Eventoj 1/novembro '93, n-ro 0041
*********************************

TITOLPAGxE
//////////

Karaj legantoj,
===============

proksimigxas la fino de la jaro, kaj samtempe fino de la jara abonperiodo.

Tiu cxi jaro estis la dua en la vivo de EVENTOJ, kaj estis plena de eventoj
- almenaux por ni. Printempe ni kompilis la adresaron de E-gazetaro, kiun
ni intencas ripeti ankaux sekvajare. Somere kiel speciala suplemento ni
aperigis la unuan numeron de nova bulteno "Periodajxoj", kiu ekde tiam
dauxre estas kompostata cxe ni. Partoprenantoj de IJK povis gxui la
donackuponon, aperinta en la 2/februara numero, kaj ni disponigas senpage
e-literarojn por komputiloj al niaj abonantoj .

Kiel multaj rimarkis laux la stilo de artikoloj, ekde printempo la redaktan
laboron partoprenas ankaux Nikolao Gudskov el Rusio.

Ni esperas, ke Vi estas kontenta pri la akurateco de la gazeto. Dum la tuta
jaro gxi aperis akurate, ecx aperis ankaux somere, kio ja ne estas vasta
kutimo en nia movado. Ni klopodis utiligi la dusemajnan aperritmon por
fresxe informi pri aktualaj temoj. (Dum la IJK ekz. la partoprenantoj jam
povis legi la aperintan numeron pri UK!)

Ni esperas, ke vi estas kontenta ankaux pri la enhavo de la gazeto, kaj ni
invitas vin renovigi vian abonon ankaux por 1994. Aldone vi trovas la
abonilon. Malgraux tio, ke niaj elspezoj kreskis je cx. 35 procentoj, la
kresko de abonprezo es tas multe malpli. Ni esperas, ke kresko de
abonnombro rekompencos tiun perdon. En tiu afero ni petas ankaux vian
helpon.

Se vi estas kontenta pri la gazeto, ni petas vin, helpu en la varbado de
novaj abonantoj. Ju pli multe da legantoj, des pli utilas la aperintaj
artikoloj kaj viaj anoncoj. Multe ni klopodas helpi la praktikan kaj fakan
aplikadon de esperanto, sed necesas, ke tiuj informoj atingu kiel eble pli
da homoj. Varbu inter viaj samklubanoj, konatoj, abonigu la kursanojn - kaj
vi povas varbi ankaux en diversaj renkontigxoj. Se vi petas por tiu celo,
volonte ni sendas stoketon de varbek zempleroj kaj aboniloj.

Je la unua vido la abonprezo povas sxajni multa. Sed se vi logike
pripensas, la tabelo sur la oka pagxo montras, ke EVENTOJ estas eble la
relative plej malmultekosta internacia E- periodajxo (por taksi ajnan
abonprezon indas subtrahi la sen do-koston...). En Hungario unu numero de
la gazeto samvaloras kiel 2 trambiletoj. Cxu eblas produkti dusemajnan
gazeton malplikoste?

Nek nia movado, nek nia gazeto povas atendi eksterajn miraklojn kaj
subtenon. Ni povas kalkuli nur pri si mem, nur pri nia komuna ago. Ankaux
en la estonto ni laboros en tiu spirito.

Kun salutoj via redaktoro

Szilvasi Laszlo

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Interlingvistika instruado en Bulgario
======================================

Ekde 1992 en la Sxtata Pedagogia Instituto de Vraca, kiu preparas
instruistojn, ekzistas ankaux la fako Interlingvistiko. Studentoj povas
elekti interlingvistikon kiel duan fakon, apud la cxefa. La
interlingvistika studado dauxras 4 semestrojn. Temas entute pri 330
studhoroj kaj 6 studobjektoj: enkonduko al interlingvistiko; fundamento de
la lingvo esperanto; sociaj aspektoj de esperanto; esperanta literaturo;
metodiko de esperanto-instruado; informadikaj aspektoj de esperant o.

El la listo de la studobjektoj videbligxas, ke la kurso estas malpli
interlingvistika ol esperantologia.

La Pedagogia Instituto aligxis al Akademio Internacia de la Sciencoj San
Marino kaj organizas ankaux diversajn kursojn, krome korespondajn kaj
praktikajn seminariojn. Oni okazigis ankaux internaciajn seminariojn de
ILEI/UEA. Preparigxas ins truhelpiloj. La lektoroj, kiuj instruas pri
interlingvistiko kaj esperantologio, estas d-ro Emil Pavlov, d-ro Kiril
Velkov, prof. Kiril Popov, Ljubomir Trifoncxovski, Snejxana Angelova,
Venelin Mitev, Dobrinka Zagorova.

La kontaktadreso:

L. Trifoncxovski,
str. Al-Stambolijski 17,ap. 11, BG-3000 Vraca, Bulgario.

el "Informilo por interlingvistoj, n-ro 4 (1/1993)

***************************************************************************

Homeopatoj uzas esperanton
==========================

Homeopatio, aux homeoterapio, estas medikamenta kuracmetodo, bazita sur la
"legxo de simileco": se grandaj dozoj de iu substanco elvokas certajn
patologiajn simptomojn, malgrandaj dozoj de tiu substanco povas kuraci
malsanojn, kiuj havas similajn patologiajn simptomojn (ekz., kinino en
granda kvanto elvokas febron, similan al tiu dum malario, sed en malgranda
kvanto gxi efike kuracas malarion). Kuracistoj-homeopatoj praktikas kaj
faras esplorlaborojn en multaj landoj tra la tuta mondo.

Brazilia Instituto de Homeopatio Francois Lamasson (IHFL), ekzistanta pli
ol 10 jarojn, en 1992 starigis esperanto-departamenton, kiu komencis
e-kurson por instruistoj kaj lernantoj de la instituto. Krome, la faka
revuo, eldonata de la instituto, Homeopatia esplorado, nun igxis dulingva -
portugala kaj esperanta. La Muzeo de Homeopatio Abrahao Brickmann,
funkcianta cxe la instituto, eldonis tre interesan scienc-popularan libron
pri la fako "Homeopatio. Populara orientado" de Izao Carniero Soares ankaux
en la du lingvoj.

Specialistoj de la instituto kun aliaj esperantistoj-homeopatoj,
partoprenintaj en la 54-a Tutamerika Medicina Kongreso de Homeopatio,
akceptis rezolucion por apliko de esperanto kiel la laborlingvon por la
sekvontaj kongresoj. En sia agado ili sekvas la sloganon: "Homeopatio =
ekvilibro de sano. Esperanto = ekviklibro de komunikado".

N.G.

Pri la menciitaj eldonajxoj kaj aktivecoj pli detale interesigxu cxe:

IHFL,
Rua Americo brasilense, 1418, CEP 14015-050, Rjbejrao Preto-SP, Brazil

***************************************************************************

Japanaj STS-interesantoj volas komunikigxi kun alilandanoj!
===========================================================

Ni komencas novan eksperimenton por komunikigxi kun alilandanoj pri nia
temo STS per esperanto. Ni ne scias, kiom da tempo tiu cxi eksperimento
dauxros. Cxio dependas de la intereso de alilandanoj.

Niaj temoj estas: scienco, tekniko, socio, kaj alie: ekologio, medio,
evoluigo, politiko, ekonomio, etiko, eduko, kulturo, vivo, liberigo,
demokratio...

Tiuj cxi temoj havas interrilatojn, kaj konsistigas unu grandan kampon. Oni
nomas gxin STS.

STS estas mallongigo de Scienco-Tekniko-Socio (originale angle: Science-
Technology- Society). Nuntempe gravaj problemoj enlandaj kaj mondaj rilatas
iusence al scienco kaj/aux tekniko. Tial nun pli gravas tiu studkampo STS.

En Japanio en marto 1989 aperis Japana STS-Reto (angle: STS Network Japan),
organizo por enretigo de homoj interesataj pri la temo Scienco-Tekniko-
Socio. La membroj konsistas el universitataj kaj altlernejaj instruistoj,
universitataj studentoj, sciencaj jxurnalistoj, registaraj kaj kompaniaj
esploristoj pri scienco kaj tekniko, k.a. La membraro nombras cx. 100. La
Reto organizas simpoziojn pri STS-temoj, kunsidojn por STS-esplorado kaj
-instruado, publikigas novajxleterojn k aj planas publikigi STS-temajn
librojn. Ni komunikas ne nur per skribajxoj kaj rekta parolado, sed ankaux
per komputila reto, per kiu ni povas intersxangxi informojn kaj diskuti pri
diversaj STS-temoj facile kaj rapide.

Nia agado gxis nun estas limigita enlande. Kompreneble ni volas komunikigxi
kun alilandanoj. Estas signo de tio, ke la nomo de nia organizo estas
anglalingva. Tamen, komuniki en la angla estas tre malfacile por la
japanoj, ecx plej edukitaj . Kiam ni parolas kaj skribas angle, ni sentas
ke ni farigxas infanoj. Ni volas komunikigxi kun alilandanoj lingve egale.
Esperanto povas esti ilo por bonigi nian situacion.

Ni lancxas Novajxleteron en esperanto, kiu estas resumo de la originala
Newsletter, skribita japane, malgraux sia angla titolo. Respondoj al gxi
povos sukcesigi la tutan projekton, kaj helpos krei signifan esperantistan
grupon de la Reto. S kribu kaj respondu!

TAKAKA Hiroaki

el "Novajxletero" n-ro 1, nov. 1992

Kontaktadreso: 2-26-15-103 Kashii, Higashi-ku,Fukuoka 813, Japanio

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Ripozi en Kecskemet
===================

La sxatantoj ripozi en kamparo povas fari tion en la regiono de la hungara
urbo Kecskemet. La pli ol 600-jara urbo konservis sian fizionomion,
samtempe estas tute moderna. La farmodomoj same prezentas cxiujn
oportunajxojn en tradicia vilagx a etoso. Ekzistas eblecoj rajdi, ekskursi
al proksimaj urbetoj, stepo kaj arbaro, gustumi bonan lokan vinon ktp.

En la regiono de Kecskemet ekzistas e-asocio kun cx. 100 membroj, kun ili
eblas interkonsenti pri renkontigxo(j).

Ekzistas vasta elektebleco de la farmodomoj kaj diversaj kondicxoj. Pri la
detaloj oni povas demandi cxe:

Falusi-tanyai turizmus, Management Kft., Palasti Ferencne,
Horvath D. u.14, H-6000 Kecskemet, Hungario;
tel. +36-76-321908; fakso +36-76-481884.

***************************************************************************

La 10-a Internacia Festivalo
============================

Gxi prezentos specialan programon por "la dua generacio" de esperantistoj,
t.e. 25 - 55-jaruloj, kaj al junaj e-familioj (cxu kun, cxu sen infanoj).

Gxi okazos 27.12.1993 - 03.01.1994 en Sensenstein, Germanio (do, samtempe,
sed ne samloke kun la junulara arangxo IS).

La kadra temo estas la Esperanta literaturo, okazos prelegoj kaj
diskutrondoj, kaj ankaux, certe, distra programo. La logxkondicxoj estas
tre oportunaj, estos senpaga nagxejo, sauxno, gimnastikejo.

La plena kotizo, depende de la agxo kaj aligxdato, de 160 gxis 430 DEM. Por
nepagipovaj landoj specialaj kondicxoj.

Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:

Hans-Dieter Platz,
P.k. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio.

***************************************************************************

PSI 10-jara!
============

La Printempa Semajno Internacia (PSI) de Germana Esperanto-Asocio festos
sian 10-jaran jubileon en la urbo Junkeroto (apud la landlimo de Belgio kaj
Luksemburgio) de la 1-a gxis la 9-a de aprilo 1994.

PSI estas arangxo por familioj, sed ne nur - ankaux unuopuloj estas
bonvenaj. Gxi estas arangxo por turismemuloj, sed oni ankaux prelegas,
diskutas, lernas, ludas, okupigxas pri manlaboroj.

Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:

PSI, Wolfgang Bohr
J. Kirschweg Str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio.
Tel. +49-02641-4885; fakso +49-02641-4014.

***************************************************************************

Esperante interreligie - cxu retrovi homaranismon?
==================================================

Kiel eduki al toleremo, kiel forgesigi la rasajn, klasajn, naciajn ktp.
diferencojn kaj prioritatigi la interligan komunon? Kaj cxu ne gxuste la
religio devas montri la vojon? Cxu ne la interreligiaj tensioj kaj
konfliktoj estas unu el la p lej plorigaj cxapitroj de la homara historio?

Jen la centraj demandoj pri kiuj temos la unua Interreligia Seminario
Esperantista (ISE), Tabor/Cxehio 31.03 - 04.04.1994 (pasko).

Tiuj demandoj certe sonas konate al multaj esperantistaj oreloj. Cxu ne
gxuste ili naskis la zamenhofajn hilelismon, homaranismon, la alvokon al la
diplomatoj ("Post la granda milito") kaj, kompreneble, la lingvon
internacian mem? Kiom do p rosperis la zamenhofaj solvoproponoj kaj cxu ili
restis - cxu entute ili iam estis - aktualaj kaj realismaj?

La seminario estas organizata de ASISTI (Asocio de Studado Internacia pri
Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj), la juna interreligia e-asocio.

Informilo kaj aligxilo cxe:

Bernhard Westerhoff,
pk. 500133, D-60391 Frankfurt, Germanio

***************************************************************************

15-a Novjara Junulara Renkontigxo
=================================

"La plej granda regado en la mondo estas regado super si mem" diris
Leonardo da Vinci, kaj tiu moto igxis la temo de la renkontigxo, kiu okazos
de la 28.12.1993 gxis la 02.01.1994 en montara kuracloko Polanica Zdroj
(100 km sude de Wroclaw) , Polio.

Dum la arangxo estos pritemaj prelegoj kaj diskutoj, esperanto-kursoj por
komencantoj kaj progresantoj, ekskursoj, diskotekoj, koncertoj, ludoj kaj -
la cxefa - Granda Novjara Maskobalo kun konkurso pri la plej originala
kostumo.

La partopreno kostos de 180 gxis 220 DEM, depende de la lando kaj
aligxdato.

Pliaj informoj cxe:

Silezia E-Asocio,
ul. Dubois 3, skr. poczt. 16, PL-50-992 Wroclaw 17, Polio
tel./fakso +48-71-226954

***************************************************************************

KULTURO
///////

Ne legi estas rajto!
====================

En la cxi-suba intervjuo la redaktoro de la revuo "Esperanto", Istvan Ertl,
intervjuas soci-psikologinon, Fabienne Berthelot.

- Vi estas soci-psikologino. Kion vi diagnozas en la esperanta komunumo:
cxu literaturo estas pli grava por nia identeca sento ol gxi estas cxe
alilingvaj komunumoj?

- Jes, cxar cxe la esperantistoj multaj el la kutimaj identec-eroj ne
ekzistas: mankas ekzemple identigxo kun iu teritorio, alpreno de iu
vivmaniero, aux komunaj mangxkutimoj... Sed tre forte kunligas la komuna
lingvo, kaj literaturo estas gxuste ties grava manifestigxo.

- Sekve, ni nomu nur tiun vera esperantisto, kiu legas esperantan
literaturon?

- Tio estas absolute malgxusta! Tio estas elitismo kaj diskriminacio!
Gxuste tiu kiu asertus tion, estus, laux vera senco de "esperantismo",
neesperantisto, pro tio ke la plej grava eco de esperantisto estas
toleremo. Por mi, la "interna ideo" estas toleremo mem.

- Esperanto estas lingvo ankoraux plie skribata ol parolata. La esperanta
kulturo konsistas 90-procente el libroj. Estas do nature atribui al ili
grandan gravecon.

- Jes, oni honoru niajn bonajn verkistojn. Sed ne nur ilin! Estas centoj
kaj miloj da tiel nomataj "simplaj esperantistoj" - certe ne pli "simplaj"
ol multaj verkemuloj - kiuj kreas interhomajn kontaktojn, intense vivas
sian esperantismon. Mi protestas kontraux la tiraneco de iuj beletremuloj,
kiuj prenas en konsideron nur la verkantojn kaj, eventuale, la legantojn.
Ne legi estas rajto!

- Sed ne legi ankaux signifas maltrafi valorojn. Oni devas instigi la
homojn legi en esperanto.

- Tamen, la bona maniero por tio ne estas deklari legadon iaspeca morala
devo. Multaj jam forgesis sian komencantecon, kiam estis malfacile legi
esperantan tekston. Fakte, krom por eta malplimulto, tio cxiam restas
malfacila. Almenaux pli malfacila ol legi en sia propra lingvo.

- Mi konscias, ke oni devas fari fortostrecxon por akiri la kapablon gxue
legi en esperanto, sed tio ja valoras la penon.

- Konsentite. Ankaux mi havis tiajn legoplezurojn ke mi forgesis, en kiu
lingvo mi legas: ekzemple cxe la romano Ombro sur interna pejzagxo de
Spomenka Sxtimec aux cxe la auxtobiografiaj Aventuroj de pioniro de Edmond
Privat. Interese verkita historio povas instigi kiun ajn al legado, kaj
tiel al la lingva perfektigxo.

- Do ni popularigu legadon per interesaj historioj ekde la eklerno, cxu?
Tiel okazas kiam oni uzas la rakonton "Gerda malaperis"...

- Por la popularigo de literaturo oni ankaux arangxu dum la esperanto-
renkontigxoj malstrecxajn babiladojn kun kaj pri verkistoj. Ecx nelegantoj
venos tien se la temoj tusxas ilin. Tiel mi spertis ekz. en la IS de
1990/91, kiam oni diskutis en plenplena salono pri la libro "Fajron sentas
mi interne" de Ulrich Matthias.

Kaj, anstataux ripetadi, ke legado estas gravega por la esperantista movado,
oni apliku la metodojn de moderna merkatado!

el "TEJO tutmonde", n-ro 4/1993 (mallongigita)

***************************************************************************

AGO-TAGO TRA LA MONDO
/////////////////////

Turku, Finnlando
================

Du lokaj gazetoj kaj kvar radistacioj anoncis anticipe pri nia esperanto-
informejo en la urbocentro.

Tri horojn ni aktive allogis publikon proksimigxi al nia ekspozicia tablo.
Evidentigxis, ke esperanto al multaj homoj ankoraux estas nekonata
fenomeno. Kelkaj el ili ecx ne kuragxis akcepti niajn prospektojn kvazaux
timante iun infektigxon! Felicxe, tamen, multaj scivolaj gejunuloj
vizitis nian standon kaj konatigxis kun revuoj, libroj, muzikkasedoj ktp.

El la plej proksima radistacio venis raportisto intervjui la arangxantojn
en rekta disauxdigo. Certe, la programero iom klarigis signifon de la
internacia lingvo kaj, espereble, vekis ies intereson ankaux lerni, sed ni
devas disdoni pli da informoj pere de amaskomunikiloj por fari esperanton
konata kaj - antaux cxio - dezirata.

Kvankam por nia informado en Turku nek la tempo nek la loko estis la
plejeble tauxgaj, ni entute povas esti kontentaj pro ricevita atento.

Anna-Liiza Ali-Simola

***************************************************************************

Adelajdo, Auxstralio
====================

Ne estante multnombraj kaj ne havante longan prepar-tempon, la
esperantistaro en Adelajdo decidis por Ago-Tago 1993 ne okazigi surstratan
manifestacion, sed (kiel ofte antauxe) sercxi partoprenon en jam planitaj
eventoj suficxe videblaj.

La centra elektita evento en Adelajdo estis la unua landa konferenco de la
Auxstralia Asocio pri Lingvistiko, kies jam anoncita temo estis "Lingvo por
Internacia Komunikado". S-ro Bill Menary, esperantisto kaj lekciisto pri la
skota kaj skandinavaj lingvoj en la Universitato de Adelajdo, sukcesis
enmeti en la programon de tiu konferenco forumon pri esperanto.
Kompreneble, oni devis sendi komunikojn al la cxiusemajna gazeto de la
unuversitato kaj al la publika gazetaro.

Krom mencioj en novajx-bultenoj, oni ricevis du radio-intervjuojn.

Estis granda priesperanta ekspozicio apud la forumo-salono, kaj
gastprelegis Kep Ennderby, Prezidanto de la Auxstralia E-Asocio,
eksministro de la auxstralia registaro kaj antauxa jugxisto en la regiona
alta kortumo. La lingvistoj bone re agis, la demandoj kaj komentoj estis
inteligentaj, sen kutimaj stultaj antauxjugxoj pri la lingvo.

La esperantistoj en Adelajdo alte taksas la ideon de tutmonda Ago-Tago. Gxi
povas farigxi la plej granda cxiujara tradicio de la e-komunumo. Oni jam
celebras en cxiu lando la naskigxdatrevenon de Zamenhof en klubejoj. Estas
ecx pli grave, se oni povos celebri la naskigxdatrevenon de "Lingvo
Internacia" en la "cxefvojoj" de la mondo la 26-an de julio. Cxar tiu dato
kutime okazas dum UK, gxia celebrado povus farigxi parto de informado pri
tiu grandioza evento.

Max Wearing

***************************************************************************

Triesto, Italio
===============

Triesta Esperanto-Asocio decidis partopreni la iniciaton pri la publika
propagando, per starigo de surstrata ekspozicio kaj disdonado de inform-
materialoj. La afero okazis sub arkadoj de urbocentra strato.

Oni disdonis pli ol 2.000 flugfoliojn kun informoj pri la movado, okazigo
de la venontaj kursoj, ktp. Dum deko da horoj aro da klubanoj klopodis
atentigi preterpasantan civitanaron pri la problemoj de internacia
interkomunikado kaj pri la s olvo "esperanto".

Por la triestaj aktivuloj estis interesa sperto tiu rekta kontakto kun la
ekstera publiko.

Pro la konstanta propagando de TEA (oni klopodas cxiumonate aperigi ion pri
esperanto en la du triestaj taggazetoj) triestanoj ja konas la ekziston de
nia helplingvo, sed vere malmultaj pri ties ecoj kaj aplikebloj.
Evidentigxis, ke la gxis nun farita propagandado lasis nesuficxajn spurojn.

Gxuste pro tio estas gxenerala impreso, ke eliri el nia kutime fermita
nesto estas konsilenda kaj sugestenda al cxiuj aliaj esperanto-grupoj.

Elda Doerfler

***************************************************************************

Tuluzo, Francio
===============

Kiel lastjare, en Tuluzo la esperantistoj respondis al la alvoko de
Esperanto-Kultur-Centro, kiu preparis tiun tagon helpe de la diversaj
esperanto-asocioj de Tuluzo kaj la regiono.

Tiel cxi partoprenis membroj de Esperanto-Haufe Garonne (UFE/UEA),
Esperanto 31, SAT-Amikaro (SAT), Tuluzaj Esperanto-Fervojistoj, EUROKKA,
Esperanto Ariege, Esperanto Tarn-et-Garonne, Esperanto-Verduloj.

Entute estis dudeko da esperantistoj, do malpli ol lastjare. Bedauxrinde la
malfrua anonco de la Ago-Tago kaj la veteracxo ne helpis venigi homojn.

Tamen, la agado ne estis manifestacio, kiel pasintjare. Je la 14-a horo ni
rendevuis sur la cxefplaco Capitole, antaux la urbodomo, kaj tie ni unu-,
du- kaj triopigxis sur la placo, en apudaj stratetoj, kaj cxe la metro-
enirejo, por plenigi enketilon pri esperanto kaj la lingvo-problemo al
preterpasantoj. Samtempe, la fervojistoj prezentis ekspozicion kaj enketis
en la stacidomo Matabiau.

Estis bonega kontakto kun la sonditoj! Respondis proksimume 200 personoj.
La rezulto estis signifa kaj pozitiva. Pli ol duono (68 %) da ili ne sciis,
kio estas esperanto, kaj cxirkaux 50 personoj donis sian adreson por ricevi
informojn kaj eventuale lerni la lingvon - esperanton, ne la anglan!

Je la 17-a horo cxiuj regrupigxis antaux la urba domo kun flagrubandoj kun
surskribo "Esperanto" kaj "Pour defendre nos langues: l'esperanto" ("Por
defendi niajn lingvojn: esperanto").

Esperanto-Kultur-Centro invitis la jxurnalistojn renkonti nin tie, sed
venis nur fotisto de la plej grava gazeto de la regiono (La Depeche du
Midi). Gxis nun nenio aperis, ecx ne la teksto kiun ni pretigis surloke.

Tamen, la antauxan tagon TLT (Televido de Tuluzo) dissendis 7-minutan
programeron pri esperanto kun Jomo, la kantisto de la Rozmariaj Beboj
(esperanta rokbando) anoncante Ago-Tagon. Gxi estis anoncita ankaux en la
priesperanta programo de R adio FMR.

Esperanto-Kultur-Centro,
1 rue Jean Aillet, F-31000 Toulouse, Francio

***************************************************************************

En Albanio
==========

La 10-an de oktobro en cxe-mara urbo Durres estraro de Albana Esperanto-
Junularo arangxis grandan tutnacian renkontigxon. Gejunuloj-esperantistoj
intersxangxis sian gxisnunan sperton kaj en konstrua debato priparolis
estontan plivigligxon d e la movado. Tiun eventon honorigis lokaj urbodomaj
auxtoritatuloj kaj reprezentantoj de politikaj partioj. Pri gxi anoncis
ankaux amaskomunikiloj.

Bardhil Merimi

***************************************************************************

MOVADO
//////

Kontrauxrasisma iniciato en Berlin
==================================

Rasismaj eldiroj kaj faroj ekzistas en multaj landoj. Ili ofendas homajn
rajtojn de la atakitoj. Rasismo povas penetri la socion je diversaj
niveloj.

Esperantistoj premisas, ke ili estimas cxiujn homojn kaj ne diskriminacias.
Kiugrade tio gxustas? Ne mankas diversformaj kontrauxagoj al rasismo.

En la seminario, kiu okazos de la 21-a gxis 23-a de januaro '94, ni atendas
esperantistojn, kiuj pretas memsperte percepti proprajn rasismajn
kondutojn. La celo estas pli sentigi kaj pensigi pri kasxita rasismo kaj
proponi kontrauxagojn.

La seminario estos senprelega. La partoprenantoj laboros en pleno, grupetoj
kaj duopoj. La seminaria koncepto orientigxas laux metodo de la
kontrauxrasisma trejnistino kaj auxtorino Lida van den Broek. Grava
elemento estas la sercxo pri pro pra sperto de diskriminacio. Gvidos
profesiaj kontrauxrasismaj klerigantoj de la internacia klerigejo
Cxaskastelo Glienicke en Berlino.

15 partoprenantoj povos cxeesti la tritagan seminarion en Glienicke. La
unua seminario estos en la germana lingvo, sekvaj estos en esperanto. Gxi
estas destinita unuagrade por homoj kun ligo al la temo, cxu pere de ilia
profesio, cxu aliman iere.

Pliajn informojn petu cxe:

Elizabeth Schwarzer,
Kaiserin-Auguste-Str. 75, D-12103 Berlin, Germanio.

***************************************************************************

PASPORTA SERVO: faktoj, faktoj kaj faktoj pri niaj gastigantoj
==============================================================

Jxus aperis la tioma eldono de la sukcesa Pasporta Servo. Laux la enkonduko
gxi jam ekzistis en 1966, sed dauxris gxis 1974, kiam aperis la nuna
sistemo "Pasporta Servo".

Jam delonge mi estas scivola pri kiun (nova) gasto povas antauxvidi dum
vojagxo. Pro tio mi faris statistikan esploron pri la listigitaj
gastigantoj. Jen la rezultoj:

En PS troveblas 1116 personoj en 813 adresoj, inter kiuj 1087 viroj, 457
virinoj kaj ecx 148 senseksaj homoj (?!). La adresoj siuas en 72 landoj kaj
615 urboj/lokoj. Tio signifas, ke cxiu PS-lando averagxe havas 8,5 urbojn
kun gastiganto(j) .

El 813 adresoj 695 atingeblas per telefono, telefakso, e-posxto, radio,
telekso aux kombino de la supre menciitaj komunikiloj. Strange estas ke 690
homoj (legu: adresoj) mencias telefonnumerojn, kvankam nur 466 deziras
telefonan peton!

Mi ankaux kalkulis la averagxan naskigxjaron de cxiuj gastigantoj en PS,
nome 1953. Sed se oni taksas, ke naskigxtagoj estas egale disdivastigitaj
dum la jaro, tiam la "averagxa" naskigxtago estas la 15-a de decembro. Do
ni povas konkludi, ke la meza PS-gastiganto estas vera esperantisto!

Krome kalkuleblas kiom da tagoj vojagxema PS-uzanto povas esti for de la
hejmo sen renkontigxi kun sama gastiganto. Mi montras tion en la sekva
grafikajxo:

Vi legu gxin jene: grupo el dek personoj povas vojagxi dum 111 tagoj. Kaj
por unuopa homo eblas vojagxi dum 4719 tagoj tra la mondo, do pli ol 12
jarojn!

Sed tiam ne plu validos tiu cxi nova PS.

Entute la gastigantaro "disponas" pri 13.053 gastonoktoj.

Do, kun tiuj cxi informoj mi deziras al vi bonan vojagxon, kaj gxis la
revido de

N. Enurmi

P.S. PS haveblas cxe UEA (Niewe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
     Nederlando) kaj cxe la landaj sekcioj de TEJO.

el "Koncize", 5/1993

***************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Laborejeto pri kudrado
======================

En Bujumbura, Burundio, en aprilo 1993 laux iniciato de Kikulu Mukeba
Bertin estis fondita laborejeto pri kudrado, kiu funkcias kune kun
esperanta klubo, cxar la klubo volas doni al la klubanoj vivintereson.

La celo de la iniciato estas, unue, disvastigi la uzadon de esperanto al la
georfoj kaj, due, metilernigi al ili la kudrometion, kiu permesas al ili
vivi en cxi tiu mondo kaj en esperantista mondo. La laborejeto celas
intersxangxi laborajxo jn kun aliaj laborejoj, komerci siajn laborajxojn
tra la esperantista mondo kaj al neesperantistoj, kunlabori kun cxiuj
dezirantoj, havi kiel klientojn por siaj laborajxoj cxefe esperantistojn.

Estus bele, se spertuloj pri kudrado en la tuta mondo kontaktus niajn
amikojn en Burundio. Ne nur por ke ili trovu klientojn (povas esti
praktikaj malhelpoj), sed precipe por intersxangxi spertojn, sciojn,
ideojn. La klubanoj volas lerni pl i pri kudrado, pri esperanto. Aliflanke,
de ili oni povas lerni pri afrika vestado, k.s. Korespondado povas esti
interesa reciproke! Do, la kontaktadreso:

Kikulu Mukeba Bertin,
B.P. 4083 Ngagara, Bujumbura, Burundio.

laux imformo de H. Bakker

***************************************************************************

MOVADA TEORIO
/////////////

Cxu oni povas surmerkatigi esperanton?
======================================

Dum kvin tagoj oni pridiskutis tiun tiklan temon en stagxo, kiu okazis
somere en Francio, en la e-centro "Kvinpetalo". La gxenerala temo estis:
"Surmerkatigo de esperanto laux la modernaj teorioj de merkatiko".

Kiu devas informi pri esperanto
-------------------------------

Al esperantistoj mankas entreprenemo. Se ni analizas, fakte, kiuj estas la
esperantistoj, ni povas dividi ilin en tri kategoriojn: la
orienteuxropanoj, vivintaj dum generacioj sen iu ebleco farigxi
entreprenistoj; en la okcidentaj landoj - instruistoj, do sxtataj dungitoj;
intelektuloj aux laboristoj, kies cxefaj interesoj neniam estis konsideri
la lingvon entrepreneme.

Sekve, tiuj esperantistoj cxiam klopodas "vendi" esperanton kiel lingvon
aux kiel filozofion/religion (la interna ideo, la frateco, la dua lingvo
por cxiuj, ktp.).

Kian esperanton vendi?
----------------------

Tiu estis la plej grava parto al kiu pli da tempo estis dedicxita, kaj kiu
kontentige donis al la stagxantoj la eblecon revizii kelkajn bazajn
opiniojn.

Laux la moderna merkatiko lingvoj posedas du partojn: "hard"-an (firman aux
malmolan) kaj "soft"-an (molan).

Firma estas la strukturo, la gramatiko; gxia norma parto. Mola estas la
valoroj de la lingvo, ekz. gxia literaturo, kulturo, la sento de prestigxo,
la praktika utilo...

Kiujn firmajn kaj molajn valorojn havas esperanto?
--------------------------------------------------

Tradicia propagando insistas per kutimaj sloganoj, kaj pro tio distancigxas
de la moderna lingvomerkatado.

Esperanto estas forta lingvo kompare al la aliaj en sia firma parto, sed
malpli forta ol ekz., la angla laux sia mola parto (nome la avantagxoj
ekonomia, kariera, por persona prestigxo ktp.).

Surmerkatigi esperanton estas cxefe tio: oni tendencas "vendi" gxian firman
parton (facilecon, rapidan lerneblon, belsonecon) sed ne kapablas vendi la
molan, nome la kulture pliricxigajn valorojn. Ankaux cxar, ofte, la
tradicia propagandisto mem ne bone konas gxin.

Estas klare ke tiu mola parto ne konkeras amasojn; sed samtampe gxi povas
konkeri pli interesajn homojn, fari ilin pli celkonsciaj kaj reteni ilin en
la lingvouzo. Tio signifas celi al kvalito antaux ol kvanto.

La enhavo de esperanto estas tero nekonata por la varbato, sed ofte ankaux
por la varbanto!

Kiel surmerkatigi esperanton laux gxia "mola" parto?
----------------------------------------------------

Tio signifas analizi la produkton laux tio, kiel gxi situas en la merkato,
kian bildon gxi havas, kian postvendan servon kapablas doni? Cxu nur kluban
vivon, UK-ojn, festivalojn, bultenojn, aux, kiel en la makrosocio,
kulturajn servojn?

Per analizo de fortaj kaj malfortaj punktoj de nia lingvo evidentigxas
interesaj "merkataj nicxoj", la celgrupoj, al kiuj oni direktu siajn
informajn klopodojn. Kuncerbumado (la tiel nomita "cerbo-sxturmo" de la
profesiaj reklamistoj) inter la stagxantoj starigis longan liston de
nekutimaj fortaj punktoj, tre ofte forgesataj de informistoj.

Post analizo de la mola parto de esperanto la stagxantoj ekzercadis pri tiu
ne suficxe taksata aspekto (pli socia ol lingva), kaj sur tiu bazo oni
verkis novtipajn mesagxojn, celantajn al specifaj grupoj; la metodo, kiu,
cetere, sxparas monon kaj tempon.

Ankaux la analizo de konkurenco (cxagreniga punkto) farigxas, laux tiu cxi
vidpunkto, pli simpla, se ni akceptas rezigni disinformadon kaj preferas
mesagxi al selektitaj grupoj. Tiam ni jam de la komenco evitas sensukcese
kontrauxbatali la cxefan konkurencon, kiu estas "neniu intereso krom mono
kaj kariero", aux "neniu kultura intereso". Tio konsciigu nin, ke esperanto
ne tauxgas por konsumantaj amasoj, sed nur por elitoj, kvankam ne necese
nombre limigitaj; ke kvalito multe pli gravas ol kvanto; ke nova pozitiva
bildo por esperanto devas veni de esperantistoj mem, kiuj formu altnivelan
klason, kiu povos pruvi al la makrosocio la verajn valorojn de tiu ne
multnombra sed disa, unika mikrosocio.

Nome, cxar ne plu eblas kaj ecx ne interesas, almenaux dum venonta jardeko,
ke esperanto farigxu la "lingvo de flughavenoj", kiel Umberto Eco diris,
restas nur unu alternativo: la Rauxma vojo.

Marco Picasso, Italio

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Oni bezonas fakvortarojn!
=========================

Nikolao Gudskov (Eventoj, 1/oktobro 1993) alvokas, ke "ni ne disipu la
fortojn kreante al neniu bezonatajn fakvortarojn, sed disvastigu nian
lingvon por gxia plej rekta kaj aktuala destino: amik(ig)a
interkomunikado!"

Tio estas starigo de falsa prioritato, cxar ankaux kreo de fakvortaroj
servas por "amik(ig)a interkomunikado". Kiam "fakgrupo decidas apliki
esperanton" (tiaj decidoj ja foje estas deklarataj: de verduloj,
homeopatiistoj ktp.), malmulto okazas rekte pro tiu decido; en kiu ajn fako
pli gravas la realaj komunik-bezonoj de la fakuloj lernintaj la lingvon.
Kiam tiuj, "disipante siajn fortojn", ellaboras fakvortarojn, tio okazas
cxar ili "amik(ig)e interkomunikis" ne nur pri veter o kaj cetero, sed
ankaux pri sia fako. Nuraj kaj puraj terminologoj, kiuj revas pri dikaj
vortaroj logantaj movaden la fakulojn, estas malofta specio.

Krome, kiu ajn "simpla" esp-o povas ekbezoni fakan vorton, cxar li verkas
artikolon por Monato, cxar li kuiras laux internacia receptaro, cxar lia
korespondanto petas specialan medikamenton, cxar li devas interpreti en
biciklofabriko... (al mi cxi-lasta ja okazis).

Kiam mi demandis la konatan interlingviston kaj psikiatron Tazion
Carlevaron pri lia uzo de la nekutimaj terminoj refuli, imaginara kaj
gesxtalto, li respondis: "ekzistas necerteco en la uzo de fakvortoj
psikologiaj en esperanto, samkiel ekzistas io tia en ties uzo en la
romancxa kaj indonezia. Cxar ne suficxas ke ekzistas vortaro. La vera
lingvo-uzo establigxas per faka verkado". Simile, Gudskov mem konstatas en
sia "La infana etno" (Esperanto, majo 1993): "Cxiu lingvo estas tia kian
bezonas la uzantoj... se iu parto de la popolo maturigxas por akcepti iom
novkarakteran lingvajxon, gxi akceptos kaj uzos gxin". Esperantujo jam
bezonas, akceptas kaj uzas fakvortojn.

Istvan Ertl, Nederlando

***************************************************************************

Ege fatala eraro
================

Leginte la artikolon de M. Cwik "Kiel diplomatece propagandi?" (Eventoj,
2/septembro), mi deziras diri, ke mi tute aprobas la konceptojn de nia tre
certe kompetenta samideano, krom unu punkto: mi absolute kontrauxas la
ideon paroli pri alia j "planitaj lingvoj", kiel interlingua, novial,
glossa ktp.

Mi memoras ke prof. Lapenna konstante diris kaj skribis, ke tio estas ege
fatala eraro.

Ni bone scias ke - fakte - nur esperanto estas reale funkcianta planlingvo,
kun relative multaj praktikantoj, literaturo, kongresoj ktp. Ni neniam
devas konfuzi la ideojn de niaj kunparolantoj kaj, vere stulte, mem doni al
tiuj multegaj pro jektoj surpaperaj la gravecon, kiun ili tute ne havas,
sub la maljusta preteksto de senpartieco!

A. Frangeul, Francio

***************************************************************************

...Via helpo pri e-literaro por komputiloj estas bonega ideo, jam de longe
gxenis min la manko de perkomputilaj esperantoliteroj specialaj...

Mi aldonas mian gratulon kaj admiron pri la gazeto. Mi taksas gxin eble la
plej multfaceta gazeto en nia movado, certe unu el la plej viglaj kaj
elanaj...

Walter Ruck, Auxstrio

***************************************************************************

ILEI
////

Monda kongreso de lingvo-instruistoj en Hamburg
===============================================

La "18th World Congress of the Federation Internationale de Professeurs de
Langues Vivantes (FIPLL)" (18-a Kongreso de la internacia federacio de
instruistoj de vivantaj [modernaj] lingvoj) okazos de la 28-a de marto gxis
1-a de aprilo 1994 en Hamburgo (kongrescentro). Ligita al la kongreso estas
konferenco de la germana "Fachverband Moderne Fremdsprachen" (IMF, faka
asocio de instruistoj por modernaj fremdlingvoj) kaj ekspozicio de
lerniloj.

Hamburga grupo pretas fari surlokajn organizajn laborojn por helpi la
eventualan fakan partoprenon flanke de kompetentaj e-instruistoj. Aparte,
kompreneble, temas pri vere kompetenta faka partopreno en la ambaux gravaj
arangxoj. Pri la faka komponento okupigxas d-ro Till Dahlenburg (D-19412
BruelFeldstr. 13). Pro aliaj aspektoj de eventuala partopreno aux kunagado
skribu al:

d-ro Werner Bormann,
Scharstr. 26,D-21031 Hamburg, Germanio

el "Informilo por interlingvistoj" 2/1993

***************************************************************************

25 abiturientigxintoj!
======================

En la "Eksperimenta Mezlernejo Endre Ady" en Sarkad, suda Hungario, antaux
kvin jaroj komencigxis la instruado de esperanto, komence kiel fakrondo,
nune jam kiel elektebla fremda lingvo.

Pasintjare 25 gelernantoj abiturientigxis pri esperanto, kaj cxi-jare
lernas gxin 17 gelernantoj, kiel elektebla (sed tiam deviga) studobjekto.

Instruisto Georgo Flender kaj la lernantoj volonte plilargxigus iliajn
internaciajn kontaktojn. Skribu al:

Mezlernejo Endre Ady,
Gyorgy Flender,
Vasut u. 2, H-5720 Sarkad, Hungario.

***************************************************************************

ALVOKO!
///////

HOMARANOJ,
==========

registru senkoste vian adreson en Tutmonda Homaranista Adresaro!

Zamenhof skribis: "Lingvo internacia havas la celon krei inter la gentoj
neuxtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman
ponton en cxiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita
esperantismo, kaj cxiuj tion cx i sentas, kvankam ne cxiuj volas tion cxi
lauxte diri".

Info-servo celas ebligi kontaktojn inter cxiuj, kiuj interesigxas pri
homaranismo. Tial ni preparas Tutmondan Homaranisman Adresaron. Se vi
deziras registri vian adreson en tiu cxi adresaro, bv. sciigi vian adreson
al:

Info-Servo,
Bismarkstr. 28, D-35037 Marburg, Germanio.

***************************************************************************

Cxu relancxi Moresneton?
========================

Reage al la artikolo en Eventoj (2/auxgusto) de A. Ananjin mi volas doni
kelkajn pliajn informojn pri la iama sxtateto esperantista en Moresneto
laux artikolo en bulteno Hejmoj (n-ro 2, aprilo 1993).

Post la malvenko de Napoleono naskigxis dum Viena Kongreso en 1815
malgranda neuxtrala teritorieto inter Nederlando kaj Germanio. Gxia areo
estis nur 3,44 km2, sed ties logxantoj, pro la praktike memstara sxtato,
farigxis tiom memkonsciaj, ke ili per publika peticio evitis disigon de la
teritorieto en 1897.

En 1906 franca esperantisto kaj la dua urbestro decidis provi krei
sendependan sxtaton sub la nomo Amikejo. La plano estis, ke amikejo igxu
komerca centro per vasta uzado de esperanto. Kiel s-ro Ananjin skribas, la
internacia lingvo estis amase instruita. Ecx oni havis aprobon de
Zamenhof. La 13-an de auxgusto 1908 la sxtato fondigxis oficiale.

Dum la 4-a UK en Drezdeno estis pli-malpli decidita la translokigxo de la
internacia esperanto-oficejo de Gxenevo al Amikejo. Sed baldaux eksplodis
la unua mondmilito kaj la sxtaton la 4-an de auxgusto 1914 invadis prusaj
trupoj. En 1918 la sxtato per traktado de Versailles estis atribuita al
Belgio. Do, efektive la sxtato Amikejo estis malkreita perforte de
militistoj!

Mi havas la saman opinion kiel s-ro Ananjin pri la neuxtraleco de
esperanto. Nepre neniu sxtato igu la lingvon esperanto la gepatra lingvo de
siaj logxantoj. Sed en Moresneto/Amikejo ja oni ne volis forigi la gepatran
lingvon de la homoj, sed uzi esperanton en internacia komerco. Tio, laux
mi, ne tusxus la neuxtralecon de esperanto, sed donus pli vastan bazon kaj
rimedojn al la movado.

En cxiu kazo la logxantoj de Kelmis (kiel Moresneto nomigxas hodiaux) havas
la rajtojn je propra sxtato, estu gxi esperantista aux ne. Fakte, dum la
hodiauxaj kvereloj inter belgaj anoj de diversaj lingvogrupoj ekestis nova
situacio por la urbo. En eventuala disfalo de Belgio la urbo ja povus esti
nek parto de Valonio, nek de Flandrio, cxar gxi estas germanlingva. Sed tio
estas tute alia historio...

S. G. Ralf Frohlich, Danio

***************************************************************************

La unua esperantista geedza paro
================================

En Eventoj n-ro 39 mi legis la artikolon de Bernard Golden "La unua
internacia esperantista geedzigxo". Li skribas, i.a.: "Mi ankoraux ne
sukcesis malkovri donitajxojn pri la unua geedzigxo inter samnaciaj
esperantistoj".

Nu, miaopinie, ecx se tio fakte estas malfermi nefermitan pordon, tiu
honoro apartenas al la paro Zamenhof!

Ja, la 26-a de julio 1887 estas la naskigxdato de la plej unua lernolibro
de Doktoro Esperanto, eldonita dank' al doto, ricevita de Klara Silbernik.
L. L. Zamenhof kaj Klara Silbernik geedzigxis la 9-an de auxgusto 1887.

Jean Amouroux, Francio

***************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Por esperanto en Euxropo
========================

La Euxropa Esperantisto estas la kvaronjara revuo de la Euxropa Esperanto-
Forumo, kiu kreigxis antaux du jaroj. La celo de la organizo estas kunligi
la esperanto-movadon kun la euxropa movado.

La gazeto eldonigxas kvarfoje jare, kaj kostas 2 GBP (aux 4 IRK) jare - por
euxropanoj. Por ekstereuxropanoj gxi aboneblas kontraux 6 GBP (6 IRK). Gxi
enhavas informojn kaj artikolojn pri Euxropo, la Euxropa Komunumo, la
lingva situacio en Euxropo kaj esperanto; la numeroj kutime havas 8 pagxojn
A5. Redaktas la gazeton Edmund Grimley Evans. La gazeto aboneblas laux la
adreso:

La Euxropa Esperantisto,
First Floor Flat, 27 Montpellier Str., Brighton, BN1 3DL, Britio.

***************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Literatura kunveno
==================

Esperanta PEN-Centro la 21-an de novembro je 17.30 en Esperejo organizas
literaturan kunvenon kun la temo: "La esperanta literaturo antaux la jaro
2000". Prelegas d-ro Vilmos Benczik.

Estigxintaj jam tradiciaj, la arangxoj de la Esperanta PEN-Centro (cxiun
trian dimancxon de monato) estas karakterizataj de alta nivelo de la
prelegoj kaj viglaj diskutoj pri la problemoj de la e-kulturo.
Esperantistoj ne hezitu partopreni ilin!

Esperantaj mesoj
----------------
Cxiun unuan dimancxon de la monato je la 1430 okazas
esperantlingvaj mesoj en la katolika pregxejo sur placo Mikszath Kalman,
Budapest VIII.

Tutlanda Esperanto-Deklamkonkurso
---------------------------------
Gxi okazos 09. - 11.04.1994 en Papa laux 4 kategorioj: 6 - 10-jaruloj; 10 -
14-jaruloj; mezlernejanoj, plenkreskuloj. Cxiu prezentu unu verkon libere
elektitan. Pli detalajn informojn oni ricevu cxe: 8500 Papa, Anna ter 1;
tel. +89-324896

Estrarkunsido de HEA
--------------------
Gxi okazos la 13-an de novembro je la 10-a horo en la centra oficejo
(Andrassy ut. 27). En la tagordo du cxefaj demandoj:
- la taskoj de la centra oficejo en la novaj cirkonstancoj;
- farendajxoj laux la nova organiza kaj funkcia regularo de HEA.

Oszkar Princz

***************************************************************************

KOKURSO
///////

Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA
========================================

Poezio:
-------
- 1a premio: Georgo Kamacxo (Hispanio) pro Monologo kun Mediteraneo.

- 2a premio: Miguel Fernandez (Hispanio) pro Iama am' aux songxo
  cxiunoktas.

- 3a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro Metropulo.

- Honora mencio: Goncalo Neves pro Lavistino fonta kaj Miguel Fernandez pro
  Poeto.

Partoprenis 57 verkoj de 20 auxtoroj el 19 landoj.

Prozo:
------
- 1a premio: Miguel Fernandez (Hispanio) pro Ek al barikadoj!

- 2a premio: Liven Dek (Hispanio) pro Semo.

- 3a premio: Goncalo Neves (Portugalio) pro Jozefo.

- Honora mencio: Miguel Fernandez pro Esencen persense.

  Partoprenis 25 verkoj de 13 auxtoroj el 10 landoj.

Teatrajxo:
----------
- 1a premio: ne aljugxita.

- 2a premio: Sten Johansson (svedio) pro Savboato.

- 3a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro Konvena rezulto.

- Honora mencio: Abel Montagut (Katalunio) pro Don Kihxoto eksterlande kaj
  Sten Johansson (Svedio) pro Heliko - aux podia diskuto pri la lingva
  evoluo de esperanto.

  Partoprenis 4 verkoj de 3 auxtoroj el 3 landoj.

Eseo:
-----

- Premio Luigxi Minnaja: ne aljugxita.

- Honora mencio: Waldek Pastuszka (Polio) pro Problemoj kaj eblecoj de
  sxaradtaska kreado en esperanta lingvo.

  Partoprenis 4 verkoj de 4 auxtoroj el 3 landoj.

Premio An-okin pri kanto: Flavio Fonseca (Brazilio) pro Babelturo kaj
Miguel Fernandez, teksto, kaj Pedro Vilarroig, muziko (Hispanio) pro la
kantoj Amtemo kaj Tarde.

Partoprenis 9 kantoj de 5 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 5 landoj.

- Premio nova talento: ne aljugxita.

Premio Infanlibro de la jaro 1992: Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj
de Rudyard Kipling; tradukita el la angla de Wouter F. Pilger. Eldonita de
Vulpo-Libroj, Lelistad (Nederlando).

Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj de 2 landoj.

***************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

2-a taskfolio
-------------

1. Mankas duono de kunmetitaj vortoj. Trovu la du komunajn elementojn:
   ...floto. ...dromo, ...kastelo / hor..., nagxo..., mam... (2 poentoj)

2. Esprimu per unu vorto uzante afiks(oid)ojn!homo el la sama urbo /
   sxangxi logxejon / viro sen hejmo (3 poentoj)

3. La tablo estas primetita por tagmangxo. Skribu almenaux ses
   objektojn,kiujn vi vidas sur gxi! (3 poentoj)

4. Vi tagmangxas en kompanio. La kunuloj deziras al vi bonan apetiton.Kion
   vi rediras?(2 poentoj)

5. Kiuj tabelvortoj mankas en la proverbo? Pli bone estas ... ol ...
   (2 poentoj)

6. Kion signifas la mallongigoj: n-ro, P.S., cx.? (3 poentoj)

7. Somere - en pelto, vintre - sen vesto. Kio estas tio? (2 poentoj)

8. Solvu la krucvortenigmon, skribu la nomon kaj tion, kion vi scias pri
   li! (3 poentoj)

KRUCVORTENIGMO

Vi trovas strangajn malvortojn. Trovu iliajn sinonimojn, kiujn oni uzas
anstataux ili.

1. malkun; 2. malplori; 3. malpreni; 4. malperdi; 5. malacxeti; 6.
   malricevi; 7. malmateno; 8. maltrovi; 9. malcxio; 10. malblindi; 11.
   mal-unua; 12. malviva

La solvojn sendu gxis la 6-a de decembro 1993 al:

Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo,
Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario

***************************************************************************

HISTORIO
////////

Pri la familio Kovary
=====================

Kontribuajxo al la historio deesperanta denaskismo

En la numero 100 de "Literatura Foiro" (decembro 1986) estas artikolo de
Jaroslav Marik La unua agnoskita esperantlingvano. Gxi rakontas pri vizito
al e-klubo en Praga de oficiro de usona armeo, esperantisto, nomata Kovary.
Liaj gepatroj, estante malsamnacianoj, uzis e-on kiel la hejman lingvon,
kaj, sekve de tio, iliaj infanoj edukigxis kiel denaskaj parolantoj de tiu
lingvo. Kiam estis necese en la jaroj 1922-28 enskribi la gepatran lingvon
en lerneja dokumento de tiu s-ro Kovary, liaj gepatroj insistis, ke gxi
estu esperanto. Laux Marik, tio estis la "unusola kazo", kiam e-o estis
oficiale agnoskita kiel gepatra lingvo. La patro de la familio nomigxis
Julio. Poste, pro la okupado de Cxehoslovakio fare de la nazioj, la familio
Kovary translogxigxis al Nov-Jorko. Pli detalaj informoj en la artikolo
mankas.

Kvankam mi esperantistigxis en Nov-Jorko, mi neniam renkontigxis kun s-ro
Kovary. Sed en la libro de F. A. Postnikov "Kiu estas kiu inter nord-
amerikaj esperantistoj" (2-a eld. -1947-48) mi trovis informojn,
kompletigantajn la artikolon de Marik.

En 1947 Olivio (ne Julio!) Kovary (o en Usono igxis o) logxis en Nov-Jorko.
Li naskigxis en 1890 kaj logxis en Bratislavo. Kvankam ne estis eksplicite
dirite, ke li estis hungaro, la familia nomo atestas tion. Laux profesie li
estis peltist o. Li komencis lerni e-on en 1900, kiam li havis 10 jarojn,
kaj frekventis klason, kies instruistino senpage donis lecionojn pri e-o al
infanoj, kiuj deziris lerni la lingvon.

En 1918 s-ro Kovary edzigxis al virino, kiu plej probable estis slovakino,
kaj li esperantistigis sxin. Sxi lernis la lingvon en tri monatoj; poste la
gepatroj parolis esperante al siaj infanoj ekde ties naskigxo. La familio
cxeestis UK-on en Vieno en 1924 kaj poste plurajn aliajn. Dum tiuj
arangxajxoj ili sukcese uzis siajn infanojn por propagando de esperanto.

Tamen la citita fonto ne mencias nomojn de la infanoj, kiuj denaske parolis
esperante. Mi provis spuri ilin aliloke. En malnovaj Jarlibroj de UEA mi
trovis jenajn informojn pri Olivio Kovary (denove o anst. o!) kaj liaj du
filoj.

La patro naskigxis en 1890 kaj esperantistigxis en 1899 (unu jaron pli frue
ol laux unua fonto). Li havis honoron esti nomata pioniro, formala titolo
aplikebla al tiu, kiu esperantistigxis en la pasinta jarcento. Pro tio lia
nomo aperis en la listo de vivantaj pioniroj, kompilita de Veterana
Esperantista Klubo kaj publikigita cxiujare en la Jarlibro. La lastan fojon
lia nomo aperas en 1973; plej versxajne li mortis en 1973 aux 1974.

Alia rubriko, kiu aperis en la Jarlibroj en 1960-aj jaroj, listigis
denaskajn esperantistojn. En la Jarlibro por 1966 aperis la unuan fojon la
nomoj de du filoj de Olivio Kovary: Ernest, kiu naskigxis la 2-an de
aprilio 1919 kaj logxis en N ov-jorko; kaj Tom, kiu naskigxis la 23-an de
junio 1920 kaj logxis en Ithaca (sxtato Nov-Jorko, Usono).

Mi ankoraux ne sukcesis klarigi cxiujn aspektojn de la historio de la
familio. Kiel aperis la nomo "Julio" anstataux "Olivio" en artikolo de
Marik? Kiu el la filoj estis la usona armea oficiro, kiu vizitis la pragan
e-klubon en 1945?

Nun venas la plej tiklaj demandoj el cxiuj. Kio okazis al la du denaske
parolantaj esperantistoj, kiuj estis "ekspoziciataj" de la gepatroj cxe UK-
oj? Kiel povis okazi, ke la e-movado perdis ilin? Aux cxu ili perdis la
movadon? Por kiu celo estas la hejma uzo de e-o, se gxi ne preparas
infanojn por partopreno en la vivo de e-komunumo ekster la limigita rondo
de la familio? Cxu denaska esperantisteco estas travivajxo simila al iu
infana malsano, kiun kelkaj infanoj suferas dum relative mallonga periodo,
sed kiun ili cxiam sukcesas superi? Mi estas tre scivola pri la adoleska
kaj adolta vivhistorio de la infanoj, kiuj tre frue verdigxis. Kiom da ili
en postaj jaroj perdis sian koloron kaj ecx farigxis malesperant istoj? Jen
temo por sociologia esploro.

Kaj fine: cxu vere, ke la filoj de O. Kovary estis "la unusola kazo", kiam
esperanto estis oficiale agnoskita, kiel gepatra lingvo?

Bernard Golden

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nepala E-Asocio, kaj gxia bulteno: "Montejo" havas novan adreson: P.O. Box
6304, Kathmandu, Nepal. Cxiaspecaj kontaktoj estas bonvenaj.

***

E-klubo "Brilanta Stelo" (la plej aktiva en Nigxerio) deziras gxemeligxi
kun alilandaj kluboj. Cetere, de la 26-a gxis 29-a de novembro la klubo
orgfanizas partoprenon de esperantistoj en la 4-a Tutima Kultura Festivalo
"Ozueuimo '93", post kio okazos rondvojagxo en norda Nigxerio kaj semajna
restado en Benino. Interesigxantoj tuj Kontaktu! La adreso de la klubo:

P.O. Box 99, Owevri-Imostate, Nigxerio.

***

Adresaron de firmaoj, uzantaj esperanton el eks-Sovetio kompilas Mihail
Cxertilov:

"Esperanto-Inform", pk.111, Moskovskaja obl., Odincovo-6, RUS-143000,
Rusio.

***

Skorpio (naskigxinta la 30-an de oktobro 1967), 1,6 m alta, maldika kaj
latinaspekta deziras konatigxi kun esperantistino, naskigxinta je la 2h30m
la 30-an de aprilo 1971 en Cxehio, Slovakio, Luksemburgio, Svisio, Islando
aux euxropa parto de eks-Sovetio.

Otavis das Almas, Paraiba de Sul-RJ,BR-25850-000, Brazilio.

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Norvega eldonejo - malfondita
=============================

Dum sia jarkunveno en Skjeberg en majo Norvega E-Ligo decidis malfondi sian
Eldonejon ESPERANTO kiel akcia societo. La decido rilatas cxefe al la formo
de agado, do gxi apenaux havos praktikajn sekvojn por la libroserva aux
eldona agado.

laux Norvega Esperantisto 4/1993.

***************************************************************************

Esperanto en "Satanaj versoj"
=============================

En la fama verko "Satanaj versoj" de Salman Rusxdi aperas sur la pagxo 385
jena frazo: "Inter cxiuj televidaj bildoj de la hibridaj tragedioj -
senutileco de tritonoj, malsukcesoj de plasta kirurgio, stulteco de la
grandparto de la nuntempa arto, tiom sengusta kiom Esperanto, freneza
koloniigo de la planedo - oni ofertas tiun cxi donacon. Suficxas. Li
elsxaltis televidilon".

el "Heroldo de Esperanto", 16.10.1993

***************************************************************************

Cxu EVENTOJ estas la relative plej malmultekosta?
=================================================

--------------------------------------------------------------------------
Nomo de la ! kiomfoje ! simpla     ! proporcia ! neta (sen  ! proporcia
gazeto     ! aperas   ! abonkotizo ! prezo de  ! posxt-     ! neta prezo
           ! jare     ! por 1994   ! 1 numero  ! elspezoj)  ! de 1 numero
           !          !            !           ! abonkotizo !
--------------------------------------------------------------------------
           !          !            !           !            !
Eventoj    ! 24       ! 65 nlg     ! 2,70      !   41       !   1,71
Esperanto  ! 11       ! 58 nlg     ! 5,27      !   47       !   4,27
Kontakto   !  6       ! 29 nlg     ! 4,83      !   23       !   3,83
Heroldo    ! 16       ! 50 nlg     ! 3,12      !   34       !   2,13
Monato     ! 12       ! 69 nlg     ! 5,75      !   57       !   4,75
Sennaciulo ! 11       ! 44,5 nlg   ! 4,05      !   33,5     !   3,05
Tejo       !          !            !           !            !
Tutmonde   !  4       1 15 nlg     ! 3,75      !   11       !   2,75
--------------------------------------------------------------------------

Por taksi la abonprezon eble estas interese studi la supran tabelon. Kiel
abonkotizo (por kompareblo) estis konsiderata la nederlanda kotizo. Ju pli
ofte aperas iu gazeto, des pli kostas la posxta afrankado, do ni kalkulis
ankaux la netan ( =sensendokostan) kotizon. Kiel sendokosto, estas
subtrahita po 1 NLG por sendo de 1 numero, kio pli-malpli validas en cxiuj
koncernaj landoj.

***************************************************************************

HELPU
/////

Por verko pri esperanto en radio
================================

Mi verkas libron pri esperantlingvaj radioprogramoj. Sed mi havas
malmultajn materialojn kaj bezonas helpon. Bv. sendi al mi materialojn pri
la historio, programoj ktp. rilate al la temo "esperanto en radio" al la
adreso:

Marcelo Luis Brasil,
Rua Professor Joao Doetzer 33, jardin Santa Barbara 81.
540-190  Curitiba-Parana, Brasil

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 41, 1/novembro-93
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Aperas dusemajne
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.

**************************************************************************
**************************************************************************