Eventoj n-ro 0060, 2/auxgusto - '94,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - La publika prezento
                      - Nova prezidanto de FAME
                      - Katalogo pri E-turismo
                      - Emeritigxis... la flago?
                      - 950-a Esperanto-strato: en la Kanariaj Insuloj!

Konkurso:             - Rezultoj de Belartaj konkursoj de UEA en 1994
                      - Konkurso por la legantoj de EVENTOJ
                      - Internacia konkurso por mezlernejanoj

Opinioj:              - Filozofio de esperantismo
                      - UEA-banko

Esperanto aplikata:   - Terminoj en konstru-tekniko
                      - Medicinistoj sercxataj!
                      - "Esperantokoop" en Kolombio
                      - AdE-kolokvo
                      - Kontaktoj sercxataj
                      - Cxu trejni jxurnalistojn?
                      - Cxina sxako kaj cxina abako

Libroj:               - Skota humuro

Arangxoj:             - Internacia Foirode Esperanto-Turismo
                      - Simpozio pri entreprenado pere de Esperanto:
                      - Dua Atlantika Plongado
                      - Kavernumado en Svisio
                      - Balta-mara Renkontigxo
                      - "Seminario en Valencio
                      - P E P S
                      - Venki montpinton el tri direktoj

Anonco:               - IF

Suplemento:           - Baldaux venos Mazi anka xal Vi!

Anonco:               - Mazi

Movado:               - 25 jaroj de Esperanto-instruado
                      - Infana E-Semajno en Finnio
                      - Unuigxo Franca por Esperanto kaj la Euxropaj
                        balotoj
                      - TV-serio en Danio
                      - Rusaj sciuloj en intelektaj TV-ludoj
                      - Pregxeja unitariana prediko

ILEI:                 - 28-a ILEI konferenco

Junularo:             - Kiel mi sxtopu la truon?
                      - Nek mono nek homo

Kulturo:              - OSIEK-Premio 1994

Hungara angulo:       - ***

Reagoj:               - Ermitoj

Esperanto en radio:   - Radio Sarajevo en Esperanto
                      - Kiam parolas Varsovio?

Alvoko:               - Konkurs-alvoko

La leganto:           - Telefonkarto ne la unua!

Movada teorio:        - Kiom?

Anoncetoj:            - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

La publika prezento
===================

Hodiaux, post pli ol trionjarcento, ne eblas por mi diri, kio gxuste
kondukis min al Esperanto. La prezentotaj eventoj, versxajne, prezentas
la aferon ne laux la vere okazinta ordo, cxar mi ne faris tiam iujn
notojn. Sed la historio estis proksimume tia.

Iam en la mezo de 1950-aj jaroj mi aux miaj parencoj acxetis libron en
paperkovrilo, kiu enhavis faman scienc-fikcian novelon de Robert Heinlein
"La verdaj montetoj de Tero" (The Green Hills of Earth). La novelo
rakontas pri Rhysling, la Blinda Bardo de la Kosmaj Vojoj, kies magnum
opus - poemo kun la sama titolo kiel la novelo - estis kantata en la
angla, aux franca, aux germana. "Aux", aldonas la auxtoro, "oni povas
kanti gxin en Esperanto, sub cxielarka standardo de Tero". Mi supozas, ke
versxajne mi jam cerbumetis, kio ja tiu Esperanto estas, cxar kio estas
la angla, franca  kaj germana, mi certe sciis.

Iom pli aux malpli frue ol tio mi legis fragmentojn el la ekzemplero de
miaj parencoj de "Historio de lingvoj" far Mario Pei, en kiu mi trafis
pagxon priskribantan Esperanton (Pei, kion oni scias, estis iaspeca
Esperanta partizano). Gxi instigis min iom pensi kaj miri pri tiu lingvo.

Iom poste, kredeble en la oka klaso, mi komencis viziti la publikan
bibliotekon en Portland, Oregon, kaj tie mi trovis kelkajn librojn pri
Esperanto. Rememorinte pri miaj du pli fruaj renkontoj kun tiu nomo, mi
ilin prenis kaj komencis legi...

Mi volas diri, ke estis pli ol unu renkontigxo kun Esperanto aux ties
nomo, kiu turnis min al la lingvo. Mi kredas, ke la samo veras ankaux por
aliuj: oni vidas la nomon la unuan fojon kaj metas en la memoron; oni
vidas la nomon la duan fojon kaj pasive pensas pri gxi; oni vidas la
nomon dekan fojon, kaj telefonas, aux skribas, aux elektronikrete
kontaktigxas al Esperanto-asocio.

Sed kiel ni prezentadu Esperanton al la publiko?

Ni povus fari anoncon en Time aux Newsweek. Simpla tutpagxa anonco kostus
pli, ol nia tuta kapitalo, sed eble gxi valorus... sed cxu valorus? Nu,
bone, versxajne ne. Gxi estus nur unu mencio pri Esperanto - sed ni ja
parolas pri multaj mencioj. Kaj ni simple ne povas entrepreni, kaj
versxajne ne povos entrepreni en la antauxvidebla estonteco, veran
grandan kampanjon.

Do, kiel ni atingu multoblajn menciojn pri Esperanto, prefere senpagajn?

Mi auxdis la opinion, ke ecx la malbona mencio de Esperanto estas pli
bona, ol nenia. Unu malnova esperantisto, mia bona konato, ecx sugestis,
ke iu murdisto, mortiginta per hakilo multajn homojn, povus esti Bona
Afero de  la propaganda vidpunkto, se li estas iel ligita kun Esperanto
kaj la aferon emfazas la novajxinformiloj. Mi apenaux povas konsenti kun
tiu ekstrema ekzemplo - kaj mi certe ne rekomendas al ajna membro de E-
societo entrepreni tiaspecan kampanjon! - sed ja estas certaj malbonaj
mencioj de Esperanto, kiuj povas esti vere utilaj. Tio estas la
malfavoraj opinioj  pri la lingvo en la gazetaro, kiujn ni povas rebati.
Kiam la rebatoj estas publikigataj, Esperanto estas menciata por la
leganto dufoje - la duan fojon favore. Oni nun pensados, ecx se nur
pasive, pri la lingvo.

Mi prezentu paron da ekzemploj el la lastaj monatoj, per kiuj mi provos
montri, kiel la tiaspecaj aferoj funkcias.

Kolumnisto en PC Week, pridiskutante novan operacian sistemon Microsoft
Windows NT, komparis ties potencon al tiu de Esperanto, kiu, laux li,
bedauxrinde ne funkcias. Mike Sloper el la Centra Oficejo de ELNA ekvidis
la artikolon, replikis al gxi, donis al mi la kopion, kaj faksis al
Jurgen Wolff el Komputila Rondo en Germanio. Mi skribis al la revuo mian
propran replikon, kaj same faris Jurgen Wolff. PC Week publikigis cxiujn
tri replikojn kaj tio elvokis serion da informpetoj al ELNA kaj -
eventuale - kelkajn membrigxojn al ELNA.

La 4-an de februaro 1994 numero de la londona Times Literary Supplement
enhavis revuon far Eric Korn pri la libro de Pierre Janton Esperanto:
Language, Literature, Community. La revuo fakte igxis (tre seninforma)
kritiko de Esperanto; Korn nenie klarigis la opinion de la libro mem.
Informon pri la revuo sendis per Internet Edmond Grimley-Evans kaj, laux
nia peto, la Esperanto-grupo de la Kembrigxa Universitato (en Anglio)
faksis al ni la kopion de la revuo. Mi, inter aliaj, respondis al la
revuo, kaj en la sekvasemajna numero de TLS la redaktoro publikigis du
leterojn, kritikantajn la kritikon de Korn, ambaux favorajn al Esperanto:
la mian  kaj tiun de William Auld el Skotlando. Denove du mencioj pri
Esperanto en du semajnoj, la lasta favora.

Ni faru la du konkludojn.

1. Gravas kvanto de rebatoj. Sola letero al la redaktoro responde al iu
   artikolo, se bone verkita, povas esti publikigita, sed la redaktoro
   povas ankaux decidi, se la respondo al artikolo solas, ke la temo ne
   estas suficxe interesa, kaj povas ne doni al gxi spacon sur la pagxoj.
   Aliflanke, dek leteroj al la redaktoro plej ofte certigas, ke unu
   estos publikigita; cent povas certigi, ke al la temo estos donita tuta
   kolumno, kaj ecx instigi la redaktoron okupigxi pri la temo estonte.

   Notu bone: se vi skribis leteron kaj estas publikigita ne la via, sed
   ies alia, ne kredu, ke vi vane elspezis viajn tempon kaj energion: sen
   apogo de via letero tiu alia povus esti neniam publikigita!

2. Rapideco de respondo gravas, kvankam, certe, ne estas absolute necesa
   (mi povas montri paron da kazoj, kiam la repliko estis sendita kelkajn
   semajnojn post la originala artikolo, kaj ili estis publikigitaj). Tio
   signifas, ke la personoj, kiuj okupigxas pri replikoj, devas scii pri
   la originala artikolo kiel eble plej baldaux post gxia apero. Kaj tio
   implicas, ke, por produkti tiajn respondojn, ni cxiam pli dependas de
   elektronikaj komunikiloj - telefono, faksilo, modemo. La printataj
   rimedoj

(leteroj, leterbombadoj, gazetoj) simple ne estas suficxe rapidaj.

Don HARLOW, prezidanto de ELNA

el Esperanto USA, 1/1994

Ndlr. ELNA kreas specialan "rebato-servon", kiu celas grupan reagon al la
artikoloj pri Esperanto en usona gazetaro. Interesigxintoj kontaktu ELNA:

P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono;
tel. +1-510-6530998;
fakso +1-510-6531468;
el. posxto Internet elna@forigu.netcom.com.

*************************************************************************

Nova prezidanto de FAME
=======================

Post la morto de gxia fondinto, Alois Meiners, vakis la posteno de
prezidanto de FAME-fondajxo. La kunveno de l` fondintoj elektis kiel
novan prezidanton Stefan Maul, kiu igxis internacie konata precipe kiel
fondinto de la internacia magazino Monato, kaj nun li estas la prezidanto
de Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio, TEJxA. Nova vicprezidanto
farigxis Utho Maier, kiu aktivas en la Esperanto-biblioteko en Aalen. La
gxisnuna vicprezidanto, Rainer Heckhausen, elektigxis kiel parolanto de
la fondintoj. FAME en cx. 5 jaroj de sia ekzisto akcelis kaj subtenis jam
pli ol 50 projektojn, parte per konsiderindaj monsumoj. La fondajxo
alvokas kreskigi la kapitalon per donacoj;  tiu, kiu donacos minimume mil
markojn, farigxas aldona fondinto kun koncernaj rajtoj. Krome la fondajxo
invitas esperantistojn sekvi la ekzemplon de Alois Meiners kaj destini en
testamento heredan sumon por FAME:

Fame-Fondajxo, Stefan Maul
Pferseestr. 15, D-86150 Augsburg, Germanio.

*************************************************************************

Katalogo pri E-turismo
======================

Estimataj gvidantoj kaj organizantoj de E-feriejoj!

Turismo estas unu el la plej gravaj kampoj de la aplikado de la
internacia lingvo. Vojagxoj povas esti tauxgaj allogajxoj por interesigi
novajn esperantistojn - kaj aktivigi malnovajn.

Tamen ne ekzistas la ebleco, informi kaj varbi suficxe bone por
Esperanto-turismo, cxar ne ekzistas ia katalogo, per kiu oni povas
prezenti al interesito la multajn diversajn eblecojn, kiuj ekzistas,
vojagxi al Esperantujo.

Germana E-Asocio decidis prepari la eldonon de Internacia katalogo pri
Esperanto-turismo.

Por la katalogo ni ellaboris unuecan sistemon kaj enketilon. Ni petas
cxiun koncerniton plenigi kaj rapide (!) resendi tiun enketilon, por ke
ni povu ellabori kiel eble plej ampleksan katalogon.

La enketilon petu rekte cxe Germana E-Asocio aux cxe

Kai Pohlmann,
Schiffbeker Weg 32, D-22111 Hamburg.
(Telefakso: +49-40-7324340).

Kun anticipa danko afable salutas

Elsbeth Bormann, prezidanto de GEA

*************************************************************************

Emeritigxis... la flago?
========================

Jes, la granda kongresa flago, kiu ornamis la cxefan salonon de iu UK
ekde 1947 en Berno, "emeritigxis". Post preskaux 50-jara servado ne plu
restis spaco sur la flago por alkudri la nomon de la kongresa urbo.
Felicxe, granda korea tekstilkompanio donacis al UEA novan kongresan
flagon, kiu estis inauxgurita en la Solena Fermo de la Seula UK kaj
efektive ekplenumos sian funkcion en Tampereo.

Mark Fettes

*************************************************************************

950-a Esperanto-strato: en la Kanariaj Insuloj!
===============================================

En marto de tiu cxi jaro, la Urba Konsilantaro de Tegueste (Tenerife,
Kanariaj Insuloj), donis la nomon "Esperanto" al promenejo proksima al la
placoj de la Pregxejo kaj la Urbodomo.

Laux Hugo Rollinguer, la dato elektita por la inauxguro, la 12-a de
septembro, estas ja bela anekdota hazardo, cxar gxi koincidas kun la
festo de "Nuestra senora de los Remedios", dum Esperanto prezentas sin
kiel sola lingvo, kiu kapablas liveri solidaran komprenon inter cxiuj
homoj.

Laux la Prezidanto de UEA, John Wells, la nova strato ricevos la numeron
950 en la katalogo, kiun, kun pli ol tricent pagxoj kaj 400 fotoj,
eldonos UEA omagxe al la stratoj, monumentoj kaj placoj, kiuj en urboj de
la tuta mondo rekonas la Lingvon Internacian, kaj ties inicianton D-ro
Zamenhof.

El Boletin, junio/94

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Rezultoj de Belartaj konkursoj de UEA en 1994
=============================================

- Poezio

  Neniu premio aljugxita. Partoprenis 22 verkoj de 9 auxtoroj el 8
  landoj.

- Prozo

  Unua premio:   Ne aljugxita.

  Dua premio:    Georgo Kamacxo (Hispanio) pro "Avataro".

  Tria premio:   Georgo Kamacxo pro "Gulivero en Cxapelujo".

  Partoprenis 17 verkoj de 10 auxtoroj el 8 landoj.

- Teatrajxo

  Unua premio:   Paul Gubbins (Britio) pro "Konto de l' vivo".

  Dua premio:    Paul Gubbins pro "Hotelo de l' Teatro".

  Tria premio:   Paul Gubbins pro "Int-Ant-Hont'" kaj Mike Sadler
                 (Hungario) pro "Sofo".

  Honora mencio: Mike Sadler pro "Teo kaj testamento".

  Partoprenis 7 teatrajxoj de 4 auxtoroj el 3 landoj.

- Eseo

  Premio Luigi Minnata: Nikola Rasxicx (Nederlando) pro "Pledo por
  sociologio de Esperanto-Movado.

  Honora mencio: Zsuzsanna Csiszar (Hungario) pro "La lingvajxo de
  porinfana literaturo"

  Partoprenis 4 eseoj de 3 auxtoroj el 3 landoj.

  Premio "Nova talento"

  Giuseppe Spini (Italio) pro la prozajxoj "La lasta kunveno" kaj  "En
  signo de paco".

- Infanlibro de la jaro

  "Emilo de Smolando" de Astrid Lindgren, trad. Harold Brown kaj  Kerstin
  Rohdin, eld. Progreso Eldonejo (Svedio).

  "Muminvalo" de Tove Jansson, trad. Eckhard Bick. Eld. Esperanto-Asocio
  de Finnlando.

  Kaj "La Knabo, kiu ludis kun la maro" de Rudyard Kipling, trad. Amri
  Wandel, eld. Edistudio kaj Esperanto-Ligo en Israelo.

  Partoprenis 5 libroj de 5 eldonintoj el 5 landoj.

*************************************************************************

Konkurso por la legantoj de EVENTOJ
===================================

Post kvar sukcesaj jaroj la tradicia konkurso por lernejanoj cxi-foje
malfermas la konkurson antaux nelernejanoj. Ili solvos la taskofoliojn de
la 2-a kategorio/P, t.e. progresintaj mezlernejanoj kaj formos apartan
konkurs-grupon, tiun de plenkreskuloj (=PL). Kun tutkora bonvolo ni
invitas ankaux vin, kara leganto, al partopreno en la konkurso. Se vi
volas ricevi la korektitan taskon kune kun la nova taskofolio kaj la
liston de aktuala stato de la konkurso, sendu kun la solvo 1
respondkuponon (hungaroj: neuzitan posxtmarkon) por afranki la respondon.
Pri la stato informas ankaux la E-programo de radio Bartok en Budapest.

La regularo ne multe sxangxigxis, tamen mi petas vin atente tralegi gxin
kaj sekvi ties instrukciojn. (Vidu en Eventoj 2/julio!)

Esperante, ke multaj estintaj kaj novaj konkursemaj esperantistoj
aligxos, salutas vin cxiujn en la nomo de ILEI-komisiono pri lernejaj
konkursoj

Geza Kurucz.

*************************************************************************

Internacia konkurso por mezlernejanoj
=====================================

- 1-a taskfolio por kategorio "K" (komencantoj)
-----------------------------------------------

   - 1. Kiuj finajxoj mankas? (3 poentoj)
        Ev... est... 15-jar... bel... knab... .

   - 2. Skribu almenaux ok Esperantajn vortojn, kiuj estas internacie
        uzataj! (2 poentoj)

   - 3. Konstruu frazon per la donitaj vortoj! (3 poentoj)
        novan / Pauxla / Hodiaux / acxeti / sxia patrino / volis / kaj /
        jupon

   - 4. Kion signifas la mallongigoj: s-ro, d-ro, str. (3 poentoj)

   - 5. Faru almenaux ses vortojn el kapo sxangxante cxiufoje nur unu
        literon! (3 poentoj)

   - 6. Solvu la sekvan enigmon: b b (3 poentoj)

   - 7. Kiu koloro simbolas Esperanton? Kial? (3 poentoj)


1-a taskfolio por kategorio "P" (progresantoj + Eventoj-legantoj)
-----------------------------------------------------------------

   - 1. Kiuj prepozicioj mankas? (En cxiu povas esti du variantoj!)
        (3 poentoj)
        Dankon ... la cxokolado. / Estas kvarono ... la 8-a. / teo ...
        citrono

   - 2. Skribu po unu simplan frazon kun la vortoj: fali, faligi.
        (2 poentoj)

   - 3. Esprimu per unu vorto! (3 poentoj)
        objekto, per kiu oni mangxas supon / piediri tre rapide / tia, ke
        gxi ne funkcias, cxar gxi estas difektita

   - 4. El kio konsistas adreso de leteramiko? Kiel ili sekvas unu la
        alian? (3 poentoj)

   - 5. Faru almenaux ses vortojn el kapo, sxangxante cxiufoje nur unu
        literon! (3 poentoj)

   - 6. Solvu la sekvan enigmon:  b b (3 poentoj)

   - 7. Kiu koloro simbolas Esperanton? Kial? (3 poentoj)

Limdato por ambaux kategorioj: la 14-a de oktobro 1994.

La solvojn sendu al:

Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo
Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Filozofio de esperantismo
=========================

Mi tralegis en "Eventoj" artikolon de Bernard Golden "Krizo de la  loka
grupo  - cxu gxi estas eksmoda?" En tiu artikolo s-ano Bernard diras
iuloke, ke "Ne valoras instrui nur la lingvon. Estas necese ankaux
informi ilin pri la ideologio aux filozofio de esperantismo..."

Do, ankaux samideano Bernard opinias, ke tre estas necesa la filozofio de
esperantismo, pri kiu ni jam kelkfoje signaladis! Tutcerte cxiuj
geesperantistoj devus esti filozofie, "esperantozofie" preparitaj por la
esperanrista vivo kaj agado!  Mi opinias, ke estus tre bone demandi
samideanon Bernard Golden, kiel li vidas la filozofion de esperantismo.
Mi opinias, ke estas tre bezonata fasta diskutado pri tiu filozofio, kiun
preskaux neniu konas sed kiu estas treege bezonata en cxiu klubo, en cxiu
rondo, en cxiu Esperanto-organizajxo!

El diversaj opinioj povas kreigxi bildo de tiu filozofio kaj niaj
filozofoj (ni ja havas filozofojn en nia movado) povos gxin konkretigi,
prilabori kaj prezenti al cxiuj!

La afero sxajnas esti (kaj certege estas) treege grava por ni cxiuj. Oni
ne rajtas neglekti la temon pro iuj sxajnaj imagoj.

Sebastian Tuszinski, Polio

*************************************************************************

UEA-banko
=========

...Kiam d-ro Sadler lancxis la nunan kontosistemon cxe UEA, li konscie
kaj plenintence kreis kernon de esperantista gxirobanko. La sistemo estas
(kaj restas) ideala por farigxi, lige kun la famaj UEA-kodoj de la
membroj, ampleksa internacia (nesxtata) gxirobanko.

Sed gxi estas nur parte ekspluatata, cxar ne komprenata. La membroj timas
lasi monon en sia konto cxe UEA. La oficistoj timas inundon da laboro.

Tamen la laboro estas simplega (mi mem faris gxin inter 1983-86), kaj la
sumoj deponitaj, adekvate prizorgataj, ebligus financadon pere de rentoj
riceveblaj. Cxiu bankoficisto komprenas tion.

Eble informado pri tio devus aperi kiel parto de ies "Strategia Plano".

John Rapley, Britio

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Terminoj en konstru-tekniko
===========================

Por ke Esperanto antauxeniru en la konstruistaj rondoj necesas ankaux
veturilo, fakte lingva veturilo. Gxis nun multaj vortoj jam estas
troveblaj en diversaj jam aperintaj eldonajxoj (Moberg: Konstruteknika
terminaro de 1958, Arkeologio, arto, konstruo kaj metio el 1932), sed ili
estas malnovaj, kaj ne entenas la modernajn esprimojn.

En TAKE (Tutm. Asocio de E-istoj Konstruistoj) - apud la aliaj, fakaj
surmerkatigaj laboroj estas ekfunkciigita ankaux la Terminologia Sekcio
kun la gvido de Fabien Van Mook el Nederlando.

La unua projekto estas aldono de E-lingva traduko al prikonstrua
terminaro de Euxropa Unio. Tia projekto estas relative simpla kaj
spertodona, kaj tiaj spertoj necesas por la granda celo: la multlingva
terminaro de TAKE!

La Terminologia Sekcio jam havas plurajn membrojn, sed bezonas pliajn
kunlaborantojn. La sinanoncantoj estas bonvenaj, se

-  sxatas labori pri sia fako kaj la Internacia Lingvo,

-  deziras labori per modernaj iloj por konservi en terminbanko,

-  ricxigi sian lingvan konon de Esperanto kaj aliaj lingvoj,

-  sxatas diskuti science pri terminologio.

Leteron de interesigxantoj atendas:

Fabien VAN MOOK
Echternachstraat 24, NL-5224 TB es Hertogenbosch, Nederio

el La Domo, julio/94

*************************************************************************

Medicinistoj sercxataj!
=======================

Universala Medicina Esperanto-Asocio, kiu membrigas esperantistojn el la
diversaj medicinaj medioj kaj metioj, volas kontakti, membrigi, servi
cxiujn esperantistojn, kiuj laboras en medicina tereno.

UMEA eldonas la revuojn "Medicina Internacia Revuo" kaj "Medicina
Kuriero" kaj organizas internaciajn renkontojn. Gxi havas fakajn
sekciojn: stomatologian, veterinaran. Se vi estas koncernita aux se vi
konas koncernajn esperantistojn, kontaktu la prezidanton:

D-ro Imre FERENCZY,
Pf. 143, H-9002 Gyor, Hungario.

*************************************************************************

"Esperantokoop" en Kolombio
===========================

"Vidi Esperanton kiel objekton", kaj "Vidi nin kiel objekton de
Esperanto"
- jen estas du konceptoj, kiujn akceptis la fondintoj de la nova organizo

en Kolombio. La nova kooperativo volonte havus kontaktojn kun similaj
organizoj dise en la mondo.

Kontaktadreso:

S-ro Santiago Alvarez Gutierrez,
Apartado Postal 54-800. Santafe de Bogota-2, Kolumbio

el Kooperativa Stelo, 1/94

*************************************************************************

AdE-kolokvo
===========

La unua kolokvo de la Akademio de Esperanto okazis en Prago 7-14.7.1994.

Bedauxrinde ia inicianto kaj prezidanto de AdE D-ro Andre Albault
lastmomente devis rezigni pri la persona partopreno pro forta
malplibonigo de sia sanstato.

La kolokvon, kiun arangxis komisiite de AdE la eduka entrepreno de Petro
Chrdle KAVA-PECH, partoprenis 37 personoj el 11 landoj.

Post la inauxguro fare de la vicprezidanto de la Akademio d-ro Werner
Bormann praga akademiano Eli Urbanova prezentis kelkajn de siaj lastaj
poemoj. Dum la kolokvo okazis 15 prelegoj i.a. de W. Bormann, D. Blanke,
C.Kiselman, J. Thierry, R. Eichholz, W. de Smet, M. Duc Goninaz, I.
Jackson, K.H. Simon, P. Chrdle, M. Bartovska, A. Lewanderska k.a.

Cxiujn prelegojn enhavos la prelegkolekto, kiu aperos libroforme en
supozata amplekso de 180 gxis 200 pagxoj ankoraux en 1994 cxe KAVA-PECH.

Petro CHRDLE

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

En Torun, Polio, s-ano Mieczyslav MACKIEVICZ establis antikvajxejon kaj
komercas per malnovaj libroj kaj aliaj interesaj ajxoj, ankaux per
esperantajxoj. Li invitas cxiujn esperantistojn viziti gxin. Inauxguro de
la antikvajxejo okazis la 27-an de julio.

La adreso de la originala komercejo:

Antykwariat "Mats",
ul. Podmurna 13, PL 87-100 Torun, Polio

*************************************************************************

Cxu trejni jxurnalistojn?
=========================

La estro de la TEJxA-komisiono por trejnado de jxurnalistoj, Pauxlo
Gubbins, energie solvis la taskon ellabori perkorespondan kurson - kaj
jam pretas granda parto.

En fresxa kaj vigla stilo la kurso konsilas, instruas kaj instigas
estontajn esperantlingvajn jxurnalistojn kaj redaktorojn por
profesinivela verkado kaj redaktado. En la fokuso de la kurso estas
precipe praktikaj ekzercoj.

La kurso-komencon TEJxA planas al auxtuno, sed bonvenigas interesigxon,
aligxojn por pli bone plani gxin.

Kontaktu:

Stefan MAUL,
Pferseer str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio
Fakso: +49-821-520385

El Internacia Jxurnalisto, 3/94

*************************************************************************

Cxina sxako kaj cxina abako
===========================

estas fakoj en la universitato de Chengdu. Pere de Esperanto, la fako
instruadas al eksterlandanoj sxakludon kaj abakadon. Tiuj, kiuj emas
lerni, skribu al

s-ro Xia Zhongyi, Chengdu Universitato,
CN-610081 Chengdu Sichuan, Cxinio.

El Franca Esperantisto, majo/1994

*************************************************************************

LIBROJ
////////

Skota humuro
============

- Kiel vi sentas vin post unujara geedzeco? - demandas anglo sian skotan
  amikon.

- La geedza vivo ne estus tute malbona, sed mia edzino konstante postulas
  de mi pli kaj pli da mono. Cxe la matenmangxo, cxe la luncxo, cxe la
  tagmangxo kaj cxe la vespermangxo, ecx post la enlitigxo sxi postulas
  de mi pli kaj pli da mono!

- Sed, finfine, por kio sxi bezonas tiom da mono?

- Mi ne scias, mi ankoraux neniam donis al sxi ecx plej etan moneron...!

La sxerco (unu el preskaux 300) devenas el la libro "Humuro laux la skota
maniero" de Andrzej PETTYN, kun la enkonduko de la fame konata skota
poeto William Auld, eldonota cxi-auxtune de Flandra E-Ligo.

La libro estas cxarma legolibro, kiu amuzas kaj instruas. Speciala
metodika suplemento klarigas al kursgvidantoj, kiamaniere oni povas uzi
la mallongajn tekstojn en E-kursoj kaj studrondoj.

La libro estas rekomendinda ankaux kiel donaco por amikoj! Antauxmendu
gxin cxe:

Flandra E-ligo,
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio
Telefakso: +32-71-431413

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Foiro de Esperanto-Turismo
=====================================

Bydgoszcz, 25 septembro - 2 oktobro 1994.

La Foiro estas la plej granda arangxo de e-entreprenoj, okupigxantaj pri
turismo. Cxeestas gxin preskaux cxiu, kiu gravas en tiu agadtereno.
Invitilon kaj detalan informon vidu en Eventoj n-ro 58, aux petu de:

Monda Turismo, Andrzej GRZEBOWSKI
Fakso: +48-52-415744

*************************************************************************

Simpozio pri entreprenado pere de Esperanto:
============================================

Dobrichovice (apud Prago), 17-20.10.1994, en hotelo "Trilobit", cxiuj
cxambroj kun propraj dusxejo kaj necesejo, plena pansiono. Prezo: 340
DEM. Eblas tranokti ankaux en proksimaj kabanoj (sen hejtado), tiel la
"memzorga" partoprenkotizo (sen mangxado) estas 120 DEM. Post la simpozio
cxiuj partoprenontoj ricevos la prelegkajeron.

Cxefaj traktotaj temoj:

   A. Specifaj trajtoj de Esperanto rilate entreprenadon gxenerale.
   B. Turismo.
   C. Eldona agado (periodajxoj kaj neperiodajxoj).
   D. Internacia komerco.

Sinproponoj kaj resumoj de siaj prezentajxoj (ne pli longaj ol 150
vortoj) estas bonvenaj cxe:

Kava-Pech, Petro CHRDLE
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Tel./fakso: +42-2-99121126

Rim: Malgxoje ni konstatas, ke la organizantoj (en ekssoclando) denove
celas nur la ricxajn okcidentajn partnerojn, kaj per la alta prezo
praktike malebligas la partoprenon de siaj samlandaj kaj aliaj
ekssoclandaj kolegoj...

La Komitato de TEJO - en sia bone rekonita propra intereso - jam en 1993
akceptis decidon pri la deviga (!) min. 50 % rabato por orient-euxropanoj
en estontaj IJK-oj. Cxu la Esp-entreprenistoj cxie en la mondo estas same
ricxaj? Mi havas fortan dubon, ke multaj orienteuxropanoj pretas pagi 120
DEM nur por la partopreno... Ni ekzemple decidis nun rezigni...

La red.

*************************************************************************

Dua Atlantika Plongxado
=======================

Cxiujare sunas en suda Portugalio komence de novembro. Gxuu tiun
somerecan veteron cxi jare okaze de la Dua Atlantika Plongxado (10-
13/11/94, apud Lisboa, en la urbeto Troia).

Estos distra programo en la apudaj plagxoj kaj amuzejoj, prelego de
Goncalo Neves kaj movada diskuto.

Interesigxantoj kontaktu:

Portugala Esperanto-Junularo,
Rua Dr. Joao Couto 6 r/c A, P-1500 Lisbono, Portugalio.
Rete: b40@forigu.ptearn.cc.fc.ul.pt

*************************************************************************

Kavernumado en Svisio
=====================

JES (Junularo Esperantista Svislanda) organizas la 10-11-an de septembro
novstilan semajnfinon, cxifoje kun aventura kavernuma programo! La
aligxkotizo - 25 CHF - inkl. enirprezon kaj mangxajxojn.

Kontaktadreso:

Marko GIROLAMETTI,
Thorenbergstr. 13, CH-6014 Littau, Svisio
Tel.: +41-41-574894

*************************************************************************

Balta-mara Renkontigxo
======================

okazos de 9-a gxis 11-a de septembro 1994 en Stralzund kun kultura,
natura kaj turisma programo. Pliaj informoj cxe Hannelore Brunaw kaj en
la Hamburga Esperanto-Domo.

Klaus-Groth-Stragxe 95, D-20535 Hamburg, Germanio.
Tel.: +49-40-2503065

*************************************************************************

"Seminario en Valencio
======================

La unuafoje organizata seminario "Esperanto, kulturo, socio" havas la
kromtitolon "rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo", okazos de la 8-a
gxis 11-a de septembro en la urbeto Paterna (Valencio). Kotizo plus
kvartaga logxado kun plena pansiono kostas entute 17.000 pesetojn. Petu
informojn cxe:

Grupo Esperanto,
str. Gran Via Fernando el Catolico, 45-3a. E-46008 Valencia (Hispanio).

*************************************************************************

(Postenoj Esperantistaj Por Socilaboro), Polio

P E P S
=======

invitas partopreni en IFE-94, (Internacia Feriado Esperantista) en
Zawoja, ripozloko en Polaj Beskidoj de 5-a gxis 11-a en septembro.

La kosto de partopreno, kun plena hejma nutrado por unu persono tage
estas 7 USD (49 USD por la tuta semajno).

En la programo: lingvaj kursoj, prelegoj, distroj, ekskursoj. Antaux la
feriado estas proponata 3-taga restado en Krakovo (malmultekosta
tranoktado, speciala programo, ekskursoj). Kontaktadreso:

Zbigniew WARMUZ
ul. Bajeczna 1/104, PL-31-566 Krakow, Polio.

*************************************************************************

Venki montpinton el tri direktoj
================================

Slovena E-Junularo (SEJ) invitas al nekutima renkontigxo cxe la komuna
landlimo de Auxstrio, Italio kaj Slovenio al 11-a de septembro.

Post kolektigxo en Ratece (organizita auxtobusa karavano el Ljubljana)
estos komuna cx. 50 minuta "promenado" al la pinto en la slovenia flanko.
La pinto estas atingebla ankaux el Italio (Travisio) kaj Auxstrio
(Arnoldstein). Cxi lasta estas precipe alloga por komfortuloj, ja
ekzistas montlifto gxis la pinto.

Tie okazos renkontigxo de esp-istoj el cxiuj tri landoj. Restoracioj
trovigxas en trimbaux landoj, la sola afero, kion vi bezonas estas
komfortaj sxuoj.

Por detaloj kontaktu SEJ:

Novi Trg 6, P.P. 401, SLO-61000 Ljubljana, Slovenio

*************************************************************************

ANONCO
//////

IF
==

        JARFINA ARANGxO
    POR LA DUA GENERACIO KUN
        AUx SEN FAMILIO

27.12.1994 - 03.01.1995

Informoj cxe:
H.D.Platz,
Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Baldaux venos Mazi ankaux al Vi!
================================

-----------------------------------------------
Intervjuo kun  Tomasz WOJCIECHOWSKI,  estro  de
Tommy-eldonejo kaj reprezentanto de BBC-English
en Varsovio, prezentita en la Esperanto-elsendo
de Pola Radio la 27-an de julio 1994.
-----------------------------------------------

-  Kiel okazis, ke Mazikurso, vaste konata gxis nun cxefe por la
instruado de la angla limgvo, trovis vojon al via eldonejo, kiel
naskigxis cxi tiu ideo?

-  Laux mia orientigxo la koncepto prilabori kaj aperigi vidbendan kurson
de Esperanto estis naskigxanta jam de longa tempo, cxar en la Esperanto-
movado - kiel mi sciis - ne ekzistas plene profesinivela vidbenda kurso
de cxi tiu lingvo, sed tamen oni sentas la bezonon de tia
instrumaterialo. Se oni entreprenus la provon krei tute originalan
vidbendan kurson speciale por Esperanto-instruado, oni bezonus por la
realigo amason da mono. Tiam unu el la membroj de la skipo okupigxanta
pri la adapto de MAZI-kurso por Pola Televido prezentis la ideon, ke oni
adaptu gxin por Esperanto-instruado, ke oni transformu cxi tiun
filmmaterialin, tio signifas, ke oni konservu la jam filmitan instru-
materialon, cxiuj filmscenojn kaj la gxeneralan ideon kaj oni plenigu
gxin per sxangxita enhavo, aparte adaptita por la celoj de Esperanto-
instruado. Kaj cxar mi estas reprezentanto de BBC, la kurs-materialo
estis en miaj manoj, tial tute nature mi okupigxis pri tio kaj ni kune
agas.

-  La produktinto kaj eldoninto de la baza filmita kursomaterialo estas
BBC, cxu ne?

-   Jes, vere, BBC-English.

-  Kaj kiel cxi tiu lingvokurso estis akceptita en aliaj landoj? Lauxdire
oni jam vaste utiligis gxin? Mi ekzemple bone memoras, ke en Polio la
televidaj prezentadoj de MAZI-kurso atingis grandan sukceson.

-  Jes, oni montris la pola-angla version, gxi estis prezentita multfoje.
En aliaj landoj oni ankaux prezentis speciale adaptitajn nacilingvajn
versiojn. Laux la esploroj faritaj de BBC cxirkaux 2 miliardoj da homoj
en diversaj landoj rigardis la MAZI-kurson de la angla lingvo. Versxajne
oni povas diri, ke ne ekzistas landoj, kie MAZI ne estus konata.

-  Onidire cxi tiu filmmaterialo estas destinita por instrui la lingvon
al infanoj, sed samtempe ekzistas la opinio, ke ankaux plenagxuloj bone
amuzigxas rigardante cxi tiun vidbendan lingvokurson?

-  Cxe la instruado de fremda lingvo, kiam oni komencas de la proverba
nulo, estas malfacile diri, kio estas destinita por infanoj, kio por
plenagxuloj. Ekzistas jam la sama lingvo. Se io estu speciale destinita
por infanoj, tiam i.a. tio estas la film-scenejo ellaboritaj por aparte
altiri la atenton de infanoj. Sed la bazaj frazostrukturoj, la
gramatikajxoj ktp. povas esti la samaj kaj por infanoj kaj por
plenagxuloj. Multaj gepatroj lernis la anglan lingvon pere de MAZI-kurso
kune kun siaj gefiloj televidante lauxvicajn lecionojn. Tiamaniere la
gepatroj ankaux ofte lernis kaj multaj el ili konstatis, ke plenagxuloj
povas same bone lerni. Krome pri MAZI-kurso komencis interesigxi
mezlernejanoj, de kelkaj lernejoj ni ricevis specialajn mendojn de
akompanaj lernolibroj kaj vidbendoj por la tuta klaso. Mi memoras
instruistinon, kiu skribis al ni kaj konstatis, ke la oficiala lernolibro
por liceoj estas tro malfacila, kaj en la komenco sxi preferis MAZI-
kurson.

-  Jes, sed gxi nun vi rakontis pri MAZI-kurso por la instruado de la
angla lingvo. Dume oni jam komencis adapti gxin por la instruado de
Esperanto.

-  Jes, la esperantlingva versio de MAZI estos nur en Esperanto. Sed la
filmscenoj estas tiom sugestoplenaj, ke ne necesas nacilingvaj klarigoj
por  kompreni la enhavon, por sekvi la aventurojn de fabelaj figuroj,
kiuj jen kaj jen aperas antaux la okuloj de la gelernantoj. Cetere,
lauxbezone, patro, patrino aux iu avo, onklo ktp. povas lerni kune kaj
kelkfoje klarigi tion aux tion nacilingve. La unua parto de MAZI-kurso
jam estas esperantigita. Hieraux mi rigardis gxin post la muntado kaj mi
estas ravita ne nur de cxi tiu adapto, sed ankaux de la lingvo mem, kiu
surprizas min per granda belsoneco, mi antauxe ne auxdis Esperanton.

-  Estas gxoje auxdi tion ... sed , diru al mi, per kio la esperantlingva
MAZI diferencas disde la baza anglalingva kurso?

-  Gxenerale per tio, ke oni instruas per la sama filmmaterialo ne la
anglan lingvon sed Esperanton. La adapto laux la metodika vidpunkto laux
mi estas farita bonege. Krome estas aldonita ekzerco-parto, kiu ne
ekzistas en la anglalingva kurso. Per cxi tiuj ekzercoj oni prezentas
frazomodelojn de Esperanto, kiuj antauxe aperis en la unuopaj scenoj de
la koncerna parto aux ni diru - leciono. Samtempe tiuj aux tiuj
frazomodeloj eldirataj de cxarma parolistino estas prezentataj skribe sur
la ekrano. Samtempe oni lernas la korektan prononcon, kio estas tre grava
en la kazo de la praktika uzado de Esperanto. Ja la elparolo devus esti
lauxeble unueca, klara kaj ne-erariga pro eventualaj misprononcoj.
Kompreneble, oni pova ellerni Esperanton nur per la uzo de ordinara
lernolibro, sed  sen samtempa alproprigado de frazomodeloj, per kiuj ja
oni interkomprenigxas en la praktiko, tia lernado dauxras iom pli longe
kaj sen la auxskultado de prononcmodeloj oni ne havas la certecon, cxu
oni elparolas korekte. Kaj cxion cxi - la instruadon de frazomodeloj kaj
la instruadon de bona prononco - celas la vidbenda kurso de Esperanto
MAZI EN GONDOLANDO. Mi nepre volas subtreki, ke laux la didaktika
vidpunkto - pro la menciita kompletigo - la vidbenda leciono de Esperanto
estas perfekta.

-  Povas esti, ke niaj auxskultantoj havas dubojn, cxu la algxustigo al
la Esperanto-instruado de la filmmaterialo, unue kaj speciale preparita
por la instruado de la angla lingvo, estas akceptebla. Ja cxiu lingvo
havas sian didaktikan vicordon, preferojn ktp. Cxu eble pli frue oni
provis adapti la filmmaterialon de MAZI por la instruado de aliaj
lingvoj?

-  Jes, kompreneble. Ja cxi-rilate temas pri la utiligo de filmscenoj, en
kiuj fabelaj figuroj desegnitaj kaj movigxantaj per speciala tekniko
malfermas la busxon je difinita silabo-longo. Kaj oni devas nur enmeti la
saman nombron da Esperanto-silaboj en la dialogojn de la parolantoj. Ne
povas esti pli aux malpli multe da silaboj, cxar tuj oni rimarkos, ke
ekzemple la regxo fermis la busxon dum oni auxdas lian vocxon. Tiaj
aferoj ne ekzistas en la filmscenoj de nia kurso, la sinkronigo aux vocx-
dublado estas absolute perfekta kaj ja en cxio cxi partoprenis aktoroj -
esperantistoj, kiuj estas bone konataj en la Esperanto-movado, kiel
ekzemple Kalina Piekiewicz el la  iama Pola Esperanto Teatro, Andrzej
Tomecki - kantanta aktoro kaj kelkaj aliaj, i.a. kelkajn prononc-modelojn
legas Adrzej Pettyn - parolisto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio.
Estas subtrekinde, ke oni jam faris adaptojn de MAZI por instrui la
lingvojn francan, germanan kaj hispanan. Cxio dependas de lerta adapto de
la baza teksto, en la kazo de Esperanto mi auxdis, ke tre bone faris cxi
tion renoma didaktikisto Stefan MacGill.

-  Cxio cxi, kion vi diris estas tre optimismiga, des pli, ke pri la
filmscenoj respondecas konataj televidaj filmregxisoroj - Roman
Dobrzynski kaj Piotr Friedrich. Do, oni esperu, ke la projekto
definitivigxos lauxeble rapide. Cxu la eldonejo Tommy metis iujn
antauxkondicxojn por elprodukti la esperantlingvan MAZI?

-  Estas malfacile nomi tion antauxkondicxo, sed certe vi devas kompreni,
ke ni devas minimume rericevi la monon, kiun ni investos. Do, la diversaj
esperantistaj organizajxoj, unuopaj Esperanto-instruistoj, cxiuj
Esperanto-kluboj ktp. devas kontribui al la projekto per antauxpago por
difinita kvanto da kompletoj, se entute ni komencu realigi tion. Ni ne
povas riski, la mono devas pli frue veni al la Internacia Esperanto-
Instituto en Hago, kies respondeculino Mila van der Horst-Kolinska
gxustadire iniciatis cxion kaj faris la unuan interkonsenton. Kaj nun la
esperantistaro espereble helpos sxin.

-  Mi auxdis de sinjorino van der Horst-Kolinska, ke sxi bezonas minimume
800 antauxpagitajn mendojn gxis la fino de la nuna jaro, por ke oni povu
alpreni la definitivan decidon pri la adaptado kaj por ke oni povu
oficiale prezenti la rezulton kaj vendi gxin eble unue dum la universala
kongreso en Tampere.

-  Tio estas tasko de IEI - kolekti la antauxmendojn - sed mi ne dubas,
ke sxi ricevos vastan subtenon, cxar la projekto indas tion kaj per la
esperantlingva MAZI certe oni povos evoluigi la naturmetodan instruadon
de Esperanto, al kio - kiel mi auxdis - sian tutan vivon dedicxis la
kunfondinto de IEI, Andreo Cseh, la ellaborinto de la fame konata Cxe-
metodo. Mi refoje subtreku, ke mi ne konas Esperanton, sed vidinte la
unuan esperantigitan kursoparton mi vere entuzuasmigxas ne nur por la
projekto, sed anka xpor la lingvo.

- Mi volas aldoni, ke miaj nepo kaj nepino jam rigardis la unuan lecionon
kaj komencis lerni kun granda entuziasmo. Mi intencas en estonteco acxeti
kaj donaci al ili unu kompleton de MAZI-kurso kaj mi pensas, ke same
povus fari aliaj esperantistoj, kiuj havas genepojn a xgefilojn, por ke
ili ankaux tiamaniere agrable kaj rapide lernu Esperanton. Mi memoras, ke
antaux du jaroj, kiem miaj genepoj la unuan fojon televidis la
anglalingvan MAZI ili nepre volis rigardi la filmon ecx ne sciante la
vort-enhavon, nur pro tio, ke la filmscenoj estis ege allogaj.

-  Jes, kompreneble, oni povis rimarki, ke infanoj ludante sur kortoj
antaux blokdomoj - aux en infangxardenoj, aux ecx en tramoj - ripetis
lauxtvocxe tutajn frazojn el MAZI-kurso. Tio estis iom amuza, sed
samtempe tio montris la grandan popularecon de la filmita lingvokurso kaj
tutspeciale de la figuro de Mazi. Kaj smatempe ili lernis la lingvon.

-  Supozeble same estos rilate al Esperanto.

-  Mi forte kredas tion, cxar laux mi Esperanto estas vere bezonata
lingvo kaj meritas pli vastan ol gxis nun popularigxon kaj pli vastan
aplikadon en la mondo. Mi forte esperas, ke cxiuj esperantistoj komprenas
tion kaj tial ili malavare subtenos la projekton MAZI.

-  Mi samopinias. Dankon pro la tre interesa intervjuo, Por niaj
auxskultantoj mi mencias la adreson de la Internacia Esperanto-Instituto:
Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN HAAG, Nederlando, telefono kaj fakso +
31.70.3556677 - de kie oni povas ricevi pli da informoj pri transpago-
ebloj, rabatoj por mendantoj de iom granda kvanto da kompletoj, ktp.

Intervjuis:  Andrzej PETTYN

POSTNOTO:  Mazi estas kosma estajxo, kiu venas en Gondolandon, kie vivas
regxo, regxino, princino kaj kelkaj aliaj figuroj, kaj travivas
interesajn aventurojn, samtempe iom post iom instruante Esperanton.

*************************************************************************

ANONCO
//////

--------------------------------------------------

Cxu vi jam antauxmendis la videokasedon de "Mazi"?

Se ne, faru tuj, por ne perdi la sxancon lerni la
 lingvon interese, ludante, rapide kaj senpene.
          Prezo: nun nur 50 USD.
Antauxmendu cxe: Internacia Esperanto-Instituto,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando
--------------------------------------------------

*************************************************************************

MOVADO
//////

25 jaroj de Esperanto-instruado
===============================

cxe la sxtata universitato de San Francisco Cathy Schulze, unu el la
iniciatintoj de la mondfama Esperanto-kursaro en San Francisco,
Kalifornio, ricevis altan lauxdon de la urbestro. En oficiala proklamo
urbestro Frank Jordan citas la valoran rolon de Esperanto por
interkompreno, la longdauxran laboron de Cathy Schulze tiucele, kaj la
kontribuon de la Esperanto-kursaro cxe la Sxtata Universitato de San
Francisco kiel modelo de altkvalita fremdlingva instruado. Li konklude
proklamis la 27-an de julio 1994 kiel "Tago de Internacia Amikeco en San
Francisco".

Kiam Cathy Schulze kaj sxia jxus forpasinta edzo, Bill Schulze, unue
pensis pri la ideo starigi altnivelan oficialan Esperanto-programon cxe
la menciita universitato, ili havis du celojn: trejnadon de instruistoj
kaj plibonigon de la lingva kapablo de usonaj esperantistoj. La
Esperanto-kursaro komencigxis en 1970 kun du instruistoj, du niveloj de
instruado, kaj 52 studantoj. Cxi jare 66 kursanoj partoprenis en kvar
niveloj kun tri instruistoj. En aliaj jaroj diversaj instruistoj provizis
apartan metodikan kurson por Esperanto-instruistoj.

Dum la 25 jaroj preskaux 1400 studantoj el cxiuj kontinentoj spertis la
gvidon de vere internacia grupo de Esperanto-eminentuloj: William Auld
(Skotlando), Duncan Charters (Usono), David Jordan (Usono), Tatsuo
Hugimoto (Japanio), Probal Dasxgupto (Bharato), Yoshimi Umeda (Japanio),
James Cool (Usono), Nikola Rasxicx (Kroatio), Claude Piron (Svislando),
Edmund Brent (Kanado), Grant Goodall (Usono), Amri Wandel (Izraelo), Vera
Payne (Auxstralio), Fabrizio Pennacchietti (Italio), Charles Power
(Usono),  John Wells (Britio), Audrey Childs-Mee (Nederlando), Stefan
MacGill (Hungario), Jovan Zarkovicx (Jugoslavio), Michel Duc Goninaz
(Francio), So Gilsu (Koreio), Reginald Jaderstrom (Usono), Ilona Koutny
(Hungario), Joachim Werdin (Polio), Boris Kolker (Rusio), Mark Fettes
(Kanado).

La trisemajna lernado ne inkluzivis nur klascxambran studadon. Vespere
kaj dum semajnfinoj okazas distraj kaj lernigaj eventoj, kiel: prelegoj,
kantado, dancado, konversaciaj rondoj, piknikoj, ekskursoj k.a. Grava
parto de la kursoj cxiujare estas la amikeco kaj inspiro, kiuj ricxigas
la vivon de la partoprenantoj.

Kvar edukcelaj fondusoj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA),
pluraj individuoj, diversaj aliaj kluboj kaj organizoj provizas financan
subtenon al meritaj studantoj. Grupo nomita Esperantaj Studintoj de San
Francisco (ESSF) aldonas financan subtenon ne nur por kurs-stipendioj,
sed ankaux por la kosto de la tagaj bultenoj kaj por aliaj aferoj, kiuj
glatigas la funkciadon de la klasoj.

Post 25 jaroj la esperoj de Cathy kaj Bill Schulze realigxas. La estonto
ja promesas kreskon kaj plibonigon por la Esperanto-kursaro cxe la Sxtata
Universitato en San Francisco kaj por Esperanto en Usono.

Ellen M. Eddy.

*************************************************************************

Infana E-Semajno en Finnio
==========================

Ok knabinoj kaj du knaboj el Turku, Helsinki, Rauma, Piikkio kaj Kemio,
en la agxoj de 8 gxis 16 lernis la lingvon en tuta junia semajno kun
gxojo kaj energio.

Krom la lecionoj en la programo kompreneble estis multaj ludoj,
teatrajxetoj, kantoj ktp.

Post la ekzameno, sukcesa por la geknaboj, estis festo - kun orkestro,
floroj kaj gxojo... Kaj iom da cxagreno, ke finigxis la belaj tagoj...

"Ni neniel volus iri hejmen! Cxu vi povas arangxi samtipan kurson
venontsomere?"- diris la gelernantoj. Nu, cxar venontsomere okazos la
kongreso kaj kongreseto de UEA en Tampere, ni anstataux la somera kurso
arangxos la kurson dum la skiferio 19 - 25-an de februaro 1995. La
kursejo kaj instruistoj estos la samaj: Carola Antskog, Tuomo Grundstrom
kaj la subskribantino.

La infanoj jam komencu kolekti monon kaj geamikojn por nia skiferia E-
kurso! Pliajn detalojn petu cxe:

Anna-Liisa Ali-Simola.
Friskinkatu 2 A 33. FIN-20360 Turku. Finnlando

*************************************************************************

Unuigxo Franca por Esperanto kaj la Euxropaj balotoj
====================================================

Okazis grandskala informado al 200 esperantistaj respondeculoj en la
movado en Francio.

1. Ni batalis por estigi gravan intervjuon en unu el la plej gravaj
   informgazetoj en Francio; la intervjuo aperis en Le Monde.

2. Ni dissendis al 200 respondeculoj (per cirkulero VEKO) tri malsamajn
   modelojn de artikoloj, kiujn ili povis proponi al lokaj, regionaj,
   resp. grandregionaj jxurnaloj. Ni scias, ke gxi estis largxe uzata,
   ecx disdonata en kelkaj oficialaj lokoj.

3. Ni sendis dosieron al la 5 unuaj kandidatoj de cxiuj konataj de ni
   listoj. Tiun dosieron akompanis letero laux la cxi-sube prezentita
   politiko.

Tra la tri vojoj, ni cxiam defendis la saman politikon: nome instigi la
deputitojn krei komisionon pri la elspezoj por lingvaj aferoj en la
euxropaj instancoj, kompare kun la avantagxoj de Esperanto laux la
fresxdata publikigita esplorado far Claude Piron (en libro kuneldonita de
UFE kaj L'Harmattan). Evidente ni samtempe aludis, ke la problemo de
komunikado ne estas nur parlamenta, gxi plie interesas la baldaux 350
milionojn da euxropanoj.

Ni aludis ankaux al la opinioj de Umberto Eco, kiu mem rekomendis
Esperanton en pluraj okazoj.

el Franca Esperantisto, majo/1994

*************************************************************************

TV-serio en Danio
=================

La 5-an de junio je la 18.45 okazis monda premiero en "Oernes TV", loka
televida stacio en la suddanaj insuloj Lolland-Falster, spektata de
150.000 homoj. Tiam oni sendis la unuan epizodon de la serio "Esperanto -
kio gxi estas?"

La serio aperas cxiudimancxe je la sama horo, kaj gxi estas la unua
regula televida serio pri la Internacia Lingvo. Cxiu epizodo dauxras 20
minutojn.

La serio estas plurrilate malkutima. La elsendajxoj estas farataj kiel
kontribuoj al la kultura vivo de la regiono, kaj tial ne estas nur pure
informaj. La elsendojn finas muzika video de "Kajto".

La kerna elemento de la unuaj ses epizodoj estas konversacioj kun
diversaj esperantistoj, pri iliaj motivoj eklerni la lingvon, kaj kiel
ili aplikas gxin. La konversacioj okazas jen danlingve, jen en Esperanto
kun subtitoloj. Cxiun epizodon finas lingvo-kurseto, tamen pli estas
gustumigo en formo de mallongaj skecxoj ol efektiva instru-programo.

Ole Blaust, Jens Stengard Larsen
Fakso: +45-53-841681

*************************************************************************

Rusaj sciuloj en intelektaj TV-ludoj
====================================

Inter 20-22 de majo en rusia tv-studio okazis filmado de la seria,
semajna tv-ludo "Svoja igra" ("Sia ludo"). Tiun filmadon kiel ludantoj
partoprenis kvar esperantistoj: Tatjana Lugovskaja, Viktor Arolovicx,
Garik Kokolija kaj Valentin Melnikov. La filmitaj ludoj aperos en la
etero dum la tria trimestro cxi jare.

Sub influo de tia granda esperantista sukceso pri intelektaj ludoj
kolektigxis E-teamo de sciuloj, kiu sub la titolo "Esperanto" partoprenis
alian, tre popularan tv-ludon "Brejn-ring". La debuto estis ege sukcesa:
la teamo gajnis unu el la selektaj etapoj, partoprenis finalon kaj fin-
fine dividis trian-kvaran lokon inter 22 partoprenintaj teamoj (plejparto
de kiuj konsistigis spertaj sciuloj).

el Movado, n-ro 6/1994

*************************************************************************

Pregxeja unitariana prediko
===========================

La 1-an de majo, la Unitara Pregxejo de Calgari (Kanadio) elektis
Esperanton kiel temon por sia diservo.

Meredith Simon, membro de la loka Esperanto-klubo kaj estrarano de la
pregxejo, konvinkis la pastron Josiah Bartlett pri la trafeco de la temo
kaj provizis lin per fona materialo. Preskaux cxiuj lokaj esperantistoj
partoprenis.

La unitarianoj estas cxefe homoj, kiuj elektis tiun religion - fakte
denaska unitarano estas rarajxo. Ili emas esti porpacaj mondcivitanoj kaj
idealistoj - do estas logike ke ili lernu kaj parolu Esperanton.

El Alumeto, n-ro 7/1994

*************************************************************************

ILEI
////

28-a ILEI konferenco
====================

Universitato Kangnam (Seulo) gastigis cxi-jaran ILEI-konferencon. Gxin
partoprenis 50 konferencanoj de cxiuj kontinentoj, krom la afrika. Cxefa
temo estis "La aziaj edukado kaj kulturo". Al gxi kontribuis 11 membroj
de la azia karavano. Apartaj kunsidoj estis dedicxitaj al diversaj specoj
de E-instruado, ekz. kursoj por difinitaj agxgrupoj, korespondaj kursoj,
problemo pri ekzamenoj cxe la fino de la kursoj, ks. Same oni diskutis
pri diversaj videokursprojektoj kaj denove prezentigxis "Mazi...".

Dum la konferenco estis organizita Cseh-seminario, gvidata de Atilio
Rojas.Okazis bazaj kaj mezaj ekzamenoj, kie el 18 aligxantoj sukcesis 16.

Dum la konferenco kunsidis la komitato de ILEI, kiu diskutis pri agado
kaj planoj de ILEI, kunlaboro kun aliaj E-organizoj, honoraj membroj.

Dum la konferenco oni memorigis 45 jarojn de la ekzisto de ILEI. La
konferenco akceptis kelkajn rezoluciojn.

Maria Belosxevicx

*************************************************************************

JUNULARO
////////

Kiel ni sxtopu la truon?
========================

En la pasintaj Isoj partoprenis cxiam malpli kaj malpli multaj
orienteuxropanoj. Kvankam la politikaj baroj gxenerale malkreskis, la
ekonomiaj farigxis des pli grandaj. Tiu tendenco estas tre bedauxrinda
kaj Germana Esperanto-Junularo decidis plibonigi la kondicxojn por
orienteuxropanoj, por ke denove multaj el ili povu veni al la IS.

Kion ni faris konkrete?

-  Kiu volas logxi en la junulargastejo, pagas 50 DEM malpli ol
   okcidentanoj.

-  Kiu volas logxi en la memzorgantejo pagas entute nur 10 DEM.

-  Krome GEJ disdonos kelkajn stipendiojn de po 300 DEM, kiujn oni povos
   uzi por IS-kotizo kaj vijagxkostoj. (Kiu interesigxas pri tia
   stipendio, skribu al Nikola Buskotte, Jagerstrase 29, D-48145 Munster,
   Germanio. Bonvolu iom prezenti vin kaj viajn E-aktivajxojn! Krom bona
   lingvoscio ni atendas ankaux kontribuemon al la programo).

Cxion cxi ni kompreneble enkalkulis, kiam ni fiksis la cxijarajn
kotizojn, kiuj kompare al la lasta jaro apenaux sxangxigxis. Sed antaux
kelkaj semajnoj venis sxoka mesagxo de Germana ministerio, kiu donas
subvenciojn al GEJ: ni ne ricevos 20.000 DEM da subvencioj por la IS,
kiujn ni firme atendis. Tio kompreneble ege malfaciligas la financadon de
la IS, kaj signifas, ke GEJ en pluraj kampoj de la gxenerala laboro devos
draste sxpari. Tiel la IS tamen povas okazi.

Sed kvankam ni plurfoje trarigardis la bugxeton kaj sxovi monon al IS, ni
ne povis komplete sxtopi la truon. Kion fari? Cxu ni postulu pli de la
orientanoj, cxu ni nuligu la stipendiojn? Finfine GEJ decidis ne sxangxi
la kondicxojn por orienteuxropanoj, sed postuli 10 DEM da krompago de
cxiu okcidentano (tio signifas: de cxiu, kiu ne venas el "rabatlando").

Ni scias, ke la kotizoj ne estas malaltaj, sed aliflanke ni certas, ke
por cxiu estas grave, ke orienta Euxropo ne manku en IS. Kaj dek markoj
certe ne estas kauxzo por ne veni, cxu?

Ulrick Gortz

*************************************************************************

Nek mono nek homo
=================

...nia asocio estas en tre grandaj sxuldoj, kiujn faris precipe la
turisma organizo E-Centro en Poprad. En la kunsido de Konsilantaro de SEA
mi prezentis la malbonan situacion ankaux de la junulara sekcio, kiu en
tiu cxi jaro jam fakte ne havas membrojn. Novaj ne aligxis, kaj la
malnovaj nenion respondas al ni. Tial la sekcio estas malaktiva kaj pro
tio la Konsilantaro konsentis pri interrompo (cxu cxeso) de agado de
slovaka junulara sekcio...

Lucia Fedorova

el Cirkulero el Lepsiko, sept./94

Rim. Levigxas la demando: cxu en tia kazo la sekcio tamen restas membro
de TEJO? Aux kiu kiam esploras la surpaperan aux faktan ekzistadon de iu
organizo?

La red.

*************************************************************************

KULTURO
///////

OSIEK-Premio 1994
=================

La cxi-jara konferenco de OSIEK atribuis la premion al Rudiger Eichholz
pro lia verko Esperanta Bildvortaro, eldonita en 1988.

La premio, kies nuna monvaloro estas 300 ekuoj, estas aljugxita
lauxstatute al verko ne beletra.

La gajninta verko estas elektita el 7 aliaj kandidatoj. (Vidu Eventoj n-
ro 2/julio - 94)

Patricia Sarica

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperantisto sercxata
---------------------
La oficejo de HEA sercxas oficiston, organizanton por 8-hora laboro.
Interesigxantoj kontaktu Oszkar Princz en Bp. VI. Andrassy u. 27 aux
telefone: 2680306.

Ago-tago
--------
Laux la decido de la "Ronda Tablo" la kunordiganto, organizanto de cxi-
jara budapesxta ago-tago estas la E-societo Fisxklubo. Sukceso de la tago
estas nia komuna intereso! Dezirantoj partopreni en la preparaj,
organizaj laboroj kontaktu Rados Peter (1675 Bp. pk. 87 aux per rekta
telefono 1607819.) La unua kunsido: 08.09.94. en la E-Domo (Bp. XIX.
Leiningen 4.) je 18.30.


Kulo-kaptado
------------
La 18-a Kultura metodika intersxangxo (kulkapto-konkurso) okazos inter la
10-an kaj 11-an de septembro en Martely. Plena kotizo: 1300 Ft. Aligxu
cxe:

Katalin Farago, pk. 89, H-6801 Hodmezovasarhely
Fax: (62)-342786/Farago

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Ermitoj
=======

Kun atento mi legis la pensojn de B. Golden pri esperantistaj izoluloj.
Certe enestas multe da pravo, sed, kara samideano, kial mi sentas min
potenciala ermito ekde mia esperantistigxo?

Mi scias, ke en Esperantio ekzistas multaj interesaj eventoj, valoraj
homoj ktp., tamen sur loka nivelo kion ni povas atendi?

Ni imagu homon, kiu entuziasmigxas, eklernas la lingvon memstare, abonas
gazetojn, legas librojn kaj kiam li sentas, ke atingis la komencan
minimumon, do vizitas la lokan E-grupon. Plejparte trovas kelkajn homojn
pri malinteresajxoj babilante nacilingve, kiuj miras pri lia apero kaj
konsideras, ke lia povra lingvoscio superbas. Li  baldaux eble trovas, ke
en la grupo kelkaj tre intense kaj valore agadas, sed iel izolite sen la
aktiva apogo de la aliaj. Post mallonga tempo li jam ne miras, ke ne
ekzistas loka turisma gvidilo (kvankam en aliaj lingvoj abundas), faka
kunlaborebleco (ja tiu angle simplas), kaj ecx informoj pri Esperanto tre
lamas. Li mire konstatas, ke librojn legas nur li, ne konsiderante la
kelkunuajn lecionojn de iuj lernolibroj.

Iom post iom li komprenas, ke li devas elbatali cxion por si mem, se vere
volas utilon el Esperanto. Li ne batalemas, ankoraux provas aboni la
gazeton (ni diru) FONTO, sed malsukcesas. La klubon jam li ne vizitas,
sed ankoraux longe revadas pri inda esperantista societo. Kelkfoje li
eble ecx trovas tion dum iu renkontigxo aux laux gazetartikolo en iu fora
lando. Tiel li farigxas ermito verda, ankoraux entuziasma, sed jam
izolita. Post kelkaj similaj spertoj li jam evitas esperantistojn, ne
volante nove-denove vundi sian flegitan idealon. Kial ni rezignas? Tiu
demando aktualas ne nur por izoluloj!

Cxu mia rakonto spegulas nerealan mondon? Cxu tia ermiteco estas
nekomprenebla? Kiel vi povus eviti gxin?

Csaba SZEKELY, Hungario

* * * * *

...La artikolo Rauxpoj de Ko Nurmi en Eventoj n-ro 58 skribigxis kontraux
la neologistoj, almenaux tion mi pensas.

Tamen, kion mi legas: "Metu ilin en prisonon kaj nutru ilin per vatro kaj
brodo. Ili ja vernilas nian talon"! Kion signifas vatro kaj vernilas? Ja
la vorto prisono certe estas nur preseraro, cxu ne?...

Miklos ABRAHAM, Budapest

Rim: Tiuj vortoj ne estas hazardaj. Ili ilustras, kiel ekz. iu
nederlandano povus enmiksi proprajn vortojn en Esperanton, provante
enkonduki superfluajn neologismojn.

La red.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Radio Sarajevo en Esperanto
===========================

-------------------------------------------------------
Salutmesagxo el Sarajevo al la 79-a Universala Kongreso
de Esperanto en Seulo
-------------------------------------------------------

Estimataj kongresanoj!

El Bosnio kaj Hercegovino, kiu jam la trian jaron sangas en milito, ni
sendas niajn salutojn kaj bondezirojn al via Kongreso.

Malgraux la senskrupula adreso, komunika blokado kaj hipokriteco de
internaciaj organizajxoj, la rezisto de Bosnio - kaj de gxia simbolo
Sarajevo - dauxras. Nia vocxo tra la mondo auxdigxas cxiam pli forte, nun
ankaux en Esperanto: ek de la 4-a de auxgusto 1994 Radio Bosnio kaj
Hercegovino komencas eksperimentan programon sub la titolo "Esperanto el
Sarajevo", jxauxde de 00.15 is 00.25 laux la loka (mezeuxropa) tempo, en
la ondolongoj de 43 m (6980 kHz) kaj 490 m (612 kHz).

Estu en kontakto kun ni pere de la radioondoj. Havu pacan Kongreson!

Esperanto-Ligo

de Bosnio kaj Hercegovino

*************************************************************************

Kiam parolas Varsovio?
======================

La E-elsendoj de Pola Radio estas emanigataj dufoje tage:

15.30 h. - 25.39 m (11815 kHz), 31.45 m (9540 kHz), 31.5 m (9525 kHz),
41.99 m (7145 kHz), 48.9 m (6135 kHz).

22.30 h. - 48.9 m (6135 kHz), 50.04 m (5995 kHz).

Atenton! La horoj estas indikitaj laux la mezeuxropa tempo! En Belorusio,
Estonio, Finnio, Latvio, Litovio oni devas aldoni unu horon pli, en
Islando oni devas forpreni unu horon.

Per simplaj riceviloj la elsendoj praktike estas kapteblaj nur en
Euxropo, do alikontinentanoj ne sercxu ilin. (Tamen la posttagmezan
elsendon en 11815 kHz ili povas provi per bonkvalita aparato kaj
eventuala ekstera anteno!)

Memoru, ke ambaux elsendoj estas emanigataj paralele (!) ankaux per
satelito Eutelsat-II-F3 en la frekvenco 11.080 GHz per sonportanto 8.28
MHz. Se vi havas satelitan ricevilon, vi povas programigi iun kanalon al
nia elsendo. (La programigo jam apartenas al baza kulturo de niaepoka
homo... sed eblas ankaux peti helpon de iu fakulo, elektronikisto.

La red.)

laux "Parolas Varsovio, julio/94

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Konkurs-alvoko
==============

Memore al Andreo Cseh.

La hungara sekcio de ILEI dedicxas sian dutagan tradician jarkunvenon de
1995 al la memoro de la granda hungara Esperantisto-instruisto Andreo
Cseh.

Kadre de tiuj memortagoj okazos prelegoj pri Andreo Cseh, pri liaj
metodoj; okazos ekspozicio de Cseh-ajxoj kaj instruhelpiloj de la metodo.
Antauxvideblas diskutoj pri la nuna rango kaj pozicio de la metodo kaj la
Esperanto-instruado.

La organizantoj, subtenate de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), cxi
loke anoncas konkurson en du temoj:

A. Andreo Cseh la majstro-instruisto.

B. La Cseh-metodo kaj mi.

La maksimume 5-pagxaj kompilajxoj bazigxu sur personaj memoroj, spertoj,
opinioj.

Kiel premion IEI ofertas librojn al la plej sukcesaj konkursanoj kaj cxiu
ricevos ekzempleron de la memorkajero, kompilita el la konkursmaterialoj
kaj el la programo de la arangxo.

Limdato: 31-a de oktobro 1994.

La konkursverkojn sendu al:

Katalin Smideliusz,
Apaczai s. 10, H-9700 Szombathely, Hungario.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Telefonkarto ne la unua!
========================

En la numero 2/julio 94 de Eventoj trovigxas informoj pri esperantlingva
telefonkarto en Cxehio.

Laux tiu informo, temus pri la unua fojo en la E-historio. Versxajne en
la cxeha E-historio, sed ne en la monda, cxar almenaux 3 tiaj
telefonkartoj jam aperis en E-o: 2 en Japanio, kaj 1 en Belgio (en 1992
en 1000 ekzempleroj).

Do, laux mia scio, la cxeha povus esti nur la 4-a en la E-historio.

Germain Pirlot, Belgio

Rim: Ni konfesu, ke ankaux ni ne sciis, kaj ne havas aliajn E-
telefonkartojn. Pardonu pro la neprecizeco.

La red.

*************************************************************************

MOVADA TEORIO
/////////////

Kiom?
=====

Kelkfoje komunikoj aspektas pli impone ol ili vere estas. Mi mem opinias
min suficxe aktiva, tamen najbaro vere imponis min per entuziasmaj
rakontoj, kiuj raportis kiom da tempo li uzas por sporto. Mi iom hontis,
cxar tiom aktiva mi ja ne estas.

Tamen, kiam mi iom poste vizitis lin, mi ekhavis alian impreson. Li
sxatas sporton, jes. Sed nur nun mi komprenis kiel li sxatas gxin.
Multajn vesperojn li sidas en komforta segxo antaux la televidilo,
trinkajxo en la tuja apudeco. Mem li tute ne aktivas, sed nur platigas
siajn pugojn. Ecx por sxangxi la kanalon li ne levigxas, sed nur premas
butonon de la elektilo.

Kaj vere, li ne estas escepto. Moderna homo malvolonte lacigxas, kaj tio
validas multloke. Kiam mi trafoliumis malnovajn gazetojn, la kontrasto
frapis min. Mi legis en kolekto el la jaro 1929 pri membroj de la asocio
"La Naturamikoj", kiuj konstruis siajn hejmojn propramane, piede
ekskursis, kaj defendis sin kontraux atakoj de nekompetentaj homoj. En
alia loko mi legis pri juna senlaborulo, Johann Bruckenberger, kiu piede
venis el Linz (Auxstrio) por viziti kongreson en Amsterdam, kaj poste
aktivis en la grupo de Zaardam (Nederlando). Mi scias, ke li ne estas
escepto. Regule mi trovis ekzemplojn, ke oni fervore studis nian lingvon,
ofte surbaze de nur la scio akirita en elementa lernejo.

Kaj nun? Dum kelkaj kunvenoj mi auxdis plendojn, ke nia lingvo estas tro

malfacila. Ke niaj gazetoj estu nacilingvaj, kaj nepre diskutoj dum niaj
kunvenoj. En la kluboj oni parolas nacilingve, lauxdire cxar
eksterlandanoj mankas, sed vere cxar tio estas pli facila. Por studado
mankas la tempo (aux la energio?). Esperantistoj ja ankaux estas modernaj
homoj.

Dum informa kunveno pri Esperanto iu demandis min, kiom da homoj parolas
nian lingvon. Parolas, ne balbutas. Nu, mi estas optimisto, kaj mi gxoje
respondis: "En nia lando minimume kvin".

Ko Nurmi

el "Fenomeno", septembro 1993

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Tibor Budai kaj Edit Borsos (prez. kaj estrarano de HEJ) ekde 19-a de
auxgusto formas komunan familion. Gratulojn kaj multan felicxon al la
nova geedza paro!
Eventoj, L.S., KEA kaj HEJ

* * *

Se vi vizitas la Golfan Regionon en USA, vi eble sxatus partopreni
kunvenojn de E-organizo SFERO. Ili okazas, kun kelkaj esceptoj, la unuan
sabaton de cxiu monato. Por pliaj detaloj kontaktu:
Cathy Schulze,
410 Darrell Rd., CA 94010, Hillsborough, USA.
Tel.: +1-415-3421796

* * *

Vigla esperantistino 46-jara invitas al senpaga gastigado en Litovio. Vi
ripozos en trankvila urbeto. Mi proponas etnografiajn mangxajxojn
kontraux aparta kotizo.
Anastazija Ganusxoniene,
Sodu 15, raj. Panevezio, LT-5368 Nelzys, Litovio.
Tel: +7-254-95-923

* * *

Nova hejma telefonnumero de Sandor Hideg: +36-1-2954176

* * *

Abdurahman G. JUNUSOV (Dagestano, Rusio) informas pri sxangxo de la
adreso. La nuna estas: pk 87, H-1675 Budapest, Hungario.
Telefono kaj telefakso: +36-1-2828885. Skribu! Telefonu!

* * *

Novaj esperantistoj el pluraj urboj de itala regiono Abruzzo deziras
interamikigxi kun samideanoj de aliaj landoj, precipe de novaj landoj
kiel Cxehio, Slovakio, Rusio ktp. Skribu al la kunordiganto de la grupoj:
Giorgio Bronzetti,
Viale A. Moro 37, I-66013 Chieti Stazione, Italio.

* * *

Mi estos cxiam danka al tiu hungar(in)o kiu skribos al mi la recepton por
"pacalporkolt"! Mi amegas tiun hungaran mangxajxon, sed malfelicxe ne
povas trovi la recepton por gxi en Usono.
Joseph T. Truong, 624 Second Street, Lancaster, PA 17603-5114, USA

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2828885
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor