Plena enhavo de EVENTOJ n-ro 110
********************************


Mihail Gorbacxov akceptas kunlaboron kun AIS
============================================

La 20-an de septembro, antaux sia gastparolado en la provinca parlamento de Nordrejn-Vestfalio, okaze de la monda tago de la infano, Mihail Gorbacxov, lasta prezidento de Sovetio, kunvenis kun la prezidanto de la Akademio AIS, Prof. Dr. Helmar Frank, kaj 

Cxe tiu konferenco Gorbacxov akceptis sian alvokodokumenton al AIS kaj anoncis sian kunlaboron kiel profesoro de la teknika-praktika sektoro, kune kun sia internacia "Fondajxo Gorbacxov" pri sociekonomika kaj politika esplorado. Tiu fondajxo nun havas sid

"Nur ekde hodiaux mi vere rajtas senti min ano de AIS", diris Gorbacxov, rilate al la alvokdecido de la senato de AIS, okazinta jam marte 1996 en la slovaka filio de AIS.

Gorbacxov plezure memoris sian viziton en la "belega respubliko de San-Marino", kies malnova demokratia tradicio impresis lin, precipe la ekzisto de du sxtatprezidentoj, "por ke neniu igxu tro potenca". Li aprobis la ideon de AIS labori por longtempaj cel

La germana Fondajxo Gorbacxov preparas plian viziton por 1997, dum kiu gxi planas ankaux profundigan interparoladon pri kunlaboro en la konstruado de konsult-rondo de elstaraj sciencistoj, praktikuloj kaj artistoj.

Inf: Informoficejo de AIS, Reinhard Fossmeier,

reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de

***************************************************************************

Kongresaj eroj
==============

Membroorganizoj
---------------

Dum la komitatkunsidoj de la Praga UK estis akceptita 2 novaj kolektivaj membroj. Vietnama E-Asocio (havanta 600 membrojn) cxe la aligxpeto deklaris respekton pri la neuxtraleco de UEA, kaj E-Asocio de Bharato (Hindio) - 150 membroj, deklaris ke "estas ma

Oni konsideris ankaux la aligxpeton de E-Asocio de Serba Respubliko. Gxi fondigxis 4 monatojn antauxe, kaj laux la formulita opinio ankoraux tro juna, necesas kolekti pli da spertoj pri la agado. Des pli, ke gxi funkcias en t.n. "Serba Respubliko" - kiu e

Estis akceptita la aligxo de E-Ligo Filatelista. Fakte gxi sxangxis la staton de kunlaboranta al aligxinta faka asocio (akceptita).

Lauxdecide kun la Spiritista E-Societo Lorenz, Asocio de E-Handikapuloj, Tutmonda Asocio de Parolspuroj oni tenu la kontaktojn kiel "kunlaborantaj asocioj".

Fusxita kongreslibro
--------------------

Malgraux la gxisnuna tradicio en la cxi-jara kongreslibro mankis la adresoj de la kongresanoj. Pro la malkontento de kelkaj homoj pri eventuala misuzo de la adresaro, CO de UEA decidis ne aperigi la adresojn. Rezulto: koleranta amaso de kongresanoj...

Dum la UK estas kutimo informi la novajn konatojn nur pri la kongresnumero, kaj ne necesas notadi la kompletajn adresojn. Cxi foje gxi estis vana afero, kaj estis multaj homoj kiuj sercxante la leteradreson en la kongreslibro de siaj novaj konatoj nur hej

Kongresa radiostacio - private
------------------------------

Estis antauxanoncita la funkciado de speciala dumkongresa radioamatora stacio, sed interesigxantoj en la unuaj tri tagoj vane sercxis gxin. La prizorganto, preparinto simple ne aperis en la kongreso, tamen la eltrovemo de ILERA-anoj fine solvis la problem

Ekspozicio de E-revuoj - sen Eventoj
------------------------------------

Estrarano de UEA pri la kongresaj kaj kulturaj aferoj decidis organizi dum la kongreso ekspozicion de E-gazetoj, por ke oni persone vidu ilin, povu trafoliumi ilin, povu preni ilin en la propran manon. Ideo bonega kaj malnova (antaux kelkaj jaroj detale p

Laszlo Szilvasi

************************************************************************

Falsa peranto de MONATO kaj de Cxapelilo
========================================

En la lastaj tagoj aperis denove reklamaj mesagxoj en Interreto, laux kiu eblus mendi la magazinon MONATO (kaj aliajn revuojn) kaj la tekstoprilaboran programon Cxapelilo per iu firmao "Kariljono".

Flandra Esperanto-Ligo atentigas, ke tiu firmao "Kariljono" ne estas peranto nek de MONATO nek posedas ekzemplerojn de la programo Cxapelilo.

Flandra Esperanto-Ligo do forte rekomendas ne mendi cxe ili, kaj CERTE NE ANTAUxPAGI!

inf: FEL, sce

Rim: Pro antauxaj spertoj ankaux ni NE akceptas abonon al Eventoj pere de "Kariljono"

*************************************************************************

Cxesigita serio en Literatura Foiro
===================================

En la auxgusta numero de Literatura Foiro, jxus alveninta, aperas la unua parto de mia "Felietono de patro". Bedauxrinde tiu unua parto de la serio restos ankaux la lasta.

Prizorge de la redakcio, al mia teksto estis aldonita noto pri la gxusta interpreto de certa Zamenhofa citajxo. Mi nun ne volas kontesti aux konsenti pri la enhavo de tiu noto, sed mi reagas kontraux la praktiko mem aldoni tiajn notojn. Unue, en normalaj 

Due, cxi-foje mi eksplicite antauxavertis la cxefredaktoron, ke mi ne sxatas margxenajn komentojn al miaj tekstoj.

Mi timis margxenajn komentojn, cxar la redakcio aldonis unu tre fusxan al mia aprila artikolo "La deveno de la slavoj". La komento ja tekstis: "La slavoj uzis du alfabetojn. La fratoj Kiril kaj Metodij ellaboris ilin en la jaro 855, suficxe pli frue ol es

Enestas kvar eraroj:

1. La slavoj uzis tri alfabetojn (latinan, cirilan, glagolitan) jam antaux la jaro 1000.

2. "Kiril" kaj "Metodij" estas bulgaraj nomformoj, kiujn oni ne uzu en nebulgara teksto, cxar ili estis grekoj kaj laux nia scio neniam ecx vizitis Bulgarujon. 

3. Ili ne ellaboris du, sed nur unu alfabeton (la glagolitan).

4. Pri la jaro 855 estas neniaj historiaj atestoj, nur legendoj.

La afero cxagrenas min, cxar parto el la legantoj certe pensas, ke mi respondecas ankaux pri tiu margxena noto per mia tuta profesora auxtoritato.

En cxi tiaj cirkonstancoj mi ne povas dauxrigi kunlaboradon kun LF. Mi bedauxras, ke la anoncita dauxrigo de la felietono neniam aperos; la dua parto estis jam preta, sed mi devas nun haltigi gxian kompostadon.

Cxiukaze, cxar en gxi legeblus i.a. ke mi ne konsideras min "rauxmisto" - kvankam tio ne estas la cxefa temo - gxi versxajne altirus redakcian notegon. Nun tio ne necesos, kaj oni povos uzi la belajn margxenojn de LF por aliaj distrajxoj. 

Jouko Lindstedt
jslindst@forigu.cc.helsinki.fi

Rim: reaperigo el Interreto kun permeso de la auxtoro

************************************************************************

Kelkaj novaj informoj pri E-bibliotekoj
=======================================
Martin Weichert

Mi volas sciigi kelkajn novajn informojn:

1. Internacia Esperanto-Muzeo Vieno kun komputilreta librokatalogo!
2. Informpagxoj pri E-bibliotekoj en TTT
3. Prelego "Esperanto-bibliotekoj en la moderna epoko"
4. Aalen: Regularo por la enkomputiligo
5. CDS/ISIS - cxu sxanco por E-bibliotekoj?
6. "Projekto Tutmonda E-Biblioteko"

1. Internacia E-Muzeo Vieno kun komputilreta librokatalogo!
-----------------------------------------------------------

Mi ricevis gxojigan leteron de mag. Herbert Mayer en Vieno, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM). Li skribas:

"La IEM estas parto de la Auxstria Nacia Biblioteko kaj en sia katalogiga sistemo strikte ligita al la cxi-rilataj normoj. Tio signifas, ke ekde 1990 ni katalogigas cxiujn librojn rekte en la bibliotekara komputila reto. Pro tio vi povas konsulti niajn ha

Bonege! La aliro al la katalogo eblas per la TTT-adreso: http://bibgate.univie.ac.at/

Pli da informoj troveblas cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/ esperanto/iemw/

Mi trovis proks. 1400 E-librojn en tiu katalogo.

Laux informo de mag. Mayer, IEM havos Internet-konekton post kelkaj monatoj.

2. Pagxoj pri E-bibliotekoj en TTT
----------------------------------

Pluraj novaj informpagxoj pri Esperanto-bibliotekoj estas nun alireblaj per TTT (Tut-Tera Teksajxo, angle WWW, World-Wide Web):

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/bibl/

La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj. Ilia amplekso, stato de katalogado, komputila/reta aliro.

Hiperligoj al librokatalogoj kaj bibliografioj en la reto.

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aalen/
Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Gxeneralaj informoj, trilingva enkonduko. Gxia kompleta librokatalogo (9000 titoloj) kun plenteksta sercxebleco.

http://machno.hbi-stuttgart.de/sxf/esperanto/espkat/suchen.html
Sercxebleco de la sama katalogo cxe Stefan Fiesahn.

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/iemw/
Internacia Esperanto-Muzeo Vieno. Neoficiala "hejmpagxo". Sercxebleco tra (gxis nun) cx. 1400 titoloj.


Kelkaj pliaj librolist(et)oj troveblas en miaj TTT-pagxoj, i.a.:

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/gotlib/
E-libroj en la Gotenburga urba biblioteko (500 titoloj).

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/bibl/oo.html
La "Serio Oriento - Okcidento".

TTT-pagxojn oni povas ankaux ricevi per nura retposxto. Por ricevi unu el la menciitaj pagxoj, oni sendu al la adreso "w3mail@forigu.gmd.de" mesagxon kun "get" kaj la TTT-adreso, ekz-e:

To: w3mail@forigu.gmd.de
get http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/bibl/

La pagxo ordinare alvenos jam post kelkaj momentoj.

3. Prelego "E-bibliotekoj en la moderna epoko"
----------------------------------------------

En aprilo mi havis okazon vojagxi al Britio, kaj interalie viziti Londonon kun gxia E-klubo kaj la sidejo de B.E.A.

Precipe mi gxojis viziti la Bibliotekon Butler kaj renkontigxi kun gxia bibliotekisto Geoffrey King.

La Biblioteko Butler havas plurmil librojn, kaj grandan nombron de periodajxoj kaj de aliaj kolektindaj "eroj", inkl. varbfolioj, brosxuroj, manuskriptoj k.a. Kvankam estas apenaux eble doni ecx malprecizan takson de la nombro de la libroj, ili estas bone

Miajn fresxajn sciojn pri Biblioteko Butler mi povis tuj uzi en prelego prezentita al la londona E-klubo prelegon kun la temo "Esperanto en la moderna epoko". Mi informis pri la stato de diversaj E-bibliotekoj en la mondo kaj instigis al pli bona subteno 

4. Aalen: Regularo por la enkomputiligo
---------------------------------------

Kiam mi siatempe laboris pri la datumaro de la Germana E-Biblioteko (nun en Aalen), mi devis elpensi strukturon por la datumaro, kaj sekve regulojn por la enkomputiligo. Tiuj reguloj estas implicite videblaj en la ekzistantaj datumoj.

Laux peto de Utho Maier de la E-grupo en Aalen, mi intertempe surpaperigis kelkajn eksplicitajn gvidliniojn por la enkomputiligo, laux kiuj mi arangxis la datumaron.

Bibliografia priskribo en la datumaro havas jenajn kampojn:

AUT: auxtoro, TIT: titolo, SUB: subtitolo, KON: kontribuantoj, LOK: eldonloko, ELD: eldonis, JAR: eldonjaro, PGX: amplekso (nombro de pagxoj), FMT: formato (en centimetroj), SER: serio, VOL: volumo (numero en serio), ISB: ISBN, internacia norma libro-nume

La reguloj indikas kion oni skribu kaj kion oni ne skribu en tiujn kampojn. (Fakte ekzistas kelkaj pliaj kampoj kiuj estas uzataj en Aalen, sed tiujn ne traktas tiuj cxi reguloj.)

La "Reguloj por la Komputila Registrado" (en malneta versio) ekzistas kiel PostScript-dosiero, trovebla per FTP cxe la FTP-ejo: "ftp.cs.chalmers.se" dosierujo: /pub/users/martinw/esperanto/aalen/dosiero: regular.ps

TTT-adreso: http://www.cs.chalmers.se/ mxartinw/esperanto/aalen/regular.ps

5. CDS/ISIS - cxu sxanco por E-bibliotekoj?
-------------------------------------------

Ni diskutis en kelkaj antauxaj leteroj pri la ebla tauxgeco aux netauxgeco de CDS/ISIS por E-bibliotekoj. Danke al Stefan Fisahn mi povis nun iom pli bone informigxi pri CDS/ISIS. Stefan laboras cxe "Hochschule fur Bibliotheks- und Informationswesen" (Alt

Diversaj informoj pri CDS/ISIS troveblas en la reto, ekzemple:

http://ux4sns.sns.it/isis/root.html
"home page of the CDS/ISIS Today located in Pisa, Italy"

http://www.uni-stuttgart.de/UNIuser/hbi/publikat/diplarbe/schiefer.j/cds-isis.htm
germanlingva TTT-informpagxo pri CDS/ISIS de Jutta Schiefe (skribu la TTT-adreson en unu linio; gxi estas tro longa por montri gxin en unu linio cxi tie)

http://machno.hbi-stuttgart.de/sxf/isis.html
germanlingva TTT-informpagxo pri CDS/ISIS de Stefan Fisahn

Krome ekzistas almenaux unu retposxta dissendolisto pri CDS/ISIS por aktualaj informoj kaj helpo cxe problemoj.

Leginte pli da informoj pri CDS/ISIS, mi havas la impreson ke gxi povus esti bona sxanco por Esperanto-bibliotekoj. Mi povas imagi ke ni agu jene:


* Ni rekomendos al Esperanto-bibliotekoj uzi CDS/ISIS. Gxi kostas malmulte (nur simbolan prezon, ekz-e 25 gmk.), kaj gxi funkcias bone per malsamaj komputiloj, multekostaj aux malmultekostaj, ekz-e per IBM-kongrua PC kun 286-procesoro, aux per Windows, až

* Ni esperantigu la fasadon de CDS/ISIS. CDS/ISIS estas farita speciale por tia alilingvigo. Stefan Fisahn jam laboras pri la traduko.

* Ni traduku la Aalen-an datumaron al CDS/ISIS-formo. Stefan jam faris tion. 

* Cxiu E-biblioteko kiu volas partopreni (supozeble Hodler en Rotterdam, Vanbierviet en Kortrijk, Gjivoje en Zagreb?, eventuale Aalen mem?, Butler en Londono?, SEF en Stokholmo?) povas ricevi la esperantigitan programon kaj povas ricevi la jam enkomputili

* Surbaze de CDS/ISIS, oni povos konsultebligi la datumarojn en la reto per servoj kiel TTT, WAIS, aux telnet ("OPAC").

Kun tiuj bibliotekoj kiuj uzas alian datumbazan programon ol CDS/ISIS (ekz-e dBase, Oracle, LARS), oni lauxeble interkonsentu iun datumformon por intersxangxo kiu de ambaux flankoj estu import- kaj eksportebla.

6. "Projekto Tutmonda E-Biblioteko"
-----------------------------------

Antaux kelkaj monatoj mi dissendis la tekston "Projekto Tutmonda Esperanto-Biblioteko: Kvincentcent Esperanto-libroj en vian hejmon!" Intertempe gxi ankaux aperis en n-ro 102 de Eventoj. Jen venis reago de Roland Rotsaert, kiu malkonsentas kun mia "opinio

Nu, mi eble estis tro pesimisma rilate la monon. Ja la programo CDS/ISIS estas (preskaux) senkosta, kaj se ni sukcesas trovi (motivigi) volontulojn por libervola laboro, tiam la tuto vere ne bezonas multon kosti. Do, mi esperas ke baldaux ni vidos la kata

Martin Weichert
Chalmers, Inst. f. Datavetenskap, S-412 96 Goteborg, Svedio
martinw@forigu.cs.chalmers.se

**********************************************************************

Pagxo 3. ESPERANTO-APLIKATA
///////////////////////////

Elektroniko, telematiko, komputiko
==================================

Kio? - La internacia laborgrupa projekto EL-TE-KO estas semajnfina renkontigxo malfermita al cxiuj esperantistoj, kiuj interesigxas hobie aux profesie pri elektroniko, telematiko aux komputiko. Cxiuj povas proponi temojn, prelegojn aux simple partopreni e

Dum la renkontigxo ni arangxos fakan libroservon kaj eblos acxeti/vendi/intersxangxi soft-hardvaron. (Kunportu viajn varojn kaj viajn ideojn!)

Kie? - ELTEKO okazos en Marburg/Lahn (Germanio) cxe: CCP Development, Barfuesser-Str. 2a, D-35037 Marburg.

Kiam? - ekde la 29-a de novembro gxis la 1-a de decembro 1996.

Kiom? - libervola kotizo pagebla surloke.

Kie tranokti? - eblas tranokti aux cxe la junulargastejo (en la centro de la urbo) aux, se vi aligxas suficxe frue, cxe esperantistoj.

Kie mangxi? - lauxplacxe cxe memserva restoracio aux picejoj k.s.

Teknikaj rimedoj: ni havos la eblon uzi komputilojn, tamen se vi havas porteblan komputilon, ni petas ke vi kunportu gxin.

Provizora programo:

- Interreto (Internet) kaj TTT (WWW) praktiko (Bill)
- grafika programado, teorio, (Bill)
- aktuala stato de fakterminaroj (Mauro)
- Vindoza (Windows) programado, praktiko, (Bill)
- E-tiparoj: kelkaj ekzemploj, (Mauro)

Ni bonvenigas novajn temojn, se vi deziras proponi ion bonvolu kontakti nin.

Aligxo: gxis la 15-a de novembro eblas aligxi pertelefone: +49-6421-162602. Ni petas vin aligxi kiel eble plej frue por ke ni povu bone arangxi tranokteblajxojn kaj programon. Sendu vian aligxilon al la jena adreso:

ELTEKO c/o Duhme
Friedensplatz 4, DE-35037 Marburg, Germanio
Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de

**********************************************************************

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj por la Internacia Lingvo kaj ties aplikado en la scienco speciale, "Fondajxo Ivo Lapenna" starigis  "Stipendion Ivo Lapenna".

La Stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof ka

En la jaro 1997 la stipendio povas esti aljugxita por disertacioj oficiale akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1996.

Auxtoroj dezirantaj kandidatigxi al la Stipendio bv. peti la detalan regularon de la sekretario-kasisto de la Fondajxo Ivo Lapenna, s-ro Torben Svendsen, Vanlose All 57, DK-2720 Vanlose, Kopenhago, Danio.

Tempolimo por la transsendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj estas fine de februaro 1997. Adreso:

D-ro Klaus Perko, prez. de la Fondajxo
Lendkai 111, AU-8020, Graz, Auxstrio.

Rim: La fondajxo Ivo Lapenna estas kontaktebla per la retadreso "lapenna@forigu.cybernet.dk" La TTT-pagxo de la organizo: http://www.worldnet.net/bxmasala/FIL

**********************************************************************

Restoracio, kafejo "Esperanto"
==============================

En la jxurnalo de Albany, Usono la 4-an de auxgusto estas kunfote ilustrita artikolo pri eta restoracio cxe Saratoga Springs 6, 1/2  Caroline St. (40 km norde de Albany) nomata Esperanto. La posedantoj donis la nomon pro tio, cxar "mangxajxo estas interna

inf el sce: enrike@forigu.aol.com


En Rockford, Illinois, estas kafejo "Cafe Esperanto." Mendante trinkajxon, mi enketis (anglalingve) pri Esperanto. Mi demandis la drinkejmastron, cxu li aux iu tie parolas la lingvon. Li diris al mi, "La kelneraro scias iomete." Post mia informo, ke "Nu, 

Sur la muro estas skribita Esperantlingve: "Arto kaj komerco!" (sxajne la slogano de ligita art-galerio). Mi vidis afisxon de la kafejo por havebla posteno, kiu klarigis, ke flua parolo de Esperanto ne estas postulo.

Entute, mi ne gxuis la sperton, kaj se la kafejo havus iun nomon alian, mi tute evitus gxin.

inf el sce: C. Zervic

*********************************************************************

Studkonferenco kun du neuxtralaj lingvoj
========================================

La 17-a Sanmarina Universitata Studsesio (SUS 17) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino okazis de la 2-a gxis la 6-a de septembro 1996.

La ekzamenoj kaj la fina solenajxo lokigxis en la respubliko San-Marino, naskigxlando de la Akademio. La plejparto de la kursoj, prelegoj kaj diskutoj tamen okazis en la proksima itala urbo Rimini, samkiel la solena inauxguro, por kiu la loka universitato

Enkadrigite en la artan prezentadon de 30-persona koruso el Polio, parolis tie krom la prezidanto de UEA ankaux reprezentantoj de la lokaj instancoj kaj de "symposium latinum" (latina simpozio), kiu unuafoje okazis kadre de AIS-konferenco.

Kiel emfazis la latinisto prof. Vido Angelino, Esperanto kaj Latino ne konkurencas pri interkomprenigxo, sed suplementas unu la alian. Tiun pacan kunekzistadon pruvis ankaux la latinistaj kunsidoj, kiujn regule cxeestis aro da esperantistoj ne-latinistaj,

Nova plenrajta membro de AIS farigxis la konata franca biologo Claude Roux, specialisto pri likenoj, kiu verkis pri sia fako ankaux en la internacia lingvo.

AIS okazigos ankoraux cxi-jare plian studkonferencon en la rumana urbo Sibiu, la kvaran en 1996. Por 1997 gxi planas konferencojn en Bydgoszcz (PL) kaj denove en Rimini/San-Marino; krome dum la UK de UEA en Adelaido (Auxstralio).

Informoficejo de AIS
reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de

***********************************************************************

Amikoj de sauxno
================

Amikoj de sauxno, la plej nova faka asocio en la E-movado, kies fondon proponis s-ro Lee Chong-Yeong dum la UK en Tampereo - vd. jarlibron 1996 de UEA p. 68 - sercxas hejmlokon (-landon) kaj aktivajn geanojn. Anoncu vin rete al Matti Lahtinen "matlah@forigu.jiop

Pentti Makkonen,
Ansapolku 1, FIN-40630 Jyv, Finnlando.

**********************************************************************

Pagxo 4. ARANGxOJ
/////////////////

Kiel sucxi monon?
=================

Itala E-Junularo jam de pluraj jaroj organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj. La cxi-jara "Disseminario" okazos en Triesto inter la 31-a de oktobro gxis 3-a de novembro.

En Triesto oni fakte diskutos kaj spertigxos, kune kun fakulo de TEJO kaj de aliaj organizoj, pri "kiel atingi subvencion el lokaj, naciaj kaj internaciaj instancoj", kiel Euxropa Konsilio kaj -Komunumo.

Oni jam plurfoje akiris monon danke al tiuj fontoj cxefe por malgrandaj kaj facile arangxeblaj renkontigxoj.

Krom tio la programo antauxvidas prelegojn pri:

- junularaj euxropaj asocioj: financa subteno al konkretaj agad-projektoj

- kunligoj per komputilaj retoj inter euxropa junularo
- laborkomunumo Alp-Adrio: rolo de E-junularo en kampoj de interpopola kunlaborado, voluntula agado, kulturaj intersxangxoj.
- Rolludo pri organizo de internacia renkontigxo...

Kotizoj: por italoj 80.000 liroj, eksterlandanoj 60.000 liroj. (Parta repago de la vojagxkostoj al eksterlandanoj. Pago surloke.

Interesigxantoj kontaktu:

Federico Schreiber
Via dei Cordaroli 7, IT-34135 Trieste, Italio.
Rete: fulmo@forigu.ts.flashnet.it

***********************************************************************

Rusia E-Kongreso, REK `97
=========================

Moskvo, 31.01.1997 - 02.02.1997

Antaux 30 jaroj, en 1967, aktivuloj de unu jaron antauxe fondita SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) organizis paralele al la tradicia BET (Balta E-Tendaro) apartan junularan tendaron, kiu fundamentis la tradicion de SEJT-oj.

La gvidantoj de BET, maltrankviligitaj pro la skismemo de la junularo, diskutis en sia tendaro la temon "Patroj kaj filoj en la Esperanto-movado". Aktive oratoris reprezentantoj de ambaux partioj, iliaj pasiaj kaj sinceraj paroloj kontribuis al reciproka 

La kongresejo: MGIU, Avtozavodskaja 16, (metrostacio "Avtozavodskaja")

Kongreskotizoj cx. 15 USD al reua-p.

Demandojn, aligxilojn kaj programproponojn sendu al:

Mikaelo Cxertilov, Pk. 21, RU-143000 Moskva-Odincovo-6
Tel/fakso: +7-095-2437456
e-posxto: era@forigu.glas.apc.org

*********************************************************************

Kafoklacxo en Danio
===================

La 2-an kaj 3-an de novembro okazos (jam la tria) dan-germana kafoklacxo en la dana urbo Aarhus. Speciala gasto estos cxi-foje Atiljo Rojas Orellanas, kiu tiam instruos en Danio. (Atiljo vizitos krome la danajn   urbojn Kopenhago, Naestved kaj Aalborg.)

Provizora programo: sabate posttagmeze interkonatigxo, kafo kaj kuko, promenado tra la urbo, vespermangxo. Dimancxo: ekskurso en la cxirkauxajxo de Aarhus kaj adiauxo.

Eksterurbajn gastojn ni klopodas lauxeble logxigi private. Cxiuj estas bonvenaj.

Pli da informoj kaj aligxo (plej malfrue la 20-an de oktobro) al Christian Darbellay, Kaiserstrasse 43, DE-24143 Kiel, Germanio, tel: +49-431-735016 aux al:

Wolfgang Kirschstein,
Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand, Danio
Rete: wk@forigu.cci.dk

*********************************************************************

Anstataux fervojo per skio
==========================

La 38-a IFES (Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno) okazos en Muhlbach, Auxstrio - por la tria fojo en la sama urbeto, la sama hotelo. La loko estas idilia kaj tre tauxga - skilifto situas tuj cxe la hotelo, kaj la cxirkauxajxo donas multajn eblecoj

La restadkosto por unu semajno estas 2200 DKK - inkluzivas maten- kaj vespermangxojn. Pliajn informojn petu cxe:

Jan Udal Niemann, Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio  

*********************************************************************

Post-Somera Klacx-Kunveno
=========================

Oktobro... La somero rapide pasis... Cxu ankaux la renkontigxa sezono? Kompreneble ne.

En Nijmegen, Nederlando, de la 18-a gxis la 20-a de oktobro okazos Postsomera Klacx-Kunveno. Krom klacxi kaj dibocxi vi havos eblecon ekkoni la urbon kaj ties cxirkauxajxon... ecx rajtos prepari propran vespermangxon!

Ne forgesu kunporti aermatracon, dormsakon, muzikilojn, fotojn, pluvvestajxojn kaj bonan humoron! Aligxkotizo: 32 NLG. Aligxoj, informoj cxe:

Marijke Peet, Lauwerecht 65, NL-3515 GN Utrecht.
Tel.: +31-30-2717059
Rete: m.f.peet@forigu.stud.let.ruu.nl

*********************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

01-03.11. 2-a Internacia Kolokvo pri Interlingvistiko, La Chaux-de-Fonds. Inf: d-ro Tazio Carlevaro, Viale G. Motta 32, CH-6500 Bellinzona, Svisio. Tel. +41-91-8252988.

01-03.11. E-Tagoj de Malsupra Saksio, Loccum-Hormannshausen. Inf: Gunther Peek, Bismarckstr. 24, DE-31582 Nienburg, Germanio. Tel: +495021-5340

01-03.11. Semajnfina Lingvo-Seminario, Neubrandenburg. Inf: Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE-17034 Neubrandenburg, Germanio. Tel: +49395-4221398.

02-03.11. 3-a Kafoklacxo en Aarhus. Inf: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand, Danio. Tel: +45-86-256960 Rete: wk@forigu.cci.dk

05-17.11. Flugvojagxo al Usono, Havajo. Inf: Esperantotur, str. M.SKlodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. tel: +48.52.415744, fakso: +48.52.460082. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

08-10.11. Interkultura malstrecxigxo, Berlin Glienicke. Inf. E-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. Tel. +49331-294003.

08-10.11. Auxtuna Najbara Arangxo kun Borso de E-Literaturo. Inf: Hans-Joachim Gunkel, Querfurter Str. 20, DE-06132 Halle, Germanio. Tel: +49345-7703750.

09-10.11. Kultura semajnfino, Lucern. Inf: Sonja Braun, Waldeggstrasse 28. CH-6343 Rotkreutz, Svisio. Tel: +41-7904640

09-11.11. Stagxo E kaj Kantado, Saint-Brieuc (Bretonio). Inf: Manjo Clopeau, 6 rue J.P. Calloc'h, FR-22000 St-Brieuc, Francio. Tel/fakso: +296-940854.

09-11.11. 2-a Kolombia E-Kongreso, Bogota. Inf: Luis Jorge Santos Morales, ap. 89000, Bogota, Kolombio.

09-15.11. Auxtuna renkontigxo en Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Fakso: +42-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

14-17.11. Internacia E-Seminario, Zagrebo. Inf: KEU, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb.

15-17.11. 8-a Kongreso de Cxeha E-Asocio, Havirov. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel: +42-2-9912201. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

29.11-01.12. Jarfina Zamenhofa Festo (JAZAF'96), Chemnitz. Inf: D-ro Frank Nitzsche, Am Karbel 66, DE-09116 Chemnitz, Germanio. Tel: +49372-363652, fakso: +49371-4885399.

29.11-01.12. Internacia Laborgrupo pri ELektroniko TElematiko KOmputiko (3-a ELTEKO). Inf: c/o Duhme, Friedensplatz 4, DE-35037 Marburg, Germanio. Tel: +49-6421-162602. Rete: duhme@forigu.stud-mailer.uni-marburg.de

06-08.12. Sankt-Nikolaa Festo-Renkontigxo, Zakopane, Polio. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio.

06-09.12. Rendevuo kun Sankta Nikolao, Beskydy. Blanka Gruntova, Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio.

10-14.12. Zamenhofaj tagoj, Razgrad. Inf: EDK, Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario.

10-15.12. Zamenhofa semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074

13-15.12. Zamenhofaj E-Tagoj, Bjalistoko. Inf: BTE, pk. 67, PL-15-001 Bialystok, Polio.

13-15.12. Kultura Semajnfino de Sarlanda E-Ligo, Homburg. Inf: SEL, Pf. 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio.

14-15.12. Ekzamensesio de ILEI, Zagreb. Inf: Prof. I. Bekavac-Basic, Kusxlanova 56, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

14-21.12. Turisma semajno, Bariloche. Inf: Barilochea Esperanto-Rondo, Casilla correo 371, AR-8400 Bariloche, Argentino.

23.12-02.01. Kristnaska Novjara E-Feriado, Karlovo. Inf: ingx. B. Leonov. pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

27.12-03.01. 13-a IF, Internacia Festivalo en Wurzburg. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf.1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel.: +49-5624-8007.

27.12-03.01. 40-a Internacia Seminario, Freiburg. Inf: GEJ, Chausseestr. 8. DE-10115 Berlin, Germanio. Tel: +49-30-2834320. Rete: neffets@forigu.cs.tu-berlin.de

29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Espertur, Tatra u. 4. HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306.

30.12-02.01. Silvestra Balo - Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio.

*********************************************************************

Pagxo 5-6-7. MOVADO
///////////////////

Balkana kunlaboro: iuj jam vekigxis
====================================

Inter la 20. kaj 22.09.1996 en Cluj/Kolozsvar, Rumanio, okazis la unua nacia kongreso de Rumana E-ista Junulara Asocio (RumEJA). La kongreson partoprenis cxirkaux dudek gejunuloj el Rumanio kaj reprezentantoj de Serbio kaj Albanio. Samtempe okazis laborku

La kongreson finance subtenis Ministerio pri junularo. Estis organizita ankaux pres-konferenco kiun partoprenis jxurnalistoj el lokaj kaj regionaj gazetoj kaj raportistoj de la regiona televido.

Laux mia opinio revivigxo de junulara E-movado en tiu cxi parto de la mondo (Balkano) estas sekvo de la balkana kunlaboro. Mi esperas ke baldaux vekigxos kaj junularo el Grekio, Makedonio kaj aliaj balkanaj organizoj.

inf: Renato Petrovicx

*********************************************************************

Laborbrigado kun preskaux neniu
===============================

Raporto pri la laborbrigadoj en Padova, kaj la junulara konsultigxo en alp-adria regiono

Ho Padova mia. En la urbo de la belaj artoj okazis laborbrigado kun apuda Junulara Alp-Adria Konferenco (J.A.A.K.). La laborbrigado, por senpage viziti Padovon en internacia etoso, E-parolante, kaj la J.A.A.K. por pli bone kunlabori kun la najbaraj junula

La laboro... Preskaux neniu venis al Padova por labori. Aux malbona varbado, aux entute neinteresigxo de junaj esperantistoj... Lunde alvenis nur Vladimir el Kroatio, Vanessa el urbeto apud Padova kaj Renato el Torino... La organizantoj sentis sin iom fru

Sabate posttagmeze okazis la konferenco J.A.A.K. ...jaak... Ankaux J.A.A.K. estis malkompleta: hungaroj havis nek monon nek emon, kaj la slovenoj entute ne donis signon de vivo. La itala estraro organizis la restadon de la partoprenantoj kaj la landaj aso

En la fino, Giannlucca (organizinto de la laborbrigado) gvidis nin en sia urbo kaj invitis nin trinki kapucxinon (tre bongusta itala kafo). Resume: mi gxuis belajn varmegajn kulturajn tagojn en Padova.

Pedro Pablo M Pradas, Vieno

*********************************************************************

La dosiero estu fermita
=======================

En la antauxaj numeroj ni aperigis la tekston de la elpasxo de Birthe Lapenna en la komitatkunsido de UEA en Prago, kaj la postan sxian noton pri la neaperigo de tiu teksto en la revuo Esperanto de UEA. Por vidi precize, jen eltirajxo el la protokolo de l

..."Moon petas klarigi, cxu S. Milojevicx kaj I. Ertl promesis al B. Lapenna, ke sxia komuniko aperos en la revuo Esperanto. Estas gxenerala deziro, ke tiu cxapitro en historio, pri kiu sxi parolis, estu definitive fermita. Harmon subtenas.

Blanke: la parolado de Wells estis acxe komentita en La Gazeto, ecx pli absurde estus presi en la revuo de UEA, ke la vero pri la eventoj cxirkaux la elektoj en 1974 trovigxas en Hamburgo en retrospektivo.

Buller informas, ke Milojevicx telefone certigis ne esti doninta al B. Lapenna tian promeson. Sxi unue postulis aperigon, kiun Milojevicx rifuzis, menciante la eblecon paroli en gxenerala kunsido en Prago. Buller aldonas, ke en Prago B. Lapenna venis al l

Casini: por ne meti la CO-n en embarasan situacion pri tio ke gxi devos rifuzi la aperigon, necesas sinesprimo de la Komitato. Moon proponas: "Rilate al la komuniko de Birthe Lapenna la Komitato trovas neakceptebla la ideon, ke plu aperu en la revuo Esper

*********************************************************************

Mazi por televido
=================

Intervjuo kun la regxisoro Roman Dobrzynski:

Demando: "Bone informitaj rondoj" sciigas, ke jam pretas la televida versio de Mazi en Gondolando. Cxu vere?

Jes! Internacia Esperanto-Instituto en Hago meze de aprilo '96 definitive interkonsentis pri tio kun la firmao Tommy Publishers. Mi tuj eklaboris. Rezulte la televida Mazi veturis al Prago.

Cxu gxi multe diferencas de la konata kaseda versio?

Gxi ampleksas nur unu filmon, nome Mazi en Gondolando, dauxras sume okdek minutojn kaj estas dividita je dekses kvinminutaj pecoj.

Demando: Kial dekses?

La dividon altrudis Pola Televido, kiu laux la sama arangxo elsendis plurfoje la anglan originalon kaj nur tiamaniere konsentas emisii la Esperantan version. La estro de Tommy Publishers ankaux insistis pri tia divido, cxar laux liaj spertoj, estas pli fa

Demando: Cxu cxi-foje vi ne devis urgxi?

Ne tiom, cxar ankoraux en la pasinta jaro mi komencis prilaboradi la televidan version. Unue necesis projekti kvinminutajn logike komencigxantajn kaj finigxantajn pecojn. Tio evidentigxis suficxe malfacila, cxar samtempe oni devis dozi la gramatikan mater

Demando: Cxu vi estas kontenta pri la rezulto?

Jes. Malgraux la menciitaj limigoj, la distribuo kaj sinsekvo de la gramatikaj eroj en Mazi mirinde koincidas kun tiu de la baza Cseh-kurso.

Demando: Cxu la gramatikajxoj estas aparte eksponitaj?

Ili aperas cxefe en la "verdaj tabuloj", sur kiuj "animigxas" la konstruelementoj de la lingvo. Cxu eblas pli klare demonstri la funkciadon de la derivmekanismo ol per la surekrane kungluigxantaj morfemoj?

Demando: Sed tion cxi jam enhavis la unua versio.

Tamen cxi-foje "la verdaj tabuloj" estas pli multaj kaj kelkfoje alimaniere arangxitaj. Ekzemple tute malsame estas demonstrata formigxado de la "tabelvortoj". La gramatikajxoj aperas ankaux ekster la "verdaj tabuloj", ekzemple oni povas vidi, kiel la suf

Demando: Kiu estas Marta?

Sxi estas dekkvinjara knabino, kiu aperas en la filmo cele demonstri la prononcadon, kio ne estas farebla pere de desegnitaj figuroj. Tamen la viva homo en tiutipa filmo gxenas kiel "fremda korpo". Estis necese iamaniere mildigi tiun cxi gxenon. Post kelk

Demando: Pri kiu ekvilibro vi pensas?

Temas pri tio, ke la gramatikaj elementoj, enmetitaj en la filmon, ne rajtas gxeni la disvolvigxantan intrigon, por ke la filmspektanto ne sentu tro forte, ke li estas instruata. Alikaze oni perdas lian atenton.

Demando: Kiel oni solvis tiun cxi problemon en la originala angla versio?

Neniel. "En la naciaj lingvoj la gramatiko estas labirinto konfuziga" - rimarkis Andreo Cseh. En tiutipa kurso oni povas prezenti nur hazardajn ekzemplojn. En la hispana kaj la germana versioj de Mazi, kiujn mi analizis, trovigxas ecx malpli da gramatikaž

Demando: Cxu tio signifas, ke gxi suficxas por ellerni la lingvon?

Tutcerte ne, gxi estas nur instruhelpilo, tre moderna, konforma al la nuntempa "bildepoko", sed tamen nur helpilo.

Demando: Sendepende de la metodo?

Sendepende, kvankam gxi aparte konvenas al la Cseh-metodo. Fakte Mazi povas revoluciigi la metodon de eminenta hungaro. Andreo Cseh komencis kun "nigra tabulo kaj blanka kreto". Poste alvenis verda tabulo, koloraj kretoj kaj remburitaj hundoj. Cxu Mazi ne

Demando: Kiel vi komprenas la Cseh-metodon?

Laux mia opinio la plej grava cxe Andreo Cseh estas tio, ke li perfekte komprenis la zamenhofan koncepton de la lingvo. Substrekante la diferencon inter la reguleco de Esperanto kaj "la nacigramatikaj labirintoj" li postlasis tute klaran direktivon: "...l

Demando: Sed kiel Mazi trovu ilin inter la televida spektantaro?

Vi tusxis la esencan problemon, kiu meritas ne nur apartan intervjuon, sed gxenerale diskuton en Eventoj. Mazi kapablas porti Esperanton en tute novan dimension, malfermas aliajn perspektivojn. Kion fari por ne perdi tiun cxi sxancon?

Demando: Ni do invitas la legantojn por la diskuto. Sed cxu entute iu ajn profesia televidstacio interesigxas pri la Esperanta Mazi?

Jes, mi mem kaj Internacia Esperanto-Instituto en Hago ricevis plurajn demandojn, krom Polio, ankaux el Italio, Hispanio, Litovio, Brazilio, Makedonio. Multo dependas de nia propra iniciatemo. Tamen la plej grava estas tio, ke la televida versio de Mazi e

Demando: Kiel vi komprenas la profesiecon de Mazi?

Ni flankenlasu momente la artan aspekton de la filmo, indan de aparta konversacio, kaj koncentrigxu je gxia teknika kvalito, kio bazigxas sur la sistemo Betacam SP. Gxi estas nuntempa profesia televida teknika normo plej disvastigxinta en la mondo. Betaka

Demando: Do cxi-foje nia movado ne malfruigxis?

Sed ni devas urgxi, cxar la televid-tekniko galope progresas. Ni ne rajtas perdi tiun cxi "cxielan donacon".

Demando: Cxielan? Cxar la cxefheroo venis el la kosmo?

Por produkti la filmon BBC elspezis milionojn. Nun ni havas gxin en Esperanto por malmulta mono. Cxu gxi ne valoras la supran metaforon?

Demando: Se Mazi danke al influpovaj esperantistoj konkeros unu televidstacion post la alia....?

Mazi instruanta televide estas por nia movado granda defio, kiun oni povas sintezi en du demandoj: Kiel stiri la lernadon, por ke telespektantoj efektive eksciu la lingvon? Kiel la movado ensorbu la ellernintojn? La unua demando tusxas la situacion, en ki

Demando: Cxu via  lernolibro pretigxis gxis Prago?

Tute ne, gxi bezonos ankoraux multajn studojn kaj konsultojn. Por la Praga UK estis preparata fare de IEI kaj Tommy Publishers bunta ekzerclibro.

Demando: Cxu vi konsideras la kurson Mazi "granda sukceso"?

Ni kutimigxis, ke oni nomas "granda sukceso" inauxguron de cxiu memorsxtono. Mi diru malmodeste, ke Mazi estas mejlosxtono. Gxi estas sukceso de esperantistoj, kiuj tiom bone komprenis la sxancon kaj respondis per malavara apogo. Imagu, en unu jaro vendiž

Kaj ni dankas vin pro la intervjuo.

**********************************************************************

Posxkalendaro kun Kremlo
========================

Esperanto-kalendareto 1997 estas eldonita en Moskvo. Formato: 7 x 10 cm. Sur la fronta flanko estas simbolo de Rusia Esperantista Kongreso, REK (turo de moskva Kremlo sur fono de verda stelo), kiu okazos 31.01-02.02.1997 en Moskvo.

Akirebleco - kontraux 2 internaciaj respondkuponoj aux 2 USD (rabatoj ekde 5 ekz.) laux adreso de organiza komitato de REK:

Pk. 21, RU-143000 Moskva-Odincovo-6, Rusio.

**********************************************************************

Senhejmulo
==========

Ni bone scias, ke la mondo estas granda vilagxo, kaj esperantistojn oni povas renkonti ie ajn. Ankaux mi ne unufoje hazarde renkontigxis kun samideanoj en tute diversaj lokoj. Sed la 19-an de auxgusto al tiu sperto aldonigxis ankoraux unu kaj tute neordin

Jxus finigxis la ege sukcesa IJS en Eger. Multaj revenis al Budapesxto cxu por pluiri al MELA cxu forveturonte ankoraux iom gxui la hungarian cxefurbon.

Estis antauxfesta tago. Preskaux cxiuj vendejoj estis fermitaj kaj ni - Renata Szabo el Hungario, Pascal Guillemain el Francio kaj mi - sercxis ion malfermitan por acxeti mangxeblajxon.

Mi plej bone el la triopo konis la urbon kaj gvidis nin tra diversaj pitoreskajxoj de gxia centro. Estis bona vetero, sed stratoj estis malmulthomaj, kaj ni trankvile promenadis, kiam proksime al la placo Blaha Lujza cxe iuj cxirkauxarbaj benkoj nian aten

Vi povas imagi niajn sentojn - hirta maljuna senhejmulo parolas en nia lingvo - cxu povas ekzisti tio?

Mi estas tre scivola homo - rakontis li, - kaj pro tio mi iam lernis Esperanton.

Certe li ne cxiam vivis tiel, kiel nun. Iam li logxis en suda parto de Hungario, sed post la morto de sia edzino kaj multaj aliaj travivajxoj li venis en Budapesxton, kie lin kaj liajn senhejmulojn prizorgas la sxtato. Al mia demando pri lia pensio li res

Emociplenaj ni forlasis la maljunulon. - Kia hazarda renkontigxo! La senhejmulo! Esperanto! Li parolas gxin! Li bone parolas gxin! Cxu eblas? Sed estis! - saltadis en mi la pensoj. Kaj nun ni facile povas diri, ke Esperanto penetris en cxiujn tavolojn de 

Ocxjo (EksSovetio)

*********************************************************************

KULTURO
///////

Festado de duobla cent-jarigxo
==============================

En la jaro de la centjarigxo de Esperanto-teatro la sveda vilagxo Stromsnesbruk festas sian centjarigxon per la teatrajxo "Felicxo sur spure", en kiu Esperanto ludas gravan rolon.

Temas pri loka striko 1931, kaj dum la prezentado oni montras la cxiutagan vivon de laboristoj de tiu tempo. Al la vilagxo venas esperantisto s-o Muwanga el Tanganjiko por prelegi pri Esperanto. (Foraj kaj ekzotikaj esperantistoj ofte cxirkauxvojagxis kaj

La aktoro ludanta la rolon de s-o Muwanga ne estas esperantisto, sed li tamen bonege agis kaj klare parolis nur Esperanton dum la tuta tre gxuinda prezentado.

inf: Anita Bergh

*******************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================

Taskofolio 1.

1. En la fabelo rano farigxas princo per kiso. Per kio fari gxin legomo? (E. Olsen)(2 poentoj)

2. Mi preferas kuri ... promeni. Mi preferas vinon ... biero. Kompletigu la frazojn (J. Sarkozi)(2 poentoj)

3. Kompletigu la proverbon: Vi amas ..., amu ... (E-grupo P. Lengyel)(2 poentoj)

4. Cxu devas aux bezonas?

Hodiaux mi ne ... fari la lecionon. Vi ne ... tusxi elektron. (Z. Hrsxel)(2 poentoj)

5. Esprimu alivorte: cxiam, Eternulo, bonsxanco, adepto, konato, akvumi (P. Denke)(3 poentoj)

6. Kolektu almenaux ses substantivojn, cxe kiuj la radikoj finigxas per "o" (M. Juhasz)(3 poentoj)

7. Kion demandas la kuracisto unue, kiam vi aperas cxe li? (G. Flender)   (2 poentoj)

8. Teksas, sxpinas, tamen ne estas teksisto. Kio estas tio? (H. Fedor)   (2 poentoj)

9. Kiel nomigxas la unua lingvoprojekto de Z. kaj kiam li anoncis gxin.   (2 poentoj)

La solvojn sendu al:

Gimnazio Julia Banyai, E-grupo, str. Nyiri, HU-6000 Kecskemet, Hungario.

Rim: Regularon vi  trovas en Eventoj n-ro 83 aux petu rekte cxe la supra organiza adreso.

*********************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Pola Radio en la reto!
======================

La E-redakcio de Pola Radio ekde nun havas rektan aliron al la eblecoj de Internet. La alkonektita komputilo trovigxas sur mia skribotablo en la redaktejo. Sciigu nian retadreson "pettyn@forigu.radio.com.pl" al la legantoj de Eventoj.

Ekzistas ankaux TTT-pagxo: http://www.radio.com.pl/radio/pr-5/pr-5.html pri kiu informas ankaux la teleteksto de TV-Polonia, la televida stacio kiu 'portas' la diversajn staciojn de Pola Radio por la satelita elsendado en Euxropo.

Uzu la novan, rapidan kaj malmultekostan eblecon por komuniki kun nia E-redakcio!

Ripetu mian peton: nia E-Redakcio kolektas adresojn de cxiuj satelitaj auxskultantoj. Ni sendas al ili kromajn informmaterialojn, kiuj koncernas la satelitajn problemojn. Ni atendas iliajn leterojn.

Andreo Pettyn
pk. 46. PL-00977 Varsovio, Polio
rete: pettyn@forigu.radio.com.pl

*********************************************************************

Vocxo de Auxstrio al Ameriko
============================

En ORF-Radio Auxstria Internacia ekde la 27-a de oktobro validos nova horaro de elsendoj. Tio signifas sxangxojn. Restas nur 2 elsendoj por Euxropo, nome je 04,30 UTC kaj 12,30 UTC. Ne plu estos posttagmeza elsendo, SED

LUNDE je 01,30 UTC ni disauxdigos por Nord- kaj Sudameriko!

Krome la programo iom plilongigxos anstataux la nuna 24,30 minutoj, estos 27 minutojn longa.

Prof. Katinjo Fetes-Tosegi
redaktorino de ORF E-Redakcio
Letere: A-1136 Vienna, Auxstrio
Rete: info@forigu.rai.ping.at

*********************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Esperantisto Slovaka - reaperinta
=================================

Kun la malfondigxo de Slovaka E-Asocio por mallonga tempo cxesigxis ankaux la revuo Esperantisto Slovaka.

La pauxzo tamen ne montrigxis definitiva, ja dum la UK la partoprenantoj povis vidi kaj gxui la renaskigxintan, renovigxintan novan varianton de la belaspekta gazeto en formato A-4, redaktata de Stano Marcxek (iama managxero de la popgrupo "Teamo", nun di

La gazeto cxi-jare festas la 50-jaran ekziston (fondis gxin en 1946 Ernesto Vana), kaj la redaktoro volonte intersxangxus la gazeton kun aliaj E-periodajxoj. Adreso:

Zvolenska 15, SK-03601 Martin, Slovakio

**************************

Pagxo 8. INTERESE
/////////////////

Rusia nordo malplenigxas, formortadas
=====================================

Antauxnelonge George Partlow, delegito de UEA en la alaska regurbo Juneau (Usono) demandis en sce (novajxgrupo en Internet): cxu vere estas "elmigro de rusnacieculoj el Orienta Siberio"?

Interese, ke la samajn demandojn starigis unu el legantoj de la novajxgrupo(j) "soc.culture.russian" kaj "SCR.moderated". Ankaux li demandis pri Cxukotka. Honte, tamen mi preskaux nenion sciis pri tiu cxi regiono, ecx ne sciis, kiel nomigxas ties cxefurbo


Cxukotka
--------

Cxefurbo: urbo Anadir. Teritorio - 737,7 mil kv.km. Logxantaro - 156 mil homoj [1990]. Urboj - 2. Trovigxas sur Cxukotka duoninsulo kaj parto de la apuda kontinento. Cxirkauxita de Orient-Siberia, Cxukotka kaj Beringa maroj. Cxefa rivero - Anadir. Adminis

Cxukotka najbaras Alaskon, estas prilavita de du oceanoj. En auxgusto de 1992 orministoj el brigado "Arktika" trovis naturan orsxtonon, kiun oni trovas nur unufoje dum jarcento. Oni nomis gxin "Fortuna", ties pezo - 20,314 kg.

Inter multaj natur-ricxajxoj de Cxukotka elstaras insulo nomita pro polusa esploristo Vrangel (ties teritorio - 7 mil kv.km aux 1% el tuta teritorio de Cxukotka), kiu estas rezervejo de federacia nivelo. Gxi estas ununura restajxo de firmtero, kiu konserv

La sxtato nun ne pagas salajron al laboristoj. Pro tio la simbolo de Cxukotka en la 1990-aj jaroj igxis fera kontenero por tramara transportado de posedajxoj. Logxantaro fakte panike forkuras de la regiono. Dum lastaj kvin jaroj el Cxukotka forveturis cxi

Grandega kresko de prezoj (ekde 1992 - 10.000x) nun minacas al aborigenoj/indigxenuloj de Kolima kaj Cxukotka per rapida fizika formortado. Reprezentantoj de la [malmultnombraj] popoloj en parlamento de Rusio turnis sin al Prezidento kun peto lasi cxe ili

La sxtato promesis pagi al orministoj 10 cendojn por cxiu gramo da oro (lasante al si 1 USD por cxiu gramo). Tamen ecx tiujn cxi cendojn gxi ne redonas: en 1993 la sxtato ne pagis al 250 brigadoj de orministoj 3 mln USD por la oro, elminita ankoraux en 19

Ankaux menciindas, ke dum lastaj 30 jaroj oni akceptis 29 sxtatajn dekretojn pri la aferoj de la Nordaj regionoj. Nek unu el ili estis plenumita. 26 malmultnombraj popoloj de Nordo estas sur sojlo de pereigo - nencoj, hanti, mansi, cxukcxi/cxukcxoj, evenk

I.a., la jaron 1993 oni deklaris en UNo kiel Internacia jaro de aborigenaj kaj indigxenaj popoloj.

NikSt, el sce

*********************************************************************

Vortludoj
=========

Dem.: Kiu ano ne estas homo?
Resp.: Banano.

* * *

Dem.: Kiu arbo kreskas sur la hauxto?
Resp.: Barbo.

* * *

Dem.: Kiu ajlo ne estas digestebla?
Resp.: Najlo.

* * *

Dem.: Kiun amanton sxatas cxiu virino?
Resp.: Diamanton.

* * *

Dem.: Kiu estro ne havas subulojn?
Resp.: Fenestro.

* * *

Dem.: Kiu lago ne havas akvon?
Resp.: Flago.

* * *

Dem.: Kiu oro povas paroli?
Resp.: Aktoro.

el Verda Lumo, junio 1996

*********************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
===================================================
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura E-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Adreso de redaktejo: H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retadreso: eventoj@forigu.hungary.net
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************
                    Esti informita?  ->  EVENTOJ!
**************************************************************************