Eventoj n-ro 0030, 2/majo - '93,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:                - CxU NI PROGRESAS?
                           - La itala ministrino esploras problemon pri
                             Esperanto
                           - ABITURIENTIGxO PRI ESPERANTO DE TUTA KLASO!

Organizaj demandoj:        - KONGRESI...

Faka aplikado:             - Scienca Revuo
                           - Sanktaj Mesoj en esperanto
                           - Per AIS akiri sciojn aux titolojn?
                           - Komputila Rondo
                           - 300.000-ana kuracistaro pretas auxskulti
                             esperanton
                           - MATEMATIKO TRANSLIMEN, No 7,

Arangxoj:                  - BET-29
                           - Renkontigxo de esperantistaj familioj
                           - Somera montara feriado en Bulgarario
                           - Somera renkontigxo de handikapuloj
                           - KCE preparas sin por la somero
                           - Seminario pri Socia Instruo de la Eklezio
                           - Kial paroli esperanton?
                           - INTERNACIAJ E-ARANGxOJ EN KUBO
                           - Hejmo(j) de Internacia Kulturo
                          
Movado:                    - "Radikaluloj" batalas por esperanto
                           - Ni starigu la celojn!
                           - Gepatroj de denaskaj esperantistoj!
                           - IMS ne okazis!

Revuoj, gazetoj:           - Kultura ondo el Uralo
                           - "Konkordo" ne plu ekzistas
                           - Debrecena Bulteno senpage!

Opinioj:                   - Jes, fakvortarojn ecx superlingvo bezonas!
                           - Esperantista helpo
                           - Letero el Nepalo

Konkurso:                  - Konkurso de mezlernejanoj

Literaturo:                - Eldonprojekto de "Pro Esperanto"

Hungara angulo:            - ***

Historio:                  - Tre konciza historio de la Esperanto-Movado

Esperanto en radio:        - Nova iniciatode la Pola Radio

Alvoko:                    - UNIVERSITATA INTERSxANGxO

Korespondi deziras:        - ***
Anoncetoj:                 - ***
                           
Bazaj informoj:            - KASTORA KLUBO, kio gxi estas?

Interese:                  - George Orwell kaj esperanto
                           - En Germanio reunuigxos ankaux la posxtkodoj
                           
*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

CxU NI PROGRESAS?
=================

Cxiun fojon, kiam la bruo en nia afero trankviligxas, kiam pasas
kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas de kelkaj
amikoj la demandon: "cxu nia afero progresas aux cxu haltis?"

Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas nur tiam, kiam
gxi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj cxi amikoj kun cxiu
tago alte sxanceligxas: kiam ili trovas en nia gazeto multajn
konsolajn novajxojn, ili ekkrias: "vivu Esperanto! ni iras, ni
venos, ni atingos baldaux la celon!" Kiam pasas kelka tempo sen
novaj aperoj, tiuj cxi amikoj venas al konvinko, ke ni staras
sur loko aux ke ni ecx mortas - kaj ili perdas la kuragxon kaj
lasas fali la manojn. Tamen egale sen kauxzaj estas la tro
granda gxojo en la unua okazo, kiel la malgxojo en la dua.

Ni iras antauxen regule. La celo lumas al ni cxiam tiu sama,
kaj, cxu hodiaux la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaux -
malpli kaj postmorgaux denove pli - la veraj amikoj de nia ideo
laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bru o kaj de
ekstera sxajno neniel dependas la sorto de nia afero.

Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas, krei
cxiam novajn faktojn por la okulo, cxar... la blinda amaso tion
cxi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero
(la fakto, ke ni bedauxrinde ne havas ankoraux la eblon, por
suficxe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la
altirado de la amasoj); sed por ni mem tiu cxi bruo aux silento
ne povas esti mezurilo de nia progresado aux starado!

Plej granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton
tute senfundamentan, putran, mortantan aux jam mortintan, dum
kontrauxe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si
objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolvigxantan. Ni
lasu al la amasoj taksi la aperojn laux ilia ekstera brilo; se
la amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio gxin detenos post
kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu cxi perdos
sian malveran lumegon; se la amaso hodiaux silente rigardas
aferon, malrapide sed konstante disvolvigxantan, tio cxi ne
detenos la amason morgaux aligxi al la afero nerimarkite kaj
tiri el gxi utilon. Ni lasu al la amasoj jugxi la faktojn laux
ilia sxajno; kiam ni mem volas sci i, cxu nia afero progresas
aux ne, ni devas esplori la faktojn internajn...

...Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des
pli multe ni proksimigxas al nia celo, des pli multe ni
progresas. Sekve la sola efektive vera montro, cxu ni progresas
aux ne - estas la kreskado aux nekreskado de la nombro de
esperantistoj. Cxio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj.

...Se la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian
lingvon ne kreskos - tiam ni malgraux la sxajna potenco devos
diri, ke nia afero mortis, ke gxia lumo baldaux estingigxos,
kiel la lumo de minuta meteoro; - sed se ecx la tuta mondo
silentos, se cxiuj obstine kovros antaux ni la okulojn kaj la
orelojn, se nia afero longe ankoraux restos tute nekonata en la
plej granda parto de la mondo sed se la nombro de la
esperantistoj regule, se ecx malrapide kreskados, - ni povos kuragxe 
diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antauxen
kaj ke la estonteco apartenas al ni.

Se Vi deziras scii la staton de nia afero, ne sercxu en nia
gazeto en la rubriko "Nia afero", kiu prezentas eksterajxon;
sercxu en la rubriko "Novaj Esperantistoj", kiu estas la plej
grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu cxi rubriko estas ankoraux
malgranda, sed gxi estas konstanta, cxiu numero de nia gazeto
alportas regule novan serion de novaj esperantistoj, kaj tio cxi
donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tio cxi
montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se cxiu amiko
penos alportadi cxiam novajn sxtonetojn al la konstruo de tiu
cxi rubriko, gxi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de
nia malgranda gazeto kaj farigxos iom post iom potenca memstara
organo kun centoj kaj miloj da no vaj nomoj en cxiu numero. Ju
pli ricxa estos la dirita rubriko, des pli grandaj farigxos niaj
fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaux cxiuj aliaj
flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu cxi
rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj
prezentos tutan grandan popolon, tiam ni povos gxoje gratuli al
ni... Kaj tiu tempo venos!

L.Zamenhof

el "Esperantisto" No 9, septembro/1892

*************************************************************************

La itala ministrino esploras problemon pri esperanto
====================================================

La ministrino pri publika instruado Jervolino subskribis la
dekreton, kiu starigas komisionon pri lingvo-orientiga instruado
en la elementaj lernejoj kaj pri instruado de esperanto en la
ceteraj lernogradoj.

En sia dekreto la ministrino konsideras ke "necesas akirigi al
la element-lernejanoj pli grandan lingvan kapablecon por pli
facila lernado de pluraj fremdaj lingvoj" kaj agnoskas, ke
"tiucele programado de intervenoj por antauxenigi la inte
rnacian lingvon esperanto sxajnas oportuna".

Tasko de la komisiono estas pretigi planon por atentigi,
informadi kaj trejnadi la intereshavajn kaj necesajn
insruistojn.

laux gazetara komuniko de ERA, 10.05.1993

Pliaj informoj cxe:

"Esperanto" Radikala Asocio,
via di Torre Argentina 76, I-00186 Roma, Italio

*************************************************************************

ABITURIENTIGxO PRI ESPERANTO DE TUTA KLASO!
===========================================

En la Gimnazio Thuri Gyorgy ekde 1970 estas instruata esperanto,
kiel elektebla studobjekto. En 23 jaroj la internacian lingvon
studis pli ol 500 lernantoj.

Nun, la 15-an de majo, okazas la unuan fojon, ke tuta klaso, 16
personoj abiturientigxos pri esperanto! Ili studis la lingvon de
4 jaroj, semajne en 3 horoj. Pluraj el ili jam (!) antauxe
plenumis la sxtatan lingvo-ekzamenon, do ili ricevos la
abiturientan atestilon auxtomate.

La instruisto Erno Csiszar meritas cxiujn aprezojn kaj gratulojn
pro la elstara laboro.

Rim: Adreso de la gimnazio:
Voros Oktober u. 9, H-8100 Varpalota, Hungario

*************************************************************************

Organizaj demandoj
//////////////////

KONGRESI...
===========

De la Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer gxis hodiaux
sennombraj gravaj eventoj okazis en la mondo. Ankaux ene de la
movado oni evoluis gramatike kaj beletre, niaj organizoj
pliigxis kaj la pli-ol-centjara travivado de la movado havigis
al gxi maturecon. En Esperantujo vicas gravaj fakuloj kaj
kontribuas pozitive al la rekono de esperanto fare de la socio
je naciaj kaj internaciaj niveloj. Gxuste cele al la rekono de
la atingoj kaj ties mezuro en ajna organizo de tempo al tempo
renkontigxas la respondaj membroj. Tiurilate okazas
"seminarioj","kongresoj"...

Tradicie niajn renkontigxojn oni nomas"kongresoj", kiam en ili
kunvenas relative multaj personoj. Nu,hodiaux ekaperas en kaj
ekster la movado malkonsentoj kaj pri la nomo de tiaj esperantaj
renkontigxoj ("kongresoj")kaj pri la aferoj, konsistigantaj
ilian enhavon.

La programoj
------------

Cxar la persono cxiam agas klopodante sian propran kontentigon,
memvideblas ke neniu aliras kongresojn por alio krom la trovo
kaj gxuado de tio, kion li bezonas. La respondaj organizantoj
devas antauxvidi tion, almenaux se ili klopodas sukcesi laux la
kriterioj de la partoprenantoj. Aliflanke, la pristudo de la
cxeestantaro ebligas estigi konkludojn tre gravajn rilate al la
tauxgeco de la nomo (kongreso), la programoj kaj la matureco de
la esperantistaro.

Seriozaj enketoj estas iloj tauxgaj por kompreni la realon.
Tamen, absurde, inter ni ili malabundas. Certe, se oni esplorus,
oni ege surprizigxus pro la nombro de la enketiloj, respondintoj
kaj esprimataj opinioj. Tamen nur taksinte la rezultojn eblas
estigi agadplanon per plenumo de kiu oni atingu decajn celojn en
la bezonata evoluo de la movado.

Dume, jen kelkaj rimarkoj rilate la kongresojn:
-----------------------------------------------

- abundas la cxeestantoj en amuzaj (muzikaj,beletraj) agadoj;
- malabundas la cxeestantoj en prilingvaj kunvenoj;
- neniam oni taksas la realan nivelon de la esperantigo de la
  socio;
- maloftas proponoj kaj profundaj studoj de strategioj cele al
  pli efika agado kolektiva kaj individua;
- preskaux neniam oni atentas serioze la aplikadon de esperanto
  en ekonomia sfero.

El tio provizore eblas konkludi ke:
-----------------------------------

- la gxisnunaj kongresoj helpas al la aplikado de esperanto en
  muzika kaj beletra kampo;
- la plejmulto kredas sin lingve kapabla;
- malgranda nombro da esperantistoj interesigxas pri lingvaj
  problemoj;
- gxenerale, la esperantistaro ne konscias la neceson travivi
  kaj travivigi esperante cxiutage;
- estas troa amatoreco;
- ankoraux multaj opinias, ke esperanto ne utilas hodiaux por
  enspezi monon ekster la movado.

Kompreneble, de tempo al tempo ene de la kongresoj okazas fakajkunvenoj, 
en kiuj oni parolas pri sciencaj temoj kaj, ankoraux
malpli ofte, asembleoj, en kiuj oni pricerbumas movadajn
aferojn. Tamen tiuj agadoj, krom maloftas,ne havas suficxan
pezon por karakterizi grave kaj fake niajn kongresojn.
Memevidente, oni povas aserti, ke por pritrakti tiuspecajn
temojn, estas aliaj renkontigxoj. Al tio mi respondas, ke ankaux
certas ke cxi lastaj malabundas inter ni kaj ke tiu malofteco
pruvas la pri-esperantan malklerecon de multaj personoj. La
graveco de esperanto postulas profundajn kaj periodajn studojn
de la cxirkauxa realo por agadplani trafe, estigi strategiojn,
plenumi la projektojn, provi la rezultojn kaj mezuri gxin tuj,
por denove plani, ebligi la evoluon, la disvastigon kaj la
influon de esperanto en nia mondo.

La eblecoj
----------

Komence ni rememoru la argumentojn aliratajn de kontrauxulojn de nia
lingvo. Resume, ili diras ke:

- e-o ne estas necesa hodiaux por la internacia komunikado;
- e-o ne estas lerninda gxis kiam alvenos la momento en kiu oni
  amase uzos gxin;
- ni parolas pri belega projekto, kiun oni nekapablis plenumi
  siatempe;
- la esperantistoj malprofitas la sxancojn trudigi e-on kaj,
  tial, ni devas klopodi pri alia afero;
- esperanto ne utilas en la ekonomia kampo;
- e-o estas simpla kolekto da vortoj el diversaj lingvoj;
- la uzantoj de e-o apenaux utiligas gxin pro manko de e-
  parolantoj en la mondo;
- la gazetaro apenaux informas pri esperanto;- en neniu ofico trovigxas personoj 
parolantaj e-on;
- en neniuj internaciaj renkontigxoj estas uzata e-o kiel
  laborlingvo;
- e-o neniam sukcesos, cxar gxi ne havas teritorion, kulturon,
  tradicion, beletron, arton, amaskomunikilojn, etnecon, ktp., ktp.;
- e-o estas lingvo de maldekstruloj kaj anarkiistoj.

Ne nur la esperantistoj, ankaux la simpatiantoj auxdis tiajn
asertojn konversacie. E-on, politikon, religion kaj ekonomion,
cxar ili rilatas gravajn bezonojn de la homo,cxiu persono
opinias sin kapabla prijugxi. Tamen dum politiko, religio kaj
ekonomio disponas proprajn kaj efikajn rimedojn, ekzemple,
lernejojn kaj universitatojn kie oni kapabligas plene siajn
defendantojn, en Esperantujo malestas tiuj studlokoj. Tial estas
necese de tempo al tempo kunveni por gxisdatigi cxion en la
movado, cxar aliel impona giganto kiel esperanto dormos por
cxiam kulpe de ni mem. Dume, per niaj revuoj oni devas kapabligi
la esperantistaron por partopreni en tiaj renkontigxoj. Interne
la esperanta gazetaro povas agadi kiel "papera parlamento",
"lernejo", "gimnazio" kaj "universitato".

Se niaj asocioj kaj lokaj grupoj kontentigxas per "revuetoj",
amuzaj kaj beletraj renkontigxoj, iuj ekskursoj,troigo de la
graveco de nia lingvo, kaj samtempe renkontigxas timeme sen
alfronti la realon, ni perfidas nin mem!
Ne abundas personoj kun almenaux meza esperanta kulturo. La
plejmulto kontentigxas maksimume per baza kono de la lingvo. Por
solvi tiun gravan problemon necesas havi almenaux mezan kaj
superan kursojn, kie la homoj ricevu sistemajn sciojn pri la
esperantaj komunumo kaj movado.

Renversi la situacion, anstatauxi la endemian amatorecon je
profesieco ni povas nur cxiuj kune. Ne timu proponi agadojn, ne
silentu. Al esperanto mankas nur kuragxaj kapabluloj. gxia
kultura, ekonomia kaj politika potencialo estas impona.

A. Martin Gonzalez,
prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuigxo.

*************************************************************************

Faka aplikado
/////////////

Scienca Revuo
=============

Jxus aperis nova numero de Scienca Revuo [Vol. 44 (1993)(1) -
162], eldonajxo, festonta sekvajare sian 90-jarigxon.

La enhavo estas varia: oni povas legi artikolojn pri artologio
(F.-G. Rossler, La muziko de la dua viena skolo), zoologio (S.
D. Brewer, Pri la konduta ekologio de la larvaj odonantoj),
tekniko (I. Uhlir, P. Chrdle, Influo de balancigxo de
 elektra reta frekvenco al funkciado de sinkronaj motoroj)...
Sed la plej karakterizaj por tiu cxi numero de SR estas
artikoloj kulturologiaj, el kiuj estas plena serio: A. A.
Fedorov, Scienca kaj humanisma formo de la mondekkono; C. Stop-B
owitz, Bestoj en folkloro kaj arto, R. Hanger, Andaluzio - el
vido de andaluzo... Ecx artikolo de B. Szemok Dentopikilo auxdentofadeno 
malgraux medicina karaktero sxajnas havi iun rilaton
al la kulturologio. Do, cxar la homo ekzistas en ce rtaj
kulturaj kadroj, tia gxenerala karaktero de la nova numero faras
gxin interesa por suficxe vasta publiko, ne nur por fakuloj.

La jarabono (2 numeroj) de SR kostas 35 NLG al la UEA-konto
ISAE-Z.

Pri SR kaj ISAE, kies eldonajxo gxi estas, informigxu cxe:

R. Hauger,
Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio

*************************************************************************

Sanktaj Mesoj en esperanto
==========================

En pluraj polaj urboj regule okazas e-lingvaj romkatolikaj
diservoj, kie estas bonvenaj ankaux eksterlandaj religiemaj
vizitantoj. (Kontaktadreson por pliaj informoj vi trovas
enkrampe).

Bydgoszcz - en cxiu kvara dimancxo de la monato. (Jozef Paulo
Bielinski, str. Jaworowa 2/13, PL-85628 Bydgoszcz).

Krakow - en cxiu dua dimancxo de la monato, en pregxejo St.
Szczepan. (Franciszka Bardecka, ul. Litewska 24/2, PL-30-014
Krakow).

Sopot - en cxiu unua lundo de la monato, pregxejo St. Andreo
(Stanislavo Platek, ul. Lowczynskiego 17, PL-80-544 Gdansk).

Sosnowiec - en cxiu tria dimancxo de la monato, pregxejo St.
Luko. (Cecylia Jedynak, ul. Spokojna 14, PL-41-200 Sosnowiec).
Warszawa - okazadas malregule sanktaj mesoj. (Bohdan Wasilewski,
ul. Kmicica 3, PL-05-800 Pruszkow).

Wroclaw - en cxiu lasta dimancxo de la monato en studenta (!)
pregxejo s. Petro kaj Pauxlo (Janina Korytowska, Plac Karola
Marksa 23/15, PL-50-224 Wroclaw).

laux "Letero de animzorganto" n-ro 33.

*************************************************************************

Per AIS akiri sciojn aux titolojn?
==================================

La "Akademio Internacia de Sciencoj San Marino" instruas al
studentoj kaj, kiel institucio de "pluklerigado" al profesiuloj
valorajn sciojn el la sciencoj de siaj profesoroj kaj docentoj.
Tiun lernadon AIS ekzamenas kaj konfirmas per diplomoj, kiuj
portas lauxgradajn nomojn ("titolojn"). Cxu eblas uzi siajn
titolojn apud sia nomo, tio estas dua kaj laux mia opinio ankaux
duaranga afero.

Dum jardekoj mi gvidis departamentojn kaj mi dungis dekojn da
novaj salajruloj. Tiuj prezentis diplomojn de sxtataj
institucioj sed "ankaux" atestilojn de lernejoj kaj akademioj el
la privata sfero, kiuj ne havis sxtatan aprobon. Sed ne nur la
lernitajxo, la karaktero de instruejo kaj la kapablo (kaj
rangoj) de la lekciistoj pruvis la sincerecon kaj la kvaliton de
la studoj, ankaux tiuj diplomoj plenvalore pledis por la
kandidato.

Tial estas ne esence, cxu la diplomoj de AIS rajtigas al uzataj
titoloj, sed kiomgrade AIS gxuas reputacion pro sia sagxa
kurselekto kaj siaj profesoroj kaj docentoj. Tiukampe AIS bone
agis per sia internacieco kaj per sia zorga disdono de la
instrurajto al nur kvalifikitaj personoj. Gxia apartajxo, havi
multnacian instruistaron (kaj apliki Internacian Lingvon!)
substrekas la apartan valoron de la diplomoj de AIS senkonsidere
cxi la titolvortoj uzeblas aux ne.

La venonta plenrajta studsesio de AIS (post provsesio en
Maribor, v. Eventoj n-ro 28) okazos en San Marino de la 28-a de
auxgusto gxis la 5-a de septembro 1993. La informojn eblas
ricevi cxe mi:

d-ro doc. Werner Bormann,
Scharstr. 26, DW-2050 Hamburg 80, Germanio.

***********************************************************

Komputila Rondo
===============

"Komputila Rondo" (KompRo) estis fondita en 1985 kaj celas
faciligi kontaktojn inter homoj, kiuj hobie aux profesie
interesigxas pri komputiloj kaj uzas esperanton.

Unufoje jare KompRo aperigas adresaron sur 34 pagxoj, kiuj
enhavas adresojn el 24 landoj, kaj trifoje jare - 20-pagxan
informilon KOMP-RO. Ambaux havas formaton A/5.

La informilo estas forumo de cxiuj siaj legantoj, kiuj
publikigas aux proponas tie ion interesan por la aliaj. Oni
povas trovi en la informilo spertojn pri apliko de diversaj
programoj en esperanto, starigo de komputilaj retoj,
terminologiaj problemoj, ktp.

Interesigxantoj povas kontakti la redakcion laux la adreso:

Jurgen Wulf,
Bornkamp 12, DW-2000 Hamburg 70, Germanio
Telefono kaj fakso: +49-40-6560659

*************************************************************************

300.000-ana kuracistaro pretas auxskulti esperanton
===================================================

D-ro Ph. Schepens, gxenerala sekretario de "Monda Federacio de
Kuracistoj kiuj Respektas la Homan Vivon" (MFKRHV) favore
konsideras esperanton, kvankam li ne lernis gxin. Tiu asocio de
kuracistoj havas cx. 300.000 anojn en pli ol 60 landoj.

Jam aperis esperantigita artikolo de d-ro Schepens La estonteco
de la medicina profesio je la servo de la homo kaj jxus estas
eldonita faldfolio en esperanto pri MFKRHV.

Jam antaux du jaroj li ecx proponis e-anguleton en la federacia
bulteno (trilingva: angla, franca, hispana), sed gxis nun UMEA
(Universala Medicina E-Asocio) ne kaptis tiun okazon!

Se vi konas e-kuracist(in)on, instigu lin/sxin kontakti d-ron
Schepens, cxu por peti tiujn dokumentojn en esperanto, cxu
proponi tradukon de aliaj el la angla, franca, hispana,
nederlanda; cxu ankaux por prizorgi "e-anguleton" en la bulteno
(kies ekzempleron oni mendu). Skribu al:

D-ro Ph. Schepens,
Serruyslean 76, B-8400 Oostende, Belgio.
Telefakse: +32-59-707446.

inf. Germain Pirlot

*************************************************************************

MATEMATIKO TRANSLIMEN, No 7,
=============================

Enhavo de la antauxnelonge aperinta eldonajxo de IAdEM
(Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj):

- William F. Orr, El Letero al Umar Kajjam (versajxo)
- William F. Orr, Umar Kajjam kaj la ne-euxklida geometrio
- H.-W. Burrmann kaj H. S. Holdgrun, La konstruo de la
  regula deksepangulo
- Balogh Viktoria, Okupigxo kun kapablaj gelernantoj pri
  matematiko
- Francois Lo Jacomo, Triangulaj probabloj
- Sergeo B. Pokrovskij, Kalkuli kaj komputi
- Sergeo B. Pokrovskij, Prezenti kaj reprezenti
- Christer O. Kiselman, Studo pri la vorto dateno
- Rudolf-Josef Fisher, Kontraux dateno, por datumo.

La kajero (ISBN 2-904752-00-5) estas mendebla kontraux 30 FRF (+
afranko) al la UEA-kodo de IAdEM: iaem-z, aux cxe:

Francois Lo Jacomo,
21, rue Juliette Dodu, F-75010 Paris,Francio.

*************************************************************************

Arangxoj
////////

BET-29
======
La arangxo "Baltiaj Esperanto-Tagoj" (BET) - estas tradicia
internacia arangxo, okazanta cxiujare alterne en Estonio, Latvio
kaj Litovio. La cxijara, 29-a BET pasos en Latvio, de la 9-a
gxis la 17-a de julio 1993.

La cxefa temo: "Baltio kaj la mondo"

Krom seminarioj pri la cxefa temo estas antauxvidata ricxa
primovada kaj distra programoj.

Aligxkotizo: de 2 gxis 35 USD (depende de la lando kaj tempo).
Partoprenkotizo: de 4 gxis 30 USD (depende de la elektitaj
kondicxoj).

Krome, en Riga okazos de la 4-a gxis la 6-a de julio antaux-BET
kun kanto-festo kaj post-BET kun ekskursoj, de kiu eblos perbuse
forveturi al UK en Valencio.

Adreso de la Organiza Komitato:

BET-29,
p.k. 150, LV-1050 Riga, Latvio.

*************************************************************************

Renkontigxo de esperantistaj familioj
=====================================

Smeg, Hungario, 06.-13.08.1993

La renkontigxo okazos en pitoreska regiono kun multaj historiaj
kaj naturaj vidindajxoj en la okcidenta Hungario. Estas planataj
diversaj feriaj amuzoj, krome interesaj renkontigxoj, i.a. kun
lingvistoj.

Kosto: 150 DM, el kiuj 50 DM necesas antauxpagi al al UEA-konto
ESCI-P.

Kontaktadreso:

Erno Csiszar,
Erdody P. T. u. 25. V/16, H-8100 Varpalota, Hungario.

*************************************************************************

Somera montara feriadoen Bulgario
=================================

Se vi volas ferii en pitoreska Rodopi-montaro proksime de la
urbo Pazargxik en julio-auxgusto 1993 (tempdauxro kaj datoj laux
deziro, nur skribu monaton pli frue), partopreni naturamikan
vivon, ekskursojn kaj esperantistan etoson, vivante e n montara
hotelo aux vilao, bonvenon! Skribu al:

s-ro Pejo Peev,
str. L. Sxkodrov 38.II,
BG-4400 Pazargxik, Bulgario;
tel. +359-034-21737

*************************************************************************

Somera renkontigxo de handikapuloj
==================================

Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj organizas internacian,
semajnan renkontigxon inter la 10-17a de julio en la banurbo
Frantisxkovy Lazne, Cxehio.

La arangxo estos cxefe feri-karaktera. Restadkostoj: 2000 KCS,
por ekssoclandanoj rabato de 20 %. Estas plenigenda aparta
aligxilo por la handikapula partoprenonto kaj por la
akompanonto.

Pli detale informas:

Josef Vanacxek,
Soukenicka 58, CS-27401 Slany, Cxehio.

*************************************************************************

KCE preparas sin por la somero
==============================

En 1993 jam pasis pluraj interesaj arangxoj cxe KCE. Nun la
internacia Esperanto-centro en Svisio verve preparas sin por la
somero.

La kursaro kaj prelegaro prezentita en la nova, ricxenhava
Gxenerala Programo '93 estas promesplena: al la sukceso de la
esperanta institucio provos kontribui ne nur elstaraj
prelegantoj kiel Claude Gacond, Claude Piron, Tazio Carlevaro,
Gi orgio Silfer, Francois Degoul, Tomasz Chmielik, Duncan
Charters, Ilona Koutny, Aleksandro Melnikov kaj aliaj, sed
ankaux la nova Direkta Komitato de KCE kaj ties surlokaj
stabanoj.

Petu nian senpagan Gxeneralan Programon:

KCE, Andy Kunzli,
CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio;
Tel. +41-39-267407.
*************************************************************************

Seminario pri Socia Instruo de la Eklezio
=========================================

La Internacia Katolika Unuigxo Esperantista en Pollando,
Germanio kaj iama Cxehoslovakio (IKUE) organizas inter la 01-a
kaj 08-a de julio en la klostro "Sxwieta Gora" en Gostyn, Polio
seminarion pri la socia instruo de la eklezio cele kontr ibui al
la internacia amikigxo.

Prezoj de 250000 PLZ gxis 250 DM depende de la kondicxoj kaj
lando.

Kontaktadreso:

Jozef Zielonka,
Lwowska 102, PL-33100, Tarnow, Polio.

*************************************************************************

Kial paroli esperanton?
=======================

estas la cxeftemo de la esperanto-konferenco, kiun organizas
OSIEK (Organiza Societo por Internaciaj Esperanto-Konferencoj)
kaj kiu okazos en Kondoros (Hungario) 17.-24.07.1993.

En la programo okazos prelegoj, debatoj, kursoj, simpozioj,
teatrajxoj, distroj; funkcios libroservo. En la kadro de la
konferenco oni aljugxos la OSIEK-premion.

Inter 24-a kaj 27-a de julio la partoprenontoj pasigos tri
tagojn en Budapesxto.

Baza kotizo: 480-700 FRF (depende de la agxo kaj membreco en
OSIEK). Por BG, eks-CS, H, PL, R, eks-SU, eks-YU rabato 50 %.

Informoj kaj aligxoj cxe:

Erik Laubacher,
1, rue des Vosges, F-78180 Montigny-Le-Bretonneux,
Francio.

*************************************************************************

INTERNACIAJ E-ARANGxOJ EN KUBO
==============================

De la 12-a gxis la 19-a de septembro 1993 Kuba Esperanto-Asocio
organizos la internacian konferencon kun la temo Esperanto kaj
Turismo.

Estas preparata densa labora programo sed ankaux ekskursoj kaj
festoj. Kotizoj de 205 gxis 423 USD depende de la dezirataj
kondicxoj.

En la venonta jaro ankaux KEA invitas ankoraux al du internaciaj
arangxoj:

Tutamerika Esperanto-Festivalo (dum la unua semajno de marto);

Internacia Konferenco Esperanto kaj Unesko: 40-jara kunlaboro
(en la tria semajno de septembro).

Kuba Esperanto-Asocio,
p.k. 5120, La Habana 10500, Kubo.
Fakso: +537-795007 (notu "Esperanto").

*************************************************************************

Partoprenu fondon de nova asocio

Hejmo(j) de Internacia Kulturo
==============================

Tiuj, kiuj volas partopreni en la projekto de esperantista
hejmo, povas veni al la 1-a HEK-renkontigxo en Francaj Pireneoj
inter la 11-a 15-a julio 1993. (estas ebleco alveni ekde la 30-a
de junio kaj antanuxkunveni en la komunumo).

Tie okazos ne nur kunsidoj, ekskursoj kaj artaj programeroj, sed
ankaux engagxigxo en vilagxan vivon: Melkado de kaprinoj,
nutrado de kunikloj kaj kokinoj, tradicia komuna kuirado ks. La
prezoj estas tre malaltaj: nur 10 NLG tage por okcident- kaj 5
NLG por orienteuxropanoj, pro studentoj duonpreze. Pluajn
informoj petu cxe:

Christian Lavarenne,
7 rue Parmentier, F-18000 Bourges, Francio

*************************************************************************

MOVADO//////

"Radikaluloj" batalas por esperanto
===================================

Ekde apero de la gazeto "La partio nova" (organo de la
Transnacia Radikala Partio kun sidejo en Italio) en gxi aperadis
pledoj por esperanto kiel solvo de la euxropa kaj tutmonda
lingva problemo. Do, simpatio de radikaluloj al nia ideo ne
estas novajxo. La lasta, 36-a kongreso de la partio, okazinta en
Romo inter la 4-a kaj 8-a de februaro 1993, faris pluan pasxon
en la batalo por la enkonduko de esperanto por atingi la lingvan
demokration.

En la kongresa sesio la problemon ilustris fakuloj pri rajto je
la lingvo (Prof. Joseph Turi) kaj pri internacia juro (Prof.
Glandomenico Caggiano), pri la problemoj de la euxropa unuigxo
kaj federismo (D-ro Andrea Chiti Batelli kaj Prof. Guy Heraud)
kune kun reprezentantoj kaj kleruloj de la esperantistaro
(Barbara Despiney, UEA-reprezentanto cxe UNESKO; John Wells,
prezidanto de UEA; Hans Erasmus, kunordiga aktivulo de Euxropa
Esperanto-Unio kaj funkciulo de EK-komisiono; Ulrich Lins, fama
historiisto de la e-movado kaj UEA vic-prezidanto; Claude Piron,
psikologo, lingvisto kaj e-verkisto).

La tempo laboras kontraux subtenantoj de la tutmonda lingva
demokratio kaj, baldaux, la hegemonio de la anglalingvaj popolojpovos 
neinversigeble evolui al absoluta superregado de ties
lingvo, neniigante kaj forglutante malpli fortajn lingvojn kaj
sigelante, eble definitive, la sortojn de la tera lingva-kultura
ekologia sistemo, kaj ankaux misnaturigante la anglan lingvon
mem.

Temas do pri neceso ekirigi tuj, en Euxropo kaj en la mondo,
grandan Transnacian Kampanjon por la rajto je la lingvo kaj je
la Internacia Lingvo, kiu devos konduki al oficiala agnosko pri
tutmonda lingva demokratio.

La Radikala partio prezentis detalan planon por la jardeko 1994
- 2004 plenumendan por atingi la celatan rezulton. Gxin subtenis
nemalmultaj deputitoj de diverslandaj kaj urbaj parlamentoj.


Sed ankoraux restas ne suficxe responditaj jenaj demandoj:
----------------------------------------------------------

1) Kiaj estas la kapabloj de memfinancado de la Transnacia
   Kampanjo?

2) Kiaj eventualaj prioritatoj en la institucia aktivigo? Kaj
   kun kiuj tempolimoj?

3) Al kiuj necesaj momentoj de civitana mobilizo oni strebu? Kaj
   kiam?

4) Per "kio" oni vehiklu la informadon al la publika opinio,
   ankaux konsiderante la amaskomunikilojn?

Nun la tuta esperanto-movado devas komenci engagxigxi en la
sorto de tiu cxi kampanjo: dum la radikaluloj malfermis la
mondon al esperanto, la esperantistoj ne malfermu sin kontraux
la mondo.

Laux la gazetara komuniko de Giorgio Pagano

*************************************************************************

Ni starigu la celojn!
=====================

...La mondo de hodiaux neniel similas al la mondo de hieraux.
Cxi tiuj grandaj sxangxoj tusxas cxiujn aspektojn de nia vivo.
Fakte estas sxangxigxanta ankaux la rolo de esperanto, kaj la
subteno de la lingvo...

Tamen, en la sxangxigxanta mondo la tradicie disvastigitaj
trajtoj de la lingvo dubindigxas. Tial, ni devas denove pripensila celojn 
de la lingvo, kaj rilatigi ilin al la sxangxoj - aliel
esperanto ne prosperos en la 21-a jarcento.

Nia esperanto-movado devas starigi celojn kaj atingo rezultojn!
Ni devas lancxi sukcesan kampanjon krei fortikan komunumon...
Nura skribado de leteroj aux de artikoloj bedauxrinde ne
enspiras novajn esperantistojn kaj ne sukcesas varbi nova jn
membrojn: anstatauxe ni bezonas valorajn, interesajn, vigligajn,
inspirajn agadojn!

Ni starigu la celojn, kaj atingu kune la rezultojn!

Sean, Sud-Afriko
el "Bona Espero", 1/93.

*************************************************************************

Gepatroj de denaskaj esperantistoj!
===================================

S-ro Renato Corsetti preparis malnetan provon de la brosxuro pridenaska 
dulingveco. Antaux ol aperigi gxin bonaspekte, li
bonvenigus konsilojn kaj rimarkojn pri gxia enhavo, indikojn pri
la samtemaj verkoj ks.

Por koantigxi kun gxia enhavo kaj partopreni en la preparoj,
skribu al:

Renato Corsetti
Colle Rasto, I-00039 Zaragolo, Italio

*************************************************************************

IMS ne okazis!
==============

Pluraj E-gazetoj (v. Eventoj n-ro 24.) anoncis pri Internacia
Metodika Seminario, varbis homojn, sed sxajnas ke tio ne
suficxis. La 10-a IMS pro nesuficxa kvanto da aligxintoj ne
okazis! Zagrebo, bedauxrinde ne sukcesis gastigi la E-kunveno n
cxi-foje.

Ni uzas la eblecon kaj dankas al cxiuj aligxintoj, unuavice al
la albana grupo (kiun ni nepre penos gastigi alifoje) kaj al
cxiuj, kiuj kuragxigis kaj helpis nin!

Ni esperas, ke tamen ni sukcesos bone akcepti en Kroatio, cxu
individue, cxu grupe, cxiujn esperantistojn, kiuj volos veni al
ni!

Maria Belosxevicx,
sekretario de Kroata Esperantista Unuigxo
Sveti Duh 130, HR-4100 Zagreb, Kroatio

Rim. Certe, nealigxon al IMS iom influis timo veni al la
militanta lando. Sed ja samtempe TEJO-seminario komence de majo
en Pula pasis normale. Versxajne plurajn interesigxantojn
fortimigis ankaux la altaj prezoj, kiuj nur malmulte diferenc is
por orient- kaj okcidenteuxropanoj... La red.

*************************************************************************

Revuoj, gazetoj
///////////////

Kultura ondo el Uralo
=====================

Anstataux la samizdata kvaronjara kultura almanako Sezonoj, tre
populara en la iama Sovetio, la eldonejo Sezonoj (Jekaterinburg,
Rusio) eldonas belaspektan 32-pagxan dumonatan revuon (formato
A/5) La Ondo [de Esperanto], kiun redaktas A. K orjxenkov.

En la revuo oni povas trovi originalajn prozajxojn kaj
poeziajxojn, primovadajn kaj e-historiajn artikolojn, recenzojn,
impresojn pri la nuna vivo en Rusio ktp. Aldone al gxi jxus
estis lancxita 24-pagxa trimonata samformata esperantologia
revuo Spektro (redaktoro A. Birjulin) kun varia interesa enhavo.
La alta literatura nivelo de uralaj e-istoj estas vaste konata,
do la kvalito de la materialoj estas senduba.

La abonprezo por La Ondo estas 19 NLG, por Spektro - 12 NLG.
Pliajn informojn kaj provekzempleron petu cxe:

Sezonoj,
ab. ja. 162,
RUS-620014 Jekaterinburg, Rusio.

*************************************************************************

"Konkordo" ne plu ekzistas
==========================

Pro neeblo ricevi abonkotizojn kaj pro altaj posxtaj tarifoj, la
eldonado de la gazeto Konkordo, kiu lastjare jam internaci-skale
estis distribuita de la samnoma societo de invalidoj-
esperantistoj en Latvio, estas cxesigita.

el "Ruslanda Esperanrtisto", No 3/1993

*************************************************************************

Debrecena Bulteno- senpage!
===========================

"Debrecena Bulteno" estas dumonata, cx. 50 (!) pagxa, varia kaj
vere interesa revuo.

Vi povas sxpari la abonkotizon, kaj povas ricevi senpagan
ekzempleron, se intersxangxe vi sendas specimenon de ajna e-
lingva revuo! Kontaktu:

Debrecena Bulteno,
Tibor PAPP,
Trombitas u. 12., H-4031 Hungario.

*************************************************************************

Opinioj
///////

Jes, fakvortarojn ecx superlingvo bezonas!
==========================================

Mi dankas al s-ro Malovec (Eventoj n-ro 26) pro la instigo, ke
esperantistoj okupigxu pri ellaborado de fakvortaroj. Sendube
nia lingvo bezonas ankoraux multajn fakvortarojn. Tamen, kiel li
gxuste atentigas "ellabori fakvortaron estas terure pena
laboro". Tial mi opinias, ke ni postulas iom tro, se ni petas
esperantistojn ellabori proprajn fakvortarojn. Estus jam
progreso, se cxiu, kiu sentas mankon de trafaj esprimoj aux
kelkaj nocioj, notus tiujn mankojn, difinus ilin klare en
esperanto, eble ecx kun desegno, aldonus etnolingvajn
ekvivalentojn kaj proponus la plej tauxgajn terminojn, kiujn tiu
persono povus elpensi. Tiujn informojn oni sendu al mi, por ke
ili estu publikigitaj en kadro de la Pekoteko-servoj ( pri
Pekoteko vd. Eventoj No 29).

Tio havas multajn avantagxojn: proponinto de unuopaj fakvortoj
ne devus kolekti multajn terminojn, kiuj estas suficxaj por
aparta fakvortaro. Li ne devus pripensi, kiel li arangxu tiun
vortaron. Li ne devus zorgi pri financaj rimedoj por eldoni la
vortaron. Ne gravus, se unuopaj proponitaj terminoj ne placxas
al iuj. Cxiu ja rajtas proponi kaj aldoni aliajn. Legantoj de la
Pekoteko-servoj povos ankaux plibonigi la difinojn. Cxiuj
termino-proponoj ricevos UDK-numerojn por detala klasifo, kaj
tiel estos auxtomate atribuitaj al la fako(j), al kiu(j) ili
apartenas. pere de Pekoteko-indeksoj la terminoj estos facile
troveblaj kaj ili restos por cxiame tiel troveblaj. Do oni ne
devos timi la elcxerpigxon de iu fakvor taro. Nomo kaj adreso de
cxiu proponinto estos registrita en font-indika dosiero, por ke
legantoj, kiuj sxatas diskuti kun la proponinto pri iuj terminoj
aux nocioj kapablu tion fari.

R. Eichholz,

Bailieboro,
Ontario, Kanado,
KOL 1BO;
Telefono: +1-705-9396088

*************************************************************************

Esperantista helpo
==================

En nia rubeto logxas bosniaj fugxintoj, al kiuj mia edzino
instruas la germanan lingvon. Por pliefikigi la instruadon, sxi
bezonis lernolibrojn verkitajn en la serbo-kroata lingvo kaj pli
ampleksan vortaron. Mi esperis, ke eble per e-o oni povas havigi
tiajn librojn. Telefone mi turnis min al s-ro Stupping en
Arnoldstein. Li afable ecx veturis aparte al Klagenfurt kaj
transdonis al ni telefonnumerojn de librovendistoj vendantaj
ankaux librojn el Jugoslavio. Sed la vendistoj ne povis servi al
ni.

Antaux nelonge mi ekmemoris pri adreso de la Kroata Esperantista
Unuigxo, aperinta en la gazeto "Eventoj". Mi skribis al la
Unuigxo, kaj post certa tempo mi ricevis la librojn. Cxar en
Kroatio nuntempe ecx ne simplaj vortaroj kroataj-germanaj-
kroataj estas havebla, ano de la Unuigxo donis sian propran, tre
ampleksan kaj tauxgan vortaron el la kvindekaj jaroj. Por mi tre
kortusxa donaco.

Mi esprimas dankon al s-ro Stupping kaj al KEU. Do, ne estis
vana obstineco, ke mi lernis esperanton!

Walter Ruck, Auxstrio
Laux Auxstria Esperanto-Revuo, No 1-3, 1993.

*************************************************************************

Letero el Nepalo
================

Nepala Esperanto-Asocio estis fondita en 1990. La esperanto-
movado ja estas io tute nova en mia lando kaj homoj gxenerale
ecx ne scias ke ekzistas iu neuxtrala internacia lingvo.
Aliflanke ili ne volas kontaktigxi kun esperanto cxar ili jam
estas mense kaptitaj de la angla lingvo kaj ili persiste
lernadas gxin almenaux por ekhavi bonan laboron...

Nia asocio frontas monajn kaj aliajn problemojn kaj igxas
malforta organizajxo. Neniu inter ni havas la eblecon donace
kontribui al la financoj de la asocio, multaj ecx ne povas pagi
la membrokotizon. Problemo estas ankaux, ke mankas konkre ta
programo...

Kion mi faru en cxi tiu konkreta situacio? Cxu situacioj en
aliaj landoj, almenaux en malricxaj landoj, estas similaj?

Razen Manandhar,
P.O. Box 4098, Kathmandu, Nepalo

el "Tejo Tutmonde", No 2, 1993
Rim. La situacio en Nepalo, dank' al tiaj aktivuloj kiel Razen
Manandhar, ne estas senesperiga. Jam estas fondita e-asocio, iuj
homoj lernas la lingvon. Aperadas la gazeto "Montejo"
(cxefredaktoro Dipendra Kumar Piya, la adreson vd. supre) kun
interesa kulturologia enhavo pri Nepalo, kiu devas helpi starigi
ligojn kun samideanoj, interesigxantaj pri tiu mondregiono.

La hoko en ezoko estas plejparte en tio, ke Nepalo estas fore de
la gravaj espernto-centroj de la mondo, kaj la kontaktoj estas
limigitaj, sed ja ne estas pli bona propagandilo por ni ol viva
eksterlanda esperantisto! Do, gravas ne nur malr icxeco de la
lando, sed ankaux ties malproksimeco. Necesas specialaj
programoj por la movado ne estingigxu tie, kie gxi jam ekzistas.
Cxu UEA pretas por tio? Aux eble Monda Turismo? La red.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Konkurso de mezlernejanoj
=========================

La konkurso, kies taskfolioj regule aperis de septembro 1992
gxis la pasinta numero, havas post si jam 3 lernojarojn kun pli
ol 250 konkursantoj. Kvankam gxin partoprenis lernantoj ankaux
el Francio, Cxehio, ktp. la unuajn lokojn cxi-jare (ankoraux)
okupis hungaroj. Ni petas la helpon de redaktoroj, instruistoj,
legantoj, ke sekvajare gxi estu ecx pli internacia, kaj
multnombra.

Fina rezulto en 1993 de la plej sukcesaj partoprenintoj:

Komencantoj:
------------

   1. Hegedus Szilvia, (Kecskemet), 130,5 p.
   2. Pasztor Eva (Miskolc) 127,0 p.
   3. Toth Diana (miskolc), 126,5 p.
      Kenybeczi Aurora (Miskolc) 126,5 p.
      Cserko Zsolt (Kiskunhalas) 126,5 p.

Progresintoj:
-------------

   1. Kristo Ildiko (Miskolc) 135,0 poentoj
   2. Bodolai, Maria (Miskolc) 131,0 p.
   3. Szabo Szilvia (Miskolc) 130,5 p.
   4. Petrovics Szilvia (Miskolc) 130,0 p.
      Kenybeczi Agnes (Miskolc) 130,0 p.

Geza Kurucz, organizinto, Kecskemet

Rim: Ni gratulas al la organizantoj pro la grandega laboro kaj
akurata precizeco. Ni klopodas helpi tian agadon ankaux estonte.
- La red.

*************************************************************************

Literaturo
//////////

Eldonprojekto de "Pro Esperanto"
================================

La eldonejo Pro Esperanto ekde 1987 sin dedicxas al eldonado de
originala literaturo kaj studaj kaj teoriaj verkoj pri
esperanto. Nun gxi projektas krei novan forumon por verkistoj de
originala prozo, kun la celo periode aperigi serion da volumoj,
provizore nomatan moderna prozo originala, kun aperritmo
cxiujara. La unua volumo estas eldonota fine de 1993. Tial
auxtoroj de originalaj noveloj, rakontoj, romanoj estas petataj
sendi siajn verkojn al Pro Esperanto, sen tempolimo.

Aparta atento estas direktata ankaux al fantom- kaj
hororrakontoj, literatura gxenro tre sxatata de amaso da
legantoj. La kolektotaj noveloj aperos volumforme. Tempolimo:
novembro 1993.

La projekto inkluzivas ankaux poezian sekcion kaj fina intenco
estas publikigo de antologio de modernaj originalaj poemoj. Cxiu
poemo estu akompanata de du komentoj: unu de la auxtoro mem, la
dua verkita de literaturaj fakuloj. Tio por help i al leganto
kompreni modernan poezion kaj orientigxi en gxia evoluo. La
apero de la unua volumo estas planata por la jaro 1994.

Pro Esperanto,
Postfach 28, A-1014 Auxstrio

* * *

GRAVE: Auxtoroj! Sendu cxiam kopion de viaj verkoj al la
Internacia Esperanto-Muzeo. Multaj Literaturaj verkoj savigxis
nur pro la fakto, ke trovigxis en la Muzeo manuskriptoj, laux
kiuj oni povas eldoni ilin.

Internacia Esperanto-Muzeo,
Hofburg,
Michaelerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio.

*************************************************************************

Hungara angulo
//////////////

Esperejo
--------
23-an de majo je 17.30 okazos la vica literatura kultura vespero
en la centra E-klubejo ESPEREJO. Dommastrino: Judit Felszeghy,
gastprelegos Imre Szabo pri "Zigzage tra la E-literaturo". En la
vespero oni povos acxeti kasedojn kaj librojn d e LF-Koop kun
10 % de rabato.

* * *

Esperanto en la radio
---------------------
Ekde 26-a de aprilo la e-lingva programo (Eszperanto felora)
estas auxskultebla lunde inter 16.300 kaj 17.00 en la frekvencoj
de Radio Bartok!

* * *

Jarkunveno de MESZ
------------------
La jarkunveno de Hungaria E-Asocio okazos la 19-an de junio. La
prepara estrarkunsido okazos la 22-an de majo (je la 10-a horo
en Andrassy u. 27), kun la tagorderoj:
   - jara raporto;
   - pasintjara kaj cxijara bugxetoj;
   - nova laborplano;
   - transdono de distingoj;
La kunsido estas publika, interesigxantoj estas bonvenaj.

*************************************************************************

Historio
////////

-------------------------------------------------
Historio de nia movado, komunumo estas organika
parto de nia kulturo. La instruado de la historio
devas esti integra parto de cxiu lingvokurso.
-------------------------------------------------

Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
===========================================

(Dauxrigo. Komenco en "Eventoj" n-ro 28 kaj 29)

La kongresoj de Esperanto gxis hodiaux okazas cxiujare, cxiufoje
en alia lando, ne nur en Euxropo. Hodiaux, kompreneble, okazadas
ankaux centoj da aliaj internaciaj kunvenoj cxiujare, landaj,
fakaj, studaj, simple turismaj; sed la Universal aj Kongresoj
formas la cxefan manifestacion de la spirito unuafoje spertita
en Bulonjo-cxe-Maro.

Nur du jarojn post tiu evento komencigxis krizo, kiu denove
minacis detruon de la afero Esperanto. Necesas kompreni, ke ekde
la komenco ekzistis en la movado du tendencoj, kiujn oni povas
simplige nomi praktikemo kaj teoriemo. La praktikuloj celis
antaux cxio funkciigi kaj uzigi la lingvon, la teoriuloj emis
trakti gxin kiel projekton, kiun oni povus en cxiu momento
sxangxi kaj "plibonigi". Iuj el tiuj lastaj postulis diversajn
reformojn, kiel ekz-e forigon de supersignoj, fo rigon de
akuzativa finajxo, pluralon -i anstataux -oj, ktp. Jam en 1894
tiaj reformproponoj trudis al Zamenhof la neceson vocxdonigi la
abonantojn de La Esperantisto, cxu reformi la lingvon aux ne.
Per grandega plimulto la esperantistoj rif uzis reformojn: venko
por la praktikuloj, kiuj komprenis, ke sxangxado de la lingvo
detruos fidon de la adeptoj pri la stabileco de la lingvo de ili
lernita kaj ekuzita. (Se paroli gxenerale, la lingva nivelo de
la reformemuloj estis malpli kontentiga. Ni konstatu ankaux, ke
la t.n. "plibonigoj" celis plieuxropigi la lingvon, kio estis
kontraux la intenco de Zamenhof kaj kontraux la tutmonda
neuxtraleco, kiu estas grava gxia karakterizo.)

Estas notinde, ke Zamenhof antauxvidis sxangxigxojn en sia
lingvo, kaj tion ebligis per vojo de neologismoj, kiu estas
normala vojo en aliaj lingvoj. Laux tiu vojo, oni rajtas ekuzi
novan formon apud jam ekzistanta, kaj la viva uzado
decidos finfine inter ili. Pluraj sxangxigxoj efektive okazas en
Esperanto tiamaniere, precipe sur tereno de la vortprovizo.
Ekzemple, kiam televido estis nova fenomeno, iuj diris televido,
aliaj televideo, aliaj televizoro, sed tio gxenis neniun , kaj
relative rapide la uzado normigxis en televido.

Sed iuj reformoj estus neeblaj. Pluralo en -i ne eblas, cxar -i
estas jam signo de la infinitivo. Oni rimarku, cetere, ke se la
akuzativa finajxo estus vere tiel superflua, kiel iuj volis
kredigi, la esperantistoj povus tute facile forigi
gxin per simpla neuzado; la fakto, ke tio ne okazis dum centjara
cxiutaga uzado de la lingvo, estas per si mem suficxa pruvo pri
gxia utileco kaj dezirindeco! - sed ecx tia fundamenta
sxangxigxo, se gxi okazus , tute ne atencas la ekzistadon de la
lingvo mem!

Sed iuj homoj, por kiuj Esperanto restadis projekto, speco de
ludilo anstataux serioza lingvo, ne agnoskis tiajn praktikajn
konsiderajxojn, kaj en 1907 du el ili ekkaptis prezentitan
okazon trudi al la movado - ili antauxsupozis - siajn pri vatajn
marotojn.

La afero de Delegacio estas komplika, sed sumigxas jene:

En 1900 franca sciencisto, L. Couturat, helpate al alia
sciencisto L. Leau, fondis "Delegitaron por Alpreno de Lingvo
Internacia". Tiu Delegitaro neniam havis karakteron de publike
organizita asocio; gxiaj sekretario Leau kaj kasisto Couturat
estis de neniu elektitaj, kaj ili fakte tenis la tutan aferon
auxtokrate en siaj manoj. Tamen ilia agado bezonis la subtenon,
moralan kaj financan, de la Esperanto-movado. En 1906 tiu
Delegitaro sin turnis al la Internacia Asocio de Akademioj kun
peto, ke gxi prenu la definitivan solvon de la mondlingvo en
siajn manojn. Tion la Asocio rifuzis en 1907, deklarante sin
nekompetenta por decidi pri problemo"solvota de la vivo mem".
Couturat do proponis, ke la Delegitaro elektu 18-membran
komitaton por memstare solvi la problemon.

Zamenhof delegis elstaran francan esperantiston, la jam
menciitan de Beaufront, kiel sian reprezentanton en la komitato.
Tamen tiu lasta havis privatan ambicion, versxajne por
pligravigi sian rolon en la movado, enkonduki reformojn en Esper
anto, kaj tio, kun diversaj ruzajxoj de Couturat, same
reformema, rezultigis, ke la Delegacio "decidis alpreni
Esperanton principe, pro gxia relativa perfekteco kaj pro la
multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de gxi", sed modifitan
la xu projekto de reformoj, kiu ricevis, laux evidentaj kauxzoj,
la nomon Ido.

Rezulte de tio, la Esperanto-movado efektive skismigxis. Parto
de la esperantistoj transiris al Ido; sed estas interese ke,
same kiel en 1894, la granda plimulto restis fidela al
Esperanto. Kaj, kvankam la idistoj gxenis la progreson de
Esperanto dum du jardekoj - gxis Ido formortis pro sia propra
malsano, la eterna reformemo, kiu neniam finigxis - tamen tiu
skismo havis ankaux gravan bonan flankon. Nome, gxi liberigis la
movadon de la reformemo kaj starigis novan epokon de k
onservativeco lingva, kiu fortikigis la bastionojn de la movado
kaj dauxris unu tutan generacion.

Gxi havis ankaux alian sekvon tre gravan: la fondo de Universala
Esperanto-Asocio. Gxis la Ido-krizo, la grupigitaj esperantistoj
havis kiel sian preskaux solan celon propagandi la lingvon kaj
varbi novajn adeptojn.

(dauxrigota)

el "William Auld: La fenomeno Esperanto".
Rotterdam: UEA, 1988.
ISBN 9290179.120 p. 21 cm.
Prezo: 18,00 NLG

*************************************************************************

Esperanto en radio
//////////////////

Nova iniciatode la Pola Radio
=============================

Cxi-jare la pola radio invitas cxiujn siajn auxskultantojn
partopreni Turisman Konkurson, en kiu cxefpremio estas senpaga
partopreno en la Esperanto-Tagoj en Varsovio kaj Bjalistoko
(13.09. - 18.09.1993), kaj krome estos kelkaj objekt-premi oj
(e-libroj, sonkasedoj ks.). La partoprenontoj devos sendi gxis
la 15-a de junio respondojn al la konkurso-demandoj:

1. Kiun urbon aux alian lokon de Polio vi deziras viziti kaj
   kial?

2. Kiu(j)n loko(j)n de Polio vi jam vizitis en la pasintaj jaroj
   kaj kio aparte interesis vin tie?

Pri la konkurso kaj E-Tagoj, dedicxitaj al Zamenhof kaj liaj
familianoj pliajn informojn eblas ricevi cxe:

Pola Radio,
Esperanto-Redakcio,
P.O.Box 46, PL-00950 Varsovio, Polio.

*************************************************************************

Alvoko
//////

UNIVERSITATA INTERSxANGxO
=========================

-----------------------------------------------------
Post la regximsxangxa ondo de ekssocialismaj landoj
en 1989 estis establita la Fondajxo TEMPUS, kies
celo estas helpi finance kaj aliel la plimultigxon
de kontaktoj inter la orient- kaj okcidenteuxropa
junularo. La Fondajxo de Euxropa Komun umo subvencias
intersxangxon de junularaj kaj studentaj grupoj,
profesoroj kaj esploristoj, pagante grandan parton
de la realaj elspezoj.
-----------------------------------------------------

La Ekonomia Fakultato de Universitato en Murcia (Hispanio) estas
preta subskribi kunlaboran kontrakton kun Orient-Euxropaj
Universitatoj aux Altlernejoj.

Por la programo ni petos aprobon de la Fondajxo TEMPUS. Ni
antauxvidas intersxangxi studentojn, profesorojn kaj
esploristojn (cxi lastajn prefere en la kampoj de merkatiko,
financoj, ekonomia teorio kaj statistiko) de la koncernaj
universit atoj, gxenerale dum tuta tempodauxro de iu kurso.

Por la kunlabora kontrakto ni kondicxigas la uzon de la
Internacia Lingvo Esperanto.

Dauxras la traktadoj kun nia Biologia Fakultato, do oni povas
kalkuli ankaux pri tiufaka kunlaboro. Ni atendas la sinanoncon
de interesitaj Fakultatoj kaj Universitatoj perletere aux dum la
UK en Valencio.

Universitata E-Societo,
Pedro Antonio Macanas Valverde,
Avda. Libertad 6-2, 2B, Murcia, E-30009 Hispanio.

Rim: La Fondajxo TEMPUS havas propran oficejon en cxiu
ekssoclando (eventualaj informoj cxe Ministerioj pri Junularaj
aux Kulturaj Aferoj) kaj subvencias amason de intersxangxoj, -
inter kiuj pro manko de sinanoncoj ege maloftas esperantist aj
projektoj. Kial ne utiligi tiun subvenci-eblon? L.S.

*************************************************************************

Korespondi deziras
//////////////////

Katja Belcheva, gvidanto de Internacia Koresponda Klubo (servo)
sercxas kontaktojn al similaj kluboj, servoj dise en la mondo:
Pk. 5, ul. Zvezda 53, BG-4002 Plovdiv, Bulgario.

* * *

25-jara s-ro pri cxiuj temoj: M. Abaidullah, DK 915 Dhoke
Paracha S. Town, Rawalpindi, 46000, Pakistano.

* * *

F-ino Fraza Khan, P.O. box 1261 Rawalpindi, Pakistano.

* * *

Umesh Man Bayracharya, Ka 1-222, bhote Bahal, Kathmandu, Nepalo.

* * *

34-jara viro kun auxstroj pri turismo, e-movado, sociaj aferoj
kaj reciprokaj rilatoj: mag. Ryszard Djakow, Plac Wojska
Polskego 3/67, PL-41902 Bytom, Polio.

* * *

Geparo (24-jara juristo kaj 21-jara bibliotekistino)
interesigxas pri multaj esp. kaj eksteresp. temoj, aparte pri
muziko: Pavel kaj Jelena Skiba, p.k. 60, RUS-644071 Omsk, Rusio.

* * *

34-jara elektristo, edzo, interesigxanta pri turismo kaj
filatelio: Stanislaw Broniewski, Stalingradska 20 m, 112,
PL-03488 Warszawa, Polio.

* * *

30-jara viro korespondus kun juna slovakino pri lingvoj,
vojagxoj k.a., emas lerni la slovakan: Hilaux Ruiz, c/Jaume I
num. 26 1er 1a. E-08600 VIC Barcelona, Katalunio-Hispanio.

* * *

16-jara knabo, sxatas motorciklojn, basketbalon, kun samagxuloj
el Usono: Selim Tezzin, Mirake-Librazho, Albanio.

*************************************************************************

Anoncetoj
/////////

Andrea Kerekes (Budapest, Hungario), konata aktivulo de HEJ kaj
Dr. Janos Zakonyi (Kopenhago, Danio) geedzigxis. Multan felicxon
al la komuna vivo!

* * *

Hungara firmao sxatus fondi komunan entreprenon kun okcidenta
firmao (Auxstrio, Svislando, Germanio, Nederlando) por reciproke
avantagxe kunlabori. Ni sxatus akiri malmultekoste relative
novajn, sed karambole rompitajn auxtomobilojn por
dismuntado kaj lauxpeca disvendado (germanaj kaj italaj
auxtomarkoj). Plie ni sercxas el okcidento uzitajn sed
bonstatajn biciklojn, motociklojn (sub 50 cm3 ), kaj
dommastrumadajn masxinojn lauxeble por komisia disvendado. Ni
ofertas grandkvan te (po 4000 kg-oj semajne) rostitajn helianto-
semojn. Uzado de e-o bonvenas. Kontaktadreso:

Agentejo SORTIMENTO,
H-6100 Kiskunfelegyhaza Pf. 138, Hungario.
Fakso: +36-76-361-841.

* * *

Anonctarifoj
============

Tarifo por unukolumna anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG,
por ekssoclandanoj: 10 NLG (=500 Ft). Unukolumna anonco 6 cm-ojn
alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (=1000 Ft).
Dukolumnaj anoncoj kostas duoble.

Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas
aperi senpage en la koncerna rubriko.

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto
estas dobla.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest)
aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de
gxia pago.

*************************************************************************

Bazaj informoj
//////////////

KASTORA KLUBO, kio gxi estas?
=============================

KASTORA KLUBO estas internacia koresponda klubo por infanoj kaj
gejunuloj, kiuj konas aux lernas esperanton (la unua organizajxo
speciale por ili) kaj ankaux por plenkreskuloj. Gxi estis
fondita en la angla urbo Denton, sur kies blazono est as bildo
de tiu simpatia laborema besto, kaj de tiu tempo gxi igxis
simbolo de la klubo.

Gxiaj cxefaj celoj estas:

- disvastigadi amikajn sentojn kaj rilatojn inter infanoj,
  gejunuloj kaj plenkreskuloj de diversaj nacioj;
- ekkoni la vivon de samagxuloj el aliaj landoj, ties historion
  kaj kulturon, ktp.;
- instigi infanojn kaj gejunulojn lerni kaj uzi la internacian
  lingvon kaj labori por la lingvo kaj ties idealoj (frateco);
- praktike helpi al e-instruantoj en ilia laboro.

Samtempe la klubo donas al la infanoj senton de apartenado al la
e-movado.

Nun al la klubo apartenas cx. 6000 membroj el 60 landoj kaj la
membraro konstante kreskas. Por farigxi membro de la klubo oni
devas skribi sian nomon, naskigxdaton kaj adreson, sendi tiujn
cxi informojn al la klubo kaj deklari membrokotizon aux alian
formon de la helpo.

Cxiun duan monaton Kastora Klubo eldonas la kluban bultenon sub
la titolo "Kara Amiko". La bulteno konsistas el 16 pagxoj kaj
enhavas lecionojn de e-o, informojn pri kluba agado, leterojn de
la membroj, facilajn legajxojn, kanzonetojn, ludo jn,
versajxetojn, ilustritan vortareton, konkursojn kaj enigmojn,
adresojn por korespondado ktp.

Kastora Klubo havas sian KORESPONDAN SERVON - senpagan. Oni nur
sendu la informojn pri nomo, adreso kaj agxo. Tiujn cxi
informojn oni enmetos en la klubajn bultenojn kaj en la kluban
adresaron.

Cxe la fino de cxiu jaro la klubo eldonas kaj dissendas la
kluban adresaron al la membroj kun aktuale pagitaj
membrokotizoj, kaj se estas tiaj eblecoj, ankaux al aliaj
membroj.

La Kastora klubo havas ecx la propran sistemon de "sciencaj"
gradoj: kastoreto, bruna kastoro, arenta kastoro kaj ora
kastoro, kiujn la membroj ricevas laux siaj atingoj en la scio
de esperanto, aktiveco de korespondado kun eksterlandaj ami koj,
partopreno en la e-arangxoj k.s. La kastoroj de diversaj gradoj
portas diversajn insignojn.

La klubon fondis en 1964 s-ro J.H. Sullivan en la urbo Denton.
Nun li estas honora membro, la cxiutagajn laborojn plenumas, kaj
la klubon gvidas s-ino Barbara Chmielewska:

Kastora Klubo de Esperanto
ul. Pulawska 3-11, PL-02-515 Warszawa, Polio

*************************************************************************

Interese
////////

George Orwell kaj esperanto
===========================

En januaro, inter la rabatvendejaj libroj estis granda stoko da
ekzempleroj de Orwell, aprobita biografio de George Orwell,
auxtoro de 1984 kaj Bestofarmo.

La biografio enhavas interesajn informojn pri la (tute negativa)
sinteno de tiu verkisto rilate al esperanto, kaj al Lanti, fama
franca esperantisto kaj fondinto de SAT, kiu estis edzo de
onklino de Orwell. Lauxsxajne, Orwell tiom malamis
esperanton, la solan lingvon permesitan en Lanti-hejmo, ke li
konceptis "novparolon" (newspeak), la lingvan ilon uzatan de
totalisma registaro en 1984 por limigi la pensadon de la popolo.
Novparolo estis malica parodio de esperanto, per kiu Orwell
vengxis sin kontraux Lanti.

Garbhan MacAoidh

el "Nova Irlanda Esperantisto" No 2, 1993

*************************************************************************

En Germanio reunuigxos ankaux la posxtkodoj
===========================================

Post la unuigxo de la du germanaj sxtatoj (GDR kaj FRG) ekestis
la problemo, ke kelkaj urboj havas la saman kodon, ekz. Munkeno
kaj Drezdeno - 8000. Pro tio oni devis aldoni literon W por la
okcidenta parto, kaj O por la orienta parto de la lando al la
kodo.

Ekde la 1-a de julio 1993 estos enkondukitaj tute novaj
posxtkodoj por la tuta Germanio, kiuj anstatauxos la nunan
sistemon kun O/W. Ekde tiu dato gxia aplikado plirapidigas la
alvenon de la posxtajxo al la adresito.

La tuta listo de la novaj posxtkodoj estas dika, dukilograma
libro. Eblas mendi gxin (kun nepra aldono de euxrocxeko je 10
DEM), laux la adreso: Postamt Marburg, Postfach 1100, DW-3550
Marburg, Germanio.

La mendo povas esti skribita ecx en esperanto, sed gxi nepre
enhavu la vorton Posteitzahlenverzichnis kaj la klare
latinlitere skribitan adreson de la sendinto.

Inf. A. Schubert

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor