EVE-0010, 2/julio - '92,  retposxta versio
******************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - Kio pri la UK?
                       - La dangxera lingvo en demokratiaj landoj
                       - Kaj kongreso cxu okazos iam?

Organizaj demandoj:    - Esperanto-popolo: cxu subkulturo, etno aux cxu
                         nacieco?
                       - Viziti Varsovion

Faka aplikado:         - Agi fake
                       - Ekologiistoj sercxas komunan lingvon
                       - Servo pri juda kulturo
                       - TEJxA renaskigxas

Komerca aplikado:      - Rabato por esperantistoj
                       - Nova gazeto "La Komercisto"

Arangxoj:              - INTERAMIK'-1 en Kievo
                       - Seminario en mineralbanejo!
                       - Euxska Montara Aventuro
                       - Naturista Tendaro
                       - Kanada Esperanto-Kongreso - kadre de IJK!
                       - Renkontigxo kun Nemere en IJS!
                       - 20 jaroj de PSEK!

Esperanto defendata:   - *

ANONCO:                - Kunvojagxanto sercxata!

Kulturo:               - Teatro en kofro
                       - La radikoj de nia literaturo

Alvoko!:               - ***

Movada lernejo:        - La agado E-3

Lingvo:                - Cxu LKK?
                       - Pli ol 100 aligxoj al IJK!

ANONCO:                - *

Esperanto en radio:    - Esperanto malpliigxis en la radio
                       - Cxu Esperanto-domo en Nico?

Muzika kulturo:        - La plej nova E-sonkasedo!

Leteroj:               - ***

ANONCO:                - Monato

Anoncetoj:             - ***

Recenzoj:              - Tendaraj tagoj - 2!

Korespondi deziras:    - ***

Historio:              - Kiam, kial kaj kiel mi lernis esperanton?

ANONCO:                - Ne forgesu!
                       - Esperanta sonkasedo senpage!

Suplemento:            - Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kio pri la UK?
==============

Cxi jare la UK estas organizata el la Centra Oficejo de UEA, el
Rotterdam. La viena teamo nomigxas ne LKK, sed LAK (= Loka
Asista Komitato)...

Fine de majo al la Universala Kongreso aligxis 2500
esperantistoj. (Por kompari: en 1924 estis 3400, en 1936 estis
854, kaj en 1970 estis 1987 partoprenintoj). La preparlaboroj
pasas kontentige.


"Miaj gepatroj estis esperantistoj"
-----------------------------------

La Alta Protektanto de UK estas d-ro Heinz Fischer, la
prezidanto de la Auxstria Parlamento. Jen parto de lia letero al
la Loka Asista Komitato:

...Mi cxiam tre admiris la ideon de la popolinterliga lingvo
esperanto, jam eksciinte pri gxi kiel informo, cxar kaj mia
patro kaj nia patrino estis entuziasmaj esperantistoj.
Rimarkinda pri esperanto estas ne nur la genia lingvokreajxo kaj
la lingvistika atingo, sed ankaux la humanisma kaj
popolintegriga ideo de la lingvo, cxar gxi bazigxas sur la prava
supozo, ke homoj emaj paroli unu kun la alia ankaux kapablas
solvi problemojn pli bone. Tiel do komuna lingvo, enhavanta
elementojn de gravaj kulturlingvoj, signifas grandiozan
progreson kaj nun, kiel antauxe estas dezirinde ke tiu ideo
venku kaj gxi gajnu novajn adeptojn, kaj ne nur memorigxu
kuntekste de la historio de la laborista movado, sed estu
konsiderata kiel koncepto por la 21a jarcento...

D-ro Heinz Fischer

Programeca parolado de Franz Jonas
----------------------------------

La Honora Patrona Komitato havas plurajn personojn kun vasta
reputacio, kiel ekz. la auxstria federacia ministro pri eksteraj
aferoj, d-ro Alois Mock (!), kaj la intendanto de la Eksterlanda
Sekcio de Auxstria Brodkasto prof. Paul Lendvai.
En la bonveniga salutmesagxo la urbestro de Vieno d-ro Helmut
Zilk emfazas, ke: ... Vieno havas fortajn ligojn kun la historio
de la internacia lingvo esperanto... En 1924 la unuan fojon
gastis la UK en Vieno, kaj tiu kiu nun okazas, estas jam la
kvara de tiaj amasaj arangxoj en la federacia cxefurbo de
Auxstrio. Vieno estis certe en la intenmilita periodo la centro
de la laborista esperanto-movado, kies ano estis la posta viena
urbestro Franz Jonas. Kiel historia evento de la movado
intertempe estas rigardata la fakto, ke li en la jaro 1970
malfermis la 55-an Universalan Kongreson de Esperanto per
programeca parolado!...

Laux la elsendo de Radio Vieno

*************************************************************************

Originala, necenzurita versio

La dangxera lingvo en demokratiaj landoj
========================================

En artikolo prikomentita la libron "La dangxera lingvo de Ulrich
Lins (1), ukrainino Olga Kerzjuk priploras la fiagadon de
esperantistoj, kiuj insultas, kalumnias kaj denuncas aliajn
esperantistojn, kaj sxi demandas: Cxu la celo pravigas la
rimedojn? Cxu por savi organizitan movadon ni pretas jxeti en la
fauxkon de totalisma sxtato niajn samideanojn? Kerzjuk, same
kiel Lins, pritraktas persekutadon kontraux esperantistoj en
reakciaj kaj totalismaj landoj en Euxropo kaj Azio. Tamen, ni ne
forgesu, ke simila agado, malpli grandskale, okazis ankaux en
lokoj, kie la registaroj nomas sin demokratiaj.

Espereble en la estonteco iu movadhistoriisto verkos libron pri
tiu aspekto de la persekutado de esperantistoj. Versxajne la
plej bone kvalifikita persono por plenumi tiun taskon estus Ivo
Lapenna, kiu mem farigxis viktimo de denuncoj (2) sed li jam
mortis, do alia kompetentulo devos entrepreni la esploron.

Grava cxapitro en tiu historio estos priskribo de eventoj en
usona provinco de Esperantujo en la jardeko post la dua
mondmilito, kiam regis en la interna politiko la "makartismo".
La tiutempa cxefmotoro de la agado kontraux komunisma influo en
la esperanto-movado estis G.A. Connor, la gxenerala sekretario
de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiu en 1956 estis
eksigita el UEA. Poste EANA mem eksigxis. Connor kaj kelkaj
aliaj membroj de EANA en la 1950-aj jaroj organizis kampanjon de
kalumniado kaj denuncado, kiu ne limigxis al Usono, sed atingis
la sekretan policon de aliaj landoj.

Tiutempe mi frekventis kunvenojn de la novjorka esperanto-klubo
kaj auxdis el la busxoj de la denuncitoj la malkuragxigajn
faktojn pri atakoj kontraux esperantistoj fare de aliaj
esperantistoj. Ekzemple, la mondfama aktivulo de SAT, Ralph
Bonesper el Hungario, ne estante usona civitano, estis minacata
de deportado pro la denunco kontraux li, kiun la registaro
ricevis de Connor.

Connor jam mortis, sed povas esti, ke li postlasis dokumentojn,
kiuj havas historian valoron. Eble usonaj esperantistoj en la
sxtato Oregono povas informigxi pri tio. Laux "Esperanto en
Perspektivo" (3) abunda dokumenta materialo pri la kampanjo de
Connor trovigxas en la arkivo de CED kaj en la protokoloj kaj
aliaj dokumentoj de UEA por tiu periodo. La komploto estas
karekterizita kiel aparte sxoka, cxar gxi estis organizita de
grupeto da personoj en la kadro mem de UEA".

Mi ne scias, kiom da partoprenintoj ankoraux vivas, kiuj povas,
en tiu cxi periodo de "glasnost", malkasxi la verdajn krimojn de
la pasinteco. Plej propable posedas dokumentojn ankaux d-ro
Solzbacher, nuntempe logxanta en la sxtato Havajo.

Notoj

(1). Olga KERZJUK. Pri ni mem, sen iluzioj: Leciono de "La
     dangxera lingvo". Esperanto. 1990. junio, p. 109-111.

(2). Ivo LAPENNA Hamburgo en Retroperspektivo. Saarbrucken, 1975,
     p. 9 k. sekv.

(3). Esperanto en Perspektivo. Londono. Rotterdam, 1974, p. 179,
     piednoto 4.

Bernard Golden, Hungario

*************************************************************************

Kaj kongreso cxu okazos iam?
================================

La nocion "kongreso" diversaj
leksikonoj, vortaroj difinas preskaux sammaniere.
- "...kunveno de samcelanoj... por diskuti komunajn literaturajn,
  sciencajn, politikajn... demandojn" (laux PIV).

- "...diskuto de invititaj partoprenantoj (reprezentantoj) pri
  tre gravaj (komunaj) demandoj. En multaj medioj gxi estas la
  legxfara forumo. (laux Magyar Ertelmezo szotar, hungara-
  hungara difina vortaro).

En Esperantio la signifo de kongreso iom modifigxis, ja tiun
vorton uzas la landaj, internaciaj, kaj la fakaj asocioj por
signi ilian simplan jarkunvenon. Ankaux la UK de UEA kaj SAT-
kongreso okazas cxiujare. Sed cxu ili vere estas kongresoj?

Estas multege da demandoj de nia esperanto-komunumo, kiuj
bezonas komunan pritraktadon. La baza demando: kiuj ni estas
esperantistoj, la celoj, analizado de la aktuala situacio,
difino de prioritatoj, strategio kaj taktikoj, maniero de ilia
realigado, agadkampoj kaj kampanjoj, ilia kunagordo, ktp. ktp.
estas ja aferoj, kiuj bezonas internacian konsenton. Kaj kion ni
vidas en la realo?


Kial nur atendi la miraklon?
----------------------------

En plejmulto de esperantaj kongresoj la delegitoj foruzas la
tempon por elekti la novan estraron, aux senfine traktas bugxet-
proponon, kion fine neniu plenumas. En plej bona kazo oni
listigas mankojn, dezirojn, revojn, - kaj poste hejmeniras,
atendante la miraklon.

Sed kiam kaj kie oni okupigxas pri la plej gravaj por ni aferoj?
Kiam kaj kie oni analizas en landa kaj internacia niveloj la
movadan situacion, kiam kaj kie oni decidas, konsentas pri
komunaj agoj?


Nepre necesas bona strategia plano
----------------------------------

Post long-longa klopodo antaux tri jaroj estis akceptita nova
strategia plano kaj t.n. 3 jara laborplano de UEA. Kvankam
ankaux gxi ne estas vera strategia kaj cxefe ne laborplano (aux
mi studis ion perfekte alian el la studobjekto organiziko),
tamen cxu iu kontrolas gxian plenumon? Cxu iu revizias la
strategion, aux gxi ne estas necesa? La oficperiodo de la nuna
UEA-estraro en julio finigxas, kaj estas decidite ne trudi
pretan laborplanon al la nova estraro. Do, gxi komencu la tuton
denove... Cxu iuj iam resumas la agadon (aux neagadon) de t.n.
fakaj asocioj de UEA? Aux la unufoje akirita statuso validas
poreterne?

Ankaux UEA-estraro ne estas cxiopova. Krom tio ke ankaux ili
laboras volontule (=sensalajre) aldonigxas, ke dum la
estrarkunsidoj plejofte ili devas (???) okupigxi pri teknikaj,
financaj aferoj de C.O. anstataux pri kunagorda, organiza
laboro.

En la lasta agadjaro estis arangxitaj pluraj fakaj seminarioj.
Pri la Internacia E- Forumo en Kauxnas la landaj asocioj montris
preskaux plenan indiferenton. Al la UEA- seminario pri informado
alvenis plejparte homoj, kiuj havis libertempon, sed ne nepre
fakajn konojn pri la temo. Al la t.n. "Euxropa (??) Kongreso"
venis nur delegitoj de kelkaj landoj...

Kie do oni decidas, zorgas pri niaj aferoj?


Cxu havi tradician kongreson, aux preferi amasan turisman
---------------------------------------------------------
renkontigxon?
-------------

La Komitato de UEA teorie konsistas el la plej spertaj, plej
influhavaj esperantistoj. Dum la UK ili estas kune, la solan
fojon en la jaro. Cxu oni ne devus pripensi, kiel plej efike
utiligi tiun okazon?

Cxu nia Esperantujo iam havos ankaux verajn kongresojn kun la
tradicia senco?

Tiuj demandoj interesas multajn konsciajn esperantistojn. Por
havi la respondojn, la pagxoj de EVENTOJ staras je la dispono de
la komitatanoj kaj de UEA kaj de SAT!

L. Szilvasi, Budapesxto

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Kiuj ni estas esperantistoj?

Esperanto-popolo: cxu subkulturo, etno aux cxu nacieco?
=======================================================

Plej unue ni fiksu, ke homojn, kiuj finis iun e-kurson kaj
parolas la lingvon, en kiu cxi artikolo mi nomas: "esperanto-
parolanto", kaj tiujn e-parolantojn, kiuj konas la historion,
strukturon, kulturon, kutimojn kaj akceptas la valorsistemon de
nia movado, mi nomas "esperantisto", kaj la tuton de tiuj
esperantistoj - esperanto-"komunumo".

Ne kreskas la membraro
----------------------

Preskaux en cxiuj niaj kursoj la studantoj konatigxas kun la
lingvaj elementoj, en la plej bona kazo ili auxdas ion pri la
movadaj servoj, cxefe kiel varbaj argumentoj, iloj de reklamo,
aux celo de la studado. (Plejparto de kursgvidantoj konas mem
nur tre surface nian movadon.)

Cxiujare plurmiloj (!) da homoj finas la kursojn, sed en
praktiko kreskas nek la membraro de e-asocioj, nek la
"konsumantoj" de diversaj servoj. Sxajne la nuna strukturo de
nia movado permesas evolui nur gxis tiu nivelo, kie ni trovigxas
jam plurajn jardekojn.

Preskaux cxiuj kursfinintoj provas iel-tiel krocxigxi al la e-
socio, sed nur tre malgranda parto sukcesas. La plejmulto
perdigxas, cxar trovas ne la imagitan profesian strukturon, aux
pro tio, cxar (i.a. pro manko de necesaj konoj) ne trovas
suficxan kontaktigxan punkton kun gxi. Decida plimulto de novaj
esperanto-parolantoj retirigxas, perdigxas por la movado, kaj
poste ili kompreneble forgesos ankaux la lingvon mem!

Kio kunligas la esperantistojn?
-------------------------------

Kio do tamen kunligas tiujn homojn, kiuj restis, restas en tiu
nedifinita e-socio? Kio do estas tiu mistika kunligilo, kio
produktas la senton de aparteno unu al la alia"?

Diversaj filozofioj konceptas la nocion "nacieco" diversmaniere.
Kiel pli-malpli komunaj trajtoj de tiuj difinoj estas la akcepto
de nepraj ekzistoj de

- komuna lingvo;
- komuna historio
- komuna kulturo;
- ekzisto de iatipa (ecx tre malstrikta) interna strukturo;
- ekzisto de komunaj kutimoj, tradicioj;
- ekzisto de komuna valorsistemo (sed ne nepre akceptenda far cxiu);
- komuna deveno.

Ni emfazu, ke tiuj estas la trajtoj de nacieco. Por nacio
aldonigxas ankoraux pluraj postuloj, kiel komunarea logxado,
kunliga ekonomika sistemo ktp., sed tiuj ne rilatas al nia temo.

Estas evidente, ke ni, esperantistoj havas preskaux cxion supre
listigitan. Ni havas komunan lingvon, historion, kulturon (ne
nur en strikta senco kiel muzika, literatura ktp., sed komprenu
gxin en pli vasta senco, kiel ekz. kondutmaniero ktp.). Gravas
ne la kvanto de iu trajto, sed la kvalita demando: cxu ni havas
jes, aux ne? Kompreneble ni havas komunajn kutimojn kaj
tradiciojn, sed NE havas la komunan devenon.

Kia diferenco estas ekz. inter la en-Hungario diaspore (!)
logxantaj germanoj, slavoj, rumanoj ktp. kaj la esperantistoj?
Krom ilia komuna deveno kaj ekzisto de ilia patruj-lando sxajne
nenio. Aux kia diferenco estas inter la palestinoj, ciganoj,
judoj (ekster Israelo) kaj ni? Ankaux ili vivas diaspore, kaj ne
havas patrujlandon. La diferenco estas ilia komuna deveno (kaj
kompreneble ilia jam ekzistanta konscio)!

La deveno kompreneble estas tre grava demando, - sed ne
cxiondecida laux mi. Vidu la ekzemplojn de beb-agxe al
eksterlando forrabitaj infanoj ("turkaj janicxaroj"), aux de
homoj naskitaj ekz. en Hungario, ekde sia beb-agxo (aux tre juna
agxo) estas edukitaj far fremdaj "gepatroj" en Usono aux
Auxstralio. Ili mencias Hungarion kiel naskigx- lando, sed
konsideras sin usonano aux auxstraliano.

"La eduko do estas la faktoro, kiu difinas la konscion de
aparteneco de la homo!"

La infano ekde la komenco (cxu konscie aux nekonscie) estas
edukata senti sin ano de iu naci(ec)o. Per diversaj rimajxoj,
versoj en la infangxardeno, la literaturaj verkoj kaj historio
en la lernejo, politiko en la plenkreska agxo. Krom tio
kompreneble la nacia flago, koloroj, himno ktp. cxio kreskigas
tiun senton.

Sxokaj pensoj kaj konkludoj
---------------------------
El la supraj aferoj sekvas, ke ni, la esperanto-popolo NE estas
nacieco, sed ni havas tre similajn trajtojn al gxi!

Tio estas ege grava, cxar - se tiuj cxi pensoj estas pravaj - la
konkludoj el tio nepre influas nian estontan strategion kaj
taktikon.

Se en la baldauxa estonto esperanto atingos la "finan venkon (=
dua lingvo por cxiu sur la Tero)", cxiuj niaj problemoj estos
solvitaj. Se tio ne okazos (kaj reale ne okazos), kaj ni ne
volas malaperi simile al multaj malaperintaj en historio
naciecoj, ecx nacioj, se ni volas pasxi al iu kvalite (!) pli
alta sxtupo, ni devas zorgi pri tio, ke la novaj esperanto-
parolantoj igxu esperantistoj, do ni devas zorgi pri ilia eduko!

"Ni devas solvi la problemon, ke ili konu ne nur la lingvon (tio
NE suficxas), sed ankaux nian historion, kulturon ktp., ni devas
veki la konscion de esperantisteco, kaj ni en cxiu pasxo devas
flegi la senton por aparteni al la internacia esperanto-
komunumo."

Mi scias, ke tiuj cxi pensoj estas sxokaj je la unua vido, tamen
ili inkluzive klarigas la "internan ideon", la hezitan voj-
sercxon de Rauxmo, kaj povas montri iun elirvojon el la nuna
stagna situacio.

Mi ripetas, ke laux mi ni NE estas nacieco, sed pro la tre
similaj trajtoj ni devas transpreni iliajn metodojn. Cxu mi
estas prava, aux estas ie en la vico nelogikajxo?

Szilvasi Laszlo, Hungario

*************************************************************************

Viziti Varsovion
================

Tramo kaj buso tage kostas: bileto: - 4.000 PLZ (polaj zlotoj).
Notu, ke busoj funkcias ankaux nokte. NOKTBILETO kostas 12.000
PLZ kaj ilia cxefa haltejo estas proksime de stacidomo Warszawa
Centralna en la centro de la urbo. Taksio estas tro kosta, sed
se vi nepre bezonas gxin, prenu nur polajn auxtomobilojn. En
aliaj ofte vi povas trafi ruzan kaj avidan auxtiston...

Meza tagnokto en normalaj HOTELOJ kostas cx. 300.000 PLZ. Tamen
ni konas ne tiom komfortajn hotelojn, certe ne en la centro de
la urbo, sed tie gxi kostas cx. 40.000 PLZ - sonas iom aliel,
cxu ne? Sed se vi vojagxas, ne komerce, kaj vi bezonos lokon por
du tagoj, informu nin kaj certe vi ricevos senpagan liton!

Kurzoj laux la Pola Nacia Banko (31.05.92.)

1 NLG = 7.654 PLZ
1 DEM = 8.662 PLZ
1 USD = 13.846 PLZ

Por TELEFONI vi devas acxeti jxetonojn, sed atentu - estas du
specoj: A kaj B. La A kostas 600 PLZ, suficxas por 3 min. de
interparolo ene de Varsovio, B kostas 6.000 PLZ por eksterurba
konekto.

MANGxI vi povas malmultekoste en bufedo pole BAR. Ne pensu
tamen, ke cxe stacidomoj tio estas malmultekoste. Certe ne!

Se vi intencas gvidhelpon cxi tie, skribu al ni, kaj ni trovos
al Vi senpagan tempon. Skribu al ni:

Varsovia E-Klubo "Vento",
Ireneusz Bobrzak, ul. Torunska 82/133,
PL-03226 Warszawa, Polio.
laux Varsovia Vento, majo-1992.

Tre gxoje ni trovis tiun artikoleton en la Varsovia bulteno.
Gxoje ni akceptus similajn informojn (maksimume en tiu cxi
longo!!!) el aliaj cxefurboj kaj turismaj centroj.

La Red.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Agi fake
========

Konsiderante, ke esperanto ne suficxe uzigxas en cxiuj
profesioj, diversaj esperantistoj proponas krei asocion por uzi
esperanton fake (vi eble ricevis leterojn el Francio, Hungario,
ktp.).

Por uzi esperanton en sia profesio, por disvastigi gxin
largxskale, fondi pliajn asociojn ne estas la gxusta vojo. Kion
ni povas fari en la jam ekzistantaj kadroj?

1. paroli pri esperanto cxirkaux si, al siaj kolegoj, ktp.

2. laux la profesio aux fako montri al ili "hazarde" dokumentojn
   (el Monato, El Popola Cxinio) kiuj ne estas alireblaj al
   ili, sed jes al vi;

3. kontakti sian Asocion de Entreprenistoj kaj peti stagxon pri
   esperanto, rapidan kurson, donante la adreson de la landa
   e-asocio;

4. verki nacilingvan artikolon pri esperanto por via profesia aux
   sindikata gazeto;

5. aligxi al faka esperanto-asocio, se gxi ekzistas;

6. kompili dokumentojn, gazetartikolojn pri la fako; proponi
   sian helpon al la faka asocio aux al via landa e-asocio;

7. traduki fakajn artikolojn al esperanto;

8. okaze de stud-profesi-fak-vojagxo eksterlande, kontakti la
   esperantistojn (bela pruvo pri via "pulso");

9. peri kontaktojn por via firmao per esperanto;

10. ktp. Vi povas aldoni ion.

Dankon pro via afableco raporti pri viaj klopodoj!

Renee TRIOLLE
laux "Franca Esperantisto" n-ro 422.

*************************************************************************

Ekologiistoj sercxas komunan lingvon
====================================

En la kolumnoj de la gazeto "Inter Ni" aperis informo pri la UN-
Forumo, okazinta en junio en Rio de Janeiro. Necesas aldoni, ke
kelkajn tagojn pli frue (30-an kaj 31-an de majo) samloke okazis
mondkongreso de ekologiistoj-verduloj, kiu celas instigi la UN-
Forumon ellabori ampleksan ekologian programon por savi la vivon
sur la tero: ankaux la demando pri esperanto estis planita por
pritraktado.
En novembro 1989, la politika movado de la francaj ekologiistoj
per vocxdono decidis enkonduki esperanton kiel laborlingvon.
Sekve de tio, alilandaj verdpartioj (Ukrainio, Irlando, Italio)
decidis same. Unuafoje, en 1991, esperanto estis utiligata kiel
traduk- kaj interpret- lingvo - apud la angla, franca kaj
germana - en la euxropa ekologia kongreso en Zurich. Jam de
jaroj funkcias en Francio komisiono por disvastigi la
internacian lingvon cxe ekologiistoj kaj verdpartianoj. Gxia
komisiito estas:

Jacques Morin,
Villa Basque Appl, 15 rue Prof. Calmette,
F-65260 Oierrefitte Nestalas, Francio.
Laux "Inter Ni", No 4/92.

*************************************************************************

Servo pri juda kulturo
======================

Ni ekinteresigxas pri malkovro de konservitaj postsignoj pri
juda kulturo en Pollando, cxar ni ofte estis konfrontataj kun
petoj de judoj el preskaux tutmondo, kiuj iam forlasis Pollandon
kaj nuntempe sercxas diversajn informojn, atestojn, iujn ajnajn
sciojn pri siaj antauxuloj, pri siaj familioj.

Ni klopodas helpi al la petantoj, jene:

Ni sercxas naskigxatestojn en civitan-sxtataj oficejoj, ni faras
genealogiajn transskribojn surbaze de konservitaj arkivajxoj, ni
faras fotojn kaj fotoraportojn pri lokoj al ni indikitaj, ni
fotas tombejojn, lapidarejojn, sinagogojn, domojn. Ni zorgas pri
jura helpo koncerne havajxon lasitan en Polio.

Ankaux ni organizas en Polio restadojn por personoj, kiuj
deziras viziti patrujajn lokojn. Lauxdezire ni sendas librojn,
prospektojn, eldonajxojn, ktp.

Se iu de la legantoj bonvolus komunikigxi kun ni, jen la adreso:

Iwona Brzewska
u. Solec 30-a-35. 00-403 Warszawa, Polio
el Israela Esperantisto, oktobro 1991.

*************************************************************************

TEJxA renaskigxas
=================

Kia estus la Esperanto-Movado sen gazetoj kaj revuoj, sen
radioprogramoj? Dekomence tiuj cxi komunikiloj ludis tre gravan
rolon, danke al la sindonemo de redaktantoj kaj verkantoj. Des
pli bedauxrinde estis, ke dum la pasintaj jaroj ties fakasocio
Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio, TEJxA praktike ne
funkciis.

Nun ties nova estraro sub gvido de prezidanto Stefan Maul
energie klopodas reaktivigi la asocion. Jam reaperis la asocia
organo Internacia Jxurnalisto. Gxia unua numero eliris en
auxtuno 1991, ekde januaro 1992. gxi regule aperas kvar fojojn
jare, redaktata de Stefan Maul, cxefredaktoro de Monato gxis
fino de 1991. TEJxA pro la stagnado pasinttempa perdis multajn
membrojn, precipe en okcidentaj landoj. "Estas tre malfacile
reakiri perditan fidon, plendas Maul kaj alvokas cxiujn
profesiajn kaj amatorajn gekolegojn, membrigxi en TEJxA".

Se vi havas intereson, petu aligxilon kaj/aux provnumeron de la
revuo cxe la administrejo de TEJxA (Flandra Esperanto-Ligo,
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio) aux rekte cxe:

Stefan Maul,
Pferseer Str. 15, DW-8900 Augsburg, Germanio.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Ni sercxas mondvaste liverantojn pri materialo kaj komponeroj
por nia fabrikado de elektromotoroj malalttensiaj. Bv. anonci
vin esperantlingve:

Robert BOSCH Gmbh,
Uzino Buhl, Acxetsekcio,
Franz Josef Braun,
Pf.1163, DW-7580 Buhl, Germanio.
Laux "La Merkato", aprilo, 1992.

*************************************************************************

Rabato por esperantistoj
========================

En la franca cxefurbo Paris tri-stela hotelo GARNIER, kun cent
dorm- cxambroj, proponas rabatojn al esperantistoj.

Por pliaj informoj kontaktu "Erik", de dimancxo gxis merkredo
inter horoj (francaj) 15-20 per telefono (1)43873550, fakso
(1)43870329 aux telekso 283161.

La hotelo trovigxas apud la grandaj magazenoj Galeries
Lafayette, Le Printemps, Brummel, je kelkaj centoj da metroj de
Magdalena-pregxejo, de Operdomo, de Monteto Montmarte, de
Konkordplaco, de Elizeaj Kampoj, kaj kun rektaj interligaj
buslinioj aux metrolinioj al Notre-Dame, al Ekspoziciejo de
Porte de Versailles, k.a.

*************************************************************************

Nova gazeto "La Komercisto"
===========================

Universaal-Kooperativ Aitai en Parnu, Estonio eldonas novan
16-pagxan komercan gazeton "La Komercisto" en eldonkvanto
50.000! Pri abon- kaj reklamtarifoj pliaj informoj haveblas cxe:
pk. 100, 203600 Parnu, Estonio.

laux Voko el Stirio, julio/92.

* * *

"Ni proponas al vi niajn kuprajxojn" (konstru-elementoj kaj
ornamoj, donacoj, mebloj) kaj ankaux niajn belajn murbildojn kun
diversaj motivoj, kiel ekz. ondoj kaj arbo, en eleganta aspekto,
kun modesta prezo.

Agentejo SORTIMENTO,
H-6100 Kiskunfelegyhaza, pk. 138, Hungario.

* * *

"Pri turismaj aferoj" al okcidento viajn ofertojn atendas:

s-ro H. Al-Amily, 134 Brent Rd., Southall, UB2 5LD, Gr. Londono,
Britio. Telefakso: 071-828.9316

(LM n-ro 36)

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

INTERAMIK'-1 en Kievo
=====================

Kieva Kultur-komerca centro "Esperanto" kaj E-klubo KARE
organizas internacian someran renkontigxon inter la 22-a kaj
28-a de auxgusto 1992, en ripozejo 30 km for de Kievo, en pina
arbaro, apud lago por 250 esperantistoj el la tuta mondo.

Aligxkotizo por KSSx-anoj 200 rubloj; partoprenkotizo
(inkluzivas ankaux 3-fojan mangxadon) varias inter 6 kaj 200
dolaroj laux landoj kaj logxkondicxoj (2-lita aux 6-lita cxambro
kaj propra tendo). Orient- kaj okcident-euxropanoj la tutan
sumon pagos surloke. Hungaroj petu aligxilon kaj pagu al LINGVO-
Studio.

Por ricevi pluajn informojn kontaktu:

Centro "Esperanto",
254200, Kievo-200, Pk.539/1, Ukrainio,
aux telefone: Lineckij Mihxail,
+7-044-4328777 (oficejo).

*************************************************************************

Seminario en mineralbanejo!
===========================

Unu el la bulgaraj mineralbanejoj situas 18 km-ojn okcidente de
urbo Haskovo. Tie la mineralakvo varmas 59, kaj tio tre utilas
por batali artikulaciajn, periferinervajn kaj arterisklerozajn
malsanojn.Se vi bonsxance estas sanaj, tamen vi estas same
invitataj al tiu sanatorio por Esperanto-Seminario/Feriado, kiu
okazos ekde la 20-a gxis la 30-a de auxgusto, cxijare. Logxado
en dulitaj cxambroj kun komuna banejo (plus terapiaj basenoj kaj
bankuvoj) kostos ne pli ol 3 dolarojn tage; mangxoj ne pli ol 2
dolarojn. Por detalaj informoj skribu al:

Penjo G. Stojanov,
ul. Lenin 31-a, BG-6300 Haskovo, Bulgario.
laux l'Esperanto (IEF), 2/92.

*************************************************************************

Euxska Montara Aventuro
=======================

Euxska Esperanto-Junularo invitas al somera renkontigxo en
Alsasua, urbeto situanta cx. 50 km. sude de San
Sebastian/Donostia. Gxi okazos de la 13-a gxis 18-a de auxgusto
'92. La programo konsistas el tuttagaj aux duontagaj surmontaj
promenadoj kaj kulturaj ekskursoj al proksimaj vidindajxoj. La
kotizoj estas 10.000 ESP (gxis 26 jaraj), respektive 13.000 ESP
(pli ol 26 j.). Pliaj informoj cxe:

Antton Ameyugo, Gorbea, 4-2. dcha.,
E-01008 Vitoria-Gasteiz, Hispanio.
Koncize 3/92.

*************************************************************************

Naturista Tendaro
=================

Familia Naturista Esperantista Tendaro (FNET) denove okazos
cxijare apud Przemysl cxe la rivero San inter la 1-a kaj 10-a de
auxgusto. Informojn petu cxe:

Boleslav Galanty,
ul. Sw. Jana 10/1, PL-37-700 Przemysl, Polio.

laux "Naturista Vivo", n-ro 19.

*************************************************************************

Kanada Esperanto-Kongreso - kadre de IJK!
=========================================

La Kanada Esperanto-Kongreso (KEK) okazos en Montrealo inter la
7-a kaj 9-a de auxgusto, kadre de la Internacia Junulara
Kongreso en Coll'ege du Maisonneuve.

Estas antauxvidata partopreno en la festoj de la 350-jarigxo de
Montrealo, esperanto-ekzamenoj, kunsido pri reaktivigo de
Junularo Esperantista Kanada, partopreno en la internacia
vespero de IJK, ktp.

Estas ebleco partopreni nur KEK, aux favorpreze ambaux
kongresojn: KEK kaj IJK. Pliaj informoj cxe:

Esperanto-Societo Kebekia,
6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec,
H2G 2R8, Kanado.
Telefon-respondilo: (5l4) 272-0151.

laux "la Riverego", somero de 1992.

*************************************************************************

Renkontigxo kun Nemere en IJS!
==============================

Al la cxi-jara IJS (03-09. en auxgusto) aligxis nun cx. 100
esperantistoj el 15 landoj.

La IJS-ejo situas apud la bordo de Danubo, je 5 km-oj inter la
urbo Esztergom kaj Budapest, en la Junulara Centro
"Bubanatvolgy".

IJS-n vizitos ankaux Istvan Nemere (04.08.92) por fari prelegon,
respondi al la demandoj, kaj dedicxi siajn librojn. (Ankaux
surloke acxeteblaj en la IJS-libroservo).

Vi povas ankaux surloke aligxi al IJS!

*************************************************************************

20 jaroj de PSEK!
=================

Por jubilei la 20-an jaron de ekzisto de PSEK, la 14-a Somera
Studenta Esperanto-Renkonto en Gdansk (17-23.08.92.) estas
dedicxita al la jubileo. Al la renkontigxo oni aparte invitis
cxiujn iamajn aktivulojn de PSEK. La arangxon SSER kronos la
Jubilea Balo la 22-an de auxgusto.

La semajna programo de SSER antauxvidas varian programon,
ekskursojn, diskutojn. La kotizo (kun logxado en 2-3 litaj
cxambroj, mangxado, programero) estas cx. 230 DEM. Eblas
partopreni nur la Jubilean balon por 70 markoj.

Petu pliajn informojn cxe:
PSEK, Adam Cholewinski prez.,
ul. Kolobrzeska 42, D/76, PL-80394 Gdansk,
tel: + 48-58-534603.

*************************************************************************

ESPERANTO DEFENDATA
///////////////////

Antaux du kaj duona jaro mi anigxis al la Amikaro Bruno Gr"oning,
kiu sciigas al la homoj, sanigxi per spiritaj fortoj. Pere de la
doktrino de Bruno Gr"oning mi evitis la frupensiuligxon.

La gvidantino de la tuta amikaro, s-ino Grete Hausler cxiam
denove petis pri tradukoj al aliaj lingvoj. Mi mem ne kredis, ke
esperanto ne estus tauxga por tio, cxar oni havis informstandojn
en urboj. Por tio esperanto ne estas utila. Post interparolo kun
sxi, sxi sentis, ke ni uzu ankaux esperanton. Multaj el la
amikaro sin demandis, kial nun ankaux tiu afero aux diris:
"Esperanto ja estas la lingvo, kiu malsukcesis". Ankaux persono,
kiun mi enkondukis en la doktrinon de Bruno Gr"oning auxdis tiun
frazon. Tiam li respondis: "Sen esperanto mi ne scius pri la
spiritaj fortoj por sanigxi." Intertempe pli ol 50 esperantistoj
el 22 landoj havas kontakton al la amikaro kaj cxiuj skeptikuloj
el la 7500 amikoj de Bruno Gr"oning konvinkigxis pri la utilo de
esperanto. Ni jam ricevis ofertojn por tradukoj al aliaj
lingvoj.

Se nun la esperantistoj sciigas al neesperantistoj la doktrinon
por sanigxi per spiritaj fortoj, tiuj, kiuj sanigxos, certe
ankaux konvinkigxos pri la utilo de la lingvo esperanto.

Detlef Meier, Germanio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Kunvojagxanto sercxata!
=======================
Mi veturos al la UK en Vieno, kaj sercxas kunvojagxantojn!
Ekveturo la 25-an de julio antauxtagmeze de Budapesxto.

Sarkozi Janos,
Kiralyok u. 229, H-1039 Budapest,
Telefono: 1688849.

* * *

Veturante al e-arangxo per auxto, dividu la benzinkostojn! Trovu
kunvojagxantojn en tiu cxi rubriko!

*************************************************************************

KULTURO
///////

Teatro en kofro
===============

Tom'asx Plaszky estas unu el la protagonistoj de la pupistoj en
Cxehxoslovakio. Li klopodas prepari spontaneajn kaj buntajn
prezentadojn, kiuj aperas de direkta kontakto kun spektantoj
eluzante diversajn pupistajn kaj teatrajn teknikojn,
artajxformon, aktorparoladon kaj muzikon. Tiucele li kreas sian
propran spacon, sian scenejan mondon, kiu estas kasxita en
kofroj. Li povas iniciati propran fantazion kaj kreadon cxe
spektanto kun tio, kion li proponas por li en siaj spektakloj.
Li proponas komplikajn pupteknikojn kombinatajn kun simila
sxangxo de agxoj en teatraj simboloj kaj drama staturo.

La scenarangxoj de la teatrajxoj ebligas prezenti ilin ankaux en
modestaj, ne teatraj specaj kondicxoj, ankaux en la naturo. La
repertuaro de la teatro donas por cxiuagxa kategorio agrablan
amuzon kaj neforgeseblajn spertojn.

Tom'asx Plaszky akiris kelkajn eminentajn premiojn en la
cxehxoslovakaj kaj internaciaj festivaloj. Li prezentis la
slovakan puparton en Jugoslavio, Svedio, Pollando, Germanio,
Sovetunio, Francio kaj multfoje en Hungario. Li regule ludas en
pupteatraj programoj por infanoj en la cxehxoslovaka televido.

"Teatro en kofro" prezentas 50 minutan programon por infanoj kaj
por plenkreskuloj sekvajn soloprezentadojn: Jancxjo Pizeto,
Prezentado de fantometoj kaj Solo por piano.
La teatrajxo "Sorcxludo de klauxno" estas 60 minuta pupa cirk-
spektakla klauxnajxo.

La teatrajxo "Solo por piano" kaj "Prezentado de fantometoj"
estas konvenaj ankaux por amuzejoj, variet-teatroj kaj estrad-
programoj.

La ensemblo konsistas el du personoj - pupsolisto Tomasx Plaszky
kaj asistantino Marianna Plaszkova.

Kontaktadreso:
Teatro en kofro,
Tom'asx PLASZKY,
Olbrachtova 8, CS-040 01 Kosxice,
Cxehxoslovakio, (tel: + 42-95-69647).

*************************************************************************

La radikoj de nia literaturo
============================

Oni ofte diras, ke la originala literaturo de nia lingvo
komencigxis jam en la Unua Libro, en kiu Zamenhof presigis sian
poemon "Ho mia kor'". Tamen estas ankaux fakto, ke originalaj
verkoj estis maloftaj kaj de multaj personoj malalte taksataj
dum la unuaj preskaux dudek jaroj de la movado. Aperis en
diversaj revuoj manpleno da poemoj, plejparte banalaj kaj
senvaloraj, kaj unu-du rakontoj, el kiuj eble nur "En brikejo"
(1888) de Wasniewski estis vere atentinda.

Efektive, ne malmultaj esperantistoj asertis, tiam kaj ankaux
poste, ke originala literaturo en esperanto estas io tute
superflua kaj nebezonata! Laux ili, necesis nur tradukadi el la
naciaj literaturoj. Sxajnas, ke laux ili esperanto ekzistis nur
kvazaux speco de servanto por la regantaj, "naturaj" lingvoj kaj
ties potence valoraj literaturoj.

Kompreneble, ne cxiuj havis tiun opinion. En Lingvo Internacia
(1901, p. 86) M. S. Rakitski skribis: Nur originala verko povas
pruvi al la mondo, ke nia lingvo estas vivanta. En tiu epoko,
antaux 90 jaroj, tiu penso estis suficxe auxdaca: nome ke
esperanto estu vivanta lingvo de aparta socia grupo ("grava por
ni"). Ke gxi estas tia, tion jam pruvis gxia historio; kaj
hodiaux estas gxenerale akceptate, ke tia grupo postulas propran
kulturon, al kiu nepre kontribuas propra originala literaturo.
William Auld, Britio

Kontakto 1991/2.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

La esperanta kulturo estas i.a. kulturo de libroj. Tamen: la
esperantaj libroj ne bone vendigxas. La libro-merkato estas
terure malgranda - pli malgranda ol ni kredus! Ekzistas
proksimume nur 100 esperantistoj en okcidento, kiuj pretas
acxeti literaturan verkon! La rezulto: deficitoj, stagno de
eldonado kaj malkuragxigo de verkistoj. Aliflanke oni plendas
pri altaj prezoj - sed kiel atingi malmultekostecon, se 300
estas suficxa eldonkvanto vendota nur post pluraj jaroj?

Por garantii la dauxrigon de sia eldona agado, la eldonejo Pro
Esperanto Vieno devas iri novajn vojojn. Kaj pro tio ni direktas
al vi la jenan oferton:


Vi havu rabatojn!
-----------------

Se vi decidas auxtomate acxeti cxiun nove aperantan titolon de
Pro Esperanto, vi ne pagos sendkostojn.

Ekde la momento, kiam 30 aliaj personoj faros same, vi ricevos
10 %-an rabaton. Ekde 60 personoj la rabato altigxas al 20 %,
kaj ekde 90 personoj al 33,3 %! Kvankam la nombro de la unuaj
tridek personoj ankoraux ne estas plene atingita, jam nun vi
ricevas dekprocentan rabaton!

Ni devas malrapidigi nian eldon-ritmon - pro manko de mono. Do,
ne timu, ke vi devigas vin acxeti tro da libroj.

Publikigxas cxe Pro Esperanto ankaux brosxuroj en etnaj lingvoj.
Sed vi havas la eblon malakcepti ilin.

Se vi ne logxas en Auxstrio, ni faciligas al vi la pagadon: Vi
ne unuope pagos la librojn, sed vi ricevos proksimume nur unu-
aux dufoje en la jaro la kolektivan fakturon, pageblan al nia
UEA-konto aux al nia posxtcxekkonto en Vieno.


Sendu la formularon
-------------------

Se tiu oferto interesas vin, bv. resendi konfirman formularon
kun la jenaj datumoj:

Via nomo kaj preciza adreso.

*Mi auxtomate mendas po unu ekzemplero de cxiu nova titolo de
Pro Esperanto. Mi limigas tiun auxtomatan mendon al la jenaj
lingvoj: esperanto, ... (bv. aldoni eventuale etnajn lingvojn -
cxar Pro Esperanto ankaux publikigas pri esperanto en germana,
franca, angla, itala...) Mi pagas al via UEA-konto/Viena
posxtcxekkonto (forstreku la nevalidan). *Tiu dauxra mendo
nuligebla per simpla skriba komuniko al Pro Esperanto, P.f. 28,
A-1014 Wien, Auxstrio.

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

La agado E-3
============

Certe vi jam auxdis pri la multaj, nenecese blindaj homoj en
Afriko. Kauxzo ofte estas la malpura akvo, kio infektas la
okulojn kies sekvo estas la malrapida blindigxo - pro manko de
okulkuracistaj servoj.

En 1966 la nederlanda jxurnalisto Jacques Tuinder el la u.
Heemskerk decidis starigi "fondajxon" por subvencii la projekton
E3. Li petis la esperantistojn kunlabori por "esperigi la
esperantojn". De tie devenas la nomo: E3 = Esperantistoj
Esperigas Esperantojn.

La agado E3 neniam farigxis granda organizajxo. S-ro Tuinder
cxion arangxas apud sia ordinara laboro en sia libertempo, kaj
lin helpas aro de esperantistoj, agadantaj en sia propra lando.
La enspezoj de Agado E3 estas libervolaj donacoj de
esperantistoj kaj de aliaj homoj kun bona volo. (La Agado E3
klopodas monigi la varojn, donace senditaj el Orienta Euxropo.)

Dum la 25-jara agado estis atingitaj multaj kaj multaj sukcesoj.
Nur kelkaj el ili:
Ganao: Dauxra subteno al tri optikaj laborejoj per masxinoj,
instrumentoj, kaj similaj.

Kamerunio: Kompleta okulkliniko interne de ekzistanta
malsanulejo.

Kenjo: Veturanta kliniko; diversmaniera helpo al bone funkcianta
okulhospitalo i.a. per instrumentoj kaj fakliteraturo.

Malavio: Veturanta okulkliniko.

Nikaragvo: Brajl-presejo kaj centro por laborkapabligo.

Vietnamio: Financa kontribuo por starigi uzinon de artefaritaj
okuloj, ktp.

Ankaux nun dauxras pluraj projektoj ekz. en Kamerunio, Tanzanio
kaj Nikaragvo.

Nun, post 25 jaroj, Tuinder kaj lia edzino decidis transigi la
aferon al formala institucio. Por partopreni en tiu nobla
kampanjo, petu pluajn informojn cxe:

Agado E3, Henegouwlaan 35,
NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando.

Laux La Espero (SEF) 4/91,
kaj Bulteno Nijmegen marto/92.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Cxu LKK?
========

La mallongigo LKK komence signifis "Loka Kongresa Komitato", kiu
en la kongresurbo faris la teknikajn preparlaborojn de iu
kongreso. Sed kio nun?

Kontraux multaj aliaj lingvoj povas esperanto gaskoni pro sia
povo fari novajn vortojn, i.a. per sia aglutin-kapableco. En
certaj aliaj lingvoj neologismo-formado sxajnas malfacila. Tio
versxajne estas la origina kauxzo de la cxie kreskanta akronimo-
farado (la kunmeto de la komencaj literoj de grupo da vortoj al
kvazaux nova "vorto") kiu eble tauxgas en framasonlogxioj, sed
nepre ne ekster ili. Sed esperanto bedauxrinde sekvas la mondon
- kaj stumblegas:

Hazarde mi elektas anoncon (Monato, 1991/12, p. 31) en kiu
interalie estas menciataj "dusxo kaj WC". Cxu WC estas esperanta
vorto? Eble internacia? Mi ne sciis pri la menciitaj Ekumena
Esperanto-Kongreso kaj Esperanto Kongreso por Blinduloj, sed mi
komprenas. Mi eltrovis SAT- kongreson, sed ne GEA-kongreson.
Informo pri cxambroperado: LKK jam marcxandis pri la
cxambroprezoj, kaj LKK mem zorgas pri la tranoktoj. Sed kiu
estas LKK? Mi sercxas en la teksto. Gxi komencigxas: "La konata
kongresurbo..." LKK povas signifi tion - aux la dua alineo: "La
kongresejo Kolpinghaus". Finfine en la fino de la anonco mi
trovas la solvon de la enigmo. LKK signifas: Esperanto-Press
Augsburg!

Jeffrei Henriksen, Feroio
(el Monato aprilo-1992)

*************************************************************************

Pli ol 100 aligxoj al IJK!
==========================

Al la Internacia Junulara Kongreso en Montrealo jam aligxis 110
personoj el 29 mondpartoj!

Se vi intencas partopreni, sed ne dormi en la Kolegio
Maisonneuve, kie okazos la arangxo, vi simple subtrahu 60
dolarojn de la pagenda kotizo. La IJK-n eblas partopreni ankaux
kiel memzorganto, cxi kaze la kotizo estas 100 dolaroj.

LKK havas tagnokte funkciantan telefonan respondilon:
+1-514-2720151.

laux "La Riverego, printempo 1992"

*************************************************************************

ANONCO
//////

Esperanto-renkonto dum popolarta foiro kaj folklora festivalo!

Mezotur, Hungario, 27-31.08.92. Pliaj detaloj en la sekva numero.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Esperanto malpliigxis en la radio
=================================

La unuaj monatoj de cxi-jaro estis vere malfelicxaj al
esperanto-movado. Pola Radio (eksa Radio Polonio) reduktis sian
elsendadon en Esperanto. Malaperis la Internacia Lingvo en
Estona Radio kaj la lasta bato estis, ke Svisa Radio Internacia
finis sian disauxdigon per Esperanto.

Koncerna Polan Radion okazis tio, kion fidelaj auxskultantoj
antauxkonkludis kaj -timis. Ankoraux en 1989 la stacio emisiis
per esperanto ses foje tage. Nun nur du foje. La falo estas
rapida! Nia lingvo ne estis la sola, kiun trafis la ago.
Pasintjare oni rezignis pri la araba, dana kaj hispana, cxijare
franca, itala, finna kaj sveda lingvoj. La fakto, ke esperanto
estis la dua post la germana lingvo, kalkulante per raportoj de
la auxskultantoj, savis nian lingvon konservi sian ekziston
inter elsendataj lingvoj. Tio tre gravas, cxar laux profesia
redaktado kaj plejofta disauxdigo Pola Radio staris kaj plu
staras super la aliaj. Tamen restas timiga demando, kio okazos
en dauxro? La respondon pesimistoj - realistoj - povas
antauxkonkludi sed timas lauxte diri...

La malapero de esperanto en Estona Radio evidentigxis sen ia ajn
antaux- aux postinformo ekde cxi-jaro. La sxajna cxeso estas
badauxrinda, cxar relative multaj finnaj esperantistoj
kutimigxis auxskulti la stacion.

Se la reduktoj cxe Pola Radio estis iel antauxkonkludeblaj, la
malapero de esperanto en elsendoj de Svisa Radio Internacia
estis tute neatendita. Finigxis ja 40-jara periodo en esperanto.
Laux ofteco la elsendoj, auxdeblaj en nia lando en du tagoj
semajne, po kvin foje Svisa Radio estis la dua post Pola Radio.
Tre ofte la stacio havis bonan auxdeblecon.

Kiel kauxzon de redukto aux fino la redakcioj informis la
sxparon de sia registrado. Tamen malantaux la fakto eblas vidi
ankaux alian kialon: En nuntempa malfermita Euxropo tia
radioinformado ne plu estas bezonata samgrade kiel dum antauxaj
jardekoj. Unu kiu malprofitas de la sxparado estas esperanto,
cxar kvankam la elsendoj havas forte sciigan rolon pri la aferoj
kaj arangxoj de la sendantaj landoj, ili tamen estas tre gravaj
por la movado. Por nemalmultaj izolitaj esperantistoj ili ja
estas preskaux la sola ebleco auxdi Esperanton. Krome la stacioj
disauxdigas ankaux programerojn pri pure esperantaj temoj. Ne
estas troige diri, ke ili havas ne nur edukan rolon por
esperantistaro, sed ankaux evoluigan signifon por la lingvo
esperanto.

Ideale estus, se UEA povus acxeti elsendotempon el iu euxropa
radiostacio! La manko de propraj radioprogramoj spegulas
malfortecon, precipe ekonomian, de esperanto-movado.

En nuna stato aktivaj esperantistoj povas per fidela auxskultado
kaj raportado influi al tio, ke esperanto konservigxu en la
atmosfero.

Esa Lang

Korekto: En supra skribajxo informo pri la cxeso de esperanto-
elsendoj de Estona Radio estas malgxusta. La dimancx-matena
elsendo-tempo forigxis, sed la jxauxdo-vespera restis kaj
plilongigxis gxis 15 minutoj.

el Esperantolehti, 3/1992.

*************************************************************************

Cxu Esperanto-domo en Nico?
===========================

La nicaj esperantistoj projektas acxeti logxejon en Nico por
gastigi esperantistajn turistojn en komfortaj cxambroj je kosto
multe malpli alta ol en hotelo.

Por tiu celo la tutmonda esperantistaro estas invitata acxeti
kuponojn po 100 francaj frankoj (FRF) por unu. Tiuj kuponoj
estos akceptataj kiel pago de la restad-kosto en Nico. Unu
kupono pagos unu nokton en dulita cxambro kun dusxo kaj
necesejo. Do 100 FRF ponokte por unu aux du personoj.

Vi nur pruntedonos monon kiel pagon de via restado cxe la lazura
marbordo.
Por cxiu informo bonvolu skribi al:

Nice-Esperanto, Les Hortensias 2,
121 bis Boulevard Napoleon III.
F-06200 Nice, Francio
laux Internacia Fervojisto 1/92.

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

La plej nova E-sonkasedo!
=========================

Jxus-jxuse aperis la sonkasedo kaj teksto-libreto de Anjo Amika
"Por vidi la mondon".

Kaj la ekstera aspekto, kaj la registra kvalito montras
profesiajn ecojn. La allogaj melodioj de la kanzonoj, inter ili
pluraj internacie konataj, certe estos volonte auxskultataj de
cxiuj agxo-grupoj.

En viva koncerto Anjo Amika prezentos la kantojn ankaux dum la
UK en Vieno.

Prezo de la kasedo: 21 guldenoj. Kontaktadreso:

Anna Laszay,
"Ov u. 101. I/2, H-1141 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

LETEROJ
///////

...Mi konsideris rimarkon de iu leganto, kiu dubas pri la
dauxrigado de via revuo post iom da tempo, kaj kvankam mi ne
esperas ke tio okazos, mi tamen demandis min, cxu eblas akiri
suficxe da interesaj artikoloj cxiujn 14 tagojn nur pri la
esperanto-movado?

Eble vi volas konsideri la eblecon plivastigi vian laborterenon
al internacie interesaj temoj, kiuj do ne rekte rilatas al nur
e-o. Mi mem ekz. pensas pri diversaj rubrikoj, kiaj: Teknika
angulo; Vojagxoj al foraj landoj (spertoj de vizitintoj);
Diverslandaj edukaj sistemoj, ktp. Mi estas konvinkita, ke
tiamaniere ankaux trovigxos facile diversaj auxtoroj, kiuj
versxajne senpage volas regule kontribui al la gazeto. Por tiu
celo almenaux mi volonte kunlaboros kun vi.

Tammo Kanter, Nederlando.

* * *

Nia celo estas doni informojn pri la esperanto-movado. Ekzistas
ja revuoj, kiuj specialigxis al iu fako: beletrajxoj, enigmoj,
fakaj artikoloj, ktp. Cetere jam ekzistas tia revuo, kiu havas
la saman stilon, kion vi proponas: la magazino MONATO okupigxas
pri cxio kio ne rilatas al la Movado, kaj ni okupigxas pri cxio,
kio rilatas al esperanto. Tamen jes, ni havas konkretajn planojn
de tempo al tempo aperigi lauxteme specialigitajn suplementojn
(eventuale ecx kajerojn) pri tekniko, vortaroj, literaturajxoj,
ktp. Ilia apero dependas de nia financa stato ( = nombro de
abonantoj), kaj de nia restinta energio.

L. Szilvasi

* * *

Laux la ideo de Majk SADLER (n-ro 8, p. 2) mi komparis mian
aktivan vortpovon en la germana (mia gepatra lingvo), esperanto
kaj diversaj "mondlingvoj". Jen la rezulto, sen uzo de vortaroj,
sen postaj korektoj:

Monto, monteto, altebenajxo. Germane: Berg, Hugel, Anhohe,
Hochebene. Angle: mountain, mountains. France: mont. Aliaj
lingvoj: -.

Mebloj: Tablo, tableto, segxo, tabureto, lito, kradlito, sofo,
fotelo, benko, skribotablo, bretaro, lampo, lustro, sxranko,
spegulo. Germane: la samaj. Angle: table, small table?, bed,
bench?, lamp, mirror. France: table, siege, lit, fauteuil,
lampe?, spegule?. Aliaj lingvoj: -.

La sama rezulto cxe korpopartoj, veturiloj, verboj ktp, kvankam
mi lernis la francan 8 jarojn, la latinan 6 jarojn, la anglan 2
jarojn kaj ankaux aliajn lingvojn!

Walter Klag, Auxstrio

* * *

Antauxe mi legis leteron de s-ro T. Kanter (NL) pri E-Servo por
Komercaj Interrilatoj (ESKI) en EVENTOJ, n-ro 8.

Pli malpli mi konsentas kun tia propono, kvankam mi opinias, ke
por tia grava tasko, la kunlaborantoj ricevu salajron, ecx etan.

Gxenerala volontula agado igxas amatora, neregula kaj diletanta;
cxiam gxi restas dua- tria- ecx kvara ranga!

Krome, tia ESKI nepre aktivu sine de kaj kunlaborante kun
samcelaj fakorganizoj, kiuj jam ekzistas kiel IKEF kaj Monda
Merkato. Kial disigi niajn homfortojn, kiuj jam tro malmultas?

Alia erarego, laux mi, estas opinii, ke ESKI estu nepre
senprofita. Senmone ne eblas sukcese agadi, nek nutri sin.

Germain Pirlot, Belgio

* * *

Responde al komentoj rilate al raporto pri tendaro SKOLTO'91, en
EVENTOJ n-ro 4.

Dum la pasintaj jaroj finn-pola kunlaboro ene de Skolta
Esperanto-Ligo floris pere de kunorganizitaj esperanto-kursoj
por geskoltoj, partopreno en finna tendarego TERVAS per
esperanta grupo internacia, kaj pinte, arangxado de SKOLTO'91,
internacia esperanta skolt-tendaro en suda Polio. La grupo de
kunlaborantoj nun vastigxis, kaj la tendaro SKOLTO'92 en
Slovakio estas cxefe arangxata pere de slovakoj, polaj kaj
belgaj fortoj.

Sed dauxre ni ne estas multaj. La kvanto de e-parolantaj
geskoltoj kiuj havas la eblecon samtempe partopreni tendaron
estas malgranda. Tial ni bonvenigas ankaux geskoltojn kiuj
lernas esperanton, sed por la komencantoj ni havas agxlimon de
14 jaroj por ebligi pli efikan instruadon. Bone parolantoj de
cxiuj agxoj estas bonvenaj. Neskoltoj estas bonvenaj, se ili
parolas esperanton kaj sincere volas partopreni skoltan tendaron
- ja abundas skoltaj tradicioj. Ni memoru, ke skoltigxo ne estas
malpermesita al iu ajn, kiu sincere volas tion.

Sekva-somere ni ne planas arangxi SEL-tendaron, sed kune
partopreni skoltan tendaregon en norda Germanio inter la 23-a de
julio kaj 2-a de auxgusto 1993. Pri tio montru vian interesigxon
al: Martin Bahr, Landenbeker Furtweg 256, DW-2050 Hamburg 80,
Germanio, tel.: +49-40- 7385146. Li atendas multajn
informpetojn.

Carola Antskog,
SEL-reprezentanto en Finnlando.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Monato
======

Internacia magazino sendependa

MONATO - Internacia sendependa magazino pri politiko, ekonomio,
kulturo. En esperanto pri cxio interesa, kio ne rilatas al la
movado! Formato A-4 32 pagxoj, kolora kovrilo!

La plej prestigxa nemovada revuo kun 200 konstantaj
kunlaborantoj! La abonprezo varias laux landoj.

Petu provekzempleron cxe: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei
140, B- 2000 Antwerpen, Belgio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Filatelistoj, kiuj deziras intersxangxi posxtmarkojn, bv. skribi
al:

Filatelista Asocio VOPh,
Getreidemarkt 1, A-1060 Wien, Auxstrio.

* * *

Mi volonte kolektus la mapojn de la tuta mondo. Cxu mi trovos
saman volontulon?

Krystyna Szymanska, PL-59-300 Lubin, ul. Pawia 30/2, Polio.

* * *

Geedzoj Marina (31 j. pentristino) kaj Anatolo (43 j. filologo)
sercxas geamikojn ne nur por korespondado, sed ankaux por
intersxangxi vizitojn. Kolektas esperantajxojn kaj interesigxas
pri moroj, kutimoj, vivmanieroj, ankaux pri historio kaj
praktiko de naturismo.

Anatolo Ivasenko,
350 000 Krasnodar, posxte restante, Rusio.

* * *

En 1992 esperantistoj povas senpage restadi en la Tendumejo
Esperantista Sonnenheim. Tel: 441220, adreso: CH-9424 Rheineck
cxe Bodenlago

* * *

Hajnal MacGill, la jxus alveninta filino de Stefan MacGill
salutas la eksteran mondon kaj siajn gepatrojn!

* * *

En la antauxa numero de EVENTOJ, n-ro julio (1)-91, la
titolpagxa foto estas transprenita el la GEJ-gazeto.

*************************************************************************

RECENZOJ
///////

Nova lernolibro

Tendaraj tagoj - 2!
===================

Aperis la dua kajero de la lernolibro por junuloj "Tendaraj
tagoj". Gxi dauxrigas la farojn, planojn kaj aventurojn de
partoprenantoj en internacia esperanta tendaro. La du kajeroj
liveras cxirkaux tri kvaronojn de la esenca gramatiko de la
lingvo - suficxa por komuniki kaj konversacii je internacia
nivelo.

La lernolibro estas pretigita laux la situaci-komunika skolo, ne
estas ligita al iu nacia lingvo, do uzeblas internacie, kaj
estas destinita unuavice al lernantoj inter 10 kaj 14 jaraj.

Prezo cxe UEA: 15 NLG kun triona rabato ekde tri ekz. Prezo cxe
ILEI: 45 svedaj kronoj. Prezo en Hungario: 140 forintoj (110 por
kvantaj mendoj).

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Viktoria Bolla, 17 jara lernantino dez. kor. cxefe el Japanio,
Hispanio kaj Svislando. Interesigxas pri muziko, libroj, homoj.
Adr.: Bulcsu u. 9. H-2120 Dunakeszi, Hungario.

* * *

Csaba Helmle, Labanc u. 16/b, H-1021 Budapest, Hungario, 15 jara
lernanto, interesigxante pri cxio, sercxas korespondajn amikojn
el Britio, Belgio, Francio, Nederlando kaj Danio.

* * *

Eszter Makrai, Bajcsy-Zs. u. 14, H-2132 God, Hungario
interesigxas pri muziko, bestoj, desegnado, libroj, dancado
volas kor. cxefe al Auxstralio, Hindio, Usono, Francio.

* * *

Marcela Nitu, 29 j. oficistino, str. Strudului, bl. 6. ap. 21,
R-2400 Sibiu, Rumanio.

* * *

Ewlina Prazuch, Owczary 107, Pl-28100 Busko-Zdroj, 20 jara
frauxlino dez. kor. kaj pretas je reciproka gastigado.

* * *

M. Jose Spada, Rua Siqueira Campos 3912, BR-15010 S.J. Rio Preto
(SP), Brazilio dez. kor. kun diversaj landoj.

* * *

Sub la nomo de KORESPONDI ni kreis bultenon kaj servon por
faciligi la korespondadon kaj cxiajn amikajn rilatojn.

Korespondemuloj! Sendu vian anonceton por senpaga presigo en la
bulteno KORESPONDI. Specimeno estas ricevebla kontraux 3 IRK
(respondkuponoj) aux du dolaroj cxe la eldonanto: R. Melo, 34
Avenue de Russie, F-03700 Bellerive s/Allier, Francio.

* * *

Yuriko Yamaguchi, 5-22-13 Doka Minamiku, Yokohama, Japanio volas
korespondi kun vi, kaj ne nur kun vi.

* * *

Gilles Wallez, B.P. 1471 Abidjan, Cote d'Ivoire volas korespondi
kun kvin kontinentoj.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Kiam, kial kaj kiel mi lernis esperanton?
=========================================

Mi lernis la lingvon dum la somero de 1912. Kun mia amiko,
Ludoviko Gyoxri Nagy mi promenis sur la cxefstrato de Miskolc,
kaj en montrofenestro ni ekvidis Esperanto-gramatikon. Mi jam ne
memoras, kiu el ni proponis la eklernon, suficxe, ke ni tuj
interkonsentis.

Kial? Se mi bone memoras, sole pro scivolo pri la strukturo de
artefarita lingvo, do pro pure lingvistika interesigxo. Post
unu-monata reciproka instruado diligenta ni jam komencis grandan
konkurson pri posxtmark-kolektado (kompreneble: posxtmarko
bildflanke). Ni ekkorespondis kun la tuta mondo. Kaj la
konkurson gajnis - ne ni, sed tria persono, nia komuna amiko kaj
instruato, al kiu ni liveris la korespondajn tekstoskemojn, kaj
kiu - gxis hodiaux ne lernis Esperanton. Mi senrevigxis pri la
posxtmark-kolektado, mi volis min nun perfektigi en la lingvo.
Nu - plej bone oni lernas instruante: mi priparolis kun mia
amiko kursogvidadon dum la somero de 1913. Nia neforgesebla
Giesswein, laux niaj petoj, vojagxis al Miskolc, faris
propagandan paroladon, kaj gxin sekvis nia kurso. Mi bone
memoras, kiel ni iris kalesxe de domo al domo por varbi publikon
per persona persvado. Sed tiamaniere ni sukcesis kuntrumpeti
vere rekordan publikon. La kurso estis la kutima kurso
Esperanta: multaj komencantoj, malmultaj finantoj. Gxi estis
certe plej efika por mi mem, je la fino mi jam sentis min tute
certa en la lingvo.

Kaj miaj lingvistikaj interesoj ne lasis min ripozi. Avide mi
legis cxion rilatantan al lingvaj problemoj, mi kritikis la
lingvon, havis reformideojn, kaj fine mi bele atingis la bluajn
bordojn de Ido. Mi lernis gxin. Poste mi komencis fari
verstradukojn, samtempe en Esperanto kaj Ido. Surprizis min la
granda matureco, fleksigxemo, elasteco, versebleco de Esperanto,
dum Idon mi trovis nematura, rigida, seka tro artefarita. Ofte
mi devis fari, kiel poezian permeson, deflankigxon de la rigidaj
Idaj derivreguloj, kaj per tio nevole reveni al Esperantaj
formoj. Fine, kiam mi eksciis, ke mia Ido jam estas neekzistanta
lingvo, cxar dumtempe oni definitive fiksis Idon en alia formo,
ol mi lernis gxin el mia lernolibro, mi decidis ne lerni plu cxi
tiun novan formon kaj resti definitiva esperantisto. Poste venis
la milito kaj Esperanto por mi tute eksilentis.

Gxi eksilentis, dormis, sed ne mortis. En 1918, reveninte al
Budapest, mi tuj reauxdis cxian vocxon en mia animo. Kaj de tiam
- sed tio cxi jam ne apartenas al cxi tiu temo.

Hungara Heroldo 1930,
resp. Bulteno de HEK aprilo 1958.
Kolomano Kalocsay.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Ne forgesu!
===========

Kongresejo: Auxstria Centro Vieno,
Am Hubertusdam 6,
A-1220 Wien.
Telefono: (+43-222) 2323690.

* * *

Esperanta sonkasedo senpage!
============================

Vidu la alvokon sur la suplementa pagxo!

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE
============================================

Internacia Scienca Asocio Esperantista, I. S. A. E., fondigxis
dum la 2- a Universala Kongreso de Esperanto en Gxenevo la 30-an
de auxgusto 1906. Formale la asocio estis fondita en la 3-a
Universala Kongreso en Kembrigxo en 1907. La iniciatinto estis
la fama franca balistikisto generalo Hippolyte Sebert, kiu jam
antaux tiu tempo tre trafe agadis por veki la intereson de
sciencistoj pri la internacia lingvo. Unua sekvo de liaj
klopodoj cxe la Franca Akademio de Sciencoj estis, ke 20
akademianoj sendis leteron al la Internacia Asocio de Akademioj
kun pledo por uzo de esperanto en sciencoj.


Cxefagado: Scienca Revuo
------------------------

Jam en 1904 oni komencis eldoni Internacian Sciencan Revuon kun
kontribuajxoj de eminentaj sciencistoj; temis parte pri
ampleksaj tradukitaj referajxoj, sed ankaux pri raportoj pri
originalaj esploroj. Gxi ludis gravan rolon por ellaborado de la
scienca lingvouzo en esperanto. Post la dua mondmilito I. S. A.
E. en 1949 komencis eldonadi la nunan Sciencan Revuon, kun
enhavo gxenerale tre altnivela. Gxin eldonadis dum multaj jaroj
la nederlanda eldonejo Muusses, redaktoroj estos d-ro Roelofs,
d-ro Makkink kaj d-ro Hamming. Poste la eldonadon transprenis I.
S. A. E. mem, sub redaktado de profesoro Popovicx, kaj poste de
d-ro Jozef Kavka. En la lastaj jaroj redaktas s-ro Rudi Hauger
kunlabore kun mi. La revuo publikigas multajn el la prelegoj de
la Internacia Somera Universitato, kaj multajn bonegajn,
gxenerale klerigajn referajxojn kaj originalajn studojn, ankaux
koncerne al la lingvo esperanto kaj al la bibliografio de gxia
literaturo. La enhavo estas tia, ke cxiu klera homo povas gxin
legi kun profito, kaj gxi meritas esti legajxo ankaux en vastaj
rondoj ekster tiuj de la sciencistoj.


Libroj, traktajxoj, resumoj
---------------------------

Pli grava ol la eldonado de sciencaj revuoj tute en esperanto
tamen estas, ke nia lingvo eniru la gxeneralan nacilingvan
sciencan gazetaron, ke en la revuoj de sciencaj esploroj kaj
observoj aperu traktajxoj de kompetentaj fakuloj pri iliaj
rezultoj, en esperanto, aux ke oni minimume aldonu al siaj
traktajxoj en aliaj lingvoj resumon en esperanto. Estas
evidente, por ke nia lingvo havu ian sxancon por esti adoptata
de la sciencistoj, estas necese, ke ili vidu ke la lingvo estas
uzata de kolegoj.

La esperantistaj sciencistoj produktis ne nur traktajxojn kaj
artikolojn en revuoj kaj gazetoj, aperis ankaux scienctemaj
libroj en nia lingvo. La pli multaj estas popularsciencaj, kiel
ekz. "La vivo de la plantoj" de la konata dana botanikisto prof.
Paul Neergaard, sed aperis ankaux pure sciencaj libroj, kiel
ekz. "Atakoj kontraux gxardenplantoj" de la sama auxtoro, libro,
kiu spertis tradukojn en naciajn lingvojn, aux la ampleksa verko
"Likenoj de okcidenta Euxropo".

Kiam estigxis la ondo de intereso pri esperanto, unue en Irano,
poste en Cxinio, kaj en malpli alta grado ankaux en kelkaj aliaj
landoj, aperis la demando pri lernolibroj en esperanto pri
diversaj sciencaj kaj teknikaj fakoj. Tiam nia reprezentanto en
Cxikago, ingxeniero Kent Jones, kolektis internacian grupon de
esperantistaj kemiistoj, kiu entreprenis la tradukon de 574
pagxa grava universitata lernolibro pri kemio, kiu espereble
baldaux povos aperi. Ni esperas entrepreni tradukadon de similaj
lernolibroj ankaux pri aliaj fakoj. Kiam la studentoj, precipe
tiuj de la tiel nomata tria mondo, konstatos, ke oni povas
plenumi universitatnivelajn studadojn per la Internacia Lingvo,
tio sendube kreskigos la komprenon pri la utilo de esperanto.
Similan efikon havas ankaux la aperado de fakaj terminaroj kun
difinoj en esperanto kaj ofte kun tradukoj en naciaj lingvoj.


Strukturo de ISAE
-----------------
Kiel nun laboras la Internacia Scienca Asocio Esperantista? La
asocio konsistas nur el individuaj membroj. En landoj, kie ni
havas plurajn membrojn, funkcias landa delegito, kies taskoj
estas varbi membrojn, kolekti la kotizojn kaj transsendi ilin al
la kasisto, nuntempe logxanta en Svisio, kaj cetere klopodi por
interesigi la rondojn de sciencistoj kaj teknikistoj en siaj
landoj. En kelkaj landoj, Britio, Nederlando, Norvegio, la
membroj formas landajn filiojn, el kiuj precipe la nederlanda
vigle funkcias

Aliflanke samfakaj membroj povas formi fakajn sekciojn. La
landaj delegitoj, prezidantoj de landaj filioj kaj de fakaj
sekcioj formas la Komitaton, al kiu aligxas ankaux la redaktoraj
funkciuloj de Scienca Revuo. La Komitato elektas la Estraron. La
Estraro gxis nun konsistis el 11 membroj kaj elektigxis cxiun
kvinan jaron. Sed 11-membra estraro dissemita en tri mondpartoj,
peze laboris, kaj oni jxus reduktis la estraron al kvin personoj
elektataj cxiun trian jaron.

La jara kotizo, kiu inkluzivas abonon al Scienca Revuo, estas
egalvaloro de 25 svisaj frankoj. Landajn delegitojn ni havas nun
en dudek kelkaj landoj, en cxiuj kvin mondpartoj.


ISAE eliras el la antauxa krizo
-------------------------------

Mi ne volas kasxi, ke antaux kelkaj jaroj la asocion trafis
grava krizo. La gxenerala sekretario, malsanis, ne postulis
raportojn de delegitoj, filioj kaj sekcioj, kaj nenion faris por
enkasigo de kotizoj. Sekve ni povis eldoni nur po unu kajero de
Scienca Revuo jare anstataux 4 aux 6. Sed per energia agado de
la sekretario-kasisto, s-ro Rudi Hauger en Svisio, kunlabore kun
la prezidanto, oni nun sukcesis revenigi la asocion sur bonan
vojon. Al tio grave kontribuis valora ekonomia helpo, kiun la
norvega filio ricevis de la Legaco Rolf Uhlen de la norvega
movado.


Membrigxu en ISAE!
------------------

Mi vokas al cxiuj sciencistoj kaj teknikistoj, profesiaj kaj
amatoraj, kaj ankaux al cxiuj, kiuj interesigxas pri progresigo
de esperanto en la sciencaj kaj teknikaj rondoj, aux kiuj sxatas
legajxojn pri sciencaj kaj teknikaj temoj, aligxi al I. S. A. E.
Niaj kotizaj enspezoj ankoraux ne suficxas por eldoni la normale
minimume 4 kajerojn de Scienca Revuo jare. Samtempe mi volas
instigi la membrojn sendi interesajn artikolojn al Scienca Revuo
por publikigo. Ni momente ne havas abundon da publikiginda
materialo.

Niaj planoj estas antaux cxio certigi regulan aperigon de
Scienca Revuo. Cetere ni intencas sercxi kontakton kun aliaj
sciencaj organizajxoj neesperantistaj por atentigi ilin pri la
utilo de la internacia lingvo, kaj ni volas instigi niajn
membrojn verki traktajxojn en esperanto ankaux por nacilingvaj
revuoj, aux almenaux provizi siajn alilingvajn verkojn per
resumoj en esperanto. Lauxsperte la pli multaj revuoj akceptas
almenaux tiajn resumojn, kaj ili montras al la legantoj, ke nia
lingvo estas uzebla kaj uzata.

Fine mi ripetas mian admonon al cxiuj sciencistoj, teknikistoj
kaj iliaj interesigxantoj membrigxi en ISAE!

Liston de landaj delegitoj petu cxe la sekretario de ISAE.
Membrokotizon vi povas sendi cxu al via landa peranto cxu rekte
al la kasisto de ISAE. Dankon.

C. Stop-Bowitz
prezidanto de ISAE.

Statuso: ISAE estas aligxinta faka asocio de UEA.

Celo: ISAE celas apliki kaj fine akceptigi esperanton en la
sfero scienc-teknika. Gxi estas ligilo inter
sciencistoj/teknikistoj el cxiuj sciencaj fakoj.

Agado: ISAE aperigas Sciencan Revuon kaj kunvenigas siajn
membrojn cxiujare en la UK. Gxiaj sekcioj organizas seminariojn
aux eldonas fakajn revuojn.

Organo: Scienca Revuo prezentas grandparte originalajn studojn
el la plej diversaj fakoj. Gxin akompanas Bulteno kun informoj
por la membroj.

Terminologia Centro estas komuna organo de ISAE kaj Akademio de
Esperanto.

Membrokotizo: 25 svisaj frankoj. (Gxi inkluzivas ankaux la
abonon al Scienca Revuo).

UEA-konto de ISAE: isae-z.

Prezidanto: prof. d-ro C. Stop-Bowitz, Camilla Colletts vei 3, N-0258
Oslo-2, Norvegio, tel. +47-2-448085.

Sekretario-kasisto: Rudi Hauger, Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt,
Svisio. Posxtcxekkonto Z"urich, 80-5909-0, menciu "Pro ISAE".

Direktoro de Terminologia Centro: Rudiger Eichholz, R.R.1, Bailieboro,
CDN-K0L 1B0, Kanado.

laux la Gvidlibro-91 de UEA

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor