Eventoj n-ro 070, 2/januaro - '95,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             Karaj legantoj,
                        Sxtatestra honorigo al Karoly Fajszi
                        VENKAS LA MAZI-PROJEKTO!

Organizaj demandoj:     De Nova Sento al Itinfo

Faka aplikado:          V-ESP: Redakta programo en DOS
                        Festivalo de kanzonoj
                        Komputila klubo
                        Kvinlingva vortaro. Sporta!
                        Arkivaj posxtmarkoj
                        Ne tiel, sed cxi tiel!
                        Uzu la terminaron!
                        2587 juraj terminoj

Arangxoj:               Fari fabelfilmon
                        MOVILO
                        Kulturaj arangxoj en la Kastelo Gresillon en '95
                        Ago-Tago en Uba, Brazilio
                        HURAAAA!
                        TEJO-KER seminarioen Budapesxto
                        Trilanda Renkontigxo

Movado:                 Solvi la financan krizon de UEA
                        Novajxoj el la Internacia Muzeo de Esperanto
                        Adresaro de la Euxropa Parlamento
                        Protestu kontraux la tauxroludoj
                        Japana filmo pri ni en TV-elsendo!
                        Posxtkarto kaj T-cxemizo
                        Rondo Familia sercxas membrojn kaj estraranojn
                        Novzelanda kongreso
                        Publika letero de Germana E-Junularo al TEJO
                        Kamaradoj, korektu PIV-on!
                        ADIAUx AL PIF
                        Cxu cxiu vojo kondukas al Romo
                        25 jaroj,  1977

Alvoko:                 Instruu E-on en Japanio!

ILEI:                   Cxu vi auxdis?

Konkursoj:              INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
                        5-a taskfolio por progresantoj kaj legantoj
                        de EVENTOJ

Revuoj, gazetoj:        Elekteblaj artikoloj el VERD-ire
                        Monda Merkato - ne plu

Esperanto en radio:     Radio-Bielsko
                        Cxina Radio Internacia

Interese:               Cxu la jaro 1994 estas vere la 1994-a?

Hungara angulo:         Abonu al Monato!

Korespondi deziras:
Movada humuro:
Anoncetoj:

***********************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Karaj legantoj,
===============

iom malfrue vi ricevas tiun cxi numeron. Bedauxrinde la jarfinaj/
jarkomencaj administraj aferoj plus kelkaj personaj problemoj,
malsanoj malebligis la gxustatempan aperon. Felicxe, tiuj problemoj jam
estas for, do ni povos baldaux reveni al nia normala aperritmo.

Estis kortusxe ricevi tiom multe da bondeziroj, gratuloj de vi. Tiuj
lauxdaj, kuragxigaj vortoj instigas nin plulabori. Ni sincere dankas
ilin.

Senpage: PIV aux IJS
--------------------

Efikeco de artikoloj, alvokoj estas ju pli granda, des pli da
esperantistoj legas ilin. Krome, la kresko de nombro de abonantoj estas
la kondicxo, de kio dependas la financa bazo de Eventoj. En tio ni petas
vian personan helpon. Ja kiu povus plej efike varbi, se ne vi mem, kiu
legas kaj konas la gazeton? Se vi estas kontenta pri la enhavo, stilo kaj
aspekto de la gazeto - helpu al ni varbi novajn abonantojn!

Oni ne parolas pri gxi, sed ni tre ofte spertas, ke oni ne scias kiel
aboni eksterlandan gazeton gxenerale... Helpu al ili! Ne atendu agon de
aliaj, dependas ankaux de Vi la plua sukceso. En via klubo, inter viaj
konatoj, en vizitata E-arangxo rakontu pri Eventoj, instigu al abonado -
prenu vi mem ilian adreson kaj la abonkotizon. La kotizon sendu al via
kutima peranto, kaj la personajn datumojn al ni!

Por simbole danki al via helpo, ni ofertas por la plej sukcesa varbanto
senpagan PIV-on aux partoprenon en la cxi-jara Internacia Junulara
Semajno, IJS (enkadre de kio okazas la Mez-Euxropa Junulara Semajno,
MEJS) - laux elekto.

Montru, ke vi ne apartenas al la nurbusxulaj kritikantoj, sed vi konkrete
faras ion...

Ankaux estonte starante je via servo

Laszlo Szilvasi, la red.

*************************************************************************

Sxtatestra honorigo al Karoly Fajszi
====================================

Ankaux esperantistoj povas ricevi distingojn de sxtataj instancoj. Tio
okazis plurfoje - almenaux en Hungario - jam ankaux antauxe, cxefe en
laperiodo, kiam sekretario de HEA estis Tibor Vasko, kiu turnis apartan
atenton por tiu tereno. Plurfoje okazis, ke esperantistoj ricevis
diversajn altajn aux malpli altajn sxtatajn distingojn, kaj pri tio
raportis ecx la oficiala sxtata informilo "Magyar Kozlony".

Post plurjara pauxzo la 20-an de auxgusto en 1994 okazis eksterordinara
evento: Prezidanto de Hungara Respubliko, Arpad Goncz persone enmanigis
distingon de "Malgranda Kruco de Ordeno de Hungara Respubliko" al Karoly
Fajszi pro lia tutviva agado!

Tiu distingo estas la plej alta grado, kion ricevis esperantisto pro sia
agado (almenaux en Hungario), krome estas unike, ke la distingo estis
adresita, ne kiel al ordinara civitano, sed por "esperantisto Karoly
Fajszi".

Sinjoro Fajszi per tuta dumviva agado establis la faman "librokolekton
Fajszi" konsistanta el cx. 20.000 Esperantaj libroj - kio estas unu el la
plej grandaj privataj bibliotekoj en Euxropo. Pro ties valoroj la
zorgadon pri la kolektajxo transprenis la Landa Fremdlingva Biblioteko de
Hungara Kultura Ministerio.

Sinjoro Fajszi estas tre modesta homo, parolis al neniu pri la alta
distingo, kaj tiu fakto estis nekonata ecx al la hungaria E-movado. Post
hazarda malkovro de la fakto, dum la budapesxta decembra Zamenhof-vespero
finfine varme kaj kore gratulis lin nia redakcio en la nomo de Kultura
E-Asocio kaj de Hungara E-Junularo.

Ankaux cxi tie ni sincere gratulas samideanon Fajszi kaj deziras
sukcesojn, sanon kaj forton por la plua agado!

Laszlo Szilvasi, la red.

*************************************************************************

VENKAS LA MAZI-PROJEKTO!
========================

La projekto pri profesinivela video-kurso de Esperanto, adapto de la
internacie konata serio "Mazi" certe realigxos en 1995.

Se vi memoras el la antauxaj artikoloj, kondicxo por la produktado estis,
ke kolektigxu minimume 800 antauxmendoj. Malgraux la tre malentuziasmiga
komenco (preskaux neniu movada organo kunhelpis al Internacia
E-Instituto, ne venis la mendoj ecx je la tre rabatita prezo) - tamen
nun alvenis la jam 1090-a antauxmendo! Tio ja signifas, ke la financaj
kondicxoj estas certigitaj, kaj la projekto certe realigxos.

Kelkaj korektoj al la antauxe aperintaj informoj:
- Pruntebla prov-kasedo de Mazi cirkulas jam en 18 landoj.
- En Belgio s-ro Leo de Bruyne forpasis neatendite, novembre. IEI ne
scias, kie nun trovigxas tie la prov-kasedo.
- La materialo en la prov-kasedo ne estas la unua leciono, sed la unua
parto, kiun oni povas/devas dividi al cx. 5 lecionojn. La tuta filmo
konsistos el 12 tiaj partoj.
- La video-kasedo Mazi estas dauxre mendebla, sed jam ne por la rabatita
sed kontraux la vera prezo de 180 guldenoj + 18 NLG por registrita sendo,
do entute 198 NLG.

kompilita laux IEI

Rim: Ni gratulas kaj vere kungxojas kun IEI, ja gxin ni taksas ankaux nia
sukceso. Estis gxuste Eventoj, kiu preskaux cxiunumere raportis pri la
aktuala stato de la projekto, varbis por antauxmendoj, kaj cirkuleris al
CxIU E-gazeto petante ankaux ilian helpon. Nun restas atendi la 
pretigxon - kaj dauxre kolekti la mendojn. L.S.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

De Nova Sento al Itinfo
=======================

Mi legis kun intereso la artikolon de Pignatelli (Itinfo n. 100) pri la
naskigxo kaj evoluo de nia revueto. Sed ankaux Nova Sento havas gloran
historion: gxi estis, tuj post la dua mondmilito, la monata oficiala
bulteno de Itala E-Junularo, IEJ.

Tiam la titolo aperadis jene: En la mondo venis Nova Sento ... nun de
loko flugu gxi al loko".

El la n-ro 7 (oktobro 1949!) mi elcxerpas: " ...ni devos tre eble forlasi
la sendependecon de nia eldono. Fakte, laux la kongresaj konkludoj, nepre
necesas kunigi la klopodojn kaj eldoni nur unu italan gazeton. Pro tio la
vivo de nia asocio estos baldaux konigata al cxiuj per junula folio en la
bulteno de FEI."; vere, la bezono pri ia ena, propra informilo trairas la
generaciojn.

Itinfo malbonfartas. La simptomoj (aux denaskaj gxeneralaj tendencoj,
nomu ilin laux via placxo) estas:

a) gazetigxo, t.e. aliformigxo el cirkulero al vera gazeto: cxiu nova
redaktoro klopodis plibonigi la kvaliton, kauxze de natura persona
orgojlo: "mi pruvos, ke mi sukcesos plibonigi la aferon sen sxangxi la
veran esencon..."; sed fine gxi estis sxangxita;

b) maloftigxo, t.e. cxiam malpli da numeroj jare: neeviteble, jam
dekomence la planitaj numeroj (12) estis pli ol normalaj estrarkunsidoj
(7-8);

c) dauxra manko de kontribuoj: ju pli la legantaro sentas la neutilon de
la revuo, des malpli sendas artikolojn.

Oni povas antauxvidi la tujan morton de la malsanulo, tiel ke post kelkaj
jaroj la ciklo rekomencigxos. El "Protokolo de la unua estrarkunsido,
jaro 200...":

(forlasitajxoj) ... oni proponis la starigon de ena komputila informservo
sendepende de la elektronika bulteno de FEI. La prezidanto sxajnas
rememori ion similan, kies nomo (jam de longe forgesata) estis "Itinko"?
aux io tia". Terure, cxu ne?

Aux, alie, por eviti cxi estonton ni povas provi sxangxi la estanton ...
certe kelkajn ideetojn ecx mi havus ... sed nur la komentojn, demandojn,
proponojn ktp. Aux ili estos multaj kaj sencohavaj aux mi estos devigata
konkludi, ke la sorton de Itinfo oni prifajfas. Tiam, je la unua okazo,
mi pledos por definitive forlasi Itinfo-n.

Daniele Pesce

el Itinfo, novembro 1994

Rim: Per la represo ni tute ne volas bati Itinfo-n (kiun ni taksas tre
interesa), - sed la priskribitaj simptomoj estas karakterizaj por tre
multaj naciaj/lokaj bultenoj (iamaj cirkuleroj!)... La red.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

V-ESP: Redakta programo en DOS
==============================

Multaj esperantistoj havas kaj uzas IBM-kongruan komputilon funkcianta
sub la sistemo DOS, kaj uzas matrican printilon. Por ili estas konstanta
problemo la aplikado de tekstoprilaboraj programoj por E-lingvaj
materialoj, ja la ekzistantaj ellaboritaj solvoj ne estas vaste
diskonigitaj kaj distribuitaj.

La Istlia Eldonejo (Lawrance Mee) decidis fini tiun problemon, kaj
ellaboris Esperantlingvan redaktan programon, senpage distrubuatan al la
dezirantoj.

La programo V-ESP estas menu-regata, kie la cxapelitaj literoj aperas kaj
sur la ekrano de la monitoro, kaj estas normale printeblaj. La programo
enhavas plurajn redaktajn subfunkciojn (margxenoj, pagxkaplinioj, blok-
manovroj, sercxo-substituo ktp) kaj lauxintence estas destinita por
esperantistaj verkistoj kaj verkemuloj. Unu labordokumento povas ampleksi
cx. 15 mil vortojn.

Por la printado estas uzeblaj la EPSON-kongruaj matricaj printiloj. (Por
fakuloj: la "cxapelado" okazas per retropasxigo de la printil-kapo.) Por
tajpi la E-literojn la programo enhavas entenas propram klavar-redifinan
parton, sed pluaj opciaj karaktroj estas atingeblaj ankaux per ALT+kodo
kombino.

La elprintitaj E-literoj aspektas normale (nur hx estas iom ne tre), kun
la kompromiso, ke anstataux ux aperas kombinajxo de u kaj .x

La programo principe estas senkosta kaj libere kopiebla. Oni ne rajtas
nek vendi nek modifi la programon. Kiel kopikosto la eldonejo fiksis la
prezon de 5 britaj pundoj, do interesigxantoj povas ricevi kopion de la
programo kontraux tiu sumo.

Detalan, 4-pagxan priskribon oni povas peti cxe:

Istlia Eldonejo, Lawrance Mee
91 Whitebeck Court, Moorway Drive, Manchester M9 7HR, Britio

*************************************************************************

Festivalo de kanzonoj
=====================

En Argentinio estis arangxita jam la 15-an fojon la "Festivalo de la
Kanzono en Esperanto", dum kiu la kantistoj plenumis popularajn
kanzonojn, tradukitajn en la Internacian Lingvon.

Gxin organizis en la urbo Venado Tuerto la loka Esperanto-Klubo la 22-an
de oktobro.

Kiel kutime, cxeestis esperantistoj de kelkaj partoj de la lando: el
Buenos Aires, Rosario, Mar del Plata, Cordoba...

Kanzonoj de "Beatles", de Cxinio, Meksikio, Afriko, Auxstralio, Rusio,
kaj, fine, tangoj de Argentinio sin prezentis vestitaj en Esperanto, kaj
ricevis aplauxdojn de la cxeestantaro (ankaux de ne-esperantista
publiko).

La regxisorado, kiel la antauxaj, estis de Enrique Kohei, red. de
Argentina Esperantisto.

*************************************************************************

Komputila klubo
===============

Neprofesiaj komputilistoj kaj uzantoj de novaj elektronikaj retoj
intersxangxas kun fakuloj siajn spertojn en la esperantlingva bulteno
"EKK" (Esperantista Komputila Klubo). Inf.:

Rosalind Walter, sekretario de EKK,28 Iver Lane, Iver, Bucks. SLO 9LF
Britio.

el Mallonge dec/94

*************************************************************************

Kvinlingva vortaro. Sporta!
===========================

Tre detala sport-vortaro kun cx. 400 terminoj estas tradukata al
Esperanto. Gxi enhavas terminojn en la germana, angla, hispana kaj
franca, kaj estas elektronike havebla (sistemo MS-DOS por IBM-kongruaj
komputiloj, transformo al MacIntosh kaj Atari ebla).

La arangxo okazis laux la novspeca elektronika vortaro Perkomputora
Termino-Kolekto (PeKoTeKo). Kiu sxatas traduki la ankoraux mankantajn
partojn aux kontroli jam tradukitajn, kontaktu:

Bernhard Pabst, 
Sudweg 42,D-53773 Hennef, Germanio.
Tel.: +49-2242-866580

*************************************************************************

Arkivaj posxtmarkoj
===================

Mi ofertas la du posxtmarkojn eldonitajn en Jugoslavio en 1953 okaze de
la 38-a UK de Esperanto: n-roj 638 kaj aerposxto 48 laux la katalogo
Yvert et Tellier. La nuna kurzo estas 55 FRF kaj 3000 FRF. Neta prezo por
ambaux: 1200 FRF! Interesigxanto turnu sin al:

Jean Amoroux, 
1 rue de Sorede, F-66100 Perpignan Francio.

el Norda Gazeto dec/94

*************************************************************************

Ne tiel, sed cxi tiel!
======================

Prof. Rokuro Makabe (oftalmologo cxe la Frankfurta Universitato) tradukis
la verkon de Herman van Dyck Ne tiel, sed cxi tiel (Simplaj sugestoj por
agrabla kontakto kunblinduloj) el Esperanta traduko en japanan lingvon,
kaj lia frato Yo Sxiro Makabe eldonis la 32 pagxan brosxuron gxin en 1000
ekzempleroj.

Tradukoj de la originalo jam aperis en la angla, franca, germana,
hispana, itala, rumana, ukraina, sed traduko pere de Esperanto versxajne
okazis la unuan fojon.

inf. T. Kobayashi

*************************************************************************

Uzu la terminaron!
==================

IFEF estas faka E-organizo, kiu modele kaj rezultoplene de jardekoj
laboregas en terminara tereno. Gxia Terminara Komisiono prezentis en la
jaro 1989 "Fervoja-n Terminaro-n" kiel suplementon de la tiam seslingva
terminaro de UIC. Gravega pasxo antauxen estis tio. Malhelpo tamen estis,
ke gxi estis uzebla nur kun samtempa konsulto de la multekosta UIC-
vortaro.

Sekvis tion en kelkaj landaj asocioj de IFEF ellaboro de paralelaj
terminaroj en la respektivaj naciaj lingvoj, kiuj konsiderinde
plifaciligas la uzadon kaj ebligas rapide trovi la sercxatan terminon.
Kaj grave: ili estas tre favorprezaj.

Tamen cxiam denove oni devas konstati, ke ecx en artikoloj ofte ne estas
aplikataj la terminoj el nia terminaro. Unu el la plej oftaj ekzemploj
estas la vortoj "trajno" kaj "vagonaro". Laux la reguloj de Esperanto
"vagonaro" signifas "aro de vagonoj", dum "trajnoj" laux PIV estas "aro
da vagonoj ... kunkrocxitaj kaj movataj de lokomotivo, irantaj laux
difinita horaro". Logike ankaux veturiloj kun motoro estas trajnoj.

Tiuj kelkaj vortoj estu stimulo havigi al vi la IFEF-terminaron kaj
precipe, se jam ekzistas, la propran nacian eldonajxon - kaj dauxre
apliki gxin.

Jogi

el Internacia Fervojisto, dec/1994

*************************************************************************

2587 juraj terminoj
===================

Aperis Esperanta-rusa-ukraina-angla jura vortaro, eldonita de Slavjanska
Akademia Centro de Administrado, Entreprenado, Juro kaj subvenciita de
gxia rektoro kaj kunauxtoro, prof. Fjodor Poddubnij. La cxefaj
kompilintoj estas la estro de la Esperanto-katedro de la Centro prof.
Gennadij Sxilo kaj prof. Vasilij Horbacxuk. La laboro dauxris kvin
jarojn. La vortaro havas terminojn, uzataj en jenaj fakoj de la juro:
administra, auxtora, civila, diplomatia, familia, financa, hereda, krima,
labora, mara, milita, patenta: entute 2.587 terminoj.

La baza lingvo de la vortaro estas Esperanto. En la vortaro trovigxas
mallonga E-gramatiko kaj abocaj indeksoj en la rusa, ukraina kaj angla.

Estas interese, ke gxi estas la unua plurlingva jura vortaro kiun eniris
la ukraina lingvo, kies jura terminaro ankoraux ne stabilizigxis, tial
por ukrainaj juristoj la vortaro estas ankaux konsultlibro.

M. Popov

el Heroldo nov/94

Rim: Ni mem ne vidis la vortaron... La red.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Fari fabelfilmon
================

De 24-a gxis 27-a de februaro. Filmloko ne estas nia kutima filmejo en
Hollywood, sed apud la originalaj okazejoj - en Leipzig, la plej fama
urbo de tuta Saksio.

Post du jaroj da kukobakado nun suficxas nia stoko por plurfoje filmi la
scenon, dum kiu Rugxcxapulino portas al sia avino kukon kaj aliajn
bongustajxojn. Sed ekzistas ankaux aliaj filmindaj fabeloj.

Ni bezonas: filmlibron, kameraiston, statistojn, fotoaparatojn por la
starbildoj. Vi kunportu gravajn nutrajxojn, kiel ekz. vino, salbakajxoj
ktp.

Por la unuaj dudek artistoj, kiuj havas kontrakton kun ni, la gagxo estos
logxado en luksa nova rezidejo de la prezidanto de EJS. (La aliaj dormu
sub iu ponto.) Prefere dormsakon vi kunportu.

Por kovri la spezojn cxiu neeksterlandano pagu 5.000 germanajn pfenigojn.
(Cxe eksterlandanoj ni aprobas centprocentan rabaton pro la dangxero
labori inter krokodiloj.)

Sur via kontraktpropono indiku nomon, adreson, telefonnumeron, sekson,
agxon, samajn indikojn de la gepatroj, geavoj, gepraavoj, geprapraavoj...
kiel kutime oni skribas sur formularoj.

Rezidejo nia:

Esperanto-Junularo de Saksujo,
Wolfram Diestel 
Schmiedestr. 17, D-04416, Markkleeberg, Germanio.
Babilaparatnumero: +49-341-4778-456.

*************************************************************************

MOVILO
======

Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado Nyirpalota u. 107,
H-1157 Budapest, Telefono: +36-1-2719510, fakso: -1634840

Dato: 1995.05.20-24 (depende de la dato de la Budapesxta Internacia
Foiro)

Temo: Konferenco pri ekonomiko kaj Esperanto, 11-a Simpozio de Esperanto-
turismo por reprezentantoj de ekonomikaj entreprenoj esperantistaj dum la
Budapesta Foiro BNV

Konferenckotizo: gxis 28.02.95: 30 USD gxis 31.03.95: 25 USD
Estas mendebla ankaux hotelo kun matenmangxo

*************************************************************************

Kulturaj arangxoj en la Kastelo Gresillon en '95
================================================

15-22.04. Printempa Renkonto de Infanoj. Kursoj, promenadoj, distrajxoj,
studo de cxirkauxa naturo, iniciado al metiaj laboroj. Se venos suficxe
da partopreno-proponoj, estos organizita ankaux dua renkonto sub gvido de
Monika Noel.

22.06 - 07.07. 1-a novela kaj 2-a nivela kursoj, manaktivajxoj, komunaj
promenadoj, distraj vesperoj.

08-22.07. Trianivelaj kursoj: la unua-nivela kaj la trianivela kursoj
dauxros du semajnojn. La unua semajno de la duanivela kurso konsistos el
aktivigo aux reaktivigo de la konoj kaj la dua semajno el praktika
konversaciado. Okazos prelegoj pri la 100 jara datreveno de la invento de
la kinoarto kaj pri la influo de la mondmilito al la E-movado.

23.07 - 05.08. Tri diversnivelaj kursoj. Georges Lagrange gvidos semajnon
pri la "arto traduki". Kimie Markarian proponis organizi "Japanan
Semajnon".

08-19.08 Tri diversnivelaj kursoj. Unu semajno estos dedicxita al
"praktika pedagogio".

19-31.08 Kursoj kaj diversaj aktivajxoj.

Eblas organizi ekskurson al la multaj regionaj vidindajxoj laux la elekto
de la cxeestantoj. Libro-bindado, korbo-farado kaj aliaj metiaj laboroj
estas antauxviditaj. Nia libroservo disponigas al la cxeestantoj la
necesan materialon por studi kaj lerni. Vi rajtas jam peti la katalogon.
Fine de cxiu periodo estas eblo organizi ekzamen-sesion. Kandidatoj sin
anoncu. Konfirmo de rezervado nur kontraux posxtmarko aux respondkupono.

Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj, Kastelo Gresillon,
F-49150 Bauge, Francio
Tel: 41891034

*************************************************************************

Ago-Tago en Uba, Brazilio
=========================

Verfakte, ne estis "ago-tago", sed "ago-semajno" cxar la programo
komencigxis la 31-an de oktobro kun la E-Ekspozicio cxe la Kultur-spaco-
Banko de Brazilio kaj dauxris gxis la 4-a de novembro.

En la Ekspozicio multaj personoj povis vidi, ke Esperanto ne venkos, sed
jam venkis, vidante la dokumentojn, variajn librojn/bildojn kaj
esperantajxojn.

La 5-an de novembro estis inauxgurita la Esperanta Sekcio de la
Biblioteko de Fakultato pri Filozofio, Scienco kaj Beletro de Uba, al kiu
estis donacita 70 E-lingvoj. En la sekvaj tagoj estis faritaj publikaj
prelego, solena kunveno en restoracio, memorfesto al nia samideano Ismael
Gomes Braga, pri kiuj raportis ankaux la urba televido.

En la sekva jaro estas planata ripeti la arangxon!

laux "La Verda Formiketo" 4/94.

*************************************************************************

HURAAAA!
========

Tio estas 1-a Hungaria Unutaga Renkontigxo kun Auxstroj. Jes, temas pri
auxstra-hungara ne monarkio sed E-renkonto. Kiel komenco nur
unutaga,senpaga, legxera - tamen komuna! Dato: 18-an de februaro.

Renkonto en duonvojo inter Vieno kaj Budapesto, do en Gyor, en la fervoja
stacidomo je la 10-a horo kaj 9 minutoj.

Aligxilo ne necesas, eble (sed ne nepre) kontaktu AEJ aux HEJ estraranon
pri via intenco partopreni, nur por ke oni povu iel plani la
programojn...

Kotizo? Ne estas! Eble iom da por tagmangxo kaj iuj enirbiletoj...

Bonvenon al Gyor! (Ankaux por slovakoj, cxehoj, kroatoj kaj aliaj
proksimuloj!)

*************************************************************************

TEJO-KER seminarioen Budapesxto
===============================

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj Euxropa Junulara Centro de
Konsilio de Euxropo kunorganizas seminarion inter 29.04.95. kaj 07.05.95.
pri "La malplimultoj de Euxropo" en la nun establata 2-a junulara euxropa
centro. (La 1-a funkcias en Strassbourg).

La seminarion povas partopreni E-aktivuloj sub agxo de 30 jaroj,
logxantaj en Euxropo. Laborlingvo: Esperanto kaj la angla.

La (simbola) partoprenkotizo estas nur  225 francaj frankoj, inkluzivanta
la program- logxad- kaj mangxokostojn, kompletan repagon de vojagxkostoj
kaj sub certaj kondicxoj ecx kompenson de perdita salajro.

Limdato de aligxo: antaux la 31-a de marto! Aligxilojn petu de kaj sendu
al

Nora Csiszar, 
Erdody Palffy Tamas u. 25, H-8100 Varpalota, Hungario.

*************************************************************************

Trilanda Renkontigxo
====================

"Senlime", la teritoria E-societo en la "Euxroregiono Mozo-Rejno",
anoncas la okazontan Trilandan Renkontigxon en Valkenberg, Nederlando, la
7-an de majo 1995.

Prelegos versxajne Eddie Borsboom.

Estas antauxvidata vizito al karbominejo. Detaloj, aligxo cxe:

sekr. d-ro Hans Wilson, 
Houtstraat 60, NL-6343 BL Klimmen.
Tel.: +31-4405-3094

*************************************************************************

MOVADO
//////

Solvi la financan krizon de UEA
===============================

Io esperiga fine okazis, depost kiam la Komitato de UEA decidis la duan
fojon, ke la deficitoj de UEA iom post iom malaltigxu kaj fine malaperu.
Temas pri du novaj signaloj.

La unua estas artikolo en la organo de UEA, fare de Hans Bakker,
estrarano pri financoj, en kiu la auxtoro substrekas, ke la bilanco de
UEA estas suficxe sana. Evidente, temas pri miskompreno, cxar la zorgoj
de esperantistoj kaj la kerno de la diskuto neniam koncernis la bilancon,
sed la jaran spezo-konton: tie montrigxas, ke UEA elspezas cxiujare pli
ol gxi enspezas: la rezulto estas la konataj deficitoj, kelkfoje gigantaj
(pli ol 650.000 guldenoj kumulitaj), kiuj forprenas rimedojn de la
diskonigo de Esperanto. La deficitoj estas nek hazardaj nek kontingencaj,
sed planitaj, bugxeditaj, konstantaj, kaj pro tio malmoralaj kaj ne
akcepteblaj.

La dua signalo venas el la raporto de la Financa Komisiono, publikigita
en "Eventoj". La Komisiono de jaroj insistas pri la neceso likvidi la
dauxrajn deficitojn. En gxia raporto ni trovas amason da utilaj konsiloj,
sed ankaux jenan izolitan rimarkon: "iujn gravajn sugestojn de la
Komisiono la Centra Oficejo firme malakceptis".

En la supraj euxfemismaj vortoj trovigxas, laux mi, klarigo pri la
situacio. Fakte, cxiuj - komitatanoj, estraranoj kaj membroj- konsentas,
ke UEA devas atingi la ekvilibron de siaj spezoj, sed tre multaj indikas
unu nevenkeblan obstaklon: la direktoroj de la CO opozicias al cxiaj
radikalaj administraj reformoj, kaj minacas demision en kazo de ilia
enkonduko.

La sinteno de la gvidaj oficistoj fontas el senutila defendo de la
propraj pozicioj. Senutila, cxar cxiuj agnoskas iliajn servojn al UEA kaj
neniu volas eksigi ilin. Aliflanke, ilia argumentado bazigxas sur kelkaj
mitoj.

Mito 1. La oficistoj jam tro laboras: ne eblas redukti ilian nombron.

Vero 1. En 1987, dum kelkaj tagoj mi esploris la situacion en Roterdamo
kaj verkis 24-pagxan raporton pri la administrado de UEA. Miaj konkludoj,
konfirmitaj de postaj observoj kaj kontaktoj kun estraranoj, komitatanoj
kaj oficistoj, estas: la CO-postenoj estas malbone konceptitaj; kelkaj
oficistoj superlaboras, aliaj havas preskaux nenion por fari. Tute
speciale, cxe UEA dejxoras tro multe da direktoroj (du), ecx se kun
malsamaj funkcioj, kompare al malgranda stabo de entute 11 laborantoj;
gravan parton de la laboro de KKS faras du aliaj kolegoj kaj la restanta
parto ne plenigas laboran tagon tra la tuta jaro; neniu komprenas la
laborkvanton de aliaj plentempaj postenoj, indikitaj en la jarraportoj de
UEA; ktp.

Per raciigo kaj malcentrigo de la laboro eblas sxpari almenaux du
oficistojn en la dauxro de kelkaj jaroj, gardante la samajn servojn al la
membroj kaj evitante trauxmajn vojojn.

Mito 2. Jara deficito de 20.000-25.000 gld. ankaux estonte estos
neevitebla.

Vero 2. La supran tezon anoncis en artikoloj du oficistoj de UEA.
Sendube, gxi ne havas sencon. Nur la sxtatoj ne kapablas eviti deficiton,
cxefe se ili laboras laux ideologiaj principoj, ne laux la legxoj de
ekonomiko. En cxiuj aliaj kazo ekvilibro de la kontoj cxiam eblas, se oni
vere volas.

Mito 3. Se la direktoroj eksigxus, cxio falus.

Vero 3. Se la cxantagxo de la eksigxo realigxus, mi formale anoncas, ke
mi pretas tuj veturi miakoste al Roterdamo, tie restadi kaj laboradi
senpage dum la necesa tempo por eviti disfalon. Mi informis unu
estraranon pri tio.

Konkludo
--------

Post jaroj da diskutoj, la normaligo de la financoj de UEA urgxas: gxi
postulas energiajn decidojn en du eblaj direktoj, alternativaj aux kunaj.

a) Grava limigo de la elspezoj, i.a. per raciigo de la servoj kaj de la
CO. La pasintjara rezigno de la proinflacia salajra plialtigo fare de la
oficistoj estas nobla gesto, sed ne solvas la problemon.

b.) Plialtigo de la enspezoj, esence de la kotizoj (cx. 20 % kun jara
algxustigo al la inflacio en Nederlando), cxar la membroj devas pagi iom
pli por la servoj, kiujn ili ricevas. La Estraro timas perdi membrojn,
sed aligxo aux eksigxo dependas pli de psikologiaj konsideroj ol de
nivelo de kotizo. Krome, ne estas esence, ke en la fino de iu jaro UEA
gajnu aux perdu, ekz. 1188 membrojn. Multe pli gravas la amplekso de la
efektiva agado plenumita de la Asocio por Esperanto.

Ni alvoku la respondecajn oficistojn kunlabori por ke UEA eliru el la
financaj problemoj. Intertempe, ni alvoku la membrojn cxiam indiki klaran
celon aux fondajxon, donacante monon aux heredajxon al UEA: donaco, kiu
iras  al la gxenerala kaso riskas financi novajn deficitojn.

Gian Carlo Fighiera
eks-KKS kaj -estrarano pri financoj de UEA

*************************************************************************

Novajxoj el la Internacia Muzeo de Esperanto

Novaj vitrinoj
==============

Dum jardekoj la Internacia Esperanto-Muzeo estis la "dormanta belulino":
gxiaj dokumentoj estas valoraj, tamen gxi ricevis nur ege, ege malgrandan
bugxeton. Pro tiu fakto antauxe cxio estis malnova: la mebloj, la
instalajxoj, la lampoj, la vitrinoj. Sed tio funde sxangxigxis. Post
longa klopodado gxi nun ricevas belajn novajn vitrinojn. Tiuj vitrinoj
estas projektitaj de Christian Cimpa, muzeisto, kaj adaptitaj al moderna
optika koncepto.

La muntado de la vitrinoj dauxros kelkajn semajnojn. Pro tio nun ne
funkcias la muzea parto, sed jes ja la biblioteka, kiu alireblas tute
normale. Ekde marto ekspozicio estos ree vizitebla.

La revuo de la Muzeo
--------------------

Se vi abonas la revuon de la Esperanto-Muzeo, La Dua Jarcento, vi certe
miras, ke jam de longa tempo vi ne plu ricevis ekzempleron. Tio estas tre
bedauxrinda, sed havas bonan kialon: ekde 1995 gxi havos novan veston.
Gxi estos bele presita, kaj ni esperas, ke ankaux la enhavon vi opinios
tre interesa. Se vi ankoraux ne abonis gxin, bv. peti provekzempleron
cxe:

Internacia Esperanto-Muzeo,Herbert Mayer, 
Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio

*************************************************************************

Adresaro de la Euxropa Parlamento
=================================

La "membrolisto", eldonita de la oficejo por oficialaj eldonajxoj de
Eropa Unio (ISSN 0256-243 X), enhavas ne nur plenan liston de cxiuj EP-
anoj kun iliaj partioj, frakcioj kaj adresoj, sed ankaux listojn pri la
politikaj grupoj, komitatoj, delegacioj, ktp. Mi ricevis senkostan
ekzempleron, kiam mi skribis al "Parlament Euxropeen, 97-113, rue
Belliard, B-1047 Bruxelles", uzante kolegian adreson kaj menciante, ke mi
bezonas gxin por esplorado.

el Euxropa Esperantisto, 12/94

*************************************************************************

Protestu kontraux la tauxroludoj
================================

Loka societo por la defendado de bestoj de la urbo Nice, Francio por
malpermesi la sangelversxan tauxroludadon iniciatis kampanjon direktitan
al la Euxropa Parlamento, kaj petis helpon de la E-klubo "La Salanga" en
Nice.

Se vi principe konsentas pri la malneceso de tiaj sangaj "ludoj", petu la
petician formularon de:

F.L.A.C., 
2 rue du Bourget, F-34300 Agde, Francio

*************************************************************************

Japana filmo pri ni en TV-elsendo!
==================================

En la pleja fino de 1994 pretigxis en Japanio la unua videofilmo,
produktita de la kompanio "Tokio Wave". Pri la projekto ili komencis
labori en oktobro, kaj finpretigis gxin en du monatoj. Tiu cxi unua filmo
titoligxas Pri la historio de la E-movado en Japanio dauxras 30 minutojn,
kaj estos elsendata de Tv-studio en fino de januaro 95. La fimo estos ne
nur prezentata en TV-elsendo, sed la kompanio planas gxin ankaux vendi
sur videokasedo al interesigxantoj por antauxvidita prezo de 89 USD.

Tsukasa Kobayashi, 
fakso: +81-3-3922-2583

*************************************************************************

Posxtkarto kaj T-cxemizo
========================

Jxus aperis nova, kolora posxtkarto de E-Ligo de Norda Ameriko, ELNA.
Eksterlandanoj povas akiri gxin kontraux 3 USD por 10 ekzempleroj
(inkluzive la sendokoston). Estas produktita ankaux T-cxemizoj kun
ekzakte la sama desegnajxo, kun 20-dolara prezo. Dezirantoj menciu la
deziratan grandecon cxe la mendo al:

ELNA, 
pk. 1129,El Cerrito, CA-94530, USA.,
Fakso: +1-510-653-1468

*************************************************************************

Rondo Familia sercxas membrojn kaj estraranojn
==============================================

En la lastaj monatoj Rondo Familia, la nova organizajxo por
esperantistaj familioj, sukcesis lauxgrade solvi siajn komencajn ekzisto-
problemojn.

Nun gxi ekrigardas al la estonteco.

Ni sercxas membrojn. Se vi estas esperantista familio (prefere uzata
Esperanton hejme almenaux dum parto de la tempo almenaux kun parto de la
familianoj, anoncu vin! Ni registros vin kaj vi ricevos senpage la
kunligan bultenon "Cirkulajxo". Ne ekzistas membrokotizoj pagendaj, oni
nur esprimu la deziron eniri la rondon.

Se vi havas energion kaj ideojn kaj volas labori por Rondo Familia,
anoncu vin kiel kandidaton por la estraro de Rondo Familia. La elektoj
okazos perposxte dum la venonta somero.

Ni bezonas estraranojn kun sperto pri la movado (tre tauxgas eksaj TEJO-
funkciuloj) kaj kun intereso pri Esperanto en la cxiutaga vivo. La adreso
de Rondo Familia estas cxe:

UEA, 
Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 Rotterdam, Nederlando
E-posxto: uea@forigu.wammes.erc.eur.nl

*************************************************************************

Novzelanda kongreso
===================

La kongreso de Nov-Zelanda Esperanto Asocio, NZEA okazis inter la 4-a kaj
8-a de januaro en Wellington. Romana de Vries, gasto el Nederlando estis
invitita malfermi la kongreson, kie oni poste elektis la novajn
gvidantojn: prezidanto: David Rockell, sekretario: Bradley MacDonald.

En 1996 okazos komuna kongreso de Nov-zelanda kaj Auxstraliaj E-Asocioj
en Auckland. Vi estas petata noti la novan adreson de NZEA:
pk. 8140, Symonds Street,Auckland 1035, Nov-Zelando

*************************************************************************

Publika letero de Germana E-Junularo al TEJO
============================================

Post plurjara sveniga altigxo de la IJK-kotizoj oni evidente cxi-jare
perdis la lastajn skrupulojn. La kotizoj por IJK Leuven transiras cxiajn
raciajn limojn: jam la meza kotizo havas la nekredeblan altecon de 290
guldenoj, pliagxuloj ne eluzantaj la plej fruan aligxperiodon facile
pagas preskaux 400 guldenojn (prezo, por kiu eblas jam ricevi kompletan
unusemajnan restadon en diversaj feriaj lokoj en- kaj eksterlande,
inkluzive vojagxon).

La kongreso do montrigxas pura kapitalismajxo por monhavantoj (kaj
funkciuloj) kaj per tio perdas cxian valoron por nia laboro. Ni decidis
cxi-jare finfine serioze reagi.

Germana E-Junularo, GEJ plurfoje avertis TEJO-n pri la konsekvencoj de
tia kotiz-politiko, bedauxrinde sen iaj rezultoj. Evidente belaj vortoj
neniel efikas. Sciu do, ke Germana Esperanto-Junularo cxi-jare rifuzas
cxian kunlaboron pri la kongreso, konkrete:

- Ni rifuzas dissendi invitilojn /aligxilojn pri la kongreso al niaj
  membroj.
- Kontraste al antauxaj jaroj ni cxi-jare ne subvencios niajn membrojn,
  kiuj partoprenos la kongreson, sed uzos la subvenciojn por pli indaj
  arangxoj.
- Ni informos niajn membrojn nur en la supre skizita senco.

Se la IJK-kotizpolitiko ne konsiderinde sxangxigxos en postaj jaroj, ni
ne hezitos apliki pli drastajn metodojn.

Laux estrara decido en Dummerlohausen, 14.08.1981.

Ursula Felholter kaj Franz Kruse

Rim: Ne miskomprenu la aferon, la supraletero aperis en GEJ-gazeto n-ro
5/81.

La averagxa kotizo de IJK-95 en Leningrad/Peterburg estas 266+7 guldenoj
por B-landoj kaj 357+15 (!!!) guldenoj por A-landanoj. En la kotiztabelo
sengxene paradas ankaux cifero de 470 guldena partoprenkotizo... Cxu
estas iu, kiu kuragxas finpensi kien kondukos tiu vojo?... La red.

*************************************************************************

Kamaradoj, korektu PIV-on!
==========================

SAT petas gekamaradojn, kiuj posedas komputilon, cxu MacIntosh, cxu IBM-
kongruan, kaj estas pretaj dedicxi tempon por helpi en korektado de
skanitaj pagxoj de PIV, sin anonci cxe k-do Claude Roux, kiu klarigos
cxion kaj donos la korektendan materialon (indiku, kiun aparaton vi
posedas). Skribu al:

Claude Roux, 
16, Bd des Pins, Le Borels, FR-13015 Marseille, Francio.

el La Eta Gazeto, decembro 1994

Rim: Se la fortoj de Satanoj elcxerpigxas, eble ili akceptas kontribuon
kaj helpon ankaux de  "ne-tiom-kamaradoj". L.S.

*************************************************************************

ADIAUx AL PIF
=============

Cxu estis, cxu ne estis, estis iam Pupteatra Internacia Festivalo, PIF,
kie Esperanto estis reale aplikata...

Esperantista donaco al ekster-Esperantujo
-----------------------------------------
La 1-an de septembro finigxis septaga Pupteatra Internacia Festivalo
(PIF), la plej longdauxra tiuspeca arangxo en Zagreb kaj do unu el la
plej gravaj kulturaj eventoj en nia urbo. Pri PIF oni devas scii, ke gxin
ekorganizis antaux 27 jaroj membroj de Studenta Esperanto-Klubo de Zagreb
kaj ke gxi dum longa tempo estis Esperanta arangxo. Prezentajxoj estis
jxuriitaj de internacia infana jxurio (kies membroj komprenis
Esperanton!) kaj profesia jxurio. PIF estis okazajxo, pro kiu
esperantistoj el multaj landoj estis venantaj al Zagreb por gxui unu el
maloftaj kulturaj Esperantaj eventoj.

Kio okazis dum lastaj jaroj?
----------------------------
Internacia Kultura Servo, IKS (komence profesia Esperanta organizo), kiu
intertempe transprenis organizadon de PIF, farigxas cxiam malpli
Esperanta kaj akorde kun la profito-logiko (kiu, mi devas konfesi, estas
tute komprenebla por homoj, kiuj tie ricevas salajron) pli kaj pli
ekokupigxadis pri ne-Esperantaj aferoj. Tiel PIF farigxis profesia
festivalo (t.e. gvidata de profesiaj partoprenantoj), kio preskaux nepre
signifas: sen influo de Esperanto. Nome, dum la lastaj kvin jaroj
partoprenis averagxe unu E- grupo po PIF, kiun cxiujare partoprenas
entute cxirkaux 15 pupteatraj grupoj.

La cxi-jara PIF komencigxis tre solene - la malfermon partoprenis
elstaraj kulturagantoj el la minesterio pri kulturo, edukado kaj sporto,
kaj aliaj kulturaj institucioj. Aliaj paroloj estis tradukataj el la
kroata al la angla (!). La kvaran tagon prezentigxis la nura grupo, kiu
ludis en Esperanto: bulgara pupteatro "Aut" - sed ecx ili ne estas
esperantistoj: ili nur parkerigis Esperantan tekston. Almenaux tion. Eble
menciindas, ke tio estis unu el la plej bonaj kaj amuzaj prezentajxoj,
kiu tre placxis ankaux al la infana jxurio (kion mi eksciis
subauxskultante ilin). Cetere, de la profesia jxurio ili ricevis diplomon
por "tre vigla prezento de la teatrajxo".

Fine, mi konkludu
-----------------
Esperantistoj, (pri kiuj memorigas la restanta nomo de la festivalo, PIF)
donacis al Zagrebo belegan kaj estimindan festivalon, kaj, donacinte, mem
perdis gxin. Tamen ne estas kialoj por plorado, kvankam Esperantaj
kulturaj eventoj tre maloftas. Ni simple laboru plue kaj elpensu ion
novan, same aux ecx pli valoran. ... Ni esperu.

T.N.

el InterTempo, nov/94

*************************************************************************

Cxu cxiu vojo kondukas al Romo
==============================

Antauxnelonge okazis balotado cxe la Roma E-grupo. Cxu gxi enkondukos
novan Esp-muzikon en la italan cxefurbon?

La premisoj estas kuragxigaj: nova prezidanto estas Michela Lipari Sato,
vic-prezidanto Renato Corsetti, konataj kaj elstare kapablaj estraranoj.
Gratulojn al ambaux kaj korajn dezirojn por fruktodona laboro en kerna
loko por nia movado, por intervenoj, kaj cxe la minesterioj, kaj cxe la
registaro.

En la randlima Triesto ni pretas doni cxiaspecan subtenon al ilia
aktivado disvolvigxanta en pli vasta kadro, kaj cxefe en nacia dimensio.
Gxuste tion ni, italaj esperantistoj, ege bezonas.

el La Eta Gazeto, dec/94

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1977
----

Kvankam ne mankis certa tradicio, ligita precipe al kabaretoj, modernaj
kanzonistoj ankoraux ne aperis en nia kulturo, pli skriba, ol parola, kaj
multe pli libra, ol muzika. En 1977 popularigxas preskaux samtempe du
fenomenoj: Gianfranco Molle el Romo kaj Olivier Tzaut el Svislando. La
unua interpretas repertuaron politike engagxitan, sed ankaux romantikan;
la dua proponas popolmuzikon, per la tradukoj de Johan Valano, plej ofte
laux ciganaj aux judaj melodioj. La eldono de la unua kasedo de
Gianfranco Molle La vojo, kaj de unua LP-disko de Olivier Tzaut Tra l'
mondo, povas esti hazarda koincido. Sed eble ne: gravan influon havis la
gxeneraligxo de la gitaro en la 60-aj jaroj, kaj sekve gxia disvastigxo
ankaux en Esperantio; kaj meritas agnoskon ankaux la teknologia novajxo -
la kasedo. Danke al la kasedo nun, same kiel danke al ofseto por libroj
pli frue, kaj danke al vidbendoj por filmoj poste, nia kulturo superis la
drastan limon de eldonkvanto, truditan de la kondicxoj de nia merkato:
disa, diaspora, kaj ecx rompita en du mondopartoj pro la postmilitaj
eventoj. Sed la artista personeco de Gianfranco Molle ne estas
subtaksebla: cxirkaux li kreigxis tuta rondo en Romo, interalie kun
Marcella Fasani kaj Susana. Gianfranco kunlaboris ankaux kun aliaj
kanzonistoj ekster Italio, inter ili Tzaut mem. Lia aktiveco muzika
etendigxos gxis 1987. Per lia kasedo  La poezio de La Patrolo (1980) LF
komencos sian eldonan agadon ankaux en muzika kampo.

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Instruu E-on en Japanio!
========================

UEA urgxe sercxas instruiston kiu flue parolas la anglan kaj pretas
intense instrui E-on dum 6 monatoj en Japanio. Prefere temu pri persono
el Okcidenta Euxropo aux anglalingva lando.

Kondicxoj: pagita flugo al Japanio kaj reen, logxado en propra cxambro en
familia domo, cxiuj mangxoj plus 75000 enoj por posxmono.

Bv. skribi al CO de UEA:
Nieuwe Binnenweg 176,NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

* * *

Tiu cxi estas la lasta numero kiun vi ricevas, se vi ne renovigis vian
abonon por 1995!

Sciu, ke oni povas (re)aboni Eventojn iam ajn en la jaro, kaj vi ricevos
ankaux la dejanuarajn numerojn! Detalojn kaj adresojn vidu en la numero 2
/ decembro-94.

Do, se vi malfruis kontaktu nun vian peranton!
Dankon pro via reabono!

* * *

La 1-an de februaro je 17 horoj en Esperejo okazos la kunveno de la
Internacia E-Fako de ELTE. Ni invitas kaj bonvenigas ankaux Vin!

*************************************************************************

ILEI
////

Cxu vi auxdis?
==============

Antauxnelonge aperis la dua eldono de la instrukomplekto "Cxu vi auxdis,
ke...", verkita de Katalin Smideliusz.

La instru-komplekto enhavas tekstojn de mezgrada lingvonivelo por
evoluigi kaj kontroli la komprenon de 25 E-storioj, auxdeblaj sur la
akompana kasedo.

La komplekto acxeteblas en E-libroservoj, en Hungario ili troveblas
ankaux en la plej grandaj librovendejoj. La kasedo kaj la libro mendeblas
ankaux cxe la auxtorino, kontraux 26 NLG aux por ekssocialismaj landoj
kontraux 550 forintoj (inkluzive la sendokostojn):

Katalin Smideliusz, 
H-9700 Szombathely, Apaczai setany 10, Hungario.

*************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

5-a taskfolio por komencantoj

1. Kolektu almenaux 12 vortojn kunsufikso ul- !(3 poentoj)

2. Kiel komenci leteron? Skribu tri variantojn! (2 poentoj)

3. Kompletigu la frazojn! La nombro de la punktoj signifas tiun de
literoj. (3 poentoj)

Post kel... tagoj es... printempo, ki.. mi t.. atendas.

4. Faru demandon al cxiu repliko!(3 poentoj)

- ... ? - Li estas tre dormema./ - ... ? - Jes, mi skribos./ - ... ? -
Ne, vi pravas.

5. Esprimu kontrauxan movon, direkton!

Li kuras en la stadionon. Li iras al la lernejo. Li veturis hejmen. (3
poentoj)

6. Gxi estas cxiam proksima, sed vi neniam gxin atingas. Kiam vi preskaux
tusxas gxin, gxi tuj akceptas alian nomon. Kio estas tio?(3 poentoj)

7. Kiam oni povas auxskulti la elsendon de Radio Auxstria Internacia en
Esperanto?(3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 13-a de februaro al:

Ady Endre Kozepiskola, Esperanto-grupo, Vasut u. 2.; H-5720 Sarkad,
Hungario

*************************************************************************

5-a taskfolio por progresantoj kaj legantoj de EVENTOJ
======================================================

1. Faru almenaux 12 vortojn uzante la radikon bel- !(3 poentoj)

2. Kion diri al tiu, kiu pardonpetis?(2 pt-oj)

3. Trovi tri sinonimojn de maljuna!(3 poentoj)

4. Skribu almenaux tri Esperantajn proverbojn! (3 poentoj)

5. Esprimu kontrauxan movon, direkton!

 Li kuras en la stadionon. Li iras al la lernejo. Li veturis hejmen.(3
poentoj)

6. Gxi estas cxiam proksima, sed vi neniam gxin atingas. Kiam vi preskaux
tusxas gxin, gxi tuj akceptas alian nomon. Kio estas tio?(3 poentoj)

7. Kiam oni povas auxskulti la elsendon de Radio Auxstria Internacia en
Esperanto?(3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 13-a de februaro al:

Ady Endre Kozepiskola, Esperanto-grupo,Vasut u. 2.; H-5720Sarkad,
Hungario

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Elekteblaj artikoloj el VERD-ire
================================

Mi faris indekson de la ekologia gazeto VERDire n-roj 1-12, pere de la
programo Paradox.

La datumbazo enhavas kodon por la artikol-tipo (letero, scienca afero,
partio...) tri kapvortojn, auxtoron, fontindikon kaj resumon (gxis 200
literoj). Kaj ekzistas du diversaj raportoj: konciza (sen resumo) kaj
kompleta.

Mi estas preta disdoni gxin kontraux 2 IRK-oj por la konciza versio, kaj
4 IRK-oj por la kompletajxo.

Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen, Germanio.

*************************************************************************

Monda Merkato - ne plu
======================

La gazeto Monda Merkato ne plu ekzistas. Gxi estis eksperimenta
informperada servo, kiu - post prepara tempo (1988-1990) eldonis
anoncgazeton (1990-1993) kaj informleteron (1993-1994).          

A. Sx.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Radio-Bielsko
=============

Mi informas, ke en nia regiono komencas sian agadon loka radio-stacio,
kies cxefredaktoro estas konata esperantisto-eldonisto Jerzy Handzlik. La
"Radio-Bielsko" elsendos sian programon ankaux en Esperanto, tute
normale, t.e. sen ia ajn propagando de la lingvo.

Zdzislaw Glajcar, 
pk. 3, PL-43-400 Cieszyn, Polio

*************************************************************************

Cxina Radio Internacia
======================

Horaro de cxiutaga Esperanta programo (la elsendotempo estas indikita en
UT)

20.00 - 20.30 al Euxropo 40.51 m (7405 kHz) 40.16 m (7470 kHz), 30.11 m
(9965 kHz), 19.52 m (15370 kHz)
22.30 - 23.00 al Latin-Ameriko 31.65 m (9480 kHz), 26.05 m (11515 kHz)
11.00 - 11.30 al Japanio, Koreio 43.13 m (6955 kHz), 31.65 m (9480 kHz)
13.00 - 13.30 al Sudorienta Azio 25.75 m (11650 kHz), 25.34 m (11840 kHz)

*************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu la jaro 1994 estas vere la 1994-a?
======================================

La kalkulado de la jaroj en nia erao estas farita laux la naskigxo de
Jesuo Kristo.

En la jaro 525 p.K. la monaho Dionizio Eziguo fiksis, ke la naskigxo de
Jesuo Kristo okazis la 25-an de decembro de la jaro 753 post la fondigxo
de Romo. Tiel la roma jaro 754 estis la jaro 1 de nia erao.

Tiu dato estis akceptita de la papo Gregorio XIII, kaj nia kalendaro gxis
nun estas la gregoria kalendaro.

Nun aperas la alia flanko de la historio: laux la biblio, Jesuo naskigxis
dum la regado de la regxo Herodo. La Tri Mosxtuloj, kiuj vizitis la
infanon Jesuo en la palestina urbo Bet-Lehem, trapasis Jerusalemon, kie
ili estis pridemanditaj de la regxo.

Laux la juda historiisto Jozef Flavio la regxo Herodo mortis inter la
jaroj 749 kaj 750 post la fondigxo de Romo.

Se Jesuo naskigxis en la jaro 753, la historio malpravas. Gxi estas tute
erara, cxar, kiel do Herodo povus gastigi la Tri Mosxtulojn, se en tiu
dato li jam estis mortinta? Li ja estis senviva!

Laux aliaj asertoj de la Evangelioj, Jesuo naskigxis versxajne en la jaro
748 de la roma kalendaro, do 6 jarojn antaux la dato kalkulita de
Dionizio Eziguo.

Konkludo: Do vere ni ne estas hodiaux en la jaro 1994, sed ja en la jaro
2000! Se 754 = 1 kaj 754-748=6 do 1994 + 6 = 2000!

Milton Serra

el La Lampiro 4/1994

Bibliografio: Enciklopedio "Conhecer", p. 22.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Abonu al Monato!
================

La plej prestigxa nemovada E-revuo Monato estas abonebla cxe HEA por 2200
forintoj.

Esperejo
La 20-an de februaro, lunde, je la 18.30 en Esperejo pri: Estintaj,
estantaj kaj estontaj libroj de Hungaria Esperanto-Asocio. Prelegos
Oszkar Princz, sekretario de HEA

HEJ sen prezidanto
Tibor Budai prez. kaj Edit Borsos estraranoj de HEJ pro familiaj,
laborejaj kaj tempomankaj kauxzoj rezignas pri siaj postenoj. Laux la
estrara decido iliajn taskojn provizore transprenas la sekretario Edit
Lindwurm.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi juxs finis meznivelan E-kurson, estas scivola kaj volaskorespondi. Mi
estas 19 jara, kaj interesigxas pri multaj aferoj.
Kial vi ne skribu al mi? Hella Zsigmond, Telepy u. 2/F, H-1096
Budapest, Hungario.

47-jara franca e-isto kun samideanoj el Danio, Svedio, Norvegio
a- sveda finnlandano pri c.xt. Deziras praktiki anka- skandinavajn
lingvojn. Robert Pontnau, 6 rue du Canard, F-31000 Toulouse,
Francio.

F-ino Leila Shakeri, 19 jara, dez. kor. kun geamikoj el E-ropo
kaj Usono pri c.xt. Respondo garantiata. Skribu al: No. 21,
Hedayati Lane, Seyedmostafa str, IR-69167 Borujerd, Irano.

30 gekomencantoj 11-13 j. - tutmonde pri c.xt., intersaxngix pm,
glumarkojn, bk. Skribu al la gvidantino: Inka Weksler, pk. 102,
PL-58-400 Kamienna Gora, Polio.

Kelkaj komencantoj el Ganao volas korespondi kun lertaj
esperantistoj. Skribu al Ampomah Badu Frimpong, P.O. Box 8514,
Tema, Ghana, West Africa.

Adreso de la Korespondservo de A-stralia E-Asocio: Betty
Aulsebrook, 51 Lakeview Crescent, Forster NSV 2428, A-stralio.

Inteligenta vidvino volas konatigix kun saguxlo, prefere sviso,
franco, nederlandano... Interesigxas pri pentrarto, opero, poezio,
virina agado, politiko, ekonomio, socia vivo. Diplomita
ekonomisto de konstruado k. dipl. E-instruistino Elena Kalinkova,
post restante BG-9000 Varna, Bulgario.

62-jara emerita instruisto dez. kor. kaj inters.x pm: s-ro Sri
Soedono Pr., Jl. Suryoputran 41, Yogyakarta 55131, Indonezio.

La gazeto de Kastora Klubo "Kara Amiko" preparas adresaron.
E-instruistoj povas sendi adresojn de siaj gelernantoj, kiuj
volas korespondi Esperante. Kontaktu la redaktoron: Barbara
Chmielewska, ul. Pulawska 3-11, PL-02515 Warszawa, Polio.

Korespondemuloj! Sendu vian anonceton por senpaga aperigo en la
bultenoj Korespondi a- Kolekti, aperantaj monate a- dumonate -
depende de la kvanto de haveblaj adresoj. Specimeno de la bulteno
kostas 2 IRK (a- 2 dolaroj) cex: R. Melo, 34 ave. de Russie,
F-03700 Bellerive sur Allier, Francio.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

En 1947 Imre Ungar, konata blinda pianisto vizitis Varsovion por doni
kelkajn Chopin-koncertojn, ja li estis specialisto pri Chopin. Varsoviaj
e-istoj Tadeusz Pleskaczynski kaj Isaj Dratwer, kiuj estis prilaborantaj
la tiamajn unufoje semajne elsendatajn E-programojn invitis lin en la
studion de Pola Radio por fari intervjuon. Ungar volonte konsentis, sed
kiam li venis, cenzuristo, kiu kontrolis la E-elsendojn demandis:

- Bone, sed kie estas la teksto de la intervjuo?
- Ni ne havas! - respondis Dratwer. - Ja li estas blindulo!
- Ne gravas! Se vi ne havas tekston por mi, la intervjuo ne okazos! -
  respondis severvocxe la cenzuristo kaj la intervjuo ne okazis.

Pasis unu semajno kaj denove en la studion venis la samaj personoj kune
kun la hungara gasto. Kaj hazarde la sama cenzuristo renkontis ilin kaj
tuj diras reage al la propono de intervjuo:

- Se vi ne havas tekston...
- Ni havas! - interrompis Imre Ungar germanlingve kaj li enmanigis al la
  cenzuristo... brajlan tekston de la intervjuo.

el la arkivo de Pola Radio, intervjuo kun Tadeusz Pleskaczynski

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

En la numero 0068 (dec/2-94) aperis artikolo pri la britia infana
lernolibro "Mil unuaj vortoj", sed mankis la prezo. La libro kostas 8.5
pundojn + sendokostoj. Bv. relegi la artikolon!

* * *

Mi sercxas kontakton al Eva Bicskey, kiu en la UK en Cxehoslovakio iam en
la sesdekaj jaroj renkontis la familion Kilmes. Bv. skribi al: Zsuzsa
Zador, Box 7355 Redlands, California, 92373, USA.

* * *

German-lingvaj progresintoj povas ricevi senkostan provlecionon de
"Esperanto-Kurs fur Fortgeschrittene", se ili skribe petos gxin cxe
Internacia E-Muzeo: Nationalbibliothek, A-1010 Wien, Auxstrio.

* * *

Antroposofaj esperantistoj - cxu vi ekzistas? Se jes, kontaktu: s-ro
Borje Eriksson, Kylakatu 140, FIN-15700 Lahti, Finnlando

* * *

Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn
anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj
volas rideti...

* * *

Aperis nova pola monata gazeto "Esperanto en Pollando". La pollingva
eldonajxo estas abonebla cxe la redakcio: ul. Andersa 37 m. 59-A, PL-
00159 Warszawa, Polio

* * *

6-9-jaraj gelernantoj volas intersxangxi uzitajn pm el la tuta mondo.
Sendu ilin al s-ro K. Greenfield, Montessori School, 1711 s. 35th St,
Milwaukee, WI-53215, Usono.

* * *

Igxu patrono de Skolta Esperanto-Ligo! La kotizo estas 25 NLG, 9 GBP [aux
3/5 de la UEA-kotizo MJ(T)] al UEA-kodo SELX-M. Kontaktu ankaux la
kasiston: David H. Withey, 21 Brookfield Ave, Waterloo, Liverpool, Britio
L22 3YE.

* * *

Mi petas iujn: sendu al mi malnovajn ekzemplerojn de Naturista Vivo kaj
Kooperativa Stelo. Aleksej Hodizev, ul. Birjulevskaja 19-71, RUS-115404
Moskvo, Rusio.

* * *

20-an de dec. 94 en Qianshan okazis eksterordinara geedzigxa ceremonio:
s-ro Zhu En, kiu fondis la unuan E-lernejon Verda Stelo en Taizhou,
fondis kune kun f-ino Yao Guangying la unuan E-familion en sia loko. La
gratulinda paro dez. kor. kun geesperantistoj pri gvidado de fremdlingva
kurso por infanoj. Skribu al: Zhejiang, Linhai-shi Xichengxia 10. CN-
317000 China (Cxinio).

* * *

Mi kolektas muzikajn diskojn de la ensemblo Beatles. Mi sercxas diskojn
(33 aux 45 tpm-ajn) kun iliaj kanzonoj profesie kantitajn en Esperanto
aux en lingvo ne angla. Mi povas repagi la sendokostojn kaj iometon
plianlaux interkonsento. Bonvolu skribi al: Luca Carlini, via Tirandi
6, I-25128 Brescia, Italio.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

A kiado es a szerkesztoseg cime:   H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85.
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor