Eventoj n-ro 0053, 1/majo - '94,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - Esperanto-domo en Budapesxto
                      - LA NOOSFERA IDENTO DE ESPERANTO

Kluba vivo:           - Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda?
                      - Kiel krei lokan grupon el nenio?

Esperanto aplikata:   - Esperanto en ekonomio
                      - Al esperanto-fako en komerca cxambro

Esperanto en radio:   - Kiel auxskulti pli bone?

Arangxoj:             - Esperanto-kurso por progresantoj
                      - Muzika semajno
                      - Taranteza semajno en Bourg St Maurice
                      - Filmoprezento en Budapesxto
                      - Bicikle internacie
                      - Balta biciklado
                      - La 3-a LOI SI

Alvoko:               - AL LA  PARTOPRENANTOJ DE EUxROPA ESPERANTO-
                        FESTIVALO

Movado:               - Interreligia Seminario
                      - Por filatelistoj kaj kolektantoj
                      - Viaj ridetoj sercxatas en Samarkando
                      - Katalogo de "Sonorilo"
                      - 90 jaroj Esperanto en Hamburg
                      - Ankoraux unu partio poras

TEJO:                 - Balkanaj E-junularoj agas

Lingvo:               - Kial "Havi lokon" ne havas lokon?

Reagoj:               - Cxu la Euxropo-centrismo?
                      - ILEI nun ne rezignas!

La leganto:           - ***

Intervjuo:            - Multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore

Historio:             - Zilbernika genealogio

Bazaj informoj:       - Kio estas AFEL?

Interese:             - Pri esperanta gazetaro

Korespondi deziras:   - ***
Anoncetoj:            - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Esperanto-Domo en Budapesxto
============================

Esperantistoj jen akiras, jen perdas siajn rezidejon. Tio estas normala
procezo, ja nenio eternas sub la luno, sed malbonas, kiam la perdoj
okazas, kaj la akiroj ne... Tamen nun oni povas gxoji: en Budapesxto, unu
el la malnovaj cxefurboj de Esperantujo, aperas nova esperantista domo!

La jxus acxetita Esperanto-domo trovigxas je 400 metroj (du haltejoj per
la auxtobusoj 82 aux 82/A) de la metrostacio Kobanya-Kispest cxe la
adreso: Budapest, distrikto XIX, strato Leiningen 4.

En gxi estos sidejo por kelkaj organizoj: redakcio de EVENTOJ, Kultura
Esperanto-Asocio, eldonejo LINGVO-Studio... La celo estas, ke cxiu
persono, kiu volas fari ion por Esperanto, havu la eblecon uzi la
necesajn modernajn laborilojn: komputilojn, printilojn, faksilon,
datumbazojn ktp.
Oni povas veni kun sia propra konkreta programo aux laborplano, aux helpi
al tiuj, kiuj jam faras iun laboron. Do la ejo funkcios kiel labora
centro, - sed ne kiel babila klubejo, kaj ne kiel turisma tranoktejo!

La domo mem estas iu malnova konstruajxo, postulanta renovigon,
modernigon. Post tio en gxi trovigxos 1 pli kaj 1 malpli grandaj
laborcxambroj kun la necesaj aliaj ejoj - kaj la tuto staros je la
dispono de esperantistoj!

La ejo tauxgos por laborkunvenoj, kursoj, negrandaj seminarioj kaj
similaj arangxoj. Ne temas pri amasaj renkontigxoj, artaj prezentoj ks.,
por tio la domo ne suficxe grandas, sed gxi povas esti tauxga stabejo,
"cerba centro" por la movado, stagxado kaj trejnado de aktivuloj. La Domo
funkcios ankaux kiel publika "gazet-legejo", - do la ricevitaj de ni cx.
100 diversaj E-gazetoj staros je la dispono de interesigxantoj.

Ni esperas, ke tiu cxi laborejo estas necesa ne nur por pli oportune fari
EVENTOJ-n, sed efikos pozitive al la hungara kaj internacia E-movado.

La domo-acxeton financis cxefe LINGVO-Studio. Sed la disponebla kapitalo
suficxis nur por la acxeto mem, kaj restis tre malmulto por la necesa
renovigo, interna arangxado. Se vi volas helpi en gxi, viaj kontribuoj
estas tre bonvenaj (hungaroj al la Fondajxo Esperanto, aliaj al la UEA-
kodo: ELLS-S, aux al niaj landaj kotizperantoj, cxe kiu vi abonis la
gazeton) - kion ni tre dankas.

Bonvenon al la nova esperantista hejmo-laborejo, Budapesxta Esperanto-
Domo!

Laszlo SZILVASI

*************************************************************************

LA NOOSFERA IDENTO DE ESPERANTO
===============================

La (sxajne) serioza argumentado de Tonkin (Eventoj, 2/februaro '94)
surbaze de (sxajne) potenca Esperanto denove elmontras pure lingvan
karakteron - eksmodan. Por tiuj, kiuj okupigxas pri Esperanto pro
nelingvaj kialoj (mi, ekzemple, pro la ekologiaj), evidentas, ke la
lingva aspekto de Esperanto ne estas cxio. Eble gxi estas la plej
malgrava, cxar memkomprenebla aspekto de gxi.

La praktika signifo de la internacia lingvo certe estas lingva
kompetento, neuxtrala komunikado kaj pacocela interkomprenigxo. Sed nuraj
paco, homaj rajtoj kaj demokratio ne plu suficxas por la utiligo de gxi.
La homo nun survojas al findetruo de sia planedo per cxiam pli pacaj,
homrajtaj kaj demokratiaj metodoj. Kaj ankaux Esperanto ludas en tio
certan rolon, cxar gxis nun gxi ne sukcesis identigxi ekster tiu
biosferdetrua kulturo. La ozontruo estas kulturtruo; gxi parolas cxefe
angle, sed ankaux iomete Esperante. Kio do estas alloga en Esperanto, se
tio, kion ni praktikas per gxi, estas samdetrua, kiel la praktikoj de
cxiu ajn alia lingvo? Kiu, kiel Tonkin, sub nuraj lingvaj kaj komunikadaj
kriterioj rigardas Esperanton kiel parton de progresa kulturo kaj/aux
civilizo, fakte ne vere bezonas gxin, escepte por egoismaj distraj
kialoj.

Esperanto estas pli ol lingvo en la detrua homa kulturo. La planedon Tero
oni povas konsideri kiel memregan sistemon, kiu povas travivi ecx je la
kosto de ekzisto de la homa specio. La pereo de la homa kulturo estus nur
memrega afero de la planedo. Do, ni devas adaptigxi al postuloj de la
planeda vivo por ne perei, kaj ni esperantistoj adaptu la internacian
lingvon kiel eble plej frue al la noosfera idento de la homo. La
konservado de biosfero estas kultura laboro, kaj de nia transpreno de la
noosfera idento dependas, cxu Esperanto trovos la lokon en la estonto.

Pli detale: la noosfera idento de la homo konceptas-priskribas kulturon,
t.e. ankaux komunikadon inter cxiuj sciencoj, kiuj al gxi rilatas, kaj ne
nur de vidpunktoj lingvaj, lingvopolitikaj kaj ideologiaj, artaj ktp.
Gxuste pro tio, ke lingvo kaj komunikado estas multe pli ol nur teorie,
praktike, cxiutage kaj arte kompetenta uzado de literoj, vortoj, frazoj
kaj tekstoj. Konsekvenca apliko de la noosfera koncepto al la interna
logiko de la interna ideo liveras novan, pli ampleksan identon de la
esperantista lingvokomunumo kaj la lingvo Esperanto mem. Tiu idento estas
"noosfera", cxar gxi rilatas al la homa spirito kiel al parto de la
integra biosfero. Gxi estas pli largxa ol la gxisnuna, cxar ne nur ligas
la Esperantan kulturon al la transnaciaj ideoj de la paco, homaj rajtoj
kaj neuxtraleco, sed ankaux al la esencajxoj de la vivo mem.

Cxi tie konkretigxas adekvata koncepto pri la naturo (aux biosfero), en
kiu la homo kiel racio-naturo estas produkto de evolucio kaj en kiu la
sorto de la homo absolute dependas de la sorto de la biosfero kaj pro tio
necesigas respondecon pri la estonteco. Cxi-sence vere nova en
esperantismo estas la kompreno de la internacia lingvo kiel imanenta
mediokonforma primara preventilo. Primara, dekomenca, unuagrada, origina
prevento signifas en la senco de la Monda San-Organizajxo "dekomence ne
kauxzanta malutilojn pro ne-cxeesto de difektaj aux difektemaj kauxzoj-
kauxzuloj". Tiu nova noosfera idento de Esperanto kaj de la aktiva
neuxtraleco en esperantismo havas la du aspektojn:

1. La imanenta socia prevento, cxar Esperanto el si mem ne permesas
   naciajn, etnajn, kulturajn ktp. egoismojn kaj pro tio servas imanente
   la pacon, homajn rajtojn kaj homan bonon (kvalita aspekto).

2. La imanenta materia prevento, cxar Esperanto el si mem reduktas
   lingvon kaj komunikadon je ilia esenca, kompetenta minimumo kaj pro
   tio malgrandigas imanente la planedan entropion (kvanta aspekto).

Jam antauxe Esperanto estis priskribita similforme. Sed kiel esenca
memkompreno, ecx kvazaux entenanta ankaux la ideojn de paco kaj homaj
rajtoj, gxi nun farigxis unika nova centra kriterio de esperantismo kun -
kompreneble! - sekvoj por la propra praktika laboro.

En niaj tempoj estas kauxzataj abomenoj kaj hororajxoj al homoj kaj al la
vivo entute. La rimedoj sxangxi tion gxis nun ne estas elcxerpitaj. Cxie
mankas fantazio kaj konsekvenco. Ni bezonas pli multe ol la fakan
kompetenton de la tiel nomataj fakuloj, ekz. lingvistoj. Lingvo estas
cxie, lingvisto estas nur en iu lingvo, samkiel medicinistoj estas nur en
malsanoj kaj ne en la vivo. Cxio, kion ni faras, tusxas ne nur homon, sed
la tutan vivon. Ne plu ekzistas vere neuxtralaj ajxoj (se iam ekzistis),
cxio, iel ie influas, difektas kaj afliktas. Nur, se Esperanto farigxos
la homa lingvo, la kultura lingvo, lingvo de la vivo, gxi fiere rajtas
esti cxie kaj pretendi lokon en la unua vico. Cxi-rilate gxi estas ege
bezonata: la nova noosfera paradigmo de Esperanto kiel universala primara
socia kaj materia preventilo sur la kampoj de lingvoj, komunikado kaj
interkomprenigxo.

D-ro med. W. GUNTER, Centro pri Ekologia Medicino (EKOMED),
Schustr. 7, D-34292 Ahnatal, Germanio.

*************************************************************************

KLUBA VIVO
//////////

Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda?
===============================================

Malgvidantoj de pasivistoj
--------------------------

Artikolo dua

En cxiu homa grupo kaj, kompreneble, ankaux en cxiuspecaj E-kluboj kaj
organizajxoj, ekzistas kompleksaj dudirektaj rilatoj inter gvidantoj kaj
membroj. Mi ne intencas tie cxi priskribi tiujn rilatojn, cxar oni povas
legi tre detalan analizon en la verko de Tazio Carlevaro Soci-psikologio
kaj grupo-dinamiko de la Esperanto-movado (KCE, La Chaux-de-Fonds, Studoj
n-ro 7, 1977, p. 22-23). Laux Carlevaro, la lidero (lia faka termino por
grupestro) povas esti aux auxtoritata aux demokrata. La unua stimulas,
jugxas, regas, manipulas, ordonas aux estas simple karisma (gvidkapabla
per afektiva influo) kaj cxiopova. Male, la demokrata lidero klarigas,
kunordigas kaj kunlaboras. Surbaze de tiuj difinoj estas evidente, ke
celoj povas esti atingitaj fare de grupoj, kiuj havas unuan aux la alian
specon de gvidanto. Ofte okazas, ke post foriro de talenta kaj kapabla
gvidanto mankas tauxga sekvanto por transpreni la gvidrimedojn. La vakuo,
kiu poste estigxas en la societa organizado, estas plenigita ne per
konkretaj rezultoj, sed per rememoroj pri la agado de tiu fabeleca
grupestro. Tamen, la grupo povas dauxre ekzisti, cxar eventuale aperas
tria speco de lidero laux Carlevaro: la nenifara lidero aux mal-lidero.

Eble tiu speco de malaktivulo estas la plej ofta tipo, rolanta kiel
grupgvidanto tutsimple tial, ke mankas konkuro. Aux povas okazi, ke dum
pluraj jaroj aux jardekoj li okupis la plej altan oficon en la societo,
kaj la membroj hezitas anstatauxi lin pro sentimentalaj kialoj. Estas ja
vere, ke cxiu organizajxo havas tian estron, kian gxi meritas. Miaopinie,
la mal-lidero estas pli dangxera por la evoluo de la societo ol ecx
diktatorema gvidanto, cxar tiu kontentigxas pri la pasivismo de la
grupanoj, kaj ili, siavice, alkutimigxas toleri la nenifaranton. Pro la
prestigxo de la ofico kaj eble ankaux pro egoismaj kialoj, tiu nulo
rifuzas propravole demisii. La ekzisto de tia situacio en loka grupo
estas sendube unu el la cxefaj kialoj de la konstanta perdo de seriozaj
kaj aktivaj membroj, al kiuj mankas la povo efektivigi konstruivajn
sxangxojn.

Mi intence skribas "pasivistoj" kaj "pasivismo", cxar mi rigardas tiun
fenomenon "stato de toksigxo" laux la difino de -ism en PIV. La pasivismo
estas unu el la plej gravaj malsanoj de multaj E-societoj, kaj gxi povas
esti, same kiel eblaj morboj, kontagxa, kronika kaj letala. Unu el la
plej karakterizaj simptomoj de la pasivismo estas la ofteco de klubaj
programeroj konsistantaj el prelegoj; pli precize, el prelegoj ilustrataj
per diapozitivoj. Kiu ne komprenas la pervortan klarigon, povas
tutkontente spekti la belajn bildojn. Kiu enuas pro la bildoj, ja povas
dormeti en la malluma cxambro. Tiuspeca prelego estas tre konvena ankaux
por preleganto, kiu ne bone posedas la lingvon, aux estas tro pigra
antauxprepari sian prezentadon. Per po du- aux trifraza komento,
akompananta kelkdekon aux kelkcenton da lumbildoj, li facile sukcesas
plenigi la tempon. Eble estus konsilinde ne arangxi tiajn pasivigajn
programojn. Manke de tio povas esti, ke la cxeestantoj mem iniciatus ion
por eviti plenan enuon.

Iam, kiam mi esti programestro de loka grupo, mi eksperimentis pri
diversaj manieroj forigi la pasivismon. Mi provis enkonduki programerojn
destinitajn paroligi la klubanojn, ecx la plej apatiajn. Elstaran
sukceson havis amuzaj teatrajxetoj, aux improvizitaj aux originale
verkitaj en Esperanto. Estas tre facile kunligi tiuspecan programeron kun
konversacia praktiko en kursoj. Ankaux la "Vivanta Gazeto", unu el la
tradiciaj partoj de societaj kunvenoj, servas por partoprenigi cxiujn,
kondicxe ke la redaktoro estas suficxe lerta rilate la disdividon de
taskoj surbaze de lingvokapablo kaj interesigxo. Sur pli alta nivelo
estas debatoj kaj diskutoj pri specifaj temoj. Ju pli tikla estas la
demando, des pli vigla farigxas la cxeestantaro, kaj oni apenaux povas
kredi al siaj oreloj, kiam fervore auxdigas sian vocxon grupano, kiu
kutime restas silenta dum alispecaj programoj.

Estas evidente, ke la planadon kaj plenumon de tiaj programoj povas
sukcese entrepreni nur vere energia lidero. Tiu cxi, celante nuligi la
pasivismon, pozitive infektos siajn sekvantojn per kontrauxrimedo: la
deziro apliki Esperanton por praktikaj celoj.

Bernard GOLDEN

*************************************************************************

Kiel krei lokan grupon el nenio?
================================

Resumo de raporto de Ole Fredrik Holm Jensen el Vadso, nordoriento de
Norvegio, al "Norvega Esperantisto". Gxi prezentas interesan kaj fresxan
sperton de la loko, kie neniam antauxe ekzistis esperantistoj.

1. Pozitivajxoj
---------------

Efektive estas facile ekinteresigi homojn pri Esperanto. La plej multaj
komprenas la logikon de la ideo pri komuna lingvo. Kopiante lauxlegxe, mi
arangxis senkostan lernadon laux radiokurso de Rammesmo. La loka gazeto
aperigis artikolon bazitan sur mia teksto, kun ilustrajxoj. Mi igis la
bibliotekon mendi "Peer Gynt" kaj libron de Astrid Lindgren.
Mi petskribis al la komunumo pri mono por esperantlingva turistinformilo
(sed ankoraux ne ricevis respondon). Mi parolas kun la homoj, kiujn mi
renkontas - jxus ankaux en kurso pri la rusa, kie mi estas lernanto,
donante al ili fulminstruon pri Esperanto.

2. Negativajxoj
---------------

Iuj lingvistoj, kaj aliaj kun altnivela edukado, patronacxas Esperanton,
kaj ne preterlasas la okazon disdiri, ke la angla estas la solvo.
Konfesinde, parto de la kursanaro sxajne trovis Esperanton tro malfacila.
Aliaj, kvankam edukitaj, ofte laboras malmulte, kio donas maltro da
progreso. La nivelo de la grupo variis, kaj tio fortimigis la plej
malfortajn. Mia granda aktivado ankaux pasivigas la aliajn. Kvankam ni
renkontigxas nur unu fojon monate, pluraj forestas. Ofte mi devas fari
cxion mem. Tio estas la kazo ekz-e pri la kontakto kun Murmansk. Tro ofte
homoj deklaras, ke ili ne havas monon, ke ili ne povas oferi multan
tempon. Alivorte ili ne suficxe ardas por la afero. Tiukauxze la dudek
homoj en la grupo sxrumpis al nur kvin aux ses.

3. Resumo
---------

Vere la rebatoj ne estas surprizo: estis multaj novuloj sen lingvosperto.
Ni neniam auxdis Esperanton, kaj ne havis instruiston. Mi supozas, ke la
origina grupo trionigxos, sed baldaux venos kelkaj novaj lernemuloj, tiel
ke ni stabiligxos kiel pli forta studrondo, kies anoj laboras pli
memstare. Komuna celo devas esti levigxi al iom inda nivelo por utiligi
kaj gxui la lingvon, ekz. per legado de revuoj.

4. Kelkaj finaj konsiloj
------------------------

Ne surprizigxu, se venos rebatoj kaj iuj forestos. Ne haltigu la
varbadon. Ruzu, ekz. dismetante minikurson en atendejon, kun lokaj
informoj kaj telefona numero de kontaktulo. Montru lauxeble baldaux al la
publiko, ke Esperanto funkcias: mi planas akcepti ruson el Murmansk en
majo, kaj provos interkomuniki kun li en Esperanto kun prelego, ekz-e en
la muzeo de Vadso, kaj en intervjuo en loka gazeto "Finnmarken". Vidu
homoj: Esperanto funkcias, jam inter komencantoj!

el "Norvega Esperantisto", n-ro 1/1994

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Esperanto en ekonomio
=====================

Neceso de sukcesaj varbmetodoj

Por esplori la situacion de Esperanto en la ekonomio, la subskribinto
faris en 1960 tutmondan enketon inter la esperantistoj pri la nombro da
entreprenoj, kiuj utiligas Esperanton en siaj internaciaj rilatoj. La
rezulto aperis en formo de libreto "Esperanto en komerco" kaj enhavas
raportojn (en Esperanto, angla, franca, germana kaj hispana) de 100
komercaj kaj industriaj entreprenoj el 40 landoj. La libreto estis
plurfoje represita kaj gxis hodiaux havebla. Kvankam tre interesa, la
fakto restas, ke nur malmultaj entreprenoj utiligas Esperanton en siaj
internaciaj rilatoj.

Tuj poste, en 1962, tri personoj, spertaj pri ekonomio kaj Esperanto,
interkonsentis fondi organizajxon por la disvastigo de Esperanto en
ekonomio. Ili estis: Erik Carlen, longtempa vicprezidanto de UEA kaj
grandanima filantropo, estro de fama firmao YTONG, kiu produktas
gasbetonon en tuta Euxropo; E. L. M. Wensing, same plurjara vicprezidanto
de UEA, kiu estris la sektoron de medicinaj aparatoj en la mondfirmao
Philips en Eindhoven (Nederlando); kaj Bruno Vogelmann, esperantisto de
1926 kaj plurjara estro de industria entrepreno. Ni fondis "EKI" -
"Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio".

3000 fakterminoj
----------------

Ni ekkomprenis baldaux, ke mankas la unua premiso: bona ekonomika
fakvortaro. Cetere, mankas en Esperanto almenaux 200 aliaj bonaj
fakvortaroj. Dum dek jaroj teamo de 20 kunlaborantoj verkis zorge
ellaboritan IEF (Internacian Ekonomikan Fakvortaron) en ok
okcidenteuxropaj lingvoj plus Esperanto, enhavantan proks. 3000
fakterminojn, landnomojn kaj valutojn. Gxi aperis en 1974 kaj estis
represita unu jaron poste pro rapida vendo. Pro bedauxrindaj
cirkonstancoj, la libro ne estis poste denove represita, kvankam dauxre
alvenis mendoj.

Aliaj niaj celoj montrigxis nerealigeblaj, cxar la tempo ne estis matura.
Ni oferis multan energion, tempon, monon por varbmaterialo kaj aliaj
varbmetodoj, sed akiris nur malmultajn pagantajn membrojn. Fine, pro
maljuneco de unu kaj malsano de alia, ni likvidis EKI-n en 1982 lauxjure,
kaj cxiuj rajtoj transiris al UEA.

Resume: se ni volas, ke iam ekonomiko utiligu Esperanton, ni devas unue
konatigi Esperanton, cxar gxi estas en profesia vivo plejparte nekonata.

Poste mi dauxrigis sola la laboron por alilingvaj tradukoj de IEF.
Hodiaux la 3000 fakterminoj estas tradukitaj entute en 18 lingvojn. En
1990 aperis azia eldono de IEF en Pekino kun 11 lingvoj, inter ili la
cxina kaj japana. EEF - Euxropa Ekonomika Fakvortaro kun 14 euxropaj
lingvoj plus Esperanto estas prespreta. Ankaux araba kaj persa tradukoj
estas pretaj.

Komerco kaj ekonomiko
---------------------

En la okdekaj jaroj estis fondita "IKEF" - Internacia Komerca kaj
Ekonomika Fakgrupo, kiu klopodas disvastigi Esperanton en la ekonomia
vivo. Sed la situacio ne estas pli favora ol antauxe, kvankam la lingvaj
malfacilajxoj en la mondo kreskis. La kosto por tradukado kaj
interpretado en UN kaj Euxropa Komunumo englutas gigantajn sumojn kaj
la interkompreno en tiuj institucioj estas ege malkontentiga. La
situacio en turismo postulas urgxe bonan interkomprenilon, sed grandaj
potencoj malfavoras, ecx diskriminacias Esperanton.

Kion fari pro tiaj malfacilajxoj?

Mi konkludis, ke certe necesas institucio en UEA, kiu zorgu pri la
fakvortaroj, specialaj lernolibroj, varbado de aktivaj membroj, sendado
de informoj al la gazetaro...

Tiuj agadoj devas esti adaptitaj al la realaj ebloj. Momente nur
malmultaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto subtenas per propra
laboro aux mondono tian organizajxon.

Sekve ni devas trovi pli simplajn metodojn por varbi por Esperanto. <...>

Bruno VOGELMANN

el "Heroldo d E", aprilo '94

*************************************************************************

Al Esperanto-fako en komerca cxambro
====================================

Dank' al kunlaboro de la Esperanto-grupoj de Angers kaj de gxia regiono,
kaj de multaj tradukistoj de ses landoj kaj per diversaj materialoj de
IKEF, EKA, Monda Merkato, TAKE kaj Eventoj ni enkondukis jam relative
dikan dosieron cxe la Komerca kaj Industria cxambro de Angers por proponi
la kreadon de Esperanto-fako. Gxin studis unue la respondeculo pri la
Internacia Disvolvigxo, poste la Komisiono pri Komunikado kaj fine studos
gxin la respondeculo pri la lingva fako. Cxi lasta jam sciigis al ni, ke
ni estos petataj pruvi, ke ekzistas multaj esperantistaj petoj, kiuj ne
povas esprimigxi en la angla, itala aux germana.

Konsekvence ni alvokas kiel eble plej multajn esperantistajn
komercistojn, metiistojn, industriistojn kaj estrojn de cxiaj (ankaux
turismaj) firmaoj, kiujn interesas havi ekonomiajn rilatojn kun francaj
(anjxuaj) komercistoj kaj industriistoj, amase skribis al ni,
priskribante agadajn kampojn de sia afero, eventuale ties ampleksecon,
la statuson kaj la tipajn mendojn kaj ofertojn.

Skribu kiel eble plej rapide!

En nia klopodo tia sukceso ebligus laux la propono de nia dosiero
interalie: anonci en la gazeto "Anjou Economique" pri la mendoj kaj
ofertoj esperantlingve ricevitaj; efektivigi la profitdonajn servojn de
la Internacia Tradukreto pere de Esperanto (cxi lasta ampleksa je 87
tradukistoj de 21 landoj jam funkcias, sed nur prove).

Daniel DURAND,
Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio.
Tel. +33-41784775;
fakso +33-41783277.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Kiel auxskulti pli bone?
========================

Konsiloj de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio

Ni prezentas kelkajn simplajn konsilojn al tiuj personoj, kiuj ne estas
fakuloj pri la auxskultado de kurtondaj radioelsendoj.

Radioricevilo. Kontrolu, cxu en via radioaparato estas la ondolongoj,
kiujn uzas koncerna radiostacio; se ne, lauxeble havigu al vi tian
aparaton; cxe la acxeto petu fakulon, ke li/sxi helpu vin elekti lauxeble
bonkvalitan radioricevilon kun bendoj de mallongaj ondoj.

Skalo. Ne en cxiu radioaparato trovigxas skalo kun bonaj ciferaj indikoj;
se gxi mankas, surgluu lauxlonge de la skalo mallargxan paperstrion, sur
kiu antauxe signu per liniilo milimetrajn kaj centimetrajn distancojn;
post la trovo de cxiuj lokoj de certaj disauxdigoj, notu en via kajereto
la horon, ondolongon en metroj aux kilohercoj kaj milimetran lokon (ekz.
15.30 h. - 41 m -23-a milimetro dekstre); tiamaniere pli poste vi tre
facile tuj trovos nian radiostacion.

Kurento kaj baterioj. Se vi uzas retkurenton, kontrolu, cxu la tensio
cxiam estas gxusta; se ne, uzu stabiligilon (gxi estas pliigilo de
elektra energio, se tio estas necesa). Se vi uzas bateriojn, ne forgesu
lauxbezone enmeti, enfiksi novajn, cxar ili ja eluzigxas kaj tiam la
ricevilo povas malbonigxi; la samo validas por akumulatoro, kiun de tempo
al tempo oni devas resxargi.

Anteno por la meza ondo. Kutime gxi trovigxas en la aparato mem; por
plibonigi la akceptadon iom turnu la aparaton dekstren aux maldekstren
laux la vertikala akso kaj elektu plej tauxgan pozicion; se vi havas
porteblan aparaton, vi povas proksimigi gxin je 3-4 cm al sxtopilingo de
kurento-reto, cxar kelkfoje per tio plifortigxas la ricevado de mezondaj
elsendoj. Vi eventuale povas meti la aparaton sur metalan platon (ekz. en
la kuirejo), aux proksimigi al al fridujo aux konvektilo, cxar kelkfoje
per tio plifortigxas la ricevado.

Anteno teleskopa. Se la teleskopa anteno estas eltirita kaj la ricevado
ne estas tamen kontentiga, provu unue - nur proksimigi vian manon al la
anteno, tamen ne tusxante gxin (kelkfoje tio helpas); due - tusxu
perfingre la antenon, iafoje per tia tusxo la akceptado plibonigxas, cxar
la homo mem farigxas kroma anteno; trie - prenu la aparaton permane (kun
la eltirita anteno) kaj delikate, por ne rompi la eltiritan antenon, iom
klinu gxin aux ecx metu horizontale kaj iom-post-iom turnu vin cxirkaux
via akso por elekti la plej bonan direkton; kvare - kun la aparato, kies
anteno estas eltirita, malrapide iru tra la cxambro, iom promenetu, aux
ecx vizitu najbaran cxambron, por trovi lokon, en kiu la auxdebleco
gxenerale estas pli bona. Tre ofte ekz, en la loko, kie krucigxas la
subteraj akvovejnoj la ricevado estas pli bona, samkiel post la pluvo,
tempesto aux negxado.

Ekstera anteno. Se en la aparato mankas anten-sxtopilingo, alfiksu la
kablon al la teleskopa anteno kaj senmovigu gxin; la alian finajxon
alfiksu al ekz. metala anso de fridujo, konvektilo, akvotubo (la lokon de
la alfikso nepre purigu per trancxilo por forigi rustajxon aux farbon);
kiel provizora anteno ekstera povas servi kelkmetra kupra drato (kablo),
kiun oni alfiksu al la radioaparato kaj la alian finajxon pendigu poste
ekster la fenestro, ekz. sur via balkono. Cxio cxi estas provizorajxo, la
veran eksteran antenon, kiu konformas al via aparato, certe helpos al vi
instali fakulo-radioteknikisto, sed ecx tiuj menciitaj provizorajxoj ege
helpas kaj kelkfoje tute suficxas por cxiam.

Fado. Se en la aparato ne trovigxas auxtomata fadkompensilo (arangxajxo,
kiu auxtomate kompensas la fadadon), uzu - se vi havas - du
kurtlongondajn aparatojn samtempe, unu, ekz. akceptu la elsendon en la
bendo 41 m, kaj la alia - en la bendo de 49 m; tre ofte okazas, ke en unu
bendo la elsendo fadas, dum en la alia bendo gxi estas tute klare
auxdebla.

Tre ofte la auxdebleco varias de tago al tago, ecx en du lokoj de la sama
urbo aux de la sama domo, ekz. en la unua kaj deka etagxoj la auxdebleco
estas malsama; kutime ju pli alta, des pli bona! Se tamen nenio helpos,
tiam ekzamenu vian aparaton, kiu jam estas eluzigxinta, malnova kaj estus
utile acxeti pli modernan.

Andrzej Pettyn

La konsiloj estas prilaboritaj laux la spertoj de la auxtoro kaj de
pluraj auxskultantoj. Viajn proprajn spertojn priskribu kaj sendu al:

Pola Radio, Esperanto-Redakcio,
Box-46, PL-00950 Varsovio, Polio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto-kurso por progresantoj
================================

"SELSLO" (Skolta Esperanto-Ligo Slovakia) inter la 7-a kaj 20-a de
auxgusto 1994 organizas internacian kurson por progresantoj - ne (nur)
por skoltoj - en Bratislavo. La plena partoprenkotizo (sen ekskursoj) -
240 USD, se gxi pagotos gxis fino de majo, 300 USD se pagotos surloke
post skriba aux faksa averto gxis fino de julio. Por la gastoj el
Bulgario, Hungario, Polio, Rusio, Ukrainio:  rabato 20 %. Okazos
cxiutagaj 5-horaj kursoj, 2 tuttagaj ekskursoj al Brno (10 USD) kaj
Vieno (20 USD).

Estas invitataj (oni anoncu sin gxis fino de majo!) diplomitaj E-
instruistoj por la kurso, kiuj ricevos senpagan logxadon, mangxadon kaj
ekskursojn.

Organizantoj de lernantaj grupoj ne malpli ol 5-personaj aligxas senpage.

Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe:

Miroslav HAVRANEK,
P.O. B. 161, SK-81000 Bratislava 1, Slovakio.
Tel. +42-7-335809;
fakso +42-7-332020.

*************************************************************************

Muzika semajno
==============

De la 13-a gxis la 20-a de junio 1994 en urbo Stara Zagora (Bulgario)
okazos 7-a Internavia Muzika Semajno sub la gvido de prof. D. Terziev kaj
aliaj instruontoj. En internacia medio oni praktike pliperfektigos la
internacian lingvon kaj muzikajn eblecojn, per solfegxado, ekzercado kaj
prezentado de kantoj el diversaj landoj. Kotizo kaj logxado en
muziklerneja logxejo - 25 USD; mangxado memzorga (eblos kuiri).

Pliaj informoj cxe:

Nejko KUNEV, Esperanto Kulturdomo,
ul. Gurko 34, BU-6000 Stara Zagora, Bulgario.
Tel. +359-42-22414.

*************************************************************************

Taranteza semajno en Bourg St Maurice
=====================================

En la bela montaro inter la 26-a de augusto kaj 2-a de septembro okazos
arangxo por sxatantoj de la naturo kaj longaj piediroj. Ne mankos
konversacia, ludema kaj bonhumora etoso. La prezo por la semajno, kiu
inkluzivos logxadon, mangxadon kaj kc. estas 850 FRF. La kontaktadreso:

Bernard BOURRUT,
Ave. de Tarantaise, F-73210 Aime, Francio

*************************************************************************

Filmoprezento en Budapesxto
===========================

La 16-an de majo je la 18,30 okazos prezento de la filmo "angoroj" en
kadroj de la aktivado de la Esperanta PEN-Centro. La filmon prezentos kaj
enkondukos Judita SCHILLER (estrino de filmofako de LF-koop), cxi-foje en
sia hejmo (Budapest III. Vitorla u. 7. II/5.) Estas invititaj cxiuj
interesigxantoj.

*************************************************************************

Bicikle internacie
==================

Straznice - Ternopil

En julio-auxgusto 1994 estas planata bicikla vojagxo de grupo da
esperantistoj. La biciklado startos en u. Straznice (Cxehio) post la 67-a
SAT-kongreso (16-23.07) kaj estos entreprenita laux la vojo: Straznice -
Budapest- Szolnok - Debrecen - Zahony - Cxop - Transkarpata Ukrainio.
Fina punkto de la vojagxo estas Ternopil (Ukrainio). La agxo ne gravas.
Interesigxantoj turnu sin al:

Dmitrij CIBULEVSKIJ,
a/k 9307, UA-310003 Harkiv, Ukrainio; aux

Ivo MISSEN,
H. Cleyndertweg, 41, NL-1025 Amsterdam, Nederlando.

*************************************************************************

Balta biciklado
===============

Gxi estas planata lau la itinero Griswald - Gdansk - Klaipeda - Riga -
Tallin - 17.07 - 13.08.1994. La rangxo ne estas esperantista, tamen la
esperantistoj (gejunuloj) estas bonvenaj. Oni strebas al propagando de
internacia amikeco, naturprotektado ks. Aligxilo gxis 15.05. La
kontaktadreso:

Naturfreundejugend Deutschlands Laundesverband Niedersachsen,
Humboliher. 21/22A, D-30169 Hannover, Germanio
Fakso: +49-511-14691

*************************************************************************

La 3-a LOI SI
=============

La 3-a internacia seminario de Asocio subtena de Akademio Internacia de
la Sciencoj San Marino (AsAIS) pri la propedeuxtika instruado de
Esperanto en la elementaj lernejoj (Lingve Orientita Instruado Seminario
Internacia) okazos en S-Peterburgo inter la 23-a kaj 28-a de junio 1994.

Aligxkotizoj de 6 gxis 17 USD (depende de la lando), unu tranokto en
hotelo - de 3 gxis 19 USD, 3 mangxoj por unu tago - 6 USD.

En la programo de la Seminario estas intersxangxo de spertoj, ellaboro de
rekomendoj por instruistoj, analizo kaj ellaboro de lernolibroj kaj
lerniloj, modelaj lecionoj, kvalifikaj ekzamenoj cxe AsAIS.

Krom la labora, okazos granda turisma programo, kaj oni povas veni kun
familianoj, ecx kun infanoj, ne interesigxantaj pri la Seminario - ili
trovos interesajn okupojn en Peterburgo.

Proponojn pri la partopreno en la programo sendu al:

Irina GONCxAROVA,
a/k 102, RUS-143000 Odincovo.

Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe:

Turisma E-firmao "Universo",
abonkesto 130, RUS-197022 S-Peterburgo.
Tel./fakso +7-812-2344759.

*************************************************************************

ALVOKO
//////

AL LA  PARTOPRENANTOJ DE EUxROPA ESPERANTO-FESTIVALO
====================================================

Dum la Euxropa Esperanto-Festivalo estos organizata ankaux konferenco,
kies temo estos lingvouzo de minoritatoj en Euxropo. La organizantoj
alvokas la partoprenontojn kunlabori en la eldonota t.n. "Rugxa libro de
dangxerigitaj lingvoj". La libro konsistos el du partoj. En la unua oni
registros la jam mortintajn lingvojn de la mondo, kaj en la dua estos
listigotaj tiuj lingvoj, kies estontecon dangxerigas aliaj lingvoj. La
partoprenantoj estas petataj sendi informojn pri lingvoj, apartenantaj al
la du menciitaj grupoj al:

Hungaria Esperanto-Asocio,
Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Interreligia Seminario
======================

Multaj homoj, inkluzive de Zamenhof, konsciis (kaj konscias) pri la
dangxeroj kaj suferoj, kiujn kauxzas malpaco inter religioj.

La bela urbo Tabor en Cxehio estas fama pro mezepoka movado, kiu
kontrauxis la koruptecon de la establita eklezio. Tiuurbe, en komforta
studenthejmo, okazis dum Pasko '94 la unua ISE (Interreligia Seminario
Esperantista).

Partoprenis 25 homoj, de 5-monata gxis 70-jaragxa, el 9 landoj. En
rimarkinde tolerema etoso ni auxskultis kaj diskutis, interalie, pri ne
tro konataj religiaj movadoj (kvakerismo, taosismo), pri interreligiaj
rilatoj kaj religiaj perspektivoj por la estonto. Stimulcele la
organizantoj produktis varian kaj ampleksan "spiritan" tekstaron (pli
pensigan, ol la averagxa kongreslibro!).

Cxiutage ni ankaux elprovis manieron kune interreligie "devoto" -
ekzemple per trankviliga muziko kaj per silenta meditado post legado de
libere elektitaj mallongaj tekstoj el prozo, poezio aux pregxo. Cxiu
leganto fajrigis kandeleton de centra flamo por montri la fidon pri
komuna
spirita fonto.

Krome ni ekskursis kastele, kantis vigle, mangxis bonguste kaj dusxis nin
varme. Dank'al la nelacigeblo de la organizantoj kaj la interesigxemo de
la partoprenantoj la arangxo bone sukcesis, kaj oni planas okazigi la
duan ISE en Hungario dum Pasko 1995 (la kontaktadreso: Eva Farkas-Tatar,
Dohany 36, H-1077 Budapest, Hungario; tel. +36-1-1422082).

Bonvenaj estas anoj de cxiuspecaj religiaj movadoj kaj same bonvenaj
estas interesatoj kiuj, kiel mi, ne estas ano de iu ajn tia.

La seminarion naskis ASISTI (bonvena akronimo por la terure longa "Asocio
de Studado pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj). Se vi eventuale sxatus
anigxi aux aboni gxian revuon "Asistilo", petu informojn cxe:

ASISTI, Blua Domo,
F-09800 Arrout, Francio.

Informpete bonvolu lauxeble ne forgesi la respondkuponon!

Majk SADLER (Britio/Hungario)

*************************************************************************

Por filatelistoj kaj kolektantoj
================================

Cxe Ukrainia Esperanto-Asocio komencas labori PM-servo. Cxiuj, kiuj volas
intersxangxi posxtmarkojn, aux trovi iun rarajxon, anonci sian peton aux
proponon, povas turni sin al gxi. PM-servo proponas ukrainiajn
posxtmarkojn, sigelitajn kovertojn, e-glumarkojn intersxangxe al
alilandaj diversspecajn similajxoj. La adreso:

UkrEA,
a.ak.26, UA-26018 Luck, Ukrainio.

el "Helianto",  februaro 1994

*************************************************************************

Viaj ridetoj sercxatas en Samarkando
====================================

Se vi ankoraux ne forgesis kiel rideti, ridetu do (kial ne?) kaj sendu
tiu(j)n cxi rideto(j)n al internacia ekspozicio "La mondo ridetas".
Ankaux viaj parencoj, amikoj, kolegoj, hejmbestoj ridetu kun vi...
Partoprenante en tiu plej serioza ridet-projekto, vi havos sxancon trovi
novajn amikojn, kaj diri-deziri kion vi volas al la vizitontoj de la
ekspozicio, kiu estas planata fine de 1994.

Do, prenu kaj sendu via(j)n rideto(j)n en ajna kvanto kaj formo - fotoj,
desegnajxoj, printajxoj, ktp. Atendas vian ridet-kontribuojn ridet-
aktivuloj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. La adreso:

Pk. 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekio.

*************************************************************************

Katalogo de "Sonorilo"
======================

Eldonejo kaj librejo "Sonorilo" preparas novan librokatalogon de sia
librovendejo, kiu pretendas esti la plej ampleksa el cxiuj ekzistintaj
gxis nun. La prezo - 200 BEF. Pagi eblas per kreditkartoj de diversaj
tipoj. Pliaj informoj cxe:

"Sonorilo",
Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio.
Fakso +32-03-8272405.

*************************************************************************

90 jaroj Esperanto en Hamburg
=============================

Tute precize 90 jarojn post la 19-a de majo 1904, kiam estis fondita la
Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altana', Hamburga Esperanto-Societo
festos la jubileon.

Hamburga Esperanto-Societo estas ne nur lauxlegxa posteulo de la Unua
Esperantista Grupo  de Hamburgo-Altana' (la grandurbo Altana tiam
apartenis al Prusio, ne al Hamburgo), sed ankaux posteulo de cxiuj aliaj
Esperanto-grupoj, kiuj en 1936 devis cxesi cxian agadon laux ordono de

GeStaPo (tamen oni kasxe renkontigxis kaj tenis kontakton al
eksterlando). Estis dekdu grupoj, parte lokaj, parte specialaj celgrupoj,
kiel klaboristoj, komercaj dungitoj aux posxtistoj, kiuj ekzistis komence
de nia jarcento. En 1910 cxiuj grupoj kolektigxis en loka ligo, sed
dauxrigis sian unuopan laboron.

Depost 1985 denove ekzistas loka ligo en Hamburg, la Landa Ligo Hamburg
de Germana Esperanto-Asocio. Gxiaj membroj momente estas: Hamburga
Esperanto-Societo, Societo por Internacia Lingvo kaj Hamburga Grupo de
Germana Esperantista Fervojista Asocio. Cxiuj grupoj komune festos tiun
memorindan tagon.

Berna KLEHR

el "Esperanto Hamburg", aprilo-majo 1994

*************************************************************************

Ankoraux unu partio poras
=========================

Post la subteno por Esperanto de la franca verdula partio, alia franca
politika partio esprimis sian apogon. Laux tripagxa deklaro de februaro
1994, Parti Feministe Humaniste deziras longtempe la adopton de Esperanto
kiel dua lingvo en cxiuj landoj de la mondo kaj donas kiel tujajn celojn
la enkondukon de Esperanto kiel libere elektebla fako en lernejoj kaj
universitatoj, kaj la dissendon de Esperanto-kurso per la publikaj radio
kaj televido-kanaloj.

el "Euxropa Esperantisto", n-ro 10 (marto 1993)

*************************************************************************

TEJO
////

Balkanaj E-junularoj agas
=========================

Fondigxis Serbia E-Junularo
---------------------------

Post la efektiva morto (ankoraux neoficiala) de Jugoslavia Esperantista
Junulara Asocio, kies labortereno estis la eksa Jugoslavio, aperis en
Slovenio kaj Kroatio novaj junularaj asocioj. La 7-an de novembro 1993 en
Beogrado fondigxis nun ankaux Serbia E-Junularo, celante reekigi la
aktivadon kaj baldaux peti aligxon al TEJO. Bedauxrinde pro la landa
finance kriza situacio kaj internaciaj sankcioj la agadebloj nun estas
ege limigitaj, sed des pli gravegas al la serbiaj esperantistoj
internaciaj kontaktoj. La kontaktadreso (lauxeble aldonu
respondkuponojn):

Serbia Esperanto-Junularo,
Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio.

laux Klaus DAHMANN

Kroatia junularo aktivas
------------------------

Tri membrinoj de Kroata Esperantista Junularo partoprenis UK-on en
Valencio, unu el ili, Martina Gazdak, ecx koncertis. Post la UK en ILEI-
gimnezio partoprenis juna KEJ-anino.

KEJ-anoj preparis serion de diapozitivoj pri la kroatiaj urboj, kie
logxas esperantistoj, detruitaj dum la lasta milito.

Komencigxis 2 porjunularaj kursoj en Zagrebo - porkomencanta kaj
konversacia, post kiu sekvos la progresiga. Tre signifa estis kontribuo
de gejunuloj al la Internacia Ago-Tago la 2-an de oktobro.

laux V. STARCxEVICx

Bulgaroj en banurbo
-------------------

La 11-an kaj la 12-an de decembro 1993 en la ripozurbeto Bankja okazis
Nacia Konferenco de BEJ. La krono de la pasintjara agado estis, sendube,
organizo de 4-a IJK en Vraca. Estis elektita nova estraro sub gvido de
Aleksandr Zahariev.

Por 1994 estas planitaj seminario por trajnado de aktivuloj, nacia
renkontigxo kaj konferenco de BEJ. BEJ gastigos la unuan Balkanan
Junularan Konferencon, kiu celas doni pli vastan kunagadon sur la
duoninsulo.

laux Aleksandr SxIVAROV

la informoj el "TEJO Tutmonde", n-ro 2/1994

*************************************************************************

LINGVO
//////

Kial "Havi lokon" ne havas lokon?
=================================

Inter la aferoj, kiuj kolektas polvon en la kelo de Esperanto, estas tiu
kurioza esprimo "havi lokon". Temas pri euxrop-komuna idiomajxo, strange
neglektata de esperantistoj. Cxi signifas "okazi", kaj ekzistas almenaux
en la franca, rusa, hispana, itala, proksimaj esprimoj estas en la angla
kaj germana.

Zamenhof, kiu enkondukis "havi lokon" en Esperanton, elektis la formon
plej komunan laux la senco en la euxropaj lingvoj.

La idiomajxo ja ekzistas en PIV. Vidu la artikolon por "lok/o", fine de
difino 1, kie enestas du zamenhofaj ekzemploj: "ia malfacila batalo havas
[lok]on en lia brusto", kaj "Tablo, cxe kiu havas [lok]on la
interparolado". Bedauxrinde PIV ne signas la apartan naturon de la
termino "havi lokon", kvankam komence de la difino 1 gxi mencias "...kie
okazas ago". Tiu neklareco de PIV helpas klarigi la neglektitecon de la
idiomajxo. Tamen, se la leganto rigardos la artikoleton por "okazi",
referenca signo tie resendas al "havi lokon".

La malatento al "havi lokon" evidentas per rigardo en diversaj Esperantaj
vortaroj. Por la angla Wells (1969), McLinen (1992), Fisher & Long
(1963); por la franca: Leger & Albault (1961); por la germana: Krause
(1983), Okelmann (1990); por la rusa: Bokarev (1989) - neniu el la
vortaroj mencias "havi lokon".

Mi trovis mencion de gxi nur en Butler (1967) por la angla kaj
"Esperanto-Cxina Vortaro" (1987). Same, mi ne memoras ecx unu fojon, kiam
mi vidis gxin en la Esperanta literaturo. La sola citajxo, kiun mi povas
dokumenti, estas "havi lokon" uzita en sia proksimume litera, ne
idiotisma, senco: "Gxi ne havas lokon en neuxtrale internacia
pensmaniero" (Wells, "Lingvistikaj aspektoj de Esp-o"). Surpriza estas la
foresto de la esprimo ecx en la vortaro de idiomajxoj de Woolf (1969,
1988).

Kial "havi lokon" restas en forgesejo? Eble, unue, cxar e-o emas honti
pri idiomajxoj, nomante ilin oficiale ja "idiotismoj". Precipe
idiomajxoj konsistantaj el verbo + substantivo estas malofte troveblaj en
E-o: disfendi harojn; vidi la lumon. Kaj, due, eble cxar gxi ne pauxsas
la formon en la cxioninflua angla (kie la formo estas "preni lokon" -
take place). Trie, estas neklareco en PIV, priskribita supre.

Persone, mi opinias, ke nia kara lingvo fartos pli bone kun iom pli da
spicaj kaj zorge elektitaj idiomajxoj. Tiel, uzi iom "havi lokon"
reduktos la troan kaj banaligan uzadon de "okazi". Cetere, haveblas al la
lerta verkanto aliaj elektoj. PIV registras "efektivigxi", kiu havas
proks. la saman sencon de "okazi", kvankam iom pli forta. Oni povas
ankaux elekti "eventi".

Doug PORTMANN, Usono

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Cxu la Euxropo-centrismo?
=========================

For la Euxropo-centrismon kaj iun ajn centrismon, se temas pri altrudo de
io al iu. En cxi tiu senco mi konsentas kun s-ino Margaret Furness
(Auxstralio, vd. Eventoj n-ro 51), sed mi sentas min trafita per sxia
artikolo konekse al Euxropa Esperanto-Festivalo, pro tio mi reagas.

Unue pri la titoloj. Sxi skribas, ke en Hungario okazos "euxropa
kongreso". Fakte estas organizata Euxropa Esperanto-Festivalo, en kies
kadroj okazos - jam tradiciaj - renkontigxoj: 4-a Euxropa Esperanto-
Forumo kaj la 4-a Internacia Esperanto-Kongreso. Ne temas pri euxropa
kongreso (tia okazis en Italio en 1992); ni elektis la vorton "festivalo"
por ke ankaux per tio montri la specifan - ne universalan - karakteron
de la programo. Kaj la Forumo kaj la Internacia Kongreso naskigxis en
Orienta Euxropo, kiam tie okazis profundaj sxangxoj en la socio. La celo
estis trakti pri praktikaj kunlaboroj inter euxropaj E-asocioj. La
gxisnunajn arangxojn vizitis precipe tiuj esperantistoj, por kiuj iuj ajn
UK-oj (cxu en Okcidenta Euxropo, cxu des pli malpli proksimaj) estis ne
pageblaj.

La tria programero de la Festivalo estas konferenco pri lingvaj
minoritatoj en Euxropo. Mi estas konvinkita, ke realan konkurencon al UK
en Seulo nia Festivalo ne faros. La kostoj de la partopreno ne estas
altaj, do tiu, kiu povos partopreni UK-on, povos tion fari post la
Festivalo - ja la tempo ne koincidas, ni speciale tiel elektis la datojn!
Sed tiuj, kiuj apenaux povas pagi ecx niajn kostojn - kiel ili povus
partopreni la minimume kvinoble pli kostan UK-on? La jam alvenintaj
aligxiloj montras, ke nur 20 % de la partoprenontoj venos el Okcidenta
Euxropo (se ni komparas la kostojn de UK en Vieno, Seulo por hungaroj
estas cx. 9-oble pli kosta, kaj UK en Valencio trioble kostis).

La vera kialo de foresto de multaj esperantistoj en Seulo estos
ekonomiaj, cxefe la grandegaj vojagxkostoj, sed ne ceteraj cirkonstancoj,
kiel "konkurenco".

Kaj nun pri la auxspicio. HEA kiel organizanto de la Festivalo petis
auxspicion de UEA, kiun fin-fine skribe ne ricevis (kvankam pro la
antauxaj promesoj la informo erare aperis en Eventoj). En la sekvaj
anoncoj aperis informoj nur pri auxspicio de Monda Turismo, kiu vere
estas la cxefa subtenanto de la arangxo. Tamen pro kio UEA povas subteni
nur tutmondajn arangxojn? Cxu pro sia malforto? Ja kontinentoj, regionoj
konsistigas la mondon, kaj se UEA almenaux morale subtenus la euxropajn,
afrikajn, aziajn ktp. renkontigxojn, la universaleco de gxia agado nur
plifortigxos!

Kaj fine pri "konkurenco". Leginte la vorton en la artikolo de N.
Furness, vere mi estis en embaraso. Por ni, edukitaj en socialisma
Hungario, estis malfacile lerni la novan, pozitivan signifon de la vorto.
Nun oni komprenas, ke ecx morti pro la konkurenco estas fiera morto. Sed
cxu en Esperantio la vorto signifas ion alian? Cxu dum semajno de la
Festivalo oni ne rajtu arangxi aliajn programojn? Laux la informo el
Heroldo de Esperanto koincidas kun la Festivalo nur en Euxropo 11
E-renkontigxoj (kaj cxu ankaux ili ne konkurencas kun UK?). Cxu ni ne
provu oferti kiel eble plej grandan kaj varian sortimenton por niaj
samideanoj? Cxu oni (kiu?) malpermesu alternativajn arangxojn?

Oszkar PRINCZ

*************************************************************************

ILEI nun ne rezignas!
=====================

En Eventoj n-ro 50, p.1, s-ro Pirlot rakontis pri malnovaj spertoj
kunlaborante kun ILEI - sed temas pri tiu ligo antaux almenaux ok jaroj.
La nuna ILEI volonte rilatus realisme kun ne-esperantistaj edukaj
instancoj. ILEI en Usono tion faras, unuopaj sekcioj en Euxropo same.
Mankas tamen ekster Nord-Ameriko kunordigita agado de la centra ILEI. Ne
pro ideologiaj aux sintenaj kialoj, sed simpla manko de laborfortoj. S-ro
Pirlot mem kaj s-ro Klag el Vieno (jam agantaj en tiuj kampoj) pretus
kunlabori en laborgrupo de ILEI pri tio - sed ne povas gvidi gxin.
Siavice tiu grupo devus harmonii kun aliaj samcelaj, ekz. AFEL.

Instruistoj aux aliaj, kiuj kompetentas pri informado en edukaj medioj
kaj deziras kunlabori en tiu grupo aux ecx gvidi gxin, bv. anoncu sin al
la sekretario de ILEI (Maria Belosxevicx. Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb,
Kroatio).

S-ro Pirlot starigis la problemon, jen la komenco de solvo!

Stefan MacGILL

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Kara Laszlo,

<...> mi dankas vin pro via memorigo pri reabono. Mi certas, ke mi
forgesis, kaj mi tuj reabonas. Kvankam mi devas diri, ke tia kotizo
sxajnas al mi terure alta ecx por la okcidenta merkato, sed eble mi
eraras. <...>

Renato CORSETTI, Italio

* * *

Estimata Laszlo Szilvasi,

<...>gxis nun  la sumo por aboni vian gazeton, 24 britaj pundoj, timigis
min. Cxar mi estas 67-jara, kaj dum 45 jaroj mia edzino estas la
acxetanto en mia familio, mia menso ankoraux funkcias laux la valoroj de
1949!

Tamen, kiam mi kalkulis, ke via gazeto kostus po 0,46 oundoj semajne, la
edzino blovelspiris: "46 pensoj estas nenio! Acxetu gxin!" <...>

David R. CURTIS, Britio

* * *

Do, eble la kosto de "Eventoj" estas iom  alta, sed tio dependas cxefe de
la ofta aperritmo, pro kio plialtigxas la afrankoj. Sed, kiam oni
konsideras tion, la prezo ne plu aspektas timiga, ecx male!

La Red.

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore
============================================

Meze de novembro vizitis Seulon d-ro Petr Chrdle, aktiva cxeha
esperantisto. Lin intervjuis redakcio de "La Espero el Koreio", el kiu
(novembra-decembra n-ro de 1993) ni represas la intervjuon.

Demando. Kiucele vi venis al Koreio?

Respondo. Estas kelkaj kialoj, kiuj igis min viziti Koreion. Unue, mi
havis cxi tie amikojn, kies landon mi emis ekkoni. Sed verdire, la cxefa
kialo estis prepari karavanon de mia firmao KAVA-PECH venontjare al la UK
kaj al la unua AIS-studsesio en Japanio tuj post la UK.

D.
Vi menciis vian firmaon KAVA-PECH. Cxu vi povas iom prezenti gxin al la
legantoj?

R.
Volonte. Temas pri la firmao, kiun mi fondis antaux pli ol unu jaro kaj
kiu ne celas speciale Esperanto-merkaton, male gxi servas precipe al
neesperantistaj klientoj el eksterlando. Sed inter la lingvoj, kiujn ni
uzas, estas ankaux Esperanto, krom la germana kaj angla. Ecx mi povas
diri, ke helpe de la entreprenado por neesperantistoj mi povas servi
ankaux al esperantistoj, kio ja estas mia hobio. Kiel tia portas al mi
precipe gxojon, dum la servoj al neesperantistaj partneroj devas vivteni
min kaj mian familion.

D.
Kial vi opinias, ke servoj por esperantistoj ne povas porti profiton?

R.
Tio ne estas bone komprenita. Sed ankaux en Esperanto-merkato regas
merkataj legxoj kaj nun estas pli da ofertoj ol bezonas la klientaro.
Krome mi spertis, ke multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore. Do mi
volas per mia laboro por neesperantistoj montri, ke mia firmao estas vere
profesinivela. Kaj gxis nun tio estis sukcesplena, tial servoj por
esperantistoj povas resti preskaux senprofitaj aux ecx havi planitan
malprofiton, se ili portas al mi precipan gxojon, kio validas ekzemple
pri la eldonado de Sano.

D.
Kion vi preparas por proksima estonto por esperantistoj?

R.
Mia firmao havas tri cxefajn fakojn: tio estas eldonejo de plejparte
faka kaj scienca literaturo, turisma agentejo kaj konsultejo servanta al
la kreo de kontaktoj inter cxehaj kaj eksterlandaj firmaoj. Por
esperantistoj servas gxis nun miaj eldonejo kaj turisma agentejo.

Cxijare mi transprenis de Cxeha Esperanto-Asocio, kiu pro ekonomia premo
decidis ne plu gxin dauxrigi, la eldonadon de Sano.

Krome mi baldaux aperigos kurson de Esperanto por cxehlingvanoj dum tri
monatoj, la duan eldonon de la elcxerpita "Propedeuxtika valoro de la
Internacia Lingvo" de prof. H. Frank, kaj kelkajn fakajn publikajxojn pri
pedagogia kibernetiko, sed ankaux kelkajn beletrajxojn, interalie,
rakontojn de konata cxeha verkisto Hasxek kaj sekve la Bonan Soldaton
Sxvejk.

En turisma brancxo mi preparas printempe "Lernejon de Dorso", kiu donos
al la partoprenantoj sciojn, kial iliaj dorsoj doloras. Kaj du
kuracistoj-esperantistoj praktike lernigos ilin kiamaniere defendi sin
de tiaj doloroj. En junio ni arangxos komune kun Karla Universitato Praha
kaj AIS San Marino la 4-an Konferencon pri la Kibernetika Pedagogio
EDUTECH-94, kiu ne estos poresperantista arangxo (la laborlingvoj estos
la germana, angla kaj cxeha). Tamen mi mencias gxin, cxar kaze de
intereso de esperantistoj, mi provizos ilin per Esperanto-tradukoj. Julie
mi sinsekve arangxos la Kolokvon de la Akademio de Esperanto, helpos al
la arangxo de SAT-kongreso kaj arangxos gxian antauxkongreson. Tuj post
SAT-kongreso mi akompanos mian karavanon al la UK en Seulo kaj sekve al
Tokio pro la AIS-studsesio (tiamaniere helpante venigi al la UK ankaux
AIS-anojn, kiuj ne kutimas partopreni UK-ojn), fine de auxgusto
auxtobusan karavanon de Prago al San-Marino por partoprenantoj de la
13-a Sanmarina Studsesio de AIS kaj kiel la lastan arangxon de la jaro
1994 por esperantistoj mi preparas internacian simpozion "Entreprenado
pere de Esperanto", kiu servu por intersxangxo de spertoj al tiuj
entreprenistoj, kiuj celas en Esperantio profesiajn servojn.

D.
Kelkfoje vi tusxis AIS San Marino. Pri kio precize temas?

R.
Akademio Internacia de la Sciencoj sukcesplene strebas farigxi
universitata klerigejo kaj scienca esplorejo por la internacia komunumo
komprenanta la Internacian Lingvon (ILo = Esperanto). Oni povas tie
plejparte longdistance, partete dum studsesioj akiri sciencajn gradojn en
cxiuj 4 sxtupoj (bakalauxreco, magistreco, doktoreco, habilitdoktoreco).
Sed oni ankaux science prilaboras diversajn temojn en AIS-projektoj, nun,
ekzemple, Lingve Orientitan Instruadon (utiligeblon de antauxa lernado de
Esperanto por sekva lernado de aliaj fremdaj lingvoj), aux harmoniigon de
la instruado en la brancxo de kibernetika pedagogio en diversaj euxropaj
universitatoj.

D.
Kia estas via kariero en Esperantio?

R.
Post ellerno de Esperanto, kiu min plene kaptis, mi ekaktivis ene de
IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), kie mi baldaux farigxis
gvidanto de gxia Fake Aplika Komisiono, dum du periodoj mi estis
prezidanto de Cxeha Esperanto-Asocio, kies vicprezidanto mi estas nun. Du
periodojn mi estis komitatano de UEA, kies faka delegito mi restis, sed
nun mi koncentrigxas plejparte por mia aktivado en AIS San Marino, kie mi
plenumas la rolon de Senata Sekretario. Nelaste mi vidas mian rolon en la
Esperanto-movado bone servi per mia firmao. <...>

La kontaktadreso:

D-ro Petr CHRDLE,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Zilbernika genealogio
=====================

Mi lancxis projekton, kiu nomigxias "Zilbernika Projekto", cxar ties celo
estas honori la unuan financan helpanton de la lingvo Esperanto,
Aleksandr Zilbernik.  Ni jam eksciis la sekvon pri la Zilbernika familio.

Aleksandr. Estas eble, ke li logxis en Grodno (Belorusio), aux almenaux
li havis posedajxojn en tiu urbo [Ndlr: tamen la plej konata lia logxloko
estis Kaunas, Litovio, kie li logxis kiam konatigxis kun la estonta
bofilo Zamenhof kaj kie konservigxis lia domo, nun sidejo de Litova
Esperanto-Asocio .]. Li laboris en sia fabriko gxis li havis 74 jarojn,
kaj igxis tute flua en Esperanto kiam li estis tre maljuna. Oni diris,
ke li devenis el fama rabena familio. Lia nepino estis geedzigxinta kun
d-ro Kaplan, kiu logxis en Vailly-sur-Aisne, Francio, en auxgusto 1905.

Infano 1 - Jozefo. Estis prezidanto de la Esperanta Societo de Nov-Jorko
1911-1921 (almenaux). Li ankaux igxis doktoro dum tiu tempo. Li estis en
Bad Kissingen, Bavario, Germanio en julio 1911.

Infano 2 - Rozoljo. Sxia edzo estis sukcesema komercisto en Varsovio en
1887. Sxia filo, d-ro Maks Levite, naskita en 1881, kaj edzigxinta en
1908, en 1909 translokigxis al Israelo, kaj igxis agronomo. Maks igxis
esperantisto en 1901.

Infano 3. Igxis esperantisto en Kaunas, 1890 aux '91.

Infano 4. Igxis apotekisto kaj logxis en Kremencxug kaj Poltava
(Ukrainio), kie li igxis esperantisto en 1896.

Infano 5. Edzinigxinta kun apotekisto Ivenski.

Infano 6. Edzinigxinta kun frato de supre menciita Ivenski, li estis
ankaux apotekisto.

Infano 7 - Tereza. Sxia edzo estis d-ro J. Kocin (aux Kotzin). Li logxis
en Kaunas, kaj mortis en 1929 en la agxo 72. Parenco, kiu nomigxis Boris
Kotzin, naskigxis en Kaunas, 1887. Li igxis esperantisto en 1902 kaj
gajnis iomete da famo en la Esperanta movado. Boris mortis en Moskvo en
1958. Tereza havis apotekon en Kaunas en 1933, post morto de sia edzo.

Infano 8 - Klara. Edzino de Ludoviko Zamenhof. Multo estas skribita pri
sxi en la biografio de ties filino, Lidia far Wendy Heller.

La progreso, kiun ni havas pri la projekto gxis nun estas mirinda, tiel
ke ni nun havas multe pli da lokoj, kie ni povas sercxi pli da informoj
<...> Ni nun esperas, krei Zilbernikan Familian Historian Societon <...>
kaj novajxleteron, kiu enhavos informon, kiun oni sendos al ni pri la
Zilbernika familio por estontaj generacioj.

Charles M. HALL,
P.O. Box 21346, Salt Lake City, UT 84121, Usono
Tel. +1-801-2784586.

el "Novjorka Prismo", januaro 1994

*************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

Kio estas AFEL?
===============

AFEL, Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvopolitiko, estas internacia
laborgrupo de asocioj kaj individuoj. Inter la asocioj trovigxas UEA,
Euxropa Esperanto-Unio, kaj "Esperanto" Radikala Asocio; principe povas
aligxi ankaux organizauxoj ekster Esperanto-movado. Iu, kiu deziras
aligxi, povas peti aligxilon de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
kaj informado Mark Fettes (665-B King Edward Avenue, Ottawa, Ontario,
Kanado K1N 7N9).

La celo de AFEL estas provizi komunan forumon por informado, diskutado
kaj kunordigo de la diversaj klopodoj plialtigi la prestigxon kaj uzadon
de Esperanto je Euxropa nivelo, inkluzive la landojn de Euxropa Unio,
Nordio, Mezeuxropo kaj eksa Sovetunio.

En la nuna fazo AFEL ne entreprenas memstaran agadon, sed servas kiel
peranto. AFEL-anoj povas intersxangxi informojn kaj ideojn per la gazeto
"Euxropa Esperantisto" aux por pli rapida komunikado, per la helpo de
Istvan ERTL en la Centra Oficejo de UEA, kiu dissendas urgxajn sciigojn
laux la adreslisto de AFEL.

el "Euxropa Esperantisto", marto 1993

*************************************************************************

INTERESE
////////

Pri Esperanta gazetaro
======================

Mi komencas per demando: cxu ekzistas esperantisto, kiu neniam estus
havinta la intencon eldoni gazeton? Nu, ekzistas neniu dubo, ke tia
fenomeno ankoraux ne naskigxis. Se iu esperantisto diras, ke li neniam
deziris eldoni jxurnalon, tio montras nur la profundan mensogemon de lia
karaktero: por mi estas pli facile kredi ecx tian absurdon, ke li ne
verkis poemojn!

Mi estas homo (kaj nenio homa - krom eldonisto de miaj geni-verkoj -
estas por mi fremda) kaj esperantisto. Nu... kompreneble, ankaux mi revis
pri
eldonado de propra gazeto...

La komenco estis jena:

- S-ro Iksowski, mi volas al vi komuniki gravan aferon.

- Nome?

- Mi intencas de januaro komenci eldonadon de granda semajna ilustrata
  revuo. Formato: 76 x 60. Cxiu numero po 70 gxis 80 pagxoj. La papero
  dika, luksa. Cxu vi konsentas esti mia kunredaktoro?

- Plezure, s-ro Kozlowski. Antaux cxio ni devas elekti titolon. Mi
  proponas "Tempo".

- Mi preferas "Madagaskara Stelo".

- Sed pro kio Madagaskara? Ni ja estas kievanoj.

- Nu, tio estas pravigebla, ekzemple, per... Cetere, la titolo povas esti
  "Stelego", aux "Steleto", aux io simila.

- Eble "Kvinpinta Stelo"?

- Estu tiel! ni povas tion simbole signi per:
  La unua estas kvin, la dua pin', la tria tas', kaj la kvara - kapo de
  infaneto, kiu anstataux tero elparolas telo: la tuto kune - kvinpinta
  stelo! Genie, cxu ne?

- Nu, tiu kvara iom similas la konatan anekdoton. Tamen, entute estas
  nemalbone... Sed, cxu vi havas monon por la eldono?

- Ho, je diablo! Tion mi tute forgesis! Ha, kiel estas malagrable! Do, ni
  devas informigxi, kiom kostos la gazeto... Gxis la revido!

Post unu semajno mi ekscias, ke la gazeto kostus tro multe. "La revoj
dolcxegaj forflugas"...

- S-ro Iksowski, ebli ni "hektografu" nian revuon.

- Tio estus ebla en Madagaskaro. Sed cxi tie estas malpermesate al
  privatuloj havi hektografon.

- Eble, litografi?

- Nu, litografi por 80 gxis 90 pagxoj ankaux ne estas tre malmultekosta
  afero.

- Jes... Tiaokaze, eble nur 16 pagxoj?

- Konsentite! Sed kiamaniere ni presigus artajn ilustrajxojn? Iom dubinda
  arteco... litografita!

- Do, sen ilustrajxoj?

- Tamen gxi kostos kare... kaj versimile ni ne havos abonantojn... La
  gazeto devos morti post du numeroj... Niaj malamikoj malice gxojos.

- Jes, vere. Kion do fari? Jen, ideo! Ni simple skribu nian gazeton!

Postnelonge ni "eldonis" n-ron 1 de "Kvinpinta Stelo". Sed, cxar gxi
estis skribita de s-ro Iksowski kaj de mi, neniu povis tralegi ecx unu
literon, kaj nature neniu volis "malpurigi manon" transskribante gxin.

Tiamaniere nia entrepreno finigxis bone, sed kiom da entreprenoj finigxas
malbone? "En la internacia helplingvo Esperanto estas eldonataj pli ol
200 jxurnaloj", triumfe krias propagandistoj. Sed, mi persone opinias, ke
grava estas ne kvanto, sed kvalito.

Efektive, jen estas ordinara enhavo de kelkaj esperantaj gazetoj:

1) Cxefartikolo de la redaktoro, kiu deklaras, ke "kvankame mi solnure de
unun semajnon instruigxas le Esperanto, sed tamen mi nun jam perfekta
konas tiu-cxin mirebla linguo".

2) Versajxo! Neimageble terura.

3) Nekrologo, okupanta duonon de la n-ro 1. Iafoje versajxo kaj nekrologo
kunigxas en unu teruregajxo. Ekzemple, mi legis nekrologan versajxon, en
kiu pro rimo al vundo, oni nomis la mortinton... hundo!

4) Iu tre naiva sentimentala novelo, tradukita per plorige malbona
Esperanto, sed kiu tamen prezentas al tutmonda esperantistaro specimenon
de "nia belega literaturo".

5) Bibliografio, kiu nur atestas, ke la recenzanto neniam legis la libron
recenzatan.

Do! Mi demandas, cxu ne estus dezirinde, ke niaj tro multenombraj gazetoj
kunfandigxu en kelkaj, sed bonegaj? Cxu ne estus dezirinde, ke "La Ondo
de Esperanto" organizu jenan konkurson:

Oni elektus komitaton el kompetentaj esperantistoj (ne redaktoroj) po unu
persono de cxiu gazeto, kiu aperas jam pli ol unu jaron. Ili devus plej
atente enregistradi cxiun gramatikan kaj stilan eraron. La gazeto, kiu
enhavos plej malmulte da eraroj, gajnos premion por...

- S-ro Kozlowski!

- Mi petas, s-ro Iksowski?

- Cxu vi jam havas monon por la premio?

- Ho, je diablo! Pri tio mi tute forgesis, s-ro Iksowski...

"Es ist eine alte Geschichte"... ("Estas malnova historio").

Czeslaw KOZLOWSKI

el "La Ondo de Esperanto", 1912, n-ro 5

laux represo en "La Ondo de Esperanto", 1993, n-ro 3-4

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

24-jara oficistino kaj studentino - pri turismo, arkitekturo kaj
pentroarto: Jelena Sanajeva, Molodjojxnaja 5-16, RUS-617055 Uralskij,
Permskaja obl., Rusio.

* * *

20-jara junulo, sxatanta legi revuojn: Panegve Rodriguez, Edif 5 apto 3,
ave. Jorge Dimitrov, rapto Nuavo Holdvin, 80100, Cuba.

* * *

20-jara studento, sxatanta korespondadon kaj esperantajxojn: Franvis
Onyeneke, P.O. Box 216, Bauchi, Bauchi State, Nigerio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Pri Brazila Heroldo

Abono kostas 30 dolarojn, kiujn oni povas gxiri al la UEA-konto zame-x.
Adreso de la redakcio sxangxigxis, kaj nun gxi estas:
Caixa Postal 1887, BR-01059-970Sao Paulo-SP, Brazilio.

* * *

Filatelistoj-esperantistoj el Uralo deziras intersxangxi posxtmarkojn kun
la tuta mondo. Ni ankaux sendas bildkartojn kontraux posxtmarkoj.
Leo Mezencev, p.k. 23-B, RUS-620116 Novouralsk, Rusio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor