Eventoj n-ro 0006, 2/majo - '92,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - SAT-Kongreso en Litovio
                         - Karaj legantoj,

Teorio:                  - Reago al la "Rauxma Manifesto"
                         - Urboj por vivi
                         - Felicxan Paskon?

Nekrologo:               - Gaston Waringhien (1901-1991)

Esperanto aplikata:      - Esperantligva QSL-karto por radioamatoroj
                         - Diina masagxo
                         - Seula Esperanto-Kulturcentro

Komerca aplikado:        - Komerca katalogo el Meuse
                         - Esperanto-Infofono refunkciis

Movado:                  - 20 jaroj de IKS
                         - 25-a PIF
                         - Aha...!
                         - Estrara dejxoro cxe TEJO

Konkurso:                - LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVICx"

Arangxoj:                - Karlskoga Popola Altlernejo
                         - La 28-a en Anapolis
                         - Internacia Junulara Renkontigxo en Rumanio
                         - 25-a Internacia Renkonto Naturamika (IREN)
                         - Komuna Kristana Kongreso
                         - Cxu bicikli? Jes nature!
                         - Intensa Pedagogia-Metodika Kurso de ILEI

Lingvo:                  - Iom pri 'ANKAUx'

Esperanto eb radio:      - ***

Recenzoj:                - Historio de la Mondlingvo
                         - Vina Seminario - ankaux cxi jare

Mallonge:                - ***
La leganto:              - ***
                         - Godfried Bomans: PIETER BAS

Anoncetoj:               - ***

Movada lernejo:          - Celoj de SAT estas

Korespondi deziras:      - ***

Lastminute:              - Aperis la cxi-jara Pasporta Servo!

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

SAT-Kongreso en Litovio
=======================

La 65-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazos inter
05.08.92.-15.O8.92. en Kaunas, Litovio. Iom pli detale pri SAT vi vidu la
rubrikon "Movada lernejo".

La kongreson povas partopreni ne nur la membroj de SAT, sed ankaux cxiuj
gastoj estas bonvenaj. La kongreso okazos en studenta urbeto de Litovia
Agrikultura Akademio, kelkajn kilometrojn for de Kaunas. Alveno al la
kongreso la 4-an de auxgusto, forveturo la 15-an. La nombro de
kongresanoj ne estas limigita. Partopreno nur portempa ne estas
dezirinda.

Logxado en studentaj domoj, en unu- kaj kelklitaj cxambroj. (Komunaj
kuirejoj, dusxejoj k.s.). Dezirantoj povas logxi en hotelo en Kaunas laux
aparta peto kaj pago. La mangxado estas organizita por cxiuj en studenta
mangxejo.

Aligxo: Por aligxi al la kongreso necesas plenigi apartan specialan
aligxilon, kion vi povas ricevi de la Organiza Komitato, aux rekte de
SAT.
La kotizoj (kongreskotizo + restadkostoj) estas aparte difinitaj por
pagipovaj okcidentaj landoj (landoj "A"), por aliaj landoj(landoj "B")
kaj por la eks-Sovetiaj landoj (landoj "C").

Kongresanoj el landoj "A" devas pagi la kotizojn (kongreskotizo inter
175-700 FRF, restadkostoj 1.500-2.500 FRF) al la posxtkonto de SAT en
Parizo, esperantistoj el landoj "B" povas pagi la kotizojn en rubloj(!)
(kongreskotizo 35-120 RBL, restadkostoj 300-400 RBL) surloke post la
alveno. Por partoprenantoj el eksa Sovetio estas difinitaj aparte favoraj
prezoj. La restadkostoj kovras la kostojn de 10 diurnoj (tag-noktoj) en
studentaj domoj, trifojajn mangxojn dum 10 tagoj, ekskursojn, kaj panon
de la kultura programo. (informoj laux Ia suplemento de Sennaciulo nr-o
1038.)
Pliajn detalojn, kaj aligxilon petu cxe SAT, aux rekte cxe la Organiza
Komitato:

Povilas Jegorovas
233000 Kaunas-C, pk 167. Litovio.
Tel.: (ofica) + 7 0127 2018503 Fakso: +7-0127-204970 (aldonu "Esperanto")

*************************************************************************

Karaj legantoj,
===============

plej unue sincerajn dankojn al viaj multaj lauxdaj kaj kuragxigaj
leteroj, kiuj - sincere dirite - tre ofte redonis niajn energiojn kaj
fidon por venki tiujn tasko-ondon kaj malfacilajxojn, kiuj aperis cxe la
startigo de EVENTOJ.

Nun, post 5 sukcesaj numeroj ni iom trankviligxas. Abonantoj estas nun en
37 landoj, komencis la ekfluo de materialoj, unu post la alia anoncas sin
novaj kotizperantoj kaj tago post tago venas novaj abonantoj.

Ni scias, ke ni havis plurajn erarojn. Ofte okazis lingvaj kaj
preseraroj, kelkfoje estis forlasita la titolo de la koncerna revuo el
kiu ni represis artikolon, foj-foje ni hazarde ripetis la samon
materialon en sinsekvaj numeroj, anstataux afisxo aperis nur griza
makulo, de numero al numero sxangxigxis la paper- kvalito, ktp, ktp. Mi
pardonpetas pro ili, kaj mi esperas, ke ankaux vi spertas (spertis jam)
ilian plibonigxon.

Eble ne cxiuj scias, ke esperantistoj en Britio, Cxehxoslovakio, Francio
Germanio, Hungario kaj Polio ricevis nacilingvajn varbilojn, ja ni volis
(kaj volas) ligi al la movado ankaux la ne-perfekte-parolantojn, la
jxusajn kursfinintojn, kaj cxefe la movade nespertulojn. Ni ricevis
kelkajn protestleterojn pro la uzo de naciaj lingvoj, sed evidentigxis ke
nia decido estas gxusta kaj efika.

Cxirkaux 2/3-oj de leteroj esprimis malfidon al projekto lancxi du-
semajnan gazeton. Mi esperas, ke la gxisnunaj kaj postaj numeroj
konvinkis (-os) la dubulojn. Garantio por la dauxra apero estas inter
aliaj - ankaux la investita kapitalo, kio ebligus la eldonon de la gazeto
por pli ol unu jaro, ecx se ni havus nek unu abonanton...

Tre multaj ne konscias, do mi emfazas, ke ni NE estas posteuloj nek de
Budapesxta Informilo, nek de Hungara Informilo, nek de Hungara Vivo. Ni
havas nenian juran rilaton al Hungara Esperanto- Asocio, HEA. (Eble iam
ni rakontos pri la aferoj kaj rilatoj pli detale...)

Mi emfaze petas Vin, se vi volas sendi materialon al ni, NE sendu gxin al
HEA, cxar tiuj ne alvenas al ni!

- Multaj demandis pri aperigo de kompleta vojagxkalendaro. En tiu cxi
  jaro almenaux por somero ni jam ne faros tion, por la sekva(j) jaro(j)
  ni ankoraux ne havas tian planon. Estis pluraj petoj pri anonctarifoj.
  Pro la multaj ceteraj taskoj ankoraux ni ne finpensis la aferon, - tio
  signifas ke dume (gxis alia informo) por movadaj aux esperanto-rilataj
  anoncoj ni ne postulas pagon! (Sed kompreneble tenas la rajton
  mallongigi aux gxenerale ne akcepti gxin). La komercajn reklamojn ni
  traktas aparte. Eventualajn sxangxojn ni kompreneble publikigos, kaj vi
  trovos gxin en la koncerna rubriko.

- La fak-aplikaj, ekonomiaj, komercaj temoj sxajne estas inter la plej
  favore akceptataj. (Multaj menciis, ke abonas la gazeton gxuste pro
  tiuj artikoloj.) Ni tre gxojas, se vi helpus al ni, kaj sendus
  informojn, artikolojn pri tiu temo, kaj pri la nemovada uzo de
  esperanto. - Oni (=ni) faras gazeton, por ke esperantistoj legu gxin.
  Se io ne placxas al vi, ni volonte akceptas viajn kritikojn. Se EVENTOJ
  placxas al vi, ni tre gxojus, se vi montrus la gazeton al viaj amikoj,
  konatoj, kaj helpus al ili aboni la gazeton (novaj abonantoj ricevas
  auxtomate ankaux la gxisnunajn numerojn gxis ilia elcxerpigxo.) Ni
  estas konvinkitaj, ke konstanta ligilo kaj dauxra informricevo multe
  helpos al individuoj resti esperantisto, ecx se momente li/sxi ne havas
  tempon, monon, ktp. por vojagxi al diversaj esperanto-arangxoj.

Starante je via servo

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

TEORIO
//////

Reago al la "Rauxma Manifesto"
==============================

El la demandoj starigitaj de Stefano MacGill mi ellevas nur unu, nome
"kiomgrade vi mem kredas, ke Esperanto devus igxi la dua lingvo por
cxiu?"

Tia slogano estus reala, se Esperanto havus miloble pli vastan
popularecon, uzatecon, kaj se gxi estus jam plene ellaborita por cxiuj
kampoj de la homa aktiveco. En komenca stadio, cxar, bedauxrinde, ni
cxiam ankoraux trovigxas tie, ni ne povas profituzi tiun sloganon, kies
validecon mi, kompreneble, plenkredas, alie mi ja ne laborus por gxi
plenenergie. Tamen momente, cxe nia evolufazo, sxajnas al mi, por klare
bildigi la situacion, kvazaux griza museto dezirus konkuri pri forto
kun kolosa elefanto. Estas komike, cxu ne?

Kion do ni povas aux devas fari nuntempe por eviti ridindecon, kaj
malgraux cxiuj obstakloj tamen antauxenpusxi la cxaron do la Internacia
Lingvo? Mi trovas plej prudente postuli por gxi cxie, kie montrigxas
ebleco tiujn samajn rajtojn, kiujn posedas iu ajn fremda lingvo, t.e.
Esperanto estu konsiderata kiel unu el la ekzistantaj lingvoj. Se oni
rifuzas nin, ni povas protesti aludante pri la forfalinta jarcento kun
multaj lingvaj valorajxoj kaj menciante, ke diskriminacio kaj demokratio
neniel harmonias. Unua pasxo por efektivigi la supran cxefcelon povas
esti gxenerala rekono de Esperanto kiel plenvalora lingvo. Tra ties
agnosko kondukas vojo al la fina celo.

Due, plej elokvente ni povas argumenti per praktikaj ekzemploj. Tio
signifas, ke ni devas ne paroli, sed uzi la lingvon por praktike valoraj
celoj. Tio ne estas ia nova malkovro! Miloj da bonaj esperantistoj penis
kaj penas prezenti la praktikan utilon de la Internacia Lingvo. Sed ni
nombras ankoraux tro malmulte kaj nia forto estas loke disigita, ni
simple ne havas do suficxan energion komenci totalan atakon. Al cxiu nia
iniciato povas aligxi nur kelkaj centoj da adeptoj, apogantoj, sed tio
evidente ne povas venigi okulfrapajn rezultojn. Jen tial mi rekomendis
jam antaux pluraj jaroj elekti la cxefajn, determinajn terenojn kaj
koncentri nian forton al tiuj aktivecoj, cxar mi estas profunde
konvinkita; ke trarompinte unu- aux duloke la muron de la silento ni
certe povos plue progresi. Post longa meditado mi trovis unuarangaj
agadkampoj:
instruadon (cxefe fremdlingvan instruadon) kaj turismon. Cxi-terene ni
havas jam konsiderindan forton kaj sperton, tamen ni devus paroli ne pri
niaj propraj zorgoj, problemoj, sed - kaj cxefe -doni ion komune
redaktitan, kompilitan kaj valoran por la publiko ekstera. Ni devus ja
peri, ne krei informajxojn.

Kiel vi opinias pri tio?

Kruco

*************************************************************************

Urboj por vivi
==============

Seminario pri urboplanado

18.07-24.07.1992. Berlino, Germanio

- ne pli ol 30 partoprenantoj
- internacia partoprenantaro
- senpera sperto de urboj en sxangxo
- ekskursoj al Berlino kaj Potsdamo
- seminaria programo en malnova kastelo
- prelegoj, laborgrupoj, diskutoj pri la temo
- ludoj, kradrostado, muziko en la parko

Kotizoj: baza kotizo 200 DEM. Krompago por pli ol 26-jaruloj, aux
Germanoj ne ordinaraj membroj de GEJ: + 50 DEM. Rabato (por
orienteuxropanoj, studentoj, lernantoj, senlaboruloj: - 50 DEM.

Berlina oficejo de Germana Esperanto-Junularo,
Unter der Linden 38, DO-1086 Berlin Germanio.

*************************************************************************

Felicxan Paskon?
================

Tiun cxi bondeziron versxajne vi neniam vidis kun demando-signo. Kial ni
ne vidis en Eventoj pripaskajn artikolojn? Ne, cxar Pasko en si mem estus
malbona, sed cxar gxi ne estas esperantista festo, kaj kiel tio koncernu
primovadan revuon? Eble kelkaj ofendigxas pro tio, cxar en la individuo
mem kaj en certa komunumo tio, kiel multaj aliaj festoj kaj kutimoj,
estas nedisigebla.

Se festi tiun, kial ne ankaux tiujn de Cxiuj eblaj aliaj mondkonceptoj,
religioj. Fakte, kial ne? Certe, tio eblus (almenaux oni povas klopodi
kontentigi cxies interesojn), sed tio eble ne estas tasko de movada
gazeto. Movada gazeto devus flegi festojn, valorojn komunajn al cxiu
movadano.

Sed cxu la esperanto-movado havas suficxe da propraj kutimoj, propraj
festoj? Cxu estus inda pli feste festi certajn datrevenojn de la
naskigxtago de Zamenhof gxis la unua kongreso kaj similaj mejlosxtonaj
okazajxoj? Eble estus grave remalkovri forgesitajn signifajn okazajxojn
kaj datrevene rememorante je ili oni eltirus sagxajn konkludojn por la
nuntempo kaj estonto? Eble estus bone, sed tio gxis nun ne estas tre
farata: Kaj se jes, do averagxa movadulo ne tiom entuziasme sekvas la
kultadon de tiuspeca kulturo.

Aux cxu kulti universalajn valorojn, kiel ekzemple paco, toleremo? Kiuj
estas tiuj valoroj, cxu iam de cxiuj esperantistoj difinitaj? Tiuj kelkaj
deklaroj kaj manifestoj, kiujn oni povus esplori, cxu ili ne estis nur la
opinioj de la subskribintoj? Sed kiel deklari ion en la nomo de cxiuj
esperantistoj?

Eble ni ne tro insistu krei propran kvazauxnacion, sed ni fieru esti ano
de niaj aliaj komunumoj (naciaj, religiaj, partiaj) kaj esperanto estus
nur ilo, per kiu ni fremduloj unu al la alia nur komunikas? Ekzemple se
parto de la esperantistaro, grupo de kristanaj esperantistoj faras ion
okaze de kristana festo (ekzemple salutmesagxas), tio estas jam aplikado
de la lingvo, altranga celo de la movado, do loko por gxi en movada
revuo.

Sandor Hideg,
Hungario

* * *

Tio estas nur unu el la eblaj opinioj, pri kio certe multaj ne konsentas.
Al la temo ni ankoraux certe revenos, ekzemple kiam ni traktos la
trajtojn de nia komunumo... - L.S.

*************************************************************************

NEKROLOGO
/////////

Gaston Waringhien (1901-1991)
=============================

En la komenco de februaro 1992 atingis min la dolora novajxo, ke
Profesoro Waringhien ne plu estas inter ni. Tiu cxi granda bato al la
tutmonda esperantistaro estos dolore sentata ecx tie cxi, je la fino de
la mondo, en nia antipoda lando Nov-Zelando. Waringhien estis la plej
granda esperantisto vivanta gxis la fino de 1991 en Parizo. Auxtoro de la
Plena Ilustrita Vortaro kaj de la Plena Analiza Gramatiko, ambaux en
kunlaboro de D-ro Kolomano Kalocsay en Budapesxto, li helpos nin ecx post
la morto. Kun sia mirinda intuicio; Zamenhof donacis al la mondo la
Fundamenton de la Internacia Lingvo kies unuecon certigis du grandaj
discxiploj: Waringhien kaj Kalocsay. Iliaj verkoj certigas la unuecon kaj
malhelpos la disdialektigxon de nia bela lingvo. Sed tio ne estas tuto.
Ili estis ankaux talentaj verkistoj kaj inspiritaj poetoj kies verkoj
servos kiel auxtoritataj modeloj dum multaj jaroj. Speciala merito de
Waringhien estas, ke li fondis nian esean literaturon per serio de
universitatnivelaj volumoj kun filozofia bazo, kies enhavo ecx pli gravas
ol la formo.

Kun Zamenhof ni povas nur diri: En Elizeo por vi cxiam dauxros nia amo.

Jozefo Major,
red. de Nov-Zelanda Esperantisto

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Esperantligva QSL-karto por radioamatoroj
=========================================

La hungara filio de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj
Radioamatoroj) presis belaspektan trikoloran esperantlingvan
konfirmkarton. (Gxin sendas la radioamatoroj unu al la alia post sukcesaj
radiokontaktoj por konfirmi gxin ankaux skriboforme.)

La QSL-kartoj estas preseblaj ankaux por aliaj dezirantoj kun cxies
individuaj datumoj (voksigno, nomo, adreso, ktp). Minimuma mendebla
kvanto:
400 ekz., sume 23 NLG. La sumo malkreskas cxe pli granda mendita kvanto.
Pliaj informoj cxe:

s-ro Laszlo MATUSINKA,
H-2730 Albertirsa, Gyozelem u. 2. Hungario

*************************************************************************

Diina masagxo
=============

Fine de januaro '92 kunlaborante kun Internacia Instituto por Preventa
Medicino el Tokio, IKoSo arangxis sukcesan kurson de "Diina masagxo" por
30 personoj. I.a instruisto estis s-ro Shigieru Hashimoto. Pluraj gazetoj
skribis pri la kurso, la radio kaj televido dedicxis al gxi grandan
atenton.

IKS deziras ne nur dauxrigi la kunlaboron kun Internacia Instituto de
Preventa Medicino en Tokio, sed ankaux invitas aliajn fakulojn pri natura
medicino estonte kunlabori. Bonvenaj estas ankaux aliaj kunlabor-
proponoj.

Internacia Kultura Servo
Amrusxeva 5/1, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

Seula Esperanto-Kulturcentro
============================

Antauxnelonge estis fondita la Seula Esperanto-Kulturcentro, kies cxefaj
agadterenoj estas organizado de esperanto-kursoj, perado de diversaj
revuoj, kaj vendado de esperantaj libroj.

SEK eldonis 12 pagxan katalogon de siaj ofertoj (en la korea lingvo), kiu
listigas 279(!) E-librojn, krome diversajn glumarkojn kaj esperantajxojn.
La centro jxus eldonis belan, multkoloran blokon de esperantaj glumarkoj.

Kontaktadreso:

Seula Esperanto-Kulturcentro,
Lee Jung-ke, direktoro
100630 CPO Box 3047 Seulo, Koreio. Tel./Fakso: +82-2-7795936

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Komerca katalogo el Meuse
=========================

La komerca kaj industria cxambro de la urbo Meuse en Francio eldonis
inventaron de la lokaj industri-produktoj la unuan-fojon jam en 1986.

En 1992 tiu sxtatofico denove uzas la internacian lingvon. En la cxijara
katalogo pri turismo, ekonomio kaj industrio krom la kutima franca, angla
kaj germana lingvo apudas ankaux esperantaj tekstoj. (Aparte atentu pri
la pagxoj 16-19!)

La aperon de esperanto en la katalogo pri nacia Komerca kaj Ekonomia
Fakgrupo), direktoro de la komerca cxambro de Meuse. Al li apartenas la
tasko pruvi al sia prezidanto, ke esperanto tauxgas kaj utilas por
internaciaj komercaj intersxangxoj. La katalogo estas havebla kontraux 10
internaciaj respondkuponoj, aux samvalorajxoj ( = C. 40 Frankoj), kaj
estas bonvena cxies helpo en ties diskonigo, kaj en skriba reago al la
eldoninto. La katalogon petu cxe: Chambre de Commerce de la Meuse Parc
Bradfer, F-55000, Bar Le Duc, Francio.

* * *

Rumano sercxas partneron kiu povas oferti masxinetojn, semajn k.a. por
kulturi 1-50 hektarojn da tero. Popu Craciun, Str: mehedinti 54-56 bl
D5/ap.312, RO-3400 Kolozsvar/Cluj.

* * *

Plantu persistajn plantidojn el mezfinnlanda plantidejo Akonen. Mendu
Ilin de Pentti Tormala, Domargard, SF-06100 Porvoo, Suomio- Finnlando.

* * *

Reprezentanto de `LIBROTUR" en Lublin sercxas kontaktojn kun
Esperantistaj kaj turismaj agentejoj en Hispanio por priturismaj celoj.
Interesitaj bv. skribi al: Vicdirektorino de Biuro Turistycki
Esperanckiej LIBROTUR ul. Krak.-Przedmiescie 59/7, PL-20-076 Lublin,
Polio.

* * *

Se vi deziras trovi negoc-partnerojn kaj establi komercan kunlaboron kun
firmaoj kaj entreprenoj en Respubliko Uzbekistano kaj Meza Azio en (plej
diversaj) sferoj kiel fondo de komunaj entreprenoj, internacia turismo,
importo, eksporto, ktp. turnu vin kun viaj ideoj kaj proponoj al: FIRMAO
"ORIENTO" Anatolo Ionesov, direktoro pk 76 703000 Samarkando, Respubliko
Uzbekistano

* * *

Kudrometiistoj kaj malgrandaj fabrikoj por kunmetado de jam taglitaj
eltondajxoj estas sercxataj fare de produktistoj de vestoj kaj intimaj
subvestoj. Pliaj informoj cxe: Esperanto Komerca-Agado EKA, kodo SP-001,
C.P. 485, I-34100 Trieste, Italio. (laux "la Eta Gazeto, Nr. 5/92.)

*************************************************************************

Esperanto-Infofono refunkciis
=============================

Karaj Geamikoj,
La Esperanto-Infofono startis kun granda sukceso. Badauxrinde gxi estis
Interrompita dum kvar semajnoj, cxar la firmao disponiginta al ni la
Telefonlinion - sen doni iun ajn informon al ni de unu tago al la alia
Fermis sian servon. Ni nun instalis la infofonon en nia propra ejo. Post
Tiu deviga pauxzo ni rekomencos la infofonon kun nova energio. Ni ricevis
Multajn pozitivajn kritikojn, sed ankaux kelkajn proponojn, kiel
Plibonigi la revuon. Do, ekde 24-a de aprilo vi denove povas auxdi
E-informojn en la telefonnumero 156-5434 (en Svisio)

Dietrich M.Weidmann, prez. De Amikaro Esperantista
Bad Storgel, CH-9063 Stein, AR.

(Rim: Voko al tiu numero kostas 1 frankon minute. La servo direktigxas
cxefe al Svislando, sed ankaux alilandanoj povas gxin profiti.  L.S.)

*************************************************************************

MOVADO
//////

20 jaroj de IKS
===============

Internacia Kultura Servo en Zagreb en la malfacila milita jaro festis 20
jarojn da laboro ekde la fondkunveno, okazinta dum la kunsido de
Jugoslavia Esperanta Junulara Asocio, en Beograd en 1971. Pli ol du
jardekoj da Pupteatra Internacia Festivalo, longa listo da Esperanto-
eldonajxoj, ekspozicioj, kulturaj kaj klerigaj arangxoj, lancxo de
Zagreba Metodo de Esperanto-Instruado kaj dudeko da ties nacilingvaj
adaptoj... jen eta superrigardo de la laboro farita.

Post du jardekoj da laboro cxe Internacia Kultura Servo, gxia multjara
direktoro Zlatko Tisxljar adiauxis de la posteno de direktoro kaj de
laboro cxe IKS.

Kun siaj dek enpostenigitaj oficistoj IKS dauxrigas la laboron pri
Kulturo kaj Esperanto kaj dankas al cxiuj kunlaborantoj dise tra la
mondo pro la longjara subteno kaj kunlaboro.

Spomenka Sxtimec

el Letero el Zagrebo, februaro/92.

* * *

Sincerajn gratulojn, kaj multajn pliajn sukcesojn al IKS. - L.S.

*************************************************************************

25-a PIF
========

Kvankam estas iomete nenature ke la gepatroj estu pli junaj ol la infano,
al IKS okazis gxuste tio. En la jaro, kiam IKS 20- jaragxas, gxia plej
granda infano: Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) - festas sian 25-an
datrevenon. Necesas klarigi ke dum kvar jaroj antaux ol fondi IKS-on,
IKS-anoj amatore, kadre de Studenta Esperanto-Klubo organizis PIF.

Post multaj terurajxoj kiuj trafis nian landon, post diversaj organizaj
kaj krizaj momentoj kiujn havis IKS, post la provo prisxteli la nomon kaj
la renomon de PIF (cxar oni deziris organizi eksterlande t.n. "PIF-2") la
problemoj iom post iom solvigxas, Granda apogo de urbo Zagreb kaj de
Respubliko Kroatio jam nun certigas, ke PIF cxijare estos la unua granda
kaj grava internacia kultura evento en la nova, sendependa kaj internacie
rekonita sxtato Kroatia. PIF okazos en Zagrebo de la 20-a gxis la 25-a de
junio. Ni kore invitas vin festi la jubileon de PIF

Livija Kroflin

*************************************************************************

Kial do la UK ne okazas en Prago?

Aha...!
=======

En 1990 la Sekretario de la Prezidanto de la Respubliko CSFR respondis
Al la Cxeha Esperanto-Asocio, ke ia prezidanto ne povas akcepti
patronadon de "internacia konferenco" (t.e. UK en Prago '92).

En novembro 1991. CxEA sciigxis de raportisto de la sxtata televido,
interparolinta kun la prezidanto Václav Havel, ke tiu peto ne atingis
lin, "likvidis" gxin lia sekretariejo, ricevanta cxiutage 300 leterojn.
La prezidanto sciis surprize multon pri esperanto, kaj diris krome, ke li
ne opinias la anglan lingvon la fina solvo, ke li konscias pri
kontrauxstaro de germanoj, francoj kaj hispanoj, kaj ke foje iu
internacia lingvo venkos.(!) Kaj kial do klopodi elpensi novan
internacian lingvon, se unu jam funkcias...? Tiu eldiro de la klera plej
alta sxtata reprezentanto ? mi esperas - povas nin kuragxigi.

Jaroslav MARIK, Praha, CSFR

*************************************************************************

                   Antauxkongreso de UK en Prago!

                     Cxu partoprenos ankaux Vi?

*************************************************************************

Estrara dejxoro cxe TEJO
========================

En la Centra Oficejo de UEA laboras ne nur profesiaj esperantistoj, sed
ankaux pluraj volontuloj, helpantoj.

Ankaux la cxiutagajn operativajn aferojn de TEJO, la junulara sekcio de
UEA, kutime plenumas volontulo. Pro la dauxra vigla agado en la junulara
sfero kaj lige al tio pro la multaj farendajxoj, inter majo kaj julio
ankaux estrarano de TEJO, Andrej Ananjin (el Moskvo, Rusio) plenumas
trimonatan estraran dejxoron.

A.Ananjin estas unu el la plej konataj sovetiaj esperantistoj. Antauxe
Li estis direktoro de JEC en Tasxtagol, eldonis la informilon "Eksciu,
ke...", poste li igxis la vicprezidanto de Sovetrespublikara Esperanto
Unio, SEU (landa organizo en SU post la malfondo de ASE), kaj ekde la
Karlskoga IJK li partoprenas la laboron en la TEJO-estraro. Do, por solvi
eventualajn junularajn aferojn, vi skribu al TEJO:

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Telefono: (+31-10) 4361044, telefakso: (+31-10) 4361751.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Zagreba Esperanto Ligo invitas vin partopreni

LITERATURA KONKURSO "IVO ROTKVICx"
==================================

Gxi entenas kvar brancxojn

1. POEZIO
- Originala poemo aux kelkaj teme ligitaj poemoj
- Tradukita poemo. Necesas aldoni la originalan tekston
- Premioj: libroj

2. ETPROZO
- Rakonto, eseo, novelo, skizo, sceno originale verkita en maksimuma
  longo de kvincent (500) vortoj
- Premioj: libroj

3. LIBRO-FORMA ELDONAJxO
- Por la plej bona libroforme eldonita verko en la jaro 1992, originala
  aux tradukita.
- Premio: mono

4. VIDEO-BENDO
- Aldona brancxo, cxar multaj literaturaj verkoj, sed same altaj
  esperantajxoj trovas sian lokon sur video-rubandoj
- Temo libera, prefere ligita al Esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj
- sistemo VHS.

Konkursi povas cxiu esperantisto.

Kontribuajxoj en unuopa brancxo povas esti maksimuma tri, ne antauxe
publikigitaj en presa, radia aux televida formoj.

Necesas sendi tri kopiojn de la konkursa kontribuajxo (brancxoj 1-3) al
adreso de la sekretario) menciante "por Literatura konkurso Ivo Ratkvicx
92", provizita per pseuxdonimo (cxifro). En aparta koverto estu indiko
pri la plej persona nomo kaj adreso. Videokasedojn sendu nur en unu
kopio.

Limdato: 15-a de novembro 1992. Por lastlastuloj validas la posxta stampo
montranta tiun daton.

Cxiuj konkursajxoj restos en la posedo de ZEL. La premio-gajnantoj estos
proklamitaj en kadro de la Zamenhofa festotago en decembro. Por la
Komisiono de Literaturaj konkursoj de Zagreba Esperanto-Ligo.

Emilja Lapenna, jxuriano

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Karlskoga Popola Altlernejo
===========================

Venonta kurso: 06.07-11.07.1992

La nomo Karlskoga sonas konate ankaux en internaciaj medioj ne nur pro la
tutjaraj esperanto-kursoj, sed ankaux pro landa esperanto kongreso en
1990 kaj pro la IJK en 1991.

En la popolaltlernejo estas organizitaj oksemajnaj esperanto-kursoj, kvar
foje en unu jaro. "... La instruado estas tute en esperanto laux bildoj,
strukturaj tekstoj, ktp. 20 lecionojn semajne plus 4 en lingvostudio (ne
en LINGVO-Studio) studas la lernantoj, kiuj estas diversagxaj, sed cxiuj
pli ol 18 j. Nun ecx partoprenas gimnazianoj, kiuj liberigis sin dum unu
semestro por studi esperanton, ni havis studentojn ecx el Cxinio aux
Japanio, ktp. ..."

La venontaj kursoj: Somera kurso: 06.0711.07.1992, kurso en kvar niveloj,
ses horoj tage. Vizito de muzeo Nobel, en vesperoj lum- bildoj,
pupteatrajxo, komputilaj tradukprogramoj en esperanto. Kotizo:1900 SEK +
50 SEK por lerniloj.

Oksemajnaj kursoj: por komencantoj 24.08-23.10.1992 kaj 07.01-12.03.1993,
por progresantoj - 02.11-18.12.1992 kaj 15.03-19.05.1993. Kotizo: 4.700
SEK + 150 SEK por lerniloj. Eksterlandanoj rajtas partopreni partatempe
(kaj pagi proporcie). Pliaj detaloj cxe:

Lars Forsman,
Karlskoga Popola Altlernejo,
Jako 192, S-69124 Karlskoga, Svedio.

*************************************************************************

La 28-a en Anapolis
===================

La 28-a Brazila Kongreso de Esperanto okazos inter la 12-a kaj 17-a de
julio, en la urbo Anápolis (cxefurbo de la sxtato GOIAS), situanta je 150
km-oj de Brasilia, la cxefurbo de la lando. La kongreson partoprenos cx.
450 esperantistoj de la granda lando, kaj eksterlandanoj estas aparte
bonvenaj. Pliaj informoj cxe: Brazila Esperanto-Ligo, Carlos Maria Cx
Postal 03625, Brasilia- DF, 70084, Brazilio

*************************************************************************

Internacia Junulara Renkontigxo en Rumanio
==========================================

19.07-25.07.1992. Klujxo (Kolozsvar), Rumanio La ekonomia kaoso ne
timigas la organizantojn alfronti grandan taskon post multaj jaroj de
agado en ombro. "Ni estas konvinkitaj, ke la efekto de nia renkontigxo
estos tiel granda, kiel gxi havos la forton restarigi la esperanto-
movadon en Rumanio kaj montri al la logxantaro: esperanto estas viva kaj
bela lingvo, ne nur ideo." - skribas la organizantoj.

La pritraktata temo estos: egalrajteco (politika, religia, generacia,
seksa) krome okazos urborigardo, distra kaj muzika vespero.

Partoprenkotizo: por transpagipovaj landoj: 120 DEM, por nepagipovaj
landoj 60 DEM pagenda cxu en DEM. USD, aux RBL.

Limdato: 31-a de majo 1992. Organizas:

Asocio de Esperanto en Klujxo
P.k 1111, R-3400 Cluj-Napoca-1, Rumanio.

*************************************************************************

25-a Internacia Renkonto Naturamika (IREN)
==========================================

15.07-24.07.1992 Abaliget, Hungario

Jam tradicia turista-feria renkonto, sub auxspicio de s-ino Elizabeta
PALLOS.

Partoprenkotizo: laux kvin kategorioj de 1-lita somerdometo kun dusxo
(7200 HUF = C.150 DEM) gxis propra tendo (4200 HUF). Sen mangxoj je 2500
HUF malpli.

Limdato: 10-a de junio 1992. Organiza adreso:

H-7601 Pecs, pk 2 Hungario.

*************************************************************************

45-a de IKUE kaj 42-a de KELI

Komuna Kristana Kongreso
========================

18.07-25.07.1992. Velence, Hungario

Partoprenkotizo: Landoj A/B: 280 NLG/8000 HUF en hotelo, 230 NLG/7000 HUF
en studenthejmo (oklitaj cxambroj), 140 NLG/4000 HUF por infanoj, por
studentoj.

Landoj B: eks-soc landoj (inkl. eks-GDR).
Landoj A: cxiuj aliaj.

Limdato: fino de majo.
Kongresejo: ripozdomo EDOSZ, Orszag u. 23. H-2481 Velence, Hungario.
           (Tel: +36-22-68224 (dum la kongreso!)
Koresponda adreso: s-ino Eva Farkas-Tatar, Dohany u. 36, H-1077
Budapest, Hungario, Tel: +36-1-142 20 82.

Kongresa kasisto (aligxu cxe sxi):                       \

s-ino Elizabeta Kaszab
Karinthy ut 5., H-1117 Budapest, Hungario.
Tel: +36-1-186 06 06

*************************************************************************

Cxu bicikli? Jes nature!
========================

BEMI-Karavano '92: Sankt-Peterburgo Kaunas

"Ankaux cxi-jare okazos bicikla karavano de BEMI (Biciklista Esperantista
Movado Internacia). En cxi tiu jaro la BEMI-karavano biciklos de Sankt
Peterburgo (Ruslando) al Kaunas (Litovio). Ni komencos nian karavanon tuj
post la fama SEJT (Sovetia Esperanto- Junulara Tendaro) en St. Peterburgo
kaj biciklos al la SAT- kongreso (Sennacieca Asocio Tutmonda) en Kaunas.

En 24 tagoj ni biciklos 1.500 kilometrojn, do restos suficxe da tempo por
viziti urbojn kaj renkonti lokajn esperantistojn. En cxiuj de la tri
cxefurboj (Tallinn, Riga kaj Vilnius) ni restos unu tutan tagon por
viziti la urbon, libertempi, ripari la biciklojn, longe dormi, ripozi
k.t.p. La tagaj etapoj estos inter 60 kaj 100 kilometroj.

La karavano estas organizita laux la kutima sistemo: ni memzorgos kaj
komune pagos la komunajn elspezojn (mangxado k.t.p.). Logxos cxe
geesperantistoj aux tendumos cxe kamparanoj, do la kotizoj estos ege
malmultaj. Ni biciklos preskaux nur sur asfaltitaj vojoj kaj preskaux
cxiam evitos la plej grandajn vojojn. Eblas komenci la karavanon ne nur
en St.Peterburgo." Se vi deziras partopreni aux havas demandojn, bonvolu
kontakti:

Ivo Miesen, H. Cleynderweg 41.
NL-1025 DG Amsterdam, Nederlando
Tel.: +31-20-6360429

*************************************************************************

Intensa Pedagogia-Metodika Kurso de ILEI
========================================

1992. auxgusto 23-30.

Antauxaj tri metodikaj kursoj de ILEI/UEA estis organizataj de KCE en La
Chaux-de-Fonds. Pasintjare ni ne sukcesis realigi tian kurson en la
naskigxurbo de la unua instruisto de la Internacia Lingvo, sed ni nepre
deziras venigi la instruistojn kaj instruantojn de Esperanto al
Bjalistoko kaj Monki, por prepari ilin al gvidado de internaciaj
Esperanto-kursoj.
Programo: krom la metodika, faka programo, kiun cxiutage gvidos ILEI
rajtigitoj, okazos:

Ekskurso al Tykocin, Bohoniki kaj Bjalistoko, ("Kultura diverseco de la
regiono"), teatra spektaklo en plenumo de Barbara Luka- szewska el
Bjalistoko, muzika koncerto. Kotizoj: 140 DEM (gxis 92.07.31.), 170 DEM
(poste kaj surloke).

Loko: Sport- kaj ripoz-centro en Monki (40 km de Bjalistoko) 2-3 litaj
Cxambroj, dusxejoj kaj necesejoj etagxkomunaj. Aligxu cxe: Esperanto-
Centro
Ludoviko Zamenhof S.P. 67, PL-IS-950 Bialystok Fax: +48-85-20255

*************************************************************************

LINGVO
//////

Iom pri "ANKAUx"
================

Cxi tiu eta vorto kauxzis jam tiom da konfuzoj, miskomprenoj, ke certe
estas interese rigardi gxin iom pli proksime. Sercxi la fontojn de la
eraroj, kiujn oni cxiupasxe renkontas en Es- perantujo.

Zamenhof, prave aux malprave, opiniis necesa, ke certaj adverboj havu
nevarian finajxon, kiu cxe la finajxa pluformado povas esti konservata,
do ne elfali kiel la ordinaraj finajxoj. Tion li sxovis per la elpenso
de finajxo Aux, kion oni trovas ankaux en "ankaux". Zamenhof nomis gxin
"neuxtrala sed difinita finigxo".

"Ankaux" estas emfaza adverbo, signifanta, ke al jam donita ago aux
stato aldonigxas alia, tute komparebla (Signifas: "ne nur ... sed
ankaux", "kiel ... tiel ankaux").

La regulo pri cxi tiu adverbo en la Plena Analiza Gramatiko trovigxas en
la 273-a paragrafo sub titolo Ligila vortordo. Gxi estas pritraktita kune
kun la vorteto "ECx", jene: La adverbon ANKAux kaj ECx oni metu antaux la
vorton, kiun ili senpere rilatas. De ilia gxusta loko, nome, dependas la
preciza senco de la frazo.

Plena Ilustrita Vortaro prezentas la vorton "ankaux" kun stelo (signifas
fundamenta) jene: adverbo, signifanta 'plie', 'krome'; "tiel same":
Regule gxi estas metata senpere antaux la vorto, kiun oni volas emfazi.

Cxi tiuj enkondukaj vortoj estas suficxe klaraj, sed la ekzemplo- frazoj
kiuj sekvas ilin, malpli... PAG: sxi dancis hieraux en la korto. Sekvas
interrompado de la frazo pere de ankaux jene: ankaux sxi krom aliaj;
ankaux dancis krom kanti, ktp; ankaux hieraux krom hodiaux; ankaux en la
korto krom en la cxambro.

PIV donas multajn frazojn, cititajn el la verkaro de Zamenhof. Estiminda
ideo kun dubinda rezulto. Oni forgesas mencii, ke ili plejparte apartenas
al la unua, eksperimenta periodo, kaj Zamenhof rajtis uzi "ankaux" laux
la poeta, verkista libereco lauxplacxe. Kiam temas pri klara klarigo,
Zamenhof cxiam precize konceptas la regulojn, kiujn li modeste nomas
proponoj.

La cxefa problemo estas kion signifas "antaux la vorton". En la ekzemplo
de PAG estas klare videbla, ke gxi la esprimon en la korto konsideras UNU
vorto. Sed forgesas mencii tion! La saman kulpon faris PIV. La
prepozicio, artikolo kaj adjektivo(j) tiel strikte apartenas al la
"koncerna" vorto, ke ecx ANKAux ne povas dividi ilin. Cxi tiun vorto-
grupon mi preferas nomi UNUO anstataux VORTO. Tuj estus multe pli klara
la afero.

Zamenhof permesas meti "ankaux" post personaj pronomoj, sed sole post
ili. Tamen mi proponas tion tute neglekti, por eviti es- cepton en
esperanto, kaj ankaux eviti la miskomprenon de sxi ankaux dancis. Cxiuj
esperantistoj parolu klare! Ankaux je ANKAux!

Klara Harrison
el The Worker Esperantist, nov-dec. 91

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Svisa Radio Internacia cxesis disauxdigi Esperanto-elsendojn ekde la
someratempo (1992-03-29) pro financaj kauxzoj.

La Esperanto-elsendoj de Svisa Radio Internacia komencis vintre 1946/47.
En aprilo 1992 malaperis Esperanto sur la mallongondoj de Svisa Radio
Internacia. La rolo de SRI sxangxigxas en sxangxigxanta mondo. Aperas
novaj disauxdigaj sistemoj. La kurtondon pli kaj pli anstatauxas la
ultrakurtondo; precipe la satelitoj, ekzemple la ASTRA-sistemo, pro tio
la respondeculoj de SRI estas devigitaj sxangxi la tutan koncepton. La
plej grava tasko de SRI estas estonte servi al la svisoj, vivantaj en
eksterlando, laux konstitucio ilia patrujo devas atingi ilin per radio-
ondoj. En preparo estas programoj sur kasedoj, detaloj ankoraux ne estas
konataj.

Eventualaj pliaj informoj cxe: Svisa Radio Internacia, Esperanto-fako,
CH-3000 Bern 15, Svislando.

* * *

Radio Auxstria Internacia ne sxangxis la elsendotempon (dimancxe
04.05,13.05 UTC). I.a programo konsistas el: Semajna komentario,
intervjuoj politikaj kaj ekonomiaj, auxstriaj kulturraportoj, felietonoj,
leterkesto kaj Esperanto-kantoj. La nova prog- ramkajero (29.03. -
27.09.1992) estas senpage ricevebla de Radio Auxstria Internacia,
Esperanto-Redakcio: A-1136 Vieno, Auxstrio.

Pro manko de la Semajna komentario je la 1-a de aprilo 1992, Radio
Auxstria Internacia disauxdigis du felietonojn:

- 1a pri la Greka gastejeto en Vieno, verkita de d-ro Karl BECKMANN;
- 2a pri la Danuba Virineto de la Johann STRAUSS-jaro, verkita de d-ro
Karl BECKMANN. Kopioj de la manuskriptoj estas ankaux senpage haveblaj.

* * *

Pola Radio sxangxis cxi jare la elsendotempojn de UTC vintra 14.30 kaj
21.30 al somera 13.30 kaj 20.30 UTC. Sur la nova prog- raminformilo de
Pola Radio estas ne la gxusta somera elsendotempo! Do atentu, ke Pola
Radio elsendas laux somera mezeuxropa tempo je la 15.30 h kaj 22.30 h
cxiutage. La frek- vencojn vi povas preni el la nova programinformilo
ricevebla senpage de Pola Radio, Esperanto-Redakcio, posxtkesto 46,
PL-00- 950 Varsovio/Warszawa, Pollando.

Bonan akcepton deziras al vi via

Radioleo el Auxstrio

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Ernesto Drezen:

Historio de la Mondlingvo
=========================

Eldonis eldonejo Progreso la faman klasikan verkon de E. Drezen, kiu
aperis unuafoje en 1928-30 kaj siatempe furoris. Tamen neniam tiu teksto
ricevis redaktan poluron; malgraux sia fameco la libro enhavis
nekontrolitajn faktojn kaj erarojn ofte ripetitajn de postaj auxtoroj.

La nuna eldono estas la unua, zorge kontrolita kaj redaktita. La
Redaktoro d-ro Sergeo Kuznecov verkis ampleksan antauxparolon pri Drezen,
lia libro kaj lia epoko, kaj provizis la verkon per detalaj komentoj kaj
indeksoj. Kiel speciala aldono al la libro aperas la reprodukto de la
unua versio de la verko - tiu de 1911.

La libro, lukse eldonita, ilustrita, meritas la jubileon de la centjara
datreveno de Ernesto Dresen (1892-1937). Prizorgis, mendis gxin cxe la
eldonejo nova firmao Ruhtenia, kiu per tio prezentas sin al la esperanta
mondo.

Gxi estas universala komerca entrepreno kun speciala intereso pri Orient-
Okcidentaj interrilatoj.

Prezo (en 1992): 30 USD. Rabatoj: po 10 ekz 33%, por ekssoclandanoj po 4
ekz 25%.

Kompanio Ruthenia
111524 Moskvo, a/ja. 15, Rusio.
Fakso: (7095) 292 6511, interling 7790, telekso: 411700 interling 7790

*************************************************************************

Vina Seminario - ankaux cxi jare
================================

La seminario okazos inter la 1-a kaj 4-a de oktobro cxe la urbeto Bzenec,
fama folklora centro de suda Moravio.

- Dum la seminario okazos prelegoj pri vinproduktado, pri diversaj
varioj, pri la gxusta maniero de vingustumado, (kompreneble kun multaj
praktikaj ekzercoj...!) vizito de vinproduktejo kaj barokaj vinkeloj,
ktp.

- La arangxo estas destinita por cxiuj interesigxantoj sendepende de la
agxo, kondicxo estas nur sxati la vinon, kaj la emo por amuzigxi.

Pliaj informoj cxe:

CxEJ, Jana Burianova, Renneska 35, CS-639 00 Brno, CSFR

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Sxangxigxis la telefonnumero de ILTIS-eldonejo (eldonanta la revuon
ILTIS-Forumo). Jen la nova telefon-kaj telefaksnumero: (+49-681-) 816713.
(Adreso
restis la sama: DW-6670 St. Ingbert, Pf.1530.)

* * *

Komunikajxo 13 de Ontaria Esperanto-Asocio: Semajnfinaj renkontigxoj
okazos inter 12-14 de junio en Porso, 28-30 de auxgusto en Otavo. La
kvara Ontaria Esperanto Kongreso okazos cxe Uxaterlo Universitato, inter
15-18 de majo. Pliaj informoj: OEA, Manuela Kampanjaa Pk 80. Jilio B,
Otavo On, K1P 6C3, Kanado.

* * *

La 36-a Internacia Seminario de GEJ okazos en Borgwedel (Nordgermanio),
inter 27.12.92. kaj 02.01.93. Aligxilon (kun 1 IRK) petu cxe: GEJ, IS-
administrejo, Unter den Linden 36-38. DO- 1086 Berlin, Germanio.

* * *

Andaluzia Esperanto-Unuigxo organizas la "Duajn Esperanto Labortagojn"
inter la 4-a kaj 12-a de oktobro en u. Torrox (Malága), en la feriejo
"Cristo Reg".

- Agadoj: 04-09.10.92. ekskursoj tra la "Costa del Sol", vizito de la
Foiroj (Torrox kaj Nerja), vizito de turismaj lokoj de la regioneto,
plagxoj kaj amuzoj, 10-11-12 (gxis la tagmezo) debatoj pri "La
esperantigo de la socio" kaj asambleoj. Pliaj informoj cxe:

pk 864, E-29080 Malaga, Hispanio.

* * *

IpI reaperos! La "Informilo por Interlingvistoj" (IpI), eldonita de CED,
reaperos sub redakto de d-ro Detlev Blanke. Ryszard Rokicki - dankojn al
li - redaktis 21 kajerojn (1983- 1990). IpI celas peri informojn pri la
plej gravaj interlingvistikaj arangxoj, publicajxoj, iniciatoj kaj
planoj. Gxi aperos lauxbezone kaj en modestaspekta formo. Interesigxantoj
mendu gxin cxe UEA Kontribuantoj skribu al redaktoro. (Otto-Nagel-Str.
110, Pk. 113-05, DO-1141 Berlin, Germanio.)

* * *

2-a Esperantista Rendevuo en Hispanio! La komuna renkontigxo de 19 lokaj
societoj kaj asocioj okazos la 7-an de junio, en Vila-Rodona (Tarragona).
Okazos inauxguro de "Esperanto-strato" fare de lokaj auxtoritatoj, pluraj
prelegoj, informado pri la 78-a UK en Valencio, kaj multaj aliaj.

Petu pliajn informojn cxe:

Barcelona Esperanto-Centro,
Caneras Candi 34-36, E-08028 Barcelono, Hispanio.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Estimata s-ro Laszlo Szilvasi,

Internacia esperantista familio de bulgarino kaj belaruso skribas al vi.
Mia edzo estas tradukisto en kaj el 7 lingvoj. Mi estas universitata
instruistino pri matematiko.

Nia amiko, la dramaturgo Ljubomir Trifoncxovski montris al ni tri
Numerojn de via revuo ?EVENTOJ". La revuo tre placxas al ni. Ni gratulas
vin kaj deziras al vi pluan sukceson.

Tre forta estas nia deziro regule ricevi vian revuon. Ni povus uzi gxin
Ne nur por nia familio, sed ankaux en la laboro de nia E-societo "Mistera
lumo" kaj de la "Literatura Rondo" (kies membro mi estas).

Tamen! Tamen la abonkotizo estas tro alta por ni. Mi vivis dum 8 jaroj en
Budapesxto (mi finis tie lernejon kaj poste studis en la Universitato
ELTE) kaj suficxe bone konas la situacion en Hungario. Mi scias, ke la
socialismo ne sukcesis tiel multe detrui la vivon en Hungario, kiel en
Bulgario kaj, ke hungaroj pli rapide pasxas laux la korekta direkto al la
estonteco. Ni ankoraux trovigxas inter la ruinoj kaj cxiu tage pregxas
"travivi gxis morgaux", t.e. ne perdi sian laboron kaj sukcesi satigi la
familion apenaux gxis morgaux.

Do, mi petas vin akcepti kiel abonkotizo por via revuo kolekton de cxiuj
gxis nun eldonitaj bulgaraj E-posxtmarkoj kaj kelkajn E- glumarkojn. Mi
tre bone komprenas, ke tiu estus tre simbola kotizo kaj se vi abonos
fakte nin, ni restos devigataj al vi. Tiu signifas, ke ni provos poste
ankaux kontribui al la revuo per ar- tikoloj. Honeste dirite, gxis nun mi
skribis kelkajn eseojn nur por "Bulgara Esperantisto" kaj mia edzo
skribis artikolon por "Debrecena Bulteno". Tamen, se vi "suflorus" al ni
temon, kiu estos interesa por "EVENTOJ", ni provus skribi pri gxi. Plena
nomo kaj adreso, Bulgario

                        -----------

Karaj legantoj,
cxiutage ni ricevas plurajn similajn leterojn. Ni gxojas, ke la gazeto
placxas al la homoj, sed malgxojas, ke al cxiuj ni ne povas sendi gxin
senpage. Se vi volas iom helpi la esperantan informfluon kaj la movadon
en netranspagipovaj landoj, ni gxoje akceptus viajn donac-abonojn. La
donacajn abonkotizojn vi povas sendi al vialanda kotizperanto. Multajn
dankojn al Vi ankaux en la nomo de subtenotoj. - Laszlo Szilvasi, red.

* * *

Kara Laszlo kaj kunlaborantoj!

Mi vidas ke via laboro estas serioza kaj bona. Mi neniam abonis al
primovadaj revuoj, sed legante EVENTOJ-0001 sxangxigxis mia opinio pri
ilia gxisnuna kvalito kaj ilia utilo. Arnald Massanas i Daunis, Hispanio

* * *

"Kun plezuro ni legis la unuan numeron de EVENTOJ. Brilan sukceson!"
Jozefo Major,-Nov-Zelando

* * *

Estimata Redaktoro,

Nome de la Skolta Esperanto-Ligo mi deziras danki al vi pri la detaloj de
la skoltaj tendaroj sur la pagxoj 4 kaj 8 de EVENTOJ, aprilo (2),1992.
Samtempe mi devus komenti pri la redaktoraj notoj:

Dum la nuna malklara situacio el la orienteuxropaj landoj kun la
renovigado de la skoltaj asocioj, kaj ankaux cxar la celoj de la skolta
movado estas krei amikecon inter la diversaj nacioj, la Skolta E-Ligo
bonvenigas cxiuspecajn junularajn individuojn kaj grupojn. (Bonvolu
akcepti, ke SEL ne estas mem oficiala skolta asocio - gxi estas
interesgrupo por geskoltoj.)
Sincere via

David H. Withey
gxenerala sekretario de SEL

* * *

... surprize mi ricevis vian novan publikajxon EVENTOJ, kies lancxo estas
miaopinie vera evento en la tutmonda E-movado. Al mi tre placxas la bela
grafika prezento, lerta redaktado, la promesata aperritmo, kaj la ricxa
(praktike uzebla!!!) enhavo. Gratulon al Vi!...' Anatolo Ionesov,
Uzbekistano

*************************************************************************

Jxus aperis en Esperanto:

Godfried Bomans: PIETER BAS
===========================

Godfried Bomans (1913-1971) estas unu el la plej popularaj nederlandaj
auxtoroj, kun tre speciala humura stilo. Pieter Bas estis lia literatura
debuto (1937), kaj subtile parodias la agadon de politikistoj. Originalaj
ilustrajxoj de Harry Prenen. 208 pagxoj, 21 NLG. Haveblas cxe la.
Eldoninto (Libroservo de FLE, Marnixstraat 57, NL-2023 RB Haarlem,
Nederlando) kaj baldaux ankaux cxe UEA.

De la sama auxtoro aperis en Esperanto:
- Sango kaj amo
- Erik, aux la malgranda insektlibro.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Se vi posedas aux sxatas la katojn (kaj ordinarajn kaj rasajn), se vi
kolektas-prikatajn bildkartojn, librojn aux ecx humurajxojn, aux se vi
nur interesigxas, kontaktu aliajn saminteresulojn! Rondo Kato (registrita
E-grupo), Pentti Tormala Tyottoimyysrunot, Karkukengan 90.061
Tuomarinkartano, SF 06100 Porvoo Suomio-Finnlando.

***

"Mi kolektas poemojn pri senlaboreco por poema verko (precipe la finna,
sed tauxgas ankaux la tradukoj). Cxu vi povas helpi al mi? Cxi tie la
adreso por tio: Pentti Tormala adreso supre

***

Cxu vi volas renkonti kastel-spiritojn? Montkastela Renkontigxo de
Auxstria Esperanto-Junularo en la kastelo Stibickhofen, Trofaiack,
08.10.92.-11.10.92. Pliaj informoj: AEJ, Pk 804. A-8011 Graz, Auxstrio

***

Se dum via restado en Britio cxi-somere vi vizitos ankaux la grandan
festivalon "Gxarden'Festival'-Kimrio", kontaktu la esperanto-dejxoranton
John Dickinson.

***

Esperanto-domo, 4 Casaba Terrace Llanfoist, Abergavenny, Gwent NP7 9NR,
Britio Tel.: +44-873-2731

***

Se vi volas havi fotokopion de la lingva studo de d-ro Mihaly Molnar pri
la demando "Cxu mallongondo aux kurtondo?" - petu gxin cxe la Esperanto-
Fako de Radio Vieno. ORF; A-1136 Wien, Auxstrio.

***

UK Vieno - Unuafoje internacia orkestro! Ni sxatas ludi Mozart simfonion
dum la UK en Vieno kaj sercxas ankoraux orkestranojn: cxefe violonojn,
aldojn, kaj violoncxelojn, krome traversflutojn, obojojn, klarinetojn,
fagotojn. Skribu al: Internacia orkestro cxe Thomas Kleemann Bahnhofstr
95. DW 6904 Eppelheim, Germanio.

***

La helpo pere de la Tempa Trako. Fama naturkuracmetodo, jam konata en
Esperantujo. La Tempa Trako estas simbolo de la spino. Gravas
malstrecxigi sian spinon por reguligi multe da korpaj kaj psikaj
problemoj. Doni la helpon pere de la Tempa Trako instruas: Margarete
Bettmann ENA estaranino -kasistino Pitzlergasse 6, D-W 5160 Dueren
Telefono: 0049-2421-85511

***

Bv. ne heziti skribi por informo kaj ebla renkontigxo dum iuj Esperantaj
eventoj, kiuj ecx arangxeblas per vi.

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

SAT estas la mallongigo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Gxi estas
internacia esperanto organizo, ne-ligita (=paralela) al UEA. SAT estas
ne-neuxtrala organizo, gxi estas ligita al la laborista movado.

Celoj de SAT estas
==================

- utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj
  de la laboristaro tutmonda;

- kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la
  membroj, tiel kreskigante cxe ili fortikan senton de homa solidaro;

- lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili farigxu la
  plej kapablaj kaj la plej perfektaj el tiel nomataj internaciistoj;

- servi kiel peranto cxe interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo
  estas analoga al tiu de SAT;

- peri kaj cxiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj
  originaloj) spegulanta la idealon de SAT.

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo,
celas, ke gxiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la
politikaj kaj filozofiaj skoloj aux sistemoj, sur kiuj sin apogas la
diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj, per komparo
de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado gxi celas malebligi cxe siaj
membroj la dogmigxon de la instruistoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj
medioj.
Adreso de SAT:

67 ave. Gambetta F 75020 Paris Francio.
Telefono: 47.97.87.05

(laux CxEJ Cirkulero S/1990.)

                         ***************

- Paralele al SAT funkcias la organizo SAT-Amikaro (tute memstara, sed la
  adreso estas la sama).

- SAT-Amikaro (kun SAT) funkciigas libroservon (Bernard Schneider, 38
  ave. de la Republique, F-94320 Thiais, Francio), korespondan servon,
  kaj funkciigas la servon de Amikeca Reto. Gxi estas kajero kun cx. 300
  adresoj el pli ol 30 landoj, kiu helpas al esperantistoj trovi pli
  proksimajn rilatojn unu al la alia (sed gxi ne estas senpaga
  tranoktebleco).

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

- Mi volus korespondi kun hungaraj esperantistoj, ecx -inoj, aux kun
germanoj, auxstroj, cxinoj, francoj, italoj pri diversaj temoj,
esperanto, historio. Mi kolektas pm, bk, div. diafilmojn, flagetojn. Mi
interesigxas pri esperanto, sporto, muziko, naturo, turismo, iomete pri
erotiko, nacia kulturo, ktp. Mi volas intersxangxi donacetojn kaj
vizitojn. Dvoran Deak Ladislav, Str K. hajence nr 675/A CS-39102 Sezimovo
Usti II. Cxehxoslovakio

- Pli ol 100 gejunuloj (kelkaj 11-jaraj kaj pluraj 15-18 jaraj) volas
korespondi individue aux kolektive kun cxehxoj, slovakoj, poloj, estonoj,
finnoj kaj okcident-euxropanoj. Adreso: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-
grupo, Nyiri u. 11., H-6000 Kecskemet, Hungario.

- Mi deziras korespondi NUR pri varbado kaj propagando de esperanto -
koni cxiujn rimedojn. S-ro René Debernardi, 11 ave. Valdiletta, F-06100
Nice, Francio.

- 12 jara knabo, Tamas BRUNNER, Kando K. u. 6., H-8500 Papa, Hungario.

- 12 jara knabino, Annamaria EDL, Liliom u. 2/5. H-8500 Papa, Hungario.

- 14 jara knabino, Szilvia VASVARI, Anna ter 1. H-8500 Papa, Hungario.

- 12 jara knabo, Zoltan PAP, Dozsa Gy. u. 38. H-8500 Papa, Hungario.

- 12 jara knabino, Brigitta KOVACS, Budai Nagy A u.18/a. H-8500 Papa,
  Hungario.

* * *

Koresponda Servo por Auxstralio kaj Nov-Zelando: Auxstralia Esperanto-
Asocio, Betty Auselbrook, 51 Lakewiew Crescent, Forster, NSW-2428.

*************************************************************************

LASTMINUTE
//////////

Aperis la cxi-jara Pasporta Servo!
==================================

Fine de aprilo aperis Ia cxi jara eldono de Pasporta Servo (senpaga
gastiga reto de esperantistoj). La listo enhavas preskaux 900 adresojn
el 59 landoj (la antauxaj necertaj adresoj cxiuj estas forigitaj).

La listo estas mendebla cxe UEA kontraux 18 guldenoj (kosto nur de 1
tranokto de okcidenta junular-gastejo) + ekspedokosto.

Por havi la liston netranspagipovaj landoj havas specialajn rabatojn por
limigita kvanto. Detalaj informoj cxe landaj organizantoj, kaj cxe la
Landaj Sekcioj de TEJO.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, 2/majo-1992, n-ro 006
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1288258
Presejo: M&M, H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Teknike redaktas: Sandor Hideg
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor