Eventoj n-ro 0002, 2/marto - '92,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - La miskompreno de la episkopo
                         - Aperis la Dua Bulteno
                         - Letero el Zagrebo

Esperanto defendata:     - *

Teorio:                  - Proklamo, kiu sintezas
                         - Proklamo de Voss (1991)

Faka aplikado:           - Vivu (el) Esperanto!
                         - Monda Merkato
                         - Kontaktoj sercxataj!
                         - Informilo pri Naturkuracado

Konkurso:                - IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO
                         - Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj

Arangxoj:                - Rekorda jaro por la ekzamenoj
                         - Invito al la ILEI-GIMNAZIO
                         - Internacia Esperanto-Kongreso
                         - INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
                         - Printempa Semajno Internacia
                         - Euxropa Kongreso de Esperanto
                         - Tutlanda Renkontigxo okaze de la 90-a
                           datreveno de HEA

Anonco:                  - *

Lingvo:                  - Seksismo en esperanto
                         - Arozona Suno gxisrevidas
                         - KSSx kaj KSSx-anoj

Opinioj:                 - Mankas movada revuo
                         - Internacian bultenon!
                         - Adiaux Hungara Informilo

Movado:                  - Prelegvojagxoj atendataj
                         - Bastiono en dangxero
                         - Invito al Goncxarov
                         - Universitatanoj Reagu nun!

Mallonge:                - ***
Korespondi deziras:      - ***
Proksimaj limdatoj:      - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

La miskompreno de la episkopo
=============================

Fine de la jaro 1989 ni cxiuj admiris lin, heroon de la revoluciaj
eventoj en Rumanio. La hungara episkopo Laszlo Tokes farigxis viva
legendo. Homamasoj sekvis, sekvas lin, lian modelan konduton.

Post la mondpolitikaj eventoj li ne ripozas sur siaj lauxroj. Li cxeestas
cxie, kie li povas fari ion por la nacia repacigxo.

Sekve de televida deklaro rilate al "utopieca esperantismo" malgraux sia
okupeteco respondis nian nefermitan leteron.

Por kompreni la respondon, unue sekvu la nefermita letero mem, aperinta
en Hirharsona (hungarlingva suplemento de revuo Debrecena Bulteno, organo
de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Gxia regiono).

---
al Laszlo Tokes episkopo
de la kalvinana diskrikto cxe la regiono Kiralyhago/Pasul Craiulu

Sinjoro Episkopo!

Kiel multegaj spektantoj de la televida programo Panorama de la Hungara
Televido, kun estima atento mi sekvis deklarojn de via Episkopa Mosxto.
Kun alta ekscitigxo ni atentis tiun rolon, kiun vi plenumis en la faligo
de la Ceausescu-regximo. Ni scias ankaux, ke gxisnune vi estis unu el la
plej cxefaj defendantoj de la gxeneralaj homaj rajtoj en la najbara
Rumanio. Dankon pro tio!

Ankaux vian deklaron diritan la 15-an de marto 1991 mi aprobas certe kune
kun multaj esperantistaj samideanoj, escepte de tio, kion vi diris rilate
al esperanto.

Bedauxrinde la tekston mi ne scias citi konforme precize, sed kion mi
komprenis el gxi, tio estas, ke vi ne kredas la kosmopolitismon kaj ian
esperantan solvon. Kiel ajn nekredeble estas, tion ne kredas ankaux la
esperantistoj, sed ili kredas tion, ke por la multlingveco-problemoj de
la mondo ne ekzistas alia tauxga solvo alternativa. Ni deklaras tion, ke
homo konsideranta sin moderna, bezonas du lingvojn, el kiuj la unua estas
la gepatra lingvo kaj la dua estas neuxtrala pera lingvo. Rilate al la
unua ni certe konsentas. Sian tauxgecon por la dua esperanto pruvis jam
antauxnelonge. Ni opinias ne hazarda, ke la funkciadon de la rumaniaj
esperanto-organizajxoj malpermesis gxuste Ceausescu pelanta
"grandrumaniajn" songxojn, simile al aliaj diktatoroj de la mondo. Li
timis, ke rumanoj kaj hungaroj, sumanoj kaj saksoj k.a. retrovos sin
reciproke kaj unu el la plej bonaj rimedoj de tio povas esti gxuste la
neuxtrala esperanto. Ni fidas vortojn de Endre Ady, laux kiuj unu el la
plej gravaj kondicxoj de nia nacia konservigxo estas tio, ke ni ne estu
devigataj transpreni por ni fremdajn lingvojn, germanajn, slavajn aux
latinidajn, kaj kune kun ili tiajn kulturojn. Nian identecon ni povas
rezervi nur helpe de la internacia lingvo, alie ni dissolvigxus en maro
de zonantaj popoloj. Sed la saman intereson havas ankaux la aliaj
malgrandaj popoloj en la Karpat-baseno. Pro tio ni havas multe da amikoj
inter slovakaj kaj cxehxaj, rumanaj kaj germanaj, kroataj kaj serbaj
esperantistoj. Ni estas certa pri tio, ke en la advento de la jaro 1989
en Temesvar/Timisoara malantaux vi enviciixs ankaux la esperantistoj kun
rumana lingvo gepatra.

Ni estas devigataj skribi nefermitan leteron, cxar niaj multegaj leteroj
same perdigxas eb la rumana posxto, kiel sub la antauxa regximo. Ni tre
sxatus esperi, ke via Episkopa Mosxto komprenas niajn noblajn sterbojn,
kaj vi ankaux en Rumanio bezonos la pluan subtenadon de la esperantistoj.

Kun plej alta estimo

d-ro Bela Meszaros prezidanto, 
respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio
de Debrecen kaj Gxia Regiono

* * *

Al d-ro Bela Meszaros
prezidanto, respondeca redaktoro de Esperanto-Asocio de Debrecen kaj Gxia
Regiono

Estimata Sinjoro Prezidanto!

Mi deziras pagi mian sxuldon malnovan, preman, kiam fine flankenmetite
cxion alian mi respondas la nefermitan leteron aperitan en la dua cxi
jara numero de Debrecena Bulteno. Neniel mi sxatus, se tiu cxi jaro
forpasus kun "kolero" de kiu ajn (Vidu: Ne mallevigxu la suno kun via
kolero). Mi petas pardonon pro la malfruo, eble vi ne bezonas, ke mi
klarigu gxiajn kauxzojn.

Mi ekstreme bedauxras, ke per mia sengarda, ne suficxe pripensita deklaro
mi sxajne montrigxis kontrauxanto de esperantistoj.

Mi rapidas deklari, ke pri via letero, pri celoj kaj spirito de la
esperantismo mi komplete konsentas kaj laux mia opinio, via movado
meritas senrezervan distingon. Ecx tio ne malgrandigas viajn meritojn, ke
entute mi opinias vian lingvon alternativon utopieca, ja viaj partaj
sukcesoj nepre servis cxiam la unuversalan aferon kaj interesojn de la
homaro.

En la senco de cxio cxi mi emfazas, ke en mia televida deklaro mi neniel
havis intencon mallauxdi esperantismon, maksimume, per la forto de troigo
mi sterbis amfazi la gravecon de la gepatra lingvo la hungara, kaj
intertempe mi konceptis miskompreneble pri esperanto.

Cetere, en la servo al nacia repacigxo ankaux mi mem reprezentas aferon
konforman kun viaj ideoj-idealoj. Dankante vin pro via komprenemo en la
nefermita letero, ankaux estontece mo strebos ecx pli bone meriti tion.
Ankaux pro via menciita subteno mi dankas vin. Petante Dian benon al via
agado, mi deziras al vi kaj al via asocio favorplenan, sukcesan laboron
en la nova jaro.

Oradea/Nagyvarad,   1991. 12.27.
kunestimo kaj amo:

Laszlo Tokes  episkopo

(laux Debrecena Bulteno feb/92)

*************************************************************************

Aperis la Dua Bulteno
=====================

Jxus aperis kaj estis sendita al la aligxintoj la dua bulteno de la Viena
UK.

La bulteno donas la plej gravajn informaciojn kaj konkretigojn, necesajn
por la partoprenontoj. En la kongresa programo estas listigita plano por
29 ekskursoj!

Dokumentoj de la kongreso estas sendataj nur al la partoprenontoj.
Aligxilon kaj la Unuan Bultenon (kun la adresoj de landaj kotizperantoj)
petu de via landa asocio, aux rekte de UEA: NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe
Bindenweg 176, Nederlando.

Esperantistoj el netranspagipovaj landoj kaj gejunuloj gxis 26.jaraj el
cxiu lando aligxilon al la oficiala antauxkongreso en Prago petu rekte
cxe CxEA:  ul. Jilska 10, Prago 1, CS-110-01, Cxehxo-Slovakio.

*************************************************************************

Letero el Zagrebo
=================

Elkoran dankon pro la bonaj pensoj, kiujn vi sendas al ni en Zagreb.
Dankon, ke vi zorgas pri ni en la militaj cirkostancoj.

Cxu ni devas rakonti al vi kio okazas cxi tie aux cxu viaj jxurnaloj, TV
kaj radio-elsendoj bone klarigis? Ni naskigxis en Jugoslavio, la lando
kiu fondigxis en la jaro 1918. Zagreb estas la cxefa urbo de la
respubliko Kroatio. En 1990 la logxantoj de la respubliko Kroatio
vocxdonis pri sendependigxo de Kroatio el Jugoslavio. Jugoslavio tion ne
permesas: jugoslavia armeo kun siaj aliancanoj, komandata en Beograd,
armee atakis multajn kroatajn urbojn, interalie la plej faman -
Dubrovnik...

...Kiel nia vivo sxangxigxis! La urbaj keloj estas transformitaj al
sxirmejoj: se ili estas grandaj ni povis enmeti en ilin segxon kaj ecx
matracojn por pasigi nokton, se necese. Sxangxigxis ankaux nia urbo: cxe
fenestroj de la urbo, kiuj estas plej proksimaj al la tero, kusxas multaj
sablosakoj. Ili protektas la kelojn de eventualaj damagxoj dum bombardado
- ke nenio povu eniri en la subterajn rifugxejojn, kie ni nun ofte devas
eniri...

...En la rifugxejan sakon ni devas enmeti varmajn vestojn, iom da
mangxajxo, niajn dokumentojn, akvon. Cxiu aldonas ion laux sia placxo:
skribilon, libron, paperojn...  Vi auxdis, ke Zagreb estis bombardita.
Gxis nun aviadiloj estis super Zagreb pli ol 40 fojojn - sed ne cxiam ili
bombardas. Cxiam ni estis en la protektejoj kaj zorgoplene auxskultis la
novajxojn. Zagreb estis bombardita tri fojojn - estis trafita la TV-
elsendilo sur la monto apud Zagreb kaj la prezidanta palaco. Dum la
bombardado estis forte damagxitaj 9 domoj, ion damagxitaj 65
konstruajxoj. Sed ekster Zagreb estas detruitaj tutaj urboj. Pli ol mil
homoj mortis, pli ol dekmil estas vunditaj.

Cxiam, kiam auxdigxas la sireno kaj ni eniras la kelojn, ni demandas nin:
cxu ni eliros? Cxu ni retrovos niajn domojn nedetruitaj? Ni deziras, ke
revenu la paco. Ni sxatus denove dormi en niaj litoj, kaj ne sur la
matracoj en la keloj. Ni sxatus denove trankvile mangxi supojn el belaj
teleroj kaj ne el improvizitaj glasoj. Ni sxatus promeni sur la stratoj
kiel aliaj sen la prema auxskultado: cxu tiu sono estas alarmsireno?

Ni atendas, ke la paco revenu. Ni sxatus, ke malamo kaj milito malaperu.

Dankon pro la bonaj pensoj, kiuj atingas nin. Viaj elkoraj pensoj
varmigas nin kiel belaj lanaj tukoj.

Spomenka Sxtimec

la xPacinfano, 1991/3.

*************************************************************************

ESPERANTO DEFENDATA
///////////////////

La supra nefermita letero modele montras sendube necesan agon de
esperantistaj aktivuloj.

Sen tiaj "pretekstoj" nia mesagxo al la mondo ofte ne estas suficxe
interesa por redaktoroj de amas-komunikiloj. Sed se iu konata homo diras
ion rilate cxu rekte esperanton, cxu lingvajn demandojn en internaciaj
rilatoj, reagante al tio ni povas mencii nian starpunkton, esperante
reagon de la konatulo, kion li supozeble faras por ne resti miskomprenata
kaj pro tio malsimpatia ecx por tiuj, kiuj entute ne komprenas la
konkretan temon.

Ne estas nia intenco kuragxigi cxiam cxiun refuti, cxar maltauxge farita
reago povas ecx pli malutili ol utili. Tial estus utile legi komentojn
pri la supra ekzemplo, cxu gxi bone plenumis sian rolon. La celo de tiu
kritiko estas lerni el gxi, aux ecx fari diversajn modelojn adapteblajn
al la konkretaj cirkonstancoj.

Gravaj vidpunktoj estas de refuto: kiu reagu, en kies nomo, per kiuj
argumentoj, en kiu stilo, kaj eble aliaj. Kion vi opinias pri tio?

*************************************************************************

TEORIO
//////

Proklamo, kiu sintezas
======================

"Nek lancxi novan direkton, nek proklami novan revolucian malkovron, sed
resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis."

La jubilea dudek-kvina konferenco de ILEI (Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj) akceptis la apudan dokumenton por kontribui al
la  strategiaj debatoj en la "Movado". Por situi gxin historie, memoru la
Deklaracion de Tireso (Svedio) 1969 kaj la Manifeston de Rauxmo
(Finnlando) en 1980. Konferencinte en Norvegio, dudek kaj dek jarojn post
tiuj eventoj kaj aliaj dokumentoj, sxajnis oportune rekonsideri ilin. Nia
rezulto nek celas lancxi novan direkton, nek proklami novan revolucian
malkovron, sed resumi tion, kion la plimulto de esperantistoj jam decidis
kaj komprenis por si mem, kaj iel sintezi la pretendojn de la antauxaj
dokumentoj kune kun tauxga sinteno por instruistoj.

La proklamo koncize redonas la esencon de la artikolo en IPR 1991/2, kiu
disvolvis la rilatan konferencan temon, kaj kiu iom pli adekvate defendas
kaj klarigas la asertojn de la proklamo. Gxia sintezo provas trakti la
kontrauxdirojn inter propagandemaj, finvenkemaj kaj kultur-flegemaj
esperantistoj, inter desupristoj kaj desubistoj kaj inter esperanto kaj
aliaj lingvoj.

(laux IPR, 3/91)

*************************************************************************

Proklamo de Voss (1991)
=======================

Esperanto kiel funkcianta lingvo
--------------------------------

En la disvastiga laboro, unuarange gravas enfazi, ke esperanto estas jam
funkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportaj
valoroj kaj strebi, ke gxi gxuu sur plej diversaj kampoj samajn rangojn,
rajtojn, rimedojn kaj prestigxon kiel etna lingvo de simila
disvastigxinteco, kaj krome, ke gxi estu estimata pro sia unika tutmonda
rolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.

Esperanto kaj strategio
-----------------------

Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kaj
desubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon de
esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas
kontraux la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desuba
laboro konstante necesas, de si mem gxi malversxajne kondukos al signifa
kresko de la lingvo aux gxia komunumo. Pli sagxa strategio estas la
kombino de ambaux vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la  desube
akiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aux
bezonon.

La celo al kvalito estas lauxdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito
plej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado,
kadre de iu apartan gravecon havas la adekvata kaj lauxeble oficiala
trejnado de instruistoj.

Esperanto kaj naciaj lingvoj
----------------------------

Esperanto utilas por protekti la rajton de minoritataj lingvoj; la
esperantistoj oponu neiun specifan lingvon, naciaj lingvoj estas
respektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu pri
la uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tio
diskriminacias kontraux neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas la
pluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraux
difinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiuj
subtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kaj
ne per niaj propraj mitoj.

Esperanto kaj gxia destino
--------------------------

La tradicia termino fina venko kun siaj militecaj subsignifoj
transformigxu al konstanta agado por ebligi la uzon de esperanto inter
tiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. La
plukreo de auxtonoma esperanta kulturo estas valora, necesa, sed ne
suficxa antauxkondicxo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-
flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transportebla ili povas
trovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalita
salto en la uzo de esperanto ne okazos:
-  sole per klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek rimedojn nek
la potencon tion solaj realigi;
-  sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta,
la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastigxantaj, gxis potencialaj
aplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos la
lingvon.

Kvankam naivaj revoj pri baldauxa "fina venko" povas naski frustrojn,
certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron pri
signifa disvastiga sukceso, cxar tion farinte, la komunumo riskus nenion
rimarki, se subite kaj neatendite maturigxus kondicxoj kiuj malfermus la
vojon al io.

La nuna tasko estas krei tiujn antauxkondicxojn, kies manko aux  malforto
bremsus esperanton en la koncerna momento cxe transiro al tiu vast-skala
uzado.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Vivu (el) Esperanto!
====================

Nia bela, praktika, logika, facila, internacia ktp. lingvo esperanto jam
havas pli ol 100 jarojn.

Cxu ni povas diri, ke esperanto estas en bona rekonata pozicio en la
mondo, en internaciaj kontaktoj? Cxu esperanto senmanke plenumas sian
taskon, cxu gxi bone, kaj multflanke servas al la homaro? Beda{urinde al
tiuj demandoj ni ne povas jese respondi, se ni vidas la faktojn reale,
kaj ni parolas kun respondeco.

Kial esperanto ne povis akiri pli gravan postenon jam dum la pli ol
centjara periodo, kial tiom malmultas ankoraux cxiam gxiaj uzantoj? Kial
malaperas tiel granda procento de tiuj, kiuj ellernis, aux komencis lerni
la lingvon?

Mi pensas, ecx estas konvikita, ke la kauxzo estas en la aplikad-ebleco
de la lingvo. La pasintan kaj nuntempan situacion karakterizas la
preskaux nura kultura idealisma, turisma alproksimigxo al esperanto, kaj
neglekteble sensignifa laborlingva, ekonomika uzado.

Esperanto preskaux cxiam nur konsumas monon de la uzanto, ja oni pagas
por lingvaj kursoj, libroj, esperantajxoj, korespondado, membrigxo cxe iu
asocio, vojagxo, partoprenkotizoj de diversaj arangxoj, ktp. Grave mankas
la ebleco por profitdona laborlingva internacia uzado de Esperanto !!! Mi
asertas, ke tio estas unu el la sxlosilaj problemoj. Mi alte taksas la
kulturan, kaj idealisman rolon de la lingvo, gxi estas bezonata, grava,
ne malhavebla, sed ni devas rimarki, ke ne plu suficxa! Alvenis novaj
tempoj, ni devas pensi alimaniere, kaj strebi al novaj celoj.

Oni devas konsideri, ke bedauxrinde, la vivnivelo multloke stagnas, ecx
falas, multaj homoj devas vivi multe pli sxpareme ol antaux kelkaj jaroj,
ne plu abundas mono por hobiaj celoj, ini rezignas pri hobioj, ofte pro
nura manko de mono, kaj tempo! Kaj jen, se esperanto estas nur ia
monkonsuma hobio, oni rezignas pri gxi. Sed se gxi  povus esti iu rimedo
por akiri la tiom grave bezonatajn kromajn enspezojn, certe la situacio
estus alia!

Malrapide, sed certe marsxadas esperanto al la abismo pro la supre
menciitaj kauxzoj! Tio estas haltigebla, ecx returnebla, sed la solvo
dependas nur de ni, parolantoj de la lingvo. Vane ni atendas miraklon,
decidon de registaroj, instancoj favore al esperanto! Esperanton nur ni
povas kaj devas levi alten! La sola solvo kaj savo estas la aktiva
internacia laborlingva uzado de la lingvo! Kiel?

Jen mia oferto por fari la komencajn pasxojn:

En internacia komerco...
------------------------

Mi fondis mian etan firmaon kun la nomo Agentejo SORTIMENTO, kaj mi
komencis sercxi la eblecojn por la internacia praktika uzado profitdona.

Baldaux mi kontaktigxis kun la gazeto Monda Merkato eldonita en Germanio,
kiu estas internacia, esperantlingva gazeto por anoncoj de entreprenoj
kaj privataj personoj, sendata nun al 70 landoj. La gazeto havas grandajn
sxancojn, kaj la redaktoro volonte atendas kunlaborantojn el la tuta
mondo, kiuj havos la taskon esti anonckolektantoj por la gazeto kontraux
bona maklerajxo.

Mia dua propono estas kunlaboro kun la negoca semajna informgazeto World
- Contact Business Plus, eldonita de World - Contact kiu estas internacia
informserva firmao.

WBP atingas cxiusemajne 20000 hungarajn firmaojn, kaj enhavas
diverslandajn anoncojn negocajn, komercajn. La anoncoj aperas sen la
adreso de la anoncinto, sed  havas kod-numeron, kaj se iu firmao en
Hungario trovas interesan oferton, gxi povas peti la adreson de la
anoncinto, kontraux pago de iu certa sumo. Eksterlandaj firmaoj povas
SENPAGE anonci en WBP! Ni atendas el la tuta mondo esperantistojn
anonckolektantojn por WBP, kun bona maklerajxo! Jen la bona ebleco
utiligi esperanton en la laboro profitdona!!!

La tasko de anonckolektantoj estas kolektado de originalaj anoncoj cxe
firmaoj, entreprenoj, ktp. kaj traduko al esperanto.

En la anoncoj oni povas difini la koresponda(j)n lingvo(j)n, kaj gxi
povas esti ekzemple ankaux esperanto! Jen la anonckolektanto povas oferti
siajn tradukajn servojn al la firmao, kiu donis la anoncon (kompreneble
kontraux pago). Ni atendas nepre intereso-vekajn anoncojn. Estas
akceptataj nur originalaj anoncoj, ne eltondajxoj el gazetoj, kaj
similaj.

Detaloj pri la laboro, pago de maklerajxo estos sendataj al
interesigxantoj, kiuj devas skribe kandidatigxi, sinprezenti, kaj havi
bonan lingvoscion de esperanto.

Tria ebleco estas kunlabori kun mi en la perado de komercaj kontaktoj kun
ingxeniera kaj eksport-import firmao Hyding, kun mia geografie plej
proksima kunlaboranto. La firmao rilatas tre favore al esperanto, kaj
intencas vaste komerci. Do se la ofertoj interesas vin, se mi konvinkis
vin, bv. skribi al mi, kaj fari plian vastan propagandon por la menciitaj
eblecoj!

BAJAKI  Imre,  
Dr. Hollo Lajos u. 61. V/75. Kiskunfelegyhaza, H-6100 Hungario

*************************************************************************

Monda Merkato
=============

tutmonda gazeto kun anoncoj de entreprenoj kaj privataj personoj

Aperis la du numeroj de MM promesitaj por 1991 de la eldonanto. En 1992
estas planata tri kaj en 1993 kvar numeroj. Jen la komuniko de la
eldonanto koncerne la planojn:

Jam nun MM meritas sian nomon, gxi havas legantojn en pli ol sepdek
landoj. Ni tamen ne estas kontentaj. La planata nombro estas pli ol cent
landoj. Pro tio ni nepre bezonas adresojn de esperanto-organizajxoj en
aliaj landoj. La redakcio volas sendi senpagan provekzempleron al tiuj
organizoj.

La sistemo de distribuado de la gazeto kaj perado de anoncoj pere de
landaj kunlaborantoj nun ekfunkcias. Tio faciligas la kontakton de la
anoncanto, cxar la relative malfacila internacia transpago ne plu estas
bezonata. Pliaj kunlaborantoj estas atendataj.

Informsistemo de Monda Merkato: estas enkomputiligotaj cxiuj informoj kaj
estos sercxataj informpetantaj kontaktadresoj.

Venis multaj proponoj por plibonigi la aspekton de la gazeto. Numero
1992/1 havos novan titolpagxon, cxar la redakcio jam anoncis tiucelan
konkurson.

Krome la numero 1992/1 ofertos por la unua fojo eblecon publikigi
anoncojn kun bildoj kaj anoncojn multkolorajn.

Monda Merkato estas senpaga gazeto, oni devas pagi nur la sendokostojn.
Petu specimenon kontraux 1 respondkupono!

Eldonas:  Linguistisches Bureau, A. Schubert, 
Pf. 1539, D-W-8120 Weilheim, Germanio

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj!
====================

"Ni jam klare opinias, ke la praktika uzado de Esperanto estas pli kaj
pli granda, tial ni volas uzi en niaj servoj ankaux esperanton. Sekve ni
ser cxas esperanto-organizojn aux individuojn, kiuj volonte kunlaborus
kun ni, cxefe en sociaj-, sciencaj-, teknikaj-, kultura-, ekonomikaj- kaj
komercaj terenoj. Tang-Shan Esperanto-Asocio, 3 hao Xin Xiang, Tang Shan
He Bei, CN-063000 Cxinio."

***

Mezagxa bulgara ingxeniero sercxas negoskontaktojn kun entreprenema
esperantisto el Okcidenta Euxropo aux  Ameriko por reciproke utila
produkta aux komerca kunagado.
Nikola Uzunov, 3 Remsisti 18/B-10, BG-6300 Haskovo, Bulgario.

***

Pola entrepreno sercxas kunlaboranton por komuna entrepreno por konstrui
ripozdomo(j)n en la pitoreska montara urbeto Karpacz. Pliaj informoj:
"Fortuna-Lex" Kancelario de jura helpo, ul. Cegielniana 2/28, PL-62-800
Kalisz.

*************************************************************************

Informilo pri Naturkuracado
===========================

Aperis la sesa numero de ENA-informilo. Gxi informas pri la nova statuto
de ENA (Esperantista Naturkuracista Asocio), nova estraro, pri 83 membroj
kaj planoj por la unua gxenerala kunveno.

Oni povas legi pri sanigxo per marsxado, saniga dieto el Irano, la 12
principoj por sana vivo de Porfirij Kornejevicx Ivanov, kaj pluraj pliaj
interesajxoj. Interesatoj pri homeopatio, orienta medicino, akupunkturo,
masagxo, dietistiko, jogo kaj aliaj tradiciaj kuracmanieroj en diversaj
mondpartoj, petu provnumeron de la redakcio. Abono (membrigxo) kostas
duonon de MJ-kotizo pagenda al UEA-konto seje-1.
Sekretario:  Puramo Chong   C.P.O.  Kesto 3047, Seulo, Koreio

*************************************************************************

KONKURSO
////////

IO, KIO MANKAS EN NIA LABORO
============================

Kun granda plezuro mi legis la proklamon de Voss kaj cxiuj decidoj,
rezolucioj de UEA kaj ILEI placxas al mi. Laux tiuj dokumentoj opiniante
ke la grundo estas pli-malpli preparita, mi riskas elmeti mian proponon
al publika kritiko kaj, cxe aprobo, mi petas helpon por realgi la ideojn.

Kelkaj el la legantoj de IPR eble memoras la sciigon pri konstanta
konkurso de lernejanoj (3/91, p. 12), al kiu pasintjare aligxis en
Hungario 9 lernejoj kun 241 geknaboj. En novembro la nombro de la
lernejoj kreskis al 15. Cxi-jare ni lancxis alian konkurson (memore al K.
Kalocsay) pri arta traduko. En gxi partoprenis 8 lernejoj kun pli ol 100
geknaboj.

Kial mi parolas pri cxio cxi? Cxar dum la pasintaj 15 monatoj
evidentigxis, ke ekzistas multaj pedagogoj, kiuj estas pretaj oferti
tempon, energion, ecx iom da mono por sia lernantaro. Samtempe
montrigxis, ke nenio kontribuas pli efike al firmaj kontaktoj ol komuna
laboro, en kiu cxiu aktivadas laux sia forto. Probable neniu dubas pri
tiuo: ne vortoj, sed faroj kreas kolektivon. Tiel same, certe neniu
dubas, ke ni multe bezonas agemajn kolektivojn.

Por efektivigi tiun celon kaj por levi la lingvan nivelon de la
lernantoj, por amikigi ilin trans la naciaj limoj, mi proponas fondi en
la kadroj de ILEI internacian laborkomisionon pri E-konkursoj por
lernejanoj. (Intertempe fondigxis, kaj gvidas gxin s-ro Kurucz. La red.)

Kiajn konkursojn mi trovus tre utilaj?

1)  Ni ne cxesigus la cxiumonatan poentokolektan konkurson, kiu dauxras
    de septembro gxis majo kaj pri kiu mi aludis cxi-supre. La gxisnunaj
    enlandaj spertoj estas internaciigindaj.

2)  La tradicia (en Hungario) deklamkonkurso povus alpreni la nomon de J.
    Baghy kaj transpasxi la landlimon.

3)  Apogindaj sxajnas konkursoj (lauxlande) pri arta traduko memore al K.
    Kalocsay.

4)  Estus tre utile lancxi (memore al Ivo Lapenna) konkurson pri "modela
    parolo en Esperanto".

5)  La pinto de la konkursoj povus farigxi cxiujaraj Olimpikoj de
    ernejanoj studantaj esperanton.

La vico estas longigebla. Kio estas la avantagxo de tiaj konkursoj?

a)  Ili devigas la instruistojn kaj konkursantojn trejni sin kaj kompari
    siajn rezultojn al tiuj de la kolegoj. Tio estas neimageble forta
    movilo cxe ambiciaj pedagogoj.

b)  Nia instruistaro kaj lernantaro povus elpasxi el la paraliziga
    izoliteco. Ili ekkonus unu la alian ne laux alparolo en iu somera E-
    kunsido, sed en la efektiva laboro.

c)  La konkursoj efikus unuige en cxiuj terenoj de nia aktivado, el kio
    multe profitus nia tuta membraro.

d)  Cxiu konkurso havus sian estron kaj aktivularon, sekve la tuta
    laboro, kiu sin direktus al unu komuna celo, estus bone dividita.

Multaj niaj adeptoj farigxus do pli agemaj tiel, ke neniu estus tamen tro
sxargxita.

El cxiuj skize prezentitaj aktivecoj profitus nia tuta kolegaro,
lernantaro kaj, finfine kaj sendube: nia tuta movado.

Praktikantaj instruistoj, kiuj konsideras iun el la ideoj apoginda,
subteninda, kaj kiuj sentas en si forton iom kontribui al ilia realigo,
kaj kiuj havas aliajn formojn de konkursoj, povas aligxi al ni, skribante
leteron al la adreso de la subskribinto. Cetere la konkursoj prezentitaj
sub la unuaj tri punktoj, jam havas regularon, cxiu povas konatigxi kun
ili, estas bezonata nur scivolo kaj decidemo.

Esperante ke la ideo fondi aktivan laborkomisionon pri konkursoj
interlernejaj farigxos utila kaj fruktoporta iniciato, kaj ke gxi donos
al nia movado almenaux iom da pusxeto antauxen, atendas viajn reagojn kaj
helpon

s-ro Geza Kurucz, 
Gimnazio  Julia Banyai, H-6000 KECSKEMET, Nyiri ut. 11,  Hungario.

*************************************************************************

Regularo de Internacia Konkurso por Lernejanoj
==============================================

1.   En la konkurso povas partopreni nur lernejanoj gxis la agxo de 18
     jaroj. Junuloj, kiuj lernas esperanton en eksterlernejaj kursoj aux
     memstare, rajtas alsendi siajn solvofoliojn, sed ili ne eniras la
     oficialan liston, t.e. ili partoprenas en gxi eksterkonkurse. Oni
     povas aligxi al la konkurso cxe ioma ajn numero.

2.   La konkurso havas du kategoriojn laux agxo: la unua ampleksas
     lernantojn gxis la agxo de 14 jaroj, la dua lernejanojn inter la
     agxlolimo 14 - 18 jaroj. Ambaux kategorioj havas du grupojn, nome:
     tiun de la komencantoj (K) kaj progresintoj (P). La unuan formas
     geknaboj kun ne pli ol du lernojaroj en esperanto, al la dua
     apartenas cxiuj, kiuj lernas esperanton dum pli ol du jaroj. Entute
     ekzistas do 4 grupoj, po du en ambaux kategorioj.

3.   La konkurso cxiam dauxras unu lernojaron (en la norda hemisfero): de
     oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas
     taskofolieto por ambaux kategorioj (sep folioj lernojare). La unua
     estas sendita al tiu lernejo, kiu gxin petas letere kaj sendas
     koverton afrankitan (en internaciaj rilatoj respondkuponon) kaj
     adresitan al si mem. cxiu folio enhavas 6-10 simplajn taskojn, per
     kies senerara solvo estas akireblaj 20 poentoj. La solvoj estu
     skribitaj en esperanto sur simpla duona leterpapero (A5) kaj
     senditaj al la adreso donita sur la taskofolio mem, (cxiufoje alia,
     la redaktinto de la koncerna taskofolio).

4.   En la konkurso povas partopreni nur lernantoj, sur kies taskofolio
     la esperanto-instruisto atestas per sia subskribo kaj stampo de la
     lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio enhavu la
     kompletan nomon de la lernanto, la kategorion (B=bazlernejo,
     M=mezlernejo) kaj la grupon (K, P), ekz M/K.

5.   La instruisto kolektas cxiujn taskofoliojn de sia lernejo kaj sendas
     ilin en komuna koverto gxis la signita limdato (validas la posxta
     stampo de la sendo) al la donita adreso. Por ricevi la korektitajn
     solvofoliojn kaj ricevi novajn taskofoliojn la instruidto sendas kun
     la solvofolioj precize adresitan respondkoverton afrankitan (aux
     internacian respondkuponon). Post korekto de la solvofolioj ili
     revenas en la lernejon. Cxe-mete trovigxas ankaux la gxusta solvo de
     la  antauxa numero kaj dorsflanke la nomaro de la plej elstaraj
     konkursanoj. La unuaj estas regule vocxlegataj en la esperanta
     programo de la Hungara Radio (auxdebla nur en Hungario) kaj
     piblikigota en Eventoj.

6.   Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursanoj estas premiataj.

Regularon por instruistoj redaktantaj taskofoliojn petu de Esperanto-
grupo de Gimnazio "Julia Banyai", H-6000  Kecskemet, Nyiri u.11,
Hungario.

---

Bedauxrinde la regulo 5. pro la monata ritmo reale povas partopreni nur
malmultaj eksterlandanoj. Se la venontaj taskoj ne estus nur sendataj kun
la korektitaj antauxaj solvoj, sed aperus ankaux en la gazetaro, tiam
versxajne multe pli da eksterlandanoj povus partopreni. Koncernatoj
ankaux mem faru siajn proponojn.

Sx. H.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Gazetara Komuniko de ILEI, 24.02.92

Rekorda jaro por la ekzamenoj
=============================

Cent du kandidatoj sukcesis en la lingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI en 1991!
35 je elementa kaj 67 le la meza nivelo. Tio estas pli ol sume en la
antauxaj jaroj, de post la relancxo en 1989. Rekorda estis ankaux la
nombro da sesioj: dek en ok landoj: Belgio (13 sukcesintoj), Bulgario
(13), Cxinio (27 en tri sesioj), Germanio (1), Hungario (10), Jugoslavio
(2), Rumanio (21) kaj la UK en Norvegio (15). Klare la ekzamenoj disiras
en la mondon kaj  atingas la bezonlokojn, kie naciaj ekzamenoj ne
ekzistas, cxu pro manko de fortoj, cxu pro konscia decido kiel en Belgio
ke preferindas dedicxi la fortojn de la aliaj taskoj. Aliflanke, la
ekspansio en landoj kun neokcidentaj ekonomioj signifas, ke la kvanta
sukceso ne havas por ILEI kompareblan financan reehxon.

Cxar la nuna sekretario transdonas la administradon al nova ekde januaro
1992, estas tauxga resumi la tri jarojn 1989-91. Estis organizitaj 26
sesioj en 15 landoj en 4 kontinentoj kun 186 sukcesintoj (66 elemente kaj
120 meze) el 31 landoj el cxiuj kvin kontinentoj: 63 en okcidenta
Euxropo, 52 en orienta, 43 el Azio, 23 el Ameriko, 4 el Afriko kaj unu el
Oceanio: Rumanio gastigis la plej grandan sesion, dum Cxinio organizis la
plej grandan nombron da sesioj en unu jaro (tri). Gxi plie havas la plej
grandan nombron da sukcesintoj (41) kaj dividas kun Svislando la rekordon
por la nombro da sesioj tra la tri jaroj.

Tiom intensa ofertado postulas dauxran kreadon de novaj testoj kaj tio
tre forte premas la limigitajn rimedojn de ILEI; kompetentaj
kunlaborantoj estas bonvenaj. Alia dauxre nesolvebla pasxo estas iel
agnoskigi la ekzamenojn cxe ekstermovada eduka instanco.

En 1992 sesioj estas planataj en Cxinio, en Zagrebo, en la UK kaj eble en
Kastelo Gresillon. Centroj aux asocioj dezirantaj gastigi ekzamenan
sesion, kaj kunlaboremuloj, bv. kontakti la novan sekretarion de IEK,
s-ino Marie Hunninck, Esperanto, Centre Culturel "La Charite", B.P. 136,
F-84200 Carpentars, Francio.

Detala protokolo aperos en numero 92/1 de Internacia Pedagogia Revuo.

Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI
Eso u. 7. III.  H-1034 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Invito al la ILEI-GIMNAZIO
==========================

Karaj Gejunuloj 13-16-jaraj!

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) invitas vin
partopreni Internacian Someran Gimnazian Semajnon (ILEI-Gimnazion) de la
1-a gxis la 7-a de auxgusto 1992 en Bratislava (Cxehxo-Slovakio).

En la gimnazia semajno vi povos

-  interamikigxi kun geknaboj el plej diversaj landoj de la mondo;

-  gxui kelkajn interesajn, ne-lernejecajn studhorojn (nur 30-minutajn!)
   pri E-lingvo, E-literaturo, matematiko, geografio, muziko, sporto kaj
   arto, lernante kuriozajxojn;

-  ekskursi, viziti vidindajxojn de la regiono, ludi, amuzigxi kaj mem
   proponi , iniciati aux ecx gvidi kelkajn programerojn.

Ankaux la instruistaro estos internacia: ges-roj R. kaj F-G. Rossler,
Germanio, s-ro Stefan MacGill, Novzelando/Hungario, s-ro P. Arnaudov,
Bulgario, s-ro P. Smid, Cxehxo-Slovakio kaj aliaj bonaj fakuloj.

Vi estas bonvena en la ILEI-Gimnazio, se

  -  vi havas agxon de 13-16 jaroj,
  -  vi bone parolas la lingvon esperanto,
  -  vi volonte submetigxas al la disciplino de la Gimnazio,
  -  viaj gepatroj (aux iu societo k.s.) entreprenas pagi la
     partoprenkotizon kaj la vojagxon.

Tute ne gravas, kiuspecan lernejon vi vizitas en via lando, nek tio,
kiujn jugxnotojn vi havas el la menciitaj fakoj.

Gravas, ke vi fartu bone en internacia societo de samagxuloj, krome ke vi
volu farigxi pli kaj pli klera ka sperta, lernante en amuza formo en la
Internacia Lingvo.

El inter la resendintoj de la aligxilo ILEI elektos cx. 20 geknabojn por
la gimnazia semajno. La kotizo por la ILEI-Gimnazio estas:

Tarifo A: 250 NLG (800 SEK) por Okcidenta Euxropo, Norda Ameriko,
Japanio, Auxstralio-Oceanio.

Tarifo B: 2240 CxSK, 4480 HUF, 150 NLG, 480 SEK por cxiuj ceteraj landoj,
aparte ne menciitaj.

Tarifo C: 1600 CxSK, 3200 HUF, 110 NLG, 320 SEK por cxehxoj, slovakoj,
rumanoj, albanoj, baltianoj, sovetianoj, cxinoj, afrikanoj.

Pri la pagmaniero ni informos tiujn, kies aligxojn ILEI povos akcepti. La
menciitaj sumoj inkludas logxadon, mangxadon (3-foje tage) kaj la tutan
programon kun ekskurso. Krome (ekster tiu sumo) estas la vojagxkosto kaj
iom da posxmono.

Aligxilon bonvolu peti kaj resendi gxis la 31-a de marto al S-ino Barcsay
Zsuzsa, Bem rakpart 25/B, H-1000 Budapest, Hungario,
Tel.: +36-1-201-2342

(laux IPR 91/4)

*************************************************************************

Internacia Esperanto-Kongreso
=============================

por la pli agxa generacio 5-12 septembro 1992, Augsburg, Germanio

La konata kongresurbo Ausburgo denove invitas esperantistojn, cxifoje sen
hasto kiu dum normalaj kongresoj pelas onin. Gxi estos cxefe ripoziga,
feria, cxefe por pliagxuloj.

Aligxkotizo: gxis 31.03. - 75 DEM,
             gxis 10.06. - 95 DEM
Mangxoj (3-foje tage):    180 DEM
Tranoktejo:  varias  40 - 130 DEM  laux kategorioj.

Pliaj informoj cxe:

Esperanto-Press,
Ausburg, Waterloostr. 21, D-W-8900 Augsburg, Germanio

*************************************************************************

INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO
=============================

inter 15-21 de aprilo en La Salle (Aosta), Italio

IJF estas unu el la plej konataj printempaj junularaj arangxoj. La cxi
jara temo de la arangxo:  "Euxropa kunigxo kaj naciismoj". La Festivalo
okazos en la valo de Aosta, je kelkdek kilometroj de Mont Blanc.
Versxajne oni povos rapide sunbrunigxi dank' al la negxo, kiu kovras la
valon dum duono de la jaro. Sed ne timu... La junulargastejo estos varma,
kaj krom la cxeftemaj prelegoj oni havos aron de diversaj programeroj,
kaj espereble ankaux cxi-jare oni travivos la konatan IJF-etoson! La
kotizo por gejunuloj sub 26 jaroj estas 205, inter 27 kaj 30 jaroj estas
220 kaj por pliagxuloj estas 250 mil liroj. Memzorgantoj (kiuj nek
mangxos nek dormos en la Festivalejo) kunportu dormsakon kaj matracon.
Aligxilon kaj pliajn informojn petu cxe:

Itala Esperanto Junularo, Enrico Agliotti,
Via Pellice 19, I-10139 Torino, Italio,
Telefono: +39-11-374336

*************************************************************************

Printempa Semajno Internacia
============================

inter 13-20. de aprilo en Bad Neunahr-Ahrweiler en Germanio

La arangxo estas precipe familia seminario. La programo kontentigas
egalrajte la plenkreskulojn kaj la infanojn. Programofertoj kaj proponoj
estas bonvenaj. La organizantoj zorgos pri turismaj programoj kaj pri
diversnivelaj esperanto-kursoj, ja ankaux komencantoj estas bonvenaj. La
arangxo okazos en junularhotelo kun 2- kaj 4-litaj cxambroj. La kotizo
tre varias depende de la agxo: por infanoj inter 0 kaj 230 DEM, por
plenkreskuloj 340 DEM. Eksterlandaj plenkreskuloj ricevas rabaton de 25
DM. Speciale favoraj kondicxoj por personoj el orienta Euxropo laux
interkonsento. Pliajn informojn petu cxe:

Wolfgang Bohr,
Johannes-Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio

*************************************************************************

Euxropa Kongreso de Esperanto
=============================

Verona, Italio 5-9 junio, 1992

Sian oficialan partoprenon jam anoncis la brita, franca, itala kaj
portugala asocioj. Pliaj asocioj estas atendataj.

La temo estos "La interkomunikado en Euxropo: disfaligi la lingvajn
murojn". Oni traktos gxin i.a. per ronda tablo antaux neesperantista
publiko. Estas planataj laborkunsidoj, kaj diversaj kulturaj programoj.

Aligxiloj kaj detaloj haveblas cxe:

Michela Lipari,
v. le Giulio Cesare 223, I-00192 Roma.
Telefakso: +39-06-310292

*************************************************************************

Tutlanda Renkontigxo okaze de la 90-a datreveno de HEA
======================================================

22-24 de majo, 1992

Sabate jarkunveno de HEA kun kultura programo, vespere balo.
Paroprenkotizo depende inter 400-1500 HUF.
Lasta aligxdato: 10-a de aprilo.

Org: HEA, Pf.193, H-1368 Budapest, Hungario

*************************************************************************

LINGVO
//////

Roel Haveman

Seksismo en esperanto
=====================

Seksismo estas distingo inter virinoj kaj viroj laux nekonvenaj
kriterioj. Ke esperanto havas seksismajn trajtojn estas evidente:
ekzistas speciala sufikso por indiki inecon (-in), dum mankas speciala
sufikso por indiki virecon. Pro tio ke vortoj kiel esperantisto kaj
sekretario estas neuxtraj kaj viraj, ne eblas insisti pri vireco
, sed ja pri ineco. Oni povas diri, ke tio estas eraro de Zamenhof. Sed
eraro estas komprenebla se oni konsideras lian epokon. Tamen oni povas
dubi cxu la afero plibonigxas intertempe, cxar dum renkontigxoj oni
kelkfoje povas auxdi tiajxojn:

   - Pardonu, cxu vi estas esperantisto?
   - Mi ne estas esperantisto, sed male: esperantistino!
   - Kiu estas la sekretario de via asocio?
   - Nia asocio ne havas sekretarion, sed sekretariinon!

Cxi tiun pliakrigon de seksismo versxajne kauxzas influo de naciaj
lingvoj (oni ja vidas studentino kaj neniam viktimino). Oni do ne sentas
la neuxtran sencon de la vortoj.

Radikoj laux kategorioj
-----------------------

Neuxtraj-viraj: vortoj kiuj finigxas per -isto, -anto, -ato, -ito, -ulo,
-ido, ktp, kaj ankaux kiel studento, direktoro, amiko, viktimo, belgo,
ktp.

Ekskluzivan inecon oni povas indiki per -in, -nj kaj ekskluzivan virecon
nur en karesa situacio -cxj. Ekskluzivan neuxtrecon eblas esprimi nur
plurale per ge- oj.

Propono: oni interpretu gxiujn gxis nunajn neuxtraj kaj enkonduku viran
sufikson analoge al -in. Gxi estu eble -icx pro gxia konvena loko en
serio in/nj kaj icx/cxj.

Versxajne multaj protestus kontraux la iom fremde sonantaj lingvisticxo,
kristanicxo, ministricxo. Ne timu, plej ofte suficxas la neuxtra vorto.
Ofte membrino estas same ebsurda ol membricxo.

(Ankaux estas konata propono -ir kiu povas memorigi al vir, nur
bedauxrinde tro similsonas al -in, ekz. studentiro, cxevaliro. La Red.)

Viraj radikoj: parenconomoj (patro, frato, filo, kuzo, ktp) kaj kiel
viro, sinjoro, edzo, fiancxo, knabo, ktp. En tiuj kazoj ni devas akcepti
iom da seksismo en la lingvo. Ne blus deklari, cxar neniu akceptus, ke
patro signifu ankaux patrino. Kelkaj tamen sentas la bezonon de gxenerala
maniero singulare, cxar nur kelkfoje  ekzistas (alia) vorto por esprimi
tion (virohomo, knaboinfano). En tiaj kazoj eblu uzi singularan uzon de
ge- (ekz. infanoj rajtas eniri sub gvido de gepatro).

Nevariivaj radikoj: kelkaj vortoj pro sia signifo apartenas ekskluzive al
unu sekso.

Ekzemple viraj: li, masklo, euxnuko; inaj: sxi, femalo, primadono,
putino, damo; neuxtra: gxi, si, oni, mi, vi, individuo, persono, infano.

Cxi tie menciendas la zamenhofa uzo de persona pronomo li ankaux en
gxenerala formo "cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li". En
tiu kazo estus preferinde forjxeti malamon de gxi, kiu same tauxgas, kaj
cetere Zamenhof ankaux tion ne malaprobas. En Lingvaj Respondoj li donas
jenan ekzemplon: "ricxulo pensas, ke cxio devas servi al gxi". Tion ni
konsideru, cxar ankaux en la pluralo malestas problemoj pri la neuxtra
ili.

Ankaux estas proponoj por personigi (neuxtre) gxi, nome: sxi/li, ti (de
tiu). Mi preferas gxi-n.

Seksismo en esperanto do ne estas komplete nekuracebla afero. Plej grave
estas kiel oni traktas seksismon en praktiko. En aliaj lingvoj videblas
malseksismigaj tendencoj.

Ekzemple nederlande menskracht (homforto)= mankracht (virforto) kaj angle
salesperson (komizo)= salesman (komizicxo).

La praktiko montros cxu ankaux la esperantistoj povos adaptigxi al
mondrigardo grave sxangxigxanta ekde 1887.

el Fenomeno, marto 1989

*************************************************************************

Arozona Suno gxisrevidas
========================

Multaj el ni ecx ne scias, ke gxi egzistis. Ne, pri tio ne kulpas gxia
redaktoro. Vivante nur unu jaron en kvar numerojn, nia diaspora
lingvokomunumo bezonas 1-2 jarojn gxis iu ajn iniciato diskonigxas, revuo
abonigxas, ekplacxas, kaj on proponas por aliaj, gxis io ajn sukcesas
enradikigxi. Certe ankaux gravas cxiuj aliaj cirkonstancoj kaj speco de
la enhavo, cxu suficxe multaj interesigxas pri tiuj temoj, kaj cxu oni
sukcesas atingi la potencan legantaron, la celgrupon. Cxiujare ni
renkontas novajn iniciatojn (kiel ankaux Eventoj mem), kies granda parto
ne sukcesas vivteni sin post unu jaro. Eble ion la koncernulo ne bone
antauxvidis. Sed certe havis grandan entuziasmon, kaj estus tre
bonsxance, se tiel grandaj energioj ne perdigxus post cxeso de iu
projekto, sed aligxu kiel kontribuanto al aliaj ekzistantaj strukturoj.

Jen la adiauxa artikolo de la redaktoro de Arizona Suno
-------------------------------------------------------

Bedauxrinde, pro manko de suficxa financa subteno, Arizona Suno devas
provizore cxesi aperadi. Kvankam tre modestaspekta kaj legata de nur tre
malmulte da homoj (150 abonantoj en 22 landoj), la bulteno estigxis al
sia unuhoma stabaro elspezojn kiujn pensiulaj enspezoj nur malfacile
kontrauxpezas. Esperote estas, ke estontaj financaj kapabloj permesos la
reekfunkciadon de la entrepreno.

Arizona Suno deziras danki al cxiuj scivolemuloj respondintaj al
reklamanoncoj aperintaj dufoje en revuo Monato: al cxiuj tiaj
respondintoj, kaj precipe al cxiuj gelegantoj kiuj sendis leterojn,
posxtmarkojn, ktp. La ricxaj fontoj de aprobo, bonvolo kaj kuragxigo
estas trezoro, kiu simbolos cxiam por mi la veran gefratec-spiriton
kunligantan cxiujn erojn de tutmonda Esperantujo.

Ni klarigu, antaux ol adiauxi, la originalan intencon de la bulteno.
Esperantistigxinte en 1989 post 40-jara kariero kiel usona profesoro pri
la franca, mi tuj rimarkis tion, ke en la diversaj esperantlingvaj kaj
esperant-temaj periodajxoj ricevitaj oni diskutas plejparte ne pri
gxeneralaj naciaj, nek regionaj kulturaj fenomenoj, sed pri tiulokaj
esperantistaj agadoj. "Kiel" la estonta redaktoro demandis al si
"diversnaciaj esperantistoj iam kapablos informigxi nur esperantlingve
pri gxeneralaj naciaj aux regionaj kulturoj alilandaj (laux deziro de
Zamenhof) se esperantlingvaj periodajxoj traktas nur pri esperantistaj
agadoj? Tio estas senlogika paradokso.

Por iom kontrauxbatali tian movadan emon, kaj pro tio, ke sudokcidenta
sxtato Arizono estas aranego de tiom diversaj, ricxaj kaj nekutimaj
naturaj kaj kulturaj fenomenoj, mi elektis fondi kulturan bultenon
celantan informi tutmondan esperantistaron pri sia stato sen iam mencii
tieajn esperantistajn okazintajxojn.

Gxis momente mi tenas la promeson. Nur jen, en la lasta artikoleto de la
lasta numero de la promesita jarabono unuafoje esperanto cxesas esti
neuxtra lingva komunikilo kaj farigxas anstatauxe gxi mem cxefa
kulturtema celo. Sed se iam sxangxotaj cirkonstancoj permesos la reaperon
de Arizona Suno, tio estos denove la baza filozofio de la bulteno. Tial,
gxi ebla revido kaj sincerajn dankojn al cxiuj fidelaj legantoj.
Espereble iutage ili povas farigxi denove legantoj.

Edveno Grobe, redaktoro
1620 North Sunset Drive, Tempe, Arizono  85281, Usono

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Istvan Nagy

Mankas movada revuo
===================

Miaopinie tial aperadas, naskigxas dauxre novaj gazetoj, informiloj, cxar
mankas centra - enhave, lingve altira, interesa, pli ampleksa, cxiumonate
sopire atendata - movada revuo. Tiu movada revuo estus la organo de la
tutmonda esperantistaro kaj ne tiu de UEA. La eldonanto povas resti UEA,
sed la revuo estas de la tuta Esperanto-movado. Nun UEA havas propran
revuon, kio estas memkomprenebla, sed ne la esperantistaro. En la nova
revuo trovus lokon ankaux la novajxoj kaj informoj de kelkaj
fakorganizajxoj, ekz. tiu de jxurnalistoj. La nunaj fakorganizajxoj tute
ne havas tiom da novajxoj, ke ili bezonas propran gazeton, kaj ne okazas
tiom da eventoj, por kiuj ne estus loko en la  movada revuo. Jene cxiu
esperantisto informigxus pri la agado de la tuta movado kaj ne
librorecenzoj okupus la plej valorajn pagxojn. Tia revuo fortikigus
ankaux la unuecon de la movado kaj esperantistaro.

Hodiaux signifa parto de la laboro de seriozaj esperantistoj
elcxerpigxas, cxar ili kolopodas vivteni multobligitan aux tre simplan
gazeton, informilon: kiel farcxi gxin per io, ankaux per artikoloj. La
komencantoj tiujn vidas.

Ofte la gazeteldonado estas esperantista hibio, sxatokupo.

Mi diras sincere: kion UEA ne povis realigi gxis nun, tion realigis S.
Mauel en kelkaj jaroj sola: li kreis nivelan, nuntempan, modernan revuon,
unikan magazinon. Cxu la mondpolitiko pli interesas la esperantistojn ol
ilia lingvo?

Mi kuragxas veti, se Monato pliampleksigxus per dek pagxoj por esperanto-
informoj, eventoj redaktataj en la sama stilo kaj nivelo kiel nun la
pagxoj de la magazino, prezentigxus kunlaborantoj por la dek pagxoj kaj
tuj vidigxus, ke vigla vivo regas en Esperantujo. Cetere en Monato ankaux
nun aperadas primovadaj artikoloj, okupante la pagxojn de politikaj,
ekonomiaj informoj. Do, Monato kun Esperanto-Suplemento: Movad-Lingva
Magazino. Mi nur lauxte pensas kaj ne proponas.

Mi cxiam malesperigxas legante bonegan, interesan movadan aux lingvan
artikolon en iu ne tre konata, ne disvastigita gazeto. Kial gxi ne povas
esti legata almenaux en iu el la grandaj gazetoj? Gxi interesus la
inteligentajn esperantistojn. Mia plurjardeka revuo estas: Esperanto
Readers Digest. Ne la originala en esperanto, sed la nia en la sama
formato kaj ankaux gxi enhavas la plej bonajn artikolojn en nia gazetaro.
Titolo?  "Cxies Revuo"

Reago de Ivo Lapenna:
---------------------

Tia suplemento povus esti ege alloga legajxo, se vi, aux redaktoro
komisiita de vi, bone selektus. Mi tre esperas, ke vi realigos la ideon
en 1987, jam ekde januaro. Tio estus vere utila kontribuajxo de Monato al
la Jubilea Jaro.

Reago de Yamasaki Seiko:
------------------------

Mi estas kontraux la proponata Esperanto-suplemento de Monato. Monato
devas esti ordinara magazino en cxiu aspekto tute same kiel Time, Der
Spigel aux L'Express. Esperantujo devas havi sian propran version de la
institucioj en la aliaj ujoj, tiamaniere demonstrante ke esperanto estas
nenio alia ol unu el la ordinaraj lingvoj, ne io speciala, io kurioza.
Monato estas oazo por mi, kiu volas rifugxi foje de la movada atmosfero.

Reago de Stefan Maul:
---------------------

Cxar venis ne pli ol nur tiuj cxi du reagoj, nun do mi, la redaktoro,
estas tiel sagxa aux/kaj malsagxa kiel antauxe!

Klare tamen estas, ke kaj pro financaj kaj pro personaraj problemoj nun
ni cxiukaze ne povus realigi Esperanto-suplementon, ecx se mi volus.

Tamen, okaze de l' jubilea jaro mi ja verkis artikol-serion "Fronte al la
jubileo", kaj Monato eldonos por la jubilea jaro la antologion "Sub socia
muzo".

el Inter-Monato aprilo 1986

Eble ne cxiuj konsentas kun I.Nagy, ke "UEA havas propran revuon, sed ne
la esperantistaro", kvazaux UEA estus nur kelkaj oficistoj. La konstato
tamen estas pensiga, por movade nekomencanto kial sxajnas esti tiel? Eble
foje aspektas tiel, do indas pripensi cxu la movadaj strukturoj adekvatas
al la bezonoj, anstataux kalkuli, ke esperantistoj ne estas UEA.

Sx. H.

*************************************************************************

Internacian bultenon!
=====================

Nia movado devus levigxi super naciaj interesojn, la esperantistoj devus
prezenti sukcesajn solvojn pri internacia kunlaboro. Mankas bonaj modeloj
ecx inter najbar-landaj  esperantistoj. Pro kio nia internacia movado ne
eldonas internaciajn revuojn komunajn(!)? Geografiaj, politikaj,
ekonomiaj, kulturaj motivoj trovigxas multe, kiuj instigas nin al tia
vere komuna agado. De tempo al tempo ni auxdas pri planoj por komuna
eldonado de "Internacia Esperanto-Revuo" en kelkaj (najbaraj) landoj. Sed
kiu povas raporti pri gravaj sukcesoj cxi-terenaj?

Kruco:  (laux Debrecena Bulteno 64)

Gratulon pro via kuragxa entreprenemo!
--------------------------------------

...Gxenerale la esperantistoj hontas postuli pagon al siaj esperantaj
laboroj. Kaj cxio estas senpaga! La konsekvencoj? Pattempa laboro!
Neprofesiaj rezultoj! Centoj de bazaj apostolsimilaj lernolibroj sen la
respondaj dauxrigaj kaj superaj! Malbelaj gazetoj! Cxu nomi tion
minuskomplekso? Manko de iniciatemaj entreprenistoj?

Sinjoro Szilvasi, tiuj vortoj des pli incitu vin dauxrigi vian projekton.
Ke vi investu vian tempon, energion, monon, sed vi ankaux rericevu la
redonon, ke la jaro 1992 alportu al Vi kaj al viaj kunlaborantoj plenan
sukceson!...

Ivaldo Alves de Souza, Brazilo

Gxojigis min la novajxo, ...
----------------------------

... por ke mi denove povos legi esperantajxon. Mi gratulas kaj deziras al
la redaktoraro multajn sukcesojn.

Mi nur iomete timas, ke pro la alta prezo malmultaj abonos la novan, la
tre mankitan hungaran esperantan revuon.

Tamen mi esperas la renovigxon, kiu tiam sukcesos, se la esperantistaro
ne timas de sia oferado, kaj kunlaboros por la ununura vera internacia
interkomprenilo.

"per esperanto por la paco!"

ocxjo Stecxjo, esperanto-amanto
Istvan Balint, H-6131 Szank, beke u. 70., Hungario

*************************************************************************

Adiaux Hungara Informilo
========================

Hungara Informilo ne plu estas eldonata. Post unujara felicxa-malfelicxa
ekzisto eldonigxis la lasta n-ro de HI, kiu oficiale ne estis organo de
HEA. Por refuti tion, mi notas, ke sur la titolpagxo de cxiuj dek du
numeroj aperintaj en 1991 estas skribite: "22-a jarkolekto...", kaj en la
kolofono: "jura postorgano de BI". Kompreneble, temas pri tio, ke HI
estis posteulo de Budapesxta Informilo, sed ne oficiale. Oficialaj estis
nur tiuj 150 mil forintoj, per kiuj HEA subvenciis la eldonadon de sia
"neoficiala" organo. BI estis  tia, HI estante jura postorgano de BI, jam
ne plu estas tia. Jen (mal)facile solvebla enigmo. Dum la unua kaj
samtempe lasta jaro de HI aperis 150 pagxoj A/5 por 300 HUF. Cxu tio
estas gxojiga aux malgxojiga? La plurjardekan agoniadon kaj finan morton
de serio da HEA-organoj (Hungara Esperantisto, Eszperanto magazin, Vilag
es Nyelv (Mondo kaj Lingvo), Budapesxta Informilo, Hungara Informilo)
estas kauxzita de tio, ke en la estraro de HEA neniam estis
interkonsento, ke la regulan kontakton kun la membroj oni povas flegi nur
pere de centra organo. La nombro de esperanto-libroj, eldonitaj de HEA,
jam atingis mondrekordojn, sed kiu prizorgis la proprajn membrojn?

Nun elcxerpigxis la mono. Nun venos la vico de kvaronjara (poste cxu
duonjara, unujara, dekjara) HEA-informilo, kiu pro la longa aperritmo
publikigos multe da "malnovajxoj". La proceso estas (antaux)videbla: HEA-
centro devas transformigxi je informa, organiza oficejo. Laux la
nuntempaj ebloj cxiuj gxiaj funkciuloj devas esti nesalajrataj.

Hungara Informilo, ripozu en paco! Sed vi, kompetentuloj en kaj ekster
HEA-centro, ne ripozu en paco!

Tibor Papp

laux Debrecena Bulteno, n-ro 68, feb. 1992.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Prelegvojagxoj atendataj
========================

Laux Rumana Esperanto-Asocio estus tre utile por la movado, se venus
profesoroj, docentoj, sciencisto-esperantistoj al Rumanio kaj prelegus en
universitataj kaj akademiaj rondoj pri diversaj aspektoj de la movado aux
de la lingvo mem, sed ankaux estus tre bonvena, se ili prelegus pri sia
fako. La traduko rumanen estas certigota.

Antaux nelonge faris tion en Sibiu kaj Timisoara prof. Helmar FRANK, kaj
la efiko estis grandega.

Eble tiu ideo estus utila ankaux en multaj aliaj landoj. Jen do "nova"
tereno por esperanto kaj esperantistaj organizoj.

*************************************************************************

Bastiono en dangxero
====================

Radio FMR-89 MHz, kiu elsendas la Esperanto-programon de Euxrokka
(Esperanto-Rok-Asocio) estas minacata de malapero far de la auxtoritatoj
kaj de speciala komisiono por radio-televidoj ktp. por esti
anstatauxigita de komerca nacia radiocxeno kiel multaj aliaj!

Sendu kuragxigon kaj protestleteron al:

Radio FMR, Esperanto Redakcio  9 bis, av. Frederic estebe,
F-31200 Toulouse, Francio

*************************************************************************

Invito al Goncxarov
===================

La internacie konata Anatoo Goncxarov post dekjara E-laboro revenis al
Siberio. Li invitas siajn E-geamikojn veni somere por dematene fizike
labori, detagmeze promeni sur belegaj montoj, devespere gxui grandan E-
bibliotekon kaj E-konversaciojn. Pri la detaloj skribu al:

659672 Altajskij Kraj, Solonesxenskij rajon, selo Matveevka, Rusio

*************************************************************************

Universitatanoj reagu nun!
==========================

Jam dissendigxis vaste en la mondon la enketilo pri unuversitat-nivela
instruado. Tion subtenas ILEI, kiu urgxe alvokas cxiun koncernaton
resendi fresxajn informojn al s-ro Germain PIRLOT. Steenbakkerstr. 21,
B-8400 Oostende, Belgio, gxis plej laste la 15-a de aprilo. Kiu ne
ricevis enketilon sed scias pri ia kurso, petu ekzempleron tuj!

*************************************************************************

MALLONGE
////////

------------------------------------------
Se vi volas uzi esperanton en via laborejo
aux  en via profesio, sendu viajn datumojn
(Nomo, adreso, profesio, fako, eble  anka*x
nomon kaj adreson de la laborejo,  posteno
ktp.),  por  publikigi  gxin en la rubriko
"Esperanto en laborejoj"!
------------------------------------------

Sxangxigxis la adreso de Esperanto-Asocio de Brasilia. Jen la nova:
Caixa Postal 3644, BR-70084 Brasilia, DF, Brazilio

***

En 1992. okazos ekologia kongreso en Rio de Janeiro, al kio estas
sercxataj verkoj kaj artikoloj en Esperanto. (Ankaux la tradukitaj estas
bonvenaj). Se vi povas helpi, skribu al Asocio Esperantista en Rio de
Janeiro, Rua Senador Dantas 117, sala 223, Brazilio.

***

Post tempoj de neaktivado, elektigxis nova estraro de Argentina Scienca
kaj Teknika Esperanto-Rondo (ASTER). La revigligxon spronis vizito de
d-ro Helmar FRANK, prezidanto de AIS.

La nova adreso de ASTER: Araoz 2754 P.9 dep. D, RA-1425 Buenos Aires,
Argentino.

***

"Fervoja Muzeo de Jugoslaviaj Fervojoj" Vi povas ricevi senpage la
dulingvan, 12-pagxan eldonajxon cxe Zelenicxki Muzej, Nemanjina 6,
YU-11000  Beograd.

***

Aperis kolora, dulingva faldfolio pri Tampere, havebla cxe Urba Turisma
Oficejo, Verkatehtaankatu 2, SF-33100 Tampere, Suomio-Finnlando.

***

Aperis la dua n-ro de dulingva interna inform-bulteno de Hungara
Esperanto Junularo. Gxi eldonigxas porokaze, por HEJ-membroj senpage,
redaktata de Caba Nemeth, H-9400 Sopron, Varfal u. 2, Hungario.

***

La Esperanto-Muzeo en Jerusalemo posedas nun pli ol 800 librojn, plus
milojn da revuoj, gazetoj. La mizeo estas vizitebla cxiumarde, aux laax
interkonsento kun d-ro Tala laba, str. Arlozorov 10/21, Jerusalemo
(tel: 02-663814 kaj 02-633158). La Jerusalema esperanto-grupo kunvenas
cxe tala Laba dimancxe je la 17-a horo.

***

Cxarman infanan dancensemblon gastigu en via lando! La gvidanto de la
ensemblo sercxas organizantojn de publikaj prezentoj. Sergeo Jxilejkin,
pk. 14127, 661125 Krasnojarsk, Rusio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

30 gelernantoj (16-17 jaraj) de mezlernejo "50 Vjetori i Pavaresise" kun
samagxuloj. Adreso de la  instruisto: Bardhyl MEZINI, Rruga "Maliq Mucxo"
Pall. 50. Ap. 3. Tirana, Albanio

***

Esperanto-Asocio Durres, p/a Luan JAUOI, Rruga "A. Goga" Ap. 357/2,
Durres, Albanio.

***

Nehat SOKOLI, biologo 30-jara, Lagja 3, Pall. 4 Shkpdra. 4. Kukes,
Albanio

***

Fervojista Koresponda Servo, s-ro Germano Gimelli, via Creti 61,
I-40128 Bologna, Italio.
Por korespond-deziroj sendu viajn nomon, adreson, agxon, ktp., kaj la
deziratajn temon, kaj landon.

***

20 jara knabo Michel Chadaillat, IMP. F-09600 Leran, Francio.

***

Bibliotekistino, 30 jara, deziras korespondi pri geografio, literaturo
kaj turismo. Iwona Broniewska, ul Stalingradska 30, m. 112, PL-03468
Waszawa, Polio.

***

19 jara irana knabino dez. kor. kun samagxulinoj. Kolektas bildkartojn.
Farzaneh Noruzi, Shahid Mokhtari Alley 9, Ghods, Shahzeid St. Bozorgmehr
Ave, IR-81579 Estafan.

***

Diversagxaj gelernantoj dez. kor. kun gelernantoj. Respondo estas
garantiata. Leterojn sendu al la instruisto: Antanas Gvildys, Jurbarkas,
Box 41, Litovio.

***

13-jara bulgara knabino, Nevema Hitova, ul. Kozloduj 6. ap. 11, BG-5000
Veliko Tarnovo.

*************************************************************************

PROKSIMAJ LIMDATOJ
//////////////////

27.03.-04.04. AIS provsesio, apud Prago,

1-a de aprilo, aligxo al la UK, Vieno, venonta kategorio nur surloke,

11.04.-12.04 Papa, Hungario, Landa Deklamkonkurso, Org.: Jozsef Nemeth,
Kilian ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario, Tel: 36/89/24-896,

13.04-20.04 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio, Printempa Semajno
Internacia, por la tuta familio, Org.: Wolfgang Bohr, Johannes-
Kirschweng-Str. 11, D-5483 Bad Neuenahr, Germanio, Tel: 49/2641/4885,

15.04-21.04 La Salle (Aosta), Italio, 15-a Internacia Junulara Festivalo,

17-20 aprilo PASKO, Sandra van de Hoef, Spijkerpad 89, NL-7415 AT
Deventer, Nederlando, Tel: (+31) 5700 30571,

17-20 aprilo, SAT-amikara kongreso, Simonne Bernard, 171, rue Raymond-
Poincare, F-33110 Le Bouscat, Francio,

24.04-03.05 Berlina Arbara Renkontigxo, por eksterlandanoj rabato
20-100(!)% depende de lando, Michael Peters, Steglitzer Damm 32, D-Berlin
41, Germanio, Tel: (+49-30) 7969740,

30.04-05.05.92, Latvio Latvia Internacia Printempo (LIP-92),

30.04-04.05.1992 Szombathely, Hungario, Junulara Esperanto-Renkonto,
tutlanda junulara amuzado kaj jarkunveno de HEJ.
Org.: Budai Tibor Ady ter 3/a, H-9700 Szombathely, Hungario

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
arikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor