EVENTOJ, n-ro 115, retposxta versio
***********************************


Muzika laserdisko Esperanto - lancxita!
=======================================

Antaux kelkaj tagoj en Hispanio aperis muzika laserdisko, titolita
"Esperanto" - kiu povas havi signifajn sekvojn al la publika bildo pri nia
lingvo. La disko, eldonita de Warner Music Spain, estos internacie
surmerkatigita en januaro 1997.


La disko estas produktita de la fama komponisto-produktisto "Elbosco", la
sama kiu eldonis en 1995 la diskon "Angelis". Cxi-foje eldonigxis disko kun
10 Esperantlingvaj kantoj, plenumataj de diverslandaj korusoj. La muziko
estas tute sintet izila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj. La
diskokajero enhavas la tekstojn de la kantoj en Esperanto kaj tradukojn al
la angla, franca, germana, hispana, itala kaj japanaj lingvoj.

Ekde fino de novembro gxi jam acxeteblas en Hispanio, kaj auxskulteblas en
la tieaj muzikaj radioj. Por ni la sukceso de la disko estas neatendita,
granda sxanco por la popularigo de Esperanto. La rezulto dependas ankaux de
ni, jen do la un uaj hastaj informoj de Hispana E-Federacio:

Disko en Esperanto jam sonas - tutmonde
---------------------------------------

De antaux kelkaj tagoj sonas cxiutage en muzikradioj de tuta Hispanio disko
en Esperanto. La verko mem nomigxas Esperanto, kaj estas eldonita de Warner
Music Spain. Gxi lancxigxis komence en Hispanio, kaj ekde januaro startos
la internacia distribuado.

La produktisto
--------------

Eble iu el vi auxdis diskon nomitan "Angelis" far "Elbosco", eldonitan
plurlande en 1995, kantitan latine kaj angle far infanaj korusoj. Gxi
furoris, kaj pecoj el gxi reaperis en diversaj kompiloj; nur en Hispanio
vendigxis 250 000 ekzempleroj. (Cxi tiaj diskoj estas pure komercaj
projektoj. La veraj komponistoj neniam aperas sur la kovriloj. "Elbosco"
estas do pseuxdonomo de la auxtoroj de la disko "Angelis". Fakte "Elbosco"
estas prenita el "el Bosco", hispana pentristo de antaux jarcentoj.)

Nu, la sama komponisto-produktisto kiu gxin realigis, konata en nialandaj
profesiaj radio- kaj muzik-medio, venis februare al Hispana E-Federacio por
peti helpon por nova projekto kiun li elpensis: disko en Esperanto kaj en
la angla, kantot a de diverslandaj korusoj, kun muziko adaptita el klasikaj
komponajxoj.

Preparoj
--------

Simpatianto de Esperanto sed neparolanto, li volis mem verki la tekstojn,
elcxerpante el diversaj fontoj. Li neniel akceptis nian proponon ke la
tekstojn (kun)faru esperantistoj. Li volis nian helpon nur pri
tekstokorektado kaj prononcado, por certigxi ke la rezulto estos senmanka.
Por tiu laboro li ofertis pagi sumon al la asocio. Por komenci ni do
provizis lin per diversa materialo dulingva, en la hispana kaj en
Esperanto.

Pasis tempo. Ni kontaktis telefone plurfoje, sed nura respondo estis, ke li
plu laboras pri la muziko, kaj ke en siaj dumaj privataj kaj laboraj
vojagxoj li provizis sin per pli kaj pli da Esperanto-materialo en pluraj
lingvoj, por plu pril abori la tekstojn.

Unufoje ni estis invititaj en la sonstudion por auxdi provon de la du unue
komponitaj kantoj ("Universala Naturo" kaj "La rido"). La tekstoj havis
erarojn kaj la prononcado ne estis bona, sed gxenerale la afero sxajnis
esperdona, kvankam ni ankoraux ne tute kredis je gxia vera dimensio. La
skipestro promesis, ke ni povos korekti cxion tuj kiam cxiuj kantoj estos
finitaj.

Efektive, fine de julio li neatendite telefonis, ke li urgxe bezonas nian
tujan helpon. Cxiuj kantoj estis jam finitaj. Li ecx konvinkis la
kompanion, ke la disko estu nure en Esperanto, sen angla. Malgraux
ankorauxaj eraretoj, la tekstoj e stis gxenerale suficxe bonaj. Li verkis
lin kopie-refande el diversa materialo pri kiu li ne volis rakonti; nur la
Cxarton pri Homaj Rajtoj kaj la Koranon li menciis.

Ni helpis adapti la tekstojn al la muziko. Estis tre pena tasko, cxar li
neniel akceptis verajn sxangxojn. Apenaux nur uzon de sinonimoj, apostrofoj
kaj sxangxon de vort- kaj fraz-ordo ni rajtis, dum foje indus reverkado.
Dum du etose tre strecxitaj vespernoktoj ni faris en la sonstudio nian
plejan eblon, cxar ni ne disponis pri pli da tempo. Je la fino restis
registrita pseuxdokantado modela por la definitivaj korusaj registradoj.
Iom poste ni donis al ili tre detalajn skrib ajn kaj sonkasedajn klarigojn
pri la prononcado de cxiu kanto.

Internacia kunlaboro
--------------------

Lauxplane la tekstoj kantotis de profesiaj korusoj en Sofio, Moskvo kaj
Havano. Ni proponis, ke kompetentaj surlokaj esperantistoj cxeestu por
helpi kaj konsili dum la registradoj. Ili entuziasme kaj danke akceptis la
proponon, kaj petis ni n arangxi tuj la kontaktojn. Same, cxar ili bezonis
tradukon en la anglan de cxiuj tekstoj, ni tuj proponis fari pere de la
brita asocio, kion ili same akceptis.

Ni tuj kontaktis la koncernajn E-asociojn telefone, fakse kaj retposxte.
Ili reagis rapide kaj kunlaboreme. Ni ofertis al ili kundividi la monon
ricevotan pro la laboro, kaj petis de ili disponigi cxian eblan rimedon por
la sukceso de la afero. S-ro Martyn McClelland, el la oficejo de BEA
tradukis kaj refaksis la tekstojn; s-roj Kiril Popov kaj Petar Todorov
zorgis pri la helpo en Sofio, fine de auxgusto, kaj Nikolao Gudskov kaj
Oksana Zvereva en Moskvo meze de septembro. Nur la plano pri Havano
fiaskis, pro manko de interkonsento inter la produktistoj kaj la kuba
sonstudio (kvankam, strange, sur la disko estas menciita Havano inter la
registrolokoj). Aliloke oni registris fonajn kaj atmosferajn vocxojn kaj
son ojn, sen rilato al Esperanto.

La registradoj en Sofio kaj Moskvo estis plene sukcesaj. Ambauxkaze la
skipo revenis madriden tre kontenta pro la rezulto kaj favore impresita de
la kompetenta helpo de la lokaj esperantistoj.

Post tio nia kunlaboro restis preskaux finita. Mankis nur revizii la
kompostitajn tekstojn kaj gxenerale la diskokajeron, por forigi eblajn
erarojn kaj mistajpojn (kvankam ni donis cxion diskede kun tiparoj kaj
instrukcioj). Dume ili miksad is la muzikon kun la vocxoj. Lasta informo de
ni ricevita estis, ke la diskon oni lancxos antaux Kristnasko en la tuta
mondo, kaj ke ni ankoraux ne rajtas paroli libere pri la afero, do ni plu
atendis.

Ekapero de la disko
-------------------

Sed subite la 16-an de novembro amiko telefonis min, ke li hazarde jxus
auxdis en radio kanton el la atendata disko, tre favore prikomentitan de
parolisto dum minutoj. Mi supozis, ke komencigxis nur la antauxdisvastigado
en radiomedio por kontroli la publikan reagon, antaux la komerca
produktado. Rea telefonado al la produktistoj, sen reago. Unu tagon poste
la sama amiko retelefonis, ke li senprobleme trovis kaj acxetis la diskon
en muzikvendejo! (Disko-numero: 0630-17124-2)

Iel desapontis nin la sinteno de la produktistoj. Post la momento kiam nia
helpo ne plu necesis, ili ne plu kontaktis nek reagis niajn
kontaktoklopodojn. Ili petis de ni ankoraux ne paroli libere pri la afero,
pro komercaj kialoj, gxis aver to. Tamen la disko aperis sen averto!

Internacia merkato
------------------

Cxiel ajn, la grava afero estas, ke la disko en Hispanio jam disponeblas,
kaj ekde januaro okazos la samtempa surmerkatigo en pluraj landoj.
Versxajne en decembro estos ecx televida kampanjo por reklami gxin.

La kajero enhavas la originalajn tekstojn en Esperanto kaj tradukojn en la
angla, franca, germana, hispana, itala kaj japana. La aspekto kaj arangxo
estas tre bonkvalita. La muziko estas tute sintetizila, moderna adapto kaj
reverko de klasi kaj pecoj ne tre konataj por la gxenerala publiko. La nura
tre konata melodio estas "Odo al gxojo" de Beethoven.

Kion ni faru?
-------------

Nun la sukceso de la disko dependas parte de ni mem. Necesas ne nur acxeti
gxin, sed peti gxin plurfoje en diskovendejoj kaj de radiostacioj, ree kaj
ree. E-asocioj faksu al radioj kun bonaj sed koncizaj informoj pri la
lingvo; tiel la komentoj de la radioparolistoj estos pli informhavaj (jam
okazas en Hispanio, ke oni prezentas en radio la kantojn kun sinteno favora
al Esperanto, sed kun tipaj antauxjugxoj aux negxustaj esprimoj); certe
atingeblos multaj intervjuoj kaj artik oloj.

Kredeble cxiu esperantisto komprenos la gravecon kiu cxi disko havas por
nia afero, se nur pro la fakto ke multege homoj auxdos unuafoje pri
Esperanto kaj Esperanton, kun kvalito, en medio kaj laux vasteco gxis nun
nealireblaj al la movado.


Marcos Cruz
Hispana Esperanto-Federacio
Rete: esperanto@forigu.canaldinamic.es

***************************************************************************

Karaj legantoj
==============

certe vi rimarkis, ke lastatempe la gazeto venas al vi ne kun la kutima
aktuala aperdato.

Ekde la somera komputila paneo, kaj sekve la tiama malfruo ni ne sukcesis
reatingi la planitan ritmon. Kvankam la gazeto aperas dauxre po cx. 2
semajnoj, sxajne tiu ritmo per la nuna strukturo ne estas signife
rapidigebla. Ne nur mankas cxe ni homoj por helpi la redaktadon de la
gazeto, sed la teknika evoluigado, la renovigado de la ejo kaj la
preparigxo al la elektronika eldono de la gazeto forprenis nian liberan
kapaciton.

Tamen, kiel vi vidas, ni pasxo post pasxo venkas la tempon, kaj esperas
baldaux reatingi la normalan aperritmon. Krome, ekde januaro startos ankaux
la elektronika versio de la gazeto. Do, se vi havas retadreson, bv. rigardi
la pagxon www.hu ngary.net/esperanto /retposto.htm. Senpagan provnumeron de
la retposxta versio vi povas preni ankaux cxe tiu pagxo, aux ni volonte
sendas al vi laux via peto al nia retadreso: eventoj@forigu.hungary.net

Ni esperas, ke pri la enhavo de la gazeto vi estas kontenta, kaj ankaux
sekvajare ni povas saluti vin inter niaj abonantoj. La baza abonkotizo
restas sensxangxa (74 guldenoj, aerposxte: 86 al nia UEA-kodo ELLS-S aux al
niaj landaj perantoj) . Pro premaj financaj kialoj ni devis nur iom altigi
la enhungarian kotizon al 2450 Ft kaj la ekssoclandan (nenajbaran) kotizon
al 40 guldenoj.

Ni dankas pro via reabono. Por certigi la neinterrompon, cxiu cxi-jara
abonanto auxtomate ricevos ankaux la januarajn numerojn.

Vi scias, ke ju pli da homoj legas la gazeton, des pli valoras la aperantaj
informoj. Se la gazeto placxas al vi, varbu novajn abonantojn, - se ne,
diru tion al ni, ke ni povu korekti!

Dezirante al vi agrablajn jarfinajn festojn, starante je via servo

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Radio kaj Esperanto iru ofte kune...
====================================

Lige al la 100-jarigxo de la naskigxo de radio (1885-1995) estis anoncita
konkurso por auxskultado de E-lingvaj radioelsendoj (vidu Eventoj n-ro
085). La organizantoj nun fermis la dosieron dissendinte al la
partoprenantoj belan koloran dip lomon.

La konkurso havis belan fantazian titolon: "Guglielmo Marconi parolas en
Esperanto", kaj la celo estis instigi al la kuna uzado de la du esprimoj
radio kaj Esperanto: ...radio kaj Esperanto iru ofte kune, ja ili
komplementas unu la alian: d anke al radio oni faligas la geografiajn danke
al Esperanto la lingvajn barojn...

Fine la diplomon gajnis 14 personoj, sed estis eldonitaj atestiloj al cxiuj
partoprenintoj. En la konkurso partoprenis esperantistoj el Italio,
Hispanio, Norvegio, Britio, Cxehio, Belgio kaj Panamo.

Dankojn al cxiuj partoprenantoj kaj kontribuantoj.

inf: Marcello Casali
CP 38, I-00040 Pavona Staz, Romo, Italio

***********************************************************

Euxtanazio en Nederlando: Kial?
===============================

La organizo "Monda Federacio de Kuracistoj - kiuj respektas la homan vivon"
fondigxis en 1974 kaj nun havas cx. 350 mil membrojn el pli ol 70 landoj.
Gxi eldonas siajn publikajxojn en la angla, franca, nedera, germana kaj
hispana lingvoj, s ed lastatempe ili aperis ankaux itale, greke - kaj nun
ankaux Esperante.

La brosxuro "Euxtanazio en Nederlando: Kial" en 24 pagxoj en formato A-5
prezentas la prelegon de d-ro Philippe Schepens cxe la Instituto pri Homa
Antropologio kaj Bioetiko en Vieno. Pri la bona traduko zorgis la E-klubo
en Oostende.

La eldonajxo estas mendebla kontraux 100 belgaj frankoj + sendokostoj cxe
la gxenerala sekretario de la federacio:

d-ro Philippe Schepens,
Serruyslaan 76-3, B-8400 Oostende, Belgio

***************************************************************************

Scienca konferenco: 500 partoprenantoj
======================================

La 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto
okazis en Pekino inter 2-7 de septembro 1996.

Dum tri tagoj pli ol 500 reprezentantoj lauxtlegis disertajxojn,
intersxangxis kaj pridiskutis pri fakaj esploraj atingoj en plena aux
fakgrupa kunveno.

En la fako "kolizio de tradicia kulturo kaj moderna scienco" oni traktis 15
disertajxojn kaj 18 sciencistoj prezentis siajn ideojn, en la grupo de
medicino oni auxskultis pli ol 100 prelegojn, la pola masagxisto
Konarzewski ecx faris surlokan prezentadon. En la grupo "Esperanto-
scienctekniko-ekonomio-edukado" la grupanoj "retrorigardis siajn
travivajxojn por propagandi kaj apliki E-on en tiuj kampoj dum la pasintaj
dek jaroj kaj esprimis la decidon obligi sian klopodadon".

La konferenco estis mallonga, sed la cxinaj sciencistaj kaj teknikistaj
esperantistoj atendas subtenon kaj reagon de diverslandaj esperantistoj:
"Ni pene strebu man-en-mane, por pli vaste apliki E-on al scienca kaj
teknika kampo por vere ak celi la mondan pacon, amikecon kaj homan
progreson per Esperanto!"

laux la raporto de Li Yuping

***************************************************************************

10 jaroj de Komisiono pri Esperanto kaj Turismo
===============================================

En aprilo 1986 - kvazaux sur la sojlo de la "Jubilea Jaro 1987" - estigxis
la kampanjo "Esperanto kaj turismo". En la komenco trovigxis en la kolektoj
relative malmultaj dokumentoj pri E-turismo (prospektoj, brosxuroj,
libr(et)oj, bildkarto j, ks) el manpleno da urboj, regionoj, landoj.

Post multaj en- kaj eksterlandaj kontaktoj kun oficialaj instancoj, E-
organizajxoj kaj delegitoj, la agado iom post iom vere internaciigxis.
Verdire, ne estas eble detale pritrakti la evoluon de la kampanjo
"Esperanto kaj turismo". Du fakto j estu menciataj:

- Unue: el la "Jarraporto 1995" de la koncerna komisiono, nome:
  ..."Komparo: en 1987 estis en la kolektoj 253 diversaj turismaj
  eldonajxoj. La gxisnuna situacio montras, ke ekzistas preskaux 1000
  dokumentoj diversspecaj kun E-teksto; pluraj lokoj eldonis pli ol unu
  prospekton, brosxuron k.s."

- Due: en la Jarlibro de UEA, 1996 p. 87. ni legas: ..."La ekzisto de tiaj
  prospektoj montras al la publiko la praktikan utilon de Esperanto. Per
  ili oni povas instigi oficialajn instancojn (re)eldoni turismajn
  varbilojn"

La novkompilita listo estas havebla kontraux 2 DEM (aux kontraux iu ajn
turisma eldonajxo kun E-teksto) cxe la komisiito:

Constant M.J. Borremans
Niedersachsenweg 9 B.
DE-21244 Buchholz.

***************************************************************************

INTERNET
////////

Statistikajxoj pri Internet
===========================

Kiom esperantistoj havas retadreson kaj uzas la eblecojn de Internet? Cxu
vi havas paperon kaj krajonon? Faru grafikajxon pri la ritmo de kresko de
ilia nombro...

11.02.93: 310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj.
01.01.94: 528 adresoj de 364 personoj el 37 landoj
01.01.95: 688 adresoj de 485 personoj el 44 landoj
01.01.96: 876 adresoj de 624 personoj el 50 landoj kun 33 retaj delegitoj
01.11.96: 1175 adresoj de 900 personoj el 60 landoj kun 37 retaj delegitoj

158 hejmpagxoj, 247 landaj/lokaj organizoj kaj 53 internaciaj...


***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto-Silvestro en Budapesxto
=================================

Post plurjara pauxzo denove okazos silvestra E-renkontigxo en Budapest.

La du E-vojagxoficejoj Espertur (Oszkar Princz) kaj Movilo (Margit Evva)
kune proponas 4-tagan jarsxangxan restadon en la hungara cxefurbo.

Okazos ankaux silvestra balo, kiu estas ankaux aparte partoprenebla en la
kelo-restoracio Promontor. Enirbileto kostas 25 USD (3500 Ft), inkluzivanta
abundan vespermangxon kaj la folkloran, ciganmuzikan programon. Aparta
salono servos por j unularo kun diskoteka muziko.

Interesigxantoj kontaktu la oficejon Espertur:

pf. 193, HU-1368 Budapest,
Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331
Rete: esperantohea@forigu.mailc3.hu

***************************************************************************

Rafinita OSIEK
==============

La sekvajara OSIEK-kunveno (Internacia E-Konferenco) okazos en la marborda
urbeto Rafina en Grekio (nur 30 km-ojn for de Ateno) inter 12-18. de julio.

Cxeftemo de la konferenco: Helenaj influoj en la mondkulturo, kaj okazos
ankaux la debato kaj vocxdonado por la OSIEK- premio 1997.

La aligxkotizoj (ne inkluzivantaj logxadon kaj mangxadon) estas inter 400
kaj 620 FRF. B-landanoj junuloj gxuas 50 % rabaton.

Pliaj informoj cxe la interneta TTT-pagxo: http://www.teaser.fr/
exlaubacher/OSIEK/infoIEK.html aux cxe

Eric Laubacher,
1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny-Bx, Francio

***************************************************************************

Cxu vi sxatas BIER-umi?
=======================

La jam 7-a printempa arangxo BIERo okazos inter 3-6. de aprilo (tuj post
IJF) en Munchen.

Juneca renkontigxo en privata logxejo. Kotizo gxis 31-a de januaro nur 60
DEM (poste 80 DEM). Altaj rabatoj por orienteuxropanoj.

Pliaj informoj cxe:

Bernd Gruber
Hansjakobstr. 47
DE-81673 Munchen, Germanio
tel.: +49/89/4314520
reto: Bernd.Gruber@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Studi dum la "Someraj Kursoj" en Usono
======================================

En 1997, jam la sepan jaron, la Universitato de Hartford denove prezentos
siajn tre sukcesajn Somerajn Kursojn de Esperanto.

La kursoj okazos de la 6-a gxis la 11-a de julio 1997 en tri niveloj:
elementa, mez- kaj supera nivelo.

La kursoj okazos cxe la agrabla antauxurba kampuso de la Universitato, en
klimatizitaj salonoj. Tiuj, kiuj deziras, povas malmultekoste logxi en
komfortaj studentaj cxambroj tuj apude.

La honora direktoro de la programo estas la prezidanto de la Universitato,
d-ro Humphrey Tonkin, la instruistoj estos Joseph Conroy, konata verkisto
de lernolibroj en Esperanto kaj la hispana, Dorothy Holland, emerita
instruistino kaj iama prezidanto de la usona sekcio de ILEI, kaj Spomenka
Sxtimec, talenta verkisto kaj kulturaganto el Kroatio.

Instrukosto estas 225 dolaroj por tiuj, kiuj ne bezonas universitatan
ateston. Logxigo kostas cent dolarojn por la tuta semajno (sen mangxoj,
kiuj estas acxeteblaj surloke).

Pliaj informoj:

Hilda Grossman, Summerterm,
University of Hartford, West Hartford, CT 06117, Usono.
aux rete: Tonkin@forigu.uhavax.hartford.edu

***************************************************************************

Migra aventuro en velsxipo
==========================

EMA estas akronimo ne tre konata en E-rondoj (Enigma Migra Aventuro?), sed
tiuj, kiuj auxdis pri gxi, scias ke tio iel rilatas al libertempoj,
migradoj kaj simplaj kondicxoj de mangxado kaj tranoktado.

En 1989 jam okazis velsxipa semajno, organizita de Willemien Dorleijn, kaj
miaj EMA-amikoj instigis min organizi similan ankaux en 1996 en Nederlando.
La luita de ni sxipo "De Samenwerking" (=kunlaboro) estis la sama kiel en
1989. Granda du masta klipero sur kiu povas vojagxi 29 personoj krom la
sxipestro kaj sia maato. La aligxkotizo estis fiksita je 350 NLG, dato:
11-16 de auxgusto.

29 esperantistoj el 7 landoj fine kunigxis sur la ferdeko de la sxipo en la
unua vespero. Junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj (ecx familio kun 4
infanoj), cxiuj esperante pri suna vetero kun iom da vento.

Unue ni velis norden, al Harlingen, poste al la insulo Terschelling, al la
frisa urbeto Makkum, fine al Enkhuizen kaj reen al Stavoren.

Se oni estas 29-ope, cxiuj devas kunlabori: cxu en la kuirejo (cxiutage
alia skipo dejxoris), cxu pri velado. En la unua tago la maato, virino
tridek-iom-jara, klarigis al ni pri la diversaj veloj, sxnuroj, jxibo,
gibi, kontrauxdrivilo ks. Karlo Klein afable disponigis al ni priskribon
kun bildoj de la plej gravaj terminoj en Esperanto. La sxipistoj klarigis
antauxe kio okazos, kaj la homoj senstrecxe eklaboris, foj-foje eklaboregis
(ekzemple hisante la grandan velon, kun la xutaj krioj!). Sed pluraj
partoprenintoj memoros eterne du nederlandajn vortojn: "Los" (lasu!) kaj
"Vast" (fiksu!).

Kunlaboro necesis ankaux por provizi la mangxojn. Cxiutage oni faris
acxetojn, kaj kredu min, la mara aero vere malsatigas. La nura vere enigma
afero en tiu cxi aventuro estis la konfitajxoj memfaritaj, cxar la indikoj
sur la potoj estis tu te misgvidaj...

Bilanco: Entuziasmaj reagoj, dankoj, belaj fotoj, agrablaj rememoroj kaj
ecx restis mono post la finkalkulado por la sekva velsxipado...

laux Bert de Wit
el La Migranto, dec/96

***************************************************************************

MOVADO
//////

IREJO? Vieno? - Buller!
=======================

Inter la 4-a kaj 7-a de decembro vizitis Vienon la gxenerala direktoro de
UEA s-ro Osmo Buller. Lia vizito havis du diversajn partojn.

La cxefa celo estis renkonti kaj konzult-diskuti kun la gvidanto de IREJO
s-ro Reza Torabi, kiu same vizitis Vienon por partopreni Mondan Junularan
Forumon, kion organizis UN. Reza Torabi kaj f-ino Fatemeh Aziz Mohseni
reprezentis Iranan Es perantistan Junularan Organizon.

Sxajnis estis oportuna flanke de UEA, ke Osmo Buller persone interkonatigxu
kun Reza Torabi en Vieno (tiamaniere sxparante monon kaj tempon).

La renkontigxo estis por ambaux flanko fruktodona. Almenaux tiel opiniis S-
ro Buller en la intervjuo kion li donis al E-Redakcio de ORF-Radio Auxstria
Internacia. La intervjuo auxskulteblis la 8-an kaj 9-an de decembro en la
E-programo de R adio Vieno.

La dua parto de la vizito celis konatigxi kun la vivo kaj problemoj de
viena esperantistaro. Jena parto konsistis cxefe el vizitoj. S-ro Buller
konatigxis kun la laboro de Internacia E-Muzeo, kun la agado kaj de
Auxstria Esperanto-Movado ka j de Auxstria Esperantista Federacio, same
kiel kun la mult-flanka aktivado de nia redakcio.

Ni mem multon profitis el la vizito kaj sincere gxojas, ke speciale nia
redakcia teamo havis la sxancon subteni la agadon de UEA en ambaux rilatoj,
ne parolante pri la ebleco pli intensigi nian jam aktivan kontakton kun
IREJO.

Katinjo Fetes-Tosegi
E-fako de Radio Vieno
info@forigu.rai.ping.at

***************************************************************************

Serba reaktivigxo
=================

La 12-13-an de oktobro okazis la unua esperantista renkontigxo de la
serblogxata parto de Bosnio-Hercegovino. La kunvenon en la urbo Brcxko
partoprenis cx. 30 personoj el 11 urboj, kaj gxin salutis ankaux la
reprezentanto de la urba komunumo.

Inf: Gradimir Kragic
esperanto@forigu.BC.rstel.net

***************************************************************************

Imitinde: Jugxeja procezo pro la uzo de la angla...
===================================================

En Francio oni komencis jugxejan procezon kontraux la euxropa filio de
Georgia Teknologia Instituto, cxar gxiaj TTT-pagxoj en Internet estas nur
(!) en la angla lingvo.

Laux la francaj legxoj oferto de iu produkto aux servo ne estas farebla nur
en iu fremda lingvo... Pri la procezo raportis ankaux la gazeto Le Monde
(96.12.02.)

Pliaj detaloj cxe: http://www.georgiatech-metz.fr/

el "Edupage" 96.12.09.

***************************************************************************

"Heroldo" kun LF eniras novan stadion
=====================================

Ada Fighiera-Sikorska en siaj lastaj viv-semajnoj decidis rezigni plue
redakti la gazeton ek de januaro 1997 kaj transdoni gxin aliaj kompetentaj
manoj. La kondicxoj de la transdono, akceptitaj de la novaj eldonantoj,
estas garantii respekt on de la gxisnunaj sendependeco, akurateco kaj
tradicio de la gazeto.

En la gxisnuna periodo "Heroldo" restis fidela al la principoj inspiritaj,
ek de 1920, de gxia fondinto, Teo Jung, la homo, kiu preferis ekziligxi ol
obei la ordonon de Gestapo tuj likvidi la gazeton.

<...> Mi sxatus insisti pri jeno: en nia komuna klopodado Esperanto estas
la celo: la organizoj kaj la homoj estas la rimedoj respektive la perantoj.
Tial la atento de tiu Cxi gazeto iras unue al la aplikoj kaj atingoj de
Esperanto - plej u nue al tiuj rezultoj, kiuj donas prestigxon al la
internacia lingvo. Nur duavice, kvankam senforgese, venas la organizoj kaj
homoj, kiuj peras la diritajn rezultojn.

Restas al mi deziri grandan sukceson al la nova eldonanto, la Kooperativo
de Literatura Foiro, kaj al la redaktorino, Perla Ari Martinelli.

Gian Carlo Fighiera

Rim: Ekde nun la nova redakcia adreso de "Heroldo" estas: CP 237, CH-6830
Chiasso 1, Svisio. Restos sensxangxe la retadreso:
giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it kaj same restos sensxangxa la
faksnumero: +39-(0)11-2263078.

***************************************************************************

EU-parlamento: 13.57%
=====================

La Manifesto de Prago estas tauxga okazo por rekontakti la
euxroparlamentanojn. Baldaux mi sendos gxin al mialandaj reprezentantoj kun
la jena letereto:

"Por via dosiero pri Esperanto, jen la plej fresxdata listo de
euxroparlamentanoj, kiuj iugrade favoras tiun lingvon en euxropa kunteksto,
kaj la Manifeston de Prago kiu substrekas la fundamentajn principojn de la
E-movado: demokratio, tran snacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco,
lingvaj rajtoj, lingva diverseco, homa emancipigxo.

Mi supozas, ke pluraj el tiuj principoj kongruas kun tiuj, kiujn vi
defendas. Sincere via..."

Sed ni ne iluziigxu: nemultaj legos gxin komplete. Pro tio, mi kolore
substrekas la plej gravajn punktojn.

La plej fresxdata listo enhavas 85 nomojn, kiuj formas 13.57 % de la tuta
Euxroparlamento. Lauxlanda statistiko: Irlando: 13, Belgio 15, Britio 19,
Italio 18, Svedio 4, Luksemburgio 1, Francio 10, Danio 1, Auxstrio 1,
Portugalio 1, Hispanio 2, Germanio 0, Greklando 0, Nederlando 0. Adreso por
cxiu EP-ano: Euxropa Parlamento, Belliardstr. 97-113, BE-1047 Brussel,
Belgio.

Germain Pirlot
Steenbakkersstr. 21, BE-8400 Oostende, Belgio

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Libroj - en librovendejo
========================

Kun la celo diskonigi al la gxenerala publiko la ekziston de libroj en kaj
pri Esperanto, la Libroservo de Hispana E-Federacio, HEF deponis en publika
librovendejo de Valladolid, dedicxita al la vendado de libroj por la
lernado de fremdaj l ingvoj, kelkajn titolojn de sia stoko.

La situo de la librovendejo, proksime al la Universitato kaj la speciala
karaktero de gxi antauxvidas ke multaj personoj renkontas la E-librojn,
donante la sxancon ekinteresigxi pri gxi.

inf: L. Hernandez

***************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Nova laserdisko de Persone!
===========================

Finfine estas eldonita la nova albumo de la rokensemblo "Persone". Gxi
nomigxas "Povus esti simple", kaj estis ekvendita dum la jxusa IJK en
Germanio.

"Povus esti simple" eldonigxis kiel kompakta disko (k-disko). Kaseda versio
eble sekvos, se aperos suficxa intereso pri tio. "Povus esti simple" estas
la unua vera rokmuzika disko en Esperanto.

La enhavo estas ekskluzive originala materialo verkita kaj arangxita de la
muzikistoj mem (Martin Wiese - elektra gitaro, cxefkantado, Anders Grop -
elektra basgitaro, kantado, Bertilo Wennergren - drumo, kantado) Pli da
informoj pri PERSON E kaj pri la nova albumo trovigxas en la nova TTT-a
hejmpagxo de "Persone": "http://www.e.kth.se/espo/pmeg1/bw/persone.htm"

La nova albumo enhavas 13 kantojn. Libroservoj kaj aliaj vendistoj povas
mendi pogrande (minimume 15 ekzemplerojn) cxe: "Persone", Wennergren,
Sannadalsv. 4, S-11765 Stockholm, Svedio. Tel.: +46-8-6452436, retposxto:
"bw@forigu.e.kth.se"

Unuopaj ekzempleroj de "Povus esti simple" estas mendeblaj de:

Vinilkosmo/Eurokka
FR-31450 Donneville, Francio
Tel/fakso: +33-61-819565

***************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Andaluziaj pagxoj
=================

Andaluzia E-Unuigxo ekfunkciigis propran TTT-pagxaron (hispan- kaj
Esperantlingvajn) cxe: http://www.redestb.es /personal/delpozo/

Ekde kelkaj tagoj tie legeblas ankaux la vaste sxatata asocia revuo "Gazeto
Andaluzia", okupigxanta prioritate pri la praktika aplikado de la lingvo.

Memoru pri la du anoncitaj konkursoj de la asocio: originalaj
literaturajxoj (10000 pesetoj por la gajnonto!) kaj tradukoj el la hispana
(20000 pesetojn en E-libroj).

La regularoj por ambaux konkursoj trovigxas en antauxaj Eventoj kaj ankaux
en la TTT-pagxoj de la asocio.

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Prelegoj aux kaf-klacxoj?
=========================

Lastatempe plivigligxis la kontaktoj inter Okcidento kaj Oriento - danke al
la konataj sxangxoj en la landoj de "socialismo". Kaj ekzistas komprenebla
interesigxo pri la plej diversaj sociaj, politikaj kaj kulturaj fenomenoj
en tiuj landoj, kiuj estis sin fermintaj per la "fera kurteno". Kaj estas
ankaux komprenebla kaj ecx lauxdinda tendenco inviti E-prelegantojn en
diversajn landojn - la rektaj kontaktoj ja ofte donas multe pli, ol la
oficialaj amaskomunikiloj por ekkoni la realan situacion.

Do, falis la fera kurteno, kaj eliris aktoroj... - pardonu, prelegantoj.
Bonege! Ni aplauxdu! Kiaj travivajxoj! Kiaj faktoj!

Jen mi legas en La Folio, organo de Klubo Esperantista de Malmo (marto
1996): "En nia klubejo gastis Ivan Popov el Ruslando kun sia familio. Li
ankaux parolis pri la historio de Esperanto en Sovetunio." Interese, cxu
ne? Pri la historio! de Esperanto! en Sovetunio! Auxskultu: "Por lerni
Esperanton necesis geamikoj. La sxtato malpermesis studi Esperanton (pri
kiuj jaroj temas? Cxu pri la 30-aj? Sxajne, ne... - A.J.) Tial
esperantistoj devis sin kasxi en privataj domoj kaj arbare. Plej interesaj
estis arbaraj tendaroj. Geesperantistoj ofte okupigxis cxe la tendaroj kaj
dumtage ekster la sxtata legxo (?? - A.J.) uzis okazon lerni Esperanton. La
plej sxatata metodo por lerni estis, kiam esperantistoj lernis kantojn .
Tio estis la nura sxanco (!!! - A.J.) kasxi por policistoj la spurojn..."

Kaj oni tamen auxskultadis tiujn stultajxojn! Mi tute ne emas defendi tiujn
tempojn de soveta potenco, sed estas ja diferenco inter la faktoj kaj
elpensajxoj! Jes, Esperanto ne apartenis al la plej favorataj lingvoj en
Sovetunio (la favorata estis nur la rusa). Jes, esperantistoj estis
persekutataj dum la stalinaj tempoj en Sovetunio (tion bonege priskribis
Ulrich Linz en la fama libro "Dangxera lingvo". Jes, ekzistis SEJT-oj
(Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj) - mi p artoprenis plurajn el
ili kaj ecx organizis mem. Kaj vere, ni tre sxatis kanti dum ili. Pri tio
bonege prelegas dum siaj vojagxoj poeto kaj kantisto, auxtoro de multaj
sxatataj de ni kantoj, Mikaelo Bronsxtejn.

Sed, ..."la nura sxanco kasxi por policistoj la spurojn" - tio estas jam
tro! De kiu auxdis I. Popov tiujn stultajn fabelojn? Kaj kial li nomas cxi-
anekdotojn "historio de Esperanto en Sovetio"? Mi neniam estis partiano,
sed ni estu justaj - foj-foje organizi cxi-tendarojn helpis lokaj
komsomolaj organizoj. La Unuan Sovetian Esperantistan Konstru-Tacxmenton
(laborbrigadon) en Dagestan en la 1970, post la tertremo, subtenis kaj la
Centra Komitato kaj la loka Respublika Komitat o de Komsomolo....

Koncerne de "la sxtato malpermesis studi...". En Dagestana Sxtata
Universitato, ekzemple, en la 70-aj jaroj ekzistis Studenta Socia Katedro
de Esperanto cxe la Instituto pri Folkloro kaj Literaturo. Miaj kursa kaj
diploma verkoj en la filologia fakultato estis pri Esperanto ("Esperanto: problemoj de arta
traduko"), kaj la universitato dufoje oficvojagxigis min en Moskvon por
prepari materialojn en la moskvaj bibliotekoj kaj konsultigxi kun la
fakuloj - profesoro Euxgeno Bokar ev kaj jxurnalisto kaj tradukisto K.
Gusev.

Pri la agado de Dagestana E-klubo suficxe multe skribis respublika
gazetaro, estis pluraj televid- kaj radio-elsendoj (ankaux pri la arangxoj,
dum kiuj, laux Popov, ni devus kasxi la spurojn por policistoj simile al la
unuaj kristanoj...). Simile estis en pluraj regionoj de Sovetunio -
suficxas legi plurajn gazetojn de tiuj jaroj.

Eble mi ne reagus al la informo pri la "prelego" de Ivan Popov, sed jen
ankaux "Heroldo de Esperanto" (15 junio '96) informas; "Ivan Popov...
prelegis pri malfacilaj por Esperanto jaroj en Sovetunio". Estas,
interalie, suficxe diskutebla demando, kiam estis pli malfacile - antaux
dudek jaroj aux nun, en la "libera Rusio"... Mi forte dubas, ke ni sukcesus
organizi iun E-tendaron (kaj kasxi nin en arbaroj...) cxi-jare en Dagestan
- pro la kruela milito en la najbara Cxecxenio.

Mi supozas, ke prelegantoj devas aux prelegi pri tio, pri kio ili havas
almenaux gxeneralajn sciojn, aux nomi siajn elpasxojn "kaf-klacxoj".

Abdurahman Junusov,
jxurnalisto,
esperantisto ekde 1968 j.

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

VOCABOLARIO ITALIANO-ESPERANTO. Granda Itala-Esperanta vortaro. Red. Carlo
Minnaja. Inkluzivas ankaux 25 pagxan E-lingvan resumon pri la gramatiko de
la itala lingvo. 1440 (!) pagxoj. Kompostita cxe Edistudio, eldonita de
Cooperativa Editor iale Esperanto (via Villoresi 38, Milano, Italio.

* * *

RAKONTOJ PRAPATRAJ PRI NIA LANDO antaux multaj jarcentoj, kiam okazemis
aferoj mirindaj. Originalaj Esperantaj popolfabeloj. Notis: David K.
Jordan. 72 pagxoj, 13.5x21.5 cm. Eldonis: BERO, pk. 13492, Berkeley
CA-94712, Usono. Prezo: 5.15 US D + sk.

* * *

EuxROPA KALENDARO 1997-1998. Red. Vera Barandovska-Frank, eld. de "Euxropa
Klubo" pf. 1444, DE-33044 Paderborn, Germanio. 108 pagxoj, formato A-4.
Prezo: 10 DEM. Kalendaro + plurlingvaj detalaj informoj pri la landoj de EU
+ ilustrita mallo nga kursmaterialo (tradukoj al 13 lingvoj)

***************************************************************************

Asteriks kaj olimpikaj ludoj
============================

Se vi ne gxuis la olimpikajn ludojn pro la UK, nepre acxetu novan volumon
de la Asteriks-serio: Asteriks kaj Olimpikaj ludoj. Vi ekscios cxion pri la
konkursantoj kaj rezultoj!

Prezo: 16,80 NLG + 5 NLG sk. Rabato jam de 3 ekz-oj. Mendu cxe:

Kroata E-Unuigxo,
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
Rete: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

LA LEGANTO SKRIBAS
//////////////////

Kiu estis kontrauxetika?
========================

Eventoj nr-o 112 raportis pri la decido de arbitracia komisiono de TEJxA
pri la akuzoj aperintaj en Ruslanda Esperantisto.

La decido ne trakti la aferon pro manko da informoj kaj pro neeblo koni la
veron pri la afero sxajnas por mi stranga. Laux mi la arbitracia komisiono
(aux la kunveno de TEJxA, kiujn mi ne cxeestis) ne traktis la demandon pri
etiko sed disku tis kaj decidis pri la afero, kiu ne apartenas al gxia
decidpovo.

Tamen la akuzoj aperintaj en RE klare kontrauxas la 8-an punkton de Etika
Regularo de esperantistaj jxurnalistoj: "Kontrauxas jxurnalisman etikon
aperigi nemotivitajn akuzojn precipe se ili estas malhonestigaj".

Sendepende de tio cxu okazis aux ne okazis la "sxtelo" menciita en la
akuzo, publikigi la akuzon en gazeto estas kontraux etiko, se ecx la
redaktoro mem ne povas pruvi la verecon de la faktoj, kaj cxar li mem estas
koncernito.

Jukka Pietilainen
tijupie@forigu.uta.fi

- - -

Sxajne mi nesuficxe precize vortumis en la menciita artikolo, do ni emfazu:
La Arbitracia Komisiono (kaj la kunveno de TEJxA) decidis ne okupigxi pri
la afero de s-ro X gxuste pro tio, cxar oni konsideris la aferon ne
rilatanta al la agadte reno kaj decidpovo de la Komisiono.

Pri la dua demando, nome pri la kontrauxetika konduto de Ruslanda
Esperantisto gxis nun okupigxis nek la Etika Komisiono nek la
membrokunveno.

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Jen la lunoux nouxva
====================

Mi jxus legis en Eventoj (ne la lasta; mi havas grandegan amason da legotaj
gazetoj...), ke Dorothy Lamour kantas en Esperanto en la filmo The Road to
Singapore. Sed bedauxrinde ne; LF eraris pri tio. Mi jxus spektis la videan
varianton de la filmo antaux unu-du semajnoj kaj ne vidis s-inon Lamour
kantanta en E-o.

Sed granda grupo de indigxenoj de iu fikcia sudpacifika insulo - cxirkaux
200 homoj entute - ja dancas kaj kantas en Esperanto. Mi ne sukcesis
kompreni la tuton de la vortoj (kaj la parolmaniero estas terure usoneca),
sed mi komprenis sufi xce por esti certa, ke la lingvo ja estas Esperanto.
Unu frazo tekstas, "Jen la luno nova" (kaj kantigxas "Jen la lunoux
nouxva...").

Mi aldonu, ke Eventoj estas ege bona, kaj mi volas al vi cxian dauxran
sukceson!

D Gary Grady, Usono
dgary@forigu.mindspring.com

***************************************************************************

KONKURSO
////////

Internacia konkurso
===================

La taskofoliojn por lernejanoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi
trovu en Eventoj n-ro 83. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi.

Taskofolio 4. por plenagxuloj
-----------------------------

1. En cxiu vorto mankas unu litero. Trovu ilin! skvmo, oscdi, strbi,
   mntono, rnki, flri (3 poentoj)

2. Skribu ses kunmetitajn vortojn uzante la radikon: kart-! (3 ponetoj)

3. La homa korpo faras diversajn bruojn. Kolektu almenaux ses el ili. (3
   poentoj)

4. Diru ses insektojn! (3 poentoj)

5. Cxu pri, por, per aux pro? (3 poentoj)

Kovru la tablon ... tablotuko. Sxi rugxigxis ... honto. Li ne havas tempon
... legi.

6. Dauxrigu la frazojn: (3 poentoj)

Homo proponas, Dio ... . Kiom da kapoj, tiom da ... . Mi pensas do mi ... .

7. Kiom da gefratoj havis L. L. Zamenhof? (2 poentoj)

La solvofoliojn sendu gxis 13.01.97. al:

Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-Grupo,
HU-8500 Papa, Anna ter 1, Hungario.

***************************************************************************

Korespondi deziras
==================

Koresponda servo, Cxina Esperanto-Ligo, Baiwan Zhuang Lu 24 Hao, Fucxeng
Men Wai, Beijing, Cxinio, CN-100037.

* * *

23-j. studentino de historio tre sxatas librojn, filmojn, vojagxojn:
Katarzyna Krepecx, Jaranowo 4, PL-87-704 Badkowo, Polio.

* * *

Mi "revas" korespondi pri la scienco fiziko, pri la fako "teorio de
relativeco", prefere, kun E-istaj samideanoj. Itamar Alvespinto, ret-
posxto: "italves@forigu.brufmg .bitnet"

* * *

Korespondpartneroj sercxas Yosida Yasuko, Lsizuhihasimachi 24-15 Neyagawa,
Oosaka, J-572 Japanio.

* * *

Mia nomo estas Govind Acharya. Mi estas el Usono. Kaj mi deziras konatigxi
kun geamikoj junulaj el Hungario. Mi havas 23 jarojn kaj mi studas en
universitato en San-Diego, Kalifornio. Govind Acharya, 2951 Plaza Miguel,
San Diego, CA 91902-1 617, USA. Ret-posxto: gacharya@forigu.weber.ucsd.edu

* * *

36-j. fervojisto - kun biciklistoj pri kuna vojagxo laux Euxropo aux
Ameriko: Georgij Sapesxko, Entuziastov 48-68, BY-225320 Brestskaja obl.,
Baranovicxi, Belorusio.

* * *

30-j. komencanto - pri astronomio, anarkismo: Frank Vohla, Buchenring 16,
DE-04600 Altenburg, Germanio. Rete: f.vohla@forigu.link-abg.cl.sub.de

* * *

45-j. oficistino - pri Cxehio, naturo, familia vivo: s-ino Dorothea Kaiser,
Wenzelstr. 12, De-04600 Altenburg, Germanio.

* * *

Mi estas usonana instruisto. Miaj studentoj (9-10 gejaruloj) k mi logxas
norde Japanio. Ili lernas E-on, kaj sercxas korespondajn amikojn. Micxjo
Fernandez, Cummings E.S., APO AP 96319-4923, Usono. Rete:
fernandm@forigu.emh.misawa. af.mil

* * *

42-j. vivartisto - pri cxeha lingvo k. lando, tradukado, literaturo,
fotado: s-ro Hans-Georg Kaiser, Wenzelstr. 12, DE-04600 Altenburg,
Germanio.

* * *

Dez. intersx. monerojn pm-ojn telefonkartojn kaj semojn, lerni
nelatinalfabetajn lingvojn kaj kor. tm. Jose Sergio Carvalho da Silva. Av.
N.S. Aparecida 356, BR-25850-000 Werneck, P. do Sul-RJ, Brazilio.

* * *

Pensiulino, kiu interesigxas pri tm literaturo, historio. sociologiaj
problemoj kaj E-movado, dez. seriozjn kor. kontaktojn. Maria Jagiello-
Dangow, ul. Styczynskiego 37 m 6, PL-44-100 Gliwice.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Kial la koko transiris la straton?
==================================

Platono: Pro la pli alta bono.

Aristotelo: Por aktualigi gxian potentialon.

Pirho la Skeptikulo: Kiun straton?

Cato maior: Cetere mi opinias ke oni devas detrui Kartagon.

Jesuo Kristo: La koko transiris la straton por ke vi lernu gxian parabolon:
Transirante la straton la koko iras hejmen kiam la tago finas. Tiel same
vi, kiam vi vidos cxiujn tiujn signojn, tiam sciu, ke Li estas proksima.
Vere mi diras al v i: cxi tiu koko ne forpasos, gxis cxio plenumigxos. La
koko forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. (Mateo 24, 32)

Thomas de Torquemada: Donu al mi dek minutojn kun la koko, kaj mi eltrovos.

Niccolai Machiavelli: Por ke gxiaj subuloj povas rigardi gxin kun admiro,
kiel koko kiu havas la riskemon kaj kuragxon libere transiri la straton,
sed rigardi gxin ankaux kun timo, cxar kiu el la subuloj havas la forton
elteni tian demonstr on de supera virto?

David Hume: Pro kutimo kaj habito.

Jean Jacques Rousseau: Por reiri al la naturo.

Johann Wolfgang von Goethe: La eterna kokprincipo farigis gxin.

Karl Marx: Estis historia neevitebleco.

Mark Twain: La novajxo pri gxia transiro estas troigata.

Friedrich Nietzsche: Cxi tiu Superkoko, monstro de forto, sen komenco kaj
sen fino, firma eterna grandeco de forto... Tiu Superkoko estas Volo al
Strattransiro - kaj nenio alia!

Sigmund Freud: La koko volas reiri en la ovon. Nepovante tion, gxi
alidirektigas sian volupton kaj transiras la straton.

Wilhelm II.: Tial "ek!" al la strato! Cxiu hezito, cxiu dubo estus perfido
kontraux Koklando. Ni transiros gxis al la lasta ombro de koko, ankaux
kontraux mondo da malamikaj auxtomobiloj!

Adolf Hitler: Koko neniam estas aglo, kaj strato neniam estas auxtosxoseo!
La juda monda konjxuro...

Josef Stalin: Ne gravas al mi. Kaptu gxin. Mi bezonas gxiajn ovojn por fari
ovokukon.

Carl G. Jung: La kunfluo de eventoj en la kultura Gestalt-o necesigis ke
individuaj kokoj transiras stratojn je tiu historia koincido, kaj tio igis
tiajn sinkronizismajn okazajxojn en realecon.

Ludwig Wittgenstein: La ebleco de "transiro" estis enkodita en la objektojn
"koko" kaj "strato", kaj la cirkonstancoj venis en estigxon kio kauxzis la
aktualigon de tiu cxi ebleca okazeco.

Werner Heisenberg: Ni ne estas certaj je kiu flanko la koko transiris la
straton, sed ni konas gxian rapidecon - aux inverse.

Jean-Paul Sartre: Por agi en bona intenco kaj esti honesta al si mem, la
koko opiniis ke estis necesa transiri la straton.

Albert Einstein: Cxu la koko transiris la straton aux cxu la strato
transiris la kokon, tio dependas de via observa referencpunkto.

Ernest Hemingway: Por morti. En la pluvo.

Erich Honecker: Vi nomas gxin straton. Ni nomas gxin kontrauxfasxisman
gardomuron.

Noam Chomsky: La koko ne vere transiris la straton. El la 99,8 % el cxiuj
kokoj, kiuj en Usono atingis en 1994 la maturecon, 82 % el ili estis
enkarcerataj. La vivokondicxoj en la plej multaj kokejoj rompas cxiun
internacian legxon.

Jes, en Sesamstrato kaj reklamo por kokviandajxo videblas ecx kokoj
transirantaj stratojn, sed fakte la reklamo estas farata de monopolaj
firmaoj kiuj povas simple ordoni tion. (Chomsky dauxrigas 32 pagxojn,
mendeblajn cxe Odonian Press.)

Timothy Leary: Cxar tio estas la sola irebleco permesata de la
establisxmento.

Willy Brandt: Oni cxiam denove asertis ke la dua koko transirus la saman
straton kiel la unua. Mi neniam kredis tion, ne, ni ne estas je la fino de
strattransiro, ni nur nun vere komencas. Ni kuragxu pli da strattransiroj!

Augusto Pinochet: Ni neniam auxdis pri tiu koko, gxi ne estas en niaj
malliberigejoj, kaj ni ne interesigxas pri gxi. Donu al ni la nomojn kaj
adreseojn de cxiuj atestantoj.

La EU-ministroj pri sano: Transiri stratojn estas dangxera por koka sano!

Jack Nicholson: Cxar la (cenzurita vorto)-koko volis. Tio estas la
(cenzurita vorto)-a kialo!

Michael Schumacher: Ah? Cxu estis koko? Sonis kiel kuniklo...

O.J. Simpson: Gxi ne faris. Gxi ludis golfon kun mi tiutempe.

Ludoviko Zamenhof: Por ke koko transiru straton ne suficxas nomi gxin tiel.

Ivo Lapenna: Mi vere devas miri pri via naiveco. Cxu vi ne scias ke la
Kremlo devigis gxin?

Ernest K. Drezen: Tiu demando volas trompi la proletaron, cxar la vera
kialo estas la klasaj diferencoj.

Lajos Totsche: Cxu vi vere opinias ke strattransiroj de kokoj estas valora
temo por verkado? Cxu nia literaturo ne devus esti jam pli matura?

SxULCO Rikardo: La transiro de la strato fare de la koko certe havas
signifon por la nuntempo. Sekve vi ne rajtas demandi "Kial la koko
transiris la straton?", sed nur "Kial la koko estas transirinta la
straton?"

Rok-Gazet': La fikokoko transis por fiko! Kompreno?!

Detlev Blanke: Por esti unikajxo. Cxar la plej multaj strattransiroj de
kokoj nur estas strattransiraj projektoj. Se la koko atingis jam duonon de
la strato, tiam temas pri semistrattransiro. Fine se koko transiris la
tutan straton kaj anko raux vivas, tiam oni rajtas paroli pri vera
strattransiro. "Strattransiro" tial multe pli tauxgas ol la terminoj
"artefarita transiro" aux "monda transiro".

Laszlo Szilvasi: Gravas nur, ke la koko abonos almenaux unu internacian
Esperanto-gazeton!

Rene Ph.: Kiel la kuko danciris la fraton? Hihihihi!

Rainer Heckhausen: Ekkonsciigxinte pri sia sociala merkatpovo aliflanke de
la strato, la koko aktivigis la asociajn rimedojn por efektivigi siajn
fortojn.

Ulrich F.: Tio ne estas interesa. Mi pli sxate scius kiam gxi la unuan
fojon faris gxin.

Thomas Pusch: La koko jam sciis ke oni volis bucxi gxin!

Ziko M. Sikosek: vd. Sikosek 1995b, p. 99.

Ulrich Matthias: Tiu malgxisostula koko pli interesigxas pri strattransiro
ol pri la fina venko kaj la milito en Cxecxenio! Neniam plu gxi kusxos en
miaj brakoj!


Auxtoroj: Asxis Bhattachareya; Ziko M. Sikosek; Ulrich Matthias; k.a.

***************************************************************************

                              ///////////////
                              / M O N A T O /
                              ///////////////

                         Cxu vi regule legas gxin?

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 115
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************