pleistermuhlenweg 109, DE-48155 Munster, Germanio
Tel./Fakso: +49-251-316983
Rete: meierfr@forigu.uni-muenster.de

***************************************************************************

Renaskigxo en Slovakio!
=======================

En la numero 069 de Eventoj laux Slovaka Esperantisto aperis la sekva
malgxojiga informo:

"Elirante el la ekonomiaj problemoj de granda amplekso, kauxzitaj de
malefika agado de Esperanto-Centro sub gvido de gxia direktoro Milan
Zvara, kies rezulto estas alta stato de devoligoj de SEA kun natura sekvo
de perdo de funkcieblo de SEA el perspektiva vidpunkto, la Asocia
Konsilantaro  (... kun klarigo, ke nek el ekonomia, nek el organiza
vidpunkto eblas kunvoki la kongreson,) akceptas decidon pri malfondo de
Slovakia Esperanto - Aso- cio de post la 31-a de decembro 1994."

Post la silentaj jaroj tamen nun venas gxojiga novajxo: inter 30-a de majo
kaj 1-a de junio okazos fonda konferenco de tutslovakia Esperanta
organizajxo en la hotelo Esperanto en la vilagxo Pribylina (distrikto de
Liptovsky Mikulasx).

Partoprenkotizo estas 96 kronoj, tranoktado: 170 kronoj/nokto. Dezirantoj
cxeesti kontaktu:

Esperanto-klubo,
Strojarenska 3, SK-04001 Kosxice, Slovakio

* * *

Rim: La malfondo de la landa organizo pro la financaj sxuldoj estis
  neevitebla. Per la malfondo/refondo malaperis la sxuldoj, kaj la nova
  organizo havas nur purajn kartojn. Levigxas la demando: cxu la solvo
  estos uzata ankaux cxe aliaj sxuldohavaj E-organizoj?

***************************************************************************

133 tagorderoj...
=================

Inter la 4-a kaj 6-a de aprilo la estraro de UEA havis kunsidon en la
Centra Oficejo de UEA.

Dum la 30-hora kunsido oni traktis 133 (!) tagorderojn (averagxe 13.5
min/ero - ndlr) oni i.a. akceptis novajn iniciatojn; ekzemple organizon de
pensio por la longtempaj kunlaborantoj de CO atingantaj la
pensiuligxagxon. La estraro de UEA ankoraux dauxrigas la esploradon pri la
gastiganturbo de la UK en 2000. Raportoj pri la evoluo de la movado en
Azio, Afriko same estis pritraktataj, kiel la kunagado de UEA kaj UNESCO.

Radio Auxstria Internacia elsendis cxi-teman intervjuon kun Michaela
Lipari, la Pola radio kun Osmo Buller - tuj post la kunsido.

laux inf. de K. Toszegi

***************************************************************************

Esperanto-monero - 97
=====================

Danke al la favora subteno de la kroatia registaro, okaze de la "Unua
Kroata Esperanto-Kongreso" okazonta inter 31-a de majo kaj 1-a de junio en
Zagrebo - estas anoncitaj du iniciatoj, kiuj sendube tiklos la atenton de
la tutmonda kolektantaro:

- emisio de posxtmarko, kiu aperos post 7-jara pauxzo (Kubo 1990)

- emisio de speciala monero, kiu havos oficialan kurzon kaj valoros 25
  kunojn (cx. 7 germanajn markojn)

Pliaj detaloj cxe la organizanto de la kongreso:

Kroata Esperanto-Ligo, Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

KIOM? - iom da statistikajxoj pri libroj en 1966
================================================

La bazo por la esploro estas la rubriko "Laste aperis" en larevuo
"Esperanto". Kompreneble, la listigo ne estas kompleta, sedgxi montras la
tendencojn, precipe, sed oni konsideras la resumanstatistikon de la kvin
lastaj jaroj.

Kvanta trarigardo
-----------------

                                    1992  1993  1994  1995  1996
                                    ----------------------------
Nombro de la libroj en/pri Esperanto 205   136   188   200   232
Suma pagxonombro de cxiuj libroj   25789 18511 22078 23345 28637
Nombro de la eldonejoj/eldonintoj    103    98   132   113   146
Averagxa pagxonombro                 126   136   117   116   123
Averagxa prezo (NLG)                15.9  20.1  16.9  16.9  19.3

La tabelo montras evidentan kreskon.

Kion oni eldonis?
-----------------

     1992 1993 1994 1995 1996

Lernolibroj, vortaroj, informiloj . . . . .   36 23 35 30 39
Originala beletro   . . . . . . . . . . . .   34 17 27 25 25
Traduka beletro   . . . . . . . . . . . . .   31 28 43 34 47
Interlingvistiko, esp-ologio, planlingvistiko 27 21 19 21 31
Esperanto (literaturo, movado, instruado)     18 15 14 28 24
Politiko, filozofio, historio  . . . . . . .  17  6 11 13 12
Scienco kaj tekniko, terminaroj  . . . . . .  13 13 13 26 16
Religio  . . . . . . . . . . . . . . . . . .  12  6  7  8 11
Aliaj temoj  . . . . . . . . . . . . . . . .  17  7 19 15 27

(Rim: Okulfrapas la malalta kvanto de scienc-teknikaj eldonajxoj. Kompare
al beletrajxoj la kvanto de la tuta sciencteknika brancxaro: 22 % en 1996,
kaj 26 % inter 1992-96. -ndlr)

Iom pri la tradukoj
-------------------

Laux "Laste aperis" en 1996 oni produktis 71 librojn, tradukitajel 22
lingvoj: po 7 - el la cxeha (kongreslando!) kaj germana, po 6 - el la
angla, franca kaj sveda, po 5 - el la cxina kaj japana.

Inter 92-96: el la angla 34 tradukoj, el franca 33, el germana 24 kaj
cxina 17. La eldonitaj tradukoj el tiuj kvar lingvoj - entute 108 volumoj
- estas pli ol duono el la 210 tradukitaj libroj, eldonitaj dum la
jarkvino. La ceteraj venis el pliaj 34 lingvoj.

Eldonlandoj
-----------

Kiom libroj kun kiom pagxoj estis produktitaj en la unuopaj landoj? La
avangarduloj: Germanio - Francio - Nederlando en 1993, Francio -
Nederlando - Germanio en 1994, Germanio - Nederlando - Cxehio en 1995. Nun
la unua lokoj aspektas:


1996       Libroj
-----------------
Nederlando     22
Francio        21
Germanio       21
Svedio         16
Brazilio       14
Belgio         12


1992-96    Libroj
-----------------
Germanio      100
Francio        84
Nederlando     77
Japanio        56
Auxstrio       53


1996      Pagxoj
----------------
Francio     3243
Italio      3090
Japanio     2331
Belgio      1845
Germanio    1630


1992-96   Pagxoj
----------------
Japanio    12040
Francio    11270
Germanio    9809
Italio      8740
Rusio       7600

Laux eldonejoj
--------------

1996                  Libroj
----------------------------
CxEE (Cxinio)             11
Al-fab-et-o (Svedio)      10
KAVA-PECH (Cxehio)         7
Fonto (Brazilio)           7
FEL (Belgio)               6
A. Cherpillod (Francio)    6
UEA (Nederlando)           6


1992-96               Libroj
----------------------------
Pro Esperanto (Auxstrio)  32
CxEE (Cxinio)             25
Fonto (Brazilio)          23
FEL (Belgio)              23
UEA (Nederlando)          23
Edistudio (Italio)        21


1996                 Pagxoj
---------------------------
CoEdEs                 1809
Ludovikito             1563
CxEE                   1561
Libreria Ed. Vaticana   990
HEA (Hungario)          847

"Pro Esperanto" dauxre restas la plej aktiva eldonejo, averagxeeldonanta
po unu libro dumonate. Ankoraux ses eldonejoj produktasalmenaux unu fojon
sezone. Entute, nur 19 eldonejoj donacis al laEsperanta mondo dek librojn
kaj pli en la lastaj kvin jaroj,kvankam - nekredeble multaj - 320
eldonejoj, esperantistajsocietoj kaj entuziasmaj eldonemuloj eldonis
librojn en/priesperanto!


1992-96             Pagxoj
--------------------------
Ludovikito            7556
Edistudio             3948
Sezonoj               3722
CxEE                  3705
Pro Esperanto         3621

mll el Ondo de Esperanto 1/97 (32)

***************************************************************************

De kiu dependas?
================

En Usono vivas pli-malpli 250 milionoj da personoj. El tiom, kiom
interesigxus pri Esperanto, se ili scius pri gxi?

Kiom volas lerni duan lingvon?

- aux volas paroli kun eksterlandanoj? - aux volas instrui lingvojn al
siaj geknaboj?  -aux simple sxatas lerni lingvon nekutiman?

Cxu eblas, ni diru, unu el cxiuj mil personoj? Unu persono el mil. Tio
sxajnas ebla al mi. Sed ... tio signifas 250 mil eblaj esperantistoj...

David Wolff, prez. de ELNA
el Esperanto USA. 2/96

***************************************************************************

A R A N  xG O J
///////////////

Printempa Renkontigxo
=====================

La Printempa Renkontigxo de E.S.K (Esperanto-Societo Kebekia) okazos
denove en Sainte-Catherine-de-Hatley apud Sherbrooke inter 13-15 de junio.
Temas pri familia renkontigxo en bela gastejo cxe lago. Oni kune kuiras,
babilas kaj sportumas (per boatoj, kanuoj, pedalboatoj). Dum la
renkontigxo okazos ankaux la gxenerala jarkunveno de E.S.K.

Por ricevi pliajn informojn, kontaktu:

Esperanto-Societo Kebekia,
6358-A rue de Bordeaux, Montreal, QC H2G 2R8, Kanadio
Rete: mmaerten@forigu.cam.org

***************************************************************************

Sunhejma ripozo
===============

Vi estas invitata al la esperantista renkontigxo en Sonnenheim (Sunhejmo)
la 8-an de majo 1997. Kolektigxo ekde la 9-a, poste prelegoj/ diskutoj,
restoracia tagmangxo, posttagmeze prelego pri kosmologio de s-ro
Thekelsen, kaj aliaj diskutoj.

La veturo, mangxajxo, prelego - cxio senpaga (jam pagita de meceninto).
Atentu: nur la taksio tel. 8880088 veturigos vin de la stacidomo al
Sunhejmo aux al la restoracio "Rank" (kaj reen) senpage.

Hans Kastli
Esperanto-Tendumejo
Sunhejmo, CH-9424 Rheineck, Svisio
Tel: +41-71-8880098

***************************************************************************

Flugkaravano al Auxstralio
==========================

Por partopreni la 82-an UK-n en Adelaide, Auxstralio la cxeha firmao Kava-
Pech organizas flugkaravanon. La vojagxo inkluzivas viziton ankaux de
Sidney, al Nov-Zelando kaj Rotorua. Antauxvidita prezo: cx. 100.000 cxehaj
kronoj. Interesigxantoj kontaktu:

Kava-Pech, Petro Chrdle
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

***************************************************************************

For l' enuo!
============

Cxu vi neniam revis sunumadi dum unu semajno marborde en la "Cote d'Azur"
en suda Francio?

Kaj des pli se estus en Esperanta etoso? Kaj se plie estus en auxgusto?
Kaj se malmultekoste, kaj se tuj post IJK?

Junulara Franca E-Organizo invitas vin al sia FESTO (For l'Enuo SenTema
Optimismo)inter 1-7 de auxgusto al Saint Raphael (je 30 km-oj de Saint
Tropez...)

Kotizoj inter 410 kaj 1700 FRF (memzorganto aux cxambrulo, franco aux
B-landano, juna aux pli juna, ktp...)

Pliajn informojn, aligxilojn rapide petu de:

Pascal Lecaille,
B.P. 3019, FR-69394 Lyon cedex 03, Francio.
Rete: pascal@forigu.zen.dedal.fr.net

***************************************************************************

Gajnu 1000 dolarojn!
====================

Se vi volas kanti kun la E-bardo Georgo Handzlik, se vi volas konatigxi
kun Olsztyn-aj esperantistoj, se vi volas gajni 1000 usonajn dolarojn (aux
ecx pli...) partoprenu la arangxon

      FRESxO-97
      ---------

(Frusomera Renkontigxo Sxokanta Obstinulojn, 26-29. junio), kie altaj
patronoj estas Lech Walesa, kaj la urbestro A. Rynski.

Por pliaj detaloj kontaktu:

Andrzej Gielert,
ul. Murzykowskiego 22-27, PL-10684 Olsztyn, Polio.
Rete: krist@forigu.art.olstyn.pl

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
   gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni
   profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro (majo, parto -I.)
===========================================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

01-04.05. 28-a Kataluna kaj 1-a Transpirenea kongreso de Esperanto. Inf:
  Kataluna E-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio.

01-04.05. Piedmigrado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
  Francio. Tel: +33-549-428074.

01-04.05. Baltmara Turisma Renkontigxo (kaj Dua Hansa Esperanto-Tago) en
  Stralsund, Germanio. Inf: Christian Darbellay, Kaiserstr. 43, DE-24143
  Kiel, Germanio. Tel/fakso: +49-431-735016

01-05.05. 4a Krakova Festivalo de E-Kulturo, Krakow. Inf: Grazina
  Maszczynska-Gora, ul. Armii Krajowej 2/14, PL-31-150 Krakow, Polio. Tel:
  +48-12-375390.

01-09.05. Karpata PERLo (Printempa E-ista Ripozo kaj Lernado; Karpatoj).
  Inf: Irina Goncxarova, Molodjojxnaja 38-10, RU-143000 Moskvo-Odincovo-2,
  Rusio. Tel: +7-095-5930575, fakso: +7-095-2926411 LOIPEL. Rete:
  irina@forigu.tung.msk.su

02-04.05. Printempa Esperantista Renkontigxo en Altaj Tatroj (PERAT). Inf:
  E-Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 51 Poprad, Slovakio. Tel: +421-
  92.32419.

02-04.05. 92-a Skota kaj 81-a Brita Kongreso de E-o, Perth, Skotlando.
  Inf: Jean Bisset, 47 Airbles Srescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio. Tel:
  +44-698-263199.

03-04.05. E. en praktiko - ideoborso, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf:
  Visxjna Brankovicx, Via Leghiessa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-40-767875

06-09.05. IFEF Antauxkongreso en Cxehio. Inf: Ladislav Lani, CK Moravie,
  Naves svobody 14, CZ-783 71 Olomouc, Cxehio. Fakso: +42-68-33014.

07-10.05. Amika renkontigxo antaux la 49-a IFEF-Kongreso, Sarospatak. Inf:
  VEME (Dr. Halasz Jozsef), Muhely u. 14. HU-3529 Miskolc, Hungario.

07-11.05. Latvia Internacia Printempo, Cesis-Priekuli. Inf: Latvia E-
  Asocio, Mara Timermane, Kr. Valdemara 145/1-32, LV-1013 Riga, Latvio.

08.05. Esperantista Renkonto en Sunhejmo. Inf: Hans Kastli, Esperanto-
  Tendumejo, Sunhejmo, CH-9424 Rheineck, SvisioTel: +..-71-8880098

08-11.05. Astronomio, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
  Francio. Tel: +33-549-428074.

10-13.05. Euxropa Esperanta Kultura Festivalo, Aalen. Inf: Esperanto-
  Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-
  1388980, fakso: +49-711-1388982

10-17.05. 49-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
  (IFEF), Kosice, Slovakio. Inf: Ingx. Magdalena Feificxova, A. Bernolaka
  25/5, SK-01001 Zilina, Slovakio.

13-16.05. Euxropa Junulara Parlamento en Stuttgart. Inf: Esperanto-
  Stuttgart, Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio. Tel: +49-711-
  1388980, fakso: +49-711-1388982

***************************************************************************

F A K A   A P L I K A D O
/////////////////////////

La serio PC-ESPERANTO
=====================

En la serio PC-ESPERANTO, PCE ellaborita de Jareb Ottmar, estas akirebla
la sekvaj tauxgprovaj (shareware) programoj:


PC-ESPERANTO 1
--------------
  Germanlingva informprogramo kun vorto- kaj konversacio-trejnilo)

  Neregistrita versio 5 DEM / 6 NLG
  Registrita versio 30 DEM / 36 NLG


PC-ESPERANTO 2
--------------
  Katalogo de la Germana Esperanto-Biblioteko

  Neregistrita versio 5 DEM / 6 NLG
  Registrita versio 15 DEM / 18 NLG


PC-ESPERANTO 3
--------------
  Werner BORMANN: Kvar libretoj
  Konjunkturpolitiko, Entrepreno, Trafiko, Mondkomerco kaj Lingvo

  Neregistrita versio 5 DEM / 6 NLG
  Registrita versio 15 DEM / 18 NLG


PC-ESPERANTO 4
--------------
  Pri Budhismo
  Hermann SCHRODER: Budho kaj la moderna homo; NJANASATA: La koro de
  l'Budhismo

  Neregistrita versio 5 DEM / 6 NLG
  Registrita versio 15 DEM / 18 NLG


PC-ESPERANTO 5
--------------
  Bernhard Pabst: Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj

  Neregistrita versio 5 DEM / 6 NLG
  Registrita versio 15 DEM / 18 NLG

B-landanoj (laux UEA-grupigo) ricevas 50 %-an rabaton. Cxiuj cxi programoj
estas akireblaj cxe:

Ottmar Jareb
Blucherstr. 42, DE-71116 Gartringen, Germanio
Rete: jareb@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Internacia Jura Revuo
=====================

Norvega Esperantista Ligo ankoraux disponas pri stoko de la numeroj 11
gxis 36 de Internacia Jura Revuo. Eblas mendi ilin kontraux pago de la
sendokostoj cxe Norvega Esperanto-Ligo, Olaf Schous Vei 18, N-0572 Oslo,
Norvegio (tel. kaj fakso: +47-22-350894, rete: esp.oslo@forigu.sn.no)

Andre Ruysschaert,
sekr. de Esperanta Jura Asocio

***************************************************************************

M O V A D O
///////////

Formala demando al EK
=====================

La itala euxrodeputito Riccardo Nencini, sekve de kunveno okazinta en
Florenco en februaro cxe la loka E-Asocio, prezentis la jenan skriban
demandon al la Euxropa Komisiono:

- Konsiderinte, ke estas kreskanta la nombro de la landoj membroj de
  Euxropa Unio kaj ke plimultigxas la aligx-petoj;

- konsiderinte, ke estas protektendaj la lingvaj specifecoj, ankaux en la
  dialektaj formoj;

- konsiderinte plie ke la procezo de Euxropa integrigxo antauxeniras per
  rapidaj etapoj kaj ke la adopto de komuna idiomo plifaciligus la
  naskigxon de pli kohere kuntenigxanta Euxropo;

- cxu la Komisiono ne opinias, ke gxi devas alpreni iniciaton cxe la
  sxtatoj-membroj direktitan al atingo de tiu celo?

Riccardo Nencini,
Bruselo, 19-an de marto 1997

inf: U. Broccatelli
el "l'esperanto" 3/1997

* * *

Rim: Signifo de la afero estas, ke la "skribaj demandoj" de deputitoj
eniras la oficialan kanalon de la Komisiono, kaj estas ne-neglekteblaj.
- ndlr

***************************************************************************

"Polonia" kun Pettyn
====================

La 4-an de aprilo en la 38-a datreveno de la kreigxo de la E-elsendoj de
Pola Radio, la "Pola Redakcio" (elsendanta por poloj logxantaj
eksterlande) prezentis tri fojojn 10-minutan intervjuon kun Andreo Pettyn
pri E-o en radio kaj uzo de la lingvo por internaciskala informado. La
intervjuon akompanis muzikajxo el la demonstracia kasedo kun E-kantoj,
lastatempe eldonita en Hispanio.

La radio-intervjuo altiris la atenton ankaux de la redaktoroj de Televido
Polonia, dissendanta siajn televidajn programojn al eksterlandanoj, sed
ankaux ofte spektata en Polio mem. Andreo Pettyn estis invitita al 10-
minuta intervjuo la 13-an de aprilo, antauxtage de la mortodatreveno de
Zamenhof.

***************************************************************************

Sukcesa ekspozicio
==================

La internacia ekspozicio pri infandesegnajxoj "Mia novjara saluto" plene
sukcesis. La organizinton Kroatan Esperantistan Unuigxon atingis iom
malpli ol 400 desegnajxoj el diversaj partoj de la mondo: Albanio,
Auxstralio, Belgio, Finnlando, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio,
Nigerio, Rumanio, Rusio, Slovenio, Usono.

Verkoj estas faritaj per cxiuj teknikoj kaj gxiaj auxtoroj estis en la
agxo de 4 gxis 15 jaroj. La fakkomisiono havis tre malfacilan taskon
premii la plej bonajn. Komence de la jaro, parto de la kolektitaj
desegnajxoj estas ekspoziciataj en pluraj kroataj urboj. La organizinto
dankas al cxiuj kiuj kontribuis al la sukceso.

Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

Koresponda Servo Mondskala
==========================

Koresponda Servo Mondskala, KSM unu el la plej malnovaj servoj de UEA,
ricevis en 1996 multe pli da korespondpetoj ol en 1995.

En 1995 venis 362 petoj, sed en 1996 jam 579. Plej multe kreskis la petoj
el Brazilio (de 69 al 124), Francio (de 76 al 110), Rusio (de 10 al 48),
Kenjo kaj Madagaskaro (ambaux de 1 al 14), kaj Kubo (de 3 al 20).

La kresko rezultis el la pasintjara kampanjo de UEA por diskonigi la
agadon de KSM. Gxi startis komence de 1996 en Pola Radio per intervjuo kun
Osmo Buller pri KSM. Dankon meritas ankaux E-gazetoj, kiuj aperigis
informojn pri KSM. Cxiuj estas dauxre petataj diskonigi KSM, cxar
korespondado estas bonega maniero praktiki la lingvon. Konsiloj kiel peti
adresojn de korespondemuloj, troveblas en Jarlibro 1996, p. 27-28. La
adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, BP 6, FR-55000
Longeville-en-Barrois, Francio.

CO de UEA

Rim: Por ricevi adreson de KSM ne forgesu aldoni 2 respondkuponojn, kaj
skribi vian adreson TRE legeble. - ndlr

***************************************************************************

Regxina subteno
===============

La regxino Sofia de Hispanio akceptis la honoran prezidantecon de la "7-a
Internacia Esperanto-Kongreso" de Monda Turismo, okazonta en Valencia
(Hispanio), en julio.

Tio signifas oficialan moralan apogon al nia movado, kaj agnosko de la
valoro de Esperanto kaj de la esperantistoj por atingi mondon pli paca kaj
frata.

inf: Augusto Casquero
a-casquero@forigu.redestb.es

***************************************************************************

Nova oficejo en Seulo!
======================

Ni informas vin, ke la 3-an de majo la Centra Oficejo de Korea Esperanto-
Asocio translokigxos al la nova, pli bona loko, kiu povas multe kontribui
al la plia vigligo de la Esperanto-movado en Koreio.

La nova adreso:

Kang Byeon Han Shin Core B/D N-ro 1601, Mapo-Dong 350, Mapo-ku, Seoul,
Koreio.
Tel.: +82-2-7176794 aux -7176795
Fakso: +82-2-7176795
Reto: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

***************************************************************************

Miras la spektantoj
===================

La 4-an fojon okazigita junulara arangxo MIRO en la urbo Rovinj, Kroatio
inter 21-25 de marto gastigis 80-on da gejunuloj por trakti la temon
"modo".

La teamo de kroata televido vizitis la arangxon. En la fokuso estis i.a.
ankaux la grupo de invalidaj infanoj el la Centro Dubrava kiuj studas
Esperanton en Zagreb.

S. Sx.

***************************************************************************

Amerika kongreso
================

La kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos en Bogota,
Kolombio inter 27-a de januaro kaj 03-a de februaro 1999.

La organiza komitato atendas proponojn de eblaj prelegontoj pri la
kongresa cxeftemo. Skribu al LKK:

Box 54-800, Bogota-2, Kolombio
Rete: erflorez@forigu.openway.com.co

***************************************************************************

Pri la akademia komuniko
========================

Mi jxus legis en Eventoj (2/marto-97, p. 1) "komunikon" de la Akademio de
Esperanto, koncernantan la suspendon de kolego Haupenthal.

Mi devas sciigi, ke cxi tiu komuniko estas falsa.

En la bazela kunsido partoprenis nur tri estraranoj: prezidanto Bormann,
sekretariino Martinelli kaj vicprezidanto Berveling. Mi ne cxeestis, kaj
pri mia neeblo cxeesti en Bazelo mi fakse estis avertinta la prezidanton
kun granda anticipo. En la sama fakso mi proponis mian telefonan
partoprenon. Tiun fakson la prezidanto neniam respondis, sed en la kunsida
tago li ja telefonis al mia oficejo kaj detale informis min pri cxiuj
gxistiamaj diskutoj kaj decidoj.

Pri la tagordero koncernanta kolegon Haupenthal li informis min, ke la
triopo tie kunvenanta samopinie kondamnas la konduton kaj vortumojn de tiu
kolego sed nenion decidis pri lia eventuala elpelo aux suspendo.

Responde mi sciigis mian nekonsenton pri eventuala elpelo aux suspendo de
kolego Haupenthal. Tiu sciigo estis rea, cxar jam antauxe, en la menciita
fakso, mi esprimis la saman opinion.

La "komuniko" do estas falsa, cxar la estraro de AdE nenion decidis
unuanime pri kolego Haupenthal. "Unuanime" signifas "cxiesvocxe", kaj mian
kontrauxan vocxon mi klare esprimis dufoje: fakse, antaux la kunsido, kaj
telefone, dum la kunsido.

Mi do petas vin publikigi cxi tiun komunikon, por ke la legantoj ekhavu
malmensogan version pri la faktoj. Kore salutas,

Goncalo Neves
vicprez. de la Akademio de Esperanto

***************************************************************************

NI MENCIAS
==========

- NOVAJ MERKATOJ EKSTER OKCIDENTA EUROPO. Resumo de studo por la Komerca
  cxambro de Centra Gelderlando (en Nederio). Red. ingx. Kees Ruig.

- REKOMENCO EN LA HUNGARA E-MOVADO. 1955-1960. Diplomverko cxe
  Universitato ELTE. (En la hungara lingvo, tajpita). Verkis: dr. Szemok
  Balazs. 40 pagxoj A-4. Konsultebla cxe red. de Eventoj.

- BROSxUROJ PRI KEMIO. Kvar brosxuroj pri kemio, 10-28 pagxoj. Red. kaj
  eldono: Jan Waclaw Pioro, Milanowek, Polio.

- ESPERANTO - rumanlingva lernolibro. 40 pagxoj, A-4, sur brilanta papero.
  Red. kaj eldono: Mihai Trifoi, RO-4038 Bixad, Bl. 1, Ap. 3, Jud. Covasna,
  Rumanio.

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Intensa lingvokurso de Fisxklubo kun somerumado: 16-21 de junio en
Berkenye (en la montaro Borzsony). Plena kotizo: 16-22 mil forintoj. Pri
detaloj kontaktu: Vizi Laszlo, 1026 Budapest Toroczko u. 24.

* * *

Reformatus Gimnazium Szilady Aron (6400 Kiskunhalas, Erzsebet kir. ter 4,
Agnes Bognar) sercxas instruiston kun fakoj hungara kaj Esperanto. Cxu vi
povas helpi?

***************************************************************************

R E A G O J
///////////

Komente al "Famuloj pri Esperanto"
==================================

Kelkaj esperantistoj nutras sian renomon per kolekto de eraroj de
aktivuloj kaj konkludi el tio, ke la E-movado mem kulpas pri la nekonateco
de Esperanto en la mondo.

Lastatempe al tiaj anigxis Ziko Sikosek. Li (kiel aliaj) prave atentigas
pri eraroj, tio estas grava. Sed la konkludoj estas nepruvitaj, kaj do
same evitendaj kiel la foje mistrafa propagando, kiun aplikas kelkaj
troarduloj. Ekzemple: Ziko Sikosek postulas, reiri "al la fontoj", do
kontroli asertojn. (Tio estas plej ofte neebla.) Li tamen pekas tuj mem,
fantaziante, ke "Esperantistaj entuziasmo kaj misuzoj pri tiuj Einstein-
vortoj supozeble fortimigis Einstein-on de Esperanto." Neniel oni povas
konkludi tion devige el la negativa reago de Einstein, kiun li krome
citas.

S-ro Sikosek aldonas plian fantaziajxon: "Sxajnas al mi, ke nuntempe
ankaux Umberto Eco estas gxenata de esperantistoj, kiuj vidas en li
'batalanton por la sankta afero'." Neniu indiko de la fonto de tiu
citajxo. Neniu pruvo de la vereco de tiu konjekto. Tiel oni kreas
malverajn mitojn kontraux la aktivuloj en la movado, gxis kiam neniu plu
pretas aktivi.

Laux mia opinio estas multe pli grave, kontrauxstari la mitojn en la ne-
Esperanta publiko kiel "Esperanto ne estas lingvo" ktp. Se fakulo kiel
Umberto Eco sxangxus sian opinion pri Esperanto pro la Esperantistoj, gxi
ne meritus la nomon "sciencisto".

Rudolf Fischer
honora membro de
Germana Esperanto-Asocio
fischru@forigu.medsun01.uni-muenster.de

***************************************************************************

Scienco kaj kulturo + AIS
=========================

En la lasta n-ro de "Eventoj" mi legas pri pluraj ruslande eldonitaj
revuoj. Mankas tamen "Scienco kaj kulturo", bela kaj tre interesa
revu(et)o pri literaturo kaj scienco, redaktata cxefe de G. Sxilo, prof.
de la Teknika Sektoro de AIS, kaj de L. Tuhvatullina, ankaux docentino cxe
AIS. Pri nova TTT-adreso de AIS, ekzistas ankaux la jena:

http://www.mediasoft.it/ais/

kiu fakte plusendas al la AIS-pagxoj eldonataj de la universitato de
Munchen, sed kiu atingas ilin ege pli rapide ol se oni klavas rekte la
munkenan adreson mem (ne demandu min kial, tamen okazas tiel!)

Carlo Minnaja
minnaja@forigu.galileo.math.unipd.it

***************************************************************************

Korektendo pri JEI
==================

Ref. Eventoj, 2/marto 97, p. 5, pri la Japana Esperanto-Instituto:
YAMASAKI Seiko ne estas prezidanto de JEI, kiu posteno estas vaka post la
forpaso de KUBO Sada Ziro lastan oktobron, sed prezidanto de la Estraro.
La unua estas kvazaux prezidanto de la Respubliko dum la dua tiu de la
konsilio de ministroj! De landeto, aux civiteto, kun 1400 civitanoj.

YAMASAKI Seiko
syama@forigu.dokkyo.ac.jp

***************************************************************************

Rimarko de leganto
==================

La plej sxatata tutmonda E-revuo Eventoj ekpropagandis pornografion!
(1/marto  pagxo 7, rubriko "Ni mencias")

Devio, senhonto, ekago needuka, nepsikologia rilate junularon!

Ks. Nowakowski, Polio

***************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

35 E-gazetoj en la reto!
========================

Meze de marto al la listo de Esperanto-gazetoj, kiuj estas konsulteblaj en
TTT, la Tut-Tera Teksajxo,  aldonigxis la 35-a. Tio estas "Cxizilo",
farata cxe la universitato de Kostariko. La listo aperas kadre de Virtuala
Esperanto-Biblioteko (VEB) kaj estas trovebla cxe la adreso:

http://www.esperanto.se/virtuala/gazetoj.html

La gazetoj kaj bultenoj uzas la interretan medion en malsamaj manieroj: de
plena enhavo de cxiu unuopa numero, al publikigo de elektitaj artikoloj,
aux nur baza prezento de la gazeto, eventuale kun aktuala enhavtabelo. La
interretaj eldonoj ne celas anstatauxigi la presitan gazeton, sed vastigi
la legantaron, precipe ekster sia propra lando aux regiono. Kelkfoje ne la
plej lasta numero estas legebla, sed la enhavo de pli fruaj numeroj.

Kelkaj el la publikajxoj en la listo aperas nur interrete; ili do ne havas
ian paperan eldonon. Ili estas kutime malfermaj al kunlaborado kaj aldonas
novajn erojn iom post iom.

Aldone al la 35 esperanto-gazetoj estas troveblaj ankaux tri nacilingvaj
bultenoj (dana, hispana kaj sveda) kun novajxoj pri Esperanto.

Franko Luin
franko@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Muzika konkurso
===============

La jaro 1997 estas abunda je diversaj "rondciferaj" datrevenoj de la
naskigxo, morto (aux apero de tiu aux tiu grava muzikverko) de multaj
internaciskale konataj komponistoj. Lige al tio la Esperanto-Redakcio de
Pola Radio lancxas cxi-jare specialan muzikan konkurson. Celo de la
konkurso estas atentigi la esperantistaron pri la ligoj de E-o kun muziko,
popularigi la gxisnunan utiligadon de la internacia lingvo por muzikaj
celoj (kantoj, legxeraj kanzonoj, serioza muziko, ktp.), sed ankaux
vastigi la aplikadon de muzikajxoj en la formo de kantoj por didaktikaj
celoj kaj utiligadon de E-o kiel inspir-fonto por komponistoj.

Por partopreni la konkurson suficxas respondi al unu el la tri demandoj:

1) Kiu el la originalaj poemoj de la kreinto de E-o, Ludoviko Zamenhof,
   farigxis kanto-teksto?

2) Menciu almenaux unu el la konataj al vi kantistoj (kanto-grupoj,
   orkestroj), kiuj plenumis aux plenumas kantojn en E-o.

3) Kiu konata al vi komponisto havas cxi-jare sian rondciferan datrevenon
   de la naskigxo (morto)? Kiun - ekzemplodone - komponajxon de tiu
   komponisto vi konas?

Dezirante faciligi la respondojn kaj samtempe vastigi la primuzikan
informadon Pola Radio prezentos en siaj E-elsendoj de la mezo de aprilo
gxis la 30-a de novembro 1997 amason da informoj, intervjuoj, ktp. pri E-o
kaj muziko.

Anonco de rezultoj: la 15-an de decembro, lige al la Zamenhof-tago. Por la
gajnintoj oni lotumos multajn premiojn kasedojn kaj kompaktajn diskojn kun
E-kantoj, E-librojn (i.a. kantarojn, muzikajn albumojn), muzik-notojn kun
kanto-tekstoj en E-o, ktp, sponsoritaj de pluraj E-organizoj (UEA, FEL,
Eventoj ktp).

Viajn respondojn sendu al la adreso:

Pola Radio, Esperanto-Redakcio
PL-00-977 Varsovio, Pf. 46, Polio
Rete: pettyn@forigu.radio.com.pl

***************************************************************************

Someraj frekvencoj de Vieno
===========================

La E-elsendoj de Radio Vieno auxskulteblas dimancxe je UT 04.05 kaj 14.05
horoj en 6155 kHz (49 m) kaj 13730 kHz (22 m), vespere je 23.05 en 9870
kHz (31 m). En Mezeuxropo aldonu 2 horojn pro la somera tempokalkulo.

La programo en Euxropo kaj Sudameriko kapteblas ankaux pere de la satelito
Astra 1C, kanalo 45, en la frekvenco 11.141,25 MHz, sonportanto 8,10 MHz.

La disauxdigitajn tekstojn ni povas alsendi al dezirantoj nur kontraux
internacia respondkupono. Nia TTT-ejo atendas vian viziton:
http://www.ping.at/rai/

Pri aktualaj eventoj informu nin per fakso: +43-1-878784404 aux rete:
info@forigu.rai.ping.at

K. Toszegi

***************************************************************************


                Programerojn de diversaj E-stacioj

              vi povas auxskulti desur la laserdisko

                             "espeRom"

***************************************************************************

L I B R O J
///////////

Etimologia Vortaro de Esperanto
===============================

Ebbe Vilborg, auxtoro de Etimologia Vortaro de Esperanto, de kiu jam
aperis kvar volumoj, kovrantaj la vortojn komencigxantaj per A gxis R,
estas finpoluranta la kvinan kaj lastan volumon de la verko. Eldona
Societo Esperanto, kiu eldonis la aperintajn volumojn, informas, ke la
fina volumo aperos plej laste en auxtuno 1997.

La kvina volumo enhavos la ceterajn literojn de la alfabeto, specialan
sekcion pri la etimologio de la korelativaj vortoj kaj kelkajn
kompletigojn.

Kontaktadreso de Eldona Societo Esperanto:

Vikingagatan 24, S-113 42 Stockholm, Svedio.
Fakse: +46-8-340810
Rete: eldona@forigu.esperanto.se

* * * * * *

- Nur por retposxta versio -

Ebbe Vilborg laboris per la Etimologia Vortaro dum kvar jardekoj, ek de
sia esperantistigxo. Temis pri kolektado de informoj en vortaroj kaj
artikoloj, fosado en malnovaj arkivoj, komparo kun etimologiaj kaj aliaj
vortaroj de aliaj lingvoj. La eldono de la unua volumo en 1989 vekis
grandajn atendojn cxe la esperantistoj. Kaj ili ne restis seniluziigitaj:
la postaj volumoj aperis je regulaj dujaraj intervaloj (1991, 1993, 1995)
kaj la recenzoj pri ili estis same entuziasmaj. La apero de la kvina
volumo okazos tute lauxplane.

Ebbe Vilborg estas ankaux auxtoro de ampleksa sveda-esperanta vortaro (478
pagxoj, 48 000 kapvortoj), kiu aperis en 1992.

inf. FL

***************************************************************************

A N O N C O
///////////

Esperanto kaj militoj
=====================

Bonvolu reehi personoj, kiuj interesigxas pri la temo "Esperanto kaj
militoj" aux havas materialojn aux historiajn atestojn pri agadoj de
esperantistoj dum cxiuj militoj en la tuta mondo en la XX-a jarcento.
Anticipan dankon.

Jurij Sxevcxuk,
ul. Gagarina 57-19, RU-169700 Komi, Pecxora, Rusio.

***************************************************************************

REDAKTORA KOLUMNO
/////////////////

Ne placxas al mi
================

Ne placxas al mi la aferoj ene de la Akademio. Instanco, kiu principe
devus havi la plej altan prestigxon ene de la tuta Esperantio, kiu devus
plenstrecxe labori por evoluigo de la lingvo en la nuna teknologia
revolucio - nun estas okupita pri internaj diskutoj.

Golden atendas oficistan manlaboron (dissendadon de cirkuleroj) de la
prezidanto - kion li ne volas fari. Haupenthal pikadas la aliajn anojn per
ne nepre sxercaj esprimoj. Kelkaj ofendigxas kaj volas eksigi lin. Estas
kunvokata estrarkunsido en fino de januaro, sed ne cxiuj cxeestas. Ili
akceptas kondicxan decidon, sed nur marte oni trovas "neuxtralan
arbitraciulon" en la persono de Eichholz. (Pri la arbitraciulo eble mi
uzas ne la gxustan esprimon, ja ankaux la dokumentoj de la Akademio ne
estas publike legeblaj en la reto...). Post la decido Martinelli tuj
distrumpetas la aferon al la E-gazetaro kaj aperigas gxin en sia Heroldo -
kaj Haupenthal ekscias la aferon el la gazetoj... Neves kun tre fortaj
esprimoj reklamacias kontraux la esprimo "unuvocxa", cxar kvankam li ne
cxeestis kaj ne vocxdonis - li estis kontraux la suspendo...

La Akademio ne havas jurajn devigilojn por akceptigi siajn lingvajn
decidojn, gxia "potenco" bazigxas sur la prestigxo kaj fido. Cxu anstataux
tiaj infaneskaj ludoj ne estus pli utile okupigxi pri realaj lingvaj
demandoj? Min ekzemple multe pli interesus la starpunkto de akademianoj
pri la nomoj de komputilaj kaj televidaj esprimoj, de satelit-komunikadaj
nocioj, pri la terminologio de interretaj aferoj. Sed kian rezulton,
rapidecon, modernecon atendi, se la akademianoj dauxre korespondas per
malrapidaj paperaj leteroj kaj ne cxiuj havas retkonekton - ecx ne parole
pri la publikeco de la akademiaj dokumentoj...

Kiel redaktoro de la gazeto, mi havas la taskon: informi. Kelkaj
beletristoj proponis kontroli cxiujn informojn antaux la aperigo. Sed en
nebeletraj aferoj cxu tio eblas...?

Mi mem plej volonte aperigus nur informojn pri grandaj sukcesoj de
Esperanto, pri rezultoj de efika kunlaboro...

Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

I N T E R E S E
///////////////

Internacia frankofona konkurso
==============================

Franca Studenta Unuigxo kaj la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de
Francio kune organizis internacian kulturan konkurson per Interreto la 20-
an de marto inter 19-a kaj 24-a horoj. En la konkurso povis partopreni
studentoj 16-25 jaragxaj de ie ajn en la mondo, parolantaj la francan
lingvon.

Por aligxi estis necese nomumi samtempe min. 4 teamojn kun po 3 membroj,
kaj cxiu teamo devis posedi komputilon kun Interreta aliro. La 50
demandojn pri la frankofona kulturo la konkursantoj solvis samtempe cxie
en la mondo, sidante antaux sia monitoro.

La biblioteko de la budapesxta Domo de Francio (Budapest-II, Fo u. 17)
pere de du retservaj firmaoj (DataNet kaj Trigon) certigis por 12
studentoj la teknikajn kondicxojn por la konkursa partopreno. Pliaj
detaloj cxe la adreso: http://www.ippolis. fr/nuit-du-web/

el Internetto

Rim: Poezia demando: kiu kaj kiam organizos ion similan pri Esperanta
kulturo? - La red...

***************************************************************************

La firmao Esperanto...
======================

En la nederlanda taggazeto NRC-Handelsblad en decembro estis legeble, ke
iu persono registrigis la vorton "euxro" en la markoregistron, kun la
espero ke li povos postuli monon por lia konsento uzi la vorton kiel nomon
de la estonta euxropa mono.

Lia espero certe forvaporigxos, cxar la registritaj markonomoj devas
ebligi ke oni povu distingi produkton de firmao A de produktoj de firmao
B. Ankaux la vorton "Esperanto" oni jam uzas kiel firmao-nomo (ekz. en
Oostende, Belgio, iu firmao kun la nomo "Esperanto" vendas fisxojn al
etvendejistoj), sed ne eblas registri gxin kiel markonomo (R).

Tamen ekzistas ankaux interesaj limigoj: se ankaux iu dua firmao volas
nomi sin "Esperanto" - devas peti la konsenton de la unua. En la
Interreto, lertaj spekulantoj anticipe jam rezervis specialan uznomon ekz.
nomon de grandaj firmaoj (kiam la reto ankoraux ne estis tiel
disvastigxinta) kaj nun postulas grandajn sumojn por uzi tiujn nomojn de
la koncernaj entreprenoj. Ankaux la servej-nomo "www.esperanto.com" estas
tiel rezervita, kaj por eventuale uzi gxin oni devus acxeti la rajton de
la koncerna "rapidpensanta" persono.

H.D. - L.S.

***************************************************************************

Najbara laktisto
================

Via artikolo pri najbaraj laktistoj (okt. l996) memorigis al mi pri antaux-
milita epoko, kiam en Londono oni liveris lakton cxiumatene al nia hejmo
(kvankam mia patro preferis bieron).

En iu vespero, post la kutima trinkado, la Pacxjo ensxovis sian lastan
sxilingon en auxtomatan vetmasxinon: bonsxance, elversigxis cent
sxilingoj. Gajege, per tiuj moneroj li plensxtopis cxiujn posxojn kaj
hejmeniris.

Tamen, pro tio estis malfacile elposxigi la sxlosilon. Fine li sidigxis
apud la cxefpordo, elprenis la monerojn kaj nete arangxis ilin dekope sur
la sojlon. Finfine, retrovinte la sxlosilon, li eniris, senbrue (por ne
veki nin dormantojn), kaj enlitigxis.

La postan matenon, mia patrino ekscitite vekis mian patron, dirante "Vi ne
povus imagi, kion mi jxus trovis cxe nia sojlo".

"Ho, jes" respondis mia patro, "Mi ne rakontis al vi, kio okazis pasintan
vesperon. Vi trovis cent sxilingojn, cxu ne?"

"Ne! - respondis mia patrino, "Mi trovis cent botelojn da lakto"...

Ralph A. Lewin
rlewin@forigu.ucsd.edu


***************************************************************************
***************************************************************************


SUPLEMENTO
----------


OSIEK: Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj

INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO '97
===================================

de la 12-1 gxis la 18-a de julio en Rafina, Grekio.
Cxeftemo: Helenaj influoj en la mondkulturo

TTT-aligxilo:  http://www.teaser,fr/exlaubacher/OSIEK/Rafina/
Konstanta adreso: Eric Laubacher, kasisto de OSIEK,
                  1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-Bx, Francio.
             Tel: +33-130966791
            Rete: ericl@forigu.iname.com

Loka adreso     : Mantha Christou,
                  Pericleus str. 19, N. Psychiko, GR-15451 Athina, Grekio.
             Tel: +30-1-6712645   fakso: +30-1-3236746

Loko: Rafina estas marborda urbeto, 30 km-ojn oriente de Ateno.

Kiel atingi Rafinan
-------------------

El Ateno, 30 minutoj veturile a= buse (bushaltejoj en startoj Julianou kaj
Mauromateon.
El flughaveno: 45 minutoj veturile
Veturile: Rafina estas videbla sur cxiuj mapoj por turisma graveco.

Anoncitaj personoj cxe la flughaveno aux stacidomo estos atendataj.

Konferencejo
------------
Lernejo, strato Chrisostomu Smirmis, Rafina

Logxado
-------

- Hotelo AVRA - Marborda Strato, Rafina. Tel: 0294-22781
  Luksa hotelo, inkluzivas matenmangxon, apud la konferencejo
  Prezo por persono: 180 FRF en dulita cxambro
                     220 FRF en dulita cxambro klimatizita
                     310 FRF en unulita cxambro klimatizita

- Hotelo KORALI, Centra Placo, Rafina. Tel: 0294-22477
  Tre simpla hotelo, sen matenmangxo, apud la konferencejo.
  Prezo por persono:  85 FRF en dulita cxambro
                     110 FRF en unulita cxambro

- Ombra kampadejo COCOCAMP, Rafina.   Tel: 0294-22794
  Je 1 km de la konferencejo.

Mangxoj
-------
Ekzistas multaj ebloj mangxi en Grekio je tre diversaj prezoj.

Postkonferenca turisma arangxo
------------------------------

1-a tago: krozado al insuloj de la Saronika Golfo (Egina, Poros, Idra)
2-a tago: ekskurso al Epidavros - Mikines - Nafplio
3-a tago: ekskurso al insulo de Evvoikos golfo

Prezo: 280 FRF + 200 FRF + 160 FRF + logxado en Rafina

Tagmangxo estas inkluzivata en cxiu arangxo.

* * *

Aligxu cxe la supre menciita retpagxo aux petu paperan aligxilon cxe la
konstanta adreso.

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 123
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************