Eventoj n-ro 097, 1/marto - '96,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:         - Osmo Buller:  Mi volas kreskigi cxion!
                    - Internet estas eltrovita kvazaux por esperantistoj!

Faka aplikado:      - "Ergane" anstataux Athena
                    - Cxiniaj E-posxtostampiloj
                    - Scienca Revuo vol. 46.
                    - Esperanto kiel varnomo
                    - Nesxokaj, sed sxakaj informoj
                    - Havu vian lokon en Francio
                    - Medicina Terminaro7

Arangxoj:           - 1-a Hansa Esperanto-Tago
                    - Aligxu al IJF per TTT
                    - 2-a Euxropa Medicina Esperanto-Konferenco
                    - Naturista familia tendaro
                    - Somera E-Kursaro en Usono
                    - Nacia Renkontigxo en Karakaso
                    - Kompleta monata kalendaro

Movado:             - Novajxoj pri la UK 1996
                    - Esperanto en lerneja foiro
                    - Eksigo el la Estraro
                    - Finita eksperimento
                    - Konferenco de CxEA
                    - Trezoro en Hispanio
                    - Kiel veturi al Rusio?
                    - Reklamilo de TEJO
                    - Intensiv-kurso

Historio:           - Mi havas trezorojn...

ILEI:               - Comenius: Kolektiva korespondado

Revuoj, gazetoj:    - PACO ne plu

Reagoj:             - Euxro

Por via notlibro:   - Esperantaj TTT-pagxoj

Kulturo:            - Ni lernu vivi sen fino

Opinioj:            - Informado ege gravas

Alvoko!:            - Helpu per viaj leteroj!

Muzika kulturo:     - Sxparu 18 %-ojn!

Interese:           - Ni sukcesis fari tion...
                    - Kie estas la limo?
                    - Cxu vi estas perfekte (mal)juna?

Hungara angulo:     - *
Korespondi deziras: - ***
Anoncetoj:          - ***
Movada humuro:      - *

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Osmo Buller:  Mi volas kreskigi cxion!
======================================

Ekde la 1-a de januaro finna esperantisto funkcias kiel gxenerala
direktoro de UEA. Osmo Buller, 45 j., transprenis de jugoslavo Simo
Milojevicx la plej altan oficistan postenon de la Esperanto-movado. La
revuo Esperantolehti intervjuis Buller.

EL: Post la sukcesa UK en Koreio UEA ricevis korean prezidanton. Post la
sukcesa UK en Finnlando finno farigxis gxenerala direktoro. Cxu eblas
konkludi ion el tio?

OB: UK-oj ofte malkovras al alilandaj movadanoj talentulojn, kiujn ili ne
konis pli frue. Prof. Lee kun granda lerto gvidis la LKK de la Seula UK
kaj tio certe influis al lia elekto. En mia kazo temas pri hazarda
koincido. La sukceso de Tampereo ne estis mia merito. Gxi estas defio por
mi.

EL: Kio do cxefe influis, ke oni elektis vin?

OB: UEA estas organizajxo, kie la kono de homoj kaj de gxisnuna evoluo de
aferoj tre gravas. Do, oni versxajne aprezis la konon, kiun mi jam
akiris. Tial ankaux kiel la nova direktoro de la Centra Oficejo estis
nomita Pasquale Zapelli el Italio, kiu laboras en la CO jam dek jarojn.

EL: Laux la asertoj de Gian-Carlo Fighiera en Heroldo de Esperanto du
direktoroj estas tro por 11-kapa oficejo. Kial denove estas du
direktoroj?

OB: La praktiko montris tion utila arangxo. Se temus nur pri gvidado de
la oficistoj, unu suficxus, sed temas pri multe pli: praktika gvidado kaj
kunordigado de la vasta agado de la tuta UEA-sxipo.

EL: Kio pri la alia ofta aserto, ke estas tro da oficistoj?

OB: Gxi montras nur mankohavan konon de la realo. Gxi cetere estas eterna
aserto: mi jxus trafis gxin en la protokolo de la Komitato el 1932, kie
iu auxguris, ke UEA pereos pro salajroj. Li certe ne estis la unua kaj
neniu estos la lasta.

EL: Kelkaj movadaj pensuloj akuzas, ke UEA estas centralisma strukturo
kun peza burokratio en Roterdamo. Ekz. laux Giorgio Silfer ideala estas
la modelo de la Kooperativo de Literatura Foiro, kiu estas horizontala
kaj malcentrigita.

OB: Cxiu organizajxo devas administri membraron, libroteni, arkivi ktp.
UEA devas multe pli ol la aliaj, cxar gxi estas la plej granda el cxiuj.
Nia burokratio tamen estas ege malpeza, ekz. la enorman administradon de
2000-3000 kongresanoj prizorgas unu homo. Plejparto de la laboro en la CO
estas neburokrata: kiu volus nomi redaktorojn, kompostiston aux
librovendiston burokratoj? La oficejo estas nur la pinto de glacimonto.
UEA ekzistas cxefe ekster la CO kaj gxia agado vastas: ekde Belartaj
Konkursoj tra Rondo Familia gxis konferencoj cxe UN. Kaj fine: nenio
estas tiel horizontala kaj decentrigita kiel la delegita reto de UEA.

EL: Kio faras UEA necesa por la tuta movado? Cxu la eksteraj rilatoj,
cxar UEA reprezentas nin cxe UN, EU ktp. ?

OB: Se oni vere funde pensas, la plej grava afero estas, ke UEA provizas
servojn kaj rimedojn, kiuj por la Esperanto-komunumo estas same
vivogravaj kiel la t.n. infrastrukturo por cxiu socio. Cxiu konas la
gravecon de Universalaj Kongresoj kaj la famon de la Jarlibro, sed malpli
ofte oni pensas ekz. pri la rubriko "Laste aperis" en la organo de UEA
aux la sistemo de UEA-kontoj. Sen ili nia komunumo ekvelkus. Ke UEA
certigas tiajn rimedojn jam de jardekoj, kreis la prestigxon, kiun gxi
havas. Tial esperantistoj agnoskas, ke UEA estas ilia "sxtato" kaj rajtas
reprezenti ilin ankaux eksterlande.

EL: Cxu vi estas rauxmisto aux pracelano, utiliganto aux disvastiganto?

OB: Iom de cxio, kiel cxiu esperantisto.

EL: Kio pri lapenismo? En Tampereo John Wells pardonpetis pro la eventoj
cxirkaux la UK en Hamburgo en 1974. Cxu do UEA nun akceptas la aserton de
Ivo Lapenna, ke tiam okazis pucxo kontraux li?

OB: Wells pardonpetis pro la ekscesoj de diversaj eldiroj. Cxiuj flankoj
pekis, sed nur unu tion nun klare kaj altnivele bedauxris. Wells ne
reinterpretis la historion, cxar UEA kiel asocio ne estas sia propra
historiisto. Nur stalinismaj partioj oficiale interpretadis sian
historion kaj sxangxis la verojn laux momenta bezono.

EL: Kion Lapenna dirus pri la malkresko de la movado, kiel montris
pasintjare la statistikoj en Eventoj?

OB: Li akuzus Eventojn pri defetismo, t.e. kapitulacemo kaj dissemo de
pesimismo. Eventojn tro influis la etoso en orienteuxropaj landoj,
kvankam ankaux tie la plej profunda krizo jam pasis. Se gxi pli bone
konus la situacion kaj la verajn evoluojn, kiujn statistikoj kasxas, gxi
estus pli optimisma. Dum Eventoj ploris pri falo de ciferoj, la individua
membraro de UEA denove kreskis, la nombro de eldonitaj libroj
plimultigxis kaj kreskis ilia vendigxo.

EL: Kion vi volus atingi kiel gxenerala direktoro?

OB: Kreskigi cxion.

el Esperantolehti,  jan/96

*************************************************************************

Internet estas eltrovita kvazaux por esperantistoj!
===================================================

La informadika revolucio, simbolizata de Internet signifas kvalitan
sxangxon en la komunikado, kiu ene de kelkaj jaroj (por iuj jam nun...)
signife sxangxos nian vivon. Dauxrigante la temon de la antauxa numero,
ni respondu al kelkaj ofte faritaj demandoj.

1. Kian komputilon acxeti por uzi la eblecojn de Internet?
----------------------------------------------------------
Laux la deiraj kriterioj la reto estas sendependa de la sistemo de
komputiloj. Gxiaj normoj estas elformitaj tiel, ke gxi same bone funkcias
kun IBM-kongruaj PC-oj, Makintosxoj, Amigoj, UNIX-oj kaj kun cxiuj tipoj
de komputiloj.

Kompreneble ju pli potencan komputilon havas, des pli rapide vi povas
labori, kaj des pli bone vi povas eluzi la eblecojn. Sed uzi la sistemon
oni povas ankaux per malnovaj komputiloj, kiel ekz. PC-286... Por IBM-
kongruaj masxinoj estas rekomendita (sed ne diviga) la uzado de Windows-
sistemo.

2. Kian modemon acxeti?
-----------------------
La sistemo funkcias per ajna tipo de modemo. Laux rapideco jam ne indas
acxeti modemon kun rapideco 2400 bauxdoj (kvankam ili kostas nur 30-40
guldenojn) - cxar pro la telefonkostoj tre baldaux vi pentos tion. Nun
indas acxeti gxin kun rapideco de min. 14400 bauxdoj. (Pri pli altrapidaj
modemoj indas pensi nur se la kvalito de kablaro de via telefonsistemo
permesas tion (do krom Germanio NE en Euxropo).

Se vi nun intencas acxeti modemon sciu, ke por la sama prezo vi povas
acxeti ankaux t.n. faksmodemon, kiu krom esti ordinara modemo kapablas
(kun helpa komputila programo) sendi kaj ricevi ankaux faksojn. Do indas
acxeti tiajn.

Ekzistas modem(kartoj) kiujn oni devas munti internen de komputilo, kaj
ekzistas t.n. eksteraj modemaj aparatetoj, kiujn per kablo oni devas
deekstero konekti al la komputilo. Se vi ne multe orientigxas pri
teknikajxoj (IRQ, komunikportaj adresoj, ktp) prefere acxetu cxi-lastajn,
ecx se ili kostas je kelkajn guldenojn pli.

3. Kiomgrade Internet tauxgas por reklamaj celoj?
-------------------------------------------------
Ege-ege! Pere de Internet vi povas transigi informojn al tre vasta
publiko - kontraux malgrandaj sumoj! Ne estas hazarde, ke hodiaux reale
cxiu pli serioza neesperantista firmao jam havas propran TTT-pagxon, kaj
sur la (laborejaj) vizitkartoj ili cxiam estas menciataj...

Vi povas reklami vian arangxon ecx tiel, se vi mem ne havas aliron al
Internet, pere de ekz. ni! Ni povas konstrui TTT-pagxon pri via arangxo
kaj meti gxin al nia serva komputilo. Vidos gxin cxiuj vizitantoj de la
TTT-pagxoj de Eventoj, vizitantoj de la kalendara listo, kaj ankaux vi
povas mencii la adreson de tiuj pagxoj sur viaj varbiloj... (Se vi
interesigxas, petu pliajn detalojn).

4. Por kio uzi la novajxgrupojn?
--------------------------------
Por io ajn! Cenzuro ne ekzistas, do sen tema limigo vi povas afisxi
lauxplacxan aferon. Vi povas sendi informojn ekz. pri via arangxo, pri la
agado de via klubo, viajn pensojn pri la agado de la landa asocio aux de
UEA, vi povas sendi ecx poemojn aux viajn tradukitajn aux originalajn
prozajxojn, artikolojn pri ajna cxiutagajxo, aktualajn (ecx politikajn
aferojn) ktp. Ne timu ion ajn alsendi, ja se iu ne volas, ne nepre devas
gxin legi!

Vi povas ecx alsendi eventualajn fakajn artikolojn, tradukojn. La reto
tre tauxgas ankaux por iusenca arkiv-oferto. Estu certa, ke iu en la
mondo certe savos tiun tekston en sia komputilo, do gxi ne "malaperos" en
la mondo de elektronoj. (Por mi estis tre surprize, (kaj agrable) ke
antaux kelkaj tagoj mi retrovis plurajn niajn materialojn en iu usona
komputilo, kiujn ni simple afisxis en la novajxgrupo sce antaux multaj
monatoj...)

Do vi povas havi publikeblon ecx se vi mem ne eldonas gazeton aux aliaj
gazetoj ne akceptas vian verkon! Uzu tiun eblecon!

4. Kiom kostas forsendo de 1 retletero?
---------------------------------------
Dependas... Se vi pagas monate 10 dolarojn (en Hungario 1500 forintojn)
al via serva firmao kaj vi forsendas en la tuta monato nur 1 leteron, do
tio kostas 10 dolarojn (1500 forintojn), kio ne estas aparte favora. Sed
se vi sendas tage 10 retleteron, do gxi kostos 5 forintojn... (anstataux
0.8 guldenoj aux 75 forintoj).

5. Cxu en la reto oni devas pagi por ricevi diversajn informojn,
dokumentojn kaj servojn?
------------------------

La publike atingeblaj informoj kaj plej granda parto de la servoj estas
senpagaj! Ekzemple senpage oni povas viziti la TTT-pagxojn, transsxuti
informojn el FTP-ejoj, subskribigxi al korespond-listoj kaj novajxgrupoj,
ktp. Ekzemple oni senpage povas preni el nia FTP-ejo la E-litertipojn
uzeblajn por IBM-kongruaj komputiloj, E-lingvan bazan gvidlibron por
konstrui propran hejmpagxon, la aktualan kompletan liston de E-arangxoj
kaj (hungarlingvan) baznivelan retkurson.

Sed ekzistas servoj por kiu oni devas pagi. Tiaj estas cxefe la diversaj
reklam-eblecoj de ofte vizitataj servo-centroj, la rajto por legi kelkajn
magazinojn, ktp. Ankaux ni planas baldaux startigi elektronikan varianton
de Eventoj, haveblan nur por abonantoj.

6. Kio pri la cxapelitaj literoj?
---------------------------------
Cxar parto de la monda reto teknike ne permesas uzi akcentitajn literojn,
en korespondado oni kutime anstatauxas la cxapelitajn literojn per simpla
kodo. Ekz. "cx" estas c xaux cx kiu komence aspektas strangal, sed oni
povas tre rapide alkutimigxi. Lastatempe tre disvastigxas la uzo de cpx
aux cx. En Euxropo rapide disvastigxas ankaux la normala plena
skribmaniero, ja antaux kelkaj monatoj en la TTT-pagxoj oni (cxefe
Flandra Esperanto Ligo kaj ni) sisteme uzas la ISO-normon por Esperantaj
kodoj, nomata LATIN-3. Se vi vizitos la TTT-pagxojn de FEL aux de
Eventoj, vi povas senpage havigi al vi tianormajn litertipojn.

7. Kiom da esperantistoj trovigxas en la reto?
----------------------------------------------
Precize ne eblas scii, sed la decembra eldono de E-retadresaro listigas
855 esperantistojn, 190 regionan aux landan organizon kaj 42 internacian
E-organizon. Per la reto estas kontaktebla cx. 60 E-redakcioj...

La adresaro bedauxrinde ne listigas cxiujn, ja multaj forgesas sendi sian
adreson al la prizorganto. Laux taksoj cx. 60-80 procento de ili havas
nur korespondajn eblecojn, kaj 20-40 % uzas ankaux TTT (tiu kvanto
malrapide, sed dauxre kreskas).

7. Kion vi rekomendas: kiel komenci?
------------------------------------
La Internet-aj aferoj ne estas komplikaj, tamen iujn aferojn oni devas
lerni kaj ekzerci. Por eviti superfluan monelspezon kaj eventualan
senrevigxon mi rekomendas por la komenco trovi servan firmaon liveranta
eblecon nur por korespondado kaj eventuale (sed ne nepre) subskribigxon
de novajxgrupoj. Per korespondado vi povas lerni kaj ekzerci la bazajn
sciindajxojn, ricevi la materialon de la novajxgrupo sce (subskribigxante
al la distribu-listo esperanto-L vidu la antauxan numeron), oni povas
ankaux FTP-i kaj ricevi materialon de TTT-pagxoj. Post 0.5 - 1 jara
praktiko indas almenaux provi dum 2-3 monatoj la plenan aliron, kaj laux
la tiamaj spertoj decidi pri la dauxrigo. Certe indas finlegi ankaux
kelkajn brosxurojn kaj libretojn pri Internet-aj aferoj. Ni nun estas
kompilantaj iun resuman instru-materialon por helpi akiri la FTP, TTT-
eblecojn nur pere de korespondado. Post la pretigxo ni anoncos pri gxi en
sce (novajxgrupo soc.culture.esperanto) kaj gxi estos senpage havebla en
nia FTP-ejo.

Internet estas eltrovitakvazaux por esperantistoj!
--------------------------------------------------
Fine, ni emfazu, ke tre ofte oni konstatas, ke "Internet estas eltrovita
kvazaux por esperantistoj"! Nia gxisnuna diasporeca malavantagxo plene
malaperis, kaj gxi ecx igxis nia avantagxo! Dependas nur de vi, kiomgrade
vi povas utiligi la modernan teknikon por via propra profito, - kaj por
la utilo de la movado! Dependas de vi, de li, de ni, kiom lauxtaj ni
estas en la reto, kiomgrade ni povas utiligi gxiajn senlimajn eblecojn
por disvastigi la ideon de neuxtrala internacia lingvo. En tiu kampo ni
kalkulas ankaux je via kontribuo.

En kazo de problemoj ne hezitu kontakti nin: eventoj@forigu.odin.net.

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

"Ergane" anstataux Athena
=========================

Depost malantauxa semajno mia multlingva Windows-vortaro "Ergane"
(provizora nomo estis "Athena" vidu Eventoj 1/dec-95) estas disponebla
per:

http://www.travlang.com/Ergane/

Ergane povas traduki vortojn de unu al alian lingvon per uzo de
Esperanto, kaj tiun cxi momenton vortlistoj por proksimume 40 lingvoj
ekzistas. Kelkaj listoj estas grandaj (angla 10.000, nederlanda 40.000)
sed aliaj enhavas pli malmultajn vortoj (laosa 12, pola 10), do se iu
volus kontribui al la plivastigo de la vorttrezoro de Ergane, li povus
sendi al mi sian kontribuon (en ASCII -x-, ANSI aux CP437). Ankaux
informo pri eraroj estus bonvena.

Ergane povas (versxajne) funkcii bone en cxiu sistemo kun Windows 3.1 kaj
4 MB RAM (eble ankaux kun pli malmulta memoro) kaj bezonas proksimume 10
MB-on da diskospaco. Kvankam Ergane havas signaron de pli ol 1000
signojn, la programo ne bezonas specialajn "litertipojn" kaj cxiu klavaro
estas uzebla.

La programo ankaux enhavas parton por lerni vortojn, parton por generi
vortlistojn kaj la komencon de Esperanta kurso (anglalingva, kiel la
restajxo de la programo, kiu ne estas skribita speciale por
esperantistoj)

Gerard van Wilgen
gvwilgen@forigu.worldaccess.nl

*************************************************************************

Cxiniaj E-posxtostampiloj
=========================

La Posxta kaj Telekomunika Ministerio de Cxinio emisiis la posxtmark-
seriojn "Osmanio", "La 43-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso",
"Printempa Vojagxo de Lordino de Guo-regno", "Ombroteatrajxoj de Cxinio"
kaj "Auxtovojaj Trefkrucigxoj de Pekino" respektive en aprilo, majo kaj
junio 1995.

La Haikou-a Posxtmarka Kompanio de Hainan-provinco uzis en la emisiaj
tagoj posxt-stampilojn en Esperanto kaj en la cxina lingvo, kies
desegnisto estas s-ro Zhang Linrui.

Cxang Linjxuj

laux El Popola Cxinio, jan/96

*************************************************************************

Scienca Revuo vol. 46.
=======================

Enhavo de Scienca Revuo, vol. 46 (1995)(1) - 166:

Pri la vortaroj, Zamenhof, represo el Lingvo Internacia

Kolektado de vortoj por belarta vortaro, Aulo Minell, FI

Apliko de splajn-funkcioj: signifa metodo de komputora matematika, Ivan
L. Andronov, UA

Imperativoj de la kulturo kaj edukado en la evoluo de humanitara pensado
de la personeco, Vladimir I. Ionesov, UZ

Franca dramarto je la fino de la XVII komenco de la XVIII jarcentoj,
Ljudmila Mursalijeva, RU

Rimarkoj el izolula angulo, Radoslaw Nowakowski, PL

La lingvomondo de Euxropo "Die sprachenwelt Euxropas", recenzo, Harald
Haarmann, DE

Scienca Revuo estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista,
ISAE. Aligxoj cxe la sekretario:

R. Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio.

Jarkotizo por 1995: 25 CHF, por 1996: 30 CHF pagebla al posxtcxekkonto
Zurich, 80-5909-0 "Pro ISAE".

*************************************************************************

Esperanto kiel varnomo
======================

Du diversaj kompanioj decidis nomi sian tradukprogramon honore al la
Internacia Lingvo - sendepende de la decido de la alia.

Firmao en New Yersey, nomata Square One produktas program-pakajxon nomata
Esperanto, kiu estas "elektronika koresponda programo dedicxita por
komunikado inter diversaj komputilaj sistemoj, projektita kiel interfaco
(antauxsxtupo) por loke ekzistanta elektronika koresponda sistemo".
Esperanto cxe ili signifas simplan aludon, ke gxi estas uzebla kaj en
Macintosh kaj en Windows-sistemo en uzant-amika neuxtrala cxirkauxajxo.

NIT Business Computing Sistems en San Diego, Kalifornio produktas
"Esperanto Cxina Traduka Sistemo"-n, kiu tradukas inter la cxina kaj la
angla.

Do ambaux produktoj aludas al Esperanto kiel helpilo inter diversaj
lingvo-sistemoj, kvankam neniu el ili utiligas Esperanton.

el ELNA Update, 1/95

*************************************************************************

Nesxokaj, sed sxakaj informoj
=============================

Esperanta Sxak-Ligo Internacia, ESxLI eldonas sian bultenon "Esperanta
Sxako" 4 foje jare, ne nur kun informoj pri la organizo, sed ankaux kun
priskriboj de diversaj sxak-problemoj kaj solvoj, interesaj bataloj,
organizas korespondajn turnirojn kaj konkursojn.

Malnovaj numeroj ekde 1991 dauxre staras je la dispono de interesigxan-
toj. Ili estas akirablaj cxe la redaktoro de "Esperanta Sxako" s-ro J.
Canibal, Okruzni 867, CZ-73401 Karvina, Cxehio, kontraux  5 USD / jaro.

ESxLI organizas sxakturniron ankaux cxi-jare, okzaonta paralele al la UK,
en Prago inter 20 kaj 27. de julio en Hotelo Poseidon. Interesigxantoj
kontaktu la redaktoron pri pliaj kondicxoj.

el Esperanta Sxako 4/95.

*************************************************************************

Havu vian lokon en Francio
==========================

Internacie disponigata servo de Komerco- kaj Industriocxambro (CCI) de
Colmar, Francio cxe Internet en la franca, germana, angla kaj... en
Esperanto.

Cxiumonate la Komerco- kaj Industriocxambro cxe Colmar kaj Centra Alzaco
(Francio) eldonas "Liston de ne-okupitaj ejoj", kiun gxi disponigas
senpage al informpetintoj, sercxantaj ejojn profesiajn, komercajn,
oficejajn, laborajn kaj ankaux terenojn. Ekde la fino de januaro 1996 tiu
listo kun pli ol 200 adresoj estas konsultebla pere de Internet en la
lingvoj franca, germana, angla kaj en Esperanto.

Kontaktu: http://www.rmcnet.fr/cci

Informis Edmon Ludwig

TAKE - La Domo

*************************************************************************

Medicina Terminaro
==================

La lasta numero de MIR (Medicina Int. Revuo) havis specialan suplementon,
kiu laux dikeco estis ecx duoblo de la revuo!

D-ro Saburo Yamazoe, estrarano de UMEA kompilis anglan-esperantan
vortaron en 2 volumoj.

La terminaro enhavas en 240 pagxoj pli ol 9000 terminojn kun la
respektiva E-traduko. La verko ne celas esti plena medicina vortaro, ja
mankas multaj el fiziologio, biokemio, farmakologio. La cxefa temo estas
la klinika medicino.

La kostoj de la aperigo de la terminaro estas kovritaj per la grandanima
subvencio de prof. S. Yamazoe.

La terminaro estas havebla cxe la landaj reprezentantoj de UMEA
(Universala E-ista Medicinista Asocio) aux cxe la auxtoro:

d-ro Saburo Yamazoe

2-11-11 Bunkyo-tyo Maebasi-si, J-371  Japanio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

1-a Hansa Esperanto-Tago
========================

La 1-a Hansa Esperanto-tago okazos inter la 19-a kaj 21-a de aprilo en
insulurbo Ratzenburg (Germanio).

Temo: Baltmara kunlaboro.

En la provizora programo - interkona vespero, prelegoj, diskutrondo,
ekskursoj.

Kadre de la Tago okazos ankaux Dana jarkunveno.

Pliaj informoj, aligxo (gxis la 20-a de marto) cxe:

Kai Rossum, Brunevang 30, DE-2700 Bronshoj, Germanio.

Tel.: +49-44-921083

*************************************************************************

Aligxu al IJF per TTT
=====================

Ekde nun ankaux la Itala Esperantista Junularo havas sian pagxon en TTT.
La pagxo enhavas:

   - informojn, en la itala kaj Esperanto, pri IEJ-agado;
   - liston de kontakteblaj aktivuloj;
   - "ligojn" al aliaj interesaj esperantajxoj en la reto;
   - informilon pri la Internacia Junulara Festivalo: ecx eblas rekte
     aligxi al la Festivalo, simple plenigante sur-ekranan demandilon.

La pagxo estas tutmonde atingebla cxe la adreso:

http://www.dsi.unimi.it/Users/Students/castelg/iej.html

inf: Giuseppe CASTELLI

castelg@forigu.dsi.unimi.it

*************************************************************************

2-a Euxropa Medicina Esperanto-Konferenco
=========================================

Inter la 13-a kaj 18-a de julio en sud-hungaria urbo Hodmezovasarhely
okazos la 2-a EMEK.

Cxeftemo de la konferenco: La medikamento (ekz. esplorado, akiritaj
spertoj, senmedikamentaj terapioj, lasera terapio ktp.).

La programo antauxvidas krom la fakaj prelegoj plurajn arangxojn
(folklordancvesperon, barokmuzikan koncerton, modprezentadon ktp.) kaj
tuttagan sxipekskurson.

Partoprenkotizo (inkluzivas cxion): depende de la tempo de aligxo 100 -
110 USD.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Loka Organiza Komitato de 2-a EMEK, s-ino Katarina Farago, Pf. 89, H-6801
Hodmezovasarhely, Hungario.
Tel.: +36-62-344211
Fakso: +36-62-342786

Post la 2-a EMEK matene la 18-an de julio ni planas komunan busvojagxon
al Prago por partopreni la 81-an UK.

*************************************************************************

Naturista familia tendaro
=========================

Somera E-Familia Tendaro, SEFT denove malfermos la tendejon cxe la lago
de Thomsdorf (Germanio) inter 06-13 de julio. Oni uzas E-on de mateno
gxis la nokto: migradoj tra la naturo, kunvenoj, fabelhoroj, ktp.

Oni povas bani sin naturite aux vestite. Estos plena memprizorgo (tendoj,
mangxoj). Pliaj informoj cxe:

Werner Pfennig
Uns Husung 29/1104, DE-17034 Neubrandenburg, Germanio.
Tel: +49-395-4221398

*************************************************************************


Somera E-Kursaro en Usono
=========================

San-Franciska Sxtata Universitato (Usono) denove organizas la Someran
Esperanto-Kursaron ekde la 24-a de junio gxis la 12-a de julio 1996.

SFSU prezentas novan teamon de instruistoj, kiuj dividas la instruadon -
do, la kursanoj profitos diversajn metodikojn kaj kursenhavojn.

Ekster la sesioj oni helpos uzi interesajn E-programojn komputilajn.

Kostoj: kurso por 3 semajnoj kostas 360 USD. Logxado kaj mangxado: inter
450 kaj 858 USD depende de la logxkondicxoj.

Informoj, aligxoj cxe:

S-ino Cathy Schulze, 
410 Darrel Road, Hillsborough, California 94010, USA.
Tel.: +1-415-342-1796

*************************************************************************

Nacia Renkontigxo en Karakaso
=============================

Inter 22-24. de junio la venezuelaj esperantistoj okazigos la 7-an Nacian
Renkontigxon en Karakaso, la cxefurbo.

Estas planataj kunsidoj, prelegoj, distrajxoj, komuna vespermangxo kaj
ekskurso. Oni atendas partoprenantojn el cxiuj urboj de Venezuelo kaj
ankaux eksterlandanojn, precipe el la frata najbarlando Kolombio.

Inf: Prof. J. E. Bachrich,
Apartado 70782, Caracas 1071-A, Venezuelio

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La tutjara kompleta listo estas legebla en Internet cxe
http://www.odin.net/esperanto/ - Bonvenas cxiaj sciigoj kaj kompletigoj.

01-08.04. PSI kaj PLI, Printempa Semajno Internacia kaj Printempa Lernejo
Internacia, Duderstadt. Inf: Wolvgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11,
DE-5374 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio.

01-08.04. Trejnseminario por aktivuloj. Inf: POEJ, Rua dr. Joao Couto 8
r/c A, PT-1500 Lisboa, Portugalio. Fakse: +351-1-7933604

03-08.04. Unua Albana Kongreso, Durres. Inf: AEL, Poste Restante, Tirana,
Albanio.

03-09.04. 20-a Internacia Junulara Festivalo, IJF en Trento. Inf: Anna
Cimossa, via C. Angiolieri 10, IT-10040 Druento TO, Italio. Rete:
www.dsi.unimi.it/Users/Students/castelg/ijf.html

05-08.04. 80-a Brita Kongreso de E-o, Saffron Walden. Inf: Martin Howard,
Webbs Cottage, Woolpits Rd., Gt Saling, Braintree, Essex CM7 5DZ, Britio.
Tel/fakso: +44-1371-840423

05-08.04. Paska renkontigxo, Doornspijk. Inf: David van Bezooijen, De
Boogaert, NL-1901 GP Castricum, Nederlando.

06-08.04. 51-a SAT-Amikara E-Kongreso, Orly. Inf: SAT-Amikaro, 67 ave.
Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Rete: sat-esp@forigu.worldnet.net

13.04. Zamenhofa Memortago. Inf: Korea E-Asocio, CPO Box 4258, Seoul KR-
100 630, Koreio. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

12-21.04. SATEB Konferenca Semajnfino, Barlaston Village. Inf:
Sekretariejo, Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-
on-Trent, Staffs, ST12 9DG, Britio.

14-21.04. Internacia renkontigxo de E-istoj handikapuloj, Skokovy. Inf:
Josef Vanecxek, Na okrouhliku 21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio.

19-21.04. Euxropo-tago, 4-a HURA. Inf: Prospera Linio-Unuigxo, pf. 263.
HU-8901 Zalaegerszeg, Hungario.

19-21.04. 8-a Alp-Adria Konferenco, Ljubljana. Inf: Slovenia E-Ligo,
Tavcxarjeva 2, SI-61000 Ljubljana, Slovenio.

19-21.04. 1-a Hansa Esperanto-Tago kaj Dana Jarkunveno, Ratzeburg. Inf:
Ch. Darbellay, Kaiser 43, DE-24143 Kiel, Germanio.

19-22.04. EKO-Festivalo de la E-Kanzono (Inauxguro de Zamenhof-
monumento), Barra do Garcas. Inf: Ciro Gomes de Freitas, C.P. 246, BR-
786000-000 Barra do Garcas, MT, Brazilio.

19-22.04. Marsxo por parkoj-96. Inf: Irina Chebakova, a/ja 449, RU-119270
Moskva, Rusio. Rete: biodivers@forigu.glas.apc.org

20.04. 6-a Konversacia Seminario. Inf: Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58,
DE-78050 VSVillingen, Germanio.

21.04-02.05. E-Kongreso de M.O.L.G.A / Ekspozicio "Arto Alfabeta 96",
Bielo. Inf: s-ro Parzival, Pk. 3163, CH-2502 Bielo-3, Svisio.

26-28.04. Kultura Semajnfino de SEL. Inf: Sarlanda E-Ligo, Pf. 2019, DE-
66470 Zweibrucken, Germanio.

26-28.04. Junulara E-Rengontigxo, JER, Vac. Inf: Judit Szabo, H-2131
Alsogod, Nemeskery u. 12. Hungario. Rete: hallo372@forigu.osiris.elte.hu

27-28.04. Kultura Monatfino en KCE. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-
Fonds, Svisio.

27.04-05.05. 10-a Gxen. Konf. de Monda Turismo en Altaj Tatroj. Inf:
Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Polio.Rete:  tjkudr@forigu.polbox.com.pl

*************************************************************************

MOVADO
//////

Novajxoj pri la UK 1996
=======================

S-ano Miloslav kardinalo Vlk akceptis membrecon en la Honora Komitato de
UK (kun bedauxro esti tiutempe en eksterlando). Sekvis la prezidento de
la Respubliko Vaclav Havel, akceptinta auxspicion de la Universala
Kongreso (kun noto pri sia necxeesto en UK). La trion de Altaj
Protektantoj fermas Ivan Pilip, ministro por instruado kaj junularo: li
"kun gxojo" akceptis esti membro de la Honora Komitato. Krome li sciigis
al la universitata rektoro (estonta rektoro de la Kongresa Universitato)
Novobilsky, ke li "tre sxatos" persone partopreni la Kongreson, se la
laborprogramo al li permesos. Ankaux la parlamentano Milan Ohde estas en
la Honora Komitato.

Aligxoj: Laux la lasta kunveno de la LKK (cxe la jarfino), la stato de
aligxoj estas jena: 1700 personoj, el tio 400 "rabatitaj" cxehoj kaj
slovakoj.

Inf. Jaroslav Marik

*************************************************************************

Esperanto en lerneja foiro
==========================

De la 12a gxis 16a de februaro okazis en Stuttgart la granda lerneja
foiro "Interschul" kun pli ol 60 000 vizitantoj.

Unuafoje Germana Esperanto-Asocio tie havis standon, kaj la interesigxo
superis cxies atendojn. Oni allogis la interesatojn per lotumado, en kiu
oni povis gajni unuavice senpagan partoprenon en kelkhoraj E-kursetoj en
diversaj urboj.

Cxiu dua loto gajnis, kaj malgajnintoj havis la sxancojn tiri du pliajn
lotojn post plenigo de enketilo. Finfine pli-malpli cxiu seriza
interesato gajnis, kaj entute pli ol 400 homoj enskribis sin por la
kursoj.

Cento da instruistoj serioze interesigxis pri la ebleco mem instrui
Espranton ekzemple kadre de "projektsemajno", kaj ne malmultaj tuj
acxetis lernolibron aux vortaron. Ankaux la renoma eldonejo
"Langenscheidt" ofertis cxe sia stando diversajn Esperanto-vortarojn.

Ulrich Matthias
umatthia@forigu.urz-mail.urz.uni-heidelberg.de

*************************************************************************

Eksigo el la Estraro
====================

La estraro de INOE (E-organizo de naturistoj) unuanime cxesigis la
estraranecon de s-ro Ferdinand Simon.

Kiel sekretario kaj kasisto de la organizo, s-ro Simon ne prezentis
raporton (nek kasraporton) dum pluraj jaroj, malgraux ripetitaj postuloj
de la estraro. Liaj promesoj montrigxis neplenumitaj, kontraux kiu ankaux
la membroj malkontentis ankaux dum Cxefkunvenoj. En lia agado montigxis
ankaux aliaj neakcepteblaj mankoj.

Anstataux la eksigito, la kasistajn zorgojn transprenis Ervin Fenyvesi,
kaj gxis la sekva cxefkunveno en la Praga UK por la sekratariaj taskoj
estis komisiita Jerzy Czarnohorski, ul. E. Orzeszkowej 10/38, PL-43100
Tychy, Polio.

el Naturista Vivo jan/96.

*************************************************************************

Finita eksperimento
===================

Estas finita la du-jara propedeuxtika eksperimento, okazinta en 4
elementaj lernejoj de Auxstrio, Kroatio kaj Slovenio, organizita de
INTER-KULTURO sub la gvido de Zlatko Tisxljar.

La eksperimento montris, ke la lernintoj de Esperanto jam unu jaron poste
estis en la angla, resp. en la germana 30-35 % pli bonaj ol la
nelernintoj, kio signifas ke post du jaroj tiu tendenco kreskas
proksimume al 80 %. La kompilita raporto estis sendita al la Scienca
Ministrejo de Slovenio kaj al Euxropunia datumbanko pri sciencaj
esploroj.

En 1995 INTER-KULTURO akiris propran ejon (etan oficejon de 16 m2) danke
al kredito de auxstra banko. La nova adreso (kie estas akirebla ankaux la
raporto pri la ropedeuxtika eksperimento):

Besednjakova 1, SL-62000 Maribor, Slovenio.
Tel./fakso: +386-62-100669

*************************************************************************

Konferenco de CxEA
==================

Entute 105 personoj el 44 kluboj konferencis en Brno la 21-an de oktobro
1995. Prezidanto V. Kocxvara informis pri la nova maniero de presado kaj
distribuado de Starto, pri membrobazo kaj pagado de kotizoj (nur okcent
membroj nun ricevas Starton, aliaj ne pagis plenan kotizon). Multaj
membroj gxis nun ne resendis la membrokartojn kaj tial la asocia
kartoteko (komputila "sliparo") ne povas esti sukcese finita. Ankaux
laboro de niaj sekcioj ofte stagnas kaj bezonas revigligxon.

La tuta posttagmezo estis dedicxita al raportoj kaj informoj de
reprezentantoj de unuopaj kluboj kaj sekcioj, ekz. pri infanoj, skoltoj
kaj junularo, pri E-tendaroj, pri fervojistoj, handikapuloj, pri Pasporta
Servo kaj pri DR de UEA k.a.

S-ano Zak metis la demandon, kiamaniere altiri al la movado la junularon,
kaj venis al konkludo, ke antaux cxio ni devas cxesi mensogi kaj
plibeligadi la realon. La celo ne sanktigas la rimedojn, kaj plie:
kvankam ni ofte lamentas pri junularo, la gejunuloj estas pli puraj ol
plenkreskuloj kaj cxiu falseco, ecx bonintenca, ilin forpusxas.

Festivalo de Esperantaj filmoj kaj videofilmoj sekvis kiel dimancxa
programo en proksima teatreto Barka.

Miloslav Sxvacxek

mlg el Starto, decembro 1995

*************************************************************************

Trezoro en Hispanio
===================

Hispana E-Muzeo komunikis novajn ciferojn: fine de januaro 1996 la Muzeo
havis 9710 librojn, 12910 jarkolektojn el 3134 titoloj (6959 kompletaj).
Krome 96 sonbendojn kaj 25 videofilmojn pri esperantaj aferoj.

Kontaktadreso:

c/o Luis Ma Hernandez Yzal, 
Ap. de Correos 83, ES-08720 Vilafranca Del Panades, Hipanio

inf: rotsaert@forigu.kick.knooppunt.be

*************************************************************************

Kiel veturi al Rusio?
=====================

La cxi jara kongreso de SAT okazos en Peterburgo, Rusio.

Laux informoj de la rusa ambasadejo en Parizo, cxiuj okcidenteuxropanoj
bezonas vizon - kaj por havi gxin necesas invitilo de la kongreso. (Ecx
el landoj, nebezonantaj vizon, la posedo de invitletero estas kondicxo
por eniri Rusion - ndlr).

En viaj aligxiloj nepre indiku la necesajn informoj, kiujn oni bezonas
por fari la invitilon. Tio estas antaux- kaj familinomo, sekso,
naskigxdato kaj loko, numero de via pasporto.

Sur la aligxilo nepre indiku, ke vi bezonas invitilon. Informigxu pri la
adreso kaj telefono de rusa ambasadejo (konsulejo) en via lando.

Pensu ankaux pri la propra asekuro en kazo de malsanigxo aux akcidento en
Rusio. La Organiza Komitato ne respondecas en tiaj kazoj.

el Sennaciulo, jan/96

*************************************************************************

Reklamilo de TEJO
=================

Jxus aperis nova, kolora faldfolio de TEJO, prezentanta la avantagxojn
esti individua membro, eblecojn de aktivado kaj varbanta por la revuoj
TEJO-Tutmonde, Kontakto kaj Esperanto.

La posxtkart-formata, 8-pagxa folio estas farita de profesiaj grafikistoj
Francisko Veuthey kaj Thomas Pusch, kaj estas eldonita en 5000
ekzempleroj en la CO.

Por havi la belan varbilon, landaj sekcioj de TEJO kontaktu la CO-n:

Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

*************************************************************************

Intensiv-kurso
==============

En Forchheim (Germanio) estas organizata E-intensiv-kurso por juna grupo
la 20-21-an de aprilo '96. La kurso kostas por adoltoj nur 15 DEM, kaj
estas senpaga por junuloj, lernantoj kaj studentoj.

Pliaj informoj cxe:

Bernhard Maurer
Bissinger Str. 6, D-91052 Erlangen, Germanio
Tel.: + 49-9131-13303
Fakso: +49-9131-32606

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Mi havas trezorojn...
=====================

La artikolon de Detlev Blanke mi legis kun granda intereso (Eventoj n-ro
86), cxar mi mem kolektas la historiajxojn de E-o precipe pri Britio. Mi
travivis en E-o movado 60 + jarojn el la 108 de  gxia ekzisto, lerninte
la lingvon en 1927! Tial multaj inter okazintajxoj de la historio estis
por mi personaj spertoj.

Nun mi prelegas al la grupoj kaj Federacioj en Britio kaj permesas al la
auxskultantoj vidi kaj tusxi la trezorojn, kiujn mi posedas. Novuloj
trovas la informon interesa, veteranoj partoprenas miajn memorojn kaj
diras "jes, mi renkontis lin en la jaro 195x..." ktp.

Inter miaj trezoroj estas kopio de la protokolo de la unua kunsido por
fondi nian British Esperanto Association en 1901. Mi posedas originalajn
redaktajn notojn en famaj libroj, faritaj de pluraj eminentaj E-
lingvistoj. Jen estas moneroj de 5 kaj 10 steloj el la periodo de fama E-
Banko. Mi havas fotojn de Kongresoj, ekz. en 1938. En la fama Butlera
biblioteko de EAB mi pruntis la libron, eldonitan en 1904, pri Reformoj
en Esperanto de Zamenhof mem. Inter gxiaj pagxoj trovigxas originala
letero en manskribo de Zamenhof, en kiu li forte malpermesas la eldonon
de tiu libro! Mi havas librojn de Ido el la fruaj tagoj, kaj du
posxtkartojn, senditajn de Louis Coutourat en 1909 al Britio. Kaj la
specialan numeron de British Esperantist de 1917 memore al la morto de
Zamenhof, ktp.

Elstare valora ero estas dekdu numeroj de la Bulteno, eldonita dum la
unua mondmilito de germana registaro, en kiu oni propagandas kontraux la
mistraktado fare de la Aliancaj armeoj kontraux militkaptitoj, kontraste
kun la bona kuracado de similaj kaptitoj fare de la germanoj. Ankaux
similajn malpli impresigajn de aliaj landoj dum siaj militoj.

Multajn erojn mi ricevis de Montague Butler, iama eminentulo en Britio,
kiu mortis en 1970. Aliaj de amikoj, aliaj el la kroma stoko de la
Butlera biblioteko. Cxio estas zorge pakata en plastaj kovriloj kaj
skatoloj. Nur malofte montrata sub la taglumo!

Will Green, Britio

*************************************************************************

ILEI
////

Comenius: Kolektiva korespondado
================================

Mi dezirus ekhavi konktaktojn kun geinstruistoj de elementaj lernejoj (ne
de E-kluboj), precipe el Euxropa Komunumo sed ne nur, por proponi
kolektivan korespondadon inter miaj gelernantoj 8-11 jaraj el franca
kampara lernejo, kaj aliaj infanoj el la mondo.

Mi emfazas, ke mi instruas lerneje neniun lingvon, mi celas komunikadon
kaj liberan esprimadon, kaj tute NE POVAS traduki individajn leterojn por
cxiu infano.

La korespondado povus eble (post unu jaro) ricevi subvencion el la
Euxropa Komunumo, laux la projekto "Comenius", se ekzistas preciza
projekto inter minimume 3 euxropeaj lernejoj el tri landoj.

Franca kvardekkvarjara instruistino, anino de ICEM (porinstruista movado)

Dominique Couturier
Rete: dominique.couturier@forigu.freinet.interpc.fr
aux fakse: +33-45207080

el sce

*************************************************************************

La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas,ke la kursanoj restu
  en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili
      abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso!

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

PACO ne plu
===========

Pro diversaj motivoj, notinde la ekonomia krizo nuntempa en la eks-
socialismaj landoj de Euxropo, Mondpaca Esperantista Movado (MEM)
malfacile eldonis sian organon Paco dum la lastaj jaroj, kaj en 1995 tiu
gazeto tute ne aperis. Sekve de tio estis decidite, ke gxi ne plu aperos
gxis la reorganizado de la pacmovado. Samideanoj, kiuj pagis abonon por
1995, povas sin turni al FET (Federation Esperantiste du Travail 115 rue
Beranger, F-92320 Chatillon, Francio), kiu provizore tenas la konton de
MEM.

W. Gilbert
Vicprezidanto de MEM

el La Verda Kolombo, dec/95

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Euxro
=====

En la n-ro 1 / januaro de Eventoj aperis artikolo Euxro-mono: euxroo. Mi,
kaj versxajne ankaux aliaj, havas alian opinion:

"Versxajne cxiu lingvo uzas simple la nomon "euxro" (diverslande diverse
prononcata"). Kial ne ankaux ni en Esperanto?

Pro kio ne povus gxi doni kontentigajn derivajxojn?: euxra konto, euxra
kurso, pagi euxre.

Ni povus rigardi kiel kvazauxprefikson euxr-, kial ne? Sed kio devigas
nin, ke ni rigardu ian ajn kvazaux- aux verajn prefiksojn?

Sed la vera problemo estas mem la prononco de la proponita euxroo, cxar
gxi ricevas laux la reguloj akcenton je la vokalo o, kiun ni devas pli
longe prononci, + denove o.

Tiel ne nur malfacile, sed ankaux strange, malbele! Cxu pro itala mono
lira ni diru en E-o: lirao? aux pro la bulgara mono ni diru: levao? Vere
la koherea formo, kiel en la naciaj lingvoj, ankaux en E-o povas esti
euxro (cxu la usonanoj sxangxos la vorton euxro je alia, pro "Euxro
News"?).

Lajos Kobor
Hungario

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

Esperantaj TTT-pagxoj
=====================

La Esperanto-Societo-Zuriko ek de nun disponas pri hejmpagxo sub la
adreso:

http:\\ourworld\compuserve.com\hompages\Esperanto_Societo_Zuriko

Chiuj geamikoj elkore bonvenas!

***

Kelkaj TTT-pagxoj, kiuj povas interesi la legantojn:

www.helsinki.fi/jxslindst/proverbaro.html = Proverbaro Zamenhofa

www.helsinki.fi/jxslindst/pag_rec.html = recenzo de Plena Analiza
Gramatiko de Esperanto

www.helsinki.fi/jxslindst/vortaro.html malneto de Hejma Vortaro
(cxiutagajxoj en Esperanto)

www.helsinki.fi/jxslindst/esperanto.html= finnlingva informpagxo pri
Esperanto, prizorgata de Kalle Kniivila

Bonvenon!

Jouko Lindstedt
http://www.helsinki.fi/jxslindst/

*************************************************************************

KULTURO
///////

Ni lernu vivi sen fino
======================

Okaze de la "Tagoj de Bydgoszcz" mi havis la okazon spekti kelkajn vere
valorajn kulturajn arangxojn en la nord-polia urbo. Inter ili plej
impresis min la versa teatrajxeto Ni lernas vivi sen fino, kiun brile
prezentis la junulara teatro Studio "P" el Torun. La tri ludantaj
adoleskantinoj sukcesis rimarkinde surscenigi la turmentan vivon, kiun la
"nova" Polio spertas, la problemojn, al kiuj logxantoj de la "nova" Polio
devas alkutimigxi, la esperon ke jes, tamen eblas. Mi ne scias, kiom da
logxantojn de la Nova Mondo tusxus la menciita teatrajxeto, sed por mi
gxi estas la plej valora en la spektita de mi programo.

El la faldfolio de Studio "P" ni ekscias, ke: La junulara teatro "P",
grupo kun multjara tradicio, prezentas programojn pri la homaj sopiroj,
gxojoj kaj maltrankviloj. Studio "P" specialigxas en prezentado el
nuntempa literaturo. Dum sia pli ol 20-jara ekzistado estis multfoje
premiita en landa skalo kaj prezentita en radio kaj TV. Ekde 1979 gxi
prezentas ankaux Esperant-lingvajn teatrajxojn, el kiuj rimarkindas la
spektaklo Kiun ajn nomon vi havas, teme pri Jeanne d'Arc, Sinjoro Tadeo,
la fama pola epopeo, kaj la muzika programo Humana vocxo. Studio "P"
prezentigxis en diversaj polaj urboj, kaj ankaux en Ukrainio, Svedio kaj,
dum Universalaj Kongresoj de Esperanto, en Hungario, Norvegio, Hispanio.

Mi vizitis la sidejon de Studio "P" en Torun kaj estis impresita de la
modestaj kondicxoj, en kiuj gxi preparas verajn cxef-verkojn. Tie mi
havis la plezuron paroli kun Lucyna Sowinska, la regxisorino de la trupo,
kaj Teresa Nemere, la E-tradukisto...

Gratulojn al ili kaj al junaj (kaj cxarmaj) aktorinoj.

Ionel Onet

el La Orient-Ekspreso, dec/95

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Informado ege gravas
====================

Pri kelkaj landoj de centra Euxropo ni havas la impresojn, ke E-movado
velkas, - sed ja ne entute!

Ni devas memori, ke Esperanto cxiam havas siajn tre gravajn atutojn, sed
homoj devas scii pri tiuj! Se oni ne informas pri E-o kaj pri gxiaj
valoroj, do ne eblas akiri novajn adeptojn. Okazas ja, ke iu novulo
diras: "Ho, mi tute ne sciis pri ekzisto de tiu lingvo", aux diras iu:
"Mi ne sciis, ke Esperanto estas tiel facila kaj logika".

Pro tio oni devas cxiam memori, ke informado treege gravas, la atutojn de
E-o: internacieco, neuxtraleco, facileco, logikeco, belsoneco kaj en
lerado ecx... malmultkosteco - oni devas cxiam emfazi, homoj devas scii
pri ili.

Do, oni devas plu... informi, informi kaj informi!..

Romuald Skalinski, Polio

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Helpu per viaj leteroj!
=======================

Antaux longe funkciis la sola universitata brancxo de la Esperanto-movado
en la sxtato Alagoas, Brazilio en la Universitato Federacia de Alagoas
(UFAL). Bedauxrinde la brancxo nuntempe estas minacata malaperi pro
nescio pri Esperanto. La estroj de UFAL decidis ke la ejo uzata de la
esparantistaj universitatanoj estu uzata de alia brancxo.

Pro tio ni petas al asocioj, instancoj, ktp. sendi apogleteron al la vic-
rektorino de UFAL (kiu respondecas pri lingvoj) kun kopio al la rektoro
por ke ili vidu ke E-o funkcias ekster Maceio. Sendu la apogleterojn (en
la portugala, hispana, angla, franca, germana aux/kaj en E-o) al:

Prof. Margarida Maria Silva dos Santos, Proreitoria de extensao, Campus
A.C. Simoes KM 14. BR 101, CP 57072-970 Maceio, Alagoas, Brazilio.

kopion al:

Magnifico Reitor, Prof. Rogerio Moura Pinheiro, Gabinete DH Reitoria,
Campus A.C. Simoes KM 14. BR 101, CP 57072-970 Maceio, Alagoas, Brazilio.

Koran antauxdankon pro cxies apogo kiun oni povos al ni disponi.

Instruanto Neider Silveira Jatoba

Prez. de Alagoana E-Asocio

Rua Adauto Perereira 102, Farol
CEP-57.020-221 Brazilio

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Sxparu 18 %-ojn!
================

En 1995  jam aperis la fama unua volumo de Vinilkosmo-kompil', kolektajxo
de prezentoj de multaj E-rokistoj, popistoj.

La preparata dua volumo de la muzika kompilajxo Vinilkosmo-Kompil' post
la apero kostos:

kompakt-diskoj: 120 FRF / 39 NLG / 24 IRK + sendokostoj

sonkasedoj: 70 FRF / 23 NLG //14 IRK + sendokostoj

Sed atentu! Eblas malatigi tiujn sumojn! Ni proponas al vi antauxmendi la
eldonajxon: tio ne nur ebligos al vi akiri la kompilajxon malplikoste,
sed ankaux helpos nin produkti gxin! Se vi antauxmendas/acxetas la 2-an
volumon, vi devas pagi nur:

por kompaktdiskoj: 98 FRF / 32
NLG  / 20 IRK + sk

sonkasedoj: 65 FRF / 21.5 NLG / 13
IRK + sk

Libroservoj, dezirantaj havi plian kvanton havas pliajn favorajn
rabateblojn. Kontaktu la eldonistojn:

Floreal Martorell
Eurokka - Esperanto Rok-Asocio, F-31450 Donneville, Francio
Tel./fakso: +33-61-819565

*************************************************************************

INTERESE
////////

Ni sukcesis fari tion...
========================

Membroj de pardubica ssocio de invalidoj-rulsegxuloj longe songxis pri
ebleco viziti Auxstralion, urbon Perth, kie oni arangxis mondkonkurson de
IV-a "International Abilympics 1995". Pli grandan kuragxon ili ricevis
post la venko de nacia Abilympiado en Pardubice. Serioze ili komencis
cerbumi pri ebleco partopreni.

Por tio ili devis posedi multe da mono. Ili efektivigis 3 beneficajn
vesperojn de diversspecaj muzikoj, modan prezentadon, 2 ekspoziciojn kaj
akiris preskaux 80 sponzorojn. Per 500 mil kronoj, kio estis por 40 % de
elspezoj, helpis MPSV CxR, pluaj gravaj organizajxoj helpis per acxetoj
de aviadilaj flugbiletoj, helpis ecx magistrato de la urbo kaj Harta 77
kaj tiel kolektigxis kroneto al kroneto...

Nian grupon kreis 16 konkursantoj-rulsegxuloj, 2 gvidestroj kaj 11
akompanantoj inkluzive de interpretistoj kaj jxurnalistino, kaj 3 el ili
estis partoprenantoj de mondkonferenco, kiu estis samtempe arangxita kiel
konkurso de labor-lertecoj.

La tuta grupo revenis hejmen kun multaj belegaj travivajxoj, sed cxefe
kun 1 ora medalo por sxoforado de auxto, 3 bronzaj medaloj por
lignotornado, kudrado de virina bluzo kaj verko de publikigajxo kaj 4
honor-atestoj por teknika desegnajxo, produktado de elektra konsum-
produkto, produktadoj de fasono kaj de vira vesto. El 12 konkursaj
disciplinoj ili ricevis 8 premiojn. Tion ne atendis ecx la plej granda
optimisto...

La jxurnalistino priskribas iliajn gxojojn, kiam ili estis informitaj pri
medaloj: cxiuj rulsegxantoj en tiu momento komencis danci kun siaj
cxaretoj sur pargeto, do, videblas, ke ili povas fari preskaux cxion, nur
iam ili bezonas nian helpon. Ili konvinkigxis, ke ecx en la mondo ili ne
perdigxos, ke ili ion scipovas fari kaj povas estis utilaj, povante per
siaj lertecoj kaj arto fari gxojon al ceteraj homoj.

mllg el Antauxen, almanako de Informilo de E-Handikapuloj

*************************************************************************

Kie estas la limo?
==================

Litovio deklaris, ke gxi konsideras sin bindita "per neniuj siaj proponoj
aux dokumentoj, liveritaj dum intertraktoj kun latvia flanko pri
delimitado de la teritoria, ekonomia kaj kontinentala sxelfo en Balta
maro".

Pri tio cxi oni diras en la memorandumo, transdonita la 8-an de novembro
de la litovia ministerio pri eksteraj aferoj al siaj latvaj kolegoj. En
la dokumento oni aparte deklaras pri tio, ke Litovio unuflanke difinis
proprajn limojn en Balta maro. Parto de la kontrakto, subskribita la 31-
an de oktobro inter registaro de Latvio kaj naft-kompanioj "Amoko" kaj
"ORAV", estas "nelegxa, ne povas havi kaj ne havas iujn jurajn
postsekvojn kaj pro tio estas nuligenda", - oni diras en la memorandumo.

Diplomatia 'milito' inter la du baltiaj landoj dauxras.

NikSt (s.c.e.)

*************************************************************************

Cxu vi estas perfekte (mal)juna?
================================

Kiu estas la perfekta agxo? Laux raporto de Teen Speak, 12-jaragxuloj
respondis, ke perfekta agxo estas 17-jara. Male, 17- kaj 18-jaruloj
diris, ke ili volas esti iom pli agxaj, cxirkaux 21- aux 22-jaragxaj.

Kaj kion tiuj maljunaj 22-jaragxuloj respondis? kompreneble, ili volis
esti iom pli junaj - cx. 17- kaj 18-jaragxaj.

La leciono de cxi tiu rakonto: Estu felicxa kaj gxuu la vivon,
senrigarde, kiun agxon vi havas!

el KTP!, 12/1995

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

La budapesxta DOMO DE NACIOJ unufoje monate staras je dispono de ni,
esperantistoj! Ni volas fari artan grupon, kiu kunvenos tie cxiumonate
por kanti, sxerci, deklami ktp. Venu la 7-an de marto, jxauxde, je 18.00,
al la Domo de Nacioj, Budapest, VI., Bajza u. 54, 1-a etagxo. Inf:
Kornelia Nagy

***

La E-societo "Kisalfold" (Bago Istvan) estas kontaktebla ankaux per
Internet: bago@forigu.kerszi.isk.huninet.hu

***

"Verda Lundo" de Esperanta PEN-Centro okazos la 11-an de marto je 18.30
en Esperejo. Temo: Eroj de la E-lingva literaturo - prezentotaj far la
cxeestantoj.

***

La E-societo Baranya en januaro elektis novan estraron. Prezidanto:
Istvan Szucs, sekretario: Laszlo Weinreich, ekonomika gvido: Anna Ban. La
nova estraro ricevis 6 monatojn por renovigi, revigligi la movadon, kaj
ellabori novajn planojn. Kontaktadreso: 7601 Pecs, pf. 2.

***

Bp-a  "Urbocentra Klubo" bonvenigas cxiujn al siaj kunvenoj cxiumarde
inter 15-17 horoj en  Sajto Haza, Blaha L. ter, III. em. Kistanacsterem.
La 12-an de marto: O. Princz: Turismo kaj komunikado. La 19-an de marto:
K. Fajszy: Rarajxoj en Esperantujo.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Komencantino, 36-j. oficistino, inter. pri turismo, geografio. Ewa
Fraczek, ul. Pomprska, 3/50, PL-08101 Siedece, Polio.

* * *

26-jara studento pri geografio dez. kor. kaj vojagxi tm. Int. pri
geomorfologio, fosilioj, turismo: Tibor Hajas, Brasso u. 27, H-1182
Budapest, Hungario.

* * *

Mi estas komencanta e-ino, 42 jara. Kun plezuro mi korespondus kun e-
istoj el aliaj landoj. Halina Sobiech, ul. G. Marcinka 6, PL-08110
Siedlce, Polio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj!

La loko de la 15-a Literatura Forumo estas sxangxita. Gxi okazos en julio
ne en Szombathely, sed en urbo Eger. Inf: 117, H-1581 Budapest, Hungario.

***

FRESxO signifas: Frusomera Renkontigxo Esperanta Sxokanta Obstinulojn.
Gxi okazos 27-30 junio en Olsztyn. Petu detalojn cxe: Andrzej Gielert,
skr. 861, PL-10461 Olsztyn, Polio.

***

"Korespondi" estas fotokopie disvastigata (4 pagxoj en formato A-5) listo
de korespond-dezirantoj. La aperigo de adresoj estas senpaga, la bulteno
kostas 2 IRK cxe: R. Melo, 34 ave. de Russie, F-03700 Bellerive sur
Allier, Francio.

***

Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) havas elektronikan
adreson:karimi@forigu.eco.atu.ac.ir

***

Mi planas publikigi artikolon pri L. Tolstoj k. E-o en grava literatura
revuo, kaj sercxas materialojn. Cxu L. Tolstoj skribis ion pri E-o? Cxu
li parolis E-e? Cxu li aligxis al iu E-asocio? Tiu, kiu havas eldonajxon
aux referencon pri L. Tolstoj rilate al E-o, bv. skribi al: Pekim Vaz,
Caixa Postal, 182, Belem-Pa, BR-66017-970, Brazilio.

***

Abdurahman Junusov finis la 1,5-jaran redaktoran stagxon cxe Eventoj kaj
kore dankas la tutan teamon pro la tre utila kaj interesa sesio. La nova
adreso (provizora): FEL, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen,Belgio.

* * *

Ni mencias
----------

BABILAJxOJ DE ESPERANTISTO, Aleksandro Melnikov, 1995. Brosxurforma
libreto, 52 p, formato A-5. Kolekto de sep rakontoj. Kontaktadreso: pk
393, Rostov-Don 7, RUS-344007 Rusio.

***

MEDICINA TERMINARO angla-Esperanta, d-ro Saburo Yamazoe, 1995.

Pli ol 9000 esprimoj en 240 pagxoj pri klinika medicino. Formato: A-5.
Adreso de la auxtoro: 2-11-11 Bunkyo-tyo Maebasi-si, J-371 Japanio.

***

AVENTURO DE MOMO - LA RINGO DE MOBIUSO, bildrakonto de Kavlan-2, eldonita
de LKK. 44 pagxoj, formato A-4, prezo: 45 FF. ISSN 0398-5822. La
Kancerkliniko, F-18210 Thaumiers, Francio.

* * *

Abonhelpa Fonduso!
------------------

Sincerajn dankojn al cxiu subtenanto de la Abonhelpa
Fonduso. La red.

   - Anonime, 200 DEM
   - G. Van den Horst, Nederlando, 24 NLG
   - D-ro Othmar Weber, Auxstrio, 1208 ATS
   - Ch. Darbellay, Gemanio, 33 DEM
   - Dr. Lothar Mahn, Germanio, 25 DEM
   - Margarete Bettman, Germanio, 24 NLG
   - Wolfram Diestel, Germanio, 33 DEM.
   - dr. Apad Mathe, Hungario, 4000 HUF

* * *

INTERNET-hozzaferes
-------------------

Az INTERNET-HUNGARY Kftszolgaltatasai az alabbi varosokban iselerhetok
helyi cegeken keresztul:

Bekescsaba, tel: 66-463448
Szekszard, tel: 74-315015
Szombathely: tel: 94-336878
Kecskemet, tel: 76-482054.

Neked van mar Internet-cimed?

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

En polikliniko kuracisto demandas pacienton:

- Pri kio vi plendas?
- Mi malbone auxdas.
- Cxu vi fumas?
- Jes, mi fumas.
- Cxu vi trinkas alkoholajxojn? Jes, foj-foje mi trinkas.
- Kaj kiel statas aferoj kun virinoj?
- Nu, iam mi...
- Kaj kun Esperanto?
- Mi ja estas aktivulo...
- Nun vi devos cxion tion rifuzi.
- Kion??? - kaj nur pro tio, ke mi pli bone auxdu? Neniam!

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor