Eventoj n-ro 067, 1/decembro - '94,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              Averto! Oni volas trompi Vin!
                         Karaj legantoj,
                         PROTESTO AL LA TEJO-ESTRARO

Esperanto aplikata:      Maniero utiligi la IL-on
                         Lernolibro pri fiziko?
                         Fervojistaj kunvenoj: cxu nur por turismi?
                         Akademia Konferenco en Pekino
                         Mao Zedong pri Esperanto

Arangxoj:                Somerlernejo en januaro
                         Fresxa novajxo
                         Internacia Cseh-seminario
                         Antwerpen '95
                         4 monatojn en Karlskoga!
                         BTER'95

Movado:                  Popolnombrado en Esperantujo (6)
                         Lego-klubo
                         Revizio de PIV
                         Skulptajxo planata
                         Rusiaj fortoj unuigxis
                         "E-o ne estas malpermesita en Irano"
                         Internacia lingva kaj kultura ekspozicio
                         Michael Jackson kaj E-klipo?

Muzika kulturo:          Rokmuziko - kaj ne nur...

Lingvo:                  Cxu cx aux ch aux c xaux ?
                         Cxu vi jam vidis la unuan lecionon de MAZI?

Revuoj, gazetoj:         Haiku - en Esperanto

Reagoj:                  Esperanto-libroj kaj bibliotekoj
                         Sen gxi ne eblas gvidi...

Kulturo:                 Julia Castiaux

Konkurso:                Gxion pri gxemeloj
                         Internacia konkurso por mezlernejanoj.
                         Internacia konkurso por mezlernejanoj

Esperanto en radio:      Satelite ankaux dimancxe!

Interese:                Ecx en la cxielo...

Movada humuro:
Korespondi deziras:
Anoncetoj:

********************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Averto! Oni volas trompi Vin!
=============================

Kio okazis jam dum jaroj al kompanioj kaj industrioj, nun evidente
okazas al privatuloj: nigxerianoj skribas leterojn al entreprenoj kaj
nun do ankaux al individuoj, en kiuj ili faras tre allogan proponon:
facilege vi ricxegigxos sen ia ajn laboro! La cxefa senco de ilia
letero estas la jena:

Pro negocado pri kontrakto la nigxeria ministerio aux alia instanco
ricevis surpluson da mono (cxiam centmiloj aux milionoj da dolaroj),
kiun oni volas eksterlandenigi. Oni petas la kunlaboron de via
bankkonto por parkumi tiun sumon dum certa tempo. Kiel rekompenso vi
rajtas teni ekz. trionon de tiu monsumo. Vi nur sendu folion de via
kompania aux persona leterpapero, kaj tiun malplenan leterfolion vi
nur surskribu. Vi ankaux menciu vian bankon kaj kontonumeron se gxi
ankoraux ne trovigxas sur la leterpapero.

Poste povas okazi du aferoj:

1) vi ricevas leteron, en kiu la nigxeriano skribas, ke cxio estas en
  ordo (la mono baldaux alvenos viakonten), sed vi bonvolu pruntopagi
  iom da mono por la bankelspezoj (plej ofte kelkmil-dolarojn, ja gxi
  estas nur ereto de la gajnego tujvenonta). Se vi pagas, vi neniam plu
  auxdos pri ili.

2) subite granda monsumo malaperas de via bankkonto. Je via protesto via
  banko montros pagordonon sur via leterpapero, subskribita de vi mem!

Vi do neniam respondu tiajn leterojn!

Nun jam ankaux esperantistoj aligxis al trompistoj! Nome mi ricevis 
tian leteron, kies enhavo estas tre konata al mi, cxar en mia
cxiutaga laboro (Cxambro de Komerco) entreprenoj ofte montras ilin
al mi, deponante plendojn.

De kie mi scias, ke nigxeriaj esperantistoj estas envolvitaj? Tre simple:
en mia korespondado kun esperantistoj mi uzas karakterizon en mia
adreso, kiun mi ne uzas en mia alia korespondado. Kaj tiu karakterizo
trovigxis sur la al mi adresita koverto! Antaux cx. monato dum
la Nederlanda Esperanto-Renkontigxo, mi "acxetis" kelkajn adresojn
en Afriko kaj posxtkartojn. La bonintenco de tiu agado estis sendi
kongressaluton al afrikaj esperantistoj. Nefidante nigerianojn, mi
elektis adresojn en aliaj landoj. Tamen mi, korektante mian propran
antauxjugxon, aldone prenis ankaux unu nigerian adreson.
Monaton poste mi ricevis proponleteron en la angla lingvo (mi enmetas
fotokopion). Cxu hazarde? Eble. Tamen la rezulto restas sama: estas
nigeriaj esperantistoj, kiuj misuzas, aux eble vendas adresojn de
esperantistoj de la "unua mondo". Vi do estu singarda! Prefere ne
korespondu kun Nigxerio! Estas bedauxrinde, ke bonuloj devos suferi
pro la malbonuloj, sed ni ne permesu, ke fiuloj misuzu Afrikan Agadon
por malplenigi vian bankkonton (kvankam kompreneble via stulteco plej
respondecas, se vi respondis tian allogan leteron).

Sed nun vi estas avertita!

Ingx. K. Ruig 
cxefkonsultisto pri internacia komerco, 
Cxambro de Komerco, Nederlando

Rim: Tamen, malgraux cxio ni ne rajtas akuzi cxiujn nigeriajn
   esperantistojn pro kulpo de unuopuloj. Se iu respondas al tia letero,
   meritas mem "gxui" ankaux la sekvojn... La red.

*************************************************************************

Karaj legantoj,
===============

ni esperas, ke Vi estas kontenta pri la enhavo, stilo kaj aspekto de la
gazeto. Se jes, ni petas Vin renovigi vian abonon por la sekva jaro.

La baza abonkotizo estas sensxangxa, do 65 gld (kun aerposxta sendo: 76
gld), kion vi povas pagi al nia UEA-kodo: ELLS-S aux la egalvaloron al iu
landa kotizperanto. Pro la sxangxo de la posxta tarifsistemo ni devas
formi novajn prezojn por Polio, Cxehio kaj Bulgario: 35 gld. La kotizo
por Slovakio, Rumanio, Kroatio kaj Slovenio estas 29 gld, por Hungario:
1450 Ft.

Bedauxrinde pro diversaj kialoj ne plu ni havas kotizperantojn en Cxehio
kaj Koreio. En Hispanio ekde nun ankaux HEF akceptas la abonojn!
Esperantistoj el Latvio, Litovio kaj Estonio pri abondemandoj turnu sin
al Litova E-Asocio, aliaj legantoj de eksa Sovetio kontaktu la eldonejon
IMPETO en Moskvo aux REU.

La informo pri renovigo de via abono devas atingi nin plej laste antaux
la 15-a de januaro (post tiam ni nuligos vian adreson cxe la posxto, kaj
ili konsideros Vin kiel nova persono). Vi multe plifaciligos nian
administran laboron, se ekz. per simpla posxtkarto vi NUN informas ankaux
nin pri la renovigo de via abono.

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

PROTESTO AL LA TEJO-ESTRARO
===========================

4-a Mezeuxropa Junulara Konferenco  Trebicx, Cxehio
Al la Estraro de TEJO Rotterdam, Nederlando

Karaj,

ni memorigas, ke dum la 49-a IJK en Vraca la Komitato de TEJO (kiel
la plej alta forumo) akceptis decidon pri la deviga, minimume 50 %-a
rabato en IJK por t.n. B-landaj partoprenantoj.

Ricevinte la aligxilon de la 51-a IJK, ni konstatis, ke la
kotiztabelo neglektas tiun principon pri pli proporcia sxargoportado, kio
estas por ni plene ne akceptebla, ja tio signifas ignoron de la komitata
decido.

Ni, partoprenantoj de la 4-a Mez-Euxropa Junulara Konferenco postulas
la nuligon kaj modifon de la aperigita kotiztabelo.

Krome, ni konstatis la ne realan nivelon de la partoprenkotizoj. Laux
niaj scioj la preza nivelo en Rusio (ecx sub la influo de
"lavangakapitalismo") ne postulas tiom altajn kotizojn.

Ni memoras pri la promeso de kondicxoj, ebligantaj post longaj
jaroj "amasan IJK-n". La nuna kotiztabelo tamen efikas male. Ni taksas
ne reala kaj ne akceptebla la nunan strukturon kaj preznivelon de la
kotiztabelo.(Cxu vere oni devas pagi averagxe 200 guldenojn nure por la
programo -dormante surplanke en propra dormosako?)

Do, ni ripetas postulon pri nuligo kaj principa refaro de la kotiztabelo.


Partoprenantoj de 4-a MEJK
12.11.1994.

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Maniero utiligi la IL-on

Financ-policistoj: itale kaj?
=============================

La triesta filio de "Movado de demokrataj financ-policistoj" petis
esperantigon de leter-teksto, adresita al la prezidanto de Euxropa
Parlamento.

La estroj de tiu movado opiniis agi tre korekte, skribante al internacia
euxropa instanco en la propra lingvo kaj en la internacia, tiel
evitante uzadon de lingvo, apartenanta al alia popolo kaj kulturo.

Tion ni sxuldas al la agado, farita okaze de la 6-a Alp-Adria E-
Konferenco printempe fare de Triesta Esperanto-Asocio. Simpla
renkontigxo cxe loka televida programo ebligis kontakton kun iu
respondeculo kaj post ses monatoj jen propono: "Ni volas adresi peton al
la prezidanto de Euxropa Parlamento kaj sendi gxin itale kaj
esperante, cxu vi povas traduki por ni la tekston?"

Jen la cxefa enhavo de la letero:

Sinjoro Prezidanto de la Euxropa Parlamento,

La "Movado de demokrataj financ-policistoj de Friul-Julvenetio / Italio"
invitas Vin tre atente prikonsideri, en gxia institucia sidejo, la
problemon de reformado de la Financa Gardistaro.

Tiu cxi itala financa polica korpuso, fakte, estas la nura en la
mondo, kiu havas tute nekutiman militistan strukturon (cxar gxi,
ecx plenumante kontajn kontrolojn, apartenas al la "Armitaj Fortoj"),
kaj gxuste pro tio gxi ne povas praktiki la rajton komunan al
cxiuj euxropaj laboristoj, asociigxi en sindikaton, kaj tiel
sxirmi la rajtojn kaj la lauxlegxajn interesojn de cxiu
dungito. Tio, lauxfakte, metas cxi tiun korpuson de policaj
laboristoj ekster la euxropa realo.

Se iu interesigxas pri la problemo, bonvolu kontakti la Movadon
rekte, uzante, memkompreneble, Esperanton. (Movimento de Finanzieri
Demokratici, pr. C.C.I.L. via Pondares 8, I-34100 Trieste, Italio)

Estus bone, se esperantistoj, laborantaj por la Euxropa Parlamento,
interesigxus pri cxi-letero kaj subtenus gxian disvastigon.

Triesta Esperanto-Asocio
CP 601, I-34100 Trieste-Centro, Italio

*************************************************************************

Lernolibro pri fiziko?
======================

Internacia grupo verkas lernolibron de fiziko en Esperanto. La verko
estas celata unuavice por studentoj de la unuaj universitataj lernojaroj,
speciale al tiuj en la t.n. tria mondo. Tial gxi estos malmultekosta kaj
neluksa. Gxi konsistos el apartaj libretoj, cxiutraktos unu temon.

La verko, ne tre teoria, havos sciindajxojn pri cxiutaga homa medio.
Leganto kun cx. dekjara lerneja klereco povos facile kompreni la enhavon.
Por helpi al universitataj studentoj gxi enhavos ankaux partojn kun
supera matematiko, disigitaj de la cxefa teksto. La komprenon helpos
ankaux trafaj ilustrajxoj.

La verko strebas esti pli bona ol la nacilingvaj lernolibroj, speciale
pro klareco de la prezento. Vera internacieco de la verkantaro helpas
eviti la naciajn strangajxojn.

La tasko, verki la unuan originalan E-lernolibro pri fiziko estas
granda,kaj la projekto apenaux donos profiton al la verkantoj kaj
kunlaborantoj.

Kunordiganto de la projekto:

Matti Lahtinen, 
Ilmarisenkatu 16 c 37, FIN-40100 Jyvaskyla, Finnlando
el Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, 4/94

*************************************************************************

Fervojistaj kunvenoj: cxu nur por turismi?
==========================================

Sian cxi-jaran kongreson la germanaj esperantistoj, laborantaj cxe
la eks-sxtatfervojo (aux gxiaj pensiuloj) arangxis en Lubeck
de la 8-a gxis la 10-a de oktobro 1994. La asocio GEFA montris sian
fortecon: 103 partoprenantoj! Sed paralele kun la strikta malgrandigo de
la fervoja personaro gxenerale, evoluas malkontentige la stato de la
fervoja esperantistaro. La malhela bildo pri la estonteco atingis ecx
la publikon tra la pesimismaj eldiroj, faritaj de esperantistoj mem dum
la gazetara konferenco.

La fervojistaj "fakaj" kunvenoj havas propran karakteron: ili estas
turismaj arangxajxoj, kun bonaj mangxajxoj, ekskursoj, altkultura
muziko kaj dancado. Centran pozicion havas la renkontigxoj de
malnovaj konatoj kaj la amikaj konversacioj. La decidorgano kunvenas
aparte kaj la disponigita tempo permesas nur mallongan diskutadon de la
sola fakprelego...

Cxi-jare venis la propono plivastigi sian bazon por membrovarbado ne
nur al fervojistoj sed al la tuta medioindulga trafiko. Tiel BEMI, la
asocio de la biciklantaj junuloj, devus esti partnero de fervojistoj,
por ili rezervujo de varbado de novaj membroj, kondicxe ke GEFA
interpretas moderne sian kampon.

laux W. Bo.

*************************************************************************

Akademia Konferenco en Pekino
=============================

La Kvara Internacia Akademia Konferenco de Scienco kaj Tekniko en
Esperanto okazis en Centra Nacia Universitato en Pekino de la 10-a
gxis la 17-a de julio 1994. Gxin partoprenis pli ol 1.500
cxinaj kaj eksterlandaj reprezentantoj el Japanio, Koreio, Egiptio,
Auxstralio, Usono, Germanio, Francio, Belgio, Finnlando.

Super la gxardeno estis levitaj 6 grandaj koloraj balonoj kun
sloganoj pri la Konferenco kaj Esperanto. La solenan inauxguron
Cxeestis vicprezidanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio
kaj vicestro de Pekino, aliaj oficialaj personoj. La inauxguron
prezidis vicprezidanto de Cxina Akademio de Sciencoj Wang Fuosong,
inauxguran parolon faris vicprezidanto Hu Qiheng. Sxi atentigis,
ke Esperanto ekde sia naskigxo portas esperon al la homaro, gxi
povas rompi lingvan baron por la monda paco, solidareco kaj kunlaboro,
kaj ankaux servi por antauxenpusxi la reformadon kaj malfermon
de Cxinio kaj akceli la progreson de scienco kaj tekniko, ekonomian
evoluon.

En la konferenco oni transdonis "Verdstelan Premion pri Sciencteknika
Progreso" al kelkaj sciencistoj el diversaj landoj.

Dum la konferencoo estis faritaj pluraj prelegoj: pri Qigong, pri
esplorado de homa korpo, pri novaj konceptoj de moderna fiziko, k.a.
Krome estis konsultigxoj pri la scienco de homa korpo kaj kuracado de
pli ol 400 homoj per eksterordinaraj kapabloj. Dum la kunveno finna
instruisto Mati esprimis la ideon kune kompili internacian lernolibron
pri fiziko en Esperanto.
Dum la konferenco estis prezentitaj diversaj ekspozicioj de E-
posxtmarkoj, cxinstilaj pentrajxoj, kaj, krome, masagxa
kurso de Saionji Masayuki kaj saniga kurso de Margarete Bettmann,
gxenerala sekretario de Internacia Naturkuraca Asocio kaj germana
medicinisto pri "Tempa Trako".

La reprezentantoj konstatis, ke la konferenco pasis tre sukcese kaj
fruktodone.

Ji Shi 
(esperantigis Li Juping)

*************************************************************************

Mao Zedong pri Esperanto
========================

Sur la posxtmarko aperintaj antaux preskaux unu jaro en Cxinio okaze de
100-jara jubileo de Mao Zedong oni povas legi liajn vortojn pri
Esperanto: "Mi ankoraux opinias, ke Esperanto estas lerninda kaj
lernenda, se oni cxin uzas por vera internaciismo kaj revolucio".

el Telopeo, okt./94

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Somerlernejo en januaro

Auxkcio - ni okazigu infankongreseton en Auxstralio!
====================================================

La Auxkcio en la Somerlernejo (9-21 januaro 1995, Adelajdo,
Auxstralio) celos akiri monon por okazigi infankongreseton dum la UK
en Adelajdo 1997. Estros la auxkcion Donald Broadribb, kiu pasintjare
sukcesis vendi dubevalorajxojn je tre alta prezo. Venante al la
Somerlernejo bv. kunporti auxkciotajxojn cxiaspecajn. Vin
plezurigos vidi, ke vi kaj viaj valorajxoj auxkciigxos je
grandaj prezoj kaj tiel helpos sukcesigi la estontan unuan Esperanto-
infankongreseton en Auxstralio. Ankaux kunportu vian monujon por
malavare acxeti auxkciajxojn.

Kursoj

D-ro Broadribb, membro de la Akademio de Esperanto, instruos E-
lingvistikan kurson en niveloj 3 kaj 4.

Nivelo 3: "Enkonduko al la Gramatiko".
Nivelo 4: Strukturisma vidpunkto pri la Esperanta gramatiko.

Plia informo cxe la redakcio: D-r Donald Broadribb, 59B Lukin St
Beverley WA 6304, Auxstralio, Tel.: +61-96-461389

el Esperanto sub la Suda Kruco, nov/dec. 94

*************************************************************************

Fresxa novajxo
==============

El Olsztyn, Polio alvenis informo pri la FRESxO'95: Frusomera Renkontigxo
kun Ega Sxanco por gajni orjuvelajxojn kaj aliajn premiojn dum cxiujara
E-Renkontigxo kun granda kvizo.

Cxefaj protektantoj de venontjara FRESxO'95 estos la Olsztyn-aurbestro s-
ro Andrzej Rynski kaj la loka jxurnalo "Dziennik Pojezierza".

Detaloj cxe: 
s-ro Andrzej Gielert, skr. poczt. 861, PL-10684 Olsztyn, Polio.

Sur foto: Waclawa Ledzinska, kiu gajnis la unuan premion en granda
kvizodum FRESxO-94 kaj ricevis 200 USD.

Marian Zdankowski

*************************************************************************

Internacia Cseh-seminario
=========================

Inter 09-13.01.1995 en Hago Internacia E-Instituto, IEI organizas Cseh-
seminarion de grado "A", (por komencantaj interesigxantoj), gvidatande
Katalin Smideliusz el Hungario. Partoprenkotizo: 70 NLG.

Pliaj informoj, aligxo cxe:

IEI, 
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando
Fakso: +31-70-3556677

*************************************************************************

Antwerpen '95
=============

Turisma kaj gastronomia renkontigxo okazos de la 12-a gxis la 14-ade majo
1995. En la programo - cxina kaj pola gastronomiajmangxoj, vizitoj al la
urbodomo kaj al la muzeoj: de moderna arto, de diamantoj, de navigado,
"Bucxistodomo", Rubens-domo k. a., ekskursoper boato "Flandria" en la
haveno.

La prezoj por unu nokto kaj matenmangxo varias de 300 gxis 1850BEF,
aligxo - po 100 BEF/tage.

Plia informo, aligxo cxe:

Flandra E-Ligo, 
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio
Fakso: +32-3-35433

*************************************************************************

4 monatojn en Karlskoga!
========================

La E-fako de Popola Altlernejo de Karlskoga, Svedio, okazigos 4-
monatan intensan E-kurson ekde la 9-a de januaro gxis la 19-a de majo
1995.24 studhorojn semajne. Instruado de la komenco: nur en Esperanto.
Eksterlandanoj bonvenaj. La kurso finigxos per ekzameno.
La studantoj logxos en modernaj, unulitaj cxambroj. Oni rajtas kromelekti
studfakojn kiel ceramiko, teksado, komputado ktp. La lernejo situas apud
lago en alloga naturo unu km-on sude al la urbo Karlskoga.

Kostoj: 4-monata kurso 9.01.-19.05. (inkl. logxado, mangxado):10.800 SEK,
lernolibroj +500 SEK.

Lars Forsman, 
Box 192, S-691 24 Karlskoga, Svedio
Fakso: +46-586-37077

*************************************************************************

BTER'95
=======

Turisma oficejo "Novtur" kaj Rondo de Pola E-Asocio en Andrychow
invitasvin post la 80-a UK en Tampere al Polio por partopreno en somera
feriado- Beskidmontara Turisma Esperanto-Renkontigxo (BTER'95) ekde 2-
agxis la 8-a de auxgusto 1995.

Gxi okazos en bela urbeto Szczyrk (centrejo de skisportoj) proksimeal la
cxeha-pola limo.  Logxado en komforta hotelo. Ekskursoj en montaron, al
Krakovo k.a., folkloraj koncertoj, videofilmoj estas antauxplanataj.

Aligxo, plia informo cxe:

"Novtur", 
ul. Wlokniarzy 22, pk 30, PL-34-120 Andrychow, Polio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Popolnombrado en Esperantujo (6)
================================

Sesa (kaj lasta) artikolo: Gvidlinioj por respondi la eternan demandon
----------------------------------------------------------------------

Esplorado de la kvalitoj de Esperanto kiel internacia vehikla lingvo.
Supozu, ke en la ne tro fora estonteco iu ne-esperantista scienca
institucio aux politika instanco, okupigxanta pri problemoj, kauxzataj de
multlingveco en la mondo, decidos, ke la sola racia solvo estos adopto de
neuxtrala internacia vehikla planlingvo. Ja estas certe, ke tiuj
esplorantoj postulos solidajn faktojn pri la historio de Esperanto dum
gxia pli ol centjara ekzisto. Inter iliaj demandoj povos esti la sekvaj:

1. Kiel estas eble demonstri objektive, ke Esperanto havas la kapablon
forigi la malbenon de Babelo?

2. Cxu la Esperanto-parolkkomunumo kreskas, kaj se jes, kiom rapide kaj
en kiuj mondpartoj?

3. La tro simpleca demando "kiom da esperantistoj aux parolantoj de
Esperanto estas en la mondo nuntempe?" devos esti reformulita en la sekva
maniero por prezenti pli precizajn donitajxojn: "Sur kiuj niveloj de
lingva kompetenteco scias kaj uzas Esperanton membroj de la Esperanta
lingvokomunumo, kaj por kiuj celoj funkcias Esperanto en gxia nuna stato
de disvolvigxo?"

La respondoj devos prezenti detalan priskribon de la socikultura
kontinuajxo de esperantlingvanoj: Cxe unu poluso estas ordinaraj homoj,
uzantaj Esperanton en praktika maniero por relative limigitaj personaj
aferoj; cxe la kontrauxa poluso trovigxas la esperantista elito,
posedanta tre altan gradon de lingvokapablo kaj eventuale uzanta la
lingvon por profesiaj kaj fakaj celoj. Estos necese akiri precizajn
faktojn rilate cxiujn nivelojn de lingvouza kompetenco lauxlonge de la
kontinuajxo, kaj tiuj donitajxoj devos esti akiritaj per aplikado de
objektivaj kriterioj de mezurado kaj taksado kaj per enket-metodoj multe
pli rigoraj ol tiuj gxis nun karakterizantaj la esplorojn de tro
entuziasmaj movadanoj kaj propagandistoj. Tikla demando estas: kiun rolon
havos diversaj institucioj en Esperantujo por plirigardi la bezonatan
laboron?

Fiasko de la enketo de CED
--------------------------

La unua klerula esperantista organizajxo, kiu elpasxis sur tiun terenon,
estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingvoproblemo CED.
En la Jarlibro de UEA por 1965 (p.98) aperis kiel ero n-ro 12 de la
laborplano de CED por 1965/1966 la entrepreno en 1966 de enketo pri la
nombro de personoj, kiuj parolas la Internacian Lingvon - "se la JIK
(Jaro de Internacia Kunlaboro) donos la esperatajn rezultojn". En la
Jarlibro por 1966 (p.62) la enketo pri la nombro de esperantistoj estis
denove listigita en laborplano de CED por 1966/67 kun la klarigo, ke pro
la longigo de JIK al 1966, la enketo estis prokrastita al 1967. En la
sekvaj jaroj la ero titolita "Nombro de esperantistoj" ne plu aperis en
la laborplanoj de CED. Estas evidente, ke d-ro Ivo Lapenna, la direktoro
de CED konstatis, ke tia grava enketo estas tro enorma tasko por
limigitaj kapabloj de tia organizajxo. Tamen, CED ne forlasis sian
okupigxon pri statistikado kaj diligente dauxrigis kolektadon de informoj
pri "zeoj" - stratoj aux placoj je la nomoj de Zamenhof aux Esperanto,
kiuj estis listigitaj laux landoj kun precizaj nomoj. Tiuj "zeoj" ja
estis pli facile nombremblaj ol la kapoj kaj cxapoj de esperantistoj!

Cxu ekzistas alia organizajxo en Esperantujo, havanta kompetentecon
priskribi kaj statistike dokumenti aktualan uzon de Esperanto en la
mondo? Cxu UEA? Cxu Akademio de Esperanto? Cxu Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj (ILEI)? Cxu Akademio Internacia de Sciencoj
(AIS)? Cxu Internacia Scienca Akademio Comenius? Tute ne! La aktuala
stato kaj funkciado de tiuj organizajxoj atestas, ke ili ne posedas
fakscion kaj laborkapablon por plenumi la seriozan laboron de
popolnombrado en Esperantujo. Ankoraux unu grava objxeto estas ilia
statuso kiel esperantistaj organizajxoj. Laux scienc-etika principo, ili
ne rajtas mem fari la taksadon.

Sendube la plej bona solvo estas transdono de projekto al ne-esperantista
organizajxo, konsistanta el profesie kvalifikitaj lingvistoj, sociologoj
kaj statistikistoj. Gxis la tempo, kiam povos efektivigxi tiu science
objektiva esploro de la Esperanto-lingvokomunumo, ekzistas nur du
elektebloj por respondi la eternan demandon: 1. dauxrigo de la blufado
kaj falsa statistikado de la pasinteco; 2. singarda esprimado kun
pritrakto nur de rigore kontroleblaj donitajxoj.

Troigo de la grando de la movado
--------------------------------

La argumentoj kaj atestajxoj en la unuaj kvin artikoloj de tiu cxi serio
evidentigas, ke cxiuspeca troigado estas kategorie rifuzenda. Oni devas
unu fojon por cxiam senigi informadon kaj propagandon je senrespondeca
fanfaronado pri amasegoj da esperantistoj, kiuj ne estas facile
identigeblaj, kaj kiuj estas nombremblaj per rondaj ciferoj, cxerpitaj el
la aero. Ekzemple, neniel estas akceptebla kiel fakte bazita cifero la
rezulto de la konkurso, entreprenita de la redakcio de Esperanto, la
oficiala organo de UEA. Samkiale la imagitaj kalkuloj de Stefan MacGill.
Membroj de la Esperanto-komunumo devas alpreni severe honestan sintenon
kaj devas rifuzi imiti la auxdacan agadmanieron de arkipropagandisto
Renato Corsetti, kiu, kiam li estis la komisiito de UEA pri regiona agado
en Afriko, makiavelisme esprimis sin jene: "Mi petas vin ensalti en la
vestojn de propagandisto. Ioma blufado aux minimuma silentado pri
malpozitivaj aspektoj estas neevitebla". Kiu proponas tiun malmoralan
politikon, meritas tujan kaj nerevokeblan ostrakismon.

Singarda taktiko por kontentigi demandantojn
--------------------------------------------

Oni tre singarde esprimu sin rilate la disvastigxon de Esperanto kun
emfaza mencio pri nur tiuj statistikaj donitajxoj, kiuj estas objektive
kontroleblaj. Se tiaj faktoj mankas, anstataux prisilenti la sitiacion
kaj forpusxi demandojn, oni honeste klarigu, kial ne eblas kompili
fidindajn statistikojn pri homoj, kiuj lernas lingvojn.

Laux mia scio la sola esperantisto, kiu gxis nun publikigis sagxajn
konsilojn por respondi la eternan demandon pri la nombro de parolantoj de
Esperanto, estas Stefan Maul, profesia jxurnalisto. En sia Manlibro pri
Jxurnalismo (1982, pp.39-40) li donas la sekvajn gvidliniojn. Oni nepre
rezistu al la tento diri iun ajn konkretan nombron de parolantoj de
Esperanto. Klarigu kial neniu povas scii tion, cxar, diference de
statistikoj pri naciaj lingvoj, kiuj bazigxas sur adicio de la logxantoj
de la landoj, kie la koncernaj lingvoj estas cxefe parolataj, en la kazo
de esperantlingvanoj ne temas pri unu aux pluraj logxantaroj de landoj.
Plue, neniu povas starigi statistikon, cxar ne estas registritaj cxiuj
homoj, kiuj lernis Esperanton. Membrec-nombroj de organizajxoj ne helpas,
cxar nur ega minoritato de la lernintoj partoprenas en la organizita
Esperanto-movado. Eble oni povas diri, ke UEA havas membrojn en pli ol
100 landoj, kaj se estas necese doni aliajn nombrojn, estas pli bone
mencii tiujn de, ekzemple, UEA-delegitoj, librotitoloj kaj radiostacioj,
kiuj elsendas programojn en Esperanto. Firme aserti ion alian pri nombroj
estus mensogi. Mi opinias, ke s-ro Maul eltrovis la plej sobran kaj
praktikan manieron respondi demandojn, do liaj konsiloj estas
akceptindaj.

Kelkaj movadaj funkciuloj jam antaux longe adoptis la vidpunkton de s-ro
Maul kaj en siaj publikajxoj zorge evitis misinformadon per nombroj.
Ekzemple, Step-Bowitz kaj Isbrucker en sia La Esperanto-movado:gxia
historio, organizo kaj nuna stato (1948) pritraktis multajn lokojn en la
mondo, kie trovigxas esperantistoj, sed ne indikis, kiom da ili estas en
specifaj landoj kaj kontinentoj. Jen kelkaj tipaj frazeroj: "En Euxropo
Esperanto estas plej multe disvastigita", "Japanujo estas (en Azio) la
lando kun la plej forta Esperanto-movado", "Afriko estas la nigra
kontinento rilate al Esperanto", "...en Usono Esperanto estas relative
bone disvastigita", "ekzistas kelkaj kluboj sur la Auxstralia
kontinento...", "En Nov-Zelando la movado estas relative bone
organizita...".

Per lerta citado de faktoj pri cxiuj pozitivaj aspektoj de la aktuala
Esperanto-movado sen erariga indiko de nombroj de Esperanto-parolantoj,
estas eble fari konvinkan prezentadon. Kontrauxe, kiam nombroj estas
menciitaj, ili povas estigi embarasajn demandojn. Ekzemple, en 1983 UEA
publikigis anglalingvan informilon, titolitan An update on Esperanto
(gxisdatigo pri Esperanto). En la alineo "Uzantoj" estis dirite, ke
"Kalkuloj ... indikas, ke la nombro de personoj kun iom da scio de la
lingvo estas centoj da miloj kaj eble milionoj". Skeptikulo emas demandi:
kiel oni povas demonstrii, ke estas ecx cent mil personoj kun iom da scio
de Esperanto en la tuta mondo? Kie ili estas? Cxu trovigxas dokumentebla
pruvo? Mi estas tutcerta, ke neniu en UEA kapablos honeste respondi per
faktoj, cxar ili simple ne ekzistas. For la statistikajn blufojn!

Bernard Golden

*************************************************************************

Lego-klubo
==========

Cxu vi sxatas legi? Cxu vi sxatas kelkfoje priparoli legitajxojn? Cxu vi
bezonas instigilon por dauxre legi? - Eble mia propono tauxgos por vi.

Mi proponas al legemuloj regule kunveni. Por tio mi disponigas mian
domon.
Mi proponas du eblecojn:
- Cxiuj kiuj anoncas sin, legas en iu monato la saman libron, kaj niposte
  priparolas tiun libron kaj elektas novan por la venonta monato.
- Cxiu kiu volas veni, legas iun libron aux gazeton kaj dum la kunveno
  rakontas pri tiu libro aux gazeto. Aliaj povas starigi demandon. Tiel 
  oni unu de la aliaj povas ekkoni multon el la E-literaturo.

Ne pensu: mi ne estas suficxe sperta, mi balbutos. Ne gravas la iom
malfacila komenco. Gravas, ke ni cxiam pli gustumas nian ricxan
literaturon.

Miny Massar
el Fromagxoklosxo, nov/94.

Rim.: La supra alvoko direktigxas al lokaj esperantistoj en
  Nederlando, sed la ideo eble estas aplikebla internacie, eble ankaux
  en viaj rondoj. La red.

*************************************************************************

Revizio de PIV
==============

Iom pli ol 300 personoj el dudeko da landoj partoprenis la 67-an SAT-
Kongreson en julio en Cxehio. Cxi-okaze estis eldonita telefonkarto
kun E-teksto kaj reklamo.

La programo cxefe konsistis el la Laborkunsido, kiu traktis internajn
aferojn de SAT (kiun partoprenas almenaux pasive preskaux cxiu
partoprenanta SAT-ano). Abundis ekskursoj kaj folkloraj prezentoj. Tute
mankis politikaj prelegoj kaj debatoj en tiu (kiel oni substrekas)
"neneuxtrala" kaj "peresperanta" asocio. La ununura prelego temis pri
aromterapio. Aparte interesa estis la neformala kunsido pri la planata
reviziado de PIV.

el Nova Irlanda Esp-isto, okt-dec/94

*************************************************************************

Skulptajxo planata
==================

Specialan lokon en la brita movado havas Welgwood Memorial College en
Barlastono, cxar tie jam de pli ol 20 jaroj okazas la famaj someraj
kursoj kaj multaj aliaj esperantistaj arangxoj. La gxardeno de la kolegio
estas elstare interesa, kun multegaj diversspecaj arboj, donacitaj de
pasintaj studentoj kaj aliaj, inkluzive de esperantistoj. Nun s-ro
Sheppard el York planas grandan skulptajxon de verda stelo por la
gxardeno. La komitato de Esp. Asocio de Britio jam promesis ian monsumon
tiucele, sed certe multaj esperantistoj sxatus kontribui al tiu projekto.
Bonvolu sendi vian donacon al nia oficejo en Londono (140 Holland Park
Ave. London, W11 4UF). Antauxdankon!

el La Brita Esperantisto, nov-dec./94

*************************************************************************

Rusiaj fortoj unuigxis
======================

Jen fin-fine okazis. La skismo en la Esperanto-movado en Rusio pasis. Ni
ne plu havas nenormalan situacion, kun du tutlandaj E-asocioj kaj havas
la solan, unuigxintan. La eksteruloj ne plu povas riprocxi nin: se
Esperanto estas, kiel vi asertas, "lingvo de paco", kial vi ne kapabls
interpacigxi inter si? Evidentigxis, ke ni ja kapablas!

Gxu estis evitebla la antauxa situacio? Eble, jes, sed iaspeca disfalo
de la landaj E-organizoj estas natura. Ja en la lando dum kelkaj
antauxaj jaroj pasis grandaj sociaj sxangxoj, kaj la organizaj
strukturoj, pensaj klisxoj pri organizmanieroj devis sxangxigxi
konforme al la sxangxoj en la makrosocio.

Nun venis la tempo por kolekti sxtonojn. REU kaj REA, same kiel SEJM,
AsAIS, diversaj entreprenaj kaj aliaj organizoj akumulis ricxan
sperton.

Ni provos utiligi sukcesojn de REA en la laboro kun la individuaj
membroj, tiujn de REU - pri la interkluba kunlaboro, ktp.; ni povas krei
novajn strukturojn, kiuj estis nekreeblaj en antauxa situacio;
eksperimenti pri novaj iniciatoj...

Nikolao Gudskov
prezidanto de REU

*************************************************************************

"E-o ne estas malpermesita en Irano"
====================================

La situacio kun E-o en landoj kiel nia iom diferencas de aliaj, ekzemple
euxropaj landoj. Pro la onidiroj, miskomprenoj kaj pro la manko de
gxustaj informoj pri E-o estas malfacilajxoj. Kaj kiam farigxas
agoj kontraux E-o, observantoj, kiuj cxiam time kaj sen klara celo
sekvas la aferojn, diras: "Zorgu pri vi! Jen la dangxeroj!"

Rigardante la pasintecon, ni vidas, ke neniam oficiale la sxtato
havis problemon kun E-o kaj se eventuale estis problemetoj, tiuj fontis
flanke de nesciantoj kaj ne respegulis la oficialan vidpunkton de la
sxtato pri Esperanto.

La Irana Islama Respubliko neniam kontrauxagis E-on, sed eble kelkaj
esperantistoj havis problemojn kun si mem. Kiam en Irano la plej
altrangaj sxtatgvidantoj montras siajn specialajn emojn pri
sindefendo kontraux la fremda kulturo, envere E-o povas esti
sindefendilo! Cxar la plej altrangaj sxtatgvidantoj en Irano kredas,
ke la nacian kaj islaman kulturon minacas fremdaj kulturoj.
Ankaux hodiaux similan opinion ni vidas en kelkaj aliaj landoj, kiel
Cxinio kaj Hindio.

Resume ni atentigas, ke Esperanto ne estas malpermesita en Irano kaj
inverse - oni entuziasme emas gxin. La veraj esperantistoj en nia
lando strebas sxangxi situacion kun E-o, kaj laux utilaj aplikadoj
klarigi pri Esperanto. La epoko de E-o en Irano maturigxis, cxiuj iloj
por gxia disvastigado estas pretaj se ni ne havos problemon kun ni
mem - jen la praktikkampo.

M.Reza Torabi
el IREJO-Bulteno, nov./94

*************************************************************************

Internacia lingva kaj kultura ekspozicio
========================================

La internacia lingva kaj kultura ekspozicio "Espolingua Roma", okazis
en Romo de la 21-a gxis la 23-a de oktobro 1994. La eksponantoj
de akademioj, universitatoj kaj kulturaj institucioj el diversaj
landoj estis cx. 70 kaj la budoj dum la tri tagoj de la ekspozicio
estis vizitataj precipe de instruistoj, fakspertuloj kaj amaso da
junuloj.

La Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja" kunlabore kun lokaj kaj eksteraj
samideanoj sukcesis arangxi dignan budon samnivele kun la aliaj lingvaj
institucioj.

Ni disdonis flugfoliojn, brosxurojn kaj informojn pri kursoj kaj pri nia
movado. Pluraj informpetantoj surprizigxis pri la aktuala kaj de ili ne
konata praktika uzo de la Lingvo Internacia kaj la temo estis simpatie
diskutata inter la interesigxantoj.

La afero disvolvis novajn kontaktojn, donis impulson al nia movado,
kaj montris al miloj da homoj, kiuj vizitis la ekspozicion, ke Esperanto
estas vivanta kaj progresanta.

Renato Corsetti

*************************************************************************

Michael Jackson kaj E-klipo?
============================

Michael Jackson, unu el la plej famaj (kaj ricxaj) rok-kantistoj auxtune
registris sian plej novan videoklipon (en Budapesxto...),kie onidire
konsiderinda parto rilatas al Esperanto.

laux Forumo, n-ro 86

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Rokmuziko - kaj ne nur...
=========================

La aktivuloj de EuxROKKA (Esperanto-Rok-Asocio) havas jam de 1990 sian
propran disko-eldonejo Vinilkosmo, kaj la afero jam maturigxis por pli
ambicia projekto. Cxi-jare ili eklaboris pri kompilajxo de esperanta
muziko, kiu aperos ne nur sur kasedo, sed ankaux sur kompakta disko, do
kun moderna profesia sonkvalito.

Unue oni planis, ke la kompilajxo enhavu dekkvin kantojn de dekkvin
diversaj muzikgrupoj, sed oni baldaux konstatis, ke duoble tiom da
muzikgrupoj povas kontribui, do post la cxi-jara disko devas aperi
dua parto de la kompilajxo kun ankoraux dekkvin kantoj.

La laboro progresas tre kontentige: deko da kantoj estas jam definitive
registritaj, deko da kantoj estas pretaj kaj atendas registron, kaj deko
da grupoj promesis sendi kontribuon. Inter la kontribuantoj estas kelkaj
jam konataj en Esperantujo (ekz. "Persone", "Amplifiki", TEAM",
"Kajto"), kaj kelkaj gxis nun pli konataj en nacilingvaj medioj, kiuj
nun unuafoje registras kantojn en Esperanto. Ne temas nur pri rokmuziko;
tre diversaj stiloj estas reprezentitaj.

Cxiuj kantoj de la kompilajxo estas novaj, kaj oni eble ne faros multe da
ekzempleroj krom la antauxmenditaj, do cxiu, kiun iomete interesas
esperanta muziko, volos tuj mendi gxin. Necesas iom rapidi, cxar oni
intencas baldaux produkti la diskon. La prezo por antauxmendantoj
(antaux la apero de la registrajxo) por kompaktdisko estas 98 FRF,
poste 120 FRF, por kasedo 65 FRF resp. 70 FRF. Tiuj prezoj NE
inkluzivas la sendokostojn.

Vinilkosmo estas kontaktebla cxe:

Vinilkosmo, Esperanto-Rok-Asocio, 
F-31450 Donneville, Francio.
Tel.: +33-61-819565.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Cxu cx aux ch aux c xaux ?
==========================

Mia atento estis altirita al la bona artikolo de Roland Rotsaert pri
Elektronika komunikado en Esperantujo en via suplemento (Eventoj nr-o
61); efektive la fino de tiu artikolo rekomendas, ke oni uzadu x
anstataux h, "cxar la oficiala cx = gh ne vere tauxgas por
auxtomata traktado".

Persone mi trovas tiun rekomendon dangxera. Mi klarigas!

1-e, 
la Fundamento rekomendas, ke "Presejoj, kiuj ne posedas literojn
cx, gx, hx, jx, sx, ux povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
Tiuj digramoj estas do Fundamentaj. Male la digramoj cx, ... estas
reformaj. Tio por oficiala aspekto de la demando.

2-e, 
la praktiko montras, ke la Fundamentaj digramoj estas tre facile
uzeblaj. La sxangxo auxtomata de cx al ch kaj inverse estas same bone
farebla ol la simila sxangxo de cx al cx. Ekzemploj kiaj senc-hava
estas artefare elektitaj, sed praktike neniam renkonteblaj:
en la maloftegaj kazoj, kiam io tia okazas, oni sekvu la konsilon de
Zamenhof mem kaj skribu senc-hava. Tion oni cetere devas fari, ecx kiam
ne estas supersigno! Oni tiam skribas sen-tema kaj povus riski, se
necese, la skribon sent-ema! Mi koncedu, ke la sola avantagxo de la
skribo cx estas, ke en okazo de indeks-farado la literoj konservas sian
alfabet-ordon! Sed nur minoritato bezonas fari indeksojn! Tio por la
praktika aspekto de la demando.

3-e. 
Necesus legi la libron de Piron ("Le defi des langues"), kiu sur la
p. 201 diras: "Oni ne faris la lingvon por placxi: gxi plenas per k, per
j, per konsonantoj vestacxitaj per ridindaj cirkonfleksoj. Gxi impresas
strange kaj barbare..." (elfrancigita). Tiele  Piron bildigas la impreson
de eksterulo (supoze el la okcidenta mondo, evidente ne el centra aux
orienta Euxropo!) Tio konkrete signifas, ke multaj homoj ne sxatas
Esperanton pro tiu aspekto de gxia skribo; jam pli fruaj pioniroj prave
malkonsilis doni tekston en Esperanto en propaganda artikolo: auxdigu la
lingvon, ne proponu gxin por lego. Sed nun kun uzado de x, oni enkondukus
en nian lingvon vere barbaran artefaritajxon: kiel do oni povos legi
cxevalo, sxipo, kiam oni scias, ke x praktike estas legata en cxiuj
lingvoj, posedantaj gxin same kiel ks! Cetere la akademio tion agnoskis
(Aktoj, III, p. 76). Se iu kontestos, ke, ekz-e, en la portugala, x
estas legata, kiel sx, cxiu mem respondos ke tio ne bonigos la legadon
de chevalo. Cetere ecx en la portugala, x estas legata kiel
ks en cxiuj sciencaj aux moderne teknikaj vortoj. Tio por la internacia
aspekto de la demando.

4-e. 
oni meditu la piednotan rimarkon de Waringhien (pagxo 96 de:
"1887 kaj la sekvo...", kiu inter aliaj "akomodaj rimedoj" rekomendas la
uzadon de ch kaj sh en vortoj, kiaj Washingtono.

Mia konkludo: tia uzado de x ne alportus veran plibonigon al la uzantoj
de nia lingvo, sed gxi alportus ion dangxeran por nia informado cxe la
publiko; multaj junuloj, precipe el Usono sed ankaux tra la tuta mondo,
jam uzas la sistemon BBS kaj tra ili estus nerekte distilita la dangxera
ideo, ke Esperanto estas malbela lingvo. Tiu ideo jam ekzistas en la
publiko, sed gxi estus komforte plifortigita.

D-ro Andre Albault
prez. de la Akademio

*************************************************************************

Cxu vi jam vidis la unuan lecionon de MAZI?
===========================================

Por prezenti la serion de la nova, moderna instru-videa projekto, la unua
leciono jam cirkulas en 13 landoj, en 3 kontinentoj.

Kontaktu la sube listigitajn personojn, por interkonsenti pri prunto de
la kasedo, kaj organizu gxian prezentadon en E-arangxoj kaj klubvesperoj.

Auxstrio: Eldonejo "Pro Esperanto", Herbert Mayer,..............adreso

Hispanio: M. Gutierra Aduris, Los Coteros 1, C. 2 iz., E-39600
Muriedas,Cantabria.

Hungario: Smideliusz Katalin, .................. adreso

Hungario: Eventoj, Szilvasi Laszlo, tel: 2828885

Israelo: Yehuda Miklaf, P.O. Box 10536, IL-91104 Baka-Jerusalem.

Koreio: prof. So Gilsu, rok 158 600 Yangchon, P.O.Box 11, Seoul.

Usono: prof. J. Glossop, 8894 Berkay Ave, Jennings, MO-63136, USA

Usono: Gigi Harabagiu, 837 Geary :205, San Francisco, CA-94109, USA

Post la prezentu kolektu la mendojn, kaj sendu ilin TUJ al IEI. (Pri
detaloj vidu en nia antauxa numero).

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Haiku - en Esperanto
====================

En la poeziajxoj "haiku", devenantaj el Japanio, la poeto ne skribas
rekte pri si mem, pri siaj travivajxoj, sed siajn sentojn esprimas
per priskribo de la agordo de cxirkauxanta lin naturo, de la animo
de la eventoj, de la vero, kasxita en simplaj ajxoj kaj aferoj.
Haikuo estas poeziajxo konciza - nur 17 silaboj, metitaj en tri
versoj po 5-7-5 silaboj.

En Polio estis fondita monatrevuo "Haiku", kiu krom la poeziajxoj
haikuo publikigas artikolojn pri la kulturo de Japanio kaj de la
Malproksima Oriento. Naskigxis la ideo eldoni cxi tiun revuon
ankaux en Esperanto. Depende de la interesigxo ni pretus eldoni
monatrevuon aux kvaronjar-revuon kaj publikigi en gxi:

- artikolojn, tradukitajn el la pola eldono de "Haiku",
- poeziajxojn haikuo, verkitajn en Esperanto,
- aliajn poeziajxojn kaj mallongajn prozajxojn ankaux verkitajn
  en Esperanto.

La verkistojn kaj sxatantojn de la poezio haikuo, kaj ankaux
tiujn, kiuj nur nun eksciis pri cxi tiu poezia formo, ni petas sendi
siajn versajxojn (ne nepre en la formo de haikuo) kaj esprimi la
volon aboni la planatan revuon (bonvolu ne sendi monon - por
orientigxi ni informas, ke la abonpago egalos proksimume al unu usona
dolaro plus kostoj de aeroposxto).

Karaj geamikoj, ni, poetoj, kiuj sentas pli multe kaj profunde, povas
pliintensigi la mesagxon de nia majstro Ludoviko Zamenhof pri
interkomprenigxo, frateco kaj kredo pri pli bona estonteco de la
homoj en la tuta mondo. Ni fondu do la unuan internacian poezian revuon.

Robert Szybiak, poeto
"Aria" - Haiku, skr. p. 57, PL-00-750 Warszawa 12, Polio

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Esperanto-libroj kaj bibliotekoj
================================

Jacqueline Lepeix certe konas sian propran fakon kaj bone scias, kio
okazis pri la nepetitaj donacoj de libroj al publikaj bibliotekoj
("Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj", Eventoj-64). Tamen oni
devas fari klaran distingon inter publikaj bibliotekoj unuflanke kaj
akademiaj kaj sxtataj bibliotekoj aliflanke. Bibliotekoj en la dua
kategorio cxenerale akceptas kaj katalogas cxiujn ricevitajn
librojn kaj neniam forjxetas aux forvendas ilin. Krome, ili
disponigas siajn katalogojn elektronike al aliaj bibliotekoj kaj al la
cxenerala publiko, do, donacante libron al tia biblioteko oni povas
almenaux certigi, ke gxi aperos en "oficialaj" bibliografioj,
ecx se gxi ne estos pruntebla. Jen du ekzempleroj:

La universitata bilbioteko en Kembrigxo (Britio) ricevas cxiun
libron, eldonitan en Britio, kaj granda parto de gxia kolekto estas
pruntebla por diplomigxintoj de la universitato kaj parto de la
studentaro. Gxi havas nur cxirkaux 20 librojn en aux pri Esperanto,
sed gxi versxajne ne malakceptus donacojn. konsultu gxian katalogon
en Internet per telnet ul.cam.uk.

La sxtata biblioteko en Sarlando (Germanio) estas samtempe la
universitata biblioteko, sed en 1992 gxiaj libroj estis prunteblaj
ecx al la gxenerala publiko. Gxi havas cxirkaux 1.000 esperantajn
librojn, sxajne pro la agado de Reinhard Haupenthal.
Konsultu gxian katalogon per "telnet unisb.rz. uni-sb.de".

Edmund Grimley Evans, Britio
Rete: etg10@forigu.cam.ac.uk

*************************************************************************

Sen gxi ne eblas gvidi...
=========================

Mi legis la artikolon pri filozofio, koncernanta Esperanton, do
"filozofion de Esperanto" aux "esperantozofion" kaj mi persone opinias,
ke Esperanto kaj nia movado devas havi realan filozofion, kiu devas esti
konata absolute en cxiu E-klubo!

Mi tute ne kredas, ke filozofio de Esperanto ne estas ebla. Tio estas ecx
nepra, necesa kaj estas tre bezonata. Mi ecx tre miras, ke gxis nun ne
ekzistas filozofio de Esperanto, cxar ja ekzistas E-o kaj la movado! Sen
filozofio ne estas ebla reale gvidi nian movadon!

Vi, kiel grava redakcio devas kompreni tion - vi devas zorgi pri tiu temo
kaj organizi la aferon.

Filozofion de Esperanto kaj filozofion de nia movado bezonas cxiu E-
klubo, bezonas ni cxiuj - geesperantistoj kaj speciale geaktivuloj de la
movado. Bonvolu do turni vin al gravaj kompetentuloj pri tiuj temoj kaj
akiri tauxgajn materialojn kaj prezenti tiujn en via gazeto.

Marianna Kelsz, Gdansk, Polio

Filozofio estas mondkoncepto, sed ni cxiuj estas diversaj. Nia movado -
laux ni - bezonas ne mondkopcepton, sed strategion, sen kiu vere ne eblas
gvidi la agadon...  La red.

*************************************************************************

KULTURO
///////

Julia Castiaux

Teatra vespero
==============

Kia auxdaco! Alfronti Euxripidon, la faman grekan tragediverkiston! Tio
estas la defio de gesinjoroj Castiaux, kiuj tradukis dek deklamojn kaj
resumis la diversajn epizodojn.

Iom post iom ni komprenis la murdan koleron de Medea, kiu finfine
mortigis siajn proprajn infanojn por vengxi la malfidelecon de sia edzo
Jasono, la konkerinto de la Ora Lanfelo. La epizodojn Helene Falk
prezentis tre klare.

Sed la vera rivelado estis Julia Castiaux, kiu ludis la tekston kiel
auxtenta tragedia aktorino. Tra la vocxo kaj la gestoj sxi ilustris la
kreskantan frenezon de Medea.

Dum tiu ricxa kaj altnivela vespero ni admiris la talenton kaj la laboron
de tri aktivaj kaj simpatiaj membroj.

CDV

Pri la talento kaj kapablo de Julia Castiaux oni atestas jene:

"Mi opinias ke vi posedas veran teatran talenton. La unuanimaj aplauxdoj
post la spektado montris, ke ne nur mi tiel opinias. Mi esperas por vi
kaj por la Esperanto-movado, ke vi havos aliajn multajn okazojn prezenti
teatrajxojn..." (El la letero de Yves Peyraut, prezidanto de la P.K. de
SAT);

"Jam kelkfoje vi prezentis viajn spektaklojn por la membroj de nia grupo:
cxiufoje la entuziasmaj aplauxdoj de la cxeestantaro klare pruvis vian
talenton..." (El la letero de Emile Van Damme, prezidanto de Esperantista
Brusela Grupo).

Krom la tragedio de Euxripido la programo de la aktorino enhavas
humurplenan rakonton de la itala verkisto Dario Fo "La unua miraklo de la
knabeto Jesuo" kaj historian dramon "La lasta nokto de la regxino Maria
Antuaneto" de la usona verkisto Jozefo Bush.

Estas notinde, ke Julia Castiaux aktoras senpage kaj postulas nur
vojagxkostojn kaj senpagan restadon, se oni invitas sxin prezenti sian
arton dum diversaj arangxoj, kaj nenia dekoro estas bezonata.

Adreso de la aktorino por interesantoj kaj organizantoj de E-arangxoj:

Castiau Julia, 
Terheidsehoek 14,B-3221 Nieuwrode, Belgio.
Tel.: +32-16-633613

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Cxion pri gxemeloj
==================

Por kompletigi eldonon de libro pri gxemeloj en Esperanto, ni
sercxas:

- fotojn de gxemelaj beboj aux infanoj (kun nomoj kaj landoj);
- strangajn rakontojn pri gxemeloj;
- artikolojn pri tiu temo, kiu povas interesigi legantojn;
- specialajn legxojn pri gravedeco en via lando;
- la vorton "gxemeloj" en via nacia lingvo.

Limdato: 31.07.1995.

La komisiono de TAKE elektos kvin gajnintojn (1-a premio: 150 NLG, 2-a:
120 NLG, 3-a: 90 NLG, 4-a: 60 NGL, 5-a: 30 NLG).

Cxiuj aliaj respondantoj ricevos ion de nia lando (pk, pm,
monerojn... laux elekto).

Ni petas Vin sendi informon al:

TAKE-Esperanto, "gxemeloj",
Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio

*************************************************************************

Internacia konkurso por mezlernejanoj.
======================================

4-a taskfolio por komencantoj

1. Kato saltis sur la tabl... . Kio mankas cxe la vortofino? (2poentoj)

2. La filino estas tia, kia la ... Finu la frazon! (2 poentoj)

3. Kiu demanda vorto mankas? (2 poentoj)

   Mi ne trovas la libron. ... gxi povas esti?

4. Faru almenaux ses vort(radik)ojn uzante la literojn de Roland!
(3poentoj)

5. El kiuj konstantaj elementoj konsistas letero? (3 poentoj)

6. Trovu antonimojn (evitu malvortojn!) de la verboj: ricevi,
vendi,naskigxi! (3 poentoj)

7. Solvu la enigmon: pa + 3 + n (2 poentoj)

8. Antaux 100 jaroj naskigxis Andreo Cseh, nia granda metodologo.En kiuj
landoj (nomu almenaux ses) li instruis Esperanton? (3poentoj).

La solvojn sendu gxis la 16-a de januaro 1995 al:
Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-Grupo, Szent Imre u. 9. H-8100Varpalota,
Hungario

*************************************************************************

Internacia konkurso por mezlernejanoj
=====================================

4-a taskfolio por progresantoj kaj Eventoj-legantoj

Regularon vidu en Eventoj, 2/julio-94!

1. Kompletigu la frazon! (3 poentoj)

Mi ege ..., cxar ... mia malgxentila konduto oni mallauxdis min... multaj
homoj.

2. Esprimu per unu vorto: (3 poentoj)

ritme movi la membrojn / loko, kie oni dormas / diri tre lauxte

3. Cxu kun, per aux 0? (3 poentoj)

iri ... kvarpiede / domo ... balkono / jxuri ... Dio

4. Faru almenaux ses vort(radik)ojn uzante la literojn el Roland!
(3poentoj)

5. El kiuj konstantaj elementoj konsistas letero? (3 poentoj)

6. Trovu antonimojn (evitu malvortojn!) de la verboj: ricevi,
vendi,naskigxi! (3 poentoj)

7. Antaux 100 jaroj  naskigxis Andreo Cseh, nia granda metodologo.En kiuj
landoj (nomu almenaux ses) li instruis Esperanton? (3poentoj)

La solvojn sendu gxis la 16-a de januaro 1995 al:

Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-Grupo, Szent Imre u. 9. H-8100Varpalota,
Hungario

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Satelite ankaux dimancxe!
=========================

Ni deziras atentigi niajn auxskultantojn, ke ekde la 1-a de majo ni
auxdigas cxiudimancxe (unufoje en semajno!) je 12.30 laux la mezeuxropa
tempo - kroman E-elsendon duonhoran nur per satelito!(Eutelsat-II-F3,
16Ae Orient., 11.080 GHz, sonportanto 8.28 MHz).

Cxi tiu elsendo estas eksperimento kaj gxia estonta sorto i.a.dependos de
la nombro da skribaj konfirmoj pri ties auxskultado.Evidentigxas, ke
multaj e-istoj ne scias pri la ekzisto de niaj satelitaj elsendoj.

Versxajne ekde la 1-a de januaro 1995 oni cxesos uzi gxin kaj oni
utiligos novan sateliton Eutelsat en la pozicio 13Ae orient., kiuonidire
ebligos pli bonan akceptadon. Kompreneble ni gxustatempe informos pri tiu
sxangxo.Gxi estos sensignifa por tiuj personoj, kiuj disponas pri
turnebla parabola anteno por cxiuj satelitoj, la aliaj, kiuj ekz. havas
aparaton por nur du satelitoj devos versxajne algxustigi sian
poziciigilon.

Pola Radio, E-Redakcio 
pk. 46, PL-00-977 Varsovio
Fakso: +48-22-444-119

el Parolas Varsovio, okt./94

*************************************************************************

INTERESE
////////

Ecx en la cxielo...
===================

Ne cxiuj esperanntistoj scias, ke ili havas siajn patronojn en lacxielo!
Krom Virgulino Maria, al kiu estis konsekrita IKUE, ekzistas ankoraux tri
cxielaj patronoj de esperantistoj, kiuj mem estis esperantistoj aux
esprimis pozitivan rilaton al Esperanto. Ili estas: Sankta Pio la Deka,
sankta Maksimiliano Maria Kolbekaj beata Tito Brandsma...

el Dio Benu, 2/1994

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

En la tramo veturis homo, kiu legis, versxajne, iun eksterordinare
interesan libron. Li jen eksaltadis pro ekscito, jen lauxte ridis,
jen batis per pugno sian genuon, ekkriante: "Ha! Ne povas esti!", jen li
skrapis la nukson, ripetante: "Cxu? Neeble!" ktp. Mi ne plu eltenis,
kaj scivoleme rigardis, kion li legas. La libro nomigxis: "Ortografia
vortaro de Esperanto"...

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

19-jara nederlandano sercxas knabon, cxu gejan aux ne por korespondi pri
cxiuj temoj. Leon H.Roijen, Vosdaalstraat 24, NL-614111 BT Limbricht
Nederlando

Mi estas 26-jara frauxlino, movo-difektita. Mi dez. kor. kun cxiuj.
Judit Hegyes, Beke u. 53, H-7400 Kaposvar, Hungario.

Pri turismo, precipe montara, en largxa agosfero, pri fotografio,
politiko kaj teatro dez. kor. s-ano, posedanta auxton kaj logxejon por
gastigado: Marian Rajchel, Os. Handlowe 8/26, PL-31-936 Krakow, Polio.
Tel.: +48-12-46154

Tre dez. kor. kun div. landoj pri junulara muziko. Kol. BK pri pejzagxoj,
fotojn pri kanzonistoj kaj kantensembloj, pri aktoroj. 16-jarulino
Maria Piskorz, ul. Chlebiczna 45, Krakow-Sidzina, PL-32-050 Skawina,
Polio.

26-jarulino dez. kor. tutmonde pri muziko, literaturo, E-agado.
Ma'gorzata Skorupska, PL-64-117 Krzycko Wielkie 21 a, Polio

42-jara profesoro de sociologio pri turismo kaj divers. kulturoj.
Asif Visca  L-nborglien 85, N-5035 Bergen-Sabdiken, Norvegio

13-15-j. komencantinoj, junaj pentristinoj tutmonde kun samagxuloj:
Tatjana Omelenko, str. K. Simonova 16/5-4, RUS-617050 Nitva Permskaja
obl., Rusio;   Oksana Dedova, str. Urickogo 90, RUS-617050 Nitva Perskaja
obl. Rusio;  Olga Bakaldina, str. Lenina 14-49, RUS-617050 Nitva Perskaja
obl., Rusio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Redaktoro de la gazeto "Brazila Heroldo" estas Josenildo Marque. Adreso
de la redakcio: CP 1887, BR-01059-970 Sao Paulo, SP, Brazilio.

* * *

Koszalina filio de Pola Esperanto-Asocio festos sian 35-jarigxon fine
de decembro 1994. Vi povas agrabligi gxin sendante bk kun kelkaj
salutvortoj. Jam nun estas preparata E-ekspozicio de diversaj
eldonajxoj (libroj, gazetoj, bultenoj, afisxoj, turismaj
informiloj, pk ktp.), kiu okazos 9-15 de januaro 1995. Ni
antauxdankas pro viaj kontribuoj! Mgr Czeslaw Baranowski, Pola E-Asocio,
skr. poczt. 30, PL-75-016 Koszalin, Polio.

* * *

Anatolo Goncxarov havas novan adreson: a/ja 5, UKR-334320
Evpatorija,Ukrainio.

* * *

Celante diskonigi sian eldonajxon "Almanako Lorenz" Spirita Eldona
Societo F.V. Lorenz (Caixa Postal 3133, BR-20001 Rio de Janeiro,
Brazilio) sendos al petintoj la unuajn numerojn (1981 - 1984)
kontraux unu respondkupono aux E-literaturajxo.

Delio Pereira de Souza, direktoro

* * *

Cxiun duan dimancxon monate okazas E-lingva diservo en "Hinde St.
Methodist Church" en London W1, je 15h15. Joan Dawson, +44-81-4279596.

* * *

Juri Pistora sukcesis enigi Esperanto-Fakon en la nove establitan urban
muzeon de Cxeska Trebova (Cxehio). Por gratuli kaj impresi la
urbajn instancojn, sendu salutkartojn al:
Mestske Muzeum, Esperanto-parto, CZ-56002 Cxeska Trebova.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:   H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85.
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor