E V E N T O J, 1/decembro 1995, nr-o 0092
 *****************************************

 Bonvenon al la Budapesxta Esperanto-Domo
 ========================================

 En Eventoj de tempo al tempo ni rakontis pri la ekestoj de Esperanto-Domoj
 dise en la mondo. Pasintjare ni raportis ankaux pri ekesto de tiaajxo en
 Budapesxto. Gxi ne estas la sola en la mondo, pasintjare ekestis ekz.
 ankaux la Japana E-Domo, kaj tia ekzistas en Antverpeno, en Roterdamo, en
 Hago kaj en pluraj lokoj de nia E-mapo. Tamen oni ne povas diri, ke
 ekzistas multe da similaj en Esperantio. Kaj kvankam ekde la malfermo
 dauxre venadas gratuloj kaj agnoskoj pro la poresperanta agado, mankas
 ankoraux la "rimarko" el Roterdamo.

 Do, por la komenco mi nur skize memorigos, por kio gxi estas establita, kaj
 poste mi iom rakontos pri gxia hodiauxa vivo.

 Nu, pri la celo estas facile diri - suficxas nur citi la iniciatinton de la
 domo Laszlo Szilvasi: "La celo estas, ke cxiu persono, kiu volas fari ion
 por Esperanto, havu la eblecon uzi la necesajn modernajn laborilojn... Oni
 povas veni kun sia propra konkreta programo aux laborplano, aux helpi al
 tiuj, kiuj jam faras iun laboron. Do, la ejo funkcios kiel labora centro, -
 sed ne kiel babila klubejo, kaj ne kiel turisma tranoktejo!"

 La Domo plenumas tiun taskon. Kaj ne nur gxin. Fakte, malgraux la modesta
 aspekto, gxi estas multefunkcia organismo.

 Unue, en la Domo estas farata Eventoj - la plej ofta E-gazeto. Do, la E-
 Domo estas redaktejo, kaj posedas cxion necesan por plene prepari la
 gazeton: komputilojn, laseran kaj matrican printilojn, kopiilojn, fakson,
 aliron al Internet - unuvorte, cxion, kio permesas rapide ricevi iun ajn
 informon kaj prilabori gxin.

 Sed ne nur ricevi informon kaj transdoni gxin al vi. Gxi estas ankaux unika
 deponejo de informoj. La redakcio ricevadas pli ol cent E-periodajxojn. Kaj
 cxiuj havas propran dosieron, kaj vi povas rapide trovi la necesan numeron.

 La Domo evoluas - kaj teknike, kaj gxenerale. Kaj kiam estos finfarita la
 supra etagxo, gxi farigxos biblioteko, kaj, krome, en la konstruota
 gastcxambro povos foj-foje noktumi iu gasto-e-isto, foliumante rarajn
 eldonojn antaux (anstataux?) dormo...

 Fakte unu el la prenitaj taskoj estas instigi al pli moderna agadmaniero,
 kaj helpi al aktivuloj, por ke ili povu veni iam ajn kaj labori pri E-
 aferoj aux sercxi kaj trovi necesajn informojn por sia E-agado.
 (Antauxnelonge estis iniciatita far Eventoj la interneta kunlabora forumo
 de redaktoroj de E-gazetoj. Tiun rondon kaj la informintersxangxon
 partoprenas pli ol 30 redaktoroj...)

 En la Domo pasas ankaux estrarkunsidoj de HEJ, seminarioj, ecx foje
 laborkunvenoj de funkciuloj de HEA.

 La Domo estas krome sidejo de Kultura E-Asocio kaj la Budapesxta Fondajxo-
 Esperanto.

 Krome, en la sama domo ekzistas ankoraux unu organizajxo - Lingvo-Studio.
 La Studio estas konata kiel eldoninto de E-sonkasedoj, organizinto de IJS-
 j, de diversaj lingvo-kursoj, - kaj nun kiel financa subvencianto de la
 gazeto. Ankaux nun de tempo al tempo venadas vespere gejunuloj. Kun ili dum
 la unuaj tagoj mi parolas en la lingvo de gestoj, uzante apartajn hungarajn
 - esperantajn - anglajn - rusajn- ktp-vortojn, kaj post iom da tempo - jam
 en Esperanto... Miraklo de nia lingvo!

 Nun kelkaj vortoj pri la "habitantoj" de la domo. Unue, certe, la mastro -
 Laszlo Szilvasi, kiun vi trovos cxi tie en iu ajn tempo de la diurno. Li
 memorigas personajxon el hinda mitologio - multebrakan Sxivon, cxar li
 samtempe okupigxas pri la Fondajxo, pri la E-Asocio, pri kursoj, pri
 Lingvo-Studio, pri la gazeto, leteroj, komputilaj aferoj, akceptado de
 gastoj el la tuta mondo (laux la Gastlibro de la Domo oni ja povas lerni
 geografion de la mondo!), komunikado kun ne-esperantista mondo, kiun li de
 tempo al tempo skuas jen per organizado de leterkanonado, jen per rektaj
 atakoj de jxurnalistoj kaj soci-agantoj...

 Duonon de la tago - kaj la tutan vesperon pasigas en la domo Istvan
 Meszaros - estas li, kiu plensxtopas komputilojn per datumoj. Kaj estas li,
 kiu cxiam helpas al mi solvi diversajn (ve, suficxe oftajn!) miskomprenojn
 inter mi kaj la komputiloj.

 Kaj - la auxtoro de cxi-priskribo, kiu havas la plezuron esti cxi tie de la
 komenco de la historio de la Domo, kiu stagxas cxi tie kaj redaktas "la
 plej oftan..." kaj espereble interesan gazeton sub la gvido de Szilvasi.

 Nu, revenante al la komenco de la artikolo - pri bonvenigo de nur seriozaj
 E-agantoj. Tamen... nu, ne estas sekreto, ke de tempo al tempo (somere ecx
 ne malofte) en la korto de la domo kolektigxas partoprenintoj de iu E-
 arangxo por babili, rosti ion mangxeblan cxe lignofajro, trinki vinon kaj
 gxui etoson de esperantista rondo... Kaj cxio cxi en mezo de Euxropo!

 Por tiuj, kiuj emus subteni la Domon: UEA-kodo: ELLS-S. (Tiu cxi frazo
 estas rezulto de mia batalo kontraux la "cenzuro" de la cxefredaktoro!)

 Bonvenon al la Budapesxta Esperanto-Domo!
 Nia adreso: Budapest, distrikto XIX, str. Leiningen 4.

 Abdurahman Junusov

 ***************************************************************************

 FAKA APLIKADO
 /////////////

 Scienca FAME-premio starigita
 =============================

 Krom la decido pri la Kultur-premio de FAME, la kunveno de fondintoj de la
 fondajxo la 11-an de novembro en Aschaffenburg decidis ankaux pri simile
 grava afero: starigo de aparta scienca premio de la fondajxo.

 Gxia sumo estos 3.000 germanaj markoj! La unuan fojon FAME atribuos gxin en
 la 1977. La kriteriojn por la scienca premio ellaboris d-ro Reinhard
 Fossmeier, Munchen, en kunlaboro de pluraj kuratoroj de FAME.

 Kandidatoj por la scienca premio jam nun povas peti informojn pri kriterioj
 kaj kondicxoj cxe FAME-prezidanto:

 Stefan Maul,
 Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio

 ***************************************************************************

 Nelikenigxintaj, sed likenlogxaj
 ================================

 Ilustrita determinlibro "Nelikenigxintaj fungoj likenlogxaj" estas
 originale verkita en Esperanto laborajxo de la Akademio Internacia de la
 Sciencoj de San-Marino (AIS). La auxtoroj estas likenologoj kaj mikologoj
 G. Clauzade, P. Diederich kaj C. Roux.

 En la ampleksa (142-pagxa) verko estas priskribitaj malbone konataj
 nelikenigxintaj fungoj, kaj estas aparta valoro de la verko, ke tiu grava
 faka laboro estas farita kaj eldonita en la Lingvo Internacia.

 La libro estas eldonita de Societe Linneenne de Provence (Marsejlo,
 Francio) en 1989 j.

 La fakaj verkoj en Esperanto pri tiuj specoj de fungoj dauxre aperas, ekz.
 bultenoj en Provence (Bull. Soc. linn. Provence - Hommage scientifique a G.
 Clauzade. ISSN 0373-0875).

 ***************************************************************************

 CED sercxas tradukistojn
 ========================

 Cxi-sube mi volas reagi al du eroj, aperintaj en Eventoj 1/novembro 1995,
 p. 3. Temas pri la informo pri la Centro por Evoluigo de Demokratio (CED)
 kaj via trafa alvoko iom sube de gxi pri la bezono informi vin pri
 menciindaj aferoj.

 Cxar vi ne konas ilin, vi ne povis aperigi kelkajn - laux mi - menciindajn
 informojn pri CED. Jen do:

 Konscia, ke la uzado nur de la angla ne malfermos pordojn por CED al cxiuj
 mondregionoj, gxi eldonis sian faldfolion ankaux en la jenaj lingvoj (krom
 la angla): Esperanto, hispana kaj franca, kaj planas eldoni gxin ankaux en
 la germana. La tekstoj de la koncerna faldfolio en cxiuj menciitaj lingvoj
 alireblos post nelonge pere de la reto, kie nun konstruigxas TTT-pagxo de
 la organizo.

 Por ne izoligxi en la, jam avantagxata, anglalingva mondo, CED planas
 eldoni ankaux la venontajn faldfoliojn en pluraj lingvoj. Plie, gxi jam nun
 sercxas la tradukontojn kaj eldonontojn de gxiaj jam publikigitaj libroj,
 kies temon supozeble cxiuj divenis: demokratio. La tradukontoj devas esti
 spertaj parolantoj de la angla (el kiu oni tradukas) kaj de cellingvo
 (inkluzive Esperanton)

 Por pli da informoj pri la agado de CED kaj pri gxiaj planoj oni kontaktu
 gxin laux la adreso (al kiu oni povas direkti ankaux eventualajn donacojn):

 CED, P.O. Box 1329, Martinez CA 94530, Usono

 inf: Ionel Onet

 ***************************************************************************

 Akireblaj Latin-3 tiparoj
 =========================

 Por helpi al tiuj kiuj preferas vidi la gxustajn Esperanto-literojn dum la
 TTT-surfado, Flandra Esperanto-Ligo kolektis Latin-3-tiparojn (havantaj la
 Esperanto-karaktrojn) en aparta TTT-pagxo.

 La URL de tiu pagxo estas

 http://www.knooppunt.be/fxel/tiparoj.html

 Bedarinde FEL ankoraux ne sukcesis akiri tiparojn por cxiuj komputilaj
 sistemoj. Estas haveblaj tiparoj por DOS, Windows, xterm kaj Atari. Sed
 mankas Latin-3-tiparoj por i.a. Machintosh.

 Tiu kiu posedas mankantajn tiparojn bv. informi FEL per la adreso:

 fel@forigu.knooppunt.be

 ***************************************************************************

 SAT sur la WEB-reto
 ===================

 Ekde nun SAT trovigxas sur la reto WEB. Vi povas informigxi pri la asocio,
 trovi adresojn de landaj SAT-perantoj, informigxi pri la venonta SAT-
 kongreso kaj havigi al vi la kongresaligxilon.

 Nia WEB adreso estas :

 http://www.worldnet.net/sxat-esp/

 Bonan konsultadon.

 inf: Kreimir Barkovicx
 sat-esp@forigu.worldnet.net

 ***************************************************************************

 Alvoko de bahaanoj al UN
 ========================

 En oktobro Bahaa Internacia Komunumo (BIK), neregistara organizajxo,
 akreditita kun konsila statuso cxe UN publikigis la dokumenton "Turnopunkto
 por cxiuj Nacioj".

 Tiu deklaro kun vasta perspektivo ekzamenas la jamajn atingojn, nunajn
 oportunojn kaj ontajn endojn de la UN en la kunteksto de rapide
 sxangxigxanta mondo, neeviteble evoluanta al "nova mondordo".

 Malgraux, ke gxi direktigxas ankaux al la vasta publiko, la deklaro rekte
 alvokas "mondajn gvidantojn", apelacias al ili konsciigxi pri sia responso
 por la homara transvivo. Inter la proponoj por la plibonigo de la laboro de
 la Gxenerala Asembleo de UN trovigxas ankaux tiu enkonduki universalan
 helpan lingvon. Jen la koncerna parto de la deklaro:

 Devontigo al universala helpa lingvo kaj komuna skribo

 Por la Unuigxintaj Nacioj, kiuj aktuale uzas ses oficialajn lingvojn, aux
 la elekto de unu el la ekzistantaj lingvoj aux la kreo de nova por la uzado
 kiel helpa lingvo en cxiuj gxiaj forumoj signifus konsiderindan avantagxon.
 Tia pasxo jam delonge estas proponita far multaj grupoj, de la
 esperantistoj gxis mem la Bahaa Internacia Komunumo. Krom la sxparo de mono
 kaj simpligo de administraj procedoj tia pasxo signife kontribuus al la
 antauxenigo de spirito de unueco.

 Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el
 diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj,
 ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj,
 por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj
 adopto de komuna skribo.

 Ni antauxvidas, ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale
 agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruigxo en lernejoj tra la
 tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aux lingvoj de cxiu lando. La celo
 estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado
 inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komencado, registaroj kaj
 aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj gxenerala fortikigo de pli
 elkoraj rilatoj inter cxiuj anoj de la homara familio.

 Tiu cxi propono estas konsiderata lauxlitere. Gxi neniel imagas la
 rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aux kulturo."

 Resumo de la tuta deklaro haveblas cxe:

 Bahaa E-Ligo, p.k. 500133D-60391 Frankfurt, Germanio.

 Inf: Bernhard Westerhoff

 ***************************************************************************

 A R A N G  xO J
 ///////////////

 La urbo de romantika amo kolektas esperantistojn
 ================================================

 Unua esperantista festivalo "Romeo kaj Julieta" okazos inter la 22-a kaj
 27-a de junio 1996.

 Temo: Universaleco de la legendo pri Romeo kaj Julieta, universaleco de la
 internacia lingvo Esperanto.

 En la programo: renkontigxo kun gazetaro, ekumena diservo, prelegoj pri la
 temo, promenado de muzika ensemblo kun "bastonistinoj" en placo, surterigo
 de parasxutistoj sur la sama placo, koncerto de Milita Aviada Muzika Grupo,
 arta vespero kun premiado de la venkintoj pri poemkonkurso, deklamado,
 prezentado de pecoj el la verko "Romeo kaj Julieta" kaj fragmentoj el la
 fama baleto, vizito al la urbestro fare de internacia delegitaro, taga
 ekskurso sur la Lago Garda kun tagmangxo sursxipe, bankedo, arta vespero
 ktp.

 Estas planataj ankaux postkongresaj ekskursoj al Venezia kaj Mantova.

 Kotizoj, depende de tempo de aligxo kaj kategorio, inter 50.000 kaj 150.000
 ITL.

 Plia informo, aligxoj cxe:
 Verona E-Grupo "A. L. Reni", p.k. 1616, I-37100 Verona, Italio

 ***************************************************************************

 La bildo de lingvoj
 ===================

 La 6-8-an de marto '96 okazos en la universitato de Neuchatel, Svisio,
 kolokvo pri lingvoj: La lingvoj kaj ties bildoj. La organizantoj:

 - Centro pri aplikata lingvistiko de la universitato Neuchatel,
 - Romanda Instituto de Esploroj kaj Dokumentado Pedagogiaj,
 - Euxropa asocio de Lingvistoj kaj Lingvoinstruistoj.

 Estos du prelegoj pri Esperanto, unu de Lili Papaloizos, kiu doktorigxas
 pri KCE, kaj unu de Claude Piron. Esperanto aperas ecx en la programo kaj
 sur la afisxo; estas la nura lingvo menciita.

 S-anino Mereille Grosjean intervenos pere de unu prelego pri la lingvaj
 aspektoj de klasointersxangxoj kaj unu prezentado de sia libro "Echanges de
 Classes Cle en Main" ("Klasointersxangxoj kun sxlosilo enmane"). Kontaktu:

 Mireille Grosjean, 
 Strato Temple 20, CH-2416 Les Brenets, Svisio.

 ***************************************************************************

 KEF sercxas kunlaborantojn
 ==========================

 Se vi dum la Kultura Esperanto-Festivalo (Kopenhago, inter la 6-a kaj 11-a
 de auxgusto '96 - vd. Eventoj-87) povas gvidi unu el la sube menciitajn
 metiejon / aktivecojn, vi povos ricevi rabaton por la programo:

 Koruso
 Moderna / roka muziko
 Literaturo (prefere auxtoroj)
 Per-komputilreta diskutrondo (paciga)
 Pentrado sur korpo (angle: "body paint")
 Tradicia pentrado (ekz sur muro)
 Cxe-metoda instruado por komencantoj
 Prepara instruado por la ILEI / UEA elementa ekzameno
 ILEI / UEA ekzamenado

 Kontaktadereso:

 Jacob Nordfalk, Radmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N, Danio.
 Tel.: +45-31-838220
 Fakso: +45-35-320460 (indiku: Jacob Nordfalk)
 Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk

 ***************************************************************************

 Seminario kun Claude Gacond
 ===========================

 Inter 30. julio kaj 04. auxgusto en KCE okazos seminario "Komparado de
 instrumetodoj en Esperanto". Gvidos gxin Claude Gacond, kiu estante unu el
 la plej spertaj metodologoj analizos kun vi virtojn kaj malvirtojn de la
 plej gravaj instrumetodoj por nia lingvo. Kun la celo doti vin per propra
 instrumetodo...

 Kontaktadreso:

 CP.779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

 ***************************************************************************

 Lernu brigxi
 ============

 De la 8-a gxis 11-a de februaro oni povos lerni la kartludon "brigxo" en
 Leipzig. Instruos nin la majstro Eduardo.

 Kiu en varma kafa tea luda etoso intencas pasigi kelkajn vintrajn tagojn
 anstataux hejme sidi cxe la malvarma fornelo, rapide anoncu sin cxe:

 E-Junularo de Saksujo, Koni Behr, Coburger Str. 83, D-04416 Markkleeberg
 aux cxe:

 Ulrike Diestel, 
 Schmiedestr. 17, D-04416 Markkleeberg, Germanio.
 Tel.: +49-341-4778456

 ***************************************************************************

 Interreligia Seminario
 ======================

 La 3-a ISE okazos en Cxehio de la 27-a de julio gxis la 2-a de auxgusto '96
 (atentu - eble la tempo estos sxangxita!).

 Estas invitataj cxiuj interesigxantoj sendepende de la mondkopcepto aux
 religia (ne)aparteneco.

 Temo: Integreco de la sano fizika, psika kaj spirita.

 La antauxvidata skalo de programeroj (prelegoj, diskutoj, laborgrupoj,
 praktikaj ekzercoj) lauxteme estas jena: gxenerala pritrakto de la cxeftemo
 laux teoria vidpunkto; sano kiel spirita tasko (koncepto pri homo kaj sano
 en la cxefaj religiaj sistemoj; fenomeno de spirita kuracado; rilatoj inter
 klasika kaj natura kuracado ktp.). Plus interreligia devotado kaj tuttaga
 busekskurso.

 La seminario okazos (plej supozeble) en la regiono Cxeha Paradizo,
 nordoriente de Prago.

 Pliaj detalaj informoj cxe:

 Pavla Dvorakova, 
 Ostravska 637, CZ-199 00 Praha 9, Cxehio.
 Tel./fakso: +42-2-899602.

 ***************************************************************************

 Kvietan postkongreson!
 ======================

 Ni sxatas organizi kvietan postkongreson post UK en Prago, meze de cxelima
 regiono en Saksio, t.n. "Euxro-regio Elbe / Labe. Ni logxos en mezarbara
 hotelo, kiu ecx havas modernan komforton.

 Ni ekskursos per buso al bohemiaj kaj saksaj vidindajxoj. Kiu restos pro
 ripoza kauxzo sen ekskurso po unu tago, certe ne enuos!

 Interesitoj turnu sin al:

 Norbert Karbe, 
 Dr. Otto-Nuschke-str. 12, D-01796 Pirna, Germanio.
 Tel.: +49-03501-73232

 ***************************************************************************

 M O V A D O
 ///////////

 Reta projekto de Esp-Japana vorto-listo!
 ========================================

 Kiel ni jam informis en la reto, la nova projekto pri Esperanta-japana
 elektronika vortaro komencigxos en januaro de 1996, kaj dauxros antavideble
 ses monatojn.

 Ni celas elektronikan Esp-Japanan vorto-liston, kiu posedas iujn radikojn
 de PIV. (Ni jam ricevis permeson de SAT rilate tion.) La listo dedicxigxos
 al la publiko kiel "senpaga donaco".

 La projekto havas nun 15 volontulajn verkantojn, sed ni deziras, ke ankaux
 vi anoncu kiel verkanto, se vi kapablas la japanan kaj komputil-tajpadon.

 Kial vi hezitas al la unua granda ret-projekto? Hodiaux skribu kaj demandu
 nin. Atendante vian ret-leteron gxis la fino de januaro 1996.

 S-ro HIROTAKA Masaaki (la kompilanto)
 S-ro ONO Takao (la direktoro)
 taon@forigu.tau.bekkoame.or.jp
 Fax: +81-45-894-9145
 inf. el sce

 ***************************************************************************

 Nova prezidanto de KEA
 ======================

 Kadre de la 27-a Korea Kongreso de Esperanto en la 29-a de oktobro matene
 okazis la provizora direktorara kunsido de Korea E-Asocio. La nuna
 prezidanto de KEA d-ro Lee Chong-yeong esprimis sian demision pro sia
 lasttempa UEA-prezidantigxo kaj por pli multe engagxigxi je mondskala
 Esperanto-movado.

 Oni akceptis lian demisivolon kaj unuanime elektis d-ron Puramo Chong kiel
 novan prezidanton de KEA. Kaj s-roj Lee Nakkee kaj Ma Youngtae elektigxis
 kiel vicprezidantoj. D-ro Puramo Chong, orientmedicina kuracisto,
 esperantistigxis en 1970, pli ol dek jarojn cxefredaktoris por La Espero el
 Koreio, kaj estas prezidanto de Internacia Naturkuracista Asocio kaj
 gxenerala sekretario de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado.

 Choe Taesok

 ***************************************************************************

 Komenio: Orbis pictus
 =====================

 Pasintjare estis festita la 400-a datreveno de naskigxo de Komenio. La
 "Hungara Komenio-Societo" eldonis hungarlingvon memorlibron pri lia agado,
 suplementita kun anglalingva resumo - kaj unu E-lingva referajxo!

 La studo de Laszlo Molnar, adjunkto de la Pedagogia Altlernejo en
 Sarospatak (Hungario) en 6 grandformataj pagxoj traktas liajn rilatojn al
 la lingvo-instruado.

 Por detaloj kaj kopio kontaktu la auxtoron:

 Laszlo Molnar,
 Balassi u. 17, H-3950 Sarospatak, Hungario

 ***************************************************************************

 La lingvo de Shakespeare - por cxiuj?
 =====================================

 La 24-an de marto, dum la televidelsendo "Euronews" la kronprinco Karlo de
 Britio deklaris: "En la 21-a jarcento la angla igxos universala lingvo. Jam
 700 milionoj da homoj gxin parolas. La bela lingvo de Shakespeare cxiam pli
 manifestigxos..."

 Cxu tiuj, kiuj parolas la belan lingon de Servantes, aux de Moliere, aux de
 Dante, Goethe, Tolstoj ktp., povos resti indiferentaj?! La angla kiel
 lingvo universala estos dangxera por la libereco de aliaj popoloj, cxar
 facile eblas gliti de lingva al kultura, ekonomia kaj politika regado...

 Francesco Gaeta, Francio
 el Heroldo de Esperanto, 16/1995

 ***************************************************************************

 Posxtkarto-kalendaro
 ====================

 Internacia E-Instituto eldonis posxtkarton, sur kies dorsflanko trovigxas
 E-kalendaro por 1996. Pro la posxtkarteco gxi estas sendebla al amikoj kun
 Novjaraj bondeziroj kaj ankaux por E-lernantoj, pro la kalendareco gxi
 havas ankaux praktikan utilon.

 Dukolore presita, sur unuflanke brilantan malmolan kartonon.

 Prezoj en NLG (kvanto/prezo), aldonendas la sendokostoj: 1 ekz/0.35,
 3/1.00, 10/3.00, 50/13.50, 100/25.00 Mendu cxe:

 IEI, Riouwstraat 172,NL-2585 HW Hago, Nederlando.

 ***************************************************************************

 Foto-arkivo acxetita
 ====================

 Latva kaj Litova Esperanto-Asocioj komune acxetis la foto-arkivon de
 Aleksandrs Strautmanis, 80-jara e-isto el Riga. La 14212 negativoj kun
 kontrolaj fotoj, kiuj respegulas la historion de la E-movado en la baltaj
 landoj ekde 1959-a gxis la 1991-a, estos gardataj en la E-centro de Kaunas.

 el KEC-bulteno, novembro '95

 ***************************************************************************

 Finkalkulo pri IJK-financoj
 ===========================

 Finfine, kvar monatojn post IJK-51 apud Sankt-Peterburgo la eksa LKK
 sukcesis solvi preskaux cxiujn financajn problemojn kaj ricevi/pagi
 preskaux cxiujn fakturojn. Jen la lastmomenta imago pri tio kiel aspektis
 la kongreso finance.

 Statistike: registrite partoprenis IJK-on 303 personoj, reprezentantaj 37
 landojn, el ili pli ol 90 rusianoj kaj cx. 30 aliaj ekssovetianoj.

 La kongreso evidentigxis profita (kio klarigxis nur en la lastaj tagoj de
 la kongreso). La profito ne estis celo de la organizantoj, gxi rezultis el
 singardemo pro ankoraux ne suficxe stabila ekonomia situacio de Rusio
 (ekzemple dum lastaj tri monatoj antaux IJK la kurzo de rublo kreskis je
 10% rilate al okcidentaj valutoj, kio samgrade plikostigis la kongreson)
 kaj tio, ke venis pli da personoj ol estis planite pro la sama singardemo
 la LKK.

 La plenaj enspezoj de IJK estis 42589 NLG, elspezoj 34802.05 NLG, la
 diferenco konsistigis 7786,95 NLG, el kiuj 2129.45 NLG estis pagitaj al
 TEJO kiel licencpago, la restanta neta profito de IJK-51 konsistigis
 5085.00 NLG el kiu iris po unu triono (1695 NLG) - al TEJO, Junulara
 fondajxo; al TEJO, fondajxo "Partoprenu IJK"; al SEJM.

 Aldonaj cerbumoj
 ----------------

 Nun plurajn monatojn post IJK, rigardante la ciferojn oni povas
 misprezenti, ke la financoj de IJK estis abundaj. Sed fakte multaj pagoj
 venis aux fine aux jam post IJK. Dum la mono estis plej necesa, gxi estis
 apenaux suficxa.

 Tio i.a. rezultis, ke iuj monpostulaj programeroj ne povis okazi kaj iuj
 programkontribuintoj (ekz. Persone) ne estis inde rekompencitaj.

 IJK-51 estis amase partoprenita de B-landanoj (preskaux 40% de la
 partoprenantoj - eksterordinara rezulto por la 90-aj jaroj!). Komparu al la
 lasta B-landa IJK en Vraca, kie povis partopreni nur (kun etaj esceptoj)
 tiuj B-landanoj, kiuj ricevis subvenciojn, ecx ne la bulgaroj mem.

 En IJK-51 povis partopreni cxiuj, kiuj trovis la monon por atingi gxin.
 Tiuj, kiuj ne havis la monon por cxambro, povis logxi en amasejo (kun litoj
 kaj matracoj!) aux ecx en tendoj, memzorge (kun senpagaj matenmangxoj).

 De la internacia vidpunkto la prezoj sxajnis altaj por ne alta kvalito, sed
 envere la situcio estis tute natura por la nuna Rusio. Ja ne vane Moskvo
 estas la dua plej multekosta urbo de Euxropo (post Bern).

 Pro tiu lasta kauxzo kaj pro pluraj aliaj Rusio ne estis la plej bona, des
 pli komforta loko por IJK. Sed ni, rusianoj, estas felicxaj, ke gxi tamen
 okazis cxe ni. Ni scias, ke ankaux alilandaj partoprenintoj havis amason da
 impresoj pri la etoso kaj la kulturaj tradicioj de la ekssovetiaj junularaj
 E-arangxoj. (Nu, pri tio oni devas skribi ne en financa raporto.)

 Andrej Ananjin, prez. de LKK,
 aaa@forigu.junior.msk.su

 Rim. La (ankoraux neoficiala) financa raporto estas farita de LKK, sed
 ankoraux ne aprobita de la TEJO-estraro. La red.

 ***************************************************************************

 Agado cxe euxroparlamentanoj
 ============================

 Iom post iom pligrandigxas la nombro de euxroparlamentanoj, kiuj pli malpli
 akceptas la ideon, ke E-o povus esti uzata por klopodi solvi la lingvan
 problemaron en Euxropa Unio (EU).

 Je la 17-an de novembro 1995 ili estis 47 el 626 (cx. 7 %), sed, gxis nun
 ne estis organizata enketo en cxiuj landoj de EU. Versxajne estas pliaj,
 kiuj simpatias E-on, sed cxu ili ne reagis, cxu ili ne estis bone
 informitaj, cxu ili ne estis kontaktitaj.

 Sekve nepras dauxrigi nian agadon, diplomate, singarde. Neniam kaj neniel
 ni ekpolemiku; jam E-o havas suficxe da malamikoj! Al tiuj, kiuj negative
 reagis, ni atentigu pri misinformoj; dauxre ni informu ilin - kaj ankaux
 tiujn, kiuj pozitive reagis - plej eble objektive kaj sen trudi nin.

 Nepras ankaux diskonigi al cxiuj la pozitivajn reagojn. Tio ne nur
 plifortigas la pozicion de niaj simpatiantoj (amikoj, ecx subtenantoj), sed
 ankaux kuragxigas la hezitemulojn kaj, espereble, pridubigas niajn
 kontrauxulojn.

 Kompreneble, la pozitivan opiniaron ni diskonigu al aliaj politikistoj
 (landaj, regionaj, urbaj), al la elektantaro, sen forgesi jxurnalistojn.

 Se vi taksas grava tiun agadon, helpu lauxeble vian landan kunordiganton
 (en Belgio, Britio, Danio, Francio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio,
 Nederlando, Portugalio, Svedio) aux transprenu tiun taskon en la aliaj
 landoj de EU (Auxstrio, Finnlando, Germanio, Luksemburgio). Ankaux aktivaj
 unuopuloj povas gravege helpi en tiuj cxi landoj.

 La rezulto dependas nur de ni mem, de la euxropa esperantistaro. Ni fosu
 nian sulkon, ja, sed en gxi ni ne nin kasxu!

 Se vi deziras aktive kunagadi, kontaktu min. Antauxdankon.

 Germain Pirlot
 Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio
 Tel.: +32-59-708700

 ***************************************************************************

 Mazi en Irano
 =============

 Okaze de lernanta semajno la faka studenta komisiono de Esperanto en
 Havaran kulturejo organizis ekspozicion de esperantajxoj, kiun konsistigis
 E-gazetoj, sonbendoj kaj libroj. Ankaux la unua parto de Mazi en Gondolando
 estis montrata al la vizitantoj. La ekspozicion vizitis pli ol 2.500
 personoj, kiuj entuziazme akceptis informojn pri Esperanto. Oni dankis ges-
 rojn Azar Husxang, kiuj pruntedonis siajn esperantajxojn al la organizantoj
 de la ekspozicio. Similaj ekspozicioj estas planataj por estonto.

 el IREJO-Bulteno, decembro-95

 ***************************************************************************

 Esperanto en privata popollernejo
 =================================

 En urbo Elk (Polio) kreigxis privata popollernejo - klasoj 0, 1, 2. S-ino
 Monika Bilnik gvidas E-kurson por infanoj. Okazos la konkurso pri Esperanta
 poezio. La infanoj dez. kor. kun samagxuloj el div. landoj. Kontaktadreso:

 Monika Bilnik, p.k. 56, PL-19-300 Elk, Polio

 inf.: Boguslav Sobol

 ***************************************************************************

 Historio de Esperanto-mono
 ==========================

 Jankowski, Hans. 1994. Esperantomono: ilustrita historio pri universala
 monsistemo. Germanio: Libera Esperanto-Asocio.

 Cxu bedauxrinde, cxu malbedauxrinde, nia brava nova mondo respegulas la
 gloran venkon de kapitalismo kontraux komunismo. La idealismo, kiu estis
 tiel intime ligita kun esperantismo, en nia hodiauxa mondo malfortegas. Do
 tauxgas la apero de nova libro pri mono - sed cxi-kaze, Esperanto-mono.
 Jes, ja, kiel cxiuj aliaj landoj, Esperantio gxuis siajn proprajn monon
 (banknotojn kaj monerojn), bankojn, bankcxekojn, respondkuponojn, ktp.).

 Samkiel unu dolaro valoras cent cendojn, la Esperanta spesmilo (S aux Sm)
 valoris mil spesoj (S),aux cent spesdekoj (Sd), aux dek spescentoj laux la
 sistemo de la unua kreinto de E-mono, la svisa prof. Rene de Saussure. Pli
 malfrue, dum la dua mondmilito, la Universala Ligo kreis la stelon, -
 monunuo, kiun oni uzadis por pago de membrokotizoj, abono de gazetoj,
 acxeto de libroj ktp.

 La libro de Jankowski prezentas detalan historion de provoj krei
 Esperantistan monsistemon. Krome, la auxtoro aldonis kolorajn ilustrajxojn
 de la moneroj, monbiletoj, bankcxekoj ktp. Cxi tiuj ilustrajxoj estas kaj
 gluitaj sur la pagxojn de la libreto, kaj aparte enmetitaj. La libreto
 traktas interesegan, sed apenaux konatan faceton de la historio de la
 Esperantio. Cxiuj, kiuj interesigxas pri kolektado de moneroj, monbiletoj
 kaj posxtmarkoj, aux simple pri historio de Esperanto, devas legi kaj gxui
 tiun cxi libron. Adreso de la auxtoro: Hans Jankowski, Am Wemphof 5,
 D-44379 Dortmund, Germanio

 Howard I. Aronson
 el Saluton!, somero 95

 La libro estis eldonita de Libera E-Asocio por siaj membroj, sed pro
 elcxelrpigxo gxi ne plu estas akirebla. Ni ankoraux revenos al la temo. La
 red.

 ***************************************************************************

 Proponaro - nova eldono
 =======================

 Aperis la dua, reviziita eldono de la brosxuro "Proponaro por la Esperanto-
 informado". La dua eldono konsistas el entute 130 p. en du kajeroj.

 Gxi estas havebla kontraux 180 BEF (+ efektivaj sendokostoj) cxe:

 Flandra Esperanto-Ligo
 Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio

 inf: M. Sikosek

 ***************************************************************************

 KOREKTO
 =======

 En la numero 1/decembro p. 3. estis informo pri la brosxuro "Norvegio
 ekrigarde".

 Mendu gxin NE de la ministerio, sed cxe nia cxefdelegito Kjell Gustavsen,
 Rasmus Engers vei 10, N-0956 Oslo kiu peradas la mendojn al la ministerio.

 inf: u_draper_d@forigu.kari.uio.no

 ***************************************************************************

 Kompaktdisko Esperanto - sen Esperanto
 ======================================

 Nova kompakta disko de itala kantisto titoligxas "Esperanto". Cxiuj kantoj
 tamen estas itallingvaj kaj (miasupoze) neniu el ili mencias la lingvon
 Esperanton. Certe neniu titolo de kanto mencias gxin.

 Laux televida intervjuo kiun mi spektis, li elektis la titolon, cxar:

 - Li sxatis la ideon de monda harmonio, monda miksajxo, monda vilagxo

 - En la disko miksigxas pluraj muzikstiloj, same kiel en Esperanto miksigxas
   pluraj lingvoj.

 Jen la donitajxoj:

 kantisto: Rosario DI BELLA
 disko: "Esperanto"
 eldonejo: Polygram Italia s.r.l.
 kodo: 528 562-2
 La sama albumo ekzistas ankaux kiel sonkasedo.

 inf: Giuseppe Castelli, 
      castelg@forigu.dsi.unimi.it

 ***************************************************************************

 Terminikaj diskutoj
 ===================

 Kiel trovi trafajn terminojn por cxiutagaj nocioj?

 Al esperantistoj ofte mankas terminoj por modernaj nocioj, kiuj ankoraux ne
 estas registritaj en etnolingvaj-Esperantaj vortaroj. Kion ni povus fari
 por helpi nin?

 1. La plej rekomendinda metodo estas krei novan terminon el jam ekzistantaj
 elementoj de nia lingvo. Ekzemple por la germana Strumpfhose aux la angla
 pantie-hose ni povus krei la terminojn "pantalon-sxtrumpoj", "sxtrumpo-
 pantalono", "gxistalia sxtrumpo-paro". PIV nomas tiun nocion "gxistaliaj
 sxtrumpoj". Sed kiu termino estas preferinda? Dezirinde estas, kompreneble,
 ke nur unu termino ekzistu. Kutime oni selektu tiun terminon, kiu estas
 registrita jam en PIV. Sed en tiu verko la bezonata termino estas kelkfoje
 nur malfacile trovebla ("gxistaliaj sxtrumpoj" estas registrita kiel lasta
 ekzemplo por "sxtrumpo"). En la Esperanta Bildvortaro la nocio ankoraux ne
 estas bildigita.

 2. Dangxere estas solvi la problemon per la dua vojo, kiel montras la
 artikoleto "Kolantoj, kolgotoj" en "Esperanto" (aprilo 1993, p. 72). Jen
 citajxo:

 "Tute alia situacio kreigxis, kiam mi eklaboris en nia "Esperanto Komerca
 Agado" (EKA). Fakte ekzistas en la mondo miloj kaj miloj da komercaj
 artikloj, kiuj ne havas Esperantan nomon. Sekve ni devis inventi ilin!
 Temas pri serioza problemo, cxar kio okazus, se dise en la mondo oni uzus
 malsaman nomon por la sama varo? Jen klariga ekzemplo: parolante pri
 virinaj kalson-sxtrumpoj, okcidente nomataj "collants", mi uzis la vorton
 kolantoj, sed miaj rusaj kunparolantoj absolute ne komprenis, pri kia varo
 mi parolas. Poste ili demandis min pri kolgotoj, vorto tute ne konata al
 mi. Nur post longa baraktado mi fine komprenis, ke ni parolas pri la sama
 ajxo. Cxiutage aperas pluaj tiaj problemoj: "cxemizo" havas ekzemple tre
 limigitan signifon por dekoj da tute malsamaj brustovestoj. Aux: ekzistas
 du apartaj tipoj de porvirinaj kalsonetoj (ne kalsonoj!), kiujn komerce oni
 nomas slip kaj boxer. Esperante do, cxu "slipo" aux "slipeo", "bokso" aux
 "boksero"?

 La Akademio verdiktas pri la oficialeco de nova termino nur kiam longa,
 sistema uzado sankciis gxin. Sed dume kaose enkondukigxas malkongruaj
 formoj. Cxu oni povus starigi malgrandan komisionon de du aux tri
 kompetentuloj, kiuj povus doni sian rapidan jugxon rilate al enkonduko de
 nova radiko, difinanta objekton, pri kiu ankoraux ne ekzistas gxenerale
 uzata esperanta termino? Liston de novelektitaj vortoj oni povus aperigi en
 la cxefaj E-gazetoj, kiuj sendube ne rifuzus doni al sia legantaro tiun cxi
 servon.

 Ni kreis nian EKA por disvastigi la Internacian Lingvon kaj doni eblon al
 esperantistoj gajni monon per gxi. Cxu por dauxrigi nian agadon, pro manko
 de tauxga vortprovizo, ni devos ekuzi la anglan?

 "Siriusano"
 laux "La eta gazeto"

 * * *

 Tiu pragmata artikolo tre bone montras la problemojn, kiuj alfrontas nin.
 Felicxe ne plu necesas krei tiun komisionon, cxar tiun taskon pli efike
 povas plenumi la Pekoteko-metodo, pri kiu akademiano Eichholz jam ofte
 atentigis esperantistojn (ankaux en la Esperanta Bildvortaro). Tamen
 evidente ne suficxe ofte, cxar tiu artikoleto malkasxas, ke ecx lingvaj
 aktivuloj ne estis informitaj pri gxi. Se Siriusano estus skribinta al la
 Akademio, Sekcio Fakaj Vortaroj, s-ro Eichholz estus rekomendinta al li la
 terminon "gxistalia sxtrumpo-paro"...

 Lingvaj aktivuloj, kiuj sentas la mankon pri terminoj, tial povas
 Pekotekante ricevi pli rapidan respondon al iliaj problemoj, ol se ili
 estus devigitaj atendi publikigon de respondoj en iu revuo. Pekoteko-
 registrajxoj estas rapide troveblaj pere de UDoKo kaj pere de multlingvaj
 indeksoj.

 Por ke ni disponu pri la dezirataj modernaj terminoj, cxiuj pri la
 lingvoevoluigo interesitaj esperantistoj eklaboru laux la sama skemo: se iu
 konstatas mankon de termino, tiu difinu gxin kaj atribuu al gxi tiujn
 etnolingvajn terminojn, pri kiuj la difinanto certas, kaj aldonu, se
 necese, desegnon. Sendante gxin al la Pekoteko-redakcio (adreso de
 Eichholz), li rapide ricevas respondon al sia problemo kaj cxiuj
 interesatoj povas estonte profiti de la pripensoj.

 el Terminoteko, dec/94

 ***************************************************************************

 OSIEK-premio 1995
 =================

 Cxi-jare la OSIEK-anoj proponis 5 librojn premiindajn, el kiuj oni dum la
 konferenca kunveno en Varsovio post duobla sekreta vocxdono atribuis la
 premion al

        Donald Broadribb
        ----------------

 pro lia traduko de "La Respubliko" de Platono.

 La premio, kies nuna valoro estas 300 ekuoj, rekompencas vivantan auxtoron
 de nefikcia verko, originala aux tradukita.

 laux La Gazeto

 ***************************************************************************

 A F R I K A    A G A D O
 ////////////////////////


 Disvastigado en la tria mondo

 "Ne ekzistas problemo sen solvo...
 ==================================

 La trijardekaj spertoj ebligas fari konkludon pri la disvastigado de E-o.
 Unu el la cxefaj handikapoj estas la malricxeco de la homoj en la Tria
 Mondo.

 Alia fakto estas la motivigo de la lernado de la lingvo: la kursanoj
 auxtomate demandas al si mem kaj al ni: kiel E-to utilus al ili post la
 lernado. Argumentado por ili ne suficxas. Gxenerale ili komparas la tujajn
 avantagxojn en la lernado de la franca kaj de la angla, aux iu alia nacia
 lingvo, kvankam tiuj lingvoj estas malfacile lerneblaj por ili.

 La fremdlingvaj kulturaj centroj kaj institutoj (Allilance Francaise,
 Centre Kulturel Albert Camus, Centre Culturel Americain, Centre national
 d'Enseignement de la langue anglaise k.a.), ambasadejoj ofertas al la plej
 bonaj kursanoj okazojn partopreni stagxojn, eksterlandajn renkontigxojn,
 ebligante al ili praktiki la lingvojn. Tio mankas al E-lernado! Kredu, ke
 mi konscias, ke la "esperantofonio" estas for disponi la rimedojn kiel
 Britio aux Usono por la angla, Francio por la franca ktp. Tamen se ni
 unuigas niajn fortojn, ni povas doni minimuman konvinkigan bildon pri la
 internacieco de E-to: unu el la plej bonaj E-kursanoj povu partopreni UK,
 stagxon en Gresillon aux en KEC en Svisio, klubvivon de alilandoj. Ke oni
 profunde en la spirito kaj en koro sentu, ke per E-to la tiel vasta mondo
 estus malgranda kaj cxefe hejma.

 Por Malagasio unu vojagxbileto ofertita kaj acxetita en Euxropo por vojagxo
 Antananarivo - Parizo - Antananarivo estas malpli kosta, ol acxetita cxe la
 landa aerkompanio surloke pro la devaluto de la malagasa franko. Unu bileto
 jare helpas nin efike en niaj E-laboroj.

 Mi mem estas fidela e-isto (34-jara E-vivo). Mi konkrete konstatis cxe
 lernado ties valorojn kaj utilon per miaj eksterlandaj vojagxoj en 1962,
 63, 78. Dank' al E-o kaj helpoj de grupoj mi povis konatigxi kun popoloj de
 Francio, Belgio, Nederlando, Danio, Germanio, Hungario, Bulgario,
 Jugoslavio, Italio...

 Ne nur malagasaj e-istoj iru alilanden, sed alilandaj e-istoj ankaux venu
 al Malagasio!

 Mi sugestas, ke konsciaj e-istoj, grupoj kunigxu kaj kolektu gutojn de
 malavaraj kaj bonvolaj helpoj, sin pretu akcepti malagasajn esp-istojn por
 ke ili vivu la veran internacian interkomprenigxon. Reveninte hejmen, ili
 donos al aliaj la plej bonajn konvinkajn impresojn.

 La Universala Kongreso de E-o estas via privilegio, kiun ne havas la e-
 istoj en la Tria Mondo, sed via rezigno de tempo al tempo al gxi por doni
 al e-istoj malfavorigxantaj vivi la E-senton estas via duobla privilegio.

 Cxu vi pretas agi? Kial do ne tuj agi?

 Por kontaktoj skribu al: Universala Kultura Servo, Logement 387, Cite
 Analamahitsy, MG. 101, Antananarivo, Respubliko de Malagasio, aux S-ro Hans
 Bakker, Kastelenstraat, 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando.

 Eugene Raveloson

 ***************************************************************************

 I L E I
 ///////

 75 numeroj de Juna Amiko
 =========================

 Juna Amiko naskigxis per sia prov-numero en novembro 1972, sub redakto de
 s-ro Geza Kurucz.

 Do, gxiaj unuaj junaj legantoj nun farigxis plenkreskuloj dum tiuj 23
 jaroj, kaj eble ecx jam iliaj infanoj amikas kun Juna Amiko...

 Sxangxigxis redaktoroj (post G. Kurucz - Oldrich Knichal, nun - Stefan
 McGill), sxangxigxis tempoj, temoj, auxtoroj, nesxangxebla nur restas amo
 de la JA al siaj legantoj...

 La gazeto havas plurajn taskojn - gxi instruas, edukas, informas, konsilas,
 rakontas... Cxiu infano povas trovi por si ion speciale sxatatan - cxu
 enigmojn, cxu versojn, cxu korespondadresojn, cxu amuzajn historiojn,
 cxu... - nu, vi ja mem scias!

 Iu el rusaj verkistoj foje diris: "Oni devas verki por la infanoj same kiel
 por plenkreskuloj, sed pli bone".

 Ni deziras al Juna Amiko cxiam resti juna, kaj cxiam resti amiko!

 Abdurahman Junusov

 ***************************************************************************

 ABC de ICxLM
 ============

 ABC en Esperanto estas la plej nova kajero de Infanoj Cxirkaux la Mondo
 (ICxLM). 36-pagxa en formato A-4 gxi prezentas la alfabeton. Cxiu letero
 ricevas unu pagxon, kun kolorigenda bildo (de iuj el infanoj farita) kaj
 simpla teksto. Oni lernas la kolorojn, nomojn de interesaj objektoj, bestoj
 aux homoj, kaj starigi kaj respondi demandojn.

 Por ekscii pliajn detalojn kaj por akiri la kajeron skribu al:

 ICxLM, 3876 Belmont Ave, San Diego, CA-929116 Usono

 ***************************************************************************

 Vojagxu en Esperanto-landon!
 ============================

 Mi laboras pri nova eldono de mia libro "Vojagxo en Esperanto-lando -
 Perfektiga kurso de Esperanto".

 Al cxiu deziranto mi volonte sendas la unuan lecionon (kaj ankaux informojn
 pri IPKK - Internacia Perfektiga Koresponda Kurso) per retposxto
  aux per ordinara posxto al tiuj, kiuj ne
 havas retadreson:

 Boris Kolker, 1300 Superior Ave.,
 Apt. 2109, Cleveland, OH 44114, USA.

 ***************************************************************************

 Internacia Konkurso pri Modela E-parolo
 =======================================
 honore al Ivo Lapenna

 Por etendi al Esperanto la tradicion de pluraj landoj ni organizas la 4-an
 internacian konkurson por bazlernejanoj, t.e. infanoj de 11 gxis 15 jaroj.

 Per la konkurso ni intencas turni apartan atenton al bela, modela, por cxiu
 klara kaj komprenebla parolo en Esperanto. La plej bonaj konkursantoj estos
 distingitaj per honoraj diplomoj Ivo Lapenna.

 Cxiui aligxinto prezentos libere elektitan prozan tekston ne pli longan ol
 20 tajpitajn liniojn. La instruisto mem jxurios siajn lernantojn kaj sendos
 la plej talentajn (ne pli ol 2 personojn) al regiona konkurso, kie la
 konkursantoj denove prezentos siajn tekstojn kaj tuj poste nekonatan
 tekston ricevitan samloke. La vocxoj estos registritaj en iu sonizola
 studio kaj la registrajxoj estos jxuriitaj de tri kompetentaj personoj,
 apartenantaj al tri diversaj lingvofamilioj. Cxiu el ili poentos (de 0 gxis
 10) cxiujn registrajxon, ne konante la pritaksajn notojn de la ceteraj
 jxurianoj.

 Cxe jxuriado estos konsiderataj:

 a) klara kaj regula prononco de cxiuj sonoj, silaboj;
 b) gxustaj akcentado kaj intonado;
 c) ritmo kaj lauxsenca disigo de penselementoj.

 Aligxo cxe propra instruisto gxis la 31-a de januaro 1996.
 Loka konkurso: en la dua semajno de februaro 1996.
 Regionaj konkursoj: fine de marto.
 Prezento de la distingitoj: gxis la 15-a de majo 1996.

 Cxiuj instruistoj, kies lernantoj deziras partopreni en la konkurso,
 informu la organizanton, s-ron Geza Kurucz, gxis la 3-a de februaro 1996.

 Adreso por cxiuj demandoj:

 ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj, 
 Geza Kurucz, Nyiri ut. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario

 ***************************************************************************

 Stato de la internacia (lingva) konkurso
 ========================================

 Plenagxuloj
 -----------
 Post la 2-a taskfolio alvenis 21 solvoj el 8 landoj. Stato de poentoj la
 27-an de nov.95.

 1. Olsen, Estera      NOR 40.0
    Molnar, Monika     HUN 40.0
    Molnar, Maria      HUN 40.0
 4. Tomisxek, Jindrich CZ  39.0

 ***************************************************************************

 E S P E R A N T O   E N   R A D I O
 ///////////////////////////////////

 Skribu rekte al Sarajevo
 ========================

 Radio Sarajevo informas, ke eblas nun skribi al gxi senpere: Radio Sarajevo
 - Esperanto-Redakcio, BA-71000 Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.

 AERA (Amikaro de Esperanto en Radio) proponas posxtkarto-kampanjon:
 esperantistoj skribu kiel eble plej multajn salutajn posxtkartojn al Radio
 Sarajevo. Espereble de nun gxi elsendos pli esperigajn informojn kaj
 komentariojn. Euxropanoj, auxskultu Radion Sarajevo, cxiumerkrede vespere
 je 23 h 20 UTC (nu, tio estas jam jxauxde, 20 minutoj post noktomezo MET -
 MezEuxropa Tempo) per 612 kHz aux 7105.

 inf. AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto-Radio).

 ***************************************************************************

 Elektronika adreso de Radio Vatikana
 ====================================

 Esperanto-Redakcio de Radio Vatikana havas novan elektronikan adreson:
 mc6778@forigu.mclink.it Oni petas uzantojn de la retoj provi gxin. Cxis nun nur
 Radio Auxstria Internacia ankaux havas retposxtan adreson: info@forigu.rai.ping.at

 inf: AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio)

 ***************************************************************************

 H U N G A R A   A N G U L O
 ///////////////////////////

 DB - 15 jara!
 -------------
 Antaux 15 jaroj aperis la unua numero de Debrecena Bulteno, kiu regule
 peras la hungaran kulturon en E-o ankaux al eksterlando. Gratulojn al la
 sindona agado de Tibor Papp, la cxefa prizorganto de la revuo! DB estas
 abonenbla (6 numeroj) al hungariaj adresoj por 500 forintoj.

 Mezvortaro - 3 taga malfruo
 ---------------------------
 Malgraux la promesoj la mezvortaro Hungara-Esperanta tamen ne aperis al la
 cxi-jara E-festo. La presejo de Imre Szabo malfruis nur kelkajn tagojn, la
 pagxoj jam estas presitaj, sed por la bindado jam ne restis tempo. Post la
 pretigxo antauxmendantoj ricevas la vortaron perposxte - sen la devo pagi
 la afrankon.

 Rekorda cxeesto en la vintra E-festo
 ------------------------------------ Neatendite multaj, cx. 130 personoj
 partoprenis la budapesxtan E-feston la 16-an de decembro. Tiu kvanto de
 esperantistoj superas la ciferojn de multaj lastaj jaroj. Dum la tuttaga
 evento krom la festa parto oni gxuis la teatrajxeton de Majk Sadler, gxojis
 pro la preskaux aperinta mezvortaro, festis la 75-numerigxon de Juna Amiko
 kaj posttagmeze konferencis pri la aktualaj demandoj de hungaria E-movado.

 +++ Pallosne Erzsebet +++

 La 11-an de decembro forlasis nin Elizabeta Pallos, internacie konata kaj
 rekonata gvidanto de E-movado en suda Hungario.

 Ni funebras kaj kondolencas.

 ***************************************************************************

 Donaco al vi mem
 ================

 Liebe Mitglieder des Esperanto-Verbandes Baden-Wurttemberg,
 Karaj membroj de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO)

 kun tutkora saluto el la estraro vi hodiaux senpage ricevas tiun cxi
 numeron de Eventoj.

 Tiel vi tenas en viaj manoj gustuman numeron de cxi tiu dusemajna gazeto,
 kiun ni povus uzi ankaux por nia enbadenvirtemberga komunikado. - Kion vi
 pensas pri tio? Bv. sendi viajn reagojn, instigojn al mi.

 Eble vi sxatus donaci abonon de Eventoj por la venonta jaro al vi mem aux
 al via grupo?!

 Kun la plej bonaj deziroj por 1996 via

 Ursula Niesert (prez.)
 Immantelstrasse 3, D-79104 Freiburg, (0049) 761- 2892 99.

 ***************************************************************************

 I N T E R E S E
 ===============

 Iam, kiam ankoraux mi estis novulo en la E-kampo, mi rakontis al cxiuj pri
 tiu cxi "bonega lingvo". Kaj respondis al demandoj, kiujn demandis diversaj
 homoj. 
 
 Iufoje min demandis unu el miaj koleginoj (tre 'emancipita', eble
 ecx iom cinika virino): 
 "Cxu bona estas Esperanto?" - Jes. 
 - "Cxu oni povas cxion esprimi en gxi?" - Certe. 
 - "Kaj oni povas ecx blasfemadi?" - Nu, tutcerte! 
 - "Do, kiel estos E-lingve 'xxxxx' kaj 'yyyyyy'?" Mi nomis, i.a.,
    demonstraciinte mian erudicion. 
 - "Ho! - Plivigligxis la virino. - Efektive gxi estas NORMALA lingvo!"
 
 ***************************************************************************

 Ni pliricxigu nian cxiutagan Esperanton!

 I N S U L T O J
 ==============

 Ekzistas sxerca rakonto pri sagxa avinjo, kiu donis al sia nepo liston de
 vortoj kaj diris: "Jen nepcxjo, parkerigu la vortojn, sed neniam uzu ilin!"

 Ofte dum akra disputado kun aliaj homoj vi sentas, ke vi ne povas ne nomi
 sian oponanton per iu ofenda vorto, esprimi sian indignon ktp. Tiam vi uzu
 insultojn.

 "INSULTOJ estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aux ofende
 priskribi ajxon aux situacion" (R. Corsetti). Jen kelkaj insultoj, kiujn vi
 povus uzi en viaj cxiutagaj disputoj aux en viaj beletraj verkoj (en
 krampoj estas preciziga informo):

 acxulo, fiacxulo, fi-homo (kontraux homo pro fizika aux morala malboneco),
 arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojnkapulo, kreteno, malsagxulo,
 sencerbulo, stultulo, sxtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo),
 bandito (pro rabemo, eksterlegxaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco,
 stulteco), bird-timigilo (pro gxeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto
 (pro krueleco), cxarlatano (pro trompado de la publiko), cxiesulino, putino
 (kontraux virino pro malmorala konduto), fasxisto (pro reakciaj politikaj
 ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo (pro
 neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fusxulo, sentauxgulo (pro
 malkapablo), huligano (pro kontraux-socia konduto), hundacxo (pro fieco),
 kanajlo (pro malnobla friponeco), klacxulo (pro disbabilado pri aliaj
 homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco,
 krimeco), nauxzulo (pro nauxzeco), parazito (pro paraziteco, fieco),
 rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza elturnigxemo), serpento (pro
 malico, perfidemo), sxovinisto (pro troa glorado de sia popolo),
 volapugisto (sxerca insulto kontraux homo pro ties stulteco, kombino de
 volapukisto kaj pugo).

 Nu jen, vi (post kelka praktiko, certe) farigxos fakulo pri insultoj. Se,
 tamen, ili al vi ne suficxas aux estas tro (mal)molaj, vi povas fantazii
 kaj elpensi novajn insultojn aux uzi la unuversalan vorton "zozo". Kaj
 tutcerte, mi alvokas neniun cxie kaj cxiam uzi la vortojn/esprimojn, des
 pli kiam la situacio ne postulas tion. Memoru pri la sagxa avinjo!

 Felicxan blasfemadon!!!

 El libro de B.Kolker "Vojagxo en Esperanto-lando" - Moskvo, 1992, pp.
 220-221.

 inf: nikst@forigu.glas.apc.org

 ***************************************************************************

 Lingvoj kaj cerbo
 =================

 Franco Fabbro, esploristo cxe la Universitato Trieste, Italio opinias, ke
 cxiu lingvo kiun oni scipovas, aux almenaux scias parte, lokigxas en aparta
 loko de la cerbo.

 Laux esplorado de kelkaj homoj, kiuj parolas pli ol unu lingvon, sed kiuj
 suferintaj pro diversaj kauxzoj cerbdifekton, ne plu povas paroli flue aux
 sin esprimi flue en sia denaska lingvo. Ili poste komencas paroli flue en
 lernitaj aux akiritaj lingvoj. Tio signifas, laux la artikolo en la revuo
 L'Espresso, ke la scio de la denaska lingvo entrudas sin en la alia lernita
 lingvo kaj limigas esprimpovon en cxi tiu(j) lingvo(j). Cxe la temitaj
 cerbodifekto tiu altrudo neniigxas...

 el Telopeo, okt/94

 ***************************************************************************

 A N O N C E T O J
 =================

 "Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj"

 ***

 Ni bezonas informon pri la komputiloj Amiga en Hungario kaj pri la
 komputillingvo OBERON. Cxu iu povas helpi al mi? Jorge Mayorga

 jmayorga@forigu.hemeroteca.icfes.gov.co

 ***

 E-Junularo de Saksujo: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/

 ***

 Nova elektronika adreso de Flandra E-Ligo, FEL estas: fel@forigu.knooppunt.be. La
 WWW-adreso estas: http://www.knooppunt.be/fxel

 ***

 Por nia kolekto de Eventoj ni bezonas la mankantajn numerojn 2, 5, 21 kaj
 22 el la jaro 1992. Kiu povas helpi? Kontaktu: Iltis-eldonejo, P.f. 600130
 D-66067 Saarbrucken, Germanio.

 ***

 La adreso de la IJK-administrado sxangxigxis. La nova respondeculo por
 aligxoj estas: Holger Boos, Krauterweg 25, D-51069 Koln, Germanio. Fakso:
 +49-221-685597. Rete: a2659212@forigu.mail.rrz.uni.koeln.de

 ***

 Ruta Vaiciunaite informas cxiujn geamikojn pri sia nova (provizora) adreso:
 c/o Ferdinand Bego, Universiteti i Tiranes, Fakulteti i Shkencave Natyrore,
 Muzeu i Shkencave Natyrore, Tirana, Albanio. Tel/fakso: +355-42-29028

 ***************************************************************************

 H U M U R O
 ===========

 Okazis dum MELA-95
 ==================

 Apud la lageto juna virino demetis sian veston kaj aperis tute nuda. Aliris
 al sxi iu pli agxa viro kaj atentigis:

 "Cxi tie banado estas malpermesita."

 La junulino demandas: "Vi ja gapis al mi dum la tuta tempo! Kial do vi ne
 diris tion al mi antaux ol mi senvestigis min?" La viro respondas: "Cxar la
 senvestado ne estas malpermesita".

 ***************************************************************************

 EVENTOJ - 0092, 
 Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

 A kiado es a szerkesztoseg cime:
 H-1675 Budapest, pf. 87.
 Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
 Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
 EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
 Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
 Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
 Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov,
                Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag
 
 La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
 kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
 Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

 ***************************************************************************