Retposxta versio de Eventoj 1/marto n-ro 121.
*********************************************

Profesia opini-enketado
=======================

Norvega Esperantista Ligo (NEL) en 1996 mendis opini-enketon por ekscii
pri la sinteno de la norvegoj rilate al Esperanto.

La rezulto de la enketo pri kono kaj sinteno pri Esperanto farita por NEL
(Norvega Esperantista Ligo) estas por ni pozitiva. Sed nia plej grava
celgrupo, junuloj, scias plej malmulte pri Esperanto. La junuloj kiuj
scias pri Esperanto, tamen ne konsideras gxin tre utila.

Sume 59 procentoj de la norvegoj scias, ke Esperanto estas lingvo. Sed
nur kvin elcentoj de tiuj, kiuj scias ke gxi estas lingvo, konsideras
gxin "tre utila". Tamen 41 elcentoj konsideras gxin "utila", sed
malfacile realigebla, do entute 46 elcentoj de tiuj kiuj scias ke
Esperanto estas lingvo, havas favoran sintenon rilate al Esperanto, dum
43 elcentoj konsideras Esperanton senutila.

Ni ankaux konstatas, ke maljunuloj scias pli pri Esperanto ol junuloj,
kaj ke la scio proporcias al la eduko.

La ciferoj ankaux diras al ni, ke tiuj kiuj havas altan formalan edukon
malpli favoras Esperanton, ol tiuj kiuj havas modestan aux neniun edukon.

Jen la cxefaj rezultoj de la enketo kiun faris Opinion A/S por NEL. La
enketa firmao estas unu el la prestigxaj institutoj, kiujn ankaux uzas la
cxefaj gazetoj, radioj kaj televidoj por enketi pri ekzemple politikaj
sintenoj.

Ne malamike
-----------
Estas gxojinde, ke la enketo malkovris relative altan scion pri
Esperanto, kvankam oni malmulte traktis gxin en la cxiutaga
amaskomunikila bildo. Ankaux gxojindas, ke la plimulto de tiuj kiuj
scias, ke Esperanto estas lingvo, estas pozitivaj rilate al gxi. Oni do
ne povas konkludi je malamika sinteno fronte al Esperanto en Norvegio,
kiel kelkaj homoj timis.

Mezuri niajn atingojn
---------------------
NEL faris la enketon por plenumi decidon de la landa kongreso lastjare.
La kongreso decidis, ke ni informu tiom bone pri Esperanto, ke la
plimulto de la logxantoj en Norvegio en la jaro 2000 sciu almenaux, ke
Esperanto estas lingvo. Por havi la eblecon mezuri cxu ni informis efike,
ni devis esplori inter la logxantaro de Norvegio, kiom da homoj jam havas
tiun scion. Post kvin jaroj ni faros la saman enketon por esplori cxu
niaj penoj efikis.

Efektive, jam nun pli ol duono scias, ke gxi estas lingvo. La supozo de
la strategi-verkantoj do estis tro modesta. Tamen la "stategoj" pravis
pri la scio kaj la sinteno de la plej juna parto de la logxantaro: Ni
fakte trovigxas en la iom malagrabla situacio, ke la plej grava celgrupo
estas la plej senscia kaj plej malfavora.

Certeco
-------
Krom la relative vasta scio pri Esperanto la enketo apenaux donis al ni
scion, kiun ni ne jam povis iel senti. Tamen, nun ni scias pri la
sintenoj de logxantoj en Norvegio.

Antauxe ni supozis. Supozo ne necese gxustas, tial estas utile de tempo
al tempo kontroli per science plenumita enketo.

Nia plua pasxo nepre estu informa laboro.

Torstein Kvakland
laux Norvega Esperantisto

***************************************************************************

Pli ol 6000 subskriboj
======================

La subskriboj por la Manifesto de Prago nombris la 11-an de marto 6015.
La kolektado plu dauxras. Kartojn por 4 nomoj kaj foliojn por 20 nomoj
oni povas senpage ricevi de UEA. Krome oni rajtas kopii ilin kaj represi
ekz. en landaj kaj lokaj gazetoj kaj bultenoj.

La Informa Fako de UEA disponigas diverslingvajn tradukojn laux peto.
Elektronikaj variantoj en pluraj lingvoj estas legeblaj en la TTT-pagxo
de Sveda E- Federacio: http://www.esperanto.se/

Projekto pri la agadplano por la "Kampanjo 2000" de UEA antauxvidas novan
formon por la nomo de la dokumento, kies plena titolo estas Manifesto de
Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto. La agadplano
konsilas ekde nun nomi gxin Manifesto de la Esperanto- movado.

CO de UEA

***************************************************************************

Komuniko de la gxenerala sekretario de UEA
==========================================

Lastatempe levigxis vocxoj por "plia demokratia malfermigxo" de UEA kaj
pri publikigo de la estraraj protokoloj kaj cxiuj decidoj, precipe rilate
financajn aferojn. Sincere dirite, mi estas iom laca cxiufoje aparte
reagi, cxar tio forprenas tempon de pli fruktodona laboro. Jen la kialo
de tiu cxi komuniko.

Cxiun duan aux trian monaton mi cirkuleras al la Komitato de UEA,
informante pri pluraj aspektoj de la agado, gravaj kaj malpli gravaj. La
CO kaj mi regule respondas al plej diversaj demandoj, ofte mem invitante
ilin.

En la CO eblas trovi homon, al kiu sin turni, ne nur dum la oficejaj
horoj (09h00-17h30 laux la nederlanda tempo), sed ofte ecx vespere kaj
semajnfine. Ekzemple, la lastan kristnaskon tagmeze mi traktis telefone
urgxajn aferojn kun la gxenerala direktoro, normale dejxoranta.

Neniu estrarano aux oficisto, nuna aux antauxa, pliricxigxis pro sia
Esperanto-agado. Eblus fari longan liston de estraranoj, kiuj elspezis
konsiderindajn sumojn sen peti repagon, kaj de oficistoj, kiuj dauxre
kromlaboris sen kompenso kaj ecx rezignis pri salajroplialtigo favore al
sia labordonanto, t.e. ni cxiuj.

Kiu atente legas la eldonajxojn de UEA aux - se temas pri funkciulo -
aktive partoprenas laborkunsidojn, tiu havas suficxe bonan bildon pri la
agado de UEA, pri agemo de gxiaj estraranoj, ktp. Se restas malklarajxoj,
oni cxiam povas leteri rekte al la koncerna estrarano, oficisto aux alia
respondeculo por pliaj klarigoj.

Cxio tamen ne povas esti publika, i.a. pro la rajto je privateco, kiu
estas forte protektata en Nederlando, sub kies juro UEA funkcias. Mi ne
povus permesi ekz. diskonigi la nomojn de la helpitoj el Konto Espero aux
de la membroj subtenitaj de Fondajxo Canuto. Pro respekto al la digno de
la koncernatoj ne estas dece distrumpeti helpon, kiun oni donas aux
ricevas.

Tamen, ankaux tiurilate cxiuj decidoj estas faritaj de tiuj, kiuj estas
rajtigitaj fari ilin. Ekz. pri la helpo el Konto Espero decidas
sendependa komisiono. Cxiuj dokumentoj pri gxi kaj pri aliaj similaj
kontoj kaj fondajxoj estas kontroleblaj de la Estraro kaj de la revizoroj
de UEA.

Mi demandas min, kiucele oni faras tiujn postulojn kaj senbazajn akuzojn
pri kasxado de informoj, ecx insultojn al funkciuloj de nia asocio. Ja ne
estas komitatanoj, kiuj ilin plej aktive prezentas. Tamen gxuste la
komitatanoj estas nomumitaj por direkti la agadon de UEA, difini gxian
politikon, skizi la gvidliniojn kaj kontroli la efektivan realigon de la
planitaj aktivajxoj.

Se ekzistas homoj tiom agemaj, tiom ideoricxaj, kun tiom da disponebla
tempo kaj tiom interesitaj pri la vivo kaj farto de UEA, kial ili ne
kandidatigxis por komitataneco? Kial la elektokomisiono havis
malfacilajxojn trovi multajn kandidatojn por estraraj postenoj?

Mi invitas cxiujn: venu kaj laboru - la pordoj estas malfermitaj.

Michela Lipari
gxenerala sekretario de UEA

***************************************************************************

Kunlogxi kaj muzeumi en Cxinio
==============================

Hubei Esperanto Asocio, HEA estas la unua cxina provinca E-organizajxo,
vivigxinta en 1979.

HEA multe faris por dauxrigi kaj revigligi la movadon en la lando. Nun
gxi lancxis la unuan E-muzeon en la lando. Dongxu Esperanta Domo (DED)
eble estas pli ekzakta nomo por la domo. La domo situas tuj cxe la fama
pitoreska lago Dongxu de Whuan, la cxefurbo de la provinco. Pli ol 30
kolegioj/universitatoj estas apud gxi.

La areo de la duetagxa konstruajxo estas 230 kvadratmetroj, kun ses
cxambroj kaj du haloj. Lokaj esperantistoj kunvenas semajne. Al la
publiko ni malfermis gxin la 30-an de junio 1996, tuj antaux la unua Azia
Kongreso, tiam ni okazigis seminarion (kunlogxadon) tie. Tio farigxos nia
cxiujara tradicio.

DED eldonas la cxineskan kulturan gazeton "Penseo" kio gajnis Grabowski-
premion en 1994. Kontribuajxoj kaj subtenajxoj estas bonvenaj. Krom
libroj kaj revuoj ni konservus, ekspozicius cxiajn objektojn kun E-
simboloj. Ni jam havas multajn enlandajn kolektindajxojn, artajxojn.

Ni tre gxojos, se eksterlandaj gesamideanoj vizitos nin, subtenos per
sendo de esperantajxoj. DED cxiam bonvenigas vin. Por kontaktoj staras je
via dispono la gxen. sekretario de la asocio:

Peng Zhengming,
301-3-2, Weiyuan Xiaoqu, Wuchang, CN-430070 Wuhan, Cxinio.
Tel.: +86-27-7818012
Fakso: +86-027-7481071
Rete: dedhea@forigu.public.wh.hb.cn

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Famuloj pri Esperanto
=====================

Socialaj movadoj, kulturasocioj, sed ankaux Esperanto-asocioj sxatas, se
multe konataj homoj diras ion pozitivan pri ili. Tiujn vortojn oni povas
mencii en la varbado por la asocio.

La citado de famuloj ne estas per si mem io malbona, sed ne senproblema:
kiel ekzemplo suficxu cxi tie la germana-usona fizikisto Albert Einstein.

Duonverajxoj, mensogoj, trompoj
-------------------------------
Pri famuloj kiuj esprimis sin pri Esperanto aux planlingvoj ekzistas
propra libro, "Pri internacia lingvo tra jarcentoj". La kompilinto Isaj
Dratwer citas, tio estas la nura fontindiko, sen jaro, sen numero, el
Germana Esperanto-Revuo: "Por la internacia komunikado la internacia
interkomprenigxo helpe de la inter- nacia lingvo ne estas nur neceso, sed
memkomprenebla afero. Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la
lingvo internacia." (*1)

Tio sonas ja tre impone! La plej fama sciencisto de la 20-a jarcento
estas varma amiko de Esperanto! Memkompreneble, esperantistoj disvastigis
tiujn vortojn kie ajn eble. Ekzemple, la germanlingva libro per kiu mi
esperantistigxis, havas cxiu-cxapitre enkondukan citajxon. Unu el ili
estas: "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de lingvo
internacia. (d-ro Albert Einstein, profesoro de fiziko, Nobel-premiito)"
(*2)

Post iom da okupigxo pri la temo "fakuloj pri Esperanto" mi trovis tutan
marcxon da duonverajxoj, mensogoj, trompoj, neintencaj fusxoj. Ankaux la
citajxoj de Albert Einstein estas pli belaj ol veraj.

Oni ne miskomprenu ...
----------------------
La unua parto de la citajxo el la Dratwer-libro estas pli-malpli
auxtentika - se oni pardonas la "malgxustan tradukon" de eine gemeinsame
Sprache (komuna lingvo) per la internacia lingvo. Gxi estas prenata el la
teksto kiun Einstein sendis al la SAT-Kongreso 1923 en Kassel, Germanio,
kies alta protektanto li estis. (*3)  La SAT-laboristoj tre gxojis pri
tiu "apogo", sed oni devas konsideri la valoron de la Einstein-vortoj:
ili estas tre gxeneralaj (ne pri Esperanto, sed pri iu ajn "komuna
lingvo"), verkitaj eble ne de Einstein sed de sekretario, kaj la SAT-
Kongreso ne estis la sola arangxo altprotektata de Einstein.

Estas bele, ke Einstein montris iom da simpatio al la laboristaj
esperantistoj, sed oni ne miskomprenu tion kiel precipan amikecon de
Einstein.

Esperantistaj entuziasmo kaj misuzoj pri tiuj Einstein-vortoj supozeble
fortimigis Einstein-on de Esperanto. Tial A. Einstein en 1950 skribis en
responda letero al la usona esperantisto William Solzbacher ke li "ne
favoras kaj neniam favoris Esperanton"! (*4)  (Sxajnas al mi, ke nuntempe
ankaux Umberto Eco estas gxenata de esperantistoj, kiuj vidas en li
"batalanton por la sankta afero".

Nazo de Pinokio?
----------------
La dua parto el la Dratwer-citajxo estas ecx pli embarasa por la
Esperanto-movado.

"Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de lingvo internacia" ne
estas vortoj konataj de Albert Einstein. Sed simila frazo, en la germana,
estas la titolo de artikolo verkita de iu alia Einstein, nome Leopold
Einstein! (*5) Mi ne kredas, ke Dratwer aux aliaj propagandistoj intence
volis/as trompi iun. Sed ili sxate lasas sin mem trompi, per sia emo
kredi tion kio estas bela kaj kio lauxdas Esperanton kaj per tio lauxdas
ilin mem. Mi opinias, ke homo kun la titolo magistro (Dratwer, sed
ekzistas tiaj ankaux doktoroj kaj profesoroj) devus kapabli citi pli
konscie pri sia respondeco.

Oni estu principe nekredema!
----------------------------
Tiaj kaj similaj fusxoj kaj (mem-)trompoj forte skuis mian fidemon al la
Esperanto-mondo.

Cxu gxi ne estas Munchausen-movado kun la cxarmo de Peer Gynt kaj la nazo
de Pinokio? Kiam oni legas Esperanto-librojn, oni ne kredu gxin pro ia
"samideaneco", sed oni estu principe nekredema. Kion konsilis la
humanistoj? *Ad fontes*: Al la fontoj!

Ziko Sikosek
el Koncize 1/97

(1) Isaj Dratwer: Pri internacia lingvo tra jarcentoj, Tel Aviv 1977, p.
118.
(2) Richard Schulz: Mein geliebtes Esperanto, Gerlingen 1979, p. 224.
(3) Ulrich Matthias en Esperanto Aktuell, 1995, n-ro 7, p. 16.
(4) Esperanto, 1977, p. 191.
(5) Pli pri Albert Einstein kaj aliaj famuloj pri Esperanto vd. en
"Informado sen mitoj", aperonta cxe Flandra Esperanto-Ligo.

***************************************************************************

I N T E R R E T O
/////////////////

Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj
==========================================

En Interreto malfermigxis "Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj,
geknaboj kaj dekumuloj".

- Se vi parolas Esperanton,
- Se vi estas inter 4- kaj 18-jara,
- Se vi estas atingebla per ret-posxto...

tio povus esti La Reto-Klubo por vi!

Se vi povas rigardi TTT-pagxojn, simple iru al:
http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/

Legu la pagxojn, esploru la ejon kaj aligxu per la sin-prezento-formularo
en la Klubo.

Se vi ne povas navigi TTT-e, sed se vi estas ja atingebla per retposxto,
legu plu: La Reto-Klubo celas esti loko por geknaboj kiuj jam konas
Esperanton, ne por tiuj kiuj ankoraux lernas gxin (kvankam tiuj estas
bonvenaj por cxion legi aux ludi). Gxi ne rilatas al kiu ajn Esperantista
aux ne-Esperantista organizajxo, sed celas (iom post iom) funkcii tute
sendepende. La solaj kriterioj por aligxo estas: paroli (skribi, legi)
Esperanton, esti gxis 18-jara, kaj esti atingebla per elektronika posxto.

Cxiuj Esperanto-parolantaj infanoj, geknaboj kaj dekumuloj (gxis 18
jaraj) kiuj estas atingeblaj per elektronika posxto, povas havi tie
pagxon por prezenti sin kaj siajn interesigxojn. Krome tie trovigxas
(ankoraux ne tre multaj) pagxoj kun ludoj, versajxoj, kantoj por diversaj
agxoj kaj "transligoj" al aliaj lokoj en Interreto kie trovigxas tekstoj
aux aliaj aferoj interesaj. Per "afisxejo" vi povas sendi mesagxojn al
cxiuj legantoj.

Por tiuj, kiuj parolas Esperanton de sia bebo-agxo, sed estas super 18-
jaraj, ekzistas aparta fako.

La adreso de la cxefa TTT-pagxo de la Reto-Klubo estas:
http://www.geocities .com/EnchantedForest/2755/

Se vi estas atingeblaj per e-posxto, sed ne disponas pri TTT-konekto, vi
povas peti la aligxilon cxe: "retoklubo@forigu.geocities.com" por kio menciu
nomon, agxon kaj vian ret-adreson.

inf. W. Pilger

* * *

Por havi superrigardon pri interlingvistiko kaj esperantologio estas
proponata al adreso: http://www.infoweb.magi.com/mxfettes/ bone prepaita
kaj informricxa hejmapagxo de Mark Fettes. La informoj aperas en la angla
(kaj nur parte en Esperanto), cxar gxi direktigxas cxefe al
neesperantistoj.

IpI 3-4/96

La finnlanda sekcio de ILEI kontakteblas cxe: raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi
Helikposxte: Raita Pyhala, Jykyrintie 3, FI-69440 Lestijarvi, Finnlando,
tel: +358-6-8637351.

***************************************************************************

A R A N Gx O J
//////////////

40 lingvoj + 1 inter la maro kaj montoj
=======================================

Inter la 20-a kaj 30-a de junio '97 en Mahacxkala, cxef-urbo de Dagestan
en Rusio, surborde de la varma kaj tenera Kaspia maro okazos internacia E-
renkontigxo "Dagestan-97".

2-litaj cxambroj, 3-foja mangxado, ekskursoj al ekzotikaj montaraj
vilagxoj kaj en 5.000-jaran urbon Derbent, varma E-etoso, sxip-ekskurso,
konatigxo kun la moroj kaj tradicioj de la "Montolando" - kie oni parolas
pli ol 40 lingvojn, kaj multaj aliaj programeroj atendas vin.

La plena restado (logxado-mangxado-programo) kostos 360 USD por A-landoj
kaj 280 USD por B-landoj.

Pagu al UEA-konto jnsv-l (indiku - por Dagestan '97). Eblas pagi ankaux
surloke. Se vi bezonas rusian vizon, menciu la pasportnumeron,
civitanecon, adreson... Bonvenon! Aligxo cxe:

Abdurahman Junusov
p.k. 74, RU-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio.
Tel.: +7-8722-630643.
Rete: root@forigu.eldaggu.dagestan.su

***************************************************************************

Junulara Esperanto-Renkonto
===========================

La tradicia (jam 41-a) junulara arangxo JER cxi-jare okazos inter 04-06
de aprilo en hungara vilagxo Piliscsev (apud Budapesxto), apud kiu
trovigxas la t.n. "Esperanto-Fonto" (oficiala nomo!).

La fonto bedauxrinde trovigxas en malbona stato, do kial ne labori
kelkajn horojn dum la semajnfino por plibonigi gxin?

Kompreneble la programo antauxvidas ne nur fonto-riparadon, sed ankaux
distrajxojn: diskutado pri la kunvivado de diversaj tradicioj, migrado en
la montaro, dancado, vizito de vinkelo, kaj eble spektado de dokumenta
filmo pri la historio de Esperanto-fonto. Kontaktadreso:

David Alko Golden
Damjanich u. 1/C. I. 8, HU-8200 Veszprem, Hungario
Tel.: +36-88-424339
Rete: goldend@forigu.hal2000.vein.hu

***************************************************************************

JES-97
======

- Kiam io sukcesas la unuan fojon, tio estas bonsxanco.
- Kiam io sukcesas la duan fojon, tio estas hazardo.
- Kiam io sukcesas la trian fojon, tio estas tradicio!

Jes ja, la Usona Esperantista Junularo (USEJ) organizos cxi-jare jam la
trian fojon la Junularan Esperantistan Semajnfinon, JES-97!

De la 23-a gxis la 25-a de majo 1997, junaj (kaj netiomjunaj)
esperantistoj kolektigxos en Washington DC, la cxefurbo de Usono, por
helpi USEJ-on celebri ne nur la unuan someran JES iam, tamen ankaux la 5-
an datrevenon de USEJ!

Partoprenkotizoj estas 55-60 USD kaj inkluzivas dunoktan tranoktadon en
junulara gastejo, programon kaj cxiujn mangxajxojn.

Ekzistas ankaux dumtaga programo por 15 USD.

Por aligxi, demandi, kontribui, ktp. bv. viziti:
http://jhunix.hcf.jhu.edu/dxanielac/jes/ aux kontaktu:

Joseph Truong
624 Second Street
Lancaster, PA 17603-5114 Usono.
Tel: +1-410-6174468
Rete: jtruong@forigu.loyola.edu

***************************************************************************

Subvencioj por B-landanoj
=========================

Estas rekomendinde baldaux sendi definitivan aligxon al la Esperanto-
Kulturfestivalo en Aalen, Germanio, (okazonta inter 10-13. de majo) cxar
la unuaj 60 partoprenantoj el la t.n. B-landoj ricevas subvencion por
logxado (40.- DEM po persono).

Kongresa Buroo,
Dachtlerstr. 21, DE-70499 Stuttgart, Germanio
Telefakso: +49-711-1388982

***************************************************************************

Kulturo de Lodz
===============

De la 29-a gxis la 31-a de majo okazos "Esperantaj renkontigxoj - 1997."
La arangxo estas dedicxita al la kultura vivo de la urbo Lodz. Adreso de
la organizantoj:

Filio de Pola E-Asocio,
str. Moniuszki 5, PL-90101 Lodz, Polio.

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

01-25.04. 13-a Internacia Simpozio de E-Turismo, Bulgario. Inf:
  Vojagxoficejo "Stelo-Tur", str. Ljuben Karavelov 68, BG-1000 Sofia,
  Bulgario.

03-06.04. 7-a BIERo en Munchen. Inf: Bernd Gruber, Hansjakobstr. 47,
 D-81673 Munchen, Germanio. Tel.: +49/89/4314520.
 Rete: Bernd.Gruber@forigu.t-online.de

04-06.04. 41-a Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Piliscsev (apud
  Budapesxt). Inf: David Alko Golden, Damjanich u. 1/c, I.8 HU-8200
  Veszprem, Hungario. Tel: +36-88-424339. Rete: goldend@forigu.hal2000.vein.hu

04-06.04. Fromagxa Semajnfino, Grenoble. Inf: Pascal Lecaille, B.P.
  3019., FR-69394 Lyon cedex 03, Francio. Tel/fakso: +33-472360714.
  Rete: pascal@forigu.zen.dedal.fr.net

04-06.04. Kursa Semajnfino, Bieno "Njegusx", Kroatio. Inf: Visxnja
  Brankovicx, Via Leghiessa 6, IT-34131 Trieste, Italio.
  Tel/fakso: +39-40-767875.

06.04. Inauxguro de la "Gxardeno de Esperanto", Udine. Inf: Organiza
  komitato "Giadino dell'Esperanto", presso DDLF. via Cernaia 2, IT-33100
  Udine, Italio.

08-12.04. "Sed fine (kaj diable!) kio estas vortaro?", Bouresse. Inf: La
  Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074.

11-13.04. Pri io aux nenio - amuza kaj amika kunestado, Poprad. Inf: E-
  Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio.

11-13.04. 4-a ELTEKO, internacia laborgrupo pri ELektrotekniko TElematiko
  KOmputiko, Rumbech/Hameln. Inf: ELTEKO, c/o Duhme, Friedensplatz 4, DE-
  35037 Marburg, Germanio. Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de

11-17.04. SATEB Konferenca Semajnfino kaj Jarkunveno, Barlaston. Inf:
  Derek Tatton, Wegdwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-
  on-Trent, ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782 372105. Rete:
  wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk

12-13.04. XVII-a Renkontigxo de Portugalaj Esperantistoj en Barreiro.
  Inf: Portugala Esperanto-Asocio. Antonio Martins, Rua Alfredo Jose
  Marques  21 c/v esq. PT-2735 Cacem. Rete: bacano@forigu.cc.fc.ul.pt

15-19.04. "La vortkunmetado?...", Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410
  Bouresse, Francio. Tel: +33-549-428074.

17-18.04. Esperantologia Konferenco en la Universitato ELTE. Inf: E-Fako,
  Zsuzsa Varga-Haszonits, Piarista koz 1, HU-1052 Budapest, Hungario. Tel:
  +36-1-2670966 kaj interna 5185.

***************************************************************************

F A K A    A P L I K A D O
//////////////////////////

ISAE kaj Scienca Revuo en mondo de specialigitaj sciencoj
=========================================================

 - Parolado de Yamasaki Seiko en la membrokunveno de ISAE en Prago -

Ni auxdas de diversaj flankoj la opinion, ke la Scienca Revuo, SR
malsuficxas por kovri cxiujn kampojn de la sciencoj kaj ke ISAE
(Internacia Sciencista Asocio Esperantlingva) perdis realecon tiel, ke
gxi pli bone estu tegmenta organizo transdoninte individuajn sciencojn al
faka organizo.

Al mi sxajnas, ke tio ne estas realisma, antaux cxio el financa kialo:
ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantlingva) jxus reakiris bugxetan
ekvilibron post la enorma peno de sia gxenerala sekretario kaj ne
kapablas, al si permesi tian lukson. La scienca esperantistaro ne
kapablus subteni dispecigitajn societetojn kun iliaj liliputaj
periodajxoj.

Kiuj sciencistoj, precipe natursciencaj, publikigos siajn plej novajn
studrezultojn en Scienca Revuo? Konkurenco en sciencoj estas tiel feroca,
ke ili nepre devas publikigi siajn referajxojn en lingvoj kompreneblaj al
plej eble granda nombro da siaj kolegoj: ilia promocio dependas de la
kvanto de citajxoj el iliaj verkajxoj fare de aliaj. Kaj jam nun ne plu
okazas en grandaj lingvoj, kiel en malnovaj tagoj, sed en La lingvo, kiu
estas angla.

Esperantlingvaj sciencistoj estas devigataj aperigi artikolojn ne vere
originalajn en SR, do pli aux malpli popularsciencajn; iliajn originalajn
ili rezervas gxenerale por anglalingvaj fakgazetoj.

Kiam mi parolas pri popularscienco, tio tute ne signifas ion
malaltvaloran.

Esperanto ankoraux ne estas maturigxinta malgraux siaj pli ol cent jaroj
da historio, aux pli gxuste: Esperanto kiel scienca lingvo evoluis
malunuece, same kiel aliaj kampoj de la homa spirito, kaj en iuj terenoj
postrestas kompare al ekz. nia lingvo en la poezio.

El tio cxi devenas la graveco de la Esperantlingva terminologio. Tiuj
truoj estas lante sed konstante plenigataj, sed plejparte en la formo de
fakvortaroj. Ili tamen ne estas suficxaj: terminologio estas nur
instrumentaro por sciencoj, ne scienco mem. Devas ekzisti fundamentaj
lernolibroj aplikantaj tiujn terminojn praktike.

Mi citu tipan ekzemplon, nome debaton okazintan dum la brajtona UK en
1989. Prof. Honey, porparolanto de la angla, refutis la oratoran defendon
de Esperanto fare de prof. John Wells dirante, ke li agnoskas maljustecon
de la nuntempa hegemonio de la angla, sed ke en realeco la angla estas
preskaux la sola fenestro al moderna teknologio por junuloj en evoluantaj
landoj kiel ekz. en Afriko, kie li pasigis kelkajn jarojn. Kiam ili penis
en granda malfacilo por proprigi al si ilon por la levo de la vivnivelo
de siaj kunlandanoj, li alvokis al la cxeestantoj konsistantaj preskaux
nur el esperantistoj; tiam li sentis la vanecon de la memkontentaj,
memnomumitaj mondsavantaj esperantistoj sidantaj en foteloj. -
Kompreneble li eraras; sed oni sentis patoson de lia alvoko.

Ni devas eldoni lernolibrojn de sciencoj, ecx se nur por la triamondanoj!
Tio estas certe utila formo de popularscienco. Oni povus kunredakti el
bonkvalitaj artikoloj el SR tiajn lernolibrojn.

Ni scias nombron da specimenoj de prestigxaj popularsciencaj gazetoj: la
Scientific American, kiu estas sxategata de Thomas Edison kaj ankoraux
nun legata tiel de amatoroj kiel de fakuloj; aux la National Geographic,
lukse presita popularmagazino, kiu farigxis iusence amaskomunikilo
kontribuanta al la financo de la Nacia Geografia Societo usona. Ecx pli:
la brita Nature kaj la usona Science estas nefakaj gazetoj, almenaux ne
limigitaj al unu speciala brancxo de la naturscienco, tamen aperas en ili
pintaj tezoj pri nuklea fiziko.

"Popularscienca" periodajxo povas, ja ecx devas esti altnivela! La nunaj
alte specialigitaj sciencoj tendencas perdigi el la vidkampo de
sciencistoj komprenon pri la lastatempaj atingoj en najbaraj disciplinoj,
kaj pri la natursciencoj gxenerale, alivorte pri informajxoj, el kiuj oni
formas sian mondkoncepton.

Due, la pinto de la Alpoj de sciencoj postulas vastan montpiedon,
gxeneralan klerecon de la popolamaso.

Cxi tiu subtila ekvilibro, cxi tiu strecxiteco inter la speciala kaj la
gxenerala, ecx la esotera, estas sekurigilo de la disvolvigxo de
sciencoj.

La misio de Scienca Revuo ekzistas en tio. Por atingi tiun celon la
eldonkvanto devas esti altigita. En tiu senco oni devas celi varbadon por
pli granda membraro en nia Asocio, varbado bazata sur bonkvalita
multflanka enhavo.

Speciale, post malapero de esperantologiaj gazetoj, SR povas servi kiel
tia, kaj fakte gxi ofte faras tion. La Japana Esperantologio estis
bonvenigita kiel tia je sia debuto en Esperantio, sed neniu dua numero
aperis.

Se la eldonkvanto de SR multigxus, kaj se iuj esperantistoj, ni diru iuj
estontaj Nobel-premiitoj, ekhavus auxdacon aux kapricon publikigi
malgrandan parton de siaj esplorrezultoj en Scienca Revuo, tiam ilia
renomo donus prestigxon al tiu cxi, ne inverse. Kiam Enrico Fermi estis
publikiganta unu post alia siajn disertaciojn en la Bulteno de la
Universitato de Romo, antaux ol li elmigris al Usono, ni auxdas ke cxiuj
teoriaj fizikistoj en la mondo lernis la italan - se oni subtrahus la
troigon - (kaj kiel benita estis la tiama mondo nescianta la akaparon de
la scenejo fare de la angla!). Sed kial ne: iam venus tempo kiam tio
okazus al Esperanto.

YAMASAKI Seiko
Rete: study069@forigu.jpndokyo.dokkyo.ac.jp
el Scienca Revuo (1996)(2) - 169

***************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Eble cxiutaga gazeto

Komentoj
========

Antaux unu jaro Dietrich Weidmann komencis nekutiman entreprenon: aperigi
en la interreto cxiutagan Esperanto-magazinon sub la nomo "Komentoj"!

La ideo ja estas bonega: oni redaktas la gazeton sur unuopaj TTT-pagxoj,
metas gxin al iu servilo, kio estas publike kaj senkoste atingebla por iu
ajn. Oni tiel povas plene sxpari la sendokostojn, ne devas aparte zorgi
pri financoj (krom la lu-pago de spaco por la interreta servo-firmao), ne
devas zorgi pri administrado, abonantoj, varbado, sed la tutan energion
povas dedicxi al la enhavo de la informilo.

La TTT-gazeto Komentoj havas nun diversajn rubrikojn: pagxo de la
redaktoro, legant-pagxo, anoncoj, aktualaj novajxoj de la mondo,
magazino, movado, sporto, Svislando, sciencfikcia serio kaj E-societo de
Zurich.

La esenca parto de Komentoj estas la rubriko "La mondo aktuala" kiu
enhavas la plej gravajn erojn de la tagaj politikaj eventoj. Cxiufoje
estas aldonitaj 1-3 eroj al la supro de la listo, do estas dauxre
legeblaj ne nur la lastaj aldonoj, sed ankaux la antauxaj informoj!

"Komentoj" ne estas movada gazeto kaj jam havas pli ol 130 refresxigojn
(eldonojn). La ofteco de refresxigoj, la enhavo de la rubrikoj dependas
ankaux de la kontribuantoj, kaj la kompilanto tre volonte akceptus helpon
de aliuj.

Mem la legado de "Komentoj" estas senpaga, sed kompreneble estus bonvena
libervola financa subteno por kontribui al la spaco-luaj kostoj.

Fine, sekvan fojon kiam vi surfos en la reto, ne forgesu viziti la
pagxon:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/esperanto_societo_zuriko/komento
j.htm

L.S.

***************************************************************************

M O V A D O
///////////


Nova kursejo de svedaj esperantistoj
====================================

En februaro 1997 ekfunkciis la nova kursejo de la svedaj esperantistoj
kaj jam tranoktigis la unuajn gastojn. Nomata "Esperantogarden Lesjofors"
gxi funkcias kiel kursejo kaj konferencejo por la Esperanto-organizoj,
svedaj kaj alilandaj.

Gxi povas gastigi samtempe proks. 60 tranoktantojn en 2- aux 4-litaj
cxambroj. Mangxejo ekzistas kaj kuirejo por memmastrumado.

Ankaux aliaj organizoj kaj entreprenoj montris intereson por okazigi
kursojn kaj konferencojn en gxi.

Por neesperantistaj vizitantoj estas preparita luksaspekta ekspozicio pri
Esperanto, konstante montrata.

Koopera societo
---------------
La kursejo estas posedata de esperantista koopera societo, kies
membroj/posedantoj troveblas en Svedio, la nordiaj landoj kaj ecx sur
aliaj kontinentoj. Cxiuj esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto
rajtas esti membroj.

Centre en Lesjofors
-------------------
Esperantogarden situas centre en Lesjofors (cx. 2000 logxantoj) en la
komunumo Filipstad en Vermlando. La loko estas je simila distanco (cx.
300 km) de Gotenburgo, Oslo kaj Stokholmo.

Propra informejo
----------------
La kursejo havas propran informejon cxe la adreso
http://www.esperanto.se/egarden/. Tie aperos la aktualaj programoj,
priskribo pri atingeblo kaj aliaj interesaj informoj.

inf. FL


******** nur por la retposxta versio *********

Pluraj kursoj kaj arangxoj estas planataj jam la unuan jaron. Meze de
majo okazos en gxi kaj la proksima Popola domo la jarkongreso de Sveda
Esperanto-Federacio. Somere la Popolaltlernejo de Karlskoga okazigos en
gxi la jam tradiciajn somerajn kursojn, kiuj cxijare estos dusemajnaj.
Pliaj arangxoj okazos somere kaj auxtune.

Kunlabore kun STF, Sveda Turista Asocio, "Esperantogarden Lesjofors"
funkcias kiel gastejo por migrantoj (t.e. junulargastejo) kaj estas parto
de la sveda kaj internacia junulargastejaj retoj. Gxi estos malfermita
dum la tuta jaro.

Desegnajxo pri la domo estas prenebla cxe
http://www.esperanto.se/egarden/egarden.jpg

Kolorfoto de la ekspozicio troveblas cxe
http://www.esperanto.se/egarden/egexpo.jpg

Se pli fajna foto estas bezonata (ekz. tiff-formata) sendu retleteron al
Franko Luin: franko@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

Faksilon al E-lernejoj?
=======================

La multobligila firmao "Gestetner", produktanta i.a. ankaux faks-
aparatojn faras tre malavaran proponon: se pro io ajn motivo (vi acxetas
novan, gxi difektigxis ktp) vi senigxas de via faksilo kaj donacos gxin
al la firmao, ili riparas, refunkciigas gxin, kaj senpage donacas la
faksilon al iu lernejo ie ajn en la mondo, precipe en Euxropo.

Nur ni pensu: se ni povus pere de Gestetner provizi al cxiu lernejo kie
oni instruas E-on senpagan faksilon kun la faksnumeroj de cxiuj aliaj
lernejoj, kie E-o estas instruata, uzata, kia instigo gxi estus al la
instruado? - Sed ni bezonus la adresojn de la lernejoj...

Oni ofte diras, ke iuj lernejoj en Hungario, en Cxinio, en Brazilio uzas
Esperanton, sed ni neniam vidas adresojn. Cxu ni povus kompili la
adresaron? Kion vi opinias?

Will Green
202 Dunkery Rd, Mottingham, London SE9 4HP, Britio

Rim. Ni havas specialigxintan fakan asocion ILEI, kiu okupigxas pri
lernejoj. Sed cxu ILEI kapablas? - La red.

***************************************************************************

Ni ne nur parolemas sed sukcese agas...
=======================================

Dauxrigante la disvastigon de E-o, post la unuaj pasintjaraj kontaktoj mi
prelegis 4 -foje en la urbo Ipameri, cx. 700 km for de Campinas, en la
sxtato Goias en la centra regiono de Brazilio.

La prelegojn cxeestis cx. 350 personoj. La eventoj estis tute subtenitaj
de la Sekretariejo pri Eduko, kiu anoncigis ilin pere de la loka radio
kaj afisxoj tra la urbo.

En la Agra Lernejo pluraj gelernantoj ekstudis la lingvon pere de la
perkomputila kurso (de s-ano Adonis Saliba), ecx plie, la direktorino
tute aprobis la ideon oficiale enkonduki E-on tien! Laux opinioj, se la
afero sukcesos, tio plej eble instigos la aliajn lernejestrojn agi
samcelen, ja la Agra Lernejo estas la plej elstara en la urbo kaj en la
tuta regiono. En la biblioteko de la lernejo estas starigita E-sekcio
(akceptas novajn kaj malnovajn librojn), kies kreskado dependos de nia
malsxparemo. Ni praktiku la donacadon!

Dankleteroj al la gvidantoj de la lernejo estas ege bonvenaj: rua Dona
Branca de Aguiar machado, 65-Centro, Ipameri-GO, BR-75820-000, Brazilio.

Mi esperas, ke vi, s-an(in)o, kiu nun legas tiujn cxi liniojn, nepre
skribos almenaux simplan gratulleteron aux posxtkarton, ja tio estas unu
el la plej efikaj kaj malmultekostaj manieroj montri la internaciecon de
E-o.

Ni estu diligentaj, ni laboru kune.

Juscelino Gama,
Unicamp E-grupo
espero@forigu.ime.unicamp.br

***************************************************************************

Murkalendaro
============

Esperanto-klubo de urbo Prerov eldonis belegan koloran murkalendaron, kun
urbaj kaj fervojaj motivoj, kiun oni senpage sendis al multaj E-kluboj
kaj diversaj institucioj. Se vi interesigxas kontaktu:

Jindrich Tomisek,
CZ-75118 Rikovice 33, Prerov, Cxehio

***************************************************************************

Biciklaj bravuloj
=================

La reaktivigxinta BEMI, Biciklista Esperantista Movado Internacia krom la
karavano al la IJK en Assisi (vidu Eventoj-120) havas ankaux aliajn, ecx
pli kuragxajn planojn.

Laux la januare aperinta BEMI-revuo Yvonne van den Hork (Marijkeweg 28-C-
1, NL-6709 PG Wageningen, Nederlando, retposxte: espi@forigu.dds.nl) post la UK
en Adelaide gvidos biciklan vojagxon tra preskaux la tuta Auxstralio. En
1998 BEMI esperas organizi karavanon de Siberio tra Mongolio el la IJK en
Beijing (Peking). Pliaj informoj haveblas cxe Ivo Miese, kiu ankaux tre
dankeme akceptas cxiajn konsilojn, help-ofertojn, invitojn de lokaj
grupoj, ktp.:

Ivo Miesen,
Bloemenweg 102, NL-6221 TX Maastricht, Nederlando.

***************************************************************************

Mi rakontas al milionoj
=======================

La 4-an de januaro dagestana televido montris 30-minutan TV-elsendon El
la foraj vojagxoj..., en kiu Abdurahman Junusov rakontis pri la 2-jara E-
stagxado cxe Eventoj en Hungario kaj cxe Monato en Belgio. Dum la elsendo
li montris plurajn esperantajxojn, fotojn, fragmentojn el videofilmoj,
ekzemple, pri la IF en Germanio k.a.

La elsendo havis grandan sukceson en la respubliko kaj vokis intereson
pri la lingvo. Krome, la 21-an de februaro la plej populara en la
respubliko gazeto Novoje Delo (La nova afero) publikigis artikolon "En
Hungario kaj en Dagestano oni parolas Esperanton", kiu enhavas
intervjuojn kun la nova prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU)/
Abdurahman Junusov kaj la ambasadoro de Hungario en Rusio Gyorgy
Nanowfszky, kun iliaj fotoj.

inf. A. Ju.

***************************************************************************

Japana koncerto
===============

En la prestigxa kroata artmuzeo Mimara en Zagreb la 3-an de februaro
okazis speciala koncerto de japanaj muzikistoj: pianistino Megumi
Sakaguchi kaj violonisto Masatoshi Hirano, amikoj de Esperanto, muzikis
kadre de la programo de Kroatia Esperanto-Ligo. La koncerto estis
dedicxita al la kroata esperantisto Rene Matousxek, kiu malaperis en
novembro 1991 dum la milita katastrofo de la urbo Vukovar. Geaktoroj Vida
Jerman kaj Kruno Sxari vocxlegis el la prozo kaj poezio de Rene Matousxek
en la kroata kaj Esperanto.

inf: Spomenka Sxtimec

***************************************************************************

Abonhelpa Fonduso!
==================

Sincerajn dankojn al cxiuj subtenantoj de la abonhelpa fonduso.

 - Jeroen Balkanende, NL, 15 NLG
 - Maria Vitalyos, Germanio, 126 DEM
 - Hoogendoorn R. L., NL, 26 NLG
 - Bodo Schneider, Germanio, 224 NLG
 - Antonio Fin, Italio, 50 DEM
 - Hirosi Nagata, Japanio, 17 NLG
 - Sormunen Tapio, Finnlando, 74 NLG
 - Esperantista Klubo Oslo, Norvegio, 84 NLG
 - Christian Darbelley, Germanio, 13 DEM
 - M.v.d. Horst-Kolinska, Nederlando, 26 NLG

***************************************************************************

R E A G O J
///////////

Informado? Mi ne komprenas...
=============================

Jen mia reago al la artikolo de Ziko M. Sikosek en n-roj 113-114, p. 2.

Ziko M. Sikosek plendas tutan kolumnon longe pri la stulta publiko, kiu
ne komprenis lian prelegon kaj ne konvene diskutis pri gxi. En tiu
plendado li nenion komunikas pri siaj celoj, versxajne pensante, ke cxiuj
legantoj jam konas ilin. Kvankam mi ne cxeestis lian prelegon, mi povas
tamen diri, ke kiam preleganto ne komprenatas de sia publiko, li ne
sercxu la kulpon cxe la publiko, sed cxe si mem. Li ja gravege mistaksis
sian publikon kaj pro tio ne adekvate alparolis gxin. Pro tio absurdas
lia aserto "Pri mia prelego mi estis tre kontenta (esceptkaze), sed ne
pri la publiko."

Mi cxagrenas gxuste pro tio, ke per tiu sinteno Ziko neniam atingos tiun
parton de la E-istaro, kiu devus pleje kompreni liajn versxajne
auxdindajn kaj eble sekvindajn proponojn.

Wilhelm Luttermann
100070.2001@forigu.compuserve.com

***************************************************************************

Ne en la diskutoj
=================

Mi legis kun intereso "Kiel ni vocxdonu" en n-ro 118. p. 2. Mi opinias,
ke ni ne propagandu por uzado de Esperanto en la diskutoj de EU-
parlamento. Ne estas inteligente postuli, ke parlamentanoj lernu alian
lingvon aldone al siaj aliaj laboroj.

Tamen pri dokumentoj la afero estas tute malsama. Tradukado cxiam estos
necesa, do estus multe pli facila kaj pli malmultekosta traduki el
nacilingva originalo en Esperanton, kaj el tiu versio en la nacilingvon
de la uzonto. Tradukistoj bezonus scii nur Esperanton krom sia lingvo.

Henry D. Palmer

***************************************************************************

Kongreso?
=========

Jam de kelkaj jaroj, ekde kiam Monda Turismo organizas siajn cxiujarajn
renkontojn nomataj Internacia E-Kongreso, mi interne ribelas kontraux
uzado de tiu nocio koncerne de turisma arangxo. Tiel, mi gxojas, ke Vi
kritikis tion, proponante aliajn esprimojn. Mi plene apogas Vian
korekton.

En la konscio de cxiu esperantisto la vorto "kongreso" asociadas kun
Universala Kongreso. Laux mi, estas jam troigo uzi la vorton "kongreso"
por fakaj organizoj, ekz.: fervojistoj, informistoj ktp. - por ili
suficxus la nocio "konferenco". Mi finas per via aserto: "Ne miskreditigu
la vorton "kongreso"!

Marian Laba, Polio

***************************************************************************

Persekutoj
==========

En almenaux 2 diversaj E-gazetoj mi lastfoje legis abomenan tekston (ecx
sxajne la saman) de Abdurahman Junusov, kiu provas pruvi, ke mensogas aux
fantazias samideano Ivan Popov, rakontinte al svedaj auxskultantoj pri
oficialaj sistemaj obstakloj instrui kaj lerni Esperanton en Sovetio.

Ecx se li ne suficxe atente legis la entekste menciitan libron de Ulrich
Lins "La dangxera lingvo", kie la auxtoro tre kompetente prezentis
dokumentaron pri sovetiaj krimoj kontraux Esperanto-movado, ne kredeblas,
ke Junusov - vivante en la sama "proleta imperio" - estas tiom profunda
ignoranto pri simptomoj de gxia malbono. Ja Popov per civitanaj spertoj
nur konfirmis tion, kion Lins prezentis de ekstere laux nur parte
akireblaj dokumentoj. ... Kamarado Junusov! Mi esperas, ke vi tamen
akceptos elkoran Nov-jaran bondeziron de la homo, kiu scias ion tute
alian ol vi kaj cxiujare denove gxojas, ke Sovetio ne plu ekzistas.

Mezmizera burgxa kulako el Polio:

Tyburcjusz Tyblewski

Rim: La originalon de la supra, forte mallongigita letero ni plusendis al
A. Junusov en Rusio, kiu cetere mem estis inter la gvidantoj de SEJM,
Sovetia E-Junulara Movado, kio agadis de 1966 gxis la fondigxo de ASE,
Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), en 1979. - La red.

* * *

Mi kun intereso legis la leteron de s-ro A. Junusov (Eventoj 115, p. 6.),
kiu provis korekti impresojn, donitajn de s-ro I. Popov en prelego,
farita pasintan jaron en Malmo, Svedio.

Permesu al mi aldoni komenton pri miaj personaj spertoj: En 1967 mi
vizitis Sovetion, kvankam mi ne scias la rusan lingvon. Uzante la
internacian lingvon, mi prelegis en Moskvo en la Esperanto-klubo de
kuracistoj, kaj poste vizitis la urbon Tasxkent, kie iu esperantisto
afable gastigis min, prezentis min cxe la loka Esperanto-klubo, kaj dum
du tagoj kondukis min tra la urbego. Neniun oficialan problemon mi
spertis tiurilate...

Ralph A. Lewin, Usono

***************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Nemutaj policistoj
==================

Brazila Esperanto-ligo iniciatis cxe la sekretariejo de Edukado de la
Distrikta Federacio ebligi instruadon de Esperanto en la Akademio de
Civila Polico kaj en Interlerneja Centro de Lingvoj.

Deputito Renato Rainha sukcese proponis al la Cxambro de Deputitoj
okazigi solenan sesion la 14-an de aprilo omagxe al Esperanto. Bonvolu
amase saluti la eventon (menciante lian nomon) per dankleteroj, por
subteni la iniciaton. Adreso: Deputada Lucia Carvalho, M.D. Presidente da
Camara dos Deputados, SAIN, Parque Real, BR-70086-900 Brasilia, DF.

***************************************************************************

Preuniversitataj somerkursoj
============================

La prilingva fakultato de la universitato de Santiago de Compostela,
Hispanio organizos de la 15-a de julio gxis la 15-a de auxgusto 1997
somerkursojn en Esperanto.

Dum la prepara kunveno kun la lokaj auxtoratatuloj (kaj cxeesto de prof.
Selten kaj prof. Wells) oni eksciis, ke oni jam preparis parton de la
kursa materialo pri diversaj fakoj. La hispana ministro pri edukado kaj
kulturo sendis kuragxigon. Informas: Instituto de Idiomas, Curso de
Esperanto, Av. de Castelao s/n-ro, ES-15705 Santiago de Compostela,
Hispanio.

el Kulturaj Kajeroj 4/96

***************************************************************************

Finita eksperimento
===================

Inter 1993-95 okazis internacia propedeuxtika eksperimento pri instruado
de E-o en Slovenio, Auxstrio kaj Kroatio, iniciatita de INTERKULTURO en
Maribor, Slovenio. La detala raporto pri la rezultoj de la eksperimento
estas sendita al la financinta Ministerio pri Scienco de Slovenio.

La plivastigita versio de tiu raporto kun klarigita scienca metodo
kalkuli la rezultojn laux la kibernetika pedagogio farigxis la
magistrigxa tezo cxe Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) de Zlatko
Tisxljar, kiu sukcese defendis gxin en septembro '96 antaux 11-profesora
komisiono de AIS.

Kontaktadreso por pliaj informoj pri la eksperimento:

Zlatko Tisxljar,
Besednjakova 1, SL-2103 Maribor, Slovenio.
Tel/fakso: +386-62-100669

***************************************************************************

Internacia konkurso
===================

La taskofoliojn por lernantoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi
trovu en Eventoj n-ro 083. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi.

Taskofolio 7. por plenagxuloj
-----------------------------

1. Trovu tri vortoparojn en kiuj la paroj distingigxas per s / z.
   Ekz. roso / rozo (3 poentoj)

2. Kiuj vortoj ne havas afiksojn: krokodilo, bofratoj, butono, vetero,
   bovaro, hakilo (3 poentoj)

3. Sat- estas uzata ankaux prefikse. Skribu almenaux ses verbojn kun gxi.
   (3 poentoj)

4. Formu ag-substantivojn el la verboj:
   telefoni, demandi, semi, sendi, marteladi (3 poentoj)

5. Kion oni bondeziras al ekveturonto? (2 poentoj)

6. Esprimu pli koncize: Li estas lacega kaj sidas senmove en fotelo.
   (3 poentoj)

7. Kion vi scias pri Baldur Ragnarsson? (3 poentoj)

La solvofoliojn sendu gxis la 14-a de aprilo 1997 al:

Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo,
Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

***************************************************************************

NI MENCIAS
==========

PLI OL HOMO. Komiksoj (bildrakontoj) de Arnaux Torras. Kolekto de
erotikaj kaj pornografiaj bildrakontoj, kelkaj jam iam aperintaj en la
revuo Kata-luno. Nur por nepruduloj! Eldonis: Studenta E-Klubo (Amrusxeva
5, HR-10000 Zagreb, Kroatio).

* * *

LA ROMANTIKULO EN LA XX-A JARCENTO. Komiksoj (bildrakontoj) de Arnaux
Torras. Kolekto de erotikaj kaj pornografiaj bildrakontoj, kelkaj jam iam
aperintaj en la revuo Kata-luno. Nur por nepruduloj! Eldonis: Studenta E-
Klubo (Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio).

* * *

POLITIKA HEGEMONIO KAJ LINGVA HEGEMONIO EN EUROPO. Red. Andrea Chiti-
Batelli kaj Pierre Janton. Serio de E-Dokumentoj, eldonita de UEA. 22
pagxoj, A-5.

* * *

FOTOGRAFIKA FAKVORTARO. Difinoj por cx. 600 terminoj. 32 pagxoj, formato
A-5. Redaktis: Valente Giuseppe, via Ledra 4, IT-33100 Udine, Italio.

* * *

SINDIKATA TERMINARO. Eldonis IKEF. 415 nocioj en 4 lingvoj. Prezo: 125
BEF aux 6 DEM.

***************************************************************************

ESPERANTO EN LA RADIO
/////////////////////

Cxu ankaux vi skribis?
======================

Lauxlanda statistiko de leteroj venintaj al la E-Redakcio de Pola Radio.
Entute la E-Redakcio ricevis 2548 leterojn el la jenaj landoj:

Germanio 565, Francio 427, Finnlando 277, Italio 175, Britio 142, Svedio
138, Nederlando 134, Cxehio 131, Hungario 76, Belgio 69, Estonio 62,
Auxstrio 51, Danio 46, Belorusio 45, Hispanio 40, Kroatio 39, Litovio 31,
Rusio 23, Norvegio 19, Nova Jugoslavio 19, Ukrainio 10, Rumanio 7,
Slovakio 5, Irlando 4, Bulgario 4, Slovenio 4, Latvio 3, Islando 1,
Vatikano 1, Albanio 0, Portugalio 0.

Krome venis iom da leteroj el ekstereuxropaj landoj kaj iom da leteroj el
Polio, kiuj tamen ne trovigxas en la listo.

Surbaze de la statistiko oni povas konkludi, ke aux la movado estas en
kelkaj landoj pli forta aux la auxebleco estas tie pli bona, aux oni pli
vaste popularigas en kelkaj landoj la radioauxskultadon en E-o.

Andreo Pettyn
pettyn@forigu.radio.com.pl

***************************************************************************

Vieno ankaux per okuloj
=======================

Radio Auxstria Internacia havas ekde antauxnelonge kelkajn pagxojn en nia
lingvo. Bonvolu viziti kaj komenti, kaj ankaux diskonigi la fakton.

Pri la plu-ekzistado de tiuj pagxoj la direktoraro decidos laux la nombro
de TTT-vizitoj.

http://www.orf.at/orf/rai-bin/rai/orf/rai/

inf: Bruno Masala

***************************************************************************

Post Jupiter venas Tirano
=========================

Post plurmonata "bombado" pere de Astro Jupiter', la unua kanto en la
kompakt-disko "Esperanto", la hispanaj radiostacioj komencis duan
kampanjon per "Tirano", kompreneble, el la sama disko. Do, plu sonas tra
la tuta Hispanio ne nur la vorto Esperanto, sed ankaux nia lingvo.

Cxiuj hispanaj esperantistoj vocxdonu, se eble, por levi kiel eble plej
en la furor-listo de diskoj la novan kanton lancxitan. Cxu en aliaj
landoj jam estas konata la disko?

Miguel G. Aduriz
mgutierreza@forigu.nexo.es

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
==================

Kun itala, japana, belga geesperantistoj, 14 jara komencantino. f-ino
Rafanomezantsoa Falimanana Fafah - lot. 7-bis Manakasikely - MG. 116
Manjakandriana, Malagasio.

64-jara pensiulo mi estas, iama direktoro de lernejo, ankoraux
komencanto. Preskaux cxiuj temoj interesas min. Mi dezirus korespondi kun
eksterlandaj esperantistoj, precipe el skandinavaj landoj kaj Japanio.
Armand Coucke, Ieperleedstrat 21, BE-8432 Middelkerke, Belgio

20-jara irana frauxlo, komencanto, volas korespondi disen en la mondo.
Bonvenigus helpon ankaux por aboni E-gazeton. Abolfazi Lotfi, No-38,
Shahid Chalabyanlo, Khalilabad, Segatoleslam Ave, IR-51449 Tabriz, Irano.

Tutmonde pri cxiuj temoj, 16-jara lernantino. f-ino Ranohisoa - Lot. 7-
bis - Manakasikely - MG. 116 Manjakandriana, Malagasio

19-j. pedagogia studentino dez. kor. pri cx.t. el t.m. Sxatas muzikon,
amikigxi, vojagxi, tre tre sxatas italojn. Krystyna Michalska, Witkowo,
PL-87140 Chelmza, Polio.

Ni, lernantoj de 5-a klaso tre volas korespondi kun samagxuloj. Respondo
al viaj leteroj estas garantiata. Interklubo, RU-626440 Niznevartovsk-6,
ul. 60 let Oktjabrja 6-135, Rusio, Siberio.

Mi deziras korespondi kun 17 jara itala lernantino pri diversaj temoj,
krome intersxangxi bildkartojn. Mindaugas Sxileika, Laisves 21, Raguva,
LT-5366 Panevezio Raj. Litovio

Tutmonde pri cxiuj temoj, 17 jara lernantino. Adreso: f-ino Rahariniaina
Andriamilanto Lalah - MG 116 Manjakandriana, Malagasio.

***************************************************************************

S-ro Hajpin LI (vera nomo: YI Chaehyon) forpasis en la 24-a de februaro
1997. Li estas honora membro de UEA, kaj konsilanto de Korea
Esperanto-Asocio.

Lia plej sindonema kontribuajxo estas kompilado kaj eldonado de
Esperanta-korea vortaro en 1969 kaj korea-Esperanta vortaro en 1983.
Li estas alte taksita kiel plej granda Esperanta literaturisto en korea
Esperantujo.

***************************************************************************

I N T E R E S E
///////////////

Cxiun semajnon nova enigmo
==========================

Sxatantoj de enigmoj en Esperanto povas depost kelkaj monatoj solvi cxiun
semajnon novan enigmon sur la interreto. Cxe la adreso
http://www.algonet.se/ixnko/kripto/ estas trovebla kriptogramo, kiu povas
laborigi "la etajn grizajn cxelojn".

Kio estas kriptogramo?
----------------------
Kriptogramo konsistas el teksto, kiu estas kriptita, t.e. la ordinaraj
literoj estas anstatauxigitaj per aliaj. Supozu, ke la solvota
kriptogramo aspektas jene:

SU KQ GNUXNU LSUTV UNLQ VSUHN, HIQ KQ GNUXN TIQV JNIHQ LNMN...

Tute nekomprenebla, cxu ne? Sed se oni scias, ke la litero Q en la vero
estas A kaj ke S estas E, same en cxiuj pozicioj, oni povas iom post iom
diveni la ceterajn literojn. La supra kriptogramo montrigxos esti nenio
alia ol

EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO, TRA LA MONDO IRAS FORTA VOKO...

Literaturaj tekstoj
-------------------
La interreta kriptogramo prezentas cxiun semajnon novan tekston el la
Esperanta literaturo. Kiam oni solvis la enigmon, oni povas aldone
eltrovi, al kiu verko tiu teksto apartenas. Kun cxiu nova kriptogramo
aperas solvo de la antauxa kaj - ekde marto - titolo de la verko.

La tekstoj estas pli longaj ol en la supra ekzemplo, por ke oni havu
suficxan kvanton da literoj por povi solvi gxin. Oni ne bezonas sendi la
solvon ien ajn (sed oni rajtas) kaj oni ricevas neniun premion. Sed gxi
estas bona lingvo-ekzerco, tauxga ankaux por kolektiva solvado en klubaj
vesperoj - aux kiel konkurso inter membroj. Oni ne bezonas kunporti la
tutan aparataron al la klubejo, nur la tekston surpapere.

Krom la aktuala kriptogramo ankaux la pli fruaj estas troveblaj cxe la
sama ttt-adreso.

Franko Luin

franko@forigu.esperanto.se

* * *

Kriptogramo-10
--------------

Kiel specimeno rigardu la suban, jam 10-an enigmon. Provu diveni ankaux
tion, el kiu verko estas prenita la citajxo.

OZDUYO, RHNXZORYDGZ NH UWENUQD, ZDMJYOYM PNUIUD TH IHORH HZOU. NY VZGYM
OHJYTHD OYSHOTUD HN MYH FUONUAU WHQ GEQ GEODYM NH UWENUQD HN NH EOPU TZ
JNZCEOH DUWGU, WEKHDGH YDGZO NY WHQ NH RHOU: HNZWMHDTOYU. MZT NH EOPU DZ
TUORYM. HDWHL NY DZ. WYE JUIEM TUORY ZD NH NHMGH DUWGU, ZD NH NHMGH DUWGU
TZ NH NHMGH QHOU TZ N QHOTZWU, QHOBZDGU, QHORYNU?

Q. BHRHBFU

Helpeto: La litero W en la vero estas K.

***************************************************************************

Cerba bazo - certa sagxo?
=========================

Angla scienc-esplora grupo, post intensa esplorado trovis, ke pli alta pH-
valoro de la cerba kortekso tre versxajne indikas pli altnivelan
inteligenton.

Rezulte de malsato iom bazigxas la cerbo, kaj tio naskas pli da poentoj
koncerne IQ-demandfolion. Sekve, se la cerba kapablo estus mezurebla per
kemiaj indikoj, cxiuj IQ-demandfolioj farigxus superfluaj vantajxoj.

Laux la rezultoj de mezurado, la pH-dependeco montrigxas precipe cxe tiuj
IQ-indikoj, kiuj karakterizas la parolajn kapablojn.

Inter pH 6,99 (acida) kaj pH 7,9 (baza) la IQ-indikoj de knaboj prezentis
duoblan diferencon. Ne estas versxajne, ke kemia reago rekte influas la
gradon de IQ-nivelo, tamen aperas la demando, cxu eble oni povus manipuli
gxin nure per artefarita sxangxo de kemia reago de la cerbo?

Laux la opinio de Richard Lynn, psikologo el Nord-Irlando, estas jam
pruvita fakto, ke la rapideco de incitkonduko de la nervoj efikas al la
inteligento. Do se la cerba kemia reago influas tiun rapidecon, sekve
ankaux la inteligenton...

L. V.

***************************************************************************

Triunuo
=======

Leterfragmento, trovita en Internet:

"...mi maltrafis la unikan sxancon subskribi alian ne-nocan banalajxon
kiu bombaste estas nomata la manifesto de Rauxmo: espereble la Triunuo
Ludoviko-patro, Perla-madono kaj Silfer-filo ne min anatemos..."

***************************************************************************
***************************************************************************


S U P L E M E N T O
///////////////////



LA KVINPETALO
ESPERANTO-KULTUR-CENTRO
F-86410  Bouresse
Tel.: +33-5-49428074


PROGRAMO 1997
=============


FEBRUARO
--------
  13-18. Praktikado kaj pedagogio por komencantoj, progresantoj, lertuloj
         kaj Esperanto-instruantoj
         Gvidas: Claude Gacond

  20-25. Praktikado kaj pedagogio por komencantoj, progresantoj, lertuloj
         kaj Esperanto-instruantoj
         Gvidas: Claude Gacond

APRILO
------
  08-12. "Sed finfine (kaj diable) kio estas vortaro?"
         Gvidas: Michel Duc Goninaz

  15-19. La vortkunmetado? Nu, tio estas tiel facila!
         Gvidas: Georges Lagrange

MAJO
----
  01-04. (aux 06) Pied-migrado
         Gvidas: Ginette Gabillon, Monique Dussenty

  08-11. Astronomio.
         Gvidas: Patrik Lagrange

  17-20. Tradukado
         Gvidas: Georges Lagrange

JULIO
-----
  09-12. Praktikado de la lingvo.
         Gvidas: Dominique BARON

  15-19. Praktikado de la lingvo.(dua nivelo)
         Gvidas: Marie-Therese LLOANCY

         SAMTEMPE: Iniciado al ....gitaro..
                   Prelegoj de Marjorie BOULTON

AUxGUSTO
--------
  05-09. Kino en Esperanto: Spektado, komentoj kaj kritikoj de
         Esperanto-filmoj. Historio de esperanto kino-arto.
         Gvidas: Judita SCHILLER

  12-16. Evoluo de la skribo kaj de la man-skribo
         Gvidas: Marco Picasso

         SAMTEMPE: Praktikado de la lingvo
                   Gvidas: Jacqueline Poux

INFANOJ ESTAS BONVENAJ!

---------------------------------------------------------------------------

                 Proksimuma prezo: 900 francaj frankoj semajne.

                                 A L I Gx I L O
                                 --------------

Mi aligxas al la stagxo: (menciu la temon kaj la datojn)...................

Nomo, persona nomo: .......................................................

             Sendu al "LA KVINPETALO" F-86410 Bouresse, Francio

-------------------------------------------------------------------------

***************************************************************************


Karaj Amikoj Kinosxatantoj!


Mi kore invitas vin al mia stagxo, indikita en la programo de "La
Kvinpetalo". Dum 5 tagoj ni vagados laux itinero de la kinohistorio; ni
ekzamenos, kie kaj kiel kino kaj Esperanto renkontigxadis; kiucele
regxisoroj sonigis Esperanton en siaj filmoj; kiel la teknika parto
evoluis ktp. Se vi havos emon ludi, ni kune eltrovados, kion aborigenoj
koruse kantas en la internacia lingvo, aux kion pepas Esperante la bela
blondulino... Ni povos babili iom ankaux pri la sekretoj de dublado.

Jen mia "repertuaro":
---------------------

1. Filmoj kun scenoj Esperante parolataj (aux kun subskriboj):

   Clarence Brown: Idiot's Delight (1939)
                   - kun Norma Shearer kaj Clark Gabe
   Victor Schertzinger: La vojo al Singaporo (1940)
                        - kun Bing Crosby, Bob Hope kaj Dorothy Lamour
   Antoni Ribas: La ciutat cremada (1976)
   Sugii Gisaburo: La nokto de la Galaksia Fervojo (1985)

2. Filmoj, originale Esperantlingvaj:

   Jacques-Louis Mahe: Angoroj (1964)
   Yvon Davis: Babel' (1988)
   Francisko Randin: La ega kesteto (1995)
   Francisko Randin: La Verda-Stelulo (1996)

3. Muzika videofilmo de Nikolin':

   Kiam Parizo estis Parizo...

4. Kaseda "krestomatio": Kinarto kaj ni

5. Dublitaj filmoj:

   Geza Radvanyi: En Euxropo ie... (1947)
   Istvan Szabo: Mefisto (1988)

6. Propagandaj filmoj:

   Esperanto-fonto
   Homo, savu la planedon Tero!
   Dagestanskaja balada
   Sojuz nerusximij...


Atendas vin por agrabla komuna amuzigxo:

Judita Schiller
Vitorla u. 7, HU-1031 Budapest, Hungario
Telefono: +36-1-2421156

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 121
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************
fino