Eventoj n-ro 0055, 1/junio - '94,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:         - MAZI BALDAUx VENOS INSTRUI ESPERANTON
                    - CxU UTILAS INSTRUI ESPERANTON EN UNIVERSITATOJ?
                    - CxEA perdis ejon, sekretarion, libroteniston...
                    - Esperanto: politika batalo

Kluba vivo:         - Varbado kaj agado trans la verdan kurtenon

Faka aplikado:      - Pri botaniko kaj ornitologio
                    - Somera Universitato
                    - Fenestreto Japana
                    - Internacia forstofaka kunveno
                    - Disketoj, haveblaj de KompRo

Arangxoj:           - IKBE-60 en kuracloko
                    - La 3-aj Internaciaj kursoj por gejunuloj
                    - La rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo
                    - Du semajnoj en Hungario:
                    - Somera Intensa Lingvokurso por Naturamikoj
                    - Laborbrigado en Italio
                    - IEK-94 en Homburgo
                    - BARo: la 17-a - kiel kutime

Movado:             - Reklamkampanjo "Esperanto surstrate"
                    - Instru-projekto de REU
                    - Kurso en Argentinio
                    - 6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco
                    - La Amikeca Reto
                    - Memeldonajxoj
                    - El la Pratempo

ILEI:               - Lerneja konkurso: la jarrezulto
                    - Ekzamenoj UEA/ILEI denove

Anonco:             - Korekto

La leganto:         - ***

Libroj:             - Nova Esperanto-katalogo

Hungara angulo:     - ***

Reagoj:             - Cxu "neuxtraleco" estas utila al Esperanto?

Kulturo:            - Ni kune elpensu jubilean ekspozicion

Anonco:             - *
Anoncetoj:          - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

MAZI BALDAUx VENOS INSTRUI ESPERANTON
=====================================

"Mazi en Gondolando" (antauxe anoncita kiel "Muzi vizitas Esperantion",
sed oni decidis sxangxi la titolon) estas moderna profesi-nivela instru-
materialo por infanoj kaj junuloj, tauxga ankaux por plenkreskuloj. Temas
pri adapto al Esperanto de BBC-instrufilmo por infanoj Muzzy from
Gondoland. Gxi estas delonge atendita helpilo por ne-profesiaj
instruantoj de Esperanto. Nun eblas instrui la lingvon senprobleme,
interese, senerare, ecx en familia rondo.

Internacia Esperanto-Instituto planas eldoni instru-celajn videofilmojn
kaj Esperanto-lernolibron, internacie uzeblan. Temas pri simpatia kosma
estajxo, kiu vizitas Gondolandon kaj helpas solvi diversajn problemojn.

La produktado de la tuto okazos cxe la firmao TOMMY PUBLISHERS en
Varsovio, Polio, en kunlaboro kun du profesiaj filmregxisoroj Roman
Dobrzynski kaj Piotr Friedrich, la tekston kaj libron preparas Stefan
MacGill.

Por starti la produktadon ni bezonas financan apogon. Krom donacoj, kiuj
jam komencas veni, ni bezonas proksimume 800 antauxpagitajn mendojn gxis
la fino de tiu cxi jaro 1994. Planata finproduktado estas somero 1995.

Antauxpagontoj gxis la fino de 1994 gxuos jenajn avantagxojn:

1. por ili la kompleto kostos nur 50 USD aux egalvaloron; la posta
   vendoprezo estos pli alta;

2. ili ricevos numerigitan konfirmon; la unuaj 200 personoj ricevos kune
   kun la kompleto aldonan donacon en la formo de unu el de IEI eldonitaj
   libroj (eblos elekti inter kelkaj titoloj);

3. ili ne pagos la sendokostojn, ricevos la kompletojn laux la numeroj de
   la enpagoj.

Libroservoj kaj Esperanto-grupoj, kiuj antauxpagos por pli ol 10
kompletoj, gxuos rabaton po 5%. IEI volonte akceptos la pagojn kaj poste
prizorgos la liveradon.

Por la pagoj IEI destinis la posxtbankan gxirkonton 3653959 je la nomo de
VR.v.h.IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN HAAG. Se oni pagos per banko,
tiam necesos aldone pagi la bankokostojn.

Poloj, kiuj sxatus finance subteni la projekton, povas pagi al la konto
cxe PKO, O.M. Szczecin, nr. 81520-193773-170-4, je la nomo de s-ino
Diodora KOLINSKA, ul. Szymonowica 8, 71-482 Szczecin.

Sur la pagilo bv. indiki "Mazi-kurso" kaj "donaco" aux "mendo"; se temas
pri mendo, tiam ankaux por kiom da kompletoj,  kaj en kiu TV-sistemo
(VHS-PAL aux NTSC).

Reagojn en la formo de demandoj, konsiloj, petoj, kritikoj, ktp. atendas
la sekretariino de la projekto

Mila van der HORST-KOLINSKA,
Riouwstr. 172, NL-2585 HW DEN HAAG, Nederlando.
Tel./fakso: +31-70-35556677.

*************************************************************************

CxU UTILAS INSTRUI ESPERANTON EN UNIVERSITATOJ?
===============================================

Enkonduki Esperanton kiel devigan, aux almenaux libere elekteblan
studobjekton en altlernejojn estas unu el la revoj de la movado. Sed foje
ja tio okazas - kaj la afero tiam ne aspektas tiom serena, kiel sxajnis
antaux ol tiu cxi celo estis atingita.

Nur tre malfacile mi skribas tiun cxi artikolon, kiu provas trovi
respondon je la demando: "Kiaj estas la studentoj de Scienca Universitato
"Lajos KOSSUTH " en Debrecen (Hungario), lernantaj Esperanton?" Pli
precize: "Kiaj estas la studentoj studantaj Esperanton? Cxu absolute ili
estas esperantistoj, se tiun cxi vorton mi klarigas jene: esperantisto ne
nur lernas la lingvon, sed partoprenas ankaux en la movado?"

Cxe cxiu septembra pritrakto, en la unuaj horoj "amasoj" anoncas sin kun
tiu nesekreta intenco, ke ili ellernos Esperanton dum mallonga tempo, kaj
ili plej baldaux trapasos ekzamenon. Inter la postuloj universitataj ja
tekstas, ke cxiu studento, ne lernanta en la fako de fremdaj lingvoj,
devas trapasi bazan aux mezan ekzamenon de du fremdaj lingvoj. "Miriga
perspektivo etendigxas antaux ni - ili pensas - ja tiu lingvo estas multe
pli facile alproprigebla ol kiu ajn el la aliaj, ecx se oni eklernas de
nulo. Tiu lingvo ja estas tia. Kiel bone, ke Zamenhof inventis gxin!".
Kaj estas aparte distingende, ke eble nur en Debrecen, el cxiuj superaj
instruinstitutoj de Hungario, oni akceptas gxin egalranga. Ankaux tio
instigas tiomgrade, ke lastajere enskribis sin cxe ni 55 studentoj, kaj
cxe d-ro Bela Meszaros 85 studentoj volis realigi sian favoratan songxon.

De tiam forpasis kelkaj semajnoj... Ankoraux ne eblas konstati, kiuj
forestadas de tempo al tempo, por ecx longa tempo, pro sia "objektiva"
okupo, sed ni atingis la finon de nia hura'-optimismo. Multaj "ne
preferas" la lingvon, cxar ili ankoraux ne ekhavis suficxe da sukces-
travivajxoj. Tio, ke post kelkaj horoj, eble kun iom da helpo, ili scias 
skribi ecx simplan leteron, sxajnas ne suficxe entuziasmigas ilin. 
Evidente, cxar ili sopiras pli multon. Se tiu lingvo vere estas tiom 
facila, kiom gxi estas deklarita, do post du monatoj oni devus babili jam 
pri libere elektitaj temoj, ili pensas. Kaj ecx se ili trovas Esperantan 
gramatikon facila, gxi enhavas multe da prepozicioj kaj afiksoj, el kiuj 
neniu rampas mem en la orelojn de la homo! Ankaux pri gxia vorttrezoro 
estigxas "embarasoj", cxar por mi "lerni" aux "fenestro" estas ja 
germanlingvaj, sed mi lernis la anglan. Krome, pensadas tiuj studentoj en 
sia depecigxa stato, "Esperanto estas miksita lingvo, gxi trude rompas 
vortojn. Prononci fonetike la skriban bildon de iuj anglaj vortoj estas 
bona ideo, sed tio ofendas mian honoron al la angla, miajn ses jarojn 
uzitajn por lerni gxin".

Legxereco, neglektemo, forpremigxo, "senpagumo"
-----------------------------------------------

La progresantoj senbrue, sed diligente lernas tiun studobjekton, cxar ili
sxatus ricevi bonan studnoton. La ingxeniemaj studentoj ja divenis, ke
ili  ne devas rapidi por trapasi ekzamenon. Suficxas akcepti tiun
primezuron nur fine de la tempolimo, cxar gxis tiam ili ricevas
"nepagitan" studnoton. Tiu studnoto estas "nepagita", cxar kun la plena
posedo de la tuta gramatiko, post bone bazita unujara klerigo pri
Esperanto, por ili ne estas malfacile paroli gxin kaj skribi laborajxojn.

- Mi konfesas sincere, sinjoro profesoro, - diras komencanto, - mi ne
havas tempon por gxi. Estas certe, ke 60 minutoj suficxas por tio, krom
la universitataj lekcihoroj, sed mi iel forfremdigxis de gxi. Mi pensis,
ke gxi per si mem rampos en miajn orelojn. Cxar, cxu ne, mi ecx ne
eklernis gxin, kaj mi tuj konis mil vortojn - tekstas reklamo. Sed kiuj
estas tiuj mil vortoj? Cxefe nur substantivoj, kaj mi vane apudmetadas
"historion", "matematikon" kaj "fizikon" - per ili ne farigxas sencohava
frazo. Mi scias, ke en mi kasxas sin altgrada legxereco, ecx ankaux
neglektemo. Mi vere ne volas ofendi vin, sinjor' profesoro... ankaux
Esperanton, eble pli bonas akuzi min, aux malanonci la tuton...

Sed kio estis foje deklarita, tion "malanonci" estas malfacile. Precipe,
kiam la konfeso venas sincere, kaj la junulo farigxas ecx pli "kruela"
pro miaj kuntiritaj brovoj - jam kontraux sin mem.

Mi ne intencas elformi starpunkton, ne cxar s-ro Bernard Golden bombardus
la redaktejon per novaj reklamaciaj leteroj, sed nure, cxar per mia
prijugxo mi supozeble kvalifikus ankaux mian propran laboron. Kaj tion
faru aliulo, ecx ankaux s-ro Golden, se li vere tion ellegos el tiu cxi
artikolo, kion gxi entenas, kaj se li ne miskomprenas, ne respondecigas
partieme pro mia kontrauxeco al la angla aux al Esperanto.

La fakto restas fakto ecx se gxi ne placxas al multaj. Ankaux al mi. Ecx
tio ne konsolas min, ke alia studento pasigas minimume tiom da horoj por
Esperanto-lekcioj, kiom por aliaj.

- Mortoserioze mi diras, sinjor' profesoro, - klarigas kvinjara
esperantisto, kiu apartenas same al la "senpagumantoj", menciitaj
supre, - pli ol kvar horojn semajne mi ne pasigas ecx por miaj fakaj
studobjektoj. Ili jam tedas, jam multfoje mi auxdis ilin, mi ekkonis
ankaux la profesorojn. Mi scias, kiu prirespondigos pro necxeesto, kiu
kiom rigora estas dum ekzameno. Kio koncernas Esperanton, la lekciojn mi
frekventas por refresxigxi, cxar tie cxiam okazas io.

- Cxu vi ne pensis iam provi vian lingvokonon en viva, vigla medio, en
  natursituacio? Partopreni en internaciaj renkontoj, arangxoj, studoj?

- Mi jam pripensis tion, mi ecx ricevis instigon de vi, sinjor'
  profesoro. Sed cxu la unua aux dua estu gxuste mi?

- Vi estus la tria...

Cinike, ridetante li respondas:

- Mi ne volas esti ankaux la tria...

Sed reale estas alio en la fono. Tio, ke nemiam li sentis, neniam ni
sentigis al li suficxe, ke li lernis/as ilon de la komunikado.
Kompreneble, je mia "instigo" kvazaux cxiuj skribas siajn tri-kvar
leterojn, per kiuj ili provis ligi kontaktojn kun alilandaj
esperantistoj. Sed la fortuno ne favoris ilin, cxar la sxajne plej
fresxdata adreso pruvigxis fantoma. Ankaux alilande - unuavice en iamaj
"socialismaj" landoj - oni devas spuri per lupeo klubojn, organizajxojn
ankoraux funkciantajn, kaj ne havante tian "lupeon" ni povus adresi nian
leteron kiel faris la infanheroo multe afliktita en rakonto de Cxehov:
"Al la avo vilagxen".

Cxu fiancxino acxetota?
-----------------------

Trovigxas ankaux sukceso. Iu diligenta junulino ricevis respondon el
Turkio, kaj dio scias kiom da leteroj ili jam intersxangxis. Diplomatiece
ankaux tiaj demandoj entemigxis kiuj ne devus esti publikigitaj. Sed
lastatempe mi devis tamen tralegi la leteron venintan el Turkio, cxar
Valeria - mi menciu la studentinon sub tiu pseuxdonomo - petis min
aparte. "Cxu vi estas ricxa?" - demandis sxin antauxe la junulo, je kio
sxi skribis, ke relativsence sxi ja estas malricxa. Je tio ekardis la
junula fervoro en la turka knabo, kaj li sankte promesis regule sendadi
kelkajn centojn da dolaroj por lerniloj, vestoj. Li povis fari tion, cxar
liaj gepatroj estas tre ricxaj, kaj tiom da mono li povas apartigi monate
ecx el sia posxmono. Ni povas percepti la aferon komikece, niaj lipoj
pretas ekrideti, ni povas neglekte mangesti, sed per tio ne solvigxas la
problemo. Cxu Valeria rajtas akcepti tiun sumon? Cxu sxia "amindumanto"
vere altruisme volas subteni sxin? Kiu ne auxdis pri edzino(j)
acxetita(j) per kapra aux azena grego? Kio estos, se malkasxigxos, ke tiu
delikata  sinjoro, kiu aldone estas "gxisosta" esperantisto, ne altruisme
volas helpi al la "gxisoste" singarda Valeria? Kompreneble, mia
esperantistino sxatus klare scii, sed sxi ja ne povas demandi: "Vi
rigardas la monon sendotan al mi  "acxetmono", cxu ne?" Sxi ne volas
inviti la junulon, malgraux ke la turko jam multfoje aludis tion. Valeria
ne volas akcepti la inviton al Turkio...  Bone, la leganto nun povas
diri, ke tio estas privata afero, cetere ne  tre rilata al Esperanto.
Tutvere. Nura hazardo estas, ke tiu "internacia  kontakto" tiel
formigxis...

Cxu sukceso aux fiasko?
-----------------------

La rakonto "Cxu sukceso aux fiasko?" de Julio Baghy venas en mian
memoron, kiu temas pri tio, ke intima amik-societo de urbeto, pretekste
de lernado  de la lingvo Esperanto, arde luktis en kartlud-bataloj, kaj
la gajnon ili  cxiam pagis al la konto de nia asocio. Pro la bildo de
tiom granda  subvencio cxiuj pensis, ke per granda Esperanto-grupo
pliricxigxas la movado - kvankam la viroj nur fugxis de siaj edzinoj...

Cxi-situacie ecx ne temas pri kartluda partio, ecx la financa subteno
forestas. Tamen aperas la demando: cxu sukceso aux fiasko? Cxar kiel
cxiam en la vivo, ankaux gxin oni povas respondi el minimume du
vidpunktoj. Kiel sukceso estas notenda, ke centoj da homoj auxdas pri la
internacia lingvo, gustumante gxian gramatikon, pli kaj pli da homoj
trapasas universitatan studfinan aux sxtatan lingvoekzamenon. Esperanto
helpas al la studentoj en la lernado de aliaj lingvoj, kaj espereble gxi
premas la naciismon, sxovinismon, latente kasxitan en ili. Gxi sugestas
pli optimisman mondkoncepton. Lernantoj de Esperanto plibonigas la
statistikon. Kaj ni esperu, ke kelkaj el la "postrestintoj" - eble post
jaroj - revenos inter nin. En cxiu teritorio de la vivo ekzistas
depecigxo, ni konsolu nin per tiu konscio.

Se ni aliras la respondon kun la "pensmaniero" de la 70-aj jaroj, en tiu
universitata instruado estas evidenta fiasko. 20-25 jarojn antauxe, kiam
nia movado estis en la zenito kompare al gxia nuna stato, pli alta
procento de komencantoj farigxis veraj esperantistoj: korespondantaj,
vojagxantaj, amikemaj, legemaj, gastigantaj, konantaj la Esperanto-
historion, elspezantaj por siaj hobioj kaj pasioj, entuziasmaj. Sed la
butero de malricxaj esperantistoj estas la krusto de ilia pano...

La legantoj (ankaux s-ro Bernard Golden) bonvolu ne akuzi min pri
kontrauxesperanteco, cxar tiu cxi artikolo estas nur sincera prezento de
la faktoj, kaj mi havis la intencon iel plibonigi la situacion.

Attila SALGA
el "Debrecena bulteno", februaro 1994

*************************************************************************

CxEA perdis ejon, sekretarion, libroteniston...
===============================================

Kutimas, ke prezidanto de asocio komence de la jaro skribas mesagxon al
la membraro, en kiu li kuragxigas gxin kaj skizas gravajn taskojn, kiujn
la organizajxo havas antaux si dum la komencigxinta periodo. <...> Ankaux
mi volis, okaze de la nova jaro, fari la samon. <...> Mi verdire jam
skribis tiun mesagxon, sed apenaux mi faris la lastan frazopunkton, oni
enmanigis al mi informojn, kiuj devigis min sxangxi miajn vortojn,
destinitajn al membroj de nia asocio. En tiu momento mi ne rajtas kasxi,
ke nian asocion renkontis problemoj, kiuj grave influos gxian pluan
agadon.

Pri eksigxo de la sekretario oni jam informis. Sed post li eksigxis el
sia posteno ankaux la librotenisto, sen kiu ne eblas mastrumadi kun
asociaj financoj. Ni ankaux ricevis malluigon el nia sidejo en Prago kaj
tio signifas gravan minacon de plua ekzisto de nia asocio. Kompreneble,
la komitato komencis intence sercxi solvon, kiu en tempo, kiam mi skribas
cxi tiujn mallongajn vortojn, ankoraux ne estas konata. Mi kredu, ke nun,
kiam vi legas ilin, la situacio klarigxis kaj la komitato trovis
kontentigan solvon. Estu la rezulto kia ajn, cxiukaze la menciitaj
eventoj naskos sxangxon de agadstilo de nia asocio. Sxajnas, ke en
proksima tempo ne plu ni povos atendi, ke cxiun endan laboron plenumos
sekretariejo, sed cxiuj devoj dividigxos inter la komitatanoj tra la
respubliko kaj niaj membroj, do, devos ofte kontaktigxi rekte kun tiuj.
La laborkapablo, entuziasmo kaj intereso mankas al neniu en la komitato.
Sed por ili kaj ankaux por vi venas malfacila jaro.

Mi ja fidas al miaj kolegoj en la komitato kaj la komitato fidas al niaj
membroj. Se ili forte apogos nin, ni venkos la neatenditajn
malfacilajxojn. Kaj nur en reciproka apogo povas nia asocio travivi la
jaron 1994.

Vl. KOCxVARA,prezidanto de Cxeha Esperanto-Asocio

Nova adreso de CxEA:

ESPERANTO Praha,
pk. 1069,CZ-11121 Praha 1, Cxeha Respubliko.
el "Starto", 1-2/'94

*************************************************************************

Esperanto: politika batalo
==========================

Esperanto-movado estas politike neuxtrala, t.e. kiel tia, ne subtenas nek
malsubtenas iujn politikajn partiojn kaj ties celojn, sed kun unu
konkreta  politika celo de la Transnacia Radikala Partio, kun sidejo en
Romo, la  granda plimulto da esperantistoj konsentos. Sxajnas, ke
tiaspeca kompreno  de politikeco de Esperanto neniel ofendas la principon
de neuxtraleco;  kaj strategio de TRP jam pruvis sian utilon por la E-
movado per, ekzemple, apero de la nova Unesko-rezolucio.

En la tuta mondo pli kaj pli intensigxas la "lokaj" militoj sur etnaj aux
religiaj bazoj; sxangxigxas la politikaj kaj militistaj ekvilibroj. <...>
Cxio cxi hodiaux, pli ol iam ajn antauxe, elstarigas la neceson redifini
la regulojn de la tutplaneda kunvivado kaj la personajn rajtojn, kaj
trudas  tutmondan restrukturadon, kiu transiru etnajn kaj naciajn
dividojn en vere ekologia superrigardo. La Radikala Partio formigxis sur
la konscio pri tio, ke hodiaux ne ekzistas naciaj elektoj povantaj vere
konsistigi solvon. Jam en 1979 la tiama RP, ankoraux ne transnacia kaj
transpartia, alfrontis la draman situacion de la malsato en la mondo kiel
politikan problemon sxargxitan de elsekvoj ne nur por la malricxaj
landoj, sed ankaux por la ricxaj. Nun tio estas realajxo aperanta sub
cxies okuloj.

Se hodiaux cxio movigxas je tutplaneda nivelo, tiam estas neeviteble
utiligi neetnan internacian lingvon, kiu garantiu interkomunikadon de
cxiuj  kun cxiuj.

La internacia lingvo Esperanto ne plimultigas la diskriminacion, vere
favoras justan distribuadon de la homaj rimedoj, estas vehiklo de
demokratio kaj ne estigas, kontrauxe, novajn tavolojn da "eksterlasitoj";
tial gxi hodiaux konsistigas politikan solvon tre pli realisman ol la
angla lingvo.

La Radikala Partio transnacia opinias, ke sen lingva demokratio ne eblas
realigi iun ajn politikan demokration, kaj do gxi vidas Esperanton kiel
celon strikte ligitan al la propra kialo ekzisti kaj esti transnacia. Tio
cxi estas la elekto, kiun la RP transnacia oficiale faris en sia kongreso

de februaro 1993, sed pri kiu oni jam de antaux kelkaj jaroj laboras cxe
la Euxropa Parlamento kaj cxe tiuj naciaj parlamentoj, en kiuj cxeestas
anoj de RP.

La tempo premas al punkto de nereveno; la problemon pri la lingva
demokratio oni devas urgxe porti sub la atenton de la publika opinio, oni
ne plu rajtas simple susuri gxin inter specialistoj, fakuloj, adeptoj.

Tial al la esperantistoj, kiuj ankoraux ne estas kun ni, ni diras: se la
Internacia Lingvo, via Esperanto, povas esti por vi io pli ol romantika
abstraktajxo aux ol plezuro de ekumena kunveno, alprenu al vi la
respondecojn, donu al gxi  konkretecon! <...> Ni estu kune, por ke
Esperanto (ankaux por vi, angleparolantoj!) estu la "Internacia Lingvo",
celanta "malfermi", kaj ne jxargono, celanta "eksterlasi".

Giorgio PAGANO
el "Esperanto USA" 5/1993

*************************************************************************

KLUBA VIVO
//////////

Varbado kaj agado trans la verdan kurtenon
==========================================

Artikolo kvara kaj lasta el la serio:

"KRIZO DE LA LOKA GRUPO - CxU GxI ESTAS EKSMODA?"
-------------------------------------------------

Interne de cxiuj esperanto-societoj estigxas problemoj, kiujn la membroj
devas alfronti kaj solvi, por certigi la dauxran ekziston de sia
organizajxo. Serioza minaco kontraux la grupo estas la perdo de membroj
kaj la malsukceso varbi novajn anojn. La varbado de novaj adeptoj de
Esperanto devas okazi, kompreneble, paralele kaj samtempe kun la
instruado de la lingvo. Estonteca partopreno en la movada vivo devas esti
alia celo de la instruado de Esperanto al infanoj. Ne valoras instrui al
ili nur la lingvon. Estas necese ankaux informi ilin pri la ideologio aux
filozofio de esperantismo kaj prepari ilin por cxiuj sekvaj pasxoj. Por
atingi tiun celon, devas ekzisti planita vojo de lauxgrada
esperantistigxo de la unua kurso en la elementa lernejo, al progresinta
kurso en mezlernejo gxis aligxo al junulargrupo kaj, finfine, membrigxo
en plenkreskula societo, landa asocio kaj internaciaj organizajxoj. Nur
tiel la lernantoj de la internacia lingvo ne perdigxas post la kurso, kaj
nur tiel "nova sango" dauxre venas en la lokan klubon.

Aldone al la problemoj rilate varbadon, ankaux la manko de financaj
rimedoj estas cxiama plendotemo. Cetere, en kelkaj lokaj grupoj estas
malagrabla etoso pro personaj konfliktoj kaj rivaleco, pro troa
krokodilado kaj pro manko de interesaj programoj. Tamen, ecx se oni
sukcesas elimini tiujn malavantagxojn kaj malhelpojn, ecx se oni trovos
kapablan gvidanton kaj kompetentan instruiston, ankoraux ekzistas risko,
ke la societo restos sensignifa sekto, ekzistanta nur por la kontentigo
de siaj membroj. La sola certa rimedo kontraux stagnado, regresado kaj
fosiliigxo de esperanto-rondoj estas la flankentiro de la verda kurteno,
kiu apartigas esperantistojn disde la resto de la socio. Anstataux vane
provi venigi la publikon al Esperanto, oni devas porti Esperanton al la
publiko, sed ne trudi gxin. Por relative malgranda loka grupo kun
malabundaj financaj rimedoj eble la plej efika maniero diskonigi sin
estas kunlaboro kun alia pli granda kaj pli forta organizajxo, kies
principoj kaj celoj harmonias kun tiuj de la Esperanto-movado, ekzemple
organizajxo aux movado, kiu dedicxas sin al plibonigo de interpopolaj
rilatoj.

Resume, estas klare, ke la loka grupo estas bezonata, cxar gxi plenumas
kernajn funkciojn, kiujn organizajxo sur alia nivelo ne kapablas fari. Ne
gxi estas eksmoda, nur gxiaj labormetodoj. La funkcioj de la loka grupo
dauxre restas la samaj hodiaux kiel antauxe. Cxefe, gxi donas al
esperantistoj okazon por renkontigxi kaj busxe uzi la lingvon, tiel
kreante la etoson de internacia parolkomunumo, kies solidareco etendigxas
tra tempa kaj spaca dimensioj. Per planita organiza agado gxi varbas
novlernintojn kaj esperantistigas ilin. Fine, gxi atentigas la lokan
publikon pri la ekzisto de la internacia lingvo kaj la celoj de la
Esperanto-movado. Tiuj tri taskoj estas grandaj kaj gravaj. Kiom da lokaj
grupoj hodiaux povas fieri pri la sukcesa plenumado de ili?

Bernard GOLDEN

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Pri botaniko kaj ornitologio
============================

Internacia skipo de botanikistoj prilaboras multlingvan nomenklaturon pri
sovagxaj plantoj de Euxropo; jam aperis 712 pagxoj, kaj unua trilingva
nomenklaturo de pli ol 3000 euxropaj plantoj estas finita (Franca-

Esperanta-Latina). Renkontigxo de botanikistoj okazas de la 5-a gxis la
12-a de junio en Auxstrio. Internacia skipo pritraktas cxi-foje cxefe la
alpan flauxron. Laborlingvo: Esperanto.

La Internacia Asocio de Ornitologoj ankaux publikigis dulingvan
nomenklaturon (Esperanto-Latinan) pri euxropaj birdoj (576 specioj).

Informas:
Jean MARIN, tel. +33-43-616445.
el "La Parizano", apr.-majo 1994

*************************************************************************

Somera Universitato
===================

En Veliko Tarnovo (Bulgario) de la 16-a gxis la 19-a de julio okazos la
12-a Sesio de la Internacia Somera Universitato. Tuj poste, la 19-an kaj
la 20-an de julio, samloke, estos arangxita Praktika Seminario pri
Esperanta Stilo. Pri ambaux arangxoj informas:

Bulgara Esperanto-Asocio,
Pk. 66, BG-1000 Sofia, Bulgario.

*************************************************************************

Fenestreto Japana
=================

En Eventoj 2/nov.'93 estis informo pri informa reto STS (Scienco-Tekniko-
Socio) kaj ties esperantlingva "Novajxletero". De novembro 1992 gxis
aprilo 1994 aperis 5 numeroj de gxi, sed gxi ne allogis suficxan
intereson al STS flanke de esperantistoj kaj al Esperanto flanke de la
japanaj STS-anoj. Do, la inicianto de la Esperanta STS nun sxangxas la
strategion, lancxante eldonon de alitipa informletero kun enhavo pli
vasttema kaj, sekve, interesa por pli vasta publiko: "Fenestreto Japana".
Krome, por diskonigi Esperanton inter japanlingvaj STS-retanoj, cxirkaux
triono de la pagxospaco estas japanlingva.

La unua numero (majo 1994) konatigas la planojn de la eldonanto kaj
kauxzojn de lia entrepreno; krome, gxi komencas sciigi japanjn
kulturajxojn: estas artikolo pri karakteraj naciaj poeziaj formoj.

Por cxiuj dezirantoj nun estas ofertata senpaga abono. Oni turnu sin al:

s-ro TANAKA Hiroaki,
813 Fukuoka-shi, Higashi-ku, Kashii 2-26-15-103, Japanio.

*************************************************************************

Internacia forstofaka kunveno
=============================

Ekde 1981 ekzistas internacia grupo de forstfakaj esperantistoj, kiuj
kunagadas. Cxi nomigxas ekde la jaro 1986 "Internacia Forstfaka Rondo
Esperantlingva" (IFRE). La intenco de la grupanoj apliki kaj evoluigi
Esperanton en la forsta fako gvidis al komuna laboro pri multlingva faka
vortaro. Tio rezultis en prezentado de provekzemplero de Lexicon
silvestre, Prima pars (Forstista vortolisto, unua parto) dum la centjara
jubilea kongreso de IUFRO (Internacia Asocio de Forstfakaj
Esplorinstitutoj) en Berlin/Eberswalde en 1992.

En marto 1992 fondigxis "Patrona Asocio Lexicon silvestre R.A.", kiu
skribis sian statuton: "La egalrajteco de cxiuj lingvoj estas
nerezignebla bazo de tiu cxi laboro".

La keskranta nombro de la prilaborataj lingvoj gvidis al situacio, ke oni
ne plu cxiam trovis forstisto-esperantistojn, kiuj scipovas la koncernan
nacian lingvon. Sed estis trovitaj forstistoj kun "esperantista" konduto,
t.e. ke ankaux ili estas pretaj senpage kunlabori en la vortara laboro.
Nun la plimulto de la kunlaborantoj estas neesperantistoj: cxe ili la
konoj kaj interesoj pri terminologiaj problemoj estas kutime ne tiel
fortaj kiel cxe esperantistoj.

Tiun fakton ni konsideras per konvena formado de la ekde 1992 arangxitaj
kunvenoj de IFRE-anoj kune kun la aliaj kunlaborantoj pri Lexicon
silvestre. Ni parolis pri temoj, kiuj interesas cxiun forstiston kaj
parolas per lingvo, kiun la plimulto scipovas kaj helpas aliajn per
interpretistoj. Korespondante ni uzas nin 6 lingvojn: Esperanton, la
anglan, germanan, francan kaj rusan.

En la kunveno de septembro 1993 estis grava diskuto pri terminologiaj
temoj, sed largxan spacon okupis ankaux la problemo de la tielnomataj
"novspecaj arbardifektoj". Ullrich raportis pri tio el la kono de la
situacio en Turingio (germanio).

Pri fundamentaj sxangxoj en la forstmastrumado de siaj landoj prelegis
Moudry el Cxehio kaj Pcxelinski el Bulgario. Ekzistas dangxeroj, ke oni
pro miopaj politikaj celoj neglektas la dauxran uzeblecon de la arbaroj,
kiu estas baza principo de la forstmastrumado.

Pachter el suda germanio estas bona scianto pri la internacia kunlaboro
de la profesiaj asocioj de forstistoj. Li proponis, ke IFRE subtenu tiun
procezon pro siaj spertoj kunagadi sen lingvaj baroj. Tial IFRE intencas
partopreni en la sekva kongreso de Unio de Asocioj de Forstistoj en
Euxropo (UEF) 1995 en Varsovio. Tie eblos prezenti la verkon Lexicon
silvestre forme de brosxuroj kaj disketoj. La FAME-fondajxo
(Stuttgart/Germanio) subtenas dankinde tiun leksikonan verkadon per
monrimedoj.

Karl-Hermann SIMON,
Ingwart ULRICH,
Horst WECKWERTH

el "Monato", majo 1994

*************************************************************************

Disketoj, haveblaj de KompRo
============================

Pro manko de interesuloj la KompRo-bultenejo (vd. Eventoj, n-ro 0048)
momente ne estas aktiva. Montrigxis, ke la plejparto de la interesuloj
deziris la KompRo-disketon, kiu enhavas multajn diversajn dosierojn el la
KompRo-bultenejo. Tial vi cxi-sube trovas la aktualan liston de disketoj,
haveblaj cxe KompRo.

La sube menciitaj prezoj inkluzivas sendokostojn. Se vi mendas pli ol unu
disketon, vi ricevas rabaton je 1 DEM po disketo.

Nova: Partiturprogramo Capella 1.5

Enhavo: Tauxgprova versio de la germanlingva programo Capella 1.5, kiu
ebligas la printadon de muzikaj partituroj. Aldonita estas E-skribo de s-
ro H. v. Hatzfeld por printi Esperant-lingvajn tekstojn. Prezo: 7 DEM.

Kompro-disketo

Enhavo: Kolekto 2 (4-a eldono), aktuala retadresaro, aktualaj flavaj
pagxoj, karaktraro E-Futura en Adobe-1 formato, karaktraroj E-Futura, E-
Future, E-Galaxy en TrueType formato (TTF) por Windows 3.1, Windows-
makrooj por E-literoj, programo FontMonster por rigardi kaj programo
TrueTypelnstaller por instali TTF-karaktrarojn, diversaj vortaroj, E-
ikonoj kaj programoj IconMaster kaj IkonMagic por rigardi kaj sxangxi
ikonojn,  drivilo SPEAKER.DRV por paroligi vian komputilon sub Windows
3.1. Formato:  3,5 coloj, 1,44 MB. Prezo: 10 DEM.

Sercxu Angela L.

Enhavo: Esperantlingva ludo. Sercxu la krimulinon Angela L. kaj arestu
sxin (vd. Eventoj, n-ro 0036). Donaco de Marcus Sikosek por subteni la
abonhelpan  fonduson de KompRo. Formato: 3,5 coloj, 720 KB. Prezo: 8 DEM
aux pli, se vi deziras kontribui al la abonhelpa fonduso.


Esperanto-kursoj por PC

Enhavo: Esperanto-kursoj en la germana kaj angla lingvoj. La germana
versio bazigxas sur la kurso "Esperanto Schritt fur Schritt" de Thomas
Pusch.Shareware. Formato: 3,5 coloj, 720 KB. Prezo: 6 DEM.


Esperanto-kurso por AMIGA

Enhavo: Esperanto-kurso en la germana, angla kaj portugala lingvoj. La
germana versio bazigxas sur la kurso "Esperanto Schritt fur Schtitt" de
Thomas Pucsh. Formato: 3,5 coloj, 880 KB. Prezo: 8 DEM.


Schnupprlektion Esperanto

Enhavo: germanlingva Write-teksto kun parolataj Esperanto-frazoj. Enhavas
ankaux SPEAKER.DRV kaj E-kataktraron E-Galaxy. Formato: 3,5 coloj, 720
KB. Prezo: 6 DEM.


Germanaj posxtkodoj

Enhavo: 2 disketoj kun senkosta germanlingva Windows-programo RALF, kiu
helpas al vi trovi la gxustajn posxtkodojn por tuta Germanio. Formato:
3,5 coloj, 1,44 MB. Prezo: 10 DEM.

La mendojn sendu al:

Komputila Rondo, s-ro Jurgen WULFF,
Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio.

el "Komputila Rondo", 2/94

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

IKBE-60 en kuracloko
====================

Inter 14-a kaj 21-a de julio 1994 en Kislovodsk (kurac- kaj ripozloko en
Norda Kauxkazo, Rusio), en la moderna hotelo "Viktoria" okazos la 60-a
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE). Gxia cxeftemo estas:
"Brajla skribo nun kaj estontece". Do, okazos diversaj prelegoj,
diskutoj, ekspozicioj, artaj arangxoj kaj ekskursoj. Eble ecx funkcios
amatora radiostacio. Estas planataj ankaux kunsidoj de Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj konferenco de Rusia E-Asocio de
Nevidantoj (REAN). Aligxis jam plurdekoj da samideanoj el diversaj landoj
de la mondo. Vidantaj esperantistoj estas bonvenaj!

Prezidanto de la prepara komitato:

Anatolij MASENKO,
ul. Gerojev Medikov 15-1, RUS-357739 Kislovodsk.
Tel. +7-6537-65886.

*************************************************************************

La 3-aj Internaciaj kursoj por gejunuloj
========================================

La arangxo okazos en Prago 07 - 14.08.1994, en mezlerneja internulejo
proksime al la urbocentro.

Estas antauxvidataj tri lingvokursoj: por komencantoj (en la germana kaj
la cxeha), progresantoj (kun miniuma vortprovizo 500 radikoj) kaj
perfektiga por jam boneparolantoj. Posttagmeze - ripoza, distra kaj
kleriga programo.

Partoprenkotizoj tre moderaj.

Pliaj informoj cxe:

Renata BERANOVA,
Svatoplukova 43, CZ-78401 Cervenka, Cxehio

*************************************************************************

La rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo
============================================

estas la temo de la Unua Seminario "Esperanto: Kulturo kaj Socio",
okazonta de la 8-a gxis la 11-a de septembro 1994 en Valencio (Hispanio).
La temoj estas traktataj el diversaj vidpunktoj: kultura, socia,
politika, jura, familia, etna, labora, medicina k.s. por montri al la
socio, ke Esperanto-movado estas preta labori por la sxangxo de la
aktualaj diskriminaciaj legxoj de la Euxropa Unio. Fine de la Seminario
oni sendos la konkludojn al la gazetaro, la naciaj kaj Euxropa
parlamentoj, UN, Unesko ks.

La arangxo okazos en tristela klimatizita hotelo. Aligxkosto: 17.000 ESP
(cx. 230 NLG) inkluzive cxion. Dezirantoj prelegi devas sendi siajn
referajxojn kaj resuman biografion antaux la 1-a de julio.

Informas:

Valencia Esperanto-Grupo,
Gran Via Fernando el Catolico 45, 3-a, ES-48008 Valencia, Hispanio.
Tel./fakso: +34-6-3401369.

*************************************************************************

Du semajnoj en Hungario:
========================

Cxu vi ne forgesis aligxi?

Cxiu abonanto de Eventoj kun la numero 1/aprilo ricevis aligxilon por la
Euxropa E-Festivalo (09-15.07.1994 en Budapesxto). La arangxo jam allogis
pli ol 300 aligxintojn kaj la aligxoj dauxre venadas. Do, gxi promesas
igxi unu el la plej amasaj E-renkontigxoj de la jaro, almenaux en
Euxropo. Ne necesas klarigi, ke tioma kvanto da partoprenantoj en si mem
faras arangxon vigla kaj interesa, kaj la promesata varia kaj
multdimensia programo gajnos pro la aktiva partopreno de esperantistoj.

Post la fino de la Festivalo oni povas dauxrigi la cxeeston en la
hungaria Esperantujo: en Koszeg, sudokcidente de la lando, de la 15-a
gxis la 21-a  de julio okazos, la okan fojon, jam tradicia kaj populara
arangxo:  Internacia Junulara Semajno. Oni povos bele ripozi tie de troaj
seriozajxoj, kaj samtempe sperti la plej profundan E-etoson. Ankaux tie
estos, kiel kutime, abunda E-kultura programo. Ne hezitu partopreni
ankaux tiu, kiu ne plu sentas sin juna: IJS rejunigas kaj vigligas.

En la Festivalo kaj IJS jam anoncis sian partoprenon tiaj famuloj de la
E-kulturo kaj movado, kiel M. Cwik, M. Fettes, G. Silfer, J. Fornal, M.
Bronsxtejn, A. Grzebowski k.a.; partoprenos Bulgara Esperanto-Teatro kaj
Ukraina Esperanto-Teatro...

Lastminute la organizantoj de cxijara IJS ricevis la eblecon malaltigi
gxiajn prezojn, kiuj estas nun (inkluzive logxadon kaj plenan mangxadon)
5500-7500 HUF por hungaroj, 90-120 DEM por reformeuxropaj kaj
ekstereuxropaj landoj kaj 180-220 DEM por ceteraj landoj (la unua cifero
por junuloj, la dua - por pliagxuloj). Kiu jam pagis la tutan kotizon, la
difirencon rericevos surloke.

Por trafi la okazon, kaj partopreni du altkvalitajn arangxojn cxi-somere
en la sama lando, sendu aligxilojn por IJS cxe:

Pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario.

*************************************************************************

Somera Intensa Lingvokurso por Naturamikoj
==========================================

okazos inter la 17-a kaj 22-a de auxgusto en la apuddanuba loko
Szodliget, proksime de Budapesxto (Hungario). La plurgradajn
lingvokursojn  kompletigas programoj pri geografio, naturprotektado,
geologio, ktp., ekskursoj, amuzprogramoj. Cxio kontraux modesta sumo.

Informojn kaj arangxoj cxe:

Dr. KOZAK Imrene,
Josika u. 26, Budapest H-1077.
Tel. +36-1-1214975.

*************************************************************************

Laborbrigado en Italio
======================

Cxu vi interesigxas pri eksterordinara ebleco viziti Nordan Italion kaj
utiligi Esperanton por nova sperto? IEJ (Itala Esperanto-Junularo) kaj
ECT (Esperanto-Centro Torino) organizas, meze de julio, laborbrigadon por
maksimume 25 gejunuloj el la tuta mondo, kiuj pasigu semajnon, purigante
la gxardenon de historia vilao (nome, la Mauxzoleo de la "Bela Rusin") en
Torino. La restado estas tute senpaga (tranokto kaj mangxoj en
amaslogxejo). La laboron sekvos vizitoj al la urbo, festoj kaj diversaj
amuzajxoj. Informas:

Anard ROGERO,
Via Volante 16, I-10133 Torino, Italio.
Tel. +39-11-6612906.

*************************************************************************

IEK-94 en Homburgo
==================

La Internacia Esperanto-Konferenco okazos de la 16-a gxis la 22-a de
julio en Homburg-Saar, Germanio. La konferenca temo estas "Ksenofobio:
kauxzoj kaj rimedoj". Prelegos E. de Zilah, Z. Galor, I. Koutny, J. Dorr,
G. Becker, U. Schafer, A. Zacharias, C. Gunkel, B. Masala. Oni aljugxos
OSIEK-premion.

Abundos ankaux distraj posttagmezaj ekskursoj, i.a. vizito de bierfarejo,
kaverno, liberaera muzeo, radiostacio, universitato, regiona gazeto,
botanika gxardeno, karbominejo, sxipveturado. Post la Konferenco eblos
partopreni tritagan ekskurson al Strasburgo, Luksemburgo kaj en Sarlando.

La kotizo - 210 DEM (OSIEK-membro - 150 DEM).

Aligxoj, informoj cxe:

Sarlanda E-ligo,
Questr. 11, D-66287 Quierschied, Germanio aux

Eric Laubacher,
1 rue des vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio.
Tel.: +49-0697-62142; +33-1-30966791.

*************************************************************************

BARo: la 17-a - kiel kutime
===========================

Berlina Arbara Renkontigxo okazis 18-27.04.1994. Partoprenis 21 homoj, de
5 gxis 70-jaragxaj, ecx el Usono kaj Auxstralio, kiuj amuzigxis kiel
kutime, ecx observis Lunon kaj Jupiteron per teleskopo kaj lernis uzi
kusx-biciklon (kaj gxin difektis)... La sekva, 18-a BARo okazos 02-
11.09.1994. Pri gxi informas:

Michael PETERS,
Steglitzer Damm 32, D-12169 Berlin, Germanio.
Tel./fakso: +49-30-7969740.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Reklamkampanjo "Esperanto surstrate"
====================================

Laux iniciato de Orientfranca Esperanto-federacio kaj TAKE (Tutmonda
Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) estas lancxita en printempo 1994 en
Orienta Francio largxskala promociado de la internacia lingvo Esperanto
per surstrataj sxildoj.

Centoj da tiaj rugxkoloraj sxildoj estas iom post iom fiksataj cxe muroj,
pordoj, bariloj de domoj kaj gxardenoj cxe esperantistoj aux subtenantoj
de Esperanto.

3615 ESPERANTO estas kodo, kiu ebligas perekranan konsultadon de
teledistribuitaj mesagxoj. La servilon iniciatis UFE (Unuigxo Franca por
Esperanto). Gxin provizas per informoj JEFO, la junulara sekcio de UFE.

TAKE

*************************************************************************

Instru-projekto de REU
======================

Kelkaj aktivuloj de Rusia Esperantista Unio lancxis preparojn de ampleksa
instruada projekto. Gxi antauxvidas ellaboron kaj disvastigon de simpla
kaj efika intensa metodo de E-instruado.

Kiel bazo estas uzata libro de Claude Piron "Gerda malaperis", kiu estas
nun represata en Rusio. Jam komencigxis eksperimentaj uzoj de la teksto
en Cxeboksary, Moskvo kaj Ivanovo.

Laux la invito de REU al Moskvo, Siberio kaj Peterburgo venas Claude
Piron, kiu gvidos specialajn seminariojn por interesigxantoj pri la
metodo.

laux Andrej ANANJIN

el "Movado", 4/1994

*************************************************************************

Kurso en Argentinio
===================

En la urbo Venado Tuerto en Argentinio la loka grupo arangxis 10-tagan
intensivan kurson kun bona sukceso. Sur la foto videblas parto de la
lernantaro.

*************************************************************************

6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco
==================================

La 22-an de aprilo 1994 en Triesta Unuversitato estis inauxgurita la 6-a
Alp-Adria Esperanto-Konferenco. Pluraj gravaj personoj reprezentantaj
triestajn potencojn salutis la arangxon; inter ili s-ro Elio Tafaro,
prezidanto de la urba Turisma Instanco, ecx esperantlingve.

En la kadroj de la Konferenco okazis prelegoj de profesoroj kaj
instruistoj el diversaj euxropaj universitatoj: Carlo Minnaja, Ilona
Koutny, Hans Michael Maitzen. La partoprenintoj vizitis sidejon de la
tagjxurnalo Il Piccolo, astronomian observatorion, koncertojn, muzeojn,
ekspoziciojn, trajnekskurson.

En la laborgrupoj oni skizis programojn por estonta komuna agado,
diskutis pri malfacilajxoj kauxzitaj de malsamaj teknologioj en la
informadika sektoro, pri nesuficxa kohero en esperanta fakterminologio
kaj aliaj temoj. Dum la Gxenerala Kunsido oni serioze pritraktis la
problemojn de sinergia agado de la grupoj sine Alp-Adrio kaj krome
elektis la venontjaran sidejon de la Konferenco: gxi okazos en la urbo
Szombathely en okcidenta Hungario.

Por filatelistoj eblas aldoni, ke por la Konferenco estis farita speciala
posxtstampo kun emblemo de la arangxo.

laux "La Eta Gazeto", majo 1994

*************************************************************************

La Amikeca Reto
===============

Servo de SAT La Amikeca Reto havas celon ebligi al la esperantistaro la
praktikadon de Esperanto ekster kongresoj, cxiuspecajn amikajn rilatojn,
diskutojn, socian kaj klerigan turismon. La partoprenantoj ne garantias
senpagan tranoktadon, kiel en Pasporta Servo, sed pretas organizi por la
eksterlandaj gastoj konatigxon kun profundaj trajtoj de la loka vivo,
penetri tien, kien ordinaraj turistoj kutime ne trafas (ekzemple, viziti
ne nur kutimajn turistajn vidindajxojn, sed ankaux industriajn
entreprenojn, gazetredaktejojn ktp.).

Jxus aperis la gvidlibro 1994-1995, kiu enhavas la liston de la centoj da
membroj por la koncerna periodo. Estas menciinde, ke novaj ebloj vojagxi
ekzistas en Hindio, Islando, Kosta-Riko kaj Pakistano.

La libro mendeblas kontraux 60 FRF + 10 FRF afranko. Pli detalaj informoj
cxe:

La Amikeca Reto,
88, rue Victor Hugo, F-37400 Amboise, Francio.

*************************************************************************

Memeldonajxoj
=============

Ekspozicio pri memeldonitaj librojestos arangxita en Parizo la 10-an de
decembro 1994. Partoprenos ankaux esperantistaj verkistoj. Informojn
(kontraux afrankita koverto aux IRK) donas:

ADOA, 53 r. Notre-Dame-des-Champe, F-75006 Paris, Francio.

el "Mallonge"

*************************************************************************

El la Pratempo
==============

Esence mi estas mallaborema. Tial mi felicxas ke mi nun povas citi el
ricevita letero. Kompreneble mi sxangxis kelkajn detalojn, cxar mi neniam
celas ataki personojn, nur atentigi pri faktoj. Jen la letero:

"Kara Ko, volonte, sed sen plezuro, mi klarigas al vi, kial mi rifuzis
instrui en A. Mi ne plu povas profesie labori, kaj tial miaj elspezoj
estas minimumaj. Ofte ecx mankas mono por viziti miajn gepatrojn
aliflanke de la lando. La auxto el miaj ricxaj tagoj uzas benzinon, kiu
ne estas senpaga. Instrui en A. signifus veturi kelkdek kilometrojn
cxiusemajne. Krome dum tuta vespero oni ja sxatus ion trinki, kaj tio
kostus al mi tie cxirkaux 4 guldenojn.

La Esperanto-klubo opinias, ke salajro por kursestro maldecas. Mi ne
komprenas cxu la pago aux la ricevo de salajro estas maldeca, nek la
kialon. Sed eble tiu miskompreno sekvas el mia iama aktivado kiel membro
de sindikato. Se vi povus klarigi tion al mi, mi tre gxojus. Mi nun nur
devas konkludi, ke mi estas tro malricxa por akcepti la taskon!

Samtempe du aliaj aferoj estas menciindaj. Kiam mi antauxe instruis en
tiu preskaux senpaga kurso, mi konstatis, ke gxi apenaux utilas al ni,
cxar pluraj senpaguloj nur kelkfoje venas pro scivolemo, kaj poste neniel
utilas al la movado.

Mi nun instruas la germanan lingvon al konato, kiu deziras spertigxi en
gxi. Kvankam mi volonte senpage helpas, li ofte kunportas etan donacon:
pecon da fromagxo, iom da kafo, florbukedon aux kukon. Kaj tiuj donacoj
tiel brilas en mia malricxula vivo, ke mi ne volas adiauxi ilin."

Pensiga letero, cxu ne? Inter esperantistoj, kiuj pro siaj ideoj pri
lingvo kaj politiko apartenas al la avangardo de civilizo, kelkfoje vivas
ideoj, kiuj memorigas pri la pratempo.

Aux cxu vi havas aliajn ideojn pri tio?

Ko Nurmi

el "Fenomeno", marto 1990

*************************************************************************

ILEI
//////

Lerneja konkurso: la jarrezulto
===============================

Jen ni venis al la fino de la 4-a lernojaro, en kiu la lernantoj povis
konkursi per testofolioj en Esperanto. Mi sxuldas pro tio dankon al la
sindonaj gekolegoj, kiuj volonte prenis sur sin taskojn kaj cxiam
senmanke plenumis ilin.

Cxar estas ja fino de la lernojaro, indas resumi la spertojn, necesas
revizii, plibonigi la regularon, se ni ne volas perdi la tutan konkurson.

Plej multaj amikoj, precipe nehungaroj, kritikis, ecx atakis (kaj ili
tute pravis) la kutiman lastan taskon aux demandon de la taskfolioj, t.e.
la demandon pri literaturo aux historio de Esperanto. Ili preskaux
senescepte rilatis al K. Kalocsay aux J. Baghy. La redaktantoj estante
hungaroj cxiam cxerpis el la hungara kulturo kaj tio ofendis,
memkompreneble, alilandanojn, kelkaj el ili parolis rekte pri naciismo.
Mi proponas do, akceptante la justan kritikon, ke ni, kompilantoj de
taskfolioj, elpasxu el nia strikte fermita cirklo kaj prenu materialon el
la kulturo de cxiuj popoloj, kies lernantoj partoprenas en la konkurso.

Alia propono estas nur rekomendo: ni strebu redakti pli simplajn taskojn
precipe en la 1-a kategorio. Ni evitu - se eblas - unikajxojn! Aliflanke
inter la tasketoj trovigxu kelkaj, kiuj malebligas sklavan kopiadon. Kiel
ekzemplon mi aludas la lastan n-ron de la 1-a kategorio (kompilitan de s-
ro J. Nemeth). Cxe la unua tasko, ekz-e, neniu povas sin ekskuzi, ke li
aux sxi sen helpo de amiko, memstare elpensis tiun saman frazon.

Karaj gekolegoj, mi petas vin skribi tuj se vi havas ian proponon, cxar
mi baldaux faros la novan regularon de la konkurso kaj mi deziras
konsideri viajn konsilojn kaj spertojn.

Pri la premiado de la plej bonaj konkursantoj. Kiel vi scias, en tiu cxi
jaro ni ricevis nur 10 mil forintojn kiel financan apogon. Tiu sumo ne
kovris plene la kostojn de fotokopiado kaj ekspedado. Mi ne volas plendi,
sed gxis nun mi elspezis el propra posxo jam pli ol 3 mil forintojn por
la konkurso.

Geza KURUCZ, prez. de laborkomisiono de ILEI pri lernejaj konkursoj,

Gimnazio Julia Banyai,
Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.
Tel. +36-76-481474.

*************************************************************************

Ekzamenoj UEA/ILEI denove
=========================

Kiel multfoje, Kultura Centro Esperantista ofertas tiujn ekzamenojn je
elementa kaj meza niveloj. De la 16-a gxis la 22-a de julio 1994 okazos
intensa preparkurso sub gvido de s-ino Katalin Smideliusz el Szombathely,
Hungario (gvidanto de la Esperanto-fako en pedagogia altlernejo).

Kurskotizo - 125 CHF; por gejunuloj kaj studentoj - 50 CHF (KCE jxus
anoncis duon-prezan oferton por pluraj someraj kursoj kaj logxigxo,
kondicxe je aligxo gxis la 1-a de julio).

La ekzamenoj mem okazos la 23-an kaj 24-an de julio kun partoprenkotizo
50 CHF. Pri kostoj de logxigxo kaj mangxoj kaj alven-instrukcioj, bv.
skribi al:

KCE, Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

Sesioj de la ekzameno estas planataj krome en Cxinio, Brazilio,
Barlastono  (Britio), Finnlando, San Francisko (Usono), Sete (Francio)
kaj en la Tria  Afrika Kongreso. Plenajn informojn kaj kondicxojn petu de
la nova sekretario de la ekzamenoj:

prof. Ivan BEKAVAC-BASICx,
Kuslanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Korekto
=======

Pro enpagxiga eraro sub la artikolo "Kial 'Havi lokon' ne havas lokon?"
(Eventoj n-ro 0053, 1/majo, p.6) ne aperis nomo de la auxtoro. Jen gxi:

Doug PORTMANN, Usono

La redakcio petas pardonon de la auxtoro kaj legantoj.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

En kunteksto kun la sukceso por Esperanto en PEN-Internacia, estas certe
rimarkinde noti, ke 1994 estas 40-jara jubileo de la sukcesa akcepto de
la rezolucio (8C/DR/116) por Esperanto en UNESKO, Montovideo. En la tiama
pli respektata organizo de UNESKO, la rezolucio absolute estis grava
mejlosxtono en la rekono de Esperanto flanke de la plej alta internacia
organizo pri scienco, edukado kaj kulturo. La inteligenta kaj grandega
laboro de prof. d-ro Ivo Lapenna sendube estis decida por la sukcesa
rezolucio en Montovideo, 1954. Sen tiu ne eblis la sekva rezolucio
(23C/DR218) de Unesko en Sofio, 1985, kaj kredeble tiuj ankaux faciligis
la akcepton de Esperanta PEN-Centro al la organizo PEN-Internacia, en
Santiago de Compostella, septembro 1993.

Tial estas malfacile kompreni, kial William Auld (en letero al d-ro
Giorgio Silfer en "Literatura Foiro, n-ro 147, p.5, 1994) pri la sukceso
de Esperanta PEN-Centro, skribis ke: "Tio estas minimume tiom grava, kiom
la sukceso cxe UNESKO". Evidente William Auld scias, ke vere ne havas
sencon paraleligi la gravecon de la PEN-sukceso, kun la iama sukceso de
UNESKO, 1954.

Torben SVENDSEN, Danio

* * *

Mi deziras danki Eventoj-n pro la senditaj al mi E-literoj sur disketo,
kiun mi uzis por komposti la libron de B. Sxcxepanovicx "Busxo plena je
tero". La literoj montrigxis belegaj. La uzado de la disketo plirapidigis
aperon de la libro.

Terezia KAPISTA, Serbio

* * *

Jen - post plurajaj gazetoj - la unua libro, aperinta kun E-literaroj de
Eventoj. Ni gxojas, ke nia servo igxas cxiam pli utila por la
esperantistaro! La red.

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Nova Esperanto-katalogo
=======================

La cxi-jara katalogo de la libroservo de UEA aperis en nova formato
(21x15 cm), sur belega papero, kun bela arangxo. Sur 160 pagxoj gxi
enhavas titolojn de cxiuj haveblaj cxe UEA libroj kaj aliaj esperantajxoj
(krom, certe, la plej laste aperintaj). La katalogo estas sendita senpage
al la regulaj klientoj de la Libroservo de UEA. Cxiuj aliaj povas acxeti
gxin por la prezo de 9 NLG. Triona rabato ekde 3 ekz. Sendokostoj 10 %,
sed ne malpli ol 5 NLG. Por logxantoj de Euxropa Unio aldonigxas 6 %
imposto.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Hungaraj pagxoj en EVENTOJ
--------------------------
Evidente la "Hungara angulo" ne suficxas por enlanda informado. Ni
intencas lancxi apartan, regulan suplementon al Eventoj pri enlandaj
aferoj, sendota nur al la hungariaj abonantoj. Por la "hungaraj pagxoj"
la teknikaj rimedoj estas certigitaj, mankas nur "redaktoro". Se vi
dezirus helpi, partopreni tiun laboron, bv. kontakti la redakcion!


Hungaria E-Konferenco
---------------------
Kvankam cxi-jare landa E-kongreso ne okazos, la E-societo "Prospera
Linio" organizas la duan Rondan Tablon de E-societoj (dauxrigo de
Esztergom) la 18-an kaj 19-an de junio en Zalaegerszeg (Kulturcentro de
Sindikatoj).

Antauxviditaj minimumaj temoj: Ekstera komunikado, propagando, Ago-Tago,
interna informado, Eventoj, Esperanto-entreprenoj, E-o en la EXPO en
1996. La konferencon krom la reprezentantoj de e-societoj povas cxeesti
ankaux individuaj interesigxantoj (plena kotizo: 1500 Ft). La
kontaktadreson vidu sube!


Esperanto-balo
--------------
En kadro de la 2-a Esperanta Ronda Tablo okazos Esperanto-balo la 18-an
de junio en Zalaegerszeg. Pliaj informoj:

E-societo "Prospera Linio"
pk. 2, H-8906 Zalaegerszeg.
Telefono: +36-92-320008

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Cxu "neuxtraleco" estas utila al Esperanto?
==========================================

Kun granda intereso mi legis la artikolon de d-ro Gunter "La noosfera
idento de Esperanto" (Eventoj, 1/majo '94).Malfacila teksto, sed grava
enhavo. La esenco estas, cxu Esperanto rajtas esti neuxtrala, se
humanismo estas en dangxero, se minacas tutmondaj ekologiaj katastrofoj
pro senbrida profitavido, egoismo de certaj grandpotencaj grupoj.

Malnova temo estas la t.n. neuxtraleco de Esperanto. Laux 5-a paragrafo
de la Bulonja Deklaracio: "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu
scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiuj celoj ili gxin
uzas". Mi pensas, ke tiu paragrafo ne multe kreskigis la nombron de la
sciantoj kaj uzantoj de la lingvo, kaj utilas al la movado. Mi ne
deziras, ke Esperanto servu la senrespondecajn, medi-detruantajn
gigantajn firmaojn. Ne volonte mi auxskultus militistajn ordonojn aux ion
similan esperantlingve.

Tiuj esperantistoj, kiuj volis kajxoli al tiranoj, por akiri toleron por
la E-movado en landoj de tiranoj, nenie akiris rezulton, ecx la premio
estis malpermeso kaj persekuto. Ili gajnis estimon nek de tiamaj
esperantistoj, nek de la posteuloj.

En la tempo de Zamenhof ankoraux estis nekonataj la dangxeroj, kiuj
minacas la homaron pro la senrespondeca prirabo, detruo de la naturaj
fontoj de energio kaj  krudmaterialoj. Nun ni staras antaux la senpensa
detruo de la homa medio, ties dangxera malpurigado pro la privataj
interesoj sen konsidero de la sekvoj de sia agado, kaj pro la komfortega,
malsxparema konsumorientita vivo de la evoluintaj mondopartoj, kie vivas
nur 20-25% el la tuta homaro. Jam estas evidente, ke tia agado,
vivmaniero forte minacas la teran vivon, tamen la nuna miopa,
senrespondeca tutmonda politiko, propagando, instigas tutmonde tiaspecan
evoluon.

Esperanto kontraux tiuj tendencoj ne rajtas esti neuxtrala, ne rajtas
esti indiferenta. Uzante cxiun nian eblecon, ni devas energie, aktive
partopreni en la sercxado de elirvojo.

Estas certe, ke farante tion, gxi povus igxi lingvo de progreso, akiri
mondskale pli gravan konatecon, aprecon, agadeblecon. Gxi povus kreskigi
la nombron de gxiaj parolantoj.

Janos SARKOZI, Hungario

*************************************************************************

KULTURO
/////////

Ni kune elpensu jubilean ekspozicion
====================================

Budapesxto estis elektita kiel sidejo de prezentado en septembro 1994,
organizata de la Esperanta PEN, kun la auxspicio de Pro Helvetia, omagxe
al la 25-a datreveno de Literatura Foiro.

La budapesxta prezentado farigxos kultura semajnfino, kun studgrupoj pri
la panoramo de nia literaturo tra la fenestro de LF, plus la prezento de
filmoj produktitaj de LF-koop, plus ekspozicio konsistanta precipe el
paneloj en formato A2, desegnitaj de Giancarlo Mangini.

La Esperanta PEN proponas al la legantoj kompili slipon laux la suba
modelo kaj sendi gxin al LF-koop, CP 232, CH-6830 Chiasso 1, Svisio, kiel
eble plej rapide. La celo estas akiri kiel eble plej multajn sugestojn
pri la  cxefaj kultur-eventoj en Esperantio dum kvarono de jarcento. Ni
mem indikis la cxefajn por 1970 kaj 1993; bv. aldoni viajn sugestojn (po
unu en jaro), kaj eventuale lasu blankan linion, se nenio memorinda
impresis vin el iu jaro.

Nia peto koncernas cxiun leganton: vi povas esti valora atestanto ne nur
se vi rekte travivis la lastajn 25 jarojn en Esperantio, sed ankaux se vi
indikas kion, el la jaroj antaux via (lastatempa) esperantistigxo, vi
sentas por vi plej influa.

Judit Felszeghy,

sekretario de Esperanta PEN-Centro

*************************************************************************

ANONCO
//////

---------------------------------------------
En la Hotelo "Sas Club",  Budapesxto,  2 lita
cxambro (kun eventuala kromlito) estas luebla
por esperantistoj je tre favora prezo.

Kontaktu: SUDAR Sarolta, Alisca u. 22.  I/3,
H-7100 Szekszard, Hungario.
Telefono: +36-74-318268
---------------------------------------------

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Aerburgo vendata
Aerburgo (saltoburgo por infanoj) estas vendata. Preskaux nova stato, kun
cxiuj akcesorajxoj por funkciado. Prezo nur 450 mil Ft. + AVI.
Interesigxantoj kontaktu la redakcion de Eventoj.

* * *

Nia societo organizas rondvojagxon inter 23-a de julio kaj 6-a de
auxgusto al Svisio, valo de Loire, Atlantiko, Parizo, Nigra Arbaro. Estas
kelkaj liberaj lokoj. Bone parolantaj E-on ricevos rabaton 5000 Ft.
Informigxu cxe:
Jozefo BAKSA,
Zalaegerszeg, Paloczi u. 7, H-8900., Hungario

* * *

Andre AUDE infirmas, kun cxagreno, pri la forpaso de sia kara edzino
Marguerite, la 24-an de aprilo 1994

* * *

Mi bezonas informojn pri Rubik-, goo-, matematikaj kaj skreblo-kluboj en
Hungario. Cxu iu povus helpi min? Cxu iu povus esperantigi verkojn de
Bolyai? Cxu ie en la mondo ekzistas video-CD por lerni Esperanton? Se iu
povas helpi min per respondo aux kontaktoj, mi estus tre danka.
Jairo MAJORGA, P.Box 22822, Bogota, Kolombio..

* * *

Mi bezonas hungarajn esprimojn, proverbojn kaj parolturnojn rilate la
diversajn slavajn popolojn, turkojn kaj rumanojn, por disertacio enkadre
de mia studado de finnugristiko. Bv. sendi gxis mezo de junio al:
Betti MAUL,
Steinickweg 7/10, D-80798 Munchen, Germanio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor