Eventoj n-ro 0003, 1/aprilo - '92,  retposxta versio
****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO

Teorio:                 - Kial Semajna Bulteno fiaskis?
                        - Demandoveke tra la Manifesto
                        - Vizito = apliko
                        - Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas
                          siajn servojn:
Faka aplikado:          - Por ekkoni la rondon familian
                        - Familia Esplorado
                        - Mi sxatus scii... Esperanto aplikata:

Esperanto aplikata:     - ***

Movado:                 - Novaj landaj asocioj en Azio
                        - Kiajn kampanjojn subteni?
                        - Esperanto en lernolibro de elementa lernejo
                        - Tamen flagras vigle la fajrero

Mallonge:               - ***

Arangxoj:               - Germana Katolika Konferenco 17-21 de julio
                          1992, Karlsruhe
                        - 1-a Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de
                          Esperanto (PISAE), 09-15.05.1992
                        - 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto,
                          17-22.08.1992, Qingdao, Cxinio
                        - Bicikla Karavano al la Pacifika Kongreso
                        - 7-a Junulara Festivalo de esperantaj poezio
                          kaj kanzono
                        - Hungarlanda esperanto Deklamkonkurso
                        - Ek al kunkantado
                        - IJK-PARTOPRENONTOJ EK EUxROPO!
                        - 16-a Internacia Junulara Festivalo
                        - Junulara Esperanto Renkonto (JER)

Literaturo:             - Pri la nuntempa esperanta literaturo kaj ties
                          kritiko

ILEI:                   - Tendaraj tagoj

Anonco:                 - *
Anoncetoj:              - ***
Korespondi deziras:     - ***
Proksimaj limdatoj:     - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

LA HIMNO KAJ LA DUA JARCENTO
============================

En 1884 okazis la unua kongreso de la internacilingva movado en
Fridrikshaveno (sxtato Baden, suda Germanio). La arangxo komencigxis per
prezentado de la Volapuk-himno, verkita de jesuita studento Franz
Zoller, komponita de Johann Martin Schleyer. La paroka koruso de
Fridrikshaveno prezentis tion la 26-an de auxgusto 1884.

Du jarojn post la tria kaj lasta volapukista kongreso, en 1891, Claes A.
Adelskold faris muzikon al la espero de Zamenhof. Tiun komponajxon oni
prezentis en la solena koncerto de la unua internacia kongreso de la
esperantistoj, la 6an de auxgusto 1905. Por tiu poemo aperis ankaux
aliaj melodioj. El tiuj aliaj baldaux la plej facile kantebla komponajxo
de Felicien Menu de Menil iom post iom eliminis la melodion de
Adelskold, kaj igxis konata kiel la himno esperantista.

En multaj jardekoj laux la melodio de Menu de Menil oni kantis almenaux
la unuajn versojn de la poemo La espero en la universalaj kaj aliaj
kongresoj, renkontigxoj, festoj, kaj la publiko stare auxskultis gxin
aux ankaux mem kantis. Sed ne malmultaj kontrauxis la ekziston de himno
por la movado, precipe tial, cxar ekstere tiu himnokantado dinis
sektecan trajton al la movado. Pli malfrue, kiem la patoso iel
"eksmodigxis" en cxiu sfero de la vivo, kaj restis hejmece nur en
teatra scenejo, la kantado patosa igxis gxena por pli kaj pli multaj
esperantistoj. Ankaux la naiveco de la enhavo gxenis multajn.

Malgraux tiuj problemoj La espero suficxe bone tenis sin dum multaj
jardekoj, kaj gxi aperis plurfoje sur diskoj. Nur ekde la sepdekaj gxia
kantado por pli kaj pli vastaj esperantistaj tavoloj igxis gxena, kaj
precipe ekde la okdekaj jam en tre multaj esperantistaj renkontigxoj oni
intence forlasis gxian tradician kantadon - je indigno de aliaj, inter
kiuj estis ankaux inklinantaj al patoso kaj mistiko - sed ankaux tiuj
kiuj simple sxatis muzikon...
Al la problemo de la himno apartenas la fakto, ke la poemo La espero ne
estas tre bona (por ne diri kicxa). Ecx Zamenhof mem sentis gxiajn
mankojn. Li pli sxatis la poemon La vojo ol La espero, sed malgraux lia
peto neniu komponis muzikon al la unua. (Ne gxi estis la sola kazo, en
kiu Zamenhof montrigxis pli klarvida ol liaj amtempuloj.) Post jardekoj
ankaux la esperantistaro pli eksxatis La vojo-n ol "la himnon". La vojo
igxis la plej ofte citata poemo de Zamenhof, ecx dum simplaj
konversacioj oni ofte citas el gxi, kelkaj gxiaj linioj jam estas
kvazaux proverboj. Kelkaj nomis gxin la dua himno de Esperantio. (Aliaj
"la dua oficiala himno" - ili malpravas, cxar nek gxi, nek la unua estis
oficiala.)

             Tra densa mallumo brilas la celo...

             ...

             Nur rekte, kuragxe, ne flankigxante
             Ni iru la vojon celitan!
             Ecx guto malgranda konstante frapante,
             Traboras la monton granitan.

             Ni semas kaj semas, neniam lacigxas,
             Pri l' tempoj estontaj pensante.
             Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,
             Ni semas kaj semas konstante.

             ...

             Ni pasxon post pasxo, post longa laboro,
             Atingas la celos en gloro.

En la lastaj jardekoj okazis multaj provoj por pli bona himno, sed neniu
el tiuj vere sukcesis. lastfoje tio okazis en Bergeno en 1991, kie la
kongresanoj auxdis muzikon de Crawford Gates kaj tekston de William
Auld. Cxu tiu estos nova "himno" de la movado, aux simile al aliaj
modernaj movadoj, la esperantistoj tute ne havos himnon? La "dua
jarcento de esperanto" versxajne ne bezonas himnon, kaj precipe, nur
malcerta prognozo. Pli klare ni vidos post kelkaj jaroj.

Arpad Ratkai  (Hungario)

*************************************************************************

TEORIO
//////

Kial Semajna Bulteno fiaskis?
=============================

la cxi sekva analizo aperis en la lasta, adiauxa numero de Semajna
Bulteno. Ni esperu longe ne legi tion pri Eventoj.
------------------------------------------------------------------

Surfacaj kialoj:

-  problemo trovi regulan kunlaboranton dum someraj monatoj,

-  tempomanko de la redaktanto kaj presanto,

-  ne-reatingo de la iama granda abonantaro. Super certa kvanto da
   abonantoj en Danlando (cxar SB estis eldonita tie) la eldonajxo
   ricevintus signifan sendo-kosto-rabaton.

Tamen, pli grandaj estas la profundaj kialoj:

-  por gxustigi al si mem la redaktoro difinis celaron: restarigo de
   posxte akceptata gazeto, regula semajna eldonado, varia enhavo pri-,
   kaj poresperanta, kreado de diskutforumo por individuoj kaj lokaj
   rupoj, perado de intergrupaj informoj. El tiuj celoj estis atingita
   la reguleco (dum ok monatoj) kaj la varieco, t.e. la redaktanto-
   dependaj celoj,

-  ne bone funkciis la "forumo", kaj la redaktanto devis skribi tro
   multajn artikolojn mem, aux publikigi materialon sen elekti (pro tio
   kelkfoje longaj varbecaj tekstoj),

-  nur gxiscertagrade funkciis la intergrupa informfluo (partoprenis nur
   4-5 lokaj grupoj, cxefe el FRG kaj Svedio), precipe seniluziige estis
   la praktika nekunlaboro de grupoj, kiuj busxe aprobis la
   komunikideon.

-  DEA (Dana Esperanto-Asocio) rifuzis kunlabori pro lokaj historiaj
   kauxzoj, kvankam estis proponita je prezo de cirkulero sesfoje jare
   (aux pli ofte se dirata) kun la cirkuleroj mem sendi la tutan
   bultenon. La rifuzon eblas "kompreni", sed cxiukaze estas seniluziiga
   fari ion sur dana kampo kie multaj danoj ne volas kunlabori.

-  Kiom da homoj eblas servi per SB? Jes, SB plej rapide informis, sed
   bedauxrinde temis cxefe pri novajxoj, kiuj malrapide malnovigxas
   (renkontigxoj post kvar monatoj k.s.) aux tute ne malnovigxas (fakaj,
   pritemaj artikoloj). Personaj aux grupaj informoj plue fluis letere
   aux tute ne, kaj informoj "kun limdatoj" ne atingis SB, sed
   malaktualigxis atendante la aperon de Esperanto aux Heroldo,

-  kaj finfine, kiel scii, cxu oni servi, se oni ne amase plendas pli
   malfrua aux ecx ne-apero? Do, se neniu, eblas servi per la specifa
   eco, la AKTUALECO, kion fari?

Eckhard Bick, redaktinto

(el Semajna Bulteno)

*************************************************************************

Demandoveke tra la Manifesto
============================

La "Rauxma Manifesto" (publikigita en la 1-a n-ro de Eventoj, marto(1)-
92 fakte levas pli da demandoj ol gxi kontentige respondas. Ni do
starigu la demandojn por via persona medito a xecx grupa diskuto. Viaj
skribaj reagoj bonvenas.

Krizo de identeco
-----------------

1. Kiomgrade vi mem kredas, ke esperanto devus igxi la dua lingvo por
   cxiu?

2. Kiomgrade vi opinias, ke la esperantistoj kredas tion?

3. Kiomgrade vi mem kredas, ke gxi efektive atingos tiun lokon?

4. Laux via supozo, kiam plej frue tio povos okazi?

5. Cxu vi persone sentas frustracion pri la malrapida progreso de
   esperanto al iu fina celo? Kiel tio influas vin?

6. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio?

7. Cxu vi konsentas, ke la movado kolektive suferas krizon de identeco?

8. Se jes, kiuj estas la simptomoj kaj sekvoj de tio?

9. Elpensu aliajn formulojn ol la celo "esperanto la dua lingvo por
   cxiu", kiu povus cxu anstatauxi tiun, cxu prezenti pli atingeblajn
   antauxsxtupoj al gxi.

Kritiko de praceloj
-------------------

1. Kiomgrade esperanto devas konkurenci kontraux la angla?

2. Kiomgrade la esperantistoj devus batali kontra xgxi?

3. Kiel indus sinteni al gxi kaj al iu ajn uzo de nacia lingvo por
   internacia komunikado?

4. Kiomgrade la Manifesto pravas, ke la rolo de la angla ne gxenu nin?

5. Kiomgrade ni rezignu pri la oficialigo de esperanto en la 90-aj
   jaroj?

Niaj celoj
----------

1. Kiomgrade vi konsentas, ke la kvar donitaj valoroj de esperanto estas
   la cxefaj?

2. Cxu vi aldonus aliajn valorojn?

3. Cxu la propedeuxtikan valoron vi elstarigus pli ol aliaj edukaj
   valoroj?

4. Kiuj estu la esencaj elementoj de tiu novtipa internacia kulturo,
   kiun ni devus heroldi?

La kongresoj
------------

1. Kiomgrade vi konsentas pri la graveco de kongresoj?

2. Kiomgrade vi konsentas, ke ili prezentas la cxefan vojon al kresko?

3. Kion alian vi listigus apud aux super kongresoj, kiel akceliloj al
   kresko?

4. Cxu streboj por la uzo de esperanto kiel laborlingvo en fakaj
   konferencoj internaciaj, ne estas fakte apliko de la slogano
   "esperanto la dua lingvo por cxiu"?

La finaj kredoj
---------------

1. Cxu vi samopinias, ke la unua jarcento pruvis gxian tauxgecon esprimi
   cxion?

2. Kiom ni en la okdekoj la jardeko de la Manifesto kreis kulture
   valoron kaj originalan? Komparu gxin kun pli fruaj jardekoj.

La manifesto entute
-------------------

1. Kun kio en la Manifesto eblas plenkore konsenti?

2. Kun kio vi volus akre malkonsenti?

3. Kun kio oni povus modere konsenti, sed kun piednotoj?

4. Kiel la aplikistoj kaj la finvenkistoj trovu komunan terenon, kaj kia
   estus tiu agadtereno?

5. Kiel harmoniigi la desuprajn oficialigajn kampanjon kun la desubismaj
   kulturaj iniciatoj por ke ili provu minimume kunekzisti.

Stefan MacGill
(laux IPR 1/91)

*************************************************************************

Vizito = apliko
===============

Gxenerale, sxanco por apliki esperanton mankas al esperantistoj en
disvolvigxantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas
partopreni la UK-n, ne povas gxui internaciajn renkontigxojn, entute
nepovas vojagxi eksterlanden. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan
esperantiston. Tio signifas, ke la cxefa celo de nia lingvo neniam
realigxos por ili. Ne sciante kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj
perdas la fidon kaj intereson al esperanto. En supraj lernejoj en la
urbo Urumcxi (Cxinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol
200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je esperanto.

Nature, oni povas paroli esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras
la sencon de esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj
samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta.
Ekzemple en Vijetnamio posxtmarko kostas 15-onon de la meza monata
salajro.

Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika
sxanco uzi la lingvon. Ili gxuas grandan plezuron pro la lingva
praktiko. Bedauxrinde multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn
esperantistojn estante alilande. Cxar ili jam multe spertis
Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin.
Tia afero signifas por ili nur ekstran sxargxon, kiu malpliigas ilian
tempon turisman kaj ripozan. Ecx oficisto de UEA konfesis, ke li ne
volis sercxi esperantistojn lokajn kiam li trovigxis ferie en Delhio
(Hinda Unio). Li fugxis de ili, cxar li volis iom ripozi ekster la
movado kaj iom ecx for de la lingvo.

Sed ni devas gxuste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto
kaj loka samideano. Gxia utilo estas neignorebla. La gxojo kaj
plezuroproduktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj
entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvonivelon. Samtempe
vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas esperanton,
dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de
neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora.

Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la
loka samideano, sed kontribuo al la esperanto.movado kiel tuto.

Liu Xiaozhe (Cxinio)
(el Esperanto, 6/91)

*************************************************************************

Anhui-a Junulara Esperanto-Asocio ofertas siajn servojn:
========================================================

AJEL sub patronado de la Anhui-a Provinca Federacio funkciigas
libroservon, edukado-servon kaj turisman servon. La asocio:

   - havas profesiajn cxicxeronojn en lingvoj esperanto, korea, angla,
     japana kaj franca,

   - arangxas vizon turisman,

   - mendas flugbiletojn kun specialaj esperantista rabato,

   - komercas internacie,

   - sxatus konatigxi kun similaj entreprenemaj asocioj, movadaj
     entreprenoj.

WANG Xigen,
Shitai-xan, Ren-shi-ju, ANHUI, CN-245100 Cxinio.
Tel: +0551-252 430,
Telekso: 90011 AHFTB CN,
Telefakso: 0551-254 380

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Por ekkoni la rondon familian
=============================

Genealogio estas scienco, kies celo estas esplorado pri la deveno de
parenceco de familioj aux gentoj. Kutime homoj konas la naskigxdatojn
nur de siaj gepatroj kaj geavoj, sed kelkaj homoj sukcesas trovi
informojn pri multaj, ecx pri 1000 antauxuloj. En cxiu generacio la
nombro de antauxuloj duobligxas: 2, 4, 8, 16 je la 4-a, kaj 1024 la 10-a
generacio de antauxuloj.

Oni povas prilabori genealogian tabeloj (arbon) de sia gento. Gento
estas posteularo de unusama praulo. Antauxulo vivinta cx. 1750 povas
havi cx. 200-400 nuntempe vivantajn posteulojn en viraj linioj uzantajn
la gentan nomon kaj kelkajn milojn da posteuloj en virinaj liniojn
portantaj aliajn nomojn. Kutime oni konstruas genealogian arbon nur en
viraj linioj. Cxiu gento rajtas posedi gentan blazonon. Blazonoj devas
diferenci unu de alia. La scienco pri blazonoj nomigxas heraldiko.
Ekzistas kelkcent miloj (eble ecx miliono) da blazonoj en la mondo.
Blazonojn posedas familioj burgxaj, kamparanaj kaj nobelaj (ankaux
urboj, episkopoj, papoj). Cxiu gento, kiu ankoraux ne posedas blazonon,
rajtas gxin prilabori kaj uzi por ornami vizitkartojn, leterpaperojn,
invitilojn, ktp.

Multaj gentoj estas internaciaj. Nuntempe vivantaj idoj de la komuna
protopatro vivanta antaux kelkcent jaroj logxas en diversaj landoj kaj
parolas diversajn lingvojn. Ili povas komune esplori sian historion,
organizi gentajn muzeojn, gentajn gazetojn. Esperanto povas esti tre
utila por tiu celo.

Inter esperantistoj estas jam pluraj fervoraj genealogo. Ili projektas
fondi Esperantistan Genealogian kaj Heraldikan Federacion, kies celo
estas informi esperantistojn pri genealogio kaj genealogojn pri
esperanto. Oni planas eldoni en esperanto genealogian bultenon, organizi
genealogiajn seminariojn kaj eldonadi fakliteraturon en esperanto.

Pliajn informojn cxe:

s-ro Charles M. Hall
P.O.Box 21346, Salt Lake City, Utah 84121, Usono

s-ino Ilona Gyorgy
Szechenyi u. 18, H-2230 Gyomro, Hungario

s-ro Edward Wojtakowski
Boksz 312, PL-50950 Wroclaw 2, Pollando

*************************************************************************

Charles M. Hall (Usono)

Familia Esplorado
=================

Kia rilato estas inter genealogio kaj religio? Laux la instruoj de la
Eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, devas ekzisti interrilato
por klarigi la grandajn sumojn da mono elspezitajn cxiujare por kolekti
genealogiajn registrojn. Kia rilato? Jen kelkaj kredoj de Mormonoj:

1.  La tuta homaro spirite vivis antaux ol veni al la tera vivo.

2.  Ni venis cxi tien por ricevi mortontajn korpojn.

3.  Post nia morto ni relevigxos same kiel Jesuo Kristo relevigxis.

4.  La ekzistantaj, -intaj kaj ?ontaj familioj surteraj povas esti
    unuigitaj post la morto.

5.  Dio donis al apostoloj la auxtoritaton realigi terecajn ritojn,
    kiuj ankaux validas en la cxielo. Li donis tian auxtoritaton al la
    hodiauxaj apostoloj, same kiel la antikvaj. Ili rajtas realigi
    edzigxceremoniojn surtere por ke tia edzigxo valigu post la morto.

6.  Cxar ne cxiuj havas la saman sxancon koni la veron de cxi tiuj
    legxoj kaj principoj dum la surtera vivo, ili necese ricevu la
    sxancon post la morto.

7.  Cxar la ceremonioj de edzigxo, bapto kaj aliaj estas terecaj
    ceremonioj, estas necese, ke mortemuloj realigu la samajn
    ceremoniojn por la mortintoj.

Tial la Mormonaro secxas la nomojn, datojn kaj aliajn informojn de
specifaj individuoj, kiuj antauxe vivis surtere.

Pro tio, oni ofte vidas, ke la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj
de Lastaj Tagoj sendas fotistojn kaj aliajn fakulojn al multe da lokoj
en diversaj regionoj de la mondo por kopii registrojn kaj aliajn
dokumentojn, kaj ankaux alporti almenaux po unu kopio al Sallaga urbo
por aldoni al la grandega biblioteko de generacio, kiu trovigxas en la
administra centro de la eklezio. Kutime okazas, ke ili ordigas kaj
purigas tiajn dokumentojn por la bonordigo de la arkivoj de parohxoj aux
registaraj instancoj. Kopio de cxiu filmo farita estas donacata al la
koncerna organizajxo.

Ekzemplo de genealogia esplorado jenas. Mia prpatro nomigxis Jozef
Auxzel. Li naskigxis en Paderborn, Germanio. Mi povas viziti la
bibliotekon de Sallaga urbo aux unu el la filiaj bibliotekoj en diversaj
urboj tra la mondo por sercxi la registrojn de Paderborn. Se mi trovas
ilin, tiam mi sercxas la datojn de edzigxo, naskigxo kaj morto de Jozef
kaj lia edzino Maria. Mi poste notas tiujn informojn kaj transdonas al
la bibliotekisto. La informo estas enmetita en komputilon. Post kelkaj
semajnoj mi povas viziti Templon, kie nun trovigxas la nomoj, datoj kaj
aliaj informoj de miaj prapatroj kaj por fari por ili la surterajn
ceremoniojn kaj ritojn; edzigxo, baptigxo kaj aliaj. Se mi tion faras,
la surteraj ceremonioj kaj ritoj realigitaj de mi estos validaj por miaj
prapatroj ecx se ili estas jam mortintaj.

Se donitajxoj pro la sercxataj personoj ne trovigxas en la menciita
biblioteko, oni petu helpon per korespondado a xfaru personan viziton al
la koncerna loko.

La ekleziaj ritoj efektivigitaj de miaj gepatroj kiam ili vivis sur la
tero ne validas, cxar ili estis realigitaj de iuj, kiuj ne posedis la
auxtoritaton de Dio, kiun li donis nur al la profetoj kaj apostoloj de
la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.
laux Esperanta Mormonaro 3/1991

*************************************************************************

Mi sxatus scii?
===============

Estus interese scii (supra artikolo) kial gxuste tioma-grada praulo
estas mia gentopatro, kies memoron ni ididoj flegu. Cxi li ne havis
gepatrojn?  Aux cxu la limo estsa la praktika ekkono, kio povas
sxangxigxi?

La gento-konscio ne nur helpus eldoni komunan bultenon kaj havi komunan
blazonon, sed negoce kunlabori, kiel decas al granda familio, ankaux nun
praktikata en kelkaj landoj.

Sed se venus nur malricxaj parencoj por prunti kaj neniam repagi, tiam
mi ne pensas pri gxi kiel revo. Aux male, se inter tiom da homoj finfine
mi devus trovi iun ricxan onklon ?

Koncerne la genealogian servon de la mormona eklezio estus tre interese
scii laux kiuj kondicxoj oni povas uzi la esplorservon:

-  cxu nur membroj de la religio,

-  cxu ankaux eksterreligianoj kaj nur se oni promesas refari la
   menciitajn ceremoniojn de cxiuj prapatroj laux la Mormona religio,

-  kiomgrandan prapatraron oni devas receremonigi laux la Mormona
   Religio,

-  cxu la servo povus funkcii ankaux pro simplaj scivolaj kialoj
   (eventuale kontraux pago), kaj cxu eventuale ankaux esperantlingve,
   helpe de iu esperantisto en la eklezio?

La jxusaj frazoj estis demanditaj cxe la redakcio de Esperanta
Mormonaro, sed ankoraux ne venis respondo. Kiu scias certajn informojn
pri ili? Viaj leteroj estas bonvenaj.

SxH

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Kamerunia komercisto legxe registrita sercxas kontaktojn en esperanto
por importado kaj eksportado de cxiuj varoj.
s-ro Mboge Nbele J.M.,
B.P. 1816 Douala, Kamerunio.

* * *

27-jara estro de publik-rilata fako de cxin-medicino opinias, ke
esperantistoj devas uzi la lingvon ankaux por internacia komerca kaj
scienc-teknika kunlaboro. Pere de li eblas dungi cxin-medicinajn
kuracistojn (akupunkturo, masagxo, ktp.) kaj altnivelajn cxinajn
kuiristojn.
Wang Huai, Yu9-hao, 17-li, 2-duan, Guilin-Jie, Heping, CN-110002
Shenyang, Cxinio.

* * *

Cxina komercisto sercxas kontaktojn en industria kampo: Ming Jin,
Shashi-Zhengxie, Jiang Jing Lu 17, Shasi, Hubei, Cxinio.

* * *

Cxehxo-Slovakia firmao komercas internacie ankaux en esperanto per plej
diversaj varoj.
Firmao KOON, PS 11, CS-53701 Chrudim, CSFR.

* * *

Tanzanio: Verdula Asocio en Afriko sercxas kontaktojn: Aochi Isumbelo
kaj Mateso Bilimba estas zairianoj logxantaj en Tanzanio. Krom la
esperanto-movado ili estas aktivaj ankaux en medioprotektado. MECEZ
medioprotekta organizo bezonas kontaktojn kun alilandaj samsapecaj
asocioj en la tuta mondo, por intersxangxi informojn kaj komune fari
pasxojn sur internacia agadkampo. La oficialaj lingvoj estas: esperanto,
franca, angla.
MECEZ, P.O.Box. 22449, Dar-es-Salam, Tanzanio.

* * *

Sergej Jxilejkin, pk. 14127, 660025, Krasnojarsk, Rusio, atendas
leterojn de entreprenemuloj, sercxantaj komercajn kontraktojn en Siberio.

* * *

En Brno (Cxehxo-Slovakio) dum la internacia konferenco ?Fervojo sojle al
la 3-a jarmilo? (9-10. de majo 1991) la laborlingvoj estis la angla, la
cxeha, la slovaka kaj esperanto. Pliaj informoj:
d-ro Petr Chrdle, VOZ - Fervoja Esplorinstituto, U Luzickeho seminare 3,
CS-11857 Praha 1.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Joachim Werdin

Novaj landaj asocioj en Azio
============================

En la pasintaj tri jaroj rezulte de prelegvojagxo de Joachim Werdin en
Azio lauxvice ekestas gxermoj por novaj esperanto-kluboj. Li raportas:

Ekvojagxonte mi ne sciis, ke poste mi decidos dedicxi mian tutan
energion, tempon kaj monon al evoluigo de la esperanto-movado en Azio.
Kial? Cxar mi konstatis, ke tie multaj homoj volas lerni la lingvon,
ekciinte pri la ideo, kaj ke neniu instruas ilin. Gxuste kompari tion
oni povas al fekunda kamparo sen semanto kaj zorganto.

Konsiderinda esperantista aktivado ekzistas en Koreujo, Cxinio,
Japanujo, Irano, Israelo kaj Vjetnamujo. En Baharato (Hindujo), Nepalo,
Pakistano, Malajzio, Singapuro, Tajvano kaj Tajlando funkcias malfortaj
organizajxoj, kiuj bezonas helpon edukan kaj ofte materian. En la
ceteraj Aziaj landoj, ecx se tie logxas esperantistoj, ekzistas nenioma
aktivado. Nun mi planas dauxrigi la laboron por evoluigo de la movado en
Honkongo, Tajlando, Makao, Filipino, Indonezio kaj pluraj aliaj aziaj
lokoj. Tiuj planoj inkluzivas ne nur lokajn, korespondajn kursojn je
diversaj niveloj sed ankaux i.a. eldonon de lerniloj kaj edukadon de
aziaj esperantistoj en Euxropo. Sed estas grava kondicxo la financa
flanko de la planoj devas funkcii. Bedauxrinde tio nun konsistigas plej
grandon obstaklon.

Vere, multo estas farebla, farinda kaj ecx farenda. En Azio ekzistas
granda (preskaux tute ne utiligita) potencialo por la esperanta movado.
La sxanco diskonigi la lingvon kaj uzigi homojn pri gxi estas tre
esperiga. Tio estas konkludo bazita je miaj spertoj pri konkreta laboro
por evoluigo de la movado en Azio. Donacoj povus helpi pri ekzemple
ekfunkcio de novaj esperantaj kursoj, organizajxo, ktp.

Kontaktadreso:
Joachim Werdin,
Pionerow 6A9, PL-47-220 Kedzierzyn, Pollando.

*************************************************************************

En la marto(1)-92 n-ro de Eventoj estis publikigitaj la adresoj de
kelkaj subtenindaj asocioj.

Kiajn kampanjojn subteni?
=========================

Bedauxrinde mi ne povas esti certa, kaj per tio eble mi faras
malpopularan pasxon. Ne cxar mi ne sxatus la disvastigon de esperanto en
cxiuj landoj. Kampanjoj ne suficxe zorge pripensitaj, realigitaj eble ne
atingas la deziratan efikon, foje ecx la malon. Mi ne miras, ke
esperantistoj kiel naturaj internaciistoj sxatas revi pri pli kaj pli da
landoj, kiuj "kunlaboras", eblas mencii ilin en diversaj statistikoj.
Sed estus malhoneste nur pro tio uzi kelkajn komencantojn kiel pupojn.
Estas malhoneste gustumigi al ili ion, kaj poste ne kapabli nutri
plu antaux ol ili povus stari sur propra piedo. Ni nepre ne forgesu
Azion (kaj aliajn kontinentojn), sed per zorge pripensitaj kampanjoj.
Mi pli forte sxatus meti en fokuson ekzemple (eks)Sovetion, Siberion, se
ankaux paroli pri Azio. Tie jam de la zamenhofaj tempoj vivas altnivela
sed tre malricxa movado dum longa tempo izolita en internan
"enmigradon", ecx se ili ne fanfaronas pri tio. Ili JAM NUN povus esti
integra parto de la tutmonda movado, se ili ricevus iom da financa
helpo, ekzemple aboni revuojn, aux ecx simplan posxtkoston, ktp.

Se meti prioritaton al pli órgxe bezonata investo kiu plej efike
profitigas, tiam mi metus akcenton unuavice al la jam ekzistantaj
strukturoj. Se esti iom kruela (kiun mian fingron mi mordu?), kie
ankoraux estas nenio, ili eltenas ankoraux kelkajn jarojn. Se iu jam
aktivas, tiu estu subtenata, sed ne estu kreataj strukturoj kiuj ne
estos poste nutrataj. Interesigxo kompreneble estas granda (kaj tio
foje kortusxas la okcidentan orelon, cxar propralande oni malfacile
povas vekigi intereson), cxar malricxulo pretas fari ion ajn por
kontakti ricxulojn esperante de ili helpon ne nur (aux unuavice ne)
movadan.

SxH

*************************************************************************

Esperanto en lernolibro de elementa lernejo
===========================================

-------------------------------------------------------------
Lernolibro por la sesa studjaro de elementa lernejo en la
Korea Respubliko enhavas kvarpagxajn artikolon pri esperanto.
-------------------------------------------------------------

23. leciono,

NI UNUIGU LA MONDON

Estus tre maloportune, se ni ne povus interkomunikigxi unu kun la aliaj.
Tian kazon ni ofte spertas, kiam ni renkontigxas kun fremduloj. Kiel
oportune estus, se alinaciaj homoj en la mondo uzus unu komunan lingvon!
La lingvo esperanto estis naskita de tiu ideo.

Esperanton kreis kaj publikigis d-ro Zamenhof, la lingvisto kaj
okulisto, en 14-a tago de julio 1887, kaj cxirkaux sescent mil homoj en
la mondo uzas cxi tiun lingvon.

Zamenhof naskigxis en malgranda lando situanta cxe la bordo de Balta
Maro en Nord-Euxropo. La lando siatempe estis aneksita kaj altrudita de
Rusio, kiam Zamenhof naskigxis. Tial tie logxis diversaj gentoj
intermiksite, nome rusoj, germanoj, judoj kaj poloj.

La lingvoj tie uzataj estis ne unu, sed multaj, kaj tio donis al la
popolanoj grandan konfuzon. Zamenhof, kreskante de sia juneco en tia
cirkonstanco, gxisoste sentis maloportunecon de la multlingva uzo ekde
sia infaneco.

Iun tagon, cxe la juda butiko okazis bagatela kverelo inter judo kaj
germano pro la malbona interkomunikigxo. Venis rusa policano kaj kriis,
Parolu en la rusa lingvo, uzu nur la rusan! Kontraux tio la polo
protestis: "Fi, cxu tiu loko apartenas al Rusio? Jen ni ligxas en
Pollando!"

La rusa policano arestis la polon kaj fortiris. Cxe tio la judo, ofte
persekutata de la poloj, diris al si, la policano ne plu povos insulti
nin. Tion auxskultante koleris la poloj, tamen rusoj rigardis kun mokaj
ridoj. Tiel serioza estis la konflikto en la regiono pro la uzo de
malsamaj lingvoj.

Mi lernis, ke cxiuj homoj estas gefratoj, tamen fakte mi vidas
kontrauxajxon en realeco. Mi certe faras ion en plenagxo por solvi tian
malfelicxigan  problemon ... Zamenhof, estante ankoraux juna, jam
ekinteresigxis en la aferoj por paco kaj homaro.

Por amikigxi unu kun aliaj popoloj, oni devas transsalti la muron inter
la popoloj! Kaj por tion fari antaux cxio oni devas uzi la saman komunan
lingvon.

Tiel pensinte li lernis multajn lingvojn kaj studis por krei internacian
lingvon en la nomo de Esperanto, kiun li studis ekde mezlerneja tempo.

Ni unuigu la mondon!

Lia amo al la homaro disvastigxis en la tuta mondo pere de homoj, kiuj
amas kaj uzas Esperanton dum pli ol cent jaroj, esperantistoj cxiujare
celebras lian naskotagon, la 15-an de decembro.

La amo de Zamenhof al la homaro por unuigi la mondon eterne restos viva
en la mondo.

*************************************************************************

Ulrich LINS, vicprez. de UEA:

Tamen flagras vigle la fajrero
==============================

De la 28-a de septembro gxis la 5-a de oktobro 1991 en Kaunas, Litovio
kelkdek esperantistoj kunvenis por la Dua Euxropa Esperanto-Forumo. Ili
volis dauxrigi tradicion, kiun komencis la Konsultigxoj de orienteuxropaj
esperanto-asocioj kaj kiu estis pasintjare renovigita per tuteuxropa
forumo en Bydgoszcz. La celo estis intersxangxi informojn pri la stato
de la movado en la postkomunisma Euxropo kaj diskuti vojojn, kiel
intensigi la kunlaboradon de la okcidentaj kaj orientaj landaj asocioj.
-------------------------------------------------------------------------

Litova Esperanto-Asocio (LEA) transprenis la restadkostojn de alilandaj
movadaj funkciuloj kaj entute bonege organizis la Forumon. Sed
bedauxrinde nur malmultaj akceptis gxian inviton al Kaunas. La kialoj
estas pluraj: la periferia situo de la loko; nesuficxa konsciigado al la
landaj asocioj pri la signifo de la arangxo; necerteco pri la politika
situacio en Litovio (kiu igxis sendependa nur kelkajn semajnojn antauxe),
kaj necerteco pri vojagxaj rimedoj (por akiri lokon en trajno devas
atendi tri semajnojn, kaj auxte oni vicas dek kilometrojn pro sovetiaj
komercemuloj). Krom baltlandanoj kaj sovetianoj venis nur kvar
okcidentanoj, kelkaj poloj kaj hungaroj. Inter ili tamen estis tri
estraranoj de UEA.

Tre ofte la diskuto koncentrigxis al la inerta stato de la movado en
orient Euxropo - analizo de la kauxzoj de gxiaj sukcesoj sub la
socialisma rego, al la malfacila transiro de malavara subteno per publika
mono al sinbazado je kotizoj kaj al la gxenerala perspektivo de la movado
sub la kondicxoj de ekstreme malbona, parte katastrofa ekonomia stato en
orienta Euxropo kaj iama Sovetia Unio. Cxiuj pli-malpli interkonsentis,
ke la pasinta florado de esperanto sxuldigxas al esceptaj faktoroj: al
"fenestra" utilo, do la privilegia vojo, kiun esperanto promesis malfermi
al la ekstera mondo; la manko de alternativaj distrajxoj; la deziro de
la potenculoj utiligi esperantistojn por la legitimado de sia rego kaj
sekve disponigi al ili la kutimajn favorojn, inkl. financan subtenon
ekster socia kontrolo. Nun cxesis la sinfermo al la ekstera mondo, homoj
kuradas al fremdlingvaj kursoj, aperis granda oferto de abloj sin distri,
kaj la registaroj desupre strebas resanigi la sxtatan bugxeton. Tio
preskaux cxie rezultigis malmultigon de la socia mambraro, maldungon de
oficistoj, malaperon de eldonajxoj.

Kion novan tiurilate alportis Kaunas?

Surpriza optimismo
------------------

La Forumo konfirmis, kiel komplika estas la situacio por esperantistoj
en orienta Euxropo. Precipe por la okcidentanoj estis utile observi tion
surloke. Sed se ili atendis auxdi unuavice plendojn, ili surprizigxis
agrable. Ne mankis malkasxaj vortoj, kontraux la nesuficxa kunlaboro
inter la landaj asocioj, kontraux UEA, kontraux la Ániversalaj Kongresoj
por ricxuloj". Tamen, klare superregis, en kritiko,la bonvolemo kaj ecx,
en analizo de la interna situacio, modera optimismo.

Roman Dobrzynsky atentigis, kaj sxancojn malfermas la pli libera
politika  kilmato en Euxropo, ecx se la praktiko nun sxajnas indiki la
kontrauxon,

-  la hungaroj raportis, ke ne falas la nombro de membroj;

-  la sovetianoj raportis dauxran interesigxon pri esperanto, cxefe
   inter gejunuloj. La delegitoj de Urala Esperantista Societo mirigis
   la aliajn per informoj pri sia eldona agado kaj la sukceso de
   koresponda kurso.

-  lalitovaj, kvankam same kiel latvoj kaj estonoj tute necertaj pri la
   tujaj sekvoj de la politika-ekonomia sxangxo je sia agado, prezentis
   la trian numeron de la luksa revuo Litova stelo kaj anoncis pliajn
   planojn: la starigon de studcentro en la iama domo de Aleksandro
   Silbernik en Kaunas.

Kion fari por teni atingojn kaj por plue sukcesi?

Turismon kvalite, aplikadon komerce, reklami lingvan egalrajtecon
-----------------------------------------------------------------

Andrzej Grzebowski, la gvidanto de Espertur, insistis, ke necesas
dauxrigi la turismajn servojn, kiuj kvante reduktigxis, sed nun sentas
kvalitan  plibonigxon.

Analoge pluraj sovetianoj proponis, ke esperanto estu pli vaste
utiligata en komerco - esperantistoj demonstru, ke ilia lingvo povas
helpi en la kreo de entreprenoj kaj en liverado de scioj el eksterlando.

Aliaj, kiel Jaan Ojalo kaj Sergej Kuznecov, pli multe akcentis la
perspektivojn, kiun donas al la publika bildo pri esperanto la nova ondo
de naciismoj kaj la "buntigxo"de la lingva mapo de Euxropo - kun la
rezulta pligravigxo de la problemo de transnacia komunikado. Esperanto
estas, ecx se ne oficiale akceptita, bona teoria ekzemplo de demokratio
kaj netrudismo en lingvopolitiko, argumentis Kuznecov.

Oni bedauxris decidojn pri %uxropaj kongresoj"sen konsidero al la
orienteuxropanoj, la nesuficxan partoprenon de okcidentaj esperantistoj
en valoraj arangxoj kiel tiuj en Poprad, en diversaj hungaraj lokoj, en
Pisanica, en la baltaj landoj aux dise tra Soveta Unio, kaj la nesuficxan
kunlaboron de la asocioj en almenaux tiuj landoj, kiuj estas rektaj
najbaroj. Pensiga estas eldiro de Pauxlo Jegorovas, vicprezidanto de LEA:
Ni en oriento estas pli solidaraj, dum en okcidento sxajne regas pli da
apartismo.

Optimismon nutras la fakto, ke ni posedas en orienta Euxropo valoran
potencialon, nome homojn, kiuj sub malfacilaj kondicxoj (ne pro iuj
sxtataj subvencio!) trovis siajn vojojn al esperanto, kiuj dankas parton
de sia persona evoluo el esperanto kaj de kiuj oni ne povas atendi, ke
gxuste nun ili malfideligxos.

Ecx furiozas naciismoj, ili ne povos detrui la konscion pri la komuneco
de la euxropa heredajxo. Tio cxi garantias lokon al esperanto.

el Esperanto, 11/1991

*************************************************************************

MALLONGE
////////

En internacia (organo de Kolektivo Esperantista Komunista) raportas
Ruddy FERNANDEZ, klubprezidanto por la agado de la esperanto-grupo ?Pli
da lumo? en Kubo. Ili havas problemojn: mankas al ili esperantaj
materialoj, eldonajxoj: La okazigo de Universala Kongreso kirlas la
akvon de la enlanda movado, precipe tio estas unu el la cxefaj celoj
kongresi en nefortmovadaj landoj. Cxu ni lasos la kirlitan akvon putri?
Esperanto-klubo ?Pli sa lumo?, Gaveta Postal 2, Santiago de Las Vegas,
17200 Ciudado Habana, Kubo.

* * *

Ukrainio: En la kadro de kampanjo por sxangxoj de stratnomoj ankaux en
Ukrainio la lokaj esperantistoj proponis en urbo Ternopil doni al strato
la nomon de Mihxail Jurkin, auxtoro de la unua lernolibro de esperanto
por ukrainoj en la jaro 1907.

* * *

Auxstralio: eb germana filmo ?Marleneken?, kiun prezentis auxstralia
televido SBS, unu el la aktoroj diris en esperanro ?Bonan tagon, kara
frauxlino, vi placxas al mi?. Sekvis nacilingvaj klarigoj.

* * *

Satelita televida programo Music TV plirfoje, (ekzemple je 23:55 MET la
26.01.92) dissendis skriban anoncon, kun ebla teksto Familia Esperanto?
Pliaj detaloj ne estas konataj. Se iu scias pli, informu la redakcion de
Eventoj.

* * *

Benina Esperanto-Asocio, B.P. 04-0421, Cotonou, Benino, eldonis kvin mil
ekzemplerojn da franclingvaj varbiloj kaj dissendis ilin tra la lando.

* * *

En hungara vilagxo Szank (H) du veteranaj esperantistoj Stefano Balint
kaj Francisko Berta en la loka kulturcentro la 29-an de februaro
arangxis esperanto forumon dum la inauxguro de esperanto-kolektajxo de
Stefano Balint, sur 30 grandformataj vitraj tabeloj. Kantis popolkanta
koruso gvidata de s-ino Julia Herbaly. La cxefa plano de la loka klubo
estas instrui esperanton al lernantoj.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Germana Katolika Konferenco 17-21 de julio 1992, Karlsruhe
==========================================================

Tiu nemovada, faka konferenco havos nuntempe modan temon "Euxropo".

Gxi havos esperant-linfvan sekcion, kiu povas organizi propran
diskutrondon en kaj pri esperanto, informstandon, esperantlingvan
diservon kaj eble ecx esperant-lingvan koncerton.

Eksterlandaj esperantistoj ankaux estas kore invitataj. Por gejunuloj el
reformeuxropaj landoj eble estos senpaga partopreno en amaslogxejo aux
cxe privatuloj kaj unu mangxo tage.

Pliaj informoj cxe:
Michael Konen,
Berliner Freiheit 13, DW-5300 Bonn 1, Germanio
tel.: +49/228/695665

*************************************************************************

1-a Pekina Internacia Simpozio pri Aplikado de Esperanto (PISAE),
=================================================================
09-15.05.1992
=============

Aligxkotizo: 55-110 USD laux landoj de la aligxanto. Pri restad kostoj,
eventualaj karavanoj, detala programo kaj aliaj sciindajxoj informas:
Organiza Komitato de PISAE cxe Pekina Esperanto-Asocio, P.O.Box 1089
Beijing, CN-100034, Cxinio

*************************************************************************

5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, 17-22.08.1992, Qingdao, Cxinio
==================================================================

Aligxkotizo: por cxinoj 200 RMB, triamondanoj 30 USD, ceteraj landoj
60 USD. Gejunuloj gxis 26 j. kaj handikapuloj ricevas 50% rabaton.

Pliaj informoj cxe:

Pacifika Kongreso de Esperanto
Hotelo Hunghai 75, Yan-an Yi Lu, CN-266003. Qingdao, Cxinio

*************************************************************************

Bicikla Karavano al la Pacifika Kongreso
========================================
Laux cxina proverbo tri homoj pli fortas ol tigro. Tial la iniciatinto
sercxas kunvojagxantojn al bicikla karavano 1200 km-a kaj 15 taga de
Shanghai gxis Qingdao. Unika travivajxo por aventuremuloj! Ne timu 5-6
horan bicikladon tage en ekzotika medio, lando de bicikloj. Jam nun
ekzercu vian postajxon, sed ne troigu. Ne forgesu la esperantan proverbon
"Biciklante postagmeze, doloras la postajx' meze".

Organizas:
Tang Yong
Buzhen 2nd primary School, Chongming, Shanghai, 202157, Cxinio

*************************************************************************

7-a Junulara Festivalo de esperantaj poezio kaj kanzono
=======================================================

01-03.05.1992. Bydgoszcz, Pollando

Partoprenantoj estu lernantoj kaj studentoj gxis 22-jaroj. Du kategorioj:
recitado kaj kantado. Aligxi eblas en ambaux fakoj po du pecoj, 4-6
minutaj. Por kantantoj muzika ensemblo disponotos. Partoprenkotizo:
50 NLG.

Org: Zaspol Skol Handlowych, ul. Kaliska 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Pollando

*************************************************************************

Hungarlanda esperanto Deklamkonkurso
====================================

11-12.04.1992, lastminute!
telefonu: +36/89/24-896,
Jozsef NEMETH,  Nagy Laszlo Altalanos Iskola,
H-8500 Papa, Anna ter 1, Hungario.

Kvar kategorioj: 6-10, 10-14, 14-18 jaraj kaj plenkreskuloj.
Dimancxe ekskurso.

*************************************************************************

Ek al kunkantado
================

47-a Internacia Junulara Kongreso, 1991, Karlskoga, Svedio

--------------------------------------------------------------------
Proksimigxante al venontaj kongresoj denove povas farigxi interesaj
la  raportoj pri pasintaj  kongresoj, jam ne pro fresxeco, sed veki
apetiton por la venontaj, pentrante etosajn bildojn pri la pasintaj.
Kaj nelastvice doni  legajxon al tiuj multaj, kiuj certe ne
partoprenis (kaj -os) gxin.
--------------------------------------------------------------------

Laux la antauxkongresa famo de la internacia esperanto-kongreso en
Karlskoga, gxi estos eksterordinare multekosta en neimageble multekosta
lando. Eble tial al gxi aligxis ne tiom multaj okcidentanoj kaj tiom
malmultaj orienteuxropanoj, entute 180 gejunuloj el 35 landoj. Venis nur
ses poloj el trideko da aligxintaj, nur unu hungaro, ecx ne unu bulgaro.
Aliflanke venis japanoj, koreoj, tajvananoj, pakistananoj, kaj ecx pli
ol dek civitanoj de tiam ankoraux ekzistanta Sovetio.

La kongresejo estis la popolaltlernejo de Karlskoga, unu el tiuj
imitindaj nordiaj klerigaj institucioj, kiu cetere estas vere tauxga por
internaciaj kongresoj.

Ve, iom malpli sukcesa estis la antauxpreparita kongresa programo,
malgraux brilaj Amplifiki kaj Persone, kiuj denove montris ke ili estas
numero unu inter esperanto-rokgrupoj. Nu, pri la mankoj oni certe ne
kulpigu la organizantojn. Kiom mi scias, ili devis ekukupigxi pri la
kongreso sole pro tio, ke pli spertaj aktivuloj rezignis. Nek vere helpis
TEJO, kies kongreso tio ja estas. Fakte, kelkaj truoj kaj prokrastoj ne
tre gxenis, almenaux nin, sovetianojn. Estis simple plia temo por la
konversacioj kaj sxercoj.

Unika amaso da sovetianoj
-------------------------

La menciitaj sovetianoj (mi devas uzi terminon pro la manko de io alia)
unuafoje venis al okcidenta IJK en tiom forta kaj laborkapabla konsisto.
Dum longa tempo la esperanto-movado estis izolita kaj evoluanta tute
memstare. Tiu plejparte junulara movado estis cersxajne ne malpli amasa
ol la "tutmonda" kaj ne malpli (aux cxu ecx pli?) vigla. Interalie,
sovetiaj junularaj esperanto-renkontigxoj bazigxas sur aliaj principoj,
ne tute kongruaj kun tiuj de IJK, kaj versxajne pli kongruaj al tiuj de
la okcidenta skolta movado. Por gxisosta sovetia aktivulo ne ekzistas pli
granda plezuro ol ie post noktomezo kolektigxi cxirkaux lignofajto aux
almenaux cxirkaux varma tekrucxu kaj kanti, kanti, kantadi. Cxiu nia
aktivulo parkere scias dekojn kaj dekojn da esperanto-kantoj - plej ofte
originalaj. Kaj bona esperanto-kantisto estas por li kara, ne malpli ol
Nia Majstro.

Do, en Karlskoga kien bonsxance venis kelkaj famaj sovetiaj esperanto-
bardoj - junaj sovetianoj rapide trovis lokon por sia kant-rondo, kaj
cxiunokte tie sonis la kantoj. Dume okcidentanoj laux sia okcidenta
maniero kunvenadis cxirkaux tabloj de la kafejo kaj babilis - kaj miris
pri ni! Iom post iom niaj ambauxflankaj kontribuoj integrigxis en la
gxeneralan etoson. Oni ensorcxigxinte auxskultis Jxomarton, hxore
persvadadis unu nian tre modestan kamaradon kanti Idealon, kaj Andrej
Obrezkov baladumis - en plena silento. Sonis multaj komunaj kantoj, ne
nur niaj; Sola, sola, so-o-ola!!! kunkantis unuanime la centkapa anaro.
Ankaux la sovetianoj - kaj vere tutkore.

Garik Kokolja

(el revuo Esperanto)

*************************************************************************

IJK-PARTOPRENONTOJ EK EUxROPO!
==============================

Anstataux sendi cxekon a{u posxtmandaton al Kanado por kotizi al IJK,
vi ankaux povas transgxiri la ekvivalentan sumon al la belgia
posxtgxirkonto 000-0035520-180 je la nomo de FLEJA, Frankrijklei 140,
B-2000 Antwerpen, kun indiko "IJK"

*************************************************************************

16-a Internacia Junulara Festivalo
==================================

15-21-a de aprilo 1992

Adreso de la festivalejo:
Soggiorno Montano di La Salle, I-1105 Franzione Pont (AO), Italio,
Tel.: +39/165/861190.

Troveblas en Nordokcidenta Italio, atingeblas per buso de Aosta. Aosta
atingeblas buse aux trajne de Milano kaj Torino.

Sed antauxe aligxu cxe: Enrico Agliotti, Via Pellice 19, I-10139 Torino,
Tel.: +39/11/374336.

*************************************************************************

Junulara Esperanto Renkonto (JER)
=================================

30.04-03.05. 1992, Szombathely

Ejo: antikva kastelo en la verda zono de la urbo, apude lago por boati.
Tranoktejoj en seslitaj cxambroj.

Programoj (plejparte esperantlingvaj): konkursoj la tutan tagon,
komputilaj esperantlingvaj ludoj, strategia ludo en la urbocentro (kio
tio estas? La red.), esperantaj videofilmoj, bufedo 0-24 kun esperanto-
biero, erotikemaj prelegoj, esplorado de flauxro, kaj la pinto (devus
esti) por HEJ-membroj: jarkunveno.

Partoprenkotizo: por enlandanoj, HEJ-membroj 1992 HUF, vojagxsubvencio
300 HUF por pli ol 300 km-oj, por enlandanoj ne-HEJ membroj 2650 HUF
(petu informilon pri HEJ-membrigxo sen agxlimo, kotizo tre favora).

Por eksterlandanoj 70 DEM gxis 20.04.92,  80 DEM gxis 29.04, surloke 90
DEM. Rabatoj por gejunuloj gxis 27 jaroj 10 DEM, gxis 19 jaroj 20 DEM
malpli en cxiuj kategorioj.

Pliaj informoj:
Tinger Tunde
Magyar u. 1, H-9700 Szombathely, Hungario

*************************************************************************

LITERATURO
//////////

Pri la nuntempa esperanta literaturo kaj ties kritiko
=====================================================

Legi cxion - kvante eblas, sed kiel havi ilin?
----------------------------------------------

Gxenerala malfacilo je tutecaj pritaksoj de la esperanto-literaturo, el
kiu ajn vidpunkto, cxiam estas la preskaux-neeblo havi vastan trarigardon
pri la materialo. Laux la kvanto, esperanto-literaturo devus esti unu el
la plej "ellegeblaj" literaturoj de la mondo (ekz., la pli-malpli 100
romanoj digesteblas senprobleme dum kelkaj jaroj) sed la misoj pri
informado, malfruoj kaj ofte cxefe (trans)pagproblemoj kauxzas, ke
literaturemulo devas esti persista en siaj sercxadoj, malgraux ofta
frustrigxo. Samkauxze, preskaux iu ajn tezo pri "bazaj tendencoj" povus
esti prvigebla, aux pro la nur partaj konoj de la elcerbuminto, aux pro
lia fido je necesa duonkulturiteco de la legontoj.

Premisinte tion, mi pluu senhonte. Jam la demando-duo sugestas, ke
lastatempe en nia beletro (estu premisita ankaux, ke en mia pritakto
literaturo kaj beletro samas) la rakonta prozo atutis, almenaux superis
aliajn gxenrojn. Kaj sxajnas esti tiel. La produkto kreskis kvante. Kio,
laux vulgarmarksisma tezo (sed cxi tie akcepteble) devas naski pli-malpli
frue kvaliton. Tiu kvalita salto jam okazis, dank' al libroj aperintaj
lauxlonge de la 80-aj jaroj (ofte verkitaj antauxe): fenomeno jam
analizita de Osmo Buller kaj Vilmos Benczik, i.a. La suproj de tiu
roman-tajdeto por mi persone estas. "La litomisxla tombejo"de Picx,
"Adolesko" de Vaha, "Ombro sur interna pejzagxo" de Stimec, "Regulus" de
Lorjak kaj "Sed nur fragmento" de Steele. Tamen, tiuj romanoj neniel
superas la nivelon de averagxa romano en etnolingvo, krom per lingvajxaj
meritoj netradukeblaj aux eventuale per temo, kiun - tiel - nur
esperantlingva verkisto povas trakti. Pri kio temas?

Io propra - temo movada kaj interkultura amo
--------------------------------------------

Mi sxatus kredi, ke fortigxas en nia literaturo la tendenco de auxtentaj
E-romanoj: tiaj, kiuj ne povus naskigxi aux ne povus estigxi tiaj en
alia lingvo. En "Regulus" nur sxercaj aludoj pri SAT (Sennacieca Asocio
Tutmonda) kaj UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) reprezentas esperantan
fonon (tio ja ne riprocxeblas al romano pri la 17-a jarcento en Francio).
Sed tiu fono de Stimec nepras, cxe Vaha gravegas, cxe Picx raportas nur,
kion esperantistecon signifas inter aliaj okazajxoj de unuopula vivo,
sed  Stimec revigligas tradicion de Varankin ("Metropoliteno") kaj
R.Schwartz ("Kiel akvo de l'rivero") kun la temo de "internacia amo"
eble plej grava fenomeno en la privata vivo de esperantisto. Pli bone
dirite: "interkultura" amo, cxar en la amo de diversoriginaj gehomoj
konfrontigxas tradicioj de kulturoj diversaj.

Interkultureco tutmonde gravigxas en la temaro de literaturo (v. pri
koneksaj pripensoj prelegskizon de mi "Euxropo ka E-literaturo" en
Bulgara Esperantisto, aprilo 1990), do per tia temelekto esperanto
pioniras kaj eniras cxeffluon. Mi esperas, ke mi ne voluntarisme vidas
tian tendencon en la esperanta verkaro.

Sed same gravas konstanta realudo al la esperanta kultura tradicio,
asimilado de gxi. Kaj jen, Vaha citas en sia libro el "La Infana Raso",
Steele faras same, sed pli kasxite (ne pli demandu min, kuloke!), cxe
Stimec oni legas la "Mastron de Korboja", Kamacxo (gxis nun ne menciita,
cxar konata cxefe pro noveloj) omagxas per fajnaj aludoj jen al Fernando
de Diego, jen al Liven Dek.

Tiuj auxtoroj vivav efektive en Esperantujo, ofte ecx kiel profesiuloj.
Tial por li esperanto estas ne nur ilo, sed ankaux temo. Ili metas al si
demandojn pri la esperantista esto kaj gxiaj potencialoj. Cxu ge-amo,
dankebla al esperanto, kontrauxstaros la povon de tempopaso (Stimec?),
Cxu esperantistigxo en si mem kapablas solvi la psikajn problemojn de
individuo (Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne)? Cxu eblas ke
esperantistoj argumentas per bomboj (Corrado Tavanti: Varmas en Romo)?
Anstataux gxenerale humanisma, foje dimancxpredikeca mesagxo (Baghy) ni
havas cxi tie vivantan literaturon pri vivanta komunumo.

Prvo por tio estas ankaux, ke plifortigxas la rilato inter verkisto kaj
publiko. Ne en la plej konkreta senco: la publikan kunsidon de EVA
(Esperantlingva Verkista Asocio) en Rotterdamo (1988) cxeestis apenaux
pli da interesigxantoj ol da verkistoj. Sed kiel Baghy estis gxenerale
legata siatempe, nun ni havas niajn "tutpopolajn" auxtorojn: Nemere kaj
Valano/Piron (Lorjak same meritus tion). La gxenerala tipo de esperanto-
verkisto estis kaj estas homo, kiu pro manko de tempo/talento/eldonisto
aperigas nur unu-du-tri librojn; ili, male, cxiujare memorigas pri si.
Ilia lingvajxo facile sekveblas, kio cxe Piron estas konscia strebo. En
tiu cxi alineo estu menciita la fungrapida diskresko de poramuza-krima-
portrajna-legxera literaturo, kiu eldonisto surmerkatigas kun multe pli
grandaj esperoj ol Sadlerecan aux ecx Auld-an poemaron: Deck Dorval,
Tavanti, Manjo Austin, Moirad...

Stabiligxo de la literatura normo
---------------------------------

Eble estus tro malfrue aserti, ke nunas la periodo de stabiligxo de la
literaturlingva normo. Fruas, cxar ankoraux Picx volas havi lingvon pli
komplikan ("esprimricxan"), Sxulco pli logikan, Piron pli simplan  (pli
objektive dirite, malpli elitecan sintenon de la verkistoj). Malfruas, se
ni pensas pri stilistoj kiel Ribillard aux R.Schwartz. Sed gxustatempe,
se ni konsideras la maturan stilon de "Sed nur fragmento", kie Steele
priskribas, filozofias, karakterizas kaj sercxas per varia lingvajxo, aux
la auxdece eksplodajn eksperimentojn de la Kamacxo-noveloj. Ambaux
verkistoj gxisfunde konas sian bazon, la lingvon tian, kia gxi estas
parolata: cxu vorto, kiun ili surpaperigas, situas konscie en rilato kun
tiu bazo.

Traduki nacilingven - eldonistoj antajxugxas
--------------------------------------------

Lasta konstato cxi rilate estu, ke - logike pli kaj pli da verkoj meritus
etnolingvigon, sed tion ja ofte baras antauxjugxo cxe neesperantistaj
eldonantoj. En sia escepteca situacio, Hungario sukcesis apogi la tezon
precipe per "legxerajxoj": "Varmas en Romo" de Tavanti, "Kzinski venas
tro malfrue" de Dorval, "Sxia lasta posxtkarto"de Sekelj, plus eta
dulingva antologio el nia literaturo aperis en la lastaj kvar jaroj.
Pollando jxus atutis per cent pagxoj, apud Vaclav Havel, en
mondliteratura revuo.

Poezio meritus apartan pritakson. Mikredas, ke malpli facilus konstati
tendencojn en ties pli heterogena materialo. tamen, tute ne pro
gxentileco, mi persone elstarigus la nomojn de Nervi, Carr, Berveling,
Gazizi, Ungar, Hulesx kaj Lozgacxev.

Cxu kritiko aux recenzo?
------------------------

Ie nepras malmiksi la nociojn de kritiko kaj recenzo. En Esperantujo ili
estas cxiamaj gxemeloj, bedauxrinde. Recenzo unuigas en si funkciojn,
kiuj normale disigxas en etnolingvaj kulturoj: sciigo pri apero, reklamo,
gazetnivela recenzo kaj literatura kritiko kunas-apudas. Tio
kompreneblas, cxar - manke de veraj librovendejoj, bibliotekoj,
amaskomunikilaj rekomendoj, ktp - krom eventuala surloka libroservo kaj
amika konsilo homoj ekscias pri libroj nur el recenzoj. Tiuj do devas
prezenti ankaux bazajn informojn pri la verko, verkanto, - temas pri
traduko - kultura fono. Laux la ricevita eduko tre diversas la skalo de
legantoj, kaj teorie necesus kontentigi ilin cxiujn. Sed dume recenzojn
ofte verkas iu ajn el la  unupersona redakcio de provincaj bultenoj, kaj
tial aperas galimatioj kiel propono kandidati William Hold (tiele!) al
Nobel-premio (mi ne diru, kie...).

Sed de Diego kaj Silfer jam bone priverkis la postulojn de serioza
literatura kritiko. Mi aldonu nur unu plendon kaj unu malplendon.

Beletron ne legas klerulo
-------------------------

Mi ne plu konsternigxas auxdi, ke ne nur unu klera esp-isto legas nek
Literatura Foiro, nek Fonto nek ion ajn beletrecan. Sed ekzistas ankaux
tiuj, kiuj legas nur LF aux nur Fonto aux nur ILTIS-Forumo...  Tio
simptomas bedauxrindan disskoligxon, koteriumadon, kiu rajtigas ankaux
jxusan sxercan difinon en la La Kancerkliniko pri kultura gazeto:
gazeto, per kiu intelektuloj interofendas sin. (Vidu ILTIS-Forumon pri
la Korifeoj de LF). Tiu fenomeno foje reflektigxas en nia kritiko, kiam
ne plu gravas la kvalito de la verko, sed la nomo de la verkinto.

Aliflanke, estas ne malmultaj, kies recenzoj kaj kritikoj, funde
pritraktaj, cxiam meritas legadon: Kris Long, Fjodorov, de Diego,
Kamacxo, Usakiewicz, Korjxenkov, Buller, Berveling, Haupenthal, Ullmann,
Nervi (ho ve, tro sporade), k.a. Mi ofte havas la impreson, ke kelkaj el
ili, precipe el la sovetiaj kulturrondoj, estas ecx tro klere postulemaj
pri nia originala literaturo (legu la utopie-simpatie kuragxan eseon de
Fjodorov: Survoje)!

Istvan ERTL
Bulgara Esperantisto, nov.1991

*************************************************************************

ILEI
////

Tendaraj tagoj
==============

Cxu viaj lernantoj estas inter 10- kaj 14-jaraj? Se jes, ILEI eldonis
precize por ili novan lernolibron de esperanto!

Karlo, Adelo, Rikardo, Habibo, Aniko kaj aliaj junuloj enkondukos ilin
en la lingvon kaj invitas ilin partopreni la Duan Internacian Esperanto-
Tendaron. La desegnisto de Juna amiko, Pavel Rak, donas allogan aspekton
al la verko, en kiu abundas dialogoj, komunikaj ekzercoj kaj rakontetoj.

Verkis la lernolibron Stefan MacGill.

Lernantoj aliagxaj povas uzi la verkon - plenkreskaj observantoj de tiu
junulara mondo bonvenas. La libro prezentas abundon da komunik-postulaj
situacioj, por ke lernantoj parolu esperanton jam de la unua leciono.

Superfluas diri, ke la lernolibro estas nur esperanta. Kvankam komunika,
gxi havas klaran gramatikan strukturon.

Eldonita de ILEI, UEA kaj la Hungara Esperanto-Junularo, la unua kajero
prezentas cxirkaux trionon de la esenco de la lingvo en tridek unu-
pagxaj cxapitroj. La kajero mem havas 44  A4-formatajn pagxojn; fine de
gxi aperas gramatika resumo de cxio prezentita, verkita en Esperanto
komprenebla al lernantoj, kiuj studis nur la enhavon de la kajero mem.
Plie estas resumaj dialogoj, rol-ludetoj, rimajxoj, ekzameno kaj skemo
de la aperonta dua kajero. Baldaux aperos gvidilo por instruistoj kaj
poste laborlibro kaj son-kasedo.

Tendaraj tagoj estas mendebla de Unuversala Esperanto-Asocio, je 12,00
NLG (triona rabato ekde 3 ekz.). Sekcioj, instruistoj kaj libroservoj
povas dum limigita tempo mendi pli grandajn kvantojn de ILEI, minimuma
mendo cxe ILEI: 3 ekzemploj. Logxantoj en Hungario kaj najbaraj landoj
turnu vin al la hungara ILEI-sekcio, Kovacs Marta, Ady Endre u.
23-25/C, H-1221 Budapest, kiu vendas gxin kontraux 120 forintoj
(95 Ft ekde 6 ekzempleroj).

*************************************************************************

ANONCO
//////

---------------------------
Cxu diskonigi vian arangxon
  al internacia publiko?
  Sendu koncizan informon
 (kun emblemo, desegnajxo)
       al Eventoj!
---------------------------

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Vendas T-cxemizojn kun tekstoj en kaj pri esperanto, medeblaj cxe UEA,
Heroldo de Esperanto, Bona Espero. Kromaj informoj haveblas:
Amarilo Carvalho, Caixa Postal 1107, BR-20001 Rio de Janiero, Brazilo

* * *

Serio da posxtkartoj, ilustritaj per malnovaj fotoj kaj dokumentoj pri
la urbo de Zamenhof de 1912 gxis 1929, kun priskribo en esperanto estas
mendebla cxe "Tomy", Box 351, PL-15001 Bialystok, Pollando.

* * *

Se vi volas helpi la fakan aplikadon de Esperanto, diskonigon de la
gxisnunaj eblecoj kaj rezultoj, sendu koncizajn (!) artikolojn,
informojn pri ilia al Eventoj!

* * *

Kiu havas intereson investi en Litovio, acxeti, vendi aux produkti
varojn, aux pere de gxi en aliaj regionoj de KSSx (eksa Sovetio),
skribu al: Litova Esperanto-Asocio, Ab.k. 167, 233000 Kaunas-C,
Litovio.

* * *

Kamparanon sercxas laboreman kamparaninon sub la flago de esperanto,
por helpi en cxiutaga laboro. Edzigxo eblas! Kontaktu per letero en
esperanto: Parzival, c/o Sunhejmo, Brenden 9, CH-9424 Rheineck,
Svislando.

* * *

Falcxmasxinon por tritiko kaj rizo volas konstrui Tangshan-Esperanto-
Asocio. Kiu povas provizi detalan desegnon, skribu al TEA, 3 Hao Xin
Xiang, Tanshan, He Bei, CN-063000, Cxinio.

* * *

Kreajxojn el vitro faras hobie, kaj pli kaj profesie, kaj secxas
samfakulojn Vaclav Stibor, Kelektrarne 498, CS-277 13 Kostelec n.
Lebem, Cxehxoslovakio.

* * *

Gitarkonstruisto de stiloj klasika kaj "flamenka" sercxas samfakulojn
kaj ankaux gitarludantojn. Richard Segura, c/Panta 133, E-08221
Terrassa, Hispanio.

* * *

Mekanikajn brakhorlogxojn virajn kaj virinajn kun surskribo "Esperanto"
por 30 USD kaj tablohorlogxojn ornamitajn "Esperanto" por 30 USD
(inkluzive sendokostojn) vendas Pentti Tormala, Domargaard, SF-06100
Porvoo, Finnlando (Te..: 358-915-148-023).

* * *

Debrecena Bulteno ses n-roj jare, pri movado, politiko en Hungario,
lokaj (ne nur movadaj) okazajxoj, enigmoj, ludoj po 54 pagxoj.
Aboneblas: por hungaroj 200 HUF por 6 n-roj, por alilandanoj 8 DEM
po elzemplero, ekde 3 ekz. po 7 DEM.

* * *

Cxu vi volas instrui en Cxinio? Nun en Cxinio iuj universitatoj volas
dungi instruistojn anglalingvajn el fremdaj landoj. Mi proponas, ke
min informu esperantistoj, kiuj posedas la anglan lingvon, kaj ankaux
instruus en cxinaj universitatoj, plie helpus la lokan esperanto-
movadon. Mi povas doni pli detalajn informojn...
Wang Tianyi, gxenerala sekretario de Xian E-Asocio, Xiyinglu 74 Hao,
CN-710054, Cxinio.

* * *

Bonfara Spiritisma Societo estis fondita de la spiritisma komunumo de
la regiono de la urbo Sao Jose do Rio Preto, sxtato San-Paulo,
Brazilio, por agadi cxe la fakoj de sano, edukado, socia promocio kaj
disvastigo kaj instruado de esperanto. La societo ankaux helpas
forlasitajn infanojn, oldulojn kaj necesbezonajn homojn kiuj vivas en
la cxirkauxurboj.

Por pli bone helpi tiujn homojn, SEB intencas konstrui ian helpo-
organizajxon kiu inkluzivos spiritisman regionan hospitalon, spiritisman
edukadan instituton, instruadon de esperanto kaj diversajn aliajn
helpajn aktivecojn kiuj celos la socian promocion de la homo.

La societo sxatus kalkuli je la subteno kaj simpatio de cxiuj
esperantistoj.

Bonfara Spiritisma Societo
Av. Octacio Luiz de Marchi, 333 Caixa Postal 126,
15.035 Sao Jose do Rio Preto, SP

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Koue-Lambou Folly, B.P. 7632., Lome Togo-lando tm. kaj aparte rilati kun
sperta e-isto por perfektigxi.

* * *

Kovnator Naum, Kaiju 42-6., Liepaja 229700 Latvio tm. pri dt, precipe
pri E-instruado, tradicioj, kuirarto, historio, politiko, ludoj kaj
infanedukado. Kolektas bk. kaj esp-ajxojn.

* * *

E-grupo "Alfabeto" gvid. Borisz Hanukajev, ul. Aziza Aseva pr. 4, d. 4.,
Mahackala-Respul 367015 Rusio, Dagestan 22 gimnazianoj, 14-17 jaraj
sercxas leterkontaktojn kun diversaj partoj de la mondo.

* * *

Agnieszka SLIWA, ul. Wiosenna 1/40., Kielce PL-25-534 Polio 9-jara
knabino.

* * *

ARVAI Judit, 14-jara knabino, kun knabo el Britio, kun knabino el
Cxinio, adr.: Rakoczi u. 39, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario.

* * *

CSATTOS  Natalia, 14-jara knabino, kun geknaboj el cxiuj landoj,
adr.: Gardonyi u. 1, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario.

* * *

MADI  Gabriella, 14-jara knabino, kun knabo el Auxstrio, adr.:
Kossuth u. 4, H-3711 Szirmabesenyo, Hungario.

* * *

30 gelernantoj (16-17 jaraj) de mezlernejo "50 Vjetori i Pavaresise"
kun samagxuloj. Adreso de la instruisto: Bardhyi MEZINI, Rruga
"Maliq Mucxo" Pall. 50 .Ap.3. Tirana, Albanio.

* * *

Koresponda Servo de Japana E-Instituto, Sinzyuku-ku, Waseda mati 12-3,
Tokyo-to JA-162 Japanio.

* * *

Koresponda Servo de Germana Esperanto-Junularo: Yvonne Winkler v.
Mohrenfels, Bruchwieswnanlage 4, Box 76, DW-6602 Dusweiler, Germanio.

* * *

Esploru vialandajn gazetojn, kiuj akceptas korespondpetojn de
alilandanoj kaj skribu al ni por publikigi ilin.

SENKOSTAJ  ANONCETOJ  POR  KORESPONDEMULOJ!

Jenaj auxstriaj gazetoj presas senkoste vian korespondpeton:

-  Kurier-Ombudsman, Seidengasse 11, A-1072 Wien;

-  Bazar, Postfach 1041, A-1041 Wien;

-  Fundgrube, Postfach 166, A-1121 Wien.

Necesas jenaj indikoj:  Lando, nomo, (ina aux vira), adreso, agxo,
korespondlingvo(j), hobioj. La gazetoj estas legataj an Auxstrio, ne
petu alilandan korespondanton. Gravas, ke vi indiku vian
korespondlingvon esperanto. Eble tio ecx instigos ankaux aliajn
legantojn eklerni esperanton, se ili vidas, ke ekzistas korespondemuloj
tiulingve.

*************************************************************************

PROKSIMAJ LIMDATOJ
//////////////////

11.04-12.04, Papa, Hungario, Landa Esperanto Deklamkonkurso,
             vidu sur p.5.

13.04-20.04, Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio, Printempa Semajno
             Internacia, por la tuta familio, Org.: Wolfgang Bohr,
             Johannes-Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio,
             Tel.: 49/2641/4885.

15.04-21.04, La Salle (Aosta), Italio, 15-a Internacia Junulara
             Festivalo

17-20 aprilo PASKO, Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT Denver
             Nederlando, Tel.: (+31)5700 30571.

17-20 aprilo SAT-amikara kongreso, Simonne Bernard, 171, rue Raymond-
             Poincare, F-33110 Le Bouscat, Francio

23.04-26.04, Expolingua Habana '92, Kubo, Internacia konferenco kaj
             foiro pri lingvoj, Nacia Kapitolio, Pf. 2014, 10200
             La Habana, Kubo, Fakso: (1537)62-5604, kaj 62-5605.

24.04-03.05, Berlina Arbara Renkontigxo, por eksterlandanoj rabato
             20-100(!)% depende de lando, Michael Peters, Steglitzer
             Damm 32, D-Berlin 41, Germanio, Tel: (+49-30)7969740.

30.04-05.05, Latvio Latvia Internacia Printempo (LIP-92)

30.04-04.05, Szombathely, hungario, Junulara Esperanto-Renkonto,
             tutlanda junulara amuzado kaj jarkunveno de HEJ,
             vidu sur p. 5.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio kaj LINGVO-Studio,
Budapest Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
Teknike redaktas Sandor Hideg
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj
kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor