Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2015
Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...
Anonco de nova renkontiĝo - por tajpado uzu la x-metodon!
Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon → premu la butonon F5 !
-
2 - 11. januaro
- Kongreso kaj Somerlernejo - en Melburno, Aŭstralio. Aliĝu al la 2015-a Esperanto-Somerlernejo kaj Kongreso en Melburno! La programo enhavas klasojn je du niveloj, vesperon de teatro kaj muziko, Esperanto-ekzpozicion, bankedon, ekskursojn, prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj, babiladon kaj ridadon, kaj jarkunvenon. Inf.: Aŭstraliaj kaj Nov-Zelandaj Esperanto-Asocioj, Australian Esperanto Assoc. C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001. Rete: heather@melburno.org.au
- 3 - 6. januaro
- POLUDNICA 2015 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Tradicia, jam 33-a renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Ján Vajs, LEK, kolská 4, Liptovský Mikulá, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com
- 16 - 19. januaro
- 10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Iksan. Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Sinjong-dong, Iksan, Koreio (Suda) Rete: esperanto@saluton.net

- 23 - 27. januaro
- Jubilea, 50-a Brazila Kongreso de Esperanto - kaj 35-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La ĉefa e-evento de Brazilo jubileas kaj ĉi-foje okazas en la "Mirinda Urbo". Informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo. Inf: AERĴ (lkk), BEL kaj BEJO. Rua Teófilo Otoni, 135, sala 302, centro, Rio de Janeiro - Brasil. Rete: disvastigo.aerj@gmail.com
- 8 - 12. februaro
- Invito al Esperanto-budo en la Internacia Libro-Foiro - de Jerusalemo, Israelo
- 13 - 15. februaro
- 68a Studsesio - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerigado, lingva perfektigo. Studmodulo pri literaturo kaj tradukado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 14 - 21. februaro
- 22-a Korusa Semajno ĉe Pireneo - en La Bastide/Hers, Arjeĝio, Francio. Ĉiutage: kantado sub gvidado de Zdravka Bojĉeva, matenaj Tajĉi-ekzercoj, turismaj vizitoj, E-lernado, vesperaj ludoj, kulturaj prezentaĵoj, folk-muziko, io pli danke al vi! Du koncertoj je la fino de la semajno. Inf.: Jorgos & C.E.E.A. por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. Tutpeko ĉe Monik' Garrigues, Muelejo, FR-09 600 Limbrassac, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr aŭ esperanto.ariege@free.fr
- 15. februaro
- Esperanto-maskerada kompanio en Karnavala Parado - en Rijeka, Kroatio. Vi povas aliĝi al la grupo kaj partopreni en la karnavala parado, aŭ esti spektanto de la parado. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaa Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio. Rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
- 20 - 21. februaro
- Intensa Esperanto-kurso - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Intensa semajnfino, lingvokurso ĉefe (sed ne nur) por komencantoj kaj komencintoj, en A1, A2-niveloj, laŭ bezono ankaŭ en aliaj en kunlaboro kun Popolaltlernejo Osterode. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 20 - 22. februaro
- 2-a Srilanka Esperanto-Kongreso - Kontaktpresono: Zeiter Perera
- 20 - 22. februaro
- Somera Esperanto-Tendumado - en Callejones, Graneros, Ĉilio. Semajnfino por praktiki Esperanton en neformalaj situacioj kun parolantoj kaj komencantoj de Esperanto, eĉ interesuloj pri E-o, ĉe tendara etoso. Inf.: Hector Campos Grez, Casilla 231, Curico, Ĉilio. Rete: set@esperanto.cl
- APERO - 9
- 20 - 23. februaro
- APERO-9 - Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8, okazonta en la apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo. Inf: VKontakte-grupo "APERO" vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio "MASI", Irina Gonĉarova, mirinda.strigo@gmail.com hejma tel. +7-495-5930575
- 26. februaro - 8. marto
- 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Pun Hill, Nepalo. Por konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la renkontiĝo Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com
- 8 - 15. marto
- Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2015 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. +33 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr
- 9 - 13. marto
- Intensa tutsemajna Esperanto-kurso - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Tutsemajna Esperanto-kursaro kaj metodika trejnado en kunlaboro kun Popolaltlernejo (KVHS) Osterode. Agnoskita klerigsesio! Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 13 - 15. marto
- Intensa Esperanto-kurso - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Semajnfina Esperanto-kurso en diversaj niveloj por progresintoj, ĉefe B1-B2-C1. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 14. marto
- Literatura Tago ĉe IEI - en Hago, Nederlando. Literatura kunveno dum kiu Paul Gubbins, brita esperantisto, ĉefredaktoro de internacia Esperantlingva magazino "Monato", membro de la Akademio de Esperanto, pritraktos diversajn erojn de prozo, poezio, dramo; i.a. Baghy, Forge, C. Rosetti, R. Rosetti, Auld, Boulton. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto rete: iesperanto@versatel.nl
- 20 - 22. marto
- Studsemajnfino - en Schoonloo (inter Assen kaj Emmen), Nederlando. Kursoj por pluraj niveloj, kostas 65-75 eŭrojn. Inf.: esperanto-nederland, Kruiszwin 1205, NL-1788 LE Julianadorp, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl
- 20 - 22. marto
- 7-a BIERo - en Pelhřimov, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj.... (Bonvolu ne peti invitleteron.) Inf.: E-mental´, rete: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
- 27 - 29. marto
- Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER - en urbeto Verőce, 50 km norde de Budapeŝto. Tradicia junulara semajnfino, la oficiala renkontiĝo por la jarĉefkunveno de la Hungara Esperanto-Junularo (29-an de marto). Inf.: Magyar Ifjúsági E-Szövetség / Hungara E-Junularo: jer@jer.hu
- 28. marto - 2. aprilo
- 8-a Mezorienta Kunveno - en Hammamet, Tunizio. Renkontiĝo de esperantistoj el nordafrikaj kaj mezorientaj landoj en Tunizio en la jaro 2015. Temo: Tunizio, lando de renkontiĝo inter civilizoj. Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj! Inf.: Renato Corsetti, Via de Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio. Rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org
- 31. marto - 2. aprilo
- La 5-a Esperanto-Humurino - en Odeso, Ukrainio. Partopreno de la 1-a de aprila karnavalo kaj kromaj aranĝoj
- 1 - 7. aprilo
- Internacia Junulara Festivalo (IJF) - en Brusson, Aosta Valo, Italio. Unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Inf.: Itala Esperanto-Junuklaro (IEJ). Rete: ijf.admin@gmail.com
- 2 - 5. aprilo
- Pasko en Bona Espero - en Alto Paraiso de Goias, Brazilo. Kultura evento en belega regiono de Centra Brazilo. Inf.: CP37- Alto Paraiso (GO), BR-73700-000, Brazilo. Rete.: bonaespero.brasil@gmail.com
- 3 - 7. aprilo
- 69-a SAT-Amikaro-Kongreso - en Verdun, Francio. Inf.: Cathrine Kremer, 20 voie sacrée, FR-55100 Verdun, Francio. Rete: cathrine.kremer57@gmail.com
- 3 - 8. aprilo
- Interkant kaj La Kompanoj - en Baugé, Francio. Korusrenkonto de la francaj korusoj Interkant kun korusestrinoj Maja kaj Zdravka kaj kunkantado kun La Kompanoj. inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
– Printempa Semajno Internacia, PSI
- 3 - 10. aprilo
- Printempa Semajno Internacia, PSI - en Winterberg, Germanio. Printempa kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de, tel: +49 (0)151 / 14 43 80 74
- 8 - 11. aprilo
- Internacia Trejnsesio - en Budapest, Hungario. Trejnsesio kun ILEI pri strategioj por internacia kunlaboro en la kampo de plenkreskula edukado. Inf.: Kultura Esperanto-Asocio, Leiningen u. 4, HU-1193 Budapest, Hungario. Rete: oficejo@eventoj.hu
- 12 - 16. aprilo
- Antaŭkongreso de Israela Kongreso. Ekskursoj al Tel-Aviv, Jafo, Haifo kaj Akko, Nazareto,Tiberiado kaj lago de Galileo. Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, ELI, rete: amriwandel@gmail.com
- 15 - 19. aprilo
- Ekumenaj Bibliaj Tagoj (kun Adoru) - en Wrocław, Pollando. Prelegoj pri bibliaj temoj (ĉifoje verŝajne la Apokalipso de Johano) kantoj kaj preĝoj el "Adoru" (pruntebla), iom da turismo, amikeca internacia kunestado. Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de
- 16 - 18. aprilo
- Israela Kongreso de Esperanto - en Yehiam (proksime al Ako). ELI organizos komunan veturadon de Tel-Avivo (Trajne al Naharia kaj de tie per privataj aŭtoj) kaj reen (privataj aŭtoj al Naharia kaj de tie rekta aŭtobuso al Tel-Avivo). Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, ELI, rete: amriwandel@gmail.com
- 17 - 19. aprilo
- PEJ-kunveno - en Varsovio, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Junularo
- 17 - 19. aprilo
- Ŝĉecina Esperanta Printempo 2015 - en Szczecin, Pollando. Temo: "Ŝĉecino - malnova havenurbo". Inf.: Kris - Krzysztof Łobacz, tel. +48 601 725 335, lobacz.k@onet.eu
- 17 - 25. aprilo
- 4-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Poste eblas KER-ekzameno. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 18 - 19. aprilo
- ŜEP Ŝĉecina Esperanta Printempo - en Szczecin, Pollando. Inf.: PEA-Filio en Szczecin, irena-tomaszewska@o2.pl
- 19 - 25. aprilo
- Postkongreso de Israela Kongreso. - Ekskursoj al Jerusalemo, La Morta Maro, Masado, Eilat, Petra kaj Jordanio. Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, ELI, rete: amriwandel@gmail.com
- 19 - 24. aprilo
- 2a Printempa Migrado en Dijon, Francio. Migrado en Burgundio tra famaj vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Diĵono por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe, FR-21000 Dijon, Francio. Rete: obuisson@live.fr
- 20 - 26. aprilo
- Lingva Seminario - en Skokovy, penziono Espero, Ĉehio. Lingva seminario en modesta, malmultekosta, sed belega loko en Ĉeĥa paradizo - montaro norde el Prago. Inf.: Jindřika Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, ČR. Rete: drahotova@esperanto.cz, tel.: +00-420 720 652 320
- 24 - 26. aprilo
- 67-a Kongreso de BEA - en Ruse, Bulgario. Inf.: Bulgara Esperanto-Asocio, BG-1303 Sofio, str. Stranĝa 79-81, Bulgario. Rete: bea_esperanto@abv.bg
- 24 - 26. aprilo
- KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS - en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. Inf.: MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 24 - 26. aprilo
- Centrejo - projekto PEJ-ĈEJ - en esperanto-muzeo en Svitavy (CZ). Inf.: Pola Esperanto-Junularo
- 25. aprilo
- 42-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Estraranoj de UEA prelegos. Prezentado de novaj eldonaĵoj kaj de filmoj. En la libroservo ĉiuj prezoj rabatitaj per 1/6. Specialaj ofertoj. Senpaga loterio. Kafo kaj teo senpagaj. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org
- 1 - 3. majo
- Hispana kaj Valencia Esperanto-Kongresoj de 2015 - en Cullera (Valencio) Hispanio. Inf.: Hispana Esperanto-Federacio info@esperantoval.org

- 1 - 3. majo
- EsPrimo-11 - en Ĉelabinsk, Rusio. EsPrimo ("Esperantista primavero") - tradicia printempa renkontiĝo de uralaj kaj okcident-siberiaj esperantistoj en Rusio. Temo de EsPrimo-11 estas "La vojo, kiun ni sekvas". Inf.: EsPrimo-11 EsPrimo@ural-sib.org
-
1 - 5. majo
- Mirinda Lviv - en Lviv, Ukrainio. E-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net
- 1 - 11. majo
- Bukovina printempo - en Ĉernivci, Okcidenta Ukrainio. Duparta renkontiĝo: la 1 - 5.05 en Ĉernivci, la 6 - 9.05 en Karpatoj. Inf.: Mikaelo Lineckij limih1055@gmail.com
- 2 - 8. majo
- Semajnfina Esperanto-kurso - en Heidelberg, Germanio. Ind.: Esperanto Heidelberg info@esperanto-heidelberg.de
- 8 - 10. majo
- Tutpollanda renkontiĝo de Veterana Sekcio en Licheń. Inf.: Veterana Sekcio de PEA, Wasilewski Bohdan skr. poczt. 92, PL-05-804 Pruszków 6, Pollando

- 8 - 10. majo
- PEKO2015 - en Mozet, Belgio. Printempa Esperanto KunvenO organizita de Verdaj Skoltoj, organizita grupo de adoleskuloj en Esperantio. Internacia kaj bonega etoso, prelegoj, ekskursoj, kursoj, manlaborado, teatra spektaklo... Venu malkovri la Verdajn Skoltojn! Inf.: Verdaj Skoltoj, rue de Velaine, 114/4, BE-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr
- 8 - 10. majo
- Tutpollanda renkontiĝo de Veterana Sekcio en Licheń. Inf.: Veterana Sekcio de PEA, Wasilewski Bohdan skr. poczt. 92, PL-05-804 Pruszków 6, Pollando

- 13 - 16. majo
- Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto - en Neuchâtel-La Chaux-de-Fonds, Svislando. Invito iris al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Gravega evento. Inf.: ILEI, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com
- 13 - 17. majo
- Printempa BARO 2015 (inkl. Ĉieliro, 14. majo) - en Bad Münder, inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron
- 14 - 17. majo
- Sveda Kongreso kun >AMO-seminadrio en Uppsala, Svedio. Inf.:
- 15 - 17. majo
- 69-a Studsesio - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerigado, faka trejnado. Studmodulo pri Esperanto-literaturo, movadaj konoj kaj informado, varbado. inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 16 - 17. majo
- Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en Elementa Lernejo n-ro 9 - en Wrocław, Pollando. Inf.: Centro de Interkultura Edukado Regiona Buroo en Vroclavo, Małgosia Komarnicka informado.eo@gmail.com
- 16 - 17. majo
- 4a historia kostumbalo - en Wrocław, Pollando. Inf.: Silezia Esperanto Asocio kaj studenta klubo Aŭroro, ul. Kociuszki 35 A, PL-50-011 Wrocław, Pollando.
- 16 - 18. majo
- 12-a MEKARO - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - en Toronto, Ontario, Kanado. Turisma semajnfino en amika etoso, organizita de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj de lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio, Ontario. Ĝi okazos la 12-an fojon entute, kaj la 3-an fojon en Toronto, Ontario. Inf.: Esperanto-Rondo de Toronto informo@mekaro.ca
- 16 - 23. majo
- 67-a kongreso de IFEF - kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en urbo Kunming, Ĉinio. Inf.: Loka Kongresa Komitato, LKK, rete: 67ifefkongreso 2015@gmail.com, telefone: +86-0871-67328966
- 22. majo
- Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en Elementa Lernejo n-ro 9 - en Wrocław, Pollando. Inf.: Centro de Interkultura Edukado Regiona Buroo en Vroclavo, Malgosia Komarnicka informado.eo@gmail.com
- 22 - 24. majo
- 34-a Pola Esperanto-Kongreso kun Ĝenerala kunveno de PEA-membroj - en Gliwice, Pollando. Inf.: Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio. Inf.: Zarzšd Główny Polskiego Zwišzku Esperantystów, ul. Andersa 37/59A. PL-00-159 Warszawa, Pollando. tel.: +48 222 400 700

- 22 - 25. majo
- 92a Germana Esperanto-Kongreso - en Hameln, Germanio. Karulo, kie do estas la infanoj? En la jaro 1284 en tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 infanojn el la urbo Hameln. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj. Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameln. En la jaro 2015 je la pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. Legendo kaj lingvo allogas - estas nia kongresmoto. Krome atendas ilin belegaj koncertoj, teatraĵoj, prelegoj, diservoj kaj fakkunsidoj. Inf.: Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: gek2015@esperanto.de
- 23 - 24. majo
- Ĝemeliĝo-renkontiĝo inter Italio kaj Francio - en Chambéry, Francio. 2-a renkontiĝo inter la esperantistoj el Torino, Italio, kaj Ŝamberio, Savojo. Aliuloj bonvenos. Inf.: Esperanto Vive, loka klubo, Maison des Association, 67 rue st franç#ois de sales, 73 000 Chambéry, Francio. Rete: association.esperanto.vive@gmail.com
- 24 - 26. majo
- Internacia Muzika Festivalo - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Dum la tradicia popolfesto en Herzberg eblos partopreni kaj prezenti Esperanton en la pentekosta urba festo. Ni organizos muzikfestivalon kaj internacian balon. La evento estos internacia renkontiĝo enkadre de Grundtvig-projekto. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. esperanto-zentrum@web.de
- 29 - 31. majo
- 29-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo. Inf.: Krakova Societo Esperanto, str. Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando
- 30. majo
- 4-a E-Mentala Pikniko en Bohemia Svislando - Jetřichovice Ĉehio. Ekskurso tra belega regiono kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
- 2 - 13. junio
- Vizitu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro! - en Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio - trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo, Biosfera Rezervejo. Inf.: Rodica Todor, B-dul Valea Cetăţii 22, bl. B 24, sc. A, ap. 5, RO-500289-Braşov, Rumanio. Rete: rodica_todor@yahoo.com
- 4 - 7. junio
- Somera kurso en Turku - en Turku, Finnlando. La kurso celas komencantojn, progresantojn kaj ĉiujn kiuj ŝatas havi someran renkontiĝon en Turku. Eblas partatempa vizito; ĉiu bonvenas. Instruado estas 5-6 horojn tage, ni konatiĝas kun la urbo kaj vidindaĵoj. La kostoj de 90 EUR enhavas la kursmaterialon kaj kafon. Pri la tranoktado kaj manĝado ĉiu zorgas mem, sed turkuanoj helpas kun ĝi. Instruas Patrik Austin, kunlabore kun EAF, ELFI kaj la popollerna instituto Aurala. Inf.: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando; tel.: +358-505 494 709. Rete: eafsekretario@esperanto.fi
- 4 - 7. junio
- 2-a VINA - Vintra Aranĝo - en Valinjo (Valinhos - SP) en Brazilo. La 2-a VINA okazos en la tendumeja akva parko Macuco (Makuko)
- 5 - 7. junio
- 110a Skota Kongreso de Esperanto - en Helensburgh, Skotlando. Venu al la kongreso kun la plej alta kongresnumero en Esperantio, en la bela skota marborda urbeto Helensburgh, facile atingeble de Glasgow, kaj naskiĝloko de John Logie Baird, inventinto de la televido. Inf.: Mia Casey 1mz.casey@gmail.com
- 6. junio
- Jubileo de Esperanto-Gruppe Unterweser (20-jariĝo) - en Oldenburg, Germanio. Esperanto-Gruppe Unterweser kore invitas okaze de sia 20-jara ekzistado. Programo: ĉiĉeronado tra la urbo kaj tiea ŝtata teatro; tagmanĝo; kafumado. Inf.: Anne Hoepken, Schulstr. 13a, DE-26954 Nordenham, Germanio. Rete: hoe_an-4@ewetel.net
- 7. junio
- 3a Roma Festivaleto - en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (11.30-18.00). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. inf.: F.E.I, Grupo de Romo, rete: rdelre@libero.it
- 9 - 20. junio
- 37-a Ĉebalta Esperantista Printempo - en Mielno, PEA-Filio en Gliwice, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio, Filio en Gliwice, skr. poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Pollando. Tel.: +48-660-427-967, Rete: stanislaw.mandrak@gmail.com
- 12 - 14. junio
- 69-a Studadsesio, pluklerigado - en Herzberg - La Esperanto-urbo, - Germanio. La studsemajnfino ĉe Germana Esperanto-Centro/ICH - Interkultura (Esperanto)-Centro Herzberg ofertas lingvan perfektigon, fakprelegojn kaj movadan spertiĝon
- 12 - 14. junio
- Staĝo por komencantoj kaj perfektiga kurso - en Lille, Francio. Staĝo por veraj komencantoj kaj perfektiga kurso. Rezervita unuavice al fervojistoj kaj familianoj, tamen malfermata al ĉiuj laŭ restantaj lokoj. Inf.: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE (Association Française des Cheminots pour l'Espéranto) Stage Espéranto, 9 rue du Château-Landon, FR-75475 PARIS CEDEX 10, Francio. Rete: christian.dardenne@laposte.net
- 13. junio
- Lima Renkontiĝo (LiRe 2015) - en Decin, Ĉehio (CZ). Komuna germana-ĉeha revido en landlima regiono, rendevuejo 12:00 h ĉefstacidomo en urbo Decin ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 12:30 h starto promenado al turista gastejo Pastyrska stena, poste tagmanĝo, babilado, kaforondo ktp., 17:00 h fino de aranĝo. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
- 13. junio
- 5-a E-Mentala Pikniko en Saksa Svislando - en Amtshainersdorf, Germanio. Interesa promeno kun bunta pikniko. Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
- 19 - 21. junio
- Nacia kongreseto de UME - en College theologique FJKM Ivato Antananarivo, Malgasio. Nacia kongreseto kun 20 partoprenontoj el diversaj regionoj de Malagasio. Krom lingvoinstruado kaj instrutrejnado, ni diskutos pri la eblecoj refortigi la agoniantan movadon lokan post persistema krizo politika. Inf.: Unuiĝo de Malgasaj Esperantistoj. lot IAH 32 bis Avaratsena MG-102 Ambohidrapeto Madagascar. Rete: henrielredtv@gmail.com
- 20 - 21. junio
- 63-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo - Kioto, Japanio. La bela, historia kaj kultura urbo Kioto atendas vian partoprenon en la kongreso kun kleriga, lingva, movada, muzika, turisma programeroj, malfermata ankaŭ al urbanoj sub la kongresa temo: Amikojn en la tuta mondo per Esperanto, lingvo sen landlimoj! Inf.: Esperanto-domo, Yawata-tyo 537-6, Nisinotoin-Gozyo-Agaru, Simogyo-ku, Kyoto-si, Japanio 600-8455. Rete: kek63kioto@gmail.com
- 20 - 27. junio
- Somera Esperanto-Lernejo Iznik - en Iznik, Turkio. Ni kune lernos Esperanton inter la 09:30 a ĝis la 11:30a kaj post la tagmanĝo ni kune vizitos la proksimajn vilaĝojn kaj urbojn. Inf.: Murat Ozdizdar, Uskudar Amerikan Lisesi Vakif Sok. No:1, Baglarbasi, Istanbul, Turkio. Rete: mozdizdar@uaa.k12.tr
- 21. junio
- Internacia Montara Renkonto - sur Granda Ĉantorio. Proksime al ĉeha urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana okazas tradicia montara renkonto, kiu okazas je tria dimanĉo de junio, komence je 9:00, en Beskidy montaro apud landlimo de CZ, PL, ankaŭ proksime al SK. Libera renkonto, kontribuas multaj, neniu oficiala organizanto
- 21 - 25. junio
- Elfriden - La longa ludo - en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 21 - 27. junio
- E-Feriado kaj Festivalo de Popol-muziko - en Svedio. La sveda muzika kaj informa projekto. Inf.: Martin Strid
- 21. junio - 4. julio
- Elfriden - Sorparbo Internacia Spelmanslag - en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 25 - 28. junio
- BET-51 - en Tallinn, Estonio. Tradicia ĉiusomera renkontiĝo laŭvice en Estonio, Litovio aŭ Latvio. Programo: somera universitato, literaturaj aranĝoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindaĵoj, diskutoj, forumoj, libroservo, oficiala malfermo kaj fermo, adiaŭa vespero k.a. Inf.: EAE, Väike 5-5, Vaida EE-75302 Harjumaa, Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
- 26 - 29. junio
- Landkongresoj de Kanado kaj Usono - en Detrojto, Miŝigano, Usono. Ene de la evento la jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) okazos la 28-an. Por detaloj (de AAIE) bonvolu kontakri Ronald Glossop rglossop@mindsprinf.com

- 26. junio - 2. julio
- IES (Internacia Esperanto-Semajno) - en Erevan, Armenio. Esperanto movado en Armenio havas multjaran historion, dum kiu en diversaj jaroj estis organizitaj Internaciaj Esperantaj renkontiĝoj. Gastema Armenia tero ĉiam pretas akcepti geamikojn. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Erevan 0017, Sari-taĥ st. 19a - 5, Armenio. Rete: gajane.ae@mail.ru
- 27. junio
- Turisma ŝipvojaĝo laŭ kanalo Elblšski inter urboj Buczyniec kaj Elblšg. Inf.: PEA-filio en Gdańsk, Mazur Mirosława +48 500 036 364
- 27. junio
- 3a intergeneracia kaj intergrupa festo esperanta en Ĝenevo - en Genève, Svisio. La vojaĝema esperanta familio Sans invitas vin al ĝeneva renkontiĝo. Bonvenaj estas ĉiuj Esperanto-emuloj en Ĝenevo kaj la regiono, sendepende de aĝo aŭ lingvo-nivelo
- 27. junio - 4. julio
- Roskilde-Festivalo 2015 - en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn. inf.: FestoKlubo kaj Dana Esperantista Junulara Organizo roskildefestivalo@gmail.com
- 30. junio - 5. julio
- Kino-Teatro-Festivalo - 2015 - samloke kaj parte samtempe kun NASK en Nord-Karolino. La Festivalo ĉi-jare fokusos je filmfarado. Ĉu por reklami, informi, eduki aŭ distri, sukcesa filmo devas enplekti diversajn kapablojn, metiojn kaj lertojn, pri kiuj malmultaj ricevis instruon. KTF/AMO donos enkondukon al diversaj aspektoj de sukcesa preparado kaj realigo de filmo. Aliĝilon vi trovas "ĉi tie". Inf.: Eddy Ellen, rete: eddyellen@aol.com
- 30. junio - 9. julio
- Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK la plej granda Esperanto-aranĝo en Norda Ameriko - ĉi foje en la Universitato William Peace - en Raleigh, Nord-Karolino, Usono. Ok tagoj da lernado, amuzo, kaj esplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj, butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piede atingeblaj de la universitata kampuso. Inf.: Ellen Eddy Eddyellen@aol.com aŭ Chuck Mays charles.o.mays@gamil.com
- 3 - 5. julio
- Amika Renkontiĝo de Fervojistoj-Esperantistoj - en Tata, Hungario. Agrabla semajnfina aranĝo por la pli aĝa generacio. Ekskursoj al la loka Fortikaĵo kaj najbaraj urboj, vesperaj amuzoj, fakaj kunsidoj. Inf.: E-Societo Tata, s-ino Ködmön Erzsébet, rete: kodmonerzsi@gmail.com, tel: +36-70-4501681
- 6 - 13. julio
- Antaŭ-RET - en St-Peterburgo - Niĵnij Novgorod, Rusio. Antaŭ-RETa programo (RET=Rusiaj Esperanto Tagoj) en Sankt-Peterburgo kaj Niĵnij Novgorod kun riĉa ekskursa programo kaj posta komuna veturado al RET. Inf.: Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru
- 6 - 13. julio
- Ferioj - Familioj - Interŝanĝo - en Baugé, Francio. Interŝanĝoj reciprokaj de scioj kaj de scipovoj por familioj kun infanoj, Esperanto-kurso kaj variaj aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 9 - 12. julio
- Kurso de Esperanto kaj Esperanta stando dum SLOT Art Festival en Lubiaz, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Junularo kaj Silezia Esperanto-Asocio
- 11 - 19. julio
- Somera Esperanto-Studado - La 8-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaz, petro@ikso.net
- 14 - 21. julio
- Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) - en Ĉeboksari/Jadrin, Rusio. RET estas tradicia aranĝo de rusiaj esperantistoj. Inf.: Rusia Esperantista Unio, Aleksandr Blinov, pr. Lenina 7. Rete: al.blinov@gmail.com
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en Hungario!
- 15 - 26. julio
- Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF - apud Esztergom, en Hungario. Komuna familia feriado, somerumado kun infanoj aŭ sen. Bonvenas ankaŭ individuoj, kiuj deziras ferii en tagnokte Esperanta medio... :-) – Inf.: Acsádi Veronika, rete: veronika.esperanto@gmail.com
- 15 - 22. julio
- Someraj kursoj - en Lesjöfors, Svedio. Infanoj, komencantoj, daŭrigantoj. Konversaciado, stilo kaj gramatiko. Inf.: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: info@esperantogarden.se
- 17 - 25. julio
- 48a Konferenco de ILEI - en Oostende, Belgio. Inf.: Radojica Petrović radojica.petrovic@gmail.com
- 18. julio
- Memortago Baghy Gyula kaj Székely Tibor - Inf.: Szegedi Eszperantó Kör, rete: Baksa József
- 18 - 19. julio
- Raporta reelekta konferenco de Rusia Esperantista Unio - enkadre de la aranĝo Rusiaj Esperanto-Tagoj en Jadrin. Inf.: REU, rete: konfereenco@reu.ru
- 18 - 24. julio
- Konferenco de ILEI - en Oostende, Belgio. Inf.: ILEI-estraro, Radojica Petrovic, rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com
- 18 - 26. julio
- SEFT, Somera Esperanto Familia / Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: tlustulimu@web.de
- 20 - 25. julio
- Antaŭkongresa ekskurso - en Baugé, Francio. Tuttagaj ekskursoj al famaj reĝaj kasteloj, parkoj kaj urboj ĉe rivero Luaro, lige kun la 100-a UK en Lilo, busservo inter Parizo kaj Lilo. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 21 - 25. julio
- Bicikla Karavano de Parizo al UK en Lille - en Parizo - Lille, Francio. Okaze de la venonta 100-a UK, ni biciklas de Parizo al Lille. (275 km. ebena lando, 60-70 km. tage; 4-5 tagojn). Inf.: Annarosa Andrei annarosa@kri.it
- 23. julio - 2. aŭgusto
- Milan Zvara piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net
- 23. julio - 4. aŭgusto
- Kuna ekskurso al UK Lille kaj Parizo. Inf.: Centro de Interkultura Edukado CEM en Nowy Sšcz, Pollando
- 25. julio
- Internacia Amika Esperantista Renkontiĝo - en Breice, sud-orienta Slovenio. Vidu aparte programon. Inf.: Esperantista klubo de Posavje, Anton Mihelič, Razlagov breg 35, SI-8250 Breice, Slovenio. Rete: antonmhl@gmail.com

- 25. julio - 1. aŭgusto
- 100-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Lille, Francio
- 25. julio - 1. aŭgusto
- 44a Internacia Infana-junula Kongreseto - en Villeneuve-d'Ascq, Francio. Inf.: Michel Dechy
- 31. julio - 5. aŭgusto
- 7-a boatado sur la rivero Kupa - en Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Srećko Radulović, Esperanto societo rete: boatado.kask@gmail.com
- 1 - 5. aŭgusto
- UK-Postkongreso en Flandrio/Bruselo - en Flandrio - Bruselo, Belgio. Malkovru Flandrion kaj Bruselon, ĝiajn kulturon kaj historion. Inf.: UEA / Flandra Esperanto-Ligo, Pastoor Blanckestraat 8 pk. 0201, BE-8610 Kortemark, Belgio. Rete: piet.glorieux@gmail.com
- 1 - 8. aŭgusto
- 4-a Internacia Kultur-Turisma Semajno (KTS) - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Post la UK en Lille okazos vizito al la Esperanto-urbo Herzberg, ekskursoj al la plej belaj regionoj de la Harz-montaro kaj kulturaj eventoj: muziko, prelegoj, prezentadoj. inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 1 - 8. aŭgusto
- 21a Ekumena Kongreso, 68-a de IKUE, 65a de KELI - en Strasburgo, Francio. La kongresejo: junulardomo CIARUS, proksime al la centro de la urbo. Inf.: Philippe Cousson, 26 rue de Pré Ventenet, FR-86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio, rete: philippe.cousson@sfr.fr
- 1 - 8. aŭgusto
- Lingvoj kaj kulturoj de l' mondo - en Baugé, Francio. Kursoj de 5 lingvoj kaj prezento de iliaj kulturoj, multlingva festivalo - via kontribuo bonvenas. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, Rete: kastelo@gresillon.org
- IJK 2015 -
- 2 - 9. aŭgusto
- Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Wiesbaden, Germanio. La Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa renkontiĝo por junuloj. Interesaj tagaj programoj, ekskursoj, vespere koncertoj, dancado, amuzo kaj bona kompanio! - Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/junularakongreso. Inf.: Organiza teamo, Alex Raymond, rete: alekcxjo@gmail.com, tel: +00-0
- 3 - 10. aŭgusto
- Amika Rondo en Niĵnij Tagil - en N.Tagil, Ruslando. La renkonto estas dediĉita al la naskiĝtagoj de nia urbo, okazos abunda festa programo kaj uzo de esperanto dum renkonto kun interesaj homoj, ekskursoj, promenoj ktp. Inf. Larisa Kuzmenko klarisa8@yandex.ru
- Renkontiĝo de Amikoj - en Krasnojarsk
- 7 - 16. aŭgusto
- Renkontiĝo de Amikoj - 10 - en Krasnojarsk kaj Hakasio, Rusio. Ĉu vi sciis, ke oni havas Siberian "Stonehenge"? Ĉu vi jam subteriĝis je 38 metroj? Ĉu vi iam flosis laŭ la rivero inter esperantistoj? - La 10 jubilea arangxo de Novosibirska Esperanto klubo. Cxi-foje en Krasnojarska regiono kaj Hakasio. Dum 10 tagoj vin atendas ricxa ekskursa programo kaj du-taga flosado laŭ rivero Mana apud Krasnojarsk per komfortaj duetaĝaj flosoj laŭlonge 80 km-ojn! (Foto) - La 9-an ni venos al turisma bazejo "Cejano" ĉe lago Itkul apud lago Ŝira, kie okazos varia Esperanto-programo. La 15-16-an okazos ekskursoj kaj aliaj Esperanto programeroj en Krasnojarsk. Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsko, Bluĥera 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru, tel.: +7 (383) 3468494, poŝ-telefone: +7 913 9219498
- 8 - 15. aŭgusto
- 88a SAT-Kongreso - en Nitra, Slovakio.
- 8 - 16. aŭgusto
- 5a Festa semajno por infanoj kaj familioj - en Baugé, Francio. Variaj distraĵoj, aktivaĵoj kaj kursoj por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kun beboj kaj geavoj. inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 10 - 17. aŭgusto
- 26-a IJS - Internacia Junulara Semajno - en Szentgotthárd, Hungario, apud la aŭstra kaj slovena landlimoj. Tradicia mojosa renkontiĝo, la plej granda internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo. Informas: Hungara E-Junularo, ijs@ijs.hu
- 15. aŭgusto
- 5a KUKO - en Bauru, Brazilo. En la 5a. KUKO (Kultura Kunveno), Esperanto-Societo de Bauru festos sian 50-jariĝon. Inf.: Esperanto-Societo de Bauru jmprogiante@hotmail.com
- 15. aŭgusto
- Biero kaj Esperanto - en El Paso, Teksaso, Usono. Esperanto renkontiĝo. Inf.: Rio Grande Esperanto Meetup
- 15 - 22. aŭgusto
- 19aj internaciaj pluezekaj renkontiĝoj - en Pluezeko, Francio. La programo enhavas kursojn (tri niveloj) atelierojn, turismon ĉirkaŭ nia bela regiono, spektaklojn, muzikon, bretonajn dancojn, prelegojn, belegajn ekskursojn (en la valo de la sanktuloj de Carnoët. Inf.: LAN GILL, Saint Michel en Greve, FR-22123, Francio. Rete: marbordo22@yahoo.fr
- 15 - 25. aŭgusto
- Somera renkontiĝo ĉe Lago de Prespa "Trilanda lago" - en Krani, apud Lago de Prespa, Makedonio. Somera renkontiĝo kun kurso de esperanto (komencantoj kaj progresantoj), kun ekskursoj kaj kultura programo. Lago de Prespa situas en triobla landlimo, inter Makedonio, Albanio kaj Grekio, je 850 m alte. Esploru kun ni naturan kaj historian heradaĵon de Makedonio! Inf.: Instituto por eduko, klerigo kaj esploroj Maribor, Vesna Obradović
- 19 - 25. aŭgusto
- Internacia aranĝo "Monda Kulturo en Esperanto" - en Tbilisi, Kartvelio. ... kaj samtempe "4-a Kartvela Esperanto-Kongreso". Aliĝoj kaj informoj ĉe: Tbilisi, Kartvelio karesa@mail.ru
- 21 - 23. aŭgusto
- 10-a Esperantista Kajakado laŭ rivero Drwęca. Inf.: PEA-filio en Gdańsk, Mazur Mirosława +48 500 036 364
- 22 - 29. aŭgusto
- Itala Kongreso de Esperanto - en San Benedetto del Tronto, Italio. Itala kongreso de Esperanto kun kultura programo kaj multaj turismaj eblecoj. Inf.: Laura Brazzabeni kongreso@esperanto.it - FEI, Via Villoresi, 38, IT-20143 Milano, Italio
- 27 - 28. aŭgusto
- 2a Irana Kongreso de Esperanto - en Tehrano, Irano. Temo: Esperanto, Dialogi tutmonde. Ni invitas partopreni esperantistojn, komencantojn kaj alilandanojn. Bonvolu kontribui al la programo. Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritemajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al info(ĉe)espero.ir
- 28 - 31. aŭgusto
- Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto - en Baugé, Francio. Renkontiĝo de la aktivuloj kaj simpatiantoj de la politika movado EDE. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR- 49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 29. aŭgusto - 8. septembro
- Ekskurso en Irano - en Tehran-Iran. Miaj amikoj aranĝis por la dua Irana Kongreso de Esperanto, do mi decidis post tiu ĉi programo havi ekskurson al Irano. Inf.: Turisma Agentejo Iran-Tehran, rete: masud8422@yahoo.com
- 2 - 9. septembro
- 48a Internacia Esperanto-Feriado - en Duszniki Zdrój, Pollando. Tradicia feria aranĝo kun riĉaj lerniga kaj turisma programoj. Ĉijare restado en luksa hotelo de Esperanto, kies posedanto volas promocii la lingvon internacian en la urbeto kaj donis al esperantistoj gravan rabaton por esperantista grupo. Inf.: Silezia Esperanto-Asocio, PL-50-011 Wrocław, ul. Kociuszki 35 B, Pollando. Rete: eo.wroclaw@gmail.com
- 3 - 13. septembro
- Esperanto en la 17-an Dujara Librofoiro de Rio-de-Ĵanejro! - en Rio de Ĵanejro, Brazilo. Dum la Librofoiro de Rio de Ĵanejro ĉeestos 600.000 da personoj, ĉefe junuloj inter 16 kaj 24 jaroj kaj tie nis disvastigos la lingvon dirante pri la lingvaj rajtoj. Kunlaboros 25 esperantistoj kiuj estis trejnitaj por ĉi tiu aranĝo. Estos ankaŭ la vendado kaj apero de esperantaj libroj: Baza kurso de Esperanto, verkita, speciale por la evento, de nia kunulo Fernando Pita; Kompleta Gramatiko de Tupia Lingvo, verkita de nia pioniro Francisco Valdomiro Lorenz, kaj finfine eldonita libroforme! Fine, Túlio Flôres oficiale lanĉos la brazilan eldonon de Fundamento de Esperanto. Inf.: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), rete: maira.nobre@terra.com.br
- 4 - 6. septembro
- Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj - en Sundern, Germanio. Esperanto-kurssemajnfino en popol-altlerneja klerigejo, kun kursoj por komencantoj, progresantoj kaj flu-parolantoj kaj distra programo vespere. La klerigejo ofertas ankaŭ ĉambrojn por tranokti. Inf.: Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, D-59846 Sundern, Germanio. Rete: info@bildungszentrum-sorpesee.de
- 4 - 6. septembro
- Tutlanda Esperanto-Kongreso en Timiŝoara, Rumanio. Krom la kongresa programo okazos simpozioj, prelegoj, urborigardo. Inf.: Aurora Bute aura.bute@gmail.com
- 6. septembro
- Lernofesto - en Saarbrücken/Sarlando, Germanio. La evento okazos en la german-franca ĝardeno en Saarbrücken en Granda Esperanto-inform-pavilono kaj eta Esperanto-lernejo kun 15-minutaj Mazi-lecionoj de 12.00 ĝis 18.00 h. Multaj eblecoj por eltrovi, miri, lerni kaj amuziĝi. Pli ol 20.000 vizitantoj el Germanio, Francio kaj Luksemburgio. Denove kun la Esperanto-divenrado, unika en la mondo. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de
- 8 - 10. septembro
- 10-a Jubileo de ĉeesto Esperanto dum Ekonomia Forumo en Krynica. Inf.: H. Komar kaj Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton
- 9. septembro
- Somera festo sur la Esperanto-placo - en Berlin-Neukölln, Germanio. Programo ekde la 15-a horo, inter aliaj: plivalorigi la Esperanto-placon kiel lokon de la renkontiĝoj de kulturoj. Pliaj informoj sur hejmopaĝo aŭ: Germana Esperanto-Asocio, Tel.: +49(0)30/5106 2935, fakso: +49(0)30/4193 5413 infozentrum@esperanto.de aŭ simple skribu al RonaldSchindler@web.de
- 10 - 13. septembro
- La 3-a Esperanto sur la strando - en Sopot, Pollando. Interesa kaj paroliga renkontiĝo por ĉiu. Inf.: Triurba Esperantista Asocio "TORENTO", PL-81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando. Rete: torentosopot@wp.pl
- 11 - 13. septembro
- Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj - en Hraćina, Kroatio. La 13a sinsekva Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj kun Esperanto-publiko. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, Kneza Mislava 11, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: spomenka.stimec@zg.t-com.hr
- 12 - 13. septembro
- Aŭtunaj tagoj de EAF - en Lahti, Finnlando. Inf.: eaf@esperanto.fi
- 18 - 20. septembro
- Jara kunveno de junularo - en Nankina Sahib, Pakistano. Por diskuti pri junulara movado en kaj ekster de lando. Ni bezonas kuraĝon kaj subtenon okazigi ĉi-tiun grandan aranĝon por akceli e-movadon en sudaziaj kaj centraziaj landoj (speciale -stanaj landoj). Pliaj informo ĉe adeelbutt@asia.com
- 19. septembro
- Oktoberfesto-renkonto - en Munkeno, Germanio. Tradicia renkonto okaze de malfermo de Oktoberfesto kun literaturo kaj bavara muziko parte en Esperanto. Inf.: Esperanto-Klub München, Schwanthalerstr. 80, DE-80336 München, Germanio. Rete: info2011@esperanto-muenchen.de
- 19 - 25. septembro
- Internacia aranĝo - en Tbilisi, Kartvelio. Inf.: Nana Khizambareli karesa@mail.ru
- 25 - 27. septembro
- 70-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo - en (DE-66424) Homburgo, Germanio. Enkonduka kurso por komencantoj, prelego de Zsofia Korody kaj Petro Zilvar pri la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, defioj kaj rezultoj de la Esperanto-laboro, diservo, libroservo, filmprezentado, ekskurso, granda internacia festvespero, membrokunveno de G E A - Rejnlando-Palatinato, solena akcepto en la urbodomo kaj multe pli. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de
- 25 - 27. septembro
- 8-a Svisa Familia kaj Feria Esperanto-Renkontiĝo, SFERO - en Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d'Oex, en Svislando. Inf.: Dietrich Weidmann, rete: didi@esperanto.ch
- 25 - 27. septembro
- 31-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" - en Poznań, Pollando. ARKONES estas arta, kultura kaj scienca festivalo. Inf.: Tobiasz Kamierski tobiasz@esenco.org
- 26 - 27. septembro
- Inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio - en Svitavy, Ĉehio. Tuttaga programo en kaj eskter la muzeo: malfermo de la ekpozicio, fakultativa tagmanĝo, urborigaardo, vingustumado, prezentadoj, muzika vespero. Duontaga ekskurso al urbeto Litomyl Inf.: Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. Rete: muzeo@esperanto.cz, tel.: (+420) 604 377 616
- 30. septembro - 4. oktobro
- TORPEDo 10 - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia: klerigado, metodika trejnado, spertinterŝanĝo. Faka konsultiĝo pri bibliotekoj kaj arkivoj. inf.: Interkultura Centro Herzberg kaj Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI), Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 30. septembro - 13. oktobro
- Busvojaĝo tra Irano - en Irano. Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890
- 1 - 4. oktobro
- 15-a KoKoLoRES - Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina) - en Schwerte, Ruhr-regiono, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj, sed ne nur, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de
- 1 - 4. oktobro
- 26-a Montkabana Renkontiĝo (MKR) - en Veli Loinj, Kroatio. La aranĝo por migr- kaj naturemuloj! Inf.: Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio. Rete: vanja.radovanovic@ericsson.com
- 1 - 4. oktobro
- La 4-a Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo - en kastelo Bartoovice, Ĉehio. Intensaj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kie instruanto partoprenos ankaŭ Stano Marček - Deguĉi-premiito en 2014. Inf.: Paŭlo, kastelo Bartoovice, verdastacio@gmail.com
- 2. oktobro
- Esperanta kanto-konkurso - en la kulturbutiko St. Georg en Hamburg je 19:30. Premioj por la unuaj 3 lokoj estas 333, 222 resp. 111 eŭroj. Pliaj detaloj en la retejo. Inf.: Ralph Glomp, rete: konkurso@esperanto-hamburg.de
- 3. oktobro
- BAVELO-Migrado - en Ottenhöfen, Germanio. Tuttaga migrado en la bela naturo de la Nigra Arbaro, ĉi-jare i.a. kun vizito de eksa arĝentminejo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) migrado2015@esperanto-bw.de
- 3 - 4. oktobro
- Urba Semajnfino - en Princeton, NJ, Usono. La ideo de Urba Semajnfino estas helpi al esperantistoj, kiuj ne volas/povas longe vojaĝi, ke ili renkontu aliajn regionajn esperantistojn kaj amuziĝu. Nordamerikanoj kutime ne havas multe da feriaj tagoj kaj ili loĝas dise tra la kontinento, tiel estas malfacile renkontiĝi nur dum multaj tagoj ĉe nacia kongreso. La antaŭaj kuniĝoj en Harrisburg, Pensilvanio tre amuzis nin! Por ĉi-foje, ni renkontiĝos ie novloke: Princeton, Nov-Ĵerzejo! Dum la semajnfino ni ĝuos baratan tagmanĝon, tradician germanan matenmanĝon, gvidatan viziton ĉe la Universitato de Princeton, regionan vinejon/fruktarbaron, la kunularon de aliaj Esperantistoj, kaj PLI! Inf.: Jesse ALTER jessealter.com
- 5 - 9. oktobro
- Intense Esperanto - Quakertown, Pensilvanio, Usono. Kurso por progresantoj, kiuj lernas per Duolingo. Indas, ke oni jam preterpasu la duan kontrolpunkton de la kursa arbo por partopreni nian kurson. inf.: Judith Meyer yutian.mei@gmail.com
- 9 - 11 . oktobro
- Esperantaj Preĝtagoj en Częstochowa, Pollando. Inf.: IKUE - Pollando, Rekolekta Domo de la Kongregacio de Mizerikordaj Fratulinoj, ĉe la str. S-ta Barbara 43.
- 9 - 11. oktobro
- 18a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio - en Opatija, Kroatio. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Bla a Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio. Rete: bdesperanto4@gmail.com
- 10 - 12. oktobro
- 102-a Japana Esperanto-Kongreso - en Sendai, Japanio. Temo: Espero trans la katastrofo Inf.: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokio-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Japanio. Rete: jek15s@jei.or.jp
- 10 - 12. oktobro
- 56-a Argentina Kongreso de Esperanto - en Guaymallén, Mendoza, Argentino. Ĉe la piedo de la Andes-montaro, ĉirkaŭita de Oazo kaj vinejoj, Argentina Esperanto-Ligo invitas partopreni. Aliĝu kaj venu! Inf.: Loka kongresa Komitato
- 10 - 12. oktobro
- Kongreso de la ŝtato de São Paulo - en Paranapiakabo, Brazilo. Temo: Esperanto aplikata al komerco kaj turismo
- 10 - 12. oktobro
- ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) - en Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo. Muziko, prelegoj, kajakado, promenoj en la naturo. inf.: ESK (Esperanto-Societo Kebekia) salivanto@yahoo.com
- 16 - 18. oktobro
- 8-a BIERo (Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo) - en Nová Paka, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj.... (Bonvolu ne peti invitleteron.). Inf.: E-mental´ e-mentalprago@seznam.cz
- 16 - 18. oktobro
- 37-a BAVELO-Seminario - en Pforzheim, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio, ĉi-foje i.a. kun speciala trejnado por instruemuloj. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) rete seminario2015@esperanto-bw.de
- 16 - 20. oktobro
- Korusa renkonto de Interkant - en Baugé, Francio. Inf.: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 18. oktobro
- 12-a Rata Rendevuo - en Bad Münder, Hameln, Germanio. La Ratkaptista Bando invitas vin al Bad Münder. Ni esperas, ke ni povos ĝui belan tagon kun multaj Esperanto-amikoj. Ni ŝatas kun vi ĉiĉeroni tra la malnova urbocentro de Bad Münder kaj la kuracparko kun ejo por koncentri salakvon kun la fantomo de la Süntel-monto, rigardi la Filmwelt-Center, la plej grandan privatan Star Trek-kolektaĵon. Kaj krome ni ŝatas bone tagmanĝi, kafumi kaj babili kune kaj ankaŭ rigardi vitran artaĵan ekspozicion en preĝejo. Bonvenon! Inf.: Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. hameln@esperanto.de
- 19 - 25. oktobro
- 42-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉeha Respubliko. Malgranda vilaĝo 75 km nordoriente de Prago proksima urbo Mnichovo Hraditě. Inf.: Jindřika Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Rete: drahotova@esperanto.cz
- 20. oktobro - 10. novembro
- Esperanto - lingvo sen limoj - en Krakovo, Pollando. La Biblioteko de Jagelona Universitato invitas al ekspozicio "Esperanto - lingvo sen limoj". Kraków, strato Oleandry 3. Vernisa malfermo: la 20-an de okto. 2015 je la 17:00. En la programo inter alie komuna tosto je L. L. Zamenhof, prelego pri prof. Odo Bujwid eminenta sciencisto kaj esperantisto, leciono enkondukanta al Esperanto. Solena fermo kun aparta programo: la 9-an de nov. 2015. Detalojn vidu ankaŭ ĉe Pola Esperanto-Asocio. Inf.: Jagelona Biblioteko en Krakovo, ul. Mickiewicza 22, PL-30-059 Kraków, Pollando. Rete: ujbj@uj.edu.pl aŭ kse.krakovo@gmail.com
- 23 - 25. oktobro
- 6-a (Zaozhuang) Internacia Esperanto-Festivalo - en Zaozhuang, Ĉinio. Inf.: Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto, Zaozhuang Zhiyexueyuan lvyouxi, Qilianshanlu, Zaozhuang, rete: verdakoro@163.com
- 23. oktobro - 1. novembro
- AMO AŬTUNE (Aktivula MaturigO en AŬtuna TUmulta NEsto) - en kastelo Grezijlono. Francio. Lingva seminario kun Christian Rivière kaj Janine Dumoulin, AMO-seminario 'Grimpi la monton granitan' kun Stefan MacGill, rekta metodo kun Zsófia Pataki, speciala programo por infanoj, inkl.Halovena vespero, aliaj aktvaĵoj. Trovu ailiĝilon. Inf.: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, route du Lude St. Martin d'Arcé, FR-49150 BAUGÉ-EN-ANJOU, Francio. Tel.: +33(0)2.41.89.10.34. Rete: kastelo@gresillon.org
- 24 - 31. oktobro
- Kijiva Esperanto-semajno - en Kijiv, Ukrainio. Konatiĝo kun la memorindaĵoj de la ĉefurbo de Ukrainio kaj laŭdezire partopreno en la poresperanta kampanjo por junularo. Inf.: Kijiva Esperanto-klubo, p/k 35, Kijiv-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
- 24. oktobro - 1. novembro
- AMO-seminario Aŭtune - en Baugé, Francio. Aktivula MaturigO kun Stefan MacGill + La esprimo de la tempo kaj kun Christian Riviére + komuna feriado por infanoj kaj familioj. Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 30. oktobro - 1. novembro
- KKPS - Klaĉ-Kultura Postsomera Semajnfino - en Heerlen, Nederlando. La tradicia aŭtuna kunveno de beneluksaj junuloj, nun kunigita kun la studsemajnfino de EN. Klaĉoj, ludoj kaj etoso, venu al la KKPS! Inf.: kkps.klackunveno@gmail.com
- 30. oktobro - 1. novembro
- 19-a Andaluzia Kongreso de Esperanto - en erez de la Frontera (Kadizo), Hispanio. En urbo de suda Hispanio, fama por siaj keloj kaj vinoj, okazos tiu 19-a Andaluzia Kongreso. Ĝia ĉeftemo estas "Esperanto kaj Universitato". Interesaj prelegoj kaj agadoj, postkongresaj ekskursoj al Cadiz, Ĝibraltara Markolo kaj Ceuta en la norda afrika marbordo. Inf.: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo blogejo. Rete: angelarquillos@gmail.com
- 30. oktobro - 1. novembro
- Kataluna Kongreso de Esperanto - en Mataró, Katalunio, Hispanio. 37a Kataluna Kongreso de Esperanto, kun la patropreno de István Ertl, Jorge Camacho kaj Zhou Macfoulia inter aliaj. Inf.: Kataluna Esperanto-Asocio info@esperanto.cat
- 30. oktobro - 1. novembro
- 9a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio - en Vuhan, Ĉinio. Temo: Internacia komerco per Esperanto, diskuto por fondi fakultaton de Esperanto pri internacia komerco en altlernejo. Loko: Vuhana Teknologia kaj Komerca Universitato. Ĉefkontaktanto: prez. de IKEF sro Ĉielismo WANG Tianyi Rete: chielismo@hotmail.com, aŭ chielismo@qq.com Mobil: +86-15009245863(Wechat) Tel./Faks: +86-29-82622952
- 30. oktobro - 2. novembro
- 21a Nacia kongreso de Esperanto - en Bogoto, Kolombio. La evento okazos en la instalaĵoj de la Lernejo FUNCA, kiu troviĝas je la Avenuo Caracas #34-48. Temo: Kulturo de paco: Latinamerika integriĝo kaj ekosistemoj. inf.: Kolombia Esperanto-Ligo, Bogoto kursoenlaud@gmail.com
- 30. oktobro - 2. novembro
- SERPo2 - en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. SERPo - akronimo de Semajnfina Esperanto-Renkontiĝo de Praktikado - estas intensa kurso kiun KarEJO okazigas dum la feritage-plilongigitaj semajnfinoj: tio signifas ke ĝi okazas kiam aŭ vendredo aŭ lundo estas feritago en Brazilo, tiel, ni havas 3-tagan semajnfinon
- 30. oktobro - 8. novembro
- TILE-9 (Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto) - en Soĉi, Rusio. Sud-Rusia E-Renkontiĝo, Sochi (Soĉi), diskutoj pri E-agado, spert-interŝanĝo, Modela E-leciono, diskutoj, sunbrunado, marbanado. Inf.: Vladimir Bespalov, Kurortnij. pr. 78/1-1, RU-354002, Sochi, Rusio. Rete: laro96@yandex.ru, tel.: +7.918.0053368
- 31. oktobro - 1. novembro
- La 16a Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku - en Ŝimonoseki [Shimonoseki], Japanio. Temo: "varia praktiko de 1887", pretiĝas diversaj programeroj. La Renkontiĝo de Junuloj Koreiaj kaj Japanaj, agnoskita de La Japana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kiel evento organizata memore al la 50a datreveno de la normaligo inter Koreio kaj Japanio, la 1an de novembro. Inf.: Esperanto-Biblioteko en Shimonoseki, 1801-4, Toyoracho Kuroi, Shimonoseki-shi, Yamaguchi, JP-759-6312, Japanio. Rete: eobiblioteko@gmail.com
- 31. oktobro - 4. novembro
- 3a Sud-Azia Seminario - en Kolombo, Srilanko. Esperanto, kunlaborado kaj amikeco inter Sud-Aziaj landoj. Inf.: Sud-Azia komitato, Srilanka Esperanto-Asocio, rete: zeiter.espero@gmail.com
- 1 - 6. novembro
- Mara semajno - en Ostendo, Belgio. Esperanto-staĝo kaj aventuroj por adoleskuloj (11-17j). (ankaŭ indas, se vi flue parolu!). Inf.: Verdaj Skoltoj info@verdajskoltoj.net
- 12 - 15. novembro
- Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, ĈAR-2015 - en Liptovský Mikulá - Demänová, Slovakio. Junulara renkontiĝo por novuloj kaj komencantoj, sed ne nur por ili. Organizas Slovakia Esperanto-Junularo, aliĝilo en la retpaĝo. Ĉiuj esperantistoj - sed specife junuloj el V4-landoj - estas elkore invititaj partopreni al la aranĝo. Inf.: Slovakia E-Junularo, rete: skej@esperanto.sk
- 13 - 15. novembro
- 18-a GRUPE - Gliwice'a Rendevuo por de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto - PEA, filio en Gliwice. Petu aliĝilon de stanislaw.mandrak@gmail.com
- 14 - 15. novembro
- 27-a Eŭropa Esperanto-Rendevuo - en Stella-Plage, Francio. Internacia semajnfino en Francio norde de Parizo. Vi lernos, kleriĝos, amuziĝos kaj amikiĝos! Inf.: Arlette Plutniak, 2 rue Ste Marguerite, Résidence Les Archers apt 23, FR-62000 Arras, Francio. Rete: aplutniak@esperanto-nord.org
- 15. novembro
- 28-a Esperanta Renkontiĝo de Okcidenta Regiono - en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Loko: Colegio Francisco de Assis, Rua Goulart de Andrade, 221, Realengo. Horo: 8:30h ĝ;is 13:00h. Inf.: EKOR nicolasmaia@tutanota.com
- 18 - 22. novembro
- 6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio - en Havano, Kubo. Kongresa temo: Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco. Inf.: Alberto F. Calienes, KEA, Apartado 5120, CU-10500 Havano, Kubo. Rete: kubesp@enet.cu
- 19 - 22. novembro
- SERPo3 - en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. SERPo akronimo de Semajnfina Esperanto-Renkontiĝo de Praktikado, estas intensa kurso kiun KarEJO okazigas dum la feritage-plilongigitaj semajnfinoj: tio signifas ke ĝi okazas kiam aŭ vendredo aŭ lundo estas feritago en Brazilo, tiel, ni havas 3-tagan semajnfinon. Inf.: Alexandre Raymond
- 21 - 22. novembro
- Esperanto-konkurso radioamatora - mondskale. Konkurso por radioamatoroj en la etero, en la mallongaj ondoj. Inf.: ILERA, Internacia Ligo de Radioamatoroj, rete: dj4pg@t-online.de
- 28. novembro
- 43-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Osmo Buller prelegos en sia lasta Malferma Tago kiel oficisto. Prezentado de novaj eldonaĵoj kaj de filmoj. En la libroservo ĉiuj prezoj rabatitaj per 1/6. Specialaj ofertoj. Senpaga loterio. Kafo kaj teo senpagaj. inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org
- 4 - 6. decembro
- Studsemajnfino kaj Zamenhof-festo - en Herzberg am Harz, Germanio. Studsesio, faka klerigado. Studmodulo pri lingvistiko, Esperanto-gramatiko, literaturo kaj movadhistorio. Tradicia Zamenhof-festo kun vespera kulturprogramo. Zamenhof-festo la 5-an de decembro 2015 komenciĝos je 18:30. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 5 - 6. decembro
- 23-a korusa staĝo ĉe Pireneo - en AIGUES-VIVES (Ariège) - Francio. Priskribo: Du tagoj (kiuj pretas por kvar ĝis mardo 8-a ?) da korusa kantado en agrabla etoso por trejniĝi en Eo, en kantado kaj en varbado. Kantadon gvidos Xavier RODON i MORERA el la grupo KAJ TIEL PLU. Inf.: C.E.E.A. - Tut-P.E.Ko - Jorgos ESPERANTO, Mirevia, Le Village, FR-11 420 LAFAGE, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr, aŭ esperanto.ariege@free.fr, aŭ jorgosesperanto@aliceadsl.fr
- 6. decembro
- 7-a Zamenhofa Matenmanĝo - en Berlin, Germanio. Ĉiujara matentagmanĝo kun kutime 20 ĝis 30 partoprenantoj. Libera babilado kaj manĝado de bufedo, trinkado... Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstrasse 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de
- 9. decembro
- Ekspozicio de Esperanlingvaj libroj je Tago de Esperanta Libro - en Pedagogia Biblioteko en Gdańsk, aleo gen. J. Hallera 14. Inf.: Mazur Mirosława +48 500 036 364
- 11 - 13. decembro
- 16-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - en Bjalistoko, Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, esperanto.bialystok@interia.pl, Przemysław Wierzbowski, tel. +48 665 223 316, skype: pwierzbowski
- 12. decembro
- Zamenhoftago - en Hago, Nederlando. La Zamenhoftago en Hago okazos ĉi jare post la restaurado en 2006 de la IEI-domo en Riouwstraat 172, Hago, ni regule tie aranĝis Zamenhof-feston. En 2015 ni kunvenos sabaton, ĉiu esperantisto estas bonvena. Ni precipe strebas al la ebleco, ke la partoprenantoj povu paroli, paroli Esperanton. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag. Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl
- 12. decembro
- Zamenhoffesto 2015 - en Zweibrücken, Germanio en Romantik-Hotel Fasanerie, Salono Fasanenzimmer, Fasanerie 1, DE-66482 Zweibrücken je la 19-a horo. Jarfina kunveno de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto kun programo. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: sel@esperanto-saarland.de
- 12. decembro
- Zamenhof-festo - en Parizo, Francio. Koncertoj (akordeonoj, Platano, Zhou Mack), lotumado. Inf.: Sylviane Lafargue sylviane.lafargue@dbmail.com
- 15. decembro
- #EsperantoLives - Tutmonde, interrete. Kunhavu la krucvortojn #EsperantoLives en sociaj retoj por ke pli da homoj vidu kaj eksciu pri Esperanto. Inf.: Richard Delamore
- 19. decembro
- 3-a Granda lokŝumado en Bratislavo - en Bratislavo, Slovakio. Renkontiĝo de Esperantistoj meze de Bratislavo kun vizito de antaŭkristnaska merkato, gustumado de slovaka specialaĵo lokŝoj, kristnaska grogo. Promenado tra centro de la urbo. Kafumado, teumado, babilado en kafejo. Inf.: e-mentalprago@seznam.cz
- 27. decembro - 3. januaro
- Junulara Esperanto-Semajno JES-2015/16 - tutsemajna kaj eksterordinara novjara renkontiĝo por junuloj de Eŭropo - kaj de aliaj kontinentoj, ĉi-foje en fama hungara vinregiono Eger. Kun studenta rabato, drinkejo kun diversaj kokteloj kaj viva muziko silvestre. - Inf.: Pola kaj Hungara E-Junularoj, retmesaĝe ĉe jes@pej.pl
Novjara Renkontiĝo – en Saarbrücken, Germanio!
- 27. decembro - 3. januaro
- 14-a NOVJARA RENKONTIĜO (NR) - en Saarbrücken, Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstrasse 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de
- 28. decembro - 4. januaro
- Silvestra renkontiĝo LUMINESK' - en urbo Nideggen (inter Kolonjo kaj Aachen) en Germanio, organizata de Germana E-Asocio. Daŭrigo de la antaŭa, tradicia, fama aranĝo "Internacia Festivelo". - Inf.: Andreas Diemel, rete: http://luminesk.eo.tel, tel: +492032964877
- 28. decembro - 2. januaro
- SANO - Sano-Alternativo-NOvjaro - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. La alternativa jarŝanĝa seminario: Sano - Alternativo - Novjaro ofertas jarfinan amuziĝon al tiuj, kiuj ne ŝatas amasrenkontiĝojn kaj antaŭe fiksitajn programojn, kiuj volonte ŝparas, kiel memzorgantoj kaj povos kontribui al la komuna aktivado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 29 - 30. decembro
- Lingvokurso por komencantoj - en Nideggen, Germanio. Harald Schmitz ofertos komencantan EO-kurson. Inf.: Andreas Diemel, Bismarckstr. 168, DE-47057 Duisburg, Germanio. Rete: andreas.diemel@web.de
- 31. decembro
- JEN (novjariĝo) - en Plaĝo Sahy, Mangaratiba - RJ, Brazilo. JEN akronimo de Junulara Esperanto Novjariĝo estas la ĉe-plaĝa novjara renkontiĝo de KarEJO. JEN okazos en la plaĝo Sahio (Sahy en la portugala, Saý en la tupia), en la urbo Mangaratiba, subŝtato Rio-de-Ĵanejro. Inf.: KarEJO, rete: nicolasmaia@tutanota.com
- 31. decembro - 7. januaro
- Novjara Renkontiĝo - Novjarsk2016! - Ni renkontas Novan Jaron en la urbo Krasnojarsk! - Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2016! Inf.: E-Klubo, Katerina Arbekova, rete: katka8@ngs.ru
- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!
- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.
La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
Lasta aktualigo: 2015.12.31.
eszperantó szótar
eszperantó tankönyvek
eszperantó tanfolyam
eszperanto
Kulturális Eszperantó Szövetség
eventoj
STEB
Eszperantó rendezvények