Eventoj n-ro 0014, 2/septembro - '92,  retposxta versio
*******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - La Papago: Telefona Esperanta Gazeto
                      - Esperanto ago-tago

Teorio:               - Strategio kaj fukcio de Informa fako de UEA

Faka aplikado:        - Cxu la internacia komerco bezonas esperanton?
                      - Kontaktoj sercxataj
                      - Manifesto por nova Euxropo

Komerca aplikado:     - *
                      - Resumoj en esperanto en edukscienca revuo

Organizaj demandoj:   - Vieno anstataux Prago

Arangxoj:             - IS trans lokigxas!
                      - 26-a Konferenco de ILEI
                      - Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista
                      - Silvestra festo en Praha!

Alvoko!:              - Festo por Euxropo
                      - Proksimaj limdatoj

Movado:               - Informa dorsosako
                      - Drezen: Historio de la Mondlingvo
                      - La unua esperanto-grupo en Bolivio

Ringo:                - *
                      - Asocio de publika utileco
                      - Syonai Dewa-Ningyo Sibai

Lingvo:               - Aktiveco - Aktivajxo

Afrika agado:         - Faka instruado per esperanto

Propagando:           - Kiel propagandi?

Esperanto en radio:   - Nova horaro cxe Radio Havano

Leteroj:              - ***

Filatelo:             - Memore al Deng Yingchao
                      - Nervoj

Anoncetoj:            - ***
                      - "Intimo" vokas vin
                      - Internecia konkurso por lernejanoj

Korespondi deziras:   - ***

Anonco:               - Sonkasedo!

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kiu faros similan en Euxropo?

La Papago: Telefona Esperanta Gazeto
====================================

De la dua de oktobro 1989 funkcias telefona esperanta gazeto en
Quebec, Kanado, nomata "La Papago". Gxi estas cxiutaga, kaj lalong
dauxras inter kvin kaj dekkvin minutojn. Gxi estas
alvokebla de ie ajn en la mondo, se oni ne timas la
telefonkostojn.

La telefonanto povas auxskulti la jam ekzistantajn informojn,
sed poste povas ankaux aldoni novajn. Tiu kontribuo igxas la
artikolo por la sekva tago, cxar la komputilo pli-malpli kiel
telefonrespondila aparato gxin ripetas (kiel la papagano...).

La telefonan gazeton Papago nun cx. dekkvin esperantistojn uzas
cxiutage. Kelkaj jam regule vokas el Otavo, Kanado el Usono.
Gxis nun Cx. kvardek personoj kontribuis, kaj tridek aliaj estis
intervjuitaj de la papago. La traktitaj temoj estas tre diversaj
laux la placxo de la kontribuantoj. Ofte temas pri politiko kaj
pri esperantaj aferoj. Aperas ankaux spritajxoj, eseoj, informoj
ktp.

La papago celas rapide, malmultkoste kaj moderne informi pri la
esperantaj okazajxoj en Montrealo, kaj plioftigi uzon kaj
praktikon (auxda kaj parola) de nia ligvo.

Lauxplacxe ofta "eldono"
------------------------

En la Montreala regiono ne oftas okazoj uzi kaj praktiki la
lingvon. Moderna vivo ja estas tia, ke multaj homoj ne plu
pretas veturi. La esperantaj gazetoj estas maloftaj, kaj la
televido kaj la radio estas tro multekostaj por esperantaj
elsendoj. La telefono do estas interesa solvo. Gxi estas
malmultekosta, kaj gxi povas esti lauxplacxe ofta. Krome, male
al televido aux radio, la auxskultantoj povas ne nur pasive
ricevi informojn sed povas telefoni iam ajn, kaj tage kaj nokte!

Du informaj sistemoj per unu telefonnumero
------------------------------------------

Krom auxdigi la cxiutagan esperantan gazeton, la komputilo
servas ankaux kiel anonctabulo. La tabulo estas loko, kie oni
afisxas mesagxojn, legeblajn gxis kiam oni ilin forprenas. Gxi
povas enhavi informojn ekzemple pri la venontaj e-renkontoj.
Tiuj informoj de la anonctabulo estas riceveblaj cxe la sama
telefonnumero, sed sendepende de la gazeto. (Fakte gxi signifas
la funkciadon de du malsamaj, paralelaj inform- sistemoj).
Lakomputilo povas voki (kaj fakte vokas) la membrojn por
memorigi pri kunvenoj aux por organizi lastminutajn
renkontigxojn, ekzemple kiam venas subite e-gastoj (ne ofta
fenomeno en Montrealo).

Kiel uzi la "Papago"-n?
-----------------------

Por auxskulti "La Papago"-n, simple telefonu +1-514-2700054. Cxe
la fino, se vi deziras, enparolu vian komunikon (artikolon) por
la sekvataga "eldono". La aparto limigas la dauxron de kontribuo
je dek minutoj.

Eblas kontribui sen auxskulti la tutan programon post premo de
"*" sur la klava telefono.

Auxskultante la Papago-n, se iu temo eventuale ne estos tro
interesa, oni povas salti al la sekva artikolo per simpla premo
al la telefonbutono "3".

La anonctabulo havas pagxojn, numeritaj inter 100 kaj 999. Jen
kelkaj titoloj el ili:

   100 - Gxenerala prezento;
   101 - enhavtabelo ( en e-o);
   110 - kiel uzi la Papago-n ;
   111 - kiel uzi la tabulon ;
   200 - Montreala E-Klubo;
   201 - venonta renkontigxo;
   202 - lasta raporto;
   210 - E-Societo Kebekia;
   220 - Ontaria E-Asocio;

Por auxskulti la deziratan informon, simple premu la pagxnumeron
kaj vi tuj auxdos tion .

Se vi vokas al la Papago, vi tuj auxdos la tagan eldonon de la
gazeto. Iam ajn vi povas iri al la tabulo aux reveni al la
gazeto:

  - Premu #11 por auxskulti la tabulon,
  - Premu #10 por auxskulti la gazeton.

Vi povas auxskulti krom la taga eldono ankaux la kvar antauxajn:

  - Premu "1" por iri al la antauxa kontribuo.
  - Premu "3" por iri al la venonta kontribuo.
  - Premu "01" por iri al la eldono de la antauxa tago.
  - Premu "O3" por reveni al la eldono de la posta tago.

Dum vi kontribuas al la Papago, jen kelkaj novaj eblecoj:

  - Premu "*" por fini la kontribuon kaj dauxrigi la auxskultadon
    de la gazeto.

  - Premu "61" se vi estas malkontenta kaj volas rezigni vian
    kontribuon.

La venonta pliboniga pasxo estas krei reton de tiaj servoj en
multaj urboj tra la mondo. Ili tiam povos intersxangxi vocxajn
artikolojn. Kiuj sxatus okupigxi pri komputilo en sia urbo por
tiu reto, bonvolu kontakti min cxe la cxi-suba adreso:

Patriko Monjxa,
7491, av. de Gaspe, Montreal, Quebec, Kanado, H2R 2A3.
Tel: +1-514-2708856

Rim: Por atento de orient-euxropanoj (telefonsistemo kun pulsaj
signaloj)! Vi sciu ke la Papago estas atingebla (auxskultebla
kaj cxe la fino alparolebla) de iu ajn lando, sed la servojn (*,
11 ktp) vi povas uzi nur se vi havas klavan telefonon kun
sxaltito pulso-tono! Por telefoni vi devas kiel kutime sed poste
vi devas transsxalti al tono- regximo, kaj tiel uzi la servojn.
La klava telefono mem sen pulso-tono sxaltilo ankoraux ne
suficxas! Kontrolu vian aparaton!

La red.

*************************************************************************

Cxu ankaux vi partoprenos?

Esperanto ago-tago
==================

La rezolucioj de pluraj verdulaj partioj, rezultitaj de lingvaj
debatoj montras, ke esperanto havas multaj sxancojn se, oni agas
racie .

Debatoj pri la lingva problemo cxie kaj cxiam bonvenas, sed
aparte utilas se gxi okasas antaux granda publiko. Gxuste la
grandan publikan manifestigxon celas la internacia " esperanta
ago-tago" la 10- an de oktobro en pluraj Cxefurboj en Euxropo .
Tiu surstrata aktivado certe okazos minimume en Londono, Romo
kaj Budapesxto, ke oni havas du celojn:

- atentigi la publikon pri esperanto, disdonadi flugfoliojn,
  informilojn (plej tauxga tempo cxe la komenco de auxtunaj
  lingvokursoj), do elmonti gxenerale, ke la esperanto-movado
  ekzistas;

- altiri la atenton de amaskomunikiloj, petante la publikan,
  televidan debaton pri la problemoj de la internacia lingva
  komunikado.

Estas tre grave - krom la zorga preparo - ke la surstrata apero
de esperantistoj estu kiel eble plej atentokaptaj. Oni devas
prepari diversajn port-tabulojn, transparentojn, vesti sin
"sandvicx-homo", ktp. - sed estas rekomendite ne tusxi parti-
poltikajn aferojn, kaj neniel ataki la anglan lingvon! La ago-
tago ne nepre devas esti ege serioza, gi povas esti ankaux gaja,
legxera, ja ankaux gravas, ke la esperantistoj mem bonfaru!

Nepre vi zorgu pri la dokumentado, fotado de la tuta, arangxo,
kion poste tuj sendu al la internacia kunordiganto d-ro Alberto
Menabene! vi povas demandi lin pertelefone ankaux pri vialanda
organizanto:

Alberto Menabene,
via Monti Sibillini 3, I-00141 Roma
Tel:+39-6-890195

*************************************************************************

TEORIO
//////

Strategio kaj fukcio de Informa fako de UEA
===========================================

----------------------------------------------------------------
Se  Ivo Lapenna ankoraux sukcesis influi cxiujn facetojn de UEA,
ni konsciu, ke nuntempe la  vivo tiom  kompleksigxis,  ke ne plu
eblas al individuo por regi entreprenon  aux asociacion. Post la
principaro de Frostavallen ne plu aperis alia dokumento koncerne
la strategion kaj funkcion de la Informa Fako de UEA. Intertempe
okazis multaj  sxangxoj en la  socio kaj en la esperanta-movado.
----------------------------------------------------------------

Principaro de informa agado
---------------------------

Antaux ol pensi pri organizaj aferoj kaj pri priskribo de taskoj
kaj prioritatoj, necesas havi klaran ideon pri tio, kion ni
esence celas.Unu el la premisoj estas, ke esperanto estas rimedo
por kontribui al pli da felicxo por la homaro.

Ni aktivas por esperanto cxar tiel ni esperas trovi pli da
persona kontento. Per sia agado, la aktivuloj pri enformado
spertu personan kontentigxon, ricxigxon felicxon.

El ti cxi aksiomo ni deduktas la unuan pricipon.

- inter la aktivuloj estas aro de seniluziigitaj homoj. Estu
  unua proritato de la aktivulara komunumo por rekuragxigi tiujn
  homojn. Se tio neniel sukcesas,ni komprenigu al tiuj homoj, ke
  estas pli sagxa haltigi la aktivadon.

- Alia konskvenco estas, ke ni instigu unu la alian por
  malaltigi la ambiciojn. Se ni okupigxas pri planoj sen sxanco
  de konkretigo, ni mem kreas seniluziigojn.

- Tria konsekvenco estas, ke ni havu adresaron de kunlaborantoj,
  por konservi tiujn homojn, kiuj montrigas fidindaj en la
  internaj kotaktoj.


Kio estas la persona kontento, felicxo?
---------------------------------------

Kontenton ni sentas, kiam ni sukcesas disvolvi niajn eblecojn.
Nova esperantisto jxuas la rapidan progreson en la studado kaj
kosentas paroli pri tio kun homoj en la cxirkauajxo. Iom post
iom kreigxas ambicio por diskonigi sian malkovron en la gazetaro
por auxdigi en radiointervjuoj, ktp.

Por disolvigxi necesas impulsoj, kaj tiuj impulsoj estas rompo
de la harmonio en la cikloj. Se okazas rapidigo en la ciklo, ni
spertas felicxon. En euforio ni povas pli rapide pensi, pli
adekvate reagi,disponas pri pli da energio.sed ofte pro,
nekonscia timo, ni bremsas aux haltigas ciklon.Tio resultas
sentin de frustracio, kolero, malfelicxo, seniluziigxo aux
resume limigon de naj eblecoj.

Estas necesa pli da memfido!
----------------------------

Por optimaligi niajn eblecojn necesas etoso de memfido kaj dde
respekto por alies aktivecoj, konsiloj anstataux detruaj
kritikoj.

Necesas regulaj reciprokaj rilatoj inter la aktivuloj kaj la
informa fako de UEA por tiel instigi unu la alian. Tamen ni
kosciu, ke tro granda premo por pli da aktiveco kondukas al
limigo de niaj eblecoj por aktive labori.

La intenseco de pulso dependas de la surprizo:ju pli nova, des
pli intensa.Plej fortajn gxuojn ni spertas, kiam ni travivas
unufojajn spertojn.Tiuj spertoj,kiuj ofte ripetigxas, iom post
iom perdas sian specfan allogon, cxar homoj estas plej ofte
neantauxkalkuleblaj estajxoj kaj cxar ni okupigxas pri rilatoj
kun homoj de plej diversaj kulturoj kaj sociaj tavoloj.

La informa fako de UEA estu cxiam malferma
------------------------------------------

La informa fako de UEA estu cxiam malferma por novaj kreivaj
ideoj.

Novaj situacioj estas ofte timigaj. Ili povas konduki nin al
plej grandaj cxagrenoj,zorgoj kaj seniluziigoj.

La plimulto de situacioj, kiujn ni timas, neniel minacas nin,
esti konscia pri tio permesas al ni por lerni el malsukcesoj kaj
skve gxui situaciojn, kiuj antaue havigis al ni sendormajn
noktojn.

Analizi la malsukcesojn, kaj lerni el ili
-----------------------------------------

El cxiuj malsukcesoj ni povas krei sukcesojn, se ni konsideras
ilin, kiel eblecoj por lerni. Ili estu malkasxendaj elementoj
por lerni anstataux por timi pluan agadon. El malsukcesoj povas
kreski brilaj novaj ideoj!!!

Ni nur sukcesas disvolvigxi se se ni akceptas la kostantan
knfrontigxon de niaj ideoj kun la cxirkauajxo. Plej brilaj ideoj
ne multe helpas nin, se ili, se ili ne kondukas al pli da
aktiveco.

Studado konduku nin al pli da agado. Ju pli konkretaj estas niaj
pensoj, des pli grandaj estas la sxancoj, ke la realigxo
efektivigxos.

Konfrontigxo kun la cxirkauxajxo ankau postulas "malferman
pordon" cxe tiuj personoj, kiujn ni volas atingi. Modernaj
reklamistoj malkovris, ke ne tiom gravas la enhavo de nia
mesagxo. Unue necesas krei etson tiel, ke la persono, kiun ni
alparolas, sentu sin kmprenata, spertu iom da komuneco. en tia
etoso kreigxas malfermeco por cxiaj mesagxoj kaj la rezisto
estas minimuma.

Ni lernu de reklamistoj
-----------------------

Pli bone eblas konviki per konkordo ol per konkero! Ni lernu de
reklamistoj, kiel eblas krei etoson de malfermeco por niaj
mesagxoj. Ni sekvu lauxeble nacilingvajn kursojn pri la malfermo
de enirkanaloj al la publiko, kiun ni volas atingi.

La rezultoj de nia agado ne unuavice dependas de la nombro da
kunlaborantoj, sed de la profesieco de niaj laboroj.

Pli profesian laboron!
----------------------

Profesiulo uzas nur tiun kapacitojn, kiujn li nepre bezonas por
plenumi sian taskon, tiel li akiras maksimuman rezulton per
minimumo da energio.

Por konduki niajn aktivulojn al pli profesia laboro, ni kreu
etoson malstrecxan,memfidan, ni havigu lauxeble modelojn de
sukcesa, efika laboro en la formo de konsilaroj, raportoj pri
alies spertoj aux kursoj.

Unu el la kvalitoj de profesieca laboro estas konservo de nia
ebleco por percepti la cxirkauajxon, ecx dum iam koncernita
laboro, do por percepti panorame.Tamen la plimulto de la homoj
farigxas iom trostrecxitaj dum la laboro kaj pli kaj pli fokusas
sian atenton al la plenumendaj taskoj. Tiel perdigxas la plej
granda parto de la kapacitoj kaj ankaux perdigxas la kontakto
kun la cxirkauxajxo.Multaj esperantistoj aktivuloj suferas pro
tro da fokusigo al esperanto kaj krispita sinteno al la ekstera
mondo.Tiel ili perdas la eblecojn por percepti kion diras aux
pensas neesperantistoj.

Nia koscio estas valorega
-------------------------

Por povi percepti panorame kaj resti en bona kontakto kun la
neesperantista mondo, necesas etoso de plenfida malfermeco por
cxiu ajn ideo pri kaj ecx por cxiu ajn atako kontraux
esperanto.La konscio,ke neniu dirajxo, ecx ne primoko povas
sxangxi niajn proprajn agrablajn spertojn, sendube multe helpos
nin.

Ivo Durwael (Belgio)
estinta estrerano de UEA pri informado

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Cxu la internacia komerco bezonas esperanton?
=============================================

Lingvo ne estas celo (nur kiam oni studas gxin literaturcele),
sed ilo: komunikilo. Edukado - instruado komplikigxas: oni devas
studi tro multe da fakoj: por gxenerala scia klerigxo kaj por
sia fako, metio, prfesio. Mankas tempo por studi multajn
lingvojn.Euxropanoj ofte ne tiom perceptas tion, cxar studo de
alia euxropa lingvo ne estas malfacila por talentulo, sed por
cxinoj kun sia tute aalistruktura lingvo tio estas grandega
problemo. Ili devas investi tiom da tempo en ligvoinsruado, ke
restas tro malmulta tempo por aliaj studceloj. Estas severa
handikapo kaj tiel rezultas en diskriminadon: en la komunikado,
la negocado. Tio estas neakceptabla situacio.

La esperanto-movado kunkulpas pri malgxusta reputacio de la
internacia lingvo. UEA tro flegis esperanton kune kun la Interna
Ideo en la literatura kampo, en la "mola sektoro" kiel celo en
la granda rondo familia.

Zamenhof semis, la esperanto-movado flegis, verdigis la planton.
nun venas la horo de le vero; la tempo por rikolti.

Cxu la planto portas fruktojn?
------------------------------
Multaj cxinoj sed ne nur ili, lernis esperanton pr praktikaj
celoj. kaj nun ili sin sin prezentas: "Ni volas rikolti"."Ni
volas apliki esperanton en nia profesio: ekonomio,
komerco, aplikata scienco, tekniko". Kaj nun montrigxas, ke
Euxropo, la semujo (=samenhof) de esperanto, la sidejo de UEA,,
ne estas tiom progresinta. Ni ne estas pretaj! Ni ne bone faris
nian taskon. Kiel sonas unu mano aplauxdanta?

La ligvo ne kulpas. Vi en Cxinio faris la gxustan elekton. sed
ne faru ian eraron; ne estu tro moderaj. Esperanto travivis
jarcenton sukcese; gxi pruvis sian utilon. POstulu de viaj
partneroj la aplikon de la Internacia Lingvo. Se ili ne volas
kunlabori, lasu ilin investi:donu al ili elekteblecon,vi lernu
cxu esperanton,cxu la cxinian.

Donu pli favorajn negockondicxojn al komercpartnero, kiu pretas
negoci cxu en esperanto cxu en la cxina.

Mono cxiam estis bona persvalido. Postulu de UEA, ke gxi sekvu
vian filozofion.

Esperant estu vendata laux la modernaj merkatumadaj metodoj.IKEF
(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) jam penas sed bezonas
helpon. Gxoste komercistoj estas ege okupataj homoj kun malmulte
da libera tempo.

Cxina Aktif ( vidu en eventoj julio(1)-92, suplementa pagxo) en
Oostende, Belgio montras ke vi pravas. Vi elektis la gxustan
lokon pr via prezentado. Benelukso estas la 4-a okonomia potenco
en la mondo, post Usono, Germanio kaj japanio, kaj en Belgio
naskigxis kaj logxas la EK (Euxropa Komunumo),ido de Benelukso.
Gxi estas la gxusta loko por montri, ke ekonomia komunumo
celanta internacian komercan kunlaboron,signifas ankaux aplikon
de komuna lingvo, ne nur ene de la EK, sed speciale eksteren, al
nia partnero de la estoneco:Cxinio!

Ing. Kees RUIG, cxefkonsilisto pri internacia
komerco de la Cxambro de Komerco kaj Industrio por Nimego k.c.
Postbus 38200, B-6503 AE Nijmengen, Belgio.

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

La "Movado de LiIberaj Demokratoj" sercxas kontaktoj en diversaj
euxropaj landoj por komune lancxi esperanton kiel lingvon de la
unuigxita Euxropo.

ul. Dubois 3, Pk. 16,
PL-50-952 Wroclaw 17, Polio.
Tel./fakso: +48-71-226954

*************************************************************************

Manifesto por nova Euxropo
==========================

La Esperanto Fako de Naturamika Internacio (TANEF) aperigis la
manifeston ankaux en esperanto.

La kajero prezentas la tekston de la tuta - cetere tre racie
vortumita - deklaracio, prezentas la naturamikan movadon, kaj
listigas la prioritatajn agad-terenojn.

La 16-pagxa eldonajxo - redaktita de Dies Krombeen (NL) -havas
simpatian, allogan, tamen ne fanfaron-luksan aspekton, entenas
16 pagxojn en formato A/5, kaj estas havebla cxe:

E-Fako de Naturamika Internacio, TANEF,
Pk. 225, Cx-4003 Basel, Svisio.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Nia firmao "Amikaj adresoj" funkcias ekde 1991. Ni eldonas la
samnomon dulingvan (rusa kaj esperanta ) gazeton, kaj peras
kontaktojn de rusiaj kaj eksterlandaj entreprenoj pri komerco,
kuturo, scienco.

Se vi sercxas tiajn kontaktojn en Siberio, turnu vin al ni!
Multaj Siberiaj firmaoj sercxas eksterlandajn partnerojn, sed la
lingvaj problemoj forte malhepas. Per esperanto ni povas kaj al
vi kaj al ili! (vidu ankaux niajn jxurnalon).

Amikaj Adresoj, Andrej Grigorjev,
pk. 2420, RUS- 660075 Krasnojnarsk, Rusio.
Telefono: +7-391235259.
Fakso: +7-3912-223513

* * *

Esperantista turisma firmao "UNIVERSO", funkcianta jam du
jarojn,sercxas kontaktojn al aliaj e-firmaoj en la tuta mondo.
Nia adreso: pk. 130,RUS-197022 Sankt-Peterburg, Rusio.
Telefono: +7-812-2344759.

*************************************************************************

Resumoj en esperanto en edukscienca revuo
=========================================

Al cxiuj interesatoj pri instru-tknologioj kaj pri uzado de la
Internacia Lingvo en sciencaj kampoj:

Nia Centro de Esploro pri Teleinstruado (CRIAD), kadre de
Klerigscienca Departamento en Roma Universitato "La Sapieza",jam
de 6 jaroj okupigxas pri malcxeesta (tele-)instruado.

Arangxante perfektigajn malcxeestajn kursojn por miloj da
istruistoj de la italaj lernejoj, ni planas kaj eksperimentas
novajn kursmodelojn kun auxtomata pritaksado de lernosukcesoj
kaj alpersonigo de la instumaterialoj.

Pasintjare ni lancxis novan revuon ("IAD - Intuzione a
Distanza") pri niaj temoj, kun kontribuoj de fakuloj el la tuta
mondo. La revuo aperas en la itala ligvo, tamen la eseaj
artikoloj en gxi havas resumojn en la franca, angla,hispana,
germana kaj esperanta lingvoj. Eldonigxis jam 4 numeroj, kaj la
5-a estas presata.Versxajne gxi povas inreesi vin kaj viajn
kolegojn. Al petontoj ni povas sendi senpaggan specimenon.
Dankon pro via kunlaboro:

Mauxro La Torre
Dipartamento di Scienze de l' Educazione,
Vie del C. Pretorio 200, I-00185 Roma, Italio.
Tel: +39-6-4957805, fakso: + 39- 6 4452642.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

La 77-a Universala Kongreso okazis en renoma euxropa urbo
Vieno.Dum la UK kunvenas kaj kunsidas la plej alta forumo de la
organizo "la" komitato, kaj gxuste protio oni nomas la arangxon
"Kongreso".

Vieno anstataux Prago
=====================

La cxi-jara UK havis jam en la prepara etapo nerdinarajn
trajtojn. En la lasta momento - malgraux protesto de pluraj
komitatanoj kaj vienanoj - oni trudis gxin al la esperantistoj
de Auxstrio. La komitato estis persvadita pri la neceso kongresi
en Vieno, ja laux koncernaj respondeculoj en la planita urbo
Prago estas malstabileco en la politika-ekonomia vivo, male en
Vieno oni certigos tre favorajn prezojn, sekve la kongreso donos
gandan pofiton.

Esperantistoj de Auxstrio estis malpli facile konvinkeblaj, ili
ne invitis la Universalalan kongreson, nur asistis (cetere
altnivele kaj entuziasme) al la Centra Oficejo de UEA.

Nun, post la UK ni jam vidas la eraran decidon de la koncernaj
respondeculoj kaj UEA-Estraro: en Prago la sxangxoj estis
kalkuleblaj,okazis neniuj politikaj-ekonomiaj perturboj kiuj
dangxerigus UK-n, sed male Vieno donis grandegan malprofiton,
malgraux tio ke oni sxparis en cxiuj kutimaj rubrikoj, ecx cxe
la informado al la publiko (ecx en la apuda domego de la
kngresejo-oficejoj de Unuigxitaj Nacioj- oni ne rimarkis la
unusemajnan kongreson. Cxu le Estraro kiajn konkludojn tiros
post la maltrafaj decidoj?

La temoj de la Komitato
-----------------------

Kiel kutime la gvidorgano de UEA kunsidas dum UK. Cxi-foje la
komitato kunsidis en Vieno 6 foje, kaj traktis la jenajn temojn:

  - elektoj: "C" komitatanoj, kaj estraro
  - en komitataj laborgrupoj: faka agado; lingva evoluigo; statuto
    de UEA; financoj, revizio de la statuto, generaciaj demandoj
    en la movado, aligxpetoj, komitata labormetodo;
  - dum gxenerala kunsido: raporto pri la pasinta jaro
  - aligxpetoj de landaj kaj fakaj asocioj
  - kunlaboraj kontaktoj
  - rezolucioj
  - estontaj UK-j.

Sube mi raportos pri kelkaj el inter la traktitaj temoj.

La elekto de nova estraro
-------------------------

Cxijare la Komitato havis specifan taskon, ja elektis novan
estraron. La elektoj estas kernaj punktoj de cxiuj organizoj,
pro tio indas detale analizi la proceduron kaj la rezulton.

La opinion de la Elekta Komisiono (EK) iom haste prezentis al la
Komitato Ren'e Triolle. Ne estis kontrauxregulara, tamen por
multaj ne ne estis kontentiga la bagateliga prezento de la
kandidatoj: la elekta komisiono ne prezentis skribe la
kandidatojn, ne estis dissenditaj iu ajn skribaj fidindaj kaj
detalaj informoj pri la kandidatoj nek antaux nek cxe le komenco
de UK; nek la prezidanto nek la aliaj kandidatoj prezentis sian
planon proponon de la elekta komsiono pri la elektota esraro; la
nova esraro ne transprenis, sekve ne dauxrigas la antauxaj
estaranoj.

La Elekta Komisiono prezentis sepkapan estraron kun difinitaj
taskoj: John C. wells - prezidanto, Ulricx Linz - vicprezidanto,
Ian Jackson - gxenerala sekretario, Hans Bakker - financoj, Mark
Fettes - informado, Micxela Lipari -kulturo, William Harmon -
faka agado. Krom ili estis tri kandidatoj: Brunetto Cassini,
Oszkar Princz, Gilsu So.

La komitatanoj diskutis cxefe unu mankon de la propono: Mankon
de reprezentigo de azia kaj europa movadoj. En la propono de
E.K. estis neniu el Afriko, Azio kaj orienta-suda parto de
Euxropo.

Cxu kunlaboran aux reprezentecan estraron?
------------------------------------------

Dum la diskuto batalis unu konraux la alia du opinioj:

  - la estraro estu malgranda (7 personoj),kunlaborema stabo, kun
    spertuloj;

  - en la estraro estu reprezentataj krom Okcident-Euxropo ankaux
    la fortaj mondopartoj de Esperanto movado (9 personoj).

La argumentoj de la unua grupo estis cxefe financaj; sxpari
kostojn (du- kvar mil guldenoj jare), dum la dua grupo akcentis
la gravecon de tutmondigxo kaj la speguligon de disvastigxo de
Esperanto ankaux en la Estraro.

La Komitato finfine 7 kapan estaron. Iom da statistiko: estis
elektitaj du estrararoj el Anglio, 1 el Germanio, 1 el
Nederlando, 1 el (Nederlando) Kanado, 1 el Italio, 1 el Koreio.
El la 7 estas 5 (6) el la Euxropa Komunumo, el la 7 estas 1
virino.

Cxu malpliigi la rabatojn?
--------------------------

La rezulto de la elektoj gxuste cxi jare estas anakronisma, kiam
la kongreso traktis la temon "Kiam falas la muron de miljaroj:
komuna euxropa domo". Gxis la fino de UK plu Grandigxis la
distanco inter la rezolucioj kaj la realo. En rezolucioj ni
legas, ke la 77-a UK "ALVOKAS la Eastraron de UEA urgxe
ellabori, en kosiligxo kuun la landaj asocioj, konkretan planon
kun realisma atento al la disponedaj rimedoj, por lauxeble
mildigi la efikon de aktualaj ekonomiaj malekvilibroj inter la
landoj de Euxropo por la agado de esperantistoj"; kaj alie
"ATENTIGAS pri la neceso kreskigi ankaux kunlaboradon inter
Euxropo kaj aliaj kontinentoj". Se en la praktiko malpliigxis la
rabato de esperantistoj de malricxaj landoj por UK, ne estis
akceptita la proporcia membrokotizo (ekz al la nacia enspezo),
publike estis levita (kotrauxstatuta, cxar diskriminaca)
propono, kiel malhelpi la aligxon de malricxaj kongresanoj
(ekzemple Poloj) al la sekvuntaj UK-j? (La Pola komitatano ne
ricevis respondon post sia portesto!)

Viglaj reagojn rikoltis ankau la modifo de kongrskotizo. Iom da
kontrauxstaro sperteblis pri la altig de baza kotizo, ja pluraj
asertis ke la altigo okazas nur pro la malbona negocado de
gxenerala direkto pri la kongresejoen Vieno, kaj cxar en
Valencio oni senpage donos la kongresejon, la propono perdos
sian bazon.

Propocian sxargxoportadon!
--------------------------

En la diskuto levigxis iu tute nova penso, kiu -versxajne pro
gxia nekutimeco - restis sen reehxoj. Gxin prezentis komitatano
el Orienta Euxropo kaj temis pri proporcia sxargxoportado en
UEA. La esenco estas, ke oni trovu demokratian solvon por la
kotizado, ke la anoj de UEA kontribuu al la kostoj proporcie,

La kotizoj en UEA jam nun ne estas la samaj, sed gxian principon
neniu konas, krome gxi tute ne estas kontentiga. Unu el la
pricipoj povus esti - jam tuj - ekzemple la nacia enspezo de la
lando, kaj la kotizo diferencus laux gxi.

Alvoko por ne-kontrauxvocxdoni...
-------------------------------

La diskuto en la komitato pri la novaj aligxintoj por tiuj kiuj
ne partoprenis la laboron de komitata laborgrupo, sxajnis foje
ke oni parolas iun idon de lingvo esperanto, ja vortoj ecx foje
ankaux la frazoj estis kompreneblaj, temen la esenco de la dikuto
restis sekreto.Temis pri la aligxpetoj de landaj asocioj el la
iama kaj nuna Jugoslavio. Por certaj ailgxontoj oni starigis
hardajn postulojn por aliaj ecx ne pretan statuton (povus estike
la komitato akceptis landan asocion kies statuto estas kontraux
tiu de UEA). Ankaux ne estis komprenebla kial UEA ne respektas la
decidon de Unuigxintaj Nacioj pri la militantaj landoj-
respublikoj de Jugoslavio. Dume okazis fortaj politikaj konfesoj
(en la plej alta forumo de politike neuxtrala UEA), agitoj pro
kaj kontraux, ecx alvoko al minimume sindeteno por tiuj kiuj
volus kontrauxvocxdoni!

Rezolucioj por tirkesto
-----------------------

La kongreso, kiel kutime, dum la fermo akceptis diversajn
rezoluciojn, - rezoluciojn por tirkesto - iel reagis unu
kongresano kiu ne povis ilin akiri Vieno. Cxu ekzistas
novajxagentejo kiu apergos ilin (aux citos el ili se ili ne
atingos la agantejon an la lasta tago de la kongreso?

R. Gxido

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Seminaro de GEJ

IS trans lokigxas!
==================

En la origina cxi-jara IS-ejo oni malebligis la uzon de la
gimnastikejo kiel tranoktejo por memzorgantoj, tial la tuta
arangxo IS (kio ja estas la plej granda internacia juunulara
arangxo, kun partopreno kutime de cx. 400!! gejunuloj)
translokigxas. (28.12.92.-03.01.93.)

La nova IS-ejo estas en Bad kleinen (norda Germanio), kio estas
ecx pli bone atingebla trajne.

La partoprenkotizo por memzorgantoj estas malaltigita (inter
50-150 DEM), kaj por ili ankaux la unua aligxperiodo estas
plilongigita gxis la unua de novembro.

Esperantistoj el CS, H, PL, eks-YU bv. atenti, ke la aligxo
validas nur post la ricevo de antauxpago!

Kun la supraj sxangxoj vi povas uzi la malnovan aligxilon, aux
vi povas peti novan cxe:

Germana E-Junularo, Berlina Oficejo
Unter der Linden 38, DO-1086 Berlin,
Tel: +49-30-20340564
laux Koncize 5/92, U.M.

*************************************************************************

26-a Konferenco de ILEI

Pli granda, intrenacia kaj agxvaria
===================================

Kun 112 partoprenantoj el 23 landoj, la 26-a ILEI- konferenco en
Bratislavo (Slovakio) estis la plej granda kaj internacia de la
lastaj jaroj. Dank'al la situo, kolegoj el Polio, Rumanio,
Hungario kaj Bulgario povis unuafoje partopreni, dum instuistoj
el Auxstralio, Argentino, Islando, Israelo, Usono kaj Zairio
kompletigis la internaciecon. La agxvario estas dankebla al nova
iniciato de ILEI, gimnazia semajno por 13-16jaruloj paralele
arangxita.

Cxeftemo de la konferenco estis la vivo kaj lingvo-instuaj
teorioj de pionira pedagogo Komenio, kies 400-jaran jobileon oni
nun celebras. En la malfermo gast-prelegis la vicpresidanto de
UEA d-ro Ulricx Lins pri "Edukado kontraux naciismo". Dum la
semajno okazis deko de pliaj prelegoj, kaj ankaux Cseh-seminaro.

Estis akceptitaj du novaj landoj sekcioj:Kroatio kaj Rumanio. La
aligxpeto de Kubo estos poste traktita. Sur la eldona kampo
konkreta atingo estas la apero de la dua kajero de la
porjunulara lernolibro "Tendaraj Tagoj". Okazis parta
estrarelekto, per kiu reenigis la gvidan organon d-ro Till
Dahlenburg el Germanio.

Dum la UK en Vieno la Komitato de UEA akceptis regularon por la
supera niveloj de de UEA/ILEI.

Instruista kurso
----------------

Por spertigxi en la situaci-komunika lingvo-instruado ILEI
organizos specialan kurson por e-instrustoj inter 6-a kaj 9-a de
novembro en Poprad, kun tre modera partprenkotizo. (Vidu pli
detale en EVENTOJ auxgusto (2)-92).

Pliaj informoj kaj aligxiloj gxe ILEI:

Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

Esperantistaj komunistoj Kunvenis en Auxstrio

Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista
==============================================

Tuj post la UK en Vieno, okazis en Leoben (urbo situanta en
Karintio) La Sepa Konferenco de Kolektivo Esperantista Komunista
(KEK), de la 2-a gxis la 4-a de auxgusto. Tie partoprenis
esperantistoj el diversaj euxropaj landoj; bedauxrinde la nunaj
ekonomiaj malfacilajxoj malebligis la cxeeston de esperantistoj
el iamaj socalismaj landoj.

La konferenco traktis diversajn temojn, rilate al la nuna
situacio en la orient-euxropaj landoj, kaj rilate al la agado de
la kolektivo de tiu cxi specifa periodo. Cxefe pri tiu cxi lasta
temo, la knferenco dicedis unue nuligi la statuton iam aprobitan
dum la sesa konferenco de KEK en Ruse (Bulgario) en 1989, cxar
gxi mntrigxas tute neaktuala; elektis novan estraron, kaj
decidis pri la estonta agado de la asocio. Anstataux ol renovigi
statuton la konferenco aprobis kelkajn gvidliniojn, kiuj devos
esti la inspiro por la venontaj jaroj;tie oni klarigas, ke la
kolektivo estas malferma asocio al cxiuj, kiuj volas pri la plej
gravaj problemojde la momento, kaj ke marksismo-leninismo estas
la ideologa bazo de la asocio, sed gxi ne estas nepra kondicxo
por la aparteno de la membroj al la kolektivo. Oni poste decidis
kelkajn renovigojn en la redaktado de la bulteno
"Internaciisto".E n la nova estraro ne plu estas la
vicprezidantoj kaj la kasisto; gxin nun komponas iu prezidanto,
en la persono de de Anatolij Surnakin (Mosvo), kiu reprezentos
la asocion, kaj la estrarano por la rilatoj inter la kolektivo
kaj la alia fakaj asocioj kaj ceteraj ekteraj rilatoj. Al tiuj
lasta tasko la konferenco elektis Paolo Cerretini (Italio). La
taskoj de la kasisto estos en la manoj de la bulteno. Krome,
estos starigita ankaux reto de landaj delegitoj, kij devos zorgi
pri informado de iliaj respektivasj landoj, aux grupo de landoj,
pri kij ili respondecas.

Same funkcias ankaux libroservo, kie estas diponeblaj diversaj
eldonajxoj.

Interesa substrekinda aspekto, estas, ke la konferenco okazis
ejoj de loka komunista partio. Siatempe, la Auxstra Komunista
Partio adoptis rezolucion favoran al uzo de esperanto.

Pliaj informoj pri KEK cxe:

"Internaciisto", c/o Franz scxick, Erz str. 11.
A-8704 LEOBEN, Auxstrio.

Post la konferrenco la partoprenantoj povis ankaux gxui
ekskursojn en la bela urbeto Leoben kaj cxirkauxajxoj.

Paolo Cerretini

*************************************************************************

Silvestra festo en Praha!
=========================

Ni invitas cxiujn por 5 taga restado en Praha por fino de la
jaro kunsilvestra programo. La prezo nur 250 DEM POR LOgxado,
mangxado kaj ekskursoj.

Pliaj informoj cxe:

INTERHELPO, PK. 44, cs-15000 Praha 5, Cxehxoslovakio
Tel. & fakso: + 42-2-542993.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Artistoj kaj metiistoj, bonvenon en la

Festo por Euxropo
=================

Dum la Pentekosto 1993, la urba turisma asocio en Saint-Lambert-
du- Lattay, je 23 km-oj de A angers, Francio, planas por
esperanto feston pri Euxropo, kaj por tio sercas tuteuxropajn
artistojn kaj metiistojn, kiuj povus individue aux grupe
prezenti ion pri sia lando!

La urba turisma asocio prizorgos la gastigadon. Estas ebleco
ankaux por interkonseto pri la repago de vojagxkostoj. Ni petas
de la legantoj de EVENTOJ transdoni tijn cxi informojn al iliaj
esperante parolantaj artistaj kaj metiistaj konatoj.

La interesatoj devas si turni al:
Esperanto-grupo en Coteaux-du Layon,
B.P. 5, F-49750 Saint -Lambert-du-Lattay,
Francio.

*************************************************************************

Proksimaj limdatoj
==================

   26.09-02.10. Internacia Foiro de e-turismo, Bydgoszcz
   01-04.10. Vina seminario, Bzenec, Cxehxio.
   03-03.10. Konkurso pri Arta Kreado, Vilnius, Litovio.
   08-11.10. Montkastela Renkontigxo, Trofaiacx, Auxstrio.
   09-12.10. Interlanda Konferenco pri Instruado, Saenzpenjo,
             Argentino
   06-09.11. Kurso por e-istruistoj, Poprad, Slovakio.
   11-15.11. Belaj Tagoj, Poprad

*************************************************************************

MOVADO
//////

Informa dorsosako
=================

Estas projekto de la Nederlanda E-Junularo dotita per 5000
guldenoj, kies celo estas trovi pli bonaj varbilojn kaj
argumentojn por la e- movado. Nun oni kolektas propagandilojn
(afisxojn, flugfoliojn), ankaux nacilingvajn. (En CxFR kolektas
ilin Vladka Cxv talov ,Vysocansk  763, CS-58291 Svetl  n.S. Kaj
kiu cxe vi?)

Adreso de Nederlanda E-Junularo:

Cora Brink, 
Betrixstraat 36, NL-7511 KL Enschede, Nederlando.
Tel; +31-53-310796.

*************************************************************************

Drezen: Historio de la Mondlingvo
==================================

La fimao "Ruthenia" estas universala komerca entrepreno kun
speciala intereso pri orient-okcidentaj interreletoj. Gxia nomo
estas latina vorto, konata de la mezepoko kaj signifas:
Ruslando.

La firmao subtenis la eldonon de la klasika verko de Ernesto
Drezen: Historio de la Mondlingvo, kaj okaze de la centjara
jubileo, gxis la 14- a de novembro (naskigxtago de Drezen)
ofertas gxin kun speciala rabato (30 USD). Post la jubilea
periodo la prezo estos 36 dolaroj. Se oni mendos pli ol 10
ekzemplerojn, la prezo reduktigxos je 20, resp. 24 USD.

Speciala rabato por eks-sovietianoj kaj orient-euxropanoj: Se
oni trovas tri acxetantojn kun okcidenta valuto kontraux normala
prezo, la peranto unu libron sepage.

Ruthenia, pk. 15, RUS-111521 MOSKVO, Rusio.
Telefaks: +7-095-2926511 interling 7790.

*************************************************************************

La unua esperanto-grupo en Bolivio
==================================

En la bolivia urbo Cocxabamba estis organizita baza kurzo laux
Cseh- metodo,gvidata de Atiljo Orellana Rojas el Argentino,
nuntempe UEA- vulontulo. Al la kurso aligxs 14 personoj, kaj
Cxiuj restis gxis la fino; ecx post la kurso la partoprenintoj
fondis la unuan e-grupon en Bolivio.La kursgvidinto petas Helpon
el la tuta mondo por kuragxigi ilin: bv. sendi leterojn,
posxtkartojn, librojn, vortarojn ktp. al la Kontaktadreso:

S-ino Wilhelmine Verhaaf, 
Casilla 3945, Cochabamba, Bolivio.

*************************************************************************

RINGO
/////

Porinfana revueto en esperanto en aperis komence de januaro '92.
Gxi estas eldonita por infanaj embroj de Cxeha kaj Kaj Slovakia-
Asocio Kaj Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj.

Ni esperas, ke por gxi konribuos cxefe infanoj mem. Gxi estas
dissendita senpage -ja la eldonadon financas la Fondajxo Ringo -
por disvccastigo de esperanto inter la infanoj de CxEA. Ricevi
gxin povas ankau infanoj, kiuj ne estas de la menciitaj E-
Asocioj, sed nur kontraux interesa letero, poemeto aux desgnajxo
por Ringo! Skribu al:

Karel Danek, 
RINGO, pk.425, CS-660 25, Brno 2, Cxehxoslovakio.
el Starto, 1/92.

*************************************************************************

Asocio de publika utileco
=========================

La urbestraro de Madrido (Hispanio) dum sia plena kunsido de
novembro 1991. akceptis Madridan Esperanto-Liceon (MEL) kiel
"Asocio de publika utileco". MEL estas la unua Hispana
Esperanto-societo, kiu atingis tiun socian rekonon. (N.V.)

Heroldo, n-ro 4-5/1992.

*************************************************************************

Japana pupteatro en Kroatio

Syonai Dewa-Ningyo Sibai
========================

La japana pupteatro SYONAI DEVA-NINGYO SIBAI post prezentigxo en
Auxstrio kaj Slovenio gastis en Kroatio Kiel la unua japana
ensemblo ekde la ekzisto de la nova sxtato. La ensemblon gvidis
konata japan esperantistinos-ino Kikusxima Kazuko.

La turneo ampleksis 4 prezentigxojn en la urboj Varazdin kaj
Zagreb. Koincide la prezentajxoj "Ombrel-danco Dewa" kaj
"Bravulo KASUGA Kumanzyo submetas niktoreutacxon" gastis gxuste
en la tago de la datreveno de la atombombo en Nagasaki, kaj la
gastoj al sia publiko distribuis ankaux la paperajn gruojn -
simbolojn de la beno kaj bondeziro en la Japana kuturo. Tiel la
gastado de japanoj samtempe signis la pactagon en la lando, kie
la milto ankoraux ne estingigxis.

La tuta turneo okazis dank' al esperantista organizado, Cxefe de
Spomenka Sxtimec. La ensemblo kun granda sukceso prezentigxis antaux la
kongresa publiko en Vieno.

Kontak-tadreso de la du-persona pupteatro:

Syonai Dewa-Ningyo sibai, Yamagata-ken, Sakata-si, Ooaza Hirono,
Aza Kamidoori 91, J-998-01 Japan.
Tel: +81-234-924114, fakso: +81-234-9241165.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Aktiveco - Aktivajxo
====================

Mi gxis nun vane atendis reagon de personoj pli kompetentaj ol
mi, rilate al la ofta misuzo de la vorto /aktiveco/ (cxefe far
francoj, versxajne pro la pluraj sencoj de tiu vorto en la
franca lingvo).

Nia kara Plena Ilustrita Vortaro PIV bonvolu pardoni min ke mi
intervenas nun kontraux gxi. Vidu la radikon aktiv- sur la pagxo
24. Laux mi, aktiveco estas karaktero, eco de iu aktiva, dum io,
pri kio oni aktivas, devas esti aktivajxo, kaj mem la faro
aktivado.

Ekzemple, "la aktiveco de Henriko estas unu el liaj cxefaj
karakteroj, el gxi fontas lia kapablo plenumi multajn
aktivajxojn".

Aktiveco estas karaktero, cxu ne? Cxu oni povas plenumi
karakteron?

Ni ne ekkonsentu pri escepto, cxar de escepto al escepto nia
lingvo kaskade disfalos kaj fusxigxos.

Marcol ternant
el SAT-Amikaro, decembro 1991.

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Faka instruado per esperanto
============================

Esperantisto 32-jara, isruisto en teknika kolegio en Nsukka,
Nigxerio, deziris plibonigi siajn kvalifikojn studante
librotenadon, aux pli vaste, financan administradon. Li
prezentis sian aligxon al nigxeria universitato plurfoje,
sensukcese. Versxajne la nombro de kandidatoj multe superas la
disponeblajn lokojn.

Tial li per anonceto en la Revuo
Esperanto sercxis instruanton pri tiu fako, prefere en
anglalingva lando, por ke li povu uzi anglalingvajn librojn. Ne
venis respodo. Ecx se li studas hejme, perkoresponde, sen
regxistrigxo en oficiala kurso (kaj sekve sen oficiala diplomo),
li tion volontefarus. Eble li poste povus, jam finlerninte la
fakon, aligxi al ekzamena sesio cxe iu instituto, kaj akiri
diplomon aparte.

Cxu vere neniu fakulo pri librotenado kaj financa administrado
volas al tiu Cxi bona esperantisto? Se jes, jen lia adreso:

Evaristus Attah,
P.O. Box 234, Nsukka, Eugu State, Nigxerio.

Estus bele, se esperanto tiel servus al klerigado, kaj se
esperantistoj tiel servus unu la alian.

Hans Bakker, Nederlando

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

Kiel propagandi?
================

Unu el multaj ebloj, kiel propagandi bone kaj efike nian
esperanton aux la movadon, estas utiligi specialan servon de la
posxto. Temas pri ne tro Multekosta eblo: Niaj kluboj, sekcioj
kaj aliaj orgnizajxoj povas pagi klisxon por afrankmasxina
stampilo uzata en posxtoficejoj, kiu per gxi afrankas milojn kaj
milojn da sendajxoj. Per tiu maniero renkotadas kun esperanto
kaj la muvado multe da homoj kaj enlande, kaj eksterlande. Por
lokaj kondicxoj Kontaktu vian Cxefan post-oficejon! Kontakadreso
de konkreta klubo, kiuj jam uzas tiun manieron:

Klubo ESPERANTO Vladislav Hasala,
pk. 34.CS-696 Str znice, Cxehxoslovakio.

laux Starto, 6/1991.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Nova horaro cxe Radio Havano
============================

La Esperanto-Redakcio de Radio Havano Kubo informas, ke pro
financaj malfacilajxoj la radiostacio devis malpliigi sian
gxeneralan elsendotempon en cxiuj lingvoj; do, la dimancxa e-
programo ekde nun estas nur kvarfoje elsedata, anstataux kvin
fojoj. Cxiuj programoj dauxras duon horon.

En la suba horaro la elsendotempo estas indikita en UTC
(=Universla Tempo). Jen la frekvencoj, valdaj gxis la 1-a de
novembro: RHC Radio Habana Cuba

08.00 11760 kHz (25 m) por okcidenta kaj norda Ameriko, krome
por pacifika Azio.

15.00 11760 kHz (25 m) por norda, meza suda amerikoj, kaj
Karibio. -9550 kHz (31 m) por Karibio.

17.30 17705/17770 kHz (16m) por Euxropo kaj norda afriko.

23.30 13710/11760/9550 kHz (22/25/31 m) por norda, meza suda
Amerikoj kaj Karibio.

Ni ege bonvenigas viajn leterojn kaj rimarkojn.

Radio Havano, Kubo, 
E-Redakcio, pk. 6240, Habana, Kubo.

*************************************************************************

LETEROJ
///////

Jen kelkaj linioj responde al artikulo "Kion signifas LKK" de s-
ro J. Henriksen, aperinta en julio(2)-92.

Nu, imagu, mi skribas kelkajn liniojn por varbi por kongreso
cxi-auxtune en Augsburg (Internacia E-kongreso por la pli agxa
generacio). ...Mi tute ne atendis, ke miaj linioj povus provoki
"lingvoscienciston". Tiu scienculo devas sin demandi, cxu li ne
scias, kio estas LKK kaj kio estas necesejo aux dusxo. Laux mia
scio tiuj nocioj estas internacie konataj kaj uzataj, kaj mi ne
vidas kauxzon, kial ne uzi tiujn terminojn. ...Min ne cxenas
sciencistaj reguloj lingvaj, por mi gravas, ke la homoj en la
tuta mondokmprenas miajn liniojn kaj la sencon de ili, - kaj
vizitas nian kongreson.

Herman Schmid, Augsburg

* * *

Dum la UK mi ricevis de provekzempleron de EVENTOJ. La provo tre
kontentigas min, kaj mi volas komplimenti vin pri bona realigo
de valora iniciato. Mi opinias, ke via iniciato meritas
gxeneralan subtenon.

Permesu, tamen, ke mi iom plendu. Grande gxenas al mi rimarki la
konstantan mankon de majuskla E por la nomo de la lingvo kaj por
rektaj derivajxoj. Tian dintenon mi tre malaprobas. La nomo de
nia lingvo, Esperanto, estas propra nomo. kiel tio, gxi meritas
majusklan inicialon. Same miaopinie cxiuj rektaj derivajxoj el
tiu propra nomo (Esperantistoj, Esperanto-movado, Esperantisteco
ktp. same meritas majusklan inicialon. Mi scias ke pluraj
Redaktoroj, inkluzive de la Redaktoro de Revuo Esperanto
gxenerale ne donas majusklan inicialon al derivitaj tedrminoj,
sed ne cxiuj redaktoroj tion faras. Mi petas vin sxangxi vian
sintenon en tiu rilato.

Lawrence Mee, Belfast

* * *

Ekde la komenco ni atendis atakojn, sed Vi estas la unua, kiu
faris cxi-teman rimarkon. Ni asertas, ke ekz. "esperantisto" aux
"esperantisteco" ne estas propraj nomoj, ili estas substantivoj,
ne meritas majusklon, do cxe derivajxoj ni certe restos cxe
minuskloj.

Ni scias, ke en la angla lingvo la lingvonomojn (kaj la nomon de
nacioj) oni uzas majuskle, sed en plejmulto de aliaj lingvoj -
laux nia scio - ili estas minuskle skribataj. La samon rezultas
ankaux nia lingvo-sento, ecx se ankaux ni lernis iam - pro
nekonata motivo - la malon. En la Fundamento ni ne trovis
aludon, Kaj la aliaj fontoj ne estis unusencaj. Se ni akceptus
vian logikon, cxiujn lingvo-nomojn ni devus skribi majuskle, kio
tute kontrauxdiras al nia lingva sento. Ni scias ke tiu minuskla
"esperanto" cxe la unua vido estas iom nekutima por ni vidi ekz.
"Angla lingvo, Rusa lingvo, Hungara lingvo" - kio logike sekvus
en alia kazo, kaj ni ne pretas fari escepton en la gramatiko nur
pri nia lingvo. Ne tre malvolonte estus pretaj plene transpreni
la anglan aux la germanan ktp. ortografion.

Do, ni restos cxe minusklo - gxis iu konvinkos nin. Ni esperas,
ke malgraux tiu malperfektajxo per la enhavo de la gazeto ni
povas iom servi al vi. Kun samideanaj salutoj,

Szilvasi Laszlo

* * *

Gratulojn pro la laboro pri EVENTOJ. tia estu la vojo de
esperantismo: aliri la realan mondon per realmondan rimedoj! La
malmovado estas malmoderna, sed esperanto plu estas moderna
lingvo. Por pliutiligi kaj allogigi gxin antaux la socio,
necesas pli da malvarmaj kapoj!

Marcos Cruz, Hispanio

*************************************************************************

FILATELO
////////

Memore al Deng Yingchao
=======================

Samideanino Deng Yngchao (04.02.1904.-11.07.1992.) estis unu el
la elstaraj gvidantoj de Cxina Popola Respubliko, kaj pioniro de
cxina virino-movado. Sxi estis ankaux esperantistino-pioniro,
studinte la lingvon en 1913. (Popolamasa Lernejo, Pekino). Sxi
kaj sxia edzo Zhou Enlai (05.0301898.-08.01.1976.) estis alte
estimataj de la cxina popolo.

Longtempe antaux siaj mortoj ili testamentis. ke oni ne konservu
iliajn cindojn post la morto, sed ilin dissxutu sur la teron kaj
riverojn de la patrolando. S-anino Deng Yinchao fopasis la 11-an
de julio 1992, kaj la 18-an de la sama monato sxiaj cindroj
estis dissxutitaj en Haie-riveron de Tianjin, kie sxi vivis en
junaj jaroj kaj konatigxis kun Zhou Enlai.

Por memore, la Tianjin-a Posxtmarka Kompani eldonis specalan
bildkarton kun memoriga posxtstampo. La bildo kompreneble
montras la riveron Haie, kaj la memoriga posxtstampo portas
ideogramojn, signifanta: Memorigo por la dissxuto de cindroj de
k-dino Deng Yingchao al Haie-rivero. Sur la foto estas Deng
Yingchao kaj sxia edzo Zhou Enlai en 1970.

Cxin Kajgxi Pekina Esperanto-Asocio,
Pk. 1089, Beijing, CN-100034, Cxinio.

*************************************************************************

Nervoj
======

Nia urbo nun fine posedas novan malsanulejon. Grandegaj estis la
elspezoj, pri kiuj respondicis la skabeno. En la malfacila tasko
tamen helpis lin la oficstoj de la koncerna urba fako. la
komunuma estraro bezonis multajn kunvenojn po fari la necesan
kaj gravajn decidojn. En la loka gazeto aperis longaj raportoj
pri la ofte malfacilaj diskutoj.

Iam oni devis decdi pri la acxeto de ilaro por la fako
"intensiva zorgo", por kiu oni bezonis plurajn centmilojn da
guldenoj. Kaj, por diri la veron, la membroj de la komuma
estraro estis tiel spertaj pri tia ilaro kiel preskaux cxiu
homo. Por klare diri la veron: ili sciis nenion pri la temo. Kun
tri frapoj de la prezidanta martelo la kunveno akceptis la
elspezon. Poste oni devis decidi pri riparo de la tegmento de
lerneja biciklejo. Entute dumil gudenoj... felicxe, la estraro
nun kun zorgo plenumis sian gravan taskon. El la estranoj cxiuj
Havis spertojn kun smilaj problemoj pri la propra domo, aux pri
tiuj de iu parenco aux najbaro. La dikutoj pri tiu rava sumo
dauxris pli ol unu horon.

Kun tiuj memoroj en la kapo mi nerve preparis min por la
jarkunveno de mia esperanto-asocio. En la jarkonto de la kasisto
ja aperis sumo de 1234 guldenoj, kiu fakte devus esti 1234
guldenoj kaj 67 cendoj. Kaj krome en la jarraporto mankis dufoje
la litero "n" post ia vorto, de vere grava eraro en oficiala
dokumento.

Kaj miaj timoj pravigxis la teruraj eraroj en la estrara laboro
potulis multan tempon. Tiom, ke poste mankis la tempo por vera
diskuto, kiam la estraro prezentis siajn gravajn planojn por la
venontaj kvin jaroj. Oni smple auxdis kaj aplauxdis.

Kelkaj maljunaj membroj poste parolis pri valora kaj
sukcesplena jarkunveno. Pro tiaj aferoj miaj nervoj suferas!

Ko NURMI

el Fenomeno, aprilo/1992.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

De Francisko el Azio por Vi... estas la plej bela libro jam
eldonita pri la vivo kaj la misio de Francisko el Azio. Krom
desegnajxoj, speciale faritaj por ilustri la libron, estas
ankaux fotoj de scenoj de la filmo "Frato Suno kaj Frato Luno"
kaj pri pluraj reginnoj de Itlio. La libro kun 322 pagxoj, bela
grafika prezento estas la plej agrabla donaco por Kristnasko.
prezo: 15 NLG aux egalvaloro. Mendu cxe UEA aux:

Spirita Eldona Societo, F. V. Lorenz,
CP 3133, BR-20001-970 Rio de Janeiro (RJ),
Brazilo.

* * *

Cxasanto el Pollando, esperantisto, sercxas samideanojn
tutmonde. Li kolektas bildkartojn, esperantajxojn kaj cxasadajn
trofeojn. Jerry Wroblewski, PL-21-305, Suchwola, Pollando.

Por lerni la cxinan lingvon vi aligxu al la Universitatro en
urbo Chengdu! La lokaj esperantistoj helpos al vi arangxi
reduktitajn studkotizojn. Pliaj informoj cxe:

Docento Mu bing, Chengdu Universitato,
CN-610081 Chengdu, Sichuan, Cxinio.

* * *

Se vi estas eldonisto, aux vi konas iun E-eldoniston, skribu al
ni, cxar de auxtuno ni planas en Zagrebo starigi libroservon!

Kroata Esperanto-Unuigxo,
Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

"Intimo" vokas vin
==================

La internacia e-familio estas realo, cxar ni helpos al vi trovi
sinjor(in)on de via koro inter multaj diversagxaj
geesperantistoj.

"INTIMO"
pK. 2420, RUS-660075, Krasnojarsk, Rusio.

*************************************************************************

Internecia konkurso por lernejanoj
==================================

En la numero auxgusto (1)-92 de EVENTOJ aperis la alvoko kaj la
regularo de la konkurso.Bv. denove tralegi gxin! Pri la konkurso
bv. averti viajn mezlernejan Kaj instruistajn konatojn!

-------------------------------
1-a Taskfolio por mezlernejanoj
-------------------------------

  1.tramo, taksio, auxtomobilo, trajno, trolebuso. kio estas la
    komuna vorto de tiuj ajxoj. (2 poentoj)

  2.Kion oni uzas por matena sin purigado? Nomu almenaux ses
    ajxojn! (3 poentoj)

  3.Konstruu per la vorto "mangxo" almenaux ses kunmetitaj
    vortojn! (3 poentoj)

  4.Kion vi respondas al tiu, kiu diris al vi "dankon" pro glaso
    da akvo? (2 poentoj)

  5.Kiu vortoparo konvenas al la suba nekmpleta frazo?
    Vidi vin estas ..., kiam doloras ... la kapo. terura - vin/
    terure - al vi/ teruro - cxe vi. (2 poentoj)

  6.Difinu per unu sola vorto:
    Elektronika aparato, kiu konsistas el el ekrano kaj klavaro,
    interalie. Sur la ekrano aperas teksto aux desegnajxo laux la
    programo. (2 poentoj)

  7.Kie okazis la cxi-jaraj Olimpikoj (urbo, lando) Kiomaj ili
    estis? (3 poentoj)

  8.Pri kio vin memorigas EVENTOJ? Kio estas tio? (3 poentoj)

Limdato (dato de la posxta stampo): 12-a de oktobro.

Kun solvo(j) sendu Posxtmarkojn (en Hungario) aux respondkuponon
(en transpagipovaj landoj) por la resendo de la korektita
solvofolio kaj novaj taskfolioj, aux sendu nenion, se vi vivas
en ekssocialisma lando. Bv. atenti pri la limdato!

La solvojn sendu al:

Gimnazio Gardonyi Geza, Esperanto-grupo,
Csiky Sandor u. 1, H-3300 Eger, Hungario.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas 13 jara, kaj mi volas korespondi esperantlingve pri
cxiuj temoj de mia agxo. Joanna Kletkiewicz, PL-87617 Bobrowniki
nad Wisla, woj. Wloclawskie, Polio.

* * *

Mi sercxas amikojn kaj korespondajn partnerojn.Rhachlioune
Abdullah, 12 Impasse My Abdalhafid Maison (1), Rabat, Maroko.

* * *

Mi deziras konatigxi kun bona homo, fraulo. Estus interese
korespondi.

Tokarevaja Galina, kb. Geroev Bresta 19-34,
348031 Lugansk, Ukraino.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Sonkasedo!
==========

Fama verko de la fama komponisto en esperanto!

Registrajxo de viva koncerto kun profesiaj operokantistoj!

Teksto sur la interna kovrilo de la sonkasedo.

Prezo: 18 NLG. Mendu cxe LINGVO-Studio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor