Eventoj n-ro 105, 1/julio - '96,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - Mazi-kurso per televido!
                      - 68 landoj 784 gastigantoj
                      - "Parolantaj libroj" en Esperanto
                      - Dankoj el Aix en Provence

Lingvo:               - La kreado, aprobado kaj oficialigo de vortoj en
                        Esperanto

Reagoj:               - Tutmonda planlingva bibliografio

Faka aplikado:        - Faka forumo en Prago
                      - Agentoj, investoj, geedzigxo
                      - Cxu vi jam estas fakdelegito?
                      - E-stampo, E-radio, E-kongreso

Arangxoj:             - Katolika E-Tendaro
                      - La 32-a feriado - denove en Medzygorze
                      - AIS-konferencoj en Prago, Rimini kaj San-Marino
                      - En naturamika domo
                      - Lerni kaj ferii en Poprad
                      - Kompleta monata kalendaro

Movado:               - Juniaj eventoj en Zagreb
                      - Pli realaj partoprenkotizoj
                      - Rondo Familia informas
                      - E-gvidlibro pri Cxinio
                      - Vivi alimaniere
                      - Sxangxoj en la estraro
                      - Eldonajxoj de KLEG
                      - Supera titolo
                      - Soros-fondajxo subtenas la movadon en Slovenio

Opinioj:              - Cxu rabatoj por la delegitoj?

ILEI:                 - Instrui en Albanio
                      - Tago de lernejo
                      - Dauxrigantoj sercxataj!
                      - La 3 bazaj principoj

Esperanto en radio:   - Kaptu Auxstrion per satelito
                      - Lingvaj konkursoj en la Pola Radio

Revuoj, gazetoj:      - Sano dauxrigas kiel naturkuracilo
                      - Nova gazeto

La leganto:           - Langorompiloj - 2
                      - Piedo en la CO
                      - Solresolo

Kulturo:              - Brila koincido

Interese:             - Masagxo en la cxiutaga vivo
                      - Lingva koloniigo kaj NATO

Korespondi deziras:   - ***
Anoncetoj:            - ***
Movada humuro:        - *

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Mazi-kurso per televido!
========================
Estimataj E-aktivuloj!

Internacia E-Instituto informas vin, ke estas preparata la E-kurso "Mazi
en Gondolando" por dissendo kiel TV-serio pere de landaj, lokaj televidaj
stacioj laux la profesia sistemo BETACAM.

La kostojn de tiu adapto pagas nia Instituto, sed poste cxiu TV-stacio
devas aparte pagi la licencon por la rajto dissendi la kurso-serion.

Pli detalajn informojn bonvolu peti rekte cxe la IEI-kunlaboranto kaj
eldonisto (samtempe reprezentanto de BBC por Polio). Cxiuj licencoj
trovigxas en liaj manoj. Oni povas peti informojn en la pola, angla kaj
Esperanta lingvoj: TOMMY Publishers, Tomasz Wojciechowski, ul.
Kasprowicza 30/15, PL-01 871 Warszawa, Polio.

Personoj, kiuj havas aliron al landaj / regionaj televidstacioj, bv.
sciigi tion al IEI, aldonante informojn pri la karaktero de la TV-stacio,
cxu gxi estas kabla aux etera, cxu gxi uzas filmojn VHS aux la profesiajn
BETACAM.

Instrua Fako de IEI
Riouw str. 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando

*************************************************************************

68 landoj 784 gastigantoj
=========================

Pasporta Servo - 1996:

Kun gxojo TEJO anoncas la naskon de Pasporta Servo 1996/1997, la plej
fresxa kaj aktuala eldono de la jam mondkonata adreslisto de
esperantistoj, kiuj pretas senpage hejme gastigi aliajn esperantistojn.

Tiuj, kiuj jam konas antauxajn eldonojn de Pasporta Servo, rimarkos, ke
gxia aspekto iom sxangxigxis. Post auxskultado al kelkaj vocxoj de
uzadintoj, ni inter alie decidis uzi pli malgrandajn formaton (tiu de
UEA-Jarlibro, kun 128 pagxoj) kaj literojn, krome dividi la landojn laux
kontinento.

Ni speciale fieras pri la maparo indikanta logxlokojn de la gastigantoj.
Antauxe gxia desegnado (kun siaj eraroj) cxiam bezonis sxvitigan noktaron
da laboro kaj multe da gluo kaj blanka korektofluidajxo, sed nun la
evoluinta tekniko helpegis nin: la mapoj estas komplete desegnitaj per
komputilo.

Pro nia loksxparemo devis malaperi la famaj gajaj valizetoj de Martin
Burkert. Tamen li denove desegnis por ni la frontpagxon.

La nombroj de gastigantoj (784) kaj landoj (68) estas malpli altaj ol en
la antauxa eldono. Sed ni auxdace asertas, ke la nombro de validaj
adresoj estas tamen pli alta; 100 %-an validecon tamen ni bedauxrinde
neniam povas atingi, pro la gxenerala translogxigxemo de junaj
esperantistoj.

Cxiuj listigitaj gastigantoj ricevas la libron senpage perposxte. Aliaj
povas acxeti gxin kontraux modesta prezo de 24 guldenoj (plus eventualaj
sendokostoj). Petu cxe la Landa Sekcio en via lando aux cxe la grandaj
libroservoj.

Jeroen Balkenende

TEJO-estrarano pri Pasporta Servo

Rim: Membroj de landaj sekcioj de B- landaj TEJO-organizoj povas acxeti
la adresaron kontraux aparte rabatita tarifaro! Se vi estas membro en iu
el ili, demandu la estraranojn pri la konkreta loka prezo!

*************************************************************************

"Parolantaj libroj" en Esperanto
================================

Pola Asocio de Nevidantoj jam de multaj jaroj okupigxas pri eldonado de
literaturaj majstroverkoj en auxdebla formo sur kasedoj. En 1977 aperis
la fame konata romano "La Faraono" de Boleslaw Prus en la fame konata
traduko de Kazimierz Bein kun la vocxo de Andrzej Pettyn (38 kasedoj), en
1986 estis lancxita "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la traduko de
Lidja Zamenhof kun la vocxo de Kasawery Jasienski (31 kasedoj). Vi povas
mendi ilin cxe:

Asocio de Polaj Nevidantoj, dir. Jan Rodanski, ul. Konwiktorska 7, PL-
00216 Warszawa, Pollando.

Laste aperis "Humuro laux la skota maniero" de Andrzej Pettyn (3
kasedoj), mendebla cxe:

Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.

La samtitola libro kune kun la registrajxoj bone tauxgas por memstudado.

Krome cxe la Libroservo de UEA estas acxeteblaj: "La Esperanto-fonetiko
en praktiko" (2 kas.); "Lauxtemaj Esperanto-konversacioj" (4 kas.); "Per
sekso al Esperanto" (2 kas.).

Kion diri pri estonteco de "parolantaj libroj"? Mi planas kunlaborigi por
estontaj registradoj same belvocxajn polajn fakulojn, kiel ankaux
eksterlandanojn. Same mi antauxvidas, ke en kelkaj kazoj auxtoroj de E-
libroj mem lauxtlegos siajn beletrajn aux fakajn verkojn, kio donos al la
registrajxoj apartan koloron kaj samtempe konservos por venontaj
generacioj de e-istoj atentajn vocxojn de niaj plej eminentaj poetoj,
prozverkistoj, prelegantoj.

Popularigu la ideon en via E-klubo, E-gazeto, loka E-informilo, por ke
kiel eble plej multe da personoj sciu, kion kaj kiamaniere oni povas
havigi al si en sonregistrita formo. Kaj fine mi emfazu, ke mi volonte
akceptos bonajn tiurilatajn ideojn, kiuj praktike helpos realigi la
koncepton same rilate la enhavon de la kasedoj, kiel ankaux rilate la
distribuadon.

Andrzej Pettyn
pf. 46, PL-05822 Milanowek, Polio

*************************************************************************

Dankoj el Aix en Provence
=========================

Cxiuj celkonsciaj esperantistoj, kiuj bonvolis subteni nian agadon per
siaj leteroj okaze de la starigo de monumento honore al L. L. Zamenhof,
ricevu niajn plej varmajn dankojn.

En la letero, adresita al individuaj membroj, kaj kiu aperis en gazetoj
(Eventoj 2/marto '96), mi petis sendi dankan kaj gratulan leteron al nia
urbestro, kiu bonvolis starigi slabon en nia urbo Aix en Provence (suda
Francio) por honori la iniciatinton de Esperanto. Multaj samideanoj
respondis tiun alvokon. La urbestro ricevis preskaux 500 leterojn el
cxiuj partoj de nia Tero...

La inauxguron cxeestis pli ol cent personoj. La du cxefaj sudfrancaj
gazetoj, "Le provencal" kaj "Le Meridional" sendis raportistojn kaj
aperigis artikolon kun foto. Samtempe ili verkis artikolon pri Esperanto.

Cxiuj letersendintoj trovu cxi tie elkoran esprimon de mia dankego kaj
sentu sin partopreninto en tiu komune atingita sukceso.

Daniel Moirand, klubestro
Aix en Provence, Francio

*************************************************************************

LINGVO
//////

La kreado, aprobado kaj oficialigo de vortoj en Esperanto
=========================================================

Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo. Kvara parto

Konstanta demandado pro manko de terminoj

Plurfoje mi ricevas perleterajn demandojn de esperantistoj, kiuj deziras
scii la ekvivalenton en Esperanto de etnolingva vorto aux esprimo.
Ekzemple, nederlandano petis "klarajn, mallongajn E-vortojn (prefere de
ekstereuxropaj radikoj) por jenaj nocioj": kanabinajx-cigaredo kun
tabako, kanabinajx-cigaredo sen tabako (ambaux eventuale havantaj ankaux
hasxisxon); fumi hasxisxon; esti sub influo de kanabinolo. Versxajne la
farinto de tiuj demandoj opinias, ke estas la laboro de membroj de la
Akademio de Esperanto "fabriki" novajn vortojn laux mendo, kaj cetere, ke
la rezulto estas kvazaux oficiala aprobo, ebliganta uzadon de la
koncernaj vortoj sen plua pritraktado. Okazos ankaux, ke homoj, kiuj mem
kreis novajn vortojn kaj terminojn en sia kabineto, deziras, ke la
Akademio aprobu ilin.

Efektive, ne estas la tasko de la Akademio proponi novajn vortojn aux
traduki etnolingvajn esprimojn. Aprobo de neologismoj ne venas komence de
ilia vivo, sed nur poste, kiam ili jam estis uzataj en plej diversaj
kuntekstoj fare de pluraj auxtoroj. Antaux kelkaj jaroj naiva
esperantisto skribis al mi, petante, ke la Akademio konsideru lian
proponon pri nova sufikso en Esperanto. Tiutempe mi verkis artikolon,
titolitan "Kiel enkonduki novan sufikson en Esperanton" (The Worker
Esperantist, 1985, n-ro 343) kun la celo konsili al li kaj al aliaj
interesigxantoj, kiel procesi. Valoras cxi-kuntekste ripeti la cxefajn
punktojn de tiu artikolo.

Celkonscia agad-plano bezonata

Ecx se novaj proponoj estas teorie utilaj en la lingvo, la auxtoroj ne
uzas la plej bonajn metodojn por veki intereson kaj akiri apogon por siaj
plibonigajxoj. Letero al la redakcio de periodajxo aux ecx artikolo ne
suficxas por konvinki amason da esperantistoj, ke ili sxangxu siajn
parol-kutimojn. Estas cxiam pli facile rifuzi la novan elementon ol
mediti pri gxiaj eblaj avantagxoj. Miaopinie, oni devas agi laux la sekva
plano. La unua pasxo estas verki detalan studajxon, enhavantan la
rezultojn de profunda esploro pri la demando. Oni kompilu liston de cxiuj
eblaj vortformoj, inkluzive tiujn, kiuj ne sukcesis enradikigxi en la
pasinteco, por montri, kial ili fiaskis. Poste oni prezentu la nove
proponatan vorton kun gxia etimologio, argumentoj, pravigantaj gxian
adopton, kaj uzo en ekzemplaj frazoj. La sekva pasxo konsistas en apliko
de la vorto en diversaj kuntekstoj: noveloj, poemoj, fakaj eseoj k.a. Nur
tiel estas eble demonstri al aliaj esperantistoj, kiel gxi funkcias en
vivantaj lingvo-situacioj.

Se la rezonado kaj ilustrajxoj estas konvinkaj, aliaj auxtoroj, imitante
tiun lingvouzon, ebligos la disvastigxon kaj eventualan enradikigxon de
la nova propono en partoj de Esperantujo. Nur tiam estos la gxusta tempo
atentigi la Akademion pri gxi kaj prezenti peton por aprobo kaj
oficialigo. Ju pli da homoj uzas neologismon, des pli bona estas gxia
sxanco farigxi parto de la leksiko. Proponoj de unuopuloj estas efemeraj
kaj nepre formalaperos en la abismon de forgeso. La sama procedo estas
aplikebla ankaux al vortoj de longe en la lingvo, pri kies preciza
signifo ankoraux ne estas kompleta akordo. Speciale malfaciala estas
provoj elekti inter pluraj rivalaj formoj. Post longa pridiskutado en la
Akademio, estis decidite, ke inter la triopo "komuno / komunajxo /
komunumo" la preferinda nomo por la ekonomia organizajxo de euxropaj
sxtatoj estu "komunumo". Kontrauxe, malgraux ecx pli longdauxra traktado
de "komputilo / komputoro / komputero", la Akademio ankoraux ne sukcesis
atingi kontentigan decidon. Tri elirformoj prezentas sin por efektivigi
solvon de tiaj problemoj.

Esperantistoj-fakuloj decidu

Tre ofte auxdigxas la sugesto, ke oni transdonu sciencajn kaj teknikajn
terminojn al fakuloj, por ke ili decidu. Bedauxrinde, la lingva
kompetenteco de tiuj homoj ne cxiam estas sur la sama nivelo, kiel ilia
faka scio. Tiu vojo al la fakuloj farigxis sakostrato en la kazo de
"komputilo / komputoro / komputero", cxar, malgraux enketado kaj
vocxdonado en 1976, ankoraux persistas kaoso en la fakliteraturo. La
budapesxta skolo de komputerismo insistas pri "komputilo", dum la
Suplemento de Plena Ilustrita Vortaro (1987) registras "komputoro", kaj
ankoraux estas uzata "komputero" en kelkaj periodajxoj. En la 1980-aj
jaroj la tiama prezidanto de la Akademio resendis la demandon al la
fakuloj - tute vane!

La uzado decidu

Proponantoj de la dua elirvojo insistas, ke oni atendu, gxis la uzado
decidos, kaj unu sola vortformo venkos kontraux cxiuj aliaj proponoj. Tio
ne estas realeca vidpunkto, cxar la uzado ne funkcias auxtomate por
certigi en objektiva maniero, ke la plej bona vortformo restos kaj la
rivalaj vortoj elmodigxos. Vortaristoj povas interveni, registrante nur
la vortojn, kiujn ili preferas, kun nura resendo al malaprobindaj formoj,
sed ecx tiu farmaniero ne povas devigi auxtorojn uzi la preferatajn
vortojn. Alia malavantagxo de tiu cxi maniero solvi la problemon estas,
ke neniu povas antauxdiri, kiom da tempo la uzado bezonos por decidi.

Arbitra povo decidu

La tria elturnigxo estas la plej drasta, sed sendube la plej efika. Oni
turnas sin al speco de verda "lingvopapo", kiu publikigas ukazon,
donantan nerifuzeblan decidon pri la sole akceptebla kaj oficialigenda
vortformo. Universala alkonformigxo estas kategorie postulata! Se venos
objxetoj, ke tiu agado odoras je diktatoreco, oni ja povas argumenti, ke
ne eblas vocxdoni pri lingvaj aferoj, precipe, se tiuj, kiuj rifuzas
akcepti la rezulton, ne estas puneblaj aux almenaux silentigeblaj per
rigoraj sankcioj. Ekzemplo de defio al la Akademio estas la aktuala
kampanjo de Richard Schulz kaj aliaj adeptoj de la tempisma skolo, kiuj
faras atencon kontraux la longe akceptita doktrino pri verba aspektismo.
Al akademia eks-prezidanto Albault mankis la potenco "ekskomuniki" la
tempistojn, ostracismi ilin for de Esperantujo kaj iniciati auxtodafeon
de iliaj skribajxoj; lia sola rimedo estis anatemi ilin. Kiel finigxos
tiu cxi afero, kiu minacas semi konfuzon kaj kaoson komence de la dua
jarcento de Esperanto? Cxu la tempo ne estas nun matura por alvoki la
verdan lingvopapon?

Bernard Golden

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Tutmonda planlingva bibliografio
================================

La artikolo de M. Weichert (Tutmonda Esperanto-Biblioteko, Eventoj n-ro
102) estas interesa kaj perspektivo-montra. Felicxe, por sxpari al si la
riprocxon de utopio, gxi mem iom skizas la problemojn. Tial mi sxatus
aldoni kelkajn konsiderojn.

Kvankam estus utile havi katalogojn de la bibliotekoj Butler kaj Hodler,
oni ne forgesu, ke ambaux estas privataj (asociaj) bibliotekoj, ne
ligitaj al la interbiblioteka pruntoservo. Ecx IEMW ne plu pruntas siajn
revu-kolektojn.

Du taskoj tial sxajnas al mi de prioritata graveco:

1)
sisteme registri cxiujn planlingvajn (ne nur Esperantajn, kiel
Weichert sugestas iom patriotisme) titolojn en publikaj bibliotekoj.
Kutime naciaj bibliotekoj havas kolekto-devon por publikajxoj de la
propra lando tiel, ke, almenaux teorie, cxiuj enlandaj aperintaj titoloj
devus trovigxi en la koncerna biblioteko.

Por Germanio mi entreprenis cxi-taskon kaj tenas pretan (t.e. kompost-
aux enkomputilig-pretan) sliparon de katalogo de la planlingva literaturo
en germanaj bibliotekoj. Gxi entenas ankaux la materialojn el la
bibliotekoj de la eksa GDR kun precizaj bibliotekaj kodoj. Bedauxrinde,
gxis nun ne trovigxis eldon-preta eldonisto.

2)
Necesus sisteme trarigardi cxiujn periodajxojn por starigi revua(j)n
bibliografio(j)n. Tiaj ekzistas por Literatura Mondo de Maria Benczik, de
la nica literatura revuo de Henry Vatre kaj de Norda Prismo (manuskripto
de H. Vatre).

Tiele povus starigxi ecx personaj bibliografioj gxis nun tro maloftaj
(ili ekzistas por Waringhien, Regulo, Vatre, Kalocsay, preparigxas tia
por Picx).

Anstataux Tutmonda Esperanto-Biblioteko mi do sugestas la kreon de
tutmonda planlingva bibliografio kun indikoj de bibliotekoj, posedantaj
la koncernan titolon. Komputilaj specialistoj, bibliotekistoj kaj
bibliografoj devus intensigi la kunlaboron.

Reinhard Haupenthal, Germanio

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faka forumo en Prago
====================

Kiel anoncas en sia gxenerala letero la UEA-estrarano pri faka kaj
scienca agado prof. Amri Wandel, UEA enkondukas novajn servojn pri la
faka agado, i.a.:

en la UK en Prago okazos nova programero "Faka kaj scienca forumo", kiu
servos kiel podio por fakaj asocioj, por prezento de elstaraj atingoj,
intersxangxo de informoj kaj spertoj pri komunaj problemoj kaj propono de
novaj iniciatoj;

eksperimente, UEA disponigos en la Kongreso en Prago unu senpagan
gicxeton, kiun dividos cxiuj Fakaj Asocioj, kiuj tion deziras.

En Prago UEA planas okazigi Nitobe-simpozion, al kiu estas invitataj
ankaux reprezentantoj de pluraj internaciaj organizajxoj. En la programo
oni traktos ankaux lingvajn problemojn de la internaciaj fakaj kaj
sciencaj organizajxoj.

el Heroldo, 10/1996

*************************************************************************

Agentoj, investoj, geedzigxo
============================

"Paco-kompanio por Konsultigxo pri Internaciaj Aferoj" en Anhui, Cxinio.
Registrita sxtata komerca numero: 14896279-1.

Internacia intersxangxo de kulturaj kaj komercaj talentuloj, konsulta
servo por alilandaj investantoj, turistoj kaj fakuloj.

Importo kaj eksporto de komercajxoj, servo por internacia geedzigxo,
sercxo de esperantistaj aux neesperantistaj komercaj kunlaborantoj aux
agentoj, starigo de dudirektaj agentejoj por cxinaj kaj alilandaj
entreprenistoj.

Kunlaboro kaj kontakto de esperantistoj estas bonvenaj.

Direktoro Lin Bo,

P.O .Box 2, CN-230001 Hefei, Cxinio
Tel./fakso: +86-0551-4484606
Rete: kyx@forigu.dchp.chp.ustc.ac.cn

*************************************************************************

Cxu vi jam estas fakdelegito?
=============================

Konsideru, cxu vi aux iu de vi konata estas potenciala kandidato por tia
posteno.

Ju pli da fakdelegitoj ni povos starigi, des pli E-o estos utila, kaj des
pli da atento ni ricevos...

Ni devas cxiam kaj cxie manifestacii nian forton kaj niajn avantagxojn.
Do ekagu!

El la nova Regularo pri Delegitoj

3. Kategorioj

(v) faka delegito, kiu reprezentas la Asocion UEA en iu fako.

4. Oficperiodo

(1) La elektojaro por la delegitoj estas 1995 kaj cxiu jaro, kiu sekvas
    per tri jaroj la antauxan elektojaron.

(2) La delegitojn oni elektas gxis la fino de decembro en elektojaro kaj
    ili oficas gxis la fino de decembro en la sekva elektojaro.

(3) Oni povas elekti delegitojn ankaux alitempe por ofici gxis la fino de
    la kuranta oficperiodo.

5. Elekto

(1) Kandidato por delegiteco devas esti individua membro en la kategorio
    MJ (Individua Membro de UEA kun jarlibro), MA (Individua Membro kun
    MJ plus revuo Esperanto) aux DM (Dumviva Membro pagas por la tuta
    vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo MA) aux Honora Membro en la
    jaro de elekto kaj en la antauxa jaro. Junulara delegito devas esti
    ankaux individua membro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara
    Organizo). Kandidato por faka delegito devas montri profesian aux
    akademian ligon kun la koncerna fako aux alimaniere indiki en skriba
    prezento sian kompetenton.

(2) Cxefdelegiton elektas la estraro (de UEA) kun aprobo de la koncerna
    landa asocio.

(3) Regionan delegiton, lokan delegiton, vic-delegiton aux junularan
    delegiton elektas la koncerna cxefdelegito.

(6) Fakan delegiton elektas la direktoro de la Centra Oficejo en
    konsiligxo kun la cxefdelegito de la lando, kie tiu rezidas.

9. Senpaga servo, kompenso

Delegito disponigas siajn servojn senpage; tamen rajtas al tauxga
kompenso pro elspezoj super iu minimuma nivelo, difinita de la delegito
mem laux siaj propraj cirkonstancoj.

10. Valido de petoj

(1) Peto farita en nacia lingvo aux de nemembro de UEA estas malvalida.

(2) Delegito povas rifuzi validan peton sen doni klarigon, sed devas tuj
    informi pri tio la petinton. Malvalidan peton la delegito povas
    rifuzi sen informi.

11. Plendoj

(1) Kliento de la Delegita Reto rajtas plendi pri nerespondo, ankaux pri
    malbone plenumita servo, se la kliento  povas montri, ke la koncerna
    delegito agis senzorge aux kun malbona fido. Pro nerespondo aux
    malbone plenumita servo kliento tamen ne rajtas al iu kompenso.

(2) Plendojn oni adresu al la koncerna cxefdelegito, al la direktoro de
    Centra Oficejo aux al la gxenerala sekretario. Se la direktoro de la
    Centra Oficejo aux la gxenerala sekretario ricevas plendon, tiu tuj
    informas la koncernan cxefdelegiton.

La formulfolion Respondilo por Delegita Reto kun Regularo pri Delegitoj
vi povas ricevi de via landa cxefdelegito.

Leopold Patek

el AFEF-Bulteno, dec/95

*************************************************************************

Mangxu Esperante!
=================

En la centro de Belfast mi rimarkis la nomon "Esperanto". Ne temis pri
nova filio de nia E-centro, sed pri... restoracio!
Cxu Esperantio havas propran kuiradon? Kun kvar amikoj mi eniris por
esplori pli.

Ni eltrovis bonvenigan etoson, amikajn gekelnerojn, apetitvekajn aromojn.
La menuo klarigis: samkiel Zamenhof esperis kunigi diversajn popolojn de
la mondo, tiel la celo de tiu cxi restoracio estas kunigi pladojn el la
tuta mondo... Jes, ecx unu-du el Esperantio mem! Ni pasigis la tutan
vesperon kun bonega mangxado kaj vino...

Do, mi rekomendas al cxiuj s-noj, se vi iam vizitos Belfaston, nepre
mangxu cxe la restoracio "Esperanto". La kelneroj tie ne parolas E-on,
sed la mangxajxo mem ja parolos al vi per sia propra lingvo internacia!

La adreso:

Esperanto Cafe Bar Restaurant, 89 Dublin Road, Belfast BT2 7HF, Irlando.
Tel.: +353-1-232248708

Inf.: Vilcxjo Walker

el Brita Esperantisto, februaro 1996

Rim.: Fakte tio ne estas la sola restoracio kun la nomo Esperanto. Jen
ankoraux kelkaj aktualaj:

En itala havenurbo Bari de pluraj jaroj furoras inter gejunuloj la luksa
trinkejo-kafejo "Esperanto" (Via Roberta da Bari 146). La klientoj
ricevas glumarkon kun la vorto "Esperanto", jam videblan sur miloj da
auxtoj.

Samnoma restoracio en la usona Scottsdale (Arizono) ofertas altkvalitan
mangxon.

En Pekino sur la sxildo de restoracio Zirui (strato Zengguanglu, Haidian-
distrikto) okulfrapas la vorto "Esperanto" kaj verda stelo. Estro Kuang
Hua, mem e-isto, planas funkciigi tie e-istan salonon kun E-menuo kaj E-
servistinoj.

En la insulo Reunio (franca departamento en la Hinda oceano) e-isto
Hubert Fillaudeau gvidas la restoracion Ti'chouchou - pri tio informis
Eventoj.

el Esperanto, januaro 1996

*************************************************************************

E-stampo, E-radio, E-kongreso
=============================

Dum la Pola E-Kongreso (13-18 julio, Gliwice) funkcios kurtonda E-
radiostacio kun la voksigno SP9KVC/P. Dum la arangxo estos uzata ankaux
oficiala porokaza posxtostampo. Cxiuj dezirantoj, nepovantaj partopreni
la kongreson povas ricevi gxin kontraux 1 IRK cxe:

Esperanto, skr. poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Polio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Katolika E-Tendaro
==================

En la tagoj 3-17 de auxgusto okazos jam la 15-a IKUE-tendaro en la v.
Sebranice apud Litomysl en Cxehio.

La tendaro konsistas el dulitaj tendoj (necesas kunpreni dormosakon), sed
estas tie spaco ankaux por kampado.

Krom la cxiumatenaj mesoj okazos kursoj, prelegoj (spiritaj kaj movadaj)
ekskursoj, bivakfajroj, ludoj.

Cxiujare partoprenas en la tendaro krom cxehoj ankaux e-istoj el
Germanio, Polio, Hungario, Litovio, Slovakio, kaj cxi-jare oni atendas
gastojn el Ukrainio.

Partoprenkotizoj inter 30 kaj 105 DEM.

Detalaj informoj kaj aligxiloj cxe:

Miloslav Svacek, Trsicka 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehio.
aux rete cxe Anna.Nemcova@forigu.st.fmph.uniba.sk

*************************************************************************

La 32-a feriado - denove en Medzygorze
======================================

Silezia E-Asocio elkore invitas vin al la 32-a Internacia Esperantista
Feriado Medzygorze 96.

De la jaro 1965 gxis 1990 en Medzygorze okazadis Internaciaj E-istaj
Ferioj. En 1989 estis la 25-a Jubilea E-Ferio. Cxeestis cx. 1.500
personoj, esperantistoj plenigis la tutan urbon, cxiuj ripozdomoj estis
ornamitaj per verdaj flagoj kaj naciaj de la partoprenantoj...

Poste venis jaroj pli malbonaj. Post kvin jaroj ni eksopiris denove al
Medzygorze. Silezia E-Asocio invitas al la tradiciaj E-feriadoj
"Esperanto hejme", "Adiaux, Somero" kaj "Ora Pola Auxtuno".

La unua el ili okazos 27.07 - 10.08. Kostoj por unu tago (inkl. 3-fojan
mangxadon): inter 30 novaj polaj zlotoj (17 DEM aux 12 USD) - kaj 42 PZL
(24 DEM aux 17 USD) - depende de la kategorio de logxado.

La dua - 24.08 - 06.09. La tria - 01.09 - 14.09. Du lastaj estos je 30 %
pli malmultekostaj. Al partoprenkotizo necesas aldoni 50 PZL.

En la programo: elementa kaj konversacia kursoj, seminario, prelegoj,
video-filmoj, naciaj vesperoj, maskobalo. Dum "Esperanto Hejme" ankaux
programoj por infanoj kaj lerneja junularo.

Informoj, aligxoj cxe:

Silezia E-Asocio, 
ul Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclav, Polio.
Tel./fakso: +48-71-226954

*************************************************************************

AIS-konferencoj en Prago, Rimini kaj San-Marino
===============================================

Prof. Reinhard Selten, kunfondinto de Akademio Internacia de la Sciencoj
(AIS) kaj Nobel-premiito pri ekonomiko, parolos dum la 81-a Universala
Kongreso en Prago pri la temo "ludteorio" kadre de la inauxguro de la
Internacia Kongresa Universitato (IKU) la 21-an de julio kaj dauxrigos
tiun prelegon la 24-an, inauxgure al SUS-16, la 16-a studkonferenco de
AIS. Tiu konferenco dauxros gxis la 31-a. Cxar la konferenca kotizo estas
nur 37.50 DEM kaj estas konsiderinda rabato por reform-euxropaj landoj,
oni atendas vastan partoprenadon el la UK-anaro.

SUS-17 okazos septembre en Rimini (Italio) kaj San-Marino. La inauxguro
estos en la universitato de Rimini la 2-an de septembro. La instrua
programo en la lernejo "Dante Alighieri", kaj la finaj ekzamenoj en
"Grand Hotel" en San-Marino. La situo de Rimini cxe la itala Adriatika
bordo kaj proksimeco al Ferrara, la urbo de la Itala E-kongreso donas al
kongresintaj aux feriantaj esperantistoj okazon "flari" iom da akademia
etoso. Je la inauxguro ankaux gastoj estos bonvenaj; ili tamen pripensu,
ke plagxaj vestajxoj ne tauxgas por akademia festarangxo.

Aligxojn al SUS -16 kaj SUS-17 akceptas la scienca sekretariejo de AIS:

Kleinenberger Weg 16B, DE-33100 Paderborn, Germanio

*************************************************************************

En naturamika domo
==================

De la 4-a gxis 11-a de auxgusto la asocio Esperanto-79 arangxos E-
semajnon en naturamika domo La Martinere (apud urbeto Le Retail) Francio.

La programo antauxvidas E-kursojn, ekskursojn, inicadon al tajlado de
sxtonoj k.a.

Pliaj informoj cxe:

Georges Menossi, Esperanto-79, FR-79160 Saint-Pompain, Francio
Tel.: +49-06-1608

*************************************************************************

Lerni kaj ferii en Poprad
=========================

Somera Esperanto-Lernejo en Poprad farigxas 25 jara. Cxi-jare la kursoj
A, B, C, D funkcios de la 3-a gxis la 16-a de auxgusto. Instruado:
cxiutage antauxtagmeze (krom sabato kaj dimancxo), po 5 instruhoroj.

Logxado: en la Societa Domo kaj en privataj logxejoj, en 2- gxis 8-litaj
cxambroj. Mangxado: 3-foje tage.

Liberaj programoj: ekskursoj al Altaj Tatroj, nagxado en la urba baseno,
fungokolektado, kultur-amuzaj programoj ktp.

Kotizoj: inter 20 kaj 170 USD. Pliajn informojn, aligxojn petu cxe:

Esperanto, Sobotske namestie 36, SK-05801 Poprad, Slovakio.
Tel./fakso: +42-92-32419

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.odin.net /esperanto/      Korektoj, aldonoj
bonvenaj!

01-02.08. Internacia Seminario "Esperanto familioj", Bratislava. Inf:
Bratislava Centro por Familiaj Studoj, Drotarska cesta 46, SK-81104
Bratislava, Slovakio.

02-10.08. 32-aj Baltiaj E-Tagoj, Jurmala. Inf: Latvia E-Asocio, a.k. 150,
LV-1050 Riga, Latvio. Tel. +371-2-293988.

03-16.08. Somera E-Lernejo, Poprad. Inf: Sobotske nam. 36, SK-05801
Poprad, Slovakio. Tel. +42-92-32419.

03-17.08. 15-a Katolika E-Tendaro, Sebranice (apud Litomysl). Inf:
Miroslav Svacek, Trsicka 6, CZ-75127 Pencice, Cxehio. Rete:
Anna.Nemcova@forigu.st.fmph.uniba.sk

04-11.08. Kursoj por komencantoj, praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon.
Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne,
Francio. Tel. +33-41-891034.

04.08-20.08. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf:
ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

04-11.08. Esperanto-semajno, apud Le Retail. Inf: Georges Menossi,
Esperanto 79, FR-79160 Saint-Pompain, Francio. Tel: +49061608.

05-13.08. BEMI-karavano IJK-IJS. Inf: Yvonne van der Hork, Marijheweg 28-
C-1, NL-6709 PG Wageningen, Nederlando. Rete: espi@forigu.dds.nl

06-09.08. 15-a Komuna Seminario de orient-aziaj gejunuloj, Okayama. Inf:
JEI, Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, JP-162 Japanio. Tel/fakso
+81-75-7027209. Rete: jej@forigu.kyoryu.scphys.kyoto-u.ac.jp

06-10.08. Lerni instrui profesie, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410
Bouresse, Francio. tel: +3349/428074

06-11.08. 5-a KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, Kopenhago. Inf: Jakob
Nordfalk, Radmansgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn, Danio. Tel: +45-31-
838220. Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk

06-11.08. "Enkonduko al grafologio", seminario. Inf: KCE, CP 779. CH-2301
La Chaux-de-Fonds, Svisio.

06-16.08. Somera E-Lernejo, Poprad. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad,
Sobotske nam. 36, Slovakio.

06-17.08. Flugvojagxo al Japana E-Kongreso. Inf: Esperantotur, str.
M.Slkodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollanado. Tel +4852/415744
Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

09-11.08. 83-a Japana Esperanto-Kongreso, Hirosima. Inf: Esperanto-
Centro, Oogonzantyo 7-15, Minamiku, Hirosima-si, JP-734 Japanio. Tel/fax:
+81-82-2862745

09-17.08. Itinero Zamenhof, rondvojagxo al 13 urboj. Inf: Espertur, HU-
1368 Budapest, pf. 193., Hungario. tel: +0361-268-0306

10-16.08. 36-a E. Somerlernejo, Barlaston. Inf: Derek Tanton, Wedgwood
Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, GB-ST12 9DG, Britio.

11-17.08. Velsxipa aventuro! Inf: Bert de Wit, Postbus 6425, NL-2001 HK
Haarlem, Nederlando. Tel. +31-23-5242643.

11-17.08. E-semajno pri Martinus-Kosmologio en Nykobing. Inf: Martinus-
Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. Tel: +45-38-
346280

11-17.08. Somera refresxiga restado, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer,
Harmannova 1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909.

11-18.08. Kursoj por komencantoj, praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon.
Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne,
Francio. Tel. +33-41-891034.

11-20.08. OkSEJT (Okcidenta Somera E-Junulara Tendaro) en Taganrog. Inf:
SEJM, a/ja 31. RU-117071 Moskvo, Rusio.

13-17.08. Kiam varbi, kiam informi?, Mitoj kaj diajxoj en la literoj,
Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. tel:
+3349/428074

13-18.08. Projekto KLERA, La Chaux-de-Fonds. Inf: KCE, CP 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio.

13-19.08. IJS, Internacia Junulara Semajno en Eger. Inf.: David Alko
Golden, Damjanich u. 1/C, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete:
goldend@forigu.hal2000.hal.vein.hu

15-30.08. Flugvojagxo al 1-a Azia E-Kongreso. Inf: Esperantotur, str.
M.Slkodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollanado. Tel +4852/415744
Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

16-20.08. Somera Semajno de Cxinaj Junaj E-istoj, Kunshan. Inf: Cxinia E-
Ligo, P.O. Kesto 825, CN-100037 Beijing, Cxinio. Tel. +86-1-8326682.

16-27.08. E. Arkeologia Laborkampo, Blera. Inf: Pier Luigi Cinquantini,
via Dante Alegieri 2, IT-01010 Blera (VT), Italio. Tel. +0338-484790.
Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it

17-23.08. Turisma semajno en Altaj Tatroj - TUSE 96, Poprad. Inf:
Esperanto, SK-0858 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92-
32419.

18-25.08. Kursoj por praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: P. Babin,
17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-
41-891034.

19-31.08. 5-a MELA, Memzorga Lagumado. Inf: Sandor Hideg, Halomi u. 61/B,
IV/5, HU-1182 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2954176

19.08-11.10. Oksemajna kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Lars
Forsman, Box 192, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel. +46-586-50360.

22-25.08. Unua Azia Kongreso, Cxinio. Inf: LKK, 550 Dalian Rd. CN-200083
Shanghai, Cxinio. Tel. +86-21-65423339.

23-25.08. 2-a Norda Amerika Junulara Tendumado, NAJT en Pottersville, NY.
Inf: Normand Fleury, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal PQ, Kanadio. Tel:
+1-514-2720151, Rete: najt@forigu.aol.com

23-30.08. 1-a E-Kongreso de la Hinda Oceano kaj de la Orientafrikaj
Landoj, Antananarivo. Inf: LKK Esperanto Malagasio, Logement N. 387, Cite
Analamahitsy, MG-101 Antananarivo, Malagasio.

24-30.08. 65-a Itala Kongreso de E-o, en Ferrara. Inf: Edvige Ackermann,
via Valerio 110-A, IT-34128 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-350 093

24-31.08. E-Ferio semajnoj, diversloke cxe Nigra Maro. Inf: ingx. B.
Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

24.08-06.09. "Adiaux Somero", Miedzygorze. Inf: Silezia E-Asocio, ul.
Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio. Tel. +48-71-226954.

28.08-15.09. Internacia E-Feriado kun Folkloro en Kroscienko. Inf: S-ino
Stanislava Majerczak, ul. Kingi 6, PL-34-450 Kroscienko, Polio. Rete:
wvganswk@forigu.dds.nl

31.08-07.09. 17-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS, Rimini, Italio.
Inf: AIS, Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16b, DE-33100 Paderborn,
Germanio. Tel. +49-5251-64200.

31.08-12.09. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf:
ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Juniaj eventoj en Zagreb
========================

Solene, kun cxampano kaj harpmuziko, finigxis sezono de la E-aktivado en
Zagreb la 12-an de junio.

La auxspicianto de la festo en la hotelo "Esplanade" estis la Turisma
Komunumo de la urbo. En la centro de la programo estis la nova prospekto
pri Zagreb en E-o.

Zagreb gastigos en majo 1997 la unuan kongreson de kroatiaj e-istoj.
Kroatia E-Ligo, gastiginta UK-on en 1953, esploras la eblecojn por
regastigi la kongreson en la jaro 2000.

***

Japana tradicia teatro gastis en Kroatio en urboj Petrinja kaj Osijek. La
gastoj alportis ne nur teatrajxojn, sed ankaux donacojn. Pianistino M.
Sakaguchi lancxis projekton "Japana mantuko por Kroatio". La unuaj
gajnintoj estas lernantoj el Sunja.

***

Pli ol 200 homoj kolektigxis en la Parko de Novgeedzoj en Novi Zagreb por
cxeesti la lancxon de nova bildlibro de Sonja Zubovicx. TV-raportistoj
sekvis la eventojn, iniciatintaj de e-istoj.

inf.: S. Sxtimec

*************************************************************************

Pli realaj partoprenkotizoj
===========================

Por la venonta Internacia Junulara Festivalo, IJF ni sxatus uzi pli
justajn kotizojn ol antauxe, uzante pli ol du landokategoriojn laux
ricxeco, proksimeco kaj eventuale aliajxoj.

Cxu iu havas konsilojn pri la sekvendaj kriterioj, aux sugestojn kie
trovi en la reto utilajn informojn (tabelon de ekonomiaj donitajxoj pri
la landoj)?

Bonvolu respondi (ankaux) retposxte. Antauxdanke

Giuseppe Castelli
via Grandi 16, IT-29100 Picenza, Italio.
http://www.silab.dsi.unimi.it/gxc412712

*************************************************************************

Rondo Familia informas
======================

"Rondo Familia" de UEA petas E-familiojn kaj parojn en Euxropo
ricevintajn enketilojn enkadre de la sociologia esplorprojekto
"Multkulturaj familioj de nuntempa Euxropo" auxspiciata de UNESKO, kaj
gxis nun ne resendis gxin al la Bratislava Internacia Centro por Familiaj
Studoj, ili faru tion plej frue en la intereso de projekta sukceso.

Rezultojn de la projekto pritraktos la internacia seminario okazonta en
la Centro la 1-2-an de auxgusto '96.

Interesigxantoj pri la seminario kaj la 18-a Renkontigxo de Esperantistaj
Familioj, okazonta tuj post la UK en Bratislavo de la 27-a de julio gxis
la 4-a de auxgusto povas ricevi informojn de:

Jozefo Reinvart,
Callmeyergasse 6/1/4, AT-1190 Vieno, Auxstrio

*************************************************************************

E-gvidlibro pri Cxinio
======================

Aperis la libro "Verda Reto 1996". En la cxina kaj en E-o konigas pli ol
130 cxinajn esperantistojn (aktivaj kaj kontaktemaj) 20 lokajn organizojn
kaj eldonajxojn, krom tiuj praktikajn informojn. Gxi prezentas ankaux
internaciajn fakajn E-organizojn, indekson kaj skeman mapon.

Kun tiu libro alilandaj esperantistoj, kiuj vojagxas en Cxinio, facile
trovos helpantojn en kiu ajn loko.

La libro estas en formato A-5 kun 60 pgx. La libreton oni povas akiri
kontraux 3 USD cxe:

Wang Tianyi, Xi'an-a E-Asocio, 
n-ro 74 Xiying lu, Xi'an, Shaanxi, CN-710054, Cxinio.

*************************************************************************

Vivi alimaniere
===============

De la 11-a gxis la 15-a de aprilo '96 estis starigita Esperanta budo cxe
la salono "Vivi kaj labori alimaniere", okazinta en la nova pariza
ekspozicia centro Bercy Expo.

En tiu budo, komuna de pluraj E-societoj, dum 4 tagoj dejxoris parizaj s-
anoj kaj ankaux aktivuloj, apartenantaj al grupoj de proksimaj urboj:
Bondy, Argenteuil ktp.

La 14-an de aprilo venis Rene Centassi por dedicxe surskribi libron
L'Homme qui a defie Babel, kiun li verkis kune kun Henri Masson -
gxenerala sekretario de SAT-Amikaro.

Pluraj centoj da personoj vizitis la E-budon kaj informigxis pri la
Internacia Lingvo. Helpis la tre tauxgaj dokumentoj, ellaboritaj de Henri
Masson. La dejxorantoj kolektis pli ol 200 adresojn de personoj, kiuj
interesigxas pri E-o kaj vendis kelkajn lernolibrojn kaj vortarojn.

Andre Sadier
el SAT-Amikaro, majo 1996

*************************************************************************

Sxangxoj en la estraro
======================

Ekde la 1-a de marto eklaboris la nova estraro de Cxeha Esperanto-
Junularo, kaj gxi funkcios gxis la balotado dum la konferenco fine de la
jaro. Prezidanto: Blanka Gruntova (Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka,
Cxehio) eksteraj kaj internaj rilatoj, redaktado de la Cirkulero,
arangxoj. Dauxre validas ankaux la oficiala adreso de CxEJ:

pk 1069, CZ-11121 Praha.

*************************************************************************

Eldonajxoj de KLEG
==================

Pro la forpaso de s-ro Sakamoto Syozi, la eldona fako de KLEG (Kansaja
Ligo de E-Grupoj, Japanio), nomumis s-ron Mine Yositaka gxia nova estro,
kiu cxefe okupigxas pri eldonaj projektoj de la fako.

MINE Yositaka
Kitahama-tyo, Kitawaki 29-1, Takasago-si
J-671-01 Japanio
Rete: vec02715@forigu.niftyserve.or.jp

*************************************************************************

Supera titolo
=============

La popola registaro de Henan (Cxinio) rajtigis uzi Esperanton kiel unu el
la fremdaj lingvoj en ekzamenoj por instigi Henanajn funkciulojn al meza
kaj supera titoloj. La Esperantan jugxkomisionon prezidas Zhang Haoguang.

el KEC-bulteno, majo '96

*************************************************************************

Soros-fondajxo subtenas la movadon en Slovenio
==============================================

En 1994 Instituto por Malferma Socio (Fondajxo Soros) financis eldonon de
libro kun referajxoj pri dulingvaj familioj en la slovena lingvo. Temis
pri traduko de referajxoj el Esperanto. Inter la referajxoj duono parolis
pri Esperantaj denaskaj familioj. La financojn ricevis INTER-KULTURO en
Maribor, kiu ankaux eldonis la libron.

En 1995 la sama Instituto financis internaciajn agadojn de junulara grupo
de Esperanto-Societo en Maribor (vojagxon al junulara E-arangxo MIRO en
Kroatio por 6 gejunuloj kaj organizon de propra internacia renkonto de
gejunuloj en Slovenio (kiu okazis la 26-an de majo 1996 en Olimje cxe la
sloven-kroata limo).

Zlatko Tisxljar

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Cxu rabatoj por la delegitoj?
=============================

Post jaroj finfine oni decidis interveni en grava sektoro de nia pinta
organismo: nome la Delegita Reto. La afero estis pridiskutita en aparta
kunveno en Tampere. Fakte, post multaj jaroj de neglektado, gxia tuta
strukturo farigxis postrestinta kaj kaosa. Evidente, siatempe, pro
neantauxvidita evoluado, la afero estis ne suficxe tauxge planita.
Sxajne, dekomence oni ne pripensis, ke estontece multaj delegitoj, pro
maljuneco aux pro simpla perdo de intereso, ne plu kontentige plenumos la
iam akceptitajn taskojn. Fiksado de trijara, renovigebla oficperiodo
solvos certe tiun cxi mankon.

Sed, oni ne tusxis ian kernan aspekton de la afero. La delegitoj
senrekompence laboras plenumante la postulojn de UEA. Ili ja akceptas
volontule observi siajn devojn, sed oni ne forgesu ke la bazaj reguloj de
cxiuspeca, elpruvita kunlaborado agnoskas ke devoj devas cxiam esti
iamaniere kompensataj per rajtoj. Tiun temon ni jam pritraktis sur niaj
pagxoj en malfermita letero al UEA fine de la jaro 1991. Se gxiaj
gvidantoj tamen opinias, ke al tiuj homoj suficxas doni rabaton, cetere
dum limigita tempo, por acxeto de libroj cxe ties libroservo, ili tondre
misvojas. Mi taksas, ke landaj, lokaj kaj vic-delegitoj devus ricevi iom
pli. Ekzemple signifan rabaton, aux de la jara membrokotizo aux,
minimume, de la kotizo de UK. Samajn avantagxojn versxajne ne necesas
doni al fakdelegitoj kiuj grandparte oficas pro personaj hobioj.

Bone sciatas, ke UEA bezonas monon, sed pli granda nombro de delegitoj,
allogataj de favora traktado, ecx finance kompensos la donitan
malenspezon kaj la sekve pliampleksigita Reto estos por ni
propagandantoj, plej bona pruvo de la unikaj servoj liverataj de
Esperanto.

Aldo Viotto

el La Eta Gazeto, decembro/95

*************************************************************************

ILEI
////

Instrui en Albanio
==================

La albana ILEI-sekcio planas arigi ekde la 20-a de auxgusto cx. 20
instruistojn por trejni ilin pri E-instruado. Tiucele ni prezentos
projekton al iu fonduso en Tirana. Ni volonte invitus du fremdajn E-
instruistojn por gvidi la kurson kaj ekzamenigi la finstudontojn
provizante ilin per agnoskigebla atestilo fare de universitatoj de la
fremdaj invitotoj. Cxu iuj pretas alveni? Ni certigas al ili komfortan
logxadon en hotelo, mangxadon bonkvalitan, sed ne vojagxkostojn.

Bv. turni vin al:

Albanaj Esperanto-Instruistoj, Poste Restante, Tirane, Albanio.
Fakso: +355-42-23972 ("Esperanto")

Barendhyl Mezini

*************************************************************************

Tago de lernejo
===============

Tago de lernejo dum la UK okazos la 23-an de julio. En gxia kadro:

Enkonduko: Mila v.d. Horst-Kolinska;

Prezento de kompleta Cseh-metoda leciono kun uzo de Mazi-filmo;

Enkonduko pri la diferencoj inter Mazi-TV-serio kaj video-filmo kun la
sxangxoj;

Surpriza programo de speciala (sekreta) gasto.

inf.: Mila v.d.Horst-Kolinska

*************************************************************************

Dauxrigantoj sercxataj!
=======================

Geza Kurucz, la gxisnuna organizanto kaj motoro de pluraj konkursoj
auxtune emeritigxos, kaj ne plu povas plenumi same multajn taskojn kiel
gxis nun.

Li plu gvidos la internaciajn lernejajn konkursojn, sed estas necese
trovi dauxriganton por la konkurso pri modela E-parolo honore al Ivo
Lapenna kaj por la konkurso pri arta traduko honore al K. Kalocsay.

Se ne trovigxos dauxriganto de la organizaj laboroj, tiuj du konkursoj
estos fermitaj.

Se vi interesigxas pri tiu interesa tasko, bv. kontakti:

Gimnazio J. Banyai, Geza Kurucz, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

   1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

   2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu
      E-gazeto!

   3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni
      profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Kaptu Auxstrion per satelito
============================

Nia programo ROI Wien auxskulteblas en Euxropo ankaux per satelito Astra
Digital Radio (ADR).

Niajn disauxdigitajn tekstojn ni sendas (ekde januaro '96) nur kontraux 1
IRK:

Radio Auxstria Internacia (ROI), Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno,
Auxstrio.
Fakso: +43-1-87878-4404
Rete: info@forigu.rai.ping.at

*************************************************************************

Lingvaj konkursoj en la Pola Radio
==================================

La redaktoroj de E-elsendo de Pola Radio de iom da tempo enkondukis
novan, interesan eron en la programon.

Estas anoncata "lingva konkurso" inter la auxskultantoj, kiuj devas sendi
siajn ideojn pri novaj vortoj, ne enradikigxintaj ankoraux en Esperanto.
Al la unua demando: Kiel nomi en E-o la internajxon de globkrajono kun
inko" venis cx. 20 diversaj proponoj. En junio la demando estis: Kiel
nomi en E-o "fitness"-klubojn? Inter la respondintoj oni lotumas premiojn
en formo de E-kasedoj.

La alvenintaj proponoj kun la preferoj estas diskonigataj en la elsendoj.
Do, ankoraux unu kialo, pro kio indas auxskulti Varsovion...

L.S.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Sano dauxrigas kiel naturkuracilo
=================================

La revuo Sano ne plu aperas. Cxe la transpreno de gxia eldonado mi
kalkulis kun la fakto, ke mi devos subvencii gxin, sed mi ne povis
elteni, ke la abonnombro (do legantaro) estis malpli ol 50 kaj kelkaj ecx
diris, ke ili abonas nur pro mi aux pro la faka redaktoro Hradil, do tio
estis vera ekscio de neneceso de tiu periodajxo.

Anstataux "Sano" mi rekomendas legi la revuon "Naturkuracado".

Petr Chrdle
chrdle@forigu.kava-pech.cz

*************************************************************************

Nova gazeto
===========

Filio de Pola E-Asocio en Zielona Gora eldonis internan, dulingvan
informilon kun la nomo "Esperantisto". Formato A/5, 4 pagxoj, 150
ekzempleroj. Redaktoro: Antoni Beyga. Kontaktadreso:

Pilio de PEA, ul. Lesna 16, PL-64212 Zielona Gora, Polio.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Langorompiloj - 2
=================

Hazarde trafis al mi la februara numero de EVENTOJ kun la langorompiloj.
Ecx ne unu el ili ripetas tiujn, kiujn mi siatempe prenis el Juna Amiko
3/74 kaj el iu jam mortinta rusia E-jxurnaleto. Jen ili:

   1. Cxu vere viro vidis vin veni?

   2. Petro trovis nur tri sxtrumpojn.

   3. Ni baldaux auxdos ankaux alaudon lauxte kanti.

   4. Per siaj novaj sxuoj sxi pasxis nur ses pasxojn.

   5. Avara avo al bazaro vane venis vendi varon.

   6. Petro, la permeson de la patro prenu por partopreni entreprenon.

   7. Sxi sercxas sxercojn sagxajn por intersxangxoj.

Cxio. Kaj - cxu al vi ne sxajnas, ke unu el la antauxaj pli rompas langon
en tiu versio: Tri tre tristaj turistoj trafis l' trotuaran truon?

Mi tre volonte konatigxus kun novaj trovajxoj.

Irina Goncxarova, Rusio

*************************************************************************

Piedo en la CO
==============

Anstataux paroli unuvocxe, la nova estraro akademia jam cxekomence
disvocxas kaj riskas kakofonii. La "fresxa etoso" de Bormann restas svaga
nebulo. Jam nun la rol-divido estonta konturigxas: Martinelli direktos,
Bormann obeos, Berveling benos kaj Neves, la portugalon, oni volas izoli
en angulo...

Martinelli eniris sen propra programo vortumita, kasxigxis post Duc
Goninaz, sed efektive plenumas la direktivojn de Valerio Ari (pli konata
sub la pseuxdonimo Giorgio Silfer): ties lebens... rauxmismo direktos la
estontan agadon de la Akademio kaj baldaux li havos piedon ecx en la CO
de UEA...

La jxusa mem-intervjuo de Martinelli ("Literatura Foiro" n-ro 159)
montras, ke la bantuo kontrauxhoma jam komencigxis: unuaj depafotaj
specimenoj estos Camacho, de Giorgi kaj la subskribinto. Kaj Bormann
silentas...

Ne "juran personecon" bezonas la Akademio, sed la moralan auxtoritaton,
kiun donis al gxi la prezidantoj Boirac, Cart, Rollet de l'Islo,
Waringhien kaj Albault kune kun la sumo de la laboroj kaj prestigxoj de
siaj membroj tra naux jardekoj.

Espereble ne okazos devojigo de cxi-voj' elektita...

Reinhard Haupenthal

*************************************************************************

Solresolo
=========

Kiaj informoj ekzistas, kaj kie, pri la konata (sed sxajne malmulte
sciata planlingvo Solresolo? Mi aparte volas scii, cxu iu iam kreis
artverkon, kiu ekspluatis (aux celis, klopodis ekspluati) la
superordinarajn ambiguivojn de tiu lingvo por artaj aux filozofiaj celoj?

Eldonejo CIGNETO volas aperigi libron pri Solresolo (en Esperanto kun
paralela angla teksto). Ni invitas sinproponojn de eblaj verkontoj.

Liland Brajant ROS'
Redaktoro - Eldonejo CIGNETO
PO Box 30091, Seattle, WA 98103 Usono

*************************************************************************

KULTURO
///////

Brila koincido
==============

Antaux kvin jaroj organizantoj de la tiama IJF (Internacia Junulara
Festivalo en Italio) havis la problemon per kio planigi unu el la
vesperoj. Fine - eble por sxpari la kostojn, ligitajn al la invitenda
teatra grupo, ili mem decidis fari iun skecxon, pli longan ol la kutimaj.
Pluraj provludoj, movada temo, multaj nervostrecxoj (kaj ankaux rido) -
kaj plena sukceso.

En la sekva festivalo jam estis memevidenta ilia nova prezento, - ecx
nomon ili elektis: Fia koincido (aludo al la jam ekzistanta similtrajta
kaj similnoma germana teamo). Kaj IJF okazis ankaux cxi-jare:

- Hej, auxskultu! Mi maltrafis la teatran vesperon. Cxu vi rakontus
  mallonge, kia gxi estis?
- Bona!
- Nu bone, bona, sed iom pli detale...
- Tre bona!
- Damne! Cxu vi povus rakonti ne nur per du vortoj?
- Tre tre bona!

La cxi-jara prezento - kiel kutime - estis brila. Ne ofte okazas en
Esperantio, ke dum la teatra prezento la spektantoj spontanee aplauxdas,
sugestas, alkrias - ja tio montras, ke la cxeestantoj konsideras la
prezenton kiel sia - sed tion nun okazis. (Kiel domagxe, ke Giorgio
Silfer / Valerio Ari pli frue foriris!)

Eble la rolantoj ne estis profesiaj, eble foje ili misis en la teksto,
eble ili faris iujn erarojn - sed tiuj cxi ja interesis neniun.

Evidentigxis, ki ni, esperantistoj, ege aprezas tiun kulturan prezenton,
kie la rolantoj estas el inter ni, kie neniu el ili konsideras sin
mosxtulo / elitulo - kaj kie la prezentajxo povas trovi ligojn al nia
komunumo.

Mi bedauxras, ke la prezentojn de la teamo de Fia koincido ne vidas /
rigardas tiuj personoj, kiuj deklaras sin havantoj / gvidantoj de alta
kvalito de Esperanto-kulturo.

Reme More

el la festivala gazeto Frenezilo n-ro 4

*************************************************************************

INTERESE
////////

Masagxo en la cxiutaga vivo
===========================

Kontraux tortikolo

Tortikolo okazas gxenerale matene pro febrigxo aux trolacigxo. Se oni
tenas sian kapon sur kapkuseno tro alta aux tro malalta en dormado, se
oni tenas sian kapon longe oblikvanta al la korpo, se la nuko estas
atakata de vento kaj malvarmo, do oni povas suferi de tortikolo.

La tortikoluloj sentas doloron flanke de la kolo post ellitigxo. Por ili
estas malfacile aux dolore levi sian kapon kaj klini gxin dekstren kaj
maldekstren. Por rigardi malantauxen ili devas turni sin. La trapezo
(bildo 1) kaj sternokleidomastoido (bildo 2) estas strecxitaj, rigidaj
kaj doloraj cxe la premo.

Masagxo

(1)
la malsanulo kusxu surventre cxe lito kaj vi, masagxanto, per la
pinto de viaj dikfingroj premknedu la akupunkturajn punktojn fujang kaj
gxjuxangxong ambauxflanke de la piedoj de la malsanulo po unu minuto
(bildo 3). Dum la masagxo la malsanulo turnu sian kapon kaj rigardu
dekstren kaj maldekstren. Post momento la malsanulo turnu la kapon en pli
granda amplekso.

(2)
Per la pinto de viaj dikfingroj premu la akupunkturajn punktojn
kunlun de la piedoj (bildo 3). Dum la premado la malsanulo levu kaj
mallevu la kapon po unu minuto. Post tio la doloro povas mildigxi.

(3)
La malsanulo sidu kaj vi, masagxanto, per la dikaj kaj montraj
fingroj frotu, knedu kaj pincxu la trapezon kaj sternokleidomastoidon 3
minutojn gxis ilia rugxigxo (bildo 4).

(4)
Premu, knedu kaj pincxu la akupunkturajn punktojn fengcxi, tjanggxu,
dagxuj kaj gxjangxing po duonminuto (bildo 5).

(5)
Per la pinto de viaj montraj fingroj premu la akupunkturajn punktojn
cxjuxepen ambauxflanke de la kolo de la malsanulo duonminuton (bildo 6).

(6)
Per la pinto de via dekstra dikfingro piku la akupunkturan punkton
cxenggxjang 10 sekundojn (bildo 6).

La masagxo povas mildigi la suferon.

el El Popola Cxinio, aprilo 1996

*************************************************************************

Lingva koloniigo kaj NATO
=========================

Gxuste kiam altranga NATO-delegitaro vizitis Pragon - lokon de venonta UK
- pro intertraktado pri membrigxo de Cxehio, la registaro eksigis
vicministron pri defendo, Jiri Pospisxil. Oficiale oni argumentis, ke li
havas komunikadproblemojn, sed neoficiale oni eksciis, ke li devis
demisii, cxar li ne scias la anglan lingvon. Pospisxil akiris grandajn
meritojn i.a. pro la reorganizado de l' armeo post la revolucio en
Cxehio, sed evidente por NATO ne suficxas esti bona: oni devas scii la
anglan lingvon. Gxin regas lia posteulo Petr Nechas; pri iuj liaj meritoj
oni scias nenion.

Ho, se Pospisxil estus franco! La franca ministrejo pri eksterlandaj
aferoj, post demisio de gxenerala sekretario Claes, postulis ke lia
posteulo defendu en NATO la francan lingvon. Nu, francoj ja ecx mise
skribas OTAN...  Cxu ili ne scias, ke NATO estas mallongigo de North-
Amerikan Talk Only (= oni patolas nur nord-amerikan, do usonan lingvon)?

sm
el MONATO

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Hova Kokou, 30-jara studento pri juro kaj komerco, Togolando-devena,
scias la francan kaj iom la anglan; volas korespondi kun e-istinoj 18-
gxis 40-jaraj: c/o Tete Sika Stephen, P.O.Box 377, Teshie-Nungua-Estate,
Ghana.

***

Sercxas korespondantojn por siaj gelernantoj 14-16-jaraj Irena
Butnoriene, str. Ramucxiux, 38-5, LT-5464 Naujxoji Akmene, Litovio.

***

21-j. studentino, sercxas "diligentajn" gekorespondantojn. Sxatas
naturon, muzikon, bonajn sxercojn... kaj cxion belan kaj bonan en la
mondo: Katalin Ilona Harsanyi, Nagybalkanyi ut. 16, H-4320 Nagykallo,
Hungario.

***

 Novaj junaj esperantistoj estos tre gxojaj korespondadi! Skribu al la
gvidanto: s-ro Modesto Ramelli, 11, Impasse Moulin Neuf, F-57160, Chatel-
St-Germain, Francio.

***

Gelernantoj de Kolegio sxatus korespondi kun hungaraj geesperantistoj:
Kitco Esperanto-grupo, P.O.Box 64, Kibi, E/R Ghana, West Africa.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

Mi acxetos du-kvin kasedojn (por elektronika tajpilo PA-1000H) EA-821R
aux EA-822R. Mi rekompencos laux la prezoj, kiujn oni postulos. Agim
Peraj, Shengjin, Lezne, Albanio

***

Mi sercxas cxiujn filatelajn dokumentojn por priskribi la historion de la
IL ekde Zamenhof gxis hodiaux. Mi bezonas ekzemple dokumentojn pri la
urboj, kie vivis Zamenhof, kie okazis la UK-oj, pri la famaj homoj, kiuj
praktikis E-on aux estis favoraj. Se vi deziras helpi min, bv. kontakti:
Jean Pierre Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio. Tel:
+33-98-554816

***

Abdurahman Junusov informas, ke ekde auxgusto reaktualigxas lia hejma
adreso: p.k.74, RUS-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio. Tel. (hejma): +7-
8722-630643.

***

Mi volas urgxe acxeti domon (ne logxejon) simplan aux dividitan (min. 50
m2) kun eta korto por nia familia duopo. Bonvolu helpi al emerita
samideano per konkreta oferto kun modesta prezo (cx. 1 miliono), situo en
50 km-a distanco de Budapest, kaj trajno-vetura ebleco. Estas avantagxe,
se en la proksimeco logxas esperantisto(j). Anticipe mi dankas, oferton
konfirmos kaj afrankon rekompencos: Geza Boldog, Alpar u. 55, 1205
Budapest.

***

Saluton, ek de la 03.05 mi eldonas sub la adreso
http://ourworld.compuserve.com/homepages/Esperanto_Societo_Zuriko/Komento
j.htm la unuan cxiutagan E-revuon. Vi estas bonvena - kaj bonvolu
disvastigi tiun-cxi informon. Dietrich Weidmann.

***

Redakcio de La Revuo Orienta estas atingebla per la retposxta adreso:
chb71944@forigu.pcvan.or.jp

***

Afrika Centro en Budapesxto funkciigas "Afrikan danc-kurson" gxis la 9-a
de auxgusto cxiulunde kaj jxauxde inter 18-22 horoj. Kotizo 200 Ft/okazo.
Bonvenon cxe: ELTE Gyakorlogimnazium, Chazar u. 10, 1146 Budapest. Esp.
tradukisto surlokas.

* * *

Angxelina Taremi desegnis kaj produktis T-cxemizojn. La profito de la
vendado uzigxos por starigo de Esperanto- Domo en Arizona, Usono!

La bela T-cxemizo kun la supra desegnajxo kostas 30 NLG inkl. la
sendokoston. Kun samtempa pago al la UEA-konto FETA-R mendu gxin
(menciante la grandecon M/L/XL) cxe:

Angxelina Taremi, P.O. Box 9342, Scottsdale, AZ-85252-9342, USA.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Gramatika nuanco
================

Dum E-arangxo iu demandas la samideanon el Skotlando:

- Cxu vi ne povas pruntedoni al mi 500 guldenojn?

Tiu respondas jese: - Jes, mi ne povas pruntedoni al vi 500 guldenojn...

*************************************************************************

Ne plu efikas
=============

Dum MELA unu el la samideanoj diras al la alia:

- Apud mi povus preteriri ecx cent nudaj belulinoj, sed tio tute ne
  efikus je mi...

- Ho, nur ne fanfaronu tiel!

- Mi ne fanfaronas, mi plendas...

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 105.
Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor