Eventoj n-ro 0033, 1/julio - '93,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:               - Kiel enkonduki esperanton en la intersxtatajn
                            rilatojn?
                          - Du proponoj por verdigi la verdulojn
                          - "Ni ne povas dauxrigi kiel en la lastaj 50 
                            jaroj"
                          - LINGVOPOLITIKO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

Arangxoj:                 - Esperanto-stagxo en Elzaco
                          - Sekso en Esperanto
                          - Cxu vere Kongreso kaj Forumo?
                          - Vina seminario
                          - Konversacia seminario por instruistoj
                          - 2-a Foiro de la Paco
                          - SxANGxO
                          
Esperanro en radio:       - Pola Radio el Valencio

Kulturo:                  - Esperanto - Lingvo Arta (EOLA)

Faka aplikado:            - Esperanto kaj naturismo
                          - FAKVORTOJ EN EKONOMIO, KAJ NE NUR...

Komerca aplikado:         - Komercaj vojagxoj tra Uzbekio
                          - Kontaktoj kun Albanio
                          - 1001

Movado:                   - Necesas esperantozofio
                          - Laux belga invito - al Euxropo
                          - Koliziaj koincidoj
                          - Aldonu respondkuponon!
                          - Esperanto en Okcitanio
                          - Novajxoj el Cxinio
                          - Cxu Japana Esperanto-Junularo?
                          - Premio EVA aljugxita al Paul Thorsen
                          - KIAL?

Por via notlibro:         - Estraro de Esperanta Sxak-Ligo Internacia 
                            (ESxLI)

ILEI:                     - Komunika Instruado
                          - MONDO-RONDO por disvastigi esperanton
                          - Vivosigno de Fondumo Zamenhof!

Ravuoj, gazetoj:          - Aktuale Euxro-Azia

Opinioj:                  - TEJO kaj Katalunio
                          - Radikaluloj blufas

Hungara angulo:           - ***

Recenzoj:                 - Ni studu praesperanton!

Muzika kulturo:           - Esperanto-afro-roko - cxu eble baldaux?

Anonco:                   - *

Historio:                 - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado

Interese:                 - FUNDAMENTA SxANGxO, CxU?

Korespondi deziras:       - ***
Anoncetoj:                - ***
                         
Anonco:                   - Internacia E-Telefakslisto haveblos en la UK!

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kiel enkonduki esperanton en la intersxtatajn rilatojn?
=======================================================

Enkonduko: la azerbajgxana peto
-------------------------------

Sxaig Bahramoglu Mamedov anoncis en januaro, ke lian proponon
pri la oficiala uzado de esperanto en la intersxtataj rilatoj de
Azerbajgxano apogis kelkaj anoj de la registaro (kiu, cetere,
sendis saluttelegramon al la lasta UK). Konsekvence li petis
konsilojn pri tio, kiel kaj kiucele la registaro ekuzu
esperanton?

Estas amuze konstati, ke UEA ne havas politikon por respondi al
tiaj demandoj, kvankam gxuste tian eblecon antauxvidis jam
Edmond Privat en la 20-aj jaroj. Sekve, mi ellaboris jenan
provizoran respondon.

1. Lingvopolitiko
-----------------

Sukcesa enkonduko de esperanto eblas nur en la kadro de bone
difinita lingvopolitiko de la sxtato. Necesas, ke cxiuj
koncernatoj - ministroj, sxtatoficistoj, parlamentanoj k.s. -
konu la kialojn de tiu elekto, gxian fonon en la ekzistanta
internacia lingvopolitiko, kaj gxian rilaton al la cetera
politiko de la sxtato.

Tiucele la sxtato eventuale volos starigi lingvopolitikan fakon,
kiu okupigxos pri jenaj demandoj:

   a) la oficiala(j) lingvo(j) de la regiono en sia enlanda agado;
   b) la lingvoj uzataj kaj instruataj en la lerneja sistemo;
   c) la lingvoj uzataj de la registaro en siaj intersxtataj
      rilatoj;
  cx) la lingvaj rajtoj de la civitanoj de la koncerna sxtato.

2. Instruado kaj trejnado
-------------------------

Sukcesa enkonduko de esperanto dependas ankaux de la starigo de
funkcianta sistemo por trejni la koncernajn oficistojn
(eventuale ankaux ministrojn k.s.) gxis alta lingva nivelo.
Depende de la celoj, la sxtato devos entrepreni la trejnadon de
instruistoj, terminologoj, tradukistoj kaj aliaj oficistoj, kies
laboro inkluzivos uzon de esperanto. Kompreneble, tiu trejnado
povos progresi multe pli rapide, ol la trejnado de iu ajn alia
lingvo; tamen gxi postulos financan kaj homan investon.

3.Temaro por intersxtataj intersxangxoj
---------------------------------------

La uzado de esperanto en la rilatoj inter du sxtatoj, aux ene de
grupo de sxtatoj, devos komencigxi malgrandskale. Plej
oportunajn kampojn por la komencigxo inkluzivas jenaj:

a)  kultura intersxangxo, pro la neuxtraleco kaj eksterordinara
    fleksebleco de esperanto kiel lingvo por la tradukado de
    kulturaj valoroj; tia intersxangxo povas inkluzivi la
    literaturon, teatron kaj pupteatron, kantadon k.s.;

b)  la difino kaj aplikado de minoritataj rajtoj, pro la rolo de
    esperanto kiel defendilo kontraux kultura kaj lingva
    diskriminacio; tia kunlaboro estas specife grava en la kadroj
    de la Konsilio de Euxropo (KdE) kaj la Konferenco pri
    Sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo (KSKE);

c)  la evoluigo de dauxripova ekologia politiko, kiu celas la
    harmonian kunvivadon de homoj kun homoj kaj homoj kun la
    naturo, pro la povo de esperanto transponti artefaritajn
    barojn kaj stimuli tutecan mondbildon.

Post la sukcesa apliko de esperanto sur iuj terenoj la koncernaj
sxtatoj versxajne volos konsideri plivastigon de gxia rolo laux
siaj propraj bezonoj kaj la rekomendoj de siaj fakuloj.

4. Cxe la intersxtataj organizajxoj
-----------------------------------

Sxtato, kiu enkondukis esperanton en siaj intersxtataj rilatoj
sur limigita tereno, ricevos multoble pli grandan rekompencon
por sia investo, se simile agus la intersxtataj organizajxoj, en
kiuj gxi membras. Ju pli da sxtatoj ekuzus esperanton, des pli
da avantagxoj kunportus gxia uzo. Por antauxenigi tiun procezon,
la koncernaj sxtatoj povus komune proponi la efektivigon de
studo pri la uzo de esperanto enkadre de organizajxoj kiel
Unuigxintaj Nacioj, KdE kaj KSKE. Ili povas ankaux diskonigi
siajn proprajn spertojn pri esperanto, uzante por tio la
oficialajn formojn kaj komunikilojn de tiuj organizajxoj.

5. Konsultado kun Universala Esperanto-Asocio kaj aliaj E-
organizajxoj

La sxancoj de sukceso pligrandigxos, se la sxtato maksimume
eluzos la pli ol centjaran sperton de la esperanto-komunumo kaj
regule konsultigxos kun ties reprezentantoj. Inter tiuj
trovigxas la landa esperanto-asocio kaj aliaj enlandaj
institucioj: UEA, la organizajxo kun plej granda respondeco pri
la movado je monda skalo, ties Terminologia Esperanto-Centro kaj
Centro de Esploro kaj Dokumentado, la Akademio de Esperanto kaj
Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj. Sur iuj terenoj
ekzistas konsultindaj fakaj esperanto-asocioj.

Mi volonte ricevos komentojn kaj proponojn por plibonigo de la
teksto laux la adreso:

3 - 332 Cumberland St.,
Ottawa,Ont., Kanado KIN 7J2;
Telefono kaj fakso: +1-613-5620785;
e-posxto: ad695@forigu.freenet.carleston.ca.

Mark Fettes

*************************************************************************

Du proponoj por verdigi la verdulojn
====================================

Kiel raportis la revuoj Esperanto kaj Monda Forumo (ambaux en
oktobro 1992), la granda Esperanto-budo cxe la Globa (aux
Planeda) Forumo de neregistaraj organizajxoj en Rio de Janeiro
en junio 1992 estis plena trafo de informa vidpunkto. Miloj da
homoj informigxis pri esperanto per faldfolioj, paroloj cxe la
budo, aux ekspresaj kursoj an apuda tendo.

Dum unu el la kunvenoj iu el la partoprenantoj plendis pri
lingva diskriminacio, kaj Ursula Grattapaglia kaptis tiun okazon
por prezenti la esperantistan solvon, je granda aplauxdo. Fine,
unu el la alternativaj "internaciaj traktatoj", kiun ellaboris
la NRO-oj (neregistaraj organizoj) dum la kongreso, enhavis
rektan pledon por la uzado de esperanto.

La organizantoj de la Forumo nun parolas pri dua kongreso en
1999. Kia sxanco por informi pri esperanto, ne abstrakte, sed
kun tute konkreta celo! Ni devos prezenti la lingvon al cxiuj
471 NRO-oj, kaj klopodi kontaktigi ilin kun proksimaj delegitoj,
asocioj, kluboj, kursoj ktp... Aliflanke ni devas ankaux sproni
la esperantistojn, aparte delegitojn kaj asociojn, ke ili mem
iniciatu kontaktojn. Tio estas nemalgranda laboro, kiu postulos
persistemon kaj monon.

Se ni faros nenion, la mono de UEA kaj la laboro de la
organizantoj en Rio estos perditaj. Kaj la informita publiko
estos seniluziigita. Cxu ni povos toleri tion, des pli kiam la
idealoj de la Forumo - naturprotektado, paco, batalo kontraux
malsano kaj mizero, edukado, kontrauxrasismo, religia
interkompreno, protekto de minoritatoj - estas la samaj idealoj
de la esperantistoj?

May Bijlevid,
Brazilio

el "Influo", No 9, majo /993

*************************************************************************

"Ni ne povas dauxrigi kiel en la lastaj 50 jaroj"
=================================================

La konfeso venas de estrarano de UEA kaj aperis en lia artikolo
en Eventoj.

Fine, post jaroj da insistado el la bazo de la movado kaj de
obstina indiferenteco cxe gxiaj decidaj organoj, firmigxis la
koncepto, ke ni ne plu povas kontentigxi havi grandan (laux
esperantistaj dimensioj) administran strukturon - la CO, kiu
prizorgas la tradiciajn servojn (revuo, jarlibro, libro-servo
kaj kongresoj) kaj kiu ensorbas preskaux cxiujn financajn
rimedojn - kaj malgrandan eksteran agadon, subvenciatan per
modesta propaganda konto, kaj per libervolaj mondonacoj de la
membroj al regionaj kaj aliaj fondajxoj.

Al la maturigxo de la supra koncepto kontribuis la rezulto de la
jarkalkulo por 1992: nova deficito de cx. 50 mil NLG (la bugxeto
antauxvidis perdon de ecx 70 mil NLG), kio portas la kutimajn
malgajnojn ek de 1983 al entute pli ol 550000 NLG. Pli ol
duonmiliono da guldenoj, perditaj grandparte nur por administri
servojn, malgraux la sxparoj promesitaj de la perkomputila
auxtomatigo, enkondukita antaux jaroj, de la sekretariaj
operacioj.

Intertempe cxiuj ordinaraj kaj strategia planoj, kiuj kostis
tagojn da diskutoj en la Komitato, fiaskis aux ecx ilia apliko
neniam komencigxis. Samtempe gravaj informadaj inicatoj, ne nur
regionaj, sed mondskalaj (plurajn mi mem proponis kaj pretis
plenumi), estis rifuzitaj de UEA.

Ke ni ne povas dauxrigi kiel en la pasintaj 50 jaroj estas nun
klare al cxiuj, sed kun kelkaj esceptoj, cxar reprezentanto de
CO skribis en raporto pri la pasinta estrara kunsido, ke estonte
la deficito farigxos stabila je alteco de cx. 25000 guldenoj
jare. Tiu deklaro okazas en 1993, en la epoko, kiam cxiuj
entreprenoj en la mondo - sxtataj kaj ne - planas kaj atingas
almenaux ekvilibron de la kontoj, por ne paroli pri profito!

Do, rezisto montrigxas kontraux la sanigo de la asociaj financoj
kaj tiu rezisto venas cxefe de kelkaj (felicxe ne cxiuj!)
oficistoj de CO, kiuj imagas tiel defendi siajn postenojn. Ili,
certe, malpravas, cxar ni nepre bezonas statute plivalorigi CO-
n, ne inverse!<...>

Kiam la financoj de UEA estos sanigitaj, la financaj reguloj kaj
la kongresa regularo reverkitaj, la veraj kostoj de la libra kaj
eldona servoj finfine anoncitaj, tiam liberigxos gravaj rimedoj
dedicxendaj al la efektiva diskonigo de esperanto en la mondo,
laux iom ambiciaj planoj. Ekzemplo estas donita de la Kongresa
Gazetara Servo, kiun mi gvidos en Valencio: gxi informos pri
esperanto 450 inform-agentejojn, radio- kaj televidstaciojn,
gazetojn kaj periodajxojn en 25 landoj.

Ankaux serioza propagando de esperanto - flanke de servoj al la
membroj - estas devo de UEA. Tiel estis gxis 1974. UEA ne estas
la celo de nia tuta laboro, sed io por antauxenpusxi esperanton.

La Komitato faru la unuan pasxon: ne akceptu bugxeton por 1994
kun nova deficito.

Gian Carlo Fighiera,
Italio

*************************************************************************

LINGVOPOLITIKO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO
=============================================

A. Gxenerale
------------

1. Statuso. La lingvopolitiko de UEA indikas la starpunkton de
la Asocio. Cxiu oficohavanto de UEA devas en la plenumo de sia
ofico respekti tiun politikon.

2. Apliko. Pri la apliko de la lingvopolitiko de UEA respondecas
la estrarano pri lingvaj aferoj.

3. Nomo Esperanto. Esperanto ne estas la sola internacia lingvo,
tamen ja la plej tauxga. Gxia nomo klare distingas gxin de la
naciaj lingvoj kaj de la aliaj planlingvoj; cetere, tiu nomo
gxuas vastan publikan rekonon. UEA ne akceptas alinomigon de
Esperanto.

4. Oficiala lingvo. Lauxstatute, Esperanto estas la oficiala
lingvo de UEA. Tio signifas, ke la tuta interna funkciado de la
Asocio okazas ekskluzive en Esperanto. Oficohavanto de UEA uzas
nacian lingvon en la plenumo de sia ofico nur tiam, kiam li/sxi
traktas kun neesperantisto. La fakto, ke pluraj oficohavantoj
scipovas saman nacian lingvon, ne permesas al ili konsenti inter
si deflankigxon de tiu principo.

B. Fundamento kaj Akademio
--------------------------

5. Fundamento. UEA akceptas neniun sxangxon en la Fundamento de
Esperanto. La Asocio okupigxas nek pri projektoj reformi
Esperanton (cxu ortografie cxu alie) nek pri aliaj planlingvoj.
Persono, kiu ligas la nomon de UEA al iu tia projekto,
planlingvo aux okupo, morale damagxas la Asocion.

6. Akademio. UEA agnoskas, ke la Akademio de Esperanto estas la
supera protektanto de la Fundamento; ankaux auxtoritata
kontrolanto pri la evoluo de la lingvo. UEA kunlaboras kun la
Akademio en spirito de reciproka estimo. UEA kontribuas al la
Akademio finance, konsultas gxin en okazo de neceso pri iu
lingva demando kaj disponigas spacon en la revuo Esperanto por
raportoj pri gxiaj laboroj.

C. Lingva disvolvado
--------------------

7. Terminologio. Terminologia disvolvo estas strategia
prioritato de UEA. Esperanto ne povos realigi sian potencialon
kiel universala helplingvo, gxis cxiu faka nocio esprimebla en
nacia lingvo estos samprecize esprimebla en Esperanto. Jen la
fincelo, al kiu UEA direktas sian terminologian agadon.

8. Terminologia Esperanto-Centro. Terminologia Esperanto-Centro
(TEC), integra parto de UEA, okupigxas pri la evoluiga
lingvoprogramo de la Asocio. TEC funkcias kadre de la laborplano
de UEA pri lingvaj aferoj kaj respondecas al la Estraro.

9. Lingvouzo. Individua lingvouzo estas intense persona afero
kaj UEA ne povas, kaj ne volus, dikti iun lingvajxon al siaj
membroj. Ali-flanke, oni facile konstatas, ke la lingvouzado en
Esperanto estas malpli unueca, ol en tiuj naciaj lin gvoj, kun
kiuj Esperanto konkuras por la rolo de mondskala komunikilo. UEA
opinias, ke tiu relativa manko de unueco estas peza malhelpo al
plia disvastigxo de la lingvo. La Asocio konsideras, ke sukcesa
disvolvo de Esperanto implicas ne nur termin-kreadon sed ankaux
lingvan normigon. TEC aktivas sur ambaux kampoj.

10. TEC-rekomendoj. UEA observas la rekomendojn de TEC en cxiuj
tekstoj, pri kies lingva enhavo la Asocio havas decidrajton.

Cx. Vortaroj
------------

11. Dulingvaj vortaroj. UEA instigas al la esperantistoj de cxiu
lando kompili Esperanto-vortarojn por sia gepatra lingvo, kun
aparta atento al la specifaj terminoj de la kulturo kaj moroj de
tiu lando. UEA prioritate klopodas certigi la ekziston de
ampleksaj Esperanto-vortaroj por la plej vaste parolataj lingvoj
de la mondo.

12. Unulingva vortaro. Nepras, ke la esperantistoj posedu
modernan vortaron, verkitan ekskluzive en Esperanto, kiu:

   a) registras kun difino cxiun gxenerale akceptitan vortradikon;
   b) informas pri gxiaj gramatikaj karakterizoj;
   c) ilustras, kiel tiu radiko estas uzata en vortformado.

Tia vortaro estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV).
Tamen, kvankam majstra kompilajxo en sia tempo, gxi ne plu
respondas al la bezonoj de la Esperanto-komunumo. Urgxe necesas
prepari reviziitan eldonon aux bazi sur PIV fresxverkitan
vortaron. UEA konsideras, ke kompili tute novan vortaron ne
estus prudenta uzo de la malabundaj leksikografaj rimedoj. Gxi
do favoras pretigon de reviziita PIV, kondicxe ke:

1)  la revizio estos funda kaj plene spegulos la evoluon de la
    lingvo;
2)  gxi atentos al aktualaj leksikografiaj metodoj;
3)  gxi havos la kunlaboron de kompetentaj fakuloj pri la artoj,
    sciencoj kaj teknikoj;
4)  gxi lauxeble evitos difinojn specifajn al nur unu lando,
    regiono aux kulturo.

UEA volonte kunlaboros kun cxiuj koncernatoj por efektivigi tian
reeldonon.

Propono de Ian Jackson, gxen.sekr. de UEA al la Komitato, la
24-an de februaro 1993.

* * *

Rim: Al nia adreso dauxre venadas leteroj kun reformproponoj de
esperanto. Iuj rekomendas sxangxi ortografion, aliaj kelkajn
regulojn, aux reformi la tutan lingvon. Inter la reform-emuloj
trovigxas ecx oficisto de la Centra Oficejo de UEA, kiu redaktas
propran bultenon por la reformoj.

Je tiu cxi fenomeno reagas la supra lingvopolitika projekto de
UEA, kiu estos traktata (kaj espereble akceptita) de la Komitato
en Valencio.

Ni estas konvinkitaj, ke la situacio de esperanto, gxia
disvastigxo, dependas NE de la lingvo mem, nek de gxia
ortografio - sed de la agoj de gxiaj parolantoj.

UEA estas (lauxstatute) organizo por disvastigi esperanton (t.e.
tiun lingvon, kiu nun nomigxas tiel), kaj Eventoj estas gazeto
por tiuj, kiuj uzas la neuxtralan internacian lingvon en la nuna
formo. En la estonto ni intencas nek informi, nek okupigxi pri
novaj ido-projektoj.

La Red.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto-stagxo en Elzaco
==========================

Orientfranca Esperanto-Federacio organizos 16.-17.10.1993 sian
36-an esperantostagxon en la elzaca vinregiono cxirkaux Colmar,
en Mittelwihr. Krom la kutimaj paroligaj kursoj okazos seminario
pri vendo de la produkto "esperanto "en foiroj kaj la rolo de la
fakasocioj en nia movado. Prelegos membroj de TAKE (Tutmonda
Asocio de Konstruistoj Esperantistaj). Informoj kaj aligxiloj
cxe:

TAKE,
Lucchina Rue de Tiefenbach,
F-68920 Wintzenheim, Francio.

*************************************************************************

Sekso en Esperanto
==================

Auxtune, 30.10. - 01.11.1993, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ)
okazigos seminarion pri tiu cxi temo, kie oni debatos pri cxio
rilata al la temo: de la erotika esperanto-literaturo gxis la
praktika umado. La konkreta loko de la arangxo estas decidota.

Informojn kaj aligxilojn petu cxe:

KEJ,
Apartat de Correus 1163,
E-08300 Mataro, Katalunio, Hispana Sxtato.

*************************************************************************

Cxu vere Kongreso kaj Forumo?
=============================

Esperantistoj kutimas al Universalaj Kongresoj, kiuj, ecx se ne
perfekte, reprezentas la realan staton de la e-movado, ekzistas
landaj kongresoj, kongresoj de SAT kaj fakaj organizoj... Kia
arangxo povas nomigxi "Internacia Esperanto-Kongreso"? Laux la
fiera nomo, ne malpli, ol iu alternativo al UK! Des pli, ke
samtempe kaj samloke (evidente, en kadrob de la supra) estas
anoncita "Euxropa Esperanto-Forumo", kio ja ankaux ne malpli
orgojle sonas, kaj kvazaux pretendas prezenti opiniojn de la
euxropa esperantistaro.

Sed oni ne timu: neniu volas konkurenci kun UK-oj. Temas pri
negranda arangxo de "Monda Turismo" en Poprad (Slovakio) 15 - 18
de julio, kiu estos dauxrigo (plejparte kun samaj
partoprenantoj) de la simpozio de la turisma organizajxo en
Budapesxto 12 - 15 de julio. Baldaux post tio la tuta kompanio
veturos al UK en Valencio.

"Monda Turismo" estas bone funkcianta faka organizo, kaj la
planataj arangxoj estos, versxajne, bonaj kaj utilaj. Tamen tro
fortaj nomoj, se ili ne koheras al la realo, povas ja ne allogi,
sed nur forpusxi eventualajn parto-prenontojn.

N. G.

*************************************************************************

Vina seminario
==============

Junulara sekcio de Cxeha Esperanto-Asocio 30.09. - 03.10.1993
okazigos la 5-an Vinan Seminarion en sudmoravia folklora urbeto
Bzenec.

En la programo - lauxtemaj prelegoj kaj ekskursoj, konatigxo kun
la loka folkloro, diversaj amuzajxoj (emo al kiuj estas la nepra
kondicxo por partoprenontoj!).

Partoprenkotizo inter 1000 cxehaj kronoj kaj 100 DM, depende de
la lando kaj agxo. Aligxilojn petu cxe:

Jana Burianova,
Renneska 35, CS-63900 Brno, Cxehxio

*************************************************************************

Konversacia seminario por instruistoj
=====================================

Gxi okazos 30.08. - 05.09.1993 en Maribor (Slovenio), en la
programo estos ankaux praktikado pri film- kaj gazetfarado,
prelegoj, ekskursoj ktp. Pli detalaj informoj cxe:

Zlatko Tisxljar,
Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio.

*************************************************************************

2-a Foiro de la Paco
====================

Gxi okazos en kadroj de la UK en Valencio jxauxdon la 29-an de
julio, kaj estos kunveno de aktivuloj por socia reformo.
Organizas gxin "Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo".
Monda Kunagado organizos ankaux la unuan parton de la Tago de
Paco, kiu cxi-jare estos dedicxita al la paca aspekto de la
kongresa temo "Klerigo por la 21-a jarcento".

Partoprenontoj estas invitataj anonci sin cxe Mark Fettes,
kongresnumero 507, cxe la hejma adreso:

3 - 332 Cumberland Street,
Ottawa, Ont. K1N 7J2, Kanado;
Telefono kaj fakso: +1-613-5620785

*************************************************************************

SxANGxO
=======

En la n-ro 0029 de EVENTOJ (1/majo-93) aperis informo pri
"Kunlaborado Esperantista Ekologia" kun la adreso de Andre Best.

Bedauxrinde s-ano Brest subite forpasis, do viajn leterojn bv.
direkti al la menciita alia adreso:

Francois Xavier Dupont,
Mairie de Collobrieres, F-83610 Collobrieres, Francio

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Pola Radio el Valencio
======================

Pola Radio planas fari rektajn kaj cxiutagajn dumkongresajn
raportojn el Valencio. Do, ecx tiuj, kiuj ne povos cxeesti UK-
on, havos la eblecon sekvi gxiajn eventojn kaj debatojn. Pli
detalajn informojn oni povas scii el la bulteno "Parolas
Varsovio en Esperanto" No 7/1993, mendebla per simpla posxtkarto
laux la adreso:

Pola Radio,
Esperanto-Redakcio,
pk. 46, PL-00950 Varsovio, Polio.

*************************************************************************

KULTURO
///////

Esperanto - Lingvo Arta (EOLA)
==============================

La Sovetia Junulara E-movado (SEJM) cxiam same multe kantis en
esperanto, kiom parolis. En la kantoj esprimigxis niaj revoj,
nia amo, nia amikeco. Kantoj estis parto de niaj revoj, nia
koro, nia animo. La kantistoj pli multe influis la movadon kaj
estis multe pli popularaj, ol la "movadaj politikistoj".

Post la malfacilaj jaroj de politikaj kaj ekonomiaj sxangxoj oni
povis havi dubojn, cxu ni restis samaj, cxu ne perdigxis tiu
romantika kantemo pro la nova pragmatisma vivostilo. Kaj jen
05.- 08.03.1993 apud cxevolga urbo Cxeboksari denove okazis
festivalo EOLA. La kvina. Jam ne en Sovetunio, jam en
kapitalismo...

Ve, dum la du pasintaj jaroj perdigxas pluraj iamaj korifeoj:
iuj formigris eksterlanden, iuj malaperis pro la familiaj kaj
ekonomiaj problemoj. Sed tiom granda estas la krea potencialo de
nia movado, ke jen kaj jen oni povis auxdi pri la novaj
talentoj. EOLA-93 permesis ilin renkonti kaj ekkoni.

Sin prezentis konkursantoj - poetoj, deklamantoj, aktoroj, sed,
tradicie, la kantistoj estis plej multaj. Pasis ankaux specialaj
koncertoj de la majstroj: Mihxail Povorin (Moskvo), Sergej Bozin
(Krasnojarsk) kaj Andrej Obrezkov (Ivanovo). Entute cxeestis 150
konkursantoj kaj spektantoj el la tuta Rusio (tomskanoj kaj
krasnojarskanoj devis por tio flugi preskaux 4.000 km!); venis
ankaux gastoj el Ukrainio, Belorusio, Japanio, Irano. Granda
sensacio estis alveno de la hungaria ambasadoro en Rusia
Federacio Gyorgy Nanovfszky akompane de la fama e-verkisto
Istvan Nemere.
La plej forta impreso de la konkurso estis diverseco. Diverseco
de la stiloj, manieroj, vocxoj. Ankaux de la niveloj.

Apud jam famaj artistoj (M. Povorin, A. Obrezkov) oni malkovris
novajn eventualajn stelojn: Masxa Kocxetkova (Ivanovo), Ocxjo
(Berdjansk, Ukrainio), Nina Djomusxkina (Peterburgo) kaj aliaj.
Kvankam ne al cxiuj indaj suficxis premioj, ili sendube kapablas
ornami ajnan internacian renkontigxon. Do, jen la nomoj de la
gajnintoj: kantado - A. Bozin (Krasnojarsk), deklamado - G.
Basov (Tomsk), propra versajxo - V. Melnikov (Moskvo), auxtora
kanto - M. Kocxetkova (Ivanovo), majstra koncerto - A.
Obrezkov/V. Vorobjov (Ivanovo), teatrajxo - grupo "Cxapelo"
(Nijxnij Novgorod).

Ankaux organizado de la renkontigxoj estas arto, kaj nepre
necesas aprezi la preparan laboron de la organiza skipo, gvidita
de Aleksandr Blinov.

Andrej Ananjin,
Elena Lebedeva (Rusio)
REU, pk. 57, RUS-105318 Moskvo, Rusio

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto kaj naturismo
=======================

Viziti alilandajn plagxojn, eble pli sunricxajn, foje pli
romantikajn ol la hejme konataj, estas cxiama deziro de
feriantoj. La senvestaj plezuroj cxe fremdaj akvobordoj dum
agrabla boatado en pitoreskaj golfetoj aux riveroj, prezentas
ofte ecx pli neforgeseblajn travivajxojn. Ni volonte vojagxas al
naturistaj banlokoj por renkonti diversnaciajn aliulojn.

Cxirkaux nia kompanio ni rigardu la "enviemajn" aliulojn, kiuj
ne kapablas interkomprenigxi, almenaux ne kiel ni povas -
sengxene, trankvile - en internacia gaja kunesto. Multfoje ni
povas vidi interesigxeman rigardon de aliaj naturistoj,
sentantaj sian lingvan izolon.

En naturistaj plagxoj kaj terenoj, kie troveblas diverslandanoj,
ne estas malofta fenomeno auxdi esperantan parolon. Bonvolu
provi tion kiam vi alparolas fremdlingvajn naturistojn, diru al
ili nian sxlosildemandon en esperanto: cxu vi parolas en
esperanto? Vi povos ofte sperti, ke ecx neaj respondoj enhavos
mencion pri iama e-kurso, pri kono de kelkaj, iam lernitaj
frazetoj en nia lingvo! Estas ja ne mirinde, ke multaj
esperantistoj troveblas inter naturistoj - kvankam eblas aserti
inverse, ke inter esperantistoj oni trovas surprize multajn,
kiuj kultivas la naturistan vivoformon. Tio estas vere ne
mirinda afero - gxuante vivon sen vestoj oni pli komprenas la
gxenon de fremdeco pro nekompreneblaj paroloj!

Kiu volas forigi samtempe la gxenon de la lingva kaj vesta
premoj, aligxu al INOE - Internacia Naturista Organizo
Esperantista. La kotizo (10 IRK, 10 USD aux 19 NLG, aux
egalvalore por solulo, por gejunuloj kaj familioj diversaj
rabatoj) inkluzivas la abonon al la ilustrita revuo "Naturista
vivo". Por detalaj informoj skribu al la redaktoro:

Ervin Fenyvesi,
Ujvidek u. 58, H-1145 Budapest, Hungario.

El "Savaria Esperanto-Revuo", marto 1993

*************************************************************************

FAKVORTOJ EN EKONOMIO, KAJ NE NUR...
====================================

Dauxre okazas teknikaj inventoj kaj la lingvo bezonas vortojn
por ili. La granda kesto por enpaki varojn en martransporto
nomigxas kontenero, kvankam kestego decus por esperanto, formita
kiel komputilo - kontraux kiu oni asertas, ke gxi apenaux
rilatas al komputi.

Aperas ankaux novaj okazajxoj kiel la abundigxintaj informado
kaj distrigxoj por gazetoj, revuoj, filmoj, radio, televido: la
komunikiloj; sed tiuj ja nur parte komunikas! Tamen komunikiloj
farigxis la fakesprimo en esperanto. Sed por sistemluo (ekzemple
de auxto) uzigxas la neologismo lizingo.

La lingvoj transprenas siajn vortojn por novaj ajxoj aux
fenomenoj el iliaj originoj. Iuj tradukigxas (longdistanca
parolilo = telefono), aliaj restas fremdajxoj: joint venture,
just-in-time. Cxiu lingvo devas solvi tiun cxi problemon! Iuj
avancas en tiu cxi problemo, aliaj vidas la taskon ankoraux
antaux si (ekz. multaj lingvoj de la Tria Mondo).

Esperanto estas gxuste en tiu cxi pozicio! Gxi vivas en la
nuntempo kaj gxi devas esti kapabla priskribi sian tutan
cxirkauxajxon. Gxi bezonas siajn fakvortojn, la terminojn. Tio
ne estas alvoko krei neologismojn, sed la pledo doni al cxiuj
fakaj kaj novaj aperajxoj iliajn precizajn nomojn.

Stabiligon de la terminoj en komerco, ekonomio kaj ekonomiko
proponas la 9-lingva vortaro el 1974. Cxiuj 2800 fakvortoj devus
esti nun ekster la diskutoj. Sed ecx esenca nocioparo kiel
proponado kaj postulado ne ankoraux hejmigxis en esperanto,
svarmas ofertoj, demando, demandumo, ktp.

La specialistoj en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
(IKEF) klopodas pri aldonaj vortaroj: la Sxlosilvortoj de la
Internacia Komerco de la Internacia Cxambro de Komerco en
Bruselo (1989), la nova provtraduko de la EK-vortaro Ekonomio,
Financo, Mono (EKOFIM).

Eblas fake labori per la helpo de tiuj terminaroj. Pri temoj el
la ekonomio mi ofte prelegis dum la Internaciaj Kongresaj
Universitatoj de la Universalaj Kongresoj, mi lekciis antaux
studentoj de AIS en San Marino, Berlin kaj Bialystok, kaj mi
verkis tri librojn: Konjunkturpolitiko, Entrepreno, Trafiko.

UEA partoprenis en la klopodoj pri faklingvo, kaj gxia
instrumento estas la Terminologia Esperanto-Centro (TEC de UEA)
fondita en 1987. Gxia celo estas la stimulado de terminverkado
fare de la specialistoj en la unuopaj fakoj cxefe per konsilado.
Konferencoj de TEC dum la Universalaj Kongresoj informis
cxiujare pri gxiaj agadoj, kaj gxi ekligis laborrilatojn al
neesperantistaj normigaj institucioj. TEC gxuste nun laux peto
de la Komitato de UEA resumis siajn farojn en raporto por UEA.
Gxi bezonas novajn kunlaborantojn.

La Akademio de Esperanto laboris multe por doni al la
esperantistoj iliajn fakvortojn (periodo de akademiano
Haferkorn). Grava materialo por la faka lingvo trovigxas en PIV.
Nun la akademia Sekcio Teknika Vortaro kolektas terminojn kaj
akademiano Eichholz jxus eldonis la Plenan Pekotekon 85-90 en
tri volumoj kiel valoran vortmaterialon. El kelkfoje pluraj
vortproponoj la uzanto povas mem elekti sian preferajxon. Do
multe da laboro okazas, sed mankas kunordiga efiko.

Kelkaj fakoj vivas kaj viglas en esperanto, sed gxenerale la
faka lingvo postrestas malantaux la literatura. Tio validas
ankaux por la interesoj en la esperantista publiko. Pruvas tion
la libromerkato en esperanto, same la recenzado en la revuoj de
la movado. TEC luktas kontraux siaj problemoj, la Akademio sin
tenas en la malantauxo.

Al esperantistoj oftigxas la demando: "cxu esperanto povas
esprimi tiun fakajxon?"

Jes, gxi kapablas! Sed ni esperantistoj devas prizorgi la fakan
lingvajxon. Cxiu devas mem trakti sian fakon en esperanto. Por
gvidi tiujn laborojn UEA nun iniciatis pri sia "lingvopolitiko",
cxar la Komitato de UEA akceptis dum sia kunsido de UK en Vienoen 1992 
tian 
rezolucion. Gxi mem en siaj organoj (Estraro,
Komitato, eventualaj Komisionoj) kaj la sendependa kaj plene
respektata Akademio de Esperanto, kaj laux siaj kapabloj TEC,
devas nun realigi tiun esencan intencon.

Dr. Werner Bormann (Germanio)

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Komercaj vojagxoj tra Uzbekio
=============================

Firmao "Kultura" organizas por eksterlandaj entreprenistoj
vojagxojn tra Uzbekio por konatigi ilin kun la investeblecoj en
la la lando, la lando mem kaj ties kulturo gxenerale. La uzeblaj
lingvoj: uzbeka, angla, rusa, esperanto.

La adreso:

Mirzo Ulugbek str. 148, UZ-703048, Samarkand, Uzbekistan.

*************************************************************************

Kontaktoj kun Albanio
=====================

Firmao Albatreg-93 jam havas peresperantajn rilatojn kun kelkaj
entreprenoj eksterlande (en Cxehio, Bulgario, Italio, Francio)
kaj celas ilin plivastigi. Gxi okupigxas pri establo de
kontaktoj inter diversaj albaniaj firmaoj kun la alilandaj;
pokvanta eksporto-importo de diversaj varoj kaj arangxado de
akcepto de unuopaj turistoj kaj ekskurs-grupoj.

La adreso:

Albatreg-93, Rr. Punetoret e Rilindjes,
Shkalla 4, Pallati 2, Ap. 63, Airana, Albanio

*************************************************************************

1001
====

La firmao Zonai kaj Ko en la hungara urbo Baja cxiusemajne
eldonas la komercan bultenon 1001, kiu enhavas ofertojn de
diversaj entreprenoj el multaj landoj. La bulteno aperas
dulingve: hungare kaj esperante, kaj jxus aperis alia, ankaux du
lingva eldono: cxine kaj esperante. La firmao havas
kunlaborantojn en multaj landoj, do ekzistas perspektivo de
alilingvaj eldonoj. Interesigxintoj povas skribi al la firmao
laux la adreso:

p.k. 331, H-6501 Baja, Hungario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Necesas esperantozofio
======================

Esperantozofio estas sciencbrancxo, kiu konsideras la evoluon
kaj signifon de esperanto kaj de gxia movado. Esperantozofio, do
filozofio de esperanto, situas enkadre de esperantologio.

Tiu filozofio iugrade ekzistis jam antaux ol esperanto aperis
kaj koncernis gxenerale la problemon de internacia lingvo. En la
momento de apero de la internacia lingvo esperanto, jam gxia
kreinto kaj aliaj tiurilataj aktivuloj kaj pensuloj cerbumadis
pri aferoj ligitaj kun tiu lingvo kaj problemaro.

Romuald Skalinski,
ul. Gagarina 158/11, PL-87100 Torun, Polio

el "Heroldo", 18 jun. 1993

*************************************************************************

Laux belga invito - al Euxropo
==============================

Belga Esperanto Federacio invitis du konatajn kubajn
esperantistojn por 2 monatoj viziti Euxropon.

Georgina Almanza, fama aktorino kaj Juan Ramon Rodriguez-Gomez,
lingvisto kaj filologo vizitas diversajn belgiajn E-klubejojn,
faras prelegojn kaj diversajn prezentojn pri la kuba kulturo,
kaj fine partoprenos la UK-n en Valencio.

Por ili tiu cxi invito ebligis la unuan vojagxon al eksterlando.
Imitinda ago de invitantoj.

laux Inter Ni, Liege, n-ro 3/93.

*************************************************************************

Koliziaj koincidoj
==================

En 1991 la firmao kiu aperigis la tre bonan kaj popularan e-
vortaron de John Wells, decidis ne plu gxin eldoni. Kiam E-
asocio de Britio promesis acxeti iom grandan kvanton, la firmao
tamen eldonis la libron en pli luksa (kaj pli kosta) formo. Ni
reklamis gxin. Ni vendis gxin. Sed ... subite el Polio venis
informo, ke tie iu eldonis vortaron esperanta-angla-esperantan,
malpli kostan, malpli grandan. [A. McLinen: Pocket Esperanto
Dictionary, 392 p., 28,50 NLG cxe la Libroservo de UEA. La
vortaro de Wells (428 p.) kostas 44 NLG]. Kial, mi miras, iu
pola firmao tion faru, ecx sen konsiligxi kun ni? Jen neimitinda
ekzemplo.

Antaux ol produkti libron aux gazeton, oni sin demandu: Cxu
ekzistas libera loko por tiu novajxo? Kiom da homoj gxin legos?
Cxu la vendoprezo kaj -nombro pravigos la eldonon? Ecx verkistoj
pripensu tion, cxar ekzistas ja multaj bonegaj manuskriptoj,
principe eldonindaj, kiuj ne havas suficxan merkaton.

Kelkaj fakuloj nun kunlaboras en Britio por krei novan kaj
modernan vortaron dudirektan. La laboro, kiun kunordigas Martin
Morris, dauxros 4 - 5 jarojn. Se vi mem prila-boras vortaron aux
intencas kunlabori pri tiu cxi, skribu al Morris por eviti
koliziojn: E-Centro, 140 Holland Park Avenue, London W11 4UF,
Britio.

Will Green,
Britio

el "Esperanto", majo 1993

*************************************************************************

Aldonu respondkuponon!
======================

Aldoni respondkuponon kiam oni skribas al delegito aux
fakdelegito de UEA estas devige. Pluraj delegitoj plendas, ke
multaj informpetantoj ne faras tion. Necesas konscii ke en
multataj landoj afranko de internacia letero estas serioza
procentajxo de monata salajro. Atentu pri tio, kiam vi kontaktas
delegitojn. Antauxdankon.

CO de UEA

el "Esperanto", majo 1993

*************************************************************************

Esperanto en Okcitanio
======================

Tuluzo (Francio) havas aktivajn esperantistojn, kion atestis
pasintauxtune vigle arangxita "ago-tago". Ankaux en neesperantaj
arangxoj ili kapablas bone prezenti nian movadon!

PRINTEMPO DE LINGVOJ

"Printempo de Lingvoj" (en la okcitana Prima de las Lengas)
estas granda festo pri lingvoj, okazinta 20.03.- 03.04.1993 en
Tuluzo kaj gxia sudokcidentfrancia regiono.

La preparon de la festo, kie la okcitana lingvo malfermis sin al
aliaj lingvoj, partoprenis deko da diversaj asocioj,
disvolvantaj kaj protektantaj la okcitanan kaj aliajn
minoritatajn lingvojn de Francio, kaj kune kun ili la tuluza
Esperanto-Kultur-Centro kunlabore kun aliaj e-asocioj, agantaj
en la urbo (UFE, SAT, IFEF, EUROKKA).

Esperantistoj organizis mem, aux kunorganizis, kelkajn
arangxojn: ekspoziciojn pri esperanto, debatojn ks., kaj,
interalie, telviddebaton pri la lingvaj problemoj, kie
esperantistan vidpunkton prezentis Claude Piron. La
televiddebato estis videoregistrita kaj oni povas mendi la
registrajxon.

Eble, ne suficxe da homoj vizitis la arangxojn kaj ne suficxe
longe dauxris la televiddebatoj, sed almenaux la problemoj estis
publike starigitaj kaj allogis atenton - ja faritaj samtempe en
Tuluzo esplorenketo montris, ke plimulto da studentoj aux nenion
auxdis pri esperanto, aux ne precize scias, kio gxi estas.

La ricevitaj spertoj helpos venontjare pli gxuste organizi la
agadon dum simila arangxo.

Por pliaj informoj aux mendo de son- aux vidbendoj pri la
detaloj skribu al:

E.K.C.,
1 rue Jean Aillet, F-31400 Toulouse, Francio.

*************************************************************************

Novajxoj el Cxinio
==================

En Pekino fondigxis samtempe Cxina Junulara Esperanto-Asocio
(CxJEA) kaj Cxina Fervojista Esperanto-Asocio (CxFEA). En la
kunveno partoprenis pli ol cent esperantistoj el Pekino kaj dek
aliaj provincoj.

La afero estas tre aktuala: ja plimulto de cxinaj esperantistoj
estas gejunuloj, kaj ankaux la fervojista movado estas signifa
memstara parto de la movado en Cxinio.

laux "Heroldo", 31 de majo 1993

*************************************************************************

Cxu Japana Esperanto-Junularo?
==============================

Junula e-movado en Japanio dum lastaj 30 jaroj travivis ondojn
de kresko kaj malkresko, gxis preskaux plena malapero. La
kauxzoj estas kutimaj por cxiuj landoj, sed gxuste nun oni povas
vidi esperigan signon: aperas nova junulara organizo kun dume
provizora nomo Japana Esperanto-Junularo (JEJ), kun propra
organo La Junuloj.

La organizo nun estas suficxe malgranda (117 membroj), kaj ties
financa bazo ankoraux ne certa - pro malalta kotizo kaj
malmultnombreco. Tamen la perspektivoj por gxi, kondicxe ke gxi
aktive laboros, estas suficxe bonaj: ja intereso al esperanto en
Japanio tute ne malaperis, nur la informoj pri la lingvo mankas.
Se oni aktive agos en la kampo de la ekstera informado, la
nombro de lingvolernontoj (respektive estontaj aktivuloj) tuj
kreskos, kion pruvas la unuaj spertoj.

La nova organizo emas esti memstara de la ekzistantaj
tutjapaniaj e-asocioj (da kiuj ekzistas nun kvar), sed strebas
havi kun ili cxiuj bonajn laborrilatojn - ja junulara organizo
garantias ilian pluekziston sendepende de tio, cxu gxi estas
formale ies junulara sekcio, aux ne. Des pli, ke 70 % de la nova
organizo konsistas el efektivaj junuloj, ne elirintaj la
junagxajn limojn.

Laux "La Revuo Orienta", No 3, 1993

*************************************************************************

Premio EVA aljugxita al Paul Thorsen
====================================

La premio EVA-Edistudio, kiu cxiujare premias beletran
manuskripton per gxia libroforma aperigo, por 1993 estas
aljugxita al rakontkolekto de la dano Paul Thorsen, titolita
Stokita vino.

Laux la regularo de la premio la libro estos publikigita de la
eldonejo Edistudio dum la dua parto de la jaro por esti
disponebla libroforme por la tago de la libro en decembro.

el "Heroldo", 18 jun. 1993

*************************************************************************

KIAL?
=====

Demando al vi: kion vi faris hieraux? Eble vi riparis la domon,
kudris vestojn, prizorgis la gxardenon aux legis libron, tute ne
gravas. Sed pri unu afero mi estas certa: kiam mi demandas al vi
"Kial vi faris tion?" - vi certe havos respondon. Vi aktivis pro
la plezuro kiun gxi donis, pro la utilo, aux simple cxar la
laboro estis necesa por pluvivi. Sen kialo normala homo nenion
faras.

Utilas pripensi tion antaux ol vi - kiel vera adepto de
esperanto - klopodas varbi aliajn homojn por gxi. Facile oni
diras "Lernu esperanton!", sed malofte oni havas respondon, se
revenas la demando: "Kial mi lernu gxin?"

Eble vi respondos: "Por korespondi kun eksterlanda amiko", pro
la fakto, ke vi mem tiel jam dum longa tempo havas agrablajn
kontaktojn. Sed via demandinto pensas pri sia skribotablo, sur
kiu estas profesiaj raportoj, pagendaj fakturoj, legindaj
gazetoj, kaj inter tio timiga kvanto de respondotaj leteroj -
kaj jam li tiom multe skribas en la oficejo! Kaj nun li deziras
liberan tempon por siaj geamikoj kaj parencoj, kaj tute ne
sopiras al korespondo kun ia fremdulo...

Necesas, ke ni respondu pro la kialo en maniero, kiu tauxgas por
la demandinto. Kaj cxar cxiu homo havas aliajn dezirojn kaj
esperojn, por cent homoj vi bezonos cent diversajn respondojn...

Nur se ni komprenas tion, ni iam havos sukceson. Trovi la
gxustajn respondojn nepre ne estas facile. Se tuj via najbaro
vizitus vin, kaj demandus "Kial mi lernu esperanton?", kion vi
respondus al li? Komprenu, ke neniam venos la sukceso, gxis la
momento, en kiu vi trovos respondon, kiu tauxgas gxuste por tiu
najbaro.

Ko Nurmi

el "Fenomeno", 2/1993

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

Estraro de Esperanta Sxak-Ligo Internacia (ESxLI)
=================================================

Prezidanto: Dan Maxwell, Burg Riegerstr. 84, NL-3581 Utrecht,
            Nederlando

Vicprezidanto: Alain Lehalle, 9, rue des Tilleuls, F-57050 Le
               Ban St. Martin, Francio

Sekretario: Saulius Miliunas, Medvegalio 17-12, LIT-3035,
            Kaunas, Litovio

Kasisto kaj redaktoro de "Esperanta Sxako": Jaromir Canibal,
            Okruzni 867, CS-73401, Karvina-Raj, Cxehio

Membro: Antono J. Mechelynck, vd Meerschstr. 85, BG-1030 Brusel,
        Belgio

*************************************************************************

ILEI
////

Komunika Instruado
==================

ILEI jam dufoje okazigis en Poprad (Slovakio) kurson por
instruistoj Komunika Instruado de Stefan MacGill - en novembro
1992 kaj majo 1993. La tria ripeto okazos samloke 14. -
16.10.1993.

Principoj de la Komunika Instruado estas:

La bazo estas la verbo, ne la substantivo. Alivorte, gxi estas
dinamika.

Ni kreas situaciojn, en kiuj lernantoj volas kaj devas komuniki
esperante.

La sekreto estas la trafa ligo de gramatikaj punktoj kun
situacioj en kiuj ili estas uzeblaj.

La instruado estas paroliga, cellingva kaj inkluzivas enkondukon
al la e-kulturo kaj komunumo. Aligxiloj cxe:

ILEI,
Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario

*************************************************************************

MONDO-RONDO por disvastigi esperanton
=====================================

Kio estas Mondo-Rondo? Gxi estas nova internacia koresponda
projekto pri monda geografio inter infanaj grupoj. Antaux kelkaj
jaroj Charlotte Kohrs en Kalifornio iniciatis la lernejan
projekton "Infanoj cxirkaux la mondo". Gxi bone funkciis kaj
poste gxi ekpensis pri nova projekto, kiu estas Mondo-Rondo.

Lastan februaron mi iniciatis Mondo-Rondon cxe la distrikta
lernejo en mia vilagxo. Gxis la fino de la jaro mi gvidis la
sesgradajn klasojn en la internacia intersxangxo de bildkartoj
(kiujn la infanoj skribis esperante) kun aliaj Mondo-Rondaj
klasoj tra la mondo, kaj mi gvidis la instruadon de monda
geografio kaj esperanto. Mi tre gxuis la sperton, kaj la infanoj
gxuis la programon.

Tamen estis interesa afero por mi, kiam, antaux la fino de
junio, kelkaj geknaboj el ambaux klasoj petis, ke mi dauxrigu la
esperanto-instruadon - dum la someraj ferioj. Tio estis miriga
sxoko por mi, kredu min! Ok dekdu jaraj geknaboj studis cxiun
matenon de 9.30 gxis 11.00, kaj cxiu infano cxeestis cxiun
tagon. Tio estis vera surprizo por la lernejestrino, cxar sxi
opiniis, ke kelkaj perdos intereson post du aux tri tagoj. Mi
devas konfesi, ke ankaux mi samopiniis.

Oni petis de mi, ke ekde septembro mi denove gvidu Mondo-Rondon
por la novaj sesgraduloj. Mi nun faras tion kaj denove gxuas la
sperton. La geknaboj lernas pri esperanto, mond-geografio kaj la
universo. Mi instruas ilin, uzante la novan lernolibreton de
Mondo-Rondo "La Bela Planedo". Ili korespondas bildkarte kun
aliaj mondo-rondaj kluboj sur kvar kontinentoj. Ili kantas etajn
esperantajn kantojn kiuj sendolore instruas al ili gramatikon;
la ludoj instruas al ili numeralojn ks. Mi instruas po unu horo
cxiusemajne, sed ili lernas bone kaj rapide. Cxar nia lernejo
havas la unuan Mondo-Rondon en Kanado, miaj gestudantoj fieras
pri tio - kaj mi fieras pri ili.

Laux mia opinio, Mondo-Rondo estas interesega projekto kaj estas
bonega sxanco disvastigi esperanton en la mondo. Se la edukaj
instancoj povus nur vidi kaj konstati, ke esperanto povas helpi
en la lernado de fremdaj lingvoj kaj pri fremdaj kulturoj, kaj
krome en la lernado de geografio, tiam eble oni instruus
esperanton kiel studobjekton en kanadiaj lernejoj. Estas multe
pli da intereso pri esperanto nuntempe en mia regiono pro Mondo-
Rondo.

Se iu interesigxas pri Mondo-Rondo, bonvolu skribi al:

La esperanto-klubo,
c/o "Infanoj cxirkaux la mondo",
3876 Belmont Avenue,
San Diego, CA 92116,
Usono.

Kim Keeble (Kanado)

el "Lumo", vintro/1992

*************************************************************************

Vivosigno de Fondumo Zamenhof!
==============================

Enkadre de la arangxo "BEL-aj Tagoj", la 29-an de majo en
Bjalistoko, en la salono "Esperanto" de la porinfana klinika
hospitalo Ludoviko Zamenhof, reprezentantoj de Fondumo Zamenhof
(la prezidanto Roman Dobrzynski kaj unu el la iniciantoj
Humphrey Tonkin) kaj de Bahaa Esperanto-Ligo, transdonis al la
hospitala direktoro komunan deklaron, per kiu ili utiligebligis
dek mil guldenojn, donacitajn al la Fondumo Zamenhof de la bahaa
monda komunumo. Per tiu monsumo la hospitalo ekipos relertigan
salonon, kiu poste portos la nomon Lidia Zamenhof, filino de la
majstro, kies agado kunligis la esperanto- kaj bahaa- movadojn.

Tiel, per kunlaboro kun la hospitalo, Bahaa Esperanto-Ligo
subtenas la Fondumon Zamenhof por efektivigi la fondumajn
celojn: starigi en Bjalistoko ian Zamenhof-Centron. Gxi estos
vera "viva monumento" al la iniciatinto de esperanto.

Bernhard Westerhoff,
Germanio

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Aktuale Euxro-Azia
==================

Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) eldonis informilon
Aktuale iam en 1970-aj jaroj . En fino de la 80-aj en la siberia
urbo Tomsk la gazeto kun tiu nomo renaskigxis dank' al iniciato
de tiea esperantisto Vladimir Minin. Gxi igxis sxatata informilo
kaj diskutilo de e-aktivuloj en Rusio kaj aliaj eks-sovetiaj
sxtatoj. La gazeto regule aperas 8-foje jare sur 8 pagxoj,
formato A4, nun gxi atingis nivelon de la vera internacieco kaj
strebas esti interkomprenilo kaj interkomunikilo inter la aziaj
kaj euxropaj esperantistoj. Gxi aperigas ecx la plej herezajn
opiniojn de siaj legantoj. La gazeto aboneblas cxe:

Greta Gossl,
Minnesangerpl 8, A-4020 Linz, Auxstrio.

Abonemuloj el nepagipovaj landoj turnu sin por la interkonsento
al la redaktoro:

V. Minin,
pk. 2000, RUS-634063 Tomsk, Rusio.

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

TEJO kaj Katalunio
==================

...La decido rilate Katalunion estas skandalo! Mi konsilas al
cxiuj membroj de TEJO konsideri, ke la decido ne aperigi laKataluniajn 
gastigantojn, cxar ili volas aperigi nur sub
Katalunio, estas suficxe grava politika decido...

La TEJO-respondeculoj per sia decido montras grandan
malsagxecon! Tia decido neniam estintus akceptita en la epoko,
kiam mi estis estrarano de TEJO. Mi tre dubas, ke tia sinteno
respegulas laopinion de la plimulto de la membraro!

Dietrich Weidmann,
eksa gxen.sek. de TEJO
Svisio

*************************************************************************

Radikaluloj blufas
==================

Mi ne scias, de kie vi ricevis la informon pri la cxi-jara
kongreso Radikala, sed estis amaso de misinformoj. Ne
partoprenis Despiney, Wells, Erasmus, Lins - ili cxeestis
pasintjare. Piron kaj Heraud cxeestis nur skribe, ne persone.

Radikaluloj tro blufas, kaj tio estas ne honesta ago.

Michela Lipari,
Italio

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Diplomigxis e-instruistoj
-------------------------

La 2-an de junio 1993 akiris siajn sxtatajn e-instruistajn
diplomojn tri studentoj, kiuj dum 5 semestroj fake studis la
internacian lingvon en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely
(Hungario): Tibor Budai, Csaba Nemeth kaj Agnes Verraszto.

La aliaj du tagaj kaj sep korespondaj kursanoj ekzamenigxos en
januaro 1994.

Bedauxrinde per tio finigxos la serio, cxar la rektoro de la
altlernejo ne permesas lancxi novajn diplomigajn kursojn
malgraux peto de studentoj. Ni tamen ne cxesas esperi, kaj gxis
kiam estos interesigxantoj mi volonte instruos la lingvon ecx
neoficiale.

Katalin Smideliusz

* * *

Novaj Komitatanoj de HEA
------------------------

Komitato de HEA konsistas el delegitoj de organizaj unuoj kaj de
elektitoj de individuaj membroj. Jen la rezulto de la perposxta
vocxdonado (enkrampe la nombro de ricevitaj vocxoj):
O. Princz - Bp. (182),
F. Phersy - Bp (171),
A. Ratkai - Szeged (158),
dr. I. Ferenczy - Gyor (147),
I. Gulyas - Bp. (139),
K. Kodmonne - Tata (137),
L. Balazs - Szolnok (131),
dr. J. Halasz - Miskolc (123),
dr. P. Denke - Torokbalint (122),
J. Patay - Bp. (114),
I. Pallos - Pecs (113),
dr. J. Horvath - Szhely (113),
P. Tihanyi - Tatabanya (113),
Margit Juhasz - Bp (111),
F. Vago - Kkhalas (83),
I. Sutka - Kelebia (71),
I. Szebenyi - Miskolc (62),
B. Fulop - Szhely (61).

Entute alvenis 216 validaj kaj 5 nevalidaj vocxdonoj.

Oszkar Princz

* * *

Veturkostoj...
--------------

Auxtobuso de Budapest al la Literatura Forumo en Barcelona
kostas cx. 13 mil forintojn. Ekzistas speciale rabatita
flugbileto al Sofio (same cx. 13 mil Ft.) al IJK.
Interesigxantoj turnu sin al Judit Felszeghy, tel: 1834084.

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Ni studu praesperanton!
=======================

Esperanto ne estis inventita dum unu nokto, kiel volapuk, sed
estis prilaborata dum multaj jaroj. De la unua varianto el 1878
restis nur 4 linioj (Malamikete de las nacies...), de la dua
varianto el 1881 konservigxis jam 14 diversaj tekstoj, kun kiuj
ni povas konatigxi en "Lingvo kaj vivo" de G. Waringhien. Sed
detala studo kaj priskribo de tiu lingvo gxis nun fakte ne
ekzistis.

La studon pri gxi, kiu aperis kiel suplemento al La
Kancerkliniko ("Kancerklinikoteko") sub la titolo Lingvo
Universala, entreprenis Rikardo Cash. La 32 pagxa grandformata
kajero enhavas kaj specimenojn de la tekstoj, kaj priskribon de
la gramatiko, kaj principojn por esploro de gxiaj karakterizaj
trajtoj. Krome, 10 pagxojn okupas la praesperanta-esperanta
vortaro. Nun oni povas libere ekuzi la lingvon!

Sed kiu bezonas tian studon? Nu, unue, certe, planlingvistoj,
kies fako estas tiaj aferoj. Due, sendube, la psikolingvistoj
kaj zamenhofologoj - jen estas vera atesto pri formigxo de
esperanto! Trie, la verkistoj - teksto en praesperanto estas pli
"nature" arkaika, ol teksto en iu "artefarita" formo (kiel,
ekzemple, arcaicam esoerantom de K. Kaloscay). Kaj fine, pri la
lingvoj gxenerale, pri planlingvoj speciale, kaj pri personeco
de Zamenhof interesigxas tre multaj esperantistoj. Por ili cxiuj
la studo de Rikardo Cash estos tre utila.

N.G.

Pri la libro demandu cxe:
J. Le Puil, "Les Cocherats", F-18210 Thaumiers, Francio.

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Esperanto-afro-roko - cxu eble baldaux?
=======================================

Reaperis novajxoj de Zhou-Mack ( = Tufuene Mafuila), muzikisto
de la esperanto-afro-rokmuzikbando Esperanto-Muziko el Zairio.

Nun li trovigxas en Francio, apud Parizo kaj sercxas muzikistojn
seriozajn, kaj esperanto-asocion kiu pretus helpi lin por eldoni
la unuan albumon esperanto-afro-rokan, cxu kasede, cxu kompakt-
diske. La muzikajxoj kaj tekstoj pretas. La afero urgxas,
kontaktu lin:

s-ro Tufuene Mafuila (Zhou-Mack),
P/a ZOLA - Sedi Monika,
4/B, rue Dumas, F-93800 Epinay-sur-Seine, Francio.

el Rok-Gazeto n-ro 4/92.

*************************************************************************

ANONCO
//////

----------------------------------------------------------------------
Se EVENTOJ placxas al vi, kaj vi opinias gxin utila por viaj amikoj en 
nepagipovaj landoj, vi povas fari por ili donacabonojn! Vi povas pagi 
ankaux kotizon al la helpa abonfonduso por ke la redakcio mem decidu, 
kiun el tiaj landoj abonigi.
EVENTOJ estas abonebla ankaux por duonjaro (julio ? decembro) 1993!
----------------------------------------------------------------------

*************************************************************************

HISTORIO
////////

----------------------------------------------------------------
Historio de nia movado, komunumo estas organika parto de nia
kulturo. La instruado de la historio devas esti integra parto de
cxiu lingvokurso.
----------------------------------------------------------------

Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
===========================================

(dauxrigo. Komenco en "Eventoj No 28 - 32)

Samepoke la neuxtrala movado trairis serion de organizaj krizoj,
kiu kulminis en 1937 per splitigxo en la asocio kaj fondigxo de
la Internacia Esperanto-Ligo, al kiu aligxis la plimultaj kaj
certe pli aktivaj landaj asocioj. Tamen post la Dua Mondmilito
oni atingis unuecon pro la energia organizkapablo de Ivo Lapenna
- kiu samtempe iniciatis kampanjon kontraux tro multaj verdaj
steloj (simbolo de Esperanto) kaj similaj "strangajxoj": la
esperantistoj liberigu sin el aspekto de "stranga sekto eta"
(laux esprimo de poeto Kalocsay), kaj eniru la normalan mondon.
Lapenna insistis, ke la esperantistoj aligxu al la reala mondo,
kaj uzu la rimedojn de tiu mondo por atingi siajn celojn. Li
multon faris por krei senton de direkto en la Esperanto-movado
kaj provizi gxin per adekvata, moderna strategio.
Estas klare, ke la kampanjo de Lapenna sukcesis. La movado estas
hodiaux gxenerale pli modera en siaj entuziasmoj kaj pli
normalaspekta en sia publika prezentigxo. Cxu eble pro tio
perdigxis io, precipe io grava, ne estas tiel klare.

La 20a jarcento vidis la naskigxon de nova politika fenomeno,
rezulto de la trauxmo de la Unua Mondmilito: la klopodo krei
supernacian organizajxon, kies rolo estu certigi la pacon per
kunlaboro de unuopaj registaroj en la kadro de konsilio. Post la
Uunua Mmondmilito, tiu organizajxo estis la Ligo de Nacioj, kaj
post la Dua Mondmilito (gxis hodiaux) la Organizajxo de
Unuigxintaj Nacioj. Evidente tiuj organizajxoj spertas la
kostojn kaj malfacilajxojn de la lingvaj difirencoj. Kiel ili
sintenis al la internacia lingvo?

La Ligo de Nacioj efektive okupigxis pri Esperanto. Jam en gxia
unua kunveno 11 delegitoj starigis proponon favoran al instruado
de tiu lingvo en la lernejoj de la membro-sxtatoj. Komisiono de
la Ligo faris serizan esploron de la atingoj de Esperanto, kaj
raporto publikigxis (League of Nations. Esperanto as an
International Auxiliary Language. 1922), kiu estis ne nur
honesta, sed ankaux tre favora al la adopto de Esperanto kiel
oficiala lingvo. Ekzemple, pri Esperanta konferenco:

"Gxis tridek du parolantoj auxdigxis en la sama kunveno, kaj dum
tri tagoj plenumigxis kvanto da laboro, kiu eble postulus dek
tagojn por plenumigxi en ordinara konferenco, kiu uzas plurajn
oficialajn lingvojn".

Tiu raporto havis grandan sukceson, kaj multaj delegitoj pretis
vocxdoni por lerneja instruado de Esperanto. Sed al cxio simila
senkompromise oponis la registaro franca: gxi timis konkurencon
inter Esperanto kaj la franca lingvo, kiu estis tiam la
prestigxa lingvo. Multaj el la aliaj nacioj timis ofendi la
francojn, kaj tial submetigxis malgraux propra opinio al ties
deziro malsukcesigi la proponojn. La franca prezidanto de la
koncerna komisiono argumentis nekredeble analfabete (kvankam
private li konfesis sian embarason pri la trudita tasko):

"La celo de la Ligo estas proksimigi la popolojn, sed ne
mehxanike per faciligo de komunikiloj. Ne pli ol fervojo aux
telegrafo povos Esperanto alproksimigi la animojn. Tion sukcesas
nur la lerno de fremda lingvo, kun gxia literaturo kaj kulturo.
Kontrauxe, la disvastogxo de artefarita mondlingvo igos la
lernon de fremdaj lingvoj nenecesa. Tiam oni ne plu lernos ilin
kaj oni perdos tiun alproksimigilon de animoj trans la limoj.
Tial nia rolo estas instigi lernon de fremdaj li ngvoj kaj ne de
artefarita."

La franca ministro Berard ne kontentigxis per tiu rezigno. Li
deziris uzi la rifuzon de la komisiono kiel
kontrauxpropagandilon, kaj por tio bezonis, ke la Ligo de Nacioj
konfirmu gxin. En tio li ne sukcesis.

Kiam kunsidis la kvara gxenerala kunveno de la Ligo en septembro
1923, la franca registaro aparte donis instrukciojn al la
delegito Jacques Bardoux por utiligi la rezolucion de la
intelekta komisiono por definitive elpusxi Esperanton. Li do
prezentis gxin en la kvina komisiono sub formo de liga rezolucio
rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj prefere al lerno de
artefarita. Sed alinaciaj delegitoj tuj vigle protestis. Pluraj
klarigis al li, ke ili ne volis insisti pri la Esperanto-afero
por ne malplacxi al la franca registaro, sed ke ili tute ne
povus akcepti ian rezolucion, kiu sxajnus iel ajn kontraux
Esperanto, cxar tiu movado havas tro multajn amikojn en ilia
lando. Ecx la britaj delegitoj avertis lin, ke ili
kontrauxbatalus la rezolucion. Tiam Bardoux retiris gxin, kaj
tiel la opinio de la intelekta komisiono estis nek konfirmita
nek akceptita de la Ligo mem, kiu restis cxe la raporto adoptita
en 1922 konstatanta per faktoj la valoron de Esperanto kaj gxian
vivan rolon.

Kiel konsolan premion la Ligo tamen akceptis rezolucion, kiu
estis la unua intersxtata agnosko de Esperanto kiel uzata lingvo
kun oficiala difino pri gxia rolo en homaj rilatoj:

"La gxenerala kunveno de Ligo de Nacioj rekomendas, ke la
sxtatoj-membroj de l'Ligo konsentu al Esperanto la traktadon kaj
tarifojn de lingvo 'klara' en telegrafaj kaj radiotelegrafaj
interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj
interkomunikiloj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj
atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito."

Tamen la tuta historio pri Esperanto kaj la Ligo bele ekzemplas
la signifoplenan fakton, ke unu potenca malamiko de Esperanto
sur la gxusta loko kapablas nuligi ecx plej favorajn kondicxojn
por la sukcesigo de la afero.

(dauxrigota)

el "William Auld: La fenomeno Esperanto".
Rotterdam: UEA, 1988.
ISBN 9290179.120
p. 21 cm.
Prezo: 18,00 NLG

*************************************************************************

INTERESE
////////

FUNDAMENTA SxANGxO, CxU?
========================

L.L. Zamenhof, Fundamento de Esperanto, deka eldono kun
Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albault, Pisa
(I): Edistudio, 1991.

Preskaux tute sensxangxa represo de la nauxa eldono Marmande
1963, kiu tre salutinde faras la bazan verkon de Esperanto
denove facile akirebla al ties adeptoj.

Se la recenzanto tamen skribas "preskaux", li pensas pri la
escepto: Sinjoro Albault, laux sia Antauxvorto al la 10-a eldono
"faris ... ok korektojn, specife al la etno-nomoj... Tiel
angl'(o) farigxis Angl'(o), franc '(o) farigxis Franc'(o), ktp."

Jen..., jes ja, sensacio! Ni dauxrigu legi: "La etno-nomoj estas
kolektivaj propraj nomoj aux apelativoj, laux la termino sub kiu
mi priskribis aliloke tiun nom-klason: kiel tiaj, - ili ricevu
majusklon konforme al la Fundamento."...

"Gxi estas pli bone kaj ofte pli klare, kiel montris Waringhien
(PIV) kaj kiel sugestas Tabelo de Enhavo de la Fundamento mem,
ke la rekte derivitajn adjektivoj konservu tiun majusklon."

Kaj kial cxio cxi nur nun, en la deka eldono?...

el Terminoteko, informilo pri terminaralaboro, n-ro 7, okt/92.

Rim: Ni havas nur la antauxan eldonon de Fundamento kaj unu
novan demandon: Kiu havas la rajton sxangxi ion ajn en la
"Fundamento"? La red.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

15-jara knabo, sxatas librojn, filmojn, bokson kaj tenison, kun
samagxuloj el Usono kaj aliaj landoj: Arianit Berdufi, Gsinar-
Elbasan, Albanio.

* * *

15-jara knabo sxatas motorciklojn kaj basketbalon, kun
samagxuloj el Usono: Altin Mussolari, Spathar-Libazho, Albanio.

* * *

Frauxlo interesigxas pri muziko kaj karateo: Zoltan Gombos,
Zelemer str. 1, H-4224 Bodaszolo, Hungario.

* * *

11-jara knabo interesigxas pri muziko, kolektas postmarkojn:
Peter Nagy, Boda Katalin str.3, H-4224 Bodaszolo, Hungario.

* * *

23-jara junulo, interesigxas pri fotado kaj turismo: Wieslaw
Smolka, Miedzianow 15, PL-63451 Kotowiecko, Polio.

* * *

Junaj 10 - 14-jaraj lernejanoj. Skribu al la instruistino: Maria
Luz Moya Luna, Zamorana 9 1/2 entre Aguilera y l Ra, Rpto:
Zanorana, C-90300 Santiago de Cuba, Kubo.

* * *

Membroj de la municipa organizajxo de Kuba Esperanto Asocio.
Skribu al la prezidantino Maria Luz Moya Luna (adreson vd.
antauxe).

* * *

23-jara studento pri ekonomiko: Azar Javed, PO Box 1261
Rawalpindi, Pakistano.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La Nordhungaria Esperanto-Societo volas konstrui gxemelurbajn
kontaktojn kun esperantistoj el Ukrainio, aliaj najbaraj landoj
kaj la tuta mondo. Kontaktadreso:
Lukacs Gusztav,
Josika M. u. 3, X/2, H-3524 Miskolc, Hungario.

* * *

Esperantistoj el Samarkando (Uzbekio) organizos septembre de
1993 letervesperon, dedicxotan al dujara datreveno de la
proklamo de uzbekia sendependigxo. La plej interesaj mesagxoj
estos publikigitaj en la nacilingva gazetaro, radio kaj
televido. Cxiu reehxinto ricevos bildkarton pri la 2500-jara
Samarkando. Skribu al:
Klubo de Internacia Amikeco "Esperanto",
p.k. 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistan.

* * *

Mi volas pruvi, ke esperanto donas avantagxojn por kolektantoj.
Mi kolektas (uzitajn) telefonkartojn, kaj pretas intersxangxi
ilin kontraux noveldonitaj posxtmarkoj kun e-temo.
R.Verbeeke,
Vredstraat 66, B-8310 Brugge, Belgio.

* * *

Meksika entrepreno, kiu sin dedicxas al produktado de filmoj kaj
televidprogramoj, deziras produkti serion pri diverspopolaj
kutimoj, tradicioj, muziko ktp, per kunlaboro kun diverslandaj
esperantistoj. Pliaj informoj cxe:

Maria Elena Najera de Manrique,
Arrayanes No 13,
Lomas de San Mateo,
Naucalpan de Juarez, Estado de Mexico, C.P. 53240, Meksikio.

* * *

Por kunlabori en Polio internacia firmao sercxas polajn
esperantistojn (nepre sendu telefonnumerojn!).
Orosz Janos,
Pozsonyi u. 24, H-3526 Miskolc, Hungario.

* * *

Al komencantoj-mezlernejanoj en Albanio ege mankas
legomaterialoj kaj vortaroj (ne nur e-albanaj kaj alban-e-aj,
sed ankaux kun alilingva bazo tauxgas!). Ni tre petas helpi nin!

Gentian Umeri,
Junulara e-grupo "Futuresp",
posxte restante,
Tirana, Albanio

*************************************************************************

ANONCO
//////

Internacia E-Telefakslisto haveblos en la UK!
=============================================

La Tutmonda Esperanta Telefakslisto TELEFAKSARO No 1 / somero /
1993 aperos gxustatempe por UK en Valencio. La libreto konsistos
el kvar partoj: laux nomoj, laux landoj, laux numeroj kaj laux
fakoj.

Por enesti la unuan Telefaksaron, tuj faksu viajn indikojn
(nomo, adreso, plej grava titolo kaj funkcio en la
esperanto-movado), telefon- kaj faksnumeroj kaj, eventuale
rimarkoj (ne pli ol 30-literaj) al nia nova(!) kasnumero.
Definitiva redaktofino por la eldono: 15-a julio 1993.

Tiuj, kiuj ne cxeestos UK, povas mendi Telefaksaron kontraux 4
IRK.

Dietrich Weidmann,
telefakso: +41-1-2515025
adreso: pk. 301, CH-8034 Zuriko, Svisio

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor