Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2012

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni uzas landonomojn NUR kun -io finaĵo,
ĉar –ujo-n ni taksas mistifikado kaj diletantismo...


Anonco de nova renkontiĝo      - por tajpado uzu la x-metodon!

Dato: (de ..... ĝis .....):   Nomo de la aranĝo:
Urbo kaj lando de la aranĝo: Retpaĝo de la aranĝo:
Nomo de la organizanto
(por informoj kaj aliĝoj):

Retadreso de organizanto:
Mallonga priskribo: Poŝta adreso de organizanto:
Kiu sendis la informon?
(via nomo, retadreso, kaj ...)

Bonvolu vortumi akurate kaj koncize. Ni tenas la rajton mallongigi, kaj eventuale redakti la anoncojn. Por aperigi emblemon de via aranĝo vidu aldonajn kondiĉojn.
La senditaj informoj aperos en la Kalendaro post manuala aprobo kaj redaktado, ene de 2-3 tagoj.

Kontraŭspama kontrolo: Tajpu la vorton "Eventoj":        


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon ( dekstra mus-butono, sube, "reŝargo de kadro")!

5 - 8. januaro
Vintra renkontiĝo en Lesjöfors, Svedio. Agrabla vintra semajnfino. Inf.: Esperanto-domo, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio, Tel. +46-(0)590-30909, mobil +46-(0)70-767 54 55, rete: egarden@esperanto.se

6 - 9. januaro
IMPRESOJ - en Apudmoskvo, Rusio. Amika aranĝo pro malenui ĉirkaŭ la festotagoj. Inf.: Yurij Karcev yuka@yandex.ru, babilejo: yuka_chatru

8 - 22. januaro
Somerkursaro de Aŭstralia Esperanto-Asocio en International House, University of Sydney. Inf.: tel.: +617-46969293, rete: diannelukes@jahoo.com

9 - 12. januaro
7-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en Iksan, Suda Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigas enhavriĉan renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunan ekskurson al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu. Inf.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, 570-749, Koreio. Rete: esperanto@saluton.net

11. januaro - 12. februaro
Kursaro en Esperanto-Insulo, en urbo: Hainandao Insulo, Ĉinio. Intensaj kursoj por novaj lernantoj de Esperanto, kursoj pri metodiko por instruistoj de E-o, kursoj je universitata nivelo por spertaj esperantistoj. Esperanto-Insulo, Ĉinio, Dennis Keefe keefeinchina@gmail.com. Inf.: Huang Yinbao (Trezoro), Jingcuan-Xian, Esperanto-Box 16800#, Pingliang, Gansu, CN-744300 Ĉinio, rete: trezoro16800@gmail.com, tel.: +86-18893316800

11 - 15. januaro
Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) en Formiga, substato Minas-Ĝerajso, Brazilo.

13 - 15. januaro
'Ni festivalu!' semajnfina aranĝo - eblo por ajnaj grupaj renkontiĝoj, kiu inkluzivas precipe 'Ni teatrumu!', Barlastono, Britio. Staĝo pri Esperanta teatro. Inf.: Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, Staffordshire, DT12 9DE, Britio. Tel.: +44-(0)1782-372141.Rete: eab@esperanto-gb.org

13 - 15. januaro
'Drondo', Barlastono, Britio. Semajnfina Esperant-lingva diskutrondo (por progresintoj) pri diversaj temoj. Inf.: Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, Staffordshire, DT12 9DE, Britio. Tel.: +44-(0)1782-372141. Rete: eab@esperanto-gb.org

15 - 19. januaro
32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Taguatinga, Brazilo

15 - 19. januaro
47-a Brazila Kongreso de Esperanto en Taguatinga-DF (apud Brasília), Brazilo. Inf.: Evandro Avellar, prezidanto de LKK, Brazila Esperanto Ligo - Taguatinga Esperanto Klubo

27 - 29. januaro
Internacia Festivalo de Maskaradaj Ludoj - "SURVA" en Pernik (30 km-ojn de Sofio). - Bulgaraj organizantoj atendas viziton de eksterlandaj esperantistoj. Inf.: UPIEK, BG-1202 Sofio, Bulv. "Slivnitsa", No. 204, Bulgario. Rete: lasto@mail.bg

28 - 30. januaro
Nacia kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio kun prelegoj, ekskursoj, kursoj ktp en Rotorua, Nov-Zelando


3 - 5. februaro
Semajnfinaj Kursoj (A1-C1) kun vintra migrado en la arbaroj en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

4 - 5. februaro
Renkontiĝo de ĈEJ kaj E-mental' en Pardubice, Ĉehio. Pardubice estas bela urbo meze de Ĉeha Respubliko, bonege atingebla. Belega historia urbocentro, fama ĉevalkonkursejo, odoro de marcipano (kaj iam eĉ de la loka rafinejo...). Al tio bierfabriko kun bongustega biero (ĉehaj bieroj ja estas la plej bonaj en la tuta mondo kaj tiu ĉi estas unu el la plej bonaj ĉehaj bieroj!). Travivu tion proprahaŭte! Ĉeha Esperanto-Junularo kaj E-mental' invitas vin la 4-5-an de februaro 2012 al semajnfina renkontiĝo en Pardubice! Inf.: Ĉeha Esperanto-Junularo kaj E-mental', rete: cxej@esperanto.cz

17 - 19. februaro
3-a Somera Esperanto-Tendaro en la Komunumo de Graneros ĉe Campo Escuela Callejones, Ĉilio. Inf.: esperanto.chile@gmail.com

17 - 19. februaro
54-a Studmodulo (faka pluklerigado por ĉiuj interesiĝantoj) en Esperanto-Centro, Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

17 - 26. februaro
19-a Korusa Stago en Bastide-sur-l'Hers, Francio. Inf.: Tutpeko ce aliceadsl.fr

18 - 25. februaro
19-a E-korusa staĝo ĉe Pireneoj, ie norde de Andoro. La 19-an fojon ni ĉe Pireneoj en 21 jaroj aranĝas tutsemajnan korusan staĝon sub gvidado de esperantlingva korusestro, ĉifoje Xavier Rodon i Morera, kantisto de la jam famega muzik-grupo Kaj Tiel Plu el Barcelono. Eblos ĉiutage kanti 5 horojn, ankaŭ E-ludi, post-tagmeze skii aŭ siesti, turisme vizitadi, ktp. Inf.: Tutpeko ĉe Jorgos Esperanto - Mirevia - FR-11420 LAFAGE, Francio. rete: tutpeko@aliceadsl.fr

19. februaro
Esperanto-Maskerado "Paždroć" en Rijeka, Kroatio. Esperanto-Maskerada Kompanio "Paždroć" en Rijeka. Vi povas aliĝi al Esperanto-Karnavala grupo kaj ĝui karnavalon kiel partoprenanto aŭ spektanto. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio. Rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

22 - 24. februaro
Esperanto-konferenco en Alikanto, Hispanio. Printempo dumvintre en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Antaŭ- (18-19. febr.) kaj postaranĝoj (25-26. febr.). Inf.: Verde Vivi, Querstr. 11, DE-66287 Quierschied, Germanio. tel.: +49-171-6972721, rete: drfjd@web.de

22 - 26. februaro
6-a Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj (V.I.S.E) en Buŝteni, Rumanio. 6-a Vintra Internacia Semajno por Esperantistoj (V.I.S.E) estas kleriga, kultura, turisma kaj sporta aranĝo en Rumanio, Buŝteni kaj Montaro Buĉeĝi. Okaze de Semajno de Internacia Amikeco, ni invitas vin pasigi kelkajn tagojn de la jaro 2012 en belega etoso, kune kun la membroj de E-klubo "AMIKECO" el Braŝovo, Rumanio. La programo estas por skiemuloj, sed ankaŭ por neskiantoj! Inf.: Rodica Todor, B-dul Valea Cetăţii 22, bl. B 24, sc. A, ap. 5, RO-500289-Braşov, Romania, rete: rodica_todor@yahoo.com

23 - 25. marto
70-a Printempa Staĝo en Petite Pierre, Francio

25. februaro - 3. marto
Mediteranea Esperanta Semajno 2012 en St Raphaël, Résidence Val d'Esquière - Les Issambres, Francio. Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro! Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com; tel. +33(0)494830688

25. februaro
Semajno de Internacia Amikeco en Leuven, Belgio. Tutlanda (kaj pli) Festo de Semajno de Internacia Amikeco per tutlanda (kaj pli) festo. Temo: Esperanto kaj Interreto. Inf.: Esperanto 3000 info@esperanto3000.be

26. februaro
Ekspozicio pri Esperanto en Nankana Sahibo, Pakistano. 1-a ekspozicio pri esperanto okazos en Nankana Sahibo "Pakistano per Junularo Esperantista Pakistana (JEP)" Inf.: Adeel Butt, Ward No. 11, Govt. M. C. High School, Nankana Sahibo, Pakistano. Rete: adeelbutt84@gmail.com


1 - 6. marto
Unua Sud-Azia Seminario (SAS) en Katmando, Nepalo. Ĉefa celo estos disvastigi Esperanton kaj kunigi Esperantistojn en la regiono. Inf.: Bharat K. Ghimire, ĝenerala sekretario, Nepala Esperanto-Asocio nespa_bharat@hotmail.com

2 - 4. marto
EK MASI "Apero-6" okazos en la apudmoskva bien-ripozejo "Jerŝovo", Rusio. Inf.: apero6@mail.ru

3. marto
Brazila Ago-Tago en Brazilo, Brazilio. Inf.: Emilio

3. marto
AGO-TAGO 2012 en Rio en Rio de Janeiro - Copacabana, Brazilo. Nia ago-tago (tago de disvastigo de Esperanto en Brazilo) , unuigita de la naŭa matene, proksime al "praa do lido", sur av. Atlantica en Copacabana. Tie estos tendo, tablo, esperantaĵoj kaj multe da ĝojaj kaj gajaj esperantistoj kantantaj sambon en esperanto! Jen la loko!. Inf.: Esperanto Rio de Janeiro - grupo de Facebook vitoresperanto@hotmail.com

5 - 9. marto
Esperanto-intensa kurso en Herzberg (kun Popolaltlernejo en Osterode) en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

7 - 11. marto
Bibliaj Tagoj en Trento, Italio. Ekumenaj bibliaj tagoj kunigas kristanajn aŭ almenaŭ spirite malfermajn esperantistojn por okupiĝo pri tekstoj el la Biblio, ekskursoj kaj ekumenaj rilatoj (katolika, protestanta, ortodoksa), kaj kantado i.a. el la ekumena kant- kaj preĝlibro "Adoru". Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr.5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de

10 - 11. marto
Vintraj tagoj en Talvipäivät, Finnlando. Temo: Edukado kaj instruado en formo de metiejoj. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eafmendoj@esperanto.fi

16 - 18. marto
Esperanto-renkontiĝo APERO-6 en apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo, Rusio. Inf.: apero6@mail.ru

16 - 18. marto
Semajnfinaj Kursoj (A1-C1) kun ekskurseto en Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

24 - 25. marto
2a Urba Semajnfino en Richmond, VA, Usono. Regiona semajnfino por turismi en Richmond kun novaj kaj malnovaj amikoj. Inf.: Nick Woods, CSU 4461 PO Box 8793 Williamsburg, VA 23187, Usono. Rete: nawoods@email.wm.edu

30. marto - 1. aprilo
Instruista Seminario pri metodikoNULIGITA, NE OKAZOS! – komuna aranĝo de REU kaj Jurscienca Universitato "JUSTO" en Eŭropa Jurscienca Universitato "Justo", 6-oj Novopodmoskovnij pereulok 6, Moskvo. Inf.: Grigorij Arosjev, arosev@gmail.com aŭ Svetlana Smetanina, , tel: +7-926-608-32-44

30. marto - 1. aprilo
4-a MEVO en Kvarnero. Marborda evento, printempa kaj serca en Opatija / Abbazia, Kroatio. Inf.: Orbis Pictus de Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34 129 Trieste, Italio. tel/fax +39-040 767 875, poŝtel: +39-327 98 300 86 (IT), +385-99 50 11 912 (HR). Rete: orbispictus@iol.it

31. marto - 2. aprilo
II-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto, Recitado, Oratora Konkurso en Karlovo-Sopot Bulgario. Inf.: ESPERINFORM, BG-4300 Karlovo p.k.44, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com (prefere skribu rete). Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte) +359 335 9 3933 (nur vespere)


1. aprilo - 30. marto
(aŭ inverse) 3-a 'Humurino' por Esperantistoj en Odeso, Ukrainio. Renkontiĝo okaze de la Odesa urba Festo de Humuro. Tradicia 3-taga programo: Karnavala tago (esperantistoj partoprenas en la urba karnavalo); Koncerta tago (amatoraj teatraĵoj); Ekskursa tago (urbocentro / maro / katakomboj). Inf.: Odesa e-klubo "Blanka Akacio"

  PSI - feriosemajno por familioj!

25. marto - 1. aprilo
28a Printempa Semajno Internacia - PSI en Bonn, Germanio. Feriosemajno kun kursoj, ludoj, ekskursoj kaj kultura programo, ĉefe por familioj kun infanoj. Eblas subvencioj por familioj de fondaĵo (FFF), detalojn vidu cxe "Fondaĵo FFF". Inf.: Dr. Jörg Gersonde, Hermann-Wäschke-Str.31, DE-06366 Köthen, Germanio. Rete: psi@esperanto.de

4 - 10. aprilo
Internacia Junulara Festivalo en Cervia, Romanjo, Italio. Temo: "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing".

5 - 12. aprilo
3-a PRINTEMPE en Marienburg, Zell/Mosel, Germanio. Venu ĝui la printempon! Pasigu agrablajn paskajn tagojn en belaj domo kaj pejzaĝo! Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de

6 - 9. aprilo
KEKSO en Rostock, Germanio. KEKSO estas renkontiĝo speciale por germanoj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton, aŭ kiuj tute ne parolas la lingvon. Tamen kompreneble ankaŭ eksterlandanoj estas bonvenaj. Inf.: Carl Bauer carl.bauer@esperanto.de

6 - 11. aprilo
5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno en Gaziantep, Turkio. Vera Meza Oriento... Belegaj urboj... Bonega etoso... Homoj povas veni antau au post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Istanbulo (ni gvidos ilin en Istanbulo laŭeble...). Prelegoj, ekskursoj, artaj arangoj!. Inf.: Murat Ozdizdar, Dr. Rifat Pasha Sok, No:17/20, Goztepe, Istanbulo, Turkio. rete: mozdizdar@uaa.k12.trmezorienta.kunveno@gmail.com

7 - 10. aprilo
67-a Kongreso de SAT-Amikaro en Ĉatoruso (Châteauroux), Francio. Inf.: satam.kongres67@free.fr

10 - 13. aprilo
Praktikado de la lingvo kaj historio de la Esperanto-movado kun Miguel Ángel González Alfonso el Kubo en la Kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

13. aprilo
Tradicia renkontiĝo de esperantistoj, infanoj kaj loĝantoj apud la monumento de Ludoviko okaze de lia mortodatreveno en Bjalistoko, Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanto Societo, rete: esperanto.bialystok@interia.pl

13 - 21. aprilo
Printempa Semajno en Baugé, Francio. Seminario mondvojaĝantoj, intensaj kursoj por progresantoj kaj instruontoj. Prelegantoj: Mireille Grosjean, Miguel Ángel González Alfonso, Zsófia Kóródy kaj Christophe Chazarein gvidos intensajn kursojn. Inf.: Jannick Huet, Maison Culturelle de l'Espéranto, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Tel.: +33-2.41.89.10.34, rete: kastelo@gresillon.org. - Aliĝu rete.

19 - 26. aprilo - 18. majo
37-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun 41-a Sesio Internacia Akademio de la Sciencoj (AKB/AIS) okaze de 666 Jaroj de urbo Bydgoszcz kaj 125-jara jubileo de Esperanto en Bydgoszcz, Pollando. Diversaj studumoj por vojaĝgvidantoj, ĉiĉeronoj, diplomatoj. Petu detalajn informojn! Inf.: Internacia Klubo " Esperantotur" en Bydgoszcz, str. M.Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando, tel./faxo: +48-52-346-11-51, rete: stud-esperanto@wp.pl; aŭ andreo@rubikon.net.pl

20 - 22. aprilo
107-a Skota kaj 93-a Brita kunkongreso de Esperanto en Edinburgh, Britio. La organiza skipo promesas provizi la kongresanojn per ne nur interesa Esperanto-programo, sed ankaŭ per pluraj ekskursoj ĉirkaŭ tiu magia historiplena urbo. Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE, Britio. Tel.: 0845 230 1887, Rete: eab@esperanto-gb-org

21. aprilo
Printempa Revido 2012 en Herzberg - la Esperanto-Urbo, Germanio. Prelegoj, ekskurso tra la Esperanto-Urbo kaj jarĉefkunveno de EMAS. Inf.: EMAS Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio, Schifferweg 2, DE-31787 Hameln, Germanio. Rete: emas@esperanto.de

21. aprilo
Ekskurso al Sebollas en Paraba do Sul, Brazilo. 'Kunloĝado' en Sebollas, historia vilaĝo, kie Tiradentes, brazila heroo por land-sendependigo, aparte aktivis por sia ideo. Tie ĉiujare okazas festo (kun kermeso) en la tago de lia mortigo. La aranĝo estas senpaga kaj konsistas en simpla vizito al muzeo, spekto de diversaj defiloj kaj kunpromenado. Inf.: Luiz Alberto de Oliveira Coelho, Rua Moreira Csar, 220; Paraba do Sul, RJ.BR-25850-000, Brazilo. Rete: drakoluiz@yahoo.com.br

21 - 28. aprilo
FRINGOJ por infanoj en Grezijono, Francio. Inf.: Esperanto-KulturDomo, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Telefono-respondilo : +33-2.41.89.10.34, Rete: kastelo@gresillon.org

22. aprilo
Trilanda Renkontiĝo en Tongeren, Belgio. Inf.: Senlime, Esperantista Grupo Verviers, 5 rue J. Wauters, BE-4800 Verviers, Belgio. Rete: jacques@senlime.org

23 - 28. aprilo
4-a Esperanto-Semajno en Nilvange, Francio. Kursoj por progresantoj, konversacia kurso, prelegoj, filmoj, ekskursoj ĉe la tri landlimoj de LU, FR kaj BE. Inf.: Esperanto-Thionville kaj Franca Fervojista Esperanto Asocio. Inf.: Bruno HENRY, 8 rue Pasteur, FR-57240 Nilvange, Francio. Rete: esperanto-thionville@laposte.net

23 - 28. aprilo
Lingva Seminario en Nilvange, Francio. La celo estas plialtigi la lingvonivelon de la partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega regiono de Loreno apud Luksemburgio. Inf.: Esperanto-Thionville, 8, rue Pasteur, FR-57240 Nilvange, Francio. Rete: esperanto-thionville@laposte.net

24 - 28. aprilo
Preparado al la scienc-teknika branĉo de la kapableco kun Klaŭdo Roux kaj Vinko Markovo en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

27 - 29. aprilo
Simpozio "Esperanto kaj Turismo" en Kievo, Ukrainio. Esperanto + Turismo. Inf.: Mikaelo Lineckij, M.shose, 10 - 55, Kiev-201, UA-04201, Ukrainio, Rete: renkontigxoj(ĉe)ukr.net

27. aprilo - 1. majo
Krokodila Renkontiĝo 2012 en Arrout, Francio. 4 tagoj da umado en Pirinea montara vilaĝo. Inf.: Christophe Chazarein, 98, rue Riquet, FR-31000 Toulouse, Francio. Rete: krokodila2012@gmail.com

27. aprilo - 1. majo
Feina Semajnfino kun Valpurga Nokto (la magia aventuro) en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

27. aprilo - 1. majo
71-a Hispana Kongreso de Esperanto en Almagro, Hispanio. Almagro fariĝas referenco pri teatro kaj kulturo en la regiono per la Internacia Festivalo pri Teatro, kulturaj kaj turismaj aktivaĵoj. Almagro prezentis sian kandidatiĝon al Monda heredaĵo de Unesko. Inf.: Esperantista Kastili-Manĉa Asocio kaj Hispana Esperanto-Federacio, rete: info@esperanto.es

28. aprilo
36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj, libroprezentoj, filmoj; ĉio iel ligita al la 50-a datreveno de la ekfunkcio de la Centra Oficejo en ties nuna domo. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org

28 - 29. aprilo
Printempa renkontiĝo de ktp en Koreio en Ĉonan. Printempa kultura rennkontiĝo en Koreio. Ne por lerni Esperanton, sed ĝuigi renkontiĝon kun esperantistoj, kanti, danci, teatraĵumi, babili, ludi, enamiĝi ktp... Inf.: ktp, Feliĉa nh6427@hanmail.net

28 - 30. aprilo
Junulara Esperanto-Renkontiĝo, JER en Szeged, Hungario. Kelktaga familieca renkontiĝo kun urba ludo, film- kaj gufujo, bonaj babiladoj, eblo por lingvoekzerco, amikiĝemaj esperantistoj el pluraj landoj. Inf.: Hungara Esperanto-Junularo, HEJ kaj Esperanto-fakgrupanoj de Szeged, HU-1133 Budapest, Kárpát u. 33. Hungario. Rete: hej@esperanto-junularo.hu

28. aprilo - 1. majo
BeKo 2012">BeKo 2012 (BEneluksa KOngreso) en Wépion (apud Namur), Belgio. Ni proponos al vi duoblan programon. Unue tradiciajn programerojn kun koncertoj, ekskursoj, eo-kursoj, prelegoj, kaj tiel plu ... Due specialan seminarion por aktivuloj kaj estontaj aktivuloj laŭ la jena temo: ŤProfesiiĝu kaj agu!ť kun specifa trejnado, gruplaboroj, diskutrondoj, preparado al KER-ekzamenoj kaj prelegoj. Inf.: Valère Doumont, rue de Velaine, 114 bte 4, BE-5060 Sambreville, Belgio. Tel: +32 485 517 552. Rete: Valère Doumont

29 - 1. majo
Esperanto-Printempo-8 en Tomsk, Rusio. Inf.: Vladimir Minin mininvl@yahoo.com

29. aprilo - 9. majo
24-a Aroma Jalto en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133 Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net


3 - 5. majo
45-a Esperanto-Seminario (ES-15) en Tokyo, Japanio. Inf.: Japana Esperanto-Instituto (JEI), JP-162-0042 Tôkyô-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Japanio. Rete: sem@jei.or.jp. tel.: +81-3-3203-4581, fakso: +81-3-3203-4582

5. majo
Inaŭguro de la "Becker-Meisberger-Instituto – en Blieskastel, DE-66440, Germanio. Okazos prelegoj, salutvortoj de la urbestrino, festparolado de prof.d-ro Reinhard Selten,ĉeesto de d-ino Robin Pope el Aŭstralio, lunĉo. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo, Oliver Walz, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel. Rete: oliver.walz@becker-meisberger-instituto.org

5. majo
6-a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), en Essen, Germanio. La Esperanto-Grupo Essen invitas vin partopreni la 6-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan. Ĝuu la tagon vizitante interesajn lokojn, promenante tra bela pejzaĝo, piknikante, je la frua vespero manĝante en restoracio kaj antaŭ ĉio babilante Esperanton. Inf.: Ludger.Schmeink(ĉe)esperanto.de .

9 - 12. majo
16-a Konferenco de Alp-Adriaj Esperantistoj en Triseto, Italio. Post pluraj jaroj esperantistoj de regiono Alp-Adrio renkontiĝas kaj partoprenas la Internacian Konferencon de Eŭropa Esperanto-Unio. Inf.: Edvige Ackermann, via Valerio 110. IT-34127 Trieste, Italio. Rete: nored@tiscali.it

10 - 12. majo
13-a Israela Kongreso de Esperanto en Bet Shean, Israelo. Tri-taga kunveno kun riĉa programo, eksterlandaj gastoj bonvenaj. Antaŭ- kaj post-kongresa Esperanto-turismado tra Israelo kaj Jordanio. Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, rete: eli@esperanto.org.il

12. majo
BAVELO-Migrado en Alpirsbach, Nigra Arbaro, Germanio. Tuttaga migrado en la bela naturo de la Nigra Arbaro, ĉi-foje ĉirkaŭ la baraĵlago Kleine Kinzig kaj vizito de la akvobaraĵo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: migrado2012(ĉe)esperanto-bw.de

12 - 13. majo
Printempa amikeca renkontiĝo esperanta PARE en urbo Ruse, Bulgario. Esperanto 125 - 1887 - 2012. Inf.: Urba Esperanta Societo "Libero", Ruse, st. Pliska 36, Bulgario. Rete: libero_ruse@yahoo.com

12 - 13. majo
Jubilea tago 'Paco kaj Justeco' Bruĝo en Bruĝo, Belgio. Jubilea festo de la bruĝa E-klubo, kun oficiala akcepto en la urbodomo, komuna manĝo, muziko ktp. kaj vespere koncerto de JoMo. Dimanĉe serĉpromenado kaj gvidata promenado por tiuj kiuj volas resti post la jubilea tago... Inf.: Paco kaj Justeco, Assebroeklaan 2, BE-8310 Brugge, Belgio. Rete: heidi.goes@gmail.com

16 - 19. majo
Ekskursoj por frualvenintaj IFEF-kongresanoj (aŭ antaŭkongreso de IFEF, vidu ankaŭ 19-21.05.) kun esperantlingva akompanado - en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

16 - 20. majo
Printempa BARo 2012 (inkluzive Ĉieleniro) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: Andi Münchow, Oberstraße 15, DE-30167 Hannover, Germanio. Rete: andim (ĉe) gmx (punkto) li

17 - 20. majo
Renkonto de Interkant', preparado de "Karmen" en Grezijono, Francio. Inf.: Esperanto-KulturDomo, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Telefono-respondilo : +33-2.41.89.10.34, Rete: kastelo@gresillon.org

17 - 20. majo
Edukado al interkultura komunikado kun Kristin Tytgat el Belgio en la Kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

18 - 20. majo
Sveda Esperanto-Kongreso en Helsingborg, Svedio. Prelegoj, jarkunvenoj, ekskursoj, distraĵoj ... en bela Helsingborg, la Perlo de Sundo. Inf.: Sveda Esperanto-Federacio, Esperanto-Centro, Vikingagatan 24, SE-113 42 Stockholm, Svedio. Rete: sefkongr2012@esperanto.se

18 - 20. majo
Tibor100 en Subotica, Serbio. Manifestaĵo omaĝe al la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj, kun Ronda Tablo "Vivo kaj verko de Tibor Sekelj" Inf.: Djordje Dragojlović, Španskih boraca 58, RS-24000 Subotica, Serbio. djor-esp@yunord.net

  Pokalo Kostrena - por lernantoj!

18 - 20. majo
POKALO KOSTRENA – konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj el bazaj (8 klasaj) kaj mezaj lernejoj en Kostrena (apud Rijeka), Kroatio. Kontakto: Esperanto-Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio, rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

19 - 20. majo
4-a Harbina Junulara Seminario en Esperanto en Harbina Scienc-teknika Instituto, en kvartalo Songshan de Harbino, Ĉinio. Temo: Esperanto kaj Amikeco. Programo: Interkona vespero, Inaŭguro (prelego pri la seminaria temo), Fermo, Turismo post la kunveno (al Bieno Volga en Harbino, pikniko, ludado kaj arta prezentado k.a.). Inf.: rete: songheshu@126.com913768576@qq.com s-ino Song Ping

19 - 21. majo
9-a MEKARO - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto en Kebeko, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas vizitoj kaj komunaj manĝoj en restoracioj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, 6358, de Bordeaux, Montréal, Québec, Canada, H2G 2r8; rete: informo@esperanto.qc.ca

19 - 25. majo
64-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Herzberg, Germanio. Krom la fakaj programeroj LKK ofertos konatiĝon kun la Esperanto-urbo Herzberg, vizitojn al la Harz-montaro (ekz. Göttingen, Goslar), tuttagan ekskurson per nostalgia etŝpura trajno kaj multajn muzikajn, kulturajn eventojn. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6; Tel:+49(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de La postkongreso (GEK) okazos dum pentekosto 2012 en Berlin-Lichtenberg

25 - 28. majo
Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlin, Germanio. Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89-a Germana Esperanto-Kongreso. Inf.: Henryk Wenzel, Deutscher Esperanto-Bund, Einbecker Str. 36, DE-10317 Berlin, Germanio. Rete: kek2012@esperanto.de

25 - 29. majo
Landa Kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu apud Nantes, Francio, en kastelo de La Plinguetière. Kunsidoj de la partoprenantaj asocioj kaj prelegoj (i.a. de Roman Dobrzyński), atelieroj, laborgrupoj, spektakloj, ekskursoj..

26 - 27. majo
Ekzotika Renkontiĝeto en Berlin, Germanio

26 - 28. majo
125 jaroj de Esperanto kaj tri-taga ekskurso el Velingrad, Bulgario al Grekio. Inf.: Boris Gaĝanov, GSM: +898-67-6270, tel.: +359-54-204, rete:: gadzanov_b@abv.bg


1 - 3. junio
Krakovaj Esperanto-Tagoj - "Krakovo 100 jaroj post la 8-a UK-o" en Pollando. Inf.: Krakova Societo Esperanto, Porada Grażyna, rete: konsilo@gmail.com

  Boatado ĉe Ignalina en Litovio!

1 - 3. junio
46-a Boatado ĉe Ignalina - en la turisma vilaĝo Paluše, en la Aukštaitija nacia parko en Litovio. Oni traboatos pli ol 20 lagetojn kaj riverojn, vizitos akvomuelejon de Ginučiai, ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado, ktp... Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj. Dum la Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto :-) Inf: Jolanta Dudenaite jolanjo@gmail.com tel. +370 684 98027 - Vidu filmeton en Jutubo

2. junio
Muzea nokto - en Svitavy, Ĉehio. Inaŭguro de nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo Svitavy pri la temo "125 jaroj de Esperanto", enkadre de Muzea nokto. Inf.: Libuše Dvořáková, dvor.libuse@seznam.cz

2 - 3. junio
Pinneberga Renkontiĝo en Pinnebergo, Germanio. Senprograma, spontana renkontiĝo okaze de 10-a Pinneberga Art-Festivalo; por memzorgantoj, tendoj, dormsakoj propraj, tranokto en privata ĝardeno, oni povas alveni de la 1-a de jun. prezo 10,- € - simbola por akvo. elektr. sabate: vizito de Festivalo - senpaga, dimanĉe vizito de Hamburgo, aŭ spontana alia programo, vespere komuna renkontiĝo, familioj kore invitas, oni povas forveturi la 4-an aŭ 5-an de jun. Inf.: Privata Pinneberga Renkontiĝo, Esperanto Hermann, Wedeler Weg 209, DE-25421 Pinneberg, Germanio, rete: juergen.hermann.zu@kabelmail.de

4 - 14. junio
Ekkonu Rumanion de la Delto de Danubo ĝis Karpatoj!. La organizantoj proponas al vi interesan 10-tagan someran aranĝon en Rumanio, dum kiu vi povas konatiĝi kun diversaj regionoj de la lando, de la Delto de Danubo tra la ĉefurbo Bukureŝto ĝis Karpatoj. Inf.: Rodica Todor, B-dul Valea Cetăţii 22, bl. B 24, sc. A, ap. 5, RO-500289-Braşov, Romania. Rete: rodica_todor@yahoo.com

6 - 10. junio
Blue floras la genciano VIII en Losenstein, Aŭstrio. Amuza, distra, ripoziga, internacia kaj ĉefe bonetosa semajnfino en la bela naturo de Supra Aŭstrio. Inf.: Inge Simon, rete: inge.simon(ĉe)esperanto.de

7 - 10. junio
Lingvokursoj laŭ diversaj niveloj (A1-C1)+ ekskursoj en Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

7 - 10. junio
3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento en Pocinhos, Brazilio. La aktivaĵoj sinsekvos en Pocinhos, urbo de la Metropola Regiono de Campina Grande, en ŝtato Paraíba. La temo de la diskutoj estos Regionismo kaj Interkulturo. Oni okazigos kursetojn, kies lernantoj rajtos ricevi atestilojn. La evento havas la apogon de Municipa Sekretariejo pri Kulturo kaj Sportoj. Organizanto: Municipa Sekretariejo pri Kulturo kaj Sportoj de Pocinhos

8 - 10. junio
PROKRASTITA AL IU POSTA DATO! 12-a politika diskuto ĉe Balatono - internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikad-problemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj el la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! Inf.: Mackó Jenő, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20, Hungario, rete: eumacko@aol.com, tel: 00-36-20-3163619

8 - 15. junio
Esperanto-kurso kun antaŭekskurso en Naantali, Tampere, Heinävesi en Finnlando. La jam tradicia kursosemajno en Popola Instituto de Valamo, Heinävesi, Finnlando, inter 10-15-a de junio. Ĉiuj kursoniveloj, kursanoj el la tuta mondo, vizito en la areo. Instruos Atilio Orellana Rojas kaj finnlanda instruisto, kursogvidanto Tiina Oittinen. Antaŭekskurso ĉe muminoj en Muminmondo de Naantali kaj Muminvalo en Tampere inter la 8-a kaj 10-a de junio. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando, rete: eafsekretario@esperanto.fi

12 - 23. junio
34-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno. inf.: Pola Esperanto-Asocio - Filio en Gliwice, staman@ka.onet.pl

15. junio
VIII Esperanto Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto en Machado, Brazilo. La urbo Machado, en la sudorienta regiono de ŝtato Minas Gerais, gastigos la VIII-an Sudminasan Renkontiĝon de Esperanto. La evento okazos la 15-an de junio
, je la 9-a matene. Kadre de la programo estas prelegoj, promenadoj kaj artaj prezentadoj. La aktivaĵoj havos lokon en la Municipa Aŭditorio, kiu troviĝas ĉe strato Olegario Maciel, n-ro 25, en la urbocentro. Organizanto: Esperanto-asocio de Machado

15 - 17. junio
55-a Studmodulo (faka pluklerigado por ĉiuj interesiĝantoj) en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

16. junio
Lima Renkontiĝo (LiRe) germana-ĉeha en Decin, Ĉehio. Programo: 12:30 h gvidado tra la kastelo de la urbo, poste (ĉ.14:00) tagmanĝo, babilado, kafumado, 16:30h fino. Inf.: Hans-Joachim Gunkel, Esperanto-grupo Halle, Voss Str.7, D-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de

22. junio
Junulara Semajnfino en Liverpool, Britio

22 - 23. junio
3a Mongola Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio. Okazos la 3-a Mongola Kongreso de Esperanto kun riĉa programo kaj allogaj ekskursoj. Ni invitas partopreni enlandajn kaj eksterlandajn esperantistojn. Inf.: Mongola Esperanto-Societo, MN-15160, CPO Kesto 2545, Ulanbatoro, Mongolio. Rete: mn_esperanto@yahoo.com

22 - 24. junio
10-a Kongreso de kroataj esperantistoj en Koprivnica, Kroatio. Jubilea landa kongreso kun simpozio pri 125-a datreveno de Esperanto, kultura kaj junulara programoj, turisma ekskurso en la regiono. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo kaj Dokumenta Esperanto-Centro, DEC, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Rete: kroata.kongreso@gmail.com

22 - 25. junio
Landa Kongreso de Eperanto-USA en 2012 en Richardson, Teksaso, Usono. Landa Kongreso de Esperanto-USA okazos ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Dallas. Inf.: Esperanto-USA P.O. Box 1129 El Cerrito CA 94530, USA. Rete: lk2012@esperanto-tx.org

25. junio - 4. julio
NASK - Nord-Amerika Sumera Kursaro en Dallas, Teksaso. Inf.: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA. Tel.: +1-360-754-4563 (au en Esperanto au en la angla), Rete: eddyellen@aol.com

26. junio - 3. julio
21-a MELA (MEmzorga LAg-umado) en Slovenio. MuŜli-MELA kun MUziko kaj ŜLImo apud rivero en Slovenio, inkluzive la muzikfestivalo Rock Otočec. Inf: Andi Münchow, andim(ĉe)gmx(punkto)li, +49-1577-4273240

27. junio - 3. julio
2-a Internacia Esperanto-Semajno, IES en Jerevan kaj la ripozurbo Tsaghkadzor, Armenio. Temo: "La libro kiel rimedo de kultura dialogo." Atentu pri antaŭ- kaj postaranĝaj turismaj ekskursoj. Inf.: Armenia E-Asocio, Susanna Baghdasaryan, ies-2.armenio@area.am

29. junio - 1. julio
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo en Canet de Mar, Hispanio. Inf.: info@esperanto.cat

30. junio - 4. julio
3-a GES (Grandpolia Esperanto-Somero) en Wšgrowiec, Pollando. Kulturpolitika aranĝo okaze de 125-a jubilea jaro. Inf.: EDE-PL, PL-62-100 Wšgrowiec, Kosciuszki 49, Pollando. s.rynduch@gmx.defr.witucki@gmail.com

30. junio - 8. julio
Roskilde Festivalo en Roskilde, Danio. La ĉiujara grandega muzikfestivalo kun senpaga partopreno por esperantistoj - volontulu! Inf.: DEJO roskildefestivalo@gmail.com


1 - 6. julio
VER-15 en Toljatti, Rusio. Volgia Esperantista Renkontiĝo. Bonvenas dezirantoj de diversaj lingvoniveloj, vin atendas VER-a somero! Okazos apartaj E-programeroj por infanoj. Inf.: Samara Esperanto-klubo espersam@yandex.ru

1 - 14. julio
Somera Esperanto-Tendaro 1-a etapo en Lančov, Ĉehio. Kabanoj por 4 personoj, antaŭtagmeze instruado de Esperanto, angla aŭ germana. Inf.: Esperanto, Esperantist 3, CZ-67401 Teb, Ĉehio. Rete: info@set-lancov.cz

3 - 10. julio
PostIES - 2 en la suda patro de Armenio kaj Montara Karabah (Arcaĥ). Vizitoj al muzeoj, mezepokaj fortikaĵoj, monahejoj, vinfabriko, moskeoj, mezepoka juda tombejo, preĝejoj, kavernvilaĝoj, renkontiĝoj kun armeniaj esperantistoj. Inf.: Armenia E-Asocio, Susanna Baghdasaryan ies-2.armenio@area.am

4 - 8. julio
48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48) en Pala, Estonio. Inf.: Edda-Merike Pelt, Tõravere 7-6, Tartumaa EE-61602, Estonio. Rete: bet48@hot.ee

5 - 10. julio
Olŝtinaj Tagoj de Esperanto (iama FREŜO) en Varmia-Mmazuria Universitato Olsztyn-Kortowo, Pollando. Simpozio "Kultura kaj mondkoncepta diverseco de la Esperanta ideo" lige kun la 125-jara jubileo de Esperanto kaj la 70-a datreveno de la pereigo de Lidia Zamenhof. Ekskurso al la iama koncentrejo Treblinka, kie pereis Lidia, prelegoj, spektakloj. Inf.: Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj, efrenszkowska@wp.pl

6 - 8. julio
1-a Esperanta Renkontiĝo de la Centrokcidenta Regiono - en Catalão (ŝtato Goiaso) - Brazilio. Inf.: Instruistino Helena das Gracas, Av. Aurora Evangelista da Rocha, 89 Santa Terezinha, BR 75709-460 Catalão (GO). Rete: hgosilva@yahoo.com.br kaj kulturaesperantocentro@hotmail.com

7 - 8. julio
4-a Regiona Renkontiĝo de Esperanto en Bauru, mezgranda urbo (ĉ 380.000 loĝantoj) en la subŝtato San-Paulo, Brazilio. Inf.: Esperanto-Societo de Bauru, Rua Batista de Carvalho, 4-33 - sala 1403 - Bauru - Brazilio. Rete: esperantobauru@yahoo.com.br

7 - 10. julio
Junulara Renkontiĝo de Nordoriento en Pocinhos, Brazilio. Inf.: Ana Maria da Costa Ribeiro, Rua João Quirino 836, Catol, Campina Grande, Brazilo. Rete: eojovensne@yahoo.com.br

7 - 17. julio
Teatro-staĝo en Minsko, Belarusio. Partporenu dektagan intensan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado, biomekaniko. Rigadu filmon Inf.: Asocio Moragŭ La Printempo, Demain Le Printemps, 14 rue de la Tour d'Auvergne, FR-75009 Paris, Francio. Tel/fakso + 33 1 42 81 33 96, rete: morgau.la.printempo@gmail.com

8 - 15. julio
Someraj kursoj en Lesjöfors, Svedio (meze inter Stokholmo kaj Oslo). Someraj kursoj en Esperanto-gastigejo en trankvila interarbara vilaĝo. Kursoj trinivelaj: komencanta, daŭriga kaj konversacia. Krome: infana ludgrupo, temogrupo pri sano kaj vivmedio, ekskurso. Rabata restado por familianoj k.s. en la antaŭa/posta semajno. Inf.: Poŝ-tel: (+46-0)70-767 54 55. Esperanto-Gastigejo, Lesjöfors, Stiftelsevgen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: egarden@esperanto.se

julio
Vojaĝo al 97-a Universala Kongreso en Hanojo per Trans-siberia Fervojo el Moskvo

pligrandigu!

9 - 28. julio
Esperanto-Karavano per la Trans-Siberia Trajno tra Rusio – komuna vojaĝado en la ekzotika trajno-linio survoje al la 97-a UK en Hanojo (kun vizito de Moskvo, lago Bajkal, Pekino ktp). Organizas: Tatjana Loskutova, RUS-153048 Ivanovo, ul Gen. Hlebnikova 48-71, Rusio, retadreso: lota49@mail.ru — Vidu ilustran filmeton, kaj ankaŭ alian filmeton en Jutubo! Pliaj detaloj ĉi tie

  KEF - Kultura Esperanto-Semajno!

10. julio
Kultura Esperanto-Festival-eto La cxi-jara KEF konsistos el senpaga, unutaga koncerto en Kopenhago sub la nomo KEFeto-Stafeto (ĝi transdonas la bastonon de pasintjara JUK al sekvontjara KEF). Venos kelkaj el la mondfamaj artistoj promesitaj por KEF-10. Tiuj, kiuj jam antaŭpagis ĉi-jare, rericevos siajn pagojn. Inf.: KEF-teamo: kulturaesperantofestivalo10@gmail.com

10 - 15. julio
18-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso en Opava, Ĉehio kun la ĉeftemo "Depresio kiel kromefiko de kronikaj malsanoj". Inf.: Eva.Kopecna@ivax-cz.com

10 - 28. julio
Vojaĝo al Irlando, Galivo. Starto el Moskvo, tra Pollando, Germanio, Nederlando, Belgio, Britio buse kaj prame al la loko de la 9-a EEU-Kongreso. Ekskursoj, renkontiĝoj kun esperantistoj. Aliĝo ĝis la 20 de januaro 2012. Inf.: Moskva Esperanto Centro, Budajskaja str. 13-35, RU-129128 Moskvo, Rusio. Rete: svsmetanina@yandex.ru

13 - 16. julio
Somera Esperanto Kunveno en Tokio, Japanio. – Junulara renkontiĝo en la mezo de Tokio, kun ampleska programo kaj interalie koncertoj kun mondfamaj artistoj. Inf.: Leo Sakaguchi, jampgade@web.de

13 - 20. julio
IKBE-78 - Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Kievo, Ukrainio. Tradicia internacia renkontiĝo de E-blinduloj, sed ne nur... Inf.: Mikaelo Lineckij, M.shose, 10 - 55, Kiev-201, UA-04201, Ukrainio, rete: renkontigxoj(ĉe)ukr.net

13 - 20. julio
Somerferiaj Lingvokursoj por komencantoj ĝis parolantoj (A1-C1) en Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

13 - 21. julio
10-a SOMERE en Jünkerath (inter Kolonjo kaj Treviro), Germanio. Ĝuu la someron en EsperantoLando! Feriado en la naturo, promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj, diskutoj, lingvokursoj - kaj agrabla internacia etoso Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de

14 - 20. julio
Internacia Esperanto-Konferenco (de OSIEK) en Svitavy. – La temo de la konferenco, kiu okazos jam trian fojon en Ĉehio (post Strážnice 2001 (Karolo Píč kaj lia mondo) kaj Prago 2003 (Intimaj temoj en Esperanto-beletro), estos ĉi-foje "Sciencfikcio kaj robotoj". Okaze de tiu konferenco la eldonejo KAVA-PECH preparas luksan eldonon de la dramo R.U.R. en kiu Karel Čapek unuan fojon uzis la terminon "robot" por artefarita homsimila estaĵo, kiun sekve transprenis preskaŭ ĉiuj lingvoj en la mondo kaj laŭ kiu eĉ nomiĝas scienca branĉo "robotiko". Info: Petro Chrdle, KAVA-PECH, Anglická 878, CZ - 252 29 Dobřichovice, Ĉehio. Tel.: +420.736645455 chrdle@kava-pech.cz

14 - 21. julio
65-a Kongreso de IKUE Pécs, Hungario. 65-a Kongreso de IKUE kun la temo "2012 Jaro de la Kredo: Mi kredas je unu dio". Inf: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE, Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 Roma RM, Italio. kongreso@ikue.orgikuekongreso@gmail.com

15 - 28. julio
Somera Esperanto-Tendaro 2-a etapo en Lančov, Ĉehio. Kabanoj por 4 personoj, antaŭtagmeze instruado de Esperanto, angla aŭ germana. Inf.: Esperanto, Esperantist 3, CZ-67401 Teb, Ĉehio. Rete: info@set-lancov.cz

16 - 20. julio
Eŭropa Esperanto-Kongreso en Galivo, Irlando. 9-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. Inf.: Eŭropa Esperanto-Unio

16. julio - 4. aŭgusto
Ĉinio - Vjetnamio (kun 45-a ILEI-Konferenco kaj 97-a UK), Pekino - Granda Muro - Wuhan - Kunming (45-a ILEI-konferenco) - Nanning - Hanojo (97 UK) - Haipfong - Halong Golfo

  Renkontigxo de Amikoj ĉe Bajkalo!

17 - 25. julio
RA-7 Renkontiĝo de Amikoj ĉe la lago Bajkalo en Irkutsk, Rusio. Tradicia aranĝo de Novosibirska Esperanto-klubo. Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsk, ul. Bluhera 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru

20 - 26. julio
45-a Konferenco de ILEI en Kunming, Ĉinio. Temo: "La arto de komunikado, komunikado de aartoj". Inf.: Radojica Petrović rade@ikso.netinfo@ilei.info

20 - 27. julio
Somerferiaj Lingvokursoj por komencantoj ĝis parolantoj (A1-C1) kaj Somera Studmodulo por estontaj E-instruistoj kaj fakuloj, kaj pli. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

20 - 28. julio
Muzika staĝo kun Markov-familianoj en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

21 - 28. julio
Muziko kaj Paneŭritmio en Raduil, Bulgario. Revekiĝo de la konscio, harmonio inter la pensoj, sentoj kaj agoj, plibonigo de la sano per muziko kaj ekzercoj dancataj matene en la naturo. Inf. Jean-Louis Gobeau, les Plantas, FR-05700 Le Bersac, Francio, rete: jlouisgobeau@yahoo.fr, tel.: +33(0)4 92 67 02 11

21 - 28. julio
Art-amatora semajno en Baugé, Francio. Semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj Esperanto-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Tel.: +33-2.41.89.10.34, rete: kastelo@gresillon.org

21 - 29. julio
Somera Esperanto-Studado - La 5-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en Nitra (90 km de Bratislava), Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net

21 - 29. julio
SEFT en Thomsdorf, Germanio. - La lingvo de SEFT estas Esperanto. - SEFT ne havas fiksitan programon. - Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. - Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. inf.: René Philipp tlustulimu@web.de

 Malkovru Ukrainion! Malkovru Ukrainion!

23 - 30. julio
MIaMU-2 - Mikaelo Invitas aŭ Malkovru Ukrainion en Kievo, Ukrainio. La slogano: Sen kursoj - nur ekskursoj! Dum 4 tagoj ekskursoj tra Kievo + 2-taga ekskurso al Okcidenta Ukrainio. Neforgeseblaj impresoj! Inf.: Mikaelo Lineckij, M.shose, 10 - 55, UA-04201 Kiev-201, Ukrainio. Rete: renkontigxoj(ĉe)ukr.net

25 - 28. julio
FISL, Forumo internacia pri Softvaro Libera - en Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazilio. La plej signifa renkontiĝo de la komunumoj pri libera softvaro (kaj libera kulturo!) en Latinameriko. Ĉiujare, Porto Alegre estas la loko por renkontiĝo de publiko plena da ideoj, novaĵoj kaj sinmotivigoj, kiu kredas ke nur per libera kono homoj povas komunume kreski. Inf: Markos, markos@c2o.pro.br

26. julio
Tuttaga aranĝo okaze de la reeldono de la "Unua Libro" en Bjalistoka, Pollando. Bjalistoka Esperanto Societo, esperanto.bialystok@interia.pl

28. julio
XVI-a Trejnado de Esperanto-Instruistoj en Niterói, Brazilo. Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) okazigos la XVI-an Trejnadon de Esperanto-Instruistoj. La aktivaĵoj havos lokon en la instalaĵoj de Liceu Nilo Pe&c;anha, en la urbocentro de Niterói. La temo estos "La nuntempaj defioj de instruado de Esperanto". La partoprenontoj povos ĉeesti lecionojn, kiujn faros Fernando Pita, Luciana Fischer, Aloísio Sartorato kaj Jair Salles. Aliĝoj kaj informoj ĉe la retejo

28. julio - 4. aŭgusto
97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio. Inf.: LKK de 97-a UK, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. tel.: +31-10-436-1751, Rete: uea@co.uea.org

28. julio - 4. aŭgusto
43a IIK, Internacia Infana-junula Kongreseto en Hanojo, Vjetnamio. Infanoj kaj adoleskaj junuloj amuziĝas en Hanojo dum UK. Ni akceptas ĉiun aĝon; tre junaj infanoj venas kun akompananto; junuloj povas iĝi helpantoj. Inf.: IIK-teamo, Schumann, 9 rue Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigne, Francio, rete: infana.kongreseto@gmail.com

28. julio - 4. aŭgusto
Alternativa semajno kun verd-politika seminario en Baugé, Francio. Semajno por vegetaranoj, verduloj, ĉiaj alternativuloj & tendumantoj; kun Esperanto-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Tel.: +33-2.41.89.10.34, rete: kastelo@gresillon.org

28. julio - 4. aŭgusto
Praktikado de la lingvo (1-a kja 2-a niveloj) kun Lala Ralalariosoa kaj Carlo Bourlot (el Madgaskaro kaj Italio) en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio, rete: informoj@kvinpetalo.org

 Renkontigxo de Esperanto-Familioj! Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF!

29. julio - 5. aŭgusto
62-a Kristana Esperanto-Kongreso (KELI) en Zöblitz, Germanio. Inf.: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉehio. Tel:. +420 325 615 651. Rete: polnicky@quick.cz

29. julio - 10. aŭgusto
REF - Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en Sayda, Germanio. REF - komuna feriado, somerumado por familioj kiuj uzas Esperanton hejme kun siaj infanoj. Bonvenon! – Inf.: Wolfram Diestel, rete: ref2012@steloj.de

29. julio - 10. aŭgusto
Somera Esperanto-Tendaro 3-a etapo en Lančov, Ĉehio. Kabanoj por 4 personoj, antaŭtagmeze instruado de Esperanto, angla aŭ germana. Inf.: Esperanto, Esperantist 3, CZ-67401 Teb, Ĉehio. Rete: info@set-lancov.cz

 Internacia Junulara Semajno, IJS!

30. julio - 5. aŭgusto
IJS, Internacia Junulara Semajno en vilaĝo Nőtincs sur Neninsulo, Hungario, je ĉ. 50 km-oj de Budapeŝto. Amuza aranĝo (ĉefe) por junuloj, kun bunta programo. Ĉi-jare aldone koncertos JoMo, kaj ankaŭ +1 tago verŝajnas por budapeŝtumado. Inf.: Hungara E-Junularo, hej@esperanto-junularo.hu

  Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!

31. julio - 5. aŭgusto
4-a boatado sur la rivero Kupa - en Karlovac, Petrinja, Sisak, en Kroatio. – 6 tagoj sur la rivero Kupa, boatoj kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km. Kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto-societo en Sisak, rete: esperanto.sisak@gmail.com


1 - 10. aŭgusto
Familia esperanta tendaro en Jalto, Ukrainio. La aranĝo okazos en nature unika loko - duoninsulo Tarhankut (Krimeo). Inf.: Anĵela Belenko. str. Ukrainska 1-11, Jalto-4, 98604-UA. Ukrainio. Rete: glicino@mail.ru

1 - 26. aŭgusto
Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio. Inf.: Ronaldo N. ro-esp(ĉe)dds.nl

4 - 11. aŭgusto
Internacia Feriosemajno (SALO-7) por gelernantoj el Gora & Herzberg en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

4 - 11. aŭgusto
Turisma kultura semajno en Baugé, Francio. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze. Ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Gresillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Tel.: +33-2.41.89.10.34, rete: kastelo@gresillon.org

4 - 12. aŭgusto
Amika rondo en N. Tagil en Niĵni Tagil, Rusio. La aranĝo estos dediĉita al la festotagoj de nia urbo. Inf.: Larisa Kuzmenko, Esperanto-klubo, str. Kuŝvinskaja 25A, N.Tagil, RU-622013, Sverdlovskaja reg, Ruslando. Rete: klarisa8@yandex.ru

5 - 11. aŭgusto
IJK - Internacia Junulara Kongreso en Hanojo, Vjetnamio. IJK ĉijare en Vjetnamio tuj post la UK samurbe. Atendos vin interesa programo kaj ampleksa vespera programo inter alie kun JomO, DJ Leo kaj multaj pli. Inf.: Flama Floro ijk68a.hanojo@gmail.com

5 - 12. aŭgusto
Esperanta FilmFestivalo kaj 45. IEF en Szczawno Zdrój (Ŝĉavno-Zdruj) Pollando. Ni festos la 100-an datrevevon de nia Majstro en Bad Salzbrunn. Ebleco spekti filmojn de Roman Dobrzyński sed ne nur. Krome ripozada en belega montarana kuracloko. Inf.: Silezia Esperanto Asocio - Wrocław, ul. Œwistackiego 9/21, PL-50-430 Wrocław, Pollando. Rete: pomer@wp.pl

5 - 15. aŭgusto
Milan Zvara-Esperanto-turista marŝo en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kiev-133, Ukrainio, rete: volodomir@ukr.net

6 - 11. aŭgusto
Praktikado de la lingvo (1-a kaj 2-a noveloj) kun Lala Ralalarisoa kaj Carlo Bourlot (el Madagaskaro kaj Italio) en la Kulturcentro La Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

10 - 30. aŭgusto
Vojaĝo al Sicilio el Moskvo, Rusio. Buspramvojaĝo al Sicilio-insulo de tri E-pronomoj, partopreno en la 79-a Kongreso de italaj esperantistoj. Interesega veturo kun vizitoj de Pollando-Aŭstrio-Germanio-Ĉehio-Francio-Sardinio-Korsiko. Renkontiĝoj kun lokaj esperantistoj kaj multo alia. Inf.: Moskva Esperanto-Centro, RU-129128 Moskvo, Budayskaya str.13-35. Rusio. Rete: svsmetanina@yandex.ru

Kongreso en Krimeo, en Jalta!

11 - 18. aŭgusto
Kongreso de SAT en Jalta, Ukrainio! Inf.: p/k 486, E-klubo "Tero", UA-98600-Yalta, Ukrainio, rete: jefim_z@mail.ru, skajpe terano37

11 - 20. aŭgusto
Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj en Baugé, Francio. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Inf.: Esperanto-kastelo Gréziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Tel.: +33-2.41.89.10.34, kastelo@gresillon.org

12 - 19. aŭgusto
Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio. Inf.: Ronaldo N. ro-esp(ĉe)dds.nl

15 - 28. aŭgusto
Vojaĝo al 79-a Itala Esperanto Kongreso el Bydgoszcz, Pollando al Mazara del Vallo-Sicilio, Italio. Itinero PL-CZ-SK-AT-IT-SI-HU-SK-PL. Inf.: Internacia Klubo"Esperantotur"- Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel./fakso: (+48 052)3461151, rete: esperanto-turismo@wp.plandreo@rubikon.net.pl.

16 - 28. aŭgusto
Krozado tra Mediteranea Maro per la ŝipo "MSC Splendida": Italio-Hispanio-Tunizio-Malto-Sicilio. Inf. Internacia Klubo "Esperantotur" - Internacia Centro pri Kulutro kaj Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel/fakso: +48-052-3461151. Rete: esperanto-turismo@wp.plandreo@rubikon.net.pl

17 - 24. aŭgusto
FESTO 2012 en Metabief, Francio. Kiel pasintjare, kaj en la jaro antaŭe, kaj en la alia antaŭa jaro, la teamoj de JEFO kaj Vinilkosmo organizos por vi bonetosan someran renkontiĝon en Francio. La programo enhavos muzikgrupojn, ekskursojn, festetojn kaj festegojn. Ni promesas al vi neforgeseblan etoson en paradiza loko. Inf.: JEFO, 2 Rue du Télésiège, FR-25370 Métabief, Francio. Rete: info@esperanto-jeunes.org. Informoj en Facebook

18 - 25. aŭgusto
79-a Esperanto-Kongreso Itala en Mazara del Vallo, Sicilio, Italio. La temo estas: "Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof". Inf.: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio. Rete: info@esperanto.it

19 - 22. aŭgusto
Esperanta somerumado kaj SAT-postkongreso en Jalta. Inf.: p/k 486, E-klubo "Tero", UA-98600-Yalta, Ukrainio, rete: jefim_z@mail.ru, skajpe terano37

31. aŭgusto - 2. septembro
Somera Universitato de EDE - en Baugé, kastelo Greziljono, Francio. Renkontiĝo de aktivuloj kaj simpatiantoj de la politika movado "Eŭropo-Demokratio-Esperanto" kaj de iliaj familioj. Inf.: Berto, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francio, rete: bertox@free.fr

31. aŭgusto - 2. septembro
Kabana semajnfino en Østfold, Norvegio. Inf.: nje@esperanto.no

31. aŭgusto - 2. septembro
5-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj en Beogrado, Serbio. Inf. djanicic@gmail.com


2. septembro
Lernfesto en Saarbrücken/Germanio en la german-franca ĝardeno (12.00 - 18.00 h) kun partopreno de SEL kaj prezento de Internacia Lingvoeksperimento, Esperanto-pavilono kaj -divenrado, libroekspozicio, tombolo. Granda evento kun 80 diversaj atrakcioj laŭ la temo: sperti - miri - eltrovi. Venos supozeble pli ol 30.000 vizitantoj!!! Senkosta eniro. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: sel@esperanto-reto.eu

2 - 7. septembro
SUS 33 en Varsovio, Pollando. SUS 33 estas la 33-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS kun sciencaj kursoj, prelegoj kaj ekzamenoj. Inf.: Reinhard Fössmeier, Rahel-Straus-Weg 19, DE-81673 München, Germanio. Rete: informo@ais-sanmarino.org

6 - 9. septembro
Aŭtuna BARo 2012 en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: Andi Münchow, Oberstraße 15, DE-30167 Hannover, Germanio. Rete: andim (ĉe) gmx (punkto) li

8. septembro
TRE-PEKE en Eindhoven, Nederlando. Renkontiĝo de Esperantistoj el Brabanto (Nederlando), el la Ruhr-Regiono (Germanio) kaj Belgio. Unutaga aranĝo kun ekskurso tra la urbo Eindhoven. Inf.: Ralph Schmeits esperanto@lafontano.net

9. septembro
11-a Spiritisma Esperanta Renkontiĝo - 11-a SER en Rio de Ĵanejro - Brazilo. Temo: La 140 jaroj de la naskiĝo de Francisko Waldomiro Lorenz - Ankaŭ okazos artaj momentoj kun muzikoj, deklamado, skeĉoj, ktp. Inf.: E. G. Lazaro Ludoviko Zamenhof, Str. Abilio dos Santos 137, Bento Ribeiro, Rio de Janeiro, RJ, Brazilo, BR 21331-290, rete: contato@lazaroluizzamenhof.com.br

13 - 16. septembro
6-a kongreso de AEH-IKEH (handikapitaj esperantistoj) en ripozdomo Štíří důl u Krucemburku (Skorpia valo ce Krucenburk en Ĉehio. Info: aeh-ikeh@volny.cz

14 - 16. septembro
Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj en vilaĝo Hraščina, Kroatio. En la bieno de esperantlingva verkistino Spomenka Štimec kolektiĝas interesaj prelegantoj prezentas literaturajn temojn. En 2012 la temo estas: Tibor Sekelj - omaĝo al la 100a jubileo de naskiĝo de fekunda verkisto. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, HR-10000 Zagreb, kneža Mislava 11, Kroatio. Rete: esperanto@zg.t-com.hr

14 - 16. septembro
Aŭtunaj tagoj 2012 en insulo Alado - Mariehamn, Finnlando. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Silatasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, rete: eafmendoj@esperanto.fi

21 - 23. septembro
28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznań, Pollando. ARKONES estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo. Ĝi estas certe unika kaj kun ĉ. 200 partoprenantoj, unu el la plej grandskalaj manifestadoj de esperanto-kulturo kaj unu el la plej riĉprogramaj eventoj. Inf.: Tobiasz KaŸmierski

21 - 23. septembro
34-a BAVELO-Seminario en Ortenberg, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio kun diversnivelaj E-kursoj, prelegoj kaj bunta programo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) rete: seminario2012(ĉe)esperanto-bw.de

21 - 23. septembro
Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj en Sundern-Langscheid, Germanio. Semajnfina popol-altlerneja Esperanto-kurso je tri diversaj niveloj (komencantoj, progresantoj, fluparolantoj). La kurso okazas en klerigejo en la Sauerland-montaro, kie ankaŭ eblas tranokti. Inf.: Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, DE- 59846 Sundern-Langscheid, Germanio. Rete: info@bildungszentrum-sorpesee.de

22. septembro
Esperanto-Kulturtago 2012 en Verden, Germanio. Ekskurso tra la historia urbcentro, katedralo, ĉeval-muzeo, tagmanĝo, komunuma kafumado kun adiaŭo. Inf.: Esperanto-Ligo de Malsupra Saksio, EMAS, Schifferweg 2, DE-31787 Hameln, Germanio. Rete: Thomas Heberlein (prezidanto)

23 - 26. septembro
Japanio hodiaŭ en Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Hori Jasuo kaj Arai Toshinobu prezentos kun abunda ilustra materialo diversajn aspektojn de la nuntempa vivo en Japanio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

27 - 30. septembro
Trilanda konferenco - Komuna konferenco de aŭstraj, ĉehaj kaj slovakaj esperantistoj. Inf.: komitato@esperanto.cz

28. septembro - 3. oktobro
TORPEDO 8 (56-a Studmodulo kun specialaj ofertoj): Pedagogiaj Tagoj en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

29 - 30. septembro
JEB Renkontiĝo (Junularo Esperantista Brita) en Belfast, Britio

30. septembro - 5. oktobro
2-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) en Kaub ĉe Rejno, Germanio. Migrotagoj kun vidindaĵoj en plej bela regiono de Rejno kun panoramejoj, burgoj, ktp. (nur 30 lokoj!). Inf.: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Rete: wolfgang.bohr@esperanto.de


1 - 3. oktobro
Praktika naturkuraca seminario en Herzberg, Germanio. Temo: "Preventado kaj kuracado de malsanoj per simplaj hejmaj rimedoj". Inf.: Naturkuraca Asocio, S-ro Harald Schicke, Hauptstr. 38, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: info@ginseng-laden.de

3. oktobro
Ĉeha-Saksa Tago en Bad Schandau, Germanio. Ĉeha-Saksa Tago komenciĝos je la 10a horo en Nacia Parkdomo en B.Schandaŭ per gvido tra la domo en la ĉeha kaj germana. En la seminariejo okazos Esperanto-prelego poste komuna vojaĝo al pitoreska elvidejo. Inf.: N. Karbe, Dr.-Otto-Nuschke-Str.12, DE-01796 Pirna, Germanio, rete: NoKoSaksio@googlemail.com

3 - 7. oktobro
12-a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) en Schwerte, Germanio. Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, samtempe kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff

3 - 7. oktobro
Feriosemajno kun migradoj kaj esperantlingva akompanado en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

5 - 7. oktobro
Esperanto-Simpozio en Răscruci, Cluj, Rumanio. Inf.: Esperanto-Asocio de Rumano, mariana.berariu@gmail.com aŭ Aurora Bute vicprezidanto de EAR a_bute@yahoo.com

6 - 8. oktobro
99-a Japana Esperanto-Kongreso en Sapporo, Japanio. Inf.: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tôkyô-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Japanio. Rete: jek12k@jei.or.jp. tel.: +81-3-3203-4581, fakso: +81-50-3737-6438

6 - 13. oktobro
20-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Cambrils (Tarragona), Hispanio. Esperanta rekontiĝo sen konkreta temo. Inf.: Luis Serrano Perez, Font nova 32, Sabadell (Barcelono) Hispanio. Rete: luis_serrano@ya.com

11 - 14. oktobro
MKR (MontKabana Renkontiĝo) en Lovran, Kroatio. Tradicia aranĝo por montmigremuloj gvidas vin cxi jare al la Adriatiko, vizitante plej altan pinton de duoninsulo Istrio kaj loĝante tuj apud la maro! Inf.: Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10 110 Zagreb, Kroatio. Rete: vanja.radovanovic(ĉe)ericsson.com

14 - 21. oktobro
17a Lingva Festivalo en Ĉeboksary (Ŝupaŝkar), Rusio. Lingva Festivalo - estas kultur-edukada projekto, organizata de esperantistoj tra la tuta mondo. La baza enhavo de la Lingva Festivalo estas lingvaj prezentoj. La prezento estas 30-45 minuta leciono enkadre de kiu oni povas aŭdi sonojn de lingvo, lerni kelkajn frazojn, ekscii pri historio kaj simple komuniki kun homo el alia kulturo, ekscii pri vivrealeco de alia lando per konatiĝo kun lingvo. Inf.: Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Rete: info@esperanto21.org

19 - 21. oktobro
Semajnfinaj kursoj laŭ diversaj gradoj (A1-C1) en Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

19 - 21. oktobro
KEKSO - Kreativa Esperanto-Kurso en Potsdam, Germanio. KEKSO estas eta Esperanto-aranĝo por junaj germanoj, kiu volas ricevi unuajn spertojn en Esperantio. Tamen kompreneble eksterlandanaj gastoj estas ĉiam bonvenaj. La partopreno por eksterlandanoj estas senkosta. Inf.: Germana Esperanto-Junularo, jarno.riefer@esperanto.de

19 - 21. oktobro
66-a Kultura Semajnfino de SEL en Homburg/Saar en Germanio. Enkonduka kaj progresiga Esperanto-kursoj - prelegoj de Kreshimir Barkovitch, Parizo - libroservo kaj diservo - internacia vespero - prelegoj pri Islando - ekskursoj al Blieskastel kaj Saarbrücken. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a., Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: selestraro@esperanto-reto.eu

21 - 27. oktobro
6-a Kieva Esperanto-Semajno en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kiev kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio, rete: volodomir@ukr.net

25 - 29. oktobro
Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj kun Michel Dechy en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

  ES-FEST: Esperanto-Festivalo de studentoj!

26 - 28. oktobro
ES-FEST, Universitata Esperanto-Festivalo - renkontiĝo de studentoj. Esperanto-grupo de Universitato Szeged bonvenigas vin al sia nova aranĝo. Agrabla semajnfino kun interesaj prelegoj, ekskursoj kaj vigla nokta vivo en bela urbo de Hungario, kie studas pli ol 30.000 studentoj... Aliĝo kaj informoj: Pataki Zsófi, pataki.zsofa@gmail.com, aŭ ĉe la fejsbuka paĝo

26. oktobro
2-a Esperanto-Konferenco en Alikanto, Hispanio. Somero aŭtune en mezmera urbo, Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf.: drfjd@web.de

26. oktobro
Trilanda renkontiĝo en Verviers, Belgio. Vizito de Verviersa centro, gisado de sonorilo, tagmanĝo, koncerto (kariljono, dancistoj, kantistoj). Inf.: Jean-Marie JACQUES, 5 rue J. Wauters, BE-4800 VERVIERS, Belgio. jacques@senlime.org

27. oktobro - 3. novembro
AŬTUNE 2012 en Greziljono, Baugé, Francio. Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj - kun kursoj, muzikado, ludoj kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org


2 - 4. novembro
Provludo de Interkant' pri Karmen' en la kulturcentro Kvinpetalo, Francio. Inf.: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio. Rete: informoj@kvinpetalo.org

2 - 4. novembro
Klaĉkunveno PostSomera, KKPS en Delft, Nederlando. Okazos renovigita versio de la PostSomera KlaĉKunveno. Internacia organiza teamo bonvenigos vin en Delft (NL). Estos prelegoj, ludoj, ekskursoj, muziko, kaj ĉefe... klaĉoj! Inf.: Nederlanda Esperanto-Junularo. Oosterstraat 65, NL-2611TV Delft, Nederlando. Rete: kkps2012@googlegroups.com

2 - 4. novembro
Studosemajnfino en Schoonloo, Nederlando. La studosemajnfino taŭgas por ĉiuj, senkonsidere aĝon aŭ scion. Inf.: Esperanto Nederland studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

3 - 4. novembro
9-a Rata Rendevuo en Hameln + Fuhlen, Germanio. La Esperanto-grupo Hameln kore invitas al la 9-a Rata Rendevuo por festi "25 jaroj Ratkaptista Bando" kun koncerto de "Kapriol'!", kiu ankaŭ dancigos nin. Krome okazos ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de la Ratkaptista urbo Hameln, ĉiĉeronado tra la renovigita muzeo kun vizito de la nova mekanika ratkaptista teatraĵo, komuna vespermanĝo kun retrorigardo "25 jaroj Ratkaptista Bando" kaj ĉiĉeronado tra la vilaĝo Fuhlen, kie estis fondita la grupo. Temo estas: "Nia vilaĝo havas estontecon"; "Kion bezonas vilaĝo por allogi junajn familiojn? Kia estas la ekonomio, la vilaĝa komunumo, kion signifas vivo en vilaĝo hodiaŭ?" Fuhlen estas premiita en la landa konkurso de Malsupra Saksio por apartaj sukcesoj. Inf.: La Ratkaptista Bando, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: hameln@esperanto.de

3 - 5. novembro
18-a Kolombia Kongreso de Esperanto - La kongreso en urbo Kalio estos superba! Se vi hezitas veni al Kolombio, memoru ke la plej granda risko estas ke vi poste ne deziros reiri al via lando... :) - Inf.: Ruben' Torres, Carrera 85 No. 16-68, Cali, Colombia. Rete: info@esperantoColombia.org

8 - 11. novembro
1-a Internacia Esperanta Lernejo en kastelo Bartošovice, Ĉehio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, koncerto de Anjo Amika en la kastelo, Fiŝkapta Festivalo. Inf.: radio Verda Stacio verdastacio@gmail.com

9 - 11. novembro
Glivicea rendevuo GRUPE 16 en Gliwice, Pollando. Inf.: Pola Esperanto-Asocio - Filio en Gliwice, staman@ka.onet.pl

10. novembro
Esperanto-renkonto en Vác, Hungario, kadre de Aŭtunaj Artaj Semajnoj. Celebro de memorfesto de naskiĝo kaj morto de János Sárközi (1932-2007) elde la 17-a horo en la Kulturcenro "Imre Madách" en Vác

15 - 18. novembro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Modra Harmónia, Slovakio. La ĉeftemo de la konferenco: Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj. Inf.: kaest@ikso.net

15 - 18. novembro
Semajnfinaj kursoj laŭ diversaj gradoj (A1-C1) en Herzberg, Germanio. Inf.: Germana Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

16 - 19. novembro
Meksika Esperanto-Kongreso en Querétaro, Meksikio

17 - 18. novembro
24-a Eŭropa Rendevuo en Stella-Plage, Francio. La plej grava internacia semajnfino en Francio, norde de Parizo. 5 diversnivelaj kursoj. Komencantoj - Paroliga kurso - Literaturo - Preparado al la KER kun Katalin Kováts. Koncerto de Jacques Yvart. Inf.: Arlette PLUTNIAK, 22 rue d'Arras FR-62123 Simencourt, Francio. rete: aplutniak@esperanto-nord.org

24. novembro
37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. Ĉefpreleganto prof. Humphrey Tonkin. Pliaj prelegoj, libroprezentoj, filmoj. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +421 43 4222 788. Rete: uea@co.uea.org


2. decembro
Zamenhoffesto en Oostende, Flandrio, Belgio. Inf.: Esperantogrupo La Konko, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio. Rete: info@lakonko.be

7 - 9. decembro
13-aj Bjalistokaj Zamenhof-tagoj en Bialystok, Pollando. Prelegoj, konkursoj, koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj tra la urbo kaj laŭ "la reĝa vojo" en la regiono podlaĥia, tradiciaj noktaj renkontiĝoj de geamikoj en la esperanto-klubejo Inf.: Bjalistoka Esperanto Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piękna 3, Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl

7 - 13. decembro
Zamenhofaj Tagoj kaj 43-a Sesio AKB/AIS - Akademio en Bydgoszcz, Pollando. Inf.: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Klerigejo de AIS en Bydgoszcz, ul. M.Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: stud-esperanto@wp.plstud@esperanto.bydgoszcz.eu

9. decembro
4-a Zamenhofa Matenmanĝo en Berlino, Germanio. Matentagmanĝo kaj babilado en plaĉa arabeca restoracio "Al Hamra" en la berlina kvartalo "Prenzlauer Berg". Ekde la 10-a h ĝis almenaŭ 15-a horo. Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de

13 - 16. decembro
17-a Nacia Esperanta Renkontiĝo La Metiejo en Guantnamo, Kubo. Nacia renkontiĝo kaj metiejo kun interesa programo, kultura, scienca ktp. Inf.: Esperanto klubo de Guantnamo, Mart # 701 esquina Narciso Lpez, Guantnamo, Cuba. Rete: robertesp@unimed.gtm.sld.curobertesperanto@yahoo.es

14 - 16. decembro
57-a Studmodulo kun Zamenhof-festo (15.12. vespere) en Esperanto-Centro Herzberg/Harz, Germanio. Inf.: DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

15. decembro
Viena Zamenhof-Festo en Vieno, Aŭstrio. La tradicia Zamenhof-festo en antaŭkristnasktempa Vieno. Inf.: Aŭstria E-Federacio, rete: aef@esperanto.at

15. decembro
Zamenhoffesto de Portugala Esperanto-Asocio en Lisbono, Portugalio. Festado de tri jubileoj: 1887 aperas esperanto; 1892 unua portugallingva esperanto-libro; 1974 fondiĝo de P.E.A. Disdonado de diplomoj al ĵusaj ekzamenitoj. Inf.: Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. João Couto, 6 r/c-A; PT-1500-239 Lisboa, Portugalio. Rete: rpe@esperanto.pt

15. decembro
Zamenhoffesto 2012 en la granda salono de bildoj en la hotelo-restoracio de la Eŭropa Rozĝardeno en DE-66482 Zweibrücken, Rosengartenstrasse 60, Germanio. Samtempe ni festos ankaŭ la finon de la laborjaro 2012. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. (SEL), Becker-Meisberger-Instituto, Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: sel@esperanto-reto.eu

16. decembro
Zamenhof-festo en Verviers, Belgio. Urba vizito, bankedo, kristnaska koncerto. Inf.: Jean-Marie JACQUES, 5 rue J. Wauters, BE-4800 VERVIERS, Belgio. Rete: jacques@senlime.org

27. decembro - 3. januaro
29-a Internacia Festivalo en Dortmund, Germanio, en moderna domo urbocentre sed en trankvila ĉirkaŭo. Kadra temo: Komputilo kaj interreto. Tuttaga ekskurso tra la Ruhr-regiono, kun vizitoj al urboj Bochum, Essen kaj Oberhausen. Plilongiga eblo ĝis 4-a de januaro. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel./fakso +49-5624-8007, portebla +49-171-4964558, Reto: HDP(ĉe)internacia-festivalo.de

27. decembro - 3. januaro
11-a Novjara Renkontiĝo (NR) en Xanten (okcidente de Essen/Ruhr), Germanio. Por infanoj, familioj kaj aliaj plenkreskuloj. Ĉ. 150 partoprenantoj el deko da landoj. Prelegoj, koncerto, teatraĵo, ekskursoj. Lingvokursoj por komencantoj, konversacio - kaj bela internacia etoso Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de

27. decembro - 3. januaro
4-a Novjara Internacia Semajno (NIS) en Xanten (okcidente de Essen/Ruhr), Germanio. Renkontiĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj, apud Nederlando kaj Belgio. Junularaj programeroj, diskoteko, ekskursoj, lingvokursoj. Paralele al la "Novjara Renkonti^go, NR" Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperantoland@gmx.de

28 - 30. decembro
31-a Komuna Seminario en Hachioji, Japanio. Komuna Seminario estas junulara renkontiĝo inter orient-aziaj junuloj. Por pliaj detaloj vidu en Vikipedio. Inf.: Japana Esperanto-Junularo, rete: KS2012LKK@gmail.com

28. decembro - 2. januaro
SANO 3 La alternativa jarŝanĝa seminario en Herzberg/Sieber, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Tel: +49-(0)5521-5983, rete: esperanto-zentrum@web.de

28. decembro - 2. januaro
Jarfina FESTego kun Silvestra-Novjara FESTeno en Greziljono, Baugé, Francio. Amuzaĵoj, ludoj, prelegoj, muziko, E-kurso, konversacio - festa etoso por ĉiu aĝo. Inf.: Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

28. decembro - 4. januaro
4-a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg (Saale), Germanio. Inf.: Junulara Semajno

--- 2013 ---

3 - 6. januaro
XXXI. Poludnica, renkontiĝo de E-vojaĝantoj - en Liptovský Ján, Slovakio. Tradicia vintra renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Jano Vajs, Kollárova 3526, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com

10 - 16. januaro
Jarkongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio - en Auckland. Eksterlandaj instruistoj estas invitotaj. La programo enhavas ekskurson en la belan pejzaĝon de Auckland. Inf.: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, New Zealand Esperanto Association, P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1150, New Zealand. Telefone: 0800 350 781. Rete: Chris Krageloh, chris.krageloh@gmail.com

12 - 19. januaro
Montara Karnavalo - en Zagórze Œlšskie (60 km for de Vroclavo) en Pollando. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, Elżbieta Karczewska esperanto.bialystok@interia.pl, te.: +48.791 856 034

18 - 21. januaro
8-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Iksan, Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos enhavriĉan renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunan ekskurson al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu. Inf.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Iksan, Koreio. Rete: esperanto@saluton.net

18 - 22. januaro
48a Brazila Esperanto-Kongreso - en Barra do Garças, MT Brazilo. Ĉeftemo estas "Esperanto, Kulturo kaj Turismo: Alternativoj por verda ekonomio" . Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, Rua Manoel Oleiro, 93/A, Jardim Piracema, Barra do Garças, MT, Brazilo, CEP 78600-000. Tel. +55(66) 3401-7782 / 9899 / 5203. Portebla +55(66)9979-6005. Rete: cyrusgofre@gmail.com

25 - 27. januaro
Internacia Festivalo de Maskaradaj Ludoj - "SURVA" en Pernik (30 km-ojn de Sofio). - Bulgaraj organizantoj atendas viziton de eksterlandaj esperantistoj. Inf.: UPIEK, BG-1202 Sofio, Bulv. "Slivnitsa", No. 204, Bulgario. Rete: lasto@mail.bg


22 - 24. februaro
Drondo (diskutrondo por progresintoj) - en Shallowford House Staffordshire, Britio. Semajnfina Esperant-lingva diskutrondo (por progresintoj) pri diversaj temoj. Inf.: Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk

  Apero-7

22 - 24. februaro
APERO-7 - en Jerŝovo, apudmoskva ripozejo, Rusio. Tradicia renkonto de moskva junularo (MASIanoj) kun la celo: paroligo de esperantemuloj, klerigo de scivolemuloj, kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo, aktivigo kaj inspirigo de la membroj kaj aliaj partoprenantoj

24. februaro
Ekspozicio pri Esperanto - en Nankana Sahib, Pakistano. La 2-a Ekspozicio pri Esperanto "Lingvo kaj Kulturo" inkluzive renkontiĝo okazos en Nankana Sahibo per Pakistana ILEI-sekcio kaj Junulara Esperantista Pakistana (JEP). Inf.: ILEI-pk kaj JEP, Ward No. 11, Near M. C. High School, Nankana Sahibo. Rete: ilei.pk@gmail.com

26. februaro - 11. marto
10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Katmandu, Nepalo. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono: +977-1-6209877. Rete: nespa.1990@gmail.com luno1962@gmail.com


1 - 9. marto
2013 20-a E-Korusa Semajno ĉe Pireneoj - en La Bastide-sur-l'Hers, Francio. Priskribo: 20-a-foje ni organizas korusan semajnon sub gvidado de eksterlanda korusestro! 5 horojn da taga kvarvoĉa kantlaboro, turismo, kulturo, koncerto, bona man^ĝo, ktp. Inf.: Jorgos ESPERANTO - Mirevia FR- 11 420 Lafage, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr

9 - 16. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno - 2013 en Lazura Marbordo, St. Raphael, Residence Val d'Esquière, Les Issambres, Francio. Se ankoraŭ frostas en via regiono, venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj. Vin atendas amika, familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro! Inf. Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. +33(0)4 94 83 06 88

13 - 17. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) - en Santa Cruz del Norte, Kubo. Dum KERo kunsidos la Komitato de KEA kaj okazos multo alia: Klerigaj aranĝoj (kursoj, seminarioj, ekzamenoj); distraj aranĝoj (ekskursoj, ludoj, filmoj, konkursoj, danco-kursoj); aktivulaj seminarioj (informado, financo, junularo); fakaj aranĝoj (kunsidoj, prelegoj); sportaj aranĝoj (volejbalo, futbalo, pedalboata konkurso, k.m.a.); artaj aranĝoj (koncertoj, teatraĵoj); diskoteko kaj ĉiutaga radioelsendo. La organizantoj antaŭvidas riĉan programon kaj via persona kontribuo certe ne rajtas manki en ĝi. Rigardu ankaŭ vizaĝlibron. Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo. Rete: info@esperanto.co.cu

13 - 17. marto
Bibliaj Tagoj kun Adoru en Strasburgo, Francio. Renkontiĝo internacia ekumena, kun prelegoj pri Biblia temo, kantado kaj preĝado el Adoru, ktp. Inf. Stefan Lepping, Mellinstr. 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de

15 - 17. marto
Iberia Renkontiĝo 2013 - en Madrid, Hispanio. La venonta Iberia Renkontiĝo okazos meze de la Iberia Duoninsulo. Ni atendas vin ĉiujn al amuza kaj vere MJSa etoso kie renkontiĝos homoj en pluraj popoloj de nia peco da tereno inter la Atlantiko kaj la Mediteraneo: galegoj, valencianoj, katalunoj, leonanoj, portugaloj, manĉanoj, ktp ktp. uzante ĉiuj Esperanton, do ni ankaŭ bonvenigas partoprenontojn el aliaj landoj!!! Pliaj informoj: IRoMadrido2013@gmail.com au: Venu kaj guu!!! Hispana Esperanto - Junulara Societo (HEJS)

15 - 17. marto
Printempa staĝo de Esperanto France-Est - en Benoîte-Vaux apud Verdun, Francio. Semajnfina seminario pri nia originala literaturo, kurso por komencantoj kaj paroliga kurso. Sabatvespera muzika spektaklo kun Marie Lieby. Turismado : batalkampoj de Verdun kun profesia esperantlingva ĉiĉeronino. Inf.: François Xavier Gilbert 33, rue Louvière F-55190 Void Vacon, Francio. Rete: ksmesperanto@wanadoo.fr

  PSI - feriosemajno por familioj!

25. marto - 1. aprilo
Printempa Semajno Internacia (29-a PSI) - en St. Andreasberg (Harz), Germanio. Programo kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj kaj vizito de la paska leporo. Infanoj kaj junuloj havas sian propran programon. Inf.: psi@esperanto.de

27. marto - 2. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF-2013 - en la urbo Ostuni (Brindisi), en suna suda Italio. Tradicia kaj fama internacia aranĝo de eŭropa junularo ĉi foje okazos en Ostuni (Brindisi), kiu estas bela loko, vere tre bela... Ĉu vi volas havi en marto
agrable varman veteron apud la maro? - Jen nia fejsbuka paĝo


5 - 8. aprilo
Indonezia Esperanto-kongreso - en Bogor, Indonezio. La unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazos en Wisma Abdi, Bogor. La fokuso de la kongreso estos je lernado, ekzamenado kaj kreo de nacia asocio. Instruistoj kaj ekzamenantoj eksterlandaj sercataj! Inf.: iek-lkk2013@googlegroups.com

8 - 13. aprilo
5-a Esperanto-Semajno - en Nilvange, Francio. Kursoj por progresantoj, konversacia kurso, prelegoj, filmoj, ekskursoj ĉe la tri landlimoj de LU, FR kaj BE. Inf.: Esperanto-Thionville kaj Franca Fervojista Esperanto-Asocio, Bernard Vivier, 25 boulevard du Jura, Saint-Nicolas-en-Forêt, FR-57700 Hayange Francio. Rete: esperanto-thionville@laposte.net

18 - 22. aprilo
7-a Azia Kongreso de Esperanto - en Jerusalemo, Israelo. Detalojn vidu en la Dua Bulteno. Inf.: eli@esperanto.org.il

20 - 27. aprilo
3-a PRINTEMPAS - en Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj en 3 niveloj kaj internaciaj KER-ekzamenoj B1, B2, C1. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

27. aprilo
38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando

27. aprilo - 1. majo
3-a PRINTEMPAS bis - en Greziljono, Baugé, Francio. Seminario pri inturkultura komunikado kun Radojica Petrović el Serbio. Inf.: Esperanto-kastelo Greziljono, Château de Grésillon, FR-49150 Saint Martin d'Arce, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

29 . aprilo - 9. majo
25-a Aroma Jalto - en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio, rete: volodomir@ukr.net


3 - 5. majo
72-a Hispana Esperanto-Kongreso - en Zaragoza, Hispanio. "Lingvo kaj sento", jen la temo kaj mot(iv)o de nia kongreso, laŭ la difino de Esperanto farita de K. Kalocsay. Inf.: Asocio "Frateco", Cadena, 20, 1º - izquierda. ES-50009-Zaragoza, Hispanio. Rete: kongreso@esperanto.es

4 - 11. majo
65-a Kongreso de IFEF kaj de UFE en Artigues apud Bordozo, Francio. Temo: Rolo de la fervojoj en disvolviĝo de la moderna mondo. Inf.: AFCE, 9 rue de Château-Landon, Fr-75475 Paris (10), Francio. Rete: jeanripoche@wanadoo.fr

8 - 12. majo
Printempa BARO 2013 , (inkluzive ĉieliro, la 9-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj kaj faras lignan fajron

10 - 12. majo
Brita Kongreso 2013 - en Ramsgate, Britio. Laŭnome Brita Kongreso sed pro la proksimo de Ramsgate al La Kontinento, efektive 3-landa Markola kongreso. Gastoparolanto la kuratoro de Edukado.net, Katalin Kovats. Inf.: EAB, Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk Tel: +44(0)1782 372141

17 - 20. majo
90-a Germana Esperanto-Kongreso - en Nürnberg, Germanio. Kongreso de GEA kaj festo okaze de la 125-a jubileo de la Nuernberga Esperanto-grupo. Inf.: Esperanto-Nürnberg (Sabine Hauge), Moritzbergstr. 37, DE-90482 Nürnberg, Germanio, esperantonord@googlemail.com

18 - 20. majo
10-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto - en Otavo, Ontario, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas vizitoj kaj komunaj manĝoj en restoracio, ktp. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia lige kun Otava Esperanto-Rondo, rete: info@esperanto.qc.ca

25 - 26. majo
61-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo okazas en Civitana Domo Wakayama en la urbo Wakayama. Inf.: oficejo@epa.jp


7 - 10. junio
108-a (!) Skota Kongreso de Esperanto - en Linlithgow, Skotlando (inter Glasgow kaj Edinburgh). Partoprenu la plej altan kongresnombron en Esperantio kun esperantistoj el Skotlando kaj aliloke en agrabla etoso, kun bunta programo inkluzive viziton al histoririĉa Linlithgow-Palaco, naskiĝejo de Maria Stuart, kaj krozeton en la Unuiĝo-Kanalo. Inf.: David Hannah, Tigh na Cnoc, Ardgay Hill, Ardgay, Sutherland IV24 3DH, Skotlando. Tel.: +44 (0) 1863 766061. Rete: dhannah559@hotmail.com

28. junio - 8. julio
Roskilde Festivalo 2013 - en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo! DEJO invitas vin! Vizitu! La Roskilde Festivalo dum pli ol 40 jaroj okazadas en Roskilde, Danio, kaj nuntempe havas 110 000 partoprenantojn, el kiuj 27 000 estas volontuloj. Kaj el tiuj 27 000 volontuloj, ĉirkaŭ cent (espereble) estos esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno, tendojn kaj limigitan kvanton da matracoj kaj dormsakoj. Se vi volas privatecon, kunportu propran tendon.


julio
Kultura Esperanto-Festivalo, KEF - festivalo de la originala Esperanto-kulturo en Hillerød norde de Kopenhago. Inf.: KEF-teamo: kulturaesperantofestivalo10@gmail.com

6 - 14. julio
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49) - en Utena, Litovio. Celoj kaj taskoj: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Inf.: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso: +370-37-228616. Rete : litova.ea@mail.ltpjegorovas@takas.ltirenaa@takas.lt

12 - 18. julio
Konferenco de ILEI - Temo: "Instruado de Esperanto al ĉiuj aĝgrupoj". Loko: Herzberg, Germanio

12 - 20. julio
6-a SES, Somera Esperanto-Studado - La 6-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net

13 - 20. julio
66-a Kongreso de IKUE - en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando. 66-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun la ĉefa temo "Nova evangelizado". Krom la prelegoj, dum la kongreso oni planas pilgrimon/viziton al Kraków, Auschwitz, Kęty kaj Wadowice. Inf.: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Rete: ikuekongreso@gmail.com

20 - 26. julio
Internacia Esperanto-Konferenco (IEK'13) - en Saint-Amand-Montrond, Francio.

20 - 26. julio
3-a Internacia Esperanto-Semajno (IES-3) - en Jerevano, Armenio. Ekskursoj antaŭ kaj post IES-3. Inf.: ies-3.armenia@area.am

20 - 27. julio
98-a Universala Kongreso de Esperanto - en Reykjavík, Islando

28. julio - 4 aŭgusto
86-a Kongreso de SAT - en Madrido, Hispanio. Soci-politikaj debatoj, kulturaj programeroj, koncertoj, teatraĵoj, vizitoj al Madrido kaj Toledo. Colegio Mayor San Juan Evangelista. Inf: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda, Asociación Izquierda y Esperanto - SATeH Apartado de correos 8537 ES-28080 Madrid, Hispanio. Rete: esperanto@nodo50.org


  Adriatika feriado

3 - 10. aŭgusto
Adriatika feriado - en Prvić Luka (insulo Prvić, en la insularo de urbo Šibenik, Kroatio. Feria kaj turisma aranĝo kun esperantaj programoj kaj vizitoj al naciaj parkoj. Inf.: Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. Rete: dec.kroatio@gmail.com

3 - 10. aŭgusto
80-a Itala Esperanto-Kongreso - en Castellaro apud San Remo. Se vi ne partoprenis, pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ce la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso. Ĝi okazas en Kastelaro, apuda urbeto de Sanremo, preskaŭ ĉe la landlimo inter Italio kaj Francio, en la konata Lazura Marbordo

3 - 11. aŭgusto
Amika rondo en N.Tagil - en Niznij Tagil, Rusio. Renkonto, dediĉita al la festo-tagoj de la urbo. Inf.: Larisa Kuzmenko, N.Tagil, RU-622013, str.Kushvinskaja 25A, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru

6 - 16. aŭgusto
Milan Zvara Esperanto-turista marŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

10 - 17. aŭgusto
FESTO en Kelmis (apud Aachen), en eksa Neŭtral-Moresnet, nun Belgio

19 - 26. aŭgusto
69-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) - en kibuco Afikim (proksime al la lago Galileo) Israelo. Inf.: eli @ esperanto.org.il


20 - 22. septembro
29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" - en Poznań, Pollando. ARKONES estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo. Ĝi estas certe unika kaj kun ĉ. 200 partoprenantoj, unu el la plej grandskalaj manifestadoj de esperanto-kulturo kaj unu el la plej riĉprogramaj eventoj. Inf.: Tobiasz Każmierski tobiasz@esenco.org


3 - 6. oktobro
13-a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) - en Schwerte, Germanio. Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, samtempe kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff

4 - 6. oktobro
27-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj - en Mora, Portugalio. Landa ĉiujara renkontiĝo: kleriga/distra programo, konatiĝo, loka turismo; loka informado; movada diskutado. Inf.: Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. João Couto, 6 r/c-A; PT-1500-239 LISBOA, Portugalio. Rete: rpe@esperanto.pt

6 - 11. oktobro
3a Esperantista Migrado Aŭtuna - en Zell/Mozelo, Germanio. Migrotagoj kun vidindaĵoj en mezmontara vinregiono de Mozelo kun panoramejoj, burgoj, ktp. (nur 30 lokoj!). Inf.: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio. Rete: wolfgang.bohr@esperanto.de

9 - 13. oktobro
2-a Internacia Esperanto-lernejo - en kastelo Bartošovice, Ĉehio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj en belega kastelo el 15-a jarcento. Tranoktoj kaj manĝoj en la kastelo. Koncerto, studado, ekskursoj. Tre bonaj prezoj. Inf.: Paŭlo VS. kastelo Bartošovice 1, Bartošovice CZ-74254, Ĉehio. Rete: verdastacio@gmail.com

12 - 15. oktobro
100-a Japana Esperanto-Kongreso en Sapporo, Japanio. Inf.: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tôkyô-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Japanio. Rete: jek100@jei.or.jp. tel.: +81-3-3203-4581, fakso: +81-50-3737-6438

27. oktobro - 2. novembro
7-a Kieva Esperanto-Semajno - en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kievo kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. Inf.: EK "Ora Pordego", p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

29. decembro - 4. januaro
5-a Afrika Kongreso de Esperanto - en Kotonuo, Benino. Inf.: Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj Afrika Komisiono de UEA

--- 2014 ---

17 - 19. majo
11-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto - en Montrealo, Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin

julio
70-a IJK, Internacia Junulara Kongreso en Brazilio

julio
99-a UK, Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero, Argentinio.

--- 2016 ---

14 - 16. majo
13-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto - en Granby, Kebekio, Kanado. Amikeca turisma semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin


- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!

- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.



La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"

Lasta aktualigo: 2013.01.08.

eszperantó szótar eszperantó tankönyvek eszperantó tanfolyam eszperanto Kulturális Eszperantó Szövetség eventoj STEB Eszperantó rendezvények