Eventoj n-ro 0034, 2/julio - '93,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:               - "CENTRA ARTIKOLO" LOKIGITA
                          - GE-SAM-IDE-AN-O-J
                          - 
                          - Esperantajn literojn ankaux al via komputilo!

Organizaj demandoj:       - La cxefa tasko de UEA estas la disvastigo!

Faka aplikado:            - Scienca Revuo 1993/2
                          - Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj

Komerca aplikado:         - EKA - esperanto komerca agado

ILEI:                     - Instruistoj invitas - konatigxu kun ILEI!
                          
Anonco:                   - Cxu al vi placxas EVENTOJ?

Arangxoj:                 - 3-a CxAIS studsesio
                          - Invito al Berlino
                          - EKA-stagxo por agentoj
                          - Internacia amikeca renkonto
                          - 18a kaj 19a Internaciaj Semajnoj de Esperanto
                          - Internacia E-Tablotenisa Konkurso
                          - IJK en Vraca1963 - 1993!

Revuoj, gazetoj:          - "La skolta mondo" restartas
                          - Gazeto por komencantoj
                          - Nova vegetarana gazeto

Movado:                   - Kreditkartoj akceptataj - ankaux en 
                            Esperantio!
                          - OSIEK-premioj aljugxotaj
                          - Kulturpremio al B. Vogelmann kaj R. Schulz
                          - Alp-Adrio: propono akceptita
                          - Profesiigxo pri esperantologio
                          - Esperanto helpas handikapulojn

Anonco:                   - *

Intervjuo:                - "La tempo laboras por esperanto"

Korespondi deziras:       - ***

Muzika kulturo:           - Rok-gazet'- la 5-a

Hungara angulo:           - ***

Recenzoj:                 - Kiel diskonigi vian asocion?

Reagoj:                   - Nia historio

Historio:                 - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
                          - BALBUTANTOJ

Interese:                 - Kia sorto de la "domo SAT"?

Anoncetoj:                - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

"CENTRA ARTIKOLO" LOKIGITA
==========================

En 1990 la agadon kun tiu nomo lancxis Ulrich Matthias. Gxia
celo estas pere de informoj pri la Universala Kongreso - kiu ja
estas atentokapta internacia evento - interesigi jxurnalistojn,
por ke ili kontaktu lokajn esperantistojn kaj aperigu novajxojn
pri la Kongreso (kaj pri esperanto gxenerale) antaux (kaj,
lauxeble, dum kaj post) la UK.

Cxiu kompetenta esperantisto povas plenumi la taskon, sed tio,
certe, postulas iom da tempo kaj penoj, cxar necesas sinsekve
plenumi la sekvan laborplanon.

1. Kolekti la adresojn de gazetoj (kaj, eventuale, aliaj
   amaskomunikiloj) en la regiono.

2. Traduki la suban "centran artikolon" al sia nacia lingvo.

3. Adapti la tekston al la lokaj kondicxoj: aldoni komence la
   nomon de la urbo aux regiono (sed nur se lokaj esperantistoj
   efektive veturos al la UK); lauxbezone aldoni informojn loke
   interesajn aux forpreni aliajn; adapti la stilon al la
   postuloj de la certa nacia lingvo.

4. Kontroli, cxu estas kongresanoj en la regiono laux listo de
   LKK. Al la jxurnalistoj estas aparte interese intervjui
   kongresanojn el sia propra regiono.

5. Aldoni lokajn kontakt-adresojn: landa/regiona asocio, klubo
   k.s.; adreso de la informanto. La adresoj devas esti facile
   kontakteblaj.

6. Sciigi la Informan Fakon de UEA pri la partopreno en la
   agado, cxar al tiuj, kiuj gxin partoprenos ni tuj post la
   fino de la kongreso sendos novan "centran artikolon".

7. Lauxeble informi nin, post la fino de la UK, pri la
   rezultoj.

Istvan Ertl, Informa fako de UEA
fakso +31-10-4361751

LA "CENTRA ARTIKOLO"

78-a Universala Kongreso de Esperanto
Valencio (Hispanio), 24 - 31 julio
Mondkongreso de esperantistoj en Valencio

Cxi somere la ......-aj esperanto-amikoj pasigos semajnon en
internacia etoso. Ili veturos al la 78-a Universala Kongreso de
Esperanto en Valencio (Valencia, Hispanio). De la 24-a gxis la
31-a de julio la kongresa cxeftemo "Klerigo por la 2

1-a jarcento" kunigos tie minimume 1700 parolantojn de esperanto
el cxirkaux 60 landoj.

Universala Esperanto-Asocio, la organizanto de la mondkongreso,
havos plurajn sesiojn de sia "parlamento" (la komitato), kiu
reprezentas 28.273 UEA-membrojn el 116 landoj [por la
membronombro en via lando vidu Esperanto, marto/1993 ]. Tamen,
tiuj membroj konsistigas nur onon de la tutmonda esperantistaro,
kies nombro kalkuligxas inter centmiloj kaj pluraj milionoj. (La
taksoj varias laux tio, kiun oni konsideras esperantisto: cxu
nur la flue parolantajn, aktivajn membrojn de la lingvokomunumo,
aux ankaux la izolitajn, ofte pasivajn konantojn de la lingvo.)

La Honoran Komitaton prezidas Joan Lerma, prezidanto de
Valencilando (unu el la 17 auxtonomaj regionoj de Hispanio). En
la Komitato membras i.a. la Nobel-premiita verkisto Camilo Jose
Cela kaj Juan Antonio Samaranch, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato.

Inter la pli ol 100 kongresaj programeroj trovigxas (kiel
kutime): Internacia Kongresa Universitato (kun prelegoj de
fakuloj ekz. pri astronomio, ekologio, la ultrasona diagnozado
de fetoj), Infana Kongreseto (por la plej junaj kongresanoj),
teatrajxoj (I.a. la klasika monodramo "Medea" de Euxripido,
prezentota de belga aktorino Julia Castiau, kaj la komedio
"Parencoj provizore" de Alan Ayckbourn, kiun surscenigos la
brita trupo La Vaguloj), kabaredo, rapid-kurso pri la lingvoj de
Hispanio (euxska, kataluna, kastilia, galega kaj "valencia"),
Nacia Vespero (kun fama valencia blov- orkestro) kaj Internacia
vespero.

La lokan tradicion reprezentos giganta paeljo ("paella")
[hispania (kaj speciale valencia) plado el rizo, kokidajxo,
marfruktoj] mangxota dum la interkona vespero, kaj la surstrata
folklor-spektaklo "Florbataloj". La Urba Simfonia Orkestro de
Valencio, eble la plej prestigxa en la lando, premiere ludos la
unuan Esperantlingvan kantaton, kunan verkon de Miguel Fernandez
Martin (teksto) kaj Pedro Villaroig (muziko). En speciala
programero prezentigxos junaj esperantlingvaj verkistoj el la
Iberia duoninsulo.

Kvankam kunvenos en Valencio miloj da homoj el plej diversaj
nacioj, dum cxi tiu kongreso oni ne bezonos tradukistojn, cxar
cxiuj uzos la lingvon internacian. Tiun cxi neuxtralan kaj
facilan lingvon en 1887 lancxis d-ro L. Zamenhof sub la
pseuxdonimo "d-ro Esperanto", kiu poste farigxis la nomo de la
lingvo mem. La parolantoj de esperanto uzas gxin por plej
diversaj celoj ene de sia tutmonda komunumo: por korespondado,
vojagxoj kaj legado, sed ankaux por rok-koncertoj, sciencaj
seminarioj, aux evolu-helpaj projektoj en la Tria Mondo.

Por pluaj informoj turnu vin al:

Loka(j) adreso(j)
Centra Oficejo de UEA,
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando

Gazetara Servo de la Kongreso:fakso +34-63-40-13-69

*************************************************************************

GE-SAM-IDE-AN-O-J
=================

Esperantio ideale estas la tutplaneda socia medio, en kiu estas
parolata esperanto kaj reganta la "interna ideo" de interhoma
frateco kaj justeco, kiu esence fondas kaj ja estigis la
lingvon... Tial dekomence la geesperantistoj kutimis reciproke
alparoli sin "gesamideanoj", unu dolcxa vorto tiel kara al ilia
koro, same kiel "gesamlandanoj"...

El Usono iu fidela leganto de "La Letero" jxus skribis jene:

"Dum mia pli ol kvindekjara esperantado mi rimarkis, ke la
karesa vorto "samideano" estas iom post iom depusxata elde uzado
en libroj, gazetoj kaj korespondado. Ecx plie, multaj
komencantaj esperantistoj el la novaj generacioj ne scias, kion
gxi signifas; aliaj ignoras la vorton kaj ankoraux aliaj,
malgraux cxia atento, malrespektas pri gxi. Cxu mi povas ...
sugesti, ke vi verku por "La Letero" ... artikolon, pri la
animtusxa signifo de la vorto "samideano"?..."

Efektive jam de la Universala Kongreso en Hamburgo (1974) la
etoso de Esperantio multege sxangxigxis: interalie akrigxis kaj
multigxis la polemikaj ecx vipaj kritikoj, se ne intrigoj! El
cxio cxi sekvas la nuna situacio, cxu mirinde? Ne, bedauxrinde!

Jean Thierry

el "La letero de l' Akademio de Esperanto", No 22


*************************************************************************

Helpo al niaj abonantoj

Esperantajn literojn ankaux al via komputilo!
=============================================

Post plurmonata preparlaboro en nia redakcio, nun ni havas cx.
30 diversajn litertipojn, kiuj enhavas cxiuj E-literojn.

La literoj estas uzeblaj por cxiuj "subvindozaj" programoj de
IBM-komputiloj, kaj estas faritaj variantoj ankaux por
Macintosh-komputiloj. Oni povas uzi starantajn, kursivajn,
dikajn literojn en ajna grandeco, kaj ili povas esti printitaj
per laseraj aux matricaj printiloj!

Ni pretas helpi al niaj abonantoj, kaj volonte ni sendos 4
bazajn esperantajn litertipojn al la dezirantoj - tute senpage!
Tiuj 4 litertipoj plene suficxas por skribi leterojn, movadajn
dokumentojn, ecx eldoni bultenojn aux brosxurojn...

Vi devas nur kovri la koston de disketo kaj de la posxta sendo.
Do se vi volas havi tiajn esperantajn literojn, informu nin,
kian komputiloj vi havas (IBM aux Macintosh), kiajn disketojn vi
uzas (5 1/4 aux 3 1/2), kaj sendu 10 guldenojn al nia
UEA-konto: ELLS-S.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

La cxefa tasko de UEA estas la disvastigo!
==========================================

La strukturo de UEA kaj de LA-oj (= landaj asocioj) en la
praktiko elformigxis cxefe por subteni la praktikan aplikadon de
esperanto. Tion celas la delegita reto, la diversaj servoj, la
eldonagado, la arangxoj, ktp.

Post la regximsxangxo en Orienta Euxropo - pro la abrupte
sxangxigxinta valorsistemo - la LA-oj (do ankaux UEA) perdis
grandan parton de sia membraro. Pro la kresko de vojagxkostoj,
kaj pro la neeblo de la antauxa "konsumstila" esperantado,
radikale sxrumpis la movada aktivado. Pri similaj evoluoj oni
plendas ankaux en aliaj mondopartoj, sed la strukturo de UEA
ankoraux ne estas adaptita al la sxangxigxintaj cirkonstancoj.

Diablaj, sed rompeblaj cirkloj
------------------------------

Pro la malkresko de la nombro de esperantistoj (= malkresko de
"servo-konsumantoj"), post atingo de iu kriza maso, pro simplaj
ekonomikaj kialoj malkreskas la nombro kaj kvalito de diversaj
servoj, kio kauxzos plian malkreskon de aplikantoj.

Pro la nesuficxa kvanto (kaj nesuficxe alta kvalito) de la
alekstera propagando ne venas pozitivaj reagoj el la ekstera
medio. La memfido de esperantistoj malkreskis - kio siavice
kauxzas pluan retirigxon el la ekstera agado. Ekz. oni ne plu
portas verdan stelon sur la vestoj, kio subkonscie signifas la
nekuragxon elmontri, ke "mi estas esperantisto...". La manko de
ekstera agnosko malebligas aux malfaciligas la ricevon de
diversaj subvencioj, kiujn aliaj sociaj aux kulturaj movadoj tre
bone utiligas.

Anstataux rekoni la erarojn...
------------------------------

Pro la nesukceso realigi siajn iluziojn, pluraj "malnovaj"
esperantistoj trovas novajn pretekstojn. Anstataux analizi kaj
rekoni la erarojn, oni postulas politikan agadon de UEA (sub la
nomo de homaj rajtoj, paco ks), aliaj postulas, ke UEA rezignu
pri disvastigo de e-o, aux kulpigas la lingvon mem pro la
nesukceso, kaj ekagas por fari novan ido-movadon...

Ni devas dufronte labori!
-------------------------

En la strategia planado oni devas strikte apartigi la movadon (=
disvastigo, propagando de esperanto) kaj la komunumon (= interna
e-vivo, enmovada aplikado de la lingvo).

Gxis nun - ne oficiale, sed en la praktiko - la cxefanprioritaton 
havis la aplikado de la lingvo. La cxefa varba argumento 
estis la tuja, mondskala aplikeblo de esperanto. La
neplenumitaj promesoj, la ofte malalta nivelo de la servoj
(renkontigxoj, bultenoj ktp) kaj la instrua praktiko (oni kun
kelkaj esceptoj instruis cxefe nur la lingvon, sed ne la
esperantismon, - mankas la konscia (!) edukado esti
esperantisto) kauxzis, ke plejmulto de la kursfinintoj ne restas
en la movado, kaj post kelkaj monatoj, aux jaroj, plene
malaperas el inter ni.

Ni devas dufronte labori. Unuflanke ni devas zorgi pri la
plialtigo de la servo-nivelo (gardo de la gxisnunaj
esperantistoj), aliflanke ni devas turni nin al la eksterapropagando
por akiri eksteran pozitivan rekonon (rompi la diablan 
cirklon, menciitan en la unuaj alineoj).

Teoria bazo: e-o estas cxefe ideo
---------------------------------

En la komenca pasxo, ni devas fiksi la teorian bazon: esperanto
estas cxefe ideo, la celo de UEA estas disvastigi gxin. Gxi
signifas, ke pro nia sensxtateco la realigxo dependas nur de la
esperantistoj mem, do necesas cxies partopreno en la movado. Tiu
cxi devas esti la bazo de niaj varbaj argumentoj, kiuj mencias
(ankaux), ke ene de la movado la lingvo jam plurterene bone
utiligeblas. Donas pli da rezulto allogi kunlaboremajn homojn ol
seniluziigxontajn aplikontojn...

Pli konscian instruadon!
------------------------

Ecx cxe la nuna nivelo de propagando estas konstanta alfluo de
novaj esperantistoj. Tamen post la kursoj la plejparto de ili
malaperas, ja ili ne estas edukitaj esti esperantistoj (vidu la
kontraston al la etna, nacia edukado). Ni agas kontraux ni mem,
se la lernolibroj ne enhavas devige (!) cxapitrojn (ekz. kiel
suplemento) pri la historio de e-o, la movada strukturo, e-
servoj, centraj kaj lokaj adresoj, ktp.!

Post la kurso la lernanto perdas la ligon al la movado. Do estas
nia elementa intereso atingi la staton, ke jam dum la kurso lagvidanto 
zorgu pri abonigo de la lernantoj al iu internacia movada gazeto.
Tio ebligas al la kursfininto ne forgesi la lingvon, ricevi dauxran 
(dusemajnan, monatan) instigon por okupigxi pri esperanto, havi 
fresxajn informojn pri la movadaj eventoj kaj servoj, - do tio 
helpas kaj al la servodonantoj, kaj al la loka, landa organizo,
kaj al la kursfininto mem, ja li/sxi ne perdas la ligon al la movado.

UEA estas nia organizo!
-----------------------

UEA reale estas iu loza aro de e-grupigxoj. Laux la nuna
strukturo gxi ne estas organizo por plenumi iun celon, sed estas
amasorganizo, inter kies membroj funkcias nur
informintersxangxo. La landaj asocioj NE estas filioj de UEA, ja
ili estas tute memstaraj. La komitato krom pri administraj
internaj aferoj, fakte havas nenian potencon kaj decid-povon, ja
la landaj asocioj ne estas devigataj plenumi iun ajn decidon. Se
ni supozus, ke UEA (cxu la estraro, cxu la komitato) ekdeziras
lancxi iun kampanjon, konkretan agadon - gxi simple ne havus
eblecon plenumi gxin pro manko de strukturo. Ni devas decidi,
kion ni volas:

Unu el la ebloj estas sxangxi la decidsistemon. La landaj
asocioj devus havi du kategoriojn: plenrajtan kaj observan.
Plenrajta LA havu vocxdonrajton, sed la komunaj decidoj (ekz.
pri movadorganizaj aferoj, kampanjoj, lernolibroj, eldona agado,
agoj kontraux la piratado, membrosistemo ktp) estas por ili
devigaj. Se iu LA ne plenumas la komunajn decidojn, gxi igxos
observanta membro. UN havas similan decidsistemon: Ellaboritajn
kontraktojn subskribas tiuj LA-oj kiuj konsentas pri gxi, kaj
ili devigas sin plenumi la enhavon de tiuj kontraktoj.

Alia ebleco estas gardi la nunan strukturon, kaj paralele
elformi novan reton de aktivuloj, kiuj devigas sin plenumi
taskojn, ricevitajn de centra respondeculo. Tia aktivula reto
povas tre bone funkcii, kiel montras la ekzemplo de "rebata
servo" cxe kelkaj organizoj, aux la agado "centra artikolo" de
la Informa fako de UEA.

Ago-tago sub gvido de UEA
-------------------------

La ago-tago (kelkloke "surstrataj demonstracioj") en 1992
pruvis, ke nia samtempa, kunagordita agado - se gxi estas zorge
preparita - vekas grandan interesigxon cxe la amaskomunikiloj.
Por eluzi tiun eblon, UEA devas kunagordi la agadon. Intereson
de jxurnalistoj kaptis ne esperanto mem, sed la fakto ke io tia,
nekutima okazas samtempe (!!!) en pluraj euxropaj landoj!

Universalaj Kongresoj
---------------------

La UK-oj, kiel la plej grandaj publikaj manifestigxoj estas
tradicie necesa parto de la movado. Tamen oni devus foje
pripensi, cxu la nuna formo tauxgas esti ankaux labora kongreso
de esperantistoj? Dudekhora komitatkunsido certe suficxas nur,
se la Komitato estas formala instanco, kaj inter la
membroorganizoj de UEA necesas nur inform-intersxangxo, kaj
nenia plia kunagordita agado...

Rilatoj al la fakaj asocioj
---------------------------

UEA tenas kontaktojn kun cx. 40 "fakaj asocioj". Plejmulto de
ili plenumas nur la taskon: "registri la samfakulojn" sen aparte
zorgi pri faka aplikado, nek pri disvastigo de e-o en sia faka
tereno. Cxu oni ne devus repensi la celon kaj la estonton de tiu
agado? Fakte la fakaj asocioj devus funkcii kvazaux specialaj
komisionoj, kiuj plenumas la bazajn celojn de UEA en sia tereno.
Sed por atingi tion, oni devus respondi al la demandoj: kiel
rilati al ili, kaj kio estas necesa por ke ili povu plenumi la
celojn (taskojn...)

Cxefa rolo de UEA
-----------------

Plejmulto de esperantistoj konscias, ke komuna agado donas
kvalite pli altajn rezultojn ol la individua. Pro tio multaj
aktivuloj, ecx landaj asocioj atendas iniciatojn, (ecx
instrukciojn) de UEA: kion mi, ni faru? La tasko de UEA estas
gxuste tiu iniciatado, lancxo de komunaj agoj, de kampanjoj kaj
eventuale disdono de taskoj. Sed tiuj aferoj estas ne
realigeblaj cxe la nuna strukturo.

Oni ne povas tusxi nur unu aferon, ja por havi rezulton estas
necese, ke la tuta strukturo de la organizo servu tiujn celojn.
Oni devas de komenco gxis fino analizi la funkciadon de UEA,
devas respondi al dekoj da demandoj. Cxi tie mi tute ne tusxis
esencajn demandojn, kiel financado, proporcia sxargxoportado,
subteno de aplikado, rolo de individuaj membroj, celo kaj tasko
de e-grupoj, fondajxoj, informfluo, oficejoj (filioj) de UEA en
aliaj mondopartoj, ktp.

La Komitato en Valencio diskutos pri gvidlinioj por la estraro
de UEA. Por ke la afero de esperanto progresu, evidente nur la
disvastigo povas esti prioritato. Aplikado estas samtempe celo
kaj rimedo por la disvastigo! Por solvi la aktualajn strategiajn
demandojn, ne suficxas 1-2 pagxa suprajxa dokumento, tio tauxgas
nur por flankensxovi la aferon nesolvita. Por pridiskuti la
tutan komplekson estus oportune organizi apartan, plurtagan
seminarion. Sed kiun interesas tiuj pensoj?

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Scienca Revuo 1993/2
====================

Aperis - tre rapide post la antauxa - la vica numero de la ISAE-
eldono "Scienca Revuo" [Vol. 44 (1993)(2) - 163; ISSN
0048-9557). Kiel en la antauxa numero, oni povas, malgraux la
tema varieco de la artikoloj, eltiri ion komunan por la tuta
kajero. En antauxa numero tia cxefa fadeno estis kulturo, nun
gxi estas lingvo.

Vere, cxiuj problemoj, konsiderataj en la artikoloj, estas
rilatoj al lingvo: cxu tio estas didakttikaj problemoj en
instruado de esperanto al his- panlingvanoj (A. G. Fumero,
Lingvaj malfacilajxoj de la kubaj lernantoj de e-o.), cxu klasike
terminologia diskuto pri kemia nomenklaturo (D. Portmann, Nova
rigardo al la nomoj de kemiaj elementoj), cxu pri per- komputila
tradukado (A. G. Fumero, Tradukesploroj per malgrandkapacita
komputilo) aux restarigo de la senco por malaperintaj en la
teksto fragmentoj (R. Fossmeier, Pri resinkronigo en kodoj).
Speciale interesa por esperantologoj estas propono sxangxi la
liternomojn en e-o (Gx. Cool, Alfabetoj en etnaj lingvoj kaj en
esperanto) - propono apenaux iam akceptota, sed ja reflektantaiun 
reale ekzistantan problemon. La sola por la unua rigardo ne
ligita al la cxefa temo artikolo (V. I. Ionesov, Problemoj de la
sociologia interpretado de la enteriga rito en antikvaj scioj)
finfine ankaux estas ligita al la lingvo en vasta senco, cxar
temas pri mesagxoj, kiujn transdonis al la nuntempo la
antikvuloj, cxifrante ilin en la entombiga rito.

Tiaspeca tema unueco de apartaj numeroj de la scienca gazeto
estas, sendube, tre bona iniciato, cxar donas iom mankantan
unuecon al la tro bunta multprofila scienca eldonajxo.

Krom la artikoloj mem la kajero enhavas mallongajn informojn el
la scienca literaturo, recenzojn kaj bibliografion de SR 1988 -
1993.

N.G.

La jarabono (2 numeroj) de SR kostas 35 NLG al la UEA-konto
isae-z. Por detaloj pri SR kaj ISAE turnu vin al:

R. Hauger,
Ringstrasse 13,
CH-8172 Niederglatt, Svisio.

*************************************************************************

Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj
===============================

Fine de junio aperis la unua cxi-jara [n-ro 1(31)/1993] de
"Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj". La pure esperantlingva kajero
prezentas abundajn interesajn artikol(et)ojn de diversnaciaj
auxtoroj pri diversaj temoj, akcentante la aplikan flankon de la
sciencoj; abundas komercaj informoj kaj movadaj sciigoj (ekz.
pri Monda Kunagado ks.). Specialan intereson elvokas artikoloj
de Pan Chuan Plano de Eskalado de Cxinio, de Zhao Hongzhou Pri
la kontraux-scienca ideologia tendenco kaj de auxtorkolektivo
Pri senmedikamenta kurac-metodo de Cxinio. Necesas tamen
konstati, ke la menciitaj artiloloj ne estas originale verkitaj
en esperanto.

Interesa kaj utila por cxiu uzanto de la internacia lingvo estas
artikolo de Sergio R. Docal Pri la uzo de la komo, kie la
auxtoro pruvas, ke malgxusta uzo de tiu signo povas sxangxi la
sencon de la frazo.

Informojn pri la aboneblecoj petu cxe la redakcio:

Esperanto-Asocio,
Academia Sinica,
52 Sanlibe, 100864 Beijing, Cxinio.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

EKA - esperanto komerca agado
=============================

Esperantistoj el Triesto (Italio) kunlabore kun kelkaj alilandaj
esperantistoj ellaboris tute novan iniciaton, kiel apliki
esperanton por la komerca agado. Temas pri speciala reto de
komercaj agentoj, kiuj agas en siaj landoj, kolektante informojn
pri vend- kaj acxeteblecoj de diversaj varoj. La infomoj pri la
agentoj estas kolektataj en la triesta datum-bazo, kaj tiohelpos 
trovi al la agento, scianta pri io ofertata, agenton, kiu
scias, kiu tiun oferton bezonas. Poste la agentoj kontaktigos
inter si la interesitajn entreprenojn, kaj se la kontrakto
bonorde rezultos, ili ricevos maklerajxon.

Cxi-momente la projekto trovigxas en komenca fazo. Ankoraux
malmultas la agentoj, ecx ne en cxiuj landoj ili trovigxas. Sed
se tiu sistemo ekfunkcios pli vaste, speciale inter okcident-
kaj orienteuxropaj landoj, kie ankoraux ne ekzistas densa reto
de tradiciaj komercaj ligoj, gxi povos, dank' al vasta uzo de
esperanto, alporti renomon al nia lingvo kaj movado en la plej
influhava tavolo de Euxropo - la komercistoj kaj entreprenistoj.

Nun, por ke la ideo ne restu nur bona projekto, aktive
plivastigi la agentan reton - cxiu povas farigxi agento, se
havas kontakton kun entrepreno(j), interesitaj pri komercado kun
alia parto de Euxropo - kaj aktive propagandi la aferon en la
nacilingva gazetaro, por ke la potenciale interesitaj
entreprenoj sciu, ke esperantistaj agentoj povas plifaciligi
iliajn taskojn. Interesigxantoj povas turni sin al:

EKA,
P.k. 485, -4100 Triesre Centro, Italio.

*************************************************************************

ILEI
////

Instruistoj invitas - konatigxu kun ILEI!
==========================================

-------------------------------------------------------------
Tiu cxi numero de EVENTOJ estos sespage disdonata dum UK. La
suba materialo direktas sin cxefe al la tieaj partoprenantoj.
-------------------------------------------------------------

Dum la UK en Valencio nepre atentu 15-minutan prelegon enkonduke
al la kongresa temo 'Klerigo por la 21-a jarcento' de d-ro
Duncan Charters (Usono) en la inauxguro de la UK. La Tago de la
Lernejo mard-matene dedicxigxos ekskluzive al tiu temo, kun
kelkaj prelegoj, iuj de ILEI-anoj, kaj vigla panel-diskuto.

Kunsido de ILEI okazos dimancxe posttagmeze. Ni skizos la
pasintjaran agadon, la celojn por la venonta jaro, invitante
komentojn. Ni klarigos la bezonon por pliaj laborfortoj. Ni
traktos propon-tekston por eduka rezolucio antauxmetota al la
komitato de UEA, kiu devos trakti la kernan debaton: cxu ni
prioritate servu la ekzistantan esperantistaron, aux ni emfazu
kaj direktu rimedojn al sistema informado kaj instruado?
Alparolos krom estraranoj de ILEI, s-roj Milan Zvara pri E-
Centro en Poprad kaj Laszlo Szilvasi pri "Eventoj". Estrarano d-
ro So Jin Su prezentos informojn pri la 28-a ILEI-Konferenco en
Koreio.

En la ILEI-budo ni akceptos membrigxojn al ILEI, abonojn al Juna
amiko kaj EVENTOJ, montros niajn eldonajxojn, akceptos aligxojn
al la 27-a kaj 28-a ILEI-konferencoj en Paterna (10 km de
Valencio) kaj resp. Kangnam (Koreio), tuj post la koncernaj UK.
Aligxojn ni same akceptos por la 2-a kaj 3-a gimnazioj de ILEI.

Registrigxo por la ekzamenoj de UEA kaj ILEI okazos posttagmeze
en mardo, kun skriba parto jxauxde kaj parola vendrede. Kosto:
60% de la MA-kotizo por via logxlando.

Ne forgesu rigardi la reviziitan reeldonon de la unua kajero de
"Tendaraj tagoj" en la libroservo. Prezo sensxangxa, spite 4
novajn pagxojn, 8 reviziitajn, kaj aldonon de koloro.

Konversaciaj rondoj okazos tra la semajno en kvar grupoj je
diversaj niveloj.

Stefan MacGill

*************************************************************************

ANONCO
//////

---------------------------------------------------------------
                Cxu al vi placxas EVENTOJ?

Cxu vi opinias gxin utila por la movado, por la rapida
informfluo en Esperanto?

Se jes, abonu mem kaj ne hezitu rekomendi gxin al viaj amikoj!
Abonu al EVENTOJ povas esti bona donaco al samideanoj el
netranspagipovaj kaj malricxaj landoj. Vi povas ankaux pagi
kotizon al la redakcia abonfonduso - tio helpos abonigi al
EVENTOJ aktivulojn el tiuj landoj, kie gxi momente sxrumpas pro
ekonomiaj kauxzoj.
---------------------------------------------------------------

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

3-a CxAIS studsesio
===================

La tria studsesio de AIS en Cxehio, CxAIS, okazos en Prago en
Pedagogia fakultato de Karla Universitato 06. - 10.09.1993. En
la programo estas antauxvidataj 10 diversaj kursoj, kiujn faros
profesoroj kaj docentoj de AIS. Pluaj informoj kaj aligxoj laux
la adreso:

Ing. Irena Fialova,
Pedagogicka fakultakatedra didakticke technologie,
Rettigove 4, CZ-11639 Praha-1, Cxehio

*************************************************************************

Invito al Berlino
=================

Okaze de la 90-a datreveno de sia fondigxo, Esperanto-Ligo
Berlin invitas samideanojn el aliaj euxropaj cxefurboj al
jubilea renkontigxo, kies cxeftemo estas "Ni komprenas nin.
Kunlaboru en Euxropo!".

La renkontigxo okazos semajnfine la 27-an - 28-an de novembro
1993. Tranokto en pensiono kun matenmangxo (en unu- aux dulita
cxambro) - 50 DEM. Busa rondveturo tra Berlino - 15 DEM. Aligxu
cxe:

Esperanto-Ligo Berlin,
Unter den Linden 38, DO-1086 Berlin, Germanio.

*************************************************************************

EKA-stagxo por agentoj
======================

Post la unua sukcesa stagxo por agentoj en Pecs (Hungario) en
majo 1993, EKA (Esperanta Komerca Agado) organizas la duan
stagxon, cxi foje en Pineto (Italio) la 28-29-an de auxgusto
1993, en kadroj de la Itala E-kongreso.

Cetere, la kongresa LKK disponigas al 20 reprezentantoj de
nepagipovaj landoj (ne pli ol 3 personoj el unuopa lando!)
senpagan tranoktadon kaj mangxadon (akceptigxos tiuj, kiuj la
unuaj sin anoncos).

Por pliaj detaloj kontaktu la organizantojn:

pk. 485. I-34100 Triesto, Italio
Telefakso: +39-40-828764.

*************************************************************************

Internacia amikeca renkonto
===========================

okazos 24-27-an de septembro 1993 en "The Frairs" (antikva
Karmelana monahejo), en Kent, Anglio.

Oni dormos en modestaj, sed komfortaj cxeloj, mangxos en
tradicia refektorio, renkontigxos en tauxge ekipita Konferenca
Centro. Apude fluas la rivero Medway, estas lageto kun akvo-
birdoj, parkoj kaj gxardenoj. Prezo ne pli ol 79 GBP. Informas
kaj havigas aligxilojn:

Terry Page,
37 Bullfinch Close,
Riverhead, Sevenoaks, Kent, TN 13 2 BB, Anglio.

*************************************************************************

18a kaj 19a Internaciaj Semajnoj de Esperanto
=============================================

Pro pasintjaraj sukcesoj estas organizotaj dum la venonta somerodu 
internaciaj semajnoj, kiuj okazos:

1) de la 4-a gxis la 11-a de septembro 1993 cxe mediteranea
   marbordo, en havenurbo Sete, en bela parko apud la maro;

2) de la 21-a gxis la 28-a de auxgusto 1993 en Alpoj, 1100 m
   super la marnivelo, meze de kampoj kaj arbaroj, 25 km sude de
   la urbo Thonon.

Vi lernos aux perfektigos vian scipovon pri esperanto,
trovigxante en vere internacia etoso, krome vin atendas ricxa
distra programo.

Tre modesta restadkosto; ambaux restadejoj tauxgas por
rulsegxuloj; eblas tendumi proksime.

Aligxojn kaj informojn petu cxe:

Centre Culturel Esperanto de Montpellier
5, Rue de Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio.

*************************************************************************

Internacia E-Tablotenisa Konkurso
=================================

14-an de auxgusto 1993.
Informigxu cxe:
pk. 89, Hodmezovasarhely, H-6801 Hungario.

*************************************************************************

IJK en Vraca 1963 - 1993!
=========================

La 19-a IJK de TEJO okazis same en Vraca, kiel la cxi-jara. La
organiza komitato aparte invitis la tiamajn partoprenantojn por
cxeesti la nunan kongreson, kaj organizas por ili apartan
kunvenon la 13-an de auxgusto. Jam konfirmis sian cxeeston
tiamaj kongresanoj el Germanio, Auxstrio, Polio, Svisio, Israelo
ktp.

Danke al la "Fonduso Partopreno IJK" de TEJO al la cxijara
kongreso ricevis senpagan partopreneblon 14 gejunuloj el
Albanio, Serbio, Rumanio, Kroatio kaj Rusio.

Membro de LKK de IJK dejxoros cxe la TEJO-gicxeto dum la UK en
Valencio por informi pri aligxoj, veturoj al Vraca, k.s.

Dum la kongreso okazos publika diskuto pri la modernaj tendencoj
en la E-komunumo kun partopreno de pluraj internacie konataj
personoj...

Surloke eblos aligxi al postkongresaj ekskursoj al la Nigra Maro
(Varna, Nesebar), Turkio (Istambulo) kaj Kazanlak.

En la numero de 1/februaro-93 de EVENTOJ aperis donackupono, kiu
donas la rajton ricevi specialan donacon por la pagintaj
abonantoj de EVENTOJ (partoprenantaj IJK-n). Ne forgesu kunporti
vian kuponon (aux la koncernan numeron)!

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

"La skolta mondo" restartas
===========================

Post la provnumero (vd. Eventoj No 26), jxus aperis la dua, jam
vica numero de la organo de Skolta Esperanto-Ligo sub la redakto
de Anna Ritamaki. La revivigxo de la gazeto certe kontribuos al
la plivastigxo de la e-movado en la infana medio - almenaux la
bona kompilo kaj agrabla aspekto de la nuna numero promesas
tion. Por informoj pri SEL kaj pri la revuo turnu vin al :

Anna Margareta Ritamaki,
Peltolavagen 6 B 36, FI-20720 Abo, Finnlando.

*************************************************************************

Gazeto por komencantoj
======================

En Ekaterinburg (eksa Sverdlovsk) oni lancxis novan gazeton por
komencantoj.

Ekzistas jam Juna amiko kaj Kastora klubo. Cxu tamen indas
lancxi novan gazeton? Versxajne jes, cxar tiuj gazetoj aperas ne
ofte kaj estas dedicxitaj precipe por junaj legantoj. Komencanto
- tiel nomigxas la nova gazeto - estas trisemajna(!), kaj
tauxgas laux la enhavo por cxiuj agxoj.

Krom lingvaj aferoj gxi informas ankaux pri kulturo, historio
ktp. de esperanto. Komencanto jam havas pli ol 500 legantojn,
precipe finintojn de diversaj korespondaj kursoj.

Por ricevi sesnumeran serion sendu en koverto 5 USD aux 6 IRK al
la eldonanto:

Viktor Kudrjavcev,
Pk. 132, RUS-620041, Ekaterinburg, Rusio.

*************************************************************************

Nova vegetarana gazeto
======================

Cxesis "Esperantista vegetarano", sed la multnombraj
esperantistoj-vegetaranoj ne povas ne havisian tribunon - kaj
jen aperis la unua numero de VEGO, kiun eldonas Vegetarana
Esperanto-Grupo. Laux la anonco, VEGO estas gazeto por:

   - bestaj rajtoj
   - homaj rajtoj
   - media protektado.

Jam la unua numero enhavas multajn gravajn kajautilajninformojn
pri diversaj hom- kaj bestrajtprotektaj asocioj, vegetaranismaj
principoj ktp. La gazeto planas aperadi 4-foje jare, la jarabono
kostas 5 GBP aux egalvalore. La redakcia adreso:

Brian W. Burnet,
Nant Yr Hafod Cottage,
Llangdela, Clwyd LL11 3BG, Britio
Tel: +44-978-88442

*************************************************************************

MOVADO
//////

Kreditkartoj akceptataj - ankaux en Esperantio!
===============================================

Uzi la servojn de "eksterlandaj" libroservoj ofte estas
malfacile pro transpagaj problemoj, kaj pro la altaj bankkostoj.
En la cxiutaga vivo vaste estas uzataj la kreditkartoj, - tamen
plejmulto de E-organizoj, libroservoj ne povas, ne pretas
akcepti ilin.

La konata E-eldonejo kaj librovendejo SONORILO rompis la vicon,
kaj akceptas plurajn kreditkartojn, kiel VISA, EUROCARD,
MASTERCARD, American Express, JCB ktp. Por la posedantoj de tiuj
kartoj do ne plu ekzistas transpagaj problemoj ankaux en
Esperantio, ja SONORILO estas unu el la plej grandaj E-
libroservoj, kie oni povas mendi librojn, video- kaj
sonkasedojn, diskojn - ecx aboni revuojn!

Posedantoj de tiuj kreditkartoj simple sciigu per subskribita
karto aux telefaksa letero ties numeron, validodaton kaj la
nomon de la kreditkarto al:

Eldonejo & Librejo SONORILO,
Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio.
Telefono kaj fakso: +32-3-8272405

Rim: SONORILO peras ankaux EVENTOJ-n, do por aboni gxin
sekvajare per kreditkarto vi povas turni vin al ili. La red.

*************************************************************************

OSIEK-premioj aljugxotaj
========================

Cxiujare OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-
Konferencoj) aljugxas premion al nefikcia verko al vivanta
auxtoro. La debatoj kaj vocxdonado okazas cxiujare dum la
konferenco de OSIEK, kiu cxi-jare pasos inter 17-23.07. en
Kondoros (Hungario).

La elekto estos malfacila, cxar preskaux cxiuj verkoj proponitaj
por la premioj estas bone konataj en Esperantujo, kaj estas
gravaj por la movado; kelkaj estas ecx tradukitaj al diversaj
naciaj lingvoj. Jen la listo de validaj proponoj:

William Auld: La fenomeno Esperanto
Detlev Blanke: traduko de Manifesto de la Komunista Partio de K.
               Marks kaj F. Engels
Andre Cherpillod: Glozel kaj la prahistoria skribo
Ulrich Lins: La dangxera lingvo
G. F. Makkink: Nia Fundamento sub lupeo
Claude Piron: La bona lingvo
Rikardo Sxulco: Pledo por unueca lingvo
Bruno Fogelmann: La nova realismo

*************************************************************************

Kulturpremio al B. Vogelmann kaj R. Schulz
==========================================

FAME-fondajxo kaj la urbo Aalen (Germanio) dedicxis la 3-an
Esperanto-kulturpremion al Bruno Vogelmann kaj Richard Schulz
(Rikardo Sxulco). Dum la kulturmatineo en Aalen la du premiitoj
ricevis la premion 10.000 DEM el la manoj de la urbestro, Ulrich
Pfeifle, kaj de prezidanto de FAME, Alois Meiners (la lasta,
bedauxrinde, mortis antauxnelonge).

Bruno Vogellmann: elstaras liaj 9-lingva komerca vortaro
(reeldonita en 1990 kun 2500 terminoj kun aldonoj en la cxina
kaj japana lingvoj), kaj filizofia verko La nova realismo.

Richard Schulz: per la furorlibro Mia amata Esperamto li gajnis
multajn simpatiojn por la ideo de mondvasta dua lingvo. Sed
kulture plej gravas liaj tradukoj el la germana; menciindas
ankaux liaj originalaj verkoj.

Antauxe la premion ricevis KCE en La Chaux-de-Fonds (Svisio) kaj
la japano Ito Kanzi (Ludovikito).

el "Heroldo", 10 julio 1993

*************************************************************************

Alp-Adrio: propono akceptita
============================

Dum la estrarkunsido, okazinta la 16-an de junio 1993, la
gvidantaro de Triesta Esperanto-Asocio decidis akcepti la
sugeston, proponitan dum la lasta Gxenerala Asembleo de Alp-
Adria Kunlaboro en Maribor, pri translokigxo de la sekretariejo
al Triesto kaj pri okazigo de la 6-a Konferenco de Alp-Adriaj
esperantistoj en tiu urbo en majo de 1994.

La nova sekreterio estas Edvige Ackermann.

el "La Eta Gazeto", julio 1993

*************************************************************************

Profesiigxo pri esperantologio
==============================
Establigxas esperantologiaj studoj por eksterlandanoj en la
Budapesxta Universitato Eotvos. Sep gestudentoj (1 auxstrino, 1
polino, 2 germanoj, 1 franco, 1 koreo) pretigxas por magistrigxo
cxi septembre en la Universitato Eotvos. Kelkaj el ili planas
dauxrigi la stoduojn por doktorigxo.

Post anonco en Eventoj (2/aprilo-1993, n-ro 28), la dua grupo
komencos siajn studojn en septembro, kaj espereble cxiun trian
jaron multaj aliaj elektos profesiigxon pri esperantologio kaj
interlingvistiko.

La aligxantoj devas havi bonan lingvoscion kaj bazajn konojn pri
la esperanta kulturo. Tiel jam dum du jaroj eblos magistrigxi
kaze de serioza hejma laboro. La tria jaro ebligos specialigxon
(pri esperanta lingvistiko, literaturo, metodiko,
interlingvistiko, komputa lingvistiko aux eldonado kaj
redaktado) kaj pretigxon por doktorigxo.

Esperanto-fako planas inviti gastprelegantojn, konatajn fakulojn
ankaux el aliaj landoj. Al la auxtuna starto jam aligxis
studontoj el Britio, Bulgario, Finnlando, Francio, Irano,
Israelo, Italio, Koreio, Turkio kaj Ukrainio. La universitato
akceptos aligxojn ankoraux en auxgusto!

Por pli detalaj informoj vd. Eventoj No 28 aux turnu vin rekte
al

Esperanto-fako,
Universitato Eotvos,
p.k. 107, H-1364 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Esperanto helpas handikapulojn
==============================

En 1992 dum la 1-a Mondkongreso de Esperantistoj-Handikapuloj en
Frantisxkovy Lazne estis fondita Internacia Klubo de
Esperantistoj-Handikapuloj. La klubo celas faciligi la
komunikadon inter handikapuloj kaj ties organizoj
internaciskale, uzante esperanton.

Nun la Klubo jam havas 729 membrojn de diversaj kategorioj el 15
landoj, en kelkaj landoj ekzistas ecx apartaj sekcioj. Gxi
organizas kongresojn kaj aliajn renkontigxojn, okupigxas pri
disvastigo de esperanto (diversnivelajn kursojn finis jam 406
personoj), ecx arangxis la konstruadon de Zamenhof-monumento.

Cxiumonate aperas la interna ligilo "Informilo de Asocio de E-
Handikapuloj", kvaronjare estas eldonata propra almanako
"Antauxen" kun soci-politika kaj beletra enhavo (jarabono por
ambaux eldonoj kune nur 5 DEM).

Pri pliaj detaloj turnu vin al:

Josef Vanecxek,
Soukenicka 58, CS-27401, Slany, Cxehxio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

--------------------------------------------------------
                 EVENTOJ aboneblas 
por kalendara duonjaro kontraux duono de la jara kotizo.
          Abonu kaj abonigu viajn amikojn!
--------------------------------------------------------

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

"La tempo laboras por esperanto"
================================

Intervjuo kun Andrzej Pettyn, redaktoro de la Esperanto-Sekcio
de la Pola Radio

En kiuj cirkonstancoj vi eksciis pri esperanto kaj kiamaniere vi
esperantistigxis?

Kiam mi estis kelkjara knabo, dank' al mia patrino mi malkovris
la mirindan mondon de libroj kaj mi farigxis pasia
libroleganto... En unu el la libroj verkita de pola auxtoro
Grabinski ankoraux antaux la dua mondmilito, mi tralegis pri
homoj, kiuj interkomprenigxis per komuna internacia lingvo
esperanto.

Tiu ideo tre forte ekgxermis en mi, cxar inter miaj
samlernejanoj estis tiutempe modo uzi la propran "lingvajxon",
por ke la instruistoj ne komprenu nin. Estis multaj specoj de
tiaj lingvajxoj... Ne estas do strange, ke la informo pri tio,
ke jam ekzistas preta lingvo, ege fascinis min. Sed neniu
informis, kie oni povus acxeti lernolibron de tiu cxi lingvo,
kie oni povus gxin lerni ktp. Mi memoras, ke logxante en la
jaroj 1953-54 en Zombkowice Slazkie mi demandis pri tiu cxi
lingvo mian instruiston, kiu informis min, ke alia instruisto
Karol Gede estas esperantisto. Kiam mi vizitis tiun Gede en
apuda vilagxo Tarnawa, li diris: mi ne povas helpi vin, e-o
estas malfavore traktata de la auxtoritatoj, forgesu pri mia
esperantisteco.

Kelkajn jarojn pli poste mi renkontis tiun Karol Gede dum la UK
en 1959 en Varsovio. Intertempe la sinteno al esperanto flanke
de la auxtoritatoj farigxis pli favora. Oni permesis okazigon de
UK en Varsovio.

Mi mem en 1956 komencis lerni esperanton koresponde, sed la
unuajn du ekzercojn skribis suficxe malbone, kaj mi iom
seniluziigxis. Tamen pli poste en 1957 mi partoprenis e-kurson
en la Junulara Palaco en Varsovio. La kurso disfalis, sed mi mem
ellernis la lingvon auxtodidakte.

Cxu la laboro en Pola Radio kaj la ideo de e-radioelsendoj estis
efiko de via penado? Rakontu koncize pri la historio de la e-
redakcio.

La elsendoj kreigxis prepare al UK en Varsovio en 1959 kaj
komencigxis la 4-an de aprilo. La unuaj du redaktoroj estis Ada
Sikorska-Fighiera kaj Jerzy Uspenski. Mi komencis mian
kunlaboron la 8-an de aprilo 1959 tute hazarde.

S-ino Sikorska, kun kiu mi estis en la estraro de Varsovia Filio
de PEA, venis subite al la Asocio, kaj petis, ke mi traduku
suficxe longan tekston por la sekvonta tago. Mi sxvite laboris
la tutan nokton. Matene mi venis en la sidejon de Pola Radio,
kie Jerzy Uspenski, poste Andrzej Rajski kaj Isaj Drawter terure
korektis la tekston.

Nu, mia lingvouzo rapide evoluis kaj baldaux mi farigxis
konstanta kunlaboranto kune kun Jerzy Grum kaj aliaj. Estis
amaso da personoj, kiuj pasis tra la redakciaj cxambroj, sed
fakte gxis nun restis Barbara Pietrzak, kiu aligxis al la laboro
en 1969.

El la malnovaj, iamaj redaktoroj nunmomente kunlaboras Milada
Szwedo kaj Jan Klinek. Kelkaj homoj mortis, ekz. Piotr Rowinski,
Zbignew Lutogniewski, Jerzy Grum, kelkaj malaperis, ekz., la
unua regxisoro Zbigniew Laskowski de jaroj logxas en Svedio,
samkiel M. Birbrajer, iuj pensiuligxis, ekz. Jerzy Uspenski, iuj
trovis por si alian laborlokon.

La elsendoj evoluis de unu duonhora programo en 1959 gxis 
sesduonhoroj en 1983 - 1989, poste ili sxrumpis gxis la nunaj
du elsendoj tage.

Pri kio vi okupigxas ekster via profesia laboro por esperanto?

Unuavice pri finnaj aferoj, i.a. mi aktivas en la Cxefa Estraro
de Pola-Finna Amikec-Societo, kie mi respondas pri la instruado
de la finna lingvo, krome mi estas gvidanto de la Pola-Finna
Filmoklubo en Varsovio.

Kion vidirus konklude?

Mi deziras plifortigi vian kredon pri la nuno kaj estonteco de
esperanto. En iu momento de mia vivo mi komencis dubi, cxu indas
okupigxi pri cxi tiu lingvo, cxu esperanto havas la sxancon
farigxi vere internacia?

Mi diros al vi: gxi jam estas internacia, sed gxia pli vasta
aplikado grandparte dependas de la talentoj kaj energio de gxiaj
popularigantoj. Iam mi kredis, ke Euxropo estas poreterne
dividita per la berlina muro. Sed kiam falis la berlina muro,
kiam realigxis io sxajne nekredebla, mi pli kaj pli firme
komencis kredi, ke falos la antauxjugxoj pri esperanto, ke
venkos la prudento de la homoj kaj esperanto ricevos pli da
internacia aplikado.

La pliintimigxo de internacia kunlaboro, kiu lastatempe pli kaj
pli sekvas, komprenigas al la homoj, ke sen komuna internacia
lingvo vera komprenigxo globskale ne eblas. Tial mi kredas, ke
la tempo laboras por e-o.

Intervjuis Ireneusz Bobrak

laux "Varsovia Vento", 9/1993

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Seula Esperanto-Kulturcentro sercxas esperantistojn, kiuj volas
korespondi kun koreaj gesamideanoj:
S.E.K., CPO Kesto 3047, Seulo, Koreio.

* * *

La Japana E-Koresponda Servo, funkcianta cxe la Kansaja Ligo de
E-Grupoj, dauxre akceptas korespondpetojn. La servo tenas la
leterojn por unu jaro, kaj klopodas peri al tauxga persono.
Kontaktadreso:
Sonehigasimati 1-11-46-204,Toyonaka-si, 561, Japanio.

* * *

15-jara lernanto pri turismo, matematiko, lingvoj: Csaba Csako,
Szanto Kovacs str. 28 II/6, H-4400 Nyireghaza, Hungario.

* * *

Dez. intersxangxi spertojn pri instruado de e-o en lernejoj,
korespondaj kursoj ks.: Hektor Jimenez, Ave. 47, Nr. 3803, 
e/48 y 40, Rpto. Kohlly, Playa, La Habana, Kubo.

* * *

Filologo kaj jxurnalisto pri esperantologio, gazetara laboro kaj
historio de la e-movado: Juan Ramon Rodriguez Gomez, Aptdo 6189,
Plaza de la Revolucion, C-10600 La Habana, Kubo.

* * *

14-jara lernantino pri libroj kaj biciklado: Helga Kek, Deak u.
11, H-3910 Tokaj, Hungario.

* * *

Lernejanoj de la 6-a kaj sepa klaso, kaj direktoro de la lernejokie 
ili lernas esperanton:

* * *

Mato pekuljak, Otarijska 8, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

* * *

17-jara komencanto atas historion, poezion, diplomation: Miklos
Takacs, Polgasi ut 99/A, H-4080 Hajduhakas, Hungario.

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Rok-gazet'- la 5-a
==================

Jxus aperis la kvina numero de tiu cxi bela eldono, sur 32
pagxoj. La enhavo buntas: komunikas pri rok- kaj malrok-
novajxoj, klerigas, atentigas, intervjuas...

Rok-Gazet' estas la plej profesi-aspekta revuo en Esperantio,
plene gxi indas je subteno. (Cetere gxuste nun komencigxis la
vica abonperiodo por la sekvaj kvar numeroj).

Kvar sinsekvaj numeroj kostas 100 FRF, aux 35 NLG, pagendaj al
UEA-kodo rokk-h, aux 26 IRK (13 USD por nepagipovaj landoj),
sendendaj al la redakcio:

EUROKKA,
F-31450 Donneville, Francio.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Adressxangxo
------------

Nord-Hungaria Esperanto Societo ekde 1-a de julio havas novan
sidejon: 3525 Miskolc, Szechenyi u. 35. II.em. La posxta adreso
restis sensxangxa: 3548 Miskolc pk. 679.

Kiel atingi la IJS-ejon?
------------------------

IJS (31.07.-06.08, kastelo en Mikosszeplak) estas la plej granda
somera E-arangxo en Mez-Euxropo. Por viziti gxin per trajno
(ekz. Budapest Deli 06.30 11.55 17.20) atingu la stacion
Zalaber-Batyk, kaj de tie per auxtobuso veturu tra la vilagxo
Zalaveg gxis la haltejo "Mikosszeplaki kastely" (cx. 8,5 km).

Karavano IJS-IJK
----------------

De IJS veturos auxtobusa karavano al IJK en Vraca, Bulgario. La
veturkosto estas 4500 forintoj. Por demandi pri liberaj lokoj
por eventuale kunveturi, telefonu aux faksu al Edit Borsos
+36-92-313688 gxis 29-a de julio, aux poste jam alveturu al la
IJS-ejo.

OSIEK en Kondoros
-----------------

Inter 17-24 de julio okazos internacia E-konferenco de OSIEK en
Kondoros kun partopreno de cx. 60 eksterlandanoj (kaj gxis nun 1
hungaro...) Kvankam pri la preciza loko kaj programo ne estas
detalaj informoj (la organizantoj kontaktis neniun hungarian
e-organizon...) indas viziti la arangxon. Kondoros estas ne tre
granda vilagxo, do certe estos facile trovi ilin surloke.

Libroservisto sercxata
----------------------

Nia redakcio volas ekfunkciigi perposxtan libroservon, por kio
ni sercxas budapesxtan kunlaboranton (prefere kun telefono). Se
vi pretas okupigxi pri tiu servo, bv. telefone kontakti nin, aux
renkonti persone en la centra klubejo "Esperejo" en merkredoj
post la 20-a horo. Sercxu:

Laszlo Szilvasi!

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Kiel diskonigi vian asocion?
============================

Tiel nomigxas la 24-pagxa kajero, eldonita de UEA, kiel la unua
en la serio Konsilaroj por Aktivuloj.

La brosxuro estas la esperanta traduko far G. Pirlot de franca
originalo. Sur limigita spaco gxi prezentas respondojn al la
cxefaj demandoj, kiujn frontas ajna landa kaj ankaux internacia
e-asocio kiam strebas dece prezenti sin al la ekstera publiko.
Ofte gxuste nescio de la plej bazaj reguloj de reklamado
fiaskigas la agadon, bone planitan en ceteraj rilatoj.

La brosxuro plenigas veran e-merkatan truon. Oni ekscias el gxi,
kiel korekte prezenti sian celaron, kiel plej bone formuli
mesagxon, uzi la informilojn (gazetaron, radion, televidon,
proprajn presajxojn ktp.), kiel mem organizigxi (ja ecx tion ni
ofte imagas nur nebule!), ecx kiel indas kaj kiel ne indas
kompili afisxojn...

Certe, la brosxuro mem ne helpos cxiam al cxiu, same kiel la
plej bona kuirreceptaro ne permesos tuj igxi cxefkuiristo en
restoracio. Sed ecx la plej sperta kuiristo bezonas kuirlibrojn,
kaj niaj aktivuloj tre ofte estas kuiristoj amatoraj, por ili la
plejmulto de la prezentataj konsiloj povos esti tute novaj.
Krome, surbaze de la pritraktataj demandoj oni povas plani
aktivultrejnajn seminariojn, kie eblos konsideri ilin kiom ajn
pli detale.

Aktivuloj de nia movado devas scii uzi la merkatikajn metodojn
por disvastigi esperanton en la mondo. Kaj la eldonajxo Kiel
diskonigi vian asocion povas bone helpi por tio!

La brosxuron oni povas mendi cxe la libroservo de UEA kontraux 3
NLG (rabato de 33 %-oj cxe samtempa mendo de 3 ekz.-oj).

N.G.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Nia historio
============

Alariko skribis en La Brita esperantisto 3/93 (represo en
Eventoj n-ro 27, 1/aprilo-93), ke ni ne havas libron pri la
historio de la movado. La plej bona libro, laux mi, pri tio
estas "Historio de Esperanto", en tri volumoj, de Leon
Courtinat, kiu finigxas je 1959. Estus bone se iu povus verki
kvaran volumon por dauxrigi gxin.

Charles Field

el "La Brita Esperantisto" jul.-auxg. 1993

*************************************************************************

HISTORIO
////////

----------------------------------------------------------------
Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia
kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de
cxiu lingvokurso.
----------------------------------------------------------------

Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
===========================================

(dauxrigo. Komenco en "Eventoj No 28 - 33)

Post la Dua Mondmilito la nova intersxtata mondorganizajxo estis
kaj restas Unuigxintaj Nacioj, al kiu sin turnis UEA en 1950 per
jena peticio:

Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia helpa
lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuigxintaj
Nacioj devas preni gxin en seriozan konsideron.
Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn
naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por
faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por
rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto
en cxiuj partoj de la mondo - la sola helpa lingvo, kiu havas
rimarkindan sukceson - mi esperas, ke Unuigxintaj Nacioj helpos,
per cxiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu cxi
lingvo, ekzemple kuragxigante gxian in struadon en la lernejoj,
kiuj disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante gxian
uzon en turismo, internacia komerco kaj korespondado.

Vere rimarkinda estis la popola subteno de tiu peticio.
Subskribis gxin 895432 individuoj, kaj 492 organizoj (kun sume
15454730 membroj), el 76 landoj.

La peticio estis transdonita al UN, kiu siavice transdonis gxin
al la sekretario de Unesko (la eduka, scienca kaj kultura
organizajxo de Unuigxintaj Nacioj). Tiu transdono estis en si
mem provo flankensxovi en neglekton la tutan aferon, sed
insistado de la esperantistoj gvidataj de d-ro Ivo Lapenna
sukcesis enigi en provizoran projekton de programo por 1953 kaj
1954 ian gxeneralan rezolucion, kiu tenis la aferon vivanta.
Unesko tamen, kiel kutime en la kazo de Esperanto, util igis
cxiujn procedurajn eblecojn por malhelpi gxian pluan evoluon,
tamen en la fino de 1952 la svisa delegacio prezentis al la
Gxenerala Konferenco rezolucion, kiu estis akceptita, ecx se en
radike sxangxita formo, de la Pleno: kio signifis, ke finfine
Unesko estis devigita pritrakti la aferon.

La oka sesio de la Gxenerala Konferenco en Montovideo devis
okupigxi pri du demandoj rilate al Esperanto. Unuflanke UEA
petis t.n. konsultajn arangxojn kun Unesko (kion gxi cetere
ricevis, tamen ne sen batalado), kaj aliflanke Unesko devis
pritrakti la peticion, en tiu aux alia formo.

La okazajxoj en Montovideo multrilate havas la ecojn de romano.
D-ro Lapenna kaj lokaj esperantistoj mobilizis la publikan
opinion, organizis imponan Esperanto-ekspozicion (kiu tre favore
impresis multajn delegitojn, kaj persone kontaktigxis kun gravaj
personoj. Rezulte, la meksikia delegacio decidis prezenti
rezolucion al la Programkomisiono.

La Komisiono pritraktis la rezolucion malfrue en sabata
posttagmezo, kiam cxeestis nur 45 el 72 delegacioj - kaj ecx la
cxeestantaj tre ofte ne estis reprezentitaj de siaj cxefoj, sed
de neinformitaj subuloj. La prezidanto de la Komisiono intence
lezis la proceduron: anstataux doni la parolon al la proponinto
de la rezolucio, kiel estus normale, li transdonis gxin al
kontrauxulo de la rezolucio, prof. Blinkenberg el Danlando. Tiu
lasta atakis Esperanton, kaj malseriozigis la etoson per
diversaj "spritajxoj".

Post tiu malrespondeca parolado, d-ro Lapenna, kiel observanto
de UEA, ricevis permeson paroli dum tri minutoj! Kompreneble, la
rezolucio estis rifuzita de granda plimulto de la vocxoj.

Felicxe, d-ro Lapenna ne estis homo, kiu facile lasis sin venki.
Per lerta informado al la gazetaro kaj radio, kaj per multaj
personaj kontaktigxoj, esperantistoj atingis, ke la meksikia
delegacio, apogita de Urugvajo kaj kelkaj aliaj, postulis
rekonsideron de la rezolucio en la Pleno, kie gxi estis
akceptita per 30 vocxoj kontraux 5, kun 17 sindetenoj. Vera
triumfo en nekredeble malfavoraj cirkonstancoj.

La akceptita rezolucio tekstas jene:
-----

La Gxenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Gxenerala
Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;

Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la
internaciaj intelektaj intersxangxoj kaj por la proksimigo de la
popoloj de la mondo;

Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de
Unesko;

Notas, ke pluraj Sxtato-Membroj informis pri sia preteco
enkonduki aux ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj
lernejoj aux superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Sxtato-
Membrojn informadi la Gxeneralan Direktoron pri la rezultoj,
atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Gxeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en
la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj
tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj
koncernantaj ambaux organizajxojn.

(finota)

el "William Auld: La fenomeno Esperanto".
Rotterdam: UEA, 1988.
ISBN 9290179. 120 p. 21 cm.
Prezo: 18,00 NLG

*************************************************************************

INTERESE
////////

BALBUTANTOJ
===========

Antaux nelonge vizitis min jxurnalisto por verki artikolon pri
esperanto. Grava vizito, cxar jam antauxe montrigxis, ke ne
necesas defendi nian lingvon: temas pri amiko de nia lingvo. Dum
la konversacio mi konstatis ke la vizitanto lauxspirite estis
esperantisto, kiu tamen forlasis la movadon. Kial? Kio okazis?

La tre okupita persono iam konatigxis kun esperanto, kaj
eklernis gxin. Sed lingvon oni devas ekzerci per la uzado. Do:
li aligxis al klubo, kaj liberigis sin de cxiuj aliaj taskoj dum
du vesperoj en gxiu monato por viziti esperanto-grupon. Sed kia
elrevigxo!

Inter samlingvanoj la uzo de esperanto tute ne necesas, kaj tial
oni parolis nur nacilingve. La klubo tiel degeneris gxis
"spabo": societo por agrabla babilado, kaj la klubanoj restis la
fifamaj "eternaj komencantoj", kapablaj nur al infaneca babilado
kaj balbutado.

Se iu volas pravigi tion per la fakto ke cxeestas novuloj, kiuj
ankoraux ne cxion komprenas, mi memorigas pri poemeto de Poul
Thorsen (el libreto PLUK, 1960):

    Se ni pro la novuloj
    nacilingve en kluboj parolas,
    laux similaj reguloj
    lerni nagxi sen akvo utilas.

Kiom grava la problemo estas, mi konstatis dum jarkunveno de
landa asocio, kie oni petis permeson diskuti nacilingve - kio
poste (almenaux parte) okazis.

En Evangelio de Mateo estas jena cxi-rilata dirajxo: Se la salo
sengustigxas, gxi jam tauxgas por nenio krom por esti
forjxetata!

Vortoj, kiuj nepre validas en nia epoko, en kiu tiom da
principoj malaperas, kaj tiom da koloroj paligxas. Espereble la
grava averto kiun tia teksto enhavas estos komprenata. Se ne, la
demando restas: kiom nia lingvo valoras ecx por ni mem?

KO NURMI

el "Fenomeno", junio 1992

*************************************************************************

------------------------------------------------------------
Letero de la gvidanto de la ekologiisma frakcio de SAT,
redaktoro de la ekologiisma e- gazeto "Verd-ire" aperinta en
Sennaciulo:
------------------------------------------------------------

Kia sorto de la "domo SAT"?
===========================

Mi havas tiun malbonan kutimon en SAT esti inter brufarantoj,
t.e. fari demandojn tute ne deziritajn. Eble mi estis tro naiva
por kredi, ke SAT povas akcepti maldekstrajn ekologiistojn. Pri
mia naiveco mi konvinkigxis dank' al insulta letero de Ledon en
la februara Sennaciulo.

Jam antaux kelkaj jaroj mi provokis tondregon en SAT pro
artikolo titolita "Klasbatalo: cxu ridinda vorto por gejunuloj?"
(S-ulo, nov.1988). Bone, mi komprenis ke ne eblas tusxi la
enhavon de SAT: ecx se la socio sxangxigxis kaj la
okcidenteuxropa (kaj ankaux usona, japana) laboristaro fakte
kunlaboras kun la samlanda burgxaro por ekspluati la triamondan
laboristaron (almenaux kiel konsumantoj, ekzemple de kafo,
bananoj kaj aliaj varoj), tion ne volas la maljunaj SAT-anoj
vidi kaj agnoski. Pli bone lukti por ke cxiu laboristo en
Euxropo havu eblon acxeti duan auxton, ol postuli frostigon de
l'salajroj cxi-tie kaj prezaltigon por varoj el la tria mondo.
Mi finfine rezignis pri tia demando, kaj pensis kreante la
ekologiisman frakcion de SAT, ke tio i.a. kontribuos al
informado de miaj samasocianoj. Sed nun oni taksas min, kaj
cxiujn kiuj samopinias, "falsaj ekologiistoj" kaj simile.

Do se mi rezignis sxangxi la enhavon, kaj tial perdis la emon
varbi aliajn junulojn al SAT, almenaux mi provu sxangxi la
pakajxon, pensis mi. Tial mi demandis dum SAT-kongreso kial ni
ne uzas reciklitan paperon por S-ulo. Nu, ankaux cxi-teme
mi eraris! Blanka papero estas pli bela kaj malpli multekosta,
asertas multaj. Bone, pri beleco ne eblas diskuti: iuj preferas
blankan brilan paperon, aliaj preferas nebrilan grizetan. Povas
esti, ke prezo samas, kvankam ekonomie reciklita papero
4devas kosti multe malpli pro la produktprocezo mem. Sed la
sciencajn argumentojn oni bedauxrinde neas same blinde kiel
por la demando pri klasbatalo. Ecx pli blinde, cxar en la unua
kazo eblus diskuti kiomgrade la laboristoj konscie kunlaboras
kun la burgxularo, dum pri reciklita papero neniel dubeblas: por
ties produktado oni ja sxparas arbojn (evidente!) kaj uzas
malpli da akvo, malpli da energio kaj malpli da dangxeraj
kemiajxoj (se la finprodukto ne estas klorblankigita). Uzigxas
kvar- gxis kvinfoje pli da energio por produkti novan
gazetpaperon ol por produkti reciklitan. Cetere kvalito ne
dependas de recikligo: ekzistas bonkvalitaj recikligitaj kaj
nerecikligitaj paperoj, same kiel troveblas acxaj recikligitaj
kaj nerecikligitaj paperoj.

Tamen, malgraux cxiuj argumentoj, nin ekologiistojn insultas
malsamopiniantoj: "vi ne kapablas pripensi aliajn valorojn"
skribas Prevost, sed pli gravaj estas la insultoj de Ledon: "ili
(falsaj ekologoj, ekologi-maniuloj, ekstremistoj, hipokritoj)
havas blindigitan menson, kaj pledas por pseuxdopapero, kiu
apenaux indas por purigi la pugtruon". Ledon kompreneble rajtas
opinii kion li volas, sed ke nek la redaktoro, nek la PK
(Plenuma Komitato, la supera organo de SAT) trovis ion por
mildigi la insultajn dirajxojn de nia "kamarado", tio sxokegas
min. Mi tie vidas konsenton de la P.K. al la malrespektaj
vortoj. Mi fakte tiom ofendigxis, ke mi decidis ne realigxi al
SAT, antaux ol mi certigxos ke la P.K. ne subtenas la vortojn de
Ledon.

Cxiukaze, montrigxas en tiuj temoj vera generacia konflikto, pri
kiu la maljunaj SAT-anoj provizore venkas. Problemo tamen estas,
cxu ili deziras ke la "domo SAT" estu plu logxata post ilia
malapero: ekologiaj problemoj pli gravas por junuloj, cxar ili
vivas pli longe ol tiuj, kiuj mem, konscie aux ne, kontribuis al
la estigo de la problemoj. Mi sincere esperas, ke la
neesperantistaj ekologiistoj ne havas tiom fortajn antauxjugxojn
kontraux esperanto, kiom iuj SAT-anoj havas kontraux veraj
ekologiistoj...

Claude Rouget

el "Sennaciulo", 5/1993

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

-----------------------------------------------------------
Anoncetoj de abonantoj, havantaj rilatonal esperanto, estas
senpagaj!
-----------------------------------------------------------

Paola Nigrelli kaj Alessandro Perna, ambaux konataj
eksestraranoj de IEJ (Itala E-Junularo) la 12-an de junio en
Torino geedzigxis. Dumvivan felicxon kaj multajn sukcesojn!

* * *

La konata eks-sovetia junulara aktivulo Garik Kokolija (= Garik)
kun la tuta familio sukcesis eskapi el la milito, kiu furiozas
en lia eksa logxurbo Suhumi. Ili nun trovigxas en Moskvo, kie
vivas trankvile. (Itinfo)

* * *

Fine de la jaro la moskva eldonejo Impeto aperigos 200-pagxan
ilustritan libron SEJM, historia skizo surbaze de esploroj pri
la sovetia esperanto-movado inter la 1950aj - 1970aj jaroj.
Interesigxantoj povas antauxmendi gxin cxe la auxtoro:
Dmitrij Cibulevskij,p.k. 9307, UKR-310003 Harkov, Ukrainio.

* * *

KOREKTO!
--------

En la numero 032 (2/junio-93) la faksnumero de Eldonejo SONORILO
aperis nekorekte! Datumojn al la kompilota internacia
telefakslisto sendu al la preciza numero: +32-3-8272405

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercs'enyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor