Eventoj n-ro 063, 1/oktobro - '94,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
======

Titolpagxe:          Bonvenon al la Budapesxta E-Domo!
                     La rauxma fluo por sukcesa lofo

Esperanto aplikata:  Eventoj servas praktike!
                     Cxu vi havas libron de Scherlock Holmes?
                     Studobjekto en faka mezlernejo!
                     Kiu scias pri Wessobrunn?
                     Diplomigxo en la E-fako

Arangxoj:            Vieno alimaniere
                     10-a Printempa Semajno Internacia en 1994
                     PETU STIPENDION POR PARTOPRENI IS-N!
                     Esperanto-vino en IF!
                     Sub la auxspicio de UNO
                     Preparataj arangxojde KAVA-PECH
                     Malproksimaj familioj gxuos REF-on per video

Movado:              Cxu cxio pacas cxe "Paco"?
                     Popolnombrado en Esperantujo
                     Parto de "MAZI" jam en Esperanto!
                     Esperantistoj de Rusio, unuigxu!
                     Komitato por Azia E-movado

Konkurso:            LIRO - 94
                     INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ

Literaturo:          Verkaro de Lapenna - donace

Hungara angulo:      Esperejo

ILEI:                Decidoj de la ILEI-konferenco

Revuoj, gazetoj:     Nova E-gazeto el Ukrainio
                     EuxRoPo, Solidareco en la nova Euxropo
                     25 jaroj de Literatura Foiro

Alvoko:              Stipendio Ivo Lapenna

Esperanto en radio:  Vekigxu per vienaj vocxoj!

Interese:            Du gravaj eventoj en Esperantujo

Anoncetoj:

SUPLEMENTO:          Parto - I. (Certe ekzistantaj gazetoj)

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Bonvenon al la Budapesxta E-Domo!
=================================

En la numero 1/majo ni anoncis la acxeton de domo, kiu post rekonstruo
servos Esperanton. Venis felicxa momento, kiam la 17-an de septembro ni
fine povis tosti dum la inauxguro! Kvankam la disponebla mono plene
elcxerpigxis, kaj restis ankoraux multaj farendajxoj, tamen la cxiutaga
laboro povis komencigxi. Do ekde septembro ankaux EVENTOJ estas farata en
pli komfortaj cirkonstancoj. La renovigo, la ekfunkciigo postulis tre
grandan energion, - kiu kauxzis la resrukturigxon ankaux de la aperdatoj
de EVENTOJ, - sed en la laboroj partoprenis nur tre malmultaj homoj. Ni
sincere dankas kaj ilin, kaj la financajn subtenantojn - kaj ankaux
tiujn, kiuj pertelefone, fakse aux letere gratulis nin okaze de la nova
Budapesxta E-Domo! Do, ne forgesu, se vi vizitas Budapesxton, la Domo
estas malfermita ankaux por Vi! Notu la adreson: 1193 Budapest XIX
Leiningen u. 4.

Kiel ni promesis, ankaux cxi-jare ni aperigas la aktualan adresaron de E-
gazetaro. Post la apero de la pasintjara listo, ni ricevis kompletigon de
UEA, de IEI, de E-redakcio de Pola Radio, pluraj landaj asocioj kaj
redakcioj sendis ilian datumbazon, do onidire nia datumbazo nun estas la
plej kompleta (tamen ne plene kompleta) ekzistanta datumbazo.

Bedauxrinde neniu povas garantii, ke cxiuj registritaj gazetoj vere
aperadas. Ne cxiuj sendadas specimenon, - krome la nombro de la gazetoj
superas 300, do ni decidis aperigi la liston en du pasxoj. En tiu cxi
numero vi trovas la gazetojn, kiuj regule sendas specimenon al ni, do ili
certe aperis en 1994. En la sekva numero ni aperigos la liston de
gazetoj, kiuj versxajne, onidire aperas, sed en 1994 (aux iam ajn) ni ne
vidis ilin, nur informon ricevis pri ilia ekzisto...

Fine mi volas peti helpon de redaktoroj de aliaj gazetoj. La projekto pri
MAZI estas historia sxanco! Proksimigxas la jarfino, gxis kiam ni devas
kolekti la minimume necesan kvanton de antauxmendoj. Helpu en la
informado kaj varbado, ja la sukceso de la projekto estas nia komuna
intereso kaj respondeco!

Ni esperas, ke vi rimarkis kaj utiligas la donackuponon (valida nur por
niaj pagintaj abonantoj), aperinta en la numero 1/septembro.
Partoprenontoj de IF krome povos rabatpreze renovigi sian abonon por
1995!

Ankaux estonte starante je via servo, via redaktoro

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

La rauxma fluo por sukcesa lofo
===============================

Fragmentoj de la respondo de G. Silfer al H. Tonkin, kies artikolo aperis
en "Esperanto USA", 3/1993 kaj estis parte represita en EVENTOJ
2/februaro-1994.

Kolego Humphrey Tonkin havas tre negativan opinion pri la situacio de
Esperanto en la nuna mondo. Specife pesimisma li sxajnas pri la stato de
pluraj landaj asocioj, kaj gxenerale de UEA, kiu (ekde 1947) estas
precipe la sumo de tiuj societoj.

Tonkin rajtas esti pesimisma: mi respektas lian vidpunkton, kiu cetere
atestas ke UEA (kaj gxiaj landaj asocioj) havas praktike nenian meriton
pri la progresoj de Esperanto dum la lastaj du jaroj.

Kaj estas efektive tiel. Lastatempe, la tradicia movadaro apenaux influas
tiun disvastigon de la lingvo, por kiu ili mem taksas sin esencaj.
Ekzemple, UEA havas neniun meriton pri la agnosko de Esperanto kiel
literatura lingvo per la akcepto de la Esperanta PEN en la grandan
familion de PEN-Klubo Internacia. Kaj UEA havas neniun meriton koncerne
la interesigxon de Umberto Eco pri interlingvistiko. Nek pri la aperigo
de la lasta romanfragmento de Verne. Nek pri la bela aludo en furora
kanzono de Francesco De Gregori. Nek pri la rezolucio de Unesko fine de
novembro en Parizo, por kiu alvokis la anoj de itala politika partio. Nek
pri la unuafoja uzo de nia lingvo fare de la katolika papo en Romo, okaze
de la paska beno "urbi el orbi".

Lauxmemore mi apudigis la diversajn eventojn, kiuj pruvas la jxusan
progreson de la bildo pri nia lingvo kaj gxia parolkomunumo en la mondo,
kaj eble mi forgesis ion. Cxiukaze ne kredu, ke mi deziras proklami
senutila la Asocion kiun Tonkin gvidis kompetente dum pluraj jaroj. Mi
tion ne asertis. Sed mi devas altiri la atenton al evidenta fakto: por
tiu asocio kaj gxiaj brancxoj ofte restas nur la sterila ambicio de
platona kunordigado apres coup, kiel oni diras en diplomatio.

Mi opinias, krome, ke kolego Tonkin misperceptas la iaman realon en
orienta Euxropo. Estas vere, ke tie nia parolkomunumo aspektis pli forta
ol en okcidento; sed tio realas jam de jarcento. La kvanta (kaj foje
ankaux kvalita, kiel en la intermilita Budapesxto) supereco de oriento
kompare kun okcidento, en Esperantio, havas historiajn radikojn, kaj gxi
periode travivis siajn obskurajn momentojn: la unuan fojon antaux 99
jaroj, efektive.

Estas vere ke la landaj kongresoj en orienta Euxropo (sed ne cxie: pensu
pri la malpermesoj kaj persekutoj en Albanio kaj Rumanio) aspektis amasa
fenomeno; sed cxu ili ne estus same amasaj en okcidento, se al cxiu
partoprenanto oni proponus senpagan (kaj ecx honorariitan) restadon? Ekde
kiam cxiu devas mem pagi sian vojagxon, sian tranoktadon, siajn mangxojn
kaj ecx aldoni kongreskotizon, la nombroj auxtomate disfalas.

Estas ankaux vere ke en orienta Euxropo la iamaj regximoj konstante
subvenci(et)is la E-organizojn; sed el tiu modesta rivereto trinkis cxiam
la samaj busxoj...

Kaj finfine, la interesaj frangxoj de la orienteuxropa Esperantio
trovigxis ofte ekster la UEA-sistemo: mi aludas al la rondoj cxirkaux
Pola Studenta Esperanto-Komitato kaj ELTE-universitato, ekzemple. <...>

Male ol kolego Tonkin, mi opinias ke 1989 alportis multon pozitivan por
nia lingvo kaj gxia parolkomunumo. Kune kun la muro en Berlino falis
multaj baroj kaj antauxjugxoj. Unu el ili (cxu vera cxu falsa) estis la
rilatigo de nia lingvo al la orienteuxropaj regximoj, kaj pli gxenerale
al komunismo. Do, vere aux false, ankaux en influaj rondoj okcidentaj
ekzistis ia pli-malpli latenta asimiligxo de Esperanto al komunismo. La
ruino de komunismo forigis grandparte cxi tiun antauxjugxon kaj malfermis
novajnj spacojn. <...>

Inter la multaj punktoj kiuj distancigas min de kolego Tonkin trovigxas
lia malsuficxa (por ne diri: nenioma) percepto pri la ekologia dimensio.
Nu, same kiel Gertrud Fussenegger, mi opinias ke, kiel esencan parton de
la naturo, la homo poluadas ankaux sin mem. Konsciigxo pri la detruo de
la cxirkauxa mondo kaj pri neceso de mediprotektado kondukas ankaux al la
sxirmo de la psikaj kapabloj de la homo. La pozitiva konkludo estas, ke
la homo sukcesas ankoraux pensi - nenio pli esperiga ol tio.

En tiu cxi esperiga sulko kuras ankaux la rauxma fluo, la sola kiun mi
vidas kapabla lofi tra la eventoj. Tonkin skribis: "tiu rauxmismo, kiu
baze asertis, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo
kaj gxuo de Esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan agrablan
allogon. (...) estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos nian
esperantistecon, ke ni evitos mokojn evitante iliajn kauxzojn." Mi estas
tre perpleksa, cxar "tiun rauxmismon" mi neniam renkontis. Cxi estas en
neniu fundamenta teksto, kiel Manifesto de Rauxmo aux la Konkludoj de
Segedo. Gxi situas en neniu el miaj artikoloj, nek en la eseoj de Jerzy
Leyk, nek en tiuj de Sandor Revesz. Neniam mi auxdis rauxmismon diri, ke
oni devas kasxi sian esperantistecon: pri gxi ni publike fieras!

Evidente kolego Tonkin nomas rauxmismo ion, kio ne estas rauxmismo. <...>

Kiel ajn, kolego Tonkin rajtas erari. Li rajtas kredi, ke la krizo de la
UEA-sistemo en orienta Euxropo (kaj cxu en okcidenta?) signifas la krizon
de la tuta Esperantio, kun kiu evidente li koincidigas la UEA-sistemon,
neglektante aux ecx ignorante gravajn facetojn de Esperanto mem. Li
rajtas ne rimarki ke antisemitismo ektrovis loketon gxuste en tiu parto
de Esperantio, kiu plej proksimas al UEA-sistemo. Li rajtas ne konscii
pri la evoluo de la Esperanto-fenomeno, el la modelo de premgrupo por
altrudi filantropajxojn al la mondo gxis aktive motivita diaspora
lingvominoritato.

Kaj li rajtas subite trafi ideon, kaj ne rimarki ke temas pri rauxmismo:
se Esperanto povas paralele ludi la rolon de filozofia, neuxtrala lingvo,
en kiu la profundaj demandoj de la homaro povas esti traktataj en spirito
interpopola, neekspluata, li tutsimple auxguras por nia lingvo rolon de
alternativa komunikado, anstataux tiun de granda komunikado. Li ja
eknavigas en rauxmaj akvoj...

Giorgio SILFER

laux "Literatura Foiro" aprilo /1994

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Eventoj servas praktike!

Klopodu kompreni min!
=====================

Jxus aperis nova E-libro "Klopodu kompreni min" de Aira Kankkunen,
finnino, logxanta konstante en Svedio, Gxi jam estas acxetebla cxe pliraj
E-libroservoj. Pri tiu cxi libro kaj pri la iom nekutimaj cirkonstancoj
de gxia apero interparolas kun la auxtorino la redaktoro E-redakcio de
Pola radio.

- Mi scias, ke Via libro aperis en naux lingvoj, Esperanto-eldono estas
la deka. Tio estas gxojiga... do akceptu mian gratulon...
- ... tutkoran dankon.
- ... sed tutcerte novaj legantoj de "Eventoj" ne scias, ke gxuste
"Eventoj" ludis esencan rolon en la realigo de cxi tiu projekto, do
mallonge rakontu pri tio...

- Volonte, tamen mi devas akcenti, ke mia aventuro komencigxis pli frue.
La E-elsendoj de Pola Radio antaux unu jaro prezentis "recenzon pri
neaperita libro", kaj gxuste cxi tiu libro estis Klopodu kompreni min,
kies manuskripton ricevis unu el la redaktoroj kaj sendis al mi siajn
lingvajn konsilojn, li samtempe - kiel li mem skribis al mi -
entuziazmigxis pri la enhavo. Poste, laux lia iniciato aperis alvoko en
"Eventoj" pri sercxado de eldonisto por E-lingva eldono. Kaj tiu alvoko
fine havis rezulton nome la kontrakton kun la eldonejo Verlag de Harald
Schicke.

- Kion enhavas la libro?
- La libro estas instrukcilibro por gepatroj de auxdohandikapitaj
infanoj. Gxi estas skribita tiel, ke la gepatroj povu uzi gxin hejme. La
elirpunkto de la libro estas normale funkcianta infano. Pli poste, kiam
esplorado montras, ke infano havas auxdodifekton, la gepatroj devas
speciale procedi, apliki iom neordinarajn edukmetodojn. Mi prezentas
miajn spertojn en tiu procedado, precipe en la sfero de lingva
interkomunikigxado, en kiu partoprenas unue la gepatroj kaj pli poste
aliaj familianoj.

- Mi scias, ke Via libro atingis grandan sukceson kaj oni jam tradukis
gxin en 9 lingvojn. Kiel cxi tio okazis?
- Mi ne faris apartan reklamon de la libro, gxi tamen trovigxis en la
libro-oferto de la Asocio de Surdetuloj en Finnlando kaj en Svedio. La
vizitantoj vidis gxin, foliumis kaj volis havi gxin en sia nacia
lingvo.... Ili ricevis mian konsenton por la traduko, cetere sen postulo
pri honorario, kaj la enhavo tiamaniere vastigxis tra la mondo en
nacilingvaj tradukoj.

- Cxu Vi iam ekhavis la ideon, kio kauxzis cxi tiun sukceson?
- Mi kelkfoje pensis pri tio, kaj mi supozas, ke cxi tion influis la
klareco kaj simpleco de la tekstoj kaj la komunikiveco de la ege
ordinaraj desegnajxoj, kiuj akompanas miajn instrukciojn. Evidentigxis
tamen, ke kvankam la enhavo, la teksto havas universalan dimension, sed
tamen por la dua anglalingva eldono de la libro, kiu aperos en Zambio,
oni devas iom sxangxi la desegnajxojn, cxar tie ne trovigxas kelkaj
euxropecaj elementoj, kiel ekzemple la mebloj. Sed tio tute ne gravas.
Gravas, ke tiuj gepatroj, ofte tre malfelicxigxintaj post la ekscio, ke
iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas - post la tralego de miaj konsiloj
kaj sugestoj - novan viv-impulson. Ili ekscias, kiel interkomprenigxi
kun la propra infano, kiu vivas en sensona aux malfortsona mondo. Kaj
kiam la interkomprenigxado farigxas ambauxflanka la gepatroj pli forte
komencas kredi, ke ilia auxdohandikapita infano, kiun ili treege amas,
trovos tamen por si lokon en la vivo. Ja  tion deziras cxiu patrino kaj
cxiu patro.. Mi pensas,ke mia instrukcilibro pri tio, kiel venki la
obstaklojn de interkomprenigxado en tiu specifa medio havas samtempe ion
komunan kun E-o, kiu celas solvi la problemon de interkomprenigxo. Ja ni
vivas en la mondo, en kiuj plensanaj homoj ne povas interkomprenigxi...

- Do, via libro aperis en E-o, aperigis gxin Harald Schicke (Germanio),
Pola Radio kaj "Eventoj" helpis en la realigo de cxi tiu projekto kaj nun
oni povas esperi, ke per tradukoj el E-o en lauxeble multajn naciajn
lingvojn, oni elmontros, ke E-o povas tute bone servi ankaux tiajn
projektojn. Dankon pro la intervjuo, gratulon al Vi kaj al la eldonisto
(Harald Schicke, im Heidewinkel 45, D-21271 Asendorf, Germanio), kiun oni
kontaktu por mendi la libron aux por ricevi permeson traduki gxin en vian
nacian lingvon, se vi pretas helpi cxi-rilate. Memoru tamen pri tio, ke
la tuta libro refoje estis verkita en E-o preskaux kiel originala verko,
cxar la auxtorino ricevis novajn ideojn kaj tradukoj nacilingven estas
eblaj nur el la E-originalo.

Andrzej Pettyn

Postnoto: Jam farinte la intervjuon mi venis al la ideo, ke en "Eventoj"
oni povus malfermi Bankon de Nacilingve Aperigindaj Prestigxhavaj E-
libroj, kiuj iom post iom povus kontribui al la kreskigo de la valoro de
E-o. Gxu tiaj libroj ekzistas? Kiuj ili estas? Cxu iu el vi scias ion pri
tio aux havas novan ideon? Mi ne dubas, ke "Eventoj" volonte helpos, cxar
unu el la cxefaj celoj de cxi tiu revuo estas akceli la praktikan
aplikadon de E-o.

A. P.

*************************************************************************

Cxu vi havas libron de Scherlock Holmes?
========================================

Mi preparas okazigi "Ekspozicion pri Sherlock Holmes" en Japanio. La
rakontoj onidire estas tradukitaj al 65 lingvoj. Mi kolektas rilatajn
librojn en diversaj lingvoj, escepte la anglan, francan, germanan, kiujn
mi jam posedas. La realigo de la ekspozicio estos bona eblo por montri la
utilecon de nia lingvo. La aventuro de la mondfama detektivo Sherlock
Holmes estis verkita de angla verkisto Sir Arthur Conan Doyle. Mi jam
sukcesis kolekti 39 librojn en 16 naciaj lingvoj.

Mi donacos belan insignon kun la verda stelo (plakita de pura oro),
dankante vian kunlaborecon, sub la kondicxo, ke vi sendos al mi almenaux
unu libron pri Sherlock Holmes en via nacia lingvo.

Kompreneble mi certe repagos viajn elspezojn por la libro(j) kaj
sendkosto, aux sendos egalvaloran esp. libron aux posxkalkulilon laux via
placxo. Informu min, kiom vi elspezis, en USD, cxar mi pagos per dolaroj.
Bonvolu skribi vian posxt-adreson en klarlegebla liter-stilo kun via
subskribo.

D-ro Tsukasa Kobayashi, 
Ohizumi-mati 2-55-8, Nerima, Tokyo, J-178 Japan
Fakso: +3-3922-2583

*************************************************************************

Studobjekto en faka mezlernejo!
===============================

La studado de Esperanto estas deviga en Faka Mezlernejo pri Komerco kaj
Tekniko (E.P.C.T.) en Antananarivo (Madagaskario) ekde la lernojaro 1994-
95. La lernejestro konsentis apliki ekzamenteston preparita de IEI.
Instruos: Rasolofo Roger.

Cxiaspeca helpo, cxefe fakaj libroj kaj tekstoj estas ege-ege bonvenaj!

Vohitra Firaketana 
11 N 54 Bis Analamahitsy, Antananarivo, Madagaskaro

*************************************************************************

Kiu scias pri Wessobrunn?
=========================

La informservo monda merkato sercxas artikolojn pri la monahejo
Wessobrunn en Alta Bavario, Germanio. Se vi havas tekstojn pri Wessobrunn
(en iu ajn lingvo) bonvolu kopii la tekston kaj sendi gxin al monda
merkato. Lauxeble, aldonu mallongan E-lingvan resumon de la teksto. Se vi
volas, oni mencios vian nomon en la farota dokumentaro de Wessobrunn.
Sendu la materialon al:

monda merkato, 
Pf. 1539, D-82355 Weilheim, Germanio

*************************************************************************

Diplomigxo en la E-fako
=======================

Dum la pasintaj 28 jaroj pli ol 100 gestudentoj diplomigxis en la E-fako
de Universitato Eotvos en Budapesxto. Plurajn el inter ili vi retrovas en
la E-movado, aliaj instruas la lingvon en lernejoj kaj kursoj. La 10-an
de septembro ili renkontigxis unu kun la alia kaj ankaux kun la nunaj
gestudentoj por komuna vespermangxo.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Vieno alimaniere
================

TANEF invitas al la semajno de internacia renkontigxo "Vieno alimaniere"
- ferioj cxe amikoj. Gi okazos de la 6-a gxis la 14-a de majo 1995.

Naturamika Internacio alvokas cxiujn landajn, regionajn kaj fakajn
asociojn de la naturamikoj al tiu semajno de internacia renkontigxo okaze
de la centjarigxo de la Naturamikoj, kiu estas organizita kaj akompanata
de la auxstraj naturamikoj.

Vin atendos varia programo, kaj nature ni partoprenos la Internacian
festarangxon en la Viena Urba Halo.

Estas grave aligxi kiel eble plej frue por ke oni povu rezervi lokon por
vi!

Prezoj: de 300 gxis 850 CHF depende de la kategorio, inkl. restadon en
elektita kategorio kaj matenmangxojn, ekskursojn kaj tramabonon por 8
tagoj en Vieno.

Aligxoj, informoj cxe:

Erna Doring,
Postfako 225, CH-4003 Basel, Germanio

*************************************************************************

10-a Printempa Semajno Internacia en 1994
=========================================

De la 1-a gxis la 8-a de aprilo 1994 okazis en Junkerath (Germanio) la
10-a Printempa Semajno Internacia (PSI). PSI-oj estas precipe familiaj
seminarioj, sed ankaux soluloj estas bonvenaj.

La programo enhavis lingvokursojn diversgradajn, ekskursojn, ludojn k.a.
Nove kaj interese estis, ke preskaux cxiutage okazis prelego pri alia
lingvo (japana, svahelia, nederlanda kaj malaja).

Malgraux kelkaj malagrablajxoj PSI-oj tamen estas rekomendindaj. Estas ne
organizataj profesie, sed ili estas ja malplimultekostaj ol aliaj ferioj.
Kaj cxefe por ni esperantistoj estas bonega ebleco uzi kaj ekzerci
Esperanton, ebleco, kiu alie mankas precipe al familioj kaj alie tre
okupitaj personoj.

Peter Becker

*************************************************************************

PETU STIPENDION POR PARTOPRENI IS-N!
====================================

La cxi-jara IS (Internacia Seminario), unu el la plej famaj internaciaj
E-arangxoj okazos en Tubingen, suda Germanio, kiel kutime de la 27-a de
decembro gxis 3-a de januaro. Por subteni la partoprenon de
orienteuxropanoj en IS, GEJ ofertas kelkajn stipendiojn.

Cxiu, kiu sxatus partopreni IS-on kaj venas el la "rabatolando" laux la
IS-aligxilo (=ekssoclando), havas sxancon ricevi tian stipendion; do ne
hezitu kaj skribu ankaux vi!

Kompreneble la rimedoj de GEJ ne suficxas por financi senlime multajn
stipendiojn, sed gxis nun estas klare malpli da kandidatoj ol la mono!

La stipendio konsistas el maks. 300 DEM, kiu estas uzebla por la kotizo
aux por la vojagxo. La kandidato devas esti inter 14 kaj 26 jaragxa.

"...Ni atendas bonan lingvoscion kaj aprezus, se vi iel kontribuos al la
programo. Vi ne devas verki romanecajn petskribojn, simpla letero
suficxas. Mallonge prezentu vin, eble priskribu kiel vi aktivas en
Esperantujo kaj kion vi povus oferti dum IS..."

Sendepende de la supra stipendio, orienteuxropaj memzorgaj partoprenantoj
havos specialan kotizon de nur 10 markoj!

Skribu al:

Nicola Buskotte, 
Jagerstr. 29, D-48153 Munster, Germanio.

*************************************************************************

Esperanto-vino en IF!
=====================

En la gastejo de Internacia Festivalo estos vendata "Esperanto-vino" de
Anton Kiefer.

La arangxo Internacia Festivalo estas organizata specife por la dua
generacio (kun aux sen familio) cxe la novjaro (28.12.94-03.01.95). Ne
forgesu, ke abonantoj de Eventoj gxuas apartan rabaton de 20 markoj el la
partoprenkotizo!

Informojn, aligxilojn petu cxe:

Hans Dieter Platz
P.f. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio.
Fakso: +49-5624-322

*************************************************************************

Sub la auxspicio de UNO
=======================

En auxstria urbo Graz okazis 6 - 9-an de julio 94 cxefa manifestajxo de
UEA dedicxita al Internacia Jaro de Familio, scienca simpozio "Internacia
Familio - cxu utopio aux realajxo?"

Gxin partoprenis 75 personoj el 10 landoj, inter kiuj 15 prelegantoj. La
simpozion auxspiciis Sekretariato por la Internacia Jaro de Familio de
UNO, kiu aprobis ankaux kunfinancadon de 1000 USD, la landestro de Graz,
s-ro Alfred Stingl.

Fine de la simpozio oni akceptis konkludan dokumenton kun rekomendoj al
UNO. Inter ili - konstato, ke efektive natura situacio de cxiu homo estas
plurlingveco, se oni konsideras ankaux dialektojn kiel malsamajn lingvojn
kaj ke UNO devus akcepti inter homaj rajtoj la rajton je siaj lingvoj (ne
je sia lingvo) kaj helpi per konsiloj en aparta brosxuro en lauxeble
multaj lingvoj konservi la duan aux trian lingvon cxe cxiuj minoritatoj
kaj diverskauxze miksitaj familioj. Cxar scii plurajn lingvojn signifas
posedi avantagxon kaj la plurlingvuloj prezentas avantagxon por iliaj
landoj.

Zlatko Tisxljar

*************************************************************************

Preparataj arangxoj de KAVA-PECH
================================

A. Konkurso Filmo kaj video - por amatoroj kaj profesiuloj, auxtuno 1995.
B. 10-taga flugkaravano Koreio - Japanio: auxtuno 1995.

Aligxilojn, antauxaligxilojn, demandojn ktp. bv. sendi al:

KAVA-PECH, Petro Chrdle,
Anglicka 878,CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Tel./fakso: +42-2-9912126

*************************************************************************

Malproksimaj familioj gxuos REF-on per video
============================================

En Maribor okazis inter la 9-a kaj 16-a de julio 1994 la 16-a Renkontio
de E-Familioj (REF), kiun partoprenis 50 personoj (15 familioj kun
infanoj inter 3 kaj 17-jaragxaj) el 8 landoj. La renkontigxon organizis
Inter-kulturo el Maribor. Estis organizitaj pluraj ekskursoj, vizito al
Akvario, posttagmezaj banadoj en apuda baseno, sportaj antauxtagmezoj,
vizito al familio Mesicxek kiu havas multajn hejmajn bestojn, posttagmeza
pikniko kun prezento de infana literaturo, multaj infanaj ludoj,
kantadoj, preparo de infana teatra vespero. Plenkreskuloj havis debatojn
pri dulingva edukado, pri organizaj aferoj (elekto de gvidantaro de Rondo
Familia). Estis prezentitaj novaj eldonajxoj "Denaska dulingveco" de
Renato Corsetti (eldonita de UEA kiel konsilaro al familioj kiuj deziras
denaske eduki siajn infanojn ankaux en Esperanto) kaj "Mi volis tusxi la
sunon" de Tone Partljicx (porinfana novelaro de slovena verkisto,
eldonita de Inter-kulturo Maribor).

La sekva 117-a REF okazos en Papa en Hungario. Oni taskigis Kruno
Tisxljar arangxi videofilmon pri modela REF por povi sendi gxin al homoj
malproksimaj, kiuj ne povas veni al mezeuxropa lando sed tamen volas
organizi renkontigxon de E-familioj. Tiel ili povos vidi kiel REF
funkcias.

Pri la arangxo raportis 2 taggazetoj, televido kaj radio Maribor.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Cxu cxio pacas cxe "Paco"?
==========================

En marto la japana sekcio de MEM (Mondpaca E-Movado) deklaris sian
eksigxon el MEM, kaj nean pretecon partopreni en la eldonado de la MEM-
organo "Paco". Anstataux tio ili proponis sian revuon "La Verda Kolombo".
Junie okazis leterintersxangxo inter la du pac-organizoj:

Letero al s-ro Kimiaki Kurita, prez. de Japana Pacdefenda E-Organizo

Karaj!

Vi esprimas la opinion, ke "Paco" nun estas ne interesa, kaj decidis
eksigxi de MEM. Mi ankoraux ne scias, cxu mi dormas kaj songxas aux cxu
temas pri reala realo...

... Vi, la plej forta sekcio de MEM post la falego de euxropaj
"socialismaj" landoj, frapas nian movadon en dorson gxuste en la momento
kiam gxi baraktas en la plej gravaj malfacilajxoj ...

Vi estas kritikema ankaux rilate al "Paco", notinde pri la elekto de iuj
artikoloj kaj la lingva nivelo, sed ne venus al mi la ideo agi tiel, ke
la esperanta pacmovado riskus malaperi ....

Fine mi auxdacas esperi, ke vi pesos la konsekvencojn de via decido, kaj
trovos vojon por religi la fadenojn de nia kunlaboro.

W. Gilbert, gxen. sekr. de MEM

* * * * *

Respondo de JPEA al MEM

1) Kio okazis:

JPEA decidis lastmarte, ke gxi kiel organizo jam ne estas sekcio de MEM.
Tio signifas, ke japanaj esperantistoj, kiuj subtenas la nunan MEM,
abonos individue al Paco laux sia libera volo. Do ni vidos, kiom multe
estos japanaj libervolaj abonantoj.

Gxis nia decido JPEA-anoj, kiuj volas legi La Verdan Kolombon, auxtomate
devis pagi por Paco, ecx se ili ne volas legi gxin. Tia devigo ne estas
justa, precipe kiam tre malmulte da JPEA-anoj fakte volas legi gxin. Nia
devigo donis eraran impreson, ke trovigxas en Japanio multe da legantoj
de la nuna Paco. Alivorte, la nombro de abontaro ne bone respegulas la
valoron de la eldonajxo. Cxu en via lando similaj kontrauxvolaj devigaj
pagoj estas akcepteblaj? Se ne, ne kulpigu nin en la nomo de amikeco pro
nia gxustigo.

2) Ni proponis vane, ke la japana sekcio eldonu la centran Pacon.

Kiel vi scias, en la lastjara Gxenerala Konferenco de MEM la japana
sekcio proponis la revizian projekton de la statuto de MEM. Tiam nia
sekcio jxuris perletere, ke prenos grandan parton de la nova eldona
sistemo. Sed tiu projekto ne estis akceptita.

... Ankaux mi mem proponis somere en 1990, kiam mi vizitis Budapesxton,
al d-ro Imre Pethes, ke ni respondecu pri la eldono de la centra numero
de Paco, kaj li respondis kategorie, ke tio ne eblas.

... En la lasta JPEA-Konferenco ni diskutis ankaux pri la graveco de la
tasko de La Verda Kolombo. Ni bezonas mondan esperantistan pacmovadon,
sed ne la nomon mem de MEM.

3) Kion ni povos?

Laux mia persona jugxo ni povos eldoni (du-tri foje jare) periodajxon de
monda esperantista pacmovado, sed ne sub la nomo Paco.

Alia kontribuo, kiun mi mem pripensas, estas utiligo de nova elektronika
ebleco por la progresigo de la monda esperantista pacmovado. Temas pri
internaciaj komputilaj retoj, en kiuj jam dauxras diversaj politikaj,
ekologiaj k.a. argumentoj inter mondaj esperantistoj. (Ekzemple,
INTERNET, internacia komputila reto). Tiuj komunikiloj diferencas de la
gxisnunaj komunikiloj en tio, ke per tio cxiuj povos dis-ekspedi (aux nur
ricevi).

La venontan jaron JPEA havos sian regulan gxeneralan konferencon, kie ni
povos trakti denove la suprajn aferojn.

Pacamike via:

Kurita Kimiaki,
prez de JPEA

El La Verda Kolombo, auxg/94

*************************************************************************

Popolnombrado en Esperantujo
============================

Tria artikolo: Kompilado de statistikoj surbaze de grupmembreco

La cxefaj problemoj
-------------------

La unua tasko de esplorantoj estas akiro de fidindaj donitajxoj pri la
nombro de organizajxoj de esperantistoj en la tuta mondo. Tiu laboro
estas malfacila pro la sekvaj kialoj. Ne estas eble scii precize kiom da
esperantistaj grupoj, kluboj, rondoj, societoj, asocioj, ligoj ktp.
ekzistas je la momento, kiam la esploro komencigxas, cxar ne estas
havebla iu ajn mondvasta listigo aux adresaro. Tiun la enketantoj mem
devas kompili. Cetere, esperantistaj organizajxoj ofte estas malstabilaj;
ekde la tempo inter dissendo de demandaroj kaj aperigo de la anoncoj en
la gazetaro, la situacio povas sxangxigxi en pluraj partoj de la mondo
pro la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kialoj. La rezulto estas
formalapero de malnovaj grupoj kaj fondado de novaj organizajxoj. Manke
de centra oficejo por konstanta kontrolado, la statistikado neniam povas
esti centprocente gxisdata. Aldone al tiuj malhelpoj, estas la malbona
kutimo de kelkaj organizajxaj prezidantoj, sekretarioj aux alispecaj
respondeculoj rifuzi kunlabori per resendado de konscience plenigitaj
demandfolioj; sekve, la totaloj cxiam restas nekompletaj.

Post kiam estas kolektitaj la donitajxoj, venas la fazo de prilaborado
kaj interpretado. Oni devas havi manieron scii, kiom da esperantistoj
estas membroj de pli ol unu grupo, por ne nombri ilin plurfoje. Estas
necese havi eblon taksi la fidindecon kaj certecon de la membro-nombro en
cxiu grupo. Bone konata estas la praktiko de grupgvidantoj sxveligi la
etaton de la membroj ne nur por imponi al rivalaj esperantistaj
organizajxoj, sed ankaux por fanfaroni pri sukcesoj en neesperantistaj
medioj. Tre suspektindaj estas raportoj enhavantaj rondajn ciferojn -
centojn, milojn,dekmilojn. Kvankam difinoj de esperantistoj, parolantoj
de Esperanto, kaj simpatiantoj de Esperanto estos pritraktitaj en la
sekva artikolo de tiu cxi serio, estas necese tusxi la temon tie cxi. Jen
kiel Edward Symoens priskribas la situacion en sia Esperanto-grupo:

"...nia loka klubo havas sur papero 55 membrojn, sed fakte estas nur deko
kiu scipovas Esperanton! La aliaj estas familianoj, amikoj, simpatiantoj.
En si mem, tiu maniero agi havas iun "financan" valoron por la klubo, sed
ni cxiam devas konsciigxi ke ni nur havas de pluraj jaroj nur deko
(tiele!) da esperantistoj..."

Manke de rigoraj difinoj de esperantistoj aux parolantoj de Esperanto,
povas esti inkluditaj en membro-statistikoj homoj, kiuj aligxis al
organizajxoj pro tre diversaj kialoj kaj neniam havis emon lerni la
lingvon. Kiel, do, trakti tiun grandan kvalitan diferencon?

Efektive, la plej enorma problemo alfrontanta statistikantojn estas
determino de la nombra grandeco de esperantistoj, kiuj ne estas
aligxintaj al iu ajn formo de esperantista organizajxo. Estas necese
okupigxi pri takso de tiu kvanto por akiri ciferon spegulantan la
tutmondan esperantistaron. La tubero en la afero estas, ke ne ekzistas
objektiva procedo kalkuli la proporcion de la neorganizita parto de la
movado kun rilato al la registrita membraro. Pri la unua grupo, estas
ofte menciite, ke gxi formas nur parton de glacimonto, kies dimensioj ne
estas scieblaj.

Resumoj de tri statistikaj esploroj de la pasinteco
---------------------------------------------------

Estas interese kompari la rezultojn de tri provoj kalkuli la nomron de
esperantistoj en la mondo surbaze de membreco en lokaj organizajxoj.

Dietterle
---------
En la artikolo "Statistiko" en Enciklopedio de Esperanto estas dirite, ke
unu el la taskoj de la Centra Oficejo de UEA estas havigi fidindajn
ciferojn pri la disvastigxo de Esperanto en la tuta mondo. Estas
represitaj la statistikaj tabeloj kompilitaj de d-ro Johannes Dietterle,
la direktoro de la Germana Esperanto-Instituto, en la jaro 1926. Li
nombris 126.576 esperantistojn en la mondo, pri kiuj li havis "fidindan
scion". En 100 landoj en pli ol 7.000 lokoj 41.751 esperantistoj estis
organizitaj en 1.786 grupoj, el kiuj 632 estis fakaj grupoj. Tio donas
meznombron de 24 membroj en cxiu grupo. Izoluloj en lokoj, kie ne estis
grupo, nombris 16.987, kaj cetere, estis 67.838 ekstergrupaj
esperantistoj. Tiel Dietterle kalkulis, ke en 1926 estis 126.576
esperantistoj en la tuta mondo. Li sciis, ke la ciferoj estas cxiuokaze
tro malaltaj, sed opiniis, ke taksado pri la fakta situacio ne estas devo
de statistikestro. D-ro Dietterle nek difinis "esperantisto" nek
priskribis la bazon de sia "fidinda scio" pri la esperantistoj, kiuj ne
estis aligxintaj al grupoj.

Dubin
-----
En verko, publikigita en 1944, Jozeph Dubin, funkciulo de la nacia
Instituto de Esperanto en Philadelphia, Usono, informis, ke en 1938 2.000
lokoj en la mondo havis Esperantan klubon aux societon, cxiu kun dekduo
gxis kelkcent membroj. Li taksis, ke la membraro en cxiu grupo estis
meznombre 25, do la totalo estis 50.000 klub-membroj. Al tiu sumo li
arbitre aldonis egalan nombron de nealigxintaj homoj, tiel ke en la tuta
mondo estis 100.000 esperantistoj. Tamen, laux Dubin popolnombrado de
esperantistoj en 1932 registris totalon de 116.000, sed li ne menciis la
fonton. Krome, ne estis kalkulitaj miloj da neregistritaj esperantistoj
en la mondo. Dubin konkludis, ke estis entute kvaronmiliono de
esperantistoj. Kritikindaj en la statistikado de Dubin estas la ronda
cifero de 2.000 lokaj grupoj, la senbaza aldono de 50.000 nealigxintaj
esperantistoj kaj la manko de difino de esperantisto.

CED
---
Okaze de la jaro de Internacia Kunlaboro (IJK) de Unuigxintaj Nacioj en
1965, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
(CED) en 1964 entreprenis enketon pri la nombro de lokaj grupoj kaj iliaj
membroj. La rezultoj estis publikigitaj en la dua parto de la Jarlibro de
UEA por 1965. La enketo rivelis, ke estis 1.299 grupoj en 39 landoj kun
36.346 membroj. Tamen, estis plurfoje emfazite, ke tiuj sumoj estas
minimumaj, cxar ne cxiuj landaj asocioj reagis al la enketo, aux ili
liveris neadekvatajn informojn. Ekzemple, donitajxoj el Sovetunio estis
nekompletaj. Laux la ciferoj de CED, cxiu loka grupo havis meznombre 28
membrojn. CED evidente ne faris provon diferencigi lingve kapablajn
membrojn disde tiuj, kiuj aligxis nur pro komplezo.

Miriga estas la proksimeco de la nombro de membroj en lokaj grupoj: 24
(Dietterle), 25 (Dubin), 28 (CED). Cxu tio estas nur hazarda koincido,
aux cxu ekzistas iu socio-demografia kauxzo? Eble helpos analizi tiun
fenomenon kompilado de plurjardeka membrecstatistikoj de longdauxraj
Esperanto-societoj en diversaj landoj.

La statistikaj principoj de Forster
-----------------------------------
La gxisnuna plej detala kaj science bazita statistika pritrakto de
membreco en la Esperanto-komunumo trovigxas en sociologia analizo de la
Esperanto-movado farita de Peter G. Forster. En la unua cxapitro, temanta
pri la grando kaj disvastigxo de la esperantistaro, la auxtoro pritraktis
la sociologian signifon de statistikoj devenantaj de la Adresaroj de
Zamenhof, la abonant-listo de La Esperantistaro, la nombro de Esperanto-
grupoj kaj individuoj de d-ro Dietterle, membreco en landaj asocioj kaj
membreco en UEA. Forster kalkulis ankaux la densecon de enpenetrado de
Esperanto, t. e., kontraste kun la totala nombro de esperantistoj en cxiu
lando, la proporcion de esperantistoj kun rilato al la totala populacio.
Tiel estas eble scii, kiuj landoj havas fortajn movadojn. Kelkloke li
uzis la pli vaste bazitan statistikon de Dietterle, aliloke la ciferojn
de UEA (do nur de la membroj de tiu organizajxo), kaj la rezultojn de la
enketo de UEA pri membreco en lokaj grupoj, en kiuj ne cxiuj lokaj anoj
apartenas al landa asocio, do ne aperas kiel membroj de UEA en aliaj
tabeloj. Forster ne preteratentis fakorganizajxojn, uzante la donitajxojn
pri membroj troveblaj en la Jarlibro. Fine, li listigis membrojn de SAT,
la sola relative  granda grupo de eperantistoj krom UEA.

Forster ne neis, ke estas multaj neorganizitaj esperantistoj, sed li ne
akceptis la asertojn de tiuj, kiuj volas kredigi, ke la nombro de
esperantistoj en la organizita movado estas nur "parto de la glacimonto".
Kvankam li konsentis, ke povas esti multaj esperantistoj ekster la
movado, kiuj neniam aligxas al la organizajxoj, aux kiuj lasas     sian
membrecon eksvalidigxi, tamen li opiniis, ke la grado, en kiu estas eble
uzi Esperanton sen esti membro de organizita movado estas severe
limigita. Pro tio li konkludis, ke gxenerale la efektiva nombro de
esperantistoj estas tiu de organizitaj apogantoj en cxiuspecaj grupigxoj:
grandaj organizajxoj kiel UEA kaj SAT kaj ankaux landaj kaj lokaj asocioj
kaj fakorganizajxoj.

Forster faris neniun provon sercxi totalan sumon por la  tuta mondo, t.
e. membrojn kune kun nealigxintaj individuoj, sed donis apartajn ciferojn
por UEA kaj SAT. La tutmonda membraro de tiuj du organizajxoj en 1964
estis:

UEA:  36.346
SAT:   2.483
sume: 38.829

Ecx se oni duobligus tiun sumon por inkludi cxiujn neorganizitajn
esperantistojn, la rezulto - 77.658 - ne atingas unu el la pluraj
centmiloj de la propagandistoj.

Rimarku, ke Forster nombris la membrojn de organizajxoj, senkonsidere cxu
ili kapablas uzi Esperanton kiel lingvon. Li opiniis, ke membreco en
esperantista organizajxo ne estas kondicxita per postulo de parolkapablo,
kvankam estas avantagxo por efika partopreno en la movado posedi scion de
Esperanto.

Bernard Golden

*************************************************************************

Parto de "MAZI" jam en Esperanto!
=================================

Ni informas, ke estas pruntebla cxe nia Instituto (Internacia E-
Instituto, Hago) video-kasedo kun la jxus esperantigita unua leciono (18
min.) de la filmo "Mazi en Gondolando".

Celo de pruntado estas ebligi gxian prezentadon en lokaj kluboj aux al
membroj de E-societoj por interesigi ilin pri la projekto, kaj kolekti
suficxe da mendoj por definitive decidi pri la produktado de la MAZI-
kompleto.

La kondicxoj por prunti estas:
a) pago de registritaj sendkostoj;
b) akurata registrita resendo de la originala materialo al nia adreso aux
   al alia adreso, indikita de IEI;
c) sendo al IEI de skriba opinio pri la filmo kun indiko kiom da personoj
   spektis gxin, eventuale kun aldono de mendilo(j) por bezonataj kompletoj.

IEI permesas kopii la prov-bendon por informcela distribuo inter
esperantistoj! Kompreneble la pruntita originala prov-bendo restas
posedajxo de IEI kaj devas reveni al IEI!

Nome de IEI,

Mila van der Horst-Kolinska
Riouwstr 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando
Tel./fakso: +31-70-3556677

Rim: La kasedo jam trovigxas cxe la subaj instancoj por prunti ilin:

Britio: Esp. Asocio de Britio (140 Holland Park Ave, London, W11 4UF)
Belgio: Leo de Bruijn
Hungario: Katalin Smideliusz, (Apaczai setany 10, 9700 Szombathely)
Japanio: (Societo Oomoto kaj s-ro Umeda Yosimi (IPOB 5458, Tokyo, 100-31)
Kanadio: Fondajxo Carson 1339 Hamilton St.N.W., Calgary, Alberta, Canada
T2N 3W8.
Kroatio (por najbaraj landoj, inkl. Italion): Maria Belosxevicx (Sveti
Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio.
Argentinio: Atiljo Orellana Rojas, kiu nun vizitas diversajn landojn en
Euxropo kaj Afriko.

*************************************************************************

Esperantistoj de Rusio, unuigxu!
================================

Preparoj por unuigxo: disdivido de segxoj finita

Dum pluraj jaroj en Rusio konkurencbatalis du "tutlandaj" e-organizoj:
REU (Rusia Esperantista Unio) kaj REA (Ruslanda Esperanto-Asocio). REU
(kun sidejo en Moskvo) estis la dauxriganto de la antauxa largxskala
tradicia movado, bazante sin sur agado de e-grupoj, membro-organizo de
UEA. REA (kun sidejo en Jekaterinburg) ekestis en 1990 pro nekontento de
la kvanto kaj kvalito de la plenumitaj laboroj, - kaj bazis sin sur agado
de individuoj (cx. 150) , sur rauxmismaj principoj. La konkurencado tamen
ne portis la kutimajn pozitivajn rezultojn, en la "batalo" ambaux flankoj
lacigxis, kaj fine venkis la racio. Post pluraj sxtupoj de preparo fine
ambaux flankoj akceptis la unuigxon.

Cxe la marcxandado REA postulis garantiitan postenon de vicprezidanto en
la nova organizo, krome, ke A. Korjxenkov estos nomumita kiel komitatano
"A" cxe UEA. REU ne postulis difinitajn postenojn, tio estis lasita al
demokratiaj elektoj.

Krome, la Interkonsento antauxvidas, ke

- la komunan kunsidon dum la Kongreso en Nijxnij Novgorod prezidos alterne
  du samrajtaj reprezentantoj de ambaux organizoj;

- ke la komuna Landa Asocio gxis la sekva Kongreso (1995) uzos la statuton
  kaj nomon de REU;

- ke la komuna kongreso elektos statutan komisionon por prepari al la sekva
  kongreso amendoproponojn;

- kaj ke la sekva kongreso okazu en la dua jarduono de 1995 en la orienta
  (azia) landoparto.

La unuiga kongreso okazos en novembro en Nijxnij Novgorod (vidu Eve
2/septembro), kie ankaux eksterlandaj gastoj estas bonvenaj.


Laux Movado, kaj Ruslanda Esperantisto

*************************************************************************

Komitato por Azia E-movado
==========================

Rezulte de la diskutoj pri problemoj de Azia E-movado dum la UK en Seulo
estis fondita "Komitato por Azia E-Movado", KAEM. Kvin homoj el tri aziaj
landoj estas elektitaj kiel la komitatanoj. Cxef-komitatano: s-ro Takeuti
Yosikazu, Gxenerala sekretario: s-ro Puramo Chong. Kelkaj rezultoj de la
unua kunsido de la nove elektita komitato:

La komitato plenumas sian taskon kunlabore kun d-ro So Gilsu, nuna
estrarano pri azia movado de UEA.

La unua Azia Kongreso (AK) okazu en Cxinio, kaj oni komisias la
definitivan lokon al la decido de Cxina E-Ligo. La plej tauxga tempo  por
la unua AK estu espereble la komenco de majo de 1996.

La ofteco de AK estu espereble cxiu dua jaro, sed oni ne plene decidis
tion sed prokrastis gxis la decido en unua AK.

La komitato morale subtenas la "Internacia Himalaja Renkontigxo", kiun
okazigas Nepala Esperanto-Asocio la 9-an de marto 1995.

Puramo Chong,  
Kwangmyong 2 dong 50-5 ho, Kwangmyong-shi, Kyongki-do, Koreio.
fakso: +82-2-6161571

*************************************************************************

KONKURSO
////////

LIRO - 94
=========

Literatura sekcio de Rusia E-Asocio invitas partopreni en la tradiciaj
belartaj konkursoj LIRO-94

1. Originala prozo (libera)
2. Originala poezio (libera)
3. Traduka prozo (verkoj de Vasilij Sxuksxin, forpasinta antaux 20 jaroj)
4. Traduko poezia el la rusa (libera)
5. Eseo (temo ligita kun E-to)
6. Karikaturo (ligita kun E-to)

La kvanto de la verkoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj. Bonvolu
sendi 3 tajpitajn aux tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por
brancxoj 3 kaj 4 ankaux de la traduko) gxis 1-a de decembro 1994 al:
p.k. 4220, RUS-614000 Permo, Rusio.

Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso. Oni ne rajtas sendi
verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj. La
lauxreatoj (po unu en cxiu brancxo) ricevos valorajn libropremiojn. La
rezulto de LIRO-94 estos solene anoncita en la Zamenhof-festo
(Jekaterinburg, decembro 1994). La organizantoj rezervas al si rajton
gxis la 31-a de decembro 1995 publikigi la premiitajn konkursajxojn en
siaj eldonajxoj.

el Ruslanda Esperantisto, septembro 1994

*************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ
=====================================

1-a taskfolio por progresantoj

1. Kiuj prepozicioj mankas? (3 poentoj)
   Li alvenis ... trajno ... multaj valizoj. Hodiaux estas malfacile vivi
   ... modernaj aparatoj.

2. Korektu la erarojn! (2 poentoj)
   La patro de mia patro estas mia onklo. La fratino de mia patrino estas
   mia avino.

3. Esprimu per unu vorto:(3 poentoj)
   trinkajxo el malvarma akvo, sukero, citrono / proksima al la koro, amata
   / iri kiel anaso

4. Kion vi diras al persono, kies demandon vi ne komprenis? (3 poentoj)

5. Cxiu donita vorto enhavas alian vorton. Trovu ilin!(3 poentoj)
   naux, bloko, kolora

6. Kion vi faras de mateno gxis vespero? Kolektu almenaux ses verbojn!
   (3 poentoj)

7. Solvu la sekvan enigmon! (Ekzistas du solvoj). (2 poentoj)
   k, k.

8. Kio estas la diferenco? Desegnu!(2 poentoj)
   Glaso DE akvo / glaso DA akvo

La solvojn sendu gxis la 28-a de oktobro al:

Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo,
Nagy Lajos kiraly u. 30, H-3534 Miskolc, Hungario.

*************************************************************************

LITERATURO
//////////

Verkaro de Lapenna - donace
===========================

La "Nacia Esperanto Muzeo" en la urbo Gray, Francio havas cx. 6000
(nekatalogitajn) titolojn, inter ili ekde nun ankaux la E-lingvan
verkaron de Ivo Lapenna, kion donacis auxgustkomence lia vidvino Birthe
Lapenna.

Pri sxia vizito kaj la donaco raportis ankaux la lokaj gazetoj.

La muzeo havas 10 salonojn, gxi estas publika arkivejo, dokumentejo kaj
havas impone arangxitan konstantan ekspozicion pri Esperanto. Gxi estas
malfermita en merkredo kaj sabato inter la 15-a kaj 18-a horoj, kaj
viziteblas senpage. En aliaj tempoj oni devas antauxanonci sian vizit-
deziron. Adreso:

Nacia E-Muzeo, Geo Junier,  
19 rue Victor-Hugo, F-70100 Gray, Francio.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperejo
========

Esperanto-gazetoj - cxu necesas? Diskutrondo pri e-gazetoj la 17-an de
oktobro je 18.30, enkadre de "verdaj lundoj", organizata de E-PEN-Centro.
Invitita estas la redaktoroj de cxiuj 13 Hungarie aperantaj e-gazetoj.
(En la vespero oni povas acxeti eldonajxojn de LF-Koop kun 10 %-a
rabato!)

Abonu al Literatura Foiro!

Abonprezo de Literatura Foiro por 1995 estas 1350 Ft. Rabatita prezo por
reabonantoj: 1150 Ft. Kontaktu: Felszeghy Judit, pf. 117, H-1581, aux
tel: 1834084

*************************************************************************

ILEI
////

Decidoj de la ILEI-konferenco
=============================

La 28-a Konferenco de ILEI okazis en Seulo dum la 79-a UK, kaj igxis la
1-a en Azio. Jen la cxefaj rezolucioj de la Konferenco.
2-a rezolucio

La 28-a Konferenco de ILEI,

konfrontinte kun la malfacilajxoj kiujn la Esperanto-instruado renkontas
tra Azio kaj alikontinente, sed ankaux informite pri la rezultoj de ofte
plurjardeka preparado de la grundo,

atentigas pri la graveco de la persista, prefere profesi-nivela, laborado
en la instrua kampo, kaj alvokas la instruistojn kaj instruantojn de
Esperanto neniam rezigni, sed dauxre perfektigi sian lingvo-uzadon, kaj,
aliflanke ebligi al E-instruantoj en malpli favoraj cirkonstancoj
perfektigi sian lingvan kapablon, sin klerigi pri la E-kulturo, kaj
partopreni plenrajte en la movado.

3-a rezolucio

La 28-a ILEI Konferenco

alvokas UEA pli forte subteni la agadon de ILEI, kiel unu  el la esence
gravaj fakaj asocioj, i.a. instigante siajn membrojn instruistojn kaj
instruantojn de E-to membrigxi en ILEI kaj rekomendante al siaj membroj
cxiujn nivelojn de Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI.

4a rezolucio

28-a ILEI Konferenco,

spektinte la amuze allogan instruan vid-bendon "Mazi en Gondolando"
famigxintan jam por alilingva instruado, kaj diskutinte pri gxiaj meritoj
kaj mankoj, kaj informite pri tute aliaj vidbendaj kursoj preparataj
lauxdas la iniciantojn kaj ilin morale subtenas.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Nova E-gazeto el Ukrainio
=========================

Naskigxis nova trimonata gazeto pri Ukrainio kaj Esperanto - "Ukraina
Stelo". La unua numero aperis en eldonkvanto 5000.

La 34-pagxa eldonajxo lasas bonan impreson, gxi havas ankaux multajn
kolorajn fotojn. Formato: 17*21 cm.

Fondinto kaj cxefredaktoro de la gazeto - konata e-aktivulo Vasil
Stanovicx, gvidanto de la eldonejo Bona Koro. La gazeto bonvenigas
artikolojn kun auxtora foto kaj biografio.

Abonprezo: 30 NLG por unu jaro. Provekzemplero estas senpage ricevebla
cxe la redakcio.

Adreso: ul. P. Orlyka, 3-A,UKR-293720 Drogobicx, Ukrainio
Fakso +7-03244-38295

*************************************************************************

EuxRoPo, Solidareco en la nova Euxropo
======================================

La Naturamikoj pledas por demokrata, sociala, ekologia kaj solidara
Euxropo. Ili agas por medio-konscio kaj por naturkonvena turismo. Anigxu
al la Naturamika Asocio (NA) en via lando kaj abonu la ligilon de la
Naturamikaj Esperantistoj (TANEF)

"La Migranto".

Gxi aperas 4-foje jare. Prezo: 12 CHF. Petu provekzempleron kun la
adresoj de via landa NA kaj de la TANEF- peranto cxe:

TANEF, Posxtfako 225,CH-4003 Basel, Svislando

*************************************************************************

25 jaroj de Literatura Foiro
============================

La renoma revuo Literatura Foiro cxijare festis sian 25-jarigxon, lige al
kio estis organizata jubilea ekspozicio en Budapesxto inter 10-a kaj 16-a
de septembro, kun la helpo de Esperanta PEN-Centro kaj la fondajxo Pro
Helvetia. La ekspocizion realigis: Perla Ari Martinelli, Judit Felszeghy,
Giancarlo Mangini, Giorgio Silfer, kontribuis: Stella Agostini, Valerio
Galdo, Agnes Gyulai, Sandor Hideg, Istvan Nemere, Judita Schiller,
Katalin Smideliusz, Tamas Szabo, kaj Ljubomir Trifoncxovski. Ekde nun
laux la interkonsento kun LF, poparte ni represas la ekspoziciitan
materialon. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre
havi la skriban konsenton de LF-koop.

1970

Kiam Literatura Foiro naskigxis, jxus aperis Plena Ilustrita  Vortaro de
Gaston Waringhien. La 1328 pagxoj de PIV signas la kulminon de longa
laboro kaj de firma leksikografia tradicio. Gaston Waringhien (1901 -
1991) farigxas la homo kiu influis plej multe la lingvouzon en la
Esperanto-komunumo post L. L. Zamenhof.

La 12 pagxoj de la unua numero de Literatura foiro aspektas tre modeste
apud impona PIV. Sed LF signas la komencon de mirinda aventuro: gxi tiam
estas nur bebo ame vartata de literatura rondo kun itallinga kultura
fono. Fondite en majo 1969 de Giorgio Silfer kaj Manuela Bottiglioni,
literatura rondo La patrolo en sia apogeo (1975) konsistos el sep homoj:
Tazio Carlevaro, sviso, kritikisto kaj eseisto; Gianluigi Gimelli el
Bolonjo, poeto; Gaudenzio Pisoni (mort. 1984), piemonta, traduka poeto;
Clelia Conterno Guglielminetti (XX1984), el Torino, brila poezie kaj
proze, fikcie kaj esee; Carlo Minnaja, el Romo, vivanta en Padovo,
prozisto kaj leksikografo, recenzisto kaj traduka poeto; Nicolino Rossi,
sanmarina sxtatano en Napolo, poeto kaj recenzisto, Patrolestro dum la
plej longa periodo; fine Giorgio Silfer, el Milano, la plej juna kaj eble
la plej eklektika en la rondo.

(dauxrigota)

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj
por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado  en la scienco
speciale, la Fondajxo Ivo Lapenna starigis "Stipendion Ivo Lapenna".

La Stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata
nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri
esperantologio kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj
estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

En 1994 la Stipendio ne estis aljugxita.

En la jaro 1995 la stipendio ree povos esti aljugxita por disertacioj
oficiale akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1994.

Auxtoroj dezirantaj kandidatigxi al la Stipendio bv. peti detalan
regularon de la sekretario-kasisto de Fondajxo Ivo Lapenna, s-ro Torben
Svendsen, Vanl-se Alle 57, DK-2720 Vanl-se, Danio. Tempolimo por la
transsendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj estas fino de februaro
1995. Adreso:

D-ro Klaus Perko,Lendkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Vekigxu per vienaj vocxoj!
==========================

Esperanto programoj de "Radio Auxstria Internacia" estas auxdeblaj
cxiudimancxe je 04.05 kaj 13.05 horoj UT en la frekvencoj 6155 kHz (49 m)
kaj 13730 kHz (22 m). (Por mez-euxropa tempo aldonu 1 horon.) La elsendaj
antenoj estas direktitaj al Euxropo, Proksim-orienta Azio, kaj Afriko.

Kolora, eleganta prospekto estas sendata al cxiu petanto. Skribu (en
Esperanto) al:

Radio Auxstria Internacia, A-1136 Wien.
Fakso: +43-1-878784404

* * * * *

Via adresaro

Ni volas fari komence de la jaro precizan komputilan adresaron de la
ricevantoj de "Parolas Varsovio en Esperanto". Cxiu, kiu gxis nun ne
ricevis nian informilon, povas antauxmendi gxin, por estonte ricevi
senpage. Depende de la financaj rimedoj ni aperigos la informilon
cxiumonate aux malpli ofte.

Bonvolu informi nin pri eventualaj sxangxoj de viaj adresoj.

Esperanto-Redakcio de Pola Radio, 
Pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio
Fakso: +48-22-444119

* * * * *

E-kurso en loka radio

La 30-an de majo HERATO, la loka radiostacio de Haarhugowaard
(Nederlando) komencis elsendi 20-lecionan Esperanto-kurson por
komencantoj.

La lecionoj dauxris unu horon, kaj dauxris gxis finonde auxgusto.

el "Fromagxklosxo", majo 1994

*************************************************************************

INTERESE
////////

Du gravaj eventoj en Esperantujo
================================

En Straznice (Cxehio) okazis la kongreso de Senesperiga Asocio Turisma.
Konforme al ties gloraj tradicioj cxefan lokon okupis la plej gravaj
sociaj kaj politikaj problemoj: la plej grandan parton de la programo
plenigis ekskursoj, moravia folkloro, dancado kaj drinkado de lokaj
vinoj.

Kun nepriskribebla aflikto la kongreso eksciis pri la plej granda socia
katastrofo de la jaro 1994: la nederlandlingva Laborista Asocio decidis
malfondigxi kaj unuigxi kun la "neuxtraluloj". Kamarado Petro Levi
deklaris cxi-teme kaj cxetribune: "Kiam mi eksciis tion, mi ploris dum la
tuta nokto, rememorante tiun belan epokon, kiun mi gxuis, kiam la
nederlandanoj estis inter ni tiel nombraj, ke oni apenaux vidis la
aliajn. Nun, kia mizero!"

Oni eksciis ankaux, ke preparigxas nova, gxisdatigita eldono de la
Enciklopedio de Esperanto. La kompilanto atingis jam la literon L kaj
okaze de la kongreso li povis verki la jenan biografian noton pri
kamarado Levi:

LEVI: Gxu' en mizer dronanta

En Seulo (Koreio por la Koreoj, Koreo por la Albotanoj) okazis la
kongreso de Uneskokulta Esperanto-Asocio. Gxi estis plene sukcesa, cxar
la kongresejo estis tauxge klimatizita.

Raportis Magda Meleg.

El "La KancerKliniko" septembro/1994.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Al mi jam tedis la nomo "bebo", do ekde la 17-a de septembro post solena
ceremonio mi jam nomigxas Georgo. Mi dankas tion al mia patrino Tasja,
kaj al mia patro Kostas Zaharakis! Mi gxojas ricevi leterojn, ecx se vi
adresas gxin al miaj gepatroj:

Pl. Argentinis Dimokratias 16,GR-11472 Athen, Grekio.

* * * * *

En auxgusto al niaj gxisnunaj telefonnumeroj aldonigxis komenca 6, kaj
samtempe la prefikso de Varsovio cxe telefon-vokoj al 7-ciferaj numeroj
farigxis 2. Do la novaj telefonnumeroj de E-redakcio de Pola Radio:

+48-2-6459337 kaj -6459358.

* * * * *

Nova adreso de Jukka Pietilainen estas: Kuusikonkatu 4 B 17, FIN-33820
Tampere, Finnlando. Gxi estas ankaux redaktejo de Esperantolehti.

* * * * *

Cxio havas finon. Post 48-jara prezidanteco mi petas liberigon. Mia
privata biblioteko estas transdonita al la regxa biblioteko en Kopenhago.
Sed kion fari pri la multaj gazetoj, afisxoj, turismaj informiloj kaj
libroj? Plej granda problemo estas la transportado. Kiu povas transpreni
la ajxojn en mia kelo? Cxiu reago estas bonvena.

Gustav Kuhlmann,Lovetandsvej 31, DK-2700 Bronshoj, Danio.
Tel.: +45-31600702

* * * * *

Komputilemuloj! Vizitu BBS-n (bultenejon) de Flandra E-Ligo! Cxiaj
novajxoj pri libroj, Monato, komputado, korespondpetoj, ktp. Atingeblo
inter la 18-a kaj 6-a horoj (UT), modemmodo: 8N1.
Telefono: +32-3-2341260

* * * * *

Cele al estontecaj kontaktoj mi volonte listigas la nomojn/adresojn kaj
cxefajn interestemojn de cxiuj esperantistoj, nuntempe anoj de la
Universitato de la Tria Agxo.

Johano Rapley, 17 The Grange, Shepherdswell, Dover, Kent CT15 7QB, Britio
Tel.: +44-304-830125.

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Parto - I. (Certe ekzistantaj gazetoj)
======================================

La adresaro estas eltirajxo el la datumbanko de LINGVO-Studio. La
subelistigitaj gazetoj certe aperis en 1994. (Sporade aux regule ili
sendadis
specimenojn al ni.) Se vi ne trovas vian fakan, landan aux lokan revuon
en la listo, bv. sendi ilin al la redakcio de EVENTOJ. Same ni petas
informi pri eventualaj eraroj kaj ankaux pri sxangxo de redaktoro aux
redakcia adreso. La duan parton de la adresaro 1994 ("versxajne, sed ne
certe aperantaj gazetoj") ni aperigos kiel suplemento al la numero
2/oktobro de EVENTOJ.

AAIE-bulteno
Eldonas: Amerika Asocio de Instruistoj de Eo
Redaktoro: Doroteo Holland
5140 San Lorenzo Drive, CA-93111-2521 Santa Barbara, U.S.A.

AFEF-Bulteno
Eldonas: Auxstria Fervoja E-Federacio
Redaktoro: Leopold Patek
Pf. 117, A-1103 Wien, Auxstrio

AGAPE
Eldonas: firmao "AMIKO"
Redaktoro: Barbara Chmielewska
ul. Pulawska 3-11, PL-02515 Warszawa, Polio

Aktuale Euxro-Azio
Redaktoro: Vladimir Minin
pk 2000, RUS-634063 Tomsk, Rusio

Alumeto
Eldonas: Kanada Esperanto Asocio
Redaktoro: Paul Hopkins
PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, BC, Kanado

Antauxen
Eldonas: Avilesa E-grupo
Redaktoro: Nicolas Muniz
Casa Municipal de Cultura,E-33400 Aviles, Hispanio

Argentina Esperantisto
Eldonas: Argentina Esperanto-Ligo
Redaktoro: Enrique Kohei
C. Correo 407, RA-2600 Venado Tuerto,Argentinio

Asistilo
Eldonas: As.Int. de Spirito & Teologio
Redaktoro: Christian Lavarenne
7 rue Parmentier, F-18000 Bourges, Francio

Auxstria Esperanto-Revuo
Eldonas: Auxstria Esperanto Federacio
Funfhausgasse 16-18, A-1150 Wien-15,Auxstrio

Aveno
Eldonas: Asocio de Verduloj Esp-istaj
Redaktoro: Manfred Westermayer
Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen, Germanio

Babilemo sen limoj
Eldonas: Groupe Esperantiste Limousin
Redaktoro: Agnes Nourani
2 Allee Fromentin, F-87000 Limoges, Francio

Balta-mara Informilo
Eldonas: Rostocka E-klubo
Redaktoro: Werner Plate
Bertolt Brecht Str. 18/2, D-18106 Rostock, Germanio

Boletin
Eldonas: Hispana Esperanto-Federacio
Redaktoro: Antonio Marco Botella
Av. Compr. de Caspe 27-29, 9oC, E-50002 Zaragoza, Hispanio

Bona Espero
Eldonas: Esperanto Asocio de Sud.Afriko
Redaktoro: Harro von Blottnitz
17 Irwell Str, 7925 Observatory,Sud-Afrika Resp.

Brazila Heroldo
Eldonas: Zamenhof Editores
Redaktoro: Maria Hilarina Aires Nunes
Praca Tamandare, 830, sala 17, BR-74119-090 Goiania-GO, setor Oeste,
Brazilio

Brita Esperantisto, La
Eldonas: Esperanto-Asocio de Britio
Redaktoro: William Auld
20 Harviestoun Rd, Dollar, Clacks, FK14 7HG, Skotlando

Bulgara Esperantisto
Eldonas: Bulgara E-Asocio
Redaktoro: K. Velkov, L. Trifoncxovskij
pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario

Bulteno de Katolika E-Centro
Eldonas: Katolika Esperanto-Centro
Redaktoro: Corrado Glavco
Piazza Duomo 16, I-20122 Milano, Italio

CEC - Bulteno
Eldonas: E-Klubo en Chennevieres / M
Redaktoro: Marc Louste
8 Ave de la Gare, F-94430 Chennevieres / M, Francio

Cirkulajxo por E-familioj
Redaktoro: Renato Corsetti
Colle Rasto, I-00036 Palestrina, Italio

Cirkulero CxEJ
Eldonas: Cxeha Esperanto-Junularo
Redaktoro: Vladka Chvatalova
Vysocanska 763, CZ-582 91 Svetla nad Sazavou, Cxehio

Cirkulero Junulara en Lepsiko
Eldonas: E-Junularo de Lepsiko
Redaktoro: Wolfram Diestel
Schmiedestr. 17, D-04416 Markkleeberg, Germanio

Dana Fervojisto
Eldonas: Dana Esperantista Ferv. Asocio
Redaktoro: Lene Niemann
Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio

Debrecena Bulteno
Eldonas: Debreceni Eszperanto Egyesulet
Redaktoro: Papp Tibor
Trombitas u. 12, H-4031 Debrecen, Hungario

Dialogo
Eldonas: Sarlanda E-Ligo
Redaktoro: Josef Dorr
Querstr. 11, D-66287 Quierschied, Germanio

Domo, La
Eldonas: TAKE-Esperanto
Redaktoro: Edmond Ludwig
RN 83, Rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio

Ekumenismo
Eldonas: Tutmonda Ekumena Ligo
Redaktoro: d-ino Mary Thenguvila
via F. Berni 9, I-00185 Roma, Grekio

El Popola Cxinio
Eldonas: Cxina Esperanto-Ligo
Redaktoro: Wu Xunnan
P.O. Box 77, CN-100037 Beijing, Cxinio

ELNA Update
Eldonas: E-Ligo por Norda Ameriko
Pk. 1129, El Cerrito, CA 94530, U.S.A.

Esperantista Vegetarano
Eldonas: Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio
Redaktoro: Lilia Fabretto
C.P. 5050, I-00153 Roma, Italio
Esperantisto Slovaka
Eldonas: Slovakia Esperanto-Asocio
Redaktoro: Stanislav Kosecky
Sklabinska 8, CS-831 06 Bratislava, Slovakio

Esperanto
Eldonas: U.E.A.
Redaktoro: Istvan Ertl
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Esperanto 2000
Eldonas: E-Asocio por Leuven
Redaktoro: V. U. Felix Neefs
Rue Menadastraat 44, B-1320 Hamme- Mille, Belgio

Esperanto Aktuala
Eldonas: Brusela E-Grupo
Redaktoro: Helene Falk
7 Eikenlaan, B-1640 St. Gen. Rode, Belgio

Esperanto Aktuell
Eldonas: Germana E-Asocio
Redaktoro: Dirk Kretschmann
Im Holk 127, D-23843 Bad Oldesloe, Germanio

Esperanto Aktuell Auxstra
Eldonas: Auxstria Esperanto Movado
Margaretengurtel 100/11/2, A-1050 Wien, Auxstrio

Esperanto en Bavario
Eldonas: Bavara E-Ligo
Waterloo str. 21, D-86356 Augsburg, Germanio

Esperanto en Pollando
Eldonas: Varsovia Filio de PEA
Redaktoro: Wojctech Soczowka
ul. Andersa 37. m. 59-A, PL-00159 Warszawa, Polio

Esperanto Hamburg
Eldonas: Hamburga E-Societo
Redaktoro: Benno Klehr
Oelkersallee 31, D-22769 Hamburg, Germanio

Esperanto Pyrenees
Eldonas: Raymond Pons
24, av. Halte, F-09340 Verniolle, Francio

Esperanto Sub La Suda Kruco
Eldonas: Auxstralia Esperanto-Asocio
Redaktoro: Dr. Donald Broadribb
59-B Lukin Street, WA 6304 Beverley, Auxstralio

Esperanto Teacher
Eldonas: E-o Teachers' Association
Redaktoro: Arnold D. N. Pitt
Ivington Road, Leominster, Herefordshire, HR6 8QD, Britio

Esperanto USA
Eldonas: Esp-o Ligo por Norda Ameriko
Redaktoro: Donald Harlow
P.O. Box 551, Pinole, CA-94806, U.S.A.

Esperantolehti
Eldonas: Esperanto Asocio de Finnlando
Redaktoro: Jukka Pietilainen
Kuusikonkatu 4 B 17, FIN-33820 Tampere, Finnlando

Espero el Koreio, La
Eldonas: Han Moo-hyup
Redaktoro: Puramo Chong
C.P.O. Kesto 5154, Seul, Koreio

Eta Gazeto, La
Eldonas: Triesta Esperanto-Asocio
Redaktoro: Aldo Viotto
C.P. 601, I-34100 Trieste, Italio

Eterna Cxielo
Redaktoro: S. Jansangav
P.O. Box 21/797, Ulanbatro, Mongolio

Euxropa Esperantisto
Eldonas: Esperanto-Euxropa Forumo
Redaktoro: Edmund Grimley Evans
St John's College, Cambridge, CB2 1TB, Britio

Euxska Kverko
Eldonas: Euxska Esperanto-Asocio
Redaktoro: Inaki Gauna
Barrenkale Barrena 7-1, E-48005 Bilbao, Euxskio, Hispanio

EVENTOJ
Eldonas: LINGVO-Studio
Redaktoro: Laszlo Szilvasi
pk. 87, H-1675 Budapest, Hungario

Fenestreto Japana
Redaktoro: Tanaka Hiroaki
813 Fukuoka-shi, Higashi-ku, Kashii 2-26-15-103, Japanio

Fenikso
Eldonas: Argentina Esperanto Ligo
Redaktoro: Ruben T. Diaconu
Yugoslavia y Esperanto (Chaco), RA-3700 Pcia. R. Saenz Pehxa, Argentinio

Fenomeno (?)
Eldonas: Federacio de E-Organizoj
Redaktoro: S. P. Smits
Dunanstraat 164, 2713 VC Zoetermeer, Nederlando

Forumo, LSG-bulteno
Eldonas: Ligo de Samseksamaj Esp-istoj
Redaktoro: J-C Somer
Kasteelstr. 5, B-2000 Antwerpen, Belgio

Franca Esperantisto
Eldonas: Unuigxo Franca por Esperanto
Redaktoro: Herve Gonin
29 bis rue de la Republique, F-59552 Lambrez lez Douai, Francio

Fromagxklosxo, La
Eldonas: E-Klubo Alkmaar
Redaktoro: Hans ten Hagen
Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando

Gazeto Andaluzia
Eldonas: Andaluzia Esperanto-Unuigo
Redaktoro: Martin Pozo & Rodriguez Hernan
Apartado 864, E-29080 Malaga, Andaluzio, Hispanio

Gazeto, La
Eldonas: Esperanto klubo de Metz
Redaktoro: Eugene de Zilah
F-55210 Creue, Francio

GEJ-gazeto
Eldonas: Germana Esperanto Junularo
Redaktoro: Ulrich Gortz
Munster, D-48145 Manfredstr. 29, Germanio

Helianto
Eldonas: Ukrainia E-Asocio
Redaktoro: Viktor Pajuk
a.k. 26, UKR-263018 Luck-18, Ukrainio

Heroldo de Esperanto
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska
Via N. Sandre 15, I-10078 Venaria Reale (TO), Italio

Hungara Fervojista Mondo
Eldonas: Fervojista Fako de HEA
Pf. 7, H-1378 Budapest, Hungario

Informa Bulteno
Eldonas: Gruppo Esperantista Bolognese
Redaktoro: Maria Teresa Campiani Boragini
via Miramonte 14, I-40124 Bologna, Italio

Informilo de E-Handikapuloj
Eldonas: Asocio de E-Handikapuloj
Redaktoro: Josef Vanecxek
Soukenicka 58, CZ-274 01 Slany, Cxehio

Informilo por Interlingvistoj
Eldonas: UEA, CED
Redaktoro: Detlev Blanke
Otto-Nagel str. 110, D-12683 Berlin, Germanio

Informilo, La
Eldonas: Kultura Esperanto-Federacio de Orienta Francio
Redaktoro: P. Denis
5 Chemin de Blamecourt, F-55000 Bar-le-Duc, Francio

Informilo/Biblioteko de PEPS
Eldonas: Postenoj E-istaj por Socilaboro
Redaktoro: Zbigniew Warmuz
ul. Bajeczna 1/104, PL-31566 Krakow, Polio

Informoj de Estona E-Asocio
Eldonas: Esperanto Asocio de Estonio
Redaktoro: Helve Leis
Olevimagi 12/14, EE-0101 Tallin, Estonio

Inter Ni
Eldonas: Liege E-Klubo
Redaktoro: Denise Dupont
Rue de Henne 16, B-4053 Embourg, Belgio

Inter Ni
Eldonas: E-grupo en Halifax-Dartmouth
Redaktoro: Robert Williamson
329 Poplar Drive, B2W 4K8 Dartmouth, NS, Kanado

Interamikeco
Redaktoro: Anatolij Surnakin
ul. Sxarikopodsxipnikovskaja 32-19, RUS-109088 Moskvo, Rusio

Interligilo
Eldonas: E-Klubo Goteborg
Redaktoro: Aira Kankkunen
dr. Forselius gata 60, S-41326 Goteborg, Svedio

Internacia Neuxtrala Bulteno Sonanta(Songazeto)
Redaktoro: Adamo Goralski,
str. Generalo Fanjul N. 17-1 D, E-38006 Santa Cruz, Tenerife, Kanariaj
Insuloj

Internacia Fervojisto
Eldonas: Int. Fervojista E-Federacio
Redaktoro: E. Henning Olsen
Aderupvej 182, DK-4700 Naestved, Danio

Internacia Jxurnalisto
Eldonas: Tutmonda E-Jxurnalista Asocio
Redaktoro: Stefan Maul
Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio

Internacia Koresponda Adresaro
Redaktoro: R.J. Zverina
5. kvetna 26, CS-46001 Liberec, Cxehio

Internacia Pedagogia Revuo
Eldonas: ILEI
Redaktoro: Kovacs Marta
Ady E. u. 24-25/C, H-1221 Budapest, Hungario

Internaciisto
Eldonas: Komunista Esp. Kolektivo
Redaktoro: Luis Serrano Perez
str.Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio

ISAE - bulteno
Eldonas: ISAE
Redaktoro: Rudi Hauger
Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio

Israela Esperantisto
Eldonas: Esperanto-Ligo en Israelo
Redaktoro: Josef Semer
POK 22041, IL-61220 Tel-Aviv, Israelo

ITINFO
Eldonas: Itala Esperanto-Junularo
Redaktoro: Pier Luigi Cinquantini
Via D. Alighieri 2, I-01010 Blera (VT), Italio

Jacques Tuinder Informas
Redaktoro: Jacques Tuinder
Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando

Jajabo
Eldonas: Regiona filio de Kuba E-Asocio
Redaktoro: Norberto Diaz Guevara
Apartado Postal 77, C-60200 Sancti-Spiritus, Kubo

Japana Budhano, La
Redaktoro: Shonoske Issobe
T-143 Tyuo 6-14-3, Ota-ku Tokio, Japanio

Jeun Esperanto (JEFO Informas)
Eldonas: Junulara Esp. Franca Organizo
Redaktoro: Chrsitophe Fere
4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio

Juna Amiko
Eldonas: ILEI
Redaktoro: Stefan MacGill
Facan koz 9/2, H-2030 Erd, Hungario

Junulara Magazino Togolanda
Redaktoro: Afantchao-Biakon Yao
BP 20 225, Lome, Togo-lando

KAE Informilo
Eldonas: Kultura Asocio Esperantista
Av. Onze de Setembre 59, E-08208 Sabadell, Katalunio, Hispanio

Kajeroj el la Sudo
Eldonas: Hisp. Asocio de Laboristoj Esp-a
Redaktoro: Antonio Marco Botella
Av. Compr. de Caspe 27/29,9$C, E-50002 Zaragoza, Hispanio

Kancerkliniko, La
Eldonas: Jak Le Puil
Redaktoro: Laurenco Septier
'Les Cocherats', F-18210 Thaumiers, Francio

Kataluna Esperantisto
Eldonas: Kataluna Esperanto-Asocio
Redaktoro: Hector Alos i Font
Apartat 290, E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio

Komputila Rondo
Eldonas: Komputila Rondo
Redaktoro: Jurgen Wulff
Bornkamp 12, D-22043 Hamburg 70, Germanio

Koncize
Eldonas: Germana E-Junularo
Redaktoro: Klaas Dijkstra
Jan Luykenlaan 102, NL-7412 NS Deventer, Nederlando

Konko, La
Eldonas: E-Klubo "La Konko"
Aug. Vermeylenstr. 65, B-8400 Oostende, Belgio

Kontaktilo
Eldonas: Kopenhaga E-Klubo
Redaktoro: Esther Haroun
Benloseparken 173, DK-4100 Ringsted, Danio

Kontakto
Eldonas: TEJO
Redaktoro: Francisco L. Veuthey
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Kooperativa Stelo
Eldonas: Int. Kooperativa E-Movado
Redaktoro: Arpad Abonyi-Nagy
Pf. 191, H-5600 Bekescsaba, Hungario

Kristana Alvoko
Eldonas: Brita Sekcio de KELI
Redaktoro: Mervyn C Jackson
17 Uffington Drive, Bracknell, RG12 3HP, Britio

Kroata Esperantisto
Eldonas: Kroatia Esperanto-Unuigo
Redaktoro: Marija Belosxevicx
Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio

Ktp!
Eldonas: Usona Esperantista Junularo
Redaktoro: Joseph T. Truong
624 Second Street, Lancaster, PA-17603-5114, U.S.A.

Kulturaj Kajeroj
Eldonas: Esperantista Kulturdomo
Redaktoro: Jeannine Vincent
26 bis, rue de Milngavie, F-49150 Bauge, Francio

Kunagadi
Eldonas: Tutmonde, Pacifista Movado
Redaktoro: Marek Warmuz
ul. Komandosow 7-83, PL-30334 Krakow, Polio

Lampiro, La
Eldonas: E-Asocio de Sao Paulo
Redaktoro: Symilde Schenk Ledon
Rua Faustolo 124, BR-05041-000 Sao Paulo, SP, Brazilio

Lauxte
Eldonas: Amika E-Rondo
F-47470 Beauville, Francio

Le Travailleur Esperantiste
Eldonas: Federation Esp. du Travail
Redaktoro: Gerard Reqigny
Franc-Moisin, Bat3-Esc.10, F-93200 Saint Denis, Francio

Letero de E-ista Vegetarano, La
Eldonas: Tutm. E-ista Vegetarana Asocio
Redaktoro: Lilia Fabretto
via Pietro Cartoni 12/12, I-00152 Roma, Italio

Letero de l' Akademio de E-o, La
Eldonas: La Amikoj de l' Akademio de E-o
Redaktoro: Jean Thierry
5 rue Leon Cogniet, F-75017 Paris, Francio

Letero el Zagrebo
Eldonas: Int. Kultura Servo
Redaktoro: Judita Rey
pp. 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio

Letero, La
Eldonas: Bulgara E-Asocio
Redaktoro: Kiril Velkov
pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario

Ligilo
Eldonas: Brazila Esperanto Ligo
Caixa postal 03625, BR-70084-970 Brasilia (DF), Brazilio

Literatura Foiro
Eldonas: LF-koop.
Redaktoro: Perla Martinelli
CP. 232, CH-6830 Chiasso, Svisio

Litova Stelo
Eldonas: Litova Esperanto-Asocio
ab.k. 167, LT-3000 Kaunas-C, Litovio

Lumo
Eldonas: Kanada Esperanto-Asocio
Redaktoro: Jean E. Smythe
P.O. Box 2159, V8L 3S6 Sidney B.C, Kanado

L' Esperanto
Eldonas: Itala Esperanto-Federacio
Redaktoro: Umberto Broccatelli
Via G. Brodolini 10, I-00139 Roma, Italio

Mallonge
Redaktoro: Lucien Giloteaux
3/6 allee Beranger, F-59170 Croix, Francio

Mankanta Cxenero
Eldonas: "Movebla Esperanto-Klubo"
Redaktoro: Adam B. Olszewski
ul. Tribunalska 13 A/4, PL-82300 Elblag, Polio

Merkato, La - bulteno de IKEF
Eldonas: Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo
Redaktoro: Daniel Konig
Speyerer str. 80, D-68535 Neckarhausen, Germanio

Migranto, La
Eldonas: TANEF
Redaktoro: Antje Noordewier-Jagtenberg
Kon. Emmalaan 7, NL-3832 AH Leusden, Nederlando

Monata Cirkulero de KCE
Eldonas: Kultura Centro Esperantista
Redaktoro: Andy Kunzly
Pf. 779, CH-2300 La-Chaux-de-Fonds, Svisio

Monato
Eldonas: Flandra Esperanto-Ligo
Redaktoro: Paul Peeraerts
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio

Monda Diskutilo
Eldonas: Filio de Pola E-Asocio
Redaktoro: Aleksander Zdechlik
skr. poczt. 21, PL-44100 Gliwice, Polio

Monda Solidareco
Eldonas: Monda Fonduso de Solidareco
Redaktoro: Daniel Durand
"Les Nids", F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio

Mono
Redaktoro: Joachim Werdin
ul. Pionerow 6 A 9, PL-47 220 Kedzierzyn-Kozle, Polio

Montejo
Eldonas: Nepala Esperanto-Asocio
Redaktoro: Dipendra Kumar Piya
PO Box 6304, Kathmandu, Nepalio

Moskva gazeto
Eldonas: Eldonejo Impeto
Redaktoro: Elena Sxevcxenko
a/ja 428, RUS-119048 Moskva, Rusio

Movado, Informilo de REU
Eldonas: Rusia Esperanto-Unio
Redaktoro: Andrej Ananjin
a/ja 428, RUS-119048 Moskva, Rusio

Movado, La
Eldonas: KLEG (4 Japanaj E-Ligoj)
Redaktoro: Kobori Mansion Toyonaka
Sone-Higasimati 1-11-46-204, J-561 Toyonaka-si, Oosaka-hu, Japanio

Muziko
Eldonas: Muzika Esperanto-Ligo
Redaktoro: Dimitar Terziev
ul. Milin Kamak-58, BG-1421 Sofia, Bulgario

Najtingalo (songazeto)
Eldonas: Reza
C.P.O.Box 405, 100-91 Tokio, Japanio

Naturista Vivo
Eldonas: Int. Naturista Org. Esp.-ista
Redaktoro: Fenyvesi Ervin
Ujvidek u. 58, H-1145 Budapest, Hungario

NGGE Sciigas
Eldonas: Nederlanda Grupo de Geinstruistoj Esperantistaj
Redaktoro: Hans Ten Hagen
Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando

Noktuo, La
Eldonas: Kuba Esperanto-Asocio
Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo

Norda Gazeto
Eldonas: Nordfranca E-Federacio
Redaktoro: Lucien Bourgois
31 rue Gambetta, F-62950 Noyelles-Godault, Francio

Norvega Esperantisto
Eldonas: Norvega Esperantista Ligo
Redaktoro: Douglas Draper
Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Esperanto, Norvegio

Nova Irlanda Esperantisto
Eldonas: Esperanto Asocio de Irlando
Redaktoro: Joy Davies
9 Templeogue Wood, Dublin 6 W, Irlando

Novajxoj el Zagornik
Eldonas: Elementa Lernejo
Redaktoro: Pawel Novak
skr. poczt. 30, PL-34120 Andrychow, Polio

Novajxoj Tamtamas
Eldonas: Yokohama E-Rondo, Riicxi Karibe
Redaktoro: Hirokaz DOI
18-14 Saido 1-coome, J-233 Yokohama, Koonan-ku, Japanio

Novjorka Prismo
Eldonas: E-Societo de Novjorko
Redaktoro: Jim Medrano
442 E. 20th Street #5G, New York, NY 10009-8136, U.S.A.

Ondo, [de Esperanto], La
Eldonas: Eldonejo Sezonoj
Redaktoro: Aleksander Korzenkov
pk. 162, RUS-620014 Jekaterinburg-14, Rusio

Ora Folio, La
Redaktoro: Axel Leitner
Matznergasse 26/19, A-1140 Wien, Auxstrio

Orient-Ekspreso, La
Eldonas: E-Ligo de East Bay
Redaktoro: Ionel Onet
P.O. Box 324, CA-94701 Berkeley, U.S.A.

Paco, Amika Rondo
Eldonas: Pola Filma Asocio pri Etnografio
Redaktoro: Alicja Lewanderska
Kormonarow 19/21, PL-44100 Gliwice, Polio

Pagxio, La
Eldonas: Hungara E-Junularo
Redaktoro: Csaba Nemeth
Varfal u. 2, H-9400 Sopron, Hungario

Parolas Varsovio
Eldonas: Pola Radio, Esperanto Redakcio
Redaktoro: Andrzej Pettyn
PO Box 46, PL-00-977 Warszawa, Polio

Periodajxo
Eldonas: Rondo Takacs
Redaktoro: dr. Arpad Mathe
Tusnadi u. 14, H-1125 Budapest, Hungario

Piotrkova Steleto
Eldonas: Klub Esperanto
Redaktoro: Jan Ksiazek
Skr. poczt. 232, PL-97300 Piotrkow Trybunalski, Polio

Ponto, La
Redaktoro: Agim Peraj
Shengjin, Lezhe, Albanio

Potomaka Esperantisto, La
Eldonas: E-Societo de Washington
Redaktoro: Timothy James Ryan
5840 Cameron Run Terrace #714, VA-22303 Alexandria, Virginia, U.S.A.

Revuo Orienta, La
Eldonas: Japana Esperanto-Instituto
Redaktoro: Ikawa Satio
Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, J-162 Tokio, Japanio

Riverego, La
Eldonas: Esperanto-Societo Kebekia
Redaktoro: Sylvain Auclair
6358-A, rue de Bordeaux, H2G 2R8 Montreal, Quebec, Kanado

Riveroj
Eldonas: Yosikawa Syoiti
Redaktoro: Mine Yositaka
Kitahama-Kitawaki 29-16, J-671-01 Takasago-si, Hyogo-ken, Japanio

Rok-gazet'
Eldonas: EUROKKA
Redaktoro: Bertrando Albault
F-31450 Donneville, Francio

Ruslanda Esperantisto
Eldonas: Ruslanda Esperanto-Asocio
Redaktoro: Halina Gorecka
a/ja. 67, RUS-620077 Jekaterinburg-77, Rusio

Saluton
Eldonas: E-Societo de Chicago
Redaktoro: Hoeard I. Aronson
415 West Aldine, Apt. 7-B, Chicago, IL-60657, U.S.A.

SAT-Amikaro
Eldonas: Laborista Esperanto-Asocio
Redaktoro: Jean Selle
67 Av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio

Savaria Esperanto-Revuo
Eldonas: Vas Megyei Eszperanto Egyesulet
Redaktoro: Nemeth Jozsef
Kilian ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario

Scienca Revuo
Eldonas: Int. Scienca Asocio Esp-ista
Redaktoro: Rudi Hauger
Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio

Sci-ig-il-et-o
Eldonas: E-Klubo Landau-Sudpfalz
Redaktoro: Peter Becker

Im Apfelgarten 10, D-76870 Kandel, Germanio

Sennacieca Revuo
Eldonas: SAT
Redaktoro: Krys Ungar
59 Furlong Avenue, NG5 7AS Arnold, Notts, Britio

Sennaciulo
Eldonas: Sennacieca Asocio Tutmonda
Redaktoro: Kresimir Barkovic
67 av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio

Sferilo
Eldonas: San Francisco Regiona E-Societo
Redaktoro: Cathy Schulze
410 Darrell Rd, Hillsborough, CA-94010, U.S.A.

Simpozio (filozofio)
Eldonas: Kultura Fondajxo "Simpozio"
Redaktoro: Evaldo Pauli
Rua Conselheiro Mafra, 682, BR-88010-102 Florianopolis, Brazilio

Skolta Mondo, La
Eldonas: Skolta E-Ligo
Redaktoro: Anna Ritamaki
Peltolavagen 6 B 36, FIN-27200 Abo/Turku, Finnlando

SNEES
Eldonas: Sud-Novanglia E-Societo
Redaktoro: Jerald Veit
446 S. Quaker Lane, West Hartford, CT-06110, U.S.A.

Socialisto, La
Eldonas: Auxstria Soc.Ligo Esperantista
Redaktoro: Walter Haberl
Funfhausgasse 16, A-1150 Wien 15, Auxstrio

Solidarulo - en Esperanto
Eldonas: Komunista E-Kolektivp por Belgio
Redaktoro: R. Bastin
171/10. Bd. M. Lemonnier, B-1000 Brussel, Belgio

Spiritisma E-o Informilo
Eldonas: Capemi Peculio
Redaktoro: Cesar Spares dos Reis
S.Clemente 38-11o and.Botafogo, BR-22260-900 Rio de Janeiro (RJ),
Brazilio

Starto
Eldonas: Cxeha Esperanto-Asocio
Redaktoro: Miroslav Malovec
Bosonozska 15/10, CZ-625 00 Brno, Cxehio

Suno Pacifika, La
Eldonas: Tokia Esperanto-Klubo
Redaktoro: Oba S, Hirayama T, Nakano K.
310-3-1-5 Takadanobaba, J-169 Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio

svisa kanguruo, la
Eldonas: Junularo Esperantista Svisa
Redaktoro: Rolf Ernst
Talwiesenstrasse 150, CH-8055 Zurich, Svisio

Tagsano (ex: La Bugradilo)
Eldonas: "Geja Libereco"
Postbus 399, NL-3740 AJ Baarn, Nederlando

TEJO-Tutmonde
Eldonas: T. E. J. O.
Redaktoro: Kalle Kniivila
Vaasanpuistikko 17-8.krs, FIN-65100 Vaasa, Finnlando

Telopeo
Eldonas: E-Federacio de Nova Sud Kimrio
Redaktoro: s-ino M. Chaldecott
143 Lawson Street, NSW 2016 Redforn, Auxstralio

Translimen
Eldonas: "Esperanto" Radikala Asocio
via di Torre Argentina 76, I-00186 Romo, Italio

Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
Eldonas: Cxina Scienca Akademio
52 Sanlihe, Akademia Sinica, CN-100864 Beijing, Peking, Cxinio

Ukraina Stelo
Eldonas: Ukrainia E-Asocio
Redaktoro: Vasil Stanovich
ul. P. Orlika 3 A, UKR-293720 Drogobich, Ukrainio

Varsovia Vento
Eldonas: E-klubo "Varsovia Vento"
Redaktoro: Ireneusz Bobrzak
ul. Torunska 82/133, PL-03-226 Varsovio, Polio

Vekilo
Eldonas: Esperanto-klubo Tampere
Redaktoro: Veli & Sylvia Hamalainen
Teivaalantie 85, FIN-33400 Tampere, Finnlando

Verda Kolombo, La
Eldonas: Japana Pacdefenda E-Asocio
Redaktoro: Kurita Kimiaki
Yata Sakuragaoka 1209-98, Misima-si, Japanio

Verda proleto, La (The worker)
Eldonas: SAT en Britio (SATEB)
Redaktoro: Alan Gould
Woodrising, Thorn Lane,Goxhill, North Lincs, DN19 7LU, Britio

Verda Vocxo
Eldonas: Korea Esperanto-Junularo
Redaktoro: Park Heon-seong
C.P.O. 7998, 100-679 Seoul, Koreio

Vertikale
Eldonas: Flandra E-Ligo
Redaktoro: Edward Symoens
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio

Vesperto
Eldonas: E-Societo "Gajaj Migrantoj"
Redaktoro: Kovacs Bela
Bela kir. u. 44, H-7400 Kaposvar, Hungario

Voko el Stirio
Eldonas: Auxstria Esperanto-Junularo
Redaktoro: Axel Leitner & Michael Martin
Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio

"1001" - Internacia Negoca Informilo
Redaktoro: Zojai Jozsef
pk. 331, H-6500 Baja, Hungario

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:   H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor