Eventoj n-ro 083, 1/auxgusto - '95,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - Historiaj eventoj dum la UK, "novaj kondicxoj"
                          en IJK

Organizaj demandoj:     - Informkampanjo cxe la euxroparlamentanoj
                        - NE PLORU, AGU!

Faka aplikado:          - Por aktivuloj en sindikataj medioj
                        - Dekjarigxo de "Tutmondaj Sciencoj"
                        - Internacia Tradukreto funkcias
                        - Speciala posxtkarto al la IFEF-kongreso
                        - Minimum-vortaro
                        - Litovaj planoj pri E-firmaoj
                        - Cxapelilo 1.0

Arangxoj:               - Cseh-metodika seminario
                        - Internacia Esperanto-Semajno
                        - Perforto!
                        - Trilanda renkontigxo
                        - UK - kie en 1999?
                        - Post kiam dormas la infanoj
                        - Kalendaro

Movado:                 - Fiaskoj kaj renaskigxo en Bulgario
                        - Nordoriente en Brazilio
                        - Esperanto - en la udmurta
                        - Gxemelurboj - partnerurboj
                        - Ukrainio: bona novajxo...
- kaj malbona novajxo...
                        - Invito al MEJK
                        - Memortabulo restarigita
                        - 2.000.000 liroj poruniversitata studo!
                        - Ni mencias
                        - 9.100 dolaroj por infanoj
                        - Kolekti estas pli facile ol konservi
                        - Ni konu pri la celoj
                        - 25 jaroj...  1990

ILEI:                   - Regularo de internacia konkurso

Muzika kulturo:         - "Songazetoj" de LF

Konkurso:               - Muzo 95

Esperanto en radio:     - Vienon oni mutigas

Interes:                - Atentigo el Kalifornio
                        - Mi lacigxas

Korespondi deziras:
Movada humuro:
Anoncetoj:

**********************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Historiaj eventoj dum la UK, "novaj kondicxoj" en IJK
=====================================================

Hamburgo 1974 - Tampere 1995

"Tempo somera - tempo rikolta" sonas la konata rusia kanto, kaj cxi
jare vere la du plej grandaj Esperanto-manifestigxoj pasis cxe agrabla
somera vetero.

En Tampere kolektigxis cx. 2500 esperantistoj, kiuj kiel kutime,
malfacile povis elekti inter la paralele okazantaj multaj programeroj.
Sed jam en la unua tago, en la Inauxguro de la kongreso okazis historia
evento: la prezidanto de UEA, John Wels en la adiauxa festparolo ne nur
retrorigardis al sia 6-jara prezidanta periodo, sed faris ankaux resumon
pri la sxangxoj de la ekstera mondo kaj de nia movado en la pasintaj 40
jaroj, kaj metis finan punkton ankaux al 21-jara vundo en nia historio,
diskutoj pri la rolo de longdauxra prezidanto de UEA, prof. Ivo Lapenna.

Nome de UEA li deklaris, ke "forte bedauxras la personajn atakojn,
ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraux prof. D-ro Ivo Lapenna
faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974. Mi forte
esperas, ke neniam denove tia situacio makulos nian historion"(1). Pri la
publike neatendita eldiro la cxeestantoj esprimis sian kontenton per
spontana, grandega aplauxdo.

   Post la mejlosxtona parolo sekvis pli sekaj laboraj horoj. La komitato
de UEA akceptis inter la membroj de la Honora Patrona Komitato du famajn
esperantistojn: d-rojn Reinhard Selten (Germanio), Nobel-premiito kaj
Humprey Tonkin (Usono), antauxa prezidanto de UEA.

   Post la akcepto de la aligxo de du novaj landaj asocioj (Rumania kaj
Togolanda) kaj elekto de C-komitatanoj la komitato elektis la novan
estraron:

   Lee Chong-Yeung (Koreio, prezidanto),
   Mark Fettes (Kanado, gxen.sekr.),
   Amri Wandel (Israelo, faka agado),
   René Triolle (Francio),
   Michaela Lipari (Italio, kulturo,
   Fred de Geus (Nederlando, kasisto),
   Povilas Jegorovas (Litovio, landa agado).

   La elekto de Lee Chong-Yeung signifis, ke post 35 jaroj UEA denove
havas azian prezidanton. Estis por mi iom surprize, ke kontrauxe al la
gxisnuna praktiko multaj proponitoj al estrara posteno ne akceptis la
estraran kandidatigxon, eble pro tio, cxar ecx inter la komitatanoj la
taskoj, laboro de estraranoj estas suficxe nekonata, mistika.

   La cxeestantoj vere malfacile povis elekti inter la paralele okazantaj
programeroj. Cxu partopreni kunsidojn de fakaj asocioj, aux spekti la
prezenton de la pretigxinta MAZI-filmo, auxskulti la koncerton de Jak le
Puil, Jxomart kaj Natasxa, Asisti kaj multaj aliaj,- aux simple babili
kun konatoj, ktp, ktp.

  Estis ankaux aparta gxojo vidi la E-flagojn sur la kongresejo kaj
largxajn reklamrubandojn dise en la urbo (en pluraj antauxaj kongresoj
gxi ne estis kutimo), kaj nepre oni devas konstati la modelan laboron de
LKK, kiu nerimarkite, sindone sed tre altkvalite solvis la aperintajn
problemojn.

   Same sindone laboris la LKK de la alia, junulara kongreso, kie
kunvenis neatendite multaj, cx. 300 gejunuloj. Pluraj el ili venis cxar
ili jam estis iam en "sovetiaj E-tendaroj" aliaj venis cxar ankoraux ne
estis en tiaj. Dum alveno ne estis eble ne rimarki la multegajn
pozitivajn sxangxojn en la lando, sed dum kelkaj jaroj ne eblis sxangxi
la tutan infrastukturon. Aparte tio veris cxe la kongresejo mem, kiu
tamen situis en tre bela ripozarbaro tuj apud la bordo de Finna Golfo.

   Post la iom lozaj tagaj programoj estis aparte allogaj kaj interesaj
la vesperaj programoj, koncertoj kaj la cxiuvesperaj lgnofajroj, kiuj
parte revokis la etoson de la antauxaj, tiel famaj sovetiaj junularaj E-
tendaroj.

   Oni povis gxui inter multaj aliaj ekz. tutsemajnan konkuradon de
pluraj grupoj, skecxojn, plurajn koncertojn (cxeestis Jxomart, Soroka,
Kim el Amplifiki, teamo de Persone, ktp), a xprofesinivelan teatrajxon de
"Teatro P" el Polio.

   Dum la komitataj kunsidoj estis elektita la nova estraro:

   Danny ten Haaf (Nederlando, prezidanto)
   Jorg de Mulder (Belgio, vicprez.)
   Jimmy Stryhn Meyer (Danio, vicprez. KER)
   Jersen Balkenen (Nederlando, gxen. sekr.)
   Marion Grosjean (Svisio, kasisto)
   Saskia Idzerda (Nederlando, seminarioj)
   James Piton (Brazilio, ekstereuxropajxoj)
   Miquel Gomez (Hispanio, EJO)

   Estis iom strange, ke el la 8 novelektitaj estraranoj partoprenis la
kongreson nur 4, kvankam multaj dezirintus ekkoni ankaux persone la
ontajn gvidantojn de la junulara movado - sed

   La cxeestantaj kelkaj orienteuxropanoj (mi kalkulis krom ekssovetianoj
4 hungarojn, 2 bulgarinojn, kelkajn serbojn kaj kroatojn, 3 polinojn + 1
auxtobuson) kun gxojo kaj kontento akceptis la prezenton de la
kotiztabelo de la sekvajara germania IJK

   La debatoj de la cxeftemo "Junularo, kiu ne nur dancas" levis vere
interesajn ideojn: "cxu la disvastigxo de 'rauxma konsuma ideologio'
kulpas en la movada malaktivigxo de la junularo?" La temo certe ne
finigxos per la fino de IJK

   Resume do, por tiuj kiuj povis pripagi la kongreson, gxi certe restas
neforgesebla. Cxarma Leningrado (aux Peterburgo), fajroj, konkursoj,
dancoj, diskutoj

   Cxe la vesperaj fajroj ofte sonis la kanto de Mihael Bronsxtejn "Novaj
kondicxoj" - kies refreno por cxiu cxeestanto signifis ion propran:

                   "Oh, kiel ni estas felicxaj,
                    ke venis novaj kondicxoj"

Laszlo Szilvasi

(1) La teksto de la festparolo - danke al anticipa alsendo de la teksto
de J.Wells - aperis en nia antauxa numero.

************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Informkampanjo cxe la euxroparlamentanoj
========================================

Vole nevole, sorto de E-o dependas ankaux de politikistoj. Sekve ni
regule, objektive informu ilin... sen trudi nin!

Cxar E-o estas internacia, aux supernacia helplingvo, ni informu i.a. la
membrojn de la Euxropa Parlamento, sed singarde, laux- sxtupe. Stultegus
tuj peti ilian aktivan subtenon pri temo, kiu ili ne aux apenaux konas.

Gravega unua pasxo estas akceptigi la ideon pri eventuala uzado de
lingvo, kiel E-o, por helpi al la solvado de la lingva problemaro en
Euxropa Unio - ne nur sine de la euxropaj instancoj - kaj por, lauxeble,
naski veran plurlingvismon cxiudirektan.

Pro tio mi lancxis informkampanjon cxe la belgaj EP-anoj (vd. Eventoj-82
- red.) Unuan leteron mi sendis dum marto 1995, petante ilian opinion pri
la problemaro kaj substrekante, ke la celo estas diskonigi gxin, precipe
en la euxropaj E-medioj. Nur 3 reagis. La respondojn mi resendis al cxiuj
kaj venis 2 pliaj respondoj, versxajne cxar ili konstatis, ke ankaux
kolegoj, cxu sam-, cxu ali-partiaj, ne kontrauxas eventualan uzadon de E-
o.

Iom post iom, 12 el la 25 kuragxis esprimi sin pli malpli favore. Dauxre
ilin mi informos pli malpli regule.

Jes ja, nekontentigeblaj grumbluloj rimarkos, ke tiuj EP-anoj ne fervore
adorklinigxas antaux E-o kaj ke ili neniam lernos gxin!

Sed realistaj homoj konstatu pozitivajn punktojn. Fakte, pli kaj pli da
EP-anoj:

- akceptas eventualan uzadon de E-o por solvi la lingvan problemaron en
Euxropa Unio;

- rajtigas diskonigi sian opinion kaj, sekve, uzi sian nomon por klopodi
influi aliajn politikistojn kaj sampartianojn.

Tiajn pozitivajn punktojn ni jam kelkfoje konstatis en Belgio.

Konklude: neprus kunordigi tian agadon en cxiu lando de Euxropa Unio kun
(preferinde) aux sen aktiva kunlaboro de landa E-asocio.

Veraj aktivuloj, kiuj intencas aktive kunlabori, turnu sin por pliaj
informoj al:

Germain Pirlot
Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Euxropa Unio
Tel.: +32-59-708700

Rim.: Kelkajn el la politikistaj opinioj vi trovos en Eventoj n-ro 82,
p.7.  Aliajn vi povos ricevi rekte cxe G. Pirlot. La red.

*************************************************************************

NE PLORU, AGU!
==============

Kara amiko,

...via artikolo "Por ke Esperanto restu viva" estas bonega kaj valora! Ni
gxojas, ke vi verkis kaj aperigis gxin! Cxi estas kaj informa kaj
instiga. Bonege vi diris, ke "Ne ploru! - Agu!"

Ni cxiuj vere devas agi konscie por bono de nia movado kaj nur tiel ni
povas atendi iujn ajn rezultojn...

Ursula Adamska, Polio

* * *

Rilate al Esperanto:

Kiel hungaro vi certe rimarkas pli draste la sxangxon ol ni en okcidenta
Germanio kun la tendenco, ke pluraj membroj "malaperas".

Germana Esperanto Asocio jxus skribis al la konataj antauxaj membroj de
la Esperanto-asocio en la iama GDR, kiuj ne membrigxis en la FRG-a
asocio.

Mi ja scias, ke en Hungario estis tre vigla Esperanto-vivo; certe ankaux
pro via "ekzota" lingvo kaj la malsxato de la rusa (altrudita lingvo).

Mi mem ne atendas la t.n. "Finan Venkon" rilate al Esperanto - tamen mi
sentas, ke Esperanto estas bezonata kaj cxiam gxojas kiam E-o montras
sian forton - ekzemple inter nia reto de Verduloj Esperantistaj. Sed mi
scias, ke ankaux multaj verdaj politikistoj malsxatas Esperanton, sed ne
cxiuj.

Do, ni ne ploru pro redukto de la nombroj (mi mem acxetis plurajn E-
librojn kiujn mi neniam legis). Kompreneble la menciitajn decidojn mi
taksas bone kaj la Interna Ideo kaj la praktikaj uzeblecoj devas esti
publikigataj.

Abono de internacia jxurnalo dependas certe de financa situacio, kaj ne
estas vere necesa - kompreneble cxiu klubo devus almenaux havi aliron al
unu jxurnalo por ne perdi la kontakton; sed pli gravas la privataj
internaciaj kontaktoj.

En la nunaj tempoj ekzistas pluraj (malmultaj) homoj, kiuj estas
eventualaj esperantistoj. Do, ni devas dauxrigi la informadon pri la
avantagxoj de nia Internacia Lingvo.

Manfred WESTERMAYER, Germanio.

Rim: La "fina venko" estas tute alia temo. Mi opinias, ke la menciitaj
postuloj servas ne la finan venkon, sed la ebligon de la normala
funkciado de E-komunumo. Cetere laux mi la abono al internacia jxurnalo
ne nepre dependas de la fifnanca situacio. Por iuj celoj ni elspezas
multe pli grandajn sumojn, sed vere, - pro manko de kutimaj eksteraj
reklamenspezoj - la deziro esti esperantisto postulas ankaux iom da
materia sxargxo. Gxia grandeco cetere rilatas ankaux al la nombro da
abonantoj. Ju pli da ili, des malpli kostas la produktado de 1 numero...
Do estas komuna intereso la kreskigo de legantoj. Kaj flanke de
servodonantoj (la informoj atingas la uzontojn) kaj flanke de legantoj.
L.S.

* * *

La unuaj ideoj
--------------

Kara redakcio, kara Laszlo.

Koran dankon pro Eventoj 1/junio 95. Jes, mi informos kiel eble plej
vaste pri via titolpagxa artikolo. Jen miaj unuaj (eble spontanaj) ideoj:

* Tre impresas min viaj ideoj pri kursoj kaj la rezultoj de la Ronda
  Tablo. Sxajnas esti tre bone anonci al komencantoj, ke

  a) la kurso kostas nur la instrumaterialon kaj abonon de unu E-gazeto,
     kaj

  b) celo de la kurso estas i.a. partopreni E-arangxon. Vi pravas, ke
     bedauxrinde tro multaj komencintoj kaj kursopartoprenintoj estas
     lasitaj solaj sen scii kion fari kun aux per iliaj novaj
     lingvokonoj.

* Estas diversaj E-societoj, kiuj laboras ne por, sed per Esperanto. Ni
  subtenu ilin. Cxi-letere mi volas mencii nur IKEL-on kaj gxian
  prezidanton Uwe-Joachim Moritz.

* Vortaroj miaopinie estas tre gravaj. Simple E-o devas havi vortojn por
  cxiu ajn fenomeno de nia mondo. Tie ni same investu. Ne povas esti, ke
  ni devos konfesi al interesigxintoj, ke bedauxrinde ankoraux ne
  ekzistas esprimo, aux ke ni ankoraux ne interkonsentis pri tiu aux alia
  termino.

Vin salutas samideane, kuragxige kaj kore

Claus J. Gunkel, Germanio.

* * *

Ne kulpas la soclandanoj?
-------------------------

Kara Sinjoro, ...ni aperigos la artikolon "Por ke E-o restu viva" en nia
revuo La Ponto, kaj ankaux konigos ties enhavon al la estraranoj de nia
asocio.

Mi havas kontrauxstareton al via aludo: ne kulpas la soclandanoj. Ne nur
en niaj ekskomunistaj landoj, sed cxie kie mi vojagxis eksterlande mi
vidis amasojn, vendanta de mateno gxis vespero. Cxie tro peza vivo, la
prezoj altigxas de tago al tago.

Mi gratulas al via entreprenemo, al la nova strategio por defendi nian
idealon ano de kiu estas ankaux mi.

B. Peraj, Albanio

Kara Samideano, jes, gxis nun la t.n. soclandanoj ofertis por Esperantaj
aferoj multe pli signifan parton de siaj elspezoj ol multaj aliaj, kaj
gxuste pro tio oni plendas por pli proporcia sxargxoportado. Sed en la
menciita artikolo temis pri tio, ke la malkresko de nombro de
esperantistoj ne estas simple konsiderebla kiel sekvoj de politika
sxangxo en Orienta Euxropo, - kiel tion ofte oni simple deklaras
forpelante la respondecon analizi la realajn kauxzojn. Sed ecx se tio
verus, cxu oni povas simple lasi la perdigxon de multmiloj da gxisnunaj
esperantistoj?    -  L.S.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Por aktivuloj en sindikataj medioj
==================================

Pro internacie kreskanta kunlaborado ankaux sindikatoj frontas lingvajn
problemojn, kiujn parte povus solvi Esperanto.

Dank' al sencxesa realisma agado, s-ro A. Martin el Namur, Belgio,
sukcesis veki intereson pri tiu supernacia lingvo sine de Interregiona
Sindikata Konsilio; temas pri Euxroregiono Charleroi-Namur-Cxampanio-
Ardeno.

Dum gxenerala kunveno de ISK (Charleville, Francio, 06.06.1995) s-ro
Martin sukcese prezentis proponon, kiu rekomendas sisteman uzadon de E-o
apud la franca por cxiu komunikajxo.

Se vi kompetentas por aktive kunlabori en sindikataj medioj, naciaj aux
regionaj, turnu vin por pliaj informoj al:

s-ro Andre Martin, 
FGTB-Esperantocxe ATAC, 59 rue A. Bastin -b.7, B-5000 Namur, Belgio

*************************************************************************

Dekjarigxo de "Tutmondaj Sciencoj"
==================================
La gazeto Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, fondita en auxtuno 1985, jam
trapasis dek jarojn. Sciencista-Teknikista E-Asocio en Cxina Akademio de
Sciencoj kaj redakcio de TSkT decidis okazigi memorkunvenon la 15-an de
oktobro cxi-jare por la dekjarigxo de la gazeto, kaj eldoni specialan
ekzempleron Famaj Sciencaj kaj Teknikaj Entreprenoj.

Bonvenaj estas petoj pri publikigo de propaganda artikolo kaj reklamo,
kaj ankaux publikrilataj pagxoj kaj rubrikoj. Bonvolu sendi gratulajn
mesagxojn, partoprenu en la celebrado.

Kontakta adreso:

Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio en Cxina Akademio de Sciencoj, 
n. 52, Sanlihe, Beijing CN-100864 Cxinio.
Shen Chengru

el La Domo, julio 95

*************************************************************************

Internacia Tradukreto funkcias
==============================

Pluraj tradukantoj jam informis la kunordiganton pri traduklaboroj.
Momente la tradukreto ITRE konsistas el 35 tradukantoj por 24 lingvoj.
Aldonigxis la dana, estona, greka kaj litova lingvoj. En Francio baldaux
estos farata profesia merkat-esploro por ITRE.

Cxar la unua ITRE-adresaro preskaux elcxerpigxis, dua eldono estas
planata. ITRE-anoj sendu la sxangxojn, kiujn ili deziras pri sia ITRE-
sxildo al la kunordiganto:

Daniel Durand, 
Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio.
Tel./fakso: +33-41-784775.

el La Merkato, aprilo 95

*************************************************************************

Speciala posxtkarto al la IFEF-kongreso
=======================================

LKK de la cxi-jara IFEF-kongreso produktigis specialan plurkoloran
posxtkarton kun la emblemo de la kongreso, kun surpresita E-stampo.

Interesigxantoj povas kontakti

Hungara IFEF-sekcio
P.f. 7, H-1378 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Minimum-vortaro
===============

Aperis grava helpilo por lernantoj de E-o: Minimum-vortaro, kiu enhavas
la plej ofte uzatajn 1237 E-vortojn (indikite ilian oftec-kategorion),
afiksojn, prepoziciojn, la plej oftajn mallongigojn ktp. La 36-pagxa
(etformata) libreto kostas 85 forintojn (inkl. de sendokosto) cxe:

Baksa Jozsef, 
pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg.

*************************************************************************

Litovaj planoj pri E-firmaoj
============================

Dum unua kunsido de nuna estraro de Litova E-Asocio, LitEA mi proponis
inviti komercistojn, e-istojn de Litovio kaj priparoli komunan agadon.
Jam al cxiuj estas klare, ke komerco povas forte helpi disvastigon de
E-o kaj gxian praktikan aplikon. Simile agas e-istoj en kelkaj landoj,
ekzemple TAKE en Francio. Tiu cxi komuna agado povas manifestigxi per
intersxangxo de scioj pri legxoj, pri impostoj, ankaux per instigo krei
novajn entreprenojn kaj eble ecx fondo de nova akcia kompanio sub la
E-stelo. La fondantoj povus esti funkciantaj firmaoj, kiujn gvidas aux
kie laboras e-istoj, individuoj kaj eble ecx la landa asocio.

Post iom da tempo kunvenis privatuloj kaj gvidantoj de firmaoj. Restis
impreso, ke ni cxiuj okupigxas pri malsamaj aferoj kaj nenio komuna povas
esti. Kvankam neniu diris, ke tio estas malbona ideo...

Dum la 30-a Kongreso de LitEA s-ro A. Racxkauskas proponis krei informan
centron por komercistoj, e-istoj en Litovio. Mi konsentas ankaux kun
tiu ideo, sed pri tio devas decidi homoj, por kiuj tiu centro estas
bezonata, nome komercistoj kaj entreprenistoj aux tiuj privatuloj, kiuj
volas komenci propran okupon.

Do, nun estas du ideoj, tial estas bezonataj tempo, konsultoj kaj poste
ni povos denove renkontigxi kaj ion decidi...

Stasys Krujxinauskas

el Litova Stelo, 1/95

*************************************************************************

Cxapelilo 1.0
=============

Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj
komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en
Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj
nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj
aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston.
Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000
vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj
por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj.

Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto
parolata!

Telefono kaj faksilo: +49-6081-3955, 
reto: 100103.24@forigu.compuserve.com
Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, 
A. Moller str. 4, D-61250 Usingen, Germanio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Cseh-metodika seminario
=======================

La kurso, kiu okazos 21-24-an de septembro en Petzow cxe Potsdam,
Germanio, celas atingi bone parolantajn esperantistojn, kiuj emas nun aux
estonte en internacia medio instrui Esperanton laux la rekta metodo de
Andreo Cseh.

Gxin gvidos Atillio Rojas el Argentinio. La kurso konsistas el tri
partoj: A-kurso (kvar tagoj enkonduko, baza metodiko, ekzercoj; perletera
B-kurso, kaj dum unu el la sekvontaj UK-oj la fina ekzameno.

Kotizo: 70 DEM. Detaloj, aligxoj cxe:

Germana E-Junularo, Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio.
Tel. fakso: +49-30-2834320

*************************************************************************

Internacia Esperanto-Semajno
============================

La montpelliera kultura E-centro organizas internacian E-semajnon en
Sete, havenurbo, situanta 30 km-ojn sud-okcidente de Montpellier, de la
2-a gxis la 9-a de septembro 1995. Vi povos ripozi, bani vin en
Mediterena maro, viziti vidindajxojn, gxui internacian etoson, mangxi
bongustajxojn, eklerni la Internacian Lingvon aux perfektigi vian konon
pri gxi, mallonge gxui agrablan restadon.

Yvette Vierne, 
5, Rue du Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio.
Tel.: +33-67-541543

*************************************************************************

Perforto!
=========
Perforto estas la cxef-temo de la 6-a Kolonja Esperanto-Semajnfino (KES),
kiu okazos de la 22-a gxis la 24-a de septembro 1995 en Koln, Germanio.

Tiu cxi renkontigxo estas planata samtempe kiel IS-preparseminario.

La distra programo konsistos el spicaj mangxajxoj, fresxigaj kolonjaj
bieroj kaj meksikaj kokteloj - do, neforgeseblaj ardaj noktoj tute en la
tradicio de IS-noktoj.

Krome okazos spektado de diapozitivoj kaj sportaj arangxoj.

Kotizoj: 45-65 DEM (depende de la agxo). Ni esperas povi repagi
vojagxkost-subvenciojn por partoprenantoj gxis 26 j. gxis maksimume 100
DEM.

Demandoj, aligxiloj:

E-Junularo Kolonjo, 
Gemarkenstr. 150, D-51069 Koln, Germanio.
Fakso: +49-221-686742

*************************************************************************

Trilanda renkontigxo
====================

Esperanto-Asocio en la Euxregiono Mozo-Rejno anoncas okazontan Trilandan
Renkontigxon en Akeno, Germanio, la 17-an de septembro 1995.

Temo: Vocxlegado de tekstoj pri interesaj aspektoj de la juda kulturo,
verkita de Jeremi Gishron (Jerusalemo).

Vizito de la nova akena sinagogo estas antauxvidota. Pliaj informoj,
aligxoj cxe:

d-ro Hans Wilson, 
Houtstraat 60NL-6343 BL Klimmen, Nederlando.
Tel.: +31-4405-3094

*************************************************************************

UK - kie en 1999?
=================

La 17-an de septembro kunvenis komisiono por esplori eblecon por
Universala Kongreso en Berlino. Elsbeth Bormann, prezidanto de GEA, kaj
d-ro Werner Bormann, la prezidinto de la Loka Kongresa Komitato por la
preparo de la siatempa UK en Hamburgo, prezentis siajn spertojn kaj donis
al la komisiono bazajn informojn pri tio, kio estas konsiderenda en
preparo de kongreso. En kazo de kongresorganizado la jaro 1999 estas
rigardata konvena.

el Esperanto aktuell, 8/1994

*************************************************************************

Post kiam dormas la infanoj
===========================

Dum la pasko-ferioj ni partoprenis PSI-on, la Printempan Semajnon
Internacian en Germanio.

La renkontigxo estis destinita antaux cxio al familioj kun infanoj.
Neniam antauxe mi vidis tiom da etuloj en E-renkontigxo! Dank' al la
internacia lingvo la infanoj el 10 landoj (kelkaj estas denaskaj e-istoj)
renkontis novajn geamikojn. Bonegis la organizo, belegis la loko!

La ricxa programo kontentigis la infanojn kaj la plenkreskulojn, ecx ofte
la elekto estis malfacila. (Aparte mi mencias s-anon Harald Schicke,
naturkuraciston, kiu faris tre interesan prelegon pri la funkciado de la
korpo kaj donis al ni tre bonan konsilon por farti bone: gxui sen timo la
plezurojn de la vivo!)

Vespere alternis komunaj ludoj, religiaj ceremonioj kaj koncertoj de Jxak
Le Puil kaj litova grupo "Asorti". Eble la plej agrabla punkto de tiu
renkontigxo estis la bonega etoso, kiu regis dum la tuta tempo - ecx
nokte, post kiam oni sukcesis enlitigi siajn infanojn...

Tutcerte preskaux cxiuj partoprenintoj venos denove al sekva PSI, kaj tia
renkontigxo estas ege konsilinda al familioj de spertaj esperantistoj,
kiuj havas infanojn.

Jean-Luc Thibias

*************************************************************************

Kalendaro
=========

Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxookazas en Esperantio.
Por "ekhavi apetiton al partopreno" niaperigas kompaktajn informojn pri
cxiuj arangxoj, pri kio ni sciaspor la sekva monato, eluzante la fakton
ke momente Eventoj estasla plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn
informojn, aligxilojnpetu de la menciitaj adresoj.

21.08-13.10. Oksemajna kurso por komencantoj,Karlskoga. Inf: Lars
Forsman, Karlskoga Folkhogskola, p.f. 192,S-691 24 Karlskoga, Svedio.

25.08-01.09. 2-a Taranteza Semajno, Bourg-St.-Maurice.Inf: Antoinette
Guigues, 18 chemin du Ponsonnet, St.Innocent,F-73100 Aix-les-Bains,
Francio.

26.08-03.09. 15-a Sanmarineca Universitata Studsesio,Rimini, San Marino.
Inf: AIS, Kleinberger weg 16, D-33100Paredborn, Germanio.

27.08-03.09. 15-a Somera Universitata Sesio de AIS,San Marino. Inf: Sekr.
de AIS, Kleinenberger weg 16-b, D-33100Paderborn, Germanio.

27.08-10.09. Montaraj kaj NigramarajEsperanto-Feriadoj. Inf: Esperinform,
B. Leonov, pk. 44, BG-4300Karlovo, Bulgario.

01-03.09. Skota Auxtuna Semajnfino, Dunblane. Inf:Albert Goodhier, 16
Woodlands Drive, Coatbridge ML5 1LE, Skotio.

01-06.09. 28-a Pupteatra Internacia Festivalo, Zagreb.Inf: IKS, Amrusxeva
5. Pf. 499. HR-41000 Zagreb, Kroatio.

01.09-31.05.1996. Internacia Studumo pri Turismo kajKulturo, Bydgoszcz.
Inf: Esperantotur, ul. M. Sklodowskiej-Curie10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Polio.

02-03.09. Landa Kongreso de Bulgara E-Asocio,Koprivstica. Inf: BEA, pk.
66, BG-1000 Sofio, Bulgario.

02-09.09. 21-a Internacia E-Semajno, Sete. Inf: YvetteVierne, 5 rue du
Dr. Roux, F-34000 Montpellier, Francio.

03-09.09. Internacia Turisma Semajno, Malto. Inf:Malta Esperanto-Societo,
P.O.Box 142, Valletta CMR 01, Malto.

06-20.09. Siberia Ekspreso. Inf: REA, pk. 67.RUS-620077 Jekaterinburg,
Rusio.

07-10.09. BIOS, Biodancada Seminario. Inf.: MauroTauzzi, CP 245. I-34100
Trieste, Italio.

07-10.09. Internacia Seminario pri SciencteknikaInfarmado kaj Esperanto,
Karlovo. Inf: Esperinform, B. Leonov,pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

08-10.09. Int. turisma semajnfino, insulo Rugen. Inf:Britta Lindeberg,
Eskerodsvagen 110, S-297 95 Degeberga, Svedio.

08-12.09. 9-a Kongreso de Itala Unuigxo de KatolikajE-istoj, Loreto. Inf:
Mario Sola, Via Brighinzio 7, I-13100Vercelli, Italio.

08-12.09. Mikologia Seminario, Poprad. Inf: RegionaEsperanto-Centro,
Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio

09-10.09. Regiona Semajnfino de SES, Cully. Inf:Nicole Margot, ch. des
Lys, 4, CH-1010 Lausanne, Svisio.

10-16.09.  2-a E-ista Somera Tendaro enTajbaj-montaro, Xi'an
cxirkauxajxo. Inf. Pactur, Esperanto-sekci,Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju,
CN-710032 Xi'an, Cxinio.15-17.09. Kulokaptado, Martely. Inf: Medicina
Klubo,Pf. 89. H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Fiaskoj kaj renaskigxo en Bulgario
==================================

Je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) ni deziras
diskonigi, ke ekde certa tempo kaj ankaux pro malfacilajxoj en la Asocio,
pro la sxangxigxanta situacio en la lando k. a.:

   - la mondfama Esperanto-kursejo en Pisanica ne funkcias;
   - la firmao "Esperanto-turist" fiaskis;
   - la firmao "Pres-Esperanto" ekde unu jaro ne plu ekzistas.

Ni petas vin pri cxiuj problemoj kaj demandoj lige kun la E-organizajxoj
kaj la E-movado en la lando sin turni al la Centra Oficejo de BEA:

p.k. 66, BG-1000 Sofio, Bulgario, aux
Bul. "Hr. Botev" 97, BG-1303 Sofio,Bulgario

Oni regule aperigas la asocian revuon "Bulgara Esperantisto", 6 kajerojn
jare, abono por eksterlandanoj 25 NLG, pageblaj al UEA, konto beaa-x de
BEA.

Baldaux oni malfermos la novan E-Domon de BEA en pitoreska historia urbo
Koprivsxtica, proksime al Sofio, pri kio ni aldone informos.

prof. d-ro K. Popov
prezidanto de BEA 

*************************************************************************

Nordoriente en Brazilio
=======================

- Senpaga Esperanto-kurso perkomputila! Antonio Jose Onofre Sampiao
  disdonas senpage (portugallingvan) Esperanto-kurson por komputilo.
  Sendu al li disketon de iu ajn modelo, kaj 3 respondkuponojn por ke
  vi ricevu la kurson. S-ano Onofre estas reprezentanto de Esperanto-
  Laborgrupo en Fortalezo. Lia adreso:

Rua Padre Francisco Pinto, 677 (Benfica),BR-60020-290 Fortalezo-
CE,Brazilio.

- La 9-a Nordorienta E-Renkontigxo okazos en Muritibo (BA) inter la 25-a
  kaj 27-a de novembro de la jaro 108 de la Esperanta kalendaro.

- Meritaj lauxdojn en Recifo niaj samideanoj, kiuj akiris propran sidejon
  por Pernambuka Esperanto-Asocio cxe:

Rua Siqueira Campos, 279 sala 905, Sto Antonio, BR-50010-010 Recifo
(PE),Brazilio.

el Nordorienta E-novajxoj, 1/95

*************************************************************************

Esperanto - en la udmurta
=========================

En la udmurtlingva porinfana gazeto "Zecxbur" ("Saluton") estis
publikigita 20-leciona E-kurso de Bronislav Cxupin. El la rusa tradukis
gxin A. Laptev.

el KEC-Bulteno, julio 95

*************************************************************************

Gxemelurboj - partnerurboj
==========================

Cxiujare la lastan dimancxon de aprilo oni dedicxas al la Monda Tago de
gxemelurboj. (Estas interese, ke tiu cxi ideo devenas el eksa Sovetunio.)

La 28-an de aprilo 1957 en urbo Aixles-Bains, Francio fondigxis la Monda
Federacio de Gxemelurboj.

Por plifaciligi aplikadon de Esperanto cxi-kadre, mi proponas pritrakti
kaj akcepti sekvajn momentojn:

1. La oficiala korespondado, informado kaj la movada sperto-intersxangxo
inter esperantistaj grupoj de la gxemelurboj estu rekonata kiel partoj de
la plurflankaj oficialaj kontaktoj inter du koncernaj urboj. Tiun rekonon
la gvidantoj de ambaux urboj deklaru en la interkonsento pri la kunagado.

2. La membraro de loka E-grupo entreprenu:

- la personan partoprenon en la gxemelurbaj interrilatoj;

- preferu la gxemelurbajn kontaktojn en sia korespondado, turismaj kaj
  ofic-vojagxoj;

- akcelu la multflankecon por la rezulta kunagado;

- strebu bone plenumi la cxicxeronan, interpretadan kaj tradukajn
  laborojn.

La gvidantaro de la E-grupo en cxiuj konkretaj kazoj informu la estron de
loka sxtata administrado pri la rezultoj de kunagado en kulturaj,
sportaj, sociaj k.a aferoj.

Peter Tihanyi
fakdelegito de UEA, Hungario

*************************************************************************

Ukrainio: bona novajxo...
=========================

En aprilo laux la invito de rektoro kaj posedanto de Int. Instituto pri
Administro Entrepreno kaj Juro, Fjodor Poddubnij, amiko kaj subtenanto de
E-o Ukrainion vizitis fama japana prelegantino pri  japana kulturo s-ino
Kimie Markarian.

Sxi sukcesis viziti 4 urbojn kaj prelegis dekfoje antaux cx. 400
auxskultantoj. La prelegoj elvokis grandan intereson al sorobano - tiu
gxis nun nekonata kalkulilo kaj al origamio - kaj ankaux al E-o, cxar la
prelegoj okazis en la Internacia Lingvo.

laux Heroldo 10/95.

*************************************************************************

kaj malbona novajxo...
======================

En Slavjansk, Ukrainio dum kelkaj jaroj funkciis aparta E-katedro kaj
vasta E-instruado en la Instituo pri Managxerado (privata altlernejo, nun
jam nomata Amademio), kiu eldonis ecx apartan E-gazeton.

La revuo "E-Centro informas" fakte mortis. La kauxzoj multis. Unue - gxia
redaktoro A. Goncxarov vicfoje edzigxis kaj translokigxis en Krimeon,
poste - Internacia Akademio pri Administrado en Slavjansk akceptis
malmultajn studentojn en 1994 kaj tial gxi ne bezonis E-instruistojn kiel
antauxe. La E-katedrestro G. Sxilo fugxis Moskvon kaj nun rektoras en
"Euxropa Instituto de Juro".

Finfine jenas la fakto: La E-katedro en Slavjansk malaperis. Mi restis la
sola E-instruisto en la Akademio. Kaj ecx tio povus ne okazi, sed la
rektoro ege estimis mian patron M. Popov, kiu mortis en 1994. (M. Popov
estis vaste konata e-isto el u. Berdjansk, Ukrainio - la red.).

A. Popov, Slavjansk.

el Aktuale Euxro-Azia, februaro 95

*************************************************************************

Invito al MEJK
==============

La kunlaboraj konsultigxoj de junularaj e-asocioj estas unu el la plej
gravaj kaj operativaj forumoj de la junulara e-movado.

Cxi-jare okazos jam la 5-a MEJK (Mez-Euxropa Junulara Konferenco),
organizota de Auxstria E-Junularo. Al la kunveno, okazonta inter 2-5 de
novembro estas invitataj po 2 reprezentantoj de AEJ, CxEJ, GEJ, HEJ, JES
(Svisio), JES (Slovakio) PSEK kaj PEJ, krome po 1 el la najbaraj landoj.

Atentu! Aligxa limdato (pro certigo de sxtata subvencio) estas la 21-a de
auxgusto!

Se via asocio ne ricevis la invitilon bv. kontakti

Axel Leitner, 
pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio.

*************************************************************************

Memortabulo restarigita
=======================

La 8-an de aprilo 1995 okazis solena senvualigo de renovigita memortabulo
honore al L. L. Zamenhof en la parko de Frantisxkovy Lazne (Cxeha
Respubliko). Tie la unua Zamenhof-monumento estis starigita en la jaro
1914 kun helpo de bavara fervojisto Jakob Hechtl, kiu logxis en Fr.
Lazne. Post gxia detruo de nazioj en la j. 1938 la loko restis malplena
gxis 1991, kiam la kongreso de esp-istoj-handikapuloj starigis
memortabulon, kiu, bedauxrinde, estis detruita de vandalo en 1994. Dank'
al donacoj de esp-istoj el kelkaj landoj jam post duonjaro oni sukcesis
starigi novan tabulon. La solenajxon cxeestis membroj de la "Fervojista
E-grupo" el Weiden (Germanio).

el Informilo, junio 95

*************************************************************************

2.000.000 liroj por universitata studo!
=======================================

Triesta universitato, kune kun la fame agema Triesta E-Asocio, lancxas
ekde 1994/95 la premion Kastelo de Miramar. Gxi cxiujare estos asignata
al doktora disertacio, pridiskutita cxe Italia universitato, pri la jenaj
temoj: lingva problemo, interlingvistiko, E-o kaj esperantologio. (Nu, la
titolo "doktoro", en sia simpla formo, en Italio ekvivalentas al la
magistra; en la itala la premio estas premio di laurea).

La unua premio Miramar estos aljugxita fine de 1995 inter disertajxoj
ellaborotaj dum la akademia jaro 1994/95 pri la temo: La lingva problemo
kaj adopto de neuxtrala lingvo.

La premio valoras 2.000.000 ITL (cx. 2000 guldenoj!).

Tiamaniere oni intencas favori la studadon kaj esplorojn pri lingvo
internacia, donante krome la eblecon pliprofundigi la argumentojn laux
lingvistika, socia, ekonomia kaj politika vidpunktoj. Imitinda ekzemplo,
cxar ja draste mankas en naciaj lingvoj akademiaj pritraktoj pri E-o.

Multaj amikoj miaj, studentoj, instruistoj, profesoroj jen miris, ke mi
multege havas por diri pri E-o al ili, dum nenion ili lernis pri tio pere
de siaj informkanaloj, t.e. la akademiaj, la universitataj. Ja mizeras la
fidindaj informiloj pri E-o, ecx en lingvo, multe uzata mondskale en
universitatoj, kiel la franca. Ne mirinde, ke politikuloj kaj
intelektuloj ignoras la aferon. Pro tio la triesta iniciato estas
gravega. Por pli da informoj: Triesta E-Asocio, C.P. 601, I-34100 
Trieste-Centro, Italio.

Bruno Masala
el La Gazeto, aprilo 95

*************************************************************************

Ni mencias
==========

JAPANA ESEARO, No-1. Dek eseoj dediversaj famaj auxtoroj okaze de la
dekjarigxo de Libroteko Tokio.A/5, p. 66. Eldonis: Libroteko Tokio, Syozi
Keiko.

KUNCxO VALEV, biografio kaj bibliografio.Kompilis: Raja Androvska. 32 p,
formato A-5. Eldonis BulgaraE-Asocio, 1994.

BIO-VINOJ EN FRANCIO, trilingva (franca,germana, Esperanta) brosxuro pri
vinkulturistoj kaj restoracioj.Eldonejo ILTIS, red: Irmi & Reinhard
Haupenthal. 144 p, prezo: 21DEM.

REGxO DE L'EONOJ (Kralj Vjekova), poemaro(ankaux mizikigita) en la
kroata, itala kaj Esperanta. Auxtoro:Mile Prpa (B. Rasxice 2, HR-41000
Zagreb, Kroatio), E-trad.:Lucija Borcxicx.

POVO DE DIO, POVO DE MAJSTRO,manuskripto de la parolo de Sant Kirpal
Singh, 15 p. A-4.Distribuas: Enrico Marzola, via F. Crispi 3, I-20121
Milano,Italio.

JE VIA SANO! Elzaco kaj ties vinoj.Trilingva (franca, germana ka
Esperanta) libreto, 44 pagxoj A-5,p. 35 FF + sendokosto. La eldonon
prizorgis TAKE-Esperanto. RN 83- Rue du Tiefenbach, F-68820 Wintzenheim -
Colmar, Francio.

*************************************************************************

9.100 dolaroj por infanoj
=========================

La konata auxstralia e-istino, Idyss Einihovici starigis per 9100 dolaroj
specialan fonduson, kiu helpos al auxstraliaj infanoj lerni E-on kaj
vojagxi per gxi. Prizorgas gxin:

Jana Bogojev, 
73 Newry St., Floreal Park, 6014 WA, Auxstralio.

el KEC-bulteno, majo 95

*************************************************************************

Kolekti estas pli facile ol konservi
====================================

Kiam mi legis la artikolon de s-ro B. Golden (Eventoj 0076), mi rememoris
historieton literaturan:

Okazis. ke iu acxetis rostitan maizon. Tiu cxi bagatela frandajxo estis
pakita en altvalora papersaketo: en folio de iu manuskripto de Janos
Arany (fama hungara verkisto - ndlr).

Oni povas apreci la instigon de samideano Golden, ke ni kolektu kaj
konservu memorajxojn, relikviojn de E-o. La artikolo donas konsilon pri
labormetodo de kolektado, sed gxi ne informas nin: kie kaj kiu gardos plu
la materialojn? Mankas tiu informo, cxar mankas iu centra loko, organizo,
kien ni kun trankvila koro povus lokigi niajn E-valorajxojn. La pasintaj
jardekoj pruvis, ke E-kolektajxoj (garditaj en privataj logxejoj) kune
kun la kolektanto neniigxas. Kiel kolekti, se oni ne povos gardi?

Se mi estus skribinta taglibron pri nia travivajxo en la E-movado, mi
nepre forbruligus tiun libreton antaux mia morto, ke gxi ne servu kiel
pakpapero por rostita maizo.

Roza Dornpik'

Rim. En Hungario funkcias la Fondajxo Esperanto (1675 Bp. pk. 87), kiu
i.a. jam ne unu fojon transprenis postlasintajn E-ajxojn de forpasintoj.
La "kutimajn" librojn, gazetojn ni vendis, valorajxojn transdonis al la
koncernaj seriozaj kolektantoj, kaj la personajxojn ni arkivas en la
Budapesxta E-Domo. Sed vere, tio ne signifas veran, amasan solvon. La
red.

*************************************************************************

Ni konu pri la celoj
====================

Estimata Samideano,

Jxus leginte "Eventoj"-n (2/majo-95) en kiu denove aperas rubriko "Kion
mi faris, kiel UEA-estrarano", mi ne povas ne sendi miajn opiniojn pri
tiu interesa kaj grava ero.

Kelkfoje oni sentas, kvazaux la UEA-aferoj estas pretervide malproksimaj
de ni esperantistoj, malgraux nia rekta aux nerekta membreco en tiu
organizo. La supra rubriko helpas, ke la esperantistaro rilatigxu al la
UEA-laboro, konu pri la celoj kaj baroj, kaj iel sentu sin devigata reagi
aux almenaux preokupigxi pri la sekvantaj pasxoj. Gratulojn al Vi!

Norberto Diaz Guevara, Kubo

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1990
----

La plej blasfema, la plej sakrilegia libro aperas en nia lingvo cxe LF-
koop. Temas pri La dekdu noktoj de Satano, verkita de Emiano Imby, unu el
multaj pseuxdonimoj de Kalman Kalocsay. La manuskripto longe restis
kasxita en tirkesto, pro deziro de la auxtoro. Satiro pri iaspeca Jehovo,
la verko situas en la longa vico de tiu blasfema literaturo, kie elstaris
La Guerre de Dieux (1799) de Evariste Parny kaj Das Liebeskonzil (1895)
de Oskar Panizza.

Multe pli lirika estas la antologio Enlumas min senlimo, kiun LF-koop
eldonas per la tradukoj de membroj de "La Patrolo", kunordigitaj de Carlo
Minnaja; pro cxi tiu laboro li ricevos specialan premion de la itala
registaro. La antologio proponas la italan poezion de la dudeka jarcento,
en formo adekvata por la nuntempaj publiko kaj kritiko. Tial la libro
farigxas modelo de moderna traduka antologio en Esperanto.

Per Enlumas min senlimo kaj per la traduko de Dekamerono, prizorgata de
Gaston Waringhien kaj Perla Martinelli ekde cxi tiu jaro, firmigxas la
kriterio, gvidanta la esperantan tradukarton fine de la dua jarcento de
nia lingvo. Kriterio, kiun plej unua heroldis Leonard Newell (1967) per
la retraduko de Hamleto: Male ol Zamenhof, mi celis ne esperantigi
Shakespeare, sed sxekspirigi Esperanton. Kriterio akre atakita siatempe
de Reto Rosetti (nia plej valora sxekspirologo), sed aplikata iom post
iom de cxiuj artaj tradukistoj.

*************************************************************************

ILEI
////

Regularo de internacia konkurso
===============================

honore al I. Szerdahelyi por la lernojaro 1995/96

1. La konkurso ekestis por lernejanoj gxis agxo de 19 jaroj, sed
   pasintjare gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj konkursemaj
   esperantistoj (legantoj de Eventoj kaj aliaj E-periodajxoj, membroj
   de E-kursoj, soluloj ktp.), ili formas la 3-an kategorion.

2. Por lernejanoj la konkurso havas du kategoriojn: ambaux ampleksas
   lernantojn malpli ol 19-jarajn. En la unuan eniras komencantoj, t.e.
   personoj, kiuj lernas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas
   cxiuj ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj. Tamen en ambaux kategorioj
   ekzistas du grupoj, malgraux ke ili solvas tiujn samajn taskojn, nome:
   apartajn konkursajn listojn formas la geknaboj gxis 14-jaraj, kaj
   tiuj, kiuj jam estas pli agxaj. La plenagxuloj (3-a kategorio) ricevas
   la taskfoliojn de la progresintoj kun kelkaj eventualaj modifoj.

3. La konkurso dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la dauxro
   de la lernojaro cxiumonate aperas taskfolietoj por cxiuj tri
   kategorioj (entute po 7 folietoj jare). La unua estas sendita al tiu
   lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj almetas posxtmarkojn
   aux internaciajn respondkuponojn por afranki la sendotajxon. Cxiu
   folieto havas 7 gxis 9 simplajn taskojn, per kies senerara solvo estas
   akireblaj cxiufoje 20 poentoj. La solvoj estu skribitaj en Esperanto
   sur simpla blanka paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5).
   (Folioj de alia formato ne estos akceptataj!). La solvoj estas
   sendendaj al la adreso donita malsupre sur la taskfolieto mem
   (redaktinto de la koncerna taskfolieto).

4. En la konkurso (kategorioj "komencantoj" kaj "progresintoj") povas
   partopeni lernantoj, en la kategorio "plenagxuloj" cxiuj legantoj de
   Eventoj kaj aliaj E-revuoj.

Almenaux sur la unua solvofolio la E-instruist(in)o atestas per
propramana subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas
lernejano. La solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan nomon de la
konkursanto, la kategorion (K - komencanto, P - progresinto, L - leganto
de E-revuo) kaj la grupon (B - bazlernejano, M - mezlernejano, Pl -
plenagxulo), ekz-e: P/M (progresinto kaj mezlernejano). Por konkursantoj
el lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon estas bezonataj lerneja
stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o.

5. La instruisto de E-o kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo kaj
   sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato (validas la
   posxta stampo) al la adreso donita malsupre sur la koncerna taskfolio
   mem. (Solulo mem sendas siajn solvojn). Por rericevi la korektitajn
   solvojn kaj por ricevi nova(j)n taskofolio(j)n la konkursanto aux la
   instruisto sendas kun la solvoj posxtmarko(j)n aux internacian
   respondkuponon por afranki la respondon. (Lernejoj de ekssocialismaj
   landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun
   la korektitaj solvoj cxe-mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la
   antauxa taskaro kaj kompleta listo de la konkursantoj kun indikoj pri
   ties lernejoj (naciecoj) kaj akiritaj sumaj poentoj. La nomoj de la
   plej sukcesaj konkursantoj jarfine aperas en la revuo Eventoj.

6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursintoj estos premiitaj.

Rim: En Eventoj estos publikigitaj nur la taskofolioj kaj iliaj solvoj
por plenagxuloj. La "lernantajn taskfoliojn" por via lerneja konato petu
rekte cxe la organizanto. Pri ajnaj demandoj pri la konkurso turnu vin al
la ILEI-komisiono pri lernejaj konkursoj, Geza Kurucz:

Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

"Songazetoj" de LF
==================

   La kulturo de la esperantista parol-komunumo estas plejparte skriba:
libroj kaj gazetoj estas niaj cxefaj "kulturaj varoj". Sed iom post iom
penetras ankaux la kulturo sona kaj vida. En tiu "nova" kultur-kampo
precipe aktive agas la kooperativo de Literatura Foiro, kiu eldonis
plurajn son-kasedojn, kompaktajn kaj ordinarajn diskojn, kvar
videokasedojn.

   Unu el la interesaj iniciatoj de LF estas la Esperanta songazeto -
serie aperanta unuhora kolekto de kanzonoj, radioteatrajxoj, intervjuoj,
gravaj historiaj son-dokumentoj.

   1. Kantas Johan Valano. Disko de Mihaly Sarosi. Teatrajxo Babelo de
      Luigi Malerba.

   2. Kantas rok-ensemblo Teamo. Omagxo al Edmond Privat (kun lia vocxo
      el 1927). Teatrajxo Budapesxta ekzameno de Sandor Szatmari.
      Blindula angulo. Operdisko: Giuseppe Verdi (1931).

   3. Kantas Max Roy Carrouges. Rakonto pri Endre Toth. Teatrajxo Groto
      de Endre Toth. Blindula angulo. Disko de Raymond Schwartz (1947).

   4. Kantas barbara Kohl kaj Ludwig Fluck. Intervjuo al TESPA.
      Julio Baghy festparolas (1966). Teatrajxo Lingva evoluo de Julio
      Baghy. Rememoroj de Vilho Setala.

   5. Kantas Gianfranco Molle. Intervjuoj kun Jerzy Leyk kaj Kalman
      Kalocsay. Teatrajxo Trompo de Emilja Lapenna.

   6. Speciala numero pri la Esperanto-kanzono kun vocxoj de pluraj
      kanzonistoj kaj ensembloj de Raymond Schwartz gxis Nikolin'.

   7. Kantas Jan Stanislaw Skorupski. Lasta publika prelego de Edmond
      Privat (1962). Handel en Esperanto. Deklama angulo kun Perla
      Martinelli kaj Gianfranco Molle. Muzika recenzo de Gerardo
      Tarallo kaj Giorgio Silfer pri Nikolin'.

   8. Kantas rok-ensemblo Persone. Intervjuo kun Gaston Waringhien.
      Kanras Jan Stanislaw Skorupski. Deklamas Perla Martinelli.
      Kabaredo de Nikolin' omagxe al Mara Rineta.

   9. Kantas rok-ensemblo Kajto. Teatrajxeto La Paneo el rakonto de
      Sergxo Elgo. Poezio sur Pentagramo. Lulkanto de Atilla Jozef.
      Kantas Klara Mikola. Ritmo por LK de Gianfranco Molle.

  10. La unuaj KD en Esperanto: La koro-sutro de Lou Harisson. Esperanto
      de Ryuichi Sakamoto. Rara sondokumento. La itala kanzono sxatas
      nin. Merci beakoup. Triptiko. Unu akto de G. Silfer.

  11. Kantas Sean Osborne. la transvestita muzo: Li trop tard de
      Georges Monstari farigxis Jam temp' estas, kantas Nikolin'. Rara
      sondokumento: Zamenhofa festo kun Raymond Schwartz. La cxampionegoj
      de Diko Burrati. Intervjuo: Istvan Szerdahelyi sin konfesas.

La kasedoj estas akireblaj cxe multaj libroservoj. Se ne en la via,
demandu  cxe:

Literatura Foiro,   CP 303, CH-1008 Prilly,  Svisio

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Muzo 95
=======

Muzo-95, konkurso de E-arto, okazos 7-8-an de oktobro Vilnius, Litovio
(Kulturpalaco de Sindikatoj, Vilnius, str. Mikolaicxio-Putino 5.)

La konkursoj okazos en jenaj brancxoj:

   1. Prozo originala

   2. Poezio originala

   3. Kantoteksto originala por konata aux originala melodio (aldonu
      muziknotojn aux sonkasedon)

   4. Melodio originala por ajna originala E-versajxo (aldonu muziknotojn
      aux sonkasedon)

   5. Deklamado - recitado de originala aux tradukita poeziajxo laux
      propra elekto

   6. Arta legado de prozajxo laux propra elekto, ne pli ol 15 min.

   7. Rakontado pri iu okazintajxo legita aux elpensita

   8. Kantado sole aux grupe

   9. Koloraj diapozitivoj pri ajna temo

  10. Pentrajxoj por afisxo pri informado al kurso de E-o en ajna lingvo

Konkursajxoj devas esti anonimaj. La nomo kaj adreso de la auxtoro - sur
aparta slipo, metita en pli malgrandan koverton kun surskribo de titolo
de la konkursajxo. La tekstoj kaj la muziknotoj - en 3 ekz. tajpitaj aux
legeble skribitaj per nigra globkrajono (ne kopiitaj per karbonpapero).
Unu persono rajtas prezenti ne pli ol 2 verkojn por aparta konkurso.
Gajnintoj de unuaj tri lokoj ricevos diplomojn, donacojn.

Partopreno: Aktiva Cxeesta, Aktiva Foresta, Pasiva (spektado de la
konkursoj).

Kotizoj por pasivaj alilandaj partoprenantoj - 2 USD. Logxado en studenta
hejmo - 1,5 USD por unua nokto, 1 USD por cxiu sekvanta. Simpla triplada
tagmangxo - 1,5-2 USD.

En eksterkonkursa programo: prelegoj, litova folkloro, ekskursoj ktp.

Plia informo, aligxoj:

pd. 178, LT-2000, Vilnius, Litovio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Vienon oni mutigas
==================

La E-programo de Radio Auxstria Internacia de pluraj semajnoj ne plu
estas kaptebla en Azio, Afriko, Ameriko kaj Auxstralio.

Kun po 50 minutoj da elsendotempo en semajno (fakte 25 minutajxo dufoje
sendita), tiu E-programo de jaroj farigxis tre populara kaj respektata en
la internacia auxskultantaro.

Estas do skandalo, ke la dissendadon al mondpartoj aliaj ol Euxropo, oni
simple eliminis.

La E-redakcio de Radio Vieno dum 1994 ricevis 1359 sendajxojn, dum
ekzemple al la Franca redakcio, kiu disponas po 11 h 10 min da
elsendotempo, alvenis 1988 posxtajxoj. La Araba redakcio, kiu ankaux
elsendas dum 50 minutoj en semajno, ricevis 1 korespondajxon!

Ni kredas, ke necesas reagi, el ie ajn en E-o-parolanta mondo, por peti,
ke Radio Auxstria Internacia denove dissendu al ekster Euxropo sian E-
programon. (Ankaux euxropanoj estas invitataj, pro solidareco kun
alikontinentaj auxskultantoj, reagi pri tio.)

Atentu, neniel utilas refoje skribi pri tio en E-o al E-redakcio: tiu cxi
mem suferas la problemon! Plej tauxge estas turni sin rekte al la
intendanto de ORF-internacia, skribante en nacia lingvo (prefere germana,
hungara, angla, franca).

Do, se vi deziras helpi kaj subteni Radion Vieno, sendu propran personan
leteron, uzante la argumentojn de tiu cxi mesagxo aux/kaj aliajn, al:

Prof. Paul Lendvai, IntendantORF-iIternacia, A-1136 Wien, Auxstrio

Cxu la cxeso de E-elsendo al kvar kontinentoj signifas, ke Radio Vieno
mem agas por la cxeso de auxstra neuxtraleco? Cxu eblas, ke Radio Vieno
tiel flankenlasus altan kulturan servon cxiudimancxe? Cxu ORF-Internacia
subtaksas la informadon pri Auxstrio direkte al internacia komunumo, tre
aktiva en la mondo favore al paco, justeco kaj amikeco inter la popoloj?

Tre utilas direktigxi ankaux al ambasado de Auxstrio en via lando. Tion
eblas fari dumaniere: se vi skribas al s-ro Lendvai, diru tion al la
auxstra ambasadoro, petante ke li subtenu vian peton kaj indikante la
adreson de la intendanto de Radio Vieno; se vi decidas skribi nur al
ambasado ankaux klarigu cxion petante, ke la ambasado intervenu cxe Radio
Vieno.

Nome de AERA, Amikaro de Esperanto en Radio

Gunter Becker, Girolamo Lucchetta, Edmond Ludwig, Floreal Martorelli,
Bruno Masala

*************************************************************************

INTERESE
////////

Atentigo el Kalifornio
======================

En la "plej granda lando de la mondo" - t.e. Usono - la plej liberaj
estas sxajne la fanatikaj religianoj. Por defendi la vivon de nenaskito,
ili ecx prenas la vivon de aliaj. Por helpi "gxustan edukadon" de la
junularo, ili malpermesigas librojn, kiuj dum jardekoj montrigxis
popularaj kaj malnocaj. Alies libereco ne estas ilia zorgo, gxi povas ecx
tute malaperi, se tio montrigxas utila al tiuj fanatikaj kristanoj.

Lastatempe tiuj "elektitoj de Dio" okupigxas pli kaj pli serioze - pri
nudismo. Ne, ili ne praktikas, nur zorgas, ke ankaux aliuloj ne faru tian
pekon. Ili diligente zorgas pri fermo de la malmultaj usonaj plagxoj, kie
bankostumoj ne estas devigaj. Plej multe jam suferis Florido, kie nudismo
apenaux permesatas lastatempe sur publikaj plagxoj. Ankaux Kalifornio ne
eskapis la nuntempajn krucmilitistojn.

La nombro de germanaj turistoj en Florido malkreskis je 70 % de 1992 al
1993, kaj ne sxajnas kreski. Inter la kauxzoj elstaras la granda nombro
de krimoj kontraux eksterlandanoj sur floridaj plagxoj, ankaux la
(malfacilaj) kondicxoj por tiuj, kiuj volas en Usono praktiki naturismon
en klubo, ne estante jam membroj.

Estas ja timige, kiom da potenco la fanatikaj religianoj havas, kaj lerte
gxin uzas. Sendube, kiuj ne konas bone Usonon, apenaux povus kredi, kiom
mallibera kaj certagrade konservativa la usona socio ja estas.
Eksterlandanoj, kiuj planas pasigi agrablajn naturismajn feriojn en la
"bastiono de la libereco" - estu preparitaj trafi alispecan bast(i)onon.

Ionel Onet, Usono

el Naturista Vivo, 33/1995

*************************************************************************

Mi lacigxas
===========

Jes, ja, mi lacigxas. Dum kelkaj jaroj mi kulpigis mezagxon, malbonan
sangon, mankon de vitaminoj, polucion en la aero, sakarinan korpulencon,
dieton, subbrakan odoron kaj la aliajn malsanetojn, kiuj mirigis min, cxu
la vivado ja valoras.

Sed nun mi trovas, ke mi lacigxas, cxar mi tro laboras.

La logxantaro de cxi tiu lando estas 17 milionoj, sed 6 milionoj
emeritigxis. Do, 11 milionoj estas haveblaj por labori. Poste estas 4
milionoj en lernejo, do 7 milionoj povas labori.

De tiu  grupo 1 miliono ne havas laboron kaj tri milionoj estas dungitaj
per registro; tial 3 milionoj faras la laboron. De tiu sumo forprenu la 2
milionojn dungitaj per konsilantaroj kaj lokaj auxtoritatoj, kaj nur 1
miliono restas por labori.

Sed estas 620.000 en malsanulejoj kaj 379.998 en malliberejoj. Do, nur 2
restas labori, vi kaj mi. Kaj vi sidas tie kaj legas cxi tion.

Cxu vi dubas, ke mi estas lacega?

el Telopeo, marto 1995

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi studas geografion en Silezia Universitato, tre interes. pri naturo kaj
kutimoj, volus kor. kun geamikoj el Hungario: Magdalena Cieply, ul.
Vojciecha 40/12, PL-40-474 Katowice, Polio.

***
Dudek gejunuloj dez. kor. pri div. temoj. Respondo garantiata kun bela
PK. Chen Wei Zhen, Hu Bei Shi ni zhi pin Chang, bai sha zhou, 430065 Wu
Han, P. R. China. Cxinio.

***

Kun la t.m. - pri cx.t. - esp-isto el Jemeno: Abdo Kassem, P.o. 71025,
Sawani-road, Tripoli, Libya.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Kursgvidantoj

- Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la diferencon inter "mi" kaj "vi".

- Kara kolego, tio ne estas malfelicxo, mi havas lernanton, kiu ne scias
  la diferencon inter "mia" kaj "via"...

el Antauxen, n-ro 12.

* * *

Japana Esperanto-Instituto eldonas organon "La Revuo Orienta", kies
decembra numero estas ofte speciala numero, nome librokatalogo. Kelkajn
jarojn, ties kovrilon ornamis foto de kato; kata-logo.

Sed, kiom da abonantoj rimarkis tian sxercon?

SIBAYAMA Zyun'iti
sibayama@forigu.ap.isl.melco.co.jp

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La jarkolektoj de "Horizonto" jam antaux jaroj elcxerpigxis, sed dauxre
venas petoj pri ili. Se vi havas apartajn numerojn aux jarkolektojn kaj
redonacos ilin, oni povos plusendi ilin al nunaj dezirantoj. Bv.
kontakti: Birthe Lapenna, Brondalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg,
Koppenhaga, Danio.

***

La praktiko limigas nian movadon. La cxina "Bulteno de Esperanta Komerco"
bonvenigas vian senpagan anoncon por utiligi nian lingvon. Adreso: s-ro
Wang Tiany, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74 hao, CN-710054 Xi'an, Cxinio. -
La redaktoro certigas ankaux hejman tranokteblon por eksterlandaj E-
vojagxantoj. Kontaktu lin laux la supra adreso.

***

La oficejo de KAVA-PECH (P. Chrdle) estas kontakteble per nova
telefonnumero: +42-2-9912201. La antauxa numero pluservos kiel faksa: -
9912126.

***

Kiu acxetus miajn senmankajn jarkolektojn de Fonto (kune nur!) de 1980
gxis 1988 aux kompletigus ilin senmanke gxis la kuranta aux venonta(j)
jaro(j)? Prezoferton bonvolu sendi al Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34,
H-5530 Veszto, Hungario.

***

Kiu deziras donace ricevi jarkolektojn de EPCx ekde la jaro 1986 kaj 20
porinfanajn bildlibrojn, presitaj en Cxinio, skribu al: s-ro Dieter
Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio.

* * *

Redaktora mesajxo

Szabo Istvan: Kara Stefano, ni pretas zorgi pri la E-heredao de via
patro. Bonvolu informi nin pri via preciza adreso! Dankon!

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor