Eventoj n-ro 088, 2/oktobro - '95,  retposxta versio
****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Kiel acxeti libron?
                         - Malferma Tago en la cxef-urbo de Esperantio
                         - Budapest: Imito de la origina celo
                         - Malfruo...

TEJO:                    - TEJO: la arangxoj intaj kaj ontaj

Esperanto aplikata:      - Internacia Foiro de E-turismo
                         - Denaskuloj en Internet!
                         - Roko kaj Popo
                         - Fundamentoj de lineara algebro
                         - Denove pri la kursoj en Internet!
                         - "Kiu estas kiu" en la scienco kaj tekniko?
                         - Esperanto en la telefonaj jarlibroj

Arangxoj:                - PSI kaj PLI
                         - La utila kun la agrabla...
                         - Ludu goon!
                         - Konciza REF-erajxo
                         - Interlingvistikaj prelegoj
                         - Bulgario: cxedanuba rendevuo kun 80
                           esperantistoj

Movado:                  - En Dublino
                         - Ago-Tago en Bolonjo
                         - Mazi Ago-Tagis en Kroatio
                         - San Francisco: Oficiala urbestra proklamo!
                         - Brazilio
                         - Rusio: Nova prezidanto
                         - Prelegu en la Kongresa Universitato!
                         - Cxarto de Euxropa identeco
                         - Stipendio Ivo Lapenna

Libroj:                  - Proponaro por la Esperanto-informado

ILEI:                    - Internacia konkurso por plenagxuloj
                         - Pedagogiaj arangxoj
                         - Infanoj cxirkaux la mondo- kaj ankaux en
                           Juna Amiko
                         - Infanaj kantoj
                         - La 3 bazaj principoj

Reagoj:                  - Kristnaskaj kartoj
                         - Ni jam havas nian filmon
                         - Merkatiko - devige
                         - Sukcesa alvoko

Interese:                - Kiel persvadi maldiligentulojn labori
                         - Kiel senmakuligi posxtmarkojn?

Por via notlibro:        - TEJO-estraro 1995-97

Hungara angulo:
Korespondi deziras:
Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kiel acxeti libron?
===================

Esperanto libro... ne vendas... plendis librovendistino dum granda
internacia esperantista kongreso. (Certe ke ne vendas, kun tia vendisto!)

Sed librojn oni ne acxetas pro la vendisto, diros vi. Prave, sed imagu,
ke vi ne estas klera leganto de Literatura Foiro, sed simple -
komencanto. Se la vendisto ne konas la lingvon de la libroj, kiujn li
vendas, kiamaniere li helpos al vi? Ni imagu, tamen, ke vi estas fervora
komencanto kaj ne rezignas. Vi volas acxeti vian unuan Esperantan libron!
Kiel vi elektos? Kio allogos vin? Cxu la aspekto, belaj, altiraj
kovriloj, ricxe ilustritaj pagxoj? Niaj libroj ofte aspektas povre,
malbele, senvizagxe, ne ilustritaj, malkvalite presitaj. Sed - la prezoj
elstaras! Vi dauxre ne rezignas kaj iel - vi elektis. Ekleginte la
elektitajxon vi povus konstati, ke mankas kelkaj pagxoj, iuj ne estas
presitaj, kelkaj retroveblas antaux la fino de la libro, en malgxusta
loko. Pres- kaj lingvajn erarojn tamen vi ne trovas (cxar vi estas
komencanto).

Atentu - la priskribita maniero por acxeti libron estas la plej simpla.
Cxar temis pri rekta kontakto kun la libro, kio fakte estas suficxe rara
situacio. Libroservon oni kutime povas vidi dum Esperanta renkontigxo,
sed ne cxiu kaj ne iu ajn. Kiam kursfininto vojagxos al sia unua
Esperanta arangxo, cxu intertempe li povos renkontigxi kun Esperantaj
libroj? Cxu ili ekzistas en lia Esperanta klubo? Kiom da? Kiaj? Cxu iu
okupigxas pri ili? Cxu en la klubo okazas iuj programoj rilate al la
Esperanta literaturo? Se la respondoj negativas, sed nia komencanto
logxas en felicxa lando, kiu havas unu (jes, unu!) bone funkciantan
libroservon, li devas kontakti gxin. Li devas skribi al la libroservo
(kiu versxajne ne funkcias plentempe kaj cxiutage). Post la atendado kaj
ricevo de la libroj li iras al la posxtejo kaj pagas ilin plus
sendokostojn. Se en la lando ne ekzistas bona libroservo, nia aventurulo
devas skribi al Libroservo de UEA. la proceduro estas sama, sed por nia
novulo iom pli komplika. Li povus diri: Esperanto libro... ne acxetas. Ni
ne parolu nur pri komencantoj, eble grumblas vi. Jes, por aliaj la afero
estas pli facila. Sed la principo samas - cxio alia estas nuancoj.
Spertuloj ecx veturas al kongresoj. Sed tie ili apenaux trovos liberan
momenton por unufoje eniri libroservon.

Plue, informoj pri la libroj malmultas kaj disvastigxas tre malrapide.
Pri la nova libro aperas du-tri recenzoj en diversaj gazetoj. Kiel
unuopulo trafu la recenzon en la maro da periodajxoj?

Rememoru, kiel normala leganto acxetas normalajn librojn. Li renkontas
ilin cxiupasxe, en multaj librovendejoj, en montrofenestroj, en grandaj
magazenoj, en gazetkioskoj, sur vendobenkoj en la strato.

Kiel acxeti libron?
-------------------

Informojn kaj reklamojn pri ili en televido, radio, gazetoj... Belaj
katalogoj alvenas al lia hejmo. Diversokaze la prezoj de la libroj estas
rabatitaj. Acxeteblas simplaj, malmultekostaj posxeldonoj. Librokluboj
premias fidelajn legantojn...

Kompare al tio Esperantaj libroacxetantoj estas preskaux herooj! Ni devas
konscii, kiel Esperanta libro malfacile renkonteblas kaj acxeteblas. Tial
niaj legantoj meritas estimon kaj - unuavice - bonan priservon. La
libroservoj devas proponadi librojn, informadi pri ili, sed ne unu fojon
en la jaro aux en kelkaj jaroj. Cxiam ili devas havi novajn interesajn
informojn pri la libroeldonado.

La libroservistoj ne povas nur sidi kaj atendi libromendojn. Ili devas
ankaux iri renkonte al la leganto. Porti librojn sub lian nazon. Sed la
libroservoj ankaux devas altiri legantojn. Kiel? - Laborante. Organizante
prezentadojn de novaj libroj, renkontigxojn kun verkistoj, kun aliaj
libroproduktantoj, literaturajn vesperojn kaj cxiam novajn kaj interesajn
okazajxojn. Radiante Esperantan kulturon.

En la nuna evolustadio de nia kulturo la tasko de libroservoj ne estas
teknika. Ilia tasko estas esence: kultura, kleriga, eduka. Cxar nia
kulturo junas. Tamen gxi atingis nivelon suficxan por havi verkistojn,
eldonistojn, libroservojn, ecx propran PEN-centron. Nur mankas legantoj.
Krei ilin (ne atendi ilin) estas gxuste tasko de libroservoj.

Malmultaj esperantistoj vere konas kaj konscias pri la speciala, unika
valoro de la Esperanta kulturo. Libroservistoj devas esti inter tiuj,
kiuj povas malkovri tion al la aliaj!

Visxnja Brankovicx

el Literatura Foiro, auxgusto 95

*************************************************************************

Malferma Tago en la cxef-urbo de Esperantio
===========================================

La Centra Oficejo de UEA celebras sian 40-jaran estadon en Roterdamo,
Nederlando, kaj lige al tio organizas "malferman tagon" la 18-an de
novembro. Kaptu la okazon kaj vizitu ankaux vi vian propran domon en tiu
sabato!

Konatigxu kun la domo kaj gxiaj laborantoj! Krom ili, la tutan tagon
cxeestos William Auld, kiu antaux 40 jaroj pakis la Centran Oficejon en
Heronsgate por transporto al Roterdamo. Kaptu la okazon pliricxigxi per
auxtografo!

Dum la tago okazos senhalta prezentado de E-filmoj. Acxetante en la
libroservo, vi ricevos rabaton de 10 % (kaj sxparos la sendokoston). Kafo
kaj teo estos senpage servataj, kaj estos ankaux surprizaj ofertoj...

Roterdamo imponas per moderna arkitekturo kaj abunda kultura vivo. Pasigu
plenan semajnfinon en la cxef-urbo de Esperantio! Hotelo Van Walsum estos
je via dispono por tranoktado (vd. Jarlibron 1995, p. 242).

Pliaj informoj cxe:

CO UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Tel.: +31-10-436-1044
Fakso: +31-10-436-1751
Rete: uea@forigu.inter.nl.net

*************************************************************************

Budapest: Imito de la origina celo
==================================

La origina, deira celo por la Ago-Tagoj (tiam ankoraux surstrataj
demonstracioj) estis la atingo de iu publika debato en televido pri la
lingvaj problemoj, kaj pri ilia solvo, kie certe (aux espereble?) E-o
estos ne-evitebla.

Por prepari nin al tiu debato tre utilas antauxaj provoj, kiujn oni poste
povas analizi. Gxuste tio okazis nun en kadro de la Ago-Tago. Post la jam
tradicia disdonado de flugfulioj en la urbocentro (90 personoj, cx. 10000
[!] folioj), en aparta salono de eleganta hotelo okazis debato pri la
problemoj de la internacia lingva komunikado, kiun partoprenis sekciestro
de la Ministerio pri Internaciaj Aferoj, la vicprezidanto de la Sxtata
Lingvoekzamena Komisiono - kaj vicprez. de HEA d-ro Endre Duduich...

La tutan tagon organizis kaj la debaton gvidis Peter Rados, gvidanto de
la E-societo "Fisxklubo". Certe estas ankoraux multaj korektendajxoj,
ekz. pri kontakto al la amaskomunikiloj, ja pri la eventoj raportis "nur"
3 taggazetoj, krome al la cxeestantaj esperantista publiko ne estis
klarigita la senco de la afero...

Krom la "centraj" aferoj en la sama tago estis muntitaj 2 konstantaj
reklamtabuloj pri Esperanto, kaj far la "Fondajxo Esperanto" estis
produktitaj belaspektaj reklamstrioj el travidebla vinilo, glueblaj sur
la internan fenestron de auxtomobiloj.

L. S.

*************************************************************************

Malfruo...
==========

Kiel vi spertas, tiu cxi numero iom malfruas. Gxin kauxzis iu teknika
afero, pri kio ni esperas raporti en iu baldauxa numero (se gxis tiam ni
finos la aferon, kaj atingos sukceson...)

La red.

*************************************************************************

TEJO
////

TEJO: la arangxoj intaj kaj ontaj
=================================

Karaj,energiplena mi revenis el Sankt-Peterburgo, kie mi igxis estrarano
pri kongresoj kaj KER-seminarioj. Inter la temoj traktitaj en kaj ekster
la komitatkunsido de TEJO tre ofte aperis informado. La informado inter
la Estraro, la Komitato kaj la Sekcioj (Landaj kaj Fakaj) povus kaj devus
plibonigxi. Tial mi sxatus komenci mian oficperiodon per cxi tiu
cirkulero, kiu traktos miajn du estrarajn fakojn.

IJK 1995, Sankt-Peterburg
-------------------------
Tre sukcesa estis la 51-a IJK, okazinta en Rusio. El 40 landoj kunvenis
303 partoprenantoj, pli alta nombro ol ni atendis. La kongresejo estis
iama feriejo por junaj pioniroj kaj en pluraj aspektoj tre tauxgis por la
kongreso, kun aro da logxdometoj kaj scenejoj subcxielaj kaj subtegmentaj
inter multaj arboj. La kvalito de la necesejoj estis sub la por
okcidentanoj kutima nivelo (inter alie cxar la rusaj pioniroj sxajne ne
bezonis multe da privateco...) sed aliflanke la mangxoj estis bonaj. La
LKK ecx speciale mendis fruktojn: tiom da, kiom oni apenaux sukcesis
finmangxi sian porcion...

Laux mia persona impreso, cxeestis multaj "novuloj". La granda
eksperimento de cxi tiu kongreso, nome la renkontigxo de la "rusa"
(SEJMa) kaj la "okcidenta" E-kulturoj, estis sukcesa: la partoprenantoj
grupe preparis skecxojn, nokte dancis en la diskoteko, sidis cxirkaux
bivakfajro aux en la trinkejo. Auxdigxis muziko de Jxomart & Natasxa kaj
multaj aliaj bardoj, kaj tiu de Persone kaj de Kim Henriksen: "Sola"
kantigxis same kiel "Mi renkontigxos".

P.S. Preskaux forgesita, sed tamen tre grava, estas la akceptigxo de
Serba Esperanto Junulara Organizo kiel nova Landa Sekcio de TEJO (la 37-
a).

IJK-1996, Guntersberge
----------------------
La 52-a IJK okazos de la 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto en
Germanio, en la vilagxo Guntersberge en la iama Orient-Germanio. Same
kiel la kongresejo en Peterburgo, gxi estis feriejo por pioniroj. Cxi-
somere jam haveblis la aligxilo! La kotizoj varias por A-landanoj de 220
gxis 360 DEM, por B-landanoj de 70 gxis 180 DEM. Pro specifaj ejaj
kialoj, bedauxrinde, ne eblas memzorgi.

La Universala Kongreso de UEA okazos en Prago de la 20-a gxis la 27-a de
julio; jam planigxas junulara programo en la UK kaj transportebleco de la
UK al IJK.

IJK '97
-------
Dum sia kunsido la 7-8-an de oktobro cxi-jare la Estraro decidos pri la
IJK en 1997. Invitoj venis de HEJ (Hungario), IEJ (Italio), kaj USEJ
(Usono). La UK '97 okazos en Adelajdo (Auxstralio).

50 % rabato por B-landanoj
--------------------------
Dum la komitatkunsido en Vraca (1993) la Komitato akceptis la regulon, ke
cxe la IJK la kotizoj por B-landanoj estu maksimume 50 % de la kotizo por
A-landanoj. Dum la pasinta jaro estis multe da diskutoj pri tiu temo,
cxar la LKK de Peterburgo asertis, ke gxi ne povas apliki (plene) tiun
regulon, kaj la TEJO-estraro akceptis tion. Dum la jxusa komitatkunsido
la regulo pridiskutigxis denove, kaj oni decidis aldoni al la origina
decido, ke LKK, interkonsente kun la TEJO-estraro, povas fiksi maksimuman
nombron de B-kotizoj.

Laux Francesko Amerio, komitatano A por Italio, tio adekvate limigas la
riskon de la bugxetanta LKK: ja estas neniu problemo, ke la A-landanoj
iom subvenciu la B-landanojn, se venos iom da B-landanoj kiel kutime.
Problemo nur ekestas, se aldonigxas ekzemple granda nombro de B-landanoj,
kiuj fakte pli interesigxas pri turismumado en la kongreslando ol pri la
IJK. Maksimuma nombro de B-kotizoj, fiksita je ekzemple 150, certe sufi-
cxus, por ke cxiuj junaj esperantistoj el B-landoj povu partopreni, sed
oni samtempe sxirmas sin de "misuzo" de tiu rabatita kotizo.

KER-seminarioj
--------------

Divido de la KER-laboro

Nia agado pri Eksteraj Rilatoj (resumata sub la mallongigo "KER") igxas
pli kaj pli ampleksa. Oni povas distingi du cxefajn brancxojn de la
laboro: unuflanke la reprezentado de TEJO cxe kunvenoj de diversaj
instancoj, kaj aliflanke la organizado de seminarioj (konataj kiel la
"TEJO/KER-seminarioj"), subvenciataj de iuj el tiuj instancoj. Por dividi
la labor-sxargxon, ni nun dividis cxi tiujn du brancxojn de KER-laboro
inter du estraranoj: Jimmy Stryhn Meyer el Danio cxefrespondecas pri
reprezentado, kaj mi okupigxos pri la KER-seminarioj.

Cxu KER  Euxropo?
-----------------
La KER-agado de TEJO komencigxis fine de la sesdekaj jaroj. En Euxropo
tiam ekestis pli kaj pli da organizajxoj por reprezenti la euxropajn
junulojn. Siaflanke, ankaux la Euxropa Unio (Okcidenta Euxropo, nun 15
landoj) kaj la Konsilio de Euxropo (tuta Euxropo, nun jam pli ol 40
landoj) interesigxas pri la euxropa junularo. Per subvencioj ili provas
stimuli la euxropajn junulojn interkonatigxi, diskuti ktp. Kaj ili regule
konsultas la junularajn organizojn por ekscii la vidpunkton de junuloj
pri diversaj temoj.

La Euxropa Junulara Fondajxo (EJF, financata de la Konsilio de Euxropo)
gxis nun estas nia plej ofta subtenanto. Dum la lastaj jaroj ni cxiu-jare
ricevas subvencion por stabano en nia oficejo, kaj krome subvenciojn por
organizi unu aux du seminariojn. Al la EJF ligigxas la Euxropa Junulara
Centro (EJC), kiu organizas diversajn trejnkursojn kaj lingvokursojn por
gvidantoj en junularaj organizoj. TEJO povas proponi kandidatojn por cxi
tiuj kursoj.

Klaras, ke la EJF/EJC ofertas al TEJO bonegan eblecojn plispertigi siajn
membrojn kaj organizi seminariojn. Tamen, la subteno celas junulojn
(maks. 30-jarajn) kaj euxropanojn (Konsilio de Euxropo). Tio praktike
signifas, ke por la EJC-kursoj ni povas kandidatigi nur euxropanojn, kaj
ke en la KER-seminarioj povas partopreni nur tre limigita nombro de
ekstereuxropanoj (ekz. 3 el entute 30 partoprenantoj). Por TEJO tio estas
malagrabla situacio: ni strebas farigxi malpli euxrocentrismaj, sed pri
cxi tiuj aktivajxoj la subvencianto limigas nin al Euxropo. Kion fari...?

Mi supozas, ke seminarioj, kiel la gxisnunaj KER-seminarioj, plej bone
funkcias en regiona kadro (se ni konsideras ekz. Euxropon, orientan Azion
aux Sudamerikon kiel regionojn). Tutmonda seminario ja farigxus vere tre
kosta pro la vojagxkostoj! Tio signifas, ke ni devos esplori la
subvencieblecojn en diversaj regionoj. Mi do petas la ekstereuxropajn LS-
jn esplori pri la subvencieblecoj en siaj regionoj. TEJO volonte helpos
vin cxe la preparo de la subvencipeto kaj cxe la organizado de la
arangxo, sed ni bezonas iniciatojn kaj organizantojn el la regionoj mem!

TEJO/KER-seminarioj en Euxropo
------------------------------
La kutimajn TEJO-KER-seminariojn oni povas dividi en du grupoj: tiuj,
kiuj okazas en la EJC, kaj tiuj, kiuj okazas ekster la EJC. Ekzistas
subtilaj diferencoj inter la du:

Seminario en la EJC:
--------------------
- povas okazi post akcepto de subvencipeto de TEJO al la EJC
- okazas en unu el la du Euxropaj Junularaj Centroj (Strasbourg kaj
  Budapest).
- okazas sub la gvido de EJC-kuratoro, kiu kunlaboras kun la organiza 
  teamo kaj partoprenas la tutan seminarion.

estas dulingva (Esperanto + angla aux franca), cxar la kuratoroj ne
scipovas E-on. La EJC-oj disponas pri ekipajxo por samtempa tradukado.

kostas cx. 225 FRF por la partoprenantoj. La vojagxkostoj estas plene
repagataj. Fakte la EJC okupigxas pri tiuj kotizoj kaj vojagxrepagoj:
TEJO nur ricevas iom da mono por la preparaj kunvenoj de la organiza
teamo.

Seminario ekster la EJC:
------------------------
- povas okazi post akcepto de TEJO al la EJF
- povas okazi ie ajn en Euxropo: TEJO mem proponas lokon
- estas sen kuratoro; la organiza teamo memstare preparas la programon
- estas nur Esperantlingva.
- kostas kutime inter 100 kaj 150 NLG. TEJO ricevas subvencion por la tuta
seminario, kaj povas mem decidi, kiel elspezi gxin. Gxis nun ni kutime
repagis duonon de la vojagxkostoj.

TEJO/KER-seminario en Euxropo: Irlando, marto '96
-------------------------------------------------
La venonta seminario okazos de la 9-a gxis la 16-a de marto '96 en
Irlando. La temo estas ekologio kaj junularo: "Pasxi malpeze sur la
tero". Dum la seminario ni ankaux elprovos en praktiko, kiel oni povas
vivi pli ekologie.

Definitivaj informoj aperos en la aligxilo en TT 95/4.

Ontaj seminarioj
----------------
Momente preparigxas subvencipeto por TEJO/SEL-seminario en auxtuno '96 en
Polio. La seminarion partoprenos cx. 20 SEL-anoj kaj 20 ne-esperantistaj
skoltoj; gxi havos temon, kiu rilatas al la skolta movado.

En la sama periodo ni ankaux planas plian TEJO/KER-seminarion en Euxropo.
Loko kaj temo ankoraux ne estas certaj.

Viaj ideoj kaj iniciatoj tre bonvenas...! por seminarioj en 1996 kaj
poste. Se vi interesigxas pri iu temo, kial ne ankaux aliaj interesigxos
pri gxi? Skribu al mi!.

Demandoj, ideoj, ecx plendoj bonvenas...

Saskia Idzerda
(iom mallongigite - ndlr.)

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Internacia Foiro de E-turismo
=============================

kaj nova konkurso de "MT"

Okaze de la Internacia Tago de Turismo inter 23.09. kaj 01.10. okazis en
Bydgoszcz la 21-a Internacia Foiro de E-Turismo. Partoprenis
reprezentantoj el 14 landoj, i.a. el Kanado kaj Usono.

Oni substrekis turismajn E-kontraktojn, kiuj ebligos E-vojagxojn al pli
ol 70 landoj de la mondo. La specialeco de "Esperantotur" - Turisma Servo
de "Monda Turismo" estas malmultekostaj vojagxoj tra multaj landoj, dank'
al facileco de lingvaj kontaktoj...

"Monda Turismo" atendas sinproponojn de prelegantoj por semajnoj pri
turismo, kulturoj kaj lingvoj de diversaj landoj, kiuj okazados de
januaro gxis aprilo 1996 - cxefe por gestudentoj de la Internacia Studumo
pri Turismo kaj Kulturo.

Krome, enkadre de nova konkurso, cxiu esp-isto povas sendi programon de
internacia E-vojagxo aux E-arangxo, organizota en 1996. La auxtorojn de
la plej bonaj kaj realaj programproponoj "Esperantotur" - Turisma Servo
de "Monda Turismo" invitos al senpaga partopreno en la 10-a Gxenerala
Konferenco de "MT" en Bydgoszcz, dum kiu i.a. finigxos la celebrado de la
25-a jubileo de "Monda Turismo". Kontribuajxoj estas sendendaj al:

"MT", str. M. Sklodowskiej-Curie 10,PL-85-094 Bydgoszcz, Polio

*************************************************************************

Denaskuloj en Internet!
=======================

La dissenda listo DENASK-L funkcias kiel enreta diskutejo pri cxiaj
temoj, kiuj rilatas al la fenomeno "denaskaj parolantoj de Esperanto".
Lancxita en auxgusto, gxi jam kolektis 24 abonantojn.  DENASK-L estas
celita ekzemple al:

- gepatroj de denaskaj parolantoj, sendepende de ties agxo;

- denaskaj parolantoj mem;

- cxiuj, kiujn interesas dulingva edukado, en kiu Esperanto estas
  unu el la lingvoj.

Diskonatigu la liston! Petojn pri anigo (=abonojn) oni sendu al la
administranto: Jouko.Lindstedt@forigu.Helsinki.Fi

La listo estas libere uzebla por siaj anoj: iu ajn mesagxo direktita al
gxia adreso auxtomate dissendigxas al cxiuj listanoj.  La temoj de la
mesagxoj povas esti plej diversaj - ankaux tre praktikaj, ekzemple: "Kiel
vi kutimas nomi tian cxiutagan ajxon en via hejmo?" Ricevinte mesagxon de
la listo, vi povas respondi aux al la listo (tiam cxiuj listanoj povos
legi vian respondon) aux al la sendinto persone.

Cxiuj mesagxoj auxtomate arkivigxas en Helsinki kaj restas reakireblaj
por la listanoj. La administranto:

Jouko.Lindstedt@forigu.helsinki.fi
http://www.helsinki.fi/jxslindst/indexeo.html

*************************************************************************

Roko kaj Popo
=============

Cxu eblas paroli pri populara muziko en la Internacia Lingvo? Gxis nun
estis suficxe malfacile, sed la savo alvenis :-)

La necesaj vortoj (ho ve! kelkaj neologismoj ecx!) troveblas en:

"Roko kaj Popo - Popularmuzika terminaro en Esperanto".

Iru tuj al: http://www.e.kth.se/espo/pmeg1/roko/ rokopopo.html

Bertilo

*************************************************************************

Fundamentoj de lineara algebro
==============================

Jxus aperis brosxurforme la unua eldono de "Fundamentoj de lineara
algebro".

Gxi konsistas el 28 profesinivele kompostitaj pagxoj en formato A-5 kaj
entenas la plej bazajn difinojn, konkludojn kaj teoremojn (kun pruvoj) de
tiu grava matematika brancxo. Gxi haveblas senpage tra la reto, sed
ankaux paperforme gxi ne kostas multe.

La libreto mendeblas cxe la auxtoro por 2 DEM aux 1 IRK; aldonigxas la
samo por la marposxta sendado de 1-4 ekzempleroj. Mendu cxe:

d-ro Ulrich Matthias, Frhr.-v.-Drais-Str. 53, D-68535 Neckarhausen,
Germanio

Rete: umatthia@forigu.ix.urz.uni-heidelberg.de

*************************************************************************

Denove pri la kursoj en Internet!
=================================

Estas interese legi pri la E-kursoj en la komputila reto Internet.

Bedauxrinde estas nur ke, ne nur "... korekte al gxustigita sonkarto
estas antauxkondicxo...", sed pli grava antauxkondicxo estas korekte al
gxustigitaj URL-oj - bedauxrinde ambaux "ligoj" (URL-oj) en la artikoleto
estas erarenhavaj. La gxustaj estas:

http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/hypercourse/
http://wwwtios.cs.utwente.nl/say/

Axel Belinfante
Axel.Belinfante@forigu.cs.utwente.nl

*************************************************************************


"Kiu estas kiu" en la scienco kaj tekniko?
==========================================

Jam pasis pli ol 13 jaroj post apero de la unua eldono de "Kiu estas kiu
en la scienco kaj tekniko". Antaux cx. 2 jaroj Christian Darbellay
komencis prepari la novan eldonon, kaj gxi proksimigxas al la fino.

Estas gxis nun kolektitaj aktualaj datumoj de pli ol 600 personoj,
fakuloj pri diversaj sciancaj kaj teknikaj brancxoj. Antaux kelkaj tagoj
estis dissendita la presprovajxo de la koncerna pagxo al cxiu koncernito
por kontrolado kaj eventuala aktualigo.

La eldonanto en la eldonota libro planas aperigi ne nur la personajn
datumojn, sed ankaux informojn pri la E-lingvaj sciencaj organizoj kaj
arangxoj, kiel ekz. ISAE, UMEA, AIS, ktp. ktp. Se vi posedas tiurilatajn
informojn, via helpo estas tre bonvena. Skribu ilin al:

Christian Darbellay,
Kaiserstr. 43, D-24143 Kiel, Germanio.

*************************************************************************

Esperanto en la telefonaj jarlibroj
===================================

Sekve al cirkuleroj de GAE (Groupe d' Action pour l'Esperanto) kaj de
Laurent Vignaud (sekretario de JEFO), mi sukcesis ricevi favoran
respondon de "Telecom" por enskribo de mia nomo kaj telefono - cxe la
kapvorto Esperanto - en la alfabetan jarlibron de telefon-servo.

Do cxiu esperantisto ... povas peti tiajn enskribojn cxe sia loka
agentejo de Telecom...

J.-P. Colnot

laux La Informilo, 91/1995

Rim: En multaj landoj tiu ebleco estas senpaga aux kostas nesignifan
sumon (ne nur cxe Telecom), kaj la realigo dependas nur de la E-
individuoj aux organizoj. Cxu estas troa postulo al ni mem (kaj al niaj
lokaj E-organizoj), ke en cxiu urbo kie ekzistas telefonlibroj oni
utiligu tiun eblecon? - La red.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

PSI kaj PLI
===========

Venontjare la Printempa Semajno Internacia (PSI), jam tradicia arangxo de
Germana E-Asocio por familioj, okazos inter la 1-a kaj 8-a de aprilo '96
en la mezepoka urbeto Duderstadt, tuj apud la iama "Fera kurteno", kiu
disigis GDR-on disde okcidenta FRG.

Cxi-foje gxi okazos kune kun la 2-a Printempa Lernejo Internacia (PLI).
PLI estas arangxo por pli agxaj infanoj (dekkelkjaruloj) kun apartaj
programeroj.

PSI estas arangxo precipe por familioj, sed ne nur. Ankaux unuopuloj aux
paroj estas bonvenaj, se la aro de etuloj ne gxenas ilin. PSI estas
arangxo por E-parolantoj, sed ankaux komencantoj aux novuloj estas tre
bonvenaj. Por ili estos speciala lingva "prizorgado". PSI estas arangxo
por turismemuloj, sed oni ankaux prelegas, diskutas, ludas. Estas
atendataj pli ol 120 homoj. Plia informo, aligxoj cxe:

PSI, Wolfgang BohrJohannes-Kirschweng-Str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-
Ahrweiler, Germanio.

Fakso: +49-2641-978666

*************************************************************************

La utila kun la agrabla...
==========================

Internacia arangxo kun partopreno en la novjara sesio de la Internacia
studumo pri Turismo kaj Kulturo (eblas subigxi al la ekzameno por ricevi
la rajton de vojagxgvidanto tra Polio) kaj kun komuna silvestra / novjara
nokto okazos en Bydgoszcz, Polio, inter la 27-a de decembro kaj 1-a de
januaro.

La partoprenkotizo kun kvin tranoktoj, tri mangxoj tage kaj la programo -
150 zlotoj (Cx. 60 USD).

Detaloj, aligxo cxe "Monda Turismo"

str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio
Fakso: +48-52-460082

*************************************************************************

Ludu goon!
==========

Al cxiuj amikoj de la mondkonata tabulludo goo:

Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) invitas vin partopreni la IV-an
Internacian Korespondan Go-Turniron! Komence de la jaro 1996 EGLI
organizas novan korespondan turniron.

Cxiuj esperantistaj go-ludantoj povas partopreni. Pri pli detalaj
informoj turnu vin al:

Matthias Reimann, 
Am Markt 20, D-99755 Ellrich, Germanio.
Tel./fakso: +49-36332-70246

*************************************************************************

Konciza REF-erajxo
==================

La cxi-jara Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF) okazis en Tata,
Hungario. Gxi altiris rekorde multajn familianojn - pli ol sepdek - el 10
landoj. La granda agx-vario starigis problemojn en pretigo de programo,
tauxga por cxiuj. Felicxe, okazis la IJS parte samtempe kun REF, tiel la
komence enuantaj adoleskuloj trovis ion pli laux sia gusto.

Tamen la ejo donis lokon por tri arangxoj (sume pli ol 500 homoj), tiel,
ke la e-istoj apenaux supernombris la trian grupon, uzantan kun
diversgrada sukceso la anglan por sia interfratigxo. Tio kreis etoson
suficxe alian ol en antauxaj REF-oj, kiam ekz. trideko da homoj izolis
kaj kunis en la montara arbara regiono Orseg. En tiaj cirkonstancoj
funkciis programa spontaneco kaj improvizo, sed la grandeco kaj formaleco
de la gastiga ejo kaj la kreskinta nombro de partoprenantoj cxi-foje
postulintus pli altan gradon de programa kaj ekskursa organizado.

Ja malfacilas ekskursigi grupojn, kiam inter 20 kaj 40 % de gxiaj membroj
petolas, dormas aux estas endormigataj, sed cxiuj en malsamaj horoj.
Planantoj de aliaj E-arangxoj ne frontas tiajn problemojn: ekz. dum IJS
aux IJK oni simple ne dormas!

Cxiumatene oni komune kantis, sed la imagitaj spert-intersxangxoj okazis
nur neformale, inter panjoj rande de lud-tereno kun po unu okulo sur
kuranta(j) ido(j), pacxjoj foje tiel, foje cxe bufedo.

Venontjare versxajne sperteblos etoso pli simila al Maribor pasintjare,
cxar denove REF ligigxos kun seminario pri enfamilia du-lingveco. Gxi
okazos en Bratislava, bedauxrinde samtempe kun la ILEI-konferenco.

laux M. Soponyai kaj S. MacGill

*************************************************************************

Interlingvistikaj prelegoj
==========================

La 26-a konferenco de la germana "Societo pri Aplikata
Lingvistiko" de la 28-a gxis 30-a de septembro '95 okazinta en
Kassel, havis la kadran temon "socio de komunikado" kaj estis
malfermita per prelego de la fama franca lingvisto Claude Hagege
pri "multlingvismo en Euxropo". En la kadro de la konferenco
(sekcio pri socilingvistiko) ankaux auxskulteblis du
interlingvistikaj prelegoj, nome de d-rino Alicja Sakaguchi kaj
de d-ro Detlev Blanke (Berlin) pri "lingvo-planado kaj
planlingvoj".

La prelegoj trovis bonan akcepton cxe kelkaj tre gravaj lingvistoj
kaj vekis diskuton i.a pri la lingvistika valoro de E-o kaj la
problemo de konotacioj en la planlingvo.

D. B.

*************************************************************************

Bulgario: cxedanuba rendevuo kun 80 esperantistoj
=================================================

Hazarde aux ne, la plej prestigxa esperantista evento en Bulgario dum cxi
tiu jaro koincidis kun la ago-tago: en Svisxtov, la loka E-societo Danuba
Stelo kunlabore kun LF-koop okazigis la 3-an Danuban Esperanto-Rendevuon.

La programo, kun kultura akcento, celis ne nur esperantistojn. Giorgio
Silfer prelegis pri Esperanto kiel kultura kaj literatura lingvo. Bulgara
Esperanto-Teatro premieris per Triptiko, la cent-jarigxo de kino estis
omagxita per bulgara premiero de la filmo Babel' kaj rememoro pri Doncxo
Hitrov kaj lia libro "En la mirinda mondo de kino". Tri novajn librojn,
Dekamerono de Bocaccio, La floroj de l' krepusko de Sergxo Elgo kaj
Fabeloj de mia avino de Hasan Jakub Hasan, prezentis Aleksandar Sxivarov.

Al la bulgarlingva varianto de la ekspozicio "La 25 jaroj de Literatura
Foiro" kondukis la prelego de Ljubomir Trifoncxovski, kiu en la komenco
de 1996 transprenos la cxefredaktorecon de cxi tiu revuo.

La nacia Darik-Radio elsendis dekminutan intervjuon kun Silfer, kiu
rezultis grandan intereson inter la auxskultantoj.

- r -

Rim. Estas aparte gxojige, ke en Svisxtov inter la partoprenantoj estis
ankaux pli ol 20 gejunuloj, kio ne okazis en la bulgara landa kongreso en
septembro.

*************************************************************************

MOVADO
//////

En Dublino
==========

En Dublino, Irlando, ni starigis mal-grandan budon kaj disdonis informojn
kaj iujn librojn (Esperanto for Hope) dum la Ago-Tago. Nia prezidanto,
David Healy, partoprenis radio-intervjuon.

Ni informis la gazetaron pri la Ago-Tago; ni diris, ke okazos io en cx.
40 aliaj urboj, kaj ke la nia estas plej malgranda, cxar al niaj (angla-
parolantaj) samlandanoj ne malplacxas lingva imperialismo. Mi konfesas,
ke mi ne sukcesis kontroli, kiom da lokoj agadis cxi-jare. Pro tio mi
rapidas informi vin, esperante, ke post nelonge ni havos liston, kiun
venontan oktobron ni povos montri al la pasantaro.

Maire Mullarney

*************************************************************************

Ago-Tago en Bolonjo
===================

La grupo "A. Tellini" kaj la Fervojista E-Grupo kune arangxis informan
tablon sur placo en la urbo-centro.

Dum la tuta tago oni disdonadis al civitanoj informojn kaj preskaux 3.000
flugfoliojn pri E-o kaj pri la 50-jarigxo de UN.

La gazetaro de la urbo favore raportis pri la arangxo. Poste pluraj
personoj telefonis al la grupoj por ricevi pliajn sciigojn pri nia
movado, cxu loke, cxu internacie.

Do oni opinias, ke nia arangxo bone sukcesis kaj pri tio ni estas
kontentaj, kaj esperas, ke ankaux en aliaj diverslandaj urboj ne mankis
la sukceso.

La propono de UEA, ke esp-istoj kune agu samtempe per komuna Ago-Tago en
diversaj landoj estas vere tauxga kaj interesa, trafa por konigi nian
movadon pli efike.

Mario Amadei

*************************************************************************

Mazi Ago-Tagis en Kroatio
=========================

Ankaux cxi-jare Kroata Esperantista Unuigxo (KEU) zorgis pri la Ago-Tago
en Kroatio.

En Osijek e-istoj organizis vitrinon en la centro de la urbo kun pluraj
interesajxoj el la E-vivo, i.a. fotoj de diversaj E-renkontigxoj. En la
urba biblioteko estis arangxita ekspozicio pri E-o.

Juna grupo en Gospicx organizis ekspozicion en la bazlernejo.

La plej granda zagreba magazeno "Nama" en la centro de la urbo ankaux
cxi-jare gastigis esp-istojn. Ni memorigu, ke en la sama magazeno KEU
arangxis budon pasintjare. Pro la granda sukceso decido estis facila:
reen. Dum tri horoj cxe la budo kun cento da E-libroj estis gaje.

Apartan atenton vekis la video-kurso "Mazi".

Tri tagojn post la oficiala Ago-Tago KEU inauxguris en la domo de
maljunuloj ekspozicion de Marijan Mirt (Kiu estis inauxgurita ankaux
pasintjare en u. Kutina).

Cxi-arangxoj havis bonan reehon en radio kaj gazetaro.

M. Belosxevicx

*************************************************************************

San Francisco: Oficiala urbestra proklamo!
==========================================

La 7-an de oktobro tagmeze kunvenis grupeto de samideanoj de la San-
Francisko-golfa regiono por montri la standardon kaj disdoni informilojn
al preterpasantoj. La loko, en kiu ni ago-tagis, ege tauxgis, cxar gxi
nomigxas "Placo de la paco" kaj trovigxas en japana kvartalo de San-
Francisko. Do Ago-Tago en Paco-placo!

La urbestro de San-Francisko, s-ro Frank Jordan, oficiale proklamis tiun
tagon kiel "Internacia Esperanta Ago-Tago".

Mi esperas, ke multe da aliaj grupoj faris kaj raportis simile.

Miko Sloper
direktoro de E-Ligo por Norda Ameriko

*************************************************************************

Brazilio
========

En la Ago-Tago ni agis...

La 7-an de oktobro, je la 7-a horo vespere, la esperantistoj arigxis en
la auxditorio de la Legxa Asembleo de Federacia Distrikto, laux invito de
la deputito Jorge Cahuj. Festparolis la vic-prezidanto de Brazila
Esperanto-Ligo. Pri lingvo-problemo kaj tradukado prelegis prof. Jose
Pacini, d-ro pri la portugala lingvo, E-profesoro kaj eks-rektoro de
UFJF. Fine parolis la deputito. Oni omagxis deputiton mem, kiu jxus
aprobis legxon favoran al enkonduko de E-o en la lernejon, kaj publike
dankis s-ron Mario Garofalo, direktoro de Brazilia Super Radio, kiu de
pli ol 5 jaroj cxiudimancxe elsendas programon pri E-o.

Post la paroladoj, por plu gxojigi la esperantistaron kaj invititojn,
kiuj plenigis la salonon, prezentigxis Flavio Fonseca kun sia ensemblo,
kaj familio De Castro (Sorcxo de l' Tero). Estis malfacile elekti, kiu
plej bone muzikis en E-o.

Malgraux la oficiala invito kaj altnivelaj programeroj, la eho estis
minimuma, cxefe cxar sabate vespere la jxurnalistoj ne dejxoras. La plej
atentataj dimancxaj magazenoj estas finredaktitaj jam en la vespero de
vendredo. Do, estus inde sugesti, ke la ago-tagaj arangxoj okazu
vendredon vespere aux sabaton matene.

Roberto Resende

*************************************************************************

Rusio: Nova prezidanto
======================

Kvankam la kongreson de rusiaj esperantistoj, okazinta inter 06-08 de
oktobro en Tjumen partoprenis nur 30 homoj (cxefe el la siberia kaj urala
regionoj, el la okcidenta parto cxeestis nur 2), la kongresanoj multe
diskutis pri la rolo de Esperanto kaj esperantistoj en la moderna mondo,
pri la neuxtraleco kaj movadaj organizoj, pri la aktualaj politike
engagxitaj esperantistaj grupoj. La kongreso akceptis rezolucion, kiu
alvokas UN konsideri la sperton de la sendiskriminacia lingva komunikado
en la esperantista komunumo.

Dum la kongreso estis akceptita nova statuto de REU, estis elektita nova
prezidanto Aleksander Korjxenkov, kaj oni decidis pri la okazigo de la
sekva kongreso en 1997 en Moskvo.

Dum la kongresaj tagoj okazis kunsido de TEJxA-anoj, estis prelego pri
KEK, prezento de ekspozicio de E-filatelajxoj, prezentado de la libro "La
Komputika Leksikono" kaj dum tuta tempo funkciis libro-vendado kaj
abonado al diversaj E-revuoj.

La nova adreso de REU estas: p.k. 865,  Jekaterinburg-63, RU-620063 Rusio

Rim: Kopio de la kongresa rezolucio estas havebla cxe la supra adreso.

*************************************************************************

Prelegu en la Kongresa Universitato!
====================================

En Prago havos lokon la 49-a sesio de IKU (Internacia Kongresa
Universitato), kie rajtas prelegi universitataj profesoroj, lekciistoj
aux simile kvalifikitaj personoj. Ili estas invitataj sendi siajn
prelegproponojn al la sekretario de la IKU-komisiono (adreso sube): maks.
200-vortan resumon de sia prelego plus simillongajn biografion kaj
bibliografion. La prelegoj prefere (ne devige) rilatu al la kongresa temo
"Kulturo - valoro aux varo?". La elektitaj prelegantoj ricevos modestan
honorarion, sed ne repagon de la vojagxkostoj, kaj ili devos mem aligxi
al la kongreso. Aparte bonvenas kandidatoj junaj aux ankoraux ne
prelegintaj en IKU. Limdato por kandidatigxo: 15-a de januaro 1996.

Aldone al la tradiciaj IKU-prelegoj, Akademio Internacia de Sciencoj San-
Marino kaj UEA okazigos specialajn universitatajn kursojn de AIS. Temas
pri prelegoj, je populara nivelo, kiuj konsistigu seshoran koheran kurson
pri temo pli vasta, ol permesas la kutima IKU-kadro. Ankaux cxi-temajn
proponojn sendu al la suba adreso:

prof. d-ro Hans Michael Maitzen
Endemanngasse 6-18/1/24, A-1230 Wien, Auxstrio.

*************************************************************************

Cxarto de Euxropa identeco
==========================

La renoma germana asocio "Europa-Union" planas akcepti en sia kongreso en
Lubeck (27/28.10.1995) "Cxarton de la euxropa identeco", en kies skizo
trovigxas la postulo "aktivi direkte al komuna interlingvo, kiun cxiuj
euxropanoj devos kiel eble plej frue eklerni". Tiu postulo vekis viglan
diskuton sur la pagxoj de la asocia monata gazeto "Europaeische Zeitung",
al kiu ankaux esperantistoj kontribuis per legantleteroj.

Jxus mi ricevis de EJO (Bonn) artikolon el la plej nova, oktobra numero
de "Europaeische Zeitung". Tie prof. Claus Schoendube, laux mia supozo la
prezidanto de la asocio "Europa-Union", emfazas, ke en la "Cxarto de la
Euxropa Unio" nenio estas tiom forte disputata kiel la postulo pri komuna
interlingvo. Schoendube ne opinias, ke Esperanto maltauxgas kiel euxropa
interlingvo, sed li emfazas, ke "Esperanto simple ne venkis", kaj pledas
pro tio por la angla lingvo.

Estus bone, se esperantistoj reagus per legantleteroj. Notu, ke la
redakcio de "Europaeische Zeitung" havas ekde du jaroj tre malferman
rilaton al Esperanto. Proksimume en cxiu tria numero gxi iel parolas pri
Esperanto, ofte per aperigo de legantletero aux raporteto pri
esperantista aktivado.

La redakcio ecx speciale dankis pro la regula alsendo de la informservo
de Germana Esperanto-Asocio.

Skribu al:

Europaeische Zeitung, 
Leserbrief-Redaktion, Postfach 1529, 53005 Bonn, Germanio.

inf: U. M.

Rim: Germanlingvaj eltirajxoj estas riceveblaj per retposxto:
umatthia@forigu.ix.urz.uni-heidelberg.de

*************************************************************************

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909 - 1987) kaj al liaj elstaraj
meritoj por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en la
scienco speciale, "Fondajxo Ivo Lapenna" starigis "Stipendion Ivo
Lapenna".

La stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata
nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri
esperantologio kaj / aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj
estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

En la jaro 1996 Stipendio Ivo Lapenna povos esti aljugxita por
disertacioj oficiale akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1995.

Auxtoroj, dezirantaj kandidatigxi al la Stipendio, bv. peti la detalan
regularon de la sekretario-kasisto de Fondajxo Ivo Lapenna: s-ro Torben
Svendsen, Vanlose Alle 57, DK-2720 Vanlose, Danio.

Limdato por la sendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj estas fino de
februaro 1996. Adreso:

D-ro Klaus Perko,
Lendkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Proponaro por la Esperanto-informado
====================================

Jxus aperis: Marcus Sikosek: Proponaro por la Esperanto-informado

Tiu cxi 66-pagxa libro enhavas cxion, kion oni devas scii por efike varbi
por Esperanto. Jen parto el la enhavlisto:

- Iom pri la historio
- Cxu internacia, universala, artefarita, monda lingvo?
- Lingvistikaj klasifikoj
- La facileco de Esperanto
- Lingvistoj kaj Esperanto
- Literaturo
- Finvenkismo kaj Rauxmismo
- Kial Esperanto ne "venkis"
- Neesperantistaj organizajxoj kaj Esperanto
- Planlingvaj aspektoj
- Volapuk, Ido, Interlingua, Basic English, Unitario, la klingona...

Rim: Marcus Sikosek: Proponaro por la Esperanto-informado. Eldonis
Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1995. ISBN 90-71205-61-4. 66 pagxoj
Prezo: 90 BEF aux 3 USD + afranko.

*************************************************************************

ILEI
////

Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================

Solvoj de la 1-a tasko

   1. veo, veto, vetero, etero, tero, ero, terano, ano, rano, teo, vero,
      veno...
   2. instrui, lernigi, lekcii...
   3. kromsegxo, kromcxaro, kromedzino, kromlabori, kromnomo,
      kromsalajro...
   4. Kiom da forintoj vi pagis? / Kiam vi revenos? / Kioman vi alvenis?
   5. Amiko fidela estas trezoro plej bela.
   6. en la varmego ecx ne unu arbeto donis ombron.
   7. sur-tu-to - surtuto
   8. L. de Beaufront, C. Bourlet, Th. Cart, E. Boirac, G. Waringhien...

*************************************************************************

Pedagogiaj arangxoj
===================

ILEI cxi-jare kompilis la kalendaron de la pedagogiaj E-arangxoj. Samon
oni planas fari venontjare.

Bonvenas la kontribuoj / informoj de la organizantoj (E-grupoj, societoj
k.a.). Se vi havas aligxilojn, sendu ilin, se ne - sendu jenajn
informojn:

nomo de la arangxo; loko kaj lando; dato; speco (ekz. seminario,
somerlernejo, kurso, infana renkontigxo ktp.); kontingento; kromaj
programeroj (ekskursoj, kvizoj k.a.); kotizo; kontaktadreso k.s.

Cxiuj materialoj, senditaj gxis la 31-a de januaro de 1996, aperos en la
kompilajxo.

Pri la arangxoj ILEI informos sian membraron kaj interesatojn. Skribu al
sekretario de ILEI:

Marija Belosxevicx, 
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio

*************************************************************************

Infanoj cxirkaux la mondo- kaj ankaux en Juna Amiko
===================================================

La porlernula gazeto Juna Amiko anoncas novan kunlaboron kun la titolo
Infanoj Cxirkaux la Mondo. Tiu organizo kunligas infanojn de 5 gxis 10
jaraj el cxiuj mondopartoj. Dum pluraj jaroj gxi eldonis propran
samtitolan bultenon kun verkoj de infanoj kaj kantoj.

Laux la kunlaboro inter ILEI kaj ICxLM la eldonajxo de ICxLM ekde nun
aperos kiel integra parto de Juna Amiko.

Pri la projektoj, libretoj, son-kasedoj de ICxLM demandu cxe:

3876 Belmont Ave, San Diego, CA-92116 Usono

*************************************************************************

Infanaj kantoj
==============

Triopo, kiu amas ne nur Esperanton, sed ankaux infanojn, kunlaboras por
eldoni novan kantlibron por junaj infanoj. La triopon konsistigas:

- s-no Charlotte Kohrs ("Infanoj cxirkaux la Mondo", San Diego, Usono),
- s-ino Mila v.d. Horst-Kolinska (Internacia E-Instituto, Hago,
  Nederlando),
- s-ro Ton Verwoerd (instruisto pri E-o al infanoj, Heemskerk, Nederlando).

Temas pri simplaj kantoj didaktikaj, kiuj instruas infanojn konversacii,
gesti, ridi, sinvesti, aktori ktp. Se vi disponas pri tiaj kantoj, bv.
alsendi tekston kun muziknotoj al la subskribinto, kiu decidos pri
kvalito kaj akcepto. La kantaro estos grandformata (A-4), facile
manipulebla, plastigita, ilustrita, 36-pagxa kaj provizita per
muziknotoj, gitarsimboloj kaj didaktikaj sugestoj.

La kantlibro nomigxas "Vivu la vivo". Gxin kompilas, kompostas kaj
eldonas s-ro Bram Hijmans, profesia muzik-instruisto kaj estro de la
muzik-eldonejo "Nieuwe Lente" (Nova printempo"). Peras kaj prirespondecas
la aferon por Esperantujo s-ro Ton Verwoerd.

La eldona findato estos 31-a de venonta decembro. Rekomendindas
antauxmendi la kantaron, gxirante la prezon de 15 guldenoj al la UEA-
konto "tonv-i", menciante "por Vivu la vivo". En la nova jaro prezo
plialtigxos.

Ton Verwoerd
Luksemburgglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando

*************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

   1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

   2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
      gazeto!

   3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni
      profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Kristnaskaj kartoj
==================

Responde al alvoko en Eventoj ni (Erika kaj Mike) presis (ore/blue sur
diverskoloraj fonoj) Esperantlingvajn Krisknasko-kartojn.

Cxiu el la kvar tipoj havas, frontpagxe, kristnaskan saluton kaj
infandesegnajxon faritan laux speciale verkita poemeto kiu aperas sur la
lasta pagxo (la internaj pagxoj restas liberaj por via mesagxo). Cxiu
karto kostas 1 DEM (aux ekvivalento). Aldonigxas 2 DEM sendokostoj por
kiom ajn da kartoj, ekz. sendante 10 DEM vi ricevos 8 kartojn. Por sxpari
banko-kostojn aux sendu konverteblan monbileton en koverto aux pagu al la
UEA konto MSAD-W kaj ni sendos respondan nombron da kartoj.

Grupoj ktp. sendante minimume 30 DEM (B-landanoj minimume 10 DEM) ricevos
50 % pli da kartoj. Provkarton eblas ricevi kontraux 2 IRK-ojn.

Skribu al:

Kristnaskaj Kartoj, E-Domo,
pf 87, H-1675 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

Ni jam havas nian filmon
========================

Reago al artikolo en Eventoj-85 "Kiam ni havos nian filmon?"

Aldone mi sendas al la redakcio "faskon" da fotokopioj kun informoj, ke
nun E-movado posedas preskaux cxiutemajn filmojn, pri kiuj iam "revis"
esperantistaro. (Vidu la rubrikon: "Notlibro"  en la sekva numero - ndlr)

Estas filmita Cseh-metoda instruado en la plenumo de s-ino A. Childs-Mee.
Estas filmoj de Roman Dobrzynski pri E-movado, sed... oni ne acxetas
ilin. Cxu la esperantistaro ne scias pri ilia ekzisto?

Nia movado havas profesian TV-jxurnaliston kun necesa kamerao. Liaj
filmoj estas (laux teknika vid-punkto) prezenteblaj ecx en TV-stacioj,
sed... la demando estas: kie estas la klientoj?

Kiam evidentigxis, ke la E-movado bezonas modernan instru-celan helpilon
en la formo de video-kurso, ni ne kuragxis investi monon de iu
"mecenato", sed ni proponis t.n. antauxpagan formon por unue esplori, cxu
ekzistas intereso pri tiaspeca instru-materialo. En tio ni sukcesis. La
videokasedo Mazi en Gondolando ekzistas kaj "furoras" en la mondo. Gxi
certe ne estas perfekta, cxar perfektaj objektoj ankoraux ne ekzistas en
nia E-merkato. Tamen gxi estas la unua "hirundo", kiun eble sekvos la
aliaj pli perfektaj.

Fakte jam aperis (preskaux samtempe kun Mazi) video-kurso por
plenkreskuloj, prilaborita de s-ro E. Kohei el Argentino. Tiu kurso estas
preparita por hispan-parolantoj. Multaj klarigoj tie aperas en hispana
lingvo, sed la instruado mem, prezentita sur la filmo, estas rekt-metoda
laux principoj de Andreo Cseh.

Mi opinias, ke estus pli utile publikigi informojn pri la nuna stato de
E-filmoj, kiuj trovigxas sur nia merkato, ol dedicxi tiom da loko al
rememoroj.

Sian opinion je tiu temo esprimis

Mila v.d. Horst-Kolinska

*************************************************************************

Merkatiko - devige
==================

Kiel, kien, kion? - Oni jam respondis la demandojn en Paderborn.

Al mi tre placxis la proverbo, skribita cxe artikolo "Kiel, kien, kion?"
(Eventoj 2 / auxgusto 95): "Se vi cxiam promenas samajn stratojn, vi
cxiam atingos samajn lokojn. Provu aliajn stratojn".

Nuntempe tre ofte aperas en E-revuoj artikoloj pri E-agado, similaj al
artikolo "Kiel, kien, kion?". Se nur unu homo parolas pri "io", tiam li
estas aux genio, aux frenezulo, sed se pri tiu "io" parolas multaj
homoj... Kiu el la esp-istoj ne revas pri sia sukceso aux pri sukceso de
la lingvo? Cxu nia nova Korifeo - s-ro profesoro Lee Chong Yeong -
kuracos la malsanon?

Cxi-jare en Tampere mi hazarde auxskultis en malgranda cxambreto lekciojn
pri "Optimumaj strategioj", kiujn gvidis Hermann Behrmann el Paderborn.
Bedauxrinde, kvankam la UK-n vizitis pli ol 2400 esp-istoj, nur kelkdek
partoprenis la lekciojn. Mi ne vidis en la cxambreto estrojn de nia
movado, kvankam la lekcioj povus esti devigaj por cxiuj esp-istoj. La
lekcioj montris al partoprenantoj, kiamaniere proceduri por atingi
sukceson!

A. Zdechlik. Polio

*************************************************************************

Sukcesa alvoko
==============

La alvoko "Reagu, reagu" en Eventoj n-ro 0083, p. 1, ne estis vana.

Proksimume unu monaton post la apero de la artikolo de Rainer Brechtken
kun malfavora mencio de Esperanto la jxurnalo Frankfurter Rundschau
aperigis ankoraux du pliajn, brile verkitajn legantleterojn. Ilin sendis
Jimmy Stryhn-Meyer el Danio kaj Franz-Josef Braun el Germanio.

U. M.

*************************************************************************

INTERESE
////////

Kiel persvadi maldiligentulojn labori
=====================================

Oni povis nomi la kapitanon Francis Light aux Pioniro de la Stimuliganta
Industrio, aux fripono. Li estis petata de la For-Okcidenta Hinda
Kompanio (Far East Indies Company) trovi sekuran lokon, kie oni povis
ripari kaj replenigi la sxipojn, kiuj portis spicojn kaj aliajn varojn
tra la piratplenaj maroj. Li trovis tauxgan lokon sur la insulo de
Penang, kie li volis krei la gxardenojn, fuorton kaj sxipkonstruejon. Sed
la vilagxanoj ne sxatis lian labormetodon, kaj estis ege maldiligentaj,
kiam venis tempo senarbigi la gxangalon.

Light disdonis kelkajn hispanajn argxentajn monerojn al tiuj, kiuj
laboris, kaj reprenis la monon, kiam vendis al ili hakilojn ktp. Sed ecx
tio ne estis sukcesa - neniu volis labori!

Alproksimigxis la malseka sezono, kaj Light sciis, ke la kreado de
gxardenoj urgxis - sed kiel laborigi la indigxenojn?

La ruzulo surterigis kelkajn grandajn kanonojn (oni jam vidis, kion ili
faris al fremdaj sxipoj, kaj timis). Li ordonis al sxipanoj celi ilin al
la gxangalo, kaj donis signalon ekpafi. La montetoj sxajne movetis, kiam
el la kanonbusxoj sprucis miloj da sagpintoj al la gxangalo.

Ordonita de Light, kelkaj maristoj forkuris tien kaj revenis kun
argxentaj moneroj. Light tre pompe intersxangxis ilin por belaj aferetoj
- novaj cxemizoj, butonoj ktp.

La scivolaj vilagxanoj singarde sekvis en la gxangalon, kaj baldaux ecx
ili ekkriegis gaje, kiam ili ankaux trovis monerojn.

Light proponis intersxangxi ilin por diversaj allogajxoj. Sciante, ke ili
povas havi manplenojn da moneroj senlabore, la vilagxanoj feroce forhakis
la arbustojn en la gxangalo, dum Light rigardis felicxe, kaj en la fino
de la tago la flanko de la monteto estis tute preta por la novaj
gxardenoj.

Kiel venis tien la moneroj? Light simple metis ilin en la kanonojn
anstataux kutima kugletajxo kaj disigis ilin en la gxangalon.

el Telopeo, septembro 95

*************************************************************************

Kiel senmakuligi posxtmarkojn?
==============================

Por forigi flavajn makulojn sur posxtmarkoj, kauxzitajn de gluajxo sur la
dorsflanko, metu iomete da salo en varman bovinan lakton. Kiam la
solvajxo malvarmigxas, trempu la posxtmarkojn en gxi por du horoj. Poste
elprenu, akve purigu kaj sekigu ilin, tiel malaperas la makuloj.

laux Radio Vieno, E-red.

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

TEJO-estraro 1995-97
====================

Prezidanto: Danny ten Haaf, Clarensteeg 2G, NL-2312 WJ Leiden.
Tel./fakso: +31-71-148801. Rete: danny@forigu.rulgmO.leidenuniv.nl

Vic-prezidanto, Landa agado: Jorg De Mulder, Strasse des 18. Oktober
33/536, D-04103 Leipzig, Germanio. Rete: jdemulde@forigu.zorro.ruca.ua.ac.be

Vic-prezidanto, KER: Jimmy Stryhn Meyer, Thorshavngade 22 II TV, DK-2300
Kobenhavn S. Tel. +45-30-546871

Gxenerala Sekretario: Jeroen Balkenende (provizore): Bachstraat 80, NL-
2324 GN Leiden. Tel.: +31-71-763289, fakso: +31-71-275404. Rete:
jeroen@forigu.rulgmO.leidenuniv.nl

Kasisto: Marion Grosjean, Rue du Nord 73, CH-2300 La Chaux-de-Fonds.
Tel.: +41-39-288101, fakso: +41-39-230246 ("por Mario Belisle")

Kongresoj, KER-seminarioj: Saskia Idzerda, Van Lieflandlaan 22, NL-3571
AB Utrecht. Tel.: +31-30-732588, fakso: +31-30-714202 ("Voor Saskia
Idzerda, tel.: 732588"). Rete: sidzerda@forigu.inetgate.capvoimac.nl

EJO: Miquel Gomes i BesOs, p/a EJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn. Tel.: +49-
228-235989, fakso: +49-228-232764. Rete: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de

Informado, Latinameriko: James Rezende Piton, Av. Joao Batista M. do
Canto 257 /J2, BR-13031-210 Campinas - SP. Tel.: +55-192-321212. Rete:
james@forigu.mvz3100.Inls.ansp.br

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Redaktoroj sercxataj!

Por "Hungaraj Pagxoj" (enlanda suplemento de Eventoj) ni sercxas seriozan
kunlaboranton, redaktoron. Ni solvus la taskojn pri la regula aperigo,
sed mankas homo, kiu pretas preni la taskon de enlanda informado. Se vi
volas kunlabori, bv. kontakti nin. - Ni sercxas ankaux helpantojn kaj
eble konstantan kunredaktoron al Eventoj. - La red. (tel: 2828885)

* * *

Abonu al Monato!

Abonu al la plej bona ne-movada E-gazeto! La abonkotizo por Monato por
1996 estas 2600 Ft, por la eldonajxo LA JARO 780 Ft. La abonkotizojn
akceptas la red. de Eventoj: 1675 Bp. pf. 87.

* * *

Reagu, reagu, reagu!

La E-lingvaj elsendoj de Hungara Radio estas reduktitaj de 30 minutoj al
10 minutoj! Skribu kaj organizu leterajn protestojn al "Kossuth Radio,
Budapest H-1800". Postulu ne nur restarigon de la sendodauxro sed ankaux
gxian pligrandigon!

* * *

La nova abonkotizo de Eventoj por 1996 estas 1850 Ft. Rimarku, ke la
kresko multe subas la jaran inflacion...

* * *

La jxus aperinta "Memorlibro omagxe al Andreo Cseh" por hungaroj (nur po
1 ekz.) kostas 800 Ft cxe Katalin Smideliusz, BDTF, 9701 Szombathely, pf.
170.

* * *

La Pupista Societo organizas E-kurson. Aligxoj cxe Regoczi Erzsebet, tel:
175-1184, aux Bp. I. ker. Krisztina krt. 57.

* * *

4 ekz. de kristnaskaj salutkartoj (Majk & Erika) por hungaroj kostas 200
Ft cxe la Bp-a E-Domo: 1675 Bp. Pf. 87.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi antauxnelonge finis meznivelan E-kurson, estas scivola kaj volas
korespondi. Mi estas 19-jara studentino kaj interesigxas pri multaj
aferoj. Kial vi ne skribu al mi? Hella Zsigmond, Telepy u. 2/F, H-1096
Budapest, Hungario.

* * *

22-j. studento de politikaj sciencoj de la Centra Universitato de
Venezuelo, kiu esperas farigxi bona e-isto, tre dez. kor. kun gejunuloj
pri div. t. kaj amikigxi.: Moises Martin Sananes, apartado 14637, La
Candelaria 1011-A, Caracas, Venezuelo.

* * *

30-jara agxa komencantino deziras korespondi tutmonde. Mi kolektas
posxtmarkojn kaj multon legas. Naimy Banu, Kirlingstrasse 10/2, A-3400
Klosterneuburg, Auxstrio.

* * *

32-j. e-isto sercxas leteramikojn en Hungario. Interes. pri fremdaj
lingvoj kaj kulturoj: Marek Bamberski, Huta Stara 120, PL-42-340
Pinczyce, Polio.

* * *

20 jara junulo, komencanto, interesigxanta pri historio, lingvoj, volonte
korespondus kun eksterlandanoj. Tamas Szikora, Vendiofa 2, H-3144
Matranovak, Hungario.

* * *

46-j. presej-fotografisto, nun pensiulo, frauxlo sercxas kristaninon
koresp.-amikinon: Esko Kannas, Pohjolank. 33 B 32, FL 87160 Kajaani,
Finnlando

* * *

Tutmonde - pri fremdlingvoj, religioj, vegetarismo kaj literaturo - 62-j
T. James Brennan, 23 Kathrose Drive, Willowdale, Ontario M2J 3P4, Canada.

* * *

Pola samideanino (mezagxa) dez. kor. kun alilandaj samideanoj el Euxropo
pri cx. interesaj temoj: Czeslava Wilke, str. Budowlanych 27, A 9, Pl-62-
200 Gniezno, Polio

* * *

27-jara polino dez. kor. por profundigo de lingvokono. Agata Gajowa, ul.
Poznanska 18, m. 8, Pl-08-110 Siedice, Polio.

* * *

Cxu vi interesigxas pri kor. kun nova esp-isto, instruisto, kaj liaj 12
lernantoj-komencantoj? Skribu al S-ro Steve Wagenseller, Punahou Street,
Honolulu, HI 96822, USA.

* * *

52-j. bazlerneja instruisto interesigxanta pri cxiutagaj aferoj homaj:
Jan v.d. Wal, Hommeshof 18, NL-9601 HT Hoogezand, Nederlando.

* * *

E-grupo de 30 polaj gejunuloj (10-15 j.) - kun samagxuloj el t.m. pri
div. temoj. Gvidantino: Inka Weksler, p.k. 15, PL-58-400 Kamienna Gora,
Polio.

*************************************************************************

HUMURO
//////

Cinikaj humurajxoj - 3


La Makedonia Esperanto-Junularo renkontigxas cxiun monaton. - Jes, ili
ambaux logxas en la sama vilagxo, estas tre praktike.

* * *

Cxu vi scias kio farigxis el Nord-Bavara Esperanto-Laboristaro? Gxi ne
plu ekzistas, cxar li mortis.

M.sikosek@forigu.stud.let.ruu.nl

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj!


Erika Toth ekde nun estas kontaktebla hejme ankaux telefone (sen respond-
auxtomato). La numero: +36-29-340870.
* * *

Mi petas iun sendi Biblion en Esperanto: Csizmadia Janos, Allende u. 16,
H-7200 Dombovar, Hungario.
* * *

Dez. kunlabori kun la revuoj pri geofiziko, scienco kaj tekniko,
intersxangxi per opinioj 41-j. geologo ingx. Alberto H. Dominguez Gomez,
ave. 22a Edif. 1119 Apto. 2 e/c 11 VB. Sta. Cruz Norte, La Habana cp.
32900 Cuba.

* * *

"Cxiu lando apartenas ne al tiu aux alia gento, sed plene egalrajte al
cxiuj gxiaj logxantoj." (L. L. Zamenhof). Interesatoj pri Homaranismo
turnu sin al Info-Servo, Bismarkstr. 28, D-35037 Marburg, Germanio.

* * *

Karaj Esperantistoj! Nova ebleco en Internet! Uzu VEK-on! (Virtuala
Esperanta Kongreso) cxe: telnet/port=3000 lightning.eee.strath.ac.uk

* * *

Jorg De Mulder, estrarano de TEJO pri "landa agado" havas novan adreson:
Strasse des 18. Oktober 33/536, D-04103 Leipzig, Germanio.

* * *

Panjo kun sesjara filo sercxas rondon familian de 24-a de gxis la 30-a de
decembro prefere en skiregiono, cxar mia filo sxategas skii. Mi petas
prezoferton. Skribu al: Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen,
Svisio.

* * *

Germanaj abonantoj! Por pagi la abonkotizon al Eventoj estas ebleco uzi
la sistemon de auxtomata transkontigo (Einzugsverfahren). Se vi konsentas
pri gxi, por ricevi konkretajn informojn bv. kontakti nian peranton
Alfred Schubert skribe (Pf. 1539. D-82355 Weilheim) aux telefone:
08809/757. Dankon! La red.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor