Eventoj n-ro 0036, 2/auxgusto - '93,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - IJK-93: Nova estraro, diskoteko gxis mateno,
                           kaj devanco de UEA!
                         - ESPERANTO KAJ EUxROPA KOMUNUMO

Faka aplikado:           - Komputikaj vortaroj
                         - Naturkuracado en esperanto
                         - E-lingva komputila ludo

Arangxoj:                - 26-a Kataluna kongreso de esperanto
                         - Internacia Hejmara Renkontigxo
                         - Renkontigxo en arbaro
                         - Metodika kurso en Budapesxto

Reagoj:                  - DISVASTIGO DE KIO?

La leganto:              - ***

Revuoj, gazetoj:         - Novaj e-gazetoj en Polio

Propagando:              - Propedeuxtika valoro de esperanto
                         - Gazetartikoloj enhavu la vorton "esperanto"
                           titole!

Movado:                  - Tribunoj kaj kursoj en Maribor
                         - ESPLORE PRI LA MOVADO
                         - Ni traduku gvidilojn

ILEI:                    - KION NI CxIAM VOLIS SCII PRI INSTRUADO

Lingvo:                  - Lingva evoluo

Muzika kulturo:          - Vi povas mendi muzikon!
                         - "Esperanto" - muziko sen vortoj

Hungara angulo:          - ***

Esperanto en radio:      - ESPERANTAJ RADIOELSENDOJ EN AUxSTRALIO


Historio:                - Esperantista sxtato - cxu nur sinonimo de
                           utopio?

Korespondi deziras:      - ***

Interese:                - Postmorta versajxo de la Majstro?
                         - KIU ESTAS ABSOLUTA ESPERANTISTO?

Anoncetoj:                - ***

Anonco:                   - *

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

IJK-93: Nova estraro, diskoteko gxis mateno, kaj devanco de UEA!
================================================================

Cx.150 gejunuloj gxuis la internacian etoson de IJS meze de la
arbaro en la kastelo de Mikossz'eplak, el kiuj trideko preparis
sin al la vojagxo al la cxi-jara IJK en Vraca.

Pro la malagrabla informo, ke cxe la rumana-bulgara landlimo oni
devas atendi eventuale 2 ecx eble 3 tagojn, la karavanontoj
devis ne uzi la antauxmenditan auxtobuson. Pluraj decidis flugi,
aliaj trajnis tra Rumanio aux Serbio - sed estis ankaux tiuj,
kiuj decidis rezigni pri plua vojagxo...

Fine en Vraca kolektigxis cx.130 eksterlandaj kaj cx. 50
bulgaraj esperantistoj el 33 landoj. Agrabla surprizo estis, ke
LKK organizis tage-nokte funkciantan akcepton cxe flughaveno aux
stacidomo en Sofio, Mazdra kaj Vraca por cxiuj, kiuj laux la
peto de LKK antcipe signis sian alvenhoron al la organizantoj.

Mem la kongreso okazis en apudurba universitata kvartalo. La
loko estus tre tauxga por arangxi kongreson kun la antauxviditaj
50-450 personoj - sed cxe la nuna nombro gxi sxajnis iom tro
vasta. (Avantagxo tamen estis, ke oni nuligis la amaslogxejan
kategorion, kaj cxiu ricevis lokon en la 2x2 litaj cxambroj de
la studenta logxejo.)

Tage oni havis nemultan eblecon por enui, ofte ecx embarasigxis
pro la kolizio de pluraj interesaj programeroj. Estis koncerto
de Nikulin', diskuto pn la modernaj tendencoj en la e-komunumo,
prelegoj de la "kongresa universitato", renkontigxo de
redaktoroj de junularaj gazetoj, de partoprenantoj de IJK en
1963, inauxguro de memortabulo, diversaj kursoj, forumo pri
Bulgario, okazis la internacia ekzameno de UEA/ILEI, pluraj e-
lingvaj videofilm-prezentoj, oni povis konatigxi kun la agadoj
de albana, rumana kaj usona e-junularoj, kun LF-Koop kaj la
eldonejo Bero, kaj oni povis lauxdi aux mallauxdi la "kongresan
gazeton" ktp, ktp.

La vesperoj jam pasis iom alietose. Kun intereso kaj posta
lauxdo oni rigardis la spektaklojn de Bulgara E-Teatro kaj de la
la Pupteatro (kies dramaturgo estas Ljubomir Trifoncxovskij, la
prezidanto de LKK), sed pro manko de sinanoncoj ne vere sukcesis
la internacia vespero kaj la oratora konkurso. Sed junuloj ja
estas junuloj, kion pruvas ankaux la plenlauxta nokta diskoteko,
dauxranta plurfoje gxis matena krepusko...

Orienteuxropa IJK - preskaux sen tieaj komitatanoj
--------------------------------------------------

IJK estas kongreso pro la cxeesto kaj laboro de la Komitato de
TEJO. La profundecon de la problemoj jam signis ankaux tio, ke
kvankam la kongreso okazas en "orienta Euxropo", pro la altaj
kotizoj kaj vojagxkostoj ne alvenis la komitataj reprezentantoj
el Polio kaj Slovakio, kaj alvenis nur po unu el Cxehio kaj
Rusio.

La estraro raportas
-------------------

La raporto de TEJO-Estraro pri la agado en 1992-93 aperis en la
gazeto TEJO- Tutmonde 3/93. Same kiel cxe UEA, la membronombro
falis ankaux cxe TEJO: en 1990 gxi estis 6329 en 1992 nur 3937.
Finance la organizo bonstatas, la spezoj en 1992 estis 51.039
guldenoj.

La komitato akceptis novan landan sekcion: Cxinan Junularan
EAsocion (Pk. 825, Beijing Cxinio. Tel.: +86-1-896346), sed
decidis prokrasti la traktadon de la aligxpeto de Irana E-
Junularo.

En la kadro de landa kaj regiona agadoj estis traktita la ideo
pri komuna TEJO membrokarto (decido poste), la jam funkcianta
mezeuxropa kaj la nun preparata balkana junularaj regionaj
kunlaboraj konferencoj.

Kataluna kompromiso
-------------------

Pluraj katalunaj e-istoj kondicxigis la aperon de ilia adreso en
Pasporta Servo al ekzisto de aparta cxapitro "Katalunio" en la
adresaro - kion la Estraro de TEJO ne aprobis (vidu EVENTOJ
2/junio-93), ja i.a. tio kontrauxdirus al praktikaj pripensoj.
Post longa diskuto, fine la komitato akceptis kompromisan
direktivon: oni havu subcxapitrojn cxe la koncerna sxtato, - se
la tieaj esperantistoj petas tion. (Do la subcxapitroj
Katalunio, Andalluzio, Euxskio aperu sub la cxefa cxapitro
Hispanio).

TEJO devancis UEA
-----------------

La kotiztabelo de la sekvajara IJK sxokis la cxeestantajn
orient-euxropajn komitatanojn. Tiu fakto, ke cxe 330 (!) guldena
averagxa kotizo la orienteuxropanoj ricevas malpli ol 8 %
rabaton certigas, ke preskaux neniu tiea esperantisto povos gxin
partopreni!

Por subteni la agadon de la iam plej grandaj landaj sekcioj, kaj
por fari la unuan pasxon al la proporcia sxargxoportado, la
komitato akceptis du gravajn decidojn:

- Ekde 1995 orient-euxropaj esperantistoj havu minimume 50 %
  rabaton cxe la kotiztabelo de IJK-j.

- Pro la tempa proksimeco jam oni ne sxangxu la kotiztabelon de
  IJK-94, sed emfaze petas ties LKK-n esplori la eblecon akcepti
  tieajn esperantistojn kun pli favoraj kondicxoj.

Tiu unua decido signifas, ke TEJO ekiris al nova direkto, kio
pli konsideras la mondan realecon; - inverse al UEA, kie oni
jxus malaltigis tiun saman rabaton.

Nova estraro
------------

En la lasta kunsido estis elektita por 2-jara mandato la nova
estraro de TFJO:

Saskia Idzerda (prezidanto),
Danny Ten Haaf (vicprezidanto + kasisto),
Edlyn Teske (vicprezidanto + KER),
Thomas Push (informado),
Giovanni Grossi (gxenerala sekretario),
Zdravka Bojcxeva (vic-gxen.sekr.),
Klaus Dahmann (aktivula trejnado + landa agado) kaj
Jelena Lebedeva (kongresoj).

LS.

*************************************************************************

ESPERANTO KAJ EUxROPA KOMUNUMO
==============================

Bela revo de multaj esperantistoj estas enkorpigo de esperanto
fare de gravaj politikaj organizoj. Tial la klopodoj de
esperantistaj politikistoj, kiuj prizorgas la re- konon de
esperanto en EK. Kiel jesas la Gxenerala Direktorino de Studoj
(Direkcio A) de la Euxropa Parlamento en letero sendita al nia
s-ano Jose Matos de Castro la cxi- jaran 27-an de januaro, oni
prezentis multajn rezoluciproponojn por ke e-o estu la ununura
oficiala lingvo de la Komunumo, kvankam neniu el ili sukcesis
plene. Gxis nun, akorde al la terminoj de la reglamento No 1 de
la ministra konsilantaro (Oficiala Gazeto de EK No 385 de
06.10.1958), en kiu oni fiksas la lingvan ordon de EK, la
oficialaj lingvoj de la Euxropa Parlamento estas la oficiale
rekonitaj en cxiu sxtato- membro.

La plej gravaj dokumentoj pri la uzo de esperanto fare de la
Euxropa parlamento estas la jenaj.

A) Euxropa Parlamento-Dokumentaro pri la sesio okazinta la 21-an
de junio 1982, Dok.1-306/82 - Raporto prezentita je nomo de la
komisiono de la reglamento kaj de la petoj pri la multlingveco
de EK Raportisto: M. Kai Nyborg.

Temas pri tre interesa dokumento, 44pagxa, en kies fina parto,
la komisiono pri junularo, kulturo, edukado, informado kaj
sportoj:

atentigas pri la fundamenta demokratia principo laux kiu neniu
persono aux grupo estu senlavorigata kauxze de ajna lingvo;

favoras la estigon de laborgrupo, kiu devas studi la problemojn
de la multlingveco en la Komunumo;

proponas, ke gxi prizorgu:

1. ekzamenon de la jura bazo laux kiu la oficialaj ingvoj kaj la
laborlingvoj estas difinitaj kaj, se necese, konsilojn cele al
eblaj sxangoj;

2. ekzamenon da la bugxetaj konsekvencoj de iuj lingvaj
ordigadoj;

3. ekzamenon de la proponoj prezentitaj cele al la utiligo de la
lingvaj limigitaj (aux sensimetriaj) sistemoj; tre atentan
vigladon de cxi tiuj sistemoj, se oni aplikas ilin;

4. ekzamenon de la progresoj, okazintaj en EK pri la esploro
rilata al auxtomata tradukado;
5. evoluon de la komunuma politiko favora al malplimultaj
lingvoj, speciale ties situacion kompare al tiu de la oficialaj
lingvoj;

6. eblecon utiligi Esperanton aux aliajn planlingvojn;

7. instruadon de la lingvoj en la programoj de la Komunumoj kaj
praktikajn konsilojn al la amaskomunikiloj pri la uzo kaj
rangaltigo de iuj lingvoj;

8. Lingvajn aspektojn de la juraj dokumentoj, cxar tiuj
tradukoj, verkitaj en la oficialaj lingvoj, estas samvalidaj.

B) Skriba demando No 151/85 pri esperanto (J.O. No C 78.
07.04.1986, pagxo 23). Gxin prezentis M. Dieter Rogulla (S-D) al
la Komisiono de EK la 17-an de septembro de 1985. (86/78/42).

1 - Kiujn konkludojn atingis la Komisiono post la observado kaj
studo realigitaj de gxi en la lastaj du jaroj pri la universala
lingvo kiu estas esperanto

2 - Cxu la baldauxa aligxo de Hispanio kaj Portugalio kaj la
kostoj de la lingvaj servoj devenantaj de tio estas suficxe
gravaj por modifi la gxisnunan malfavoran sintenon de la
Komunumo en cxi tiu afero?

3 - Cxu la Komisiono pretas kontakti universitatojn de pluraj
sxtatoj-membroj kiuj ekesploris el financa kaj teknika
vidpunktoj la uzon de esperanto por helpi ilin en la financa
plano kaj en tiu de la kapitalo en la realigxo de cxi tiuj
laboroj?

4 - Cxu la Komisiono pretas atenti la evoluon de la lingvo
esperanto tutmonde kaj en la Komunumo?

Respondo de M. Kristophersen, je nomo de la Komisiono
(2.12.1985):

La Komisiono poziciis plurfoje kaj speciale en sia respondo al
la skriba demando No 246/76 de M. Laban rilata al la rezolucio
de de la Centre Europeen d'Esperanto en Eidhoven de la 18-a de
aprilo 1976.

La Komisiono atentas tre interese la laborojn plenumatajn de la
komisiono pri junularo, kulturo, edukado, informado kaj sportoj
de la Euxropa Parlamento rilatajn al la problemoj de la
multlingveco kaj de la eventuala uzo de esperanto aux aliaj
artefaritaj lingvoj.

La Komisiono ekplenumis la konkludojn de la Konsilantaro kaj de
la Ministroj pri Edukado de la 4-a de junio 1984 pri la
instruado de l'alilandaj lingvoj kaj en cxi tiu kunteksto la
fakuloj nomitaj de la sxtatoj-membroj emos al disvastigo de la
instruado de lingvo esperanto en la edukaj sistemoj de la
sxtatoj-membroj.

Tamen la Komisiono rimarkas ke, unuflanke, la oficialaj kaj la
laborlingvoj de la Komunumo estis fiksitaj per la reglamento No
1 de 15.04.1958, samkiel per la interna reglamento de la
Komisiono kaj, aliflanke, la kono de pluraj vivaj lingvoj
konsistigas cxiam la plej bonan rimedon iniciati la komprenemon
inter la popoloj kaj la kulturoj de malsamaj landoj. Do, la
Komisiono ne antauxvidas proponi modifon de sia lingva regximo.

C) Skriba demando No 2149/85 prezentita de M. Diester Rogulla
(S-D) al la Komisiono de la Euxropa Komunumo la 3-an de decembro
1985 (86/C150/21).

1 - Cxu la Komisiono ekarangxis rilate al la sxtatoj-membroj por
    iniciati la enkondukon de e-o en la lernejajn programojn kaj
    oferti gxin kiel la oficialan lingvon cxar cxi tiu estas
    neuxtrala rimedo de komunikado?

2 - Cxu oni antauxvidis enkondukon de e-o kiel rimedon de
    komunikado en la unuaj klasoj aux en adekvataj pedagogiaj
    niveloj de la euxropaj lernejoj? Se ne, kiel oni ne faris
    tion?

3 - Cxu la komisiono pretas ebligi la lernadon de e-o en la
    preparaj klasoj aux en la adekvataj pedagogiaj niveloj de la
    lernejoj de la sxtaloj-membroj? Kiujn iniciatojn gxi povas
    proponi kaj laux kiu karaktero?


Respondo de M. Marin je nomo de la Komisiono (24.02.1986):

1 - La lernejaj programoj koncernas la naciajn, regionajn kaj
    lokajn auxtoritatojn, ne estas eble al la Komisiono peri
    cele al la enkonduko de e-o en la lernejajn programojn de
    la sxtatoj-membroj.

2 - La programoj de la euxropaj lernejoj koncernas la Superan
    Konsilantaron de la euxropaj lernejoj.

3 - Kiel oni diris en la respondo al la skriba demando No
    1511-85 de la honorinda parlamentano, la stratagioj kaj la
    metodoj de instruado de l'alilandaj lingvoj estas diskutataj
    en la Komitato pri Edukado ene de la grupo de naciaj
    respondeculoj por helpi la Komisionon en la realigado de la
    kontaktoj de la Konsilantaro kaj de la Ministroj pri Edukado
    de la 4-a de junio 1984.

Cx) Skriba demando No 1213/91 ds sro James Ford (S) al la
Komisiono de la Euxropa Komunumo, la 11-an da junio 1991. (91/C
323/42).

La antauxparolo de la nacia plano de studoj en lernejoj de
Britujo malpemesas nun la instruadon de e-o flankenigante gxin
kiel aferon ne apartenantan al la studplano. Kion opinias
tiurilate la Komisiono?

Respondo de s-ino Papandreou je nomo de la Komisiono (29-a de
junio 1991):

La Komunumo difinis en la programo LINGUA sian planon de la
instruado de l'alilandaj lingvoj en la Euxropa Komunumo.

Kiel oni diris en la antauxaj respondoj de la Euxropa Parlamento
(cxefe al la skriba demando No 2149/85 de s-ro Rogulla) nur la
sxtatoj-membroj rajtas decidi 6ri la programoj de siaj propraj
lernejoj kaj la komisiono ne intencas iniciati ion rilate al la
instruado de esperanto.

La nuna situacio
----------------

Euxropa Esperanto-Unio (EEU), kies sekretario estas Gregoire
Maertens kaj prezidanto Claude Nourmont, okupigxas pri la
problemoj de la interkomunikado en la Euxropa Komunumo. En la
unua okazigo de la "Euxropa Esperanto-Kongreso" (5 -10 de junio,
1992, Verona, Italio) oni prezentis la dokumenton Komunikado en
la Euxropa Komunumo, kiu priskribas lingvo-politikan projekton
por meti la euxropan lingvoproblemon en la tagordon de EK
instancoj. La auxtoroj de la projekto estas Hans Erasmus
(nuntempa gvidanto de naturmediaj programoj de la Euxropa
Komisiono en Bruselo), estrarano de ILEI Edward Simoens, UEA-
eksestrarano Gregoire Maertens kaj Michael Cvik.

La Radikala Partio ankaux subtenas la projekton de EEU. La 26-an
de novembro 1992 la Komisiono pri kulturo, junularo, edukado kaj
informiloj de la Euxropa Parlamento akceptis plimulte la
rezoluciproponon prezentitan de Marco Panella, gvidanto de la
Radikala Partio, kaj decidis plenumi enketan studon pri
esperanto kaj internaciaj lingvoj. Sxajne, la movado havas novan
sxancon por atentigi la parlamentanojn de EK pri la rolo de
esperanto es la internacia komunikado.

Interesitoj pri la temo turnu sin al G. Maertens, Pr.
Leopoldstraat 51, B-8310 Brugge, Belgio aux al Radikala Partio,
Via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio.

Andres Martin
el "Gazeto Andaluzia" junio 1993

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Komputikaj vortaroj
===================

---------------------------------------------------------------
Multaj esperantistoj lasttempe uzas komputilojn, sed ofte estas
malfacile pridiskuti la problemojn kun aliaj esperantistoj -
mankas vortoj, specialaj terminoj. Tamen la uzeblaj fakaj
vortaroj ekzistas - la suban liston de aktuale uzeblaj
komputikaj terminaroj kompilis kaj analizis la Komputila Rondo
(KompRo).
---------------------------------------------------------------

Computer Dictionary English-Esperanto [draft]
---------------------------------------------

formato A/5, 106 p. Christian Bertin, 1985, 60 allee de la
Renaudiere, F-35510 Cesson-Sevigne, Francio.

Alfabete ordigita, donas rektajn tradukojn el la angla sen
ekspliko. En la malantauxa parto trovigxas klarigoj pri la
tradukoj. Nova versio estas en preparo kaj aperos antauxvidebla
fine de 1993. (Rekomendinde, eble indas atendi la novan
version.)

KompRo-vortareto English-Esperanto
----------------------------------

trovigxas sur la KompRo-disketo, prezo 10 DEM. KompRo, 1993,
Jurgen Wulf, Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio.

La KompRo-vortareto enhavas la plej ofte uzatajn vortojn de la
KompRo-eldonajxoj (cx. 250), gxi respegulas la lingvo-uzon de
KompRo. La vortareto aperos en presita formo en KompRo-informilo
3/93. (Rekomendinde, se vi planas acxeti la Komp Ro- disketon.
Aliel, atendu la presitan varianton.)

Mikroszamitogep- Mikroelektronikai Ertelmezo Szotar
---------------------------------------------------
English-Deutsch-Espanol-Esperanto-Magyar

16x23 cm, 840 p. D-ro Kovacs Magda, 1989, LSI Instrua instituto,
Budapesxto.

Uzeblas kiam oni referencas la anglajn vortojn kiel bazon. La
selektitaj vortoj bone respegulas la diversajn kampojn. Tamen
ekzistas multaj registrajxoj tre malofte uzataj kaj mankas tre
uzataj vortoj. (Parte rekomendinda.)

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto- Suplemento
------------------------------------------------
formato A/5, 45 p. SAT, 1987.
Kvankam ne komputika vortaro, gxi enhavas kelkdek komputikajn
vortojn kun eksplikoj. (Rekomendinde rilate al la komputikaj
vortoj nur, se vi planas acxeti la Suplementon sendepende al la
komputikaj aferoj.)


Plena Pekoteko 1985 - 1990
--------------------------
formato A/5, 1816 p., 80 USD + 10 USD sendokostoj (disketoj 40 +
5 USD). Rudiger Eichholz, 1985, Esperanto Press, Bailieboro,
Ontario, KOI 1BO, Kanado.

Ne estas vortaro en ordinara senco. La nealfabeta ordigo
malrapidigas la sercxadon. La uzanto mem jugxu kiun terminon li
prenu el la prezentataj variantoj (ekz. komputilo, komputoro,
komputero). La prezo estas relative alta. (Rekomendinde).

el KompRo n-ro 2/1993

*************************************************************************

Naturkuracado en esperanto
==========================

Esperantista Naturkuracista Asocio (ENA) estis fondita en 1986.
La celo ne estas flankenmeti la kutiman kuracsistemon, kvankam
oni bone scias, ke kelkfoje ordinara drogo anstataux kuraci -
kaj ecx kiam gxi kuracas - okazigas aliajn malsanojn precize
kauxzitajn de la sama farmacajxo intencanta kuraci. La
naturmetodaj kuracistoj, estante kontraux superemo, favoras
toleremon kaj kunekziston. Ilia nura intenco kaj klopodo estas
helpi la naturon kuraci, ne anstatauxigi la naturan laboron.

Do, la celoj de ENA estas jenaj:

A) interligi fakulojn kaj interesulojn pri naturkuracado kaj
   intersxangxi informojn pri la temo;

B) veki intereson pri naturkuracado cxe esperantistoj;

C) veki intereson pri esperanto cxe tiaj neesperantistaj
   fakuloj.

La Asocio sendas ateston kaj membrokarton al novaj gemembroj
kontraux la membrokotizo (egalan al duono de membrokotizo kun
jarlibro de UEA). Por esti membro estas invitataj ne nur
naturkuracistoj mem, sed ankaux interesigxantoj, kiuj deziras
scipovi kaj malkovri la enhavon de la naturmetoda kuracado.

La organo de la Asocio Naturkuracado (36-pagxa, formato A/5)
aperas dufoje jare sub redakto de Puramo Chong (gxenerala
sekretario de ENA) laux la adreso:

Kwangmyong-shi,
Kwangmyong 2dong 50-5, Kyonggi-do, Koreio.

*************************************************************************

E-lingva komputila ludo
=======================

Kvankam esperantistoj jam ofte uzas la utilajn masxinojn,
ekzistas ankoraux nur malmultaj ludoj en esperanto por ili. Nun
mendeblas "Sercxu Angela L.", uzebla por IBM-komputiloj.

En tiu cxi ludo oni ricevas la taskon persekuti kaj aresti la
internacian krimulinon Angela L. Sxi postlasas en cxiu urbo
informojn pri sia sekva celo, kiujn oni bezonas por la
persekuto. De Adisabeba al Salzburg, de Hammerfest en norda
Norvegio al Kaap-stad en Sudafriko, la ludo povas dauxri tra
entute 216 urboj en la tuta mondo. Oni devas havi iujn sciojn
pri geografio, sed la ludo havas tri nivelojn de malfacileco, do
ludebla por cxiuj. Grafikoj kaj muzikoj kontribuas al la amuzo.
Esperantaj tekstoj estas kun cxapelitaj literoj, tamen, bedauxr-
inde, ne cxiam seneraraj.

Se oni havas IBM - komputilon kun EGA- aux VGA-ekrano kaj
ludemon, la disketon eblas mendi kontraux 10 NLG aux 8 DEM
(sendendas en koverto en formo de monbiletoj, posxtmarkoj aux
IRK-oj) cxe:

Markus Sikosek,
Kampstresse 75a, D-45966 Gladbeck, Germanio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

26-a Kataluna kongreso de esperanto
===================================

okazos la 4-an - 7-an de decembro 1993 en Alcudia (Majorko).

Inter aliaj programeroj okazos ankaux la 33-aj Internaciaj
Floraj Ludoj - tre populara en Esperantujo tradicia poezia
festo.

Pliaj informoj cxe:

Kataluna Esperanto-Asocio,
Apartat 290, E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio.

*************************************************************************

Internacia Hejmara Renkontigxo
==============================

NEJ - Nederlanda Esperanto-Junularo - organizas la unuan
hejmaran renkontigxon inter la 1-a kaj la 3-a de oktobro 1993 en
Deventer, Nederlando.

Oni dormos cxe esperantistoj hejme, kaj la laborgrupoj okazos en
en ejo en la historia centro de la urbo. Okazos prezentajxo de
Kajto kun nova programo. Eblos veni pli frue aux foriri pli
malfrue.

La kotizo, inkluzive cxion - 47,5 NLG. Pliaj informoj cxe:

Sandra van de Hoef,
Spijkerpad 89, NL-7415 AT Deventer, Nederlando;
tel. +31-5700-45840.

*************************************************************************

Renkontigxo en arbaro
=====================

La "Berlina Arbara Renkontigxo" okazos 02.09.(18-a h) -
05.09.(15-a h) en en arbaro apud "Bad Munder" cxe Hanovro.

Kotizo 15 DEM tage, inkluzivas cxion kaj pagendas surloke. Pliaj
informoj cxe:

Michael Peters,
Steglitzer 32, D-12169 Berlin, Germanio
Tel./fakso: +49-030-7969740.

*************************************************************************

Metodika kurso en Budapesxto
============================

Stefan MacGill gvidos tritagan metodikan kurson, bazitan sur la
lernolibro Tendaraj Tagoj por e-instruistoj. Gxi okazos en la
budapesxta klubejo Esperejo inter la 24-a kaj 26-a de septembro
1993.

La kotizo (1000 HUF por reformeuxropanoj, 50 NLG por
okcidenteuxropanoj) inkluzivas la kurson mem, la lernolibrojn
kaj du tagmangxojn, sed NE inkluzivas logxadon, maten- kaj
vespermangxojn.

Aligxu (indikante, cxu vi mem prizorgos logxadon, aux bezonas
lokon en hotelo, aux emus senpage logxi cxe esperantistoj) gxis
plej malfrue la 15-a de septembro cxe:

Erika Toth,
Kinizsi u. 6, H-2360 Gyal, Hungario.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

DISVASTIGO DE KIO?
==================

Jes ja, viaj pensoj (Eventoj, 2/julio -'93, La cxefa tasko de
UEA estas disvastigi) min interesas... Sed viaj pensoj ne estas
tiel evidentaj kiel vi kredas. Kompreneble, disvastigo estas
cxefa tasko de UEA, sed la aktuala UEA ne estas cxie kaj cxiel
akceptebla.

La estonteco estos ekologia aux tute ne estos! Al tiu fakto
ankaux UEA finfine devas submetigxi. Se ne - nenia disvastigxo,
nenia estonteco por esperanto. Estas mirige, ke tiu kvazaux
scienca vero oficiale ne rolas en UEA. Cxie en la mondo okazas
rekonsciigxo pri la biosfera idento de la homo kaj ties kulturo
kiel parto kaj partnero de la naturo. Sed UEA ne rimarkas tion,
lingveme ekdormis kaj intern-idee songxadas. La rezulto jam
estas kaj pliigxe estos: grava parto de la ekstera mondo ne
povas kaj volas akcepti organizajxon, nekapablan difini la
propran ekologian identon.

Kaj gxuste pro la lasta esperanto ja tauxgas por la vivo kaj
estonteco. Disvastigo de gxi valoras pro gxiaj imanentaj pacemo,
homrajteco kaj pormedieco. Ne temas pri politiko, sed pri baza
kaj suficxe scienca valorsistemo. Gxi estas bezonata kiel
legitimilo de internaci(ism)a agado, kiu ja estas ankaux
medidetrua. Lauxstatuta certeco, ke la oficiala perorganizajxa
disvastigo de esperanto okazas laux kriterioj de medikonformeco
estas grava premiso de cxiu sukcesa laboro en la nova jarmilo.
Esperanton necesas disvastigi nur per pormediaj rimedoj, kaj
eksplikante gxian pormedian signifon.

D-ro med. W. Gunter, Germanio

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

...Via revuo estas lauxdinda iniciato. Tamen mi konstatas, ke
ankoraux multaj informoj el aliaj revuoj mankas. Interesopetoj
de aktivuloj, resumoj aux almenaux enhavo de plej eble multe da
revuoj kun indiko de adresoj ktp. Kion vi opinias?...

Herman Deceuninck

En nia datumbazo trovigxas pli ol 200 e-lingvaj gazetoj,
periodajxoj! Do ecx por fari resumon aux enhavliston oni bezonus
apartan gazeton. Nia pagxonombro pro financaj kialoj estas
limigita, do ni devas elekti artikolojn kaj materialojn, kiuj
estas la plej interesaj por la supozita leganto. En nia unua
jaro ni aperigis informojn el 88 gazetoj... Tamen ni klopodas
konsideri vian rimarkon. La red.

* * * * *

En Eventoj mi legis sur la titolpagxo pri abiturientigxo de tuta
klaso pri esperanto. Eble do la informo, ke ankaux mi
abiturientigxis pri esperanto, estas interesa.

Supozeble mi estas la sola homo en Germanio abiturientigxinta
pri esperanto. Tio okazis antaux 20 jaroj en Hamburgo. Tiam
eblis elekti fakon lernitan proprainiciate ekster la lernejaj
fakoj por abiturientigxo. Kondicxo estis trovi instruistojn,
kiuj ekzamenus kaj atestus la sciojn. Mi prezentis la atestojn
de Germana Esperanto Instituto pri diversaj lingvaj ekzamenoj
kaj trovis du instruistojn, kiuj ekzamenis kaj atestis miajn
sciojn.

Harald Schicke, Germanio

* * * * *
En sia artikolo (Eventoj n-ro 23) Simo Milojevicx mencias la
proponojn de homoj el Rusio pri "kunlaboro". Depost la disfalo
de "komunismo" oni vidas multajn proponojn en la e-gazetaro pri
komerca kunlaborado de homoj el la landoj de la antauxa "orienta
bloko".

Se la movado estas profitanta per e-ligiloj, oni bezonas scii,
kiuj esperantistoj estas laborantaj por komercaj firmaoj kaj por
kiuj. Cxu estas tiaj homoj inter la legantoj de Eventoj? La
gazeto povus presi liston. Tiuj povus uzi la informon por forgxi
utilajn ligojn inter la firmaoj, por kiuj ili laboras.

La homoj, kiuj skribas al e-gazetoj, sxajnas al mi, volas havi
kontaktojn por vendi (aux acxeti) amase. Sed cxu ne estus pli
bone proponi varojn podetale? Simplaj homoj inter la legantoj
eble riskus mendi se la kosto ne estus tre granda. Mi diras tion
cxar mi kredas, ke la e-gazetaro gxis nun ne atingis komercan
merkaton.

Henry Palmer, Britio

Jam ekzistas IKEF - Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.
Gxi cxiujare eldonas liston de ekonomikistoj kaj komercistoj
esperantistaj t.n. "Identec-sxildaro", kaj kvaronjaran bultenon
"La Merkato". IKEF bonvenigas la aligxon de cxiu interesigxanto.
Skribu al:

Franz Josef Braun,
Hornisgrindestr. 8, DW-7580 Buhl 16, Germanio.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Novaj e-gazetoj en Polio
========================

Tempo kaj sxangxoj en la vivo senkompate malaperigas konatajn
periodajxojn. Jam delonge ne videblis iam fama Pola
esperantisto... Sed anstatauxe pli relifigxis la aktivado de
apartaj esperantistoj kaj societoj, kio montras, ke landa movado
kun bonaj tradicioj ne povas malaperi: estas organizataj
internaciaj renkontigxoj, blovas Varsovia vento - internacia
klubo, kies bultenoj-"raportoj" estas bone arangxitaj movadaj
ligiloj; regule - 6-foje jare kunligas infanojn Kara amiko,
gazeto de bonege funkcianta tutmonda koresponda Kastora Klubo,
kaj ankaux aperas novaj, ofte tre interesaj kaj nekutimaj
gazetoj.

Unu el ili nomigxas Monda diskutilo, kiun eldonas Filio de PEA
en Gliwice, cxefredaktoro Aleksander Zdechlik. Gxi estas
okpagxa, en formato A/4. En gxi oni povas esprimi sian opinion
pri kiu ajn temo, cxu esperanta, cxu politika, cxu morala,
rememori pasintecon, rakonti pri specialajxoj de la vivo en sia
lando... nur estu interese! Ke la esperantistaro bezonas
tiaspecajn liberajn tribunojn ne estas dubo, kaj la unuaj
numeroj de la nova gazeto esperigas, ke gxi povas atingi
sukceson.

La alian novan gazeton en Polio lancxis Joachim Werdin. Gxi
havas simplan nomon Mono, kaj estas dedicxita al tiuj personoj,
kiujn interesas metodoj gajni monon kaj pli efikigi tiucelan
agadon (tamen morala devo de la abonantoj estas parton de la
gajnita mono elspezi por disvastigo de espranto!). Cxiu povas
igxi abonperanto de la gazeto, kaj ju pli da mongajnemuloj oni
varbos, des pli da mono ricevos...

Plej grava, ja cxiutaga, "e-periodajxo" en Polio, kaj eble, en
la tuta mondo, estas elsendoj de la Pola Radio. Sed ankaux en la
presita formo ties redaktoro eldonas monatan bultenon Parolas
Varsovio en Esperanto, el kiu oni povas ekscii pri la plej
gravaj novajxoj koncerne la radielsendoj el Varsovio.

La pastro Jozef Zielonka, auxdebla cetere ankaux en la Pola
Radio, eldonas Leteron de animzorganto - por religiemaj,
speciale katolikaj esperantistoj.

Por peti specimenon kaj demandi pri la aboneblecoj kontaktu
rekte la redakciojn:

MONDA DISKUTILO,
Pola E-Asocio,
Filio en Gliwice,
skr.poczt. 21, PL-44100 Gliwice, Polio.

MONO,
Pionerow 6 A 9, PL-47220 Kedzierzyn, Polio.

VARSOVIA VENTO RAPORTAS,
Ireneusz Bobriak,
ul. Torunska 82/133, PL-03226 Varsovio, Polio.

LETERO DE ANIMZORGANTO,
J.Zielonka,
Lwowska 102, PL-33100 Tarnow, Polio.

POLA RADIO,
Esperanta Redakcio,
pk.46, PL-00950 Varsovio, Polio.

KASTORA KLUBO DE ESPERANTO,
ul. Pulewska 3 - 11, PL-02515 Varsovio, Polio.

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

Propedeuxtika valoro de esperanto
=================================

En nia ekstera propagando okupas gravan rolon la propedeuxtika
valoro de esperanto.

Por havi konkretajn sciojn pri tio, estas utile legi cxi-teman
studon de Helmar G. Frank, prezidanto de la Internacia Akademio
de la Sciencoj San Marino, aperinta en 22 pagxa dulingva
(esperanta kaj cxeha) kajero, aperinta cxe la eldonejo KAVA-PECH
(Dr. Petr Chrdle, Anglicka 878, CS-25229 Dobrichovice, Cxehio).

La studo en facile komprenebla stilo prezentas la eblojn por
plibonigi la rezultojn de fremdlingva instruado, la teorian kaj
observitan sukceson de la lingvo-orientiga instruado.

Paralele aperis en januaro ankaux cxe UEA samtempa brosxuro en
la serio de Dokumentoj: "Al nova internacia lingvo-politiko: la
propedeuxtika valoro de Esperanto", verkita de Edward Symoens,
Belgio. La brosxuro estas akirebla pere de la kutimaj kanaloj de
UEA-libroservo.

*************************************************************************

Gazetartikoloj enhavu la vorton "esperanto" titole!
===================================================

Ofte aperas bonaj - ecx grandaj - artikoloj pri esperanto en
norvegaj gazetoj, sed la titoloj estas trafaj nur por tiuj, kiuj
jam scias, pri kio temas. Ni ja devas atenti, ke la plej multaj
legantoj vidos nur la titolon, ne havante tempon por legi la
tekston mem de cxiu artikolo en la gazeto. El tiaj titoloj la
legantoj gxenerale ricevas neniun informon, sed se estus en ili
nur vorto "esperanto", oni jam vidus, ke gxi ekzistas kaj
utilas.

Problemo estas, ke la titolon elektas ofte jxurnalistoj aux
redaktoro. Tamen vi povas doni al li/sxi proponon, kaj peti
inkluzivi almenaux la vorton mem. Same validas pri leteroj de
legantoj, cetere rekomendinda formo, cxar ili estas fervore
legataj.

Douglas Draper

el "Norvega Esperantisto", No 3/1993

*************************************************************************

MOVADO
//////

Tribunoj kaj kursoj en Maribor
==============================

Inter-kulturo en Maribor (Slovenio) organizas regulajn monatajn
tribunojn por gxenerala civitanaro de la urbo sub la komuna nomo
"Nekutimaj homoj". Kadre de tiuj tribunoj gastas ofte
eksterlandaj esperantistoj, cxar inter ili estas vere multaj
interesaj kulturagantoj, specialistoj, vojagxantoj ktp. En tiaj
kazoj oni organizas tradukadon de la prelegoj al la slovena
lingvo.

En la unua duono de 1993 gastis en tiuj tribunoj: Vinko Osxlak -
slovena kaj esperanta verkisto, Tone Partljicx - slovena
verkisto kaj parlamentano, Spomenka Sxtimec - esperanta
verkistino el Kroatio; Antila Perisx-Altherr - mondvojagxanto el
Italio, Istvan Nemere - fama hungara kaj esperanta verkisto, kaj
Tiburciusz Tyblewski - pola sciencisto kaj profesoro en AIS.

Partoprenis inter 20 kaj 50 auxskultantoj en cxiu el la prelegoj
kaj la tribuno farigxis cxiam pli konata en la urbo.

Post pluraj jaroj en Maribor okazis e-kursoj por junularo, kiujn
organizis INTER-KULTURO. En du elementaj kursoj por
mezlernejanoj finlernis 9 gejunuloj kiuj cxiuj senescepte iris
firmigi siajn sciojn al IJS en Hungario. Ankaux Fervojista

E-Societo de Maribor organizis kurson, en kiu lernis deko da
gejunuloj el specialigita mezlernejo por fervojo.

Tiel Maribor gajnas novajn junajn fortojn por vigligi la agadon
en la urbo kun du e-societoj kaj profesia peresperanta
entrepreno Inter-kulturo.

Zlatko Tisxljar, Slovenio

*************************************************************************

ESPLORE PRI LA MOVADO
=====================

Estas grave, ke oni ne nur disvastigu esperanton kaj varbu
novajn adeptojn, sed ankaux esploru nian movadon en gxiaj
simptomoj! Tio servas por plua evoluigo de la movado. Unu el la
lokoj, kie oni pri tio okupigxas, estas E-Societo Flamo en
Torun, Polio. Estas kolektataj materialojn, kiuj atestas pri
diversaj simptomoj de la movado, kaj la societo analizas ilin.
Gxi ankaux esploras la temon de efikaj propagandiloj por nia
movado.

Membroj de la societo deziras ricevi cxiujn eblajn informojn pri
cxiuj signifaj simptomoj de la movado. Bonefika propagandilo,
bonefika klarigmetodo pri la lingvo kaj movado, bonefika arangxo
pri aux por e-o - cxio tia interesas la Societon en Torun, kaj
do cxiuj, kiuj havas ion interesan koncerne la menciitajn
aferojn, estas petataj bonvole sendi gxin al:

Esperanto-Societo "Flamo",
Pk. 16, PL-87100 Torun-1, Polio.

*************************************************************************

Ni traduku gvidilojn
====================

Kiu legas fremdlingvajn gvidilojn? Britaj lingvoinstruistoj,
fremduloj - kaj esperantistoj! Antaux dek jaroj vizitante
turistejon La Mondo de Sxekspiro mi petis konsenton de gxia
direktoro kaj poste sendis al li mian tradukajxon de lia
gvidilo, por ke li povu meti gxin inter la aliaj fremdlingvaj
versioj. Cxu vi vidis gxin en Stratford-upon-Avon? Antaux kvar
jaroj mi faris similan arangxon kun la direktoro de la antikva
abatejo en Laycock, Wiltshire, kie en 1837 oni inventis pozitiv-
negativan procezon kiu startis la fotografian industrion.
Tradukinte la tiean gvidilon mi iris kun nederlanda samideano
Eswin Burg al la abatejo. Oni fotis nin dum ni ceremonie
transdonis al la direktoro la esperanto-tradukajxon. Cxu vi
vidis gxin?

Je Maja Tago cxi-jare, vizitante 13a-jarcentan priorejon en
Michelham, Sussex, mia edzino, trasercxinte amason de tiaj
gvidiloj, surprizegis min, cxar sxi transdonis al mi version en
esperanto! Kovrante tri kvaronojn de A4-folio, krom suba plano
kun esperanto-etikedoj, gxi estis subskribita de Alan G.
Rickwood. Cxu vi vidis gxin? Cxu vi konas lin? Diskutante la
aferon kun iuj el la volontuloj helpantaj la publikon, mi
malkovris, ke la tradukajxo estas farita antaux 18 jaroj.

Bonvolu trasercxi la tradukajxojn, vizitante trezorejojn. Se vi
trovos version en esperanto, gratulu la direktoron pro lia aux
sxia bona gusto. Se ne, petu permeson traduki la tiean gvidilon.
Certiginte ke via tradukajxo estas korekta, ceremonie transdonu
gxin, atentante de jxurnalisto kaj fotografisto, se eble. La
efiko povus esti bona reklamado por esperanto inter fremduloj,
kaj, pli grave, britaj lingvoinstruistoj.

David Curtis

el "La Brita Esperantisto, jul.-auxg. 1993

*************************************************************************

ILEI
////

KION NI CxIAM VOLIS SCII PRI INSTRUADO
======================================

(sed ne sciis, kie demandi)...

gxis ni partoprenis inter la 9-a kaj 17-a de julio la
metodologian kurson en KCE (Kultura Centro Esperantista en
Svisio) cxe Jxurasa montaro je 1100 m super marnivelo. La kurson
gvidis d-ro Duncan Charters, profesia trejnisto de
lingvoinstruistoj en Usono, kaj partoprenis dekdu instruistoj
kaj instruontoj de esperanto el Albanio, Britio, Germanio,
Hungario. Israelo, Nederlando, Rumanio.

Dum ok plenegaj studtagoj ni auxdis kaj diskutis pri diversaj
flankoj de instruista laboro, interalie pri:

   - psikologiaj aspektoj de instruado kaj lernado;
   - la plej multo de instrumetodoj;
   - diversaj ekzercotipoj;
   - lernolibroj kaj instrumaterialoj;
   - prezentado de la prononcado en diversaj metodoj;
   - rolo de bildoj en la instruado;
   - gramatikaj malfacilajxoj kaj interferoj dum la lernado;
   - planado de studhoroj;
   - instruado de literaturo, uzo de literaturo en la instruado;
   - tio, kiel sisteme taksi la kompetentecon de la lernantoj,
     lernolibroj kaj lecionoj.

Krom profesoro Charters prelegis dumkurse Katalin Smideliusz
(instruistino de Pedagogia Altlernejo en Hungario), Ilona Koutny
(estrino de Esperanto-fako en Budapesta Universitato) kaj Stefan
MacGill (prezidanto de ILEI).

Post teoria trarigardo de multaj instrumetodoj, teknikoj, ni
detale analizis ilin emfazante la avantagxojn kaj malavatagxojn,
kaj notante, ke el cxiuj metodoj oni povas preni elementojn.
Tiun cxi procedon multege helpis demonstradoj de diversaj
konataj kaj nekonataj lingvoj (esperanto, albana, angla, hebrea,
hispana, hungara, kataluna, rumana) laux diversaj metodoj.

Post kelktaga strecxa laborado ni "liberigxis" por unu
posttagmezo, kiam ecx la dauxra pluvado cxesis kaj la suno
pligxojigis nian montaran ekskurson al la fama akvofalo.

La vesperoj estis ankaux tute okupitaj de interesajxoj pri la
gastiganta kaj aliaj landoj, pri esperanta kinoarto...

Oni povas iusence bedauxri, ke la ekzamenprepara paralela kurso
malhelpis la konstantan gruplaboron, cxar multaj parto-
prenantoj eluzis la eblecon poste ekzamenigxi. Tutcerte povas
bedauxri cxiuj, kiuj ne partoprenis cxi tiun altnivelan kurson,
kvankam sen subvencio de ILEI kelkaj nunaj kursanoj ankaux ne
povus cxeesti pro la vere alta kotizo. Tiuj kotizoj por kursoj
en belega, sed multekosta lando iom altas ecx por
"okcidentanoj", kaj des pli por homoj el "finance handikapaj"
landoj.

Oni eble povus organizi similan kurson alifoje en malpli kosta,
sed tamen suficxe alloga loko. Tiaj kursoj ja devus ripetigxi
kaj plimultigxi atingeble por cxiuj dezirantoj!

Erika Toth, Majk Sadler

*************************************************************************

LINGVO
//////

Lingva evoluo
=============

Cxiu vivanta lingvo evoluas per la duobla principo de
neologismoj kaj arkaismoj, kaj estas interese konstati tiun
procezon en esperanto.

Cxe sia apero gxi estis jam lingvo en plena senco, cxar Zamenhof
elprovis gxin dum pluraj jaroj antaux ol elpasxi publike kun
gxi. Li mem rakontas, ke la lingvo restis peza kaj malflua dum
li ekzercis gxin, tradukante tion kaj alion, gxis fine li
komencis verki rekte en la lingvo kaj tiam gxi farigxis viva kaj
pasxis elaste kaj bele.

Ekstremo
--------

Post la debuto en 1887 restis kelkaj formoj, kiuj ne prosperis
kaj baldaux cedis al pli oportunaj formoj. Ekzemple "ponardego"
falis en ignoron favore al lanco, sed armeo ne estingis
"militistaron", kaj "malsanulejo" dauxris apud hospitalo same
kiel "malsagxa" kaj "malsprita" apud stulta.

Zamenhof nenion pelis al ekstremo. Trovigxas jes kaj ne, do ne
"jes" kaj "maljes" (dum restas jesi, nei kaj maljesi kiel utilaj
formoj). Trovi kaj perdi, memori kaj forgesi estas pluraj paroj
sen bezono de "mal". Oni povas ecx sxerci "Mi havas bonan
forgesilon" anstataux "malbonan memoron". Aux "Mi ne povas
malhavi gxin". Cxu ne bone?

Iniciato
--------

Kaj se temas pri koncizo, tre helpas la interjekcioj: ha!
(dubo), ej! (milda malaprobo), oj! (doloro), uj! (peno), fu!
(lacigxo) ktp.

Mi ne lecionas aux diskutas. Mi nur observas kaj raportas.

En 1930 la rusoj bezonis novan vorton por "maldekstra" kaj
ekuzis "leva" (laux la rusa lev- kaj la angla left), sed tiu
iniciato ne prosperis. La solvo venis du jardekojn poste kiam
John Francis aplikis "lifa" en sia novelaro Vitralo. Dum tri
jardekoj regis torporo. Fine la Akademio anoncis "liva" laux sia
apriora kutimo.

El praktika bezono SAT frue kaj solide uzis fare de por marki la
aganton kaj tiu realismo donis dignon al gxia laboro dum la
neuxtraluloj sxvebis en la aero per teoriaj ludoj. Oni sugestis
"ab": en la antauxparolo de Parnasa Gvidlibro Waringhien skribis
"age de" kaj cxe la reeldono tion sxangxis al "fare de". SAT ne
fluktuis tiele.

Fiasko
------

Dume dauxris la abortaj projektoj, ne nur ido, sed ankaux
esperantido. interlingua, novial (cxi lasta sxatata de Bernard
Shaw). Elpasxis Lancelot Hogben kun la greke bazita interglossa,
kiu aperis en granda Penguin- eldono kun totala fiasko. Li tamen
ne hezitis, kun kolego Frederick Bodner, produkti The Loom of
Language en kiu li dekretis, ke cxiu varianto de esperanto estis
memkomprene plibonigo de gxi!

La supra skizo estis nur - skizo. Gxi celas nur instigi la
legantojn al trafa partopreno. Mi invitas vin esplori la
internacian uzadon kaj sendi al ni la fruktojn de via sercxo.
Bonan apetiton!

Reto Rossetti
40 Solent Way, Gosport, Hants, PO12 2NS, Britio

el "The Worker Esperantist", printempo 1993

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Vi povas mendi muzikon!
=======================

Henri Lasserre estas preta verki kantojn kaj muzikojn laux temoj
liveritaj de kantistoj, verkistoj aux organizantoj de
spektakloj.

Interesigxantoj precizigu la specon de muziko (gxazo aux klasika
muziko), spektaklo (varieteo ekzemple), kaj uzotajn
instrumentojn.

Interesigxantoj bv. skribi (aldonante afrankitan koverton aux
IRK) al

Henri Lasserre,
2, rue Bonlenne, F-86000 Poitiers, Francio.

*************************************************************************

"Esperanto" - muziko sen vortoj
===============================

Usona muzik-bando Shadowfax (la nomo devenas de la nomo de la
magia cxevalo de Gandalf el la epopeo de Tolkien) produktis la
novan kompakt-diskon kun titolo Esperanto.

La grupo, kiu aplikas diversajn muzik-stilojn kaj -instrumentojn
el la tuta mondo, estas nek esperantista, nek ecx "papaga" (t.e.
parkeriganta e-tekstojn sen kompreno), sed uzis la nomon de nia
lingvo metafore, por emfazi sian sintezan tutmondecon. Ilia
muziko estas nur instrumenta, senteksta, do pri iu misuzo de la
lingvo kaj ties ideo ne temas. Finfine, ilia bela etera muziko
povas fakte propagandi veran esperanton!

Interesigxantoj povas mendcele kontakti la muzikistojn
(eventuale, anglalingve) laux la adreso:

Shadowfax,
P.O.B. 2525, USA-93423 Atascadero-CA.

Laux "Rok-gazet'", No 5/1993


*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Merkredaj vesperoj en ESPEREJO septembre
----------------------------------------

Krom interesa babilado kun (diverslandaj) esperantistoj, ekde la
20-a horo okazos jenaj programeroj en la budapesxta klubejo
ESPEREJO (Peterfy S. u. 21, apud la stacidomo Keleti):

la 1-an: rakontoj, rememoroj pri cxijara IJS kaj IJK;
la 8-an: tradukrondo/drama grupo;
la 15-an: somero en e-centroj (KCE kaj Poprad);
la 22-an: tradukrondo/dramaj ludoj;
la 29-an: studentoj de ELTE sin prezentas.

Lunde, la 6-an de septembro, okazos la internacia arta vespero
kun partopreno de diverslandaj studentoj de la internacia fako
de ELTE.

Cxiam estas bonvenaj dezirantoj kontribui la programon (merkrede
aux lunde). Anoncu vin en la klubejo cxe Edit Lindwurn aux Erika
Toth.

* * * * *

VESPERTO
--------

Gxi estas informilo de la klubo "Gajaj migrantoj", sed estas ne
nur, ecx plejparte ne ordinara kluba bulteno. Gxi servas publika
podio, sur kiu cxiu verkemulo povas provi siajn fortojn, kaj por
veraj talentuloj eble estos la unua sxtupo al la granda
literaturo. Cxiumonate sur kvar pagxoj aperadas poem(et)oj,
noveletoj, malgrandaj eseoj... La gazeto estas senpaga,
ricevebla kontraux surskribita afrankita koverto aux IRK. Skribu
al la redaktanto:

Kovacs Bela,
Bela kiraly u. 44, H-7400 Kaposvar, Hungario.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

ESPERANTAJ RADIOELSENDOJ EN AUxSTRALIO
======================================

Esperanta radia disauxdigo komencigxis en Melburno, Auxstralio
en junio 1989, kaj jam okazis pli ol 220 elsendoj. Nun la
elsendoj okazas cxiulunde po 30 min. en kadroj de privata
radiostacio, kiu apartenas al etnaj rondoj de cxiuj etnoj
(entute 54), logxantaj en Melburno, kaj elsendas en ties
lingvoj.

La elsendoj okazas en la ultrakurtaj ondoj, do auxdeblas nur
surloke, sed por Auxstralio, malproksima de la cetera mondo, ili
estas grava inform- kaj propagandfonto. Por la fora lando cxiam
bonvenaj estas fresxaj e-novajxoj el Euxropo kaj aliaj
mondopartoj, do ni petas sendi al ni tiajn informojn al:

3.ZZZ Radio 92,3 FM,Esperanto-programo, PO. Box 1106Melbourn,
Collingood Vic.Australia 3066.

Svetislav Kanacxki

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Esperantista sxtato - cxu nur sinonimo de utopio?
=================================================

Cxar la homaro estas tro malrapidema kaj konservativa, la
entuziasmuloj de novaj ideoj ne malofte ekrevas pri iu
sendependa terpeco, kie tiuj ideoj povus sengxene realigxi.
Kelkfoje cxi-jarcente okazis ankaux provoj establi sxtaton, kies
oficiala lingvo estus la artefarita helplingvo esperanto. Oni
rezonis, ke tia sxtato estus preskaux ideala, cxar gxi estus
supernacia kaj cxiuj gxiaj civitanoj estus lingve kaj nacie
egalaj. Cxu la rezonado estis prava? Neniu scias, cxar cxiuj
provoj fiaskis.

En 1907 - 1908 franca esperantisto Gustave Roy kaj liaj
simpatiantoj laboris pri projekto establi Esperantistan Sxtaton
en Neuxtrala Moresnet, neniesa 340-hektara teritorio, ekzistinta
de 1815 gxis 1919 inter Nederlando (poste ankaux Belgio) kaj
Germanio (Prusio). La projekto antauxvidis fondi tie Internacian
Komercan Cxambron en kies uzon oni iom post iom enkondukus
esperanton. Do, aperus neuxtrala internacia komercejo, uzanta
neuxtralan internacian lingvon - en geografie gajna pozicio -
inter Francio, Germanio kaj Britio. Konsiderante, ke dum
antauxaj jaroj pluraj euxropaj komercaj cxambroj deklaris sin
favoraj al la uzado de esperanto kiel internacia komerca lingvo
la projekto havis certajn sxancojn je sukceso. La adeptoj de G.
Roy komencis amasan instruadon de esperanto en Moresnet,
funkciigis tie oficejon, lancxis varbokampanjon en la
internaciaj komercaj kaj industriaj rondoj, sed pro ne tute
klaraj kialoj la realigo de la projekto baldaux haltis.

En 1964 - 68 itala ingxeniero Giorgio Rosa konstruis je
12-kilometra distanco de la itala bordo en Adria maro
platformon, kiu en julio 1968 estis deklarita sendependa sxtato
kaj adoptis esperanton kiel sian oficialan lingvon. La oficiala
nomo ankaux estis esperantlingva: Insulo de la Rozoj. Tiun
surskribon oni trovas sur la posxtmarkoj, kiujn sukcesis eldoni
la nova sxtato. La plano estis fari la platformon turisma
allogajxo. La eventuala suvereneco promesis multajn avantagxojn.
Tamen, kiam "la registaro" de la Insulo de la Rozoj deklaris
sian intencon aligxi al UN kaj havi ambasadorojn, la itala
sxtato intervenis: la 26-an de junio 1968 la itala polico
"invadis" la platformon. La insulanoj estis deportitaj kaj la
konstruajxo eksplodigita.

En 1987 anonima persono tra la populara internacia gazeto
Heroldo de Esperanto invitis esperantistojn instaligxi sur
insulo en Polinezio, apartenanta al esperantisto kaj krei tie
memstaran landon, kiu havus nomon Akvonezio. Poste venis neniu
plua informo...

La internacia esperanto-movado tradicie malaprobis similajn
iniciatojn, klopodante resti ekster politiko - kaj tio alportas
rezultojn. Nun UEA havas membrojn en 114 landoj de la mondo, en
cxiuj signifaj urboj trovigxas gxiaj "delegitoj" - lokaj
esperantistoj, kiuj pretas helpi cxu konsile, cxu informe al
ajna alia esperantisto. Cxiujare en diversaj urboj de la mondo
kunvenas Universala Esperanto-Kongreso - kvazaux parlamento de
la internacia supersxtata komunumo. Esperantaj poetoj foje uzas
la vorton Esperantio [Esperantujo] - lando, kiu trovigxas cxie,
kie oni parolas esperanton. Lando sen limoj. Ja esperanto estis
kreita por komunikado - interhoma, internacia. Ne por novaj
limoj.

Istvan Ertl, Nederlando

el Kuspe, No 5

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

16-jara knabino interesigxas pri libroj kaj historio, kolektas
bildkartojn pri urboj:Tanja Motrunich, Medvedeva 14, UKR-265411
Beresno, Rovenskaja obl., Ukrainio.

* * *

14-jara lernanto sxatas librojn, plantojn kaj bestojn:Beata
Szmetena, Hirsch u. 8, H-3910 Tokaj, Hungario.

* * *

14-jara knabo interesigxas pri libroj kaj akvaj sportoj:Istvan
Rombacs, Szabadsag u. 43, H-3910 Tokaj, Hungario.

* * *

Ingxeniero Mariano Justiz Luna, Calle Primiera Nr. 5, Ave Garzon
y calle i Apto Sueno, Santiago de Cuba 9, C.P. 90900, Kubo.

* * *

12-jara Aleksandr Greenough Gorsky, Bloque Q 121, apto 10,
Distrito Jose Marti, Santiago de Cuba, Kubo.

* * *

Doktorino-okulkuracistino: Donika Pleqi, M.Gjollesha P.64/1,
shk. 2, ap. 10, Tirana, Albanio.

* * *

30-jara frauxlo kun eksterlandaj frauxlinoj: Jan Wgsala, Stupska
10, PL-63645 Kuznica, Polio.

* * *

15-jara knabo kolektas specimenojn de mono de diversaj landoj:
Konstantin Osipov, ul. Kommunarov 169-72, RUS-426075 Izevsk,
Rusio.

* * *

15-jara knabino sxatas danci kaj legi librojn: Natalja Utrobina,
ul. Udmurtskaja 261-107, RUS-426035 Ijxevsk, Rusio.

* * *

15-jara lernanto pri turismo, matematiko, lingvoj: Csaba Csako,
Szanto Kovacs str. 28 II/6, H-4400 Nyiregyhaza, Hungario.

* * *

Dez. intersxangxi spertojn pri instruado de e-o en lernejoj,
korespondaj kursoj ks.: Hektor Jimenez, Ave. 47, Nr. 3803, 
e/48 y 40, Rpto. Kohlly, Playa, La Habana, Kubo.

* * *

Filologo kaj jxurnalisto pri esperantologio, gazetara laboro kaj
historio de la e-movado: Juan Ramon Rodriguez Gomez, Aptdo 6189,
Plaza de la Revolucion, C-10600 La Habana, Kubo.

* * *

14-jara lernantino pri libroj kaj biciklado: Helga Kek, Deak u.
11, H-3910 Tokaj, Hungario.

* * *

Lernejanoj de la 6-a kaj sepa klaso, kaj direktoro de la lernejo
kie ili lernas esperanton: Mato pekuljak, Otarijska 8, HR-41000
Zagreb, Kroatio.

* * *

17-jara komencanto sxatas historion, poezion, diplomation:Miklos
Takacs, Polgari ut 99/A, H-4080 Hajduhakas, Hungario.

*************************************************************************

INTERESE
////////

Postmorta versajxo de la Majstro?
=================================

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917. Sur la skribotablo li
krajone forlasis skizon pri senmorteco de l'animo, kiu diras en
la 4-a pagxo: "Mi eksentas, ke la morto kredeble ne estas la
fino... ke ekzistas certaj legxoj de la naturo... ke io direktas
al supera celo."

La 27-an de septembro 1943 la mediumo Francisco Valdomiro Lorenz
psikografie ricevis jenan versajxon:


                          HO, MIA KOR'!

    Ho, mia kor', nun batu jam trankvile,
        jam proksimigxas la felicxa hor',
            en kiu povas spiri mi facile,
               ho, mia kor'!

    Ne mortis cxiuj gxermoj de l'semado,
        aperas jam la fruktoj de l'labor'.
            Suficxas! trankviligxu en batado,
                ho, mia kor'!

    Revenas en la mondo nova sento,
        de l'malliber' la birdoj flugas for;
            ekgxoju pro la grava do evento,
                ho, mia kor'!


                            * * * * *

Jen kelkaj titoloj de spiritismaj libroj pri similaj okazajxoj:

Libro de spiritoj
Libro de mediumoj
Evangelio laux spiritismo
La cxielo kaj la infero
Kio estas spiritismo?
Esperanto kiel revelacio
Ago kaj reago
Almanakoj Lorenz - 1989, 1990, 1991.

Oni povas peti ilin laux la adreso:
Spirita eldona societo "F.V. Lorenz",
C.P. 3133, 20000 Rio de Janeiro, Brazilio.

Laux Konkordo, jan-marto/1992.

*************************************************************************

KIU ESTAS ABSOLUTA ESPERANTISTO?
================================

- Kiu prizorgas ejon, hejtadon, lumigadon, lernolibrojn kaj
  gelernantojn kaj ekgvidas e-kurson, poste

- lernigas programeton al la gelernantoj, poste

- arangxadas solenan kunsidon por prezenti la programeton, poste

- skribas artikolojn pri la sukcesa programo kaj fine

- tralegas (eble nur li/sxi) la aperigitajn artikolojn.

Kaj kiu estas RELATIVA ESPERANTISTO?

- Kiu kritikas la absolutan esperantiston.

El Esperantisto Slovaka, 4/1992.

*************************************************************************

ANONCETO
////////

Kuracisto sercxas por sia praktikejo en Italio-Sudtirolo
kuracistan helpistinon 18-26-jaran, kiu scias uzi tajpilon,
komputilon kaj bone scias la ilalan, germanan kaj esperanton.
Salajro laux sindikataj tarifoj.
D-ro Pier Luigi Simari,
Via Monte 4, I-39040 Salorno (BZ), Italio.
Tel. +39-471-884648; fakso +39-471-884634

* * *

Profesia fotisto deziras helpe de e-o rapide kolekti por
ekspozicio tiujn vortojn: "Ni partigu" (alvoko al tutmonda
solidareco) en la plej diversaj lingvoj. Bonvolu skribi tiujn
vortojn sur la plej diversaj kaj originalaj suprajxoj, objektoj,
materialoj... kaj precizigi la lingvon, la lokon kaj nomon de la
sendinto. Cxiu respondo ricevos memorajxon pri la ekspozicio, mi
pretas ankaux repagi la sendokostojn:
Jean-Claude Thumerelle, Rue Pierre Desimpel 10, B-7784 Warneton, Belgio.

* * *

Esperantlingvaj informiloj pri Nico disponeblas cxe cxiuj
turisminformejoj (kaj ankaux kelkaj hoteloj) de la Lazurmarborda
cxefurbo. Petu ilin cxu perposxte, cxu propramane okaze de
vizito:
Office du tourisme, avenue Thiers, F-06000 Nice, Francio.

* * *

Seula Esperanto-Kulturcentro volas intersxangxi esperanto-
librojn kontraux libroj aux esperantajxoj el Koreio. Bv. turni
vin al
SEK. Dir. Lee Jung-ke, CPO kesto 3047, Seulo, Koreio.

* * *

Kiu povas perkomputile indiki al mi la oftecon de cxiu litero
uzata en la e-alfabeto por atribui tauxgan valoron al cxiu inter
ili kadre de preparata vortfaradludo esperantlingva, skribu al:
D. F. Cousineau, 268 route de Befler, F-06200 Nice, Francio.

* * *

La ordeno de la Rozkruco A.M.O.R.C. jxus eldonis bonkvalitan
36-pagxan brosxuron La Regado de la Vivo cele de informi la
lumsercxantojn pri gxia filozofio kaj instruo. Sendata senpage.
Petu cxe:
A.M.O.R.C., Chateau d'Omonville, F-27110 Le Tremblay, Francio.

* * *

Renkontigxoj de Varsovia Filio de PEA okazas cxiumerkrede inter
la 17-a kaj 20-a horoj cxe str. Andersa 27, m. 59a. La sidejo
trovigxas en norda parto de la centro de la urbo, facile
atingebla per tramoj kaj busoj. Vizitantojn atendas bongusta teo
aux kafo.  Telefonu al: 31-40-95

*************************************************************************

ANONCO
//////

RIPOZU EN komfortaj farmo-domoj!
Pluraj feri-lokoj en arbaro, bieno aux apudrivere.
Skribu en esperanto al:
Pehely Kft, Horvath D. u. 14, H-6000 Kecskemet, Hungario

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Keszult az SZELKER nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor