Eventoj n-ro 0015, 1/oktobro - '92, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - 20 gravedaj esperantistinoj sercxataj - Pli ol dek minutoj en la amaskomunikiloj! Movada teorio: - Kiuj estas la "adeptoj" de esperanto? - Euxropa Esperanto-Kongreso: Faka aplikado: - La realaj eventoj en la verdulaj partioj - Mono-auxtomato - kiu scipovas esperanton - Sxakistoj en Verda Olimpiko! - Esperantistaj entreprenuloj atentu! - ILERA por radioamatoroj Organizaj demandoj: - Pli malbona ol Anaso Dagobert! - Glate funkcianta kongreso! - Seula UK en 1994, formale agnoskita de registaro Esperanto aplikata: - Informserva Kompanio - per esperanto - Kontaktoj sercxataj - UEA: Cxu ne kapabla? - La kreado de originala frazeologio en esperanto Arangxoj: - Internacia Seminario, la 36-a IS - PSEK 20-jarigxis - TEJO/KER seminario en Torino! - Novembra JES-Renkontigxo - Seminario por instruistoj - IJK '93 en Vraca, Bulgario - dua disSeminario - 4-a Norda Esperanto-Rendevuo - Minoritatoj en Nordio Movado: - Kion fari por eniri fakmedion? - Realigxu al Pasporta Servo! - Borso de esperanto-manuskriptoj Lingvo: - Meditoj pri la propraj nomoj Esperanto en radio: - Enketo de Radio Havano - Gajnu sonkasedon! - Radio Vatikano - Unika eksperimento - Festivalo en Venezuelo - Por plia jaro de kresko Anoncetoj: - *** Korespondi deziras: - *** Informoj: - INTERNACIA KONKURSO POR LERNEJANOJ - ROK-GAZETO aboneblas! ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Por scienca esploro 20 gravedaj esperantistinoj sercxataj ===================================== Pri cxiuj grandaj naciaj lingvoj ekzistas plurvolumaj studoj pri la maniero, laux kiu infanoj denaske akiras tiujn lingvojn. Tiuj studoj, interalie, helpas lingvistojn kompreni multajn facetojn de la koncernaj lingvoj kaj de la evoluo de la parolkapablo de infanoj, kiuj parolas ilin. Tiuj studoj provizas bazon, ekzemple, por verki lernolibrojn pri la koncernaj lingvoj aux por pluaj studoj pri infanoj kun parol- problemoj, ktp. Prezentigxas nun la okazo realigi ion similan ankaux pri esperanto, cxar mi mem povas utiligi la laborejon de la Universitato en Romo, en kiu oni okupigxas pri gxuste tiaj studoj. Tiucele mi bezonas sekvi la lingvan evoluon de 20 infanoj, kiuj de la naskmomento estas alparolataj de almenaux unu gepatro en esperanto. La familioj, kiuj partoprenos la eksperimenton, esence devos sekvi metodon evoluigitan en la roma universitato por kolekti informojn pri la lingva evoluo de la infano. Ne estos granda laboro kaj ecx povos temi pri placxa flankokupo dum la unuaj vivo-jaroj de la bebo. Temos pri notado en taglibro de la plej interesaj esprimoj de la infano (en cxiuj lingvoj, kiujn gxi konas), pri kolektado de vortprovizaj listoj cxiun trian monaton kaj pri surbendigado de la ludanta infano de tempo al tempo. Kaj nun mi donu etan klarigon pri la iom sxerca titolo. La beboj prefere estu ankoraux naskotaj, por ke mi havu la tempon sendi la necesajn informojn al la gepatroj antaux la nasko. Tial mi sercxas nun gravedajn virinojn. Tiuj virinoj povus esti esperantistinoj aux/kaj edzinoj de esperantistoj. En la dua kazo, kondicxe, ke la patro intencas regule alparoli la bebon en esperanto, mi estos tre kontenta rilati kun la familio kaj enlistigi la bebon inter la studotajn infanojn. En la unua kazo (graveda esperantistino) mi estos ege pli kontenta, se la patrino mem volas paroli kun la bebo en esperanto, dum la patro parolas la lokan lingvon. Fakte ekzistas relative multaj denaskaj parolantoj de esperanto. Laux mia takso en la nuna momento almenaux 200 familioj en la tuta mondo normale uzas esperanton. Tamen tre ofte la portantoj de la internacia lingvo estas la patroj, dum la patrinoj parolas la lokan lingvon (gxenerale tia estas la modelo en samnaciaj paroj) aux sian nacian lingvon (gxenerale tio okazas en malsamnaciaj paroj, en kiuj la fremda edzino logxanta en la edzo-lando estas la nura ebla fonto por la neloka lingvo). Kvankam tio ne signifas, ke la infanoj ne parolos esperanton, aliflanke tio havas sekvojn cxefe dum la unuaj evolu-jaroj. Tio klarigas, kial mi aparte gxojas pri la unua kazo, sed tute kontentas ankaux pri la dua. Bonvolu kontakti min (Renato Corsetti, Colle Rasto, I-00036 Palestrina, Italujo, tel. +39-6-9575713) kaj mi tuj reagos al vi, por ke mia letero atingu vin almenaux samtempe kun la akusxistino. Renato Corsetti, Italio ************************************************************************* Pli ol dek minutoj en la amaskomunikiloj! ========================================= Laux la iniciato de John Spencer kaj Alberto Menabene, la 10-an de auxgusto okazis la cxi-jara internacia esperanto ago-tago. En Londono, Bruselo, Romo cx. po 20 esperantistoj, en Budapesxto pli ol 90 homoj kuragxis publike elmontri sian esperantistecon, kaj provi fari ion por la ekstera manifestigxo de la movado. (Pri aliaj urboj kiel Kiev, Bukaresxt, Amsterdam ni scias nur pri la preparoj, sed ne pri la rezultoj). En Budapesxto la ago-tago okazis la unuan fojon, kio ja montrigxis ankaux en tio, ke plejmulto de esperantistoj, ecx la t.n. "gvidantoj", estraranoj, malnovaj aktivuloj ne kuragxis cxeesti, kaj timante la fiaskon trovis iun pretekston por foresti. Tamen, cx. 90 esperantistoj kaj manpleno da infanoj en 3 grupoj disdonadis pli ol 5000 informan brosxuron pri esperanto, kaj fine kolektigxinte akceptis alvokon al 4 diversaj instancoj, postulante konkretajn agojn pri la Internacia Lingvo. (Radio: sxangxon de frekvencoj de E-elsendoj al la mezonda kaj kurtonda bendoj kaj samkategorian financigon de e-elsendoj, kiel tiuj de aliaj nehungaraj lingvoj; Televido: Publikan debaton; Ministerio pri Kulturaj Aferoj: samkategorian subtenon kaj financigon de e- instruado kaj instruiloj kiel por la aliaj lingvoj; Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj (kaj Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Parlamento): iniciatu la pritrakton de la internacia lingvo-komunikada problemo. Danke al la bona gazetara preparo, pri la ago-tago raportis la vespera novajxprogramo de la televido, raportis pluraj radioprogramoj (iu raportisto ecx intervjuis s-ro Menabene), kaj aperis longaj artikoloj en 3 tutlandaj kaj budapesxtaj tagjxurnaloj. Plej alloga por la jxurnalistoj estis la fakto, ke la sama evento okazis en pluraj cxefurboj!!! La suma elsendo-tempo pri la esperanta ago-tago estis pli ol 10 minutoj en la centraj amaskomunikiloj! Se la hungaraj esperantistoj volus tion pagi kiel reklamo, apenaux suficxus la tuta havajxo de cxiuj 14 hungaraj e-societoj, asocioj! Estis farita ankaux videofilmo (cx. 15 minutoj) pri la budapesxta ago- tago, kiu spekteblos ekz. dum la sekvajara IJS. Ni nur esperu, ke laux la cxijara sukceso sekvajare ankaux la nunaj "malkuragxuloj" pretos cxeesti. Kaj tiuj cxi sukcesoj - eble kuragxigos la esperantistojn ankaux en aliaj cxefurboj... Szilvasi Laszlo ************************************************************************* MOVADA TEORIO ///////////// Kiuj estas la "adeptoj" de esperanto? ===================================== En la artikolo titolita Esperanto en enciklopedioj (Esperantisto Slovaka, 1/92,p.15) estas uzata du fojojn la vorto "adepto" kun rilato al esperanto. a) "gxi havis jam 100.000 adeptojn" b) "la nombro de gxiaj adeptoj atingis 20 milionojn" Kion signifas la vorto "adepto" en tiuj kuntekstoj? Plena Ilustrita Vortaro (PIV) donas tri difinojn de "adepto". 1. Majstro en alkemio; 2. Persono inicita en sekton aux doktrinon kaj konanta cxiujn ties sekretojn; 3. (figure) Persono sin okupanta pri malfacila aux nekutima arto aux scienco. Estas evidente, ke nur la tria, figura difino de "adepto" konvenas; adepto de esperanto estas simple persono, kiu okupas sin pri la malfacila (por kelkaj) kaj nekutima (por la mondo gxenerale) lingvo esperanto. Ankoraux ne suficxas scii tion, cxar nenio estas dirita pri la kompetenco de tiuj adeptoj. Cxu cxiuj vere scias kaj uzas la lingvon? Kiom da tiuj adeptoj estas nur pasivaj simpatiantoj aux aprobantoj de esperanto, kiuj neniam lernis la lingvon? La demando estas grava, cxar tro entuziasmaj propagandistoj havas la tendencon sxveligi la nombrojn de adeptoj sen posedo de iu ajn objektivaj statistikaj donitajxoj. Ecx post pli ol centjara ekzisto de la esperanto- komunumo, neniam estis entreprenita preciza popolnombrado de cxiuj verdstelanoj en Esperantujo. La plej granda tubero en la afero estas la klasifikado de adeptoj laux la vidpunktoj de lingvoscio kaj ideologia engagxigo en la movado. Ekzameno de verkoj pritraktantaj la temon malkovras, ke ekzistas diversaj terminoj, kiuj ne estas sinonimaj. Ili estas la sekvaj. a) Esperantisto --------------- La plej bone konata difino de "esperantisto" estas tiu de Zamenhof en la "Deklaracio de Bulonjo-cxe Maro" de la jaro 1905. "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon esperanto, tute egale por kiaj celoj li gxin uzas. Apartenado al aktiva societo esperantista por cxiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga." b) Esperantano -------------- "Esperantano" estas definita en PIV kiel "neaktiva aprobanto de esperanto". Estas probable, ke granda proporcio de la adeptoj apartenas al tiu cxi kategorio de apogantoj kaj amikoj de esperanto, kiuj ne nepre posedas la lingvon. c/ Esperantismano ----------------- En 1909 Zamenhof uzis la maloftan terminon "esperantismano" en la sekva kunteksto. "UEA unuigas do ne cxiujn esperantistojn, sed cxiuj esperantismanojn, t.e. tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur esperanton en gxia ekstera formo, sed ankaux gxian internan ideon." Per kreo de diferencigaj nomoj, Zamenhof estigis du kategoriojn: en la unuaestas adeptoj de esperanto, kies celo estas utiligi gxin nur kiel rimedon de interkomunikado; en la dua grupo trovigxas la uzantoj de esperanto, dezirantaj disvastigi la movadan ideologion. cx) Esperantofono ----------------- La pola sociologo Jerzy Leyk enkondukis la terminon "esperantofono" kaj modifis la difinon de "esperantisto". 1. Esperantofono estas persono, kiu scipovas praktike utiligi esperanton, komunikante kun aliaj homoj. Kvankam la plejmulto da ili identigxas kun la movado, tio ne estas regulo. 2. Esperantisto estas persono konscie subtenanta la pretendojn de la esperanto-movado (t.e. disvastigon de esperanto aux aktive aux kiel pasiva membro de esperanto-organizajxo). Subteno de la aspiroj de la movado, ecx aktiva, ne postulas bonan lingvokonon. Tiel, esperantisto ne nepre devas esti esperantofono. d) Esperantlingvulo, E-lingvano ------------------------------- Por tiuj, kiuj volas eviti la neologismon "esperantofono", estas eble uzi sinonime "esperantlingvulo" kaj "esperantlingvano". Por prezenti honestajn taksojn de la nombro de la adeptoj de esperanto, estas necese apartigi la homojn, kiuj vere scias kaj uzas la lingvon disde la aliaj. La sola maniero fari tion estas decidi pri la nivelo de lingvoscio, kiun devas atingi persono, kiu nomigxas "parolanto de esperanto". Teorie oni povas fari tion per ekzamenoj, sed tio ne estas ebla nuntempe, cxar nur tre malgranda nombro de uzantoj de esperanto jam akiris ekzamen- atestilon aux diplomon. Frekventado de kursoj ne estas bona kriterio, cxar ne cxiu lernanto de la lingvo farigxas lerninto. Sekve, la sola rimedo mondskale aplikeblaestas mezuro de la praktika uzo de la lingvo. La koncernaj personoj devas montri, ke ili havas la kapablon uzi esperanton parole kaj skribe kiel interkomunikan vehiklon en cxiuj sferoj de la ordinara vivo. Alia maniero atingi la saman celon estas postuli de esperantlingvulo nivelon de lingvoscio, kiu estas la ekvivalento de la gepatra lingvokapablo de lernanto en la oka klaso de elementa lernejo. Se oni utiligas la cxi-suprajn manierojn por difini la minimume akcepteblan lingvonivelon de esperantlingvulo, tiam devas malaperi la fantaziaj trotaksoj de milionoj da adeptoj en la mondo. Ecx la 100000 estas tro alta cifero. Bernard Golden El Esperantisto Slovaka, 3/92. Ne por komplikigi la aferon, sed por klare vidi ni aldonu, ke en la lastaj jaroj ni uzas ankaux aliajn difinojn: 1. Esperanto-simpatianto estas persono, nur iomete aux tute ne parolanta la lingvon, kiu subtenas (pasive aux aktive) la ideon de la Internacia Lingvo kaj de la e-movado. 2. Esperanto-parolanto aux esperantulo estas persono, kiu studis la lingvon, kaj en iu grado scipovas gxin uzi por komunikado, sed ne aparte interesigxas pri la historio, kulturo, interna ideo de la movado. 3. Esperantisto estas persono, kiu krom scii la lingvon, konas ankaux la kulturon, historion ktp. de la movado, kaj (konscie aux ne) sentas sin apartenanta al la internacia esperanto- komunumo. "Aktivaj esperantistoj" laux siaj povoj aux ebloj klopodas fari ion por vivteni la komunumon (flegado de la esperanta kulturo, funkciigo de diversaj movadaj organoj kaj ankaux plivastigo de la komunumo). Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Euxropa Esperanto-Kongreso: Cxu vere euxropa esperanto-kongreso? ==================================== Inter la 5a kaj 10a de junio 1992 en Verona (Italio) okazis la "Unua Euxropa Esperanto-Kongreso, EEU" kun partopreno de cx. 350 partoprenantoj. En la kadro de EEK kunvenis la asembleoj de Itala Esperanto- Federacio (FEI) kaj de Unuigxo Franca por Esperanto (UFE). Festparolis la prezidanto de UEA, prof-ro John Wells; pri la lingvo-politiko de Euxropa Komunumo prelegis Ferruccio Pisoni. Okazis altnivela publika diskuto en itala kaj esperanto kun samtempa interpretado pri la komunikado en la unuigxinta Euxropo: inter la raportantoj trovigxis J.H.Erasmus (Nederlando), A.Chiti Batelli (Italio) kaj G.Maertens (Belgio). Dum la kongresaj tagoj okazis ankaux kunvenoj de la Euxropa Esperanto- Unio kaj pluraj fakkunvenoj, kiel tiuj de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), itala sekcio de Internacia Ligo de Esperantistas Instruistoj (ILEI), Euxropa Radikala Asocio (ERA) kaj aliaj. La nocio "Euxropa Esperanto-Kongreso" en la praktiko signifas iun kongreson, kie kunvenas la decidpovaj reprezentantoj de euxropaj esperanto-asocioj, institucioj. Se en Verona okazis kunveno de membroorganizoj de Euxropa Esperanto Unio (kio fakte estas nur okcidenteuxropa(!) regiona organizo) oni devintus gxin nomi ne EEK sed kongreso de EEU. Malgraux tio, ke en Verona okazis fine kunveno de multaj aktivuloj, sed ecx ne de decidpovaj reprezentantoj, gxi estis subteninda iniciato. Sed prefere oni nomu gxin sekvafoje konferenco, aux seminaro por ne foruzi la nomon "euxropa kongreso" - eble iam ni vere havos gxin... L.S. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// La realaj eventoj en la verdulaj partioj ======================================== Mi petis la redaktoron de "Esperanto" (centra revuo de UEA) por korektado de la estrara raporto aperinta en la maja numero de "Esperanto", disdonita en Vieno. Kiel mi komencis diri dum la kunveno de la Komitato (sed prezidanto Wells interrompis min, dirante, ke mi parolas ekster la temo),je pagxo 88. estas peza misinformo, cxar tie oni simple asertas, ke en kelkaj verdulaj partioj trovigxas simpatiantoj al esperanto. La situacio estas la jena: 1.) en novembro 1989, sub premo de kelkaj esperantistoj, membroj de la partio, la franca verdula partio "les Verts" aprobis dum sia kongreso en Marsejlo rezolucion favoran al la uzado de esperanto en la rilatoj kun la frataj partioj: 2.) sekve de tio, la itala verdula partio, dum sia kongreso en Castrocaro, aprobis unuanime en novembro 1990, mian rezolucion, kiu devigas la estraron organizi debaton pri la euxropa lingva problemo je alta politika nivelo; 3.) sekve de tio, sub premo de italoj, dum la VI-a internacia kongreso de la verdulaj partioj okazinta en Zuriko en junio 1991, esperanto estis uzata oficiale en samtempa traduko, aldone al la aliaj kutimaj lingvoj (unuafoje en la historio de la politikaj kongresoj); 4.) samtempe okazis en Ternopol la kongreso de la verdula partio de Ukrainio, kiu, sub premo de la lokaj esperantistoj, aprobis rezolucion favoran al esperanto por apogi tiun de la francoj; 5.) en Zuriko, okaze de la citita internacia kongreso, esperantistoj bfrancaj kaj italaj fondis "Verdula Esperanto- Asocio"-n, kun la celo kunordigi la agadon de la esperanto- ekologiistoj, interne de la respektiva verdula partio, por ke la unuopaj partioj aprobu rezolucion favoran al esperanto kiel la franca kaj ukraina partioj; 6.) sekve de tio, sub premo de VEA, la verdula deputito Gianni Lanzinger prezentis al la itala ministro pri publika instruado parlamentan demandon pri la euxropa lingva problemo, unuafoje en la itala historio. Alberto Menabene, Romo, Italio ************************************************************************* Mono-auxtomato - kiu scipovas esperanton ======================================== Komence de majo 1992 mi vizitis Lisbonon (cxefurbo de Portugalio). La lastan tagon mi intencis sxangxi iom da mono dum vespero, sed la bankoj jam estis fermitaj. Mi auxtobusis al la aerodromo de Lisbono kaj tie trovis sxangxauxtomaton, kiu sxangxas 13 valutojn (10 de Euxropo kaj de Usono, Kanado kaj Japanio). Gxi donas informojn en 10 lingvoj, i.a. ankaux en esperanto. Mi premis la butonon n-ro 6 por esperanto kaj sur la ekrano aperis: :Bonvolu enmeti banknoton kaj premi la butonon de la lando!" Do, mi enmetis hispanan banknoton de 1000 pesetoj kaj sur la ekrano mi legis: "Vi enmetis 1000 pesetojn kaj ricevas 1320 eskudojn." La mono elvenis el la auxtomato kaj kun gxi kvitanco en esperanto (v. la kopion). Cxu vi scias pri aliaj bankoj kaj aerodromoj, kiuj jam uzas esperanton? Skribu al la redaktejo. Hans Jankowski Laux Informilo de la germanlingva LEA, n-ro 33/1992. ************************************************************************* Sxakistoj en Verda Olimpiko! ============================ Esperanta Sxak-Ligo Internacia, ESxLI cxiun kvaran jaron organizas internacian konkurson, "Verdan Olimpikon" inter sxakistoj. La lasta, 3-a Verda Olimpiko okazis en julio 1991 en u. Podebrady (CxSFR). Partoprenis gxin 72 sxakistoj- esperantistoj el 10 landoj: Nederlando, Sovetunio, Germanio, Estonio, Litovio, Usono, Belgio, Pollando, Rumanio kaj Cxeio- Slovakio. (Temas ne nur pri amatoroj, sed ankaux pri kvalifikitaj sxakistoj). Sxakludis dek kvaropaj teamoj. En Podebrady estis elektita nova estraro de ESxLI: prezidanto igxis Dan Maxwell el Usono, kaj sekretario - la subskribinto. La 4-a Verda Olimpiko de sxakistoj estos organizata far hungaroj en 1995. En 1993 en Rumanio okazos ESxLI-festivalo - monda cxampioneco de unuopaj ludantoj. Por cxiuj viaj demandoj staras je via dispono la sekretario de ESxLI: Saulius Miliunas, Partizanu 154-1, 3041, KAUNAS, Litovio Litova Stelo 1/1992. ************************************************************************* Esperantistaj entreprenuloj atentu! =================================== Komputila servo "Perpetuum mobile" de malgranda privata entrepreno decidis eldonadi bultenon kun adresoj kaj anoncoj de komercaj entreprenoj, kiujn gvidas (aux kie aktive kunlaboras) esperantistoj. La anoncojn oni sendu al la adreso: a/ja 2, RUS-334212, Jalta, Rusio ************************************************************************* ILERA por radioamatoroj ======================= La siglo RAE signifas radioamatoro-esperantisto. En 1970 estis fondita ILERA-Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kiu en la lastaj jaroj estis unu el la plej aktive funkciantaj e-fakorganizoj. Nuntempe al gxi apartenas 450 radioamatoroj en cx. 30 landoj. Membro de ILERA povas esti cxiu radioamatoro, kiu akceptas la statuton de la Ligo kaj povas uzi esperanton dum la kontaktoj. Estas plurfoje eldonita adresaro de la membroj, kun la aligxa numero de la membroj. La nuntempa estraro konsistas el prezidanto UW9YE (Rusio), vicprezidanto DJ4PG (Germanio), sekretario HA7PW (Hungario) kaj landaj reprezentantoj. La Ligo eldonas informan bultenon, kiun ricevas cxiu membro kvarfoje dum jaro. ILERA donas diplomon al iu ajn radioamatoro, kiu povas pruvi per QSL(konfirm)kartoj, ke faris kontakton kun 10,25,50,100 ktp. membroj de la Ligo. cxiujare en la tria semajnofino de novembro okazas tradicia esperanto-konkurso en kurtodonaj frekvencoj. Oni povas partopreni en RAE-retoj, kiuj konstante okazas cxiun sabaton kaj dimancxon je 20.30 UTC aux cxiun dimancxon kaj lundon je 12.30 UTC en la 20-metra bendo, aux cxiun dimancxon kaj lundon je 11.00 UTC en la 15-metra bendo. Estas ankaux aliaj e-retoj, sed malpli aktivaj. RAE-frekvencoj estas jenaj: 3766 Khz (80 m), 7066 (40 m), 14266 (20 m), 21266 (15 m), 28766 (10 M). Se vi ankoraux ne estas radioamatoro, sercxu konaton, kiu montros cxi tiun agrablan hobion, aux venu al iu radioklubo. Baldaux vi mem povos paroli kun multaj RAE de diversaj landoj kaj tiamaniere akiros novajn amikojn. Se vi havas radioamatoran konaton, vi informu lin/sxin pri la supraj ebloj. Pri cxiuj demandoj bonvolu skribi al Ricxardas Strolia, LY2BFN, landa reprezentanto de Litovio en ILERA, Litovio, 3035 Kaunas, a.d.706. Tel.hejma: +7-0127-735661, ofica: +7-0127-796997, aux al Matusinka Laszlo, HA7PW, sekretario de ILERA, Gyozelem u. 2, H-2730 Albertirsa, Hungario. laux Litova Stelo 1/1992. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Pli malbona ol Anaso Dagobert! ============================== Kiu? UEA! Por la tradukado de la ekskursojdum la cxijara UK UEA promesis al la tiacelaj kunlaborantoj rekompencon de 500 ATS por duontaga kaj 100 ATS por tuttaga ekskurso. Je la fino de la kongreso, post kiam cxiu laboro estis farita, UEA sciigis, ke gxi ne povas elspezi tiom da mono por traduko kaj reduktis la rekompencon al 350/750 ATS. La 500 resp. 1000 ATS vere estus akceptebla rekompenco por la farita servo.La cxicxeronoj de la urbo Vieno ankaux ne perlaboras multe pli tiu sumo. cxiuj tuj estus pretintaj fari tiun servon ankaux kontraux la pli malgranda sumo, fakte gxi ja estas por la bona afero esperanto. Sed pro la posta malaltigo de la rekompenco, kiu serioze traktita ja estas rompo de parola kontrakto kaj sekve procese postulebla, restis amara postgusto. Al la nepagataj kunlaborantoj de la Loka Asista Komitato, kiuj ja suficxe laboris antaux la kongreso kaj ankaux la tutajn tagojn dum la kongreso, UEA promesis du sandvicxojn kiel tagmangxon cxiutage. Tiu ecx ne povas estis traktita kiel rekompenco sed kiel kontentigo de baza bezono. Post la unuaj tagoj UEA cxesis tiun "servon" per la argumentado, ke la sandvicxoj estus "tro multekostaj". Neniu kontentas la rajton de UEA akiri monon. La diversaj aktivajxoj fakte estas financendaj. Ankaux neniu kontestas la rajton de UEA provi, ke multaj servoj estu farotaj malmultekoste gxis senkoste far esperantistoj. Tiel oni sxparas suficxe da mono. Sed estas kondicxo, ke oni honeste diru tion antauxe kaj ne atingu tiujn celojn per la supre priskribita perfida maniero de malaltigo de rekompencoj. Sed ankaux evidentigxis, ke tiu taktiko de UEA funkcias: dum la UK ne sukcesis kunigxi la LAK-kunlaborantoj por kune postuli la du sandvicxojn de UEA... Michael Martin Voko el Stirio, sep./92. * * * Pli ol trimil personoj... Kaj cxio glate funkciis. Kaj iom sxerce: la Loka Asista Komitato decidis inviti la sekvajn 10 UK al Vieno, cxar nun cxiuj jam havas praktikon, kiun ne utiligi estus domagxe. cxu ne? H.M. Auxstria E-Revuo, 3/92. ************************************************************************* Glate funkcianta kongreso! ========================== "Ni dankas pro la varma akceptoen via urbo", diris John Wells, prezidanto de UEA, dum la oficiala akcepto en la urbodomo de Vieno. Estis varma UK, ne nur pro la temperaturoj. 3033 partoprenantoj el 69 landoj: jen la versxajne plej ofte cititajciferoj por karakterizi tiun plej grandan UK-n de la postmilita tempo en la okcidenta mondo. Unu jaro de strecxa laboro, unu semajno de glate funkcianta kongresego en la luksa kaj multekosta kongresejo "Auxstria Centro". Estis plimalpli antaux unu jaro kiam UEA (Universala Esperanto- Asocio) la unuan fojon oficiale komunikis al la auxstra esperantistaro, ke la 77-a UK definitive okazos en Vieno kaj ne en Prago, kiel gxis tiam planite. Restis nur unu jaro por prepari cxion. Unu jaro - ege malmulte da tempo. Multaj pensis, ke ne plu eblos starigi bone funkciantan kongreson. Kutime oni ja havas tri gxis kvin jarojn da tempo por preparigxi, kutime la enlandaj e-organizajxoj mem petas gastigi la UK-n. Male estis la situacio en Auxstrio. Kelkaj jam prognozis fiasketon. Denove male, iom auxstriece, malgraux la cirkonstancoj fine rezultis partopreninda kongresego. Sub la gvido de prof. Maitzen estigxis LAK, Loka Asista Komitato, kiu montrigxis esti suficxe tauxga. Ankaux AEJ (Auxstria Esperanto-Junularo) reprezentigxis en tiu LAK por prepari junularan programon. Eble historia okazajxo estis la "Junulara Amaslogxejo dum la UK" (JAUK). De longa tempo UEA ne plu arangxis amaslogxejon dum la UK. Por tamen ebligi al junuloj sen multe da mono resti dum tio UK- semajno en Vieno.,AEJ transprenis la ne tre facilan taskon organizi la menciitan JAUK-n. Post monatdauxra sercxado troveblis tauxga ejo en la viena parohejo H"tteldorf. 50 gxis 80 lokoj por nia dispono, por prezoj inter 150,- kaj 300,- ATS por la tuta semajno. En tiu junulejo vespere okazis junularaj programoj kiel internacia vespero, muziko, lumbildprelegoj ktp. Niaj junaj kaj entuziasmaj amikoj el Valencia (gastiga urbo de la sekvontjara UK) transprenis la ideon de la porjunulara amaslogxejo. Jam nun ili cerbumas pri ejo kaj programo por la sekvontjara UK. Ni vidu cxu AEJ lancxis per la JAUK novan evoluon! Iom bedauxrinda fakto estis,ke ne multe da junaj auxstroj, ke nur kelkaj AEJ-membroj uzis la sxancon partopreni kaj kunkrei la UK-n en nia propra lando. cxu auxstoj vere nek vojagxemas, nek kongresemas, nek amuzigxemas internacie? Helmut Brath Voko el Stirio sep/92. ************************************************************************* Universala Kongreso de UEA: 24-31. en julio 1993, Valencio, Hispanio. Internacia Junulara Semajno, IJS: 31/07-06/08, Velem (?), Hungario. Internacia Junulara Kongreso de TEJO, IJK: 07-14. en auxgusto, Vraca, Bulgario. ************************************************************************* Seula UK en 1994, formale agnoskita de registaro ================================================ La peticio por okazigi UK-n en Seulo en 1994 fare de la Korea Esperanto-Asocio estas oficiale akceptita de la korea registaro. La 15-an de majo la ministro pri kulturaj aferoj sendis respondon al KEA, en kiu li oficiale informas pri la UK formala agnosko de la okazigo de Seula UK en 1994. La registara agnosko estas signifoplena pro la fakto, ke la registaro akceptas la Seulan Universalan Kongreson kiel oficialan eventon, kiun multflanke subtenas la registaro. El La Espero el Koreio, majo/junio, 1992. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Informserva Kompanio - per esperanto ==================================== La firmao TONGHE Informserva Kompanio uzas esperanton kiel cxeflaboran lingvon en siaj agadoj. (Kapitalo 250 mil USD, oficas 12 cxefingxenieroj, profesoroj kaj 35 teknikistoj). Kunlaborante kun la revuo El Popola cxinio, la firmao TONGHE establas Peresperantan Informocentron en Pekino. TONGHE okupigxas nun pri maklera, eduka, vizita, informa, kaj vojagxa servoj, kaj gxi estas peranto en cxinio por serio de eksterlandaj kompanioj (Koreio, Japanio, Svislando, Hongkongo ktp.) La firmao Tonghe deziras kunlabori kun esperantistoj. Ili esperas ricevi kunlaboremon, helpon kaj subtenon el Esperantujo. gxi planas nun: 1. Starigi mondvastan informeton. Vi estas invitata igxi kunlaboranto kun rekompenco! 2. Investi en Euxropo kaj Azio por establi TONGHE Informservan Oficejon. Viaj proponoj estas bonvenaj, kaj serioze esplorataj. 3. Organizi ekspoziciojn de cxinaj produktajxoj en ekstercxinaj landoj. Ankaux vi povas kunlabori por realigi tiun cxi projekton. Bonvolu kontakti: TONGHE Informservo Kompanio, Chuzhou Lu 210 Hao, Jiaoyu Dasha, HEFEI CN-230011 cxinio. Telefono kaj fakso: +86-551-250241. cxefdirektoro: Wang Zhenggui (sc.esploristo). Esperanto-konsilanto: WANG Xigen ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== Komerca kompanio "Espero" invitas sovetiajn kaj alilandajn partnerojn por kunlaboro pri establo de komunaj entreprenoj per laborlingvo esperanto por: - juvela produktado; - lignoprilaboro, inkluzive de la produktado de mebloj; - elminigo kaj refabrikado de nafto; - enkonduko de novaj medicinaj metodoj de diagnozado kaj kuraco; - enkonduko de novaj metodoj por instruado al la infanoj; - enkonduko de novaj agrokulturaj teknologioj; - produktado de materialoj por konstruado kaj konstrua arangxo; - konstruado de logxejoj kaj aliaj objektoj. Nia adreso: 644010 Omsk, p.k. 514, Rusio. ************************************************************************* Klubo de batalaj artoj "Sakura" sercxas samideanojn pri profundigo de scioj pri "NIN DZJU CU" por intersxangxi informojn kaj starigo de amikaj kontaktoj kun parencaj kluboj (organizajxoj) kaj entuziasmaj unuopuloj. Kontaktadreso: Karasik Je. Ju., str. Cxajkovskogo, N 7, kv. 30, UKR-310024 HARKOV-24, Ukrainio. ************************************************************************* UEA: Cxu ne kapabla? ==================== Instigis min verki tiun cxi artikolon ne nur tio, pri kio homoj plendas ne oficiale, sed ankaux la konvinko, ke necesas komenci movadon celanta renovigon, efikigon de agado kaj gxenerale plibonigon de UEA, organizajxo kun grandega kaj ne utiligita potencialo. Estas nia, de UEA-membroj, morala devo ne nur pensi sed ankaux labori por tiu celo. Mi forte emfazu, ke kvankam tiu artikolo gajnas esti kritiko, gxi celas ne nur tion. Precipa celo estis pensiigi geesperantistojn pri la reala situacio de UEA. Cxu vivi surbaze de mondonacoj? ------------------------------- Unue pri plej serioza probiemo de UEA - mono. Ni scias, ke de kelkaj jaroj la asocio havas deficiton en la bugeto. Sxajnas, ke nur danke al grandaj (precipe testamentaj) mondonacoj la organizajxo havas suficxe grandan kapitalon, kiu certigas gxian ekziston. Mi demandas min, cxu UEA ankoraux ekzistus, se gxi estus neniam ricevinta mondonacojn? Laux financaj legxoj organizajxo kun bugxeta deficito, ne nur ne povas evolui kaj agi efike, sed ankaux frontas dangxeron de pli aux malpli frua ekzistofino. Kion fari kun 10 milionoj? -------------------------- Kion UEA povus fari, se gxi cxiujare gajnus 10 milionojn da guldenoj? Ja estas eble funkciigi ankaux entrepreno(j)n, kiuj povas tiun monon produkti por la funkciigo de la asocio. Certe oni konsentas, ke 10 milionoj da guldenoj estas mono, per kiu organizajxo povas konkrete agi ecx sen rezolucioj. Mi demandas min, cxu anstataux iom hontiga kaj senteble malkontentiga decido, altigi membrajn kaj kongresajn kotizojn, ne estus pli sagxe kaj profitige fondi entreprenon? En la regaj instancoj de UEA mankas emo kompreni, ke sen grandaj monprofitoj la asocio cxiam estos preskaux sensignifa, revanta forto en tiu materia mondo, kun regorganoj kiuj rekompencos ian financan malkapablon per mondonacoj kaj altigoj de cxiuj eblaj kotizoj. Tion, ke UEA ne suficxe evoluas, ni cxiuj scias klare, cxar ja estas neniu konkreta agado evoluiganta la movadon. UEA plenumas rolon de preskaux nur prestigxa nomo, ne kapabla sukcese funkciigi projektojn pri evoluigo de la movado. (Mi persone, kiu dum tri jaroj kaj duono laboris plenatempe por evoluigo de la movado en Aziaj landoj, devis fini cxion pro malemo de la estraro, finance kontribui al bonaj, la movadon evoluigaj projektoj.) Instrua estu ekzemplo de la membrovarba kampanjo (cxu vi memoras gxian celon pri la nombro?), kiu ja rezultis, sed mizere. Pli serioza, ne tiom rutina pritrakto de la projekto povus rezulti per almenaux duobligo de la membraro dum unu jaro. Suficxas dedicxi iom da tempo por analizo de sistemoj uzataj de similaj internaciaj organizajxoj. Kion ili faras, por varbi membrojn kaj teni ilin? Regionajn filiojn al UEA! ------------------------- Mi kunlaboris kun pluraj internaciaj organizajxoj, kiuj havas brancxojn en dekoj da landoj, kaj tie oni cxiam miris, kiam mi diris, ke UEA havas nur sian centran oficejon, kaj neniujn brancxajn oficejojn en aliaj landoj (ne menciante tiun en Novjorko). "Cxu internacia organizajxo povas efike agi, estante internacia nur pro sia membraro?" Mi iam honte evitis respondi tiun demandon. Do, kial UEA ne havas brancxojn en dekoj da landoj? Cxu rezultigas tion malemo perdi regopovon el Roterdamo aux simpla organiza malkapablo? "Esperanto" - la monata eldonajxo de UEA. Mi kredas, ke se redaktistoj de la revuo havus pli da sencenzura libereco kaj financo, ili evoluigus gxin al pli valora, almenaux 100-pagxa plene kolora monata eldonajxo, kiu havus dekojn aux centojn da miloj da abonantoj! Kial la revuo ne havas pagatajn korespondantojn kaj jxurnalistojn, se ecx simplaj privataj gazetoj havas? Iam, kiam mi estis naiva esperantisto, kredanta je preskaux dia vero de UEA, ties estrarano diris al mi ion, kio sxokis min: "oni havas impreson, ke en la CO iuj oficistoj estas ecx kontraux agado por evoluigo de la movado, cxar tio signifas por ili pli da laboro, kaj ili jam estas tro sxargxitaj". "Do, UEA estas kontraux diskonigo de esperanto en la mondo?" - mi demandis min ne povante kredi tion. Nun mi komprenas, ke ne la oficistoj kulpis, sed la organiza flanko de la organizajxo mem. Multaj movadanoj, kiuj iam proponis bonajn, realigendajn (kaj nerealigeblajn) projektojn al UEA, scias, ke tio estis vana provo, kaj miris, kial la estraro ne akceptis la projektojn, ecx ne profunde konsideras ilin. Plej ofte tiuj projektoj postulis financan apogon de UEA, kaj ja tiu ne kapablas financi ecx sin mem. Tia konduto de UEA ja instigas homon aux al rezigno pri la movado aux al propra iniciatemo, sed tio konfirmas nin ke la regorganoj tro timas riski aux estas organize malkapablaj. Proporcian sxargxoportadon! --------------------------- Mi jam menciis pri la kotizoj. Por persono el unuamonda lando pagi 36 guldenojn jare estas ne rimarkinda mono, sed por dua- aux tria- mondano pagi 20 guldenojn, ne malofte signifas redoni sian tutan salajron; do, por iuj la membreco kostas preskaux neniom kaj por aliuloj gxi estas tro kosta. Kiu vere zorgas pri tio en UEA? Kiu almenaux klopodas kompreni tiun problemon? Iom da laboremo kaj simplaj esploroj pri salajroj en diversaj landoj de la mondo, pri printebloj de UEA-eldonajxoj en aliaj landoj, kaj iom da entreprenemo povus tute solvi la malsanan kotizan sistemon. UEA ja estas ni! ---------------- Mi povus plilistigi la malfortajn flankojn de UEA, sed tio ne havus sencon, se ni ne celus forigon de ili. Iam Ivo Lapenna reformis agadon de la asocio, nun estas veninta sekva bezono por tio. UEA movade ne suficxe progresas pro siaj multaj organizaj mankoj. UEA povus esti bonege prosperanta asocio, aktive evoluiganta la movadon en la mondo. Cxu gxi estos tia, dependas de ni, cxiuj gxiaj membroj, ja UEA estas ni! Se ni ne kunlaboros celante reformi la asocion, gxi dauxre vegetos revante pri signifa rolo en tiu mondo. Mi listigu nur kelkajn, plej urgxajn aferojn reformendajn en la acocio, kaj mi petas vin, skribu pri tio, kion vi opinias, kion oni devas sxangi, bonigi, novigi, reformi, forigi, enkonduki... 1. Financa politiko (plej granda temo, plej multaj ligitaj aferoj) a) kapitalo, fondajxoj (utiligi profitige) b) financa statuto (mone profitiga aux neprofitiga entrepreno) 2. Kotizoj (pli bona sistemo) 3. "Esperanto", "Jarlibro" (aspekto, utilo, sencenzureco, jxurnalistoj) 4. Membraro (nombro, servoj) 5. Delegita reto (gxia utiligo) 6. Brancxoj (UEA-centroj en la mondo) 7. Agado celanta evoluigon de la movado kaj diskonigon de esperanto 8. Subteno de projektoj 9. Korespondado (CO ne respondas leterojn) Mi planas fondi Asocion pro Progresigo de UEA (APUEA). Celo de la asocio estas nun klara al vi. Se vi sentas moralan respondecon pri sorto de UEA, bonvolu pensi iom, kaj skribu al mi, al esperantaj gazetoj. Valoras pensi pri detaloj. Montru problemon kaj proponu solvojn por gxi. Ju pli da konkretaj proponoj, des pli da ebloj solvi problemon. Se ni kunlaboros en spirito de komprenemo kaj bezono helpi, ni sukcesos. Cxu vi estas estrarano, CO-oficisto, delegito, prezidanto, instruisto, movadano aux simpla esperantisto - reagu. Reagu ne nur per kritiko al UEA, mi aux iu/io alia, klopodante pravigi vian opinion (kvankam ankaux tion ni bezonas), sed ankaux proponu ion, kio estos valora por UEA, kaj tio valoros por ni. Joachim Werdin pk. 147. PL 47-220 Kedzierzyn, Polio La supra artikolo estas la privata opinio de J. Werdin. Ni atendas la reagon kaj de la legantoj, kaj de la UEA-estraro. La red. ************************************************************************* La kreado de originala frazeologio en esperanto =============================================== Kiu multe verkas en esperanto, precipe sur la tereno de beletro, forte sentas la bezonon posedi ricxan originalan frazeologion en la lingvo. Laux mia scio, neniu gxis nun faris provon kolekti esprimojn jam uzitajn de auxtoroj de noveloj, romanoj kaj teatrajxoj, por libroforma publikigo kiel originala frazeologio esperanta simila al la Proverbaro Esperanta de d-ro Zamenhof. Mi insiste ripetas, ke la kompilonto devas okupigxi pri la originalajxoj en esperanto kaj ne pri tradukoj de alilingvaj esprimoj. Ekde la tempo, kiam mi komencis verki originale en esperanto, mi konstatis, ke valora ekzerco por krea menso estas la elpensado de novaj frazeologiaj esprimoj por eviti la versxadon de malnova vino en novajn verdajn botelojn. Estas emfazende ankaux, ke la dirajxoj kaj proverboj nepre aperu en kuntekstoj, t.e. en iu verko. Mi deziras prezenti en tiu cxi eseo kelkajn ekzemplojn de originalaj frazeologiaj esprimoj por ilustri la procedon, kun la espero, ke verkemuloj en Esperantujo estos kuragxigitaj pliricxigi ne nur sian stilon, sed samtempe ankaux la lingvon. Gxuste tiaj trafaj, sukplenaj esprimoj povas altiri la atenton de aliaj auxtoroj, kiuj alproprigos ilin por uzi en la propraj verkoj. Unu el la procedoj konsistas en la reverkado de tradiciaj esperantaj proverboj kiel tiuj registritaj en Proverbaro Esperanta, kiujn d-ro Zamenhof tradukis surbaze de la kvarlingva frazeologio kompilita de lia patro. Jen kiel Zamenhof tradukis unu el ili: pro multo da arboj li arbaron ne vidas. Oni povas resti en la natura cxirkauxmedio sed iom variigi la pejzagxon por emfazi alian nuancon: pro multo da montoj li horizonton ne vidas. Tiu cxi versio reliefigas la figuran sencon de "horizonto" kaj tiel estas aplikebla al homoj mallargxhorizontaj, t.e. mallargxvidaj. Ankoraux apud la montoj kaj horizonto, oni povas uzi ilin por esprimi sintenon kontrauxan al tiu, kiun aludas la cxi-supra ekzemplo: rigardi trans montoj kaj horizonto. Gxi priskribas homon, kiu strebas pli foren, por atingi aferojn prezentantajn pli vastajn perspektivojn. Kiel praktikan ilustrajxon de la uzo de originalaj frazeologiaj esprimoj, mi verkis imagitan konversacion inter du esperantistoj, s-ro Superesper, kiu estas defendanto de la klasika esperanto, kaj f-ino Verdperd, mallargxhorizonta reformemulo. SUPERESPER: Cxu mi jam klarigis al vi mian ingxenian manieron okupigxi pri homoj, kiuj dauxre elcerbigas novajn proponojn kun la celo revizii nian lingvon? Pro ilia persistemo kaj fanatikeco, ne efikas fronta atakado kontraux ili. Oni devas batali malantaux iliaj linioj, sur la propra teritorio, kaj per la propraj armiloj. VERDPERD: Mi ne povas imagi, kiel vi sukcesas fari tion. Vi ja scias, ke estas dirite, ke kie angxeloj ja timas pasxadi, tien stultuloj auxdacas impeti. SUPERESPER: Vi pravas kiel pulvo, frauxlino Verdperd, sed mi adoptas strategion uzatan de la plej fifamaj demagogoj, por ke mi povu silentigi la reformemulojn per subfosado de iliaj projektoj. Mia devizo estas: se oni ne povas batali kontraux ili, oni aligxu al ili. VERDPERD: (kunfrapante la manojn pro gxojo) Ho ha! Do vi estas cxe nia flanko. Vi mem farigxos reformanto de esperanto. SUPERESPER: Tute ne! Mi proponas al la reformprojektantoj mian "helpon" por modifi esperanton, kaj tiucele mi prezentas tiom da bizaraj, fantaziaj sugestoj, ke ilia lingvo estos ne simple reformita sed transformita gxis nerekonebleco. Tiel la klasika esperanto estos savita. El la polvo venas la solvo. Unu post la alia la reformemuloj kaj iliaj projektoj malaperos en la abismon de forgeso, kaj mi povos fanfarone proklami: jen sxakmat' per unu bat'! VERDPERD: Vi, hipokritulo! Vi agas nehoneste, ecx neetike, kontraux reformemuloj. SUPERESPER; Kara frauxlino Verdperd, cxu vi ne konas la sagxan eldiron, ke en la amo kaj milito tauxgas cxiu artifiko? VERDPERD: Ba! Febla preteksto per klasika teksto! SUPERESPER: (replikante kun rideto) Cxu vi ne scias, ke ankaux la diablo kun talent' povas citi el la Fundament'? VERDPERD; (kolerante) Mi ne toleras vian mistraktadon de aliaj personoj. Kiel estas dirite, la homo ne estas legomo. SUPERESPER; Tamen, en tiu cxi situacio, vi ne rajtas diri, ke cxiu pugo du sidvangojn posedas. Nur la veraj esperantistoj pravas. VERDPERD; (preskaux venkinte) Nu, ne sxangxu la temon kaj pritraktu alian aferon. Mi deziras scii, kion vi opinias pri la Kontrauxakademio. SUPERESPER: Kontrauxakademio?! Kio je la barbo de Bofronto estas la Kontrauxakademio? VERDPERD; En 1990 cirkulero estis sendita al esperantistoj, en kiu estas propono fondi Kontrauxakademion por fari grandajn sxangxojn en la lingvo. Oni volas kunligi parolantojn de la "normala" esperanto, produkti "purigitan" version de PIV kaj produkti novan plenan gramatikon. SUPERESPER: (montrante scivolon) Kiu estas tiu "oni"? Kiu proponis tiun idiotajxon? VERDPERD: Virino, kiu nun logxas en Italio, Anna Lowenstein, kiu antauxe nomigxis Anna Brennan. SUPERESPER; (furiozigxante) Ho ve! Ankorauxfoje jupo en la supo! VERDPERD; Nu, paroli sincere, mi opinias, ke sxiaj argumentoj havas iom da senco... SUPERESPER; (interrompante la vortojn de f-ino Verdperd) Senco......... sxmenco! Cxu ankaux al vi okazis krak' en la kap'? La propono de tiu ino estas ankoraux unu ondero de la maro da reformoj, kiuj inundas Esperantujon nuntempe. Ni devas unge kaj pugne elradikigi tiun femalan frenezajxon. Kiu pri kretenajxo silentas, kretenajxon konsentas. VERDPERD; Ne estu tiel severa kontraux tiu virino, sinjoro Superesper. Povas esti, ke sxi estas tute sincera sed nur fusxe agis. SUPERESPER: Jes ja! Mi konas tiujn denaskajn reformistojn. Cxe ili la fusxo okazis dum l' akusxo. Kaj nun ecx vi apogas la faracxon de tiu inseksa misulo. Cxu vi ne scias, kion oni diras franclingve, kiam okazas granda konfuzo kaj kaoso? Cherchez la femme! VERDPERD: Mi ne komprenas tiun esprimon. Vi ne rajtas uzi fremdajn vortojn en esperanta konversacio. La verda lingvopapo jam anateme kaj vomeme prononcis kondamnon kontraux tiu kutimo de lingvaj snoboj. SUPERESPER; Do, estas eble esperantigxi gxin jene: sercxu la virinon! VERDPERD: Fetor' de mefit'! Gxi ja odoras je traduko kaj, cetere, ne havas sencon en esperanto. SUPERESPER; Nu, lastatempe mi elpensis esperantan version: kie brulas kacxo, kulpas inacxo! VERDPERD: (kapitulacante) Pafe kaj trafe dirite! Mi vidas, ke cxe vi sub la peruk' ne trovigxas nur veruk'. Estas eble dauxrigi la dialogon, sed trouzado de frazeologiaj esprimoj en unu teksto povas havi cerbtorporigan efikon. Cxiuokaze, mi volis montri la vojon al originala kreado kun la espero, ke inter la legantoj de tiu cxi artikolo estas lingve kapablaj homoj, kiuj ricevos inspiron forgxi siajn proprajn frazeologiajn esprimojn kaj uzi ilin en diversgenraj kuntekstoj. La esperanto-movado mem povas kontribui multajn temojn, cxar oni ne forgesu, ke ne cxio estas en ordo malantaux la verda pordo. Bernard Golden el "Esperanto en Skotlando" N-ro 158. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// La plej granda junulara arangxo! Internacia Seminario, la 36-a IS ================================ 27.12.92.-02.01.93, Bad Kleinen, Germanio. IS en Germanio en la lastaj jaroj igxis la plej populara, kaj unu el la plej bonaj junularaj renkontigxoj. Cxirkaux 400 partoprenantoj el 25-30 landoj faras veran internacian etoson, kaj gxuas la amuzan, distran junularan etoson. La cxi-jara cxeftemo estas: Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj. Dum la semajno oni havos apartan (publikan) komputilejon, pli ol 100 programerojn, esperantan rokmuzikon, - kaj kompreneble la silvestran balon. Kotizoj inter 180 kaj 360 DEM, por memzorgantoj inter 90-150 DEM. Ekssoclandanoj gxuos rabaton de 40 DEM! Aligxilojn, kaj pliajn informojn petu cxe: Germana E-Junularo, Berlina Oficejo, DO-1086 Berlin, Under den Linden 36-38. La partoprenon en IS ni rekomendas al cxiuj gejunuloj, parolantaj esperante. Hungaraj gejunuloj por eventuala subvencio turni sin al HEJ; Deak Maria, Eszak u. 65, H-6800 Hodmezovasarhely, Hungario. ************************************************************************* PSEK 20-jarigxis ================ Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), kiu grave rolis en la komenco de la okdekaj jaroj cxe la elformigxo de rauxmismo, festis sian 20- jarigxon kadre de sia 14-a Somera Studenta Esperanto-Renkonto, okazinta en auxgusto en Gdansk. Kvankam estis aparte invititaj cx. 100 iamaj gvidantoj kaj aktivuloj, plejmulto povis cxeesti nur anime. La foto montras parton de la 30 polaj kaj 15 eksterlandaj partoprenantoj sur belvida turo en Gdansk-Oliwa. Ulrich Matthias, Germanio. ************************************************************************* TEJO/KER seminario en Torino! ============================= Partopreni la seminariojn de la Komisiono de Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO cxiam estas interese. Gxi estas bonega okazo por ekkoni la aktivajn homojn agadantaj en TEJO, kaj estas memorinda la kune pasigitaj paroloj, diskutoj kaj la vesperaj amuzoj... La cxi-jara seminario okazos inter la 30-a de oktobro kaj la 4-a de novembro en Torino kun la cxeftemo: "Kio preter ekonomio - eblaj alternativaj dimensioj en homaj rilatoj". La partoprenkotizo (danke al subteno de la Euxropa Junulara Fondajxo) estas nur 120 NLG, kaj la partoprenantoj ricevos repagon de 50% de siaj vojagxkostoj. Cxu vi jam foje partoprenis TEJO/KER seminarion? Se ne, kial ne nun? Skribu, telefonu aux faksu rapide por pliaj informoj al: Itala Esperanto-Junularo, Francesco Amerio, via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio. Telefono: + 39-11-676740, telefakso: + 39-11-3190271. ************************************************************************* Novembra JES-Renkontigxo ======================== La Chaux-de-Fonds 7-8-ajn de novembro 1992 Dum la semajnfino okazos gxenerala asembleo, elekto de nova komitato, planado de la sekvontjara agado; krome ludoj, ekskursoj, libroacxetado, ktp. Aligxojn sendu al: Junularo Esperantista Svislanda, JES, Pf. 779. 2301 La Chaux-de-Fonds. ************************************************************************* ILEI-membroj atentu! Seminario por instruistoj ========================= 06-09 de novembro, Poprad, Slovakio ILEI organizas intensan tri-tagan kurson por instruistoj/instruantoj de esperanto pri la situaci-komunika maniero de instruado surbaze de la nova lernolibro-serio: Tendaraj Tagoj. Dum la seminario oni traktos metodologion, principojn, teknikojn de la komunika instruado kaj ekzercos ilin en etaj grupoj. Estos dedicxita aparta sesio al principaj demandoj: celo de la instruado (cxu sen aux kun movadaj informoj), kiel prezenti, instrui la e-vivon, la komunumon kaj la servojn. Pliajn detalojn vidu en la numero "auxgusto"-(2)-92. de EVENTOJ, kaj en IPR 92/2. Eblas aligxi ankaux surloke en Poprad! ************************************************************************* 49-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO IJK '93 en Vraca, Bulgario ========================== la 7-an - 14-an de auxgusto 1993 IJK en Orienta Euxropo! La kongresa temo, "Ekonomio kaj socio en sxangxigxo", certe interesos plimulton de la kongresanoj. Iuj, precipe el orienteuxropaj landoj, volas ekscii pli multe pri la monda merkato. Aliaj, el evoluintaj landoj, scivolas pri la ekonomiaj kaj sociaj sxangxoj en la eksaj socialismaj landoj, kia estas Bulgario. Dum la kongresa semajno abundos kultura, distra, prelega, ekskursa, sporta programoj. Venos interesaj homoj. Vi gxuos amikan etoson! Venu al Vraca, vi ne bedauxros! Bulgario varme akceptos vin! La unuaj kvin aligxintoj de 49-a IJK, kiuj samtempe aligxis ankaux al la Internacia Junulara Semajno, IJS en Hungario, ricevos senpagan abonon al la gazeto "EVENTOJ" por la jaro 1993! Aligxilon petu de: Loka Kongresa Komitato de IJK: pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario. ************************************************************************* dua disSeminario ================ La dua disSeminario de IEJ okazos inter la 30-a de oktobro kaj 1-a de novembro (tuj-tuj antaux la TEJO-KER seminario) en Torino por novaj aktivuloj. Kotizo: 75.000 liroj. Cxu partopreni? Kial ne? Kontaktu: Francesco Amerio, via Pagliani 15, I-10126 Torino Telefono: + 36-11-676740 ************************************************************************* 4-a Norda Esperanto-Rendevuo ============================ okazos la 7-an kaj 8-an de novembro 1992. Loko: Base-de Plein- air Nature Morbecque-Le-Parc, F-59190 Hazebrouck, tel: + 33-28-436722. Organizantoj: Literatura Foiro, Societo Y. Martinot - sub auxspicio de Nordfranca Esperanto-Federacio. Dum du tagoj oni babilegos, amuzigxos, promenos, auxskultos, ludos ecx muzikumos!... Estos specialaj kursoj diversgradaj. Rapide informigxu pri detale cxe: S-ro Jean Dietrich, 104 rue Jean Jauræs, F-59192, Beuvrages, Francio. Tel.: + 33-27-33-79-31. ************************************************************************* Minoritatoj en Nordio ===================== Lingva Seminario 30/10 - 2/11 1992, Kungalv Cxu vi jam aligxis? Pliajn detalojn vidu en la numero auxgusto-(1)-92. ************************************************************************* MOVADO ////// Kion fari por eniri fakmedion? ============================== cxu pregxi? cxu teoriumi? cxu agadi? cxu...? Konstato -------- 1. Sen aplikado ankaux por fakceloj, e-o neniam amase allogos, cxar ne estos forta motivigo por lerni gxin; 2. La plimulto el niaj fakaj "asocioj" estas nur surpaperajxoj, kies agado estas tro ofte sensignifa; 3. Grava eraro estus dauxre agadi nur en la internaj rondoj sen iu ajn kontakto al ne-esperantistaj samfakuloj. Kion do ni devas fari? ---------------------- 1. Dauxrigi la gxisnunan agadon, sed lauxeble plivigligi gxin. 2. Starigi kontaktojn kun samfakuloj per - tradukado de fakaj artikoloj el e-o por proponi al ne-esp- istaj fakbultenoj, revuoj; - tradukado de fakartikoloj el nacilingvoj por proponi al e- fakbultenoj, revuoj; - prizorgado de diverscela korespondado inter e-istaj kaj ne- esp-istaj fakuloj; - informado al ne-esp-istaj fakuloj pri fakaj seminarioj, konferencoj, kongresoj, kies laborlingvo estos (ankaux) e-o. "Rim.: NENIAM nia celo estu esperantigado de la kontaktitaj homoj, kiuj mem interesigxos pri e-o, se nia kunlaborado estos fruktodona." 3. Instigi e-fakulojn al cxeesto en internaciaj fak-konferencoj, - seminarioj, -kongresoj, ecx se inter la laborlingvoj ne trovigxas e-o, kaj - aktive partopreni en la laboroj, debatoj por pruvi sian fak- kompetentecon; - neniel propagandi por e-o, sed nur uzi gxin kun alilingvaj e-istoj dum pauxzoj, en la koridoroj, dum mangxoj, k.s.; gxenerale tio suficxas por veki intereson, al kiu ni respondu, sed NE per fanatika propagando, sed per racia, objektiva kaj mallonga (!) informado. - organizi apartan kunvenon por la e-parolantoj (vespere, antaux kaj/aux post la konferenco) por pritrakti i.a. la uzotan strategion, fari bilancon, pretigi laborplanon, ktp. "Rim.: kunordigu tian agadon estrarano aux (loka) komisiito de la koncerna e-fakasocio, se gxi ekzistas. Avantagxoj ---------- 1. Ne-esp-istaj fakuloj kontaktigxos nature kun e-o, se fanatikuloj ne fiaskigas la agadon! 2. Suficxas havi nur kunordiganton, kiu nur prizorgu rilatojn inter la e-partoprenantoj; konferencejo, programo, logxado, subvenciado, ktp. estos zorgoj por la ne-e-organizantoj. 3. Laux la nombro, la seriozeco, la aktiva kunlaborado de la e- cxeestantoj, ni povos peti, iom post iom, ke - ankaux e-o farigxu laborlingvo, ecx parte, dum estonta kongreso; - estu e-angulo en la bulteno/revuo de la asocio, cxefe se en gxi ekzistas rubrikoj (ekz. enhavtabelo, resumoj ktp.) en diversaj lingvoj. "Rim.: ni estu tre singardaj en niaj petoj, des pli, ke por multaj fakoj, la terminologio en esperanto NE estas kompleta aux gxisdatigita." Konkludo -------- En fakmedioj, la fina celo estu, ke e-o farigxu laborlingvo samrajta kun alia(j) lingvo(j). Germain Pirlot, Oostende, Belgio Rim. Ni estas konvinkitaj, ke iu ajn rezulto estas atingebla nur per profesinivela agado. Do estas esence grave, ke ni lernu adaptigxi al la metodoj de la "ekstera mondo". Tio aparte validas pri la ekstera aspekto de eventualaj korespondajxoj. Ne forgesu, ke la ekstera aspekto de viaj leteroj donas la unuajn impresojn al la ricevonto. Vi komencu iun agon, nur se vi mem estas preta fari gxin gxis la lasta punkto. Petu helpon de aliaj, sed konsciu, ke promesita subteno - laux niaj cxiutagaj spertoj - ankoraux ne signifas konkretan agon...Komencita, sed ne finfarita ago formas tre malbonan bildon pri ni. Szilvasi Laszlo ************************************************************************* Realigxu al Pasporta Servo! =========================== Kara Gastiganto, Kiel vi mem eble jam vidis en antauxa versio de "Pasporta Servo", oni uzis procento-simbolojn aux stelojn por indiki la gastigantojn kiuj ne re-aligxis al "Pasporta Servo" por la koncerna jaro. Sed, cxar TEJO (kaj mi) volas havi liston kun "nur fidindaj adresoj", ni decidis malaperigi tiujn simbolojn. Tio konkrete signifas, ke ni ne plu aperigos la adresojn, pri kiuj ni ne ricevis konfirmon pri la dauxra preteco akcepti gastojn laux la indikoj aperigitaj en "Pasporta Servo". Tial do ni petas vin lauxeble amase re-aligxi. Multaj fruaj aligxoj signifas, ke je la fino de la jaro ni ne devas tiom amase varbi por denove plenigi la libreton de "Pasporta Servo". Krome mi petas vin, ke uzu la enmetitan (re-)aligxilon por tiu celo, cxar gxi tre plifaciligas al mi la laboron (vidu la kolorajn pagxojn en la libreto). Fakte tio signifas, ke vi povus jam tuj re- aligxi al "Pasporta Servo" por ke viaj nomo kaj adreso aperu en la eldono 1993. Ni ne uzas la (iom kostan) manieron sendi al cxiu, kiu ankoraux ne re-aligxis memorigan posxtkarton, sed ni komunikas tion pere de kelkaj gravaj esperanto- revuoj. "Tiuj kiuj ne re-aligxos gxis la limdato, efektive kaj tute auxtomate ne aperos en Pasporta Servo" 1993!!! Krome... Bonvolu atenti la adreson de la kompilanto. Bv. uzi gxin por cxiuj demandoj rilate al "Pasporta Servo". Ankaux varbilojn vi povas peti de mi. Nur (malgrandajn) mendojn direktu rekte al la adreso en Rotterdam aux al via kutima libroservo. Bonvolu ankaux kontroli, cxu viaj nomo kaj adreso estas tute gxuste literumitaj en la libreto (mi petas vin speciale atenti la supersignajn literojn). Ni petas, ke niaj cxinaj gastigantoj uzu kroman paperfolion por skribi sur gxin la cxin-karakteran adreson, kiun ni volas aperigi en la nova listo. Via kompilanto, Rob KEETLAER, Postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam, Nederlando ************************************************************************* Borso de esperanto-manuskriptoj =============================== invitas cxiujn esperantistojn - posedantojn de iu ajn manuskripto en esperanto membrigxi al BEM kaj aboni al BEM- Bultenon! Baza abonkotizo (per kiu vi farigxas membro kaj rajtas ricevi 4 numerojn de BEM-Bulteno) estas: 16 guld. (10.000 liroj, 100 A. sxil., 15 DM). Por cxiu kompleta anonco pri unu manuskripto en la Bulteno vi pagas 35 guld. (32 DM, 225 A. sxil., 23.000 liroj). Tio rajtigas vin havi kompletan anoncon laux la indikoj, kiujn vi donos en la anoncilo gxis maksimume 100 vortoj en la Bulteno de BEM, kiun ni sendos al cxiuj abonantoj kaj esperanto- eldonistoj tra la mondo. Gxi ankaux rajtigas vin je titolmencio en anonco, kiun ni aperigos en Esperanto-Revuo de UEA. Eldonejoj, bibliotekoj, atentu! ------------------------------- Krome, ni invitos cxiujn e-bibliotekojn kaj muzeojn havigi kopiojn de tiuj manuskriptoj, kaj organizos cxiu-jare 1-2 foje Borsajn Renkontojn, en kiuj ni klopodos kontaktigi eldonistojn kun posedantoj de manuskriptoj vive. Ni klopodos ankaux iniciati diversajn projektojn, kie esperanto helpas interligi diversajn kulturojn kiel pera lingvo. Kasxitaj trezoroj eble ankaux cxe vi... --------------------------------------- Eble vi havas hejme kolekton de viaj artikoloj, tradukon de iu novelo, leterojn de iu vivanta talenta amiko - kial pri tio neniu scias? Ni havu, fine, superrigardon super la kasxitaj trezoroj aperigindaj aux almenaux konservindaj en niaj publikaj bibliotekoj kaj arkivoj. "La sekva borso okazos la 12-l3-an de decembro 1992 en Maribor.! Aligxilon kaj anoncilon petu de: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, 62000 Maribor, Slovenio. Tel: + 38-62-221371. ************************************************************************* LINGVO ////// Meditoj pri la propraj nomoj ============================ Kiam dum interparolo oni devas komuniki ies personan nomon, oni devas gxin elparoli. Do, oni devas scii kiamaniere la nomo sonas. Tial la nomo devas esti en lingvo de la cetera teksto, kiun la leganto bone scias prononci. Do, se la libro estas en esperanto, ankaux la personajn nomojn oni devas legi en esperanto. La nacilingva formo en krampoj ne estas nepra, simple cxar ofte oni ne scias kiel gxi estas skribita kaj elparolata nacilingve. Tamen se oni scias la nomon nacilingve, en krampoj gxi devas esti prezentita (se eble) en nacia lingvo nur foje - cxe gxia unua trovo en la teksto. Estas neserioze kaj tendence, ke oni cxiam donas ekzemplojn de euxropaj lingvoj latinalfabetaj. Se la nomo estas araba, cxina, hebrea aux japana, cxu oni devas scii ties alfabetojn (kaj posedi koncernan skribmasxinon) por skribi gxin nacilingve? Neseriozaj estas ankaux la meditoj pri erara traduko de personaj nomoj en esperanton. Tion faras nur komencanto en iu ajn lingvo, sed neniu scianto de la lingvo. Mi foliumis plurajn romanojn de germanaj, francaj kaj anglaj auxtoroj traduklitaj en la bulgaran kaj en la rusan lingvojn - nenie (ecx interkrampe) mi legis la nomojn de la personaro en nacia lingvo. Kaj tio estas natura kaj ne embarasas la bulgaran (rusan) leganton. Krome, la historio gxis nun ne konis okazon kiam auxtoritata institucio aux apartaj personoj protestis, ke ekzemple en bulgarlingva traduko de alinacia verko cxiuj personaj personaj nomoj estis tradukitaj. Tial estas nekompreneble kial iuj nepre postulas, ke en verko tradukita en esperanto la personaj nomoj estu skribitaj en la lingvo de la originalo. Estas nature kaj normale, ke esperantistoj bezonas kaj sxatas havi je dispono esperantlingvajn nomojn, kaj oni devas klopodi iom post iom realigi tion kaj ne altrude bremsi la komunikadon per nacilingvajxoj, tute nekompreneblaj por la tuta esperantistaro. Neniu rajtas neglekti la fakton, ke esperanto estas tutmonda kaj ne euxropa fenomeno, kvankam ecx en Euxropo ne cxiuj devas scii kaj fakte ne scias cxiujn lingvojn prononci kaj skribi la personajn nomojn nacilingve. Petko Arnaudov (BG) (laux Bulgara Esperantisto) Mi (kiel ankaux cirile leganto, kvankam neslavo) devas konfesi, ke min tre gxenas legante en flua cirillitera teksto literaro videble ne slavdevena, kies proksimuma prononco estas latinlitera vorto. En multaj kazoj nur post iom da tempo mi ekkomprenas la torditan, kelkfoje kripligitan vorton. Mi ne protestas, cxar ene de unu alfabeto skribita teksto, tajpilo, ktp. mi ne postulus miksitajn alfabetojn uzi samtempe, kiu same gxenus la fluan legon. Mi ne protestas, sed mi ne dirus, ke min tio tute ne gxenas. Preni ekzemplojn nur la rusan kaj la bulgaran, kiel modelon de la internacia lingvomodelo estas same erare ol preni tiucele iun alian. Cxerpi ideojn bone, sed modele sekvi unu? sxH ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Enketo de Radio Havano ====================== La E-redakcio de Radio Havano, Kubo arangxas enketadon inter la auxskultantoj, por pli bone ekkoni ilian opinion pri la elsendoj, kaj ilian deziron koncerne la enhavon. Jen demandoj de la enketilo: 1. Je kioma horo (UTC) vi auxskultas la e-elsendojn de Radio Havano el Kubo? (UTC = universala tempo, antauxe gxi estis konata kiel Grenvicxa Meza tempo) 2. Bonvolu indiki la auxd-kvaliton (metu X en la koncernan kvadraton)! bonega/bona/nebona/malbona/nula 3. El niaj programeroj elektu tri de vi preferataj - informoj pri la e-movado - kuba stampo - komentario - muziko - raporto - semajna radiojxurnalo - intervjuo 4. Aliaj opinioj laux via bontrovo, eventuale sugestoj pri aliaj programeroj. En via letero bv. indiki vian nomon, kompletan adreson, profesion, agxon, sekson kaj edukitecon. Via letero estas atendata cxe: E-Redakcio de Radio Havano, red. Maritza Gutierrez, pk.6240, Havano, Kubo. ************************************************************************* Gajnu sonkasedon! ================= Vi povas senpage ricevadi informilojn de la Pola Radio, se vi tion petas en simpla letero! Cxiu nia alskribanto partoprenas en la lotumado de libro-premioj kaj sonkasedoj en e-o, kion ni faras unufoje en cxiu monato! Bv. atenti, ke vi skribu vian adreson tre klare - per latinaj literoj! Pola Radio, Esperanto-redakcio PL-00-950 Varsovio, pk. 46, Polio. ************************************************************************* Radio Vatikano ============== Radio Vatikano prezentis en sia lasta monatfina leterkesto, la 27-an de septembro la korespondajxan statistikon: "La ricevitaj leteroj en septembro estis 72 el 20 landoj: Plejmulto (10 leteroj) venis el Italio, poste lauxvice Nederlando, Germanio, Cxehxoslovakio, Francio, Vatikanurbo, Britio, Hispanio, Nigxerio, Hungario, Latvio, Norvegio, Japanio, Rusio, Auxstrio kaj Svisio". Cxu en aliaj landoj ne ekzistas auxskultantoj de Radio Vatikana? Ekde la 1-a de oktobro rondigxos la jxauxda programo je 06.10 UTC (=07.10 laux Mez-Euxropa Tempo),en la kurtondaj frekvencoj 6185 kHz (49 m) kaj 7365 kHz (4lm). Pliajn detalojn kaj program-priskribon vi povas ricevi senpage, sendante ecx simplan posxtkarton al: Radio Vatikano, Esperanto- Programo, Vatikanurbo. Radioleo ************************************************************************* Unika eksperimento ================== Jam trian jaron ekzistas en ne granda urbo de Donecka regiono SLAVJANSK la Internacia Instituto de Administrado (= managxado), kie lernas estontaj entreprenistoj, negocistoj, ekonomiistoj... Sed en gxi estas multe farata por esperanto. Estas eldonata tie du periodajxoj: E-Centro Informas, (dufoje en monato po dupagxa informilo kun fresxaj priesperantaj informoj), kaj la revuo "Ukrainia Universitato pri Entreprenemo". Jaron antauxe estis organizita ekspres-kurso semajna, kiu malgraux malmultnombreco (gxin partoprenis nur 7 personoj) estis sukcesa. Kaj jen, cxijare (inter 24-30. de septembro) estis organizita ripeto de la ekspres-kurso. Cxi-foje post anonco de deviga instruado de esperantoen la instituto la kurson partoprenis entute preskaux 200 studentoj, la plejmulto el kiuj (160) sukcese finis gxin. La instruadon efektivigis spertaj esperantistoj kaj tiuj, kiuj komencis gxin pasintjare. Ni esperas, ke plejmulto el la finintoj dauxrigos sian konatigxon kun la lingvo, profundigos la lingvosciojn dum pli posta vizitado de la kunsidoj en la E-centro. Unu el la cxefaj mankoj - foresto de speciala lernoliteraturo por similaj ekspres-kursoj. En la Esperanto-Centro estas planata ellabori unu-du tiajn lernilojn. Dmitrij Cibulevskij, pk.9307, 310003 Harkov-3, Ukrainio ************************************************************************* Festivalo en Venezuelo ====================== Inter la 12-a kaj 15-a de decembro la Venezuela Esperanto- Unuigxo organizos la Nacian Esperanto-Festivalon. La organizanto petas la eksterlandajn esperantistojn, ke ili kunlaboru al la Festivalo per e- revuoj, libroj, afisxoj, fotoj, ktp. Bv.sendi la materialon al: Venezuela E-Unuigxo, David G.Valecillos V, Calle 79 N-ro 3C-72. ************************************************************************* Por plia jaro de kresko ======================= 8051 individuaj membroj en 113 landoj: tia estis la stato de UEA fine de la pasinta jaro. En la lastaj sep jaroj, la Asocio kreskis je pli ol 25%, atigante ankaux novajn landojn kaj landajn asociojn. La kresko mem estis mondskala: Brazilo, Finnlando, Francio, Koreio, Ruslando, kaj Usono estis inter la pintaj landoj. Plivigligxis ankaux la solidara donacado de kotizoj: 500 homoj en 1991. El Ligilo de Brazila Esperanto-Ligo, jan/feb/mar. 1992. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Okaze de la Zamenhofa festo de nia Esperantista Federacio de Laboro, bv. sendi salutkartojn el via lando gxis la 6-a de decembro. Ni respondos al cxiuj. La Travailleur Esperantiste, Gerard Requigny, Cite Franc-Moisin, bat.3- Esc.10, F-93200 Saint Denis, Francio. * * * SxAKISTOJ-ESPERANTISTOJ! Aligxu al ESxLI (Esperanta Sxak-Ligo Internacia)! Vi havu kontaktojn kun alilandaj e-kolegoj! Vi povas partopreni en korespondaj ludoj kaj turneoj, kaj la kvaronjara bulteno "Esperanta Sxako" staros ankaux je via dispono! Petu pliajn informojn, kaj aligxu cxe: Saulius Milinuas, str. Partizanu 154-1, LT-3041 Kaunas, Litovio. * * * Studentoj de la gimnazio de Harkov lernas la anglan kaj francan lingvojn ekde ilia 6a jaragxo. Eblas intersxangxo de grupoj da lernejanoj kun la landoj angle- kaj france-parolantaj, ankaux pere de esperanto. Interesigxantoj turnu sin al: Redakcio de Ukrainia Universitato, pk.17, UKR-343206 Slavjansk, Ukrainio. * * * La kunvenoj de la Internacia Klubo "La Ondo de Esperanto" okazas cxiuvendrede je 20.15 en Machiavelli str.9, I-34132 Triesto. Telefono: +39-40-364746). Gastoj cxiam bonvenas! * * * PERBICIKLE TRA EUxROPO! Duopo el Ukrainio intencas somere 1993. entrepreni longdistancan biciklan vojagxon el Ukrainio tra Hungario, Auxstrio, Italio kaj Francio al la 78-a UK en Valencio. Sen survoja helpo tiu vojagxo povas esti malfacila. Cxiuj interesitoj dezirantaj kunbicikli kaj cxiuj pretaj helpi la vojagxantojn (mapoj, tranoktoj, ktp) estas petataj skribi al: Dmitrij Cibulevskij, pk 9307, UKR-310003 Harkov-3, Ukrainio. * * * Ni sercxas eksterlandajn kunlaborantojn, precipe instruistojn en mez-kaj elementaj lernejoj. Ni tradukos el la cxina lingvo diversnivelajn ekzamenajn demandojn pri matematiko, fiziko, kemio, ktp, kaj la kunlaborantojn ni petas traduki ilin al sia nacia lingvo. S-ro Mu Bing, Chengdu Universitato, CN-610081 Chengdu, Sichuan, Cxinio. * * * Internacia Esperanto-Klubo Auxtomobilista (IEKA) ekde aprilo 1992 havas en Cxehxoslovakio novan landan reprezentanton: Miroslav Severa, Lukostreleck 2188, CS-47001 Cesk Lipa. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// En Oaxaca (Meksikio) tre aktivas la esperantista grupo, en kiu nun lernas cx. 200 gejunuloj. La gvidantoj kaj la instruistino de esperanto an la liceo sercxas adresojn de korespondemuloj junaj, kaj akcentas, ke la Oaxacaj gesamideanoj estas tre gastigemaj. Kontaktu: Maria Godard de Castro (instruistino) sucursal C Apdo 4, Oaxaca 68050, Oaxaca, Meksikio. * * * Nova esperantistino, 27-jara oficistino korespondus kun diverslandanoj pri turismo k literaturo. Sxi kolektas bildkartojn. F-ino Barbara Knas, Jackôw 137, PL-42-282 Kruszyna, Pollando. * * * Cxu vi estas junul(in)o inter la 12 kaj 17a agxo? Cxu vi sercxas korespondajn partnerojn? Skribu al la geknaba sekcio de la varsovia e- klubo, kie pluraj samagxuloj atendas vian leteron. Skribu al: E-klubo Varsovia Vento, Katarzyna Mioduszewska, ul. Rembielinska 19/41, PL-03352 Warszawa, Polio. * * * 34 jara finna frauxlo kun vasta intereso-listo (muziko, filatelo, pm, libroj, sporto ktp.) sercxas esperantistajn 15-18 jarajn knabinojn por korespondi. Estus interese perletere konatigxi! Tapari Lappalainen, Kyvalak otikyla, SF-37500 Lempaala, Suomio- Finnlando. * * * 26-jara civila ingxeniero, interesigxas pri religio, literaturo, muziko, ktp.: Abrahan Mrakpor, U.S.,c/o Stephen O. Mrakpor, P.O.B.1764 Warri, Bendel State, Nigxerio. * * * 27 jara esperantistino emas revivigi sian korespondadon: Edjoe Eve Sassou, B.P.52, Vogan, Togolando. * * * Pri cxiuj temoj korespondus 15-jara knabo: Sebastian Tuszynski, PL-87- 100 Torun, str.Kosynierôw Kosciuszk. 12.A,13, Pollando. * * * Pri cxiuj temoj korespondus mezagxa virino: S-ino Urszula Adamska, Ciechocinek, str. Slonska 11, woj. Wloclawskie, Pollando. * * * 68-jara pensiulo, frauxla, korespondus pri diversaj temoj tutmonde. Li intercxangxus bildkartojn: S-ro Ladislav Kr lovec, CS-34532 Cesk Kubice 77, Cxehxoslovakio. * * * 35-jara sxoforo korespondus pri cxiuj temoj, kun cxiuj landoj: Celestin Tovo, B.P.31, Aplahone (Mono), Benino. * * * 27-jara diplomito pri filozofio kaj literaturo: Matindi Luntadila, B.P.7, Lukala (Bas-Zaire), Zairio. ************************************************************************* ANONCOJ /////// INTERNACIA KONKURSO POR LERNEJANOJ ================================== En la numero auxgusto (1)-92 de EVENTOJ aperis la alvoko kaj la regularo de la konkurso. Bv. denove tralegi gxin! Pri la konkurso bv. averti viajn bazlernejajn kaj instruistajn konatojn! ------------------------------- 1-a taskfolio por BAZLERNEJANOJ ------------------------------- 1. familio, hieraux, auxtomato, fenestro, Euxropo, margauxa (3 poentoj) Substreku la akcentitajn silabojn! 2. Li mangxis du ... kaj trinkis tason da... (2 poentoj) Kompletigu la frazon per la vortoj: banano, teo! 3. Faru almenaux ses vortojn el la vortradiko: amik- (3 poentoj) 4. Kvar plus du egalas ses Sxangxu la kursivajn vortojn per samsencaj aliaj! (2 poentoj) 5. Kion oni deziras al la familianoj antaux enlitigxo? (2 poentoj) 6. Diru cxiun per unu vorto: komenci iri / fari ion verda / edzo kaj edzino (3 poentoj) 7. Solvu la enigmojn: pm / 2(ka)o / nki nki nki (3 poentoj) 8. Kiam naskigxis K.Kalocsay, la fama hungara esperantista poeto? (2 poentoj) Kun la solvo(j) sendu posxtmarkojn (en Hungario) aux respondkupono (en transpagipovaj landoj) por la resendo de la korektita solvofolio kaj novaj taskfolioj, aux sendu nenion, se vi vivas en iu ekssocialisma lando. Limdato (posxta stampo): 26a de oktobro. La solvojn sendu al: Gimnazio Banyay Julia, Esperanto-grupo Nyiri ut 11. H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* ROK-GAZETO aboneblas! ===================== Por nepagipovaj landoj, la abono de Rok-Gazeto por 4 sinsekvaj numeroj kostas nur 13 USD aux 18 IRK (internaciaj posxtaj responkuponoj). Se vi volas aboni tiun unikan eldonajxon, aux vi volas subteni gxin, turnu vin al via landa e-asocio, kiu pagos rekte al ni pere de nia UEA- konto ROKK-B, aux al viaj korespondantoj en transpagipovaj landoj. Se en via lando estas acxetebla IRK (en cxefaj posxtoficejoj), vi povas sendi ilin rekte al ni: Eurokka, F-31450 Donneville, Francio. ************************************************************************* ******************************************************** * MONATO - internacia magazino pri ne-movadaj temoj, * * EVENTOJ - Internacia gazeto pri la E-movadaj aferoj. * ******************************************************** ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258 Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR. Keszult az M & M nyomdaban. H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio, Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor